Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ANTAŬPAROLO

En la nord-orienta parto de Afriko troviĝas Egipto, la patrujo de la plej antikva civilizacio en la mondo. Antaŭ tri, kvar, eĉ kvin jarmiloj, kiam en la centra Eŭropo la barbaroj vestitaj per maldelikataj feloj sin kaŝis en kavernoj, Egipto jam posedis altan socian organizon, terkulturon, metiojn kaj literaturon. Sed precipe ĝi plenumis gigantajn laborojn inĝenierajn kaj konstruis kolosajn monumentojn, kies restaĵoj naskas admiron de la nuntempaj teknikistoj.

Egipto estas fruktoporta valo inter la dezertoj Libia kaj Arabia. Ĝia profundo estas kelkcent metroj, longo 130 mejloj, meza larĝo apenaŭ unu mejlo. Okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo.

Kun la fluo de la rivero norden la muroj de la koridoro malaltiĝas, kaj en interspaco de 25 mejloj de Mediteraneo ili subite disiĝas kaj Nilo anstataŭ flui en mallarĝa koridoro, dividiĝas en kelke da brakoj sur vasta ebenaĵo, kiu havas formon de triangulo. Ĉi tiu triangulo, nomata Delta de Nilo, havas kiel bazon la bordon de Mediteraneo, kaj kiel pinton, en la loko kie la rivero eliras el la intermonto, la urbon Kairon kaj la ruinojn de la antikva ĉefurbo, Memfiso.

Se iu povus leviĝi dudek mejlojn supren kaj de tie rigardi Egipton, li vidus strangan formon de la lando kaj rimarkindajn ŝanĝojn de ĝia koloro. De ĉi tiu alteco sur fono de blankaj kaj oranĝaj sabloj, Egipto havus aspekton de serpento, kiu en potencaj kurboj rapidas tra la dezerto al Mediteraneo kaj jam subakvigis en ĝi sian triangulan kapon, ornamitan de du okuloj: maldekstra Aleksandrio, dekstra Damieto.

Ĉi tiu longa serpento, en oktobro, kiam Nilo superverŝas la tutan Egipton, havus bluan koloron de la akvo. En februaro, kiam la printempaj vegetaĵoj okupas la lokon de la malleviĝantaj akvoj, la serpento estus verda, kun blua strio sur la korpo kaj kun multaj bluaj vejnetoj sur la kapo — la kanaloj, kiuj tranĉas Delta’n. En marto la blua strio mallarĝiĝus, kaj la korpo de la serpento ricevus oran koloron pro la maturiĝo de la grenoj. Fine en la komenco de junio la strio de Nilo estus tre maldika, kaj la korpo fariĝus griza, kvazaŭ vualita de krepo, pro la sekeco kaj polvo.

La ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo, en aŭgusto 27; iafoje la varmego atingas 47 gradojn, kio egalas la temperaturon de nia vaporbano. Krom tio, proksime de Mediteraneo, sur Delta, la pluvo falas dek fojojn jare, en Supra Egipto unu fojon dum 10 jaroj.

En ĉi tiuj kondiĉoj Egipto, anstataŭ esti lulilo de la civilizacio, estus dezerta intermonto, kiaj ekzistas ĉie en Saharo, se ĉiujare ne revivigus ĝin la akvoj de la sankta rivero Nilo. De la komenco de junio ĝis la fino de septembro, Nilo leviĝas kaj superverŝas preskaŭ la tutan Egipton; de la komenco de oktobro ĝis la fino de majo de sekvanta jaro la akvoj malleviĝas, kaj iom post iom malkovriĝas pli kaj pli malaltaj partoj de la lando. La akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna; kiam la akvoj malaperas, sur la superverŝitaj teroj restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonajn sterkojn. La ŝlimo kaj la varmega klimato estas la kaŭzo, ke Egiptano, fermita inter dezertoj, havas tri rikoltojn dum unu jaro kaj ĉirkaŭ 300 grajnojn de ĉiu grajno semita.

