Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XIX

En la voĉo de Pentuer estis tiom da bonvoleco, ke la mirigita princo eksilentis kaj permesis al li veturi kun si.

Ili estis en la dezerto, kelkcenton da paŝoj post ili estis la armeo, kelkcenton da paŝoj antaŭ ili la forkurantoj. Sed malgraŭ la batado kaj instigado de la ĉevaloj, la forkurantoj, same kiel la persekutantoj, iris antaŭen kun granda malfacilo.

De supre la ĉielo sendis al ili la teruran sunan fajron; en la buŝon, nazon kaj precipe en la okulojn penetris akra polvo; la piedoj de la ĉevaloj, sur ĉiu paŝo, dronis en la bruliganta sablo. En la aero regis mortiga silento.

— Tio ja ne daŭros senĉese — diris la kronprinco.

— Estos pli kaj pli malbone — respondis Pentuer. — Via ekscelenco vidas — li montris la forkurantojn — ke tiuj ĉevaloj vadas en la sablo ĝis la genuoj.

La princo ekridis, ĉar en tiu ĉi momento ili atingis iom pli malmolan teron kaj povis galopi centon da paŝoj. Sed baldaŭ sabla maro baris al ili la vojon, kaj ree ili devis iri antaŭen paŝon post paŝo.

Ŝvito kovris la homojn, ŝaŭmo la ĉevalojn.

— Kia varmego! — murmuretis la kronprinco.

— Aŭskultu, sinjoro — diris Pentuer — tio ne estas bona tago por persekuto en la dezerto. Hodiaŭ de la mateno la sanktaj insektoj montris grandan maltrankvilon, kaj poste falis en letargion. Mia pastra tranĉilo tre malprofunde eniĝis en la argilan ingon, kio signifas grandan varmegon. Ambaŭ ĉi tiuj fenomenoj, la varmego kaj la letargio de l’ insektoj antaŭdiras fulmotondron. Ni do revenu, ĉar ne nur ni ne vidas plu la tendaron, sed eĉ ne atingas al ni ĝiaj murmuroj.

Ramzes ekrigardis la pastron preskaŭ kun malestimo.

— Kaj vi pensas, profeto, ke mi, anoncinte la kapton de Musavasa, povas reveni sen la kaptito, timante la varmegon kaj fulmotondron?

Ili rajdis senhalte. En unu loko la tero ree malmoliĝis, kaj ili proksimiĝis al la forkurantoj je unu ŝtonĵeto.

— Vi tie!... — kriis la princo — kapitulacu...

La barbaroj eĉ ne ekrigardis posten, malfacile vadante en la sablo. Dum unu momento oni povis pensi, ke ili estos kaptitaj. Sed baldaŭ la taĉmento de l’ kronprinco renkontis profundan sablon, kaj tiuj plirapidigis la paŝojn kaj malaperis post altaĵo.

La kavaliroj malbenis, Ramzes kunpremis la dentojn.

Fine la ĉevaloj komencis enfali pli kaj pli profunden kaj halti; la rajdantoj devis desalti kaj piediri. Subite unu Aziano ruĝiĝis kaj falis sur la sablon. La princo ordonis kovri lin per tuko kaj diris:

— Ni prenos lin dum la reiro.

Kun granda malfacilo ili atingis la supron de la sabla altaĵo kaj ekvidis la Libianojn. Sed ankaŭ por tiuj la vojo estis mortiga; du iliaj ĉevaloj haltis.

La egipta tendaro tute malaperis post la ondoj de la tero, kaj se Pentuer kaj la Azianoj ne scius sin direkti per la suno, jam nun ili ne povus retrovi la lokon.

En la sekvantaro de l’ princo falis unu rajdanto, eligante el la buŝo sangan ŝaŭmon. Ankaŭ tiun ĉi oni lasis kun la ĉevalo, Por plenigi la malfeliĉon, sur la fono de la sabloj aperis grupo de ŝtonegoj, inter kiuj malaperis la Libianoj.

— Sinjoro — diris Pentuer — tie povas esti embusko.

— Estu tie la morto kaj prenu min!... — diris la princo per aliigita voĉo.

La pastro ekrigardis lin kun mirego; li ne supozis en li tian obstinon.

Ĝis la ŝtonegoj ne estis malproksime, sed la vojo estis terure malfacila. Oni ne nur devis piediri, sed eĉ eltiradi la ĉevalojn el la sablo. Ĉiuj vadis, eniĝante ĝis la maleoloj, en kelkaj lokoj oni enfalis ĝis la genuoj.

Sur la ĉielo senhalte brulis la suno, la terura suno de la dezerto, kies ĉiu radio ne nur rostis kaj blindigis, sed ankaŭ pikis. La plej fortaj Azianoj faladis de laciĝo: al unu ŝvelis la lango kaj lipoj, alia havis tintadon en la oreloj kaj nigrajn makulojn antaŭ la okuloj, alian venkis la dormo, ĉiuj sentis doloron en la artikoj kaj tute perdis la senton de la varmego. Kaj se oni demandus iun: ĉu estas varmege? — li ne povus respondi.

Ree la tero malmoliĝis sub la piedoj, kaj la taĉmento de Ramzes eniris inter ŝtonegojn. La princo, la plej konscia el ĉiuj, ekaŭdis ronkadon de ĉevalo, sin turnis flanken kaj en la ombro de monteto rimarkis areton da homoj: ĉiu kuŝis, kie li falis.

Unu el ili, junulo dudekjara, havis purpuran broditan ĉemizon, oran ĉenon sur la kolo kaj glavon en riĉa ingo. Li ŝajnis kuŝi senkonscia; li havis iom da ŝaŭmo en la buŝo, liaj okuloj montris la blankon. Ramzes ekkonis en li la ĉefon. Li proksimiĝis, forŝiris la ĉenon de lia kolo kaj malligis la glavon.

Iu maljuna Libiano, kiu ŝajnis malpli laca ol la aliaj, vidante tion, diris:

— Kvankam vi estas venkinto, Egiptano, respektu princan filon, kiu estis militestro.

— Tio estas la filo de Musavasa? — demandis la princo.

— Vi diris la veron — respondis la Libiano — tio estas la filo de Musavasa, Teĥenna, nia ĉefo, kiu estus inda eĉ fariĝi egipta princo.

— Kaj kie estas Musavasa?

Musavasa estas en Glaucus kaj kolektas grandan armeon, kiu venĝos nin.

Aliaj Libianoj diris nenion, ili eĉ ne bonvolis ekrigardi la venkintojn. Laŭ la ordono de la princo, la Azianoj senarmigis ilin sen kontraŭstaro kaj sidiĝis en la ombro de l’ ŝtonego.

En tiu ĉi momento ne ekzistis amikoj, nek malamikoj, sed morte lacaj homoj; la morto minacis ĉiujn, sed ili volis nur ripozi.

Pentuer, vidante, ke Teĥenna restas senkonscia, ekgenuis antaŭ li kaj kliniĝis super lia kapo tiamaniere, ke neniu povis rimarki, kion li faras. Tuj Teĥenna komencis ĝemi, moviĝi kaj malfermis la okulojn; poste li sidiĝis, frotis la frunton kvazaŭ vekita el profunda dormo, kiu ankoraŭ ne forlasis lin.

Teĥenna, ĉefo de la Libianoj — diris Ramzes — vi kaj viaj homoj estas kaptitoj de lia sankteco, la faraono.

— Prefere tuj mortigu min — murmuris Teĥenna — se mi devas perdi la liberon.

— Kiam via patro humiliĝos kaj faros la pacon kun Egipto, vi estos ankoraŭ libera kaj feliĉa...

La Libiano turnis la kapon kaj kuŝiĝis, indiferenta por ĉio. Ramzes sidiĝis apud li kaj post momento kvazaŭ falis en letargion; kredeble li ekdormis.

Li vekiĝis post kvaronhoro, jam iom pli vigla. Li ekrigardis la dezerton kaj ekkriis de admiro: en la horizonto estis videbla verda lando, akvo, multenombraj palmoj, kaj iom pli alte urbetoj kaj temploj.

Ĉirkaŭ li ĉiuj dormis, Azianoj kaj Libianoj. Nur Pentuer, staranta sur la deklivo de l’ ŝtonego, ŝirmis la okulojn per la mano kaj ien rigardis.

Pentuer!... Pentuer!... — kriis Ramzes. — Ĉu vi vidas la oazon?...

Li salte leviĝis kaj alkuris al la pastro, kies vizaĝo estis ĉagrenita.

— Ĉu vi vidas la oazon?

— Tio ne estas oazo — respondis Pentuer — tio estas vaganta en la dezerto spirito de iu lando, kiu ne ekzistas plu en la mondo. Sed tio... tie... estas reala!... — aldonis li, etendante la manon al la sudo.

— Montoj?... — demandis la princo.

— Rigardu pli bone.

La princo atente rigardis, subite li diris:

— Ŝajnas al mi, ke tiu nigra amaso leviĝas... Kredeble miaj okuloj estas lacaj.

— Tio estas Tifono — murmuretis la pastro — nur la dioj povas savi nin, se ili volos...

Subite Ramzes eksentis sur la vizaĝo blovon, kiu en la fajra dezerto ŝajnis al li varma. La blovo, komence tre delikata, fariĝis iom post iom pli forta, pli kaj pli varma, kaj samtempe la nigra strio leviĝis en la aero kun miriga rapideco.

