Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XVIII

De l’ tago, kiam li fariĝis vic-reĝo de Malsupra Egipto, komenciĝis por Ramzes vivo tre laciga, kian li tute ne atendis, kvankam li naskiĝis kaj kreskis en la reĝa kortego.

Oni simple tiranis lin, kaj liaj ekzekutistoj estis vizitantoj de ĉiuj specoj kaj rangoj.

Jam en la unua tago, vidante la hom-amason, kiuj puŝante unu alian nevole piedpremis liajn herbejojn, rompis liajn arbojn, eĉ difektis la ĉirkaŭmuron, la kronprinco postulis soldatajn gardistojn por sia domo. Sed en la tria tago li devis forkuri el sia domo, en la kastelon, kies multenombraj gardistoj kaj precipe altaj muroj malfaciligis la eniron.

En la daŭro de la dekado antaŭ la forveturo Ramzes vidis reprezentantojn de la tuta Egipto se ne de la tuta tiama mondo.

En la komenco oni enlasis la grandajn. Venis por lin saluti: ĉefepiskopoj, ministroj, ambasadoroj feniciaj, grekaj, hebreaj, asiriaj, nubiaj, – eĉ iliajn kostumojn li ne povis ekmemori. Poste venis estroj de la najbaraj nomesoj, juĝistoj, skribistoj, supraj oficiroj de la Memfisa korpuso kaj bienposedantoj.

Ĉi tiuj homoj postulis nenion, ili esprimis nur sian ĝojon. Sed la princo, aŭskultante ilin de la mateno ĝis la tagmezo kaj de la tagmezo ĝis la vespero, sentis kapturnon kaj tremon en ĉiuj membroj.

Poste venis kun donacoj reprezentantoj de pli malaltaj klasoj: komercistoj kun oro, sukceno, eksterlandaj teksaĵoj, parfumoj kaj fruktoj. Poste bankieroj kaj pruntedonantoj por procentoj. Poste arĥitektoj kun planoj de novaj konstruaĵoj, skulptistoj kun projektoj de statuoj kaj plataj skulptaĵoj, ŝtonistoj, fabrikantoj de argilaj vazoj, lignaĵistoj ordinaraj kaj artaj, forĝistoj, fandistoj, tanistoj, vinberkulturistoj, teksistoj, eĉ paraŝitoj, kiuj malfermadis la korpojn de l’ mortintoj.

Ankoraŭ ne estis finita la procesio de la honorantoj, kiam venis armeo da petantoj. Invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l’ oficiroj postulis pension; nobelaj sinjoroj – kortegajn oficojn por la filoj. Inĝenieroj alportis projektojn de novaj metodoj de l’ irigacio, kuracistoj rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj, antaŭdiristoj – horoskopojn. Parencoj de malliberuloj prezentis petojn pri malgrandigo de la puno, kondamnitoj al la morto – pri pardono, malsanuloj petis, ke la kronprinco tuŝu ilin aŭ donu al ili sian sputon.

Sin prezentis fine belaj virinoj kaj patrinoj de belaj filinoj, humile, sed trude petante, ke la kronprinco akceptu ilin en sian domon. Kelkaj difinis la altecon de la postulata salajro, rekomendis sian virgecon kaj siajn talentojn.

Post dektaga rigardado de novaj personoj kaj vizaĝoj, post dektaga aŭskultado de petoj, kiujn kontentigi povus nur la riĉaĵoj de la tuta mondo kaj la dia potenco, la princo estis konsumita. Li ne povis dormi, estis tiel ekscitema, ke la zumo de l’ muŝo kolerigis lin kaj dum momentoj li ne komprenis, kion oni parolis al li.

En ĉi tiu okazo Herhor ree helpis lin. Al la potenculoj li ordonis diri, ke la princo ne akceptas plu, kaj kontraŭ la popolo, kiu atendis malgraŭ la admonoj al disiro, li sendis taĉmenton de l’ nubiaj soldatoj kun bastonoj. Ili sukcesis multe pli facile ol Ramzes, kontentigi la homan avidecon. Antaŭ kiam pasis unu horo, la petantoj malaperis de l’ placo, kaj multaj dum kelke da tagoj metis kompresojn sur la kapon aŭ sur alian batitan parton de sia korpo.

Post ĉi tiu provo plenumi la vic-reĝan devon, la princo eksentis profundan malestimon al la homoj kaj fariĝis apatia.

Du tagojn li kuŝis sur la kanapo kun la manoj sub la kapo, senpense rigardante la plafonon. Li ne miris plu, ke lia pia patro pasigas la tempon antaŭ la altaroj de l’ dioj, sed ne povis kompreni, kiel Herhor sukcesas plenumi tiom da aferoj, kiuj kiel fulmotondro ne nur superas la homajn fortojn, sed eĉ povas lin frakasi.

– Kiel alkonduki al la triumfo niajn planojn, se amaso da petantoj ligas nian volon, manĝas niajn pensojn, trinkas nian sangon?... Post dek tagoj mi estas malsana, post unu jaro sendube mi malsaĝiĝus... En tiaj kondiĉoj oni povas fari neniajn projektojn, oni povas nur defendi sin kontraŭ la frenezo...

Li estis tiel timigita de sia senforteco sur la posteno de l’ supera estro, ke li alvokis Herhoron kaj per ĝemanta voĉo rakontis al li sian ĉagrenon.

La ŝtata viro kun rideto aŭskultis la plendojn de la juna direktanto de la regna ŝipo, fine li diris:

– Ĉu vi scias, sinjoro, ke la grandegan palacon, en kiu ni loĝas, konstruis unu sola arĥitekto, Senebi, kiu cetere mortis ne fininte ĝin. Kaj certe vi komprenos, kiel ĉi tiu eterne vivanta arĥitekto povis plenumi sian planon, neniam laciĝante kaj ĉiam konservante gajan humoron?

– Mi volus scii...

– Li mem ne faris ĉion; li ne hakis la trabojn kaj la ŝtonojn, ne faris la brikojn, ne portis ilin sur la trabaĵon, ne metis ilin unu sur alia, ne cementis. Li nur desegnis la planon, eĉ por tio li havis helpantojn.

Kontraŭe vi, princo, volas mem ĉion plenumi, mem aŭskulti kaj aranĝi ĉiujn aferojn. Tio superas la homajn fortojn.

– Kiel mi povis fari alie, se inter la petantoj estis maljuste kondamnitaj aŭ ne rekompencitaj laŭ la meritoj? La fundamento de l’ ŝtato ja estas la justeco – respondis la kronprinco.

– Kiom da homoj vi povas aŭskulti dum unu tago, sen laciĝo? – demandis Herhor.

– Dudek, ne pli multe...

– Vi estas tre feliĉa. Mi aŭskultas maksimume ses aŭ dek, sed tio ne estas petantoj, – ili estas la grandaj skribistoj, intendantoj kaj ministroj. Ĉiu el ili raportas al mi ne detalojn, sed plej gravajn aferojn pri la armeo, faraonaj bienoj, religiaj aferoj, tribunaloj, movoj de Nilo. Ili ne alportas al mi bagatelojn, ĉar ĉiu el ili, antaŭ la alveno al mi, devis aŭskulti dekon da malsuperaj skribistoj. Ĉiu skribisto kaj ĉiu intendanto malsupera kolektis novaĵojn de deko da subintendantoj kaj subskribistoj, kaj tiuj siavice de dek malsuperaj oficistoj.

Tiamaniere mi kaj lia sankteco, parolante nur kun dek homoj ĉiutage, konas plej gravajn novaĵojn de cent mil punktoj de la lando kaj de l’ mondo.

La gardisto, kiu gardas parton de la strato en Memfiso, vidas nur kelke da domoj. La dekestro konas la tutan straton, la centestro – parton de la urbo, la urbestro – la tutan urbon, kaj la faraono estas super ili ĉiuj, kvazaŭ sur la plej alta pilono de la templo de Ptah kaj vidas ne nur Memfison, sed ankaŭ la urbojn: Soĥem, On, Ĥeraŭ, Turra, Tetani, ilian ĉirkaŭaĵon kaj pecon de la okcidenta dezerto.

De tiu ĉi alteco la faraono ne rimarkas la homojn maljuste kondamnitajn aŭ rekompencitajn, sed li vidas amason da kolektiĝintaj senokupaj laboristoj. Li ne vidas la soldatojn en la drinkejo, sed li ekkonas, ĉu ia regimento faras ekzercojn. Li ne vidas, kion kuiras por la tagmanĝo iu kamparano aŭ urbano, sed rimarkas brulon komenciĝantan en la kvartalo.

