Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO II

Lia ekscelenco Herhor senprokraste ordonis al sia adjutanto, kiu portis la hakilon, preni la komandon de la avangardo anstataŭ Eunana. Poste li sendis ordonon, ke la maŝinoj por ĵetado de grandaj ŝtonoj deveturu de la ŝoseo en la intermonton kaj ke la grekaj soldatoj faciligu la trairon en malfacilaj lokoj. Ĉiuj veturiloj kaj portiloj de la sekvantaro ekveturu en la fino.

Kiam Herhor donis la ordonojn, la adjutanto portanta la ventumilon proksimiĝis al la skribisto Pentuer kaj murmuretis:

– Kredeble neniam plu oni povos veturi sur ĉi tiu ŝoseo...

– Kial? – respondis la juna pastro.

– Se du skaraboj baris nian vojon, ne konvenas plu iri sur ĝi. Povus okazi malfeliĉo.

– Ĝi jam okazis. Ĉu vi ne rimarkis, ke la princo Ramzes ekkoleris kontraŭ la ministro? Kaj nia sinjoro ne apartenas al tiuj, kiuj forgesas...

– Ne nia sinjoro ofendis la princon, sed kontraŭe li sentis sin ofendita kaj severe riproĉis la filon de l’ faraono – respondis Pentuer. – Kaj li bone faris, ĉar al la princo jam hodiaŭ ŝajnas, ke li estos dua Menes...

– Pli ĝuste Ramzes Granda – interrompis la adjutanto.

Ramzes Granda obeis la diojn, jen kial li havas en tiuj temploj laŭdajn surskribojn. Sed Menes, la unua egipta faraono, estis detruanto de l’ ordo, kaj nur dank’ al patra indulgo de la pastroj oni citas lian nomon... Tamen mi ne donus unu utenon, ke la mumio de Menes ekzistas.

– Mia Pentuer – daŭrigis la adjutanto – vi estas saĝulo, vi do komprenas, ke estas indiferente por ni havi dek sinjorojn aŭ dek unu...

– Sed por la popolo ne estas indiferente, ĉu li devas elfosi ĉiujare unu monton da oro por la pastroj aŭ du montojn: por la pastroj kaj por la faraono – respondis Pentuer kaj liaj okuloj ekbrilis.

– Vi meditas pri danĝeraj aferoj – murmuretis la adjutanto.

– Kiom da fojoj vi mem parolis kun indigno pri la frenezaj elspezoj de la faraona kortego kaj de la nomarĥoj? – demandis mire la pastro.

– Silentu... silentu!... Ni parolos ankoraŭ pri tiuj ĉi aferoj, sed ne. nun.

Malgraŭ la sablo la maŝinoj, ĉiu tirata de du bovoj, pli rapide ruliĝis en la dezerto, ol sur la ŝoseo. Apud la unua iris Eunana ĉagrenita kaj meditanta: kial la ministro forprenis de li la komandon de la avangardo? Ĉu oni intencas konfidi al li pli altan postenon?

Atendante do novan karieron, kaj eble por trankviligi la dubojn, kiuj turmentis lian koron, li prenis stangon kaj subtenis la baliston ĉie, kie la sablo estis pli profunda, aŭ instigis la Grekojn per krio. Sed ili malmulte atentis lin.

Jam duonhoron la taĉmento iris en la serpentolinia intermonto; kies muroj estis nudaj kaj krutaj, kiam la avangardo ree haltis. En ĉi tiu loko estis alia intermonto, transversa, en kies mezo estis elfosita sufiĉe larĝa kanalo.

Kuriero sendita al la ministro kun la sciigo pri la malhelpo, alportis ordonon senprokraste plenigi la kanalon per tero.

Ĉirkaŭ cent grekaj soldatoj kun pinthakiloj kaj fosiloj rapide eklaboris. Unuj dishakis la ŝtonegojn, aliaj ĵetis la fragmentojn en la kanalon kaj surŝutis sablon.

Subite el la fundo de l’ intermonto eliris homo kun pintohakilo, kiu havis formon de cikonia kolo kun beko. Tio estis egipta kamparano, maljuna, tute nuda. Momenton kun plej granda miro li rigardis la laboron de la soldatoj, poste subite li saltis inter ilin, kriante:

– Kion vi faras, idolistoj, tio ja estas kanalo?...

– Kaj vi, kiel vi kuraĝas insulti la soldatojn de lia sankteco? – demandis lin Eunana, jam ĉeestanta tie.

– Mi vidas, ke vi devas esti Egiptano altranga – respondis la kamparano – mi do respondos al vi, ke la kanalo apartenas al potenca sinjoro: li estas ekonomo de la skribisto de tiu, kiu portas la ventumilon de lia ekscelenco la nomarĥo de Memfiso. Gardu do vin, ke malfeliĉo ne trafu vin!...

Ili ne komprenis liajn vortojn, sed la tono mirigis ilin.

– Ili daŭrigas! – diris la kamparano kun pligrandiĝanta teruro. – Ve al vi, hundoj! –ekkriis li sin ĵetante kun la hakilo al unu el la soldatoj.

