Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XXIII

En la daŭro de kelke da monatoj, en kiuj Ramzes plenumis la devojn de vic-reĝo en Malsupra Egipto, lia sankta patro pli kaj pli malsaniĝis. Kaj proksimiĝis la momento, en kiu la sinjoro de la eterneco, vekanta la ĝojon en la koroj, la monarĥo de Egipto kaj de ĉiuj landoj, kiujn lumigas la suno, estis okuponta lokon inter siaj respektindaj antaŭuloj, en la tebaj katakomboj, kiuj kuŝas trans la urbo Teboj.

La potenculo, kiu disdonis vivon al la regnanoj kaj havis la rajton forpreni de la edzoj iliajn edzinojn, ne estis ankoraŭ tre maljuna. Sed la tridekjara regado tiel lacigis lin, ke li mem jam ekdeziris ripozi, retrovi sian junecon kaj belecon, en la okcidenta lando, kie ĉiu faraono, sen ĉagrenoj, regas eterne popolojn tiel feliĉajn, ke neniu, neniam volis reveni de tie.

Ankoraŭ antaŭ duono da jaro la sankta estro mem plenumis ĉiujn devojn de sia reĝa posteno, sur kiu estis bazita la sendanĝero kaj feliĉo de la tuta videbla mondo.

Matene, tuj post la unua kanto de la koko, ĉiutage la pastroj vekis la monarĥon per himno, honoranta la leviĝantan sunon. La faraono tiam leviĝis de la lito kaj banis sin en ora ujo. Poste oni frotis lian korpon per oleoj sen prezo, murmurante preĝojn, kiuj havis la econ forpeladi la malbonajn spiritojn.

Tiamaniere purigita kaj incensita, li iris en malgrandan kapelon, forŝiris de la pordo la argilan sigelon kaj eniris sola en la sanktejon, kie sur ebura lito ripozis la mirakla statuo de la dio Oziriso. La dio posedis eksterordinaran econ: ĉiunokte defalis liaj kruroj, brakoj kaj kapo, fortranĉitaj iam de la malbona dio Set; sed post la preĝo de l’ faraono ĉiuj membroj ree kunkreskis, sen ies helpo.

Kiam lia sankteco konvinkiĝis, ke Oziriso ree estas sendifekta, li tiris la statuon el la lito, banis ĝin, surmetis al ĝi multekostajn vestojn kaj sidiginte ĝin sur malakita trono, incensis ĝin per parfumoj. Tio estis tre grava ceremonio: se iam ajn matene la membroj de Oziriso ne estu kunkreskintaj, tio estus signo, ke granda danĝero minacas Egipton, se ne la tutan mondon.

Reviviginte kaj vestinte la dion, lia sankteco lasis la pordon de la kapelo malfermita, por ke tra ĝi fluu benoj sur la tutan landon. Samtempe li destinis pastrojn, kiu dum la tuta tago devis gardi la sanktejon, ne tiom de malbona volo de homoj, kiom de ilia malseriozeco. Ofte okazis, ke senpripensa mortemulo, tro proksimiĝinte al la plej sankta loko, ricevis nevideblan baton, kiu senigis lin je la konscio, eĉ je la vivo.

Post la diservo, la sinjoro, ĉirkaŭita de kantantaj pastroj iris en la grandan manĝoĉambron, kie staris por li apogseĝo kaj malgranda tablo, kaj dek naŭ aliaj tabloj antaŭ dek naŭ statuoj, prezentantaj la dek naŭ antaŭajn dinastiojn. Kiam la monarĥo sidiĝis, enkuris junaj knaboj kaj knabinoj kun oraj teleroj, sur kiuj estis viando kaj kukoj, kaj kun kruĉoj da vino. La pastro, zorganta pri la manĝaĵoj, gustumis de la unua telero kaj kruĉo, kiujn oni poste surgenue donis al la faraono; la aliajn telerojn kaj kruĉojn oni metis antaŭ la statuoj de l’ antaŭuloj. Kiam la monarĥo, kvietiginte la malsaton, forlasis la salonon, la manĝaĵojn, destinitajn por la antaŭuloj, havis la rajton manĝi la princoj kaj pastroj.

