Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XII

Post la vizito de Sargon, la du sanktaj pastroj, Mefres kaj Mentezufis, zorge sin kovrinte per la manteloj, revenis hejmen meditante.

— Kiu scias? — diris Mentezufis — ĉu la drinkulo Sargon ne estis prava pri nia kronprinco?...

— En tiu okazo Istubar estos pli prava — seke respondis Mefres.

— Ni ne antaŭjuĝu. Oni devas antaŭe sondi la princon — respondis Mentezufis.

— Faru tion, via honoro.

Efektive, en la sekvinta tago ambaŭ pastroj, kun tre seriozaj mienoj, venis al la kronprinco, petante pri intima interparolado.

— Kio okazis? — demandis la princo — ĉu ree Sargon faris noktan ambasadon?

— Bedaŭrinde ne pri Sargon ni volas paroli — respondis la ĉefpastro Mefres. — Sed... inter la popolo rondiras famoj, ke vi, plej nobla sinjoro, havas intimajn rilatojn kun la malfidelaj Fenicianoj...

Post tiuj ĉi vortoj la princo jam komencis diveni la celon de la vizito de l’ profetoj. Sed samtempe li komprenis, ke tio estas la komenco de la batalo inter li kaj la pastraro. Kiel konvenas al reĝa filo, li tuj ekregis sin. Sur lia vizaĝo oni povis legi esprimon de scivola naiveco.

— Kaj Fenicianoj estas danĝeraj homoj, naskitaj malamikoj de la ŝtato!... — aldonis Mefres.

La princo ekridetis.

— Se vi, sanktaj viroj, — respondis li — pruntus al mi monon kaj havus apud la temploj belajn knabinojn, vin mi devus vidi pli ofte. Estas alie!... Mi devas esti amiko de Fenicianoj!

— Oni diras, ke via ekscelenco vizitas nokte ĉi tiun Fenicianinon...

— Kaj mi devas fari tiel, ĝis kiam la knabino ne havos la saĝon transloĝiĝi en mian domon. Sed ne timu, mi iras ĉiam kun glavo, kaj se iu barus al mi la vojon...

— Tamen pro ĉi tiu Fenicianino vi eksentis abomenon al la rajtigito de la asiria reĝo.

— Tute ne pro ŝi, sed ĉar Sargon odoras sebon... Cetere, al kio tio kondukas?... Vi, sanktaj patroj, ne estas gardistoj de miaj virinoj; mi supozas, ke la nobla Sargon ne konfidis al vi siajn, kion do vi deziras?...

Mefres tiel konfuziĝis, ke sur lia razita kapo ekbrulis ruĝo.

— Via ekscelenco diris la veron — respondis li. — Viaj amoj kaj rimedoj, kiujn vi uzas por ili, ne estas nia afero. Sed pli malbone estas, ke la ruza Hiram tiel facile pruntis al vi cent talentojn, eĉ sen garantio...

La lipoj de l’ princo ektremis, sed ree li diris trankvile:

— Mi ne estas kulpa, ke Hiram pli konfidas al mia vorto, ol la egiptaj riĉuloj! Li scias, ke prefere mi forlasus la armilojn de mia avo ol mi ne pagus al li tion, kion mi ŝuldas. Ŝajnas al mi, ke pri la procentoj li ankaŭ devas esti trankvila, ĉar li tute ne parolis al mi pri ili. Mi tute ne intencas kaŝi de vi, sanktaj patroj, ke Fenicianoj havas multe da lerteco, pli multe ol Egiptanoj. Nia riĉulo, antaŭ kiam li pruntus al mi cent talentojn, farus severajn mienojn, ĝemus, igus min atendi unu monaton, kaj en la fino de l’ finoj postulus grandan garantion kaj ankoraŭ pli grandan procenton. Fenicianoj, kiuj pli bone konas la korojn de l’ princoj, donas al ni monon eĉ sen juĝisto kaj atestantoj.

