Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO X

Kiam en la sekvinta tago Ramzes venis viziti sian filon, li trovis Saran dronantan en larmoj. Li demandis pri la kaŭzo. En la komenco ŝi respondis, ke nenio estas al ŝi, poste ke ŝi estas malĝoja, fine ŝi falis al la piedoj de Ramzes kun granda ploro.

— Sinjoro... sinjoro mia!... — murmuretis ŝi. — Mi scias, ke vi ne amas min plu, sed almenaŭ evitu la danĝeron...

— Kiu diris al vi, ke mi ne amas vin plu? — demandis la princo kun miro.

— Vi ja havas tri novajn virinojn en via domo... fraŭlinojn de alta deveno...

— Jen kio...

— Kaj vi kuras en danĝeron por kvara, por perfida Fenicianino...

La princo konfuziĝis. De kie Sara povis ekscii pri Kama kaj diveni, ke ŝi estas perfida?...

— Kiel la polvo englitas en keston, tiel malnoblaj novaĵoj penetras, en plej trankvilajn domojn — diris Ramzes. — Kiu parolis al vi pri la Fenicianino?...

— Malbona antaŭdiro kaj mia koro.

— Ekzistas do eĉ antaŭdiroj?...

— Teruraj! Iu maljuna pastrino eksciis, oni diras, el kristala globo, ke ni ĉiuj pereos dank’ al Fenicianoj, almenaŭ mi kaj... mia filo!... — eksplodis Sara.

— Kaj vi, kiu kredas la Solan, Jehovon, vi timas la babiladon de iu malsaĝa maljunulino, eble intrigantino?... Kie estas via granda Dio?...

— Mia Dio estos nur mia, kaj tiuj estas viaj, mi do devas respekti ilin.

— La maljunulino do parolis al vi pri Fenicianoj? — demandis Ramzes.

— Ŝi antaŭdiris al mi jam antaŭe, ankoraŭ apud Memfiso, ke mi devas min gardi de Fenicianino — respondis Sara. — Sed nur ĉi tie ĉiuj parolas pri iu fenicia pastrino. Ĉu mi scias, eble nur deliras mia kapo, plena de ĉagreno. Oni eĉ diris, ke se ne influus ŝiaj sorĉoj, vi ne estus saltinta tiam, sinjoro, en la arenon... Ah, se la bovo vin mortigus!... Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi pensas pri la malfeliĉo, kiu povis vin trafi, mia koro glaciiĝas...

— Ridu tion, Sara — interrompis gaje la princo. — Kiun mi levas ĝis mi, staras tiel alte, ke neniu timo devas lin atingi... Tiom malpli malsaĝaj novaĵoj.

— Kaj la malfeliĉo? Ĉu ekzistas sufiĉe alta monto, kien ne atingus ĝia sago?...

— La patrineco lacigis vin, Sara — diris la princo — kaj la varmego konfuzas viajn pensojn, jen kial vi malĝojas sen kaŭzo. Estu trankvila kaj gardu mian filon. La homo — diris li medite — kiu ajn li estas: Feniciano aŭ Greko, povas malutili al estaĵoj, similaj al li, sed ne al ni, kiuj estas la dioj de ĉi tiu mondo.

— Kion vi diris pri Greko?... Kia Greko?... — demandis maltrankvile Sara.

— Mi diris: Greko?... Mi scias nenion pri tio. Eble tia vorto elglitis el mia buŝo, aŭ eble vi malbone aŭdis.

Li kisis Saran kaj sian filon kaj adiaŭis ilin. Sed li ne forpelis la maltrankvilon.

“Fine oni devas diri al si, ke en Egipto neniu sekreto povas resti kaŝita. Min spionas la pastroj kaj miaj korteganoj eĉ tiam, kiam ili estas ebriaj aŭ nur ŝajnigas, kaj Kaman gardas la serpentaj pupiloj de Fenicianoj. Se ili ankoraŭ ne kaŝis ŝin de mi, kredeble ili ne multe zorgas pri ŝia virto. Cetere kontraŭ kiu?... Kontraŭ mi, al kiu ili mem malkovris la trompojn de sia templo!... Kama apartenos al mi... Ili tro bezonas min... Ili ne volos altiri sur sin mian koleron...”

Post kelke da tagoj venis al la princo la sankta pastro Mentezufis, la helpanto de la nobla Herhor en la milita ministrejo. Ramzes, rigardante la palan vizaĝon kaj mallevitajn okulojn de l’ profeto, divenis, ke ankaŭ li jam scias pri la Fenicianino. Eble eĉ de sia pastra vidpunkto li volos riproĉi lin. Sed Mentezufis ĉi tiun fojon ne tuŝis la korajn aferojn de la princo.

Kun oficiala mieno salutinte la princon, la profeto sidiĝis sur la montrita al li loko kaj diris:

— El la memfisa palaco de la sinjoro de l’ eterneco oni sciigis al mi, ke en la lasta tempo venis Pi-Baston la granda ĥaldea pastro Istubar, la kortega astrologo kaj konsilisto de la nobla reĝo Assar.

La princo volis suflori al Mentezufis la celon de la vojaĝo de Istubar, sed li mordis la lipojn kaj silentis.

— La glora Istubar — daŭrigis la pastro — kunportis dokumentojn, laŭ kiuj Sargon, la boparenco kaj satrapo de la reĝo Assar, estas nomita ambasadoro kaj rajtigito de ĉi tiu potenca monarĥo...

Ramzes apenaŭ sukcesis haltigi ridan eksplodon. La seriozeco, kun kiu Mentezufis bonvolis malkovri parton de la sekretoj, jam de longe konataj de la princo, plenigis lin per gajeco kaj malestimo.

“Do ĉi tiu prestidigitatoro — pensis la kronprinco — eĉ ne antaŭsentas en sia animo, ke mi konas ĉiujn iliajn friponaĵojn?...”

— La nobla Sargon kaj la respektinda Istubar — daŭrigis Mentezufis — iros Memfison por kisi la piedojn de lia sankteco. Sed antaŭe via ekscelenco, kiel la vic-reĝo, bonvolos favore akcepti la altrangulojn kaj ilian sekvantaron.

— Tre volonte — respondis la princo — kaj profitante la okazon, mi demandos ilin: kiam Asirio pagos al ni la malnovajn tributojn?

— Via ekscelenco farus tion? — demandis la pastro, rigardante liajn okulojn.

— Antaŭ ĉio tion!... Nia trezorejo bezonas tributojn!... Mentezufis subite leviĝis de la seĝo kaj per solena kvankam mallaŭta voĉo diris:

— Anstataŭanto de nia sinjoro kaj de l’ disdonanto de la vivo, en la nomo de lia sankteco mi malpermesas al vi paroli kun iu ajn pri la tributoj, kaj precipe kun Sargon, Istubar aŭ iu ajn de ilia sekvantaro.

— Pastro — diris li, ankaŭ leviĝante — per kia rajto vi parolas al mi per la tono de superulo?...

Mentezufis disigis la vestojn kaj demetis de l’ kolo ĉeneton, sur kiu estis unu el la ringoj de l’ faraono.

La vic-reĝo atente ĝin rigardis, pie kisis kaj redoninte al la pastro respondis:

— Mi plenumos la ordonojn de lia sankteco, mia patro kaj sinjoro.

Ambaŭ ree sidiĝis, kaj la princo demandis la pastron:

— Ĉu via ekscelenco ne povus klarigi al mi: kial Asirio ne devas pagi al ni la tributojn, kiuj per unu fojo eltirus la trezorejon el la embaraso?

— Ĉar ni ne havas fortojn por devigi Asirion pagi al ni la tributojn — respondis malvarme Mentezufis. — Ni havas cent dudek mil soldatojn, kaj Asirio preskaŭ tricent mil. Mi diras tion al via ekscelenco tute konfidencie, kiel al alta ŝtata oficisto.

