Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XX

Post duono da horo aperis la densaj amasoj de la egipta armeo, kaj baldaŭ la princa taĉmento atingis la tendaron. De ĉiuj flankoj eksonis alarmaj trumpetoj, la soldatoj kaptis la armilojn kaj sin starigis en la vicoj. La oficiroj falis al la piedoj de l’ princo kaj same kiel hieraŭ post la venko, levis lin sur la ŝultrojn kaj komencis porti lin al ĉiuj taĉmentoj. La muroj de l’ intermonto tremis de la krioj: “Vivu eterne, venkinto!... La dioj gardas vin!...”

Ĉirkaŭita de torĉoj, proksimiĝis la sankta Mentezufis. La kronprinco vidante lin, sin elŝiris el la manoj de la oficiroj kaj kuris renkonte al la pastro.

– Ĉu vi scias, sankta patro – ekkriis Ramzes – ni kaptis la libian ĉefon Teĥennan!...

– Mizera akiro – respondis severe la pastro – por kiu la militestro ne devis forlasi la armeon; precipe tiam, kiam ĉiumomente povis veni nova malamiko...

La princo sentis la plenan justecon de la riproĉo, sed ĝuste tial la kolero ekregis lin. Li kunpremis la pugnojn, liaj okuloj ekbrilis.

– En la nomo de via patrino, sinjoro, silentu!... – murmuretis Pentuer, staranta post li.

La kronprincon tiel mirigis la neatendataj vortoj de lia konsilanto, ke tuj li trankviliĝis kaj komprenis, ke plej bone estos konfesi sian kulpon.

– Via ekscelenco diras la veron – respondis li. – La armeo la estron kaj la estro la armeon neniam devas forlasi. Mi pensis tamen, ke vi, sankta viro, anstataŭos min kiel reprezentanto de la ministro de la milito...

La trankvila respondo de la princo kvietigis Mentezufison, kaj la pastro ne rememorigis al la princo la manovrojn de la pasinta jaro, dum kiuj la vic-reĝo same forlasis la armeon kaj suferis poste malfavoron de la faraono.

Subite kun granda bruo proksimiĝis al ili Patroklo. La greka ĉefo ree estis ebria kaj de malproksime kriis al la princo:

– Rigardu, kronprinco: kion faris la sankta Mentezufis. Vi proklamis pardonon al ĉiuj libiaj soldatoj, kiuj forlasos la invadulojn kaj revenos en la armeon de lia sankteco... Ili aliĝis al mia taĉmento, kaj dank’ al tio mi rompis la maldekstran flankon de la malamiko... Kaj la nobla Mentezufis ordonis ĉiujn mortigi... Pereis preskaŭ mil kaptitoj, ĉiuj niaj ekssoldatoj, al kiuj oni promesis la pardonon.

La sango leviĝis al la kapo de la princo, sed la staranta post li Pentuer murmuretis:

– Silentu, pro la dioj silentu!...

Sed Patroklo ne havis konsilanton, li do daŭrigis:

– De tiu momento mi perdis por ĉiam la konfidon de la fremdaj kaj de la niaj... Fine ankaŭ nia armeo perdos la disciplinon, kiam ĝi komprenos, ke en ĝian fronton englitis perfiduloj...

– Mizera dungito – respondis malvarme Mentezufis – vi kuraĝas tiel paroli pri la armeo kaj pri la konfidatoj de lia sankteco?... De kiam ekzistas la mondo oni aŭdis neniam tian blasfemon!... Mi timas, ke la dioj venĝos la insulton, kiun oni ĵetis sur ilin...

Patroklo maldelikate ekridis.

– Dum mi dormas inter la Grekoj, mi ne timas la venĝon de la noktaj dioj... Kaj kiam mi maldormas, la tagaj nenion faros al mi...

– Iru dormi, iru!... inter viajn Grekojn, drinkulo – diris Mentezufis – por ke pro via kulpo ne falu tondro sur niajn kapojn...

– Sur vian razitan kapon, monmanĝanto, ĝi ne falos, ĉar ĝi pensos, ke tio estas io alia!... – respondis la senkonscia Greko. Sed vidante, ke la princo ne subtenas lin, li reiris en la tendaron.

– Ĉu efektive... – demandis Ramzes la pastron – ĉu efektive vi ordonis, sankta viro, mortigi la kaptitojn, spite mia promeso, ke ili ricevos la pardonon?...