La ĉefpastron tiel kolerigis la trankvila ironio de Ramzes, ke li eksilentis kaj kunpremis la lipojn. Anstataŭis lin Mentezufis, demandante subite:

— Kion dirus via ekscelenco, se ni farus kun Asirio traktaton, cedantan al ĝi la nordan Azion kun Fenicio? Parolante tion, li fiksis siajn okulojn sur la vizaĝo de l’ kronprinco. Sed la princo respondis tute trankvile:

— Mi dirus, ke nur perfiduloj povus konsili al la faraono similan traktaton.

Ambaŭ pastroj faris movon: Mefres levis la manojn al la ĉielo, Mentezufis kunpremis la pugnojn.

— Kaj se tion postulus la sendanĝereco de la ŝtato?... — insistis Mentezufis.

— Kion vi volas de mi?... — eksplodis la princo. — Vi miksas vin je miaj ŝuldoj kaj virinoj, ĉirkaŭas min per spionoj, kuraĝas fari al mi riproĉojn, kaj nun vi prezentas al mi insidajn demandojn?... Jen kion mi diros al vi: eĉ se vi venenus min, mi ne subskribus tian traktaton... Feliĉe, tio dependas ne de mi, sed de lia sankteco, kies volon ni ĉiuj devas plenumi.

— Kion do farus via ekscelenco, se vi estus faraono?...

— Tion, kion postulus la honoro kaj la utilo de la ŝtato.

— Pri tio mi ne dubas — diris Mentezufis. — Sed kion via ekscelenco opinias utila por la ŝtato?... Kie ni devas serĉi konsilojn?...

— Kaj por kio servas la plej alta konsilantaro?... — demandis Ramzes, ŝajnigante nun koleron. — Vi diras, ke ĝi konsistas sole el saĝuloj... Ili do prenu sur sian respondecon traktaton, kiun mi opinias malhonoro kaj pereo de Egipto...

— De kie vi scias, princo, — respondis Mentezufis — ke ĝuste tiel ne agis via dia patro?...

— Kial do vi demandas min pri tio?... Kia juĝa esploro?... Kiu donas al vi rajton rigardi al la fundo de mia koro?...

Ramzes ŝajnigis tian indignon, ke la pastroj trankviliĝis.

— Princo — diris Mefres — vi parolas, kiel konvenas al bona Egiptano. Ankaŭ al ni tia traktato estus dolora, sed la sendanĝereco de la ŝtato iafoje postulas momentan cedon al la cirkonstancoj...

— Sed kio devigas vin al tio?... — kriis la princo. — Ĉu ni perdis grandan batalon? Ĉu ni ne havas plu soldatojn?...

— La remistoj de l’ ŝipo, en kiu Egipto naĝas tra la rivero de la eterneco, estas la dioj — respondis la ĉefpastro per solena voĉo — kaj ĝia piloto estas la plej alta Sinjoro de ĉiuj kreaĵoj. Ofte ili haltigas aŭ turnas la ŝipon, por eviti danĝerajn akvoturnojn, kiujn ni eĉ ne rimarkas. En tiaj okazoj ni devas esti nur paciencaj kaj obeemaj, kaj pli aŭ malpli baldaŭ ni ricevos malavaran rekompencon, superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo.

Post ĉi tiu admono la pastroj adiaŭis la princon, plenaj de konfido, ke kvankam li koleras kontraŭ la traktato, sed li ne rompos ĝin kaj garantios al Egipto periodon de paco, necesa por ĝi. Post ilia foriro Ramzes alvokis Tutmozison. Kiam li restis sola kun sia favorato, la longe haltigata kolero kaj ĉagreno eksplodis. La princo sin ĵetis sur la kanapon, tordiĝis, kiel serpento, batis la kapon per la pugnoj kaj ploris!...

Tutmozis timigita atendis, ĝis la atako de furiozo forlasos la princon. Li donis al li akvon kun vino, incensis lin per balsamaj parfumoj, fine sidiĝis apud li kaj demandis pri la kaŭzo de la nevira malespero.

— Sidiĝu ĉi tie — diris la princo, ne leviĝante. — Ĉu vi scias, hodiaŭ mi jam estas certa, ke la pastroj faris kun Asirio ian malhonoran traktaton... Sen milito, eĉ sen iuj ajn postuloj de tiu flanko!... Ĉu vi divenas, kiom ni perdas?...