— Kion ni faros? — demandis la princo.

— Ĉi tiuj ŝtonegoj — respondis la pastro — ŝirmos nin de la enterigo, sed ili ne forpelos la polvon kaj la varmegon, kiu senĉese kreskas. Kaj post unu aŭ du tagoj...

— Tifono do blovas tiel longe?

— Iafoje tri, kvar tagojn... Nur malofte ĝi leviĝas por kelke da horoj kaj subite falas, kiel vulturo, trapikita per sago. Sed tio okazas tre malofte...

La princo malĝojiĝis, kvankam li ne perdis la kuraĝon. La pastro, eltirinte el sub la vesto boteleton el verda vitro, daŭrigis:

— Vi havas ĉi tie eliksiron... Ĝi devas sufiĉi al vi por kelke da tagoj... Ĉiufoje kiam vi eksentos dormemon aŭ timon, trinku unu guton. Tiamaniere vi plifortiĝos por iom da tempo...

— Kaj vi? Kaj la aliaj?...

— Mia sorto estas en la manoj de la Sola... Kaj la aliaj?... Ili ne estas kronprincoj!

— Mi ne volas ĉi tiun eliksiron — diris la princo, forpuŝante la boteleton.

— Vi devas ĝin preni!... — ekkriis Pentuer. — Memoru, ke en vi la egipta popolo vidas sian esperon... Memoru, ke vin gardas ĝia beno...

La nigra nubo leviĝis ĝis la mezo de la ĉielo, kaj la varmega vento blovis tiel potence, ke la princo kaj pastro devis sin kaŝi sub la ŝtonegon.

— La egipta popolo?... La beno?... — ripetis la princo.

Subite li ekkriis:

— Tio estis vi, kiu antaŭ unu jaro parolis al mi nokte, en la ĝardeno?... Tio estis tuj post la manovroj...

— En la tago, kiam vi ekkompatis la kamparanon, kiu sin pendigis de malespero, ke oni detruis lian kanalon — respondis la pastro.

— Vi savis mian bienon kaj la Hebreinon Saran, de la popolamaso, kiu volis mortigi ŝin per ŝtonoj?...

— Mi — respondis Pentuer. — Kaj vi baldaŭ post tio liberigis el la malliberejo la senkulpajn kamparanojn kaj ne permesis al Dagon turmenti vian popolon per novaj impostoj. Pro tiu ĉi popolo — daŭrigis la pastro per laŭta voĉo — pro la kompato, kiun vi ĉiam havis por ĝi, hodiaŭ ankoraŭ mi benas vin... Eble nur vi sola estos savita ĉi tie, sed memoru... memoru, ke savas vin la premegata egipta popolo, kiu sian savon atendas de vi!...

Subite ĉio mallumiĝis, de la sudo ekpluvis varmega sablo kaj ekblovis tiel potenca vento, ke ĝi renversis ĉevalon, kiu staris en neŝirmita loko. La libiaj kaptitoj kaj Azianoj, ĉiuj vekiĝis; sed ĉiu pli profunden enŝovis sin sub la ŝtonegon kaj silentis de timo.

En la naturo fariĝis io terura. Sur la teron falis la nokto, kaj sur la ĉielo furioze persekutis unuj aliajn flavruĝaj kaj nigraj sablaj nuboj. Ŝajnis, ke la sablo de la tuta dezerto viviĝis, leviĝis supren kaj flugis ien rapide kiel sago.

Estis varmege, kvazaŭ en vaporbanejo: la haŭto de la manoj kaj vizaĝo fendiĝis, la lango sekiĝis, la spirado pikis la bruston. La malgrandaj sableroj brulvundis kvazaŭ fajreroj.

Pentuer superforte proksimigis la boteleton al la buŝo de l’ kronprinco. Ramzes trinkis kelke da gutoj kaj eksentis strangan ŝanĝon: la doloro kaj varmego ĉesis lin turmenti, la pensoj ree fariĝis liberaj.

— Kaj tio povas daŭri kelke da tagoj?...

— Kvar — respondis la pastro.

— Kaj vi, saĝuloj, konfidatoj de l’ dioj, ne posedas rimedon por savi la homojn de tia turmento?...

Pentuer ekmeditis kaj diris:

— En la mondo ekzistas nur unu saĝulo, kiu povus batali kontraŭ la malbonaj spiritoj... Sed li ne estas ĉi tie!...

Tifono blovis jam duonon da horo kun nekomprenebla forto. Fariĝis preskaŭ nokto. Dum momentoj la vento malfortiĝis, la nigraj nuboj disiĝis kaj oni vidis sur la ĉielo la sangan sunon, kaj sur la tero la teruran lumon de flavruĝa koloro.

Sed tuj la vento potenciĝis, varmega, sufoka; densiĝis la polva nebulo, la kadavra lumo estingiĝis, kaj en la aero sonis murmuroj kaj tintoj, kiajn ne kutimis aŭdi la homa orelo.

Proksima jam estis la subiro de l’ suno, kaj la atakemo de la ventego kaj la terura varmego kreskis senhalte. De tempo al tempo super la horizonto aperis grandega sanga makulo, kvazaŭ komenciĝus brulo de la tuta mondo.

Subite la princo rimarkis, ke Pentuer ne estas plu ĉe lia flanko. Li streĉis la orelon kaj ekaŭdis voĉon kriantan:

Beroes!... Beroes!... se ne vi, kiu helpos nin?... Beroes!... en la nomo de la Sola, Ĉiopova, kiu havas nek komencon, nek finon, mi alvokas vin!...

En la norda parto de l’ dezerto eksonis tondro. La princo ŝtoniĝis; por Egiptano la tondroj estis fenomeno same malofta, kiel apero de kometo.

Beroes!... Beroes!... — ripetis la pastro per granda voĉo.

La kronprinco fikse rigardis tien kaj ekvidis malluman homan figuron kun manoj, levitaj al la ĉielo. De la kapo, fingroj, eĉ de la vestoj de l’ figuro ĉiumomente saltis pale bluaj fajreroj.

Beroes!... Beroes!...

Longa tondro eksonis pli proksime, kaj en la polvaj nebuloj ekbrilis fulmo, superverŝante la dezerton per ruĝa lumo.

Nova tondro kaj nova fulmo.

La princo eksentis, ke la forto de la ventego malgrandiĝas kaj ke la varmego ĉesas. La sablo fluganta en la aero komencis fali teren, la ĉielo fariĝis cindrokolora, poste flavruĝa, fine lakta. Ĉio eksilentis, kaj post momento ree ektondris kaj de l’ nordo ekblovis malvarma vento.

La Azianoj kaj Libianoj, elĉerpitaj de la varmego, rekonsciiĝis.

— La batalistoj de l’ faraono — diris subite la maljuna Libiano — ĉu vi aŭdas la murmuron en la dezerto?

— Ree fulmotondro?...

— Ne, tio estas pluvo...

Efektive, de la ĉielo falis kelke da malvarmaj gutoj, poste pli kaj pli multe, fine ekfalis pluvego, akompanata de tondroj.

Inter la soldatoj de Ramzes kaj iliaj kaptitoj ekregis freneza ĝojo. Ne atentante la fulmojn kaj tondrojn, la homoj, antaŭ unu momento bruligataj de la varmego kaj soifantaj, nun kuris sub la pluvaj riveroj kvazaŭ infanoj. En la mallumo ili lavis sin kaj la ĉevalojn, kolektis akvon en la ĉapojn kaj ledajn sakojn, kaj, antaŭ ĉio, trinkis, trinkis!...

— Ĉu tio ne estas miraklo?... — ekkriis la princo Ramzes. — Se ne falus la benita vento, ni pereus en la dezerto, en la bruligaj ĉirkaŭprenoj de Tifono.

— Okazas, — respondis la maljuna Libiano — ke la suda sabla vento incitas la ventojn, promenantajn super la maro, kaj alpelas pluvegon.

Ramzeson malagrable tuŝis ĉi tiuj vortoj: li kredis, ke la pluvegon altiris la preĝoj de Pentuer. Sin turninte al la Libiano, li demandis:

— Ĉu okazas ankaŭ, ke de homa figuro ŝprucas fajreroj?

— Ĉiam estas tiel, kiam blovas la vento de la dezerto — respondis la Libiano. — Ankaŭ hodiaŭ ni ja vidis fajrerojn, saltantajn ne nur de la homoj, sed eĉ de la ĉevaloj.

Li parolis kun tia certeco, ke la princo, proksimiĝinte al la oficiro de sia rajdistaro, murmuretis:

— Atentu la Libianojn!... Apenaŭ li diris tion, en la mallumo io ekbolis, kaj post momento eksonis ĉevala galopo. Kiam fulmo eklumigis la dezerton, oni vidis homon, forkurantan sur ĉevalo.

— Ligu la kanajlojn!... — kriis la princo — kaj mortigu, se iu kontraŭstaros... Ve al vi, Teĥenna, se la fripono alkondukos kontraŭ ni viajn fratojn!... Vi pereos en teruraj turmentoj, vi kaj la viaj...

Malgraŭ la pluvo, tondroj kaj mallumo, la soldatoj de Ramzes rapide ligis la Libianojn, kiuj cetere tute ne kontraŭstaris.

Eble ili atendis la ordonon de Teĥenna, sed li estis tiel rompita, ke li eĉ ne pensis pri la forkuro.

Iom post iom la ventego kvietiĝis, kaj la tagan varmegon anstataŭis en la dezerto nokta penetranta malvarmo. La homoj kaj ĉevaloj sattrinkis kaj plenigis per akvo la sakojn; ili havis sufiĉe da daktiloj kaj biskvitoj, ĉiuj do estis bonhumoraj. La tondroj malfortiĝis, la silentaj fulmoj ekbrilis pli kaj pli malofte; sur la norda ĉielo la nuboj komencis disŝiriĝi, tie ĉi kaj tie ekbrilis steloj.

Pentuer proksimiĝis al Ramzes.

— Ni revenu en la tendaron — diris li. — Ni povas atingi ĝin post kelke da horoj, antaŭ kiam la forkurinto alkondukos kontraŭ ni malamikojn.

— Kiel ni trovos la vojon en tia mallumo? — demandis la princo.

— Ĉu vi havas torĉojn? — sin turnis la pastro al la Azianoj.

Torĉojn, aŭ pli ĝuste longajn ŝnurojn, saturitajn per flamigeblaj materioj, ili posedis; sed ili ne havis fajron, la lignaj pecetoj, servantaj por ekbruligado, malsekiĝis.

— Ni devas atendi ĝis la mateno — diris la malpacienca princo.

Pentuer ne respondis. Li eltiris el sia sako malgrandan vazon, prenis de soldato torĉon kaj iris flanken. Post momento eksonis mallaŭta siblado kaj la torĉo... ekflamis!...

— Granda miraklisto estas ĉi tiu pastro!... — murmuris la maljuna Libiano.

— Antaŭ miaj okuloj vi plenumis jam duan miraklon — diris la princo al Pentuer. — Ĉu vi povas klarigi al mi, kiel oni faras tion?...

— Pri ĉio demandu min, sinjoro — respondis la pastro — kaj mi diros al vi. Sed postulu neniam, ke mi klarigu al vi la misterojn de niaj temploj.

— Eĉ se mi nomus vin mia konsilanto?

— Eĉ tiam. Mi neniam estos perfidulo, kaj eĉ se mi kuraĝus fariĝi, la punoj fortimigus min...

— La punoj?... — ripetis la princo. — Jes! Mi memoras en la templo de Hator la homon kaŝitan en la kelo, sur kiun la pastroj verŝis bolantan peĉon. Ĉu efektive ili faris tion?... Ĉu la homo efektive mortis en turmentoj?...

Pentuer silentis, kvazaŭ ne aŭdante la demandon. Li malrapide elprenis el sia mirakla sako malgrandan statuon de dio kun disetenditaj manoj. La statueto pendis sur ŝnuro; la pastro lasis ĝin libera kaj, murmurante preĝon, atentis. La statueto post kelke da ŝanceliĝoj kaj turniĝoj haltis senmove.

Ramzes ĉe la lumo de la torĉo kun miro rigardis liajn procedojn.

— Kion vi faras? — demandis li la pastron.

— Mi povas diri al via ekscelenco nur tion — respondis Pentuer — ke la dio per unu mano montras la stelon Eshmun.* Tio estas ĝi, kiu nokte gvidas sur la maro la feniciajn ŝipojn.

* Polusa stelo

— Fenicianoj do ankaŭ havas ĉi tiun dion?

— Ili eĉ ne scias pri li. La dio, kiu ĉiam turnas unu manon al la stelo Eshmun, estas konata nur de ni kaj de la ĥaldeaj pastroj. Kun lia helpo, ĉiu profeto tage kaj nokte, dum bona kaj malbona vetero, povas trovi sian vojon sur la maro kaj en la dezerto.

Laŭ la ordono de l’ princo, kiu kun brulanta torĉo iris apud Pentuer, la sekvantaro kaj la kaptitoj ekiris post la pastro, al la nord-oriento. La dio, pendanta sur la ŝnuro, ŝanceliĝis, montris tamen per la etendita mano, kie estas la sankta stelo, protektanto de la erarvagantaj vojaĝantoj.

Ili iris piede, kondukante la ĉevalojn, per rapidaj paŝoj. La malvarmo estis tiel akra, ke eĉ la Azianoj blovis en la manojn, kaj la Libianoj tremis.

Subite io komencis kraki sub iliaj piedoj. Pentuer haltis kaj klinis sin.

— En ĉi tiu loko — diris li — la akvo faris sur la ŝtonego malprofundan kotujon. Kaj la akvo, rigardu princo, kio ĝi fariĝis...

Dirante tion, li levis kaj montris al la princo kvazaŭ vitran tabuleton, kiu fluidiĝis en liaj manoj.

— Kiam estas tre malvarmege, — aldonis li — la akvo fariĝas travidebla ŝtono.

La Azianoj jesis la vortojn de l’ pastro, aldonante, ke en la nordo la akvo fariĝas ŝtono, kaj la vaporo — blanka salo, kiu tamen havas neniun guston, sed pinĉas la fingrojn kaj agacigas la dentojn.

La princo pli kaj pli admiris la saĝon de Pentuer.

Dume en la norda parto de l’ ĉielo fariĝis klare. Oni povis vidi Ursinon kaj en ĝi la stelon Eshmun. La pastro ree preĝante, kaŝis en la sakon la dion gvidanton kaj ordonis estingi la torĉojn kaj lasi nur la bruletantan ŝnuron, kiu konservis la fajron kaj montris la horojn per sia grada brulado.

La princo admonis la taĉmenton esti vigla kaj preninte Pentueron, iris dekkelkon da paŝoj antaŭen.

Pentuer — diris li — de ĉi tiu momento mi nomas vin mia konsilanto, por la nuna tempo, kaj por tiam, kiam plaĉos al la dioj doni al mi la kronon de Supra kaj Malsupra Egipto...

— Per kio mi meritis tian favoron?

— Antaŭ miaj okuloj vi plenumis agojn, kiuj montras vian grandan saĝon kaj vian povon super la spiritoj. Krom tio vi estis preta savi mian vivon. Do, kvankam vi decidis kaŝi de mi multon...

— Pardonu, nobla sinjoro — interrompis la pastro. — Perfidulojn, kiam vi bezonos ilin, vi trovos, por mono kaj juveloj, eĉ inter la pastroj. Sed mi ne volas aparteni al ili. Konsideru: perfidante la diojn, mi donus al vi la certecon, ke same mi agos ankaŭ kun vi.

Ramzes ekmeditis.

— Vi saĝe parolis — respondis li. — Sed mirigas min, kiel vi, pastro, havas bonvolon por mi en via koro? Antaŭ unu jaro vi benis min, kaj hodiaŭ vi ne permesis al mi sola veturi en la dezerton kaj faras al mi grandajn servojn...

— Ĉar la dioj avertis min, ke vi, nobla sinjoro, se vi volos, povos eltiri el la mizero kaj humiligo la malfeliĉan egiptan popolon.

— Kio estas por vi la popolo?

— Mi devenas de ĝi... Miaj fratoj kaj patro tutajn tagojn ĉerpis akvon el Nilo kaj ricevis bastonadon...

— Kiel mi povas helpi al la popolo? — demandis la kronprinco.

Pentuer viviĝis.

— Via popolo — parolis li kortuŝita — tro multe laboras, pagas tro grandajn impostojn, suferas mizeron kaj persekutojn. Malfacila estas la sorto de l’ kamparano...

“La vermo manĝis unu duonon de lia rikolto, la rinocero la alian; en la kampoj multe da muŝoj; falis la akridoj; la brutoj piedpremis la grenon, la paseroj ĝin ŝtelis. Kio restis en la garbejo, falis en la manojn de l’ ŝtelisto. Ho mizero de la kamparano!... Fine venas la skribisto sur la bordon kaj postulas la rikolton, liaj kunuloj alportis bastonojn, kaj la Negroj palmajn vergojn. Ili diras: donu la grenon. — Restis nenio. — Tiam ili batas lin, etendas sur la tero, ligas, ĵetas en la kanalon, kie li dronas, la kapo malsupren. En lia ĉeesto ili ligas lian edzinon, liajn infanojn. La najbaroj forkuras, savante sian grenon.”*

* Aŭtentika

— Mi mem vidis tion — respondis la princo medite — mi eĉ forpelis unu tian skribiston. Sed ĉu mi povas ĉeesti ĉie, por malhelpi la maljustaĵojn?

— Vi povas, sinjoro, ordoni, ke oni ne turmentu la homojn senbezone. Vi povas malgrandigi la impostojn, elekti al la kamparanoj unu tagon por la ripozo. Fine, vi povas donaci al ĉiu familio almenaŭ unu mezuron da tero, kies rikolto apartenus nur al ili kaj servus por nutri ilin. Alie, ili daŭrigos sin nutri per lotuso, papiruso kaj mortintaj fiŝoj, kaj fine via popolo pereos... Sed se vi estos favora por ĝi, ĝi releviĝos.

— Kaj vere mi faros tiel! — ekkriis la princo. — Bona mastro ne permesas, ke lia brutaro mortu de malsato, faru laboron, kiu superas ĝiajn fortojn aŭ maljuste ricevu batojn... Tio devas aliiĝi!...

Pentuer haltis.

— Vi promesas tion al mi, sinjoro?...

— Mi ĵuras! — respondis Ramzes.

— Do ankaŭ mi ĵuras al vi, ke vi estos la plej glora faraono, apud kiu paliĝos Ramzes Granda! — ekkriis la pastro, kiu ne povis plu regi sian eksciton.

La princo ekmeditis.

— Kion ni faros duope kontraŭ la pastroj, kiuj malamas min?...

— Ili timas vin, sinjoro — respondis Pentuer. — Ili timas, ke vi ne komencu tro frue militon kontraŭ Asirio...

— Kion ili celas, ni ja venkos?...

La pastro klinis la kapon kaj disetendis la manojn, sed silentis.

— Mi do diros al vi!... — ekkriis la incitita princo. — Ili ne volas militon, ĉar ili timas, ke mi revenos venkinto, ŝarĝita per trezoroj, pelante antaŭ mi sklavojn... jen kion ili timas, ĉar ili volas, ke la faraono restu nur malforta ilo en ilia mano, senutila instrumento, kiun oni povas ĵeti for, kiam oni volas... Sed mi ne estos tia!... Aŭ mi faros tion, kion mi volas, al kio mi havas la rajton, aŭ... mi pereos...

Pentuer turnis sin kaj murmuretis preĝon.

— Ne parolu tiel, nobla sinjoro — diris li konfuzita — la malbonaj spiritoj, vagantaj super la dezerto, povas kapti viajn vortojn... La vorto, memoru estro, estas kvazaŭ ŝtono, ĵetita per ĵetilo; kiam ĝi trovos muron, ĝi resaltos kaj sin turnos kontraŭ vi mem...

La princo malestime svingis la manon.

— Ne grave — respondis li. — Nenion valorus vivo, en kiu ĉiu ligus mian volon... Se ne la dioj, la ventoj de la dezerto; se ne la spiritoj, la pastroj... Tia devas esti la povo de la faraono?... Mi volas fari, kion mi volas, kaj obei nur al miaj eternaj antaŭuloj, sed ne al iu ajn razita kapo, kiu ŝajne klarigas la intencojn de l’ dioj, kaj en la realeco uzurpas la povon kaj plenigas siajn trezorejojn per miaj riĉaĵoj.

En la princa sekvantaro eksonis murmuro de teruro.

— Tio estas grifo!... Mi klare vidis la flugilojn... — diris Aziano.

— En la dezerto svarmas monstroj!... — aldonis la maljuna Libiano.

Ramzes estis konfuzita; ankaŭ al li ŝajnis, ke la preterkuranta ombro havis kapon de serpento kaj kvazaŭ mallongajn flugilojn.

— Ĉu efektive — demandis li la pastron — en la dezerto aperas monstroj?

— Estas certe — diris Pentuer — ke en tiel neloĝata loko svarmas malbonaj spiritoj en plej strangaj formoj. Tamen ŝajnas al mi, ke tio, kio preterkuris, estas pli kredeble besto. Ĝi similas ĉevalon kun selo, sed estas pli granda kaj kuras pli rapide. La loĝantoj de la oazoj diras, ke ĉi tiu besto povas tute ne trinki akvon, aŭ almenaŭ trinki tre malofte. Se tio estus vera, la estontaj generacioj povus uzi, por trakuradi la dezerton, ĉi tiun beston, kiu nun nur timigas la homojn.

— Mi ne kuraĝus sidiĝi sur la dorson de tia monstro — respondis la princo, skuante la kapon.

— La samon niaj antaŭuloj parolis pri la ĉevalo, kiu helpis al Hiksosoj venki Egipton, kaj hodiaŭ fariĝis nepre necesa por nia armeo. La tempo tre ŝanĝas la homajn opiniojn! — diris Pentuer.

Sur la ĉielo malaperis la lastaj nuboj kaj komenciĝis klara nokto. Malgraŭ la foresto de la luno, estis tiel lume, ke sur la fono de la blanka sablo oni povis vidi la konturojn de objektoj, eĉ malgrandaj, aŭ tre malproksimaj.

La trapenetranta malvarmo ankaŭ malgrandiĝis. Dum iom da tempo la taĉmento marŝis silente, vadante en la sablo ĝis la maleoloj. Subite inter la Azianoj ree naskiĝis tumulto kaj eksonis krioj:

— Sfinkso!... rigardu, sfinkso!... Ni ne eliros vivantaj el la dezerto, se senĉese aperas antaŭ ni fantomoj...