El la manĝoĉambro la sinjoro transiris en la aŭdiencan salonon, ne malpli grandan. Tie falis antaŭ li sur la vizaĝon la plej altaj ŝtataj oficistoj kaj la plej proksima familio; poste la ministro Herhor, la plej alta trezoristo, la plej alta juĝisto kaj la plej alta estro de la polico prezentis al li raportojn pri la ŝtataj aferoj. La legado estis interrompata per religia muziko kaj danco, dum kiuj oni superŝutis la tronon per kronoj kaj bukedoj.

Post la aŭdienco, lia sankteco transiris en flankan kabineton por iom dormeti. Poste li faris oferojn al la dioj, el vino kaj incenso, kaj rakontis al la pastroj siajn sonĝojn, laŭ kiuj la saĝuloj redaktis la plej altajn ordonojn en la aferoj, kiujn devis decidi lia sankteco.

Sed iafoje, kiam li ne havis sonĝojn, aŭ kiam la klarigoj ne ŝajnis al la faraono ĝustaj, lia sankteco ridetis bonkore kaj ordonis agi en la afero tiel aŭ alie. La ordono estis leĝo, kiun neniu povis ŝanĝi, eble nur en la plenumo de la detaloj.

En la posttagmezaj horoj lia sankteco, portata en portilo, sin montris en la korto al sia fidela gvardio, kaj poste suriris terason kaj rigardis al la kvar partoj de l’ tero, por sendi al ili sian benon. Tiam sur la supro de l’ pilonoj oni pendigis flagojn, kaj sonis potencaj trumpetoj. Kiu ajn aŭdis ilin, en la urbo aŭ sur la kampo, Egiptano aŭ barbaro, falis sur la vizaĝon, por ke ankaŭ sur lian kapon fluu parteto de la plej alta favoro.

En tia momento ne estis permesite bati homon, nek beston: la bastono levita super la dorso, mem malleviĝis. Se krimulo, kondamnita al la morto, sukcesis pruvi, ke oni legis al li la verdikton en la momento de l’ apero de la sinjoro de la ĉielo kaj tero, oni malgrandigis lian punon. Ĉar antaŭ la faraono paŝas la forto, kaj post li la pardono.

Feliĉiginte tiel sian popolon, la estro de ĉio, kio ajn estas sub la suno promenis en siaj ĝardenoj, inter palmoj kaj sovaĝaj figujoj; tie li restis plej longe, tie honoris lin liaj virinoj, kaj ludis antaŭ li la infanoj de lia domo. Se iu el ili per sia beleco aŭ lerteco altiris lian atenton, li vokis ĝin al si kaj demandis:

– Kiu vi estas, mia malgranda?

– Mi estas la princo Binotris, filo de lia sankteco – respondis la knabo.

– Kaj kiel oni nomas vian patrinon?

– Mia patrino estas la sinjorino Ameses, virino de lia sankteco.

– Kion vi scias?

– Mi jam scias kalkuli ĝis dek kaj skribi: “Vivu eterne nia patro kaj dio, la sankta faraono Ramzes!...”

La sinjoro de la eterneco bonkore ridetis kaj per sia delikata, preskaŭ diafana mano tuŝetis la frizitan kapon de la brava knabo. Tiam la infano reale fariĝis princo, kvankam lia sankteco daŭrigis enigme rideti.

Sed tiu, kiun unu fojon tuŝis la dia mano, ne povis renkonti malsukceson en la vivo kaj devis esti levita super la aliajn.

Por tagmanĝi, lia sankteco iris en alian manĝoĉambron kaj dividis sian nutraĵon kun la dioj de ĉiuj nomesoj de Egipto, kies statuoj staris apud la muroj. Kion ne manĝis la dioj, tion ricevis la pastroj kaj altranguloj de l’ kortego.

