Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XVI

Tiaj estis la horoj – cetere sufiĉe maloftaj – de la plej granda proksimiĝo inter Sara kaj ŝia princa amato. Doninte la ordonojn al Patroklo kaj al la ĉefa intendanto, la kronprinco pasigis la plej grandan parton de la tago ekster la bieno, ordinare en la ŝipeto. Kaj, veturante sur Nilo li per reto kaptis fiŝojn, kiuj en miloj ludis en la benita rivero, aŭ li iris al la marĉo, kaj tie kaŝita inter la altaj lotusaj trunkoj li arkpafis la sovaĝajn birdojn, kies kriemaj bandoj rondflugis multenombre kiel muŝoj. Sed eĉ tiam ne forlasis lin la ambiciaj pensoj; li faris al si el la ĉasado kabalon aŭ antaŭdiran rimedon. Multfoje, vidante aron de flavaj anseroj sur la akvo, li streĉis la arkon kaj diris:

– Se mi trafos, mi estos iam kiel Ramzes Granda...

La sago mallaŭte ekfajfis kaj la trapikita birdo, svingante la flugilojn, kriis tiel dolorplene, ke la tuta marĉo ekmoviĝis. Nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis kaj strekinte grandan rondon super la mortanta kamarado, falis sur alian lokon.

Kiam ĉio jam estis silenta, la princo singarde puŝis la ŝipeton en alian lokon; gvidis lin la ŝanceliĝo de la kanoj kaj la interrompataj voĉoj de l’ birdoj. Kaj kiam inter la verdaĵo li rimarkis tukon de klara akvo kaj novan aron, li ree streĉis la arkon kaj diris:

– Se mi trafos, mi estos faraono... Se ne...

Sed la sago ĉi tiun fojon ekbatis la akvon kaj resaltinte kelke da fojoj de ĝia supraĵo, malaperis inter la lotusoj. Kaj la princo, regata de la pasio, sendis novajn kaj novajn sagojn, mortigante birdojn aŭ nur fortimigante ilin. En la bieno oni povis ekkoni, kie li estas, per la krioj de la birdoj, kiuj ĉiumomente leviĝis kaj rondflugis super lia ŝipeto.

Kiam ĉirkaŭ la vespero li revenis laca hejmen, Sara jam atendis ĉe la sojlo kun kuvo da akvo, kruĉo da malforta vino kaj rozaj kronoj. La princo ridetis al ŝi, karesis ŝian vizaĝon, sed rigardante ŝiajn okulojn, plenajn de amo, pensis:

– Mi dezirus scii, ĉu ŝi batus la egiptajn kamparanojn, kiel ŝiaj ĉiam timigitaj parencoj?... oh, mia patrino estas prava, ke ŝi ne konfidas al Hebreoj, kvankam Sara eble estas alia!...

Foje reveninte neatendita, li ekvidis en la korto antaŭ la domo grandan areton da nudaj infanoj, kiuj gaje ludis. Ĉiuj estis flavaj kaj rimarkinte lin diskuris kun krioj, kiel la sovaĝaj anseroj de l’ marĉo... Li ankoraŭ ne atingis la terason de la domo, kiam ili jam malaperis, eĉ ne lasinte postsignon.

– Kio ili estas, ĉi tiuj malgrandaj estaĵoj – demandis li Saran – kiuj forkuras de mi?

– Tio estas la infanoj de viaj servistoj – respondis ŝi.

– De Hebreoj?

– De miaj fratoj...

– Dioj! Kiel multobliĝema estas tiu ĉi popolo! – ridis la princo.

– Kaj kiu estas ĉi tiu?... – aldonis li, montrante homon, kiu time elrigardis trans la muro.

– Tio estas Aod, filo de Baruĥ, mia parenco... Li volas servi al vi, sinjoro. Ĉu mi povas akcepti lin?...

La princo levis la ŝultrojn.

– La bieno estas via – respondis li – vi povas akcepti, kiun vi volas. Sed, se ĉi tiuj homoj tiel multobliĝos, baldaŭ ili invados Memfison.

– Vi malamas miajn fratojn?... – murmuretis Sara, time rigardante Ramzeson kaj glitante al liaj piedoj.

La princo surprizita ekrigardis ŝin.

– Mi eĉ ne pensas pri ili – respondis li fiere.

Ĉi tiuj bagatelaj okazoj, kiuj falis en fajraj gutoj sur la animon de Sara, ne ŝanĝis por ŝi Ramzeson. Li ĉiam estis same bonvola kaj karesis ŝin kiel ordinare, kvankam liaj okuloj pli kaj pli ofte kuris al la alia bordo de Nilo kaj haltis ĉe la potencaj pilonoj de la kastelo.

Baldaŭ li rimarkis, ke ne sole li sopiras en sia propravola ekzilo. Foje de la alia bordo forveturis ornamita reĝa barko, transpasis Nilon kaj komencis rondiri tiel proksime de la bieno, ke Ramzes povis rekoni la personojn, sidantajn tie.

Li rekonis sub la purpura baldakeno sian patrinon inter du kortegaj sinjorinoj, kaj kontraŭ ŝi, sur malalta benko, la ministron Herhoron. Kvankam ili ne rigardis la bienon, la princo divenis, ke ili vidas lin.

– Ah! – pensis li, ridante. – Mia respektinda patrino kaj lia ekscelenco la ministro dezirus forlogi min de tie ĉi antaŭ la reveno de lia sankteco.

Venis la monato Tobi, la fino de oktobro kaj la komenco de novembro. Nilo malleviĝis ĝis la kresko de unu homo kaj duono, malkovrante ĉiutage novajn pecojn de nigra, ŝlima tero. Ĉie, kie la akvo defluis, tuj aperis mallarĝa plugilo, tirata de du bovoj. Post ĝi iris nuda plugisto, apud la bovoj veturigisto kun mallonga vipo kaj post li semisto, kiu vadante en la ŝlimo ĝis la kalkanoj, portis en la antaŭtuko tritikon kaj ĵetis plenmanojn da ĝi.

Komenciĝis la plej bela sezono por Egipto – la vintro. La varmo ne superis 15 gradojn, la tero baldaŭ kovriĝis de smeralda verdaĵo, kiun superstaris narcisoj kaj violoj. Ilia odoro estis pli kaj pli sentebla inter la krudaj odoroj de la tero kaj akvo.

Jam kelke da fojoj la ŝipo, portanta la respektindan patrinon kaj la vic-reĝon Herhoron aperis proksime de la loĝejo de Sara. Ĉiufoje la princo vidis sian patrinon, gaje parolantan kun la ministro kaj konvinkiĝis, ke ili intence ne rigardas al li por montri al li sian malŝaton.

– Atendu! – murmuris la kolera princo – mi pruvos al vi, ke ankaŭ mi ne enuas...

Kiam do foje, malmulte antaŭ la subiro de l’ suno, aperis apud la alia bordo la orita reĝa ŝipo, kies purpuran tendon ornamis en la anguloj strutaj plumoj, Ramzes ordonis prepari ŝipeton por du personoj kaj diris al Sara, ke li promenos kun ŝi.

– Jehovo! – ekkriis ŝi, kunmetante la manojn. – Tie ja estas via patrino kaj la ministro!

– Kaj ĉi tie estos la kronprinco. Prenu vian harpon Sara.

– Ankaŭ la harpon?... – demandis ŝi tremetante. – Kaj se via respektinda patrino volos paroli kun vi?... Nenio plu restos al mi, ol ĵeti min en la akvon!...

– Ne estu infano – respondis li. – Sara, lia ekscelenco kaj mia patrino tre amas la kanton. Vi do povas akiri ilian favoron, se vi kantos ian belan hebrean kanton. Ĝi estu pri la amo.

– Tian mi ne konas – respondis Sara, en kiu la vortoj de l’ princo vekis la kuraĝon. Eble efektive ŝia kanto plaĉos al la potencaj estroj, kaj tiam?...

Sur la reĝa ŝipo oni rimarkis, ke la kronprinco sidiĝas en simplan ŝipeton, eĉ ke li mem remas.

– Ĉu via ekscelenco vidas – murmuretis la reĝino al la ministro – ke li direktas al mi sian ŝipeton kun la Hebreino?...

– La kronprinco kondutis tiel korekte kun siaj soldatoj kaj kamparanoj kaj montris tian pentemon, forirante el la limoj de la palaco, ke via reĝina moŝto povas pardoni al li ĉi tiun malgrandan kulpon – respondis la ministro.

– Oh, se ne li sidus en ĉi tiu konko, mi ordonus ĝin rompi! – diris kolere la reĝino.

– Por kio? – demandis la ministro. – La princo ne estus posteulo de l’ ĉefepiskopoj kaj faraonoj, se li ne penus disŝiri la bridon, kiun, ho ve, surmetas al li la leĝo, aŭ niaj, eble eraraj, moroj. En ĉiu okazo li scias ekregi sin. Li eĉ scias konfesi siajn proprajn kulpojn, kaj tio estas eco malofta, kaj ĉe kronprinco netaksebla.

La fakto mem, ke la princo volas inciti nin per sia favoratino, pruvas, ke doloras lin la malfavoro, en kiu li estas, cetere pro plej noblaj motivoj.

– Sed ĉi tiu Hebreino?... – murmuretis Nikotris, ĉifante la pluman ventumilon.

– Hodiaŭ mi jam estas tute trankvila pri ŝi – diris la ministro. – Ŝi estas bela, sed iom malsaĝa kreaĵo, kiu tute ne intencas, kiu ne scius ekspluati sian influon al la princo. Ŝi ne akceptas donacojn, fermita en sia ne tro multekosta kaĝo ŝi eĉ vidas neniun. Kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino kaj eble malriĉigus la trezoron de la kronprinco je deko da talentoj. Sed antaŭe ŝi tedos Ramzeson.

Amon ĉioscia parolu per via buŝo!

– Mi estas tute certa. La princo eĉ unu momenton ne amis ŝin freneze, kiel tio okazas al niaj sinjoridoj, al kiuj unu sola lerta intrigantino povas rabi riĉaĵon, sanon, eĉ alkonduki ilin en la tribunalon. La princo amuziĝas kun ŝi, kiel homo matura ludas kun sklavino. Cetere Sara estas graveda...

– Ĉu efektive?... – ekkriis Nikotris. – De kie vi scias tion?...

– Kion scias nek la kronprinco, nek Sara mem?... – ridetis Herhor.

– Ni devas scii ĉion. Cetere ĉi tiun sekreton ne estis malfacile malkovri. Ĉe Sara estas ŝia parencino Tafet, virino senkompare babilema.

– Ĉu ili jam alvokis kuraciston?...

– Mi ripetas, ke Sara ne scias pri tio, kaj la bona Tafet, timante, ke la princon eble tedos ŝia edukitino, volonte tordus la kolon al la sekreto. Sed ni ne permesos. Tio ja estos princa infano.

– Kaj se ĝi estos filo?... Vi scias, ke li povus kaŭzi embarasojn... – interrompis la reĝino.

– Ĉio estas antaŭvidita – diris la pastro. – Se naskiĝos filino, ni donos al ŝi doton kaj edukos ŝin, kiel konvenas al fraŭlino de alta gento. Se tio estos filo, li fariĝos Hebreo!...

– Ah! mia nepo Hebreo!...

– Ne rifuzu al li tro frue vian koron. Niaj senditoj sciigas al ni, ke la hebrea popolo komencas deziri reĝon. Antaŭ kiam la infano grandiĝos, iliaj deziroj maturiĝos, kaj tiam... ni donos al ili monarĥon kaj vere de bela sango!....

– Vi estas kiel aglo, kiu per unu ekrigardo ĉirkaŭprenas la orienton kaj okcidenton... – respondis la reĝino, rigardante la ministron kun admiro. – Mi sentas, ke mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi.

– Plej malgranda guto de la sango de l’ faraonoj devas leviĝi super la popoloj, kiel stelo super la tero – diris Herhor.

En ĉi tiu momento la ŝipeto de l’ kronprinco estis kelkdekon da paŝoj de la reĝa barko, kaj la edzino de l’ faraono, sin kovrinte per la ventumilo, rigardis Saran tra la plumoj.

– Vere, ŝi estas bela!... – murmuretis ŝi.

– Jam duan fojon vi tion diras, sinjorino.

– Vi scias eĉ pri tio?... – diris la reĝino ridetante.

Herhor mallevis la okulojn.

Sur la ŝipeto eksonis la harpo kaj Sara komencis per tremanta voĉo himnon:

– Kiel granda estas la Sinjoro, kiel granda estas la Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...

– Belega voĉo!... – murmuretis la reĝino.

La granda pastro aŭskultis atente.

– Liaj tagoj ne havas komencon – kantis Sara – kaj Lia domo ne havas limojn. Sub Lia rigardo la eternaj ĉieloj aliiĝas kiel vestoj, kiujn la homo surmetas kaj forĵetas. La steloj ekbrulas kaj estingiĝas, kiel la fajreroj el malmola ligno, kaj la tero estas kiel briko, kiun pasanto unu fojon tuŝis per la piedo, irante ĉiam antaŭen.

Kiel granda estas Via Dio, ho Izraelo. Ne ekzistas tiu, kiu dirus al Li: “Faru ĉi tion!” nek seno, kiu Lin naskis. Li faris la senlimajn profundegaĵojn, super kiuj Li fluas, kien Li volas. Li el la mallumo eligas la lumon, kaj el la tera polvo – la kreaĵojn havantajn voĉojn.

Por Li la kruelaj leonoj estas kiel la akridoj, la grandega elefanto estas nenio, kaj la baleno estas apud Li, kiel suĉinfano.

Lia trikolora arko dividas la ĉielon en du partojn kaj sin apogas sur la ekstremoj de l’ tero. Kie estas pordego, kiu egalus Lian grandecon? Ĉe la tondro de Lia veturilo la popoloj falas de teruro, kaj ne ekzistas estaĵo sub la ĉielo, kiu povus kontraŭstari Liajn brilantajn sagojn.

Lia spiro estas la norda vento, kiu refreŝigas la svenintajn arbojn, kaj Lia blovo estas la ĥamsino, kiu bruligas la teron.

Kiam li etendas la manon super la akvoj, la akvo ŝtoniĝas. Li transverŝas la maron en novan lokon, kiel la virino la acidon en la vazon. Li disŝiras la teron, kvazaŭ putrintan tolon, kaj la nudajn suprojn de l’ montoj kovras per la arĝenta neĝo.

Li en la tritika grajno kaŝas cent aliajn kaj vekas la birdojn en la ovoj. Li el dormema krizalido eligas la oran papilion, kaj al la homaj korpoj ordonas atendi en la tomboj la reviviĝon...

Aŭskultante la kanton, la remistoj levis la ilojn kaj la purpura ŝipo malrapide fluis kun la rivero. Subite Herhor ekkriis:

– Turnu al Memfiso.

La remiloj profundiĝis, la ŝipo turniĝis sur la loko kaj kun bruo komencis leviĝi kontraŭ la fluo. Postkuris ĝin iom post iom eksilentanta kanto de Sara:

– Li vidas la movojn de la koro de l’ raŭpo kaj la kaŝitajn vojetojn, sur kiuj iras la plej izolita homa penso. Sed ne ekzistas tiu, kiu al Li povus rigardi en la koron kaj diveni Liajn intencojn.

Antaŭ la brilo de Liaj vestoj la grandaj spiritoj kovras siajn vizaĝojn. Antaŭ Lia rigardo la dioj de l’ potencaj urboj kaj popoloj tordiĝas kaj sekiĝas kiel velkinta folio.

Li estas la forto, Li estas la vivo, Li estas la saĝo, Li Via Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...

– Kial via ekscelenco ordonis forpuŝi nian ŝipon? – demandis la respektinda Nikotris.

– Ĉu vi scias, kia kanto ĝi estas?... – respondis Herhor en lingvo komprenebla nur por la pastroj. – Ĉi tiu malsaĝa knabino, sur la mezo de Nilo kantas la preĝon, kiun oni povas diri nur en la plej sekreta sanktujo de niaj temploj.

– Tio do estas blasfemo?...

– Feliĉe, sur ĉi tiu ŝipo estas nur unu pastro – diris la ministro. – Mi tion ne aŭdis, kaj eĉ se mi aŭdus, mi forgesos. Sed mi timas, ĉu la dioj ne metos sian pezan manon sur ĉi tiun knabinon.

– Sed de kie ŝi scias ĉi tiun teruran preĝon?... Ramzes ja ne povis instrui ŝin?...

– La princo ne estas kulpa. Sed ne forgesu, ke Hebreoj pli ol unu tian trezoron elportis el nia Egipto. Kaj tial inter ĉiuj popoloj de l’ tero ni rigardis ilin kiel malpiulojn.

La reĝino prenis la pastron je la mano.

– Sed al mia filo – diris ŝi rigardante liajn okulojn – okazos nenio malbona?...

– Mi garantias, ke al neniu okazos io malbona, mi ne aŭdis, mi scias nenion. Sed oni devas disigi ilin – la princon kaj la Hebreinon.

– Delikate disigi!... – ĉu ne vere, vic-reĝo? – demandis la patrino.

– Plej delikate, plej nerimarkeble, sed oni devas... Ŝajnis al mi – diris la ĉefepiskopo kvazaŭ al si mem – ke mi antaŭvidis ĉion... Ĉion, esceptinte proceson pri blasfemo, kiu apud ĉi tiu stranga virino pendas super la kronprinco!...

Herhor ekmeditis kaj aldonis:

– Jes, reĝino! Oni povas ridi diversajn niajn superstiĉojn: tamen estas vero, ke la filo de l’ faraono ne devas kuniĝi kun Hebreino.