La bazan tekston origine enkomputiligis Project Gutenberg
Proksimuma tradukojaro: 1891
Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof
Tiu ĉi versio estas bazita sur teksto enkomputiligita de David G. Simpson ĉe Project Gutenberg: https://www.gutenberg.org/ebooks/24501. Tiu teksto redonas la originan version de la Zamenhofa traduko kiel ĝi estis publikigita en la gazeto La Esperantisto en Februaro ĝis Novembro de la jaro 1891. La posta libra eldono en 1910 enhavas multajn ŝanĝojn ne-zamenhofajn. Ankaŭ la eldono de Inko en 2001 enhavas pliajn ne-zamenhofajn ŝanĝojn. Tie ĉi estas tamen korektita kelketaj lokoj, kiuj estis sendube nuraj preseraroj en la origina versio de la La Esperantisto. Krome estas aldonita la zamenofa antaŭparolo de 1910, “Al la legantoj”. En la Tekstaro de Esperanto antaŭe aperis teksto bazita sur la eldono de Inko.
En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.
Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto, tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.
Antaŭ longa, longa tempo — tute egale kiam kaj kie en Anglujo — estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove koloriĝis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ruĝan akvon. El la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo, kie en malpuraj malsekaĵoj, kiuj sin kolektis en la enbataĵoj de piedoj de homoj kaj hufoj de ĉevaloj, la ĉie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.
La ĉielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu ĉi loko, kiam ĝi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenaĵon, semitan de suprenturnitaj vizaĝoj, kiuj antaŭ nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aŭ trankvile dormetis. La ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis pri la laboroj de tiu ĉi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto. Ofte ankoraŭ la silenta luno briladis super tiu ĉi kampo de l’ batalo, ofte la steloj malgaje ĝin observadis, ofte la ventoj de ĉiu flanko de l’ mondo preterblovadis super ĝi, antaŭ ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.
La signoj restis ankoraŭ longan tempon, sed nur en bagateloj, ĉar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaŭ ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l’ batalo tiel same, kiel antaŭe, kiam la kampo estis ankoraŭ senkulpa. La alaŭdoj kantadis alte super ĝi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimaĵo, kie la tero kaj ĉielo kuniĝas kaj la vespera ĉielruĝo estingiĝas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antaŭe estis ruĝe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; ŝafoj kaj bovoj paŝtiĝadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitaĵoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l’ arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antaŭe falis en la granda batalo.
Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l’ mortintoj; — kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.
Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la malnova batalo kaj elviŝis la legendajn rememorojn de ĝi el la kapo de la homoj, ĝis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ĉiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovaĝaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deŝirataj, tie nun staris ĝardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli freŝaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kuŝis enterigitaj sub ili. Ĉiam ankoraŭ la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio ĉi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la preĝejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkaĵo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l’ batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel ĉiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus ĉirkaŭ la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ĝia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin ĉirkaŭ la rado de l’ muelejo, plenigus la ĝardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel ŝanĝita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.
Eble nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno post malnova ŝtona domo kun longa laŭbo antaŭ la pordo. Tie en unu bela mateno de aŭtuno estis aŭdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilaĝaj virinoj staris sur ŝtuparoj kaj deŝiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Ĝi estis ĉarma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora ĝojo tute gaje kaj senĝene.
Se en la mondo neniu volus brili — tio ĉi estas mia opinio, kaj mi pensas, Vi konsentos kun mi — ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomŝirantaj virinoj sur la ŝtuparoj. Estis al ili tre agrable plaĉi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenaŭ tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Ĝi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj eĉ ne simpla anglezo. Ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo; pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la ĝardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera moviĝado ŝajne disvastigadis sin plue en la suna gaja ĉirkaŭaĵo, kiel ĉiam pli grandiĝanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la branĉoj, kiuj sin balancadis en la vento de l’ mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj ĝoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn — ĉio inter la ambaŭ knabinoj kaj sur la malproksima altaĵo pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaŭ li starus en la fino de l’ mondo — ŝajne ankaŭ dancadis.
Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin ĵetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazaŭ fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj deŝiradis pomojn sur la ŝtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.
Eble tial ilia fervoro ankoraŭ pligrandiĝis, ĉar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono — Vi devas scii, ke ĝi estis la domo kaj ĝardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler — elvenis, por vidi, kio fariĝas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antaŭ la manĝo de l’ mateno. Ĉar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.
“Muziko kaj dancado hodiaŭ!” diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. “Mi pensis, ke ili timas la hodiaŭan tagon. Sed ĝi estas mondo plena je malaĵoj. Sed Grace, sed Marion!” li aldonis pli laŭte, “ĉu la mondo hodiaŭ matene estas pli freneza ol ordinare?”
“Se ĝi tiel estus, estu tiun ĉi fojon iom malsevera”, respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizaĝon, “ĉar hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo”.
“Ies tago de naskiĝo, mia kateto?” diris la doktoro. “Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? Ĉu vi ne scias, kiom multe da novuloj ĉiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon — ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri ĝi serioze — kiun oni nomas la vivo?”
“Ne, patro!”
“Kompreneble vi ne; vi estas virino — preskaŭ”, diris la doktoro. “Cetere”, li aldonis kaj rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia, “mi pensas, ke ĝi estas via tago de naskiĝo”.
“Kio! Efektive, mia patro?” ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.
“Jen havu! kaj ankaŭ mian amon”, diris la doktoro kaj kisis ŝin; “kaj tiu ĉi tago ofte, tre ofte revenadu — kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso”, diris la doktoro por si mem, “estas bona! Ha, ha, ha!”
La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la ĉefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi. Tiu ĉi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l’ batalo, sur kiu li loĝis, kiel Vi baldaŭ sciiĝos.
“Kiel propre venis al Vi la muziko?” demandis la doktoro. “Kompreneble ĝi estas ŝtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?”
“Alfred ilin alsendis”, respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj ŝi antaŭe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.
“Tiel Alfred alsendis la muzikon?” rediris la doktoro.
“Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj ĉi homoj migras per piedo kaj tiun ĉi nokton ripozis en la urbo; kaj ĉar hodiaŭ estas la tago de naskiĝo de Marion kaj li pensis, ke li faros al ŝi plezuron, li alsendis ilin tien ĉi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ĝin aprobas, ili alportu al ŝi serenadon.”
“Jes, jes” diris la doktoro, “li ĉiam demandas vian opinion”.
“Kaj ĉar mia opinio sin montris favora”, gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la ĉarman kapon, kiun ŝi ornamis; “kaj ĉar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred, ĝis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis. Ne vere, kara Marion”?
“Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!”
“Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto”! diris ŝia fratino.
“Tion ĉi mi scias, ke estas por mi sufiĉe indiferente, ĉu oni parolas pri li aŭ ne”, diris la malgranda koketulino, disŝirante kelkajn florojn, kiujn ŝi havis en la mano kaj disĵetante la foliojn sur la tero. “Preskaŭ jam tedis al mi aŭdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto —”
“Silentu! Ne parolu tiel malŝate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion”, ekkriis ŝia fratino — “eĉ ne se vi ŝercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!”
“Ne, ne!” diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado — “eble ne. Sed mi ne scias, ĉu tio ĉi estas granda merito. Mi — mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio ĉi. Se li pensas, ke mi — Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli ĝuste pri li?”
Estis io tre agrabla vidi la du ĉarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraŭ la facila gajeco, sed amo kore respondante al amo. Kaj estis sufiĉe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino naĝis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolaĵo de ŝiaj vortoj kaj pene kun ĝi batalis.
La diferenco en la aĝo de la ambaŭ knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri la ambaŭ (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al ŝia pli juna fratino ŝajnis pli maljuna, ol ŝi estis; kaj laŭ la naturo de ĉia partoprenado ŝi ŝajnis — ekster kunsentanta amo — al ŝia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi juĝante laŭ ŝiaj jaroj. Alta patrina alvokiĝo, kiu eĉ en tiu ĉi sia refiguraĵo purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al anĝeloj!
La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj aŭskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsaĝeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, ĝis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaŭ ĉiam.
Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino, ŝia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da konstanteco kaj freŝeco, ĉiam, en kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu ĉi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino, revenadis al li al la okuloj; kaj pro ŝi li bedaŭris, ke la vivo estas tiel ridinda afero.
Al la doktoro neniam venis en la kapon demandi, ĉu liaj infanoj iel penas fari el ĝi aferon seriozan. Sed por tio ĉi li estis filozofo. Estante de naturo homo kun mola kaj varma koro, li per okazo venis al tiu ordinara ŝtono de la saĝuloj (multe pli facile trovebla ol tiu, kiun serĉas la alĥemiistoj), kiu ofte fariĝas falilo por bonkoraj homoj kaj havas la malagrablan econ, ke ĝi turnas oron en malpuran fandaĵon kaj ĉiun multekostan objekton en ion tute senutilan.
“Britain!” ekkriis la doktoro. “Britain! Kie vi estas?”
Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta vizaĝo elvenis el la domo kaj respondis tiun ĉi vokon iom senĝene per la vortoj: “nu, kio do estas?”
“Kie estas la tablo matenmanĝa?” demandis la doktoro.
“En la domo”, respondis Britain.
“Ĉu vi kovros ĝin tie ĉi sub malkovrita ĉielo, kiel mi ordonis al vi hieraŭ vespere?” diris la doktoro. “Ĉu vi ne scias, ke venos gastoj? Ke, antaŭ ol venos la vojaĝa kaleŝo, tie ĉi ankoraŭ negocoj devas esti finitaj? Ke hodiaŭ estas precipe solena tago?”
“Ĉu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antaŭ ol la virinoj deŝiris la pomojn, he?” diris Britain kaj levadis iom post iom sian voĉon, tiel ke li fine forme kriis.
“Nu, ĉu ili nun jam finis?” diris la doktoro kaj rigardis la horloĝon. “Antaŭen! faru rapide! kie estas Clemency?”
“Jen mi estas, sinjoro”, eksonis la voko, venante de unu el la ŝtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis malsupren. “Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da minuto ĉio estos en ordo, sinjoro!”
Kun tiuj ĉi vortoj ŝi komencis vive labori kaj montris sin ĉe tio ĉi en tia stranga formo, ke ŝi meritas esti priskribita per kelkaj vortoj.
Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj kaj havis sufiĉe dikvangan kaj afablan vizaĝon, kvankam ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi vidon tre ridindan. Sed la impreso de tio ĉi ankoraŭ tute malaperadis antaŭ la impreso de ŝia eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke ŝi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia, kaj ke tiuj ĉi kvar membroj ŝajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia ĝusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en ĝia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu ĉi stato ŝi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri ŝia trankvilanimeco. Ŝia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, kiuj ĉiam direktadis sin alie ol ŝiaj piedoj, el bluaj ŝtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antaŭtuko. Ŝi portis ĉiam mallongajn manikojn kaj havis ĉiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke ŝi ĉiam penadis en ĉia situacio, eĉ kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj ĉirkaŭrigardadi. Ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur ŝia kapo, kvankam oni ĝin nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj; sed de la kapo ĝis la piedoj ŝi estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco.
Tia estis la eksteraĵo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke ŝi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis ĝin certe, ĉar ŝia surda maljuna patrino, vera mirindaĵo pro la alta aĝo, kiun ŝi atingis, kaj kiun ŝi subtenadis preskaŭ de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn ŝi ne havis). Ŝi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo ŝi haltadis, metante la ruĝajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la ambaŭ brakojn, ĝis ŝi subite ekmemoris ion, kio ankoraŭ mankis, kaj tiam ŝi forkuris por ĝin alporti.
“Jen venas la du advokatoj, sinjoro!” diris Clemency en tono ne tre favora.
“Aha!” ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. “Bonan matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?”
“Li kredeble baldaŭ venos, patro”, diris Grace. “Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l’ suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon, miaj sinjoroj!”
“Bonan matenon, niaj sinjorinoj”, diris sinjoro Snitchey, “por mi kaj Craggs —” tiu ĉi salutis — “bonan matenon, fraŭlino”, li diris al Marion — “mi kisas al Vi la manon” — kaj tion ĉi li efektive faris. “Kaj mi deziras” — vere vidi ĝin sur li oni ne povis, ĉar je l’ unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj — “ke tiu ĉi feliĉa tago cent fojojn revenu”.
“Ha, ha, ha!” ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la poŝoj: “La granda farso en cent aktoj”!
“Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler”, diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo, “ke la granda farso por tiu ĉi aktorino estu mallongigita?”