Antaŭ la vespero lia sankteco akceptis la viziton de la reĝino Nikotris, la patrino de l’ kronprinco, rigardis religiajn dancojn kaj aŭskultis koncerton. Poste li ree iris sin bani, kaj purigita penetris en la kapelon de Oziriso, por senvestigi kaj kuŝigi en la liton la miraklan dion. Farinte tion, li sigelis la pordon de la kapelo kaj ĉirkaŭita de pastra procesio, iris en sian dormoĉambron.

La pastroj ĝis la leviĝo de l’ suno en apuda ĉambro mallaŭte preĝis al la animo de l’ faraono, kiu dum la dormo estas inter la dioj. Tiam ili prezentis al ĝi petojn pri sukcesa plenumo de kurantaj ŝtataj aferoj, pri protekto de la limoj de Egipto kaj de la reĝaj tomboj, por ke neniu ŝtelisto kuraĝu eniri tien kaj interrompi la eternan ripozon de la glorplenaj potenculoj. Sed la pastraj preĝoj, verŝajne de la nokta laciĝo, ne ĉiam estis efikaj: la embarasoj de la ŝtato kreskis, kaj oni ŝtelis en la sanktaj tomboj ne nur multekostajn objektojn, sed eĉ mumojn de l’ faraonoj.

Tio estis la rezultato de la gastado en la lando de diversaj fremduloj kaj idolistoj, de kiuj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojn kaj plej sanktajn lokojn.

La ripozo de la sinjoro de l’ sinjoroj estis interrompata unu fojon, noktomeze. En ĉi tiu horo la astrologoj vekis lian sanktecon kaj konigis al li, en kiu fazo estas la luno, kiuj planedoj brilas super la horizonto, kiu stelaro trapasas la meridianon kaj entute ĉu ne okazis io eksterordinara. Ĉar iafoje aperis nuboj, la steloj falis pli multenombre ol ordinare, aŭ transflugis super la tero fajraj globoj.

La sinjoro aŭskultis la raporton de l’ astrologoj, en okazo de ia eksterordinara fenomeno trankviligis ilin pri la sendanĝereco de la mondo kaj ordonis noti ĉiujn observojn en specialaj tabeloj, kiujn oni ĉiumonate sendis al la pastroj de l’ templo de Sfinkso, la plej grandaj saĝuloj, kiujn posedis Egipto. Ili faris konkludojn el la tabeloj, sed la plej gravajn ili komunikis al neniu, eble nur al siaj ĥaldeaj kolegoj en Babilono.

Post la noktomezo la faraono jam povis dormi ĝis la matena kanto de l’ kokoj, se li deziris.

Tiel pian kaj laboreman vivon, ankoraŭ antaŭ duono da jaro vivis la bona dio, disdonanto de la protekto, vivo kaj sano, tage kaj nokte gardanta la teron kaj ĉielon, la videblan kaj nevideblan mondon. Sed de duono da jaro, la eterne vivanta lia animo pli kaj pli ofte estis laca de la teraj aferoj kaj de sia korpa ŝelo. Estis tagoj, en kiuj li manĝis nenion, kaj noktoj, en kiuj li tute ne dormis. Iafoje dum la aŭdienco sur lia kvieta vizaĝo aperis signoj de profunda doloro, tre ofte, pli kaj pli ofte li svenis.

La reĝino Nikotris terurita, la nobla Herhor kaj pastroj multfoje demandis la estron, kio estas al li. Sed la sinjoro levis la ŝultrojn kaj silentis, ĉiam plenumante siajn lacigajn devojn.

Tiam la kortegaj kuracistoj komencis nerimarkeble doni al li la plej fortajn rimedojn por refortigi lin. Oni miksis al lia vino cindron de ĉevalo kaj bovo, poste de leono, rinocero kaj elefanto; sed la potencaj rimedoj havis nenian efikon. Lia sankteco tiel ofte svenis, ke oni ĉesis legi al li la raportojn.

