Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO VII

Post kelke da tagoj Ramzes estis alvokita al sia plej respektinda patrino Nikotris, kiu estis la dua edzino de l’ faraono, sed nun la plej granda sinjorino en Egipto.

La dioj ne eraris, farante ŝin patrino de reĝo. Ŝi estis persono alta, sufiĉe dika kaj malgraŭ siaj kvardek jaroj, ankoraŭ bela. Precipe en la okuloj, vizaĝo kaj tuta aspekto ŝi havis tian majeston, ke eĉ kiam ŝi iris en simpla vesto de pastrino, ĉiuj klinis antaŭ ŝi la kapon.

La nobla sinjorino akceptis la filon en kabineto, ornamita per fajencaj kaheloj. Ŝi sidis sur inkrustita seĝo, sub palmo. Ĉe ŝiaj piedoj sur tabureto kuŝis malgranda hundo; ĉe la alia flanko genuis sklavino kun ventumilo. La reĝa edzino havis sur si muslinan mantelon, broditan per oro, kaj sur la peruko lotusforman ringon ornamitan per juveloj.

La princo profunde kliniĝis, la hundo ĉirkaŭflaris lin kaj ree kuŝiĝis. La reĝino delikate klinis la kapon kaj demandis:

– Kial vi petis aŭdiencon de mi?

– Jam antaŭ du tagoj, patrino...

– Mi scias, ke vi estis okupata. Sed hodiaŭ ni ambaŭ havas liberan tempon, kaj mi povas aŭskulti vin.

– Vi tiel parolas al mi, ke kvazaŭ vento de l’ dezerto blovas sur min, kaj mi ne havas plu kuraĝon prezenti al vi mian peton.

– Kredeble pri mono?

Ramzes konfuzita mallevis la kapon.

– Kiom vi bezonas?

Dekkvin talentojn...

– Ho dioj! – ekkriis la reĝino – antaŭ kelke da tagoj oni ja pagis al vi dek talentojn el la trezorejo. Promenu iom, mia knabino, en la ĝardeno – sin turnis la reĝino al la nigra sklavino, kaj kiam ili restis solaj, ŝi demandis la princon:

– Do via Hebreino estas tiel postulema? Ramzes ruĝiĝis, sed levis la kapon.

– Vi scias bone, patrino, ke ne – respondis li. – Sed mi promesis rekompencon al la armeo kaj... mi ne povas pagi!...

La reĝino rigardis lin kun trankvila fiero.

– Malbone estas – diris ŝi post momento – se la filo faras decidojn ne petante konsilon de l’ patrino. Memorante pri via aĝo, mi volis doni al vi fenician sklavinon, kiun sendis al mi Tiro, kun doto de dek talentoj.

Sed vi preferis la Hebreinon.

– Ŝi ekplaĉis al mi. Tiel bela ne ekzistas inter viaj servistinoj, patrino, eĉ inter la virinoj de lia sankteco.

– Sed ŝi estas Hebreino!...

– Ne antaŭjuĝu, patrino, mi petegas vin... Estas malvero, ke la Hebreoj manĝas porkaĵon kaj mortigas la katojn...

La reĝino ekridetis.

– Vi parolas kiel lernanto en la plej malalta pastra lernejo – respondis ŝi levante la ŝultrojn, – kaj vi forgesas pri tio, kion diris Ramzes Granda: “La flava popolo estas pli multenombra kaj riĉa ol ni; ni agu kontraŭ ĝi, sed singarde, por ke ĝi ne fariĝu ankoraŭ pli forta... Mi do ne pensas, ke knabino el tiu popolo estas konvena unua amatino de la kronprinco.”

– Ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino de mizera terluanto?... – ekkriis la princo. – Cetere, kie estas ĉi tiuj Hebreoj ĉe ni?... Antaŭ tri jarcentoj ili forlasis Egipton, kaj hodiaŭ ili formas ridindan ŝtaton, regatan de pastroj...

– Mi vidas – respondis la reĝino, – ke via amatino ne perdas tempon... Estu singarda, Ramzes!... Memoru, ke ilia estro, Messu, estas perfida pastro, kiun oni malbenas en niaj temploj ankoraŭ hodiaŭ... Memoru, ke Hebreoj forportis pli da trezoroj el Egipto, ol valoris la laboro de kelke da iliaj generacioj: ili forportis ne nur nian oron, sed ankaŭ la kredon je la Sola kaj niajn sanktajn leĝojn, kiujn ili hodiaŭ proklamas siaj. Fine sciu – aldonis ŝi kun forto – ke la filinoj de ĉi tiu popolo preferas morton ol la kuŝejon de fremdulo. Kaj se ili donas sin, eĉ al estroj de l’ malamikoj, ili faras tion sendube por akiri ilin por sia politiko, aŭ por mortigi ilin.