La Greko elŝiris la hakilon, kaj ekbatis lin tiel forte je la dentoj, ke sango ekŝprucis el la buŝo. Kaj poste li revenis al la laboro.

Duone svenigita per la bato, la kamparano perdis la kuraĝon kaj komencis petegi:

– Sinjoro – diris li – ĉi tiun kanalon mi elfosis mem dum dek jaroj, tage kaj nokte, eĉ en la festoj! Nia sinjoro promesis, ke se mi sukcesos alkonduki akvon al ĉi tiu valeto, li faros min terkulturisto sur ĝi, donos al mi la kvinonon da rikolto kaj donacos la liberon... Ĉu vi aŭdas?... La liberon al mi kaj al miaj tri infanoj!... Ho dioj!...

Li levis la manojn al la ĉielo kaj ree sin turnis al Eunana:

– Ili min ne komprenas, ĉi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj! Sed vi, sinjoro, vi aŭskultos mian peton... De dek jaroj, kiam la aliaj iris al la foiro aŭ dancado aŭ sankta procesio, mi ŝteliris en ĉi tiun negastaman intermonton. Mi ne iris al la tombo de mia patrino – mi fosis; mi forgesis pri la mortintoj, por doni al miaj infanoj kaj al mi mem liberon kaj teron almenaŭ unu tagon antaŭ la morto... Estu miaj atestantoj, ho dioj, kiom da fojoj surprizis min ĉi tie la nokto!... Kiom da fojoj mi aŭdis ĉi tie la plendajn voĉojn de hienoj kaj vidis la verdajn okulojn de lupoj! Sed mi ne forkuradis, ĉar kien mi povus forkuri, kiam sur ĉiu vojeto atendis min la teruro, kaj en ĉi tiu kanalo la libereco tenis min je la piedoj?... Foje, tie, post ĉi tiu breĉo venis renkonte al mi leono, la faraono de ĉiuj bestoj. Mi ekgenuis antaŭ li kaj, kredu al mi, mi diris la jenajn vortojn: “Sinjoro, ĉu vi bonvolus min manĝi?... Mi ja estas nur sklavo!” La rabema leono ekkompatis min; la lupo evitis min, eĉ la perfidemaj vespertoj indulgis mian, malfeliĉan kapon, kaj vi Egiptano...

La kamparano eksilentis: li rimarkis la proksimiĝantan sekvantaron de la ministro Herhor. La ventumilo montris al li, ke tio estas altrangulo, la pantera felo – ke tio estas pastro. Li do kuris al li, ekgenuis kaj tuŝis la sablon per la kapo.

– Kion vi volas, homo? – demandis la ministro.

– Lumo de la suno, aŭskultu min; – ekkriis la kamparano. – Estu neniu ĝemo en via ĉambro kaj la malfeliĉo ne iru post vi! Nenio malhelpu viajn agojn kaj la fluo ne forportu vin, kiam vi veturos sur Nilo al la alia bordo...

– Mi demandas, kion vi volas? – ripetis la ministro.

– Grandanima sinjoro, – daŭrigis la kamparano – gvidisto sen kapricoj, vi venkas la malveron kaj kreas la veron, vi, kiu estas la patro de la malfeliĉulo, la edzo de la vidvino, la vesto de la orfo... Permesu al mi disporti vian nomon, kiel la leĝon de la lando... Permesu al via nomo pasi inter miaj lipoj... Aŭskultu kaj faru la juston, plej nobla el la noblaj...*

* La babilado de la kamparano estas aŭtentika

– Li volas, ke oni ne plenigu la kanalon – diris Eunana.

La ministro levis la ŝultrojn kaj ekiris al la kanalo, sur kiu oni metis tabulon. La malesperinta kamparano kaptis lin je la piedoj.

– For kun tio!... – ekkriis la ministro, forpaŝante kvazaŭ de l’ mordo de vipero.

La skribisto Pentuer deturnis la kapon, lia malgrasa vizaĝo havis grizan koloron. Sed Eunana kaptis la kamparanon je la nuko, kaj ne povante forŝiri lin de la piedoj de l’ ministro, alvokis soldatojn. Post momento lia ekscelenco liberigita, transiris la kanalon, kaj la soldatoj forportis la kamparanon preskaŭ en la aero al la fino de la taĉmento. Ili donis al li kelkdekon da pugnobatoj, kaj la suboficiroj ĉiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj kaj fine ĵetis lin apud la eniro en la intermonton.

Batita, sanganta kaj terurita, la mizerulo momenton sidis sur la sablo, frotis la okulojn kaj subite salte leviĝinte, komencis forkuri al la ŝoseo, ĝemante:

– La tero englutu min!... Malbenita estas la tago, en kiu mi ekvidis la lumon, kaj la nokto en kiu mi diris: “Homo naskiĝis... En la mantelo de la justeco ne ekzistas eĉ unu peco por la sklavoj. La dioj ne rigardas tian kreaĵon, kiu havas manojn nur por la laboro, buŝon nur por la ploro, kaj dorson por la bastonoj. Ho morto, cindrigu mian korpon por ke tie, sur la kampoj de Oziriso, mi ne renaskiĝu sklavo...”