Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XX

Ĉirkaŭ la naŭa horo vespere Phut forlasis la gastejon “Sub Ŝipo” akompanata de Negro portanta torĉon. Duonon da horo antaŭe Asarhadon sendis en la straton de l’ Tomboj konfidindan homon, ordonante al li atente observi: ĉu la Harranano ne forlasos sekrete la domon “Sub Verda Stelo” kaj se li faros tion, kien li iros?

Alia sendito de Asarhadon iris post Phut en difinita distanco: sur la mallarĝaj stratoj li kaŝis sin post la domoj, sur la larĝaj li ŝajnigis ebriecon.

La stratoj jam estis malplenaj, la portistoj kaj vendistoj jam dormis. Lumo estis nur en la loĝejoj de l’ metiistoj, aŭ ĉe riĉaj homoj, kiuj festenis sur plataj tegmentoj. En diversaj domoj de la urbo sonis harpoj kaj flutoj, kantoj, ridoj, frapado de marteloj, grincado de segiloj, iafoje krioj de ebriuloj aŭ vokoj pri helpo. La stratoj, tra kiuj iris Phut kaj la Negro, estis plejparte mallarĝaj, kurbaj, plenaj de kavoj. Ju pli proksime ili estis de la celo de l’ vojaĝo, des pli malaltaj estis la domoj, des pli multenombraj la ĝardenoj, aŭ pli ĝuste la palmujoj kaj figarboj kaj la mizeraj akacioj, kiuj etendis siajn kapojn trans la murojn, kvazaŭ intencante forkuri.

Sur la strato de l’ Tomboj la aspekto subite ŝanĝiĝis. Anstataŭ domoj — vastaj ĝardenoj, kaj en ili — elegantaj palacoj. Antaŭ unu el la pordegoj la Negro haltis kaj estingis la torĉon.

— Ĉi tie estas la “Verda Stelo” — diris li kaj salutinte Phuton reiris hejmen.

La Harranano frapis la pordon. Post momento aperis la pordisto. Li atente rigardis la veninton kaj diris:

Anael, Sahiel...

Amabiel, Abalidot — respondis la Harranano.

— Saluton al vi — diris la pordisto kaj rapide malfermis la pordegon.

Farinte kelkdekon da paŝoj inter la arboj, Phut venis en vestiblon de malgranda palaco, kie akceptis lin la pastrino, kiun ni jam konas. En mallumo staris homo tiel simila al Phut, ke la veninto ne povis kaŝi la miron.

— Li anstataŭos vin en la okuloj de tiuj, kiuj spionas vin — diris la pastrino kun rideto.

La homo, alivestita kiel la Harranano, metis sur sian kapon kronon de rozoj kaj akompanata de la pastrino iris sur la unuan etaĝon, kie baldaŭ eksonis fluto kaj frapado de l’ pokaloj. Phuton du pastroj de malalta rango kondukis en vaporbanejon en la ĝardeno. Tie, baninte lin kaj kombinte liajn harojn, ili surmetis al li blankajn vestojn.

El la banejo ĉiuj tri iris inter la arboj: pasinte kelke da ĝardenoj, ili fine troviĝis sur malplena placo.

— Tie — diris al Phut unu el la pastroj — estas la antikvaj tomboj, tie la urbo, kaj ĉi tie la templo. Iru kien vi volas, montru la saĝo al vi la vojon, kaj la sanktaj vortoj defendu vin de la danĝeroj.

La du pastroj revenis en la ĝardenon, kaj Phut restis sola. La senluna nokto estis sufiĉe luma. Malproksime, vualita de nebulo, briletis Nilo, supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino. Super la kapo de l’ vojaĝanto brulis Oriono, kaj super la nigraj pilonoj Siriuso.

— Ĉe ni la steloj lumas pli forte — pensis Phut.

Li komencis murmureti preĝon en nekonata lingvo kaj sin direktis al la templo.