Ĉi tiu ŝtata organizo – diris Herhor viviĝante – estas nia gloro kaj potenco. Kaj kiam Snofru, unu el la faraonoj de la unua dinastio, demandis pastron, kian monumenton li devas konstrui por si, ĉi tiu respondis:

“Desegnu, sinjoro, sur la tero kvadraton kaj metu sur ĝi ses milionojn da ŝtonoj – ili reprezentos la popolon. Sur tiu ĉi tavolo metu sesdek mil ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn – tio estos viaj malsuperaj oficistoj. Sur tio metu ses mil poluritajn ŝtonojn – tio estos superaj oficistoj. Sur tio starigu sesdek ŝtonojn ornamitajn per skulptaĵoj – tio estos viaj plej proksimaj konsilistoj kaj militestroj, kaj sur la supro metu unu solan ŝtonon kun ora bildo de l’ suno – kaj tio estos vi mem.”

– Tiel faris la faraono Snofru. Tiamaniere leviĝis la plej antikva ŝtupa piramido – la plej evidenta bildo de nia regno – kaj naskis ĉiujn aliajn. Ili estas konstruaĵoj nemoveblaj, de kies supro oni vidas la ekstremojn de l’ mondo, kaj kiuj estos miro de plej malproksimaj generacioj.

Sur tia organizo estas bazita nia supereco je la najbaroj. Etiopianoj estis same multenombraj kiel ni, sed ilia reĝo mem zorgis pri sia brutaro, mem bastonis siajn regnanojn, ne konis ilian nombron, ne sciis kolekti ilin, kiam venis niaj armeoj. Ne ekzistis tie unu sola Etiopio, sed granda amaso de neordigitaj homoj, kaj tial hodiaŭ ili estas niaj vasaloj.

La libia princo mem juĝas ĉiun aferon precipe inter riĉaj homoj kaj oferas al ili tiom da tempo, ke li apenaŭ povas rigardi post sin. Kaj tial ĉe lia flanko naskiĝas tutaj bandoj da rabistoj, kiujn ni ekstermas.

Sciu ankaŭ tion, sinjoro, ke se Fenicio havus unu komunan estron, kiu scius, kio okazas en ĉiuj urboj kaj komandus en ili, ĉi tiu lando ne pagus al ni eĉ unu utenon da tributo. Kaj kia feliĉo por ni, ke la reĝoj de Ninivo kaj Babelo havas nur unu ministron kaj estas tiel lacaj de la alfluo de l’ aferoj, kiel vi hodiaŭ! Ili volas mem ĉion vidi, juĝi kaj ordoni kaj implikis la aferojn de l’ ŝtato por cent jaroj. Sed se troviĝus iu malnobla egipta skribisto, kiu irus tien klarigi al la reĝoj iliajn erarojn en la regado kaj aranĝus nian oficistan hierarĥion, nian piramidon, post dekkelko da jaroj Judeo kaj Fenicio falus en la manojn de Asirianoj kaj post kelkdeko da jaroj – de l’ oriento kaj nordo, tra la maro kaj tra la tero tombus sur nin potencaj armeoj, kiujn ni eble ne povus kontraŭstari.

– Ni do hodiaŭ ataku ilin, profitante ilian malordon – ekkriis la princo.

– Ni ankoraŭ ne resaniĝis post niaj antaŭaj venkoj – respondis Herhor malvarme kaj komencis adiaŭi Ramzeson.

– Ĉu la venkoj malfortigis nin? – eksplodis la kronprinco. – Ĉu ni ne alportis trezorojn?...

– Kaj ĉu ne malboniĝas la hakilo, per kiu ni dehakas la arbojn?... – demandis Herhor kaj foriris.

La princo komprenis, ke la ministro deziras pacon por ĉiu prezo, kvankam li mem estas ĉefestro de la armeo.

– Ni vidos!... – murmuretis li al si mem.

Kelke da tagoj antaŭ sia forveturo Ramzes estis alvokita al lia sankteco. La faraono sidis sur apogseĝo en marmora salono, kie estis neniu, kaj kies kvar pordojn gardis nubiaj soldatoj.