Dagon diris al mi, ke Asirio volas preni Fenicion, ĉar la reĝo Assar havas militon ĉe la nord-orientaj limoj. Tie loĝas multaj batalemaj popoloj, oni do ne scias, kiel finiĝos la militiro. En ĉiu okazo Fenicianoj, havos kelke da jaroj da trankvilo, kio sufiĉos al ili por prepari defendon kaj trovi liganojn.

La princo malpacience ekskuis la manon.

— Jen vi vidas — interrompis li Tutmozison — eĉ Fenicio sin armas eble eĉ ĉiujn najbarojn, kiuj ĉirkaŭas ĝin. En ĉiu okazo ni perdos almenaŭ la malnovajn tributojn de Azio, kiuj valoras (ĉu vi aŭdis iam ion similan?...) pli ol cent mil talentojn!...

— Cent mil talentoj... — ripetis la princo. — Ho dioj! tia sumo per unu fojo plenigus la trezorejon de l’ faraono... Kaj se ni ankaŭ atakus Asirion en ĝusta momento, sole en Ninivo, sole en la palaco de Assar ni trovus neelĉerpeblajn trezorojn...

Pensu nun, kiom da sklavoj ni povus preni?... Duonon da miliono, milionon da homoj kolose fortaj kaj tiel sovaĝaj, ke la mallibero en Egipto, ke la plej malfacila laboro ĉe la kanaloj aŭ en la minejoj ŝajnus al ili ludo...

La fruktodoneco de la tero pligrandiĝus post kelke da jaroj, nia mizera popolo ripozus kaj, antaŭ kiam mortus la lasta sklavo, la ŝtato jam estus reakirinta la antaŭajn riĉaĵojn kaj potencon... Kaj ĉion ĉi detruos la pastroj, per kelke da arĝentaj ladoj, kovritaj per skribaĵo, kaj kelke da brikoj, signitaj per sagformaj literoj, kiujn neniu el ni komprenas!...

Aŭskultinte la plendojn de l’ princo, Tutmozis leviĝis de la seĝo, atente trarigardis la najbarajn ĉambrojn, ĉu iu ne aŭskultas ilin, poste ree sidiĝis apud Ramzes kaj komencis murmureti:

— Kuraĝon, sinjoro! Laŭ miaj scioj, la tuta aristokrataro, ĉiuj superaj oficiroj aŭdis ion pri la traktato kaj indignas. Donu nur signon, kaj ni rompos la traktatajn brikojn sur la kapo de Sargon, eĉ de Assar...

— Sed tio estus ribelo kontraŭ lia sankteco?... — same mallaŭte respondis Ramzes.

Tutmozis faris malgajan mienon.

— Mi ne volus — diris li — sangigi vian koron, sed... Via patro egala al la plej altaj dioj, estas danĝere malsana.

— Tio ne estas vera!... — diris la princo, rapide leviĝante.

— Tio estas vera, sed vi ne perfidu vin, ke vi scias pri tio. Lia sankteco estas tre laca de la estado sur la tero kaj jam deziras foriri. Sed la pastroj haltigas lin, kaj vin ne alvokas Memfison, por sen malhelpoj subskribi la traktaton kun Asirio.

— Perfiduloj!... perfiduloj!... — murmuretis la princo furioze.

— Tial vi povos facile rompi la traktaton, kiam vi suriros la tronon post via patro (li vivu eterne!).

La princo ekmeditis.

— Pli facile estas — diris li — fari traktaton, ol rompi ĝin...

— Ankaŭ rompi estas facile! — ekridetis Tutmozis. — Ĉu ne ekzistas en Azio sendisciplinaj popoloj, kiuj invados niajn limojn?... Ĉu la dia Nitager ne staras garde kun sia armeo, por forpuŝi ilin kaj transporti la militon en iliajn landojn?... Ĉu vi pensas, ke Egipto ne trovos virojn por la armeo kaj trezorojn por la milito?... Ni iros ĉiuj, ĉar ĉiu povas ion gajni kaj iom certigi sian sorton... La trezoroj kuŝas en la temploj... Kaj en Labirinto!...

