Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO V

La taĉmento de l’ kronprinco proksimiĝis al Memfiso kaj dume la suno kliniĝis al la okcidento, kaj de la sennombraj kanaloj kaj de la malproksima maro leviĝis vento, saturita de malvarma malsekeco. La ŝoseo revenis al la fruktodonaj teroj, sur la kampoj kaj en la arbetaĵoj oni vidis seninterrompajn vicojn de laboristoj, kvankam sur la dezerton jam falis ruĝa brilo, kaj la montaj suproj flame brulis.

Subite Ramzes haltis kaj turnis posten la ĉevalon. Tuj ĉirkaŭis lin la sekvantaro, alrajdis la altrangaj oficiroj kaj malrapide, per egalaj paŝoj, proksimiĝis la marŝantaj regimentoj.

En la purpuraj radioj de la subiranta suno la princo similis dion; la soldatoj rigardis lin kun fiero kaj amo, la ĉefoj kun miro.

Li levis la manon, ĉiuj eksilentis, kaj li komencis paroli:

— Eminentaj ĉefoj, bravaj oficiroj, obeemaj soldatoj! Hodiaŭ la dioj konigis al mi la dolĉecon komandi tiajn homojn, kiel vi. La ĝojo plenigas mian princan koron. Kaj ĉar mia volo estas, ke vi, ĉefoj, oficiroj kaj soldatoj, dividu ĉiam mian feliĉon, mi do destinas: po unu draĥmo por ĉiu el la soldatoj, kiuj foriris orienton kaj por ĉiu el tiuj, kiuj revenas kun ni de la orienta limo. Krom tio po unu draĥmo al ĉiu el la grekaj soldatoj, kiuj hodiaŭ sub mia komando malfermis al ni la eliron el la intermonto kaj po unu draĥmo al la soldatoj de tiuj regimentoj de Nitager, kiuj volis bari al ni la vojon...

La soldatoj ekbolis.

— Saluton al vi, nia estro!... Saluton al vi, heredonto de l’ faraono (li vivu eterne!) — kriis la soldatoj, kaj plej laŭte la Grekoj.

La princo daŭrigis:

— Por la oficiroj kaj por lia ekscelenco Nitager mi destinas kvin talentojn. Fine por la ministro kaj la generaloj dek talentojn...

— Mi lasas mian parton por la armeo — respondis Herhor.

— Saluton al vi, kronprinco!... saluton al vi, ministro!... — kriis la oficiroj kaj soldatoj.

La ruĝa disko de la suno jam tuŝis la sablojn de la okcidenta dezerto. Ramzes adiaŭis la soldatojn kaj galope forrajdis Memfison, kaj lia ekscelenco Herhor, akompanata de ĝojaj krioj, sidiĝis en la portilon kaj ordonis ankaŭ preterpasi la marŝantajn taĉmentojn.

Kiam ili estis sufiĉe malproksime kaj la apartaj voĉoj kunfandiĝis en unu grandan murmuron, similan al bruo de l’ akvofalo, la ministro kliniĝinte al la skribisto Pentuer, diris:

— Ĉu vi memoras ĉion?

— Jes, via ekscelenco.

— Via memoro estas kiel la granito, sur kiu ni skribas la historion, kaj via saĝo kiel Nilo, kiu superverŝas kaj fruktigas — diris la ministro.

— Krom tio la dioj favoris vin per plej granda virto — per prudenta humileco...

La skribisto silentis.

— Vi do povas pli precize juĝi la agojn kaj la saĝon de la kronprinco, kiu vivu eterne!

Momenton la ministro ripozis. Ne estis lia kutimo paroli tiel multe.

— Diru do al mi, Pentuer, kaj notu tion: ĉu estas konvene, ke la kronprinco antaŭ la armeo proklamas sian volon?... Tiel agi povas nur la faraono, aŭ perfidulo, aŭ... senkonsidera junulo, kiu same facile faras maljustajn agojn kaj diras malpiajn vortojn...

La suno subiris, kaj post momento ekregis stelplena nokto. Super la sennombraj kanaloj de Malsupra Egipto komencis densiĝi arĝenta nebulo, kiun delikata vento alportis ĝis la dezerto, refreŝigis la lacajn soldatojn kaj saturis la kreskaĵojn, jam agoniantajn de l’ soifo.