Apud la reĝa seĝo staris tabureto por la princo kaj malgranda tablo ŝarĝita de dokumentoj, skribitaj sur papiruso. Sur la muroj estis koloraj skulptaĵoj, prezentantaj la terkulturajn okupojn, kaj en la anguloj de l’ salono rigidaj statuoj de Oziriso kun melankolia rideto sur la lipoj.

Kiam laŭ ordono de l’ patro la princo sidiĝis, lia sankteco diris:

– Vi havas ĉi tie, mia filo, viajn dokumentojn, kiel generalo kaj vic-reĝo. Ŝajnas, ke la unuaj tagoj de l’ regado lacigis vin?...

– En la servado de via sankteco mi trovos fortojn.

– Flatulo!... – ekridetis la reĝo. – Memoru, ke mi ne volas, ke vi trolacigu vin... Amuziĝu, la juneco bezonas distraĵojn. Sed tio ne signifas, ke vi ne havas gravajn aferojn por plenumi. –

– Mi estas preta.

– Unue... unue mi malkovros al vi miajn ĉagrenojn. Nia trezorejo havas malbonan aspekton: la alfluo de la impostoj estas pli kaj pli malgranda, precipe el Malsupra Egipto, kaj la elspezoj kreskas... La monarĥo ekmeditis.

– Ĉi tiuj virinoj... ĉi tiuj virinoj, Ramzes, englutas la riĉaĵojn ne nur de simplaj homoj, sed ankaŭ miajn. Mi havas kelkcenton da ili, kaj ĉiu volas posedi kiel eble plej multe da ĉambristinoj, modistinoj, frizistoj, sklavoj por la portiloj, sklavoj por la ĉambroj, ĉevaloj, remistoj, eĉ favoratoj kaj infanoj... La malgrandaj infanoj!... Kiam mi revenis de, Teboj, unu el tiuj ĉi sinjorinoj, kiun mi eĉ ne memoras, baris al mi la vojon kaj montrante fortan trijaran knabon, postulis, ke mi destinu por li bienon, ĉar tio estas, kiel ŝi diris, mia filo... Trijara filo, ĉu vi komprenas?... Kompreneble mi ne povis disputi kun virino, precipe pri tiel delikata afero. Sed pli facile estas al nobelulo esti ĝentila, ol trovi monon por ĉiu simila fantazio...

Li balancis la kapon kaj ripozinte iom daŭrigis:

– Dume miaj enspezoj, de la komenco de l’ regado, malgrandiĝis ĝis duono, precipe en Malsupra Egipto. Mi demandas: kion tio signifas?... Oni respondas: la popolo malriĉiĝis, la nombro de la loĝantoj malgrandiĝis, la maro okupis parton de teroj norde, kaj la dezerto oriente, estis kelke da senfruktaj jaroj, unuvorte katastrofo post katastrofo, kaj la trezorejo estas pli kaj pli malprofunda....

Mi do petas vin: esploru kaj klarigu al mi ĉi tiun aferon. Ĉirkaŭrigardu, koniĝu kun homoj bone informitaj kaj verdiraj kaj formu el ili esploran komitaton. Kaj kiam ili komencos prezenti raportojn, ne tro konfidu al la papiruso, sed mem kontrolu tion aŭ alion. Mi aŭdas, ke vi havas la okulon de militestro, kaj se estas tiel, unu rigardo instruos vin, kia grado estas precizaj la raportoj de la membroj de via komitato.

Sed ne rapidu formi definitive vian opinion kaj antaŭ ĉio ne publikigu ĝin. Enskribu ĉiun gravan konkludon, kiu pasos tra via kapo, kaj post kelke da tagoj esploru la aferon kaj ree faru notojn. Tio instruos al vi singardemon en la juĝoj kaj justan komprenon de l’ aferoj.

– Estos, kiel ordonas via sankteco – intermetis la princo.

– La dua komisio, kiun vi devas plenumi, estas pli malfacila. Io okazas tie, en Asirio, kio komencas maltrankviligi mian registaron.

