Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XVII

La okcidentan limon de Egipto sur longo da pli ol cent geografiaj mejloj formas muro de kalkaj montetoj, nudaj, interrompataj de intermontoj, kelkcenton da metroj profundaj. Ĝi kuras sur la bordo de Nilo, de kiu ĝi foriras jen unu mejlon, jen unu kilometron.

Se iu surgrimpus iun el la montetoj kaj turnus la vizaĝon al la nordo, li vidus plej strangan pejzaĝon. Malsupre, dekstre, li havus mallarĝan, sed verdan herbejon, tranĉitan de Nilo; maldekstre — senliman flavan ebenaĵon, semitan de blankaj aŭ brikokoloraj makuloj.

La unutoneco de la pejzaĝo, la incitanta flaveco de la sablo, la varmego kaj, antaŭ ĉio, la senfina senlimeco — jen estas la ĉefaj ecoj de la libia dezerto, sin etendanta oriente de Egipto.

Sed ĉe pli detala rigardado, la dezerto ŝajnus malpli unutona. Ĝia sablo ne kuŝas plate, sed formas vicon de sulkoj, kiuj similas grandegajn akvajn ondojn. Tio estas kvazaŭ ondanta maro, kiu glaciiĝis.

Kiu havus la kuraĝon iri sur ĉi tiu maro unu horon, du, iafoje tutan tagon, tiu trovus alian vidaĵon. En la horizonto aperas montetoj, iafoje ŝtonegoj kaj senfundaĵoj de plej diversaj formoj. Sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego kvazaŭ kontinento.

Efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la mezo de la sabla maro. Apud la kalkaj montetoj oni vidas valojn, sur ili la fluujojn de la riveroj kaj riveretoj, pli malproksime ebenaĵon kaj en ĝia mezo lagon kun kurbaj bordoj kaj kava fundo.

Sed sur tiuj ĉi ebenaĵoj kaj altaĵoj ne kreskas eĉ unu herba trunketo, en la lago ne estas eĉ unu akva guto, en la rivero fluas nenio. Tio estas pejzaĝo, kun plej diversaj formoj de la tero, sed de kiu forkuris la tuta akvo; tute sekigita, pejzaĝo malviva, kie ne nur pereis ĉiuj kreskaĵoj, sed eĉ la fruktodona tavolo de la tero disfalis en polvon aŭ eniĝis en la ŝtonegojn.

En tiuj lokoj okazis io plej terura, kion oni povas imagi: la naturo mortis, restis nur ĝia skeleto kaj polvo, kiujn pli kaj pli konsumas la varmego, kaj la vento transĵetas de unu loko al alia.

Post tiu ĉi malviva, neenterigita kontinento sin etendas ree maro sabla, sur kiu tie ĉi kaj tie oni vidas pintajn konusojn, kiuj leviĝas iafoje ĝis unuetaĝa alto. La pinto de ĉiu monteto estas kronita de malgranda tufo de grizaj folioj, kovritaj de polvo, pri kiuj estas malfacile diri, ke ili vivas; ili nur ne povas morti.

Sed Tifono, la monarĥo de la dezerto, rimarkis ĝin kaj malrapide komencis superŝuti ĝin per la sablo. Kaj ju pli alten penas grimpi la kreskaĵo, des pli alten leviĝas la konuso de la sufokanta sablo. La tamarindo, falinta en la dezerton, havas aspekton de dronanto, kiu vane etendas siajn manojn al la ĉielo.

Kaj ree disfluas la senfina flava maro, kun siaj sablaj ondoj kaj agoniantaj kreskaĵoj, kiuj ne povas morti. Subite aperas ŝtonega muro, en ĝi fendoj, kvazaŭ pordegoj...

Nekredebla afero! Post unu el tiuj pordegoj oni vidas vastan valon de verda koloro, multe da palmoj, bluajn akvojn de lago. Oni vidas eĉ sin paŝtantajn ŝafinojn, bovojn kaj ĉevalojn; malproksime, sur la deklivoj de la ŝtonegoj kuŝas amfiteatre tuta urbeto, kaj sur la suproj brilas blankaj muroj de temploj.

Tio estas oazo, kvazaŭ insulo en la mezo de la sabla oceano.

Tiaj oazoj en la tempo de la faraonoj estis tre multenombraj, eble kelkdeko. Ili formis ĉenon de insuloj en la dezerto, ĉe la okcidenta limo de Egipto. Ili estis en interspaco de dek, dek kvin, dudek geografiaj mejloj de Nilo, kaj okupis dekkelkon aŭ kelkdekon da kvadrataj kilometroj.

Kantataj de la arabaj poetoj, la oazoj, en la realeco, neniam estis vestibloj de la paradizo. Iliaj lagoj estas plej ofte marĉoj; el la subteraj fontoj fluas varma akvo, iafoje malbonodora kaj abomene sala; la kreskaĵoj ne povas esti eĉ komparataj kun la egiptaj. Tamen ĉi tiuj rifuĝejoj ŝajnis paradizo al la vojaĝantoj en la dezerto, kiuj trovadis en ĝi iom da verdaĵo por la okulo, iom da malvarmeto, malsekeco kaj daktiloj.

La loĝantaro de ĉi tiuj insuloj en la sabla oceano ne ĉie estis egala: de kelkcento da homoj ĝis dekkelko da miloj, depende de la supraĵo. Ĉiuj ili estis aventuristoj egiptaj, libiaj, etiopiaj, aŭ iliaj posteuloj. En la dezerton forkuradis homoj, kiuj povis perdi plu nenion: malliberuloj el la minejoj, krimuloj persekutataj de la polico, kamparanoj troŝarĝitaj per la servuto, aŭ laboristoj, kiuj preferis danĝeron ol laboron.

La pliparto de la forkurantoj mizere pereadis en la dezerto. Kelkaj post teruraj turmentoj sukcesis atingi oazon, kie ili pasigis vivon mizeran, sed en libero, kaj ĉiam estis pretaj invadi Egipton por malhonesta akiro.

Inter la dezerto kaj Mediteraneo sin etendis longa, ne tre larĝa zono de fruktodona tero, loĝata de diversaj gentoj, kiujn Egiptanoj nomis Libianoj. Unuj el ili sin okupis je terkulturo, aliaj je fiŝkaptado aŭ marveturado; sed en ĉiu gento estis aro da sovaĝuloj, kiuj preferis la ŝteladon, militon aŭ rabadon, ol regulan laboron. Ĉi tiu bandita loĝantaro senĉese pereis en mizero aŭ militaj aventuroj, sed senĉese ankaŭ kreskis de la alfluo de Sardanoj (Sardinianoj) kaj Ŝakaluŝoj (Sicilianoj), kiuj en tiu epoko estis ankoraŭ pli grandaj barbaroj kaj rabistoj, ol la enlandaj Libianoj.

Ĉar Libio estis najbara al la okcidenta limo de Malsupra Egipto, la barbaroj ofte rabis la teron de lia sankteco kaj estis terure punataj. Sed konvinkiĝinte, ke la milito kontraŭ Libianoj kondukas al nenio, la faraonoj aŭ pli ĝuste la pastroj elektis alian politikon. Ili permesis al libiaj familioj loĝiĝi ĉe la apudmaraj marĉoj de Malsupra Egipto; la banditojn kaj aventuristojn ili varbis en la armeon kaj faris ilin bonegaj soldatoj.

Tiamaniere la ŝtato garantiis al si por ĉiam pacon ĉe la okcidenta limo. La polico, limaj gardistoj kaj kelke da regulaj regimentoj ĉe la kanopia brako de Nilo sufiĉis por konservi ordon inter unuopaj libiaj rabistoj.

Tia stato de la aferoj daŭris ĉirkaŭ cent okdek jarojn; la lastan militon kontraŭ Libianoj kondukis Ramzes III, kiu detranĉis grandan amason da manoj al la falintaj malamikoj kaj alportis Egipton dek tri mil sklavojn. De tiu tempo neniu timis atakon de Libio, kaj nur ĉe la fino de la regado de Ramzes XII-a la stranga politiko de la pastroj ree ekflamigis en tiu lando la fajron de la batalo.

Ĝi eksplodis en jenaj cirkonstancoj:

Lia ekscelenco Herhor, la milita ministro kaj ĉefpastro, pro la kontraŭstaro de lia sankteco ne povis fari kun Asirio traktaton pri divido de Azio. Dezirante tamen, konforme al la avertoj de Beroes, konservi longan pacon kun Asirio, Herhor certigis Sargonon, ke Egipto ne malhelpos ilin militi kontraŭ Azianoj orientaj kaj nordaj.

Ĉar la rajtigito de la reĝo Assar ŝajnis ne konfidi al la ĵuroj, Herhor decidis doni al li materian pruvon de bona volo kaj por tiu celo ordonis tuj eksigi dudek mil dungitajn soldatojn, plejparte Libianojn.

Por la eksigitaj soldatoj, tute senkulpaj kaj ĉiam fidelaj, la decido estis malfeliĉo preskaŭ egala al mortpuno. Antaŭ Egipto malfermiĝis danĝero de milito kontraŭ Libio, kiu absolute ne povis doni rifuĝejon al tia amaso da homoj, kiuj kutimis nur al la militaj ekzercoj kaj komforta vivo, ne al la laboro kaj mizero. Sed Herhoron kaj la pastrojn ne haltigis tiaj bagateloj, kiam tion postulis la ŝtata racio.

Cetere, en la realeco, la dispelo de la libiaj dungitoj donis grandajn utilojn.

Unue: Sargon kaj liaj kunuloj subskribis kaj ĵuris provizoran traktaton kun Egipto por dek jaroj, dum kiuj, laŭ la profetaĵo de la ĥaldeaj pastroj, devis pendi malbonaj sortoj super la sankta tero.

Due, la dispelo de dudek mil homoj el la armeo alportis al la reĝa trezorejo ŝparon de kvar mil talentoj, kio estis tre grava.

Trie, la milito kontraŭ Libio ĉe la okcidenta limo estis kluzo por la heroaj instinktoj de la kronprinco kaj por longa tempo povis deturni lian atenton de la aliaj aferoj kaj de la orienta limo. Lia ekscelenco Herhor kaj la plej alta kolegio saĝe supozis, ke pasos kelke da jaroj, antaŭ kiam Libianoj, elĉerpitaj de la embuskaj bataloj, volos peti la pacon.

La plano estis prudenta, sed la aŭtoroj faris unu eraron: ili ne antaŭsentis, ke en Ramzes dormis genia generalo.

La eksigitaj libiaj regimentoj, rabante survoje, tre rapide atingis sian patrujon, tiom pli ke Herhor ordonis ne fari al ili malhelpojn. La unuaj venintoj, haltinte sur la libia tero, komencis rakonti al siaj sampatrujanoj aferojn nekredeblajn.

Laŭ iliaj rakontoj, diktataj de la kolero kaj persona utilo, Egipto estis nun tiel malforta, kiel en la epoko de la invado de Ĥiksosoj, antaŭ naŭcent jaroj. La faraona trezorejo estis tiel malplena, ke la monarĥo egala al dioj devis eksigi ilin, Libianojn, kiuj ja formis la plej bonan, se ne la solan parton de la armeo. Cetere la armeo preskaŭ ne ekzistis, apenaŭ plenmano da soldatoj ĉe la orienta limo, soldatoj malbone disciplinitaj.

Krom tio inter lia sankteco kaj la pastroj regis malpaco. Oni ne pagadis la salajron al la laboristoj, la kamparanoj estis sufokataj per la impostoj, la popolaj amasoj estis pretaj ribeli, se nur ili trovos helpon. Sed tio ne estis ankoraŭ ĉio: la nomarĥoj, kiuj estis iam sendependaj estroj, kaj iafoje rememoris la antaŭajn rajtojn, hodiaŭ, vidante la malfortecon de la registaro, sin preparas por renversi la faraonon kaj la plej altan pastran kolegion!...

Ĉi tiuj novaĵoj, kvazaŭ aro de birdoj, disflugis en la libia lando kaj tuj trovis kredon. La banditoj kaj barbaroj ĉiam estis pretaj al la atako, tiom pli hodiaŭ, kiam la eks-soldatoj kaj eks-oficiroj de lia sankteco certigis ilin, ke rabi Egipton estas tre facila afero. La riĉaj kaj prudentaj Libianoj ankaŭ kredis al la elpelitaj soldatoj, ĉar jam de multe da jaroj ne estis por ili sekreto, ke la egiptaj nobeluloj malriĉiĝas, ke la faraono ne havas povon, ke la kamparanoj kaj laboristoj ribelas de la mizero.

Entuziasmo eksplodis en la tuta Libio. La forpelitajn soldatojn kaj oficirojn oni salutis kiel portantojn de bonaj novaĵoj. Kaj ĉar la lando estis malriĉa kaj ne havis provizojn por akcepti la gastojn, oni do decidis militon kontraŭ Egipto, por plej baldaŭ liberiĝi de la venintoj.

Eĉ la ruza kaj saĝa libia princo Musavasa sin lasis kapti de la ĝenerala fluo. Lin tamen konvinkis ne la elmigrantoj, sed iaj respektindaj kaj seriozaj homoj, verŝajne agentoj de la plej alta egipta kolegio.

Ĉi tiuj altranguloj, ofenditaj, kiel ili diris, kontraŭ la faraono kaj pastroj, kaj nekontentaj je la stato de la aferoj en Egipto, venis Libion de la maro, sin kaŝis de la popolaĉo, evitis rilatojn kun la forpelitaj soldatoj, kaj klarigis al Musavasa, sub sigelo de la plej granda sekreto kaj kun pruvoj en la mano, ke nun estas la plej bona momento ataki Egipton.

— Vi trovos tie — diris ili — neelĉerpeblan trezorejon kaj provizejon por vi, por viaj homoj kaj por la nepoj de viaj nepoj. Musavasa, kvankam ruza militestro kaj diplomato, lasis sin trompi. Kiel homo energia, li tuj proklamis sanktan militon kontraŭ Egipto, kaj havante pretajn milojn da militistoj, li sendis al la oriento unuan korpuson, sub la komando de sia dudekjara filo Teĥenna.

La maljuna barbaro konis la militon kaj sciis, ke tiu, kiu volas venki, devas agi rapide, ekbati la unua.

La preparoj de Libianoj daŭris nelonge. La eks-soldatoj de lia sankteco venis sen armiloj, sed ili konis sian metion, kaj en tiuj tempoj ne malfacile estis kolekti armilojn. Kelke da rimenoj, aŭ pecoj da ŝnuro por la ŝtonĵetilo, lanco aŭ pinta bastono, hakilo aŭ peza bastonego, unu sako kun ŝtonoj, alia kun daktiloj — jen estis ĉio.

Musavasa donis al sia filo du mil eks-soldatojn kaj ĉirkaŭ kvar mil libiajn aventuristojn, ordonante al li plej rapide invadi Egipton, rabi ĉion, kion ili trovos, kaj prepari provizojn por la vera armeo.

Jam de longe tia movado ne regis en la dezerto. El ĉiu oazo iris grupo post grupo de tiaj mizeruloj, ke kvankam ili estis preskaŭ nudaj, ili meritis ankoraŭ la nomon de ĉifonuloj.

Sin apogante sur la opinio de siaj konsilantoj, kiuj antaŭ unu momento estis oficiroj de lia sankteco, Musavasa tute prudente supozis, ke lia filo rabos kelkcenton da kamparoj kaj urbetoj inter Terenuthis kaj Senti-Nofer, antaŭ kiam li renkontos pli gravajn egiptajn fortojn. Fine oni komunikis al li, ke ĉe la unua sciigo pri la movado de Libianoj, ne nur forkuris ĉiuj laboristoj de la granda vitrofarejo, sed eĉ cedis la taĉmentoj, okupantaj la malgrandajn fortikaĵojn en Soĥet-Hemau, sur la bordoj de Sodaj Lagoj.

Tio estis tre bona antaŭsigno por la barbaroj, ĉar la vitrofarejo estis grava fonto de enspezoj de la faraona trezorejo.

Musavasa faris la saman eraron, kiel la plej alta pastra kolegio: li ne divenis la militan genion de Ramzes. Kaj okazis io eksterordinara — antaŭ kiam la unua korpuso atingis la ĉirkaŭaĵojn de Sodaj Lagoj, jam estis en tiu loko la dufoje pli granda armeo de la kronprinco.

Oni ne povis riproĉi al Libianoj mankon de antaŭzorgemo. Teĥenna kaj lia stabo aranĝis tre bone esploristan servadon. Iliaj spionoj multfoje estis en Melcatis, Naucratis, Sai, Menut, Terenuthis kaj transnaĝis la kanopian kaj bolbitinan brakon de Nilo. Sed nenie ili renkontis egiptajn taĉmentojn; la leviĝo de Nilo, pensis ili, paralizis la marŝon de la egiptaj fortoj, kaj preskaŭ ĉie ili vidis la panikon de la loĝantaro, kiu, ne atendante, forkuradis de la apudlimaj kamparoj.

Ili do alportis al sia ĉefo plej favorajn sciigojn. Kaj dume la armeo de la kronprinco, malgraŭ la leviĝo de Nilo, ok tagojn post la ekmarŝo atingis la bordon de la dezerto kaj, provizita per akvo kaj nutraĵo, malaperis inter la montoj de Sodaj Lagoj.

Se Teĥenna povus kiel aglo leviĝi super la tendaron de siaj bandoj, li rigidiĝus, vidante, ke en ĉiuj intermontoj de la ĉirkaŭaĵo sin kaŝas egiptaj regimentoj, kaj ke baldaŭ, baldaŭ lia regimento estos ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj.