Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XV

Jam eĉ inter la popolo komencis disvastiĝi minacaj novaĵoj pri Libianoj. Oni rakontis, ke la barbaraj soldatoj, eksigitaj de la pastroj, revenante en sian patrujon en la komenco petis almozon, poste ŝtelis kaj fine komencis rabi kaj bruligi egiptajn kamparojn, mortigante iliajn loĝantojn.

Tiamaniere, en la daŭro de kelke da tagoj estis atakitaj kaj detruitaj la urboj: Ĥinensu, Pimat kaj Kasa, sude de la lago Moeris. Same oazo Uit-Mehe. La tuta okcidenta limo de la regno estis en danĝero, eĉ el Teremethis komencis forkuri la loĝantoj. Ankaŭ en tiu ĉirkaŭaĵo, de la bordoj de l’ maro aperis libiaj bandoj, senditaj, oni diris, de la terura ĉefo Musavasa, kiu en la tuta dezerto, ŝajnas, proklamis sanktan militon kontraŭ Egipto.

Tial, se vespere la okcidenta zono de la ĉielo estis tro longe ruĝa, teruro falis sur la loĝantojn de Pi-Bast. Homoj amasiĝis en la stratoj, unuj suriris la platajn tegmentojn kaj de tie anoncis, ke ili vidas brulon en MenufSeĥem; aliaj, malgraŭ la krepusko, rimarkis la forkurantajn loĝantojn, aŭ la libiajn bandojn, marŝantajn al Pi-Bast en longaj, nigraj vicoj.

Malgraŭ la maltrankvilo de la loĝantaro, la estroj de l’ nomesoj entreprenis nenion, ĉar la centraj povoj sendis al ili neniajn ordonojn.

La princo Ramzes sciis pri la maltrankvilo de la popolo kaj vidis la indiferentecon de la ĉefoj de Pi-Bast. Furioza kolero ekregis lin, ke li ricevas neniajn ordonojn el Memfiso, kaj ke nek Mefres, nek Metezufis parolas kun li pri la alarma stato de la regno.

Fine li ĉesis viziti la regimentojn, lokitajn apud Pi-Bast, kaj anstataŭe, kolektinte en la palacon la tutan nobelan junularon, li amuziĝis kaj festenis, sufokante en la koro la indignon kontraŭ la pastroj kaj la maltrankvilon pri la sorto de la ŝtato.

– Vi vidos!... diris li foje al Tutmozis – la sanktaj profetoj alkondukos nun al tio, ke Musavasa okupos Malsupran Egipton, kaj ni estos devigitaj forkuri Tebojn, se ne al Sunnu, se de tie ne forpelos nin Etiopianoj...

– Vi diris la veron – respondis Tutmozis – ke niaj estroj agas, kvazaŭ ili estus perfiduloj.

La unuan tagon de la monato Hetori (aŭgusto, septembro) estis en la palaco de la kronprinco la plej granda festeno. Oni komencis la amuzojn je la dua post la tagmezo, kaj antaŭ la subiro de la suno ĉiuj jam estis ebriaj. Bela estis la festeno: la viroj kaj virinoj sin trenis sur la planko, surverŝita per vino, surŝutita per floroj kaj fragmentoj de rompitaj kruĉoj.

La princo estis la plej konscia el ĉiuj. Li ankoraŭ ne kuŝis, sed sidis en apogseĝo, tenante sur la genuoj du belajn dancistinojn, el kiuj unu verŝis al li vinon en la buŝon, alia parfumojn sur la kapon.

En tiu ĉi momento eniris en la salonon adjutanto kaj transpaŝinte kelke da ebriaj festenantoj, proksimiĝis al la kronprinco:

– Nobla sinjoro – murmuretis li – la sanktaj Mefres kaj Mentezufis deziras paroli kun vi...

La vic-reĝo forpuŝis la knabinojn kaj ruĝa, en makulita vesto, iris ŝanceliĝante supren en sian ĉambron.

