Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO IX

Sur la maldekstra bordo de Nilo, apud la norda antaŭurbo de Memfiso estis la bieno, kiun la kronprinco donis por loĝejo al Sara, filino de Hebreo Gedeono.

Tio estis peco da tero dudek-hektara, formanta malgrandan kvadraton, kiun de la supro de l’ domo oni povis ĉirkaŭpreni per la rigardo, kvazaŭ sur manplato. La kampoj de la bieno estis sur altaĵo kaj kuŝis sur kvar etaĝoj. Du plej malaltaj kaj plej vastaj, kiujn Nilo ĉiam subakvigis, estis destinitaj por kulturado de grenoj kaj legomoj. Sur la tria etaĝo, kiun iafoje ne atingis Nilo, kreskis palmoj, figujoj kaj aliaj fruktarboj. Sur la kvara, plej alta, estis ĝardeno de olivaj arboj, vinberujoj, nuksarboj kaj kaŝtanujoj, inter kiuj staris la domo.

Ĝi estis ligna, unuetaĝa, kiel kutime kun teraso, super kiu pendis tola tendo. Malsupre loĝis la nigra sklavo de Ramzes, supre Sara kun sia parencino kaj servantino Tafet. La domo estis ĉirkaŭita de muro el palaj brikoj, ekster kiu ne malproksime estis la konstruaĵoj por la brutoj, terkulturistoj kaj gardistoj.

La ĉambroj de Sara ne estis grandaj, sed tre elegantaj. Sur la planko kuŝis tapiŝoj, ĉe la pordoj kaj fenestroj pendis kurtenoj kun multkoloraj strioj. Estis tie skulptitaj litoj kaj seĝoj, inkrustitaj kestoj por vestoj, tripiedaj kaj unupiedaj tabloj, sur kiuj staris vazoj kun floroj, altaj kruĉoj por vino, skatoletoj kun boteletoj de parfumoj, oraj kaj arĝentaj pokaloj kaj glasetoj, fajencaj supujoj kaj pladoj, bronzaj lanternoj. Ĉiu plej malgranda objekto kaj vazo estis ornamita per skulptaĵo aŭ kolora desegnaĵo, ĉiu vesto – per brodaĵoj kaj franĝoj.

Jam dek tagojn Sara loĝis en ĉi tiu rifuĝejo, de honto kaj timo kaŝante sin tiel de ĉiuj, ke preskaŭ neniu el la servistoj vidis ŝin. En sia buduaro ŝi kudris, teksis tolon sur malgranda stablo, aŭ plektis por Ramzes kronojn el freŝaj floroj. Iafoje ŝi englitis sur la terason kaj singarde disiginte la tolojn de la tendo, elrigardis al Nilo, plena de ŝipetoj, kies remistoj gaje kantis. Aŭ levinte la okulojn rigardis kun timo la grizajn pilonojn de la faraona kastelo, kiu malgaje kaj silente reĝis sur la alia bordo de l’ rivero. Tiam ŝi ree forkuris al siaj laboroj kaj alvokis Tafeton.

– Sidu ĉi tie, patrino – diris ŝi. – Kion vi faras tie malsupre?...

– La ĝardenisto alportis fruktojn, kaj el la urbo oni alsendis panon, vinon kaj birdojn; mi devis preni tion.

– Sidu tie ĉi kaj parolu, ĉar timo ĉirkaŭas min.

– Vi estas malsaĝa infano! – respondis Tafet ridante. – Ankaŭ min en la unua tago rigardis timo el ĉiu angulo; sed kiam mi eliris ekster la muron, ĉio ĉesis. Kiun mi devas timi ĉi tie, kie ĉiuj falas antaŭ mi sur la genuojn? Antaŭ vi ili sendube stariĝus sur la kapo! Iru en la ĝardenon, ĝi estas bela kiel paradizo. Iru sur la kampon, kie oni rikoltas la tritikon... Sidiĝu en la skulptitan ŝipeton, kies remistoj sekiĝas de sopiro vidi vin kaj veturigi sur Nilo.

– Mi timas...

– Kion?

– Ĉu mi scias?... Dum mi kudras, mi pensas, ke mi estas en nia valo kaj ke tuj venos la patro. Sed kiam la vento forpuŝas de l’ fenestro la kurtenon, kaj kiam mi rigardas de supre ĉi tiun grandan... grandan landon, ŝajnas al mi... ĉu vi scias kio?... ke vulturo kaptis min kaj forportis en sian neston sur ŝtonego, de kiu oni ne povas malsupreniri.

– Ah, vi... vi!... Se vi scius, kian banujon sendis la princo hodiaŭ, kupran banujon!... Kaj kian tripiedon por la fajrujo, kiajn potojn kaj turnrostilojn!... Kaj se vi scius, ke mi hodiaŭ sidigis kovi du kokinojn, kaj ke baldaŭ ni havos kokidetojn...

Post la subiro de l’ suno, kiam neniu povis ŝin vidi, Sara estis pli kuraĝa. Tiam ŝi, eliradis sur la terason kaj rigardis la riveron. Kaj kiam malproksime aperis la ŝipeto, lumigata per torĉoj, kiuj skulptis sur la nigra akvo sangajn kaj fajrajn striojn, Sara per ambaŭ manoj premis sian malfeliĉan koron, kiu tremis, kiel kaptita birdo. Tie, veturis al ŝi Ramzes, kaj ŝi ne povus diri, kio okazas en ŝi: ĉu ĝojo, ke proksimiĝas la bela junulo, kiun ŝi ekkonis en la valo, aŭ timo, ke ŝi ree vidos la estron kaj sinjoron, kiu timigas ŝin?

Foje, en antaŭtago de sabato ŝia patro venis en la bienon, la unuan fojon de l’ tago, en kiu ŝi ekloĝis tie. Sara kun larmoj sin ĵetis al li; ŝi mem lavis al li la piedojn kaj parfumis liajn harojn, kovrante lin per kisoj. Gedeono estis homo jam griziĝanta, kun severaj trajtoj. Li portis ĉemizon longan ĝis maleoloj, kies rando estis kolore brodita, kaj sur ĝi flavan jakon sen manikoj, specon de kovrilo sur la dorso kaj brusto. La kapon kovris malgranda ĉapo mallarĝiĝanta supren.

– Vi estas?... vi estas!... – kriis Sara kaj rekomencis kisi liajn manojn kaj kapon,

– Mi mem miras, ke mi estas ĉi tie! – respondis malĝoje Gedeono. – Mi iris al la ĝardeno kiel ŝtelisto; sur la tuta vojo de Memfiso ŝajnis al mi, ke ĉiuj Egiptanoj min montras per la fingroj kaj ke ĉiu Hebreo kraĉas...

– Vi ja, patro, mem donis min al la princo?... – murmuretis Sara.

– Mi donis, ĉar kion mi povis fari? Cetere nur ŝajnas al mi, ke oni min montras kaj kraĉas sur min. El la Egiptanoj, kiu min konas, salutas min des pli profunde, ju pli alta li estas. Dum la tempo, kiam vi estas ĉi tie, nia sinjoro Ĥaires donacis al mi barelon da plej bona vino, kaj lia ekscelenco la nomarĥo mem sendis al mi sian konfidaton kun demando: ĉu vi estas sana kaj ĉu mi ne konsentus esti lia intendanto?

– Kaj Hebreoj?... – demandis Sara.

– Kio, Hebreoj!... Ili ja scias, ke mi ne cedis propravole. Kaj ĉiu dezirus, ke oni tiel superfortu lin. Juĝu nin ĉiujn Dio. Prefere diru, kiel vi fartas?

– Sur la seno de Abrahamo ŝi ne fartos pli bone – interrompis Tafet.

– La tutan tagon oni alportas al ni fruktojn, vinon, panon kaj viandon, ĉion kion oni povas deziri. Kaj kian banujon ni havas! tutan el kupro. Kaj kian ilaron en ia kuirejo!...

– Antaŭ tri tagoj – interrompis Sara – estis ĉe mi la Feniciano Dagon. Mi ne volis lin vidi, sed li tiel insistis...

– Li donis al mi oran ringon – intermetis Tafet.

– Li diris al mi – daŭrigis Sara, – ke li estas terluanto de mia sinjoro; li donacis al mi du braceletojn por la kruroj, perlajn orelringojn kaj skatoleton kun parfumoj de Punt.

– Por kio li ĉion ĉi donacis al vi? – demandis la patro.

– Por nenio. Li nur petis, ke mi pensu favore pri li kaj iafoje diru al mia sinjoro, ke Dagon estas la plej fidela lia servisto.

– Vi tre rapide kolektos tutan keston da braceletoj kaj orelringoj – respondis Gedeono kun rideto. – Ah! – aldonis li post momento – kolektu plej baldaŭ grandan riĉaĵon kaj ni forkuru en nian landon, ĉar ĉi tie ĉiam atendas nin malfeliĉo! Malfeliĉo, kiam estas malbone, kaj ankoraŭ pli granda malfeliĉo, kiam ni prosperas.

– Kaj kion dirus mia sinjoro? – demandis Sara malĝoje. La patro skuis la kapon.

– Antaŭ kiam pasos unu jaro, via sinjoro forlasos vin, kaj la aliaj lin helpos. Se vi estus Egiptanino, li prenus vin en sian domon, sed Hebreinon...

– Li forlasos min?... – ripetis Sara kun ĝemo.

– Por kio sin ĉagreni per la estontaj tagoj, kiuj estas en la manoj de Dio! Mi venis por pasigi ĉe vi la sabaton.

– Kaj mi havas bonegajn fiŝojn, viandon, kukojn kaj kuŝeran vinon, – vive intermetis Tafet. – Mi ankaŭ aĉetis en Memfiso sepobrakan kandelingon kaj vaksajn kandelojn... La vespermanĝo estos pli bona ol ĉe la sinjoro Ĥaires mem.

Gedeono eliris kun la filino sur la terason; kiam ili restis solaj, li diris:

Tafet rakontis al mi, ke vi ĉiam restas hejme. Kial? Oni devas eliradi almenaŭ en la ĝardenon.

Sara ektremis.

– Mi timas – murmuretis ŝi.

– Kial vi timus vian propran ĝardenon?... Vi ja estas ĉi tie sinjorino, granda sinjorino...

– Foje mi eliris tage en la ĝardenon... Ekvidis min iaj homoj kaj komencis paroli unu al la alia: “Rigardu, jen estas la Hebreino de la kronprinco, ŝi estas la kaŭzo de la malfruo de la leviĝo de Nilo!...”

– Ili estas malsaĝaj – interrompis GedeonGedeono. – Ĉu ne pli ol unu fojon Nilo malfruis tutan semajnon? Dume vi promenadu vespere.

Sara tremis pli kaj pli forte.

– Mi ne volas... mi ne volas... – ekkriis ŝi. – Alian fojon mi iris vespere tien inter la olivarbojn. Subite de flanka vojeto elglitis, kvazaŭ ombroj, du virinoj... Timigite mi volis forkuri... Tiam unu el ili, pli juna kaj pli malalta, kaptis min je la mano, dirante: “Ne forkuru, ni volas vin vidi de proksime. Kaj la alia, pli maljuna kaj pli alta stariĝis kelke da paŝoj antaŭ mi kaj ekrigardis miajn okulojn... Ah, patro, mi pensis, ke mi fariĝos ŝtono... Kia virino... kia rigardo!...”

– Kiu tio povis esti? – demandis Gedeono.

– La pli aĝa havis aspekton de pastrino.

– Kaj ŝi nenion diris al vi?

– Nenion. Nur kiam forirante ili malaperis post la arboj, mi aŭdis la voĉon de la pli aĝa kredeble, kiu diris la vortojn: “Vere, ŝi estas bela...”

Gedeono ekmeditis.

– Eble tio estis – diris li – grandaj sinjorinoj de la kortego?

La suno estis subiranta, kaj sur ambaŭ bordoj de Nilo kolektiĝis densaj amasoj da homoj, malpacience atendantaj la signalon pri la leviĝo de la rivero, kiu efektive malfruis. Jam de du tagoj la vento blovis de l’ maro kaj la rivero verdiĝis; jam la suno preterpasis la stelon Sotis, sed en la pastra puto en Memfiso la akvo ne leviĝis eĉ unu fingron. La popolo estis maltrankvila, tiom pli ke en Supra Egipto laŭ la signaloj la leviĝo estis regula, eĉ espereble bonega.

– Kio do malfruigas ĝin apud Memfiso? – demandis la ĉagrenitaj terkulturistoj, sopire atendante la signalon.

Kiam sur la ĉielo aperis la steloj, Tafet en la manĝoĉambro kovris la tablon per blanka tuko, starigis la kandelingon kun sep eklumigitaj kandeloj, alŝovis tri seĝojn kaj anoncis, ke tuj ŝi alportos la sabatan vespermanĝon.

Tiam Gedeono kovris sian kapon kaj, etendinte la manojn super la tablo, parolis direktante la okulojn al la ĉielo:

– Dio de Abrahamo, Izaako kaj Jakobo, vi kiu elkondukis nian popolon de la tero de Egipto, kiu donis patrujon al la sklavoj kaj ekzilitoj, kiu faris eternan ligon kun la filoj de Judo... Dio Jehovo, Dio Adonai, permesu al ni manĝi sen peko la fruktojn de la malamika tero, eltiru nin el la malĝojo kaj timo, en kiu ni dronas, kaj reportu nin al la bordoj de Jordano, kiun ni forlasis por via gloro...

En la sama momento trans la muro eksonis voĉo:

– Lia ekscelenco Tutmozis, la plej fidela servisto de lia sankteco kaj de l’ kronprinco...

– Li vivu eterne!... – diris kelke da voĉoj en la ĝardeno.

– Lia ekscelenco – daŭrigis la unua voĉo – sendas saluton al la plej bela rozo de Libano!

Kiam li eksilentis, eksonis harpo kaj fluto.

– Jen muziko! – kriis Tafet, klakbatante la manojn. – Ni festos la sabaton kun akompano de l’ muziko.

Sara kaj ŝia patro, en la komenco teruritaj, ridis kaj sidiĝis ĉe la tablo.

– Ili ludu – diris Gedeono – ilia muziko ne malbonigos al ni la apetiton.

La fluto kaj harpo finludis strofon, poste tenora voĉo ekkantis:

“Vi estas pli bela ol ĉiuj knabinoj, kiuj sin rigardas en la akvoj de Nilo. Viaj haroj estas pli nigraj ol la plumoj de l’ korvo, viaj okuloj rigardas pli kviete ol la okuloj de la cervino, kiu sopiras al sia cervo. Vi estas kvazaŭ alta palmo, kaj la lotuso envias vian gracion. Viaj brustoj estas kiel vinberaroj, kies suko ebriigas la reĝojn.”

Ree eksonis la fluto kaj harpo kaj post ili la kanto:

“Venu kaj ripozu en la ĝardeno. La servistoj, kiuj apartenas al vi, alportos vazojn kaj diversspecan bieron. Venu, ni sanktigos la hodiaŭan nokton kaj la aŭroron, kiu ĝin sekvos. En mia ombro, en la ombro de l’ figarbo, kiu naskas dolĉajn fruktojn, via amato ripozos ĉe via flanko; vi ebriigos lin kaj obeos al liaj deziroj...”

La fluto kaj harpo, poste ree la kanto:

“Mi estas silentema, neniam mi diras, kion mi vidas, kaj mi ne malbonigas la dolĉecon de miaj fruktoj per vana babilado...”*

* Aŭtentika