Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XVIII

De la momento kiam la armeo de Malsupra Egipto eliris el Pi-Bast, la profeto Mentezufis, akompananta la princon, ĉiutage ricevis kaj sendis kelke da depeŝoj.

Unu korespondado estis kun la ministro Herhor. Mentezufis sendis Memfison raportojn pri la marŝo de la armeo kaj pri la agado de la kronprinco, pri kiu li ne kaŝis sian admiron; la nobla Herhor skribis ke oni lasu al la kronprinco plenan liberecon; se Ramzes perdus la unuan batalon, la plej alta kolegio ne estus tre ĉagrenita.

“Malgranda malvenko – skribis Herhor – estus leciono de prudento kaj humileco por la princo, kiu jam hodiaŭ, kvankam li faris ankoraŭ nenion, opinias sin egala al la plej spertaj generaloj.”

Kiam Mentezufis respondis, ke malfacile estas supozi, ke la kronprinco estos venkita, Herhor komprenigis al li, ke en tia okazo la triumfo ne devas esti tro granda.

“La ŝtato – diris li – perdos nenion, se la batalema kaj vivega kronprinco havos dum kelke da jaroj ludon ĉe la okcidenta limo. Li mem akiros sperton en la milita arto, kaj la maldiligentaj kaj trobravaj niaj soldatoj trovos konvenan por si okupon.”

La duan korespondadon Mentezufis havis kun la sankta patro Mefres, kaj tiu ŝajnis al li pli grava. Mefres, ofendita iam de la kronprinco, hodiaŭ okaze de la mortigo de l’ infano de Sara malkaŝe kulpigis Ramzeson pri filmortigo, farita sub la influo de Kama. Kiam en la daŭro de unu semajno la senkulpeco de Ramzes ekbrilis en klara lumo, la ĉefpastro, tiom pli incitita, ne ĉesis certigi, ke la princo, malamiko de l’ dioj egiptaj kaj ligano de la mizeraj Fenicianoj, estas kapabla al ĉio.

La afero pri la mortigo ŝajnis tiel suspektinda en la unuaj tagoj; ke eĉ la plej alta kolegio demandis el Memfiso Mentezufison, kion li pensas pri ĝi? Mentezufis respondis, ke li observas la princon dum tutaj tagoj, sed eĉ unu momenton li ne povas supozi, ke li estas la mortiginto:

Tiaj korespondaĵoj, kvazaŭ aro de rabobirdoj, rondflugis ĉirkaŭ Ramzes, dum li dissendis esploristojn al la malamiko, interkonsiliĝis kun la ĉefoj aŭ instigis la soldatojn al rapida marŝo.

La 14-an la tuta armeo de la kronprinco kolektiĝis sude de la urbo Terenuthis. Je la granda ĝojo de la princo venis Patroklo kun la grekaj regimentoj, kaj kun li la pastro Pentuer, sendita de Herhor, kiel dua kontrolanto de la ĉefa militestro.

La multeco de pastroj en la tendaro (estis ankoraŭ aliaj) tute ne ravis Ramzeson. Sed li decidis tute ne atenti ilin kaj dum la militaj konsiloj li tute ne demandis ilian opinion.

La interrilatoj iel kvietiĝis. Mentezufis, konforme al la ordono de Herhor, ne trudis sin al la princo, kaj Pentuer estis okupita per la organizo de la kuracista helpo por la vunditoj.

La milita ludo komenciĝis.

Antaŭ ĉio, Ramzes per siaj agentoj disvastigis en multaj apudlimaj kamparoj famon, ke Libianoj proksimiĝas en grandegaj amasoj, ke ili ĉion detruados kaj mortigados. La terurita loĝantaro komencis forkuri al la okcidento kaj falis sur la egiptajn regimentojn. Tiam Ramzes prenis la virojn por la portado de ŝarĝoj post la armeo, kaj la virinojn kaj infanojn li sendis en la internon de la lando.

Poste, la ĉefa generalo ekspedis spionojn al la proksimiĝantaj Libianoj, por ekscii ilian nombron kaj ordon. La spionoj baldaŭ revenis, alportante precizajn informojn pri la loko de la malamika armeo kaj tre troigitajn pri ilia nombro. Ili certigis ankaŭ erare, kvankam kun plena konvinko, ke en la fronto de la libiaj bandoj iras Musavasa mem, akompanata de sia filo Teĥenna.

La princo-generalo ruĝiĝis de ĝojo ĉe la penso, ke en la unua milito li havos tiel spertan kontraŭulon, kiel Musavasa.