Unu tagon Herhor kun la reĝino kaj pastroj petegis la sinjoron, ke li permesu esplori sian dian korpon. La sinjoro konsentis, la kuracistoj aŭskultis lin kaj palpis, sed ekster granda malgrasiĝo trovis neniun danĝeran simptomon.

– Kion sentas via sankteco? – demandis fine la plej saĝa kuracisto.

La faraono ekridetis.

– Mi sentas – respondis li – ke jam estas por mi tempo reveni al mia suna patro.

– Tion via sankteco ne povas fari, sen plej granda malutilo por viaj popoloj – rapide intermetis Herhor.

– Mi lasos al vi mian filon, Ramzeson, kiu estas leono kaj aglo en unu persono – respondis la sinjoro. – Kaj vere, se vi obeos lin, li preparos al Egipto tian sorton, pri kia oni neniam aŭdis de la komenco de la mondo.

La sankta Herhor kaj aliaj pastroj ektremis de tia promeso. Ili sciis, ke la kronprinco estas leono kaj aglo en unu persono, kaj ke ili devas lin obei. Sed ili preferus ankoraŭ longajn jarojn havi jen ĉi tiun favoran sinjoron, kies koro, plena de kompato, estis kvazaŭ la norda vento, kiu alportas la pluvon al la kampoj kaj refreŝigas la homojn.

Kaj tial ĉiuj, kvazaŭ unu homo, falis teren kaj ĝemante kuŝis sur la ventroj, ĝis la faraono konsentis sin submeti al kuracado.

Tiam la kuracistoj por tuta tago elportis lin en la ĝardenon, inter bonodorajn pinglajn arbojn, nutris lin per pecetigita viando, donis al li por trinki fortan buljonon, lakton kaj maljunan vinon. La nutraj rimedoj refortigis lian sanktecon proksimume por unu semajno, sed baldaŭ venis nova malfortiĝo, kaj por venki ĝin oni devigis la sinjoron trinki freŝan sangon de bovidoj, devenantaj de Apiso.

Sed la sango ankaŭ ne por longe helpis, kaj oni devis peti konsilon de la ĉefpastro de la malbona dio Set.

Ĉe ĝenerala timo eniris la malgaja pastro, ekrigardis lian sanktecon kaj konsilis teruran rimedon.

– Oni devas – diris li – doni al la faraono sangon de senkulpaj infanoj, ĉiutage unu pokalon...

La pastroj kaj altranguloj, plenigantaj la ĉambron, mutiĝis post tia konsilo. Poste ili komencis murmureti, ke por tiu celo plej taŭgaj estos la infanoj de l’ kamparanoj, ĉar la infanoj de l’ pastroj kaj altranguloj perdas la senkulpecon jam en la lulilo.

– Indiferente estas, kies estos la infanoj – respondis la kruela pastro – se nur lia sankteco havos ĉiutage freŝan sangon.

La sinjoro, kuŝante kun fermitaj okuloj sur la lito, aŭskultis la sangan konsilon kaj murmuretojn de la korteganoj. Kaj kiam unu el la kuracistoj malkuraĝe demandis Herhoron, ĉu oni povas sin okupi pri la serĉado de taŭgaj infanoj, la faraono rekonsciiĝis. Li fiksis siajn saĝajn okulojn sur la ĉeestantoj kaj diris:

– La krokodilo ne manĝas siajn infanojn, la ŝakalo kaj hieno donas sian vivon, por savi siajn idojn, kaj mi trinkus la sangon de la egiptaj infanoj, kiuj estas miaj idoj?... Vere, neniam mi supozus, ke iu kuraĝos konsili al mi tiel malnoblan rimedon!...

La pastro de la malbona dio falis sur la vizaĝon, klarigante, ke la infanan sangon neniu ankoraŭ trinkis en Egipto, sed ke la inferaj potencoj povas tiamaniere redoni la sanon. Tia rimedo almenaŭ estas uzata en Fenicio kaj Asirio.

