Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO II

La templo de Hator kun granda respekto akceptis Pentueron, kaj la malsuperaj pastroj antaŭeniris duonon da horo por saluti la gloran gaston. Kolektiĝis multe da profetoj, patroj de l’ temploj kaj diaj filoj, el ĉiuj miraklaj lokoj de Malsupra Egipto, por aŭdi la vortojn de l’ saĝo. Kelke da tagoj post ili venis: la pastrestro Mefres kaj la profeto Mentezufis.

Oni honoris Pentueron ne nur tial, ke li estis la konsilisto de la milita ministro kaj malgraŭ la juna aĝo ano de la plej alta kolegio, sed ĉar li estis fama en la tuta Egipto. La dioj donis al li superhoman memoron kaj la miraklan penetreman okulon. En ĉiuj objektoj kaj aferoj li tuj rimarkis flankojn kaŝitajn por aliaj homoj kaj sciis prezenti ilin kompreneble por ĉiuj.

Pli ol unu nomarĥo aŭ alta oficisto de l’ faraono, eksciinte, ke Pentuer solenos religian feston en la templo de Hator, enviis al la plej simpla el la pastroj, ke li aŭdos la homon inspiritan de la dioj.

La pastroj, kiuj iris antaŭe por saluti la profeton, estis certaj, ke Pentuer aperos al ili en kortega kaleŝo, aŭ en oksklava portilo. Kia do estis ilia miro, kiam ili ekvidis malgrasan asketon, kun nuda kapo, vestitan per maldelikata tuko; li rajdis sur azeno kaj tre humile salutis ilin.

Kiam oni enkondukis lin en la templon, li donis oferon al la dio kaj iris rigardi la placon, destinitan por la soleno.

De tiu momento oni ne vidis lin plu, sed en la templo kaj en la apudaj kortoj ekregis granda movado. Oni alportis diversajn multekostajn objektojn, grenojn, vestojn, oni kolektis kelkcenton da laboristoj, kun kiuj Pentuer sin fermis en la korto kaj faris preparojn. Post ok tagoj de laboro li sciigis al la ĉefpastro de Hator, ke ĉio estas preta.

Dum ĉi tiu tuta tempo Ramzes, kaŝita en sia ĉelo, preĝis kaj fastis. Fine unu tagon, je la tria horo post la tagmezo, venis al li dekkelko da pastroj en du vicoj por alvoki lin al la soleno.

En la vestiblo de la templo salutis la princon la ĉefpastroj kaj bruligis kun li incenson antaŭ la grandega statuo de Hator. Poste ili sin direktis en flankan koridoron, malvastan kaj malaltan, en kies fino brulis fajro. La aero de la koridoro estis saturita de odoro de peĉo, kiun oni boligis en kaldrono.

Najbare de la kaldrono, tra truo en la planko leviĝis teruraj homaj ĝemoj kaj malbenoj.

— Kion tio signifas?... — demandis Ramzes la pastron, kiu lin akompanis.

La demandita respondis nenion; sur la vizaĝo de ĉiuj ĉeestantoj oni povis legi emocion kaj timon.

En ĉi tiu momento la ĉefpastro Mefres prenis en la manon grandan kuleron kaj ĉerpinte el la kaldrono bolantan peĉon, diris per laŭta voĉo:

— Tiel pereu ĉiu, kiu perfidas la sanktajn misterojn!...

Dirinte ĉi tion, li verŝis la peĉon en la truon de l’ planko, kaj el la kelo eksonis kriego...

— Mortigu min, se vi havas en la koro iom da kompato!... — ĝemis la voĉo.

— La vermoj manĝu vian korpon!... — diris Mentezufis, verŝante la peĉon en la truon.

— Hundoj... ŝakaloj!... — ĝemis la voĉo.

— Vian koron englutu la fajro, kaj vian cindron oni ĵetu en la dezerton!... — diris alia pastro, ripetante la ceremonion.

— Ho dioj!... ĉu eble estas tiel suferi?... — respondis la voĉo el la kelo.

— Via animo, kun la bildo de ĝia malhonoro kaj peko, vagu eterne en la lokoj, kie vivas feliĉaj homoj... — diris alia pastro kaj ree verŝis kuleron da peĉo.

— Englutu vin la tero!... Kompaton!... Permesu al mi ekspiri... Antaŭ kiam venis la vico de Ramzes, la voĉo en la kelo jam eksilentis.