— Mi komprenas. Sed kial la milita ministrejo, en kiu vi servas, malgrandigis nian bataleman armeon je sesdek mil homoj?

— Por pligrandigi je dek du mil talentoj la enspezojn de lia sankteco — diris la pastro.

— Bone! Diru al mi, via ekscelenco, — daŭrigis la princo — por kia celo Sargon veturas al la piedoj de l’ faraono?

— Mi ne scias.

— Sed kial mi ne devas scii, mi, la kronprinco.

— Ĉar ekzistas ŝtataj sekretoj, kiujn konas apenaŭ kelke da ŝtataj ĉefoj.

— Kaj kiujn povus ne koni eĉ mia plej respektinda patro?...

— Certe — respondis Mentezufis — ekzistas aferoj, pri kiuj povus ne scii eĉ lia sankteco, se li ne posedus la plej altajn pastrajn benojn.

— Stranga afero! — diris la princo post pripenso. — Egipto apartenas al la faraono, tamen povas okazi en la ŝtato aferoj, nekonataj al la faraono?... Klarigu tion al mi, via ekscelenco.

— Egipto estas antaŭ ĉio, kaj eĉ sole kaj ekskluzive la propraĵo de Amon — diris la pastro. — Estas do necese, ke nur tiuj konu la plej altajn sekretojn, al kiuj Amon malkovras siajn planojn kaj volon.

La princo aŭskultante havis la saman impreson, kvazaŭ oni turnus lin sur lito, plena de ponardoj kaj sub kiu oni krom tio bruligus fajron.

Mentezufis volis leviĝi, la princo haltigis lin.

— Ankoraŭ unu vorton! — diris li dolĉe. — Se Egipto estas tiel malforta, ke oni ne povas eĉ paroli pri la asiriaj tributoj...

Li malfacile spiris.

— Se ĝi estas tiel mizera — daŭrigis li — kian garantion ni havas, ke Asirianoj ne atakos nin?

— De tio oni povas sin antaŭgardi per traktatoj — respondis la pastro.

— Ne ekzistas traktatoj por la malfortaj! — diris la kronprinco, svingante la manon. — Ne ŝirmos la limojn arĝentaj tabuloj, kovritaj per traktatoj, se post ili ne stariĝos lancoj kaj glavoj!...

— Kaj kiu diris al via ekscelenco, ke ĉe ni ili ne stariĝos tie?

— Vi mem. Cent dudek mil homoj devas cedi antaŭ tricent mil. Kaj se Asirianoj unu fojon venus en nian landon, en Egipto restus nur dezerto.

— Se ili venus al ni, iliaj ostoj neniam revidus ilian teron!... Ni armigus la tutan nobelularon, laboristajn regimentojn, eĉ krimulojn en la minejoj... Ni elprenus la trezorojn el ĉiuj temploj... Asirio renkontus kvincent mil egiptajn batalistojn...

Ramzes estis ravita de la patriota eksplodo de l’ pastro. Li kaptis lian manon kaj diris:

— Do se ni povas havi tian armeon, kial ni ne atakas Babilonon?... Ĉu la granda batalisto Nitager ne petegas nin pri tio jam de kelke da jaroj?... Ĉu lian sanktecon ne maltrankviligas la bolado de Asirio?... Kiam ni permesos al ili kolekti la fortojn, la batalo estos pli malfacila, sed se ni komencos mem...

La pastro interrompis lin.

— Ĉu vi scias, princo — diris li — kio estas milito, al kiu oni devas iri tra dezerto? Kiu povas garantii, ke antaŭ kiam ni atingos Eŭfraton, ne pereos duono de niaj soldatoj kaj portistoj?

— Unu sola batalo kompensus tion al ni — intermetis Ramzes.

— Batalo!... — ripetis la pastro. — Kaj ĉu vi scias, princo, kio estas batalo?...

— Ŝajnas al mi! — respondis fiere la princo, frapante sian glavon. Mentezufis levis la ŝultrojn.

— Mi diras al vi, sinjoro, ke vi ne scias, kio estas batalo. Vi eĉ havas pri ĝi tute malveran opinion, devenantan de la manovroj, en kiuj vi ĉiam estis venkinto, kvankam pli ol unu fojon vi devis esti venkito...

La princo fariĝis malĝoja. La pastro metis sian manon sub la veston kaj subite demandis:

— Divenu via ekscelenco, kion mi tenas?

— Kion?... — ripetis la princo kun miro.

— Divenu rapide kaj bone — insistis la pastro — ĉar se vi eraros, pereos du viaj regimentoj.

— Vi tenas ringon — respondis gaje la kronprinco.

Mentezufis malfermis la manon: estis en ĝi papirusa peco.

— Kaj nun kion mi havas? — demandis ree la pastro.

— Ringon.

— Ne ringon, sed amuleton de la dia Hator — diris la pastro. — Vi vidas, sinjoro — daŭrigis li — jen estas la batalo. Dum la batalo la sorto ĉiumomente etendas al ni la manon kaj ordonas plej rapide solvi la surprizojn, kiujn ĝi entenas. Ni divenas aŭ eraras, sed ve al tiu, kiu eraras pli ofte, ol divenas!... Kaj centfoje ve al tiu, de kiu forturnas sin la sorto kaj devigas lin fari erarojn!...

— Tamen mi kredas, mi sentas ĉi tie... — diris la kronprinco, batante sian bruston, — ke Asirio devas esti piedpremita!

— Per via buŝo parolu la dio Amon — diris la pastro. — Jes, Asirio estos humiligita, eble eĉ per viaj manoj, sinjoro, sed ne tuj... ne tuj...

Mentezufis adiaŭis lin. La princo restis sola. En lia koro kaj kapo ĉio bruis.

Hiram do estis prava, ke ili trompas nin — pensis Ramzes. — Nun ankaŭ mi estas certa, ke niaj pastroj faris ian traktaton kun la ĥaldeaj, kiun mia patro devos konfirmi. Li devos!... Ĉu oni aŭdis iam pri tia monstraĵo?... Li, la sinjoro de la vivanta kaj de la okcidenta mondo, li devas subskribi traktatojn, elpensitajn de intrigantoj!...”

Li apenaŭ spiris.

“Tamen Mentezufis perfidis sin. Do en okazo de bezono Egipto povas kolekti duonmilionan armeon?... Kaj ili pensas, ke mi timos iliajn fabelojn pri la sorto, kiu ordonas al ni solvi problemojn... Se mi havus nur ducent mil soldatojn, ekzercitajn kiel niaj grekaj kaj libiaj regimentoj, mi estus preta solvi ĉiujn problemojn sur la tero kaj ĉielo.”

Dume la respektinda profeto Mentezufis, revenante en sian ĉelon, parolis al si:

“Varmega homo, amanto de virinoj, aventuristo, sed potenca karaktero. Post la malforta nuna faraono, kiu scias, ĉu ĉi tiu ne rememorigos la tempojn de Ramzes Granda. Post dek jaroj la malbonaj steloj ŝanĝiĝos, li maturiĝos kaj frakasos Asirion. De Ninivo restos ruinoj, la sankta Babilono reakiros sian rangon, kaj la sola plej alta Dio, Dio de la egiptaj kaj ĥaldeaj profetoj ekregos de la libia dezerto ĝis la plej sankta rivero Gango...”

“Nur ne ridindigu sin nia juna homo per siaj noktaj promenoj al la fenicia pastrino!... Se oni vidus lin en la ĝardeno de Astarte, la popolo povus kredi, ke la kronprinco klinas sian orelon al la fenicia kredo... Malsupra Egipto estas jam preskaŭ preta forlasi la malnovajn diojn... Kia miksaĵo de nacioj!...”

