Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO IV

La kronprinco kaj lia kunulo kuris preskaŭ kvaronon da horo sur la ŝtonega dorso de la monteto, de pli kaj pli proksime aŭdante la trumpetojn, kiuj pli kaj pli laŭte ludis la alarmon. Fine ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis ĉirkaŭpreni la tutan landon.

Maldekstre kuŝis la ŝoseo, post kiu oni vidis klare la urbon Pi-Bailos, la starantajn post ĝi regimentojn de la kronprinco kaj grandan polvan nebulon, kiu pendis super la malamiko, marŝanta de l’ oriento. Dekstre larĝe malfermis sian faŭkon la intermonto, sur kies mezo la greka regimento trenis la militajn maŝinojn. Ne malproksime de la ŝoseo ĉi tiu intermonto kunfluiĝis kun alia, pli larĝa, kiu iris de la fundo de l’ dezerto.

En tiu punkto estis io eksterordinara. La Grekoj kun la maŝinoj staris senmovaj ne malproksime de l’ punkto de l’ kuniĝo de la du intermontoj; kaj sur ĉi tiu punkto mem, inter la stabo de l’ kronprinco kaj la ŝoseo, staris kvar densaj vicoj de iu alia armeo, kvazaŭ kvar bariloj kun superstarantaj brilantaj lancoj.

Malgraŭ la tre kruta vojo, la princo galope kuris malsupren al sia taĉmento, ĝis la loko kie staris la milita ministro, ĉirkaŭita de oficiroj.

– Kio okazis?... – kriis li minace. – Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi?

– Ni estas fortranĉitaj – diris Herhor.

– Kiu?... per kiu?...

– Nia taĉmento, per tri regimentoj de Nitager, kiuj venis el la dezerto.

– Tie do, proksime de la ŝoseo, staras la malamiko?

– Staras la nevenkebla Nitager mem.

Ŝajnis, ke en tiu momento la kronprinco freneziĝis. Lia buŝo kurbiĝis, la okuloj eliris el la orbitoj. Li eltiris la glavon kaj kurante al la Grekoj li kriis per raŭka voĉo:

– Sekvu min kontraŭ tiuj, kiuj baris al ni la vojon.

– Vivu eterne, erpatre! – ekkriis Patroklo, ankaŭ eltirante la glavon. – Antaŭen, idoj de Aĥilo! – li turnis sin al la soldatoj. – Ni montru al la egiptaj bovinistoj, ke ne estas permesite haltigi nin!...

La trumpetoj ekludis al la atako. La kvar mallongaj, sed rektaj grekaj vicoj ekkuris antaŭen. Leviĝis polva nebulo kaj krioj por la honoro de Ramzes.

Post kelke da minutoj la Grekoj troviĝis antaŭ la egiptaj regimentoj kaj haltis ŝanceliĝante.

– Antaŭen!... – kriis la kronprinco, kurante kun la glavo en la mano.

La Grekoj mallevis la lancojn. En la kontraŭaj vicoj fariĝis movado, trakuris murmuro, kaj la lancoj ankaŭ malleviĝis...

– Kiuj vi estas, frenezuloj?... – eksonis potenca voĉo de la kontraŭa flanko.

– La kronprinco!... – respondis Patroklo.

Momento da silento.

– Malfermu la vicojn... – ripetis la sama potenca voĉo.

La regimentoj de la orienta armeo malrapide malfermiĝis, kiel peza duona pordego, kaj la greka taĉmento trapasis.

Tiam al la kronprinco proksimiĝis grizhara batalisto en orita armaĵo kaj kasko kaj malalte kliniĝinte, diris:

– Vi venkis, erpatre. Sole granda armeestro tiamaniere eliras el embaraso.

– Vi estas Nitager, la plej brava el la bravaj!... – ekkriis la princo.

En la sama momento venis al ili la milita ministro, kiu aŭdis la interparoladon kaj diris per maldolĉa tono:

– Kaj se la ĉefestro de via armeo estus same sendisciplina kiel la erpatre, kiel ni finus la manovrojn?

– Lasu la junan bataliston trankvila! – respondis Nitager. – Ĉu ne sufiĉas, ke li montris leonajn ungegojn, kiel konvenas al ido de faraonoj?...

Tutmozis, aŭdante kian direkton prenas la interparolado, sin turnis al Nitager:

– Kiamaniere vi estas ĉi tie, granda generalo, kiam viaj ĉefaj fortoj troviĝas antaŭ nia armeo?

– Mi sciis, kiel malzorge marŝas la taĉmento de Memfiso, dum la princo kolektas la regimentojn apud Pi-Bailos. Por ridi do mi volis kapti vin, junaj sinjoroj... Malfeliĉe por mi, mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn. Agu tiel ĉiam, Ramzes, kompreneble kontraŭ veraj malamikoj.

– Kaj se, kiel hodiaŭ, li renkontos fortojn, trifoje superantajn la liajn?... – demandis Herhor.

– Kuraĝa saĝo valoras pli multe, ol la forto – respondis la maljuna generalo. – La elefanto estas kvindekfoje pli forta ol la homo, tamen ĝi cedas al li aŭ pereas de lia mano.

Herhor aŭskultis atente.

Oni juĝis la manovrojn finitaj. La kronprinco akompanata de la ministro kaj de la kapitanoj forrajdis al la armeo apud Pi-Bailos, salutis la veteranojn de Nitager kaj adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri orienton kaj dezirante al ili sukceson.

Poste, ĉirkaŭita de granda sekvantaro li reiris sur la ŝoseo Memfison, meze de l’ popolamasoj de la lando Gosen, kiuj en festaj vestoj kaj kun verdaj branĉoj en la manoj salutis la venkinton.

Kiam la vojo turniĝis al la dezerto, la amaso maldensiĝis, kaj kiam ili venis al la loko, kie la stabo de l’ kronprinco pro la skaraboj eniris en la intermonton, neniu plu estis sur la ŝoseo.

Tiam Ramzes faris signon al Tutmozis kaj montrante al li la nudan monteton, murmuretis:

– Vi iros tien, al Sara...

– Mi komprenas.

– Kaj vi diros al ŝia patro, ke mi donas al li bienon apud Memfiso.

– Mi komprenas. Postmorgaŭ vi havos ŝin.

Post ĉi tiu interŝanĝo de opinioj, Tutmozis revenis al la armeo, marŝanta post la sekvantaro, kaj malaperis.

Preskaŭ kontraŭ la intermonto, en kiun matene enveturis la militaj maŝinoj, kelke da paŝoj de la ŝoseo kreskis ne granda, kvankam maljuna tamarindo. En ĉi tiu loko haltis la avangardo de la princa sekvantaro.

– Ĉu ni ree renkontos skarabojn? – demandis kun rido la kronprinco.

– Ni vidos – respondis Herhor.

Efektive ili ekvidis: sur la malforta arbo pendis nuda homo.

– Kion tio signifas? – demandis la princo ekscitita.

La adjutantoj kuris al la arbo kaj rekonis la maljunan kamparanon, kies kanalon la armeo ŝutplenigis.

– Prave li pendigis sin! – kriis inter la oficiroj Eunana. – Ĉu vi kredus, ke ĉi tiu mizera sklavo kuraĝis kapti lian ekscelencon, la ministron je la piedoj!...

Ramzes, aŭdinte tion, haltigis la ĉevalon. Li desaltis kaj proksimiĝis al la funebra arbo.

La kamparano pendis kun la kapo etendita antaŭen; lia buŝo estis larĝe malfermita, la manplatoj turnitaj al la rigardantoj, la okuloj teruritaj. Li havis aspekton de homo, kiu volas ion diri, sed al kiu ekmankis la voĉo.

– Malfeliĉa! – eksopiris la princo kun kompato.

Reveninte al la sekvantaro, li ordonis, ke oni rakontu al li la historion de la kamparano, kaj poste longe rajdis silenta. Antaŭ la okuloj li havis senĉese la bildon de la memmortiginto, kaj en lian koron penetris la sento, ke maljuste, terure maljuste oni agis kontraŭ la malestimata sklavo. Tiel maljuste, ke pri tio povis mediti eĉ li, la filo kaj heredonto de l’ faraonoj.

La varmego estis mortiga, la polvo sekigis la akvon kaj pikis la okulojn de l’ homoj, kaj bestoj. Oni haltigis la taĉmenton por mallonga ripozo, kaj dume Nitager daŭrigis la interparoladon kun la ministro.

– Miaj oficiroj – diris la maljuna generalo – ne rigardas sub la piedojn, sed antaŭen. Kaj eble tial neniam surprizis min malamiko.

– Via ekscelenco rememorigis al mi per viaj vortoj, ke mi devas pagi ŝuldojn – respondis Herhor kaj ordonis, ke kolektiĝu la oficiroj kaj soldatoj, kiuj estis apude.

– Kaj nun – diris la ministro – alvoku Eunanan.

La oficiro, kovrita de amuletoj, aperis tiel rapide, kvazaŭ li jam de longe estus atendinta la alvokon. Sur lia vizaĝo brilis ĝojo, malfacile haltigata de la humileco.

Herhor, ekvidinte antaŭ si Eunanan, komencis:

– Per la volo de lia sankteco post la fino de la manovroj la plej alta komando revenas en miajn manojn.

La ĉeestantoj klinis la kapojn.

– Antaŭ ĉio mi devas uzi ĉi tiun povon por la aferoj de l’ justeco. La oficiroj komencis rigardi unu alian.

Eunana – daŭrigis la ministro – mi scias, ke vi estis ĉiam unu el plej diligentaj oficiroj.

– La vero parolas per via buŝo, nobla sinjoro – respondis Eunana.

– Kiel palmo atendas roson, tiel mi la ordonojn de l’ estroj. Kaj se mi ne ricevas ilin, mi estas kiel orfo, vane serĉanta vojon en la dezerto. La oficiroj de Nitager, kovritaj de cikatroj, mire aŭskultis la fluan elokventecon de Eunana kaj pensis: “Ĉi tiu estos levita super aliajn.”

Eunana – parolis la ministro – vi estas ne nur diligenta, sed ankaŭ pia; ne nur pia, sed ankaŭ vigla, kiel ibiso ĉe la bordo de l’ rivero. La dioj verŝis sur vin ĉiujn favorojn: ili donis al vi serpentan prudenton kaj okulojn de vulturo.

– Pura vero fluas el la buŝo de via ekscelenco – intermetis Eunana.

– Se mi ne posedus mian penetrantan vidadon, mi ne estus rimarkinta la du sanktajn skarabojn...

– Jes – interrompis la ministro, – kaj vi ne estus savinta mian armeon de malpia ago. Por via servo, imitinda de ĉiu plej pia Egipto, mi donas al vi...

La ministro demetis de l’ fingro oran ringon.

– Mi donas al vi ĉi tiun ringon kun la nomo de l’ diino Mut, kies favoro kaj prudento akompanos vin ĝis la fino de via surtera migrado, se vi meritos ilin.

Lia ekscelenco etendis la ringon al Eunana, kaj la ĉeestantoj laŭte aklamis la gloron de l’ faraono kaj brue skuis la armilojn.

Ĉar la ministro restis senmova, Eunana ankaŭ ne foriris kaj atente rigardis liajn okulojn, kiel fidela hundo, kiu ricevinte el la mano de l’ mastro unu pecon, svingas la voston kaj atendas.

– Kaj nun – rekomencis la ministro – konfesu, Eunana, kial vi ne diris, kien foriris la kronprinco, kiam la armeo pene marŝis tra la intermonto?... Via ago estis malbona, ĉar ni devis trumpeti alarmon, kiam la malamiko estis proksime...

– Dioj estas miaj atestantoj, ke mi sciis nenion pri la nobla princo – respondis Eunana kun miro.

Herhor skuis la kapon.

– Ne eble estas, ke homo kiu, kiel vi, vidas sanktajn skarabojn en la sablo en interspaco de kelkdeko da paŝoj, ne rimarkis tiel grandan personon, kiel la kronprinco.

– Vere mi ne vidis! – sin senkulpigis Eunana, frapante sian bruston.

– Cetere neniu ordonis al mi observi la princon.

– Ĉu mi ne liberigis vin de la komando de l’ avangardo?... Ĉu mi donis al vi ian okupon? – demandis la ministro. – Vi estis tute libera, ĝuste kiel homo, destinita por observi gravajn aferojn. Kaj ĉu vi plenumis vian taskon?... Vere, por tia kulpo dum la milito vi devus morti... La malfeliĉa oficiro paliĝis.

– Sed mi havas por vi patran koron, Eunana – diris la altrangulo –, kaj memorante la grandan servon, kiun vi faris al la armeo rimarkinte la simbolojn de la sankta suno, la skarabojn, mi elektas por vi punon ne kiel severa ministro; sed kiel indulga pastro. Vi ricevos kvindek bastonbatojn.

– Via ekscelenco...

Eunana, vi sciis esti feliĉa, estu nun brava kaj akceptu ĉi tiun malgrandan admonon, kiel konvenas al oficiro de l’ armeo de lia sankteco.

Apenaŭ finis Herhor, jam la pli altrangaj oficiroj kuŝigis Eunanan en oportuna loko, apud la ŝoseo. Poste unu sidiĝis sur lia nuko, alia sur la femuroj kaj du aliaj kalkulis sur lia nuda korpo kvindek flekseblajn kanojn.

Li sentima batalisto ne ekĝemis, li eĉ kantis soldatan kanton, kaj post la ceremonio volis leviĝi sen helpo. Sed liaj doloraj piedoj rifuzis obei al li. Li falis, la vizaĝo en la sablo, kaj oni devis transporti lin Memfison en durada veturilo, sur kiu kuŝante kaj ridetante al la soldatoj, li meditis, ke ne tiel rapide ŝanĝiĝas la vento en Malsupra Egipto, kiel la fortuno de malfeliĉa oficiro.

Kiam post mallonga halto, la taĉmento de la kronprinco ekmarŝis antaŭen, Herhor sidiĝis sur ĉevalon kaj rajdante apud lia ekscelenco Nitager, parolis kun li pri la aziaj popoloj kaj precipe pri la vekiĝo de Asirianoj.

Tiam du servistoj de la ministro: la adjutanto portanta la ventumilon kaj la skribisto Pentuer ankaŭ komencis interparoladon.

– Kion vi pensas pri la aventuro de Eunana? – demandis la adjutanto.

– Kaj kion vi pensas pri la kamparano, kiu sin pendigis? – demandis la skribisto.

– Ŝajnas al mi, ke por la kamparano la hodiaŭa tago estas la plej bona, kaj la ŝnuro ĉirkaŭ la kolo la plej mola, kiun li renkontis dum sia vivo – respondis la adjutanto. Mi pensas ankaŭ, ke de nun Eunana tre zorge observos la kronprincon.

– Vi eraras – diris Pentuer. – Eunana neniam plu rimarkos skarabon, eĉ, tiel grandan kiel bovo. Koncerne la kamparanon, ĉu vi ne opinias, ke lia vivo estis tre malfeliĉa, tre malfeliĉa sur la sankta egipta tero?

– Vi ne konas la kamparanojn, jen kial vi tiel parolas...

– Kaj kiu konas ilin pli bone?... – respondis malgaje la skribisto. – Ĉu mi ne kreskis inter ili?... Ĉu mi ne vidis, kiel mia patro fosis kaj purigis kanalojn, semis, rikoltis kaj, antaŭ ĉio, – kiel li pagis la impostojn? Oh, vi ne scias, kia estas la sorto de l’ kamparano en Egipto!

– Sed mi scias – respondis la adjutanto – kia estas la sorto de l’ fremdulo. Mia praavo aŭ prapraavo estis unu el potenculoj inter Ĥiksoj, sed restis ĉi tie, ĉar li ekamis la teron. Kaj kion vi diros: ne nur oni forprenis de li la bienojn, sed ankoraŭ sur mi pezas la makulo de la deveno! Vi mem vidas, kion mi devas toleri de la aŭtoĥtonaj Egiptanoj, kvankam mi havas altan rangon. Kiel do min povas kortuŝi la sorto de l’ egipta kamparano, kiu vidante mian flavan vizaĝon, ne malofte murmuras sub la nazo: “Idolisto!... fremdulo!... La kamparano estas nek idolisto, nek fremdulo.”

– Li estas nur sklavo – intermetis la skribisto. – Sklavo, kiun oni edzigas, eksedzigas, batas, vendas, iafoje mortigas, kaj al kiu oni ĉiam ordonas labori, promesante favore, ke eĉ en la alia mondo li estos sklavo.

La adjutanto levis la ŝultrojn.

– Vi estas stranga, malgraŭ via saĝo! – diris li. – Vi ja vidas, ke ĉiu el ni okupas postenon – malaltan, malpli malaltan aŭ tre malaltan, sur kiu li devas labori. Ĉu vin ĉagrenas tio, ke vi ne estas faraono kaj ke via tombo ne estos piramido?... Vi tute ne pensas pri tio, ĉar vi komprenas, ke tia estas la ordo de l’ mondo. Ĉiu plenumas sian devon: la bovo plugas, la azeno portas la vojaĝantojn, mi ventumas lian ekscelencon, vi pensas kaj memoras por li kaj la kamparano kulturas la teron kaj pagas la impostojn. Ĉu ne estas do indiferente por ni, ke ia bovo naskiĝas Apiso, kiun oni honoras, kaj ia homo naskiĝas faraono aŭ nomarĥo?

– Oni detruis al tiu kamparano lian dekjaran laboron... – murmuretis Pentuer.

– Kaj ĉu vian laboron ne detruas la ministro?... – demandis la adjutanto. – Kiu scias, ke vi regas la ŝtaton, ne lia ekscelenco – Hehor?...

– Vi eraras – diris la skribisto – li efektive regas. Li havas la povon, la volon, mi nur la scion... Cetere, oni ne batas min, nek vin, kiel tiun kamparanon...

– Sed oni batis Eunanan, kaj ni ankaŭ povas ion ricevi. Oni do devas esti kuraĝa kaj ĝui la sorton, kiun oni destinis por la homo. Tiom pli, ke kiel vi scias, nia animo, la senmorta Ka, puriĝante iom post iom, suriras pli kaj pli altajn ŝtupojn kaj post miloj aŭ milionoj da jaroj perdiĝas, disfluiĝas kune kun la animoj de l’ faraonoj kaj sklavoj; eĉ kune kun la dioj en la sennoma, ĉiopova patro de la vivo.

– Vi parolas kiel pastro – respondis Pentuer maldolĉe. – Mi, ne vi, devus posedi tian serenecon!... Sed anstataŭe mi havas doloron en la animo, ĉar mi sentas la mizeron de milionoj da estaĵoj...

– Kiu devigas vin?

– Miaj okuloj kaj mia koro. Ĝi estas kiel valo inter montoj, kiu ne povas silenti, kiam ĝi aŭdas krion, kaj respondas per eĥo.

– Kaj mi diras al vi, Pentuer, ke vi pensas tro multe pri danĝeraj aferoj. Oni ne povas senpune paŝi sur la deklivoj de l’ orientaj montoj, ĉar ĉiuminute oni povas rulfali; nek vagi en la okcidenta dezerto, kie kuras malsataj leonoj kaj furiozas la ĥamsino.

Dume la brava Eunana, kuŝante en la veturilo, kiu nur duobligis liajn dolorojn, postulis manĝaĵon kaj trinkaĵon, por montri, kiel brava li estas. Kaj kiam li formanĝis sekan kukon frotitan per ajlo kaj eltrinkis acidan bieron el longforma vazo, li petis la veturigiston, ke li forpelu muŝojn de lia vundita korpo.

Kuŝante tiel sur sakoj kaj pakoj, en krakanta veturilo, la vizaĝo turnita al la tero, la malfeliĉa Eunana komencis per ĝemanta voĉo kanti la malfacilan sorton de malaltranga oficiro: “Kial vi diras, ke estas pli bone esti oficiro ol skribisto? Venu kaj rigardu miajn bluajn striojn kaj fenditan korpon kaj dume mi rakontos al vi la historion de l’ turmentata oficiro.”

“Mi estis ankoraŭ juna knabo, kiam oni alportis min en la soldatejon. Por la matenmanĝo mi ricevadis pugnon en la ventron tiel forte, ke tio naŭzis min, por la tagmanĝo pugnon en la okulon tiel, ke mia buŝo fendiĝis, kaj vespere mia kapo jam estis kovrita de vundoj kaj preskaŭ frakasita.”

“Venu, mi rakontos al vi, kiel mi vojaĝis Sirion. Mi devis porti la manĝaĵon kaj trinkaĵon sur miaj ŝultroj, ŝarĝita kiel azeno. Mia kolo rigidiĝis, kiel kolo de azeno, kaj la vertebroj krakis. Mi trinkis putran akvon kaj antaŭ la malamiko mi estis kvazaŭ kaptita birdo.”

“Mi revenis Egipton, sed tie mi estas kiel arbo, kiun mordas vermo. Pro plej malgranda bagatelo oni kuŝigas min sur la tero kaj batas kiel papiruson, tiel ke mi estas preskaŭ rompita de la bastonoj. Mi estas malsana kaj mi devas kuŝi, oni devas min veturigi, kaj dume mia servisto ŝtelas mian mantelon kaj forkuras...”

“Tial, ho skribisto, ŝanĝu vian opinion pri la feliĉo de l’ oficiro.”*

* Aŭtentika

Tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon.