Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXIV

Nun jam Ramzes sciis, ke aŭ li ne plenumos la ordonon de l’ faraono, aŭ li devas sin submeti al la volo de l’ pastroj, kaj tio plenigis lin per kolero kaj malfavoro por ili.

Li do ne rapidis al la misteroj, kaŝitaj en la temploj. Ne venis ankoraŭ la tempo por la fastoj kaj preĝoj. Sed tiom pli favore li komencis partopreni en la festenoj, kiujn oni aranĝis por lia honoro.

Ĵus revenis Tutmozis – majstro en ĉiuj amuzoj, kaj alportis al la princo bonajn novaĵojn de Sara. Ŝi estis sana kaj havis belan aspekton, kio nun malpli interesis Ramzeson. Sed la pastroj faris tiel bonan horoskopon al lia estonta infano, ke Ramzes estis ravita.

Ili certigis plej kategorie, ke la infano estos filo, favorata de l’ dioj kaj, se la patro ĝin amos, ĝi atingos en la vivo grandajn honorojn.

La princo ridis la duan parton de la profetaĵo.

– Stranga estas ilia saĝo! – diris li al Tutmozis. – Ili scias, ke ĝi estos filo, kion ne scias mi, kvankam mi estas la patro; sed ili dubas, ĉu mi ĝin amos, kvankam facile estas diveni, ke mi amus ĉi tiun infanon, eĉ se ĝi estus filino.

Kaj pri la honoroj por ĝi ili estu trankvilaj. Mi zorgos pri tio!...

En la monato Pahono (januaro-februaro) la kronprinco transveturis en la nomeson Ka, kie akceptis lin la nomarĥo Sofra. La urbo Anu kuŝis sep horojn de pieda vojo de Atribis, sed la princo uzis tri tagojn por ĉi tiu vojaĝo. Pensante pri la preĝoj kaj fastoj, kiuj atendis lin antaŭ la malkovro de l’ templaj misteroj, Ramzes sentis pli kaj pli grandan inklinon al la amuzoj; lia sekvantaro divenis tion, plezuro do sekvis plezuron.

Ree sur la vojoj, tra kiuj li veturis al Atribis, aperis popolaj amasoj kun krioj, floroj kaj muzikistoj. Precipe proksime de l’ urbo la entuziasmo atingis la supron. Okazis eĉ, ke grandega laboristo sin ĵetis sub la veturilon de la vic-reĝo. Kaj kiam Ramzes haltigis la ĉevalojn, el la amaso eliris dekkelko da junaj virinoj kaj ĉirkaŭplektis lian veturilon per floroj.

– Tamen ili amas min!... – pensis la princo.

En la provinco Ka li ne demandis plu la nomarĥon pri la enspezoj de l’ faraono, ne vizitis fabrikojn, ne ordonis legi al si raportojn. Nur foje, kiam li vidis, ke la templo de l’ dio Sebak staras sur alta monteto, li esprimis deziron suriri ĝian supron kaj rigardi la ĉirkaŭaĵon.

La respektinda Sofra tuj plenumis la volon de l’ kronprinco, kiu suririnte la turon, kun granda plezuro pasigis tie kelke da horoj.

La provinco Ka estis fruktodona ebenaĵo. Kelkdeko da kanaloj kaj da nilaj brakoj tranĉis ĝin en ĉiuj direktoj, kaj ĝi ŝajnis kvazaŭ reto el arĝentaj kaj lazuraj ŝnuroj. La melonoj kaj tritiko, semitaj en novembro, jam estis maturiĝantaj. Sur la kampoj svarmis nudaj homoj, kiuj kolektis kukumojn aŭ semis kotonon. La tero estis kovrita de konstruaĵoj, kiuj en kelkdeko da punktoj grupiĝis pli multenombre kaj formis urbetojn.