— Kiu elprenos ilin de tie? — intermetis la princo kun dubanta mieno.

— Kiu?... Ĉiu nomarĥo, ĉiu oficiro, ĉiu nobelulo faros tion, se nur li havos la ordonon de l’ faraono, kaj... la pli junaj pastroj montros al ni la vojon al la kaŝejoj...

— Ili ne kuraĝos... La puno de l’ dioj...

— Ĉu ni estas kamparanoj aŭ paŝtistoj por timi la diojn; kiujn mokas Hebreoj, Fenicianoj kaj Grekoj, kaj unua ajn dungita soldato ofendas senpune?... La pastroj elpensis sensencaĵojn pri la dioj, je kiuj ili mem ne kredas. Vi ja scias, ke en la temploj ili konas nur la Solan... Ili faras la miraklojn, kiujn ili mem ridas... Nur la kamparano batas per la frunto antaŭ la statuoj; sed jam la laboristoj dubas pri la ĉiopoveco de Oziriso, Horuso kaj Seto, la skribistoj trompas la diojn en la kalkuloj, kaj la pastroj uzas ilin, kiel ĉenon kaj seruron, por gardi siajn trezorojn. Ho, ho! pasis jam la tempoj, — daŭrigis Tutmozis — kiam la tuta Egipto kredis ĉion, kion oni komunikis al ĝi el la temploj. Hodiaŭ ni ofendas la feniciajn diojn, Fenicianoj niajn, kaj neniun frapas la tondroj...

La vic-reĝo atente rigardis Tutmozison.

— De kie tiaj pensoj venas en vian kapon? — demandis li. — Antaŭ nelonge ja vi paliĝis, kiam vi aŭdis la vorton: pastro...

— Ĉar mi estis sola. Sed hodiaŭ, kiam mi eksciis, ke la tuta nobelularo havas la saman opinion, mi sentas pli da kuraĝo...

— Kiu parolis al la nobeluloj kaj al vi pri la traktato kun Asirio?

Dagon kaj aliaj Fenicianoj — respondis Tutmozis. — Ili eĉ proponis sin, kiam venos ĝusta momento, por ribeligi Aziajn gentojn, kio donos al ni pretekston transpaŝi la limojn. Kaj kiam ni jam ekiros la vojon al Ninivo, Fenicianoj kaj iliaj liganoj kuniĝos kun ni... Kaj vi havos armeon, kian ne posedis Ramzes Granda!...

Al la princo ne plaĉis tia fervoro de Fenicianoj; sed li silentis pri ĝi. Li demandis:

— Kaj kio okazos, se la pastroj ekscios pri viaj babiladoj?... Vere neniu el vi evitos la morton!

— Ili ekscios pri nenio — gaje respondis Tutmozis. — Ili tro konfidas al sia potenco, malbone pagas la spionojn kaj forpuŝis de si la tutan Egipton per sia avideco kaj malhumileco. La aristokrataro, armeo, skribistoj, laboristoj, eĉ malsuperaj pastroj atendas nur signalon por kuri en la templojn, preni la trezorojn kaj meti ilin antaŭ la piedoj de l’ trono. Kiam la trezoroj ekmankos al ili, la sanktaj viroj perdos tutan povon. Ili eĉ ĉesos fari miraklojn, ĉar eĉ por tio estas necesaj oraj ringoj...

La princo direktis la interparoladon al aliaj temoj, fine li donis signon al Tutmozis, ke li povas foriri.

Kiam li restis sola, li komencis mediti. Li estus ravita per la malamika stato de la spiritoj de la nobeluloj al la pastroj kaj per la batalemaj instinktoj de la plej altaj klasoj, se la fervoro ne eksplodus tiel subite kaj se post ĝi ne kaŝus sin... Fenicianoj.

Tio igis la kronprincon esti singarda; ĉar li komprenis, ke en la aferoj de Egipto pli bone estas konfidi al la patriotismo de l’ pastroj, ol al la amikeco de Fenicianoj.