– Via ekscelenco ne estis en la tendaro – respondis Mentezufis – do la respondeco pri tiu ĉi ago ne falas sur vin. Mi devas obei niajn militajn leĝojn, kiuj ordonas ekstermi la perfidajn soldatojn. La militistoj, kiuj antaŭe servis lian sanktecon kaj poste kuniĝis kun la malamikoj, devas esti tuj mortigataj – jen la leĝo.

– Kaj se mi estus ĉi tie?...

– Kiel la ĉefa militestro kaj filo de l’ faraono, vi povas interrompi la plenumon de kelkaj leĝoj, kiujn mi devas obei – respondis Mentezufis.

– Ĉu vi ne povis atendi ĝis mia reveno?

– La leĝo ordonas mortigi senprokraste, mi do plenumis ĝiajn postulojn.

La princo estis tiel konfuzita, ke li interrompis la interparoladon kaj iris en sian tendon. Tie, falinte sur seĝon, li diris al Tutmozis:

– Jam hodiaŭ mi estas sklavo de l’ pastroj!... Ili mortigas la kaptitojn, ili minacas miajn oficirojn, ili eĉ ne respektas miajn promesojn. Vi nenion diris al Mentezufis, kiam li ordonis mortigi la malfeliĉulojn?

– Li citis la militan leĝon kaj novajn ordonojn de Herhor...

– Mi ja ne ĉesis esti ĉefo, kvankam mi forveturis por duono da tago.

– Vi klare transdonis la komandon en la manojn de Patroklo kaj en miajn – respondis Tutmozis – kaj kiam venis la sankta Mentezufis ni devis cedi, ĉar li havas pli altan rangon...

La princo ekpensis, ke la kapto de Teĥenna estis pagita per tro grandaj malfeliĉoj. Samtempe li klare komprenis, kiel grava estas la regulo, kiu ne permesas al la militestro forlasi la armeon. Li devis konfesi, ke li ne estis prava; sed tio tiom pli incitis lian fieron kaj plenigis lin per malamo al la pastroj.

“Jen – pensis li – mi estas sklavo, eĉ antaŭ kiam mi fariĝis faraono (vivu eterne mia sankta patro!). Jam hodiaŭ mi devas komenci liberigi min kaj antaŭ ĉio silenti... Pentuer estas prava: silenti, ĉiam silenti, kaj siajn kolerojn, kiel multekostajn juvelojn, meti en la trezorejon de la memoro. Kaj kiam kolektiĝos... Ho profetoj, vi tiam pagos al mi!...”

– Via ekscelenco ne demandas pri la rezultato de la batalo? – diris Tutmozis.

– Ah, jes!... Kia do?...

– Pli ol du mil kaptitoj, pli ol tri mil mortigitoj, kaj apenaŭ kelkcento forkuris.

– Kiel granda do estis la libia armeo? – demandis la mirigita princo.

– Ses ĝis sep mil homoj.

– Ne eble... En tia bataleto pereis preskaŭ la tuta armeo?...

– Tamen tio estas vera; tio estis terura batalo – respondis Tutmozis. – Vi ĉirkaŭis ilin de ĉiuj flankoj, la reston faris la soldatoj, kaj la nobla Mentezufis... Pri tia malvenko de malamikoj de Egipto ne parolas la monumentoj eĉ de la plej gloraj faraonoj...

– Iru jam dormi, Tutmozis, vi estas laca – interrompis la princo, sentante, ke la fiero leviĝas al lia kapo.

“Mi, do mi gajnis tian venkon?... Ne eble!...” – pensis li.

Li ĵetis sin sur la felojn, sed malgraŭ la morta laciĝo ne povis ekdormi.

Apenaŭ dek kvar horoj pasis de la momento, kiam li donis la signalon komenci la batalon... Apenaŭ dek kvar horoj?... Ne eble!...

Li, li gajnis tian batalon?... Li ja eĉ ne vidis la batalon, li vidis nur flavan, densan nebulon, el kiu rivere fluis nehomaj kriegoj. Ankaŭ nun li vidas tiun nebulon, aŭdas la tumulton, sentas la varmegon, tamen estas nun neniu batalo...