La plimulto da domoj, precipe tiuj, kiuj kuŝis inter kampoj, estis argilaj, kovritaj per pajlo kaj palmaj folioj. Kontraŭe, en la urboj la domoj estis brikaj, kun plataj tegmentoj, kaj similis blankajn kubojn, truitajn en la lokoj, kie estis la fenestroj kaj pordoj. Tre ofte sur unu tia kubo staris plia malpli granda, kaj sur tiu tria, ankoraŭ malpli granda, kaj ĉiu etaĝo estis alie kolorigita. Sub la bruliganta suno de Egipto ĉi tiuj domoj similis grandajn perlojn; rubenojn kaj safirojn, dissemitajn inter la verdaĵo de l’ kampoj kaj ĉirkaŭitajn de palmoj kaj akacioj.

De tiu loko Ramzes rimarkis fenomenon, kiu mirigis lin: proksime de la temploj la domoj estis pli belaj, kaj sur la kampoj laboris plej multe da homoj.

– La bienoj de l’ pastroj estas la plej riĉaj!... – rememoris li kaj ankoraŭ unu fojon trakuris per la okuloj la templojn kaj kapelojn, dekkelkon da kiuj oni vidis de la turo.

Sed ĉar li paciĝis kun Herhor kaj bezonis servojn de l’ pastroj, li ne volis pli longe sin okupi per ĉi tiu afero.

En la daŭro de la sekvintaj tagoj Sofra aranĝis por la princo serion da ĉasoj, irante de la urbo Atribis al la oriento. Apud la kanaloj oni arkpafis birdojn, kaptis ilin per grandegaj retoj, kiuj per unu fojo envolvis po kelkdeko, aŭ oni sendis falkojn kontraŭ la libere flugantaj. Kaj kiam la princa sekvantaro atingis la orientan dezerton, komenciĝis grandaj ĉasoj kun hundoj kaj panteroj kontraŭ kvarpiedaj bestoj; dum kelke da tagoj oni kaptis kaj mortigis kelkcenton da ili.

Kiam Sofra rimarkis, ke la princo jam havas sufiĉe da plezuro sub la libera ĉielo kaj da noktoj sub la tendo, li interrompis la ĉasadon kaj per plej mallongaj vojoj rekondukis la gastojn al Atribis.

Ili venis tien en la kvara horo post la tagmezo, kaj la nomarĥo invitis ĉiujn en sian palacon al festeno.

Li mem kondukis la princon en la banejon, asistis ĉe la bano kaj el sia propra kesto prenis parfumojn por olei Ramzeson. Poste li kontrolis la friziston, kiu ordigis la harojn de l’ vic-reĝo, fine, ekgenuinte sur la planko,; li petis la princon akcepti novajn vestojn.

Estis tie freŝe teksita ĉemizo, kovrita per brodaĵoj, antaŭtuko ornamita per perloj kaj mantelo punktita per oro, tre fortika, sed tiel delikata, ke du manoj povis ĝin enteni.

La kronprinco favore akceptis ĉion kaj diris, ke neniam ankoraŭ li ricevis tiel belan donacon.

La suno jam subiris, kaj la monarĥo kondukis la princon en la balan salonon.

Tio estis granda vestiblo, ĉirkaŭita per kolonaro kaj pavumita per mozaiko. Ĉiuj muroj estis kovritaj per pentraĵoj, prezentantaj scenojn el la vivo de l’ antaŭuloj de Sofra: militojn, marajn vojaĝojn kaj ĉasojn. Super ĉi tiu konstruaĵo, anstataŭ tegmento, pendis grandega papilio, kun multkoloraj flugiloj, kiujn movis kaŝitaj sklavoj, por refreŝigi la aeron.

En bronzaj torĉujoj, fiksitaj sur la kolonoj, brulis helaj torĉoj, eligante bonodorajn fumojn.

La salono estis dividita en du partojn: unu malplena, la alia plenigita per tabloj kaj seĝoj por la invititoj. En la fundo estis alta estrado, sur kiu sub riĉa tendo staris malgranda tablo kaj kanapo por Ramzes.

Apud ĉiu tablo estis grandaj vazoj kun akacioj, palmaj kaj figaj arboj. La tablon de l’ kronprinco oni ĉirkaŭis per pinglokreskaĵoj, kiuj dissendis en la salono balzaman odoron.