— Aŭ diru al mi, Pentuer — daŭrigis la ministro — kaj esploru: kie la kronprinco trovos 20 talentojn por plenumi la promeson, kiun li faris tiel senpripense? Cetere, kie ajn li trovos la monon, ŝajnas al mi kaj kredeble ankaŭ al vi danĝera afero, ke la kronprinco faras donacojn al la armeo ĝuste en la tago, en kiu lia sankteco ne havas monon por pagi la soldon al la regimentoj de Nitager, revenantaj de l’ oriento. Mi ne demandas vin pri via opinio, ĉar mi konas ĝin, kiel vi konas miajn plej sekretajn pensojn. Mi petas nur, ke vi ekmemoru, kion vi vidis, por rakonti tion en la kolegio de l’ pastroj.

— Ĉu baldaŭ ĝi estos kunvokita? — demandis Pentuer.

— Oni ne havas ankoraŭ kaŭzon por tion fari. Mi provos antaŭe kvietigi la furiozantan boveton per la patra mano de lia sankteco... Mi tre bedaŭras la junan knabon, ĉar li havas grandajn kapablojn kaj energion de la suda vento. Sed se la uragano, anstataŭ forblovi la malamikojn de Egipto, komencos kuŝigi ĝian tritikon kaj eltiri ĝiajn palmojn!...

La ministro eksilentis, kaj lia sekvantaro dronis en la malluma aleo de arboj, kiu kondukas al Memfiso.

En la sama momento Ramzes atingis la palacon de l’ faraono.

Ĉi tiu konstruaĵo staris sur altaĵo ekster la urbo, en parko. Tie kreskis strangaj arboj: baobaboj de l’ Sudo, cedroj, pinoj kaj kverkoj de l’ Nordo. Dank’ al la arto de l’ ĝardenistoj ili vivis kelkdekon da jaroj kaj atingis grandan altecon.

Ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego, kiu havis altecon de trietaĝa domo. De ĉiu flanko de la pordego staris potenca konstruaĵo, kvazaŭ turo, de la formo de detranĉita piramido, kvardek paŝojn larĝa, kvin etaĝojn alta. Nokte tio similis du grandegajn tendojn el sabloŝtono. Ĉi tiuj strangaj konstruaĵoj havis en ĉiu etaĝo kvadratajn fenestrojn, kaj platajn tegmentojn. De la supro de unu piramido gardistoj observis la teron, de la alia — deĵoranta pastro rigardis la stelojn.

Dekstre kaj maldekstre de la turoj, nomataj pilonoj, sin etendis muroj aŭ pli ĝuste kelketaĝaj konstruaĵoj, kun mallarĝaj fenestroj kaj plata tegmento, sur kiu paŝis gardistoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la pordego sidis du statuoj, kies kapoj atingis la duan etaĝon; ĉe la piedoj de la monumentoj ankaŭ paŝis gardistoj.

Kiam la princo akompanata de kelke da kavaliroj proksimiĝis al la palaco, la gardisto, malgraŭ la mallumo, rekonis lin. Post momento elkuris el la pilono kortega oficisto, vestita per blanka jupo, malhela mantelo kaj peruko, simila per sia grandeco al kapuĉo.

— Ĉu la palaco jam estas fermita? — demandis la princo.

— Vi diris la veron, nobla sinjoro — respondis la oficisto. — Lia sankteco vestas la diojn por la dormo.

— Kaj poste kion li faros?

— Li bonvolos akcepti la militan ministron, Herhoron.

— Poste?

— Poste lia sankteco iom rigardos en la granda Salono baleton, kaj poste li banos sin kaj diros la vesperajn preĝojn.

— Oni ne ordonis akcepti min? — demandis la kronprinco.

— Morgaŭ post la milita konsilo.

— Kaj kion faras la reĝinoj?

— La unua reĝino preĝas en la ĉambro de sia mortinta filo, kaj via glora patrino akceptas fenician senditon, kiu alportis al ŝi donacojn de la virinoj de Tiro.

— Ĉu ankaŭ belajn knabinojn?

— Kelke, oni diras. Ĉiu portas sur si multekostajn objektojn por dek talentoj.

— Kiu vagas tie kun torĉoj? — diris la princo, montrante per la fingro la malsupron de l’ parko.

— Oni demetas de l’ arbo la fraton de via ekscelenco; li sidas tie de la tagmezo.

— Kaj li ne volas malsupreniri?

— Nun, li malsupreniros, ĉar la arlekeno de la unua reĝino venis al li kaj promesis konduki lin en la drinkejon, kie trinkas la paraŝitoj, kiuj malfermas la kadavrojn de l’ mortintoj.

