Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XIII

Eksciinte de Hiram, ke Fenicianoj donacis al li la pastrinon, la kronprinco volis plej baldaŭ havi ŝin en sia domo, ne ĉar li ne povis vivi sen ŝi, sed ĉar ŝi estis por li novaĵo.

Sed Kama prokrastis la alvenon, petegante la princon, ke li lasu ŝin trankvila, ĝis kiam malgrandiĝos la alfluo de pilgrimoj, kaj precipe ĝis la forveturo de plej eminentaj gastoj. Se dum ilia ĉeesto ŝi fariĝus amatino de l’ kronprinco, povus malgrandiĝi la enspezoj de la templo, kaj la pastrinon minacus danĝero.

— Niaj saĝaj kaj grandaj — diris ŝi al Ramzes — pardonos al mi la perfidon. Sed la popolaĉo alvokos sur mian kapon la venĝon de l’ dioj, kaj vi, sinjoro, scias, ke la dioj havas longajn manojn...

— Ili ne perdu ilin, kiam ili enŝovos ilin sub mian tegmenton! — respondis la princo.

Sed li ne insistis, ĉar lia atento estis tre okupita en tiu tempo.

La asiriaj ambasadoroj, Sargon kaj Istubar, jam forveturis Memfison, por subskribi la traktaton. Samtempe la faraono alvokis Ramzeson, por ke li prezentu raporton pri sia vojaĝo.

La princo ordonis al la skribistoj detale priskribi ĉion, kio okazis de l’ momento, kiam li forlasis Memfison: la revuon de la metiistoj, la vizitadon de la fabrikoj kaj kampoj, la interparoladojn kun la nomarĥoj kaj oficistoj. Tutmozis estis elektita de li, por prezenti la raporton.

— Antaŭ la persono de la monarĥo — diris al li la princo — vi estos mia koro kaj mia buŝo. Jen kion vi devas fari:

Kiam la plej nobla Herhor demandos: kion mi pensas pri la kaŭzoj de la mizero de Egipto kaj de l’ trezorejo, respondu al la ministro, ke li sin turnu al sia helpanto Pentuer, kaj tiu klarigos miajn opiniojn same, kiel li faris tion en la templo de la dia Hator. Se Herhor volos scii, kia estas mia opinio pri la traktato kun Asirio, respondu, ke mia devo estas plenumi la ordonojn de nia sinjoro.

Tutmozis balancis la kapon, por montri, ke li komprenas.

— Sed — daŭrigis la kronprinco — kiam vi staros antaŭ mia patro (li vivu eterne!) kaj konvinkiĝos, ke neniu vin aŭskultas, falu al liaj piedoj en mia nomo kaj diru:

“Sinjoro, jen kion diras al vi filo kaj servisto via, mizera Ramzes, al kiu vi donis la vivon kaj povon. La kaŭzo de la malfeliĉoj de Egipto estas la malgrandiĝo de la fruktodona teritorio, kiun invadis la dezerto, kaj la malgrandiĝo de la loĝantaro, kiu pereas de la laboro kaj mizero. Sed sciu, nia sinjoro, ke ne malpli grandan malutilon, ol la morto kaj dezerto, kaŭzas al via trezorejo la pastroj. Ĉar ne sole iliaj temploj estas plenaj de oro kaj juveloj, per kiuj oni povus pagi ĉiujn ŝuldojn, sed la sanktaj patroj kaj profetoj havas ankaŭ la plej bonajn bienojn, la plej bravajn laboristojn kaj kamparanojn, kaj pli multe da tero ol la dio-faraono.”

“Jen kion diras al vi filo kaj servisto via, Ramzes, kiu dum la tuta vojaĝo havis ĉiam malfermitajn okulojn kiel fiŝo, kaj levitajn orelojn kiel prudenta azeno.”

La princo ripozis, Tutmozis ripetis en la memoro liajn vortojn.

— Kaj se — daŭrigis la vic-reĝo — lia sankteco demandos, kia estas mia opinio pri Asirianoj, falu sur la vizaĝon kaj respondu:

“La servisto Ramzes, se vi permesas, kuraĝas opinii, ke Asirianoj estas grandaj kaj fortaj bravuloj, kaj havas bonegajn armilojn, sed tuj vidas, ke ili estas malbone ekzercitaj.”

