Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO III

Spiregante de kolero la princo Ramzes grimpis sur la monteton, kaj post li Tutmozis. La elegantulo havis la perukon antaŭo posten, lia barbo defalis, li do portis ĝin en la mano; malgraŭ la laciĝo li estus pala, se la ruĝo ne kovrus lian vizaĝon.

Fine la princo haltis sur la supro. De la intermonto flugis al ili la krioj de la soldataro kaj la bruo de la ruliĝantaj balistoj; antaŭ ili kuŝis la vasta lando Gosen, baniĝanta en la briloj de la suno. Ŝajnis, ke tio ne estas tero, sed ora nubo, sur kiu la sonĝoj pentris pejzaĝon per koloriloj el smeraldoj, arĝento, rubenoj, perloj kaj topazoj.

La kronprinco etendis la manon.

– Rigardu – ekkriis li al Tutmozis – tie devas esti mia tero, kaj ĉi tie mia armeo... Kaj tie plej altaj konstruaĵoj estas la palacoj de l’ pastroj, kaj ĉi tie – plej alta estro de la armeo estas pastro!... Ĉu oni povas toleri tion?

– Ĉiam estis tiel – respondis Tutmozis, malkuraĝe rigardante ĉirkaŭe.

– Tio estas malvera! Mi ja konas la historion de ĉi tiu lando, kaŝitan por vi. Estroj de la armeoj kaj de l’ oficistoj estis sole la faraonoj, aŭ almenaŭ la plej energiaj el ili. Ili ne pasigis la tagojn farante oferojn aŭ preĝante, sed regante la ŝtaton.

– Se tia estas la volo de lia sankteco... – interrompis Tutmozis.

– Ne estas la volo de mia patro, ke la nomarĥoj regu despote en siaj ĉefurboj, kaj ke la etiopia vic-reĝo sin opinias egala al la reĝo de l’ reĝoj. Kaj ne povas esti volo de mia patro, ke lia armeo ĉirkaŭiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l’ milito estas pastro.

– Li estas granda batalisto!... murmuretis Tutmozis pli kaj pli senkuraĝe.

– Kia batalisto!... Ĉar li venkis plenmanon da libiaj rabistoj, kiuj devas forkuri nur ekvidinte la jakojn de la egiptaj soldatoj? Sed rigardu, kion faras niaj najbaroj. Izraelo malfruas kun la tributo kaj pagas malpli kaj malpli. La ruza Feniciano ĉiujare reprenas kelke da ŝipoj el nia eskadro. Kontraŭ Ĥetoj, oriente, ni estas devigataj havi preta grandan armeon, kaj ĉirkaŭ Babilono kaj Ninivo bolas movado, kiun oni sentas en la tuta Mezopotamio.

Kaj kia estas la definitiva rezultato de la regado de l’ pastroj? La jena: mia praavo havis 100 mil talentojn da jara enspezo kaj 160 mil soldatojn, mia patro havas apenaŭ 50 mil talentojn kaj 120 mil soldatojn.

Kaj kia estas la armeo!... Se ni ne havus la grekan korpuson, kiu tenas ilin en ordo, kiel la hundo la ŝafojn, jam hodiaŭ la egiptaj soldatoj obeus nur la pastrojn, kaj la faraono ne diferencus de simpla nomarĥo.

– De kie vi scias tion?... De kie venas tiaj pensoj? – miris Tutmozis.

– Ĉu mi ne devenas de la gento de l’ pastroj! Ili ja instruis min, kiam mi ne estis ankoraŭ kronprinco. Oh, kiam mi fariĝos faraono, post mia patro, kiu vivu eterne, mi metos sur iliajn nukojn mian piedon en fera sandalo... Antaŭ tio mi etendos mian manon al iliaj trezorejoj, kiuj estis ĉiam plenaj; sed kiuj de l’ tempo de Ramzes Granda komencis ŝveli kaj hodiaŭ estas tiel dikaj de oro, ke post ili oni ne vidas la trezorejon de l’ faraono.

– Ve al mi kaj vi!, – sopiris Tutmozis. – Vi havas intencojn, sub kiuj kurbiĝus ĉi tiu monteto, se ĝi aŭdus kaj komprenus ilin. Kaj kie estas viaj fortoj?... helpantoj?... soldatoj?... Kontraŭ vi stariĝos la tuta popolo, kondukata de la potenca kasto... kaj kun vi? La princo aŭskultis kaj ekmeditis. Fine li respondis:

– La armeo.

– Granda parto sekvos la pastrojn.

– La greka korpuso.

– Barelo da akvo en Nilo.

– La oficistoj.

– Duono apartenas al ili.

Ramzes malĝoje balancis la kapon kaj eksilentis.

De la supro ili malsupreniris sur nuda kaj ŝtonplena deklivo al la alia flanko de la altaĵo. Subite Tutmozis, kiu iris antaŭe, ekkriis:

– Ĉu sorĉo frapis miajn okulojn?... Rigardu, Ramzes!... Inter ĉi tiuj ŝtonegoj estas ja kaŝita dua Egipto!