Post kelke da tagoj la nobla Sargon oficiale sciigis al la princo sian rolon de asiria ambasadoro kaj petis pri egipta sekvantaro, kiu kondukus lin kun plena sendanĝereco kaj honoroj al la piedoj de lia sankteco.

La princo lasis lin du tagojn atendi la respondon kaj destinis la aŭdiencon post novaj du tagoj. La Asiriano, kiu kutimis al la orienta malrapideco en la vojaĝoj kaj aferoj, tute ne ĉagreniĝis kaj ne perdis la tempon. Li trinkis de la mateno ĝis la vespero, ludis ostojn kun Hiram kaj aliaj aziaj riĉuloj, kaj dum liberaj momentoj, same kiel Ramzes, elglitis al Kama.

Tie, kiel homo pli aĝa kaj praktika, por ĉiu vizito li faris al la pastrino riĉajn donacojn. Siajn sentojn al ŝi li esprimis jene:

Kama, kial vi restas en Pi-Bast kaj malgrasiĝas? Dum vi estos juna, amuzos vin la servado ĉe la altaroj de la diino Astarte; sed kiam vi maljuniĝos, mizera sorto atendas vin. Oni deŝiros de vi la multekostajn vestojn, sur vian lokon oni prenos pli junan pastrinon, kaj vi, por havi plenmanon da rostita hordeo, devos antaŭdiri la sorton aŭ flegi akuŝantajn virinojn.

— Mi — daŭrigis Sargon — se la dioj por puno kreus min virino, mi preferus mem esti akuŝantino, ol flegi aliajn.

Tial mi parolas al vi, kiel homo saĝa, forlasu la templon kaj aliĝu al mia haremo. Mi donos por vi dek talentojn en oro, kvardek bovinojn kaj cent mezurojn da tritiko. La pastroj en la komenco timos la punon de l’ dioj, por pli multe trompe ricevi de mi. Sed ĉar mi ne aldonos eĉ unu draĥmon plu, eble nur kelke da ŝafinoj, ili do faros solenan diservon kaj tuj aperos al ili la ĉiela Astarte, kiu liberigos vin de viaj ĵuraj promesoj, se mi aldonos ankoraŭ oran ĉenon aŭ pokalon.

Kama, aŭskultante liajn opiniojn, de rido mordis la lipojn, kaj li daŭrigis:

— Sed se vi veturos kun mi Ninivon, vi fariĝos granda sinjorino. Mi donos al vi palacon, portilon, servistinojn kaj sklavojn. Dum unu monato vi verŝos sur vin pli multe da parfumoj, ol vi oferas ĉi tie dum la tuta jaro al la diino. Kaj kiu scias — konkludis li — eble vi plaĉos al la reĝo Assar, kaj li volos preni vin en sian haremon? En tia okazo vi estus feliĉa, kaj mi rericevus ĉion, kion mi elspezos por vi.

En la tago, destinita por la aŭdienco de Sargon, antaŭ la palaco de la kronprinco stariĝis la egipta militistaro kaj popolamaso, avida je spektakloj.

Ĉirkaŭ la tagmezo, dum la plej granda varmego aperis la asiria sekvantaro. Antaŭe iris policistoj, armitaj per glavoj kaj bastonoj, post ili kelke da nudaj kuruloj kaj tri rajdantoj. Tio estis trumpetistoj kaj heroldo. Ĉe ĉiu vojkruco la trumpetistoj ludis signalon, kaj post ili la heroldo proklamis per granda voĉo:

— Jen proksimiĝas la ambasadoro kaj rajtigito de la potenca reĝo Assar, Sargon, boparenco de l’ reĝo, sinjoro de grandaj bienoj, venkinto en bataloj, estro de provincoj. Popolo, konvene honoru lin, kiel amikon de lia sankteco, la monarĥo de Egipto!...

Post la trumpetistoj rajdis dekkelko da asiriaj kavaliroj, en pintaj ĉapoj, jakoj kaj malvastaj pantalonoj. Iliaj persistemaj ĉevaloj kun longaj haregoj havis sur la kapoj kaj brustoj kuprajn kirasojn, similajn al fiŝa skvamo.

Poste iris la piedistaro en kaskoj kaj en manteloj longaj ĝis la tero. Unu malgranda taĉmento estis armita per pezaj bastonegoj, dua per arkoj, tria per lancoj kaj ŝildoj.

Post la soldatoj iris la ĉevaloj, veturiloj kaj portiloj de Sargon, ĉirkaŭitaj de servistoj en vestoj blankaj, ruĝaj, verdaj... Poste aperis kvin elefantoj kun portiloj sur la dorsoj: sur unu rajdis Sargon, sur alia la ĥaldea pastro Istubar.

La procesion fermis ree soldatoj piedirantaj kaj rajdantaj kaj la terura asiria muziko: trumpetoj, tamburoj, ladoj kaj flutoj.

La princo Ramzes, ĉirkaŭita de l’ pastroj, oficiroj kaj nobeluloj, vestitaj diverskolore kaj riĉe, atendis la ambasadoron en la granda aŭdienca salono, kiu estis malfermita de ĉiuj flankoj. La kronprinco estis gaja, li sciis, ke Asirianoj portas donacojn, kiuj al la okuloj de la egipta popolo povas ŝajni tributoj. Sed kiam en la korto li ekaŭdis la grandan voĉon de la heroldo, laŭdanta la potencon de Sargon, la princo malĝojiĝis. Kaj kiam atingis lin la proklamo, ke la reĝo Assar estas amiko de l’ faraono, li ekkoleris. Liaj naztruoj vastiĝis kiel ĉe furioza bovo, la okuloj ekbrilis. Vidante tion, la oficiroj kaj nobeluloj komencis fari minacajn mienojn kaj ordigi la glavojn. La sankta Mentezufis rimarkis ilian malkontentecon kaj ekkriis:

— En la nomo de lia sankteco mi ordonas al la nobeluloj kaj oficiroj akcepti la noblan Sargonon kun respekto, kiu konvenas por la ambasadoro de la granda reĝo!...

La kronprinco sulkigis la brovojn kaj komencis malpacience paŝi sur la estrado, sur kiu staris lia vic-reĝa seĝo. Sed la disciplinitaj oficiroj kaj nobeluloj kvietiĝis, sciante, ke oni ne povas ŝerci kun Mentezufis, la helpanto de la milita ministro.

Dume en la korto la grandegaj, peze vestitaj asiriaj soldatoj stariĝis en tri vicoj kontraŭ la duone nudaj kaj lertaj egiptaj. Unu flanko rigardis la alian, kiel aro de tigroj rinoceran aron. En la koroj de unuj kaj de l’ aliaj bruletis la malnova malamo. Sed la komando superregis la malamon.

En ĉi tiu momento penetris la elefantoj, akre eksonis la asiriaj kaj egiptaj trumpetoj, la soldatoj levis la armilojn supren, la popolo falis sur la vizaĝojn, kaj la asiriaj senditoj, Sargon kaj Istubar malsupreniris el la portiloj teren.

En la salono la princo Ramzes sidiĝis sur seĝo sub baldakeno, kaj ĉe la eniro aperis la heroldo.

— Plej nobla sinjoro! — li turnis sin al la kronprinco. — La ambasadoro kaj rajtigito de la granda reĝo Assar, la glora Sargon kaj lia kunulo, la pia profeto Istubar, deziras saluti kaj honori vin, la vic-reĝon kaj posteulon de la faraono, kiu vivu eterne!...

— Petu la gastojn, ke ili eniru kaj ĝojigu mian koron per sia vido — respondis la princo.

Kun bruo kaj tinto eniris en la salonon Sargon, en longa verda vesto, dense brodita per oro. Ĉe lia flanko, en neĝe blanka mantelo, paŝis la pia Istubar, kaj post ili elegante vestitaj asiriaj sinjoroj portis la donacojn por la princo.