Niaj pastroj rakontas, ke post la norda maro estas piramida monto, ordinare kovrita de verdaĵo ĉe la malsupro kaj de neĝo sur la pinto, kaj kiu havas strangajn kutimojn. Post longaj jaroj de l’ trankvilo subite ĝi komencas fumiĝi, tremi, brui kaj poste ĝi sputas el si tiom da fluida fajro, kiom da akvo posedas Nilo. Tiu ĉi fajro en kelke da fluejoj rulfalas sur ĝiaj flankoj kaj ruinigas la laboron de l’ terkulturistoj sur grandega spaco.

Mia kara princo, Asirio estas tia monto. Dum tutaj jarcentoj la paco kaj silento regas en ĝi. Sed subite leviĝas interna ventego, grandaj armeoj elfluas oni ne scias de kie kaj detruas la kvietan najbaraĵon.

Hodiaŭ apud Ninivo kaj Babelo oni aŭdas boladon: la monto fumiĝas. Vi do devas ekscii, ĉu efektive ĉi tiu fumo antaŭdiras ventegon, kaj trovi antaŭgardajn rimedojn.

– Ĉu mi scios tion fari?... – mallaŭte demandis la princo.

– Oni devas ellerni rigardi – diris la faraono. – Se vi volas bone ekkoni ion, ne kontentiĝu per la atesto de viaj propraj okuloj, sed certigu al vi la helpon de kelkaj paroj da fremdaj.

Ne limigu vin per la juĝoj de solaj Egiptanoj, ĉar ĉiu popolo kaj ĉiu homo havas specialan manieron vidi la aferojn kaj ne kaptas la tutan veron. Aŭskultu do, kion pensas pri Asirianoj: Fenicianoj, Ĥetoj, Hebreoj kaj Egiptanoj kaj zorge pesu en via animo, kio komuna estas en iliaj opinioj pri Asirio.

Se ĉiuj diros, ke danĝero iras de Asirio, vi ekscios, ke ĝi iras. Sed se, diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon.

– Via alteco parolas, kiel dioj – murmuretis Ramzes.

– Mi estas maljuna, kaj de la alto de l’ trono oni vidas tiajn aferojn, kiujn eĉ ne antaŭsentas simplaj homoj. Se vi demandus la sunon, kion ĝi opinias pri la aferoj de l’ mondo, ĝi rakontus ankoraŭ pli interesajn novaĵojn.

– Inter la homoj, kiujn mi devas demandi pri Asirio, vi ne nomis Grekojn – intermetis la kronprinco.

– Grekoj!... Grekoj!... – diris li – granda estonteco estas rezervita al ĉi tiu popolo. Kompare kun ni ili estas ankoraŭ infanoj, sed kia animo loĝas en ili.

Ĉu vi memoras mian statuon, faritan de greka skulptisto?... Tio estas alia mi mem, vivanta homo!... Mi havis ĝin dum unu monato en mia palaco, sed fine mi donacis ĝin al la templo en Teboj. Ĉu vi kredos: la timo kaptis min, ke ĉi tiu ŝtona “mi” leviĝos de sia seĝo kaj postulos duonon de la povo... Kia malordo fariĝus en Egipto!...

Grekoj!... Ĉu vi vidis la vazojn, kiujn ili fabrikas, la malgrandajn palacojn, kiujn ili konstruas?... El ĉi tiu argilo kaj ŝtono eliĝas io, kio ĝojigas mian maljunecon kaj igas min forgesi la malsanon...

Kaj ilia lingvo... Ho dioj, tio ja estas muziko, skulptado kaj pentrado. Vere mi diras, ke se Egipto povus iam morti kiel homo, Grekoj fariĝus niaj heredantoj. Kaj ili ankoraŭ kredigus al la mondo, ke ĉio ĉi estas ilia verko, kaj ke ni – ni neniam ekzistis... Tamen ili estas nur lernintoj de niaj malsuperaj lernejoj, ĉar, kiel vi scias, ni ne havas la rajton instrui al la eksterlanduloj la superajn sciencojn.

– Tamen, patro, vi, ŝajnas al mi, ne konfidas al Grekoj.

– Ĉar tio estas stranga nacio: oni povas kredi nek al Fenicianoj, nek al Grekoj. Feniciano, kiam li volas, vidas kaj diras la veron, la veron firman kiel la egiptaj konstruaĵoj... Sed oni neniam scias, kiam li volas diri la veron. Kaj Greko, simpla kiel infano, li ĉiam parolus vere, sed li ne scias plu tion fari.

