Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXIII

Nun en la urbo Anu komenciĝis serio da festenoj kaj amuzoj. Ramzes venigis el siaj keloj bonajn vinojn, el tri najbaraj nomesoj venis plej belaj dancistinoj, plej famaj muzikistoj, plej lertaj artifikistoj. La tempo de Ramzes estis perfekte plenigita. Matene la ekzercado de soldatoj, kaj akcepto de altranguloj, poste festenoj, spektakloj, ĉasoj kaj ree festenoj.

Sed en la momento, kiam la nomarĥo de Hak estis certa, ke la kronprincon jam tedis la administraj demandoj kaj vizitoj de altranguloj, Ramzes alvokis lin kaj demandis:

– La nomeso de via ekscelenco apartenas al la plej riĉaj en Egipto?...

– Jes... kvankam ni havis kelke da malfacilaj jaroj... – respondis Ranuzer, kaj ree glaciiĝis lia koro kaj ektremis liaj genuoj.

– Ĝuste tio mirigas min – diris la princo – ke de jaro al jaro plimalgrandiĝas la enspezoj de lia sankteco. Ĉu vi ne povus klarigi tion al mi?

– Sinjoro – diris la nomarĥo, klinante la kapon ĝis la tero. – Mi vidas, ke miaj malamikoj semis malkonfidon en vian animon; kion ajn mi dirus, tio ne konvinkus vin. Permesu do al mi tute ne paroli; pli bone estos, se venos ĉi tien skribistoj kun dokumentoj, kiujn vi povos tuŝi per via propra mano kaj kontroli...

La kronprincon iom mirigis la neatendita eksplodo, sed li akceptis la proponon. Li eĉ ekĝojis. Li pensis, ke la raportoj de la skribistoj klarigos al li la sekretojn de la administrado.

La sekvintan tagon venis la granda skribisto de la nomeso Hak kaj liaj helpantoj kun kelkdeko da papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per skribaĵoj. Kiam oni malvolvis ilin, ili formis rubandon tri manojn larĝajn kaj sesdek paŝojn longan. Unuafoje la princo vidis tiel grandegan dokumenton, en kiu estis priskribo nur de unu provinco kaj dum unu sola jaro.

La granda skribisto sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn, kaj komencis:

– En la trideka jaro de la regado de lia sankteco Mer-Amen-Ramzes malfruis la leviĝo de Nilo... La kamparanoj, kredante, ke la malfeliĉon kaŭzis sorĉoj de la fremduloj, loĝantaj en la provinco Hak, komencis detrui la domojn de la nefidelaj Hebreoj, Ĥetoj kaj Fenicianoj, kaj oni mortigis kelke da personoj. Laŭ ordono de la nomarĥo oni kondukis la kulpajn al la tribunalo; dudek kvin vilaĝanojn, du masonistojn kaj kvin ŝuistojn oni kondamnis en minejojn, kaj unu fiŝiston oni sufokis...

– Kia dokumento estas tio? – interrompis la princo.

– Tio estas juĝa raporto, destinita esti metita antaŭ la piedoj de lia sankteco.

– Lasu ĝin kaj legu pri la ŝtataj enspezoj.

La helpantoj de l’ granda skribisto volvis la forpuŝitan dokumenton kaj prezentis alian. Ilia estro ree komencis legi:

– En la kvina tago de l’ monato Tot oni liveris en la reĝajn grenejojn sescent mezurojn da tritiko, kiujn kvitancis la ĉefa intendanto.

La sepan de Tot la granda trezoristo eksciis kaj kontrolis, ke malaperis el la provizoj de la lasta jaro cent kvardek ok mezuroj da tritiko. Dum la kontrolo du laboristoj ŝtelis unu mezuron da tritiko kaj kaŝis ĝin inter brikoj. Kiam oni rimarkis tion, ili estis transdonitaj al la juĝejo kaj kondamnitaj en la minejojn pro la atenco kontraŭ la propraĵo de lia sankteco...