Kiam li foriris kelkdekon da paŝoj, el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton. Sed preskaŭ en la sama momento falis tiel densa nebulo, ke sur la placo, ekster la tegmentoj de l’ templo, oni povis vidi nenion.

Post iom da tempo la Harranano renkontis muron. Li ekrigardis la ĉielon kaj komencis iri al la okcidento. Ĉiumomente traflugis super li noktaj birdoj kaj grandaj vespertoj. La nebulo fariĝis tiel densa, ke li devis palpi la muron, por ne perdi ĝin. La migrado daŭris jam sufiĉe longe, kiam subite Phut troviĝis antaŭ malalta pordeto, kun multenombraj bronzaj najloj. Li kalkulis ilin de la dekstra flanko, komencante de la supro, unujn li forte premis, aliajn turnis.

Kiam tiamaniere li tuŝis la lastan najlon malsupran, la pordo mallaŭte malfermiĝis. Phut iris antaŭen kelke da paŝoj kaj troviĝis en malvasta niĉo, kie regis plena mallumo.

Li komencis esplori singarde la plankon per la piedo, ĝis fine li renkontis kvazaŭ randon de puto, el kiu blovis malvarmo. Li sidiĝis tie kaj sentime deglitis en la profundegaĵon, kvankam li estis unuafoje en ĉi tiu loko kaj en ĉi tiu lando.

Sed la puto ne estis profunda. Phut metis la piedojn sur la deklivan plankon kaj tra la larĝa koridoro komencis iri malsupren, kun tia certeco, kvazaŭ li konus de longe la vojon.

En la fino de la koridoro estis pordo. La veninto trovis palpe frapilon kaj ekfrapis trifoje. Responde eksonis voĉo, venanta oni ne scias de kie.

— Vi, kiu en nokta horo rompas la trankvilon de la sankta loko, ĉu vi havas la rajton eniri ĉi tien?

— Mi estis maljusta nek por viro, nek por virino, nek por infano... Miajn manojn ne makulis sango... Mi ne manĝis malpurajn nutraĵojn... Mi ne prenis fremdan propraĵon... Mi ne mensogis kaj mi ne malkaŝis la grandan misteron... — trankvile respondis la Harranano.

— Ĉu vi estas tiu, kiun oni atendas, aŭ tiu, kiun vi ŝajnigas? — demandis la voĉo post momento.

— Mi estas tiu, kiu devis veni de la fratoj de Oriento: sed la dua nomo estas ankaŭ mia nomo, kaj en la norda urbo mi posedas teron kaj domon, kiel mi diris al la fremduloj — respondis la Harranano.

La pordo malfermiĝis, kaj Phut eniris en vastan kelon, kiun lumigis malgranda lampo, brulanta sur tablo, antaŭ purpura kurteno. Sur la kurteno estis brodita per oro flugila globo kun du serpentoj.

En angulo staris egipta pastro en blanka vesto.

— Vi, kiu eniris ĉi tien — diris la pastro, montrante Phuton — ĉu vi scias, kion rakontas ĉi tiu signo sur la kurteno?

— La globo — respondis la veninto — estas bildo de la mondo, kiun ni loĝas, kaj la flugiloj montras, ke tiu mondo flugas en la spaco, kiel aglo.

— Kaj la serpentoj?... — demandis la pastro.

— Du serpentoj rememorigas al la saĝulo, ke tiu, kiu perfidus la grandan misteron, mortus dufoje — korpe kaj anime.

— Se vere vi estas Beroes (la pastro klinis la kapon) la granda ĥaldea profeto (li ree klinis la kapon), por kiu ne ekzistas misteroj sur la tero kaj sur la ĉielo, bonvolu diri al via servisto: kiu stelo estas plej stranga?