“Ho ne”, respondis la doktoro. “Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’”
“La franco”, diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, “estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio estas ankaŭ tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion ĉi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozaĵo en la vivo! Kiel Vi nomas proceson?”
“Ŝerco”, respondis la doktoro.
“Ĉu Vi havis iam proceson?” demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.
“Neniam”, respondis la doktoro.
“Se Vi iam venos al proceso”, diris sinjoro Snitchey, “Vi eble lernos alie pensi”.
Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian “mi” nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li.
“La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj”, diris Craggs.
“La procesoj?” demandis la doktoro.
“Jes”, diris sinjoro Craggs, “kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli streĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l’ vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute mallaŭte. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro”.
Sinjoro Craggs ŝajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksteraĵo multe plifortigis, ĉar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizaĵo kaj blankaĵo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Ĉiuj tri regnoj de l’ naturo havis propre reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj; ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu ĉi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaŭ la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon.
Kiam en la pordo de l’ ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojaĝo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakaĵon, per rapidaj paŝoj kaj kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aŭ kiel la grizaj profetoj sur la dezertaĵo, kaj ĉiuj tri lin salutis.
“Ankoraŭ multajn feliĉajn tagojn Alf”, diris la doktoro.
“Tiu ĉi feliĉa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield”, diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.
“Ĝi multajn fojojn revenadu!” ripetis Craggs per profunda saluto.
“Kia pafaro!” ekkriis Alfred kaj haltis, “kaj unu — du — tri — sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l’ vivo. Mi ĝojas, ke Vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaŭ matene: mi prenus ĝin por malbona antaŭsigno. Sed Grace estis la unua — mia kara, bona Grace — tial mi eltenos kontraŭ Vi ĉiuj!”
“Permesu, sinjoro, mi estis la unua”, diris Clemency Newcome. “Vi scias, ŝi promenadis tie ĉi en la ĝardeno de la komenco de l’ mateno. Mi estis interne en la domo.”
“Estas vere! Clemency estis la unua”, diris Alfred. “Tiel mi kontraŭmetos al Vi Clemency’on.”
“Ha, ha, ha! — por ni kaj Craggs”, diris Snitchey. “Kia kontraŭmeto!”
“Ŝi eble ne estas tiel malbona, kiel ĝi elrigardas”, diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaŭ al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis ĉirkaŭen. “Kie estas la — mia Dio!”
Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan’on Snitchey kaj Thomas’on Craggs en pli proksiman kuntuŝiĝon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li ĵetis sin tien, kie staris la ambaŭ fratinoj, kaj — sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras ĝin al si tro facila.
Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmanĝo, kaj ĉiuj sidiĝis al la manĝado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed ŝi sciis sin tiel loki, ke ŝi apartigis sian fratinon kaj Alfred’on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraŭ la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendanĝereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraŭ Grace. Clemency saltadis ĉirkaŭ la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distranĉisto.
“Viandon?” diris Britain, proksimiĝante al sinjoro Snitchey kun distranĉilo kaj forko en la mano kaj ĵetante al li la demandon kiel ŝtonon sur la kapon.
“Jes”, respondis la advokato.
“Kaj Vi volas viandon?” diris Britain al Craggs.
“Malgrasan kaj brunan”, respondis tiuj ĉi. Kontentiginte la dezirojn de tiu ĉi ambaŭ kaj modere provizinte la doktoron (li ŝajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manĝon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizaĝo iom glatiĝis, tio ĉi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: “mi pensis, ke li sufokiĝos”!
“Nun, Alfred”, diris la doktoro, “kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo”.
“Dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo”, diris Snitchey kaj Craggs, kiuj ŝajne tute ne pensis ankoraŭ pri ĉesado.
Kvankam Alfred ne matenmanĝis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis:
“Kiel Vi ordonos, sinjoro!”
“Se povus esti io serioza”, komencis la doktoro, “en tiu ĉi —”
“Farso, sinjoro”, plenigis Alfred.
“En tiu ĉi farso”, daŭrigis la doktoro, “ĝi estus tiu ĉi kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu ĉiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien ĉi.”
“Ho jes, doktoro Jeddler”, diris la junulo. “Ĝi bone apartenas tien ĉi, tion diras al mi mia koro tiun ĉi matenon, kaj ankaŭ la Via tion al Vi dirus, se Vi volus ĝin aŭskulti. Mi forlasas hodiaŭ Vian domon; mi ĉesas hodiaŭ esti Via zorgato; ni disiĝas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco”, — li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj Marion’on, kiu sidis apud li — “ligiloj tiel riĉaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion ĉi esprimi. Vi vidas”, li aldonis gaje, “Vi vidas, doktoro, estas ankoraŭ greno da seriozaĵo en tiu ĉi granda malsaĝa amaso da polvo. Hodiaŭ almenaŭ ni konfesu, ke ekzistas ankoraŭ greneto da seriozaĵo”.
“Hodiaŭ!” ekkriis la doktoro. “Aŭskultu, aŭskultu! ha, ha, ha! Hodiaŭ pli ol en ĉiuj tagoj en la malsaĝa jaro. Hodiaŭ, kiam tie ĉi havis lokon la granda batalo? Sur tiu ĉi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie ĉi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraŭ en mia juneco, post multaj generacioj, tie ĉi estis elfosita tuta mortintaro da ostaĵoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen eĉ cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; eĉ cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion ĉi faris! Eĉ kvindek homoj ne fariĝis pli feliĉaj per la gajno kaj perdo. Eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio ĉi. Seriozaĵo!” diris la doktoro ridante. “Tia mondo!”
“Sed al mi ĉio tio ĉi ŝajnas tre serioza”, diris Alfred.
“Serioza!” ekkriis la doktoro. “Se Vi tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, Vi devas freneziĝi, aŭ iri sur altan monton kaj fariĝi ermito.”
“Kaj al tio ĉi estas jam tiel longe de tiu tempo”, diris Alfred.
“Longe!” rediris la doktoro. “Ĉu Vi scias, kion la mondo faradis de tiu tempo ĝis hodiaŭ? Mi ĝin ne scias!”
“Ĝi iom procesadis”, rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon.
“Kvankam oni ĝin faradis al la homoj ĉiam tro facila”, diris lia kompaniano.
“Kaj Vi permesos al mi diri, doktoro”, daŭrigis sinjoro Snitchey, “kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se ĝi procesas, kaj entute en la sistemo de ĝia juĝofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon —”
Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.
“Nu, kio estas?” ekkriis la doktoro.
“La malbenita paperujo”, diris Clemency, “kiu ĉiam venas inter la piedoj!”
“Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris”, komencis denove Snitchey, “kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la juĝofarado?”
La doktoro ridis kaj rigardis Alfred’on.
“Ni supozu, ke la milito estas malsaĝaĵo”, diris Snitchey. “En tio ĉi ni konsentas. Ekzemple tie ĉi ni vidas ĉarmegan lokon —” li montris per la forko en la ĉirkaŭaĵon — “kiu antaŭ longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj — ĉiu aparte kulpa je rompo de la paco de l’ lando — kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio ĉi estas malsaĝe, tute ridinde! oni devas levi la ŝultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio ĉi! Sed ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun. Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni”, diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, “ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon: — kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas”, diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, “ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?”
Ĉar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraŭ unu pecon da viando kaj tason da teo.
“Mi ne volas defendi la vivon entute”, li aldonis kaj frotis al si interne ridante la manojn; “ĝi estas plena je malsaĝaĵoj, plena je ankoraŭ pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed Vi ne devas ridi je la vivo; Vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Ĉiuj homoj ludas kontraŭ Vi, kaj Vi ludas kontraŭ ĉiuj homoj. Ho, ĝi estas tre interesa afero. Ĝi estas tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo. Ridi Vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se Vi gajnas; kaj ankaŭ tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe”, ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: “sed tion ĉi Vi povas fari!”
“Nu, Alfred”, ekkriis la doktoro, “kion Vi diros al tio ĉi?”
“Mi diros nur”, respondis Alfred, “ke la plej granda komplezo, kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaŭ al Vi mem, estus, se Vi iam provus meti en forgeson tiun ĉi kampon de l’ batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l’ batalo de l’ vivo, sur kiun la suno lumas ĉiun tagon.”
“Nu, mi timas, ke tio ĉi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred”, diris Snitchey. “La batalantoj en tiu ĉi batalo de l’ vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraŭ la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto ĝi estas propre malbona historio.”
“Mi pensas, sinjoro Snitchey”, diris Alfred, “ke en tiu ĉi batalo estas renkontataj mallaŭtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco — eĉ en ĝiaj ŝajnaj bagateloj kaj kontraŭparoloj — faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj ĉiutage havas lokon en kaŝitaj anguloj, en malriĉaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, — faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallaŭdanton pacigi kun tiu ĉi mondo kaj instrui lin konfidi al ĝi kaj esperi, se eĉ duono de ĝiaj loĝantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio ĉi jam multe signifas.”
La ambaŭ fratinoj aŭskultis kun streĉita atento.
“Bone, bone!” diris la doktoro, “mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita, eĉ de mia amiko Snitchey tie ĉi, aŭ de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaŭ havis siajn spertojn, kiel ŝi diras, kaj de tiu tempo fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino ŝi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l’ batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi ĉiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiĉe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saĝon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn ĉi samajn reciprokajn kontraŭparolojn ni trovas ĉie. Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio ĉi”.
Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas.
“Ne je Vi!” diris Britain.
“Je kiu do?”
“Je la homaro”, diris Britain. “Jen estas la amuzaĵo.”
“En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa!” ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. “Ĉu Vi scias, kie Vi estas? Ĉu Vi volas esti forpelita?”
“Mi nenion scias”, diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. “Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion.”
Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon — prezentis sian efektivan staton de l’ animo pli bone, ol oni povus pensi. Ĉar aŭskultante ĉiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj ĉiuj devis pruvi, ke eĉ lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencaĵo, la malfeliĉa Britain iom post iom venis en tian senfundaĵon de konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumiĝo ŝajnis stari sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn ĉi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ĝi ŝajnis ĉiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato de l’ animo kaj forte ilin malestimis.
“Sed kun tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred”, diris la doktoro. “Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie ĉi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭ finiĝos Via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l’ eksterlando, Vi nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!”
“Se mi ĝin faros — sed Vi scias ĝin pli bone; kial mi bezonas disputi kun Vi?” diris Alfred ridante.
“Mi scias nenion de tia speco”, respondis la doktoro. “Kion Vi pensas pri tio ĉi, Marion?”
Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri — sed ŝi ĝin ne diris — ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis.
“Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi”, parolis plu la doktoro; “sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al Vi (mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed Vi devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni.”
“Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas”, diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; “kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu Vi scias legi, sinjorino Newcome?”
“Mi ne estas edzinigita, sinjoro”, diris Clemency.
“Ho, mi petas pardonon. Mi ĝin kredas”, diris Snitchey ridetante, ĵetante rigardon sur la strangan figuron. “Vi scias legi?”
“Iom”, respondis Clemency.
“La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?” diris la advokato ŝercante.
“Ne”, diris Clemency. “Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon.”
“La fingringon!” ripetis Snitchey. “Kion ĝi signifas?”
Clemency jesis per la kapo kaj diris: “kaj la kribrilon de muskato”.
“Ŝi estas freneza! Iu por la lordo kanceliero!” diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis.
“Se ŝi havas ian propraĵon”, aldonis Craggs.
Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambaŭ parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas.
“Ha, tiel, fraŭlino Grace!” diris Snitchey. “Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel elrigardas”, li diris por si mem, balancante la kapon. “Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?”
“Mi ne estas edzinigita, sinjoro”, rimarkis Clemency.
“Aŭ Newcome. Ĉu tiel estos bone?” diris la advokato. “Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?”
Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain — tio ĉi nin malmulte interesas. Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke ŝi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj ĉi ambaŭ uzaĵoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forviŝiĝo.
“Tio ĉi do estas la fingringo?” diris sinjoro Snitchey, volante iom ŝerci je ŝia kalkulo. “Kaj kion diras la fingringo?”
“Ĝi diras”, respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: “For-ge-su-kaj-par-do-nu”.
Snitchey kaj Craggs kore ridis. “Tio ĉi estas bela!” diris Snitchey. “Ne malbone!” diris Craggs. “Montras tiom da konado de homoj”, diris Snitchey. “Tiel uzebla por la praktika vivo”, diris Craggs.
“Kaj la kribrilo?” daŭrigis demandi Snitchey.
“La kribrilo diras”, respondis Clemency: “Ki-on-vi-vo-las-ke-la-ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-ĉi-fa-ru-an-kaŭ-al-i-li”.
“Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?” diris sinjoro Snitchey.
“Mi ne komprenas”, respondis Clemency kaj balancis la kapon. “Mi ne estas advokato.”
“Mi timas, ke se Vi estus advokato”, diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaŭe fari ion kontraŭ la impreso, kiun tiu ĉi respondo eble povus elvoki, “Vi trovus, ke tio ĉi estas la regulo de vivado de la plej multaj de Viaj klientoj. En tio ĉi ili estas tre seriozaj — kiel ajn malsaĝa tiu ĉi mondo entute estas — kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiliĝas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaĝojn. Mi pensas”, diris sinjoro Snitchey, “mi samtempe esprimas ankaŭ la opinion de nia sinjoro Craggs.”
“Sendube”, diris Craggs.
“Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko”, diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, “ni kiel eble pli baldaŭ subskribu, sigelu kaj transdonu, ĉar alie venos la vojaĝa kaleŝo antaŭ ol ni scios, kie ni estas”.
Juĝante laŭ la eksteraĵo, estis tre kredeble, ke la kaleŝo preterveturos antaŭ ol sinjoro Britain scios, kie li estas; ĉar li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontraŭ la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraŭ la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontraŭ la argumentoj de la ambaŭ kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la kribrilon (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio — kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri ŝia prudento, ĉar ŝi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj ĉiam estis preta fari la ĝustaĵon en ĝusta tempo — dume venis kun la inko kaj ankoraŭ plu faris al li utilan servon per tio, ke ŝi per puŝo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis.
Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata ĉe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon — la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero aŭ devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimiĝis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antaŭe trarigardi antaŭ ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribaĵo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io ĥina) kaj turni la folion, por vidi, ĉu sur la dua paĝo ne estas skribita io danĝera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li fariĝis tute malfeliĉa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaŭ rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis ĝin forlasi. Mi ne rakontos ankaŭ, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido ĉe la penso, ke ŝi estas persono grava, metis sin per siaj ambaŭ kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaŭ ol ŝi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj ŝi bezonis tre multe da inko kaj kiujn ŝi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis ĝin mem sur sin kaj komencis sian vojaĝon de l’ vivo.
“Britain!” diris la doktoro, “kuru al la pordo de l’ ĝardeno kaj rigardu, ĉu la kaleŝo venas. La tempo forflugas, Alfred.”
“Jes, sinjoro, jes!” vive rediris la junulo. “Kara Grace! unu sekundon! Marion — tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo — ne forgesu tion ĉi! Mi metas Marion’on en viajn manojn.”
“Ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo, Alfred. Nun ŝi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido”, diris Grace.
“Mi kredas ĝin, Grace”, respondis Alfred. “Mi scias ĝin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj aŭdi vian sinceran voĉon kaj tion ĉi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaŭ tiun ĉi lokon!”
“Tiel vi pensas?” rediris ŝi kun trankvila rideto.
“Kaj tamen, Grace — fratino mi preskaŭ dirus.”
“Diru ĝin!” ŝi lin vive interrompis. “Mi aŭdas ĝin kun plezuro, neniam nomu min alie.”
“Tiel fratino”, diris Alfred, — “kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas kaj faras nin pli feliĉaj kaj pli bonaj. Eĉ se mi povus, mi ŝin ne pro mi forprenus.”
“La kaleŝo estas sur la altaĵo!” ekkriis Britain.
“La tempo pasas, Alfred”, admonis la doktoro.
Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis ŝin al la fratino kaj metis ŝin al ŝia brusto.
“Mi diris al Grace, kara Marion”, li diris, “ke mi donas vin sub ŝian gardon, ke mi forirante konfidas al ŝi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj antaŭ ni staros la bela estonteco de nia edza vivo, tiam ĝi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace’on feliĉa, antaŭplenumadi ŝiajn dezirojn, montri al ŝi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al ŝi de la ŝuldo, kiun ŝi metis sur nin.”
La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua ŝi tenis ĉirkaŭprenite sian fratinon. Ŝi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaŭ adoro. Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. Kaj kun gaja, feliĉa trankvileco tiu ĉi vizaĝo rigardadis ŝin kaj ŝian amanton.
“Kaj kiam la tempo venos, se ĝi iam devas veni”, diris Alfred — “mi miras, ke ĝi ankoraŭ ne venis, sed Grace scias tion ĉi la plej bone, kaj Grace estas ĉiam prava — la tempo, kiam ŝi bezonos koron de amiko, al kiu ŝi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni ĝojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel ŝi meritas!”
Ĉiam ankoraŭ la pli juna fratino rigardadis al ŝi en la okulojn kaj ne deturnadis sin eĉ al li. Kaj ĉiam ankoraŭ ripozadis tiuj ĉi fidelaj okuloj kun gaja feliĉa trankvileco sur ŝi kaj ŝia amanto.
“Kaj kiam ĉio tio ĉi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj”, diris Alfred, “tiam tio ĉi antaŭ ĉio devas esti nia tempo plej amata — precipe tiu ĉi tago; kaj tiam ni rakontados al ni, kion ĉe la disiĝo ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiaŭ.”
“La kaleŝo veturas tra l’ arbaĵo”, ekkriis Britain.
“Jes! Mi estas preta — kaj kiel ni malgraŭ ĉio feliĉe nin revidis; tiun ĉi tagon ni faros la plej feliĉa en la tuta jaro kaj ni ĝin festados kiel triobla tago de naskiĝo. Ne vere, mia kara?
“Jes!” diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto. “Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiaŭ. Kaj Dio vin gardu!”
Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li ŝin ree ellasis, ŝi denove alvolviĝis al Grace kaj denove ekrigardis al ŝi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj.
“Adiaŭ, Alfred!” diris la doktoro. “Paroli pri serioza korespondado aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldigeco kaj tiel plu en tiu ĉi — ha, ha, ha! — Vi scias, kion mi volas diri — pri tio ĉi paroli estus kompreneble malsaĝeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos ĉe tiu ĉi sama malsaĝa stato de l’ animo, mi kontraŭ Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos.”
“Sur la ponto!” ekkriis Britain.
“Ĝi venu!” diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. “Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel Vi nur povos! Adiaŭ, sinjoro Snitchey! Adiaŭ, sinjoro Craggs!”
“Ĝi venas jam!” ekkriis Britain.
“Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco — vian manon, Britain — Marion, mia plej kara koro, adiaŭ! Fratino Grace, ne forgesu!”
La patrina figuro kaj la vizaĝo tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de ŝia fratino.
La kaleŝo estis antaŭ la pordo. La pakaĵo estis surmetita. La kaleŝo ekruliĝis for. Marion sin ne movis.
“Li faras al vi signon per la ĉapelo, mia kara”, diris Grace. “Via fianĉo, mia koro. Rigardu!”
La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam ŝi post tio ĉi renkontis la plenan rigardon de tiuj ĉi trankvilaj okuloj, ŝi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino.
“Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas ĝin rigardi, Grace! Ĝi rompas al mi la koron.”
Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan ekspedejon sur la malnova kampo de l’ batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj — ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile — oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri Ia plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras.
La ekspedejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj ŝtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti. Siajn interparolojn ili havadis en posta ĉambro sur la unua etaĝo, kun malalta malluma plafono, kvazaŭ la ĉambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj. La meblaro de la ĉambro konsistis el kelka nombro da ledaj seĝoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj de flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aŭ eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravuraĵon de unu glora juĝisto, kiu siatempe per ĉiu harligo de sia granda hararo faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili stariĝadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorĉo sin sentadis devigataj silabadi de antaŭe kaj de poste, dum ili ŝajne aŭskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante eĉ unu vorton de tio, kion tiuj ĉi parolis.
Snitchey kaj Craggs ambaŭ estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion ĉi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs. “Kun via Snitchey”, iafoje diradis la lasta dirita sinjorino al sinjoro Craggs, “mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkiĝu je tio ĉi.” Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon, ĝi estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas Craggs. Malgraŭ tio ĉi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraŭ la ekspedejo, kiu en iliaj okuloj estis ĉambro de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj maĥinacioj.
Kaj tamen de tiu ĉi ekspedejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia ĉambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj, kiuj ne povis ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seĝoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion ĉi. Tie ĉi preskaŭ tri jaroj, pasintaj de la tago de l’ matenmanĝo en la ĝardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado.
Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallarĝa vizaĝo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksteraĵo. Li sidis sur la parada seĝo, tenante unu manon en la brusto de l’ surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de ĝia enhavo kuŝis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante ĝin al sinjoro Craggs, kiu ĝin ankaŭ ĉirkaŭrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis paŭzon, balancadis ambaŭ la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj ĉar sur la kesto estis skribita “nobelo Michael Warden”, ni el ĉio tio ĉi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu ĉi kliento kaj ke la aferoj de nobelo Michael Warden staris ne tre bone.
“Jen estas ĉio”, diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. “Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon”.
“Ĉio perdita, malŝparita, prodonita, pruntita kaj vendita?” diris la kliento kaj suprenrigardis.
“Ĉio”, respondis sinjoro Snitchey.
“Nenio restas por fari, Vi diras?”
“Absolute nenio”, estis la respondo de la advokato.
La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon.
“Kaj eĉ mia persona libereco estas en danĝero, Vi pensas?” li komencis post minuto denove.
“En ĉiu parto de la unuigitaj reĝolandoj Grand-Britanujo kaj Irlandujo”, respondis sinjoro Snitchey.
“Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon?” daŭrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.
Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio de la domo.
“Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj”, diris la kliento. “Hm!”
“Ne ruinigita, sinjoro Warden”, respondis Snitchey. “Tiel malbona la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke Vi faris ĉion, kion Vi povis, tion ĉi mi devas diri, sed Vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado —”.
“Al la diablo kun la sinlimigado”, diris la kliento.
“Sinjoro Craggs, Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas.”
Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado, la vizaĝo de la kliento iom post iom glatiĝis, kaj ridetante li diris:
“Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?”
“Kiel longe?” ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj ŝajnante kalkuli en pensoj; “en bonaj manoj — ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs — ses aŭ sep jarojn”.
“Ses aŭ sep jarojn ne manĝi!” diris la kliento kun ĉagrena rido kaj senpacience movante sin sur la seĝo.
“Ses aŭ sep jarojn ne manĝi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara”, diris Snitchey. “En la daŭro de tiu ĉi tempo Vi povus sole per montrado sin jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas, ke Vi povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al Vi.
“Kion do Vi al mi konsilas?”
“Sinlimigadon”, ripetis Snitchey. “Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus Vian propraĵon. Sed en tiu okazo Vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tuŝante la nemanĝadon, ni povas al Vi eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj ĉiujare, sinjoro Warden.”
“Kelkajn centojn da funtoj?” diris la kliento. “Kaj mi foruzadis milojn!”
“Tion ĉi”, respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, “tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi”, ripetis li malrapide, daŭrigante medite sian okupon. La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.
“En la vero, mia estimata amiko” — sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: “Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs.”
“Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi”, diris la kliento. “En la vero, miaj estimataj amikoj”, — li klinigis sin antaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon — “ankoraŭ vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi.”
Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.
“Mi estas ne sole terure enŝuldigita”, diris la kliento, “sed ankaŭ terure —”.
“Ja ne enamita?” ekkriis Snitchey.
“Jes!” diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la manoj en la poŝoj rigardante la ambaŭ advokatojn. “Terure enamita.”
“Kaj ne en heredantinon?” demandis Snitchey.
“Ne en heredantinon.”
“Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon?” daŭrigis demandadi la advokato.
“Ne riĉa, kiom mi scias — esceptinte je beleco kaj virto.”
“Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?” diris sinjoro Snitchey kun akcento.
“Kompreneble!”
“Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?” diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaŭŝovinte sian vizaĝon almenaŭ je unu ulno.
“Tamen!” respondis la kliento.
“Ne en sian pli junan filinon?” demandis Snitchey.
“Tiel estas!” estis la respondo de sinjoro Warden.
“Sinjoro Craggs”, diris Snitchey tre faciligite, “Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ĝojas, ke mi povas diri al Vi, sinjoro Warden, ke tio ĉi neniom malutilas; ŝi estas promesita, sinjoro, ŝi estas fianĉino. Mia kompaniano povas tion ĉi atesti. Ni scias tion ĉi bone.”
“Ni scias tion ĉi bone”, ripetis Craggs.
“Mi eble ankaŭ scias”, estis la respondo de la kliento. “Kion tio ĉi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi neniam aŭdis, ke virino ŝanĝis sian opinion?”
“Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso”, diris sinjoro Snitchey, “kontraŭ fraŭlinoj, kiel ankaŭ kontraŭ vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj —”.