Sargon proksimiĝis al la estrado kaj diris asirie, kion tuj ripetis tradukisto egipte:

— Mi, Sargon, generalo, satrapo kaj boparenco de la plej potenca reĝo Assar, venas saluti vin, vic-reĝo de la plej potenca faraono, kiel signon de eterna amikeco oferi al vi donacojn...

La princo apogis la manojn sur la genuoj kaj sidis senmova, kiel statuoj de liaj reĝaj antaŭuloj.

— Tradukisto — diris Sargon — ĉu vi malbone ripetis al la princo mian ĝentilan saluton?

Mentezufis, staranta apud la estrado, sin klinis al la princo.

— Sinjoro — murmuretis li — la nobla Sargon atendas favoran respondon.

— Do respondu al li — eksplodis la princo — per kiu rajto li parolas al mi, kvazaŭ al egalulo?...

Mentezufis konfuziĝis, kio ankoraŭ pli kolerigis la princon, kies lipoj komencis tremi kaj okuloj brili. Sed la Ĥaldeano Istubar, kiu komprenis la egiptan lingvon, diris rapide al Sargon:

— Ni falu sur la vizaĝojn!...

— Kial mi devas fali sur la vizaĝon? — demandis Sargon kun indigno.

— Falu, se vi ne volas perdi la favoron de nia reĝo, eble eĉ la kapon...

Dirinte tion, Istubar kuŝiĝis per tuta sia longo, kaj apud li Sargon.

— Kial mi devas kuŝi sur mia ventro antaŭ tiu ĉi flavbekulo? — murmuris li.

— Ĉar li estas la vic-reĝo — respondis Istubar.

— Ĉu mi ne estis vic-reĝo de mia sinjoro?

— Sed li estos reĝo, kaj vi ne.

— Pri kio disputas la senditoj de la plej potenca reĝo Assar — demandis la tradukiston Ramzes, kiun jam forlasis lia kolero.

— Pri tio, ĉu ili devas prezenti al via ekscelenco la donacojn, destinitajn por la faraono, aŭ nur tiujn, kiuj estas senditaj por vi — respondis lerte la tradukisto.

— Kontraŭe, mi deziras vidi la donacojn por lia sankteco — diris la princo — kaj mi permesas al la senditoj leviĝi.

Sargon leviĝis, ruĝa de kolero aŭ laciĝo, kaj sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn.

— Mi ne sciis — ekkriis li — ke mi, la boparenco kaj rajtigito de la granda reĝo Assar, estos devigita per miaj vestoj viŝi la polvon de l’ planko de la egipta vic-reĝo!...

Mentezufis, kiu komprenis asirie, ordonis tuj alporti du benkojn, kovritajn per tapiŝoj, sur kiuj sidiĝis: la malfacile spiranta Sargon kaj la trankvila Istubar.

Iom spirinte, Sargon ordonis alporti al si grandan vitran pokalon, ŝtalan glavon, kaj alkonduki al la perono du ĉevalojn, kun oraj seloj. Kiam oni plenumis lian ordonon, li leviĝis kaj kun saluto diris al Ramzes:

— Mia sinjoro, la reĝo Assar, sendas al vi, princo, du belegajn ĉevalojn, kiuj portu vin ĉiam al la venko. Li sendas al vi pokalon, el kiu ĉiam la ĝojo fluu en vian koron, kaj glavon, kian vi ne trovos ekster la armilejo de la plej potenca monarĥo.

Li eltiris el la ingo sufiĉe longan glavon, brilantan kvazaŭ arĝento, kaj komencis fleksi ĝin per la manoj. La glavo fleksiĝis kvazaŭ arko, kaj poste subite rektiĝis.

— Vere! mirakla armilo... — diris la princo.

— Se vi permesos, vic-reĝo, mi montros al vi ankoraŭ unu ĝian econ — diris Sargon, kiu povante sin glori per la asiriaj armiloj, bonegaj por la tiamaj tempoj, forgesis pri la kolero.

Laŭ lia postulo, unu el la egiptaj oficiroj eltiris sian bronzan glavon kaj tenis ĝin kvazaŭ por atako. Sargon levis sian ŝtalan glavon, ekbatis kaj fortranĉis pecon de la armilo de l’ kontraŭulo.

En la salono eksonis murmuro de mirego, ruĝo aperis sur la vizaĝo de Ramzes.

“Ĉi tiu fremdulo — pensis la princo — forprenis de mi la bovon en la cirko, volas edziĝi kun Kama kaj montras al mi armilon, kiu tranĉas niajn glavojn, kvazaŭ rabotaĵojn!...”

Li eksentis ankoraŭ pli grandan malamon al la reĝo Assar, al ĉiuj Asirianoj ĝenerale, kaj precipe al Sargon.

Malgraŭ tio li penis ekregi sin kaj kun la tuta ĝentileco petis la ambasadoron, ke li bonvolu montri al li la donacojn por la faraono.

Tuj oni alportis grandegajn kestojn el bonodora ligno, el kiuj la superaj asiriaj oficistoj elprenis pecojn de riĉaj ŝtofoj ornamitaj per figuroj, pokalojn, kruĉojn, ŝtalajn armilojn, arkojn el kornoj de sovaĝa kapro kaj ŝildojn, inkrustitajn per multvaloraj ŝtonoj.

Sed la plej bela donaco estis la modelo de la palaco de la reĝo Assar, farita el oro kaj arĝento. Ĝi havis aspekton de kvar konstruaĵoj, metitaj unu sur la alia, el kiuj ĉiu estis ĉirkaŭita per densa kolonaro, kaj anstataŭ tegmento posedis terason. Ĉiun eniron gardis leonoj aŭ bovoj kun homaj kapoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝtuparo staris statuoj de la tributanoj de l’ reĝo, portantaj donacojn; ĉe ambaŭ flankoj de la ponto estis plej diversaj skulptitaj ĉevaloj. Sargon forpuŝis unu muron de la modelo, kaj aperis riĉaj ĉambroj, plenaj de netakseblaj objektoj. Plej grandan miregon kaŭzis la aŭdienca salono, kie estis malgrandaj figuroj, prezentantaj la reĝon sur alta trono, liajn korteganojn, soldatojn kaj tributanojn, kiuj honoris lin.

La tuta modelo havis la longon de du homoj, kaj alton preskaŭ de homa kresko. Egiptanoj murmuretis, ke ĉi tiu donaco de la reĝo Assar valoras cent kvindek talentojn.

Kiam oni forportis la pakaĵojn, la vic-reĝo invitis ambaŭ senditojn kaj ilian sekvantaron al festeno, dum kiu la gastoj ricevis riĉajn donacojn. Ramzes ne limigis sian ĝentilecon, kaj kiam unu el liaj virinoj ekplaĉis al Sargon, li donacis ŝin al la ambasadoro, kompreneble post ŝia konsento kaj post la permeso de ŝia patrino.

Li do estis ĝentila kaj malavara, sed lia frunto ne sereniĝis. Kiam Tutmozis demandis: — ĉu ne bela estas la palaco de la reĝo Assar? — la princo respondis:

— Pli belaj ŝajnus al mi ĝiaj ruinoj en la cindroj de Ninivo...

La Asirianoj dum la festeno estis tre sobraj. Malgraŭ la multaj vinoj ili malmulte trinkis kaj ankoraŭ malpli kriis. Sargon eĉ unu fojon ne eksplodis de rido, kiel li kutimis ordinare; li kovretis la okulojn per la palpebroj kaj profunde meditis en sia animo.

Nur la du pastroj, la Ĥaldeano Istubar kaj la Egiptano Mentezufis estis trankvilaj, kiel homoj, kiuj posedas la scion de la estonteco kaj estas ĝiaj estroj.