Li do troigis la danĝeron kaj duobligis la singardemon. Por havi ĉiujn ŝancojn, li uzis ankaŭ ruzon. Li sendis al Libianoj fidindajn homojn, ordonis al ili ŝajnigi forkurintojn, eniri en la malamikan tendaron kaj retiri de Musavasa lian plej grandan forton: la elpelitajn libiajn soldatojn.

– Diru al ili – parolis Ramzes al siaj agentoj – diru al ili, ke mi havas hakilojn por la kulpaj kaj pardonon por la humilaj. Se en la unua batalo ili ĵetos la armilojn kaj forlasos Musavasan, mi ree akceptos ilin en la armeon de lia sankteco kaj ordonos pagi al ili ilian salajron, kvazaŭ ili neniam forlasus la servadon.

Patroklo kaj la aliaj generaloj trovis la rimedon tre praktika; la pastroj silentis. Mentezufis sendis depeŝon al Herhor kaj en la daŭro de unu tago ricevis respondon.

La ĉirkaŭaĵo de Sodaj Lagoj estis valo kelkdekon da kilometroj longa, fermita inter du ĉenoj de montoj, kiuj iris de la sud-oriento al la nord-okcidento. Ĝia plej granda larĝo ne superis dek kilometrojn; estis lokoj multe pli mallarĝaj, kvazaŭ kanaloj.

Sur la tuta longo de la valo sin etendis, unu post alia, dek marĉaj lagoj, plenaj de maldolĉe-sala akvo. Kreskis tie mizeraj arbetoj kaj herboj, ĉiam superŝutataj de la sablo, ĉiam velkantaj, kiujn neniu besto volis preni en la buŝegon. De ambaŭ flankoj superstaris disŝiritaj kalkaj altaĵoj, aŭ grandegaj sablaĵoj, en kiuj oni povis droni.

La tuta pejzaĝo kun flavaj kaj blankaj koloroj havis malvivan aspekton, kiun pligrandigis ankoraŭ la varmego kaj silento. Neniu birdo kantis tie, kaj se ie eksonis murmureto, tio estis la sono de rulfalanta ŝtono.

Proksimume en la mezo de la valo estis du grupoj de konstruaĵoj, unu kelke da kilometroj de la alia; tio estis: oriente malgranda fortikaĵo, okcidente vitrofarejoj, por kiuj la libiaj komercistoj liveris hejtaĵon. Pro la militaj maltrankviloj ambaŭ lokoj estis forlasitaj de la loĝantoj. La korpuso de Teĥenna devis okupi ambaŭ lokojn, kiuj faris por Musavasa la vojon al Egipto tute sendanĝera.

La Libianoj marŝis malrapide antaŭen de la urbo Glaucus al la sudo, kaj vespere la 14-an de Hator ili sin trovis ĉe la eniro al la valo de Sodaj Lagoj, kaj estis certaj, ke ili trapasos ĝin sen malhelpoj post dutaga marŝo. En la sama tago, tuj post la subiro de la suno la egipta armeo ekmarŝis al la dezerto kaj, trairinte sur la sabloj pli ol kvar kilometrojn en la daŭro de dek du horoj, haltis en la sekvinta mateno sur la altaĵoj inter la fortikaĵo kaj vitrofarejo kaj sin kaŝis en la multnombraj intermontoj.

Se en tiu nokto iu dirus al la Libianoj, ke en la valo de Sodaj Lagoj elkreskis palmoj kaj tritiko, ili malpli mirus, ol pri tio, ke la egipta armeo baris al ili la vojon.

Post mallonga ripozo, dum kiu la pastroj sukcesis trovi kaj elfosi kelke da putoj de sufiĉe trinkebla akvo, la egipta armeo komencis okupi la nordajn montetojn, ĉirkaŭantajn la valon.

La plano de l’ kronprinco estis simpla. Li volis detranĉi la Libianojn de ilia patrujo kaj forpuŝi ilin al la sudo, en la dezerton, kie la varmego kaj malsato ekstermus la diskurintajn.

Por tiu celo li dismetis la armeon sur la norda flanko de la valo kaj dividis la armeon en tri korpusojn. La dekstran flankon, plej proksiman al Libio, komandis Patroklo kaj li devis bari al la atakantoj la revenon al ilia urbo Glaucus. La maldekstran flankon, plej proksiman al Egipto, komandis Mentezufis, por bari al la Libianoj la marŝon antaŭen. Fine, la centran korpuson direktis la kronprinco mem, havante kun si Pentueron.

La 15-an de Hator, ĉirkaŭ la sepa horo matene, kelkdeko da Libianoj rapide tratrotis la valon. Momenton ili ripozis ĉe la vitrofarejoj, ĉirkaŭrigardis, kaj ne rimarkinte ion suspektindan, returnis la ĉevalojn al la siaj.

Je la deka horo matene dum terura varmego, kiu ŝajnis trinki ŝviton kaj sangon el la homoj, Pentuer diris al la princo:

– La Libianoj jam eniris en la valon kaj preterpasas la taĉmenton de Patroklo. Post unu horo ili estos ĉi tie.

– Kiel vi scias tion? – demandis la princo kun miro.

– La pastroj scias ĉion!... – respondis Pentuer kun rideto.

Poste li suriris singarde ŝtonegon, prenis el sako tre brilantan objekton, kaj sin turninte al la taĉmento de la sankta Mentezufis, komencis fari iajn signojn per la mano.

Mentezufis ankaŭ jam estas antaŭsciigita – aldonis li.

La princo ne povis kaŝi la admiron kaj diris:

– Mi havas pli bonajn okulojn ol vi, kaj ne malpli bonajn orelojn, tamen mi vidas nenion, mi aŭdas nenion. Kiamaniere do vi rimarkas la malamikojn kaj interkomunikiĝas kun Mentezufis?

Pentuer montris al la princo monteton, sur kies supro estis malklare videblaj dornaj arbetoj. Ramzes fikse rigardis ĉi tiun punkton kaj subite kovris la okulojn: en la arbetoj io forte ekbrilis.

– Kia terura brilo?... – ekkriis li. – Oni povas blindiĝi!...

– Tio estas la signoj de la pastro, kiu akompanas Patroklon – respondis Pentuer. – Vi do vidas, sinjoro, ke ankaŭ ni povas esti utilaj dum la milito...

Li eksilentis, el la fundo de la valo alflugis al ili murmuro, komence mallaŭta, iom post iom laŭtiĝanta. Ĉe tiu ĉi sono, la egiptaj soldatoj, gluitaj al la deklivo de la monteto, komencis leviĝi, ordigi la armilojn, murmureti... Sed mallonga komando de la oficiroj trankviligis ilin, kaj ree super la nordaj ŝtonegoj ekregis morta silento.

Dume la murmureto en la fundo de la valo potenciĝis kaj fariĝis bruo, en kiu sur la fono de interparoladoj de miloj da homoj oni povis distingi kantojn, sonojn de flutoj, krakadon de veturiloj, ĉevalajn blekojn kaj kriojn de la ĉefoj. La koro de Ramzes komencis vivege bati; li ne povis plu haltigi la scivolon kaj grimpis sur ŝtonegan pinton, de kiu oni povis vidi grandan parton de la valo.

Ĉirkaŭita de nebulo de flava polvo, malrapide iris antaŭen la libia korpuso, kvazaŭ serpento kelke da kilometroj longa, kun bluaj, blankaj kaj ruĝaj makuloj.

En la fronto marŝis dekkelko da kavaliroj, el kiuj unu, vestita per blanka tuko, sidis sur la ĉevalo kvazaŭ sur benko, mallevinte ambaŭ piedojn maldekstren. Post la kavaliroj iris areto da ŝtonĵetistoj grizaj ĉemizoj, poste iu altrangulo en portilo, super kiu oni portis grandan ombrelon. Pli malproksime taĉmento de lancistoj en blankaj kaj ruĝaj tunikoj, poste granda bando de preskaŭ nudaj homoj, armitaj per bastonegoj, ree ŝtonĵetistoj kaj lancistoj, ree ŝtonĵetistoj, kaj post ili ruĝa taĉmento kun falĉiloj kaj hakiloj. Ili iris proksimume po kvar en ĉiu vico; sed malgraŭ la krioj de la oficiroj senĉese rompiĝis la ordo kaj la najbaraj kvaroj intermiksiĝis.

Kantante kaj brue parolante, la libia serpento malrapide elrampis en la plej larĝan parton de la valo, kontraŭ la vitrofarejoj kaj lagoj. Tie la vicoj ankoraŭ pli intermiksiĝis. La marŝantaj en la fronto haltis, ĉar oni diris al ili, ke ĉi tie oni ripozos; dume la aliaj kolonoj pli rapidigis la paŝojn por pli frue atingi la celon kaj ripozi. Unuj forlasis la vicojn, kaj metinte la armilojn sur la tero, sin ĵetis en la lagon, aŭ per la manoj ĉerpis ĝian malbonodoran akvon; aliaj, sidiĝinte sur la tero, prenis el la sakoj daktilojn, aŭ el argilaj boteloj trinkis akvon kun vinagro.

Alte, super la taĉmento rondflugis kelke da vulturoj.

Ĉe tiu ĉi spektaklo Ramzeson ekregis stranga malĝojo kaj timo. Antaŭ liaj okuloj komencis flugi muŝetoj, li perdis la konscion kaj dum unu momento ŝajnis al li, ke li donus la tronon, por ne esti en ĉi tiu loko kaj ne vidi tion, kio okazos. Li deglitis de la pinto kaj per frenezaj okuloj rigardis antaŭ si.

Subite proksimiĝis al li Pentuer kaj forte ektiregis lin je la ŝultro.

– Vekiĝu, ĉefo – diris li. – Patroklo atendas ordonojn...

– Patroklo?... – ripetis la princo kaj turnis sin.

Antaŭ li staris Pentuer morte pala, sed trankvila. Kelke da paŝoj pli malproksimen same pala Tutmozis en tremantaj manoj tenis la oficiran fajfilon. El post la monteto elrigardis soldatoj, sur kies vizaĝoj estis videbla profunda emocio.

Ramzes – ripetis Pentuer – la armeo atendas...

La princo kun la decidemo de l’ malespero ekrigardis la pastron kaj murmuretis per sufokita voĉo:

– Oni komencu...

Pentuer levis alten sian brilantan talismanon kaj faris per ĝi kelke da signoj en la aero. Tutmozis mallaŭte ekfajfis, la fajfo ripetiĝis dekstre kaj maldekstre en la intermontoj, sur la montetojn komencis grimpi la egiptaj ŝtonĵetistoj.

Estis ĉirkaŭ la tagmezo.

Ramzes iom post iom forskuis la unuajn impresojn kaj komencis pli atente rigardi ĉirkaŭe. Li vidis sian stabon, la taĉmenton de lancistoj kaj hakilistoj sub la komando de maljunaj oficiroj, fine ŝtonĵetistojn, maldiligente surirantajn la ŝtonegon... Kaj li estis certa, ke ĉiu el ili ne nur ne deziras perei, sed eĉ ne volus batali kaj sin movi en la terura varmego.

Subite de la supro de iu monteto eksonis grandega voĉo, pli potenca ol leona bleko:

– Soldatoj de lia sankteco, dispelu ĉi tiujn libiajn hundojn!... La dioj estas kun vi!...

Al la supernatura voĉo respondis du aliaj, ne malpli potencaj: longa krio de egipta armeo kaj grandega tumulto de Libianoj...

La princo, ne bezonante plu sin kaŝi, suriris monteton, de kiu oni povis bone vidi la malamikojn. Antaŭ li sin etendis longa vico de la egiptaj ŝtonĵetistoj, kvazaŭ elirintaj el la tero, kaj kelkcenton da paŝoj de ili la libia taĉmento, svarmanta en polva nebulo. Eksonis trumpetoj, fajfiloj, kaj malbenoj de la barbaraj oficiroj, penantaj fari ordon. Tiuj, kiuj sidis, salte leviĝis; tiuj, kiuj trinkis akvon, kaptis la armilojn kaj kuris al la siaj; la senordaj amasoj komencis formi vicojn, ĉio ĉi en tumulto kaj krioj.

Dume la egiptaj ŝtonĵetistoj sendis en ĉiu minuto po kelke da ŝtonoj, trankvile, orde, kvazaŭ dum la ekzercoj. La dekestroj montris al siaj malgrandaj taĉmentoj la malamikojn, kiujn ili devis trafi; la soldatoj dum kelke da minutoj superŝutis ilin per plumbaj kugloj kaj ŝtonoj. La princo vidis, ke post ĉiu tia pluvego la libia areto diskuris, kaj tre ofte unu homo restis kuŝanta.

Malgraŭ tio la libiaj vicoj formiĝis kaj iris post la linion, kie faladis la ŝtonoj. La libiaj ŝtonĵetistoj iris antaŭen kaj same rapide kaj trankvile komencis respondi al la Egiptanoj. Iafoje inter iliaj vicoj eksplodis ridoj kaj krioj de ĝojo: falis egipta ŝtonĵetisto.

Baldaŭ super la kapo de l’ princo kaj de lia sekvantaro komencis sibli kaj fajfi la ŝtonoj. Unu, lerte ĵetita, trafis adjutanton en ŝultron kaj rompis al li oston, dua deĵetis kaskon de alia adjutanto, tria falis ĉe la piedoj de la princo, rompiĝis sur la ŝtonego kaj kovris lian vizaĝon per fragmentoj varmegaj, kiel bolanta akvo.

La Libianoj laŭte ridis, ion kriante: kredeble ili insultis la malamikan ĉefon.

La timo kaj, antaŭ ĉio la kompato tuj forkuris el la animo de Ramzes. Li ne vidis plu antaŭ si homojn, minacatajn de la sufero kaj morto, sed sovaĝajn bestojn, kiujn oni devas ekstermi aŭ ligi. Li aŭtomate etendis la manon al la glavo, por ekkonduki la lancistojn, kiuj atendis la ordonon, sed malestimo haltigis lin. Li devus sin makuli per la sango de tiu kanajlaro!... Por kio ekzistas la soldatoj?

Dume la batalo daŭris, kaj la bravaj libiaj ŝtonĵetistoj kriante, eĉ kantante komencis iri antaŭen. De ambaŭ flankoj la ŝtonoj zumis kiel skaraboj aŭ abeloj, iafoje trafis en la aero unu alian kun krako. Ĉiumomente iu batalisto, libia aŭ egipta, posteniĝis ĝemante, aŭ falis teren senviva. Sed tio ne aliigis la bonan humoron de aliaj: ili batalis kun malica ĝojo, kiu iom post iom fariĝis furioza kolero kaj memforgeso.

Subite, malproksime, en la dekstra flanko eksonis trumpetoj kaj multfoje ripetataj aklamoj: La sentima Patroklo, ebria jam de la mateno, atakis la malamikan ariergardon.

– Batu!... – ekkriis la princo.

Tuj la ordonon ripetis trumpeto unu, dua... deka, kaj post momento el ĉiuj intermontoj komencis aperi la egiptaj centoj. La ŝtonĵetistoj, dissemitaj sur la montetoj, duobligis la fervoron, kaj dume sen rapido, sed ankaŭ sen senordo, sin starigis kontraŭ la Libianoj la kvarvicaj kolonoj de la egiptaj lancistoj kaj hakilistoj.

– Plifortigu la centron – diris la kronprinco.

La trumpeto ripetis la ordonon. Post la du kolonoj de la unua linio stariĝis du novaj kolonoj. Antaŭ kiam la Egiptanoj finis ĉi tiun manovron, jam la Libianoj, imitante ilin, formis ok vicojn kontraŭ la ĉefa korpuso.

– Antaŭen la rezervoj! – diris la princo. – Ekrigardu – diris li al unu el la adjutantoj – ĉu la maldekstra flanko jam estas preta.

La adjutanto, por pli bone vidi la valon, kuris inter la ŝtonĵetistojn, kaj subite falis, sed faris signojn per la mano. Por anstataŭi lin, eliris alia oficiro kaj baldaŭ alkuris, anoncante, ke ambaŭ flankoj de la princa taĉmento jam staras pretaj.

De la flanko de la taĉmento de Patroklo la bruo plifortiĝis, kaj subite leviĝis super la montetojn nigraj, densaj polvaj nuboj. Al la princo alkuris oficiro de Pentuer kun sciigo, ke la grekaj regimentoj ekbruligis la libian tendaron.

– Rompu la centron – diris la princo.

Kelkdeko da trumpetoj, unu post alia, ludis la signalon al la atako, kaj kiam ili eksilentis, en la centra kolono eksonis la komando, ritma bruo de la tamburoj kaj la murmuro de la paŝoj de la infanterio, marŝanta takte:

– Unu... du!... Unu... du!.. Unu... du!...

Nun oni ripetis la komandon en la dekstra kaj maldekstra flanko; ree ektondris la tamburoj kaj la flankaj kolonoj ekiris antaŭen: unu... du!... unu... du!...

La libiaj ŝtonĵetistoj komencis posteniĝi, superŝutante per ŝtonoj la marŝantajn Egiptanojn. Sed kvankam ĉe ĉiu paŝo falis iu soldato, la kolonoj iris senhalte, iris malrapide, orde: unu... du!... unu... du!...

La flava nebulo, senĉese densiĝanta, signis la marŝon de la egiptaj batalionoj. La ŝtonĵetistoj ne vidis plu la malamikojn kaj fariĝis rilata silento, en kiu sonis nur la ĝemoj kaj ploroj de la vunditaj batalistoj.

– Malofte ili tiel bone marŝis dum la ekzercoj! – ekkriis la princo al la stabo.

– Ili ne timas hodiaŭ la bastonon – murmuris maljuna oficiro.

La interspaco inter la Libianoj kaj la polva nubo de la flanko de l’ Egiptanoj pli kaj pli malgrandiĝis; sed la barbaroj staris senmovaj, kaj post iliaj linioj aperis alia polva nubo. Sendube ia rezervo plifortigis la centran kolonon, kiun minacis la plej forta atako.