Sed li rememoris la vortojn de l’ patro, ke Fenicianoj estas verdiraj kaj fidelaj, kiam tion postulas ilia propra utilo. Por Fenicianoj sendube estis tre grave ne fali en la manojn de Asirianoj. Kaj oni povis fidi al ili, kiel al liganoj, en okazo de milito, ĉar la malvenkon de Egiptanoj ili, antaŭ ĉio, eksentus sur sia dorso.

Aliflanke Ramzes ne suspektis, ke la pastroj, eĉ farante tiel malhonoran traktaton kun Asirio, havis perfidajn intencojn. Ne, ili ne estis perfiduloj, sed maldiligentaj altranguloj. Al ili plaĉas la paco, ĉar la milito pligrandigus la povon de l’ faraono, kaj ilin ĝi devigus fari grandajn elspezojn.

Kaj tial la juna princo, malgraŭ la manko de sperto, komprenis, ke li devas esti singarda, ne rapidi, neniun kondamni, sed ankaŭ al neniu tro konfidi. Li jam decidis militon kontraŭ Asirio, ne tial ke deziris ĝin la nobeluloj kaj Fenicianoj, sed ĉar Egipto bezonis trezorojn kaj sklavojn.

Sed decidinte la militon, li volis agi prudente. Li volis iom post iom konvinki la pastrojn, kaj nur en okazo de ilia kontraŭstaro, frakasi ilin per la armeo kaj nobelularo.

Kaj ĝuste kiam la sankta Mefres kaj Mentezufis ridis la antaŭdiron de Sargon, ke la princo ne cedos al la pastroj, jam tiam la kronprinco havis pretan planon, kiel surmeti al ili jugon, kaj vidis, kiajn rimedojn li havas por tio. Li lasis al la estonteco la elekton de l’ momento kaj maniero konduki la batalon.

— La tempo alportas la plej bonajn konsilojn! — diris li al si.

Li estis trankvila kaj kontenta, kiel homo, kiu post longa ŝanceliĝo, eksciis kion fari, kaj posedas la kredon al la propraj fortoj. Por forigi la lastajn postesignojn de la ekscito, li iris al Sara.

La ludo kun la filo ĉiam kvietigis lian ĉagrenon kaj plenigis per sereno lian koron.

Li trapasis la ĝardenon, eniris en la domon de sia unua amatino kaj ree trovis ŝin en larmoj.

— Ho Sara! — ekkriis li. — Se vi havus Nilon en via brusto, vi scius elverŝi ĝin en larmoj.

— Mi ne ploros plu... — respondis ŝi, sed nova rivero ekfluis el ŝiaj okuloj.

— Kio? — demandis la princo. — Ĉu ree vi venigis antaŭdiristinon, kiu timigas vin per Fenicianoj?

— Mi ne timas Fenicianinojn, sed Fenicion... — diris ŝi. — Ho, vi ne scias, sinjoro, kiel abomenaj homoj ili estas...

— Ili bruligas la infanojn? — ridis la princo.

— Vi ne kredas?... — respondis ŝi, rigardante lin per grandaj okuloj.

— Fabeloj! Mi ja scias de Hiram, ke tio estas fabeloj...

Hiram?... — ekkriis Sara. — Li estas la plej granda krimulo!... Demandu mian patron, kaj li diros al vi, sinjoro, kiel Hiram logas sur siajn ŝipojn junajn knabinojn de malproksimaj landoj kaj, streĉinte la velojn, forrabas, por ilin vendi... Estis ĉe ni blondhara sklavino, rabita de Hiram. Ŝi furiozis de l’ sopiro al sia lando, sed ŝi ne povis diri, kie estas ŝia patrujo, kaj ŝi mortis!... Tia estas Hiram, tia estas la abomena Dagon kaj ĉiuj ĉi krimuloj...

— Tio estas ebla, sed ĉu tio ne estas indiferenta por ni? — demandis la princo.