— Stranga estas Hor-set*, kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum dek du jaroj, ĉar ĉirkaŭ ĝi rondiras kvar pli malgrandaj steloj. Sed la plej stranga estas Horka*, kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum tridek jaroj. Ĝi havas ne nur stelojn ĝin obeantajn, sed ankaŭ grandegan ringon, kiu iafoje malaperas.

* La planedo Jupitero
* La planedo Saturno

Aŭdinte tion, la egipta pastro falis teren antaŭ la ĥaldea. Poste li donis al li purpuran skarpon kaj vualon el muslino kaj montris al li, kie estas la incensoj kaj profunde sin klinante, forlasis la kavernon.

Beroes restis sola. Li metis la skarpon sur la dekstran ŝultron, kovris la vizaĝon per la vualo kaj preninte oran kuleron, li ŝutis en ĝin incenson, kiun li ekbruligis ĉe la lampo antaŭ la kurteno. Murmurante li turnis sin trifoje ĉirkaŭe, kaj la bonodorfumo formis ĉirkaŭ li kvazaŭ trioblan ringon.

Dume en la malplena kaverno ekregis stranga malkvieto. Ŝajnis, ke la plafono leviĝas kaj ke disiĝas la muroj. La purpura kurteno sur la altaro ŝanceliĝis, kvazaŭ movata per kaŝitaj manoj. La aero komencis ondi, kvazaŭ skuata de traflugantaj nevideblaj birdoj.

La Ĥaldeano disigis la veston sur la brusto kaj eltiris oran medalon, kovritan de misteraj signoj. La kaverno ektremis, la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj.

Tiam la mago levis la manojn supren kaj komencis paroli:

— Patro ĉiela, bona kaj kompatema, purigu mian animon... Sendu sur la neindan serviston Viajn benojn kaj etendu Vian ĉiopovan brakon kontraŭ la ribelaj spiritoj, por ke mi povu montri Vian potencon...

Jen estas la signo, kiun mi tuŝas en Via ĉeesto... Jen estas mi — mi apogita sur la Dia potenco, mi antaŭvidanta kaj sentima... Jen mi potenca alvokas Vin... Venu ĉi tien, obeemaj, en la nomo de Aye, Saraye, Aye, Saraye....

En la sama momento de diversaj flankoj eksonis kvazaŭ malproksimaj trumpetoj. Apud la lampo preterflugis birdo, poste flavruĝa vesto, fine kronita koko, kiu haltis sur la tablo antaŭ la kurteno.

La Ĥaldeano daŭrigis:

— En la nomo de ĉiopova kaj eterna Dio... Amorul, Taneĥa, Rabur, Latisten....

La malproksimaj trumpetoj eksonis duan fojon.

— En la nomo de la vera kaj eterne vivanta Eloy, Arhima, Rabur, mi petegas vin kaj alvokas... Per la nomo de la stelo, kiu estas la suno, per ĉi tiu ĝia signo, per la glora kaj terura nomo de la vivanta Dio...

Ree ekludis la trumpetoj kaj subite eksilentis. Antaŭ la altaro aperis kronita fantomo, sidanta sur leono, kun spektro en la mano.

Beroes! Beroes!... — ekkriis la fantomo per sufokita voĉo — por kio vi elvokas min?

— Mi volas, ke miaj fratoj en ĉi tiu templo akceptu min per sincera koro kaj klinu la orelojn al la vortoj, kiujn mi alportas al ili de la fratoj de Babilono — respondis la Ĥaldeano.

— Tiel estu — diris la fantomo kaj malaperis.

La Ĥaldeano restis senmova, kvazaŭ statuo, kun la kapo ĵetita posten, kun la manoj etenditaj supren. Li staris tiel pli ol duonon da horo, en sintenado tute neebla por ordinara homo.

Dume foriĝis peco de la muro de l’ kaverno; kaj eniris tri egiptaj pastroj. Vidante la Ĥaldeanon, kiu ŝajnis kuŝi en la aero, kvazaŭ subtenata de nevidebla apogilo, la pastroj mire ekrigardis unu la alian. La plej maljuna diris:

— Iam estis tiaj inter ni, sed nun neniu scias ĉi tion.

Ili iris ĉirkaŭ li de ĉiuj flankoj, tuŝis liajn rigidajn membrojn kaj kun maltrankvilo rigardis lian vizaĝon, flavan kaj sensangan, kadavran.

— Ĉu li mortis?... — demandis la plej juna.

Post ĉi tiuj vortoj, la korpo de la Ĥaldeano, kurbita posten, ree stariĝis vertikale, kaj malleviĝis la etenditaj manoj. Li ekĝemis, frotis la okulojn, kvazaŭ homo vekita, ekrigardis la venintojn kaj post momento diris:

— Vi — li turnis sin al la plej aĝa — vi estas Mefres, la ĉefepiskopo de la templo de Ptah en Memfiso... Vi estas Herhor, la ĉefepiskopo de Amon en Teboj, la plej potenca homo en la regno, post la reĝo... Vi — li montris la plej junan — vi estas Pentuer, la dua profeto en la templo de Amon kaj la konsilanto de Herhor.

— Kaj vi sendube estas Beroes, la granda pastro kaj saĝulo babilona, kies venon oni anoncis al ni antaŭ unu jaro — respondis Mefres.

— Vi diris la veron — reparolis la Ĥaldeano.

Li ĉirkaŭprenis ilin unu post la alia, kaj ili klinis antaŭ li la kapojn.

— Mi alportas al vi grandajn vortojn de nia komuna patrujo, kiu estas la saĝo — daŭrigis Beroes. Bonvolu aŭskulti ilin kaj agu, kiel konvenas. Laŭ signo de Herhar, Pentuer iris en la fundon de la kaverno kaj alportis tri seĝojn por la pli aĝaj kaj malaltan tabureton por si mem. Li sidiĝis proksime de la lampo kaj eltiris el sub la vesto malgrandan stilon kaj malgrandan tabuleton, kovritan per vakso.

Kiam ĉiuj tri okupis la seĝojn, Beroes komencis:

— Al vi, Mefres, parolas la plej alta kolegio de l’ pastroj en Babilono: La sankta pastraro en Egipto falas. Multaj el ili amasigas monon kaj virinojn kaj pasigas la vivon en ĝuoj. La saĝo estas malŝatata. Vi estras nek la mondon nevideblan, nek eĉ la proprajn animojn. Kelkaj perdis la superan kredon, kaj por viaj pupiloj kovrita estas la estonteco. Kaj plej malbone estas, ke multaj pastroj ekiris la vojon de l’ mensogo kaj per lertaj artifikoj trompas la simplulojn.

Jen kion diras la plej alta kolegio: Se vi volas reveni sur la bonan vojon, Beroes restos kun vi kelke da jaroj kaj per la fajrero, alportita de la granda altaro de Babilono ekflamigos la veran lumon sur la bordoj de Nilo.

— Ĉio estas, kiel vi diras — respondis malgaje Mefres. — Restu do kun ni kelke da jaroj, por ke la junularo rememoru vian saĝon.

— Kaj nun al vi, Herhor, la vortoj de la plej alta kolegio.... Herhor klinis la kapon.

— Pro la malŝato de la grandaj misteroj viaj pastroj ne rimarkis, ke venas malbonaj jaroj por Egipto. Minacas vin internaj katastrofoj, kiujn povas forigi nur la virto kaj saĝo. Sed plej malbone estas, ke se dum la dek sekvontaj jaroj vi komencos militon kontraŭ Asirio, ĝiaj armeoj frakasos la viajn, venos al Nilo kaj detruos ĉion, kio ekzistas ĉi tie de jarcentoj.

Tiel malfavoraj steloj, kiaj pendas hodiaŭ super Egipto, kolektiĝis unuan fojon dum la XIV-a dinastio, kiam vian landon invadis kaj rabis Hiksoj. Trian fojon tio okazos post kvincent aŭ sescent jaroj de la flanko de Asirio kaj de la popolo Paras, kiu loĝas oriente de Ĥaldeo...

La pastroj aŭskultis teruritaj. Herhor estis pala, Pentuer ellasis la tabuleton el la mano. Mefres prenis de l’ brusto amuleton kaj komencis preĝi per sekaj lipoj.

— Gardu vin kontraŭ Asirio — daŭrigis la Ĥaldeano — ĉar hodiaŭ estas ĝia horo. Kruela popolo!... Ili malŝatas la laboron kaj vivas per la milito. Ili palisumas la venkitojn aŭ deŝiras de ili vivantaj la haŭton, detruas la urbojn, sklavigas kaj forkondukas la popolon. Ĉasi sovaĝajn bestojn estas por ili ripozo; arkpafi militkaptitojn aŭ elŝiri al ili la okulojn estas por ili plezuro. Ili ruinigas la templojn, kaj la diajn vazojn ili uzas por siaj festenoj. La pastrojn kaj saĝulojn ili faras siaj arlekenoj. La haŭtoj de vivantaj homoj estas ornamo de iliaj domoj kaj la sangantaj kapoj de malamikoj estas ornamo de iliaj tabloj.

Kiam Beroes eksilentis, la respektinda Mefres diris:

— Granda profeto, vi ĵetis timon sur nian animon kaj ne montras savon. Tio povas esti kaj certe estas tiel, se vi diras, he la sorto dum iom da tempo estos malfavora por ni; sed kiel tion eviti? Estas en Nilo danĝeraj lokoj, kie neniu ŝipo povas sin savi; kaj tial la saĝo de la remistoj evitas la minacajn akvoturnojn. Samaj estas la malfeliĉoj de l’ popoloj. La popolo estas ŝipo kaj la tempo estas rivero, kiun de tempo al tempo ondigas ventego. Kaj se eta fiŝista konko scias eviti katastrofon, kial en analogiaj cirkonstancoj milionoj da homoj ne povus eviti la pereon?

— Saĝaj estas viaj vortoj — diris Beroes — sed nur parte mi scios respondi ilin.

— Ĉu do vi ne scias ĉion, kio okazos? — demandis Herhor.

— Ne demandu pri tio, kion mi scias, sed kion mi ne povas diri. Plej grava afero por vi estas konservi dekjaran pacon kun Asirio, kaj tio estas en la limoj de via povo.

Asirio ankoraŭ vin timas, ne scias pri la malfavora sorto, kiu minacas vin kaj volas komenci militon kontraŭ la popoloj de Nordo kaj Oriento, kiuj loĝas proksime de la maro. Hodiaŭ do vi povus fari aliancon kun ili...

— Je kiaj kondiĉoj — interrompis Herhor.

— Je bonegaj. Asirio cedos al vi la teron de Izraelo ĝis la urbo Okka kaj la landon Edom ĝis la urbo Elath. Tiamaniere viaj limoj vastiĝos je dektaga marŝo al la nordo kaj oriento.

— Kaj Fenicio?... — demandis Herhor.

— Gardu vin de la tento!... — ekkriis Beroes. — Se hodiaŭ la faraono etendus la manon por preni Fenicion, post unu monato la asiriaj armeoj, destinitaj por la nordo kaj oriento, sin turnus kontraŭ vi kaj pli frue ol post unu jaro iliaj ĉevaloj sin banus en Nilo.

— Sed Egipto ne povas forlasi sian influon super Fenicio! — interrompis Herhor kun eksplodo.

— Se ĝi tion ne farus, ĝi mem preparus sian pereon — diris Beroes. — Cetere mi ripetas al vi la vortojn de la plej alta kolegio. “Diru al Egipto — ordonis al mi la fratoj de Babilono — ke ĝi sin alpremu por dek jaroj al la tero kiel perdriko, ĉar ĝin spionas la vulturo de la malbona sorto. Diru, ke ni, Ĥaldeanoj, malamas Asirianojn pli forte ol Egipto, ĉar ni portas la pezon de ilia potenco; tamen ni konsilas al Egipto konservi la pacon kun ĉi tiu sangavida popolo. Dek jaroj pasos rapide, kaj post ili vi povos ne nur reakiri viajn, antaŭajn posedaĵojn, sed ankaŭ savi nin.”

— Tio estas vera! — diris Mefres.

— Konsideru nur — daŭrigis Beroes. — Se Asirio militos kontraŭ vi, ĝi entiros ankaŭ Babilonon, por kiu la milito estas abomena, ĝi elĉerpos niajn riĉaĵojn kaj haltigos la laboron de la scienco. Eĉ se vi ne estos venkitaj, via lando estos ruinigita por multaj jaroj kaj perdos ne nur multe da homoj, sed ankaŭ tiujn fruktodonajn terojn, kiujn sen viaj penoj la sablo kovrus en la daŭro de unu jaro.

— Tion ni komprenas — intermetis Herhor — kaj tial ni ne intencas ataki Asirion. Sed Fenicio...

— Ĉu malutilas vin — diris Beroes — ke la asiria rabisto premegos la fenician ŝteliston? Niaj kaj viaj komercistoj nur gajnos per tio. Kaj se vi volas posedi Fenicianojn, permesu al ili ekloĝadi sur viaj bordoj. Mi estas certa, ke la plej riĉaj kaj plej lertaj forkuros de la asiria jugo.

— Kio fariĝus nia ŝiparo, se Asirio ekloĝus en Fenicio? — demandis Herhor.

— Ĉi tiu ŝiparo en la realeco ne estas via, sed fenicia — respondis la Ĥaldeano. — Kiam ekmankos al vi tiraj kaj sidonaj ŝipoj, vi komencos konstrui proprajn kaj ekzerci Egiptanojn en la marveturado. Se vi havos inteligentecon kaj energion, vi forŝiros de Fenicianoj la komercon en la tuta okcidento...

Herhor eksvingis la manon.

— Mi diris, kion oni ordonis al mi — daŭrigis Beroes — kaj vi faru, kion vi volas. Sed memoru, ke pendas super vi dek fatalaj jaroj.

— Ŝajnas al mi, sankta viro, — intermetis Pentuer — ke vi parolis pri internaj katastrofoj, kiuj minacas Egipton en la estonteco. Kio okazos? Se vi bonvolos respondi al via servisto.

— Pri tio ne demandu min. Vi devas pli bone scii tion, ol mi, homo fremda. La antaŭzorgemo malkovros al vi la malsanon kaj la sperto montrus la rimedon.

— La popolo estas terure premegata de la grandaj! — murmuretis Pentuer.

— La pieco malaperas!... — diris Mefres.

— Ekzistas multe da homoj, kiuj sopiras al ekstera milito — aldonis Herhor. — Kaj mi vidas jam de longe, ke ni ne povas konduki ĝin. Eble post dek jaroj...

— Vi do faros traktaton kun Asirio? — demandis la Ĥaldeano.

Amon, kiu konas mian koron — diris Herhor — scias, kiel abomena estas por mi tia traktato... Antaŭ ne longe ankoraŭ, la mizeraj Asirianoj pagis al ni tributojn!... Sed se vi, sankta patro, kaj la plej alta kolegio diras, ke la sorto estas kontraŭ ni, ni devas fari la traktaton....

— Vere, ni devas... — aldonis Mefres.

— En tia okazo sciigu al la kolegio en Babilono vian decidon, kaj ili faros, ke la reĝo Assar sendos al vi siajn rajtigitojn. Konfidu al mi, ke ĉi tiu traktato estas tre profita: sen milito vi pligrandigas viajn posedaĵojn!... Cetere, longe meditis pri ĝi nia sankta kolegio.

— Pluvu sur vin ĉiuj benoj: riĉaĵoj, potenco kaj saĝo! — diris Mefres. — Jes, oni devas relevi nian pastraron, kaj vi, sankta viro, Beroes, helpos nin.

— Antaŭ ĉio oni devas helpi la mizeran popolon — intermetis Pentuer.

— La pastroj... la popolo!... — parolis Herhor kvazaŭ al si mem. — Antaŭ ĉio oni devas deteni tiujn, kiuj deziras la militon... Vere estas, ke lia sankteco estas kun ni, kaj ŝajnas al mi, ke mi akiris iom da influo je la koro de la nobla kronprinco (li vivu eterne!). Sed Nitager, kiu bezonas militon, kiel la fiŝo akvon... Sed la estroj de la dungataj armeoj, kiuj nur dum la milito ion valoras ĉe ni... Sed nia aristokratio, kiu pensas, ke la milito pagos la feniciajn ŝuldojn, kaj al ili alportos riĉaĵojn...

— Dume la kamparanoj falas sub la ŝarĝo de la laboroj, kaj la ŝtataj laboristoj ribelas pro la rabemo de la estroj — intermetis Pentuer.

— Ĉi tiu ĉiam revenas al sia ideo! — diris la meditanta Herhor. — Vi, Pentuer, pensu pri la kamparanoj kaj laboristoj; vi, Mefres, pri la pastroj. Mi ne scias, kion vi sukcesos fari, sed mi — mi ĵuras, ke se mia propra filo puŝus Egipton al la milito, mi rompus la propran filon...

— Faru tiel — diris la Ĥaldeano. — Cetere, kiu volas, konduku militon, sed nur ne tie, kie li povas renkonti Asirion.

Finita estis la kunsido. Beroes metis la skarpon sur la ŝultron kaj la kovrilon sur la vizaĝon; Mefres kaj Herhor stariĝis ĉe ambaŭ liaj flankoj, kaj post ili Pentuer, ĉiuj turnitaj al la altaro.

Kiam Beroes, krucinte la manojn sur la brusto, murmuretis, en la kaverno ree komenciĝis malkvieto. Oni aŭdis kvazaŭ malproksiman tumulton, kiu mirigis la asistantojn. Tiam la mago ekparolis laŭte:

Baralanensis, Baldaĥiensis, Panmaĥiae, mi alvokas vin esti atestantoj de nia interkonsento kaj helpi niajn intencojn...

Eksonis trumpetoj tiel klare, ke Mefres sin klinis al la tero, Herhor ĉirkaŭrigardis mirigita, kaj Pentuer ekgenuis, komencis tremi kaj kovris siajn orelojn.

La purpura kurteno sur la altaro ŝanceliĝis, kaj ĝiaj faldoj havis tian formon, kvazaŭ de tie volus eliri homo.

— Estu atestantoj — kriis Beroes per aliigita voĉo — potencoj ĉielaj kaj inferaj! Kaj, kiu rompos la interkonsenton, estu malbenita...

— Malbenita!... — ripetis iu voĉo.

— Kaj detruita...

— Kaj detruita...

— En ĉi tiu videbla kaj en la alia nevidebla vivo. Per la sankta nomo de Jehovo, ĉe kies sono la tero tremas, la maro refluas, la fajro estingiĝas, la elementoj de la naturo malkomponiĝas.

En la kaverno ekregis vera fulmotondro. Sonoj de trumpetoj miksiĝis kun bruo de malproksimaj tondroj. La kurteno sur la altaro leviĝis kaj post ĝi, inter la saltantaj fulmoj, aperis strangaj kreaĵoj, duone homaj, duone bestaj, strange kunvolvitaj kaj miksitaj.

Subite ĉio eksilentis, kaj Beroes malrapide leviĝis super la kapojn de la asistantaj pastroj.

* * *

Je la sepa horo matene, la Harranano Phut revenis en la fenician gastejon “Sub la Ŝipo”. Liaj sakoj kaj kestoj estis jam retrovitaj. Kelke da minutoj post li revenis la konfidato de Asarhadon; la mastro kondukis lin en la kelon kaj demandis mallonge:

— Kio?...

— Mi estis la tutan nokton — respondis la servisto — sur la placo, kie estas la templo de Set. Ĉirkaŭ la deka horo vespere el la ĝardeno, kiu estas dek domojn de tie, eliris tri pastroj. Unu el ili, kun nigraj haroj kaj barbo, direktis siajn paŝojn tra la placo, al la templo de Set. Mi kuris post li, sed komencis fali nebulo kaj li malaperis de miaj okuloj. Ĉu li revenis al la “Verda Stelo” kaj kiam — mi ne scias.

La mastro, aŭskultinte la raporton, ekfrapis sian frunton kaj komencis murmureti al si:

— Do mia Harrano, se li surmetas pastran kostumon kaj vizitas templojn, devas esti pastro; kaj se li portas barbon kaj harojn, devas esti ĥaldea pastro. Kaj se li sekrete kunvenas kun ĉi tieaj pastroj, estas en tio ia friponaĵo. Mi ne diros pri tio al la polico, ĉar tio povus esti danĝera por mi mem. Sed mi informos iun el la grandaj Sidonanoj, ĉar en tio eble estas bona afero, se ne por mi, almenaŭ por la niaj.

Baldaŭ venis la alia sendito. Ankaŭ kun li Asarhadon iris en la kelon kaj ricevis la sekvantan raporton:

— La tutan nokton mi staris antaŭ la domo “Sub Verda Stelo”. La Harranano estis tie, ebriiĝis kaj faris tian bruon, ke la policisto admonis la pordiston.

— Kio?... — demandis la mastro. — La Harranano estis la tutan nokton en la drinkejo “Sub Verda Stelo” kaj vi vidis lin?...

— Ne sole mi, sed ankaŭ la policisto... Asarhadon venigis la unuan serviston kaj al ĉiu ordonis ripeti lian rakonton. Ili ripetis fidele ĉiu la sian. Do Phut la tutan nokton amuziĝis en la drinkejo “Sub Verda Stelo”, ne forlasante ĝin eĉ por unu minuto, kaj samtempe malfrue vespere iris al la templo de Set, de kiu li ne revenis!

— Oh!... — murmuris la Feniciano — en ĉio ĉi sin kaŝas ia granda friponaĵo... Mi devas plej baldaŭ konigi al la estroj de la fenicia komunumo, ke ĉi tiu Ĥeto scias esti samtempe en du lokoj. Mi petos lin iri for el mia gastejo... Mi ne amas tiujn, kiuj havas du vizaĝojn: unu propran, kaj alian provizan. Ĉar tia homo estas aŭ ŝtelisto, aŭ sorĉisto, aŭ konspiranto.

Ĉar Asarhadon timis tiajn aferojn, li forpelis la sorĉojn per preĝoj al ĉiuj dioj, kiuj ornamis lian drinkejon. Poste li kuris en la urbon, kie li konigis la fakton al la estro de la fenicia komunumo kaj al la estro de la ŝtelistoj. Reveninte hejmen li alvokis la polican dekestron kaj diris al li, ke Phut povas esti danĝera homo. Fine li postulis de la Harranano, ke li forlasu la gastejon, ĉar lia ĉeesto alportas neniun profiton, sed nur suspektojn kaj perdojn.

Phut volonte konsentis kaj diris al la mastro, ke li forveturas Tebojn vespere.

— Neniam revenu vi de tie!... — pensis la gastama mastro. — Putru en la minejoj aŭ falu en riveron, kiel nutraĵo por la krokodiloj!