Sed Egipto ne estas unuforma ebenaĵo, sed lando ondlinia; unuj ĝiaj teroj trinkas la benitan akvon nur dum du aŭ tri monatoj, aliaj ne vidas ilin dum la tuta jaro, ĉar la superakvo ne atingas ĉien. Krom tio, iafoje la superakvo estas malpli granda, kaj tiam unu parto de Egipto ne ricevas la fruktigan ŝlimon. Fine, pro la varmego, la tero rapide sekiĝas, kaj oni devas surverŝi ĝin kvazaŭ en tervazoj.

Ĉiuj ĉi cirkonstancoj faris, ke la popolo loĝanta en la valo de Nilo devis aŭ perei, se ĝi estis malforta, aŭ reguligi la akvojn, se ĝi estis genia. La antikvaj Egiptanoj havis genian saĝon kaj kreis civilizacion.

Jam antaŭ ses mil jaroj ili rimarkis, ke Nilo leviĝas, kiam la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo. Ĉi tiuj konoj igis ilin observi la astrojn kaj mezuri la tempon.

Por konservi la akvon la tutan jaron, ili elfosis en sia lando reton de kanaloj, kelkmilojn da mejloj longan. Por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj fosis akvujojn, el kiuj la arta lago Moeris okupis 300 kilometrojn kvadratajn kaj estis profunda dek du etaĝojn. Fine apud Nilo kaj kanaloj ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur kampojn, kuŝantajn unu aŭ du etaĝojn pli alte. Krom tio ili devis ĉiujare purigi la ŝlimplenajn kanalojn kaj konstrui alte vojojn por la militistaroj, kiuj devis fari siajn marŝojn en ĉiuj sezonoj.

Ĉi tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon. La fortikigo de la digoj, la purigo de la kanaloj, devis esti farata kaj farita samtempe sur granda supraĵo, — aperis la neceseco krei armeon de laborantoj, kalkulantan dekmilojn da anoj, kiu havis difinitan celon kaj komunan direktanton; armeon, kiu bezonis multe da nutraĵoj, multe da helpaj rimedoj kaj fortoj.

Egiptanoj sukcesis krei tian armeon de laborantoj kaj al ĝi ili ŝuldas siajn senmortajn verkojn. Ŝajnas, ke kreis ĝin kaj poste preparis planojn por ĝi la pastroj, t. e. la saĝuloj egiptaj, kaj komandis ĝin la reĝoj t. e. la faraonoj. Tiamaniere la egipta popolo, en la tempo de sia grandeco, formis kvazaŭ unu personon, en kiu la pastra kasto estis la penso, la faraono estis la volo, la popolo — korpo kaj la obeo — la cemento.

Do la naturo mem de Egipto, postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando: la popolo laboris, la faraono direktis, la pastroj preparis planojn. Kaj tiel longe kiam ĉiuj tri konsente iris al la celoj, montritaj de la naturo, tiel longe la socio povis flori kaj plenumi siajn eternajn verkojn.

La kvieta kaj gaja, tute ne batalema egipta popolo, dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj. Inter la terkulturistoj estis sendube ankaŭ kelke da posedantoj de malgrandaj pecoj da tero, sed la plejmulto luis la terojn de l’ faraono, de l’ pastroj aŭ aristokrataro. La metiistoj, produktantaj la vestojn, meblojn kaj instrumentojn, estis sendependaj; tiuj, kiuj laboris ĉe la grandaj konstruaĵoj, formis kvazaŭ armeon.

Ĉiu el tiuj specialoj, precipe la arĥitekturo, bezonis fortojn movantajn kaj tirantajn: iu devis ĉerpi akvon el la kanaloj dum tutaj tagoj, transporti ŝtonojn el la minejoj tien, kie ili estis necesaj. Ĉi tiujn plej malfacilajn laborojn, precipe en la ŝtonminejoj, plenumis krimuloj kondamnitaj de la juĝoj, aŭ militkaptitoj.