— Ĉu vi jam aŭdis ion pri la hodiaŭaj manovroj?

— Oni diris en la ministrejo, ke la stabo estis fortranĉita de sia korpuso.

— Kion plu?

La oficisto ŝanceliĝis.

— Diru, kion vi aŭdis.

— Ni ankaŭ aŭdis, ke pro tio via ekscelenco ordonis doni al iu oficiro kvincent bastonbatojn, kaj pendigi la gvidiston.

— Ĉio estas mensogo! — interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj de l’ kronprinco.

— Ankaŭ la soldatoj diras, ke tio devas esti mensogo — respondis pli kuraĝe la oficisto.

La kronprinco turnis la ĉevalon kaj forrajdis al la malsupra parto de la parko, kie estis lia palaceto. Ĝustadire tio estis unuetaĝa kiosko el ligno. Ĝi havis la formon de grandega kubo kun du verandoj, unu supre, la alia malsupre, kiuj ĉirkaŭis la konstruaĵon apogitaj sur multenombraj kolonoj. Interne lumis torĉoj, oni do povis vidi, ke la muroj konsistas el tabuloj skulptitaj, kiel puntoj, kaj ke ili estas gardataj kontraŭ la vento per multkoloraj kovriloj. La tegmento de la domo estis plata, ĉirkaŭita per balustrado; sur la tegmento estis kelke da tendoj.

Kore salutita de la duonnudaj servistoj, el kiuj unuj kuris renkonte al li, aliaj sin ĵetis antaŭ li sur la vizaĝon, la kronprinco eniris en la domon. En la loĝejo de la surtera etaĝo li demetis la pulvoplenajn vestojn, sin banis en ŝtona banujo kaj ĵetis sur sin specon de granda litotuko, kiun li bukis sub la kolo, kaj sur la zono ĉirkaŭligis per ŝnuro. En la dua etaĝo li vespermanĝis: li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero. Poste li suriris la terason de la domo kaj kuŝiĝinte sur kanapo kovrita per leona felo, li ordonis al la servistoj foriri kaj sendi supren Tutmozison, tuj kiam li venos.

Ĉirkaŭ la noktomezo antaŭ la domo haltis portilo, el kiu eliris la adjutanto Tutmozis. Kiam li peze enpaŝis sur la terason oscedante, la princo salte leviĝis de l’ kanapo.

— Jen vi estas?... Kio do?... — ekkriis Ramzes.

— Vi ankoraŭ ne dormas?... — respondis Tutmozis. — Ho dioj, post tiom da tagoj de laciĝo!... Mi pensis, ke mi povos dormeti almenaŭ ĝis la leviĝo de l’ suno.

— Kaj Sara?

— Ŝi estos ĉi tie postmorgaŭ, aŭ vi ĉe ŝi en la bieno trans la rivero.

— Nur postmorgaŭ!...

— Nur?... Mi petas vin, Ramzes, satdormu. Tro multe da nigra sango kolektiĝis en via koro kaj tial via kapo flamas.

— Kaj ŝia patro?...

— Li ŝajnas homo prudenta kaj honesta. Lia nomo estas Gedeon. Kiam mi diris, ke vi volas preni lian filinon, li falis teren kaj komencis elŝiri al si la harojn. Kompreneble mi atendis, ĝis kvietiĝis la patra doloro, mi iom manĝis kaj trinkis kaj ni komencis trakti la aferon. La ploranta Gedeon unue ĵuris, ke li preferus vidi sian filinon kadavro, ol ies konkubino. Tiam mi diris, ke proksime de Memfiso sur la bordo de Nilo li ricevos bienon, kiu donas du talentojn da jara profito kaj ne pagas impostojn. Li ekindignis. Tiam mi anoncis, ke li povus ricevi krom tio ĉiujare unu talenton en oro kaj en arĝento. Li eksopiris kaj diris, ke lia filino dum tri jaroj lernis en Pi-Bailos. Mi aldonis ankoraŭ unu talenton. Nun Gedeon, ĉiam nekonsolebla, murmuretis, ke li perdas tre bonan oficon de intendanto ĉe sinjoro Sezotris. Mi diris, ke li ne bezonas forlasi ĉi tiun oficon kaj mi aldonis dek bovinojn el via bovinejo. Lia frunto iom sereniĝis, kaj li konfesis al mi tute konfidence, ke sur lian filinon turnis sian atenton granda sinjoro, Ĥaires, kiu portas ventumilon super la nomarĥo de Memfis. Mi promesis tiam aldoni al li junan bovon, malgrandan oran ĉenon kaj grandan braceleton. Tiamaniere Sara kostos al vi bienon kaj dek talentojn jare, kontante, kaj dek bovinojn, bovon, oran ĉenon kaj braceleton unufoje.

— Kion diris Sara? — demandis la princo.

— Dum la negocado ŝi promenis inter la arboj. Kaj kiam ni finis la aferon kaj trinkis bonan hebrean vinon por sukceso, ŝi diris al la patro... Ĉu vi scias kion? Ke se li ne estus doninta ŝin al vi, ŝi surirus ŝtonegon kaj saltus de ĝia supro. Nun mi esperas, ke vi dormos trankvile, — konkludis Tutmozis.

— Mi dubas — diris la kronprinco sin apogante sur la balustradon kaj rigardante la plej malplenan aleon de l’ parko. — Ĉu vi scias, ke ni renkontis sur nia vojo pendigitan kamparanon?...

— Oh!... tio estas pli malbona ol la skaraboj! — siblis Tutmozis.

— Li mem pendigis sin. pro ĉagreno, ke la armeo plenŝutis lian kanalon, kiun li fosis en la dezerto dum dek jaroj.

— Li jam dormas profunde. Eble do venis la tempo ankaŭ por ni...

— Maljuste, tre maljuste oni agis kontraŭ li, — oni devas trovi liajn infanojn, pagi por ilia liberigo kaj ludoni al ili pecon da tero.

— Sed oni devas fari tion tute sekrete — interrompis Tutmozis — ĉar alie ĉiuj kamparanoj komencos sin pendigi, kaj al ni, iliaj sinjoroj, neniu Feniciano pruntos eĉ kupran utenon.

— Ne ŝercu. Se vi estus vidinta la vizaĝon de la kamparano, vi ne povus ekdormi, same kiel mi.

Subite, de malsupre, inter la arbetoj, eksonis neforta, sed klara voĉo:

— Benu vin, Ramzes, la Dio sola kaj ĉiopova, kiu ne havas nomon en la homa lingvo, nek statuojn en la temploj!...

Ambaŭ junuloj mirigitaj sin klinis trans la balustradon.

— Kiu vi estas? — ekkriis la princo.

— Mi estas la premegata egipta popolo — malrapide kaj kviete respondis la voĉo.

Poste ĉio eksilentis. Neniu movo, neniu brueto de l’ folioj perfidis la ĉeeston de homa estaĵo en ĉi tiu loko.

Laŭ la ordono de la princo la servistoj elkuris kun torĉoj, oni ellasis la hundojn kaj traserĉis ĉiujn arbetaĵojn, ĉirkaŭantajn la domon de l’ kronprinco. Sed oni trovis neniun.

— Kiu tio povis esti?... — demandis la emociita princo la adjutanton.

— Eble la spirito de tiu ĉi kamparano?...

— La spirito?... — ripetis Tutmozis. — Mi neniam aŭdis parolantajn spiritojn, kvankam mi ofte staris garde ĉe la temploj kaj tomboj. Mi supozas, ke tiu, kiu parolis al ni, estas iu via amiko.

— Kial li kaŝus sin?

— Ĉu tio malutilas al vi?... — diris Tutmozis. — Ĉiu el ni havas centojn, eble milojn da kaŝitaj malamikoj. Danku do la diojn, ke vi havas almenaŭ unu nevideblan amikon.

— Mi ne ekdormos hodiaŭ — murmuretis la ekscitita princo.

— Lasu tion... Anstataŭ kuri sur la teraso, obeu mian konsilon kaj kuŝiĝu. Aŭskultu, la dormo estas serioza dio kaj ne konvenas al li persekuti tiujn, kiuj kuras kiel cervo. Kontraŭe, se vi kuŝiĝos sur komforta kanapo, la dormo kiu amas la komforton, sidiĝos apud vi kaj metos sur vin sian grandan mantelon, kiu kovras al la homoj ne nur la okulojn, sed ankaŭ la memoron.

Dirante tion Tutmozis sidigis la kronprincon sur la kanapo, poste alportis apogilon el eburo, kiu havis formon de nova luno, kaj kuŝiginte la filon de l’ faraono, li metis lian kapon sur la apogilo.

Poste li mallevis la lanajn tukojn de la tendo, li mem kuŝiĝis sur la planko, kaj post kelke da minutoj ili ambaŭ ekdormis.