Sargonon ja sekvis la plej bonaj asiriaj batalistoj: arkistoj, hakilistoj, lancistoj, sed mi ne vidis eĉ ses soldatojn, sciantajn marŝi akorde en rekta vico. La lancojn ili ne portas rekte, iliaj glavoj estas malbone alligitaj, la hakilojn ili portas kvazaŭ ĉarpentistoj aŭ buĉistoj. Iliaj vestoj estas pezaj, iliaj dikaj sandaloj brogas la piedojn, kaj iliaj ŝildoj, kvankam fortikaj, ne multe utilos, ĉar la soldato estas mallerta.

— Vi diras la veron — interrompis Tutmozis. — Mi rimarkis la samon kaj la samon mi aŭdas de niaj oficiroj, kiuj diras, ke tia asiria armeo, kian ili vidis tie ĉi, kontraŭstaros malpli forte ol la libiaj bandoj.

— Diru ankaŭ — daŭrigis Ramzes — al nia sinjoro, kiu donacas al ni la vivon, ke la tuta egipta nobelularo kaj armeo bolas ĉe la sola penso, ke Asirio povus forpreni Fenicion. Fenicio estas ja la haveno de Egipto, Fenicianoj estas plej bonaj maristoj de nia ŝiparo. Diru fine, ke mi eksciis de Fenicianoj (tion lia sankteco devas scii pli bone), ke Asirio estas hodiaŭ malforta: ĝi havas militon en la nordo kaj oriento, kaj la tuta Azio estas kontraŭ ĝi. Se do ni hodiaŭ atakus ĝin, ni povus akiri multe da trezoroj kaj sklavoj, kiuj helpus niajn kamparanojn en la laboro. Finu per la vortoj, ke la saĝo de mia patro superas la homan saĝon, kaj ke mi agos, kiel li ordonos al mi, se nur li ne donos Fenicion en la manojn de Assar, ĉar tio estus nia pereo. Fenicio estas la bronza pordego de nia trezorejo, kaj kie estas homo, kiu donus sian pordon al ŝtelisto?

Tutmozis forveturis Memfison en la monato Paofi (julio, aŭgusto).

Nilo komencis forte kreski. Malgrandiĝis la alfluo de la aziaj pilgrimoj en la templon de Astarte. La egipta loĝantaro okupis la kampojn, por plej rapide kolekti la vinberojn, linon kaj kreskaĵon, donantan specon de kotono.

Unuvorte, la ĉirkaŭaĵo trankviliĝis, la ĝardenoj, ĉirkaŭantaj la templon de Astarte, estis preskaŭ malplenaj.

En tiu tempo la princo Ramzes, libera de la amuzoj kaj ŝtataj devoj, sin ekokupis per sia amo al Kama. Foje li sekrete interkonsiliĝis kun Hiram, kiu en lia nomo oferis al la templo de Astarte dek du talentojn en oro, belege skulptitan malakitan statueton de la diino, kvindek bovinojn kaj cent kvindek mezurojn da tritiko. Tio estis tiel malavara donaco, ke la ĉefpastro de la templo venis mem al la vic-reĝo, por fali antaŭ li sur la ventron kaj danki pro la favoro, kiun, kiel li diris, neniam, neniam forgesos la popoloj amantaj la diinon Astarte.

Fininte la aferon kun la templo, la princo alvokis al si la policestron de Pi-Bast kaj pasigis kun li longan horon. Post kelke da tagoj la tuta urbo ektremis de eksterordinara novaĵo.

Kama, la pastrino de Astarte, estis forrabita, ien forkondukita kaj malaperis, kiel sablero en la dezerto!...

Tio okazis en sekvantaj cirkonstancoj:

La ĉefpastro sendis Kaman en la urbon Sabne-Ĥetam apud la lago Menzaleh kun donacoj por la tiea kapelo de Astarte. La pastrino vojaĝis nokte en ŝipeto, por eviti la someran varmegon kaj por ŝirmi sin de la scivolo kaj respektemaj salutoj de la loĝantoj.

Ĉe la tagiĝo, kiam la kvar remistoj lacaj ekdormetis, el la apudbordaj arbetaĵoj subite elnaĝis ŝipoj, kondukataj de Grekoj kaj Ĥetoj, ĉirkaŭis la ŝipeton de la pastrino kaj forkaptis Kaman. La atako estis tiel rapida, ke la feniciaj remistoj tute ne kontraŭstaris; al la pastrino oni verŝajne ŝtopis la buŝon, ĉar ŝi eĉ ne havis tempon ekkrii.

Plenuminte ĉi tiun malpian agon, la Ĥetoj kaj Grekoj malaperis en la arbetaĵoj por atingi poste la maron. Por garantii sin kontraŭ la persekuto, ili renversis la ŝipeton de la templo de Astarte.

En Pi-Bast ekbolis kvazaŭ en poto: la tuta loĝantaro parolis nur pri tio. Oni eĉ nomis la kulpulojn. Unuj suspektis Sargonon, kiu proponis al Kama la titolon de edzino, se nur ŝi konsentos forlasi la templon kaj veturi kun li Ninivon. Aliaj suspektis Likonon, kiu estis kantisto de Astarte kaj de longe pasie flamis al Kama. Ankaŭ li estis sufiĉe riĉa por dungi grekajn rabistojn, kaj verŝajne sufiĉe malpia, por ne ŝanceliĝi forkapti pastrinon.

Kompreneble, en la templo de Astarte oni kunvokis por konsilo la plej riĉajn kaj la plej piajn fidelulojn. Oni antaŭ ĉio decidis liberigi Kaman de la pastraj devoj kaj depreni de ŝi la malbenon, kiu minacas ĉiujn virgulinojn, kiuj en la servado al la diino perdis sian ĉastecon.

Tio estis ordono pia kaj saĝa: ĉar se iu superforte forrabis la pastrinon kaj kontraŭ ŝia volo senigis ŝin je la pastraj benoj, maljuste estus puni ŝin.

Post kelke da tagoj, ĉe la sonoj de trumpetoj, oni anoncis al la fideluloj, en la templo de Astarte, ke Kama mortis, kaj ke se iu renkontus virinon similan al ŝi, li ne havas rajtan venĝi ŝin, eĉ fari al ŝi riproĉojn. Ĉar ne ŝi, ne la pastrino forlasis la diinon, sed forrabis ŝin malbonaj spiritoj, kiuj estos punitaj.

En la sama tago la nobla Hiram estis ĉe la princo kaj donacis al li en ora skatolo, pergamenon, kovritan per multe da pastraj sigeloj kaj per subskriboj de la plej eminentaj Fenicianoj.

Tio estis la verdikto de la pastra juĝo de Astarte, liberiganta Kaman de la ĵurpromesoj, se nur ŝi forlasos sian pastran nomon. Kun ĉi tiu dokumento, kiam la suno subiris, la princo iris en iun izolitan palaceton en sia ĝardeno. Li malfermis la pordon per sekreta maniero kaj suriris en malgrandan ĉambron de la unua etaĝo.

Ĉe la lumo de skulptita torĉo, en kiu brulis bonodora oleo, la princo ekvidis Kaman.

— Fine!... — ekkriis li, donante al ŝi la oran skatolon. — Vi havas ĉion, kion vi volis.

La Fenicianino estis ekscitita; ŝiaj okuloj brilis. Ŝi kaptis la skatolon kaj ĵetis ĝin sur la plankon.

— Vi kredas, ke ĝi estas ora?... — diris ŝi. — Mi donos mian ĉirkaŭkolon, ke la skatolo estas kupra kaj nur kovrita de ambaŭ flankoj per maldikaj oraj folioj!...

— Tiel vi salutas min?... — demandis la mirigita princo.

— Ĉar mi konas miajn fratojn — respondis ŝi. — Ili falsas ne nur oron, sed eĉ rubenojn kaj safirojn...

— Virino... — interrompis la princo — en ĉi tiu skatolo estas ja via sendanĝereco...

— Mi mokas la sendanĝerecon!... — respondis ŝi. — Mi enuas kaj timas... Mi sidas ĉi tie jam kvar tagojn kvazaŭ en malliberejo...

— Ĉu io mankas al vi?

— Mankas al mi la lumo... spiro... ridoj, kantoj, homoj... Ho venĝema diino, kiel severe vi punas min!...

La princo aŭskultis mirigita. En la furioza virino li ne rekonis Kaman, kiun li vidis en la templo, la virinon, kiun kantis la pasia voĉo de la Greko.

— Morgaŭ — diris la princo — vi povos eliri en la ĝardenon... Kaj kiam ni venos Memfison, Tebojn, vi amuziĝos kiel neniam antaŭe... Ekrigardu min. Ĉu mi ne amas vin kaj ĉu ne sufiĉas al virino la honoro, ke ŝi apartenas al mi?...

— Jes, — respondis ŝi kolerete — sed vi havis kvar antaŭ mi.

— Se vin mi amas pleje...

