Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XXII

La ĉeestado en la nomeso Aa tiel lacigis la kronprincon, ke por ripozi kaj kolekti la pensojn, li ordonis ĉesigi ĉiujn festenojn por sia honoro, kaj malpermesis, ke la loĝantaro ie iru renkonte por saluti lin.

La princa sekvantaro miris, eĉ trovis tion nekonvena. Sed la ordono estis plenumita, kaj Ramzes retrovis iom da trankvilo en la vivo. Nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo, kaj povis iom kolekti siajn senordajn pensojn.

Fermita en la plej malproksima angulo de la palaco, la princo komencis mediti: kiom li plenumis la ordonon de l’ patro?

Li esploris la nomeson Aa per propraj okuloj: ĝiajn kampojn, urbetojn, loĝantojn kaj oficistojn. Li kontrolis la fakton, ke la orientan parton de l’ provinco invadis la dezerto. Li rimarkis, ke la laboristaro estas indiferenta kaj malsaĝa, ke ĝi faras nur tion, kion oni ordonas al ĝi, kaj eĉ tion nevolonte. Fine li konvinkiĝis, ke vere fidelajn kaj amantajn regatojn oni povas trovi nur inter la aristokratio. Ĉar iliaj membroj estas aŭ parencoj de la gento de l’ faraonoj, aŭ apartenas al la klaso de l’ militistoj kaj estas nepoj de l’ soldatoj, kiuj batalis sub Ramzes Granda.

En ĉiu okazo, ĉi tiuj homoj estis sinceraj partianoj de l’ dinastio kaj estis pretaj servi al ĝi kun vera fervoro. Ne kiel la kamparanoj, kiuj kriinte la saluton, plej rapide kuris al siaj porkoj kaj bovoj.

Sed la ĉefa celo de la vojaĝo ne estis atingita. Ramzes ne nur ne vidis klare la kaŭzojn de la malgrandiĝo de la reĝaj enspezoj, sed eĉ ne sciis formuli la demandon: de kie venas la malbono kaj kiel ĝin forigi? Li sentis nur, ke la legenda batalo de l’ dio Set kontraŭ Oziriso klarigas nenion kaj ne montras rimedon.

Kaj la princo, kiel estonta faraono, volis havi grandajn enspezojn, kiajn havis la antaŭaj monarĥoj de Egipto. Li do bolis de kolero ĉe la sola penso, ke suririnte la tronon li povos esti same malriĉa, kiel la patro, aŭ eble ankoraŭ pli malriĉa.

— Neniam!... — kriis la princo, kunpremante la pugnojn.

Por pligrandigi la reĝajn trezorojn li estis preta sin ĵeti kun glavo sur la dion Set mem kaj distranĉi lin en pecojn, kiel la dio faris kun sia frato Oziriso. Sed anstataŭ la senkompata dio kaj liaj legionoj li vidis ĉirkaŭ si: malplenon, silenton kaj nescion.

Sub la influo de ĉi tiuj disputoj kun la propraj pensoj, li komencis foje interparoladon kun la ĉefepiskopo Mefres.

— Diru al mi, sankta patro, kiu konas ĉiujn saĝojn, kial la ŝtataj enspezoj malgrandiĝas kaj kiel oni povus pligrandigi ilin?

La ĉefepiskopo levis la manojn al la ĉielo.

— Estu benata — ekkriis li — la spirito, kiu diris en vian orelon, alta sinjoro, tiajn pensojn!... Ho, se vi imitus la grandajn faraonojn, kiuj kovris Egipton per temploj, kaj per kanaloj kaj akvobaroj pligrandigis la fruktodonajn kampojn!...

La maljunulo estis tiel kortuŝita, ke li ekploris.

— Antaŭ ĉio — diris la princo — respondu mian demandon. Ĉar ĉu oni povas pensi pri konstruado de kanaloj kaj temploj, se la trezorejo estas malplena? Sur Egipton falis la plej granda malfeliĉo: ĝiajn monarĥojn minacas la mizero. Tion antaŭ ĉio oni devas esplori kaj rebonigi, kaj la cetero mem troviĝos.