La kunvenintaj gastoj salutis la princon per ĝoja ekkrio, kaj kiam Ramzes okupis la lokon sub la baldakeno, de kie oni povis libere vidi la tutan salonon, lia sekvantaro sidiĝis ĉe la tabloj.

Eksonis harpoj kaj komencis eniri sinjorinoj, en riĉaj muslinaj vestoj, kun malkovritaj brustoj kaj brilantaj de juveloj. Kvar plej belaj ĉirkaŭis Ramzeson, aliaj sidiĝis apud la altranguloj de la sekvantaro.

En la aero fluis odoro de rozoj, konvaloj kaj violoj. La princo sentis, ke la pulso batas en liaj tempioj.

Sklavoj kaj sklavinoj en ĉemizoj blankaj, rozaj kaj bluaj komencis disporti kukojn, rostitajn kortbirdojn kaj ĉasaĵon, fiŝojn, vinon kaj fruktojn, fine florajn kronojn, kiujn la festenantoj metis sur la kapon. La grandega papilio pli kaj pli rapide svingis siajn flugilojn, kaj en la malplena parto de la salono komenciĝis spektaklo. Unuj post aliaj aperis dancistinoj, gimnastikistoj, arlekenoj, ĵonglistoj kaj skermistoj. Kiam iu montris neordinaran lertecon, la spektatoroj ĵetis al li florojn el siaj kronoj, aŭ orajn ringojn.

La festeno daŭris kelke da horoj; aklamoj por honori la princon, nomarĥon kaj lian familion senĉese sekvis unu la alian. Ramzeson, kiu duone kuŝis sur la kanapo kovrita per leona felo, kun oraj ungegoj, servis kvar damoj. Unu ventumis lin, dua ŝanĝis la kronojn sur lia kapo, du aliaj donis al li manĝaĵojn. Ĉe la fino de la festeno tiu, kun kiu la princo plej volonte parolis, alportis al li pokalon da vino. Ramzes eltrinkis duonon, la reston donis al ŝi, kaj kiam ŝi eltrinkis, li kisis ŝian buŝon.

La sklavoj komencis rapide estingi la torĉojn, la papilio ĉesis movi la flugilojn kaj en la salono fariĝis nokto kaj silento, interrompata nur de la nerva rido de l’ virinoj.

Subite eksonis rapidaj paŝoj de kelke da homoj kaj terura krio.

– Ellasu min!... – kriis raŭka vira voĉo. – Kie estas la kronprinco?... Kie estas la vic-reĝo?...

En la salono ekbolis. La virinoj ploris teruritaj, la viroj kriis:

– Kion tio signifas?... Atenco kontraŭ la kronprinco!... Ĉi tien la gardistoj!...

Oni aŭdis la bruon de la rompataj vazoj kaj la krakon de la seĝoj.

– Kie estas la kronprinco? – kriegis la fremda homo.

– Gardistoj!... Defendu la kronprincon!... – oni kriis en la salono.

– Ekbruligu la lumon!... – eksonis la junula voĉo de l’ kronprinco. – Kiu serĉas min?... Jen mi estas!...

Oni alportis torĉojn. En la salono senorde kuŝis la renversitaj kaj rompitaj mebloj unuj sur aliaj, kaj inter ili sin kaŝis la festenantoj. Sur la estrado la princo penis sin forŝiri de la virinoj, kiuj ĉirkaŭprenis liajn manojn kaj piedojn. Apud la princo, Tutmozis en senorda peruko, kun bronza kruĉo en la mano, estis preta bati je la kapo ĉiun, kiu proksimiĝus.

En la pordo aperis kelke da soldatoj kun nudaj glavoj.

– Kio estas?... Kiu estas ĉi tie – kriis la terurita nomarĥo.

Fine oni rimarkis la kulpan. Iu grandegulo, nuda, kovrita de koto, kun sangaj strioj sur la dorso, genuis sur la ŝtupoj de la estrado kaj etendis la manojn al la kronprinco.

– Jen la krimulo!... – kriis la nomarĥo. – Kaptu lin!...

Tutmozis levis sian kruĉon, de la pordo alkuris soldatoj. La vundita homo falis vizaĝe sur la ŝtuparon, kriante:

– Kompaton, suno de Egipto!...

La soldatoj jam estis lin kaptontaj, kiam Ramzes, forŝirinte sin de l’ virinoj, proksimiĝis al la mizerulo.

– Ne tuŝu lin! – kriis Ramzes al la soldatoj. – Kion vi volas, homo?

– Mi volas rakonti al vi mian mizeron, sinjoro...

En ĉi tiu momento Sofra, proksimiĝinte al la princo, murmuretis:

– Li estas Hiksos,.. rigardu, via ekscelenco, lian densan barbon kaj harojn... Lia trobraveco, kun kiu li superforte venis ĉi tien, pruvas, ke ĉi tiu krimulo ne estas Egiptano...

– Kiu vi estas? – demandis la princo.

– Mi estas Bakura, laboristo de la regimento de fosistoj en Sohem. Ni ne havas nun okupon, do la nomarĥo Otoes ordonis al ni...

– Li estas drinkulo kaj frenezulo!... – murmuretis la tremanta Sofra.

– Kiel li parolas al vi, sinjoro...

La princo tiel ekrigardis la nomarĥon, ke la altrangulo, kliniĝinte ĝis la tero, posteniris.

– Kion ordonis al vi Otoes? – demandis la vic-reĝo Bakuran.

– Li ordonis al ni, sinjoro, promeni sur la bordo de Nilo, naĝi en la rivero, stari apud la vojoj kaj fari bruon por via honoro. Li promesis pagi al ni por tio, kiom oni ŝuldas al ni... ĉar, sinjoro, jam de du monatoj ni ricevis nenion... Nek hordean panon, nek fiŝojn, nek oleon por nia korpo.

– Kion vi diros nun, respektinda sinjoro? – demandis la princo la nomarĥon.

– Danĝera drinkulo... abomena mensogulo... – respondis Sofra.

– Kian bruon vi faris por mia honoro?

– Kiel oni ordonis – diris la grandegulo. – Mia edzino kaj filino kriis kun la aliaj: “Li vivu eterne! kaj mi saltadis en la akvon kaj ĵetadis kronojn en la ŝipon de via ekscelenco, por kio oni promesis al mi pagi po unu uteno. Kaj kiam vi bonvolis favore enveturi en la urbon Atribis, mi estis destinita min ĵeti sub la ĉevalojn kaj haltigi la kaleŝon...”

La princo komencis ridi.

– Vere mi ne pensis – diris li – ke ni tiel gaje finos la festenon!... Kaj kiom oni pagis al vi por tio, ke vi devis vin ĵeti sub la ĉevalojn?

– Oni promesis al mi tri utenajn, sed pagis nenion, nek al mi, nek al la edzino, nek al la filino. Same al la regimento oni donis nenion por manĝi tiujn du monatoj.

– Per kio do vi vivas?

– Per almozoj, aŭ per tio, kion ni ricevas por nia laboro ĉe la kamparanoj. Do en ĉi tiu terura mizero ni trifoje ribelis kaj volis reveni hejmen. Sed la oficiroj kaj skribistoj aŭ promesis pagi al ni, aŭ ordonis nin bati...

– Pro la bruo por mia honoro? – demandis la princo, ridante.

– Vi diras la veron, princo... Tial hieraŭ estis la plej granda ribelo, pro kiu la nomarĥa Sofra ordonis nin dekumi. Ĉiu deka ricevis bastonadon, kaj mi plej multe, ĉar mi estas granda kaj devas nutri tri buŝojn: mian, de l’ filino kaj edzino... Batita, mi min elŝiris el iliaj manoj, por fali sur la ventron antaŭ vi, sinjoro, kaj rakonti niajn dolorojn. Vi, vi batu nin, kiam ni estas kulpaj, sed la skribistoj pagu al ni niajn ŝuldojn, ĉar alie ni mortos de malsato, ni, niaj edzinoj kaj infanoj...

– Tio estas homo, loĝata de demono!... – ekkriis Sofra. – Bonvolu, princo, rigardi, kian ruinigon li faris ĉi tie... Dek talentojn mi ne akceptus por ĉi tiuj tabloj, pladoj kaj kruĉoj...

Inter la festenantoj, kiuj jam rekonsciiĝis, komenciĝis murmuro:

– Tio estas ia fripono!... – oni diris. – Rigardu; vere, li estas Hiksos. Ankoraŭ bolas en li la malbenita sango de liaj avoj, kiuj invadis kaj ruinigis Egipton... Tiel riĉaj mebloj... tiel helaj vazoj... rompitaj en polvon!

– Unu sola ribelo de nepagitaj laboristoj alportas pli grandan malutilon al la ŝtato, ol valoras ĉi tiuj riĉaĵoj – diris severe Ramzes.

– Sanktaj vortoj!... Oni devas skribi ilin sur la monumentoj – tuj eksonis multaj voĉoj inter la gastoj. – La ribelo forŝiras la homojn de la laboro kaj malĝojigas la koron de lia sankteco... Ne konvenas, ke la laboristoj dum du monatoj ne ricevu salajron...

Kun nekaŝata malestimo ekrigardis la princo la korteganojn, ŝanĝiĝemajn kiel la nuboj, kaj sin turnis al la nomarĥo.

– Mi transdonas al vi – diris li severe – ĉi tiun martiritan homon. Mi estas certa, ke neniu haro falos de lia kapo. Kaj morgaŭ mi volas vidi la regimenton, al kiu li apartenas, kaj konvinkiĝi, ĉu la plendanto diris veron.

Post ĉi tiuj vortoj la vic-reĝo eliris, lasante la nomarĥon kaj gastojn en granda malĝojo.

En la sekvinta tago la princo, vestante sin kun la helpo de Tutmozis, demandis lin:

– Ĉu la laboristoj venis?

– Jes, sinjoro. De la leviĝo de l’ suno ili atendas viajn ordonojn.

– Kaj tiu... tiu Bakura, ĉu li estas inter ili?

Tutmozis faris grimacon kaj diris:

– Okazis, io stranga. Sofra ordonis lin ŝlosi en malplena kelo de sia palaco. Kaj ĉi tiu fripono, tre forta homo, rompis la pordon de la najbara kelo, kie estis vino, renversis kelke da multvaloraj kruĉoj kaj tiel ebriiĝis, ke...

– Ke? – demandis la princo.

– Ke li mortis.

La kronprinco salte leviĝis de l’ seĝo.

– Kaj vi kredas, ke li mem ebriiĝis tiel, ke li mortis?...

– Mi devas kredi, ĉar mi ne havas pruvojn, ke oni lin mortigis – respondis Tutmozis.

– Sed mi, mi serĉos ilin – eksplodis la princo.

Li kuris en la ĉambro kaj ronkis, kiel kolera leonido.

Kiam li iom trankviliĝis, Tutmozis diris:

– Ne serĉu, sinjoro, kulpon tie, kie oni ne vidas ĝin, ĉar vi ne trovos eĉ atestantojn. Se iu efektive, ordonita de l’ nomarĥo, sufokis ĉi tiun laboriston, li tion ne konfesos; la mortinto mem diros nenion, cetere, kian valoron havus lia plendo kontraŭ ia nomarĥo!... En tiaj kondiĉoj neniu tribunalo volos komenci juĝan esploron.

– Sed se mi ordonos?... – demandis la vic-reĝo.

– En tia okazo oni tion faros kaj oni pruvos la senkulpecon de Sofra. Tiam vi, sinjoro, devos honti, kaj ĉiuj nomarĥoj, iliaj parencoj kaj servistoj fariĝos viaj malamikoj.

La princo staris en la mezo de l’ ĉambro kaj pensis.