— Tiel la dioj punas la perfidulojn!... — diris al la princo la ĉefpastro de la templo.

Ramzes haltis kaj fiksis sur li rigardon, plenan de kolero. Ŝajnis, ke li eksplodos kaj forlasos ĉi tiun aron de ekzekutistoj; sed li eksentis dian timon kaj silente sekvis la aliajn.

Nun la fiera kronprinco komprenis, ke ekzistas potenco, antaŭ kiu kliniĝas la faraonoj. Ekregis lin preskaŭ malespero, li volis forkuri de tie, forlasi la tronon... Sed dume li silentis kaj iris antaŭen, ĉirkaŭita de la pastroj, kiuj kantis preĝojn.

— Jen mi jam scias, — pensis li — kie malaperas la homoj, malagrablaj al la diaj servistoj!...

Sed ĉi tiuj pensoj ne malgrandigis lian teruron.

Forlasinte la mallarĝan koridoron, plenan de fumo, la procesio ree estis sub libera ĉielo, sur altaĵo. Malsupre kuŝis grandega korto, de tri flankoj ĉirkaŭita de unuetaĝa konstruaĵo. De la loko, kie staris la pastroj, sin etendis malsupren amfiteatro kun kvin larĝaj ŝtupoj, sur kiuj oni povis promeni ĉirkaŭ la korto, aŭ malsupreniri.

Sur la placo estis neniu, el la interno elrigardis kelke da homoj.

La ĉefpastro Mefres, kiel la plej eminenta el la ĉeestantoj, prezentis Pentueron al la princo. La dolĉa vizaĝo de la asketo tiel kontrastis la teruraĵojn, kiuj okazis en la koridoro, ke la princo ekmiris. Por diri ion, li sin turnis al Pentuer:

— Ŝajnas al mi, ke mi iam renkontis vin, pia patro?

— En la pasinta jaro, dum la manovroj en Pi-Bailos. Mi estis tie kun lia ekscelenco Herhor — respondis la pastro.

La melodia kaj trankvila voĉo de Pentuer frapis la princon. Li ie aŭdis jam ĉi tiun voĉon, en iaj neordinaraj cirkonstancoj... Sed kiam kaj kie?...

En ĉiu okazo la pastro agrable impresis lin. Se li povus forgesi la kriojn de l’ homo, kiun oni surverŝis per bolanta peĉo!...

— Ni, povas komenci — diris Mefres.

Pentuer proksimiĝis al la amfiteatro kaj brubatis la manojn. El la unuetaĝaj konstruaĵoj elkuris aro da dancistinoj kaj eliris pastroj kun orkestro kaj kun malgranda statuo de la diino Hator. La orkestro iris antaŭe, post ĝi la knabinoj dancantaj sanktan dancon, fine la statuo, ĉirkaŭita de la incensa fumo. Tiamaniere ili ĉirkaŭiris la korton kaj, haltante ĉe ĉiuj kelke da paŝoj, petis la diinon pri beno kaj petegis la malbonajn spiritojn forlasi la lokon de la religia soleno, plena de misteroj.

Kiam la procesio revenis al la konstruaĵoj, Pentuer iris antaŭen. La altranguloj, dudek aŭ tridek personoj, kolektiĝis ĉirkaŭ li.

— Konforme al la volo de lia sankteco — komencis Pentuer — kaj al la konsento de la plej alta kolegio, ni devas malkovri al la kronprinco, Ramzes, kelke da detaloj de la vivo de l’ egipta regno, konataj nur de la dioj, estroj de la lando kaj temploj. Mi scias, respektindaj patroj, ke ĉiu el vi pli bone klarigus al la princo ĉi tiujn aferojn, ĉar plenigas vin la saĝo, kaj la diino Mut parolas per via buŝo. Sed ĉar sur min, kiu kompare kun vi estas nur lernanto kaj cindro, falis ĉi tiu devo, permesu al mi plenumi ĝin, sub via respektinda direkto kaj kontrolo.

Murmuro de kontento eksonis inter la pastroj, honoritaj tiamaniere. Pentuer sin turnis al la princo:

— De kelke da monatoj, servisto dia Ramzes, kiel eraranta vojaĝanto serĉas vojon en la dezerto, tiel vi serĉas respondon al la demando: kial malgrandiĝis kaj malgrandiĝas la enspezoj de lia sankteco? Vi demandis la nomarĥojn, kaj kvankam ili donis al vi klarigojn laŭ sia povo, vi ne kontentiĝis, kvankam la plej alta homa saĝo apartenas al ĉi tiuj altranguloj. Vi turnis vin al la grandaj skribistoj, sed malgraŭ peno ĉi tiuj homoj, kiel birdo el la reto, ne povis elŝiri sin el la malfacilaĵoj, ĉar la homa saĝo, eĉ instruita en la lernejo de l’ skribistoj, ne povas ĉirkaŭpreni tiujn ĉi aferojn. Fine, laca de la vanaj klarigoj, vi komencis rigardi la terojn de la nomesoj, iliajn homojn kaj la verkojn de iliaj manoj, sed vi trovis nenion. Ekzistas aferoj, pri kiuj la homoj silentas kiel ŝtonoj, sed pri kiuj rakontos al vi eĉ ŝtono, se falos sur ĝin la lumo de l’ dioj.

Eksciinte nenion de ĉiuj homaj saĝoj kaj potencoj, vi turnis vin al la dioj. Nudpieda, kun cindro en la haroj, vi venis kiel pentofaranto en ĉi tiun grandan templon, kie per preĝoj kaj fastoj vi purigis vian koron kaj fortigis vian spiriton.

La dioj, kaj precipe la potenca Hator, favore aŭskultis viajn petojn, kaj per mia neinda buŝo donos al vi respondon... Enskribu ĝin profunde en via koro!...

“De kie li scias — pensis la princo — ke mi demandis la skribistojn kaj nomarĥojn? Ah, Mefres kaj Mentezufis diris al li pri tio... Cetere ili scias ĉion!...”

— Aŭskultu — diris Pentuer — kaj kun la permeso de la ĉeestantoj mi malkovros al vi: kio estis Egipto antaŭ kvarcent jaroj, kiam regis la plej glora kaj plej pia dinastio XIX, teba, kaj kio ĝi estas nun...

Kiam la unua faraono de tiu dinastio, Ramen-pehuti Ramessu, prenis en sian manon la direktilon de la regno, la enspezoj de la ŝtata trezorejo en greno, brutoj, biero feloj, metaloj kaj diversaj produktoj atingis cent tridek mil talentojn. Se ekzistus nacio, kiu povus ŝanĝi al ni ĉion ĉi je oro, la faraono havus ĉiujare cent tridek tri mil minojn da oro.* Kaj ĉar unu soldato povas porti sur la dorso 26 minojn da ŝarĝo, do por transporti tiun ĉi oron oni devus alvoki ĉirkaŭ kvin mil soldatojn.

* 1 mino = 1,5 kilogramo

La pastroj komencis murmureti inter si, ne kaŝante la miron. Eĉ la princo forgesis pri la homo turmentata en la kelo.

— Hodiaŭ — diris Pentuer — la jara enspezo de lia Sankteco, en ĉiuj produktoj de la lando, valoras nur naŭdek ok mil talentojn. Por tio oni povus ricevi tiom da oro, ke ĝin povus transporti kvar mil soldatoj.

— Ke la enspezoj de la ŝtato malgrandiĝis, mi scias, — intermetis la princo — sed kial?

— Estu pacienca, dia servisto, — respondis Pentuer. — Ne sole la enspezo de lia sankteco malgrandiĝis... En la tempoj de la XIX-a dinastio Egipto havis cent okdek mil armitajn homojn. Se, laŭ ordono de l’ dioj, ĉiu soldato aliformiĝus je ŝtono de l’ grandeco de vina bero...

— Tio ne estas ebla — murmuretis Ramzes.

— La dioj povas ĉion — diris Mefres severe.

— Aŭ pli bone — daŭrigis Pentuer — se ĉiu soldato metus sur la teron unu ŝtoneton, estus cent okdek mil ŝtonetoj kaj, rigardu respektindaj patroj, tiuj ĉi ŝtonetoj okupus tiom da loko...

Li montris per la mano ortan kvarangulon ruĝan, kiu kuŝis en la korto.

— Ĉi tiu figuro enhavus la ŝtonetojn, ĵetitajn de ĉiu soldato en la tempoj de Ramzes I. Ĉi tiu figuro estas naŭ paŝojn longa kaj preskaŭ kvin paŝojn larĝa. La figuro estas ruĝa, ĉar ĝi havas la koloron de la korpo de Egiptanoj: en tiu tempo nia armeo konsistis nur el Egiptanoj...