“Okazoj!” interrompis lin senpacience la kliento. “Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli riĉa je enhavo ol Viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio ĉu Vi pensas, ke mi vane loĝis ses semajnojn en la domo de la doktoro?”
“Mi pensas, sinjoro”, diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, “mi pensas, ke el ĉiuj petolaĵoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj ĉevaloj — kaj ili estis sufiĉe multaj kaj sufiĉe karaj, kiel li kaj ni ambaŭ la plej bone scias — la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita ŝultro kaj Dio scias kiom da subsangaĵoj antaŭ la muro de l’ ĝardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resaniĝanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antaŭvidis tian malbonaĵon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler — nia kliento, sinjoro Craggs.”
“Kaj sinjoro Alfred Heathfield — ankaŭ speco de kliento, sinjoro Snitchey”, diris sinjoro Craggs.
“Kaj sinjoro Michael Warden, ankaŭ speco de kliento”, trankvile aldonis la gasto, “kaj ne malbona, ĉar li dek aŭ dekdu jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kuŝas la fruktoj kaj ankaŭ rimedoj por penti kaj fariĝi pli prudenta. Kaj por tion ĉi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edziĝi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni ŝin kun si.”
“Efektive, sinjoro Craggs?” komencis Snitchey.
“Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs” interrompis ilin la kliento. “Vi konas Viajn ŝuldojn rilate Vian klienton, kaj Vi scias ankaŭ certe, ke Vi ne estas necesigitaj miksi Vin en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al Vi. Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen ŝia konsento. En la afero estas nenio kontraŭleĝa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraŭ li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni”.
“Li ne povos, sinjoro Craggs”, diris Snitchey, videble tre maltrankvile. “Ĝi ne povas al li prosperi, sinjoro. Ŝi estas tre alligita al sinjoro Alfred”.
“Efektive?” diris la kliento.
“Sinjoro Craggs, ŝi estas tre alligita al li”, certigis Snitchey.
“Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldaŭ mi komencis tion ĉi dubi”, diris sinjoro Warden. “Ŝi amus lin, se ĉio irus laŭ la volo de ŝia fratino, sed mi ŝin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj ĉe la plej malgranda aludo je li ŝi videble suferadis”.
“Kial ŝi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio ŝin igus, sinjoro”? demandis Snitchey.
“Kial — mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas ĝin komprenigi”, diris la kliento kun rideto pro la streĉo kaj konfuzo, kiuj esprimiĝis en la vizaĝo de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciiĝi pli multe; “sed mi scias, ke tiel estas. Ŝi estis tre juna, kiam ŝi fianĉiĝis — se oni entute tiel provas tion ĉi nomi — kaj eble ŝi ĝin pentis. Eble — ĝi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco — eble ŝi enamiĝis en min, kiel mi enamiĝis en ŝin”.
“He, he! sinjoro Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs”, diris Snitchey kun embarasa rido, “jam konis ŝin ja kiel tre malgranda infano”!
“Tiom pli kredeble estas, ke tedis al ŝi pensi pri li”, trankvile daŭrigis la kliento, “kaj ke ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto, kiu venas al ŝiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj — aŭ estas alportata antaŭ ŝiajn okulojn de sia ĉevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboĉe kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksteraĵo — ĝi denove sonos fanfarone, sed, pro l’ honoro, mi tiel ne pensas — povos ankoraŭ elteni la konkuron kun sinjoro Alfred”.
La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankaŭ tiel pensis. Ĝuste lia malŝata sintenado donadis al li certan naturan ĉarmon kaj elvokadis intereson. Tiu ĉi malŝateco ŝajnis esprimadi, ke lia bela vizaĝo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj fariĝos serioza (sed ĝis nun li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. “Tio ĉi estas danĝera diboĉisto”, diris al si la homokonanta advokato, “kiu la vivigan fajron, mankantan al li, ŝajnas ricevadi el la okuloj de knabino”.
“Sekve aŭskultu, Snitchey”, li daŭrigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, “kaj Vi, Craggs —” li prenis lin ankaŭ per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li — “mi ne demandas de Vi konsilon. Vi faras tre prave, ke Vi tenas Vin de tiu ĉi afero senkondiĉe tute malproksime, ĉar ĝi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en ĝin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn ĉion plej bone kion Vi nur povas, ĉar Vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion ĉi fari kaj fariĝi per ŝia amo alia homo), tio ĉi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus.
Sed mi per alia vivo tion ĉi baldaŭ ree ŝparos.“
“Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ĝin ne aŭskultados, sinjoro Craggs?” diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.
“Mi ankaŭ pensas”, diris Craggs. Sed ambaŭ atente aŭskultadis.
“Vi ne devas tion ĉi aŭskulti”, respondis ilia kliento. “Mi ĝin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne donus ŝin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, ĉar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion’on, volas liberigi de io, la proksimiĝadon de kio ŝi — kiel mi scias — vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la reveno de ŝia amanto. Se io en la mondo estas vera, ĝi estas tio, ke ŝi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel ĉasata hundo, mi nur en mallumo kuraĝas eliri kaj ne estas permesita al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedaĵon; sed tiu ĉi domo kaj tiu ĉi posedaĵo iam denove apartenos al mi, kiel Vi scias kaj diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj — Vi diras ĝin mem, kaj Vi ne estas sangvina — kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield, kies revenon ŝi atendas kun timo (ne forgesu tion ĉi) kaj kies amo — kaj ankaŭ nenia amo en la mondo — ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farata tro multe? Ĉio estas farata laŭ rajto kaj justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se ŝi decidas favore por mi; kaj mi lasos la aferon al ŝia decido. Estos al Vi agrable ne pli aŭdi pri tiu ĉi afero, kaj mi ankaŭ pli Vin per tio ĉi ne embarasos. Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?”
“Post unu semajno”, diris Snitchey. “Sinjoro Craggs? —”
“Ankoraŭ iom pli frue, mi konsilus”, respondis Craggs.
“Post unu monato”, diris la kliento, observinte la ambaŭ vizaĝojn. “De hodiaŭ post monato mi forveturos.”
“Ĝi estas tro longa tempo”, diris Snitchey; “tro longe. Sed ĝi tiel restu. Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn”, murmuris li al si mem. “Ĉu Vi volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!”
“Bonan nokton!” respondis la kliento kaj skuis al ambaŭ la manon. “Vi vidos ankoraŭ, kiel bone mi scias uzi mian riĉecon. De nun Marion estas mia stelo de feliĉo!”
“Gardu Vin sur la ŝtuparo, sinjoro!” diris Snitchey; “ĉar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!”
“Bonan nokton!” respondis sinjoro Warden.
La ambaŭ kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.
“Kion Vi diras al tio ĉi, sinjoro Craggs?” diris Snitchey.
Sinjoro Craggs balancis la kapon.
“Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi memoras”, diris Snitchey.
“Jes, jes”, diris sinjoro Craggs.
“Eble li trompiĝas”, daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon; “sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnis al mi”, diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj korektante kandelon, “kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli ol la karaktero de ŝia fratino.”
“Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion”, rimarkis Craggs.
“Mi efektive ion donus”, diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, “se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, ĉar por sia konado li pagis sufiĉe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti.”
“Nenion pli”, respondis Craggs.
“Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente”, diris Snitchey balancante la kapon. “Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l’ vivo”, — li denove balancis la kapon, — “mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu Vi havas Vian ĉapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon.”
Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.
Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.
Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua; ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.
“Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo”, legis Marion el la libro, “kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo —”
“Kara Marion!” diris Grace.
“Mia museto!” ekkriis la patro, “kio estas al vi?”
Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.
“De kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!”
“Kara Marion, ne legu pli hodiaŭ vespere”, diris Grace — ĉar ŝi ploris.
“Mi ne povas”, ŝi rediris kaj kovris la libron. “La literoj ĉiuj ŝajnas bruli!”
La doktoron tio ĉi amuzis; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj.
“Kio! ĝis larmoj tuŝita de romano!” diris doktoro Jeddler. “De presa nigraĵo kaj papero! Ne, ne, estas ĉio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun ĉiuj paciĝis, — kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita — el paperaĵo kaj inko. Kio estas?”
“Ĝi estas mi, sinjoro”, diris Clemency enŝovante la kapon tra la pordo.
“Kio estas al Vi?” demandis la doktoro.
“Ho, mia Dio, nenio al mi estas”, respondis Clemency — kaj ŝi estis prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belaĵoj; sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona humoro, kaj tuŝante tion ĉi lastan Clemency estis tiel freŝa kaj sana, kiel ĉia belulino en la tuta lando.
“Ho, nenio al mi estas”, diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, “sed venu iom pli proksime, sinjoro!”
Iom mirigite la doktoro plenumis ŝian deziron.
“Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam ŝi apudestas, Vi scias”, diris Clemency.
Iu fremda en la familio, laŭ ŝia stranga okulado ĉe tiuj ĉi vortoj kaj la aparta loga movo de ŝiaj kubutoj, kvazaŭ ŝi volus ĉirkaŭpreni sin mem, povus eble pensi, ke “neniun” signifas, ĉe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive ŝajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaŭ retrankviliĝis, kiam Clemency, traserĉinte en la ambaŭ poŝoj — ŝi komencis de la ĝusta poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta — ellevis leteron.
“Britain preterveturis”, ŝi diris, transdonante la leteron al la doktoro, “kiam la poŝto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝo en la domo — mi havis matene du kulerojn en la poŝo . . . Ho, Dio, kiel malrapide li ĝin malfermas.”
Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciiĝi la novaĵon ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ĝin elteni.
“Venu, knabinoj!” ekkriis la doktoro. “Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi. Kaj ankaŭ ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia — sed ni silentu pri tio ĉi. Alfred reveturas kaj baldaŭ venos!”
“Baldaŭ!” ekkriis Marion.
“Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!” diris la doktoro kaj pinĉis al ŝi la vangon. “Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! ‘Mi volas fari al ŝi surprizon’, li tie ĉi skribas. Sed tio ĉi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton.”
“Baldaŭ!” ripetis Marion.
“Nu, eble ne tiel baldaŭ, kiel Via senpacienco pensas”, respondis la doktoro; “sed sufiĉe baldaŭ. Ni rigardu! hodiaŭ estas ĵaŭdo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato”.
“De hodiaŭ post unu monato”, mallaŭte ripetis Marion.
“Ĝoja tago kaj festo por ni ĉiuj”, diris per gaja voĉo ŝia fratino Grace, kiu gratulante ŝin kisis. “Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis”.
Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam ŝi rigardis al sia fratino en la vizaĝon kaj aŭskultis la ĉarman harmonion de ŝia voĉo, kiam ŝi plu pentradis la ĝojojn de la revidiĝo, tiam sur ŝia propra vizaĝo brilis espero kaj ĝojo.
Kaj ankoraŭ io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio ĉi ne estis ĝojo, triumfo, fiera entuziasmo — tiuj ĉi ne montras sin tiel trankvile. Tio ĉi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj ĉi faris parton de tio ĉi. Ĝi ne venis de ia egoista penso, ĉar tiuj ĉi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj.
Doktoro Jeddler malgraŭ sia filozofio — kiun li ĉiam en la praktiko forgesadis, kiel ĝi ofte okazas al gloraj filozofoj — ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se ĝi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidiĝis en sian avan seĝon, denove etendis la piedojn sur la varman tapiŝon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi.
“Ho, estis ankoraŭ tempo”, diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, “kiam Vi ambaŭ kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Ĉu vi memoras?”
“Ho jes”, ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.
“De hodiaŭ post unu monato!” diris la doktoro meditante. “Ŝajnas kvazaŭ de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?”
“Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda ŝi estis”, diris Marion: “Grace estis por mi ĉio, eĉ tiam, kiam ŝi ankoraŭ mem estis infano.”
“Tre vere, mia kateto, tre vere”, respondis la doktoro. “Ŝi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta saĝa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, ĉiam preta antaŭplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; eĉ jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton.”
“Mi timas, ke de tiu tempo mi tre ŝanĝiĝis al pli malbona”, ridis Grace, ĉiam ankoraŭ diligente laborante. “Kia punkto ĝi estis, patro?”
“Alfred, kompreneble”, diris la doktoro. “Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio ĉi pli al vi plaĉis (kiel ajn strange ĝi nun ŝajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino.”
“Efektive tiel estis?” trankvile diris Grace.
“Kiel, vi ĝin pli ne memoras?” demandis la doktoro.
“Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras”, ŝi respondis, “sed nur apenaŭ. Estas tro longe de tiu tempo.” Kaj kudrante ŝi kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.