— Pri tio, princo, vi ekscios nur en la temploj, ĉe la piedo de la altaroj — diris la ĉefepiskopo. — Nur tie via nobla scivolo povas esti kontentigita.

Ramzes faris malpaciencan movon.

— Antaŭ la okuloj de via ekscelenco la temploj kovras kaj kaŝas la tutan landon, eĉ la trezorejon de l’ faraonoj!... Mi ja estis lernanto de l’ pastroj, mi estis edukita en la ombro de l’ temploj, mi konas la misterajn spektaklojn, en kiuj vi prezentas la koleron de Set, la morton kaj reviviĝon de Oziriso, kaj kia utilo de tio?... Kiam la patro demandos min: kiel plenigi la trezorejon? — mi respondos nenion. Eble nur mi konsilos al li ankoraŭ pli longe kaj ofte preĝi, ol nun!

— Vi blasfemas, princo, ĉar vi ne konas la altajn misterojn de la religio. Se vi ekkonus ilin, vi respondus multajn demandojn, kiuj turmentas vin, Kaj se vi vidus, kion mi vidis!... Vi ekkredus, ke la plej grava afero por Egipto estas relevi ĝiajn pastrojn kaj templojn...

— La maljunuloj duan fojon en la vivo fariĝas infanoj — pensis la princo kaj interrompis la diskutadon.

La ĉefepiskopo Mefres estis ĉiam tre pia, sed en la lasta tempo ĝis malsaĝeco.

— Mi multe gajnus — diris al si Ramzes — se mi donus min en la manojn de l’ pastroj por asisti iliajn infanajn ceremoniojn. Eble Mefres ankaŭ al mi ordonus stari tutajn horojn antaŭ la altaro kun levitaj manoj, kiel li faras mem, atendante miraklojn!...

En la monato Farmuti (fino de januaro, komenco de februaro) la princo adiaŭis Otoeson, por transiri en la nomeson Hak. Li dankis la nomarĥon kaj la sinjorojn pro la belega akcepto, sed en la koro li havis malĝojon, ĉar li sentis, ke li ne sukcesos plenumi la taskon, per kiu lin ŝarĝis la patro.

Kondukita de la familio kaj kortego de Otoes, la vic-reĝo transveturis sur la dekstran bordon de Nilo, kie salutis lin la nomarĥo Ranuzer, la sinjoroj kaj pastroj. Kiam la princo haltis sur la tero Hak, la pastroj levis supren la statuojn de la dio Atmu, la patrono de l’ provinco, la oficistoj falis sur la vizaĝon, kaj la nomarĥo petis lin kiel la anstataŭanton de l’ faraono komenci la rikolton, ĉar en tiu sezono oni devis rikolti la hordeon.

Ramzes akceptis la rikoltilon, detranĉis kelke da plenmanoj kaj bruligis ilin kun incenso antaŭ la dio, gardanta la limojn. Post li faris la samon la nomarĥo kaj grandaj sinjoroj, fine komencis la rikolton la kamparanoj. Ili kolektis nur la spikojn, kiujn ili pakis en sakojn; la pajlo restis sur la kampo.

Aŭskultinte la diservon, kiu enuigis lin, la princo stariĝis sur durada veturilo. Antaŭe iris taĉmento de soldatoj, post ili pastroj, du sinjoroj kondukis la ĉevalon de l’ princo per la bridoj. Post la kronprinco, en alia veturilo sidis la nomarĥo Ranuzer, kaj post li granda sekvantaro de sinjoroj kaj kortegaj servistoj. La popolo, konforme al la volo de Ramzes, ne aperis; sed la kamparanoj, laborantaj sur la kampoj, vidante la procesion, falis vizaĝe teren.

Tiamaniere, transirinte kelke da ŝippontoj, ĵetitaj sur la brakojn de Nilo kaj sur la kanalojn, la princo antaŭ la vespero atingis la urbon Anu, ĉefan en la provinco.

Kelke da tagoj daŭris la salutaj festenoj: oni honoris la princon, prezentis al li oficistojn. Fine Ramzes postulis, ke oni interrompu la festenojn kaj petis la nomarĥon, ke li montru al li la riĉaĵojn de la provinco.

La revuo komenciĝis en la sekvinta tago kaj daŭris kelke da semajnoj. Ĉiutage en la palacan korton, kie loĝis la kronprinco, venis diversaj metiistaj korporacioj, komandataj de siaj oficiroj, por montri al la princo siajn produktojn.

Do unuj post aliaj venis fabrikantoj de armiloj kun glavoj, lancoj kaj hakiloj; fabrikantoj de muzikaj instrumentoj kun fajfiloj, trumpetoj, tamburoj kaj harpoj. Post ili venis la granda korporacio de lignaĵistoj, kiu montris seĝojn, tablojn, kanapojn, portilojn kaj veturilojn, ornamitajn per riĉaj desegnaĵoj, inkrustitajn per diverskolora ligno, perlamoto kaj eburo. Poste oni portis metalajn vazojn kuirejajn: kradojn por la fornoj, turnrostilojn, dutenilajn potojn kaj platajn patojn kun kovriloj. Juvelistoj malvolvis mirakle belajn orajn ringojn, braceletojn por manoj kaj piedoj el electrum, kunfandaĵo de oro kaj arĝento; ĉio ĉi estis arte skulptita, inkrustita per multvaloraj ŝtonoj aŭ per diverskolora emajlo.

Potistoj fermis la marŝon, portante preskaŭ cent specojn de argilaj vazoj. Estis tie potoj, pladoj kaj kruĉoj de plej diversa formo kaj grando, ornamitaj per pentraĵoj, per kapoj bestaj kaj birdaj.

Ĉiu korporacio faris al princo oferon de siaj plej belaj produktoj. Ili plenigis grandan salonon, kvankam ne ekzistis inter ili eĉ du similaj objektoj.

Post la fino de la bela, sed laciga ekspozicio, Ranuzer demandis la princon, ĉu li estas kontenta?

La princo ekmeditis.

— Pli belajn objektojn mi vidis eble nur en la temploj, aŭ en la palacoj de mia patro. Sed ĉar ilin povas aĉeti nur riĉaj homoj, mi ne scias, ĉu la ŝtata trezorejo havas de ili grandajn enspezojn.

La nomarĥon mirigis la indiferenteco de la juna princo al la verkoj de l’ arto, kaj maltrankviligis lia zorgo pri la enspezoj. Volante tamen kontentigi Ramzeson, li komencis de tiu momento montri al li la reĝajn fabrikojn.

Ili do vizitis la muelejojn, kie la sklavoj en kelkcento da mueliloj kaj pistiloj preparis la farunon. Ili estis en la bakejoj, kie oni bakis panon kaj biskvitojn por la armeo, en la fabriko, kie, oni faris konservaĵojn el fiŝoj kaj viando.

Ili vizitis grandajn tanejojn kaj stablojn de sandaloj, fandejojn, kie oni fandis bronzon por vazoj kaj armiloj, poste brikejojn, stablojn de teksistoj kaj tajloroj.

Ĉi tiuj ejoj estis en la orienta parto de l’ urbo. Komence Ramzes scivole rigardis ilin, sed baldaŭ tedis lin la aspekto de la laboristoj, kiuj estis timigitaj, malgrasaj, havis malsanemajn mienojn kaj sur la dorsoj signojn de la bastonoj.

De tiu momento li ne longe restadis en la fabrikoj; li preferis rigardi la ĉirkaŭaĵojn de l’ urbo Anu. Malproksime, oriente, oni vidis la dezerton, en kiu en la pasinta jaro estis la manovra batalo inter li kaj Nitager. Kvazaŭ sur la manplato li vidis la ŝoseon, sur kiu marŝis tiam liaj regimentoj, la lokon, kie pro la skaraboj la militaj maŝinoj devis turniĝi sur la dezerton, eble eĉ la arbon, sur kiu pendigis sin la kamparano, fosanta la kanalon...