La kronprinco dekuris de la monteto kaj sidiĝis sur ĉevalon; el la intermontoj elfluis la lastaj egiptaj rezervoj, kaj forminte vicojn, atendis la ordonon. Post la infanterio okupis la lokon kelkcento da aziaj rajdistoj, sur malgrandaj, sed fortaj ĉevaloj.

La princo sekvis galope la marŝantajn al la atako kaj cent paŝojn de tie trovis alian monteton, ne altan, de kiu tamen oni povis vidi la tutan kampon de la batalo. La sekvantaro, aziaj kavaliroj kaj rezerva kolono rapidis post li.

La princo malpacience rigardis al la maldekstra flanko, de kie li vane atendis la alvenon de Mentezufis. La Libianoj staris senmove, la situacio ŝajnis pli kaj pli grava.

La korpuso de Ramzes estis la plej forta, sed ĝi havis antaŭ si preskaŭ ĉiujn libiajn fortojn. Nombre ambaŭ partioj estis egalaj, la princo ne dubis pri la venko, sed antaŭ tiel brava kontraŭulo li timis grandajn perdojn.

Cetere, la batalo havas siajn kapricojn. Tiuj, kiuj jam foriris al la atako, ne estas plu sub la influo de la ĉefa estro. Li ne posedas ilin plu; li havas nur la rezervan regimenton kaj plenmanon da kavaliroj. Se do unu el la egiptaj kolonoj estus rompita, aŭ se la malamiko ricevus neatendatajn helpajn batalionojn!...

La princo frotis la frunton: nun li eksentis la tutan respondecon de la ĉefa militestro. Li estis kiel ostludanto, kiu metinte ĉion en la ludon, jam ĵetis la ostojn kaj demandas, kiel ili falos?

La Egiptanoj estis kelkdekon da paŝoj de la libiaj kolonoj. Komando... trumpetoj... la tamburoj ekbruis pli rapide kaj la soldatoj ekkuris: unu... du... tri!... unu... du... tri!... Kuru!... Leviĝis novaj polvaj nubetoj kaj kuniĝis en unu grandegan nebulon... La homaj kriegoj, la krakado de la lancoj, la tintado de la falĉiloj, iafoje terura ĝemo, kiu tuj dronis en la ĝenerala tumulto...

Sur la tuta batala linio oni ne povis vidi plu la homojn, iliajn armilojn, eĉ kolonojn, sed flavan polvon, kiu sin sternis kvazaŭ grandega serpento. Pli densa nebulo montris la lokon, kie la kontraŭaj kolonoj renkontis unu la alian, malpli densa – breĉon.

Post kelke da minutoj de infera tumulto, la princo rimarkis, ke la polva nebulo super la maldekstra flanko fleksiĝas posten.

– Plifortigu la maldekstran flankon! – ekkriis li.

La duono de la rezervo ekkuris al la montrita direkto kaj malaperis en la nebuloj. La maldekstra flanko rektiĝis, la dekstra malrapide iris antaŭen, la centro, plej forta kaj grava, staris senmove.

– Plifortigu la centron! – diris la princo.

La dua duono de la rezervo ekmarŝis antaŭen kaj malaperis en la polvo. La krio pligrandiĝis dum unu momento, sed oni vidis neniun movon antaŭen.

– Terure batalas ĉi tiuj mizeruloj!... – diris al la kronprinco maljuna oficiro de la sekvantaro. – Estas jam tempo, ke venu Mentezufis.

La princo alvokis la ĉefon de la azia rajdistaro.

– Rigardu maldekstren – diris li – tie devas esti breĉo. Enrajdu tien singarde por ne piedpremi niajn soldatojn kaj falu de la flanko sur la centran kolonon de tiuj hundoj...

– Ili devas esti ĉenligitaj, ili tro longe staras sur la sama loko – respondis la Aziano ridante.

Li lasis apud la princo dudekon da kavaliroj, kaj fortrotis kun la ceteraj, kriante:

– Vivu eterne, nia ĉefo!...

La varmego estis terura. La princo streĉis la vidadon kaj aŭdadon, penante trapenetri la polvan muron. Li atendis... atendis... Subite li ekkriis de ĝojo: la centra nebulo ekŝanceliĝis kaj iom antaŭeniris...

Ree ĝi haltis, kaj ree komencis marŝi antaŭen, tre malrapide, sed antaŭen...

Bolis tiel terura tumulto, ke oni ne povis diveni, kion ĝi signifas: koleron, triumfon, aŭ malvenkon.

Subite la dekstra flanko komencis strange fleksiĝi kaj posteniĝi. Post ĝi aperis nova polva nebulo. Samtempe alrajdis Pentuer kaj ekkriis:

– Patroklo atakas la Libianojn de poste!...

La malordo en la dekstra flanko pligrandiĝis kaj proksimiĝis al la centro de la batala kampo. Estis videble, ke la Libianoj komencas cedi kaj ke la paniko kaptis eĉ la ĉefan kolonon.

La tuta stabo de l’ kronprinco, ekscitita, febra, observis la movojn de la flava polvo. Post kelke da minutoj la malordo ekregis ankaŭ en la maldekstra flanko. Tie la Libianoj jam komencis forkuri.

– Mi ne ekvidu morgaŭ la sunon, se tio ne estas venko!... – ekkriis la maljuna oficiro.

Alkuris kuriero de la pastroj, kiuj de la plej proksima monteto observis la batalon, kaj sciigis, ke ĉe la maldekstra flanko oni vidas la batalionojn de Mentezufis kaj ke la Libianoj estas ĉirkaŭitaj de tri flankoj.

– Ili jam forkurus, kiel cervinoj – diris la senspira kuriero – se la sabloj ne malhelpus ilin.

– Venko!... Vivu eterne, estro!... – kriis Pentuer.

Estis apenaŭ post la dua horo.

La aziaj kavaliroj komencis brue kanti kaj sendi supren sagojn por la honoro de l’ princo. La stabaj oficiroj desaltis de la ĉevaloj, sin ĵetis al la piedoj kaj manoj de l’ princo, fine demetis lin de la selo kaj levis supren, kriante:

– Jen potenca militestro!... Li piedpremis la malamikojn de Egipto! Amon estas ĉe lia dekstra kaj maldekstra mano, kiu do povus kontraŭstari al li?...

Dume la Libianoj, senĉese cedante, suriris la sudajn sablajn montetojn, kaj post ili la Egiptanoj. Nun ĉiomomente el la polvaj nebuloj aperis kavaliroj kaj alkuris al Ramzes.

Mentezufis okupis iliajn postojn!... – kriis unu.

– Du centoj kapitulacis!... – kriis alia.

– Patroklo okupis iliajn postojn!...

– Oni prenis al la Libianoj tri standardojn: ŝafon, leonon kaj akcipitron...

Ĉirkaŭ la stabo la amaso fariĝis pli kaj pli densa: ĉirkaŭis ĝin homoj sangantaj kaj kovritaj de polvo.

– Vivu eterne!... Vivu eterne, estro!...

La princo estis tiel ekscitita, ke jen li ridis, jen ploris kaj diris al sia sekvantaro:

– La dioj ekkompatis... Mi jam pensis, ke ni perdos... Mizera estas la sorto de l’ militestro, kiu ne eltirante la glavon, eĉ nenion sciante, estas responda pri ĉio...

– Vivu eterne, venka estro!... – oni kriis.

– Bela venko!... – ridis la princo. – Mi eĉ ne scias, kiel oni ĝin gajnis...

– Li gajnas batalojn, kaj poste li miras!... – kriis iu el la sekvantaro.

– Mi diras, ke mi eĉ ne scias, kian aspekton havas la batalo... – klarigis la princo.

– Trankviliĝu, estro – respondis Pentuer. – Vi tiel saĝe dismetis la armeon, ke la malamikoj devis esti rompitaj. Kiamaniere?... tio ne estas plu via afero, sed de la regimentoj.

– Mi eĉ ne eltiris la glavon!... Eĉ unu Libianon mi ne vidis!... – plendis la princo.

Sur la sudaj montetoj ĉio ankoraŭ bolis kaj bruis, sed en la valo la polvo komencis malleviĝi; tie ĉi kaj tie, kvazaŭ tra nebulo, oni povis vidi aretojn da egiptaj soldatoj kun lancoj jam levitaj supren.

La princo turnis la ĉevalon tien kaj atingis la forlasitan batalan kampon, kie ĵus finiĝis la batalo de la centraj kolonoj. Tio estis placo kelkcenton da paŝoj larĝa, kun profundaj kavoj, kovrita de vunditoj kaj kadavroj. De la flanko, de kie proksimiĝis la princo, kuŝis en longa vico, ĉiun kelkon da paŝoj Egiptanoj kaj Libianoj intermiksitaj, kaj iom pli malproksime preskaŭ ekskluzive Libianoj.

En kelkaj lokoj la kadavroj kuŝis dense unu ĉe alia; iafoje en unu punkto tri aŭ kvar kadavroj. La sablo estis makulita de brunaj sangaj punktoj; la vundoj estis teruraj: unu batalisto havis du manojn fortranĉitajn, dua rompitan kapon ĝis la trunko; el tria eliĝis la intestoj. Iuj tordiĝis en konvulsioj, kaj el ilia buŝo, plena de sablo, ĝemis malbenoj aŭ petegoj, ke oni finmortigu ilin.

La kronprinco rapide pasis ilin, ne turnante sin, kvankam kelkaj vunditoj kriis mallaŭte por lia honoro.

Ne malproksime de tiu loko li renkontis unuan grupon de kaptitoj. Ili falis antaŭ li sur la vizaĝon, petegante kompaton.

– Proklamu pardonon por la venkitaj kaj humilaj – diris Ramzes al sia sekvantaro.

Kelke da rajdistoj diskuris en diversajn direktojn. Baldaŭ eksonis trumpeto kaj post ĝi forta voĉo:

– Laŭ la ordono de lia ekscelenco, la princo militestro, la vunditoj kaj kaptitoj ne estos mortigataj!...

Miksitaj krioj, kredeble de l’ kaptitoj, respondis la proklamon.

– Laŭ la ordono de la militestro – kriis per kantanta tono alia voĉo – la vunditoj kaj kaptitoj ne estos mortigataj!...

Dume sur la sudaj montetoj la batalo ĉesis kaj du plej grandaj libiaj taĉmentoj demetis la armilojn antaŭ la grekaj regimentoj.

La brava Patroklo, de la varmego, kiel li mem diris, aŭ de la varmigaj trinkaĵoj, kiel opiniis aliaj, apenaŭ sidis sur la ĉevalo. Li frotis la larmajn okulojn kaj sin turnis al la kaptitoj:

– Favaj hundoj! – kriis li – kiuj levis pekajn manojn kontraŭ la armeo de lia sankteco (la vermoj vin manĝu!), vi pereos, kiel pedikoj sub la ungo de pia Egiptano, se vi ne respondos tuj: kie sin kaŝis via ĉefo, la lepro manĝu lian nazon kaj trinku liajn pusajn okulojn!...

En la sama momento proksimiĝis la kronprinco. La generalo salutis lin kun respekto, sed ne interrompis la esploron:

– Mi ordonos deŝiri de vi la haŭton!... mi palisumos vin, se mi ne ekscios tuj, kie estas ĉi tiu venena serpento, ĉi tiu bastardo de sovaĝa porkino, ĵetita en la sterkon...

– Jen kie estas nia ĉefo!... – ekkriis unu el Libianoj, montrante areton da rajdantoj, kiuj malrapide sin direktis en la internon de la dezerto.

– Kio estas tio? – demandis la princo.

– La mizera Musavasa forkuras!... – respondis Patroklo kaj preskaŭ falis teren.

– Do Musavasa estas tie kaj forkuras?... Ĉi tien! Kiaj havas bonajn ĉevalojn, sekvu min!...

– Bone – diris Patroklo ridante. – Nun la ŝtelisto de ŝafoj ekblekos mem!...

Pentuer baris al la princo la vojon.

– Via ekscelenco ne povas persekuti la forkurintojn!...

– Kio?... – ekkriis la kronprinco. – Dum la tuta batalo mi levis la manon kontraŭ neniu, kaj nun mi devas perdi la libian ĉefon?... Kion dirus la soldatoj, kiujn mi sendis sub la lancojn kaj hakilojn?...

– La armeo ne povas resti sen estro...

– Ĉu ili ne havas Patroklon, Tutmozison, fine Mentezufison? Por kio mi estas ĉefo, se estas malpermesite al mi ĉasi la malamikon?... Ili estas kelkcenton da paŝoj de ni kaj iliaj ĉevaloj estas lacaj...

– Post unu horo ni revenos kun ili... Oni bezonas nur etendi la manon... – murmuris la aziaj rajdistoj.

– Patroklo... Tutmozis... mi lasas al vi la armeon... – kriis la princo. – Ripozu, mi tuj revenos...

Li pikis la ĉevalon kaj ektrotis, vadante en la sablo, kaj post li dudeko da kavaliroj kaj Pentuer.

– Kion vi faras ĉi tie, profeto? – demandis la princo. – Prefere dormu iom... Vi faris al ni hodiaŭ grandajn servojn...

– Eble mi estos ankoraŭ utila – respondis Pentuer.

– Restu... mi ordonas al vi...

– La plej alta kolegio ordonis al mi eĉ unu paŝon ne forlasi vian ekscelencon.

La princo ektremis de kolero.

– Kaj se ni falos en embuskon? – demandis Ramzes.

– Ankaŭ tie mi ne forlasos vin, sinjoro – respondis la pastro.