— Tute ne — diris Sara. — Vi, sinjoro, aŭskultas hodiaŭ la konsilojn de Fenicianoj, kaj dume niaj Hebreoj malkovris, ke Fenicio volas ekflamigi militon inter Egipto kaj Asirio... La plej eminentaj feniciaj komercistoj, oni diras, faris pri tio terurajn ĵurojn...

— Por kio ili bezonas militon?... — demandis la princo kun ŝajna indiferenteco.

— Por kio!... — ekkriis Sara. — Ili liveros al vi kaj Asirianoj armilojn, komercaĵojn kaj novaĵojn, por ĉio postulos duoblan prezon... Ili rabos la vunditojn kaj mortintojn de ambaŭ kontraŭuloj... Ili reaĉetos de vi kaj de la asiriaj soldatoj la rabitajn objektojn kaj sklavojn... Ĉu tio ne sufiĉas?... Egipto kaj Asirio ruiniĝos, Fenicio konstruos novajn magazenojn por siaj riĉaĵoj.

— Kiu instruis al vi tiom da saĝo?... — ekridetis la princo.

— Ĉu mi ne aŭdas, kiel mia patro, niaj parencoj kaj konatoj murmuretas pri tio, time ĉirkaŭrigardante, ĉu oni ne aŭskultas ilin? Fine, ĉu mi mem ne konas Fenicianojn? Antaŭ vi, sinjoro, ili kuŝas sur la ventroj, vi ne vidas iliajn malsincerajn rigardojn, sed mi ofte vidas iliajn okulojn, verdajn de avideco aŭ flavajn de kolero.

Gardu vin, sinjoro, de Fenicianoj, kiel de venena vipero!...

Ramzes rigardis Saran kaj senvole komparis ŝian sinceran amon al la kalkulemo de la Fenicianino, ŝiajn tuŝantajn eksplodojn kun la malvarmo de Kama.

“Vere! — pensis li — Fenicianoj estas venenaj rampaĵoj. Sed se Ramzes Granda uzis en la milito leonon, kial mi ne povus uzi viperon kontraŭ la malamikoj de Egipto?”

Ju plastike tamen li imagis la perfidecon de Kama, des pli forte li deziris ŝin. La heroaj animoj serĉas iafoje danĝeron.

Li adiaŭis Saran kaj subite, oni ne scias kial, rememoris, ke Sargon lin suspektis pri la nokta atako.

La princo ekfrapis sian frunton.

— Ĉu tiu mia samulo — diris li — aranĝis la batadon al la ambasadoro? En tia okazo kiu instigis lin?... Ĉu Fenicianoj?... Kaj se ili volis miksi mian personon en tiel malpuran aferon, prave do diras Sara, ili estas friponoj, de kiuj mi devas min gardi!...

Ree vekiĝis en li la kolero, kaj la princo decidis tuj solvi la demandon. Ĉar la nokto proksimiĝis, Ramzes ne revenante en sian domon, iris al Kama.

Estis por li indiferente, ke oni povas rekoni lin; kontraŭ la danĝero li ja havis la glavon...

En la palaceto de la pastrino estis lumo, sed neniu servisto atendis en la vestiblo.

“Ĝis nun — pensis li — Kama forsendadis la servistojn, kiam mi estis venonta. Hodiaŭ ĉu ŝi antaŭsentas min, aŭ akceptas amanton, pli feliĉan ol mi?...”

Li suriris la ŝtuparon, haltis antaŭ la ĉambro de la Fenicianino kaj subite forpuŝis la kurtenon. En la ĉambro estis Kama kaj Hiram kaj murmuretis pri io.

— Oh!... mi venas ne ĝustatempe... — ekridis la princo. — Kion mi vidas, princo, ankaŭ vi amindumas virinon, al kiu estas malpermesite je puno de morto esti favora por la viroj?

Hiram kaj la pastrino salte leviĝis de la taburetoj.

— Sendube — diris la Feniciano, salutante lin — iu bona spirito avertis vin, sinjoro, ke ni parolas pri vi...

— Ĉu vi preparas por mi ian surprizon? — demandis la vic-reĝo.

— Eble!... Kiu scias?... — respondis Kama, rigardante lin kokete.

La princo respondis malvarme:

— Tiuj, kiuj en la estonta tempo volos fari al mi surprizojn, ne tuŝegu per sia propra kolo hakilon aŭ ŝnuron... Tio pli mirigus ilin, ol min iliaj agoj...

La rideto glaciiĝis sur la duone malfermitaj lipoj de Kama; Hiram paliĝis kaj diris humile:

— Per kio ni meritis la koleron de nia sinjoro kaj protektanto?...

— Mi volas scii la veron — diris la princo, sidiĝante kaj minace rigardante Hiramon. — Mi volas scii: kiu aranĝis la atakon kontraŭ la asiria ambasadoro kaj miksis en ĉi tiun krimon la homon, kiu tiel similas min, kiel mia dekstra mano la maldekstran.

— Vi vidas, Kama — respondis la konsternita Hiram — mi diris, la intimeco de tiu fripono al vi povas alkonduki grandan malfeliĉon... Jen vi havas ĝin!... Ni eĉ ne longe atendis.

La Fenicianino sin ĵetis al la piedoj de l’ princo.

— Mi diros ĉion — kriis ŝi, ĝemante — sed vi elĵetu, princo, el via koro la koleron kontraŭ Fenicio... Min mortigu, min malliberigu, sed ne koleru kontraŭ ĝi.

— Kiu atakis Sargonon?

Likon, Greko, kiu kantas en nia templo — respondis la Fenicianino, genuante.

— Li do tiam kantis apud via domo, kaj li estas tiel simila al mi?...

Hiram klinis la kapon kaj metis la manon sur la koron.

— Malavare ni pagis tiun ĉi homon — diris li — por tio, ke li similas vin, sinjoro... Ni pensis, ke lia mizera persono povos esti utila en okazo de malfeliĉo...

— Kaj li estis utila!... — interrompis la princo. — Kie li estas? Mi volas vidi ĉi tiun bonegan kantiston... ĉi tiun vivantan mian bildon...

Hiram disetendis la manojn.

— Li forkuris, fripono, sed ni trovos lin — respondis li, — Se nur li ne ŝanĝiĝos en muŝon aŭ en teran vermon...

— Kaj al mi, ĉu vi pardonos, sinjoro?... — murmuretis la Fenicianino, sin apogante sur la genuoj de l’ princo.

— Multe oni pardonas al la virinoj — respondis la kronprinco.

— Vi ankaŭ ne venĝos vin al mi?... — demandis ŝi time Hiramon.

— Fenicio — respondis la maljunulo malrapide kaj klare — plej grandan krimon forgesos al tiu, kiu akiros la favoron de nia sinjoro Ramzes (li vivu eterne!...).

— Kio koncernas Likonon — aldonis li, sin turnante al la princo vi havos lin, sinjoro, vivantan aŭ senvivan...

Dirinte tion Hiram profunde kliniĝis kaj forlasis la ĉambron, en kiu restis la pastrino kun la princo.

La sango leviĝis al la kapo de Ramzes. Li ĉirkaŭprenis la genuantan Kaman kaj murmuretis:

— Vi aŭdis, kion diris la nobla Hiram?... Fenicio pardonos al vi la plej grandan krimon!... Vere, tiu homo estas fidela al mi... Se li diris tiel, kian motivon vi trovos?...

Kama kisis liajn manojn, murmuretante:

— Vi akiris min... mi estas via sklavino... Sed hodiaŭ lasu min trankvila... respektu la domon, kiu apartenas al la dia Astarte...

— Vi do transloĝiĝos en mian palacon? — demandis la princo.

— Ho dioj, kion vi diris?... De l’ tempo, kiam la suno leviĝas kaj malleviĝas okazis neniam, ke pastrino de Astarte... Sed kion fari?... Fenicio donas al vi, sinjoro, tian pruvon de respekto kaj sindonemo, kian neniam ricevis iu ajn el ĝiaj filoj...

— Do?... — interrompis la princo, karesante ŝin.

— Sed ne hodiaŭ kaj ne ĉi tie... — petegis ŝi.