Akompanata de Tutmozis, de la supro, tie li rigardis la florantan teron Gosen kaj malbenis la pastrojn. Kaj tie, inter la montetoj, li renkontis Saran, por kiu ekflamis lia koro.

Hodiaŭ, kia ŝanĝo!... Li jam ĉesis malami la pastrojn, de l’ tempo kiam dank’ al Herhor li ricevis la korpuson kaj estis proklamita vic-reĝo. Sara fariĝis indiferenta por li kiel amatino, kaj pli kaj pli okupis lin la penso pri la infano, kies patrino ŝi estis fariĝonta.

— Kion ŝi faras tie? — pensis la princo. — Jam de longe mi ne havis novaĵojn de ŝi.

Kaj kiam li tiel rigardis la orientajn altaĵojn, rememorante la nemalproksiman estintecon, Ranuzer, kiu estis ĉe la fronto de la sekvantaro, estis certa, ke la princo rimarkis ian malhonestaĵon en la fabrikoj kaj meditas, kiel lin puni.

— Mi dezirus scii, kion li rimarkis? — parolis al si la respektinda nomarĥo. — Ĉu tion, ke duonon da brikoj oni vendis al la feniciaj komercistoj, aŭ ke dek mil sandaloj mankas en la magazeno, aŭ eble ia malnobla fripono murmuretis al li en la orelon pri la metalaj fandejoj?...

Kaj granda maltrankvilo plenigis la koron de Ranuzer.

Subite la princo sin turnis al la sekvantaro kaj alvokis Tutmozison, kiu devis ĉiam esti proksime de lia persono.

Tutmozis alkuris. La princo iris kun li flanken.

— Aŭskultu — diris li, montrante la dezerton. — Ĉu vi vidas ĉi tiujn montojn?...

— Ni estis tie en la pasinta jaro — eksopiris la kortegano.

— Mi rememoris Saran....

— Mi tuj bruligos incenson por la dioj! — ekkriis Tutmozis — ĉar mi jam pensis, ke de l’ tempo, kiam vi estas vic-reĝo, via ekscelenco forgesis pri viaj fidelaj servistoj...

La princo ekrigardis lin kaj levis la ŝultrojn.

— Elektu — diris li — el la donacoj, kiujn oni oferis al mi, elektu kelke da plej belaj vazoj, mebloj, teksaĵoj, kaj antaŭ ĉio braceletojn kaj teksaĵojn, kaj portu tion al Sara.

— Vivu eterne, Ramzes — murmuretis la elegantulo — ĉar vi estas nobla sinjoro!

— Diru al ŝi — daŭrigis la princo — ke mia koro ĉiam estas plena de favoro por ŝi. Diru, ke mi volas, ke ŝi gardu sian sanon kaj zorgu pri la infano, kiu devas veni en la mondon. Kiam proksimiĝos la tempo de la akuŝo, kaj mi plenumos la ordonojn de mia patro, diru al Sara, ke ŝi venos al mi kaj ekloĝos en mia domo. Mi ne povas toleri, ke la patrino de mia infano sopiru en la soleco... Veturu, faru, kion mi diris, kaj revenu kun bonaj novaĵoj.

Tutmozis falis sur la vizaĝon antaŭ la nobla monarĥo kaj tuj forveturis. La sekvantaro de l’ princo, ne povante diveni la enhavon de la interparolado, enviis al Tutmozis la favorojn de l’ sinjoro, kaj la respektinda Ranuzer sentis pligrandiĝantan maltrankvilon en sia animo.

— Ne bezonu mi — diris li, plena de maltrankvilo — levi mian manon kontraŭ mi mem kaj en floranta aĝo orfigi mian domon!... Kial, malfeliĉa, mi ne pensis pri la horo de l’ juĝo, proprigante al mi la propraĵon de lia sankteco?...

Lia vizaĝo fariĝis flava kaj liaj genuoj tremis. Sed la princo, okupita de la fluo de l’ rememoroj, ne rimarkis lian timon.