Ili vidas la tutan mondon alie ol ni. Antaŭ iliaj strangaj okuloj, ĉio tiel brilas, koloriĝas kaj aliiĝas, kiel la ĉielo kaj akvo de Egipto. Ĉu do oni povas konfidi al ilia opinio?

En la tempo de la teba dinastio, malproksime en la nordo, estis urbeto Troja, kiajn ĉe ni oni kalkulas 20,000. Ĉi tiun kokejon atakadis diversaj grekaj vaguloj, kiuj tiel turmentis ĝian nemultenombran loĝantaron, ke Trojanoj post dekjara batalado bruligis sian malgrandan citadelon kaj transloĝiĝis en alian lokon.

Ordinara rabista historio!... sed, rigardu, kiajn poemojn Grekoj kantas pri la trojaj bataloj. Ni ridas ĉi tiujn miraklojn kaj heroaĵojn, ĉar nia registaro havis detalajn raportojn pri la faktoj. Ni vidas ĉi tiujn frapantajn mensogojn, kaj tamen... ni aŭskultas tiujn ĉi kantojn, kiel la infano aŭskultas la fabelojn de sia vartistino, kaj ni volus aŭdi ilin senĉese!...

Tiaj estas Grekoj: mensoguloj de la naskiĝo, sed agrablaj kaj bravaj. Ĉiu el ili prefere oferus la vivon, ol dirus la veron, ne por la profito, kiel Fenicianoj, sed pro bezono de sia animo.

– Kaj kion mi devas pensi pri Fenicianoj?

– Ili estas homoj saĝaj, tre laboremaj kaj kuraĝaj, sed komercistoj; por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito, se nur ĝi estas granda, kiel eble plej granda!... Fenicianoj estas kiel la akvo: ĝi alportas multon, forportas multon kaj penetras ĉien. Oni devas doni al ili plej malmulte kaj antaŭ ĉio sin gardi, ke ili ne eniru Egipton tra fendoj kaŝite.

Se vi bone pagos al ili kaj donos al ili esperon de ankoraŭ pli granda profito, ili estos bonegaj agentoj. Tion, kion ni scias pri la sekretaj movoj en Asirio, ni eksciis per ili.

– Kaj Hebreoj?... – murmuretis la princo, mallevante la okulojn.

– Tre inteligenta nacio, sed ili estas malgajaj fanatikoj kaj naskitaj malamikoj de Egipto. Nur kiam ili eksentos sur sia nuko la asirian sandalon, subforĝitan per najloj, ili sin turnos al mi. Ne okazu tio tro malfrue! Sed oni povas uzi ilin... Kompreneble ne ĉi tie, sed en Ninivo kaj Babelo.

La faraono jam estis laca. La princo falis do antaŭ li sur la vizaĝon, kaj ricevinte la patran ĉirkaŭprenon, iris al la patrino.

La reĝino sidis en sia kabineto, teksis maldikan tolon por la vestoj de l’ dioj, kaj ŝiaj honoraj servistinoj kudris kaj brodis vestojn, aŭ faris bukedojn. Juna pastro bruligis incenson antaŭ la statuo de Izido.

– Mi venas – diris la princo – por danki vin, patrino, kaj adiaŭi.

La reĝino leviĝis kaj ĉirkaŭprenante lian kolon, diris kun larmoj:

– Kiel vi ŝanĝiĝis?... Vi jam estas viro!... Tiel malofte mi renkontas vin, ke mi povus forgesi viajn trajtojn, se mi ne vidus ilin ĉiam en mia koro. Malbona... Mi tiom da fojoj kun la ministro veturis al via bieno, pensante ke vi fine ĉesos senti vin ofendita, kaj vi alkondukis renkonte al mi vian konkubinon...

– Pardonu... pardonu!.... – diris Ramzes, kisante la patrinon.

La patrino elkondukis lin en ĝardenon, kie kreskis strangaj floroj, kaj kiam ili restis sen atestantoj, ŝi diris:

– Mi estas virino, min interesas do virino kaj patrino. Ĉu vi volas preni ĉi tiun knabinon kun vi, en vojaĝon?... Memoru, ke la bruo kaj movado, kiu ĉirkaŭos vin, povas malutili al ŝi kaj al ŝia infano. Por la gravedaj virinoj plej konvenaj estas la silento kaj la trankvilo.