Poste li ekvidis la senliman dezerton, tra kiu kun dolora peno li iris antaŭen sur la sablo. Li kaj liaj homoj havis la plej bonajn ĉevalojn de la tuta armeo, kaj tamen ili rampis kiel testudoj... Kaj kia bruliganta varmego... La homoj ne povas vivi en ĝi!...

Kaj jen leviĝas la tifono, kovras la tutan mondon, bruligas, sufokas... De la figuro de Pentuer saltas amase palaj fajreroj... Super iliaj kapoj eksplodas tondroj, fenomeno, kian li vidis ankoraŭ neniam... Poste la kvieta nokto en la dezerto... La kuranta grifo, la malluma silueto de l’ sfinkso sur la kalka monto...

“Mi tiom vidis, tiom travivis – pensis Ramzes – mi ĉeestis ĉe la konstruado de niaj temploj, eĉ ĉe la naskiĝo de l’ granda sfinkso, kiu ne havas plu aĝon, kaj... ĉio ĉi pasis en la daŭro de dek kvar horoj?...”

Lasta penso fulme trakuris la animon de la princo: “Homo, kiu tiom travivis, ne povas vivi longe...”

Malvarmo trakuris lin de la piedoj ĝis la kapo, kaj li ekdormis.

En la sekvinta tago li leviĝis kelke da horoj post la leviĝo de la suno. Li sentis pikadon en la okuloj, doloron en ĉiuj ostoj, li iom tusis, sed liaj pensoj estis klaraj kaj la koro – plena de kuraĝo.

En la pordo de la tendo staris Tutmozis.

– Kio?... – demandis la princo.

– La spionoj alportas strangajn novaĵojn de la libia limo – respondis la favorato. – Al nia intermonto proksimiĝas granda hom-amaso; tio ne estas soldatoj, sed senarmilaj, virinoj kaj infanoj, kaj en ilia fronto Musavasa kaj la plej eminentaj Libianoj.

– Kion tio signifas?

– Kredeble ili volas peti pacon.

– Post unu batalo? – miris la princo.

– Sed post kia batalo!... Krom tio la timo pligrandigas niajn armeojn antaŭ iliaj okuloj... Ili sentas sin malfortaj kaj timas la invadon kaj morton...

– Ni vidos, ĉu tio ne estas milita ruzo!... – respondis la princo post pripenso. – Kaj kiel fartas la niaj?

– Bone; ili sate manĝis, trinkis kaj ripozis, ĉiuj estas gajaj. Sed...

– Kio?...

– Patroklo mortis nokte – murmuretis Tutmozis.

– Kiel?... – ekkriis Ramzes, salte leviĝante de la seĝo.

– Unuj diras, ke de ebriiĝo... aliaj, ke tio estas puno de la dioj... Li havis bluan vizaĝon kaj buŝon, plenan de ŝaŭmo...

– Kiel tiu sklavo en Atribis, ĉu vi memoras lin?... Lia nomo estis Bakura, li enkuris en la festenan salonon kun plendoj kontraŭ la nomarĥo... Kompreneble, en la sama nokto li mortis de ebriiĝo!... Kio?...

Tutmozis mallevis la kapon.

– Ni devas esti tre singardaj, mia sinjoro... – murmuretis li.

– Ni provos – respondis trankvile la princo. – Mi eĉ ne miros pro la morto de Patroklo... Ĉu estas io stranga, ke mortis drinkulo, kiu ofendadis la diojn, eĉ... la pastrojn...

Sed Tutmozis sentis minacon en la mokaj vortoj.

La princo tre amis la fidelan, kiel hundo, Patroklon. Li povis forgesi maljustaĵojn, faritajn al li mem, sed lian morton li pardonos neniam.

Antaŭ la tagmezo, en la princan tendaron venis el Egipto freŝa regimento, teba, kaj krom tio kelkmilo da homoj kaj kelkcento da azenoj alportis grandan provizon da nutraĵo kaj tendojn. Samtempe de Libio ree alkuris spionoj, kun sciigo, ke la senarmila bando, proksimiĝanta al la intermonto, senĉese kreskas.

Laŭ la ordono de la kronprinco, multenombraj taĉmentoj de rajdistoj esploris la ĉirkaŭaĵon en ĉiuj direktoj: ĉu ie ne kaŝas sin malamika armeo? Eĉ la pastroj, kunpreninte malgrandan kapelon de Amon, suriris la supron de la plej proksima altaĵo kaj diservis tie. Reveninte en la tendaron, ili certigis la princon, ke, vere, proksimiĝas kelkmila bando de senarmilaj Libianoj, sed armeo estas nenie, en almenaŭ trimejla radio.

La princo komencis ridi la raporton.

– Mi havas bonajn okulojn, sed en tia interspaco mi ne povus ekvidi armeon.

La pastroj, post interkonsiliĝo, sciigis al la princo, ke, se li promesos ne paroli kun profanoj pri tio, kion li vidos, li konvinkiĝos, ke oni povas vidi tre malproksimen.

Ramzes ĵuris. La pastroj starigis sur altaĵo la altaron de Amon kaj komencis preĝi. Kaj kiam la princo, lavinte sin, demetis la sandalojn kaj oferis al la dio oran ĉenon kaj incenson, ili enkondukis lin en malvastan keston, tute malluman, kaj diris al li, ke li rigardu la muron.

Post momento komenciĝis piaj kantoj, dum kiuj sur la interna muro de la kesto aperis luma rondo. Baldaŭ la hela koloro malklariĝis: la princo ekvidis sablan ebenaĵon, sur ĝi ŝtonegojn, kaj apud ili postenojn de la Azianoj!...

La pastroj komencis kanti pli laŭte kaj la bildo aliiĝis. Estis videbla alia loko en la dezerto, kaj sur ĝi homoj, ne pli grandaj ol formikoj. Iliaj movoj, vestoj, eĉ vizaĝoj estis tiel klare videblaj, ke la princo povus ilin priskribi!...

La mirego de l’ kronprinco estis senlima. Li frotis la okulojn, tuŝis la moviĝantan bildon... Subite li turnis la kapon, la bildo malaperis kaj restis nur mallumo.

Kiam Ramzes eliris el la kapelo, supera pastro demandis lin:

– Nun, erpatre, ĉu vi kredas la potencon de la egiptaj dioj?

– Vere – respondis la princo – vi estas tiel grandaj saĝuloj, ke la tuta mondo devus respektegi vin kaj fari al vi oferojn. Se vi same scias vidi la estontecon, nenio povas kontraŭstari al vi.

Post tiuj ĉi vortoj de la princo, unu el la pastroj eniris en la kapelon, komencis preĝi kaj baldaŭ eksonis de tie voĉo, parolanta:

Ramzes!... pesitaj estas la sortoj de la ŝtato, kaj antaŭ kiam venos la dua plena luno, vi estos ĝia estro...

– Dioj!... – ekkriis la terurita princo – ĉu mia patro estas tiel malsana?...

Li falis vizaĝe sur la sablon, kaj unu el la asistantaj pastroj demandis lin, ĉu li ne volas ankoraŭ ion ekscii.

– Diru, patro Amon – respondis li – ĉu realiĝos miaj planoj?

Post momento la voĉo el la kapelo diris:

– Se vi ne komencos militon kontraŭ la oriento, se vi faros oferojn al la dioj kaj respektos iliajn servistojn, atendas vin longa vivo kaj regado plena de gloro...

Post la mirakloj, kiuj okazis en hela tago, sub libera ĉielo, la princo ekscitita revenis en sian tendon.

“Nenio povas kontraŭstari al la pastroj!...” – pensis li kun timo.

En la tendo li trovis Pentueron.

– Diru al mi, mia konsilanto – demandis li – ĉu vi, pastroj, povas legi en la homaj koroj kaj malkovri iliajn sekretajn intencojn?

Pentuer skuis la kapon.

– Pli facile oni povas vidi, kio estas en la interno de ŝtonego, ol sondi la homan koron. Ĝi estas fermita eĉ por la dioj, kaj nur la morto malkovras ĝiajn pensojn.

La princo profunde ekspiris, sed li ne povis liberiĝi de la maltrankvilo. Kiam vespere oni devis kunvoki militan konsilan kunvenon, li invitis ankaŭ Mentezufison kaj Pentueron.

Neniu diris eĉ unu vorton pri la subite mortinta Patroklo; eble tial, ke estis pli urĝaj aferoj. Venis libiaj senditoj, petegante en la nomo de Musavasa kompaton por lia filo Teĥenna kaj proponante al Egipto eternan pacon kaj obeon.

– Malbonaj homoj – diris unu el la senditoj – trompis nian popolon, certigante, ke Egipto estas malforta, kaj ĝia faraono – ombro de monarĥo. Sed hieraŭ ni konvinkiĝis, kiel forta estas via brako, kaj ni decidis, ke pli prudente estos pagi al vi tributojn, ol konduki soldatojn al certa morto kaj nian landon al certa pereo.

Kiam la kunveno estis aŭskultinta ĉi tiun paroladon, oni ordonis al la Libianoj eliri el la tendo, kaj la princo Ramzes rekte demandis Mentezufison pri lia opinio, kio eĉ mirigis la generalojn.

– Ankoraŭ hieraŭ – respondis la profeto – mi konsilus forĵeti la peton de Musavasa, transporti la militon en Libion kaj detrui la neston de la rabistoj. Sed hodiaŭ mi ricevis tiel gravajn novaĵojn el Memfiso, ke mi voĉdonos por pardono al la venkitoj.

– Ĉu mia sankta patro estas malsana?... – demandis la princo.

– Li estas malsana. Sed antaŭ kiam ni ne finos kun Libianoj, via ekscelenco ne devas pensi pri tio...

Kaj kiam la kronprinco malĝoje mallevis la kapon, Mentezufis aldonis:

– Mi devas plenumi ankoraŭ unu devon... Hieraŭ, nobla princo, mi kuraĝis riproĉi vin, ke pro tiel mizera akiro, kiel Teĥenna, la militestro ne devas forlasi la armeon. Hodiaŭ mi vidas, ke mi estis malprava: se vi ne kaptus Teĥennan, ni ne havus tiel rapide pacon kun Musavasa... Via saĝo, ĉefestro, montriĝis supera, ol la militaj leĝoj...

La pento de Mentezufis mirigis la princon.

“Kial li tiel parolas? – pensis li. – Kredeble ne sole Amon scias ke mia sankta patro estas malsana!...”

Kaj en la animo de la kronprinco revekiĝis la antaŭaj sentoj: malestimo al la pastroj kaj malkonfido al iliaj mirakloj.

“Do ne la dioj profetis al mi, ke mi baldaŭ estos faraono, sed venis sciigo el Memfiso, kaj la pastroj trompis min en la kapelo. Se ili mensogis en ĉi tiu okazo, kiu certigos min, ke la vidaĵoj de la dezerto, montritaj al mi en la kesto, ankaŭ ne estis trompo?...”

Ĉar la princo senĉese silentis, de malĝojo, oni pensis, pro la malsano de la patro, kaj la generaloj ne kuraĝis ion diri post la kategoriaj vortoj de Mentezufis, oni fermis la kunsidon. Unuvoĉe oni decidis postuli de Libianoj kiel eble plej grandan tributon, sendi al ili egiptan garnizonon kaj ĉesigi la militon.

Nun jam ĉiuj atendis, ke la faraono baldaŭ mortos. Kaj Egipto, por fari al sia monarĥo konvenan enterigon, bezonis profundan trankvilon.

Forlasinte la kunvenon, la princo demandis Mentezufison:

– La brava Patroklo estingiĝis en la lasta nokto; ĉu vi intencas, sanktaj patroj, honori liajn restaĵojn?

– Li estis barbaro kaj granda pekulo – respondis la pastro. – Sed li faris tiel grandajn servojn al Egipto, ke oni devas certigi al li eternan vivon ekster la tombo. Se do via ekscelenco permesos, ankoraŭ hodiaŭ ni sendos la korpon de la brava viro Memfison, por fari el ĝi mumon kaj transporti ĝin en ĝian eternan loĝejon, inter la reĝajn tombojn en Teboj.

La princo volonte konsentis, sed liaj suspektoj pligrandiĝis.

“Hieraŭ – pensis li – Mentezufis admonis min, kiel maldiligentan lernanton, kaj tio estis vera favoro de l’ dioj, ke li ne batis min per bastono. Hodiaŭ li parolas al mi, kiel obeema filo al sia patro kaj preskaŭ falas sur la ventron. Ĉu tio ne estas signo, ke al mia tendo proksimiĝas la povo kaj kun ĝi la horo de la reguligo de l’ kontoj?...”

Tiel meditante, la princo ŝvelis de la fiero kaj lian koron plenigis pli kaj pli forta kolero kontraŭ la pastroj, kolero silenta, kiel skorpiono, kiu kaŝinte sin en la sablo, vundas nesingardan piedon per sia venena pikilo.