– Fine – diris Tutmozis – ĉio ŝajnas pruvi, ke ĉi tiu malfeliĉa Bakura estis drinkulo, aŭ frenezulo kaj antaŭ ĉio – homo de fremda deveno. Ĉar ĉu vera kaj prudenta Egiptano, eĉ se li tutan jaron ne ricevis salajron kaj duoblon da bastonoj, ĉu li kuraĝus eniri superforte en la palacon de nomarĥo kaj per tiaj krioj alvoki vin?

Ramzes klinis la kapon. Vidante, ke en la najbara ĉambro estas korteganoj, li diris per mallaŭta voĉo:

– Ĉu vi scias, Tutmozis, ke de la tempo, kiam mi entreprenis ĉi tiun vojaĝon, Egipto komencas ŝajni al mi tute alia. Iafoje mi demandas min mem: ĉu mi estas en fremda lando? Aŭ mia koro estas maltrankvila, kvazaŭ mi havus kovrilon sur la okuloj, post kiu oni faras ĉiujn friponaĵojn, sed kiujn mi ne povas vidi...

– Kaj tial vi ne penu vidi, ĉar fine ŝajnos al vi, ke ni ĉiuj devas esti kondamnitaj en la minejojn – diris Tutmozis kun rido. – Memoru, ke la nomarĥoj kaj oficistoj estas paŝtistoj de viaj brutaroj. Se iu melkos mezuron da lakto por si, aŭ buĉos ŝafinon, vi ne mortigos lin, nek forpelos. Da ŝafinoj vi havas tro multe, kaj paŝtistojn ne facile estas trovi.

La vic-reĝo, jam vestita, transiris en la atendejon, kie kolektiĝis lia sekvantaro: pastroj, oficiroj kaj oficistoj. Poste li forlasis la palacon kaj iris en la eksteran korton.

Tio estis vasta placo, kie sub la ombro de akacioj la laboristoj atendis la princon. Ĉe sono de trumpeto ĉiuj salte leviĝis de l’ tero kaj stariĝis en kvar vicojn.

Ramzes, ĉirkaŭita de brilanta kortego, subite haltis, volante en la komenco de malproksime rigardi la regimenton de fosistoj. Tio estis nudaj homoj, kun blankaj kufoj sur la kapo kaj samaj tukoj ĉirkaŭ la koksoj. En la vicoj oni povis facile distingi la brunajn Egiptanojn, nigrajn Negrojn, flavajn Azianojn kaj blankajn loĝantojn de Libio kaj de la insuloj de Mediteraneo.

En la unua vico staris la fosistoj kun pintohakiloj, en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj. La kvaran vicon formis la portistoj, ĉiu kun levilo kaj du siteloj, la kvinan ankaŭ portistoj, sed kun grandaj kestoj, kiujn ili portis duope. La lastaj portis la elfositan teron.

Antaŭ la vicoj, ĉiun kelkdekon da paŝoj, staris la majstroj: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon.

Kiam la princo proksimiĝis a1 ili, ĉiuj ĥore ekkriis: “Vivu eterne!” kaj ekgenuinte ekfrapis la teron per la frunto. La kronprinco ordonis al ili leviĝi kaj ree atente rigardis ilin.

Ili estis homoj sanaj kaj fortaj, tute ne havis aspekton de tiaj, kiuj de du monatoj vivis per almozoj.

Al la vic-reĝo proksimiĝis la nomarĥo Sofra kun sia sekvantaro. Sed Ramzes ŝajnigis, ke li ne vidas lin kaj sin turnis al unu el la majstroj.

– Ĉu vi estas la fosistoj de Sohem? – demandis li. La majstro falis teren sur la ventron kaj silentis.

La princo levis la ŝultrojn kaj kriis al la laboristoj: – Ĉu vi estas de Sohem?

– Ni estas la fosistoj de Sohem!... – respondis ili ĥore.

– Ĉu vi ricevis la salajron?

– Ni ricevis la salajron. Ni estas sanaj kaj kontentaj – servistoj de lia sankteco – respondis la ĥoro, martelante ĉiun vorton.

– Malantaŭen!... – komandis la princo. – Oni trompas min – pensis li. Li ordonis al laboristoj iri en la kazernojn, kaj ne salutante nek adiaŭante la nomarĥon, li revenis en la palacon.

– Ĉu ankaŭ vi diros al mi, – demandis li dum la reiro Tutmozison, – ke ili estas laboristoj de Sohem?...

– Ili ja mem tion diris – respondis la kortegano.

La princo ordonis alkonduki ĉevalon kaj forrajdis al la armeo, kies tendaro estis ekster la urbo.

La tutan tagon li ekzercis la armeon. Ĉirkaŭ la tagmezo, sur la kampo de l’ ekzercoj aperis kelkdeko da portilistoj, komandataj de l’ nomarĥo, kun tendo, mebloj, manĝaĵo kaj vino. Sed la princo resendis ilin en la urbon, kaj kiam venis la horo de la tagmanĝo de l’ soldatoj, li manĝis ilian hordean panon kun seka viando.

Tio estis dungitaj libiaj regimentoj: Kiam la princo vespere ordonis al ili demeti la armilojn kaj adiaŭis ilin, ŝajnis, ke la soldatoj kaj oficiroj freneziĝis. Kriante: “Vivu eterne!”, ili kisis liajn manojn kaj piedojn, faris portilon el lancoj kaj manteloj, kun kantoj portis la princon en la urbon kaj ĉiuj volis havi sur siaj ŝultroj la karan ŝarĝon.

La nomarĥo kaj la oficistoj de la provinco, vidante la entuziasmon de la barbaraj Libianoj kaj la favoron de l’ princo al ili, ektimis.

– Jen estas monarĥo!... – murmuretis al Sofra la granda skribisto. – Se li ekdezirus, ĉi tiuj homoj mortigus per la glavo nin kaj infanojn niajn...

La nomarĥo eksopiris malĝoje al la dioj kaj sin rekomendis al ilia protekto.

Malfrue nokte Ramzes revenis en la palacon, kaj tie la servistoj diris al li, ke oni ŝanĝis lian dormoĉambron.

– Kial?

– Ĉar en tiu ĉambro oni vidis venenan serpenton, kiu tiel sin kaŝis, ke oni ne povas trovi ĝin.

La nova dormoĉambro estis en flanka konstruaĵo, najbara al la domo de la nomarĥo. Tio estis kvarangula ĉambro, ĉirkaŭita per kolonoj. Ĝi havis alabastrajn murojn, kovritajn per pentrita plata skulptaĵo, prezentanta malsupre kreskaĵojn en vazoj, supre – girlandojn el olivaj kaj laŭraj folioj.

Preskaŭ en la mezo staris granda lito, inkrustita per ebono, eburo kaj oro. La ĉambron lumigis du bonodorantaj torĉoj, sub la kolonaro estis tabloj, ŝarĝitaj per vino, manĝaĵoj kaj rozaj kronoj.

En la plafono estis granda kvadrata truo, kovrita per tolo.

La princo sin banis, kaj kuŝiĝis sur la mola lito, liaj servistoj foriris en pli malproksimajn ĉambrojn. La torĉoj komencis estingiĝi, en la dormoĉambro ekblovis freŝa vento, saturita per odoro de floroj. Samtempe eksonis supre mallaŭta muziko de harpoj.

Ramzes levis la kapon. La tola tegmento malaperis, kaj tra la truo en la plafono oni vidis la stelaron de Leono, en kies mezo brilis la stelo de Regulus. La muziko de l’ harpoj plilaŭtiĝis.

– Ĉu la dioj intencas fari al mi viziton?... – pensis Ramzes kun rideto. En la truo de la plafono ekbrilis larĝa luma strio; la lumo estis forta, sed delikata. Post momento aperis supre portilo en formo de ora ŝipo kun flora laŭbo; la kolonoj estis envolvitaj per girlandoj el rozoj, la tegmento estis el violoj kaj lotusoj.

Sur ŝnuroj, kaŝitaj en verdaĵo, la ora ŝipeto senbrue malleviĝis en la dormoĉambron. Ĝi haltis sur la planko kaj el sub la floroj eliris admirinde bela virino. Ŝia korpo similis blankan marmoron; de la sukcena ondo de l’ haroj fluis ebriiganta odoro.

Elirinte el la aera portilo, la virino ekgenuis antaŭ la princo.

– Vi estas la filino de Sofra?... – demandis ŝin la princo.

– Vi diras la veron, sinjoro...

– Kaj malgraŭ tio vi venis al mi!

– Petegi, ke vi pardonu al mia patro... Malfeliĉa li estas! de la tagmezo li verŝas larmojn kaj tordiĝas en la cindro.

– Kaj se mi ne pardonus al li, vi forirus?

– Ne... – murmuretis ŝi mallaŭte.

La kronprinco altiris ŝin al si kaj pasie kisis. Liaj okuloj flamis.

– Pro tio mi lin pardonos – diris li.

– Oh, kiel bona vi estas!... – ekkriis ŝi, karese sin premante al la princo, kaj poste aldonis kokete:

– Ĉu vi ordonos kompensi al li la perdojn, kiujn kaŭzis al li ĉi tiu furioza laboristo?

– Mi ordonos...

– Kaj vi prenos min en vian domon...

– Mi prenos vin, ĉar vi estas bela.

– Ĉu vere?... – respondis ŝi, ĉirkaŭprenante lian kolon. – Rigardu min pli bone... Inter la belulinoj de Egipto mi okupas nur la kvaran lokon.

– Kion tio signifas?

– En Memfiso aŭ proksime de Memfiso loĝas via unua... Feliĉe, ŝi estas nur Hebreino!... En Sohem estas la dua...

– Nenion mi scias pri tio – interrompis la princo.

– Ah, vi kolombo!... Do vi kredeble ne scias ankaŭ pri la tria en Anu...

– Ĉu ankaŭ ŝi apartenas al mia domo?...

– Maldankema! – ekkriis ŝi, frapante lin per lotusa floro. – Vi estas kapabla post unu monato diri la samon pri mi... Sed mi ne permesos maljuste agi kontraŭ mi...

– Same kiel via patro.

– Vi ankoraŭ ne forgesis?... Memoru, ke mi foriros...

– Ne, restu... restu...

En la sekvinta tago la vic-reĝo bonvolis akcepti festenon de la nomarĥo Sofra. Publike li laŭdis lian administradon de la provinco, kaj por kompensi la perdojn, kaŭzitajn de la ebria laboristo, li donacis al li duonon de la vazoj kaj mebloj, kiujn li ricevis en la urbo Anu.

La alian duonon prenis la filino de la nomarĥo, la bela Abeb, kiel kortega sinjorino. Krom tio ŝi ordonis pagi al si el la kaso de Ramzes kvin talentojn por vestoj, ĉevaloj kaj sklavinoj.

Vespere la princo oscedante diris al Tutmozis:

– Lia sankteco, mia patro, diris al mi grandan veron: la virinoj kostas multe!

– Pli malbone estas, kiam oni ne havas ilin – respondis la elegantulo.

– Sed mi havas kvar kaj mi eĉ ne scias bone, kiamaniere. Mi povus cedi al vi almenaŭ du.

– Ĉu ankaŭ Saran?

– Ŝin ne, precipe, se ŝi havos filon.

– Se via ekscelenco destinos al ĉi tiuj turtinoj belan doton, oni trovos por ili edzojn.

La princo ree oscedis.

– Mi ne amas aŭskulti pri dotoj – diris li. – Aaa... kia feliĉo, ke mi jam forŝiros min de vi kaj ekloĝos inter pastroj...

– Ĉu vere vi faros tion?...

– Mi devas. Fine eble mi ekscios de ili, kial la faraonoj fariĝas malriĉaj... Aaa!.. kaj krom tio... mi ripozos.