La aŭtoĥtonaj Egiptanoj havis kupran koloron de l’ haŭto kaj sin gloris per tio, malestimante same la nigrajn Etiopianojn, la flavajn Semidojn kaj la blankajn Eŭropanojn. La koloro de la haŭto, ebliganta distingi aŭtoĥtonon de fremdulo, pli multe helpis konservi la nacian unuecon, ol la religio, kiun oni povas akcepti, aŭ la lingvo, kiun oni povas ellerni.

Tamen, kun la tempo, kiam la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi, en la landon alfluis pli kaj pli multenombre fremdaj elementoj. Ili malfortigis la unuecon; disigis la socion, kaj fine superverŝis kaj dronigis en siaj ondoj la antaŭajn loĝantojn de la lando.

La faraono administris la regnon kun la helpo de konstanta armeo kaj milico aŭ polico kaj multenombraj oficistoj, el kiuj iom post iom formiĝis la hereda aristokrataro. En la teorio li estis leĝdonanto, plej alta juĝanto, pastrestro, eĉ dia filo kaj dio. Li ricevis diajn honorojn ne nur de la popolo kaj oficistoj, sed eĉ iafoje li mem konstruis por si altarojn kaj bruligis incenson antaŭ siaj propraj portretoj.

Flanke de la faraonoj; kaj ofte super ili estis la pastroj; tio estis aro da saĝuloj, kiuj direktis la aferojn de la lando.

Hodiaŭ preskaŭ neeble estas imagi la gravan rolon, kiun la pastraro ludis en Egipto. Ili estis instruantoj de l’ junaj generacioj, antaŭdiristoj sekve konsilantoj de l’ maturaj homoj, juĝistoj de l’ mortintoj, al kiuj ilia volo kaj scio garantiis la senmortecon. Ili ne nur plenumis la religiajn ceremoniojn ĉe la dioj kaj faraonoj, sed ankaŭ kuracis la malsanulojn kiel kuracistoj, influis la publikajn laborojn kiel inĝenieroj, kaj la politikon kiel astrologoj kaj precipe kiel spertuloj en la aferoj de l’ propra lando kaj de ĝiaj najbaroj.

En la historio de Egipto grandan gravecon havas la rilatoj, kiuj ekzistis inter la pastraro kaj la faraonoj. Plej ofte la faraono faris al la dioj malavarajn oferojn kaj konstruis templojn; tiam li vivis longe, kaj lia nomo kaj liaj portretoj, gravuritaj sur tomboj, estis glorataj de unu generacio post alia. Sed multaj faraonoj regis mallonge, kaj de kelkaj malaperis ne nur la agoj, sed eĉ la nomoj. Kelkfoje okazis, ke dinastio falis, kaj la ĉapon de faraonoj — klaff, ĉirkaŭitan de serpento, surmetis pastro.

Egipto prosperis, dum la unuigita popolo, energiaj reĝoj kaj saĝaj pastroj kunlaboris konsente por la feliĉo de ĉiuj. Sed venis epoko, en kiu la kvanto da regnanoj malgrandiĝis de militoj, la premata kaj ekspluatata popolo perdis fortojn kaj la alfluo de fremduloj detruis la unuecon de la raso. Kaj kiam en la azia lukso dronis la energio de l’ faraonoj kaj la saĝo de l’ pastroj, kaj la du potencoj komencis batalon pri la monopolo ekspluati la popolon, Egipton ekregis fremduloj kaj estingiĝis la lumo de la civilizacio, kiu dum kelke da jarmiloj brilis apud Nilo.

Nia rakonto rilatas la XI-an jarcenton antaŭ Kristo, kiam falis la XX-a dinastio kaj post la filo de l’ suno, la eterne vivanta Ramzes XIII-a, ekokupis la tronon kaj ornamis sian frunton per ureus la eterne vivanta filo de l’ suno Sem-amen-Herhor, pastrestro de Amon.