“Alfred baldaŭ havos efektivan edzinon”, ŝi diris, donante al la interparolo alian direkton; “kaj tio ĉi estis bela tempo por ni ĉiuj. Mia trijara ofico estos baldaŭ finita, Marion. Vi faris ĝin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke li eĉ unu fojon ne bezonis mian subtenon. Ĉu mi povas ĝin al li diri, mia kara?”
“Diru al li, amata Grace”, respondis Marion, “ke neniam ŝuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi vin de tiu tempo kun ĉiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas!”
“Tion ĉi mi ne povas al li diri”, respondis ŝia fratino, ŝin ĉirkaŭprenante; “miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li sufiĉe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi.”
Ŝi nun reprenis sian laboron, kiun ŝi estis formetinta el la mano, kiam ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l’ koro, kaj ŝi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel plaĉis al la doktoro. Kaj la doktoro, ĉiam ankoraŭ sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton, batis la takton al ĝi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanaĵoj de la vana mondo tiuj ĉi almenaŭ estas sufiĉe belaj.
Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la ĉambro ĝis ŝi ĉion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermanĝo faris al si oportune, ĉirkaŭite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de ŝia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaŭ en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaŭ iliaj prezentaĵoj estis tute ne egalaj; ĉar kelkaj donis al li tre longan vizaĝon, kelkaj tre larĝan, aliaj sufiĉe agrablan kaj aliaj tre malbelan, ĉiu laŭ sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la buŝo kaj kruĉon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam ŝi sidiĝis al tiu sama tablo.
“Nu, Clemency”, diris Britain, “kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?”
Clemency diris al li, kion ŝi sciiĝis, kaj li akceptis tion ĉi tre afable. Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj. Li estis multe pli larĝa kaj pli ruĝa, pli gaja kaj pli gajiga. Ĝi elrigardis, kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.
“Tio ĉi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs”, li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.
“Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!”
“Dio!” respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: “Mi volus ke mi ĝi estu, Britain!”
“Kio?”
“Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi!”
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis. “Jes, vi estas tute la ĝusta por tio ĉi”, li diris; “malfeliĉa Clemency!” Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis ke la penson ŝi trovas tiel same amuza, kiel li. “Jes”, ŝi konsentis, “mi estas tute la ĝusta por tio ĉi, ne vere?”
“Vi neniam edziniĝos, kompreneble”, diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la buŝon.
“Vi efektive pensas, ke ne?” diris Clemency tute senkulpe.
Sinjoro Britain balancis la kapon. “Nenia espero por tio ĉi!”
“Pripensu nur!” diris Clemency. “Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ faros, Britain; ne vere?”
Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, kiel se tiu ĉi nubo estus la demando kaj li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed — jes, jes, li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.
“Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!” ekkriis Clemency.
“Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos”, diris Benjamin, “certe ne”.
“Sed ŝi ne vivus tiel feliĉe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon”, diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, “se mi antaŭe ne estus — ne ĉar mi intencis, ĉar ĝi estis pura kuntrafiĝo: ne vere, Britain?”
“Certe”, respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia seĝo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj serioze.
“Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!”
“Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi!” diris Clemency.
“Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia”, daŭrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, “ĉar mi ĉiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo.”
“Efektive!” ekkriis mirante Clemency.
“Jes”, diris sinjoro Britain; “du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la poŝon; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo — per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis; kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato.”
Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.
“Ligita”, li serioze aldonis, “kun fingringo”.
“Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?” rimarkis Clemency, en la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton.
“Tia kerna diro, ne vere?”
“Mi cetere ne scias”, diris sinjoro Britain, “ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.”
“Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis”, diris Clemency.
“Ha!” diris sinjoro Britain. “Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio ĉi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!”
Tute ne ofendiĝante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante sin diris: “ne, mi ankaŭ tiel pensas”.
“Mi estas sufiĉe konvinkita je tio ĉi”, diris sinjoro Britain.
“Ho mi pensas, vi estas prava”, diris Clemency. “Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas”.
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj ridis, ĝis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. “Kiel naiva vi estas, Clemency”, li aldonis ĉiam ankoraŭ ridante kaj viŝante al si la okulojn. Clemency, nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li.
“Sed mi tamen vin amas”, diris sinjoro Britain; “vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko.”
“Efektive!” respondis Clemency. “Nu, tio ĉi certe estas tre bone de via flanko.”
“Jes, jes”, diris sinjoro Britain kaj prezentis al ŝi la pipon por elbati; “mi vin ne forlasos. Aŭskultu! estas stranga bruo!”
“Bruo!” ripetis Clemency.
“Paŝoj ekster la domo. Sonis, kvazaŭ iu desaltas de la muro.”
“Ĉu ili supre ĉiuj estas en lito?”
“Ho, nun ili ĉiuj iris dormi.”
“Ĉu vi nenion aŭdis?”
“Ne!”
Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis. “Mi ion diros al vi”, diris Benjamin kaj deprenis lanternon; “mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo, antaŭ ol mi iras dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy.”
Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio ĉi, ke li vane faras al si la klopodon, ke ĝi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris “tre povas esti”, sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante per la lanterno en ĉiujn flankojn.
“Estas tiel silente, kiel sur la tombejo”, diris Clemency, rigardante post li; “kaj ankaŭ preskaŭ tiel same timige!”
Rigardante returne en la kuirejon, ŝi en timego ekkriis, kiam facila figuro al ŝi proksimiĝis. “Kiu tie?”
“Silentu!” murmuretis al ŝi ekscitite Marion. “Vi min ĉiam amis, ne vere?”
“Amis? infano! Certe!”
“Mi ĝin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere? Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi.”
“Jes”, diris Clemency kore.
“Iu estas ekster la domo”, diris Marion kaj montris al la pordo, “kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!”
Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, ŝi ekvidis malluman figuron, starantan antaŭ la pordo.
“En minuto Vi povas esti malkaŝita”, diris Marion. “Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kaŝita loko. Mi tuj venos.” Li salutis ŝin per la mano kaj malaperis. “Ne iru dormi. Atendu min tie ĉi!” diris Marion kun maltrankvila rapideco. “Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun Vi. Ho, ne perfidu min!”
Marion kaptis ekscitite ŝian manon kaj premis ĝin al la brusto — movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste ŝi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la ĉambron.
“Ĉio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago”, diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. “Unu el la sekvaĵoj de viva fantazio. Ha! kio estas?”
Clemency, kiu ne povis kaŝi sian ekscititecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur seĝo.
“Kio estas?” ŝi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankviliĝi kaj rigardante ĉien, nur ne al li en la vizaĝon. “Estas bele de via flanko, Britain! Antaŭe vi enpelas min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraŭ kio . . . Kio estas? Ho, jes!”
“Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy”, diris sinjoro Britain, tute trankvilanime ĝin estingante kaj ree pendigante, “tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas sufiĉe kuraĝa”, li diris kaj haltis, por ŝin atente rigardi; “kaj vi estis ja ankaŭ tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?”
Sed ĉar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj ŝajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaŭ Malgrand-Britain diris al ŝi bonan nokton, farinte ankoraŭ la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito.
Kiam ĉio denove estis trankvila, Marion revenis.
“Malfermu la pordon”, ŝi diris, “kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos”.
Kiel ajn timema ŝia agado estis, ĝi tamen montris firman kaj neŝanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraŭstari. Ŝi mallaŭte malriglis la pordon, sed antaŭ ol ŝi turnis la ŝlosilon en la seruro, ŝi returne rigardis la junan fraŭlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri.
La vizaĝo ne estis deturnita aŭ turnita al la tero, sed rigardis ŝin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la feliĉa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malĝojo en tiu ĉi domo kaj la detruo de ĝiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis ŝian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis ĝin je malĝojo kaj kunsento, ke ŝi, verŝante riveron da larmoj, metis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de Marion.
“Mi scias nur malmulte, kara infano”, diris Clemency, “tre malmulte; sed mi scias, ke tio ĉi ne estas bona. Pripensu, kion Vi faras”.
“Mi multajn fojojn ĝin pripensis”, diris Marion kviete.
“Ankoraŭ unu fojon”, petegis Clemency “ĝis morgaŭ!”
Marion balancis la kapon.
“En la nomo de sinjoro Alfred”, diris Clemency, “Pro li, kiun Vi iam tiel amis!” Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj kaj ripetis: “Iam!” kvazaŭ tiu ĉi vorto disŝirus al ŝi la koron.
“Lasu min eliri”, petis Clemency. “Mi diros al li, kion Vi volas. Ne eliru tiun ĉi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio ĉi ne povas alporti bonon. Ha, ĝi estis tago de malfeliĉo, kiam oni tien ĉi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona patro, mia kara — pri Via fratino.”
“Mi ĝin faris”, diris Marion kaj rapide levis la kapon. “Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio ĉi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun ĉi paŝon. Ĉu vi volas min akompani, Clemency” — ŝi kisis ŝian amikan vizaĝon — “aŭ mi devas iri sola?”
Konfuzita kaj malĝoja Clemency turnis la ŝlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.
Tie li alpaŝis al ŝi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu ŝi tenis Clemency’n, tremis, aŭ malvarmiĝis kiel la mano de malvivulo, aŭ premis ŝin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion’on ĝis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis ĝin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.
La pordo denove estis riglita kaj ŝlosita, kaj denove ŝi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun ŝi alportis, kvankam ŝi estis ankoraŭ juna, sed kun tiu esprimo sur la vizaĝo, por kiu jam antaŭe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra ŝiaj larmoj.
Ŝi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al ŝi, kiel ŝi diris, plene kaj senkondiĉe. Feliĉe atinginte sian dormoĉambron, ŝi falis sur la genuojn kaj povis preĝi, havante sur la koro sian sekreton!
Jes, kaj ŝi povis sin levi post la preĝo tiel trankvile kaj feliĉe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi ŝin kaj rideti — kvankam eĉ iom malgaje. Kaj kisante ŝian frunton, ŝi mallaŭte murmuretis al si, ke Grace ĉiam estis patrino por ŝi, kaj ke ŝi ŝin amas kiel infano!
Kaj ŝi povis la brakon meti al si ĉirkaŭ la kolon, kiam ŝi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin defendante kaj amante kaj kvazaŭ murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu!
Kaj ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo, en kiu ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis, ke ŝi estas tute sola kaj ke ĉiuj ŝin forgesis.
Monato baldaŭ pasas, eĉ se ĝi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu ĉi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo.
La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizaĝoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro!
Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili ĉiuj devis tie ĉi esti.
Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastema malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono. Ĉar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon* kaj ĝian malluman konstantan verdaĵon, la salono de dancado estis ornamita je tio ĉi; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno.
Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.
En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis — ĝi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis — tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.
“La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina”, diris Grace; “aŭ mi estas malbona profetino”.
La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.
“Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?”
Tio ĉi propre ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ĝi.
“Mia arto plu ne povas iri, kara infano”, diris Grace; “kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun.”
“Mi neniam sentis min tiel feliĉa”, respondis tiu ĉi.
“Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi”, diris Grace, “baldaŭ sin trovos Alfred kun lia juna edzino.”
Ŝi denove ridetis. “Vi prezentas al vi feliĉan domecon, Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara. Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias!”
“Nu”, diris la doktoro, rapide enirante. “Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiĉe malfrue — ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo — tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu ĝin lumi sur la ilikon, ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj ĉio alia — nur sensencaĵo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!” diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, “hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj”.
“Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro”, diris Marion, “tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj —” ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.
“Infano, infano!” kviete diris la doktoro. “Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco — pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!”
Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.
Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.
Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. “Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?” demandis la doktoro.
La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al ŝi ili tion ĉi neniam diras.
“La malbenita ekspedejo”, diris sinjoro Craggs.
“Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento”, ĝemis sinjorino Snitchey.
“Li estas — li estas — malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon”, diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.
“Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi!” diris sinjorino Snitchey.
“Ni scias, kio ĝi estas, negoca afero”, diris sinjorino Craggs.
Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.
“Mi miras, ke vi povis veni, Craggs”, diris lia edzino.
“Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe”, diris sinjorino Snitchey.
“La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon”, diris sinjorino Craggs.
“Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edziĝi”, diris sinjorino Snitchey.
Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs’on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.
Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn, ĉiam ankoraŭ maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace’n, kiun li tuj salutis.
“Bonan tagon, sinjorino”, diris Craggs. “Vi estas belega. Via — fraŭlino Via fratino, fraŭlino Marion estas —”
“Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs.”
“Jes — mi — ĉu ŝi estas tie ĉi?” demandis Craggs. “Tie ĉi! Ĉu Vi ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon”, diris Grace.
Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.
Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi el granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la iliko; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, ĝi elrigardadis, kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l’ kameno.
Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.
Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.
“Ĉu li foriris?” li demandis.
“Silente!” diris Snitchey. “Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li — Ahem!”
La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.
“Vi vidas, ĉio estas bone kaj ĝuste”, diris sinjoro Craggs. “Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?”
“Eĉ ne unu vorton!”
“Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?”
“Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!” Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita.
“Kion Vi pensas”, diris Craggs, “pri la —”
“Silente!” avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. “Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?”
“Ankoraŭ ne”, diris sinjoro Craggs, “oni lin atendas ĉiun minuton”.
“Bone”, — sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton — “ĝi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs.”
Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj laŭte sonis.
“Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?”
“Per kio kontentigita, mia kara?” demandis sinjoro Snitchey.
“Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo”, respondis lia edzino. “Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera.”
“Mi jam tiel longe kutimis”, diris sinjorino Craggs, “vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera.”
“Kara edzino”, diris sinjoro Craggs, “via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco.”
“Ne”, respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. “Ne, vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun ĉi sincerecon.”
“Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara”, diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, “la malfeliĉo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias . . .”
Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon kaj rigardi lin.
“Kiun, kara edzino?” demandis sinjoro Snitchey.
“La kolegon de via vivo; mi kompreneble ĝi ne estas al vi, sinjoro Snitchey”, ĝemis sinjorino Snitchey.
“Ne, mi petas vin, kara edzino”, konsolis ŝia edzo.
“Ne, ne”, diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. “Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan ‘mem’ —”
Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.
“Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn”, daŭrigis sinjorino Snitchey, “kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis, — tiam mi povas nur diri: mi vin bedaŭras!”
En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel ĝi estas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? — kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre mallaŭte. Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?
Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj — kiel ekzemple: “kial Vi ne invitas alian?” aŭ: “mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos”, aŭ: “mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci”, (tio ĉi jam ŝercante) — favore konsentis kaj komencis la dancon.
Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la ambaŭ familioj malnova moro; ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambaŭ edzoj: sed la ambaŭ virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas senduba, ke ĉiu el la ambaŭ virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.
Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnaĵo kun homa vizaĝo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj.
Kaj ankaŭ la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie. Ĝi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kvazaŭ petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapiŝon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke ĝia flamo rebrilis sur iliaj vizaĝoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs.
Kaj nun la aero fariĝis pli freŝa, kaj la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj leviĝis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaŭe sub la libera ĉielo; kaj bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen; nur ŝajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la ĉambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.
La varmego kaj laciĝo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.
“Ĉu vi ion vidis, Britain? ion aŭdis?”
“Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi”, respondis la servanto.
“Tio ĉi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?”
“Ĝuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro.”
“Tiel disheligu la fajron kaj ĵetu sur ĝin ankoraŭ unu pecon da ligno”, diris la doktoro. “Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimiĝados!”
Li vidis ĝin — jes! El sia kaleŝo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova preĝejo. Li konis la ĉambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn branĉojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable bruas antaŭ la fenestro de Marion.
Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaŭ povis elporti sian feliĉon. Kiel ofte li rememoradis tiun ĉi tempon, pentradis ĝin al si sub ĉiaj cirkonstancoj, timadis, ke ĝi ne venos, kaj ĝin deziradis kaj sopiradis je ĝi en malproksima, malproksima loko!
Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili, kvazaŭ ili estus la lumo kaj povus lin aŭdi kaj vidi, kiel li ĝojege rapidas al ili sur la vojo.
Haltu! Li konis la doktoron kaj antaŭsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li ĝin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la ĝardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne — transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.
Li eliris el la kaleŝo kaj diris al la veturigisto — eĉ tio ĉi ne estis al li facile en lia ekscititeco — ke tiu ĉi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antaŭen, provis, ĉu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ĝardeno.
Sur la arboj kuŝis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj branĉoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallaŭte alŝteliĝis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la ĉielo. Sed la ruĝa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝadis liajn orelojn.
Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj ceteraj voĉoj kaj jam duone konvinkite, ke li ŝin aŭdas, li jam preskaŭ atingis la pordon, kiam ĝi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraŭ li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.
“Clemency”, li diris, “ĉu vi min jam pli ne konas?”
“Ne eniru”, ŝi respondis, barante al li la eniron. “Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!”
“Kio estas?” li ekkriis.
“Mi ne scias. Mi — mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu Vi aŭdas?”
Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace — kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj — elkuris el la domo.
“Grace!” Li retenis ŝin per la brako. “Kio estas? Ĉu ŝi mortis?”
Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.
Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.
“Kio estas?” ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. “Ĉu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis?”
Oni aŭdis murmuron: “ŝi forkuris!”
“Forkuris!” li ripetis.
“Forkuris, kara Alfred!” diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. “Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton! Ŝi diras, ke ŝi libere kaj senriproĉe elektis — petas, ke ni pardonu al ŝi — kaj forkuris.”
“Kun kiu? Kien?” li demandis rapide kaj premite.
Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.
Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun aŭskultis kaj sin ne movis.
La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.
De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.
Kiel bele kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaŭe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj odoroj eliris el la freŝigita tero; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj kaj pli larĝaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.
En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo* kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.
En la pordo nun aperis modelo de mastro; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo — tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe — kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.
Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. Ĝi havis la nomon “Al la kribrilo de muskato”. Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.
Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem — sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.
“Sinjorino Britain”, diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, “forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo.”
Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. “Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia.”
Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.
“Oni devas zorgi pri Vi”, diris Benjamin. “Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas.”
La “pli bona duono” de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.
“Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi”, diris Ben. “Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni ŝin fine havas!”
Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.
Kaj tiel efektive estis. Jen ŝi staras antaŭ ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.
“Vi longe forrestas, Clemency!” diris sinjoro Britain.
“Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!” ŝi respondis, vive observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj; “ok, naŭ, dek, — kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek, — nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?”
“Sanaj kaj viglaj, Clemency.”
“Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn!” diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. “Donu al mi kison, maljuna!” Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi. “Mi pensas”, diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, “mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj — la rapo vendita — kalkulo kun la bierfabrikanto farita — pipoj menditaj — deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj — kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano — vi jam divenos, kiel estas. — Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim.”
“Mi tuj tiel pensis”, rimarkis Britain.
“Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam prenos de vi eĉ duonon da penco; eĉ se vi ricevos dudek infanojn.”
La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.
“Ĉu tio ĉi ne estas tre afable?” diris Clemency.
“Certe”, respondis sinjoro Britain. “Sed tio ĉi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon.”
“Ne”, diris Clemency. “Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto — ĝi alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn; kaj tio ĉi estas ne malbone, ne vere?”
“Tio ĉi estas tre bone”, diris Ben.
“Mi ĝojas, ke vi estas kontenta”, ekkriis lia edzino. “Mi tuj tiel pensis; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraŭ presita folieto. Ĵus el la presejo. Kiel bone ĝin odoras!”
“Kio tio ĉi estas?” diris Tim kaj rigardis la folion.
“Mi ne scias”, respondis lia edzino. “Mi ne legis eĉ unu vorton.”
“Vendo per memvola aŭkcio”, legis la mastro, “kun rezervo de antaŭa privata konsentiĝo.”
“Tion ĉi ili ĉiam aldonas”, diris Clemency.
“Jes, sed ne ĉiam tion ĉi”, li respondis. “Rigardu: sinjora domo kaj konstruoj mastraĵaj, parko kaj ĝardeno de sinjoroj Snitchey kaj Craggs kaj la senŝulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon!”
“Pro forveturo en la eksterlandon!” ripetis Clemency.
“Jen tio ĉi staras”, diris sinjoro Britain. “Rigardu tien ĉi.”
“Kaj ĵus hodiaŭ mi tie aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novaĵojn!” diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. “Hm, hm, hm! Tio ĉi tie denove pezigos la korojn, Ben.”
Sinjoro Britain ĝemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi. Kun tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.
Kvankam la mastro de la kribrilo de muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastraĵon kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili!
Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.
Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo — ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj — kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke la ambaŭ sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleŝejo kaj la malgranda Clemency dormas “kiel anĝelo.” Nun li ankaŭ sidiĝis al la teo, kiu en atendo de ŝia veno staris sur malgranda tablo. Ĝi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto, (estis duono de la sesa horo); ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita.
“La unuan fojon mi hodiaŭ povas trankvile sidi”, diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon; sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. “Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!”
“Jes, jes!” diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ĝin en tia sama maniero.
“Tiu ĉi sama sinjoro Michael Warden”, diris Clemency meditante, “faris min perdi mian malnovan oficon.”
“Kaj alportis al vi edzon”, diris sinjoro Britain.
“Nu jes”, respondis Clemency, “kaj por tio ĉi mi volas lin ankaŭ danki.”
“La homo estas sklavo de la kutimo”, diris sinjoro Britain kaj rigardis ŝin trans tiu pladeto. “Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion ĉi pensus!”
“Jes, efektive!” ekkriis Clemency. “Tio ĉi estis tre bone de via flanko, Ben.”
“Ne, ne, ne”, respondis Ben kun memkonscia modesteco. “Ne estas inde paroli pri tiu ĉi bagatelo.”
“Ho jes, Ben”, diris lia edzino kun koreco; “mi forte tion ĉi ŝatas kaj estas al vi tre danka. Ha!” — ŝi denove rigardis la folion — “kiam oni sciiĝis, ke ŝi forkuris kaj estas ekster danĝero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni — pro ŝi kaj pro la fratino kaj la patro — diri kion mi sciis, ne vere?”
“Jes, vi ĝin rakontis”, rimarkis ŝia edzo.
“Kaj doktoro Jeddler”, daŭrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, “en sia kolero kaj ĉagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ĝojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraŭ li; ĉar li poste ĝin sincere pentis. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ĝin bedaŭras! — La lastan fojon ankoraŭ hieraŭ, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaŭ ĝi lin interesus! — sed propre nur pro la malnova tempo kaj ĉar li sciis, ke ŝi min amis, Ben!”
“Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?” demandis ŝia edzo, tute mirigite, ke ŝi klare komprenis veraĵon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskiĝadis ankoraŭ.
“Mi tion ĉi ne scias”, diris Clemency kaj blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi. “Dio! mi ne povus tion ĉi diri, se oni eĉ metus por tio ĉi rekompencon de cent funtoj.”
Li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo. Ŝajnis, ke li aŭskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.
Clemency rapide leviĝis. Ankaŭ sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. “Ĉu Vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela ĉambro supre, sinjoro.”
“Mi dankas”, diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. “Ĉu estas permesite eniri tien ĉi?”
“Ho, se plaĉas al Vi”, respondis Clemency kaj malfermis la bufedan ĉambron. “Kion Vi ordonas, sinjoro?”
Li ekvidis la folion kaj legis ĝin nun.
“Tre bela peco da tero, sinjoro”, rimarkis sinjoro Britain.
Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency’n kun tiu sama esplora sciemeco kiel, antaŭe. “Vi demandis”, li diris, ne deturnante de ŝi la okulojn —
“Kion Vi deziras, sinjoro”, respondis Clemency kaj ankaŭ kaŝite lin rigardadis.
“Se Vi volas doni al mi gluton da elo”, li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, “kaj volos ĝin alporti tien ĉi, ne malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka.”
Ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaĝon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enverŝis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:
“Nova domo, ne vere?”
“Ne tre nova, sinjoro”, respondis sinjoro Britain.
“Havas la aĝon de kvin ĝis ses jaroj”, diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.
“Mi pensis antaŭe, kiam mi eniris, ke mi aŭdas la nomon de doktoro Jeddler”, demandis la fremdulo. “Tiu ĉi folio rememorigas min pri li; ĉar mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitaĵoj. — Ĉu la maljunulo ankoraŭ vivas?
“Ho jes, sinjoro”, diris Clemency.
“Ĉu li forte ŝanĝiĝis?”
“De kiam, sinjoro?” respondis Clemency kun aparta akcento.
“De la tago, kiam lia filino lin forlasis.”
“Jes! De tiu tago li ŝanĝiĝis”, diris Clemency. “Li fariĝis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam paciĝis kun sia fratino kaj ofte ŝin vizitas. Tio ĉi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aŭ du jaroj li fariĝis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laŭdadi ŝin kaj ankaŭ la mondon! Kaj li neniam laciĝadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona ŝi estis. Li pardonis al ŝi. Tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo de fraŭlino Grace. Vi memoras ankoraŭ, Britain?”
Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraŭ tre bone.
“La fratino sekve estas edzinigita”, rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: “Je kiu?”
Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.
“Ĉu Vi neniam aŭdis pri tio ĉi?” ŝi diris.
“Neniam, sed mi volus ĝin scii”, li respondis kaj enverŝis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj.
“Ho, tio ĉi estus longa historio, se oni volus ĝin orde rakonti”, diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum ŝi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. “Ĝi estus longa historio.”
“Sed mallonge rakontite?” diris la fremdulo.
“Mallonge rakontite”, ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas aŭskultantojn, “kion oni povus tie ĉi diri? Ke ili kune malĝojis, rememoradis ŝin kiel mortintan; ke ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi? Tion ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone!” aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.
“Kaj tiel”, helpis la fremdulo —
“Kaj tiel”, diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado, “Tiel ili fine fariĝis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de ŝia naskiĝo — la tago morgaŭ revenos — tre mallaŭte, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno: ‘Grace, ĉu fari nian edziĝon en la tago de naskiĝo de Marion?’ Kaj tiel fariĝis.”
“Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia?” demandis la fremdulo.
“Jes”, diris Clemency. “Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas nenian malĝojon ekster tiu.”
Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon — sekvadis ŝiajn gestojn kun plej granda senhelpeco — demandadis ŝin en tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero — respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon — observadis la movadon de ŝiaj lipoj — divenadis per duonvoĉo “lakto kaj akvo”, “ŝanĝo de la monato”, “muso kaj nukso” kaj tamen nenion povis atingi.
Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon, iom post iom alŝovis sian seĝon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Ŝi ne longe devis atendi, ĉar li baldaŭ komencis denove.
“Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ĝin?”
Clemency balancis la kapon. “Mi aŭdis”, ŝi diris, “ke doktoro Jeddler, kiel ŝajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de ŝi leterojn, en kiuj ŝi skribas, ke ŝi bone fartas kaj ke la edziniĝo de tiu kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa; kaj ŝi ankaŭ de si reskribis leterojn. Sed super ŝia vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita kaj kiun —”.
Ŝia voĉo fariĝis ŝanceliĝa kaj ŝi haltis.
“Kaj kiun —” ripetis la fremdulo.
“Kiun nur unu sola persono povus ankoraŭ klarigi”, diris Clemency, malfacile spirante.
“Kaj kiu estas tiu persono?” demandis la fremdulo.
“Sinjoro Michael Warden!” respondis Clemency preskaŭ per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion ŝi antaŭe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.
“Vi min konas ankoraŭ, sinjoro”, diris Clemency, tremante de ekscititeco. “Mi ĝin vidis! Vi min konas ankoraŭ de tiu nokto en la ĝardeno. Mi estis apud ŝi!”
“Jes, mi ĝin scias”, li diris.
“Jes, sinjoro”, respondis Clemency. “Jes, certe. Tio ĉi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace — kuru al sinjoro Alfred — kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!”
“Restu!” diris Michael Warden kaj trankvile stariĝis inter la pordo kaj Britain. “Kion Vi volas fari?”
“Sciigu ilin, ke Vi tie ĉi estas, sinjoro”, petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. “Sciigu ilin, ke de Viaj lipoj ili povas pli multe aŭdi pri ŝi; ke ŝi ne tute estas perdita por ili, sed ke ŝi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon — kaj ankaŭ sian malnovan servantinon, mi —” ŝi batis sin per ambaŭ manoj sur la bruston — “ĝojigi per la vido de ŝia aminda vizaĝo. Kuru, Ben, kuru!” Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi puŝis lin al la pordo, kaj ĉiam ankoraŭ sinjoro Warden staris antaŭ la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malĝoja mieno.
“Aŭ eble”, diris Clemency kaj ekscitite sin alkroĉis al la mantelo de sinjoro Warden, “eble ŝi nun estas tie ĉi; eble ŝi estas tre proksime. Jes, mi vidas laŭ Via vizaĝo, ke ŝi certe estas tie ĉi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al ŝi. Mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano. Antaŭ miaj okuloj ŝi elkreskis, kiel la fiero de tiu ĉi loko. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis la fianĉino de sinjoro Alfred. Mi provis ŝin deteni, kiam Vi ŝin forlogis. Mi scias, kia estis ŝia patra domo, kiam ŝi estis ankoraŭ ĝia animo, kaj kiel alia ĝi fariĝis de la tempo, kiam ŝi forkuris. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al ŝi!”
Li rigardis ŝin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston.
“Mi ne pensas, ke ŝi povus scii”, daŭrigis Clemency, “kiel sincere ili pardonis al ŝi; kiel forte ili ŝin amas; kia ĝojo estus por ili vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ŝi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas ŝin kuraĝigi, kiam ŝi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, ĉu Vi ŝin alkondukis?”
“Ne”, li diris, balancante la kapon.
Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallaŭta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion pli ne vivis.
Li ne kontraŭparolis al ŝi, jes, ŝi ne vivas! Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.
En tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.
“Mia Dio, sinjoro Warden!” diris la advokato kaj tiris lin flanken, “kia vento” — li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini — “alportis Vin tien ĉi?”
“Malbona, mi timas”, li respondis. “Se Vi povus aŭdi, kio tie ĉi antaŭ momento sin agis — kiel mi devas fari neeblan — kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malĝojon!”
“Mi povas ĉion prezenti al mi. Sed kial Vi iris ĝuste tien ĉi?” diris Snitchey.
“Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie ĉi estas mastro? Sendinte mian servanton al Vi, mi tien ĉi eniris, ĉar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por ĉio nova kaj malnova en tiu ĉi malnova ĉirkaŭaĵo kaj ekster tio mi volis antaŭ la urbo antaŭe renkontiĝi kun Vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas ĝin laŭ Via konduto, ke Vi povas tion ĉi diri al mi. Se ne estus Via malbenita singardeco, mi jam longe povus ĉion scii.”
“Nia singardeco!” diris la advokato. “Parolante al Vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs — benita memoro —” li rigardis la krepon sur sia ĉapelo kaj balancis la kapon — “sinjoro Warden, kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tuŝi pli tiun ĉi objekton, ĉar ĝi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo —”
“Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos”, interrompis lin sinjoro Warden, “kaj mi tenis mian promeson.”
“Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaŭ devis silenti. Al tio ĉi nin devigis nia ŝuldo kontraŭ ni mem kaj ankaŭ kontraŭ diversaj klientoj, inter kiuj ankaŭ Vi estis. Ne konvenis al ni demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron.”
“Per kiu?” demandis la kliento.
“Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj.”
“Kaj Vi ĝin ankaŭ scias?” diris la kliento.
“Jes, sinjoro!” respondis Snitchey, “kaj mi ankaŭ havas kaŭzon kredi, ke ŝia fratino sciiĝos pri la vero morgaŭ vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, ĉar en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn maloportunaĵojn en la okazo, se oni Vin rekonus — kvankam Vi tre ŝanĝiĝis — mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante Vin — estas pli bone ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. Oni manĝas tie ĉi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte manĝadis tie ĉi kotleton kaj trovadis ĝin ĉiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro”, diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, “tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj.”
“La ĉielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian kondolencon”, respondis Michael Warden kaj tuŝis per la mano la frunton; “sed estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. Mi estas kvazaŭ en stato senkonscia. Sinjoro Craggs — jes — mi forte bedaŭras, ke ni perdis sinjoron Craggs.” Sed li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj sur Clemency’n kaj ŝajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu ŝin konsoladis.
“Sinjoro Craggs, sinjoro”, rimarkis Snitchey, “trovis, kiel mi bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi ĉiam ankoraŭ diras: Snitchey por si kaj Craggs — mortinta, sinjoro — mortinta”, diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la poŝo.
Michael Warden, kiu ĉiam ankoraŭ observadis Clemency’n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.
“Ha, la malfeliĉa virino!” diris Snitchey, balancante la kapon. “Jes, ŝi ĉiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfeliĉa Marion! Nur kuraĝon, kara virino — Vi nun ja estas edzinigita, Clemency.”
Clemency nur ĝemis kaj balancis la kapon. “Nur paciencon ĝis morgaŭ”, bonkore diris la advokato.
“La morgaŭ ne revivigas la mortintojn, sinjoro”, diris Clemency plorante.
“Tion ĉi certe ne, alie ĝi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva”, respondis la advokato. “Sed konsolon ĝi povas alporti. Paciencon ĝis morgaŭ.”
Clemency skuis la donitan al ŝi manon kaj promesis trankviliĝi; kaj Britain, kiu vidante sian malĝojigitan edzinon (estis kvazaŭ la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraĝon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaŭ estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris eĉ unu vorteto.
La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno de la doktoro. La neĝo de multaj vintraj noktoj estis tie ĉi fluidiĝintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie ĉi estis kraketintaj de la tago, kiam ŝi forkuris. La laŭbo denove estis verda, la arboj ĵetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la teraĵo estis tiel gaje trankvila, kiel ĉiam; sed kie estis ŝi?
Ne tie ĉi. Ne tie. Ŝi estus nun tie ĉi tiel stranga vidaĵo kiel en la komenco la domo sen ŝi. Sed sur ŝia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro ŝi neniam malaperis, en kies fidela memoro ŝi ankoraŭ vivis, neŝanĝita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo — kaj tio ĉi estis nun amo de patrino, ĉar kara malgranda filino ludis apud ŝi — ŝi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj ŝia nomo nun sidis.
La spirito de la malaperinta fraŭlino estis videbla el tiuj ĉi okuloj de Grace, ŝia fratino, kiam ŝi kun sia edzo sidis en la ĝardeno en sia tago de edziĝo kaj en la tago de naskiĝo de Marion kaj de li.
Li ne fariĝis glora homo, ankaŭ ne riĉa; li ne forgesis la ĉirkaŭanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetaĵoj de la doktoro. Sed en siaj kaŝitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia ĉiutaga rimarkado de la multa belaĵo kaj bonaĵo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malriĉeco, li kun ĉiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn mallaŭta kaj modesta ĝi estis, montris al li, kiel ofte ankoraŭ la homoj akceptas ĉe si anĝelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, eĉ tiaj, kiuj ŝajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en ĉifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montriĝas al ni en nova lumo kaj fariĝas helpemaj anĝeloj kun radia krono ĉirkaŭ la kapo.
Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu ĉi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis feliĉa kun sia edzino Grace.
Kaj Marion? Ĉu li ŝin forgesis?
“La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace”, li diris — ili parolis pri tiu nokto; “kaj tamen ŝajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laŭ ŝanĝoj kaj okaziĝoj en ni, ne laŭ jaroj.”
“Sed ankaŭ jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis”, respondis Grace. “Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaŭ la hodiaŭan tagon, ni sidis tie ĉi en ŝia tago de naskiĝo kaj parolis pri ŝia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ĝi fine estos!”
Ŝia edzo rigardis ŝin atente, kiel la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj, kaj pli proksime altirante ŝin al si, li diris:
“Sed Marion diris al vi en ŝia letero de adiaŭ, kiun ŝi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaŭ ol ĝi povas fariĝi. Ĉu ne vere?”
Ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ĝin kaj diris: “Jes!”
“Ke ŝi en la daŭro de tiuj ĉi jaroj, kiel ajn feliĉa ŝi estus, sopiros la tempon, kiam ŝi povos reveni kaj ĉion klarigi; kaj ke ŝi vin petas en espero kaj konfido fari tion ĉi saman. Tio ĉi estas en la letero, ne vere, mia kara?”
“Jes, Alfred!”
“Kaj en ĉiu letero, kiun ŝi skribis de tiu tempo?”
“Ekster la lasta — antaŭ kelkaj monatoj — en kiu ŝi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciiĝis kaj kion mi hodiaŭ vespere devas aŭdi.”
Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la malleviĝo de la suno!
“Alfred!” diris Grace kaj metis la manon kore sur lian ŝultron; “estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaŭ vespere, kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, kaj nia vivo kun la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ĝin sekrete.”
“Kio estas, amata?”
“Kiam Marion foriris de ni, ŝi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis ŝin al mi, ŝi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; ŝi jeĵuris min en la nomo de mia amo al ŝi kaj al vi, ke mi ne forpuŝu la amon, kiun, kiel ŝi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraŭ freŝa vundo estos sanigita, sed ke mi ĝin vigligu kaj redonu.”
“Kaj ke vi min denove faru feliĉa kaj kontenta homo, Grace. Ĉu ŝi tion ĉi ne skribis?”
“Ŝi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!” estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis ŝin en siajn brakojn.