– Kaj la cent kvardek ok mezuroj? – demandis la kronprinco.

– Musoj formanĝis ilin – respondis la skribisto kaj daŭrigis:

– La okan de Tot oni alsendis dudek bovinojn kaj okdek kvar ŝafinojn en la buĉejon, kiujn la gardisto de bovoj ordonis doni al la regimento Nizo, je kvitanco...

Tiamaniere la vic-reĝo sciiĝadis, tagon post tago, kiom da hordeo, tritiko, fazeolo kaj lotusaj grajnoj oni liveris en la grenejojn, kiom oni transsendis en la muelejojn, kiom oni ŝtelis kaj kiom da laboristoj pro tio oni kondamnis en la minejojn. La raporto estis tiel enuiga kaj senorda, ke en la mezo de l’ monato Paofi la princo ordonis interrompi la legadon.

– Diru al mi, granda skribisto – demandis Ramzes – kion vi komprenas el tio?... Kion vi eksciis?...

– Ĉion, kion ordonos via ekscelenco...

Kaj li rekomencis, sed jam parkere:

– La sepan de l’ monato Tot oni liveris en la reĝajn grenejojn...

– Sufiĉe! – ekkriis kolere la princo kaj ordonis al li iri for.

La skribistoj falis sur la vizaĝon, poste rapide forprenis la papirusojn, ree falis teren kaj galope elkuris.

La princo alvokis la nomarĥon Ranuzer. Li venis kun la brakoj krucitaj sur la brusto, sed kun trankvila mieno, ĉar li eksciis de la skribisto, ke la princo povas nenion kompreni el la raportoj kaj ke li eĉ ne aŭskultis ilin ĝis la fino.

– Diru al mi, via ekscelenco – komencis la kronprinco – ĉu ankaŭ al vi oni legas la raportojn?

– Ĉiutage...

– Kaj vi ilin komprenas?

– Pardonu, plej nobla sinjoro, sed... ĉu mi povus administri la nomeson, se mi ne komprenus tion?

La princo malĝoje ekmeditis. Eble, efektive, li estas tiel malkapabla?... Kaj tiam – kiel li povos fariĝi monarĥo?...

– Sidiĝu – diris li post momento, montrante al Ranuzer seĝon. – Sidiĝu kaj rakontu al mi: kiel vi administras la nomeson?...

La nomarĥo paliĝis kaj liaj okuloj turniĝis supren, montrante la blankon. Ramzes rimarkis tion kaj komencis klarigi:

– Ne pensu, ke mi ne konfidas al via saĝo... Kontraŭe, mi ne konas homon pli kapablan ol vi al la administra ŝarĝo... Sed mi estas juna kaj scivola: kio estas la arto de l’ regado? Mi do petas vin, dividi kun mi iom da via sperto. Vi administras la nomeson – mi scias pri tio!... Sed nun klarigu al mi, kiel oni administras?

La nomarĥo ekspiris kaj komencis:

– Mi rakontos al vi la tutan fluon de mia vivo, por ke vi sciu, kiel malfacila estas mia laboro.

Matene, post la bano, mi faras oferojn al la dio Amut kaj poste mi alvokas la trezoriston kaj demandas lin: ĉu konvene alfluas la impostoj por lia sankteco? Se li diras al mi, ke jes, mi laŭdas lin; se li diras, ke tiuj aŭ tiuj ne pagis, mi ordonas aresti ilin.

Poste mi alvokas la gardiston de la reĝaj garbejoj por scii, kiom da nova greno ni havas. Se multe, mi laŭdas lin; se malmulte, mi ordonas vipi la kulpajn.

Poste venas la granda skribisto kaj diras: kion el la bienoj de lia sankteco bezonas la armeo, oficistoj kaj laboristoj, – kaj mi ordonas liveri tion je kvitanco. Se li donas malpli, mi laŭdas lin; se pli multe, mi komencas juĝan esploron.

Post la tagmezo venas al mi la feniciaj komercistoj, al kiuj mi vendas grenon, kaj la monon ili pagas en la trezorejon de l’ faraono. Poste mi preĝas kaj konfirmas la juĝajn verdiktojn, kaj antaŭ la vespero la polico raportas pri la okazoj de l’ tago. Antaŭhieraŭ, ekzemple, loĝantoj de mia nomeso invadis la teritorion de la provinco Ka kaj sakrilegis la statuton de l’ dio Sebak. En mia koro mi ekĝojis, ĉar li ne estas nia patrono; tamen mi kondamnis kelkajn kulpajn al la sufoko, multajn en la minejojn, ĉiujn al la bastonado.

Tiel en mia nomeso regas la trankvilo kaj bonaj moroj, kaj la impostoj alfluas ĉiutage.

– Tamen la enspezoj de l’ faraono plimalgrandiĝis ankaŭ ĉe vi – intermetis la princo.

– Vi diris la veron, sinjoro – eksopiris Ranuzer. – La pastroj diras, ke la dioj ekkoleris kontraŭ Egipto pro la alfluo de l’ fremduloj; sed mi vidas, ke eĉ la dioj ne malamas la fenician oron kaj iliajn multvalorajn ŝtonojn....

En ĉi tiu momento eniris serva oficiro kaj post li la pastro Mentezufis, por inviti la vic-reĝon kaj nomarĥon al publika diservo. Ambaŭ konsentis, kaj la nomarĥo Ranuzer montris tiom da pieco, ke la princo ekmiris.

Kiam Ranuzer, profunde sin klinante, foriris, la vic-reĝo diris al la pastro:

– Sankta profeto, vin, kiu estas ĉe mi la anstataŭanto de la plej respektinda Herhor, vin mi petas, klarigu al mi unu aferon, kiu plenigas mian animon per maltrankvilo.

– Ĉu mi scios? – respondis la pastro.

– Respondu, ĉar la saĝo plenigas vin, kies servisto vi estas. Konsideru nur, kion mi diros al vi. Vi ja scias, por kio min sendis ĉi tien lia sankteco...

– Por ke vi, princo, koniĝu kun la riĉaĵoj kaj kun la administrado de la lando – interrompis Mentezufis.

– Mi faras tion. Mi demandas la nomarĥojn, mi rigardas la landon kaj homojn, mi aŭskultas raportojn, sed – mi komprenas nenion; tio venenas mian vivon kaj mirigas min.

Ĉar en la militaj aferoj mi scias ĉion: kiom mi havas da soldatoj, ĉevaloj, veturiloj; kiuj oficiroj drinkas aŭ malzorgas la servadon, kaj kiuj honeste plenumas sian devon. Mi scias ankaŭ, kiel uzi la armeon. Se sur ebenaĵo starus malamika korpuso, mi devus preni du korpusojn por venki ĝin. Se la malamiko okupus defendan pozicion, mi ne moviĝus sen tri korpusoj. Se la malamiko estas neekzercita kaj batalas en senordaj amasoj, kontraŭ lia milo mi povas starigi kvincent niajn soldatojn kaj mi venke batos lin. Se la kontraŭulo havas mil hakilistojn, kaj mi mil, mi min ĵetos sur lin kaj mi lin venkos, se mi havos helpe cent ŝtonĵetistojn.

En la armeo, sankta patro – daŭrigis Ramzes – oni vidas ĉion, kvazaŭ la fingrojn de l’ propra mano, kaj por ĉiu demando oni havas pretan respondon, kiun mi plene komprenas. Sed en la administrado de la nomesoj mi ne nur vidas nenion, sed havas tian ĥaoson en la kapo, ke iafoje mi forgesas, por kio mi venis ĉi tien?

La sankta profeto ekmeditis.

– Ĉu ili kuraĝus trompi vian ekscelencon – respondis li – mi ne scias, ĉar mi ne observis iliajn agojn. Sed ŝajnas al mi, ke ili povas nenion klarigi al vi, ĉar ili mem komprenas nenion.

La nomarĥoj kaj iliaj skribistoj – daŭrigis la pastro – estas kiel la dekestroj en la armeo: ĉiu konas sian dekon kaj informas pri ĝi la superajn oficirojn. Ĉiu komandas sian taĉmenton. Sed la ĝeneralan planon, kiun faras la militestroj, la dekestro ne konas.

La nomarĥoj kaj skribistoj notas ĉion, kio okazas en la provinco, kaj transsendas ĉi tiujn raportojn al la piedoj de l’ faraono. Sed nur la plej alta konsilistaro eltiras el ili la mielon de l’ saĝo.

– Ĝuste ĉi tiun mielon mi deziras... – ekkriis la princo. – Kial oni ne donas ĝin al mi?...

Mentezufis ekskuis la kapon,

– La ŝtata saĝo – diris li – apartenas al la pastraj misteroj: ĝin povas akiri nur homo, dediĉita al la dioj. Kaj via ekscelenco, kvankam edukita de la pastroj, plej malkaŝe foriĝas de l’ temploj...

– Do se mi ne fariĝos pastro, vi ne informos min?...

– Estas aferoj, kiujn via ekscelenco povas ekkoni eĉ nun, kiel erpatre, estas tiaj, kiujn vi ekkonos, kiel faraono. Sed ekzistas tiaj, kiujn povas scii nur ĉefepiskopo.

– Ĉiu faraono estas ĉefepiskopo – interrompis la princo.

– Ne ĉiu. Kaj eĉ inter ĉefepiskopoj ekzistas diferencoj.

– Do – ekkriis kolere la kronprinco – vi kaŝas de mi la administradon de l’ ŝtato!... Kaj mi ne povos plenumi la ordonojn de mia patro?...

– Tion – diris trankvile Mentezufis – kion vi bezonas, vi povas ekkoni, ĉar vi havas la unuajn pastrobenojn. Sed ĉi tiuj aferoj estas kaŝitaj en la temploj, post kovrilo, kiun neniu kuraĝus forigi sen konvenaj preparoj.

– Mi, mi forigos ĝin!

– La dioj gardu Egipton de tia malfeliĉo! – respondis la pastro, etendante la manojn al la ĉielo. – Ĉu vi ne scias, ke la tondro mortigus tiun, kiu sen konvenaj preĝoj tuŝus la kurtenon? Ordonu, princo, konduki en la templon iun sklavon aŭ kondamniton, li nur etendu la manon, kaj li tuj mortos.

– Ĉar vi mortigos lin.

– Ĉiu el ni mortus same, kiel plej ordinara krimulo, se li sakrilege proksimiĝus al la altaro. Antaŭ la dioj, mia princo, faraono kaj pastro valoras tiom, kiom sklavo.

– Kion do mi devas fari?... – demandis Ramzes.

– Serĉi en la temploj respondon al viaj duboj, puriginte sin per preĝoj kaj fastoj – respondis la pastro. – De kiam ekzistas Egipto, neniu monarĥo alimaniere akiris la ŝtatan saĝon.

– Mi pripensos – respondis la princo. – Tamen mi vidas, ke la plej respektinda Mefres kaj vi, sankta profeto, volas entiri min en la diservojn, kiel mian patron.

– Tute ne. Se vi, kiel faraono, volus nur komandi la armeon, vi povus nur kelke da fojoj jare partopreni en la diservoj, en la ceteraj okazoj vin anstataŭus la ĉefepiskopoj. Sed se vi volas ekkoni la misterojn de l’ temploj, vi devas honori la diojn, ĉar ili estas la fonto de la saĝo.