Vidante lin, Mefres kaj Mentezufis ekrigardis unu la alian.

– Kion vi deziras, ekscelencoj? – demandis la princo, falante sur seĝon.

– Mi ne scias, ĉu vi povos aŭskulti nin... – respondis la embarasita Mentezufis.

– Vi pensas, ke mi estas ebria? – ekkriis la princo. – Ne timu... hodiaŭ la tuta Egipto estas tiel freneza, aŭ malsaĝa, ke ĉe la drinkuloj restis ankoraŭ plej multe da prudento...

La pastroj malgajiĝis, sed Mentezufis komencis:

– Via ekscelenco scias, ke nia sinjoro kaj la plej alta kolegio decidis eksigi dudek mil dungitajn soldatojn...

– Mi kvazaŭ ne scias... – interrompis la kronprinco. – Vi ne nur ne bonvolis demandi mian konsilon por tiel saĝa decido, sed eĉ ne bonvolis sciigi al mi, ke vi jam dispelis kvar regimentojn, kaj ke ĉi tiuj homoj, puŝataj de malsato, atakas niajn urbojn...

– Ŝajnas al mi, ke via ekscelenco juĝas la ordonojn de la sankteco... – intermetis Mentezufis.

– Ne de lia sankteco!... – ekkriis la princo, piedfrapante – sed de la perfiduloj, profitantaj la malsanon de mia patro kaj estro, kiuj volas vendi la ŝtaton al Asirianoj kaj Libianoj!...

La pastroj ŝtoniĝis. Tiajn vortojn neniu ankoraŭ Egiptano diris al la pastroj.

– Permesu, princo, ni revenos post kelke da horoj, kiam vi trankviliĝos... – diris Mefres.

– Tio ne estas necesa. Mi scias, kio fariĝas ĉe nia okcidenta limo... Aŭ pli ĝuste ne mi scias, sed miaj kuiristoj, miaj knaboj de la ĉevalejo, kaj vazlavistinoj... Eble do vi bonvolos nun, respektindaj patroj, malkovri ankaŭ al mi viajn planojn...

Mentezufis prenis indiferentan mienon kaj diris:

– Libianoj ekribelis kaj komencas kolekti bandojn, por ataki Egipton.

– Mi komprenas.

– Laŭ la ordono de lia sankteco – daŭrigis Mentezufis – kaj de plej alta kolegio, via ekscelenco devas kolekti la armeojn de Malsupra Egipto kaj detrui la ribelantojn.

– Kie estas la ordono?

Mentezufis eltiris el sub la vesto pergamenon kun sigeloj kaj donis ĝin al la princo.

– De ĉi tiu momento mi estas do la ĉefa militestro kaj la plej alta ĉefo de ĉi tiu provinco?

– Estas tiel, kiel vi diris.

– Kaj mi havas la rajton partopreni kun vi en milita konsila kunsido?

– Nepre... – respondis Mefres. – Kvankam en la nuna momento...

– Sidiĝu – interrompis la princo.

Ambaŭ pastroj plenumis la ordonon.

– Mi demandas vin, ĉar tio estas necesa por miaj planoj: kial oni eksigis la libiajn regimentojn?

– Kaj oni eksigos aliajn – aldonis vive Mentezufis. – La plej alta kolegio volas sin liberigi de dudek mil plej multekostaj soldatoj, por liveri al la trezorejo de lia sankteco kvar mil talentojn jare, sen kiuj la reĝa kortego povas sin trovi sen rimedoj...

– Kio ne minacas plej mizeran el la egiptaj pastroj!... – intermetis la princo.

– Vi forgesas, ekscelenco, ke ne konvenas nomi pastron “mizera” – respondis Mentezufis. – Kaj se ili neniam restas sen rimedoj, tio estas la merito de ilia modera vivo.

– En tia okazo do la statuoj trinkas la vinon, ĉiutage alportatan en la templojn, kaj la ŝtonaj dioj ornamas siajn virinojn per oro kaj juveloj – mokis la princo. – Sed ni lasu vian moderon!... La pastra kolegio ne tial dispelis dudek mil soldatojn kaj malfermas la pordegojn de Egipto al banditoj ne por plenigi la trezorejon de l’ faraono...

– Sed?...

– Sed por plaĉi al la reĝo Assar. Kaj ĉar lia sankteco ne konsentis cedi Fenicion al Asirianoj, vi volas malfortigi la ŝtaton alimaniere: dispelante la dungitojn kaj kaŭzante militon ĉe nia okcidenta limo...

– Mi alvokas la diojn kiel atestantojn, ke via ekscelenco mirigas nin!... – ekkriis Mentezufis.

– La ombroj de l’ faraonoj pli forte mirus, aŭdinte, ke en la sama Egipto, kie oni enkatenigis la reĝan povon, iu ĥaldea trompisto influas la sorton de la ŝtato...

– Mi ne kredas al miaj oreloj!... – respondis Mentezufis. – Kion vi diras pri iu Ĥaldeano?...

La vic-reĝo malice ridis.

– Mi parolas pri Beroes... Se vi, sankta viro, ne aŭdis pri li, demandu la respektindan Mefreson, kaj se ankaŭ li forgesis, sin turnu al Herhor kaj Pentuer... Jen la granda mistero de viaj temploj!... Fremdulo, kiu kiel ŝtelisto penetris Egipton, trudas al la membroj de la plej alta kolegio traktaton tiel malhonoran, ke ni povus ĝin subskribi nur post malvenkoj, nur perdinte ĉiujn regimentojn kaj ambaŭ ĉefurbojn... Kaj pripensu: tion faris unu homo, kredeble spiono de la reĝo Assar!... Kaj niaj saĝuloj tiel lasis sin sorĉi per lia elokventeco, ke kiam la faraono ne permesis al ili cedi Fenicion, ili almenaŭ dispelas regimentojn kaj kaŭzas militon ĉe la okcidenta limo... Ĉu oni iam aŭdis ion similan?... – daŭrigis la princo, kiu ne povis sin regi plu. – Kiam estas la plej favora momento por pligrandigi la armeon ĝis tricent mil homoj kaj puŝi ĝin al Ninivo, la piaj frenezuloj dispelas dudek mil soldatojn kaj ekbruligas la propran domon!...

Mefres, rigida kaj pala, aŭskultis la mokojn. Fine li ekparolis:

– Mi ne scias, nobla sinjoro, el kiu fonto vi ĉerpis la sciigojn?... Estu ĝi same pura, kiel la koroj de l’ anoj de la plej alta kolegio! Ni supozu tamen, ke vi estas prava, ke iu ĥaldea pastro sukcesis konvinki la kolegion subskribi malprofitan traktaton kun Asirio. Se tiel estas, de kie vi scias, ke tiu pastro ne estis sendito de l’ dioj, kiuj per lia buŝo avertis nin pri la danĝero, pendanta super Egipto?...

– De kiam Ĥaldeanoj ĝuas ĉe ni tian konfidon? – demandis la princo.

– La ĥaldeaj pastroj estas la pli aĝaj fratoj de la egiptaj – intermetis Mentezufis.

– Do eble ankaŭ la asiria reĝo estas la superulo de la faraono? – diris la princo.

– Ne blasfemu via ekscelenco – severe interrompis Mefres. – Vi senpripense fosas en la plej sanktaj misteroj; tio estis danĝera eĉ por pli grandaj ol vi!...

– Bone, mi ne fosos. Sed kiel ekkoni, ke unu Ĥaldeano estas sendito de l’ dioj, alia – spiono de la reĝo Assar?

– Per la mirakloj – respondis Mefres. – Se, laŭ via ordono; princo, ĉi tiu ĉambro pleniĝus per spiritoj, se nevideblaj fortoj levus vin en la aeron, ni dirus, ke vi estas instrumento de la senmortaj kaj ni obeus vian konsilon...

Ramzes levis la ŝultrojn.

– Ankaŭ mi vidis spiritojn: tio estis juna knabino... Ankaŭ mi vidis en la cirko artiston, kiu kuŝis en la aero...

– Sed vi ne rimarkis la maldikajn ŝnurojn, kiujn tenis en la dentoj liaj kvar helpantoj... – interrompis Mentezufis.

La princo ree ekridis. Rememorinte, kion Tutmozis rakontis al li pri la diservoj de Mefres, li diris per moka tono:

– En la tempo de la reĝo Ĥeopso iu ĉefpastro volis nepre flugi en la aero! Por tio li preĝis al la dioj, kaj al siaj subuloj li ordonis observi, ĉu ne levas lin nevideblaj fortoj. Kaj kion vi diros sanktaj patroj? De tiu momento ne pasis eĉ unu tago, en kiu la profetoj ne certigis la ĉefpastron, ke li leviĝas en la aeron, ne tre alten, nur unu fingron de la planko... Sed kio estas al via ekscelenco? – demandis li subite Mefreson.

Efektive la ĉefpastro, aŭskultante sian propran historion, ekŝanceliĝis sur la seĝo, kaj falus, se lin ne subtenus Mentezufis.

Ramzes konfuziĝis. Li donis al la maljunulo akvon, frotis al li la frunton kaj tempiojn per vinagro, komencis malvarmigi lin per ventumilo...

Baldaŭ la sankta Mefres rekonsciiĝis. Li leviĝis de la seĝo kaj diris al Mentezufis:

– Ni jam povas foriri, ŝajnas al mi?

– Ankaŭ mi tiel pensas.

– Kaj mi kion devas fari? – demandis la princo, sentante, ke okazis io malbona.

– Plenumi la devojn de la ĉefa militestro – respondis malvarme Mentezufis.

Ambaŭ pastroj ceremonie salutis la princon kaj foriris. La vic-reĝo estis jam tute malebria, sed granda ŝarĝo falis sur lian koron. Li komprenis, ke li faris du gravajn erarojn: li konfesis al la pastroj, ke li konas ilian grandan sekreton, kaj senkompate mokis Mefreson.

Li donus unu jaron de sia vivo, se li povus forigi el ilia memoro la tutan ebriulan paroladon. Sed estis jam tro malfrue.

“Oni ne povas nei – pensis li – mi perfidis min kaj akiris du mortajn malamikojn. Sed kion fari! La batalo komenciĝas en momento malplej favora por mi... Sed ni iru antaŭen. Pli ol unu faraono ja batalis kontraŭ la pastraro kaj venkis ĝin, eĉ ne havante potencajn liganojn...”

Tamen li tiel klare sentis la danĝeron de sia situacio, ke li tuj ĵuris, per la sankta kapo de sia patro, ke li neniam plu trinkos tro multe da vino.

Li ordonis alvoki Tutmozison. La konfidato aperis tuj, tute malebria.

– Ni havas la militon kaj mi estas la ĉefa militestro – diris la kronprinco.

Tutmozis sin klinis ĝis la planko.

– Kaj mi neniam plu ebriiĝos – aldonis ia princo. – Ĉu vi scias kial?

– Ĉefo devas eviti vinon kaj ebriigantajn parfumojn – respondis Tutmozis.

– Mi forgesis pri tio kaj mi babilis al la pastroj mian sekreton...

– Kiun? – demandis Tutmozis kun timo.

– Ke mi malamas ilin kaj ke mi mokas iliajn miraklojn...

– Tio ne estas grava. Kredeble ili neniam celis la amon de l’ homoj.

– Kaj ke mi konas iliajn politikajn sekretojn – aldonis la princo.

– Aaa!... – siblis Tutmozis. – Tio estis superflua...

– Ne grave... ne grave... – daŭrigis Ramzes. Sendu tuj kuristojn al la regimentoj, por ke morgaŭ matene ĉiuj ĉefoj kunvenu al la milita konsila kunsido. Ordonu ekbruligi la alarmajn signalojn, por ke ĉiuj armeoj de Malsupra Egipto marŝu al la okcidenta limo. Iru al la nomarĥo kaj ordonu al li, ke li sciigu al la aliaj la neceson kolekti nutraĵon, vestojn kaj armilojn.

– Ni havos embarason kun Nilo – interrompis Tutmozis.

– Kaj tial oni haltigu ĉiujn ŝipojn kaj ŝipetojn en la brakoj de Nilo, por la transporto de l’ armeo... Oni devas ankaŭ alvoki la nomarĥojn, por ke ili preparu rezervajn regimentojn...

Dume Mefres kaj Mentezufis revenis en siajn loĝejojn apud la templo de Ptah. Kiam ili restis solaj, en la ĉelo, la ĉefpastro levis la manojn al la ĉielo kaj ekkriis:

– Trio de la senmortaj dioj: Oziriso, Izido kaj Horuso, savu Egipton de l’ pereo!... De kiam ekzistas la mondo, neniu faraono diris tiom da blasfemoj, kiom ni aŭdis hodiaŭ de ĉi tiu bubo!... Kion mi diras faraono?... Neniu malamiko de Egipto, neniu Ĥeto, Feniciano, Libiano kuraĝus tiel ofendi la pastran netuŝeblecon...

– La vino faras la homon travidebla – respondis Mentezufis

– Nido de viperoj loĝas en ĉi tiu juna koro... Li malrespektas la pastrojn, mokas la miraklojn, ne kredas la diojn!...

– Plej multe mirigas min – diris medite Mentezufis – de kie li scias pri nia interkonsento kun Beroes? Ĉar mi ĵuras, ke li konas, ĝin.

– Oni terure perfidis nin – respondis Mefres, kaptante sin je la kapo.

– Tre stranga afero! Vi ja estis kvar...

– Tute ne kvar. Pri Beroes ja sciis la supera pastrino de Izido, du pastroj, kiuj montris al li la vojon al la templo de Set, kaj la pastro, kiu akceptis lin ĉe la pordego... Atendu!... – diris Mefres. – Ĉi tiu pastro la tutan tempon restis en la kelo... Se li aŭskultis?...

– En ĉiu okazo li ne vendis la sekreton al bubo, sed al iu pli serioza. Kaj tio estas danĝera!...

Ĉe la pordo ekfrapis la ĉefpastro de la templo de Ptah, la sankta Sem.

– Paco al vi – diris li, enirante.

– Beno al via koro.

– Mi venis, ĉar vi tiel levas la voĉojn, kvazaŭ okazis malfeliĉo. La milito kontraŭ la mizera Libiano, mi pensas, ne timigas vin?... – diris Sem.

– Kia estas via opinio pri la kronprinco? – interrompis lin Mentezufis.

– Mi pensas, ke li devas esti tre kontenta de la milito kaj de sia nova rango. Jen vera heroo! Kiam mi rigardas lin; mi rememoras la leonon de Ramzes... Ĉi tiu juna homo ne ŝanceliĝus sola sin ĵeti kontraŭ ĉiuj libiaj bandoj kaj, vere, povas dispeli ilin.

– Ĉi tiu knabo – diris Mefres – povas renversi ĉiujn niajn templojn kaj forstreki Egipton el la karto de l’ mondo.

La sankta Sem rapide prenis oran amuleton, kiun li portis sur la brusto, kaj murmuretis:

– Forkuru, malbonaj vortoj, en la dezerton... Foriru kaj ne persekutu la justulojn!... Kion rakontas via ekscelenco!... – diris li pli laŭte per riproĉa tono.

– La nobla Mefres diras la veron – ekkriis Mentezufis. – La kapo ekdolorus vin kaj la ventro, se la homaj lipoj povus ripeti la blasfemojn, kiujn ni aŭdis hodiaŭ de ĉi tiu junulo.

– Ne ŝercu, profeto – indignis la ĉefpastro Sem. – Mi prefere ekkredus, ke la akvo brulas, kaj la aero estingas, ol tion, ke Ramzes blasfemas!...

– Li faris tion ŝajne ebria – intermetis malice Mefres.

– Eĉ tiam... Mi ne neas, ke li estas senkonsidera kaj diboĉulo. Sed blasfemi?...

– Tia estis ankaŭ nia opinio – daŭrigis Mentezufis. – Kaj ni estis tiel certaj, ke ni konas lian karakteron, ke kiam li revenis el la templo de Hator, ni eĉ ĉesis kontroli lin...

– Vi volis ŝpari la monon, pagatan al la gardistoj – intermetis Mefres. – Vi vidas, kia estas la rezultato de la malzorgo, ŝajne malgranda!...

– Sed kio okazis? – demandis malpacience Sem.

– Mi rakontos mallonge: la kronprinco mokas la diojn...

– Oh!...

– Li juĝas la ordonojn de la faraono...

– Ĉu tio estas ebla?...

– La membrojn de la plej alta kolegio li nomas perfiduloj...

– Sed...

– Kaj de iu li eksciis pri la alveno de Beroes, eĉ pri la interparolado kun Mefres, Herhor kaj Pentuer en la templo de Set...

La ĉefpastro Sem sin kaptis per ambaŭ manoj je la kapo kaj komencis kuri en la ĉelo.

– Ne eble!... – diris li. – Ne eble... Ĉu iu ĵetis sorĉon sur la junulon?... Eble tiu fenicia pastrino, kiun li ŝtelis el la templo?...

Al Mentezufis la rimarko ŝajnis tiel trafa, ke li ekrigardis Mefreson. Sed la incitita ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj.

– Ni vidos – respondis li. – Antaŭe oni devas esplori, por ke ni sciu, kion faris la princo, tagon post tago, de l’ momento de la reveno el la templo de Hator. Li havis tro da libero, tro da rilatoj kun la malfideluloj kaj malamikoj de Egipto. Kaj vi, nobla Sem, helpos nin...

Post tiu ĉi decido, la ĉefpastro Sem tuj en la sekvinta tago ordonis alvoki la popolon al solena diservo en la templon de Ptah.

La pastroj heroldoj stariĝis en la stratkrucoj, placoj, eĉ kampoj kaj ĉie alvokis la popolon per trumpetoj kaj flutoj. Kaj ĉiam, kiam kolektiĝis sufiĉa nombro da aŭskultantoj, ili anoncis, ke en la templo de Ptah dum tri tagoj estos solenaj preĝoj kaj procesioj, por ke la bona dio benu la egiptajn armilojn kaj pereigu Libianojn; kaj sendu al ilia ĉefo, Musavasa lepron, blindecon kaj frenezon.

Ĉio fariĝis, kiel deziris la pastroj. De la mateno ĝis la malfrua nokto la simpla popolo, homoj de ĉiuj metioj, kolektiĝis apud la muroj de la templo; la aristokrataro kaj riĉaj burĝoj kunvenis en la ekstera vestiblo la pastroj lokaj kaj de l’ najbaraj nomesoj faris oferojn al la dio kaj preĝis en la plej sankta kapelo.

Trifoje ĉiutage eliris solena procesio, dum kiu oni portis la respektindan statuon de la dio en ora ŝipeto, kovrita per kurtenoj. La popolo falis sur la vizaĝon kaj laŭte konfesis siajn pekojn; la profetoj, nombre dissemitaj en la amaso, per konformaj demandoj faciligis al ĝi la penton. La samo estis en la vestiblo de l’ templo. Sed ĉar la altrangaj kaj riĉaj homoj ne amis sin kulpigi laŭte, la sanktaj patroj kondukis la pentantojn flanke, kaj mallaŭte donis al ili konsilojn kaj admonojn.

Tagmeze la ceremonio estis plej solena. En tiu horo venis la soldatoj marŝantaj okcidenten, por ricevi la benon de la pastroj kaj refreŝigi la povon de siaj amuletoj, kiuj posedis la econ malfortigi la frapojn de la malamikoj.

Iafoje tondris en la templo, kaj nokte fulmis super la pilonoj. Tio estis la signo, ke la bona dio favore aŭskultis ies preĝojn, aŭ ke li parolas kun la pastroj.

Kiam post la finita soleno la tri ĉefpastroj, Sem, Mefres kaj Mentezufis kunvenis por intima interparolado, la situacio jam estis klara.

La diservo alportis al la templo ĉirkaŭ kvardek talentojn da profito; sed ĉirkaŭ sesdek talentojn oni elspezis por donacoj aŭ pago de ŝuldoj de diversaj aristokratoj kaj de altaj anoj de la militistaro.

Oni kolektis jenajn sciigojn:

En la armeo rondiris famo, ke tuj kiam la princo Ramzes suriros tronon, li komencos militon kontraŭ Asirio, kiu donos grandajn profitojn al la partoprenantoj. Plej malalta soldato, oni diris, ne revenos de la militiro sen mil draĥmoj, se ne pli multe.

En la popolo oni murmuretis, ke kiam la faraono venkinte revenos el Ninivo, li donacos sklavojn al ĉiuj kamparanoj kaj por multaj jaroj liberigos Egipton de la impostoj.

La aristokrataro pensis, ke la nova faraono, antaŭ ĉio, forprenos de la pastroj kaj redonos al la nobelularo ĉiujn bienojn, kiuj fariĝis propraĵo de l’ temploj, kiel repago de ŝuldoj. Oni parolis ankaŭ, ke la estonta faraono regos absolute, sen la plej alta pastra kolegio.

Fine, en ĉiuj klasoj oni estis konvinkitaj, ke la princo Ramzes, por certigi al si la helpon de Fenicianoj, konvertiĝis al la kulto de la diino Istar kaj estis por ŝi speciale pia. En ĉiu okazo estis certe, ke la princo vizitis foje nokte la templon de Istar kaj vidis tie iajn miraklojn. Krom tio, inter riĉaj Azianoj rondiris famoj, ke Ramzes oferis al la templo grandajn donacojn kaj ricevis por tio pastrinon, kiu devis plifortigi lian kredon.

Ĉiujn ĉi sciigojn kolektis la nobla Sem kaj liaj pastroj. La pastroj Mefres kaj Mentezufis komunikis al li alian novaĵon, kiu venis al ili el Memfiso.

Tio estis la pastro Osoĥor, kiu akceptis la Ĥaldean pastron kaj faranton de mirakloj, Beroeson en la templo de Set. Post du monatoj Osoĥor, edzigante sian filinon, donacis al ŝi riĉajn juvelojn kaj aĉetis al la novaj geedzoj grandan bienon. Ĉar Osoĥor ne havis grandajn enspezojn, oni suspektis, ke la pastro aŭskultis la interparoladon de Beroes kun la egiptaj altranguloj, vendis poste la sekreton de la traktato al Fenicianoj kaj ricevis de ili grandan riĉaĵon.

Aŭskultinte ĉion, la ĉefpastro Sem diris:

– Se la sankta Beroes vere estas miraklfaranto, lin demandu, antaŭ ĉio, ĉu Osoĥor perfidis la sekreton?...

– Oni demandis lin – respondis Mefres – sed la sankta viro diris, ke li volas silenti en ĉi tiu afero. Li aldonis ankaŭ, ke eĉ se iu aŭdis la interparoladon kaj komunikis la sekreton al Fenicianoj, tio ne malutilos Egipton, nek Ĥaldeon. Do se oni trovos la kulpulon, oni devas pardoni lin.

– Sankta!... Vere sankta viro!... – murmuretis Sem.

– Sed kion via ekscelenco – diris Mefres al Sem – pensas pri la kronprinco kaj pri la maltrankvilo, kiun kaŭzis lia agado?

– Mi diros la samon, kion diris Beroes: la kronprinco ne malutilos Egipton, oni do devas esti indulga...

– Ĉi tiu junulo mokas la diojn kaj miraklojn, eniras en fremdajn templojn, ribeligas la popolon... Tio ne estas malgrandaj aferoj!... – parolis maldolĉe Mefres, kiu ne povis forgesi, ke Ramzes tiel malĝentile ridis liajn piajn procedojn.

La ĉefpastro Sem amis Ramzeson, li do respondis kun bonkora rideto:

– Kiu kamparano en Egipto ne dezirus havi sklavon, por forlasi la malfacilan laboron kaj ĝui la dolĉan ripozon? Kaj ĉu ekzistas homo en la mondo, kiu ne revas ne pagi impostojn? Por tio, kion li pagas al la trezorejo, liaj infanoj, edzino kaj li mem povus aĉeti elegantajn vestojn kaj ĝui diversajn plezurojn!

– La maldiligenteco kaj la troaj elspezoj malbonigas la homon – diris Mentezufis.

– Kiu soldato – daŭrigis Sem – ne deziras militon kaj akiron da mil draĥmoj, aŭ eĉ pli grandan? Mi ankaŭ demandas vin, patroj, kiu faraono, kiu nomarĥo, kiu nobelulo pagas volonte siajn ŝuldojn kaj rigardas strabe la riĉaĵojn de la temploj?...

– Sendia avideco! – murmuretis Mefres.

– Kaj fine – diris Sem – kiu kronprinco ne revis malgrandigi povon de la pastroj? kiu faraono, en la komenco de sia regado, ne volis forskui de si la influon de la plej alta kolegio?

– Viaj vortoj estas plenaj de saĝo – diris Mefres – sed al kio povas alkonduki?

– Al tio, ke vi ne kulpigu la kronprincon al la plej alta kolegio. Ne ekzistas ja tribunalo, kiu kondamnus la princon pro tio, ke la kampanoj dezirus ne pagi impostojn, aŭ ke la soldatoj volas militon. Kontraŭe, vi povus ricevi riproĉojn. Ĉar se tagon post tago vi estus observintaj la kronprincon, kaj haltigintaj liajn malgrandajn erarojn, ne ekzistus hodiaŭ la piramido de kulpigoj, kiuj cetere estas senbazaj.

En tiaj aferoj ne estas grave, ke la homoj havas inklinon al la peko, ĉar ili ĉiam havis ĝin. Sed danĝere estas, ke ni ne gardis ilin. Nia sankta rivero, la patrino de Egipto, baldaŭ plenigus la kanalojn per ŝlimo, la inĝenieroj ĉesus sin okupi pri ĝi.

– Kaj kion diros via ekscelenco pri la insultoj, kiujn permesis al si la princo en la interparolado kun ni? Ĉu vi pardonos al li la terurajn mokojn al la mirakloj?... – demandis Mefres. – La juna homo forte ofendis mian piecon...

– Ofendas sin mem, kiu parolas kun ebria – respondis Sem. Viaj ekscelencoj, cetere, eĉ ne havis rajton paroli pri la plej gravaj ŝtataj aferoj kun la princo, kiam li estis ebria... Vi estis ankaŭ malpravaj, nomante ebrian homon militestro. Estro de l’ armeo devas esti plene konscia.

– Mi kliniĝas antaŭ via saĝo – diris Mefres – sed mi voĉdonas por prezenti plendon kontraŭ la kronprinco al la plej alta kolegio.

– Mi voĉdonas kontraŭ la plendo – respondis energie Sem. – La kolegio devas ekscii pri ĉiuj agoj de la princo, per simpla raporto, ne per plendo.

– Mi ankaŭ estas kontraŭ la plendo – diris Mentezufis.

La ĉefpastro, vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, devis cedi kun sia postulo pri plendo. Sed li ekmemoris la malrespekton kaj kaŝis la malamikecon en sia koro.