– Ĉu vi parolas pri Sara? – demandis Ramzes kun miro. – Ŝi estas graveda?... Ŝi nenion diris al mi...

– Eble ŝi hontas, eble ŝi mem ne scias – respondis la reĝino... – En ĉiu okazo la vojaĝo...

– Mi tute ne intencas kunpreni ŝin!... – elkriis la princo. – Sed kial ŝi kaŝas tion de mi... kvazaŭ la infano ne estus mia?...

– Ne estu suspektema – admonis lin la patrino. – Tio estas ordinara hontemo de l’ junaj knabinoj... Cetere, eble ŝi kaŝis sian staton timante, ke vi forlasos ŝin?...

– Mi ja ne povas preni ŝin en mian kortegon! – interrompis la princo kun tia malpacienco, ke la okuloj de la reĝino ekridetis, sed ŝi vualis ilin per siaj longaj okulharoj.

– Ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin. Ni ankaŭ, de nia flanko, donos ion al ŝi. La infano de la reĝa sango devas esti bone edukita kaj posedi riĉaĵon.

– Kompreneble – respondis Ramzes. – Mia unua filo, kvankam li ne posedos la princajn rajtojn, devas esti lokita tiel alte, ke mi ne hontu pro li, kaj ke li ne malbenu min.

Ramzes adiaŭis la patrinon kaj volis veturi al Sara; por tiu ĉi celo li revenis en siajn ĉambrojn.

Du sentoj skuis lin: kolero kontraŭ Sara, kiu kaŝis de li la kaŭzon de sia malsano, kaj fiero, ke li estos patro.

Li, patro!... Ĉi tiu titolo donis al li gravecon, kiu kvazaŭ plifortigis lin en liaj altaj oficoj: de l’ militestro kaj vic-reĝo. Patro – ne estas plu junulo, kiu devas rigardi kun respekto la pli aĝajn homojn.

La princo estis ravita kaj kortuŝita. Li volis vidi Saran, riproĉi ŝin kaj poste ĉirkaŭpreni kaj superŝuti per donacoj.

Sed kiam li revenis en sian parton de l’ palaco, li trovis tie du nomarĥojn de Malsupra Egipto, kiuj venis por prezenti al li raportojn pri siaj nomesoj, kaj kiam li estis aŭskultinta ilin, li jam estis laca. Krom tio, li estis akceptonta vespere ĉe si kaj ne volis malfrui.

– Kaj ree mi ne estos ĉe ŝi – pensis li. – Malfeliĉa knabino, ŝi ne vidis min preskaŭ du dekadojn...

Li alvokis la Negron.

– Ĉu vi havas la kaĝon, kiun donis al vi Sara, kiam ni salutis lian sanktecon?

– Jes – respondis la negro.

– Prenu el ĝi unu kolombon kaj ellasu ĝin.

– La kolomboj estas jam manĝitaj.

– Kiu manĝis ilin?...

– Via ekscelenco. Mi diris al la kuiristo, ke la birdoj estas donaco de sinjorino Sara, li do faris el ili rostaĵojn kaj pasteĉojn nur por via ekscelenco.

– La krokodiloj englutu vin! – ekkriis la ĉagrenita princo.

Li alvokis Tutmozison kaj senprokraste sendis lin al Sara. Li rakontis al la adjutanto pri la kolomboj kaj diris:

– Portu al ŝi orelringojn kun smeraldoj, braceletojn por la piedoj kaj manoj kaj du talentojn. Diru al ŝi, ke mi koleras, ke ŝi kaŝis de mi sian gravedecon, sed ke mi pardonos ŝin, se la infano estos sana kaj bela. Se naskiĝos filo, mi donos al ŝi duan bienon! – finis li ridante. – Sed petu ŝin, ke ŝi forigu almenaŭ iom da Hebreoj, kaj akceptu almenaŭ kelke da Egiptanoj kaj Egiptaninoj. Mi ne volas, ke mia filo venu en la mondon en tia societo. Li eble amuziĝus kun hebreaj infanoj, kiuj instruus lin doni al la patro malbonajn daktilojn.