— Se min vi amus pleje, vi farus min la unua, vi loĝigus min en la palaco, kiun okupas tiu... Hebreino Sara kaj vi donus gardistojn al mi, ne al ŝi... Tie, antaŭ la statuo de Astarte mi estis la unua... Kaj ĉi tie?... La soldatoj tamburas kaj ludas flutojn, la oficistoj krucas la manojn sur la brusto kaj klinas la kapojn antaŭ la domo de la Hebreino...

— Antaŭ mia unuenaskita filo — interrompis malpacience la princo — kaj li ne estas Hebreo...

— Li estas Hebreo!... — kriegis Kama. Ramzes salte leviĝis.

— Ĉu vi estas freneza?... — diris li, subite trankviliĝinte. — Ĉu vi ne scias, ke mia filo ne povas esti Hebreo?...

— Kaj mi diras al vi, ke li estas!... — kriis ŝi, batante la tablon per la pugno. — Li estas Hebreo, kiel lia avo, kiel liaj onkloj, kaj lia nomo estas Izaako...

— Kion vi diris, Fenicianino?... Ĉu vi volas, ke mi forpelu vin?...

— Bone, forpelu min, se mensogo eliris el mia buŝo... Sed se veraj estas miaj vortoj, forpelu tiun... la Hebreinon, kun ŝia bastardo, kaj la palacon donu al mi... Mi volas esti la unua en via domo, mi tion meritas... Tiu trompas vin, mokas vin... Kaj mi por vi forlasis mian diinon... min minacas ŝia venĝo...

— Donu al mi pruvon, kaj la palaco estos via... Ne, tio estas malvera!... — diris la princo. — Sara ne farus tian krimon... Mia unuenaskita filo!...

Izaako!... Izaako!... — kriis Kama. — Iru al ŝi kaj konvinku vin...

Ramzes, duone senkonscia, elkuris de Kama kaj direktis sin al la palaco, kie loĝis Sara. Malgraŭ la stela nokto, li perdis la vojon kaj iom da tempo vagis en la ĝardeno. La freŝa aero rekonsciigis lin, li retrovis la vojon kaj eniris en la domon de Sara preskaŭ trankvila.

Malgraŭ la malfrua vespero oni ne dormis tie. Sara per propraj manoj lavis la vindaĵojn de la filo, kaj la servistoj, por pasigi la tempon, manĝis, trinkis kaj muzikis.

Kiam Ramzes, pala de ekscito, haltis sur la sojlo, Sara ekkriis, sed tuj trankviliĝis.

— Saluton al vi, sinjoro — diris ŝi, viŝante la malsekajn manojn kaj klinante sin al liaj piedoj.

Sara, kia estas la nomo de via filo?... — demandis li.

Terurita ŝi kaptis sin je la kapo.

— Vi ja scias, sinjoro, ke Seti... — respondis ŝi per apenaŭ aŭdebla voĉo.

— Rigardu miajn okulojn...

— Ho Jehovo!... — murmuretis Sara.

— Vi vidas, ke vi mensogas. Kaj nun mi diros al vi: mia filo, la filo de la egipta kronprinco, estas nomata Izaako... kaj li estas Hebreo, malnobla Hebreo...

— Ho Dio!... Dio!... — ekkriis ŝi, falante al la piedoj de la princo

Ramzes eĉ por unu momento ne levis la kapon, lia vizaĝo fariĝis griza.

— Oni avertis min — diris li — ke mi ne prenu Hebreinon en mian domon... Miaj internaĵoj tordiĝis, kiam mi vidis mian bienon, plenan de Hebreoj... Sed mi kaŝis la abomenon, ĉar mi konfidis al vi. Kaj vi, kun viaj Hebreoj, ŝtelis mian filon, ŝtelistino de infanoj!...

— La pastroj ordonis, ke li estu Hebreo... — murmuretis Sara, ploregante ĉe la piedoj de la princo.

— La pastroj?... Kiuj?...

— La plej nobla Herhor... la plej nobla Mefres... Ili diris, ke tio estas necesa, ĉar via filo devas fariĝi la unua reĝo de Hebreoj...

— La pastroj?... Mefres?... — ripetis la princo. — Reĝo de Hebreoj?... Mi ja diris al vi, ke via filo povos esti ĉefo de miaj arkistoj, mia skribisto... Mi tion diris al vi, kaj vi mizera pensis, ke la titolo de hebrea reĝo egalas la titolon de mia arkisto aŭ skribisto?... Mefres... Herhor!... Dankon al la dioj, ke mi fine komprenis ĉi tiujn altrangulojn kaj ke mi scias, kian sorton ili destinas al miaj posteuloj...