Efektive, sur blanka kalka monteto estis klare videbla silueto de sfinkso. Leona korpo, grandega kapo en egipta kufo kaj kvazaŭ homa profilo.

— Trankviliĝu, barbaroj — diris la maljuna Libiano. — Tio ja ne estas sfinkso, sed leono, kaj li faros al vi nenion, ĉar li estas okupita per la manĝado.

— Vere, tio estas leono! — jesis la princo haltante. — Sed kiel li similas sfinkson...

— Li estas la patro de niaj sfinksoj — intermetis duonvoĉe la pastro. Lia vizaĝo rememorigas la homajn trajtojn, kaj lia kolhararo perukon.

— Ĉu ankaŭ nia granda sfinkso, tiu proksime de la piramidoj?...

— Multe da jarcentoj antaŭ Menes — diris Pentuer — kiam ne ekzistis ankoraŭ la piramidoj, estis en ĉi tiu loko ŝtonego, simila al kuŝanta leono, kvazaŭ la dioj dezirus tiel montri, kie komenciĝas la dezerto. La tiamaj sanktaj pastroj ordonis al artistoj skulpti la ŝtonegon kaj ĝiajn mankojn plenigi per masonaĵo. La artistoj, kiuj pli ofte vidis homojn ol leonojn, skulptis homan vizaĝon, kaj tiel naskiĝis la unua sfinkso.

— Kiun ni respektas kiel dion — ekridetis la princo.

— Kaj prave — respondis la pastro. — Ĉar la unuan skizon de ĉi tiu verko faris la dioj, kaj la homoj finis ĝin, inspirataj de la dioj. Nia sfinkso per sia grandego kaj mistereco rememorigas la dezerton, havas la figuron de l’ spiritoj, vagantaj en la dezerto, kaj teruras la homojn same kiel ĝi. Vere li estas filo de la dioj kaj patro de la teruro.

— En la fino de la finoj ĉio havas teran komencon — respondis la princo. — Nilo ne fluas de la ĉielo, sed de iuj montoj, kuŝantaj post Etiopio. La piramidoj, pri kiuj parolis al mi Herhor, ke ili estas la bildo de nia ŝtato, estas konstruataj laŭ la modelo de ŝtonegaj suproj. Kaj niaj temploj, kun la pilonoj kaj obeliskoj, kun la mallumo kaj malvarmo, ĉu ili ne rememorigas al ni la kavernojn kaj montojn sur la bordoj de Nilo?... Kiom da fojoj ĉasante mi perdis la vojon inter la orientaj ŝtonegoj, ĉiam mi renkontis ian strangan kolekton de ŝtonoj, kiu rememorigis al mi templon. Eĉ ofte sur iliaj malglataj muroj mi vidis hieroglifojn, skribitajn per la mano de la ventegoj kaj pluvoj.

— En tio via ekscelenco havas pruvon, ke niaj temploj estis konstruataj laŭ plano, kiun desegnis la dioj mem — diris la pastro. — Kaj kiel malgranda kerno, ĵetita en la teron, naskas la palmon, kies kapo sin kaŝas en la nuboj, tiel la bildo de ŝtonego, leono, eĉ lotuso, semita en la koron de pia faraono, naskas aleojn de sfinksoj, templojn kaj iliajn potencajn kolonojn. Tio estas faroj diaj, ne homaj, kaj feliĉa estas la monarĥo, kiu rigardante ĉirkaŭ si, scias en la teraj objektoj malkovri la dian penson kaj kompreneble prezenti ĝin al la posteuloj.

— Sed tia monarĥo devas havi povon kaj grandan riĉaĵon — intermetis ironie Ramzes — kaj ne dependi de la pastraj superstiĉoj...

Antaŭ ili leviĝis alia sabla monteto, sur kiu en ĉi tiu momento aperis kelke da rajdantoj.

— Niaj, aŭ Libianoj?... — diris la princo.

De la supro eksonis korno, al kiu tuj respondis la princa taĉmento. La rajdantoj proksimiĝis rapide, kiom permesis la profunda sablo. Unu el ili ekkriis:

— Ĉu la kronprinco estas ĉi tie?...

— Li estas kaj fartas bone! — respondis Ramzes.

Ili desaltis de la ĉevaloj kaj falis sur la vizaĝojn.

— Ho erpatre! — diris la ĉefo de l’ venintoj. — Viaj soldatoj disŝiras la vestojn kaj ŝutas cindron sur siajn kapojn, pensante, ke vi pereis... La tuta rajdistaro diskuris en la dezerto, por trovi viajn postesignojn, kaj fine al ni, neindaj, la dioj permesis saluti vin la unuaj...

La princo nomis lin centestro kaj ordonis, ke en la sekvonta tago li prezentu siajn subulojn por rekompenco.