“Aŭskultu min, mia amata!” li diris — “Ne tiel!” — kaj kun tiuj ĉi vortoj li kviete metis ŝian kapon sur sian bruston. “Mi scias, kial mi pri tiu ĉi loko en la letero neniam aŭdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio ĉi montriĝis en vorto aŭ rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!”
Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi: “rigardu, kiel ruĝa kaj ora estas la suno!”
“Alfred”, diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. “La suno malleviĝas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas.”
“Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara”, li respondis.
“La tutan veron”, ŝi varmege petis. “Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?”
“Tute vere”, diris la edzo.
“Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos”.
Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj diris:
“Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de aliaj lipoj.”
“De aliaj lipoj!” ŝi mallaŭte ripetis.
“Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis. Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti surprizon, skuiĝon: kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo.”
“Kia sciigonto?” ŝi diris. “Kaj kian sciigon li alportas?”
“Ne estas permesite al mi pli diri”, li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. “Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas?”
“Mi tremas ĉe la penso”, si diris.
Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo, kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraŭ minuton.
“Kuraĝon, mia bona Grace! Se vi havas sufiĉe da forto, la sciigonto atendas antaŭ la pordo. La suno malleviĝas en tiu ĉi tago de naskiĝo de Marion. Kuraĝon, kuraĝon, Grace!”
Ŝi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke ŝi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, ŝi estis mirinde simila je Marion en ŝia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Ŝi vokis ĝin returne — la infano havis la nomon de la perdita fratino — kaj alpremis ĝin al la koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.
Ŝi ne sciis, kion ŝi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.
Dio! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu ĉi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de ŝia patro! Ho, Dio! Ĉu tio ĉi estis sonĝa fantomo, kio elŝiris sin el la brakoj de ŝia patro kaj kun ekkrio en sovaĝa malkvieto de amo falis en ŝiajn brakojn?
“Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla feliĉo de la revidiĝo!”
Ĝi ne estis sonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel ne tuŝita de malĝojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝanta suno brilis sur ŝia levita vizaĝo, ŝi elrigardis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitis la teron.
Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj ŝi kliniĝis super ŝi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaŭ ŝi kaj eĉ unu sekundon ne povis deturni de ŝi la okulojn. Fine ŝi rompis la silenton, kaj ŝia voĉo sonis klare, mallaŭte kaj dolĉe en harmonio kun la solena silento de la vespero.
“Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace —”
“Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli!”
Ŝi ne povis aŭskulti la amatan voĉon sen profunda, preskaŭ turmenta skuiĝo.
“Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraŭ tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, eĉ ne unu momenton. Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie ĉi malaperis.”
Ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon kaj forte ŝin teni en la brakoj.
“Sed mem ne sciante tion”, diris Marion kun kvieta rideto, “li akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu ĉi koro — via, kara fratino — estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete de la okuloj de ĉiuj, ekster miaj okuloj — ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! — kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu ĉi koro. Mi konis la batalon, kiun ĝi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu ĉi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion ĉi mi sciis, ke mi povos fari ankaŭ por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antaŭe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio ĉi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro, ke ĉiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj ĉi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi ĉiam pli kaj pli pensadis pri la rifuziĝoj, kiuj ĉiutage estas renkontataj en la mondo kaj eĉ ne estas rimarkataj, tiam ankaŭ mi sentis, ke mia tento fariĝas al mi kun ĉiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malĝojo aŭ doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita feliĉo, Li donis al mi la forton por la decidiĝo fariĝi neniam la edzino de Alfred. Ke li fariĝu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun ĉi feliĉan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!”
“Ho, Marion! Ho, Marion!” murmuretis Grace.
“Mi provis ŝajnigi min indiferenta por li —” ŝi alpremis la vizaĝon de sia fratino al sia vango — “sed tio ĉi estis tro malfacila, kaj vi ĉiam estis lia fervora propetantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min aŭskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimiĝadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaŭ ol tiu ĉi ĉiutaga kuneestado renoviĝos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento ŝparus al ni ĉiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaŭ li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaŭ faris tiel feliĉaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis ŝin, ke ŝi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al ŝi la tutan veron, sed ŝi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraŭ kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfeliĉo fariĝis por kelka tempo nia domano.”
“Mi tion ĉi en la lasta tempo iafoje timis!” ekkriis ŝia fratino kaj fariĝis morte pala. “Vi lin neniam amis kaj edziniĝis el oferemo!”
“Li tiam intencis”, diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, “sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne ĝoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu ĉi ligo, aŭ ke mi lin antaŭe amis, sed nun lin plu ne amas; aŭ ke mi penas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta — per unu vorto, mi ĝin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Ĉu vi min komprenas, amata fratino?”
Ŝia fratino atente rigardis al ŝi en la vizaĝon. Ŝajnis, ke ŝi sin trovas en necerteco.
“Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaŭ lia kaj mia forkuro. Li fidele ĝin konservis. Ĉu vi min komprenas, mia amata?”
Grace konfuzite rigardis ĉirkaŭen. Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.
“Amata fratino!” diris Marion, “kolektu viajn pensojn por unu momento: aŭskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aŭ kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ĝiaj sentoj. Se virinoj tion ĉi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaŭ fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera ĉielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptemaj por feliĉo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Ĉu vi min nun komprenas?”
Ĉiam ankoraŭ la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis.
“Ho, Grace, amata Grace”, diris Marion kaj ankoraŭ pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu ŝi tiel longe estis disigita, “se vi ne estus feliĉa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie ĉi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la feliĉon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun ĉi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano ĉiam ankoraŭ estas libera, mi ĉiam ankoraŭ estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola loĝas, sen konkurantoj, Grace!”
Ŝi nun ŝin komprenis. La streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis; ŝia tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado; kaj kun larmoj ŝi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis ŝin kiel infanon.
Kiam ili denove iom trankviliĝis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.
“Tio ĉi estas por mi malbona tago”, diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam ŝi ĉirkaŭprenis siajn nevinojn; “ĉar dum mi Vin ĉiujn faris feliĉaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?”
“Konvertitan fraton”, diris la doktoro.
“Tio ĉi”, respondis onklino Martha, “estas almenaŭ io en tia malsaĝa farso, kiel —”
“Mi petas vin”, diris la doktoro penteme.
“Nu, mi ĝin akceptas”, respondis la onklino. “Sed mi efektive multe perdas en tio ĉi. Mi ne scias, kio el mi fariĝos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune.”
“Vi devos loĝiĝi ĉe mi”, diris la doktoro. “Ni certe pli ne malpacados.”
“Aŭ edziniĝi, onklino”, konsilis Alfred.
“Mi efektive pensas”, respondis la maljuna sinjorino, “ke estus ne malbone, se mi ĵetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en ĉiu rilato. Sed ĉar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaŭ jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam ŝi edziniĝos (kio ja ne longe povas daŭri), kaj ĝis tiu tempo mi restos ĉe mi mem. Kion vi diros al tio ĉi, frato?”
“Mi havas grandan deziron diri, ke ĝi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan”, diris la doktoro.
“Vi povus prezenti dudek atestojn por tio ĉi, Anthony”, rimarkis lia fratino, “kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi.”
“Ĝi estas mondo plena je koroj”, diris la doktoro kaj ĉirkaŭprenis ambaŭ filinojn per unu fojo — ĉar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: “kaj serioza mondo kun ĉiuj ĝiaj malsaĝaĵoj — eĉ kun unu, kiu estis sufiĉe granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki, ĉar ĝi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur ĝia Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo de Lia plej modesta similaĵo.
Mi ne farus al Vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la ĝojon de tiu ĉi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaŭ ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de ĉiuj homoj; ankaŭ ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsaĝa kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankaŭ ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al ŝia brusto.
Ni ankaŭ ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la ĵus pasinta jaro sciiĝis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de ŝia tago de naskiĝo ŝi al Grace ĉion rakontos per propra buŝo.
“Mi petas pardonon, Doktoro”, diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la ĝardenon, “ĉu estas permesite malhelpi?”
Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute ĝoje kisis al ŝi la manon.
“Se sinjoro Craggs ankoraŭ vivus, mia estimata fraŭlino Marion”, diris sinjoro Snitchey, “li kun granda intereso vidus la hodiaŭan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke ĝi ĉiun malgrandan faciliĝon, kiun ni povas doni al ĝi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla — sed tio ĉi estas malfortaĵo. Kara edzino” — sur tiu ĉi voko la sinjorino aperis en la pordo — “vi estas inter malnovaj konatoj.”
Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.
“Nur por unu momento, sinjoro Snitchey”, diris la sinjorino. “Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj —”
“Ne, kara edzino”, respondis ŝia edzo.
“Sinjoro Craggs nun —”
“Jes, mia kara, li nun ne vivas”, diris sinjoro Snitchey.
“Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo”, daŭrigis lia edzino. “Nur tion ĉi mi vin petas. Se vi ĝin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis —”
“Sur la genuoj?” diris sinjoro Snitchey.
“Jes”, respondis sinjorino Snitchey kun certeco, — “kaj vi ĝin scias — ke vi vin gardu antaŭ tiu ĉi homo — observu liajn okulojn — kaj nun diru al mi, ĉu mi tiam ne estis prava, kaj ĉu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?”
“Kara edzino”, murmuretis al ŝi la advokato en la orelon, “ĉu vi ion rimarkis en miaj okuloj?”
“Ne”, respondis sinjorino Snitchey akre. “Ne imagu al vi.”
“Ĉar ni en tiu vespero okaze”, li daŭrigis kaj forte ŝin tenis per la maniko, “ambaŭ posedis sekretojn kaj ambaŭ sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone; kaj prenu tion ĉi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli saĝa okulo. Fraŭlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn.”
Clemency, tenante la antaŭtukon antaŭ la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo; tiu ĉi lasta kun plenda vizaĝo, esprimanta la antaŭsenton, ke la kribrilo de muskato estas perdita, se ŝi perdis la kuraĝon.
“Nu, sinjorino”, diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, “kio do mankas al Vi propre?”
“Kio al mi mankas?” ekkriis Clemency. Sed kiam ŝi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de laŭta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizaĝon vidis tiel proksime antaŭ ŝi, ŝi larĝe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis, ĉirkaŭprenis Marionon, tenis ŝin forte, denove ŝin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine ĉirkaŭprenis sin mem, ĵetis la antaŭtukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris miksite.
Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la ĝardenon kaj restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; ĉar restis al ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu ĉi malmulto sole kaj tute estis altirita de la ĝoja bruado de Clemency. Ŝajnis, ke li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj; kaj lia vizaĝo montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris ankoraŭ pli falanta en la okulojn.
Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun li. Baldaŭ poste ŝi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia malgranda samnomulino formis ĉarman grupon, kaj murmuretis al ŝi ion en la orelon, kio, kiel ŝajnis, tiun ĉi surprizis; sed baldaŭ denove trankviliĝinte, ŝi alproksimiĝis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li.
“Sinjoro Britain”, diris la advokato kaj eltiris advokate elrigardantan paperon el la poŝo, “mi deziras al Vi feliĉon. Vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun Vi ĝis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub la nomo ‘Kribrilo de muskato’. Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj ĉi tagoj al la elekto peti pri Via voĉo.”
“Ĉu ĝi farus diferencon en la voĉo, se la elpendaĵo estos ŝanĝita, sinjoro?” demandis Britain.
“Tute ne”, respondis la advokato.
“En tia okazo”, diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la dokumenton de donaco, “aldonu ankoraŭ la vortojn ‘kaj fingringo’, kaj mi volas la ambaŭ sentencojn pendigi en la loĝejo anstataŭ la portreto de mia mastrino.”
“Kaj al mi”, diris voĉo post li — ĝi estis la fremdulo, Michael Warden — “la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al Vi ambaŭ alporti grandan doloron. Ke tio ĉi ne fariĝis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri, ke mi je ses jaroj estas pli saĝa aŭ pli bona. Sed en ĉiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de Via flanko. Mi malbonuzis la gastamon de Via domo kaj ekkonis miajn mankojn — kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaŭ ne sen utilo — de unu” — li rigardis Marionon — “kiun mi humile petis pardoni al mi, kiam mi ekkonis ŝian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj tagoj mi forlasos tiun ĉi lokon por eterne. Mi petas Vin ĉiujn pardoni al mi. Kiel Vi volas, ke la homoj al Vi faru, tiel faru ankaŭ al ili! Forgesu kaj pardonu!”
—
La tempo — kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu ĉi historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj — sciigis min, malŝate sin apogante sur sian falĉilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis ĝin denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta ĉirkaŭaĵo, kun la nomo Marion. Sed ĉar mi rimarkis, ke la tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom mi povas kredi al ĝiaj rakontoj.
Fino.