– Hontu – respondis la faraono – en la palaco de la egiptaj potenculoj paroli pri tiel abomenaj aferoj. Ĉu vi ne scias, ke Fenicianoj kaj Asirianoj estas malsaĝaj barbaroj? Sed ĉe ni eĉ plej malklera kamparano ne kredos, ke maljuste verŝita sango povas esti utila por iu.

Tiel parolis la egala al la senmortaj. La korteganoj kovris la vizaĝojn, ruĝajn de la honto, kaj la ĉefpastro de Set silente eliris el la ĉambro.

Tiam Herhor, por savi la estingiĝantan vivon de la monarĥo, uzis la lastan rimedon kaj diris al la faraono, ke en teba templo sin kaŝas Ĥaldeano, Beroes, la plej saĝa pastro de Babilono kaj potenca miraklisto.

– Por via sankteco – diris Herhor – li estas fremda homo kaj ne havas rajton doni tiel gravajn konsilojn al nia sinjoro. Sed permesu, reĝo, ke li ekrigardu vin, ĉar mi estas certa, ke li trovos rimedon kontraŭ via malsano, kaj en neniu okazo ofendos vian piecon per sendiaj vortoj.

Ankaŭ ĉi tiun fojon la faraono cedis al la deziro de sia fidela servisto. Kaj post du tagoj, alvokita per ia sekreta maniero, venis Memfison Beroes.

La saĝa Ĥaldeano, eĉ ne rigardante detale la faraonon, donis jenan konsilon:

– Oni devas trovi en Egipto homon, kies preĝoj atingas la tronon de la Plej Alta. Kaj kiam li sincere preĝos por la faraono, la monarĥo retrovos la sanon kaj vivos longajn jarojn.

Aŭdinte ĉi tiujn vortojn, la sinjoro ekrigardis la amase ĉirkaŭantajn lin pastrojn kaj diris:

– Mi vidas ĉi tie tiom da sanktaj viroj, ke se iu el ili zorgos pri mi, mi estos sana...

Kaj li ekridetis nerimarkeble.

– Ni ĉiuj estas nur homoj – diris la sankta Beroes – kaj niaj animoj ne ĉiam povas leviĝi ĝis la piedoj de la Eterna. Sed mi donos al via sankteco fidindan rimedon por trovi la homon, kiu preĝas plej sincere kaj plej efike.

– Bone, trovu lin, por ke li fariĝu mia amiko en la lasta horo de mia vivo.

Post la favora respondo de l’ sinjoro, la Ĥaldeano postulis ĉambron de neniu loĝatan kaj havantan nur unu pordon. Kaj en la sama tago, unu horon antaŭ la subiro de l’ suno, li ordonis transporti tien lian sanktecon.

En la destinita horo kvar plej altaj pastroj vestis la faraonon per nova lina robo, diris super li grandan preĝon, kiu tute certe forpeladis la malbonajn fortojn kaj sidiginte lin en simplan cedran portilon, transportis la sinjoron en la malplenan ĉambron, kie estis nur malgranda tablo.

Tie jam estis Beroes kaj turnita al la oriento preĝis.

Kiam la pastroj eliris, la Ĥaldeano fermis la pezan pordon de la ĉambro, surmetis sur la ŝultrojn purpuran skarpon, kaj sur la tablo antaŭ la faraono metis vitran nigran globon. En la maldekstran manon li prenis akran ponardon el babilona ŝtalo, en la dekstran – bastonon, kovritan per misteraj signoj, kaj per ĉi tiu bastono desegnis en la aero rondon ĉirkaŭ si kaj la faraono. Poste, turnante sin al unu post la alia al la kvar partoj de l’ mondo, li murmuretis:

Amorul, Taneha, Latisten, Rabur, Adonai... Ekkompatu kaj purigu min, Patro ĉiela, favora kaj kompatema... Verŝu sur la neindan vian serviston la sanktan benon kaