Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XVII

De la vespero, kiam Sara kantis en la ŝipeto, la reĝa ŝipo ne aperis plu sur Nilo, kaj Ramzes komencis terure enui.

Proksimiĝis la monato Mehir, decembro. La akvoj pli kaj pli malleviĝis, la tero pli kaj pli vastiĝis, la herboj estis ĉiutage pli altaj kaj pli densaj, kaj inter ili kiel koloraj fajreroj ekbrulis diverskoloraj floroj, de nekomparebla odoro. Kvazaŭ insuloj sur verda maro, aperis en daŭro de unu tago floraj makuloj: blankaj, bluaj, flavaj, rozaj, aŭ multkoloraj tapiŝoj, de, kiuj disflugis ebriiganta odoro.

Malgraŭ tio la princo enuis, eĉ timis ion. De la forveturo de l’ patro li ne estis en la palaco, kaj neniu de tie ĉe li, eĉ Tutmozis, kiu post la lasta interparolado malaperis kiel serpento en la herbo. Ĉu oni respektis lian izolecon aŭ volis lin turmenti, aŭ simple timis viziti la princon en malfavoro?... – Ramzes ne sciis. – Eble la patro forigos ankaŭ min de l’ trono, kiel miajn pli aĝajn fratojn?... – pensis iafoje la kronprinco, kaj la ŝvito aperis sur lia frunto, liaj piedoj tremis.

Kion li farus en tia okazo?

Krom tio Sara estis malsana: malgrasa, pala, ŝiaj grandaj okuloj enfalis, iafoje matene ŝi plendis pri naŭzo.

– Sendube iu ĵetis sorĉon sur la malfeliĉan!... – ĝemis la ruza Tafet, kiun la princo malamis pro ŝia babilemo kaj malhonestaj faroj.

Kelkfoje, ekzemple, la kronprinco vidis, ke Tafet vespere sendis Memfison grandajn korbojn, plenajn de manĝaĵo, tolaĵo, eĉ de potoj. Kaj en la sekvinta tago ŝi kriis kiel freneza plendante, ke en la domo mankas farino, vino aŭ potoj. De l’ tago, kiam la princo transloĝiĝis en la bienon, oni elspezis dekfoje pli multe da provizoj ol antaŭe.

– Mi estas certa – pensis Ramzes – ke ĉi tiu babilema megero ŝtelas min por siaj Hebreoj, kiuj tage malaperas el Memfiso, sed nokte svarmas en la plej malpuraj truoj, kiel ratoj!...

En ĉi tiu tempo la sola amuzo de l’ princo estis rigardi la kolektadon de la daktiloj.

Nuda kamparano stariĝis sub alta senbranĉa palmo, ĉirkaŭis sin kaj la arbon per ŝnuro, kvazaŭ per vasta ringego, kaj suriris la arbon per la kalkanoj, etendante la tutan korpon posten: la ŝnuro subtenis lin, alpremante al la arbo. Poste li ŝovis la ŝnuran ringegon kelke da coloj pli alten, grimpis, ree ŝovis la ŝnuron kaj tiamaniere, senĉese riskante rompi al si la kolon, grimpis iafoje kelke da etaĝoj alten ĝis la supro, kie kreskis bukedo de grandaj folioj kaj daktiloj.

Atestanto de ĉi tiuj gimnastikaj ekzercoj estis ne nur la princo, sed ankaŭ la hebreaj infanoj. En la komenco ili forestis. Poste inter arbetoj kaj post la muro elrigardis krispaj kapetoj kaj nigraj brilantaj okuloj. Poste rimarkinte, ke la princo ne forpelas ilin, la infanoj eliris el siaj kaŝejoj kaj tre malrapide proksimiĝis al la arbo, de kiu oni ŝirkolektis la fruktojn. La plej kuraĝa el la knabinoj levis de l’ tero belan daktilon kaj donis ĝin al Ramzes. Unu el la knaboj manĝis mem la plej malgrandan daktilon, kaj poste la infanoj komencis unuj manĝi, aliaj regali la princon per la fruktoj. En la komenco ili alportis al li la plej bonajn, poste malpli bonajn, fine tute putrajn.

La estonta estro de l’ mondo ekmeditis kaj diris pense:

– Ili englitos ĉien kaj ĉiam tiel regalos min, per la pli bona por allogo, per la putra por danko.

Li leviĝis kaj foriris malgaja, kaj la infanaro de Izraelo, kiel aro da birdoj sin ĵetis sur la laboron de la egipta kamparano, kiu tre alte, super ilia kapo, kantis kanton, pensante nek pri siaj ostoj, nek pri tio, ke li rikoltas ne por si mem.

La nekomprenebla malsano de Sara, ŝiaj oftaj larmoj, malaperado de ŝiaj ĉarmoj, kaj antaŭ ĉio, Hebreoj, kiuj ĉesis sin kaŝi kaj pli kaj pli laŭte mastrumis en la bieno, – ĉio tio faris la belan rifuĝejon teda por Ramzes. Li ne veturis plu sur Nilo, ne ĉasis, ne rigardis la kolektadon de l’ daktiloj, sed malgaja vagis en la ĝardeno, aŭ de la teraso observis la reĝan palacon.

Ne alvokita li neniam revenus al la kortego, sed li jam komencis pensi pri forveturo en la bienojn en Malsupra Egipto apud la maro.

En tia stato de l’ animo lin trovis Tutmozis, kiu unu tagon sur luksa kortega ŝipo venis al la kronprinco kun la alvoko de l’ faraono.

Lia sankteco revenante de Teboj deziris, ke la kronprinco veturu renkonte al li, por lin saluti.

La princo tremis, paliĝis kaj ruĝiĝis, kiam li legis la bonvolan leteron de l’ sinjoro kaj estro. Li estis tiel emociita, ke li eĉ ne rimarkis la kolosan perukon de Tutmozis, kiu dissendis el si dek kvin parfumojn, ne rimarkis lian tunikon kaj mantelon, pli delikatan ol la nebulo, nek la sandalojn, ornamitajn per oraj ringoj.

Post iom da tempo Ramzes trankviliĝis kaj, ne rigardante la adjutanton, diris:

– Kial vi tiel longe ne estis ĉe mi? Ĉu vin timigis la malfavoro, kiu frapis min?...

– Dioj! – ekkriis la elegantulo. – Kiam vi estis en malfavoro kaj ĉe kiu? Ĉiu kuriero de lia sankteco demandis, kiel vi fartas; kaj la respektinda sinjorino Nikotris kaj lia ekscelenco Herhor kelkfoje alveturis en ŝipo al via domo, esperante, ke vi faros almenaŭ cent paŝojn al ili, kiuj faris kelke da miloj... Pri la armeo mi ne parolos. La soldatoj de viaj regimentoj silentas dum la ekzercoj kiel palmoj kaj ne eliras el la kazernoj, kaj la glora Patroklo de ĉagreno trinkas kaj malbenas la tutan tagon...

Do la princo ne estis en malfavoro, kaj se li estis, ĝi jam pasis!... Tiu ĉi penso influis Ramzeson, kiel pokalo da bona vino. Li rapide sin banis kaj oleis, surmetis novan tolaĵon, novan tunikon kaj kaskon kun plumoj kaj iris al Sara, kiu pala kuŝis, flegata de Tafet.

Sara ekkriis, vidante la princon tiel vestitan. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭante lian kolon per la brakoj, komencis murmureti:

– Vi forveturas, mia sinjoro?... Vi ne revenos plu!...

– Sed kial? – demandis kun miro la kronprinco. – Ĉu ne pli ol unu fojon mi forveturis kaj revenis?...

– Mi memoras vin same vestitan, tie... en nia valo... – diris Sara.

– Oh, kie estas tiuj tempoj!... Tiel rapide ili pasis, antaŭ tiel longe malaperis!

– Sed mi revenos kaj alkondukos plej faman kuraciston.

– Por kio?... interrompis Tafet. – Ŝi estas sana, mia pavino... ŝi bezonas nur ripozon... Kaj la egiptaj kuracistoj enpuŝos ŝin en veran malsanon...

La princo eĉ ne ekrigardis la babileman virinon.

– Tio estis mia plej feliĉa monato kun vi – diris Sara, sin premante al Ramzes – sed ĝi ne alportis al mi feliĉon.

Oni trumpetis sur la reĝa ŝipo, ripetante signalon, donitan de la supro de l’ rivero.

Sara ektremis.

– Oh, ĉu vi aŭdas, sinjoro, la terurajn sonojn?... Vi aŭdas kaj ridetas kaj, ve al mi, vi elŝiriĝas el miaj brakoj!... Kiam la trumpetoj vokas, nenio vin retenos, tiom malpli via sklavino...

– Ĉu vi volus, ke mi ĉiam aŭskultu la kriojn de la kokinoj?... – interrompis malpacience la princo. – Fartu bone kaj gaja atendu min...

Sara ellasis lin el la brakoj kaj rigardis tiel plende, ke la kronprinco moliĝis kaj karesis ŝin.

– Estu trankvila... Vi timas la sonojn de miaj trumpetoj... Ĉu ili estis tiam por vi malbona antaŭsigno?...

– Sinjoro – respondis Sara – mi scias, ke ili retenos vin tie... Faru do al mi lastan favoron... Mi donos al vi – diris ŝi ploretante – kaĝon kun kolomboj... Ĉi tie ili naskiĝis kaj kreskis... Do... ĉiufoje kiam vi rememoros vian servistinon, malfermu la kaĝon kaj ellasu unu birdon... Ĝi alportos al mi novaĵojn de vi, kaj mi... kisos, karesos ĝin, kiel... kiel... Nun jam iru!...

La princo ĉirkaŭprenis ŝin kaj iris al la ŝipo, ordoninte al la Negro atendi la kolombojn de Sara kaj sekvi lin rapide en malpeza ŝipeto.

Kiam proksimiĝis la kronprinco, eksonis tamburoj kaj flutoj, la ŝipistaro laŭte aklamis. Reveninte inter la soldatojn, la princo profunde ekspiris kaj forte etendis la manojn, kvazaŭ liberigitajn el ĉenoj.

Tutmozis – diris li al la adjutanto – ordonu tuj rosti min sur malgranda fajro, sed ne restigu min duan fojon en la bieno.

– Jes – aprobis Tutmozis – la amo estas kiel la mielo: kun plezuro oni povas ĝin gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi. Brr!... Tremoj kuras sur mia dorso, kiam mi pensas, ke vi pasigis preskaŭ du monatojn, nutrata per kisoj vespere, per daktiloj matene kaj per azenina lakto tagmeze.

Sara estas tre bona knabino – interrompis la princo.

– Mi ne parolas pri ŝi, sed pri la Hebreoj, kiuj invadis la bienon, kiel la papirusoj la marĉojn. Ĉu vi vidas, ke ili ankoraŭ sekvas vin per la okuloj, eble eĉ sendas al vi salutojn... – daŭrigis la flatulo.

La princo tedite sin turnis al alia flanko, kaj Tutmozis gaje palpebrumis al la oficiroj, kvazaŭ por komprenigi al ili, ke Ramzes ne baldaŭ forlasos ilian societon.

Ju pli malproksimen ili leviĝis sur la rivero, des pli densaj estis la popolaj amasoj sur la bordoj kaj la ŝipetoj sur Nilo, des pli multenombraj estis la floroj, kronoj kaj bukedoj, ĵetataj al la ŝipo de l’ faraono.

Unu mejlon de Memfiso staris popolamasoj kun standardoj, dioj kaj orkestro, sonis granda bruo, simila al fulmotondro.

– Jen lia sankteco! – ekkriis ĝoje Tutmozis.

Antaŭ la okuloj de l’ rigardantoj aperis unika vidaĵo. En la mezo de la vasta kurbiĝo de l’ rivero veturis la grandega ŝipo de l’ faraono, kun levita antaŭo kvazaŭ cigno. Dekstre kaj maldekstre, kvazaŭ du grandegaj flugiloj rapidis sennombraj ŝipetoj de l’ regnanoj, kaj malantaŭe, kvazaŭ riĉa ventumilo, sin dismetis la sekvantaro de la estro de Egipto.

Ĉiu vivanta kriis, kantis, aplaŭdis aŭ ĵetis florojn al la piedoj de l’ sinjoro, kiun cetere neniu vidis. Sufiĉis, ke super la orita tendo kaj super la bukedoj de strutaj plumoj flirtis ruĝe-blua standardo, la signo de l’ ĉeesto de la faraono.

La homoj en la ŝipetoj estis kiel ebriaj, la homoj sur la bordo, kiel frenezaj. Ĉiumomente iu ŝipeto tuŝegis aŭ renversis alian kaj iu falis en la akvon, el kiu, feliĉe, forkuris la krokodiloj, timigitaj de la eksterordinara bruo. Sur la bordoj ĉiuj puŝis unu alian, ĉar neniu rigardis sian najbaron, patron, infanon, sed fiksis la frenezajn okulojn sur la ora beko de la ŝipo kaj sur la reĝa tendo. Eĉ la piedpremataj homoj, al kiuj la ondanta amaso senkonscie rompis la ripojn kaj tordis la artikojn, havis nur unu krion:

– Vivu eterne, vi nia estro!... brilu, suno de Egipto!

La saluta frenezo baldaŭ infektis ankaŭ la ŝipon de l’ kronprinco: la oficiroj, soldatoj kaj remistoj, kunpremitaj en unu amason, vete kriis, kaj Tutmozis, forgesante pri la kronprinco grimpis la altan antaŭon de l’ ŝipo kaj preskaŭ falis en la akvon.

Subite sur la reĝa ŝipo oni ektrumpetis kaj post momento respondis trumpeto de la ŝipo de Ramzes. Dua signalo kaj – la princo estis antaŭ la patro.

La vido de l’ faraono aŭ eble la tondro de krioj, bruantaj ĉirkaŭe, duone svenigis la princon, kaj li ne povis diri eĉ unu vorton. Li falis al la piedoj de l’ patro, kaj la sinjoro de l’ mondo premis lin al sia dia brusto.

Post momento oni levis la flankojn de la tendo kaj la tuta popolo de ambaŭ bordoj de Nilo ekvidis sian estron sur la trono, kaj sur la plej alta ŝtupo la kronprincon, genuantan, kun la kapo sur la patra brusto.

Fariĝis tia silento, ke oni aŭdis la flirtadon de la standardoj sur la ŝipoj, kaj subite eksplodis grandega krio, pli granda ol ĉiuj antaŭaj. La egipta popolo honoris per ĝi la repaciĝon de l’ patro kun la filo, aklamis la nunan, salutis la estontan estron. Se iu esperis ion de la malpacoj en la familio de l’ faraono, li povis hodiaŭ konvinkiĝi, ke la nova reĝa branĉo estas forte kunkreskita kun la trunko.

La aspekto de lia sankteco ne montris bonfarton. Post ama akcepto, li ordonis al la filo sidiĝi apud la trono kaj diris:

– Mia animo sopiris al vi, Ramzes, des pli varme, ju pli bonajn novaĵojn mi havis pri vi. Hodiaŭ mi vidas, ke vi estas ne nur junulo kun leona koro, sed ankaŭ viro plena de prudento, kiu scias juĝi la proprajn agojn, scias sin regi kaj kiu komprenas la ŝtatajn raciojn.

Kaj kiam la kortuŝita princo silentis kaj kisis la patrajn piedojn, la monarĥo daŭrigis:

– Vi bone agis, forlasante la komandon de du grekaj korpusoj, ĉar vi meritas la memfisan korpuson, kies estro vi estas de hodiaŭ...

– Mia patro!... – murmuretis la tremanta princo.

– Krom tio, en Malsupra Egipto, malfermita de tri flankoj al la atakoj de l’ malamikoj, mi bezonas viron bravan kaj prudentan, kiu vidus ĉion ĉirkaŭe, juĝus en sia koro kaj rapide agus en subitaj okazoj. Kaj tial en ĉi tiu duono de l’ regno mi nomas vin vic-reĝo.

Larmoj fluis el la okuloj de Ramzes. Per ili li adiaŭis sian junecon kaj salutis la povon, al kiu de multe da jaroj sopiris malpacience lia animo.

– Mi jam estas laca homo kaj malforta de la malsanoj – diris la monarĥo – kaj se ne detenus min la zorgo pri la estonteco de l’ ŝtato kaj pri via juneco, ankoraŭ hodiaŭ mi petus la eterne vivantajn antaŭulojn, ke ili alvoku min al sia gloro.

Sed ĉiu tago estas por mi pli kaj pli peza, kaj tial, Ramzes, vi komencos dividi kun mi la ŝarĝon de l’ povo. Kiel la kokino instruas siajn idojn serĉi grajnojn kaj sin gardi kontraŭ vulturo, same mi instruos al vi la malfacilan arton regi la ŝtaton kaj observi la agojn de l’ malamikoj. Ho, falu iam sur ilin, kiel la aglo sur la timemajn perdrikojn!

La reĝa ŝipo kaj ĝia brila sekvantaro albordiĝis al la kastelo. La laca monarĥo suriris portilon, kaj en la sama momento Herhor proksimiĝis al la kronprinco:

– Permesu al mi, nobla princo – diris li – esti la unua, kiu ĝojas pro via leviĝo. Komandu kun sukceso la armeojn kaj regu same feliĉe nian ĉefan provincon por la gloro de Egipto!

Ramzes forte premis lian manon.

– Vi tion faris, Herhor? – demandis li. – Vi havas la tutan mian dankemon kaj vi konvinkiĝos, ke ĝi ion valoras.

– Vi jam rekompencis min, parolante tiel – respondis Herhor. La princo volis foriri, Herhor haltigis lin.

– Ankoraŭ unu malgranda vorto – diris li. – Avertu, kronprinco, unu el viaj virinoj, Saran, ke ŝi ne kantu religiajn himnojn...

Kaj kiam Ramzes mire lin rigardis, li aldonis:

– Tiam dum la promenado sur Nilo, ĉi tiu knabino kantis nian plej sanktan himnon, kiun aŭdi havas la rajton nur la faraono kaj ĉefepiskopoj. La malfeliĉa infano povus kare pagi sian kantan arton kaj sian nescion pri tio, kion ŝi kantas.

– Ŝi do faris blasfemon? – demandis la konfuzita princo.

– Nevole – respondis la ĉefepiskopo. – Feliĉe sole mi aŭdis kaj mi pensas, ke inter ŝia kanto kaj nia himno estas simileco tre malproksima. En ĉiu okazo ŝi ne ripetu ĝin.

– Kaj ŝi devas sin purigi – aldonis la princo. – Ĉu sufiĉos por fremdulino, se ŝi oferos al la templo de Izido tridek bovinojn?

– Bone, ŝi oferu – respondis Herhor kun delikata grimaco. – La diojn ne ofendas la oferoj...

– Kaj vi, nobla sinjoro – daŭrigis Ramzes – bonvolu akcepti ĉi tiun miraklan ŝildon, kiun mi ricevis de mia sankta avo...

– Mi?... La ŝildon de Amenhotep?... – ekkriis la ministro. – Ĉu mi ĝin indas?

– Per la saĝo vi egalas mian avon, kaj per la posteno vi lin egalos.

Herhor silente kliniĝis profunde. Ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l’ amuleto ĝi do estis reĝa donaco.

Sed pli gravaj estis la vortoj de l’ princo, ke Herhor per la posteno egalos Amenhotepon... Ĉu la kronprinco jam decidiĝis edziĝi kun la filino de li, Herhor?...

Tio estis la plej amata revo de la ministro kaj de la reĝino Nikotris Tamen oni devas konfesi, ke Ramzes parolante pri la estonta posteno de Herhor, tute ne pensis pri la edziĝo kun lia filino, sed pri novaj honoraj oficoj por li, kiuj mankis nek en la temploj, nek en la kortego.