– Kredu al mi, patrino, ke ĉiujn ĉi informojn disportas la pastroj. Ili ne volas allasi al la malsupro de l’ trono homojn de alia kredo, kiuj povus servi la faraonon kontraŭ ili...

La monarĥino leviĝis de l’ seĝo kaj, krucinte la manojn sur la brusto, mire rigardis la filon.

– Estas do vero, kion oni diris al mi, ke vi estas malamiko de l’ pastroj! – diris ŝi – Vi, ilia plej amata lernanto?...

– Verŝajne mi havas ankoraŭ signojn de iliaj bastonoj sur mia dorso!... – respondis la princo.

– Sed via avo, mia patro, Amenhotep, estis ĉefepiskopo kaj havis grandan povon en la lando...

– Ĝuste tial, ke mia avo estis potenca, kaj ke mia patro ankaŭ estas tia, mi ne povas toleri la potencon de Herhor...

– Sur ĉi tiun postenon levis lin, via avo, la sankta Amenhotep.

– Kaj mi faligos lin.

La patrino levis la ŝultrojn.

– Kaj vi, – diris ŝi kun malĝojo, – vi volas komandi korpuson?... Vi estas trodorlotita knabino, ne viro kaj estro...

– Kiel?... – interrompis la kronprinco, apenaŭ haltigante eksplodon.

– Mi ne rekonas mian filon... Mi ne vidas en vi la estontan regnestron de Egipto!... La dinastio estos en via persono, kiel ŝipeto sen direktilo sur Nilo... Vi forpelos de la kortego la pastrojn, kaj kiu restos al vi?... Kiu estos via pupilo en la Supra kaj Malsupra lando, kiu en la eksterlando? Kaj la faraono ja devas vidi ĉion, sur kion falas la dia radio de Oziriso...

– La pastroj estos miaj servistoj, ne ministroj...

– Ili estas la plej fidelaj servistoj. Dank’ al iliaj preĝoj, via patro regas tridek tri jarojn kaj evitas militojn, kiuj povus esti pereigaj...

– Por la pastroj.

– Por la faraono, por la ŝtato – interrompis ŝi. – Ĉu vi konas la staton de nia trezoro, el kiu en unu sola tago vi prenas dek talentojn, kaj postulas ankoraŭ dek kvin?... Ĉu vi scias, ke sen la oferemo de l’ pastroj, kiuj por la ŝtato forprenas eĉ al dioj la verajn juvelojn kaj anstataŭas ilin per malveraj, ĉu vi scias, ke la reĝaj bienoj jam estus en la manoj de Fenicianoj?...

– Unu sukcesa milito superverŝos niajn kasojn, kiel Nilo niajn kampojn.

La monarĥino komencis ridi.

– Ne – diris ŝi – vi, Ramzes, estas ankoraŭ tia infano, ke oni ne povas riproĉi al vi viajn malpiajn vortojn. Mi petas vin, okupu vin per la grekaj regimentoj kaj kiel eble plej baldaŭ liberiĝu de la hebrea knabino, kaj la politikon lasu... al ni.

– Kial mi devas liberiĝi de Sara?

– Ĉar se vi havus de ŝi filon, komplikaĵoj povus okazi en la lando, kiu, sen tio, jam havas sufiĉe de embarasoj. Kontraŭ la pastroj – aldonis ŝi – vi povas koleri, se nur vi ne ofendos ilin publike. Ili scias, ke oni devas multon pardoni al la kronprinco, precipe, se li havas tiel uraganan ĥarakteron. Sed la tempo kvietigos ĉion por la gloro de la dinastio kaj por la utilo de la ŝtato.

La princo meditis. Subite li diris:

– Mi do ne povas kalkuli je la mono el la trezorejo?

– En neniu okazo. La granda skribisto jam hodiaŭ devus ĉesigi la pagojn, se mi ne estus doninta al li la kvardek talentojn, ricevitajn el Tiro.

– Kaj kion mi faros kun la armeo? – diris la princo, malpacience frotante la frunton.

– Forigu la Hebreinon kaj petu la pastrojn... Eble ili pruntos al vi.

– Neniam!... Mi preferas preni de Fenicianoj.

La reĝino balancis la kapon.