Momenton li konsideris, mordis la lipojn. Subite li ekkriis per potenca voĉo:

— Ĉi tien!... servistoj... soldatoj!...

Tuj komenciĝis pleniĝi la ĉambro. Eniris plorante la servistinoj de Sara, oficisto kaj intendanto de la domo, poste sklavoj, fine kelke da soldatoj kun oficiro.

— La morto!... — ekkriis Sara per disŝiranta voĉo.

Ŝi ĵetis sin al la lulilo, kaptis la infanon kaj stariĝinte en la angulo de la ĉambro ŝi ekkriis:

— Min mortigu... sed lin mi ne donos...

Ramzes ekridetis.

— Centestro — diris li al la oficiro — prenu ĉi tiun virinon kun la infano kaj konduku en la konstruaĵon, kie loĝas la sklavoj de mia domo. Ĉi tiu Hebreino ne estos plu sinjorino, sed servistino de tiu, kiu ŝin anstataŭos.

— Kaj vi, intendanto — aldonis li, sin turnante al la oficisto — memoru, ke la Hebreino ne forgesu morgaŭ matene lavi la piedojn al ŝia sinjorino, kiu tuj venos ĉi tien. Kaj se ĉi tiu servistino montriĝus malobeema, laŭ la ordono de sia sinjorino ŝi devas ricevi vergojn. Forkonduku ĉi tiun virinon en la ĉambron de la servistoj!...

La oficiro kaj intendanto proksimiĝis al Sara, sed haltis, ne kuraĝante ŝin tuŝi. Cetere, tio ne estis necesa. Sara envolvis en tukon la plorantan infanon kaj forlasis la ĉambron, murmuretante:

— Ho Dio de Abrahamo, Izaako kaj Jakobo, ekkompatu min...

Ŝi profunde kliniĝis antaŭ la princo, el ŝiaj okuloj fluis silentaj larmoj. Ramzes aŭdis ŝian dolĉan voĉon ankoraŭ en la vestiblo:

— Dio de Abrahamo, Iza...

Kiam ĉio trankviliĝis, la vic-reĝo diris al la oficiro kaj intendanto:

— Iru kun torĉoj en la domon inter la figarboj...

— Mi komprenas — respondis la intendanto.

— Kaj tuj transkonduku ĉi tien la virinon, kiu loĝas tie...

— Tio estos farita.

— Tiu virino estos de nun via sinjorino kaj la sinjorino de Sara, de la Hebreino, kiu ĉiumatene devas al sia sinjorino lavi la piedojn, verŝi sur ŝin akvon kaj teni antaŭ ŝi la spegulon. Tia estas mia volo kaj ordono.

— Tiel estos farita ĉio — respondis la intendanto.

— Morgaŭ matene vi diros al mi, ĉu la nova servistino ne estas malobeema...

Doninte la ordonojn, la vic-reĝo revenis en sian domon, sed la tutan nokton li ne povis dormi. En lia profunda animo flamiĝis la fajro de la venĝo.

Li sentis, ke eĉ por unu momento ne levinte la voĉon, li frakasis Saran, la mizeran Hebreinon, kiu kuraĝis trompi lin. Li punis ŝin, kiel reĝo, kiu per unu ektremo de la palpebro deĵetas la homojn de la supro de l’ honoroj en la senfundaĵon de la sklaveco. Sed Sara estis nur ilo de la pastroj, kaj la kronprinco havis tro grandan senton de la justeco por, rompinte la ilon, pardoni al la veraj kulpuloj.

Lia furiozo tiom pli grandiĝis, ke la pastroj estis netuŝeblaj. La princo povis forpeli nokte Saran en la ĉambron de la servistoj, sed ne povis senigi Herhoron je lia povo, nek Mefreson je lia ĉefpastreco. Sara falis ĉe liaj piedoj, kiel piedpremita vermo; sed Herhor kaj Mefres, kiuj rabis al li lian unuenaskitan filon, leviĝis super Egipto kaj (kia honto!) super la estonta faraono, kvazaŭ piramidoj...

Kaj li rememoris (kioman fojon en ĉi tiu jaro!) la maljustaĵojn, kiujn kaŭzis al li la pastroj. En la lernejo ili tiel batis lin per bastonoj, ke krakis lia spino, aŭ igis lin malsati tiel, ke lia ventro enfalis ĝis la dorso.

Dum la lastaj manovroj Herhor malbonigis al li la tutan planon, poste deĵetis la tutan kulpon sur lin kaj senigis lin je la komando de korpuso. La sama Herhor altiris sur lin la malfavoron de lia sankteco pro tio, ke li prenis en sian domon Saran, kaj nur tiam revokis lin al la honoroj, kiam la humiligita princo pasigis kelke da monatoj en memvola ekzilo.

Ŝajnis, ke kiam li estos nomita ĉefo de korpuso kaj vic-reĝo, la pastroj ĉesos premegi lin per sia protekto. Sed ĝuste nun ili kontraŭmetas al li duoblajn fortojn. Ili faris lin vic-reĝo, por kio?... Por malproksimigi lin de la faraono kaj fari malhonoran traktaton kun Asirio. Kiam li volis informiĝi pri la stato de l’ regno, ili devigis lin pentofari en la templo; tie ili trompis lin per mirakloj kaj teruroj kaj donis al li tute malverajn klarigojn.

Poste ili miksis sin je liaj plezuroj, amatinoj, rilatoj kun Fenicianoj, ŝuldoj; fine por humiligi lin, ridindigi en la okuloj de Egiptanoj, ili faris lian unuenaskitan filon Hebreo!...

Kiu kamparano, kiu sklavo, kiu kondamnito en la minejoj, kiu Egiptano ne havus la rajton diri al li:

— Mi estas pli bona ol vi, vic-reĝo, ĉar neniu mia filo estis Hebreo...

Sentante la pezon de la ofendo, Ramzes komprenis ankaŭ, ke li ne povas tuj ĝin venĝi. Li decidis prokrasti la aferon. En la pastra lernejo li kutimis regi sin mem, en la kortego li ellernis paciencon kaj malsincerecon; ĉi tiuj ecoj estos lia ŝildo kaj armilo en la batalo kontraŭ la pastroj... Dume li erarigos ilin, kaj kiam venos ĝusta momento, li ekbatos tiel, ke ili ne leviĝos plu.

Komencis tagiĝi. La kronprinco profunde ekdormis, kaj kiam li vekiĝis, la unua persono, kiun li rimarkis, estis la intendanto de la palaco de Sara.

— Kion faras la Hebreino? — demandis la princo.

— Konforme al la ordono de via ekscelenco, ŝi lavis la piedojn al sia nova sinjorino — respondis la oficisto.

— Ĉu ŝi estis malobea?

— Ŝi estis plena de humileco, sed ne sufiĉe lerta, kaj la sinjorino ekkolerinte piedbatis ŝin inter la okulojn.

La princo eksaltis.

— Kaj Sara?... — demandis li rapide.

— Ŝi falis teren. Kaj kiam la nova sinjorino ordonis al ŝi iri for, ŝi eliris, mallaŭte plorante.

La princo komencis paŝi en la ĉambro.

— Kiel ŝi pasigis la nokton?...

— La nova sinjorino?...

— Ne!... — interrompis la kronprinco. — Mi demandas pri Sara.

— Konforme al la ordono, Sara iris kun la infano en la ĉambron de la servistoj. Tie iu virino, de kompato, cedis al ŝi freŝan maton, sed Sara ne kuŝiĝis kaj sidis la tutan nokton kun la infano sur la genuoj.

— Kaj la infano?... — demandis la princo.

— La infano fartas bone. Hodiaŭ matene, kiam la Hebreino iris servi la novan sinjorinon, aliaj virinoj banis la etulon, kaj la edzino de l’ paŝtisto, kiu ankaŭ havas suĉinfanon, nutris ĝin.

La princo haltis antaŭ la intendanto.

— Malbone estas — diris li — se bovino, anstataŭ nutri sian idon, iras plugi kaj estas batata per bastono. Do, kvankam la Hebreino estas tre kulpa, mi ne volas, ke suferu ŝia senpeka ido... Sara ne lavos plu la piedojn de la nova sinjorino kaj ne estos piedbatata de ŝi. En la domo de la servistoj vi donos al ŝi apartan ĉambron, kelke da mebloj kaj nutraĵon, kian bezonas virino, antaŭ ne longe akuŝinta. Ŝi nutru en trankvilo sian infanon.

— Vivu eterne nia estro! — respondis la intendanto kaj ekkuris plenumi la ordonojn de l’ vic-reĝo, ĉar la tuta servistaro amis Saran, kaj en la daŭro de kelke da horoj jam ekmalamis la kolereman kaj krieman Kaman.