La pastroj ree komencis murmureti. La princo fariĝis malĝoja, ŝajnis al li, ke tio estas aludo al li, kiu amis eksterlandajn soldatojn.

— Hodiaŭ, — daŭrigis Pentuer — tre malfacile oni kolektus cent dudek mil militistojn. Kaj se ĉiu el ili ĵetus sur la teron sian ŝtoneton, ili formus tian figuron... Rigardu, respektindaj...

Apud la unua kuŝis dua kvarangulo, same alta, sed multe malpli larĝa. Krom tio ĝi ne havis unutonan koloron, sed konsistis el diverskoloraj strioj.

— Ĉi tiu figuro estas ĉirkaŭ kvin paŝojn larĝa, sed nur ses paŝojn longa. La ŝtato do perdis grandegan nombron da soldatoj, la trionon de la antaŭa kvanto.

— La saĝo de tiaj profetoj, kiel vi, pli utilos la ŝtaton, ol la soldatoj — intermetis Mefres.

Pentuer kliniĝis antaŭ li kaj daŭrigis:

— En tiu ĉi nova figuro, kiu prezentas la nunan armeon de l’ faraonoj, vi vidas, respektindaj, apud la ruĝa koloro, kiu signifas la aŭtoĥtonajn Egiptanojn, tri aliajn striojn: nigran, flavan kaj blankan. Ili prezentas la dungatajn soldatojn: Etiopianojn, Azianojn, Libianojn kaj Grekojn. Ili estas kune ĉirkaŭ tridek mil, sed ili kostas tiom, kiom kvindek mil Egiptanoj...

— Oni devas plej rapide nuligi la fremdajn regimentojn!... — diris Mefres. — Ili kostas multe, ne multe taŭgas kaj instruas al nia popolo malpiecon kaj senhontecon. Hodiaŭ jam multaj Egiptanoj ne falas plu sur la vizaĝon antaŭ la pastroj, pli ol unu ŝtelas en temploj kaj tomboj!...

— For do la dungatoj... — diris vivege Mefres. — La lando havas nur malutilon de ili, kaj la najbaroj suspektas nin pri malamikaj intencoj.

— For la dungatojn!... Oni devas dispeli la ribelajn idolanojn!... — ekkriis la pastroj.

— Kiam post multaj jaroj, Ramzes, vi suriros la tronon, — vi plenumos tiun sanktan devon al la ŝtato kaj al la dioj...

— Jes, plenumu!... Liberigu vian popolon de la malfideluloj!... — kriis la pastroj.

Ramzes klinis la kapon kaj silentis. La tuta sango forkuris en lian koron, li sentis, ke la tero ŝanceliĝas sub liaj piedoj.

Li, li devas dispeli la plej bonan parton de la armeo!... Li, kiu dezirus havi dufoje pli grandan armeon kaj kvarfoje pli multe da batalemaj eksterlandaj regimentoj!...

“Sen kompato ili estas por mi!...” — pensis li.

— Parolu Pentuer, sendito de la ĉielo — diris Mefres.

— Sanktaj patroj, — daŭrigis Pentuer — ni ekkonis du malfeliĉojn de Egipto: malgrandiĝis la enspezoj de la faraono kaj lia armeo...

— Kion signifas la armeo!... — murmuris la ĉefpastro Mefres, malrespekte skuante la manon.

— Kaj nun, se dioj favoros min kaj vi permesos, mi montros al vi, kial tiel okazis kaj kial la armeo kaj la trezorejo malgrandiĝados en la estonteco.

La princo levis la kapon kaj rigardis la parolanton. Li ne pensis plu pri la homo, turmentata en la kelo.

— Ĉu vi vidas ĉe viaj piedoj la longan, sed mallarĝan verdan strion kun la triangulo en la fino? Ĉe ambaŭ flankoj de la strio kuŝas ŝtonoj kalkaj, sablaj kaj granitaj. Meze fluas akva fadeno, kiu dividiĝas en la triangulo en kelke da brakoj...

— Tio estas Nilo!... Tio estas Egipto!... — kriis la pastroj

— Atentu — interrompis Mefres. — Mi malkovras mian brakon... Ĉu vi vidas tiujn ĉi du bluajn vejnojn, kiuj kuras de la kubuto al la fingroj?... Ĉu tio ne estas Nilo kaj lia kanalo, kiu komenciĝas kontraŭ Alabastraj montoj kaj fluas ĝis Fayum. Kaj rigardu la supron de mia mano: ĉi tie vi vidas tiom da vejnoj, en kiom da brakoj dividiĝas la sankta rivero apud Memfiso. Kaj miaj fingroj, ĉu ili ne rememorigas la nombron de l’ brakoj, per kiuj Nilo sin verŝas en la maron?...

— Granda vero!... — kriis la pastroj, rigardante siajn manojn.

— Bone — daŭrigis febre la ĉefpastro. — Egipto estas... postsigno de la mano de Oziriso. Ĉi tie, sur tiu ĉi tero la granda dio apogis sian brakon, en Teboj kuŝis lia dia kubuto, kaj Nilo estas liaj vejnoj... Kaj oni miras, ke ni nomas tiun ĉi landon benita!

— Certe — diris la pastroj: — Egipto estas klara postsigno de la mano de Oziriso...

— Ĉu Oziriso — intermetis la princo — havas sep fingrojn ĉe sia mano? Nilo ja enfluas en la maron per sep brakoj...

Ekregis peza silento.

— Junulo — respondis Mefres kun favora ironio — ĉu vi pensas, ke Oziriso ne povus havi sep fingrojn, se tio plaĉus al li?...

— Kompreneble!... — jesis la pastroj.

— Daŭrigu, glora Pentuer — interrompis Mentezufis.

— Vi estas pravaj — rekomencis Pentuer. — Ĉi tiu rivereto kun siaj brakoj estas la bildo de Nilo; la mallarĝa verda strio, inter ŝtonoj kaj sabloj, estas pentraĵo de Supra Egipto; la triangulo, distranĉita de la akvaj vejnoj, estas bildo de Malsupra Egipto, la plej vasta kaj plej riĉa parto de la lando.

En la komenco de la XIX-a dinastio, la tuta Egipto de la kataraktoj de Nilo ĝis la maro okupis kvincent mil mezurojn da tero. Sur ĉiu mezuro vivis dek ses homoj: viroj, virinoj kaj infanoj. Sed dum la sekvintaj kvincent jaroj preskaŭ ĉe ĉiu generacio Egipto perdis pecon da fruktodona tero...

La oratoro donis signon. Dekkelko da junaj pastroj elkuris el la konstruaĵo kaj komencis ŝuti sablon sur diversajn lokojn de la herbo.

— Ĉe ĉiu generacio malaperis iom da fruktodona tero, kaj ĝia mallarĝa strio pli kaj pli malgrandiĝis.

— Hodiaŭ — li levis la voĉon — nia patrujo anstataŭ kvincent mil mezuroj da tero posedas nur kvarcent mil... Do dum la regado de du dinastioj Egipto perdis teron, kiu nutris preskaŭ du milionojn da homoj!...

En la kunveno leviĝis murmuro de l’ teruro.

— Kaj ĉu vi scias, dia servisto Ramzes, kie malaperis tiuj ĉi kampoj, sur kiuj iam kreskis tritiko kaj hordeo, aŭ paŝtis sin brutaroj?... Vi scias, ke ilin superŝutis la sablo de la dezerto. Sed ĉu oni diris al vi kial?... Ĉar ekmankis kamparanoj, kiuj per la sitelo kaj plugilo batalis kontraŭ la dezerto, de la mateno ĝis la nokto. Fine, ĉu vi scias, kial ekmankis tiuj ĉi diaj laboristoj?... Kie ili malaperis? kio forpelis ilin el la lando?... La eksterlandaj militoj. Niaj militistoj venkadis la malamikojn, niaj faraonoj eternigis siajn nomojn ĝis la bordoj de Eŭfrato, kaj niaj kamparanoj kvazaŭ brutoj portis post ili nutraĵon, akvon kaj aliajn ŝarĝojn kaj miloj mortis survoje.

Pro tiuj ostoj, disĵetitaj sur la orientaj dezertoj, la okcidentaj sabloj englutis niajn terojn, kaj nun necesa estas grandega laboro de multaj generacioj por eltiri la nigran egiptan teron el la sabla tombo...

— Aŭskultu!... Aŭskultu!... — kriis Mefres — iu dio parolas per la buŝo de ĉi tiu homo. Jes, niaj triumfaj militoj estis la tombo de Egipto...

Ramzes ne povis kolekti la pensojn. Ŝajnis al li, ke sablaj montoj falas hodiaŭ sur lian kapon.

— Mi diris — daŭrigis Pentuer — ke necesa estas granda laboro por elterigi Egipton kaj redoni al ĝi la riĉaĵojn, kiujn manĝegis la milito. Sed ĉu ni havas fortojn por plenumi tiun ĉi planon?...

Li ree iris dekkelkon da paŝoj antaŭen kaj post li la atentaj aŭskultantoj. De l’ tempo, kiam ekzistis Egipto, neniu ankoraŭ desegnis tiel klare la malfeliĉojn de la lando, kvankam ĉiuj konis ilin.

— En la tempoj de la XIX-a dinastio Egipto posedis ok milionojn da loĝantoj. Se ĉiu tiama viro, virino, maljunulo kaj infano ĵetus sur tiun ĉi placon unu fazeolon, ili formus tian figuron...

Li montris per la mano la korton, kie en du vicoj, unu apud alia, kuŝis kvar grandegaj kvadratoj, kunmetitaj el ruĝa fazeolo.

— La figuro estas sesdek paŝojn longa, tridek paŝojn larĝa kaj, kiel vi vidas, piaj patroj, konsistas el unuspecaj grajnoj; same kiel la tiama loĝantaro, de la praavoj, estis Egiptanoj.

— Kaj hodiaŭ, rigardu!...

Li iris antaŭen kaj montris alian grupon de kvadratoj de diversaj koloroj.

— Vi vidas figuron, kiu ankaŭ havas tridek paŝojn da larĝo, sed nur kvardek da longo. Kial? Ĝi enhavas nur ses kvadratojn, ĉar la nuna Egipto ne posedas plu ok, sed nur ses milionojn da loĝantoj... Atentu ankaŭ, ke dum la antaŭa figuro konsistis ekskluzive el ruĝa fazeolo, en ĉi tiu estas grandegaj strioj de nigraj, flavaj kaj blankaj grajnoj. Ĉar same kiel en nia armeo, en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj: nigraj Etiopianoj, flavaj Sirianoj kaj Fenicianoj, blankaj Grekoj kaj Libianoj...

Oni interrompis lin. La aŭskultantaj pastroj komencis lin ĉirkaŭpreni, Mefres ploris.

— Ne ekzistis ankoraŭ tia profeto!... — kriis oni.

— Mia kapo ne povas enteni, kiam li faris tiajn kalkulojn!... — diris la plej bona matematikisto de la templo de Hator.

— Patroj! — diris Pentuer — ne trograndigu miajn meritojn. En niaj temploj, en la tempoj antikvaj, oni ĉiam tiel prezentis la ŝtatan administradon... Mi nur elterigis tion, pri kio iom forgesis la postaj generacioj...

— Sed la kalkuloj?... — demandis la matematikisto.

— La kalkulojn oni faras senĉese en ĉiuj nomesoj kaj temploj — respondis Pentuer. — La tutaj sumoj estas en la palaco de lia sankteco...

— Kaj la figuroj?... la figuroj!... — kriis la matematikisto.

— En samajn figurojn estas ja dividataj niaj kampoj, kaj la ŝtataj termezuristoj lernas ilin en la lernejoj.

— Oni ne scias, kion pli multe admiri en tiu ĉi homo: lian saĝon, aŭ lian humilecon!... — diris Mefres. — Ho, ne forgesis pri ni la dioj, se ni havas tian...

En la sama momento la pastro, staranta garde sur la supro de l’ turo, alvokis la ĉeestantojn al la preĝo.

— Vespere mi finos la klarigojn, — diris Pentuer — nun mi diros nur kelke da vortoj: Vi demandos, respektindaj, kial mi uzis grajnojn por la figuroj? Ĉar kiel la grajno, ĵetita en la teron, ĉiujare alportas rikolton al sia mastro, tiel la homo alportas ĉiujare impostojn al la trezorejo.

Se en iu nomeso oni semus du milionojn da grajnoj malpli ol en la antaŭaj jaroj, la rikolto estus multe malpli granda, kaj la mastroj havus malbonajn enspezojn. Same en la ŝtato: se malaperas du milionoj da loĝantoj, ja alfluo de l’ impostoj devas malgrandiĝi.

Ramzes atente aŭskultis kaj foriris silenta.