– Vi estas erpatre, faru kion vi volas... Sed mi avertas vin, ke vi devas doni grandan garantiaĵon; Feniciano, unufoje fariĝinte via kreditoro, ne ellasos vin plu. Ili estas pli ruzaj ol Hebreoj.

– Por pagi tian ŝuldon sufiĉos malgranda parto da miaj enspezoj.

– Ni vidos... Sincere, mi dezirus helpi vin, sed mi ne havas monon... – diris ŝi, kun malĝojo dismetante la manojn. – Agu do, kiel vi volas, sed memoru; ke Fenicianoj en niaj bienoj estas kiel sciuroj en la grenejoj: kiam unu englitos tra fendo, aliaj sekvos lin.

Ramzes ne rapidis foriri.

– Ĉu vi diros al mi ankoraŭ ion? – demandis la reĝino.

– Mi volus nur demandi... Mia koro divenas, ke vi, patrino, havas ian planon pri mi. Kian?

– Ne nun ankoraŭ... ne nun!... Nun vi estas libera, kiel ĉiu juna nobelulo en ĉi tiu lando, profitu do... Sed, Ramzes, venos tempo, kiam vi devos elekti edzinon, kies infanoj estos princoj de reĝa sango, kaj la filo – via posteulo. Pri tiuj tempoj mi pensas...

– Kaj?

– Nenio difinita ankoraŭ. En ĉiu okazo la politika saĝo diras al mi, ke via edzino devas esti filino de pastro...

– Eble de Herhor?... ekkriis la princo kun rido. – Kio mallaŭdinda estus en tio? Herhor baldaŭ fariĝos ĉefepiskopo en Teboj, kaj lia filino havas apenaŭ dek kvar jarojn.

– Kaj ŝi konsentus anstataŭi ĉe mi la Hebreinon?... – ironie demandis Ramzes.

– Vi devus peni, ke oni forgesu vian hodiaŭan kulpon.

– Mi kisas viajn piedojn, patrino, kaj mi foriras – diris Ramzes; premante sian kapon inter la manoj. – Mi aŭdis ĉi tie tiom da strangaj aferoj, ke mi komencas timi, ke Nilo ekfluos al la kataraktoj aŭ ke la piramidoj transiros en la orientan dezerton!

– Ne blasfemu, mia infano – murmuretis la reĝino, kun timo rigardante la filon. – En ĉi tiu lando oni vidis pli strangajn miraklojn.

– Ĉu ne tiujn – demandis la filo kun maldolĉa rideto, – ke la muroj de la reĝa palaco aŭskultis la sekretojn de siaj sinjoroj?

– Oni vidis morton de faraonoj post kelkmonata regado, kaj falojn de dinastioj, kiuj komandis naŭ popolojn!

– Ĉar ĉi tiuj faraonoj forgesis la glavon pro la bonodorfumo!... – respondis la princo.

Li kliniĝis kaj foriris.

Ju pli malproksimiĝis la paŝoj de l’ kronprinco en la grandega vestiblo, des pli aliiĝis la vizaĝo de la reĝino: la doloro kaj timo anstataŭis la majeston kaj larmoj ekbrilis en ŝiaj grandaj okuloj.

Ŝi alkuris al la statuo de l’ diino, ekgenuis kaj preparinte indian bonodorfumon, komencis paroli:

– Ho Izido, Izido, Izido! Trifoje mi elparolas vian nomon. Ho Izido, kiu naskas la serpentojn, krokodilojn kaj strutojn, trifoje estu glorata via nomo!... Ho Izido, kiu gardas la grajnojn de l’ greno kontraŭ la mortigaj ventoj, kaj la korpojn de niaj patroj kontraŭ la detruanta laboro de l’ tempo, ho Izido, ekkompatu kaj gardu mian filon!... Trifoje estu elparolata via nomo kaj ĉi tie... kaj tie... kaj tie... kaj hodiaŭ, kaj ĉiam, kaj en la jarcentoj de jarcentoj, tiel longe, kiel la temploj de niaj dioj rigardos siajn bildojn en la akvo de Nilo.

Tiel preĝante kaj ploregante, la monarĥino kliniĝis kaj tuŝis la plankon per la frunto. En la sama momento eksonis super ĝi mallaŭta murmureto:

– La voĉo de l’ justulo ĉiam estas aŭskultata.

La reĝino salte leviĝis kaj plena de mirego komencis ĉirkaŭrigardi. Sed en la ĉambro estis neniu. Nur de l’ muroj rigardis ŝin la pentritaj floroj, kaj de l’ altaro la statuo de l’ diino, plena de supertera trankvilo.