– Kredeble tio estas bieno de pastro, kiu ne pagas impostojn, – maldolĉe respondis la princo.

Ĉe iliaj piedoj, en la fundo kuŝis fruktodona valo, kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaŝitaj inter la ŝtonoj. En unu angulo oni vidis kelke da dometoj por la servistoj kaj belan dometon de la posedanto aŭ administranto. Tie kreskis palmoj, vinberujoj, olivarboj, figujoj kun radikoj en la aero, cipresoj, eĉ junaj baobaboj. En la mezo fluis akva strio, sur la deklivoj de l’ altaĵoj ĉiun kelkcenton da paŝoj oni vidis malgrandajn lagetojn.

Malsuprenirinte inter la vinberejoj, plenaj de maturaj fruktoj, i1i ekaŭdis virinan voĉon, kiu vokis aŭ pli ĝuste kantis per melankolia tono:

– Kie vi estas, mia kokineto? respondu, kie vi estas mia plej amata?... Vi forkuris de mi, kvankam mi mem donas al vi akvon kaj nutras vin per tiel pura greno, ke sopiras la sklavoj... Kie vi estas?... respondu!... Ne forgesu, ke la nokto surprizos vin kaj vi ne retrovos la domon, kie ĉiuj servas al vi; aŭ alflugos de la dezerto flavruĝa vulturo kaj disŝiros vian koron. Tiam vi vane vokados vian sinjorinon, kiel nun mi vin... Respondu, alie mi ekkoleros kaj foriros, kaj vi devos sekvi min piedire.

La kanto proksimiĝis al la vojaĝantaj. La kantantino estis kelke da paŝoj de ili, kiam Tutmozis, enŝovinte la kapon inter la arbetojn, ekkriis:

– Rigardu, Ramzes, ĉarma knabino?...

La princo anstataŭ rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon al la kantantino. Efektive ŝi estis bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaĝo kvazaŭ el eburo. Sub la vualo, kiu kovris la vizaĝon, pendis riĉaj, nigraj haroj, ligitaj en nodo. Ŝi havis blankan longan veston, kiun ŝi levis de unu flanko per la mano; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj.

– Kiu vi estas, knabino? – ekkriis Ramzes.

Malaperis la minacaj sulkoj de lia vizaĝo, liaj okuloj ekbrilis.

– Ho Jehovo!... patro!... – kriis ŝi terurita kaj haltis senmove sur la vojeto.

Sed post momento ŝi trankviliĝis, kaj ŝiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima dolĉa melankolio.

– Kiel vi venis ĉi tien?... – demandis ŝi la princon per iom tremanta voĉo. – Mi vidas, ke vi estas soldato, kaj al la soldatoj estas malpermesite eniri ĉi tien.

– Kial malpermesite estas?

– Ĉar tio estas tero de granda sinjoro, Sezotris...

– Oh, oh! – ridetis Ramzes.

– Ne ridu, ĉar vi tuj paliĝos. Sinjoro Sezotris estas skribisto de sinjoro Ĥaires, kiu portas la ventumilon super lia ekscelenco, nomarĥo de Memfiso.

– Oh, oh!... – ripetis Ramzes, seninterrompe ridante.

– Viaj vortoj estas malrespektaj – diris la knabino sulkigante la brovojn. – Se mi ne legus bonecon sur via vizaĝo, mi pensus, ke vi estas greka dungato aŭ bandito.

– Ankoraŭ ne, sed iam li eble fariĝos plej granda bandito, kiun portis la tero – intermetis la eleganta Tutmozis, ordigante la perukon.

– Kaj vi, vi sendube estas dancisto – respondis la knabino kuraĝiĝinte. – Oh, mi estas eĉ certa, ke mi vidis vin en la foiro en Pi-Bailos: vi sorĉis serpentojn...

Ambaŭ junuloj gaje ekridis.

– Kaj kiu vi estas? – demandis Ramzes la knabinon, prenante ŝin je la mano, kiun ŝi retiris.

– Ne estu tiel kuraĝa, mi estas Sara, filino de Gedeon, administranto de ĉi tiu bieno.

– Hebreino? – demandis Ramzes, kaj nubo pasis sur lia vizaĝo.

– Ne grave, ne grave... – ekkriis Tutmozis. – Ĉu vi pensas, ke Hebreinoj estas malpli dolĉaj ol Egiptaninoj?... Ili estas nur pli modestaj kaj malfacilaj, kaj tio aldonas al ilia amo specialan ĉarmon.

– Vi do estas idolistoj – diris Sara kun memrespekto. – Ripozu, se vi estas lacaj, deŝiru vinberojn kaj foriru kun Dio. Niaj servistoj ne volonte akceptas tiajn gastojn.

Ŝi volis foriri, sed Ramzes retenis ŝin.

– Haltu... Vi plaĉas al mi, vi ne povas tiel nin forlasi.

– Malbona spirito ekposedis vin. Neniu en ĉi tiu valo kuraĝus tiel paroli al mi... – indignis Sara.

– Aŭskultu, – interrompis Tutmozis – ĉi tiu junulo estas oficiro de la pastra regimento Ptah kaj skribisto de skribisto de tia sinjoro, kiu portas ventumilon super la portanto da l’ ventumilo de l’ nomarĥo Habu.

– Sendube li estas oficiro – respondis Sara, medite rigardante Ramzeson. – Eble li mem estas granda sinjoro?... – aldonis ŝi metante unu fingron sur la buŝon.

– Kiu ajn mi estas, via beleco superas mian rangon – diris li subite.

– Sed diru al mi, ĉu vere vi... manĝas porkaĵon?...

Sara rigardis lin ofendite, kaj Tutmozis diris:

– Oni tuj vidas, ke vi ne konas Hebreojn. Eksciu do, ke Hebreo preferus morti, ol manĝi porkaĵon, kiun cetere mi ne trovas plej malbona...

– Sed vi mortigas la katojn? – insistis Ramzes, premante la manojn de Sara kaj rigardante ŝiajn okulojn.

– Ankaŭ tio estas fabelo... senhonta fabelo!... – ekkriis Tutmozis. – Vi povis demandi min pri tio, anstataŭ diri sensencaĵojn... Mi ja havis tri amatinojn hebreinojn...

– Ĝis nun vi diris la veron, sed nun vi mensogas – interrompis lin Sara. – Hebreino neniam estos ies amatino! – aldonis ŝi fiere.

– Eĉ amatino de skribisto de tia sinjoro, kiu portas la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?... – demandis Tutmozis per moka tono.

– Eĉ...

– Eĉ amatino de la sinjoro, kiu portas la ventumilon? Sara ŝanceliĝis, sed respondis:

– Eĉ.

– Ŝi do ne fariĝus amatino de l’ nomarĥo...

La knabino mallevis la manojn. Mire ŝi rigardis la junulojn unu post la alia; ŝiaj lipoj tremis, ŝiaj okuloj vualiĝis de larmoj.

– Kiu vi estas?... demandis ŝi kun timo. – Vi venis de l’ montoj, kiel vojaĝantoj, kiuj petas panon kaj akvon... Sed vi parolas al mi, kiel plej grandaj sinjoroj... Kiu vi estas?... Via glavo – ŝi turnis sin al Ramzes – estas ornamita per smeraldoj, kaj sur la kolo vi havas ĉenon tian, kian ne posedas en sia trezorejo eĉ nia sinjoro, la grandanima Sezotris...

– Prefere respondu al mi, ĉu mi plaĉas al vi? – demandis insiste Ramzes, premante ŝiajn manojn kaj ame rigardante ŝiajn okulojn.

– Vi estas bela, kiel la anĝelo Gabrielo, sed mi timas vin, ĉar mi ne scias, kiu vi estas.

Subite post la montoj eksonis trumpeto.

– Oni vokas vin – ekkriis Tutmozis.

– Kaj se mi estus same granda sinjoro, kiel via Sezotris?... – demandis la princo.

– Tio estas ebla... – murmuretis Sara.

– Kaj se mi portus la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?...

– Vi povas esti eĉ tiel granda... Ie sur la monteto la trumpeto eksonis duan fojon.

– Ni iru, Ramzes! – insistis Tutmozis terurita.

– Kaj se mi estus... la kronprinco, ĉu vi venus, knabino, al mi?... – demandis la princo.

– Ho Jehovo!... – ekkriis Sara kaj falis sur la genuojn. Nun en diversaj punktoj la trumpetoj ludis alarman alvokon.

– Ni kuru!... – kriis malespere Tutmozis. – Ĉu vi ne aŭdas la alarmon?...

La kronprinco rapide demetis la ĉenon de sia kolo kaj surmetis ŝin al Sara.

– Donu ĝin al via patro – diris li – mi aĉetas vin de li. Adiaŭ... Li pasie kisis ŝian buŝon, kaj, ŝi ĉirkaŭpremis liajn piedojn. Li sin elŝiris, forkuris kelke da paŝoj, poste revenis kaj ree karesis per kisoj ŝian belan vizaĝon kaj ŝiajn korvajn harojn, kvazaŭ ne aŭdante la senpaciencajn alvokojn de la armeo.

– En la nomo de lia sankteco la faraono, mi alvokas vin, iru kun mi!... – ekkriis Tutmozis kaj kaptis la princon je la mano.

Ili ekkuris galope al la sono de la trumpetoj. Ramzes de tempo al tempo ŝanceliĝis kiel ebria kaj turnis la kapon. Fine ili komencis grimpi sur la kontraŭan monteton.

– Kaj ĉi tiu homo – pensis Tutmozis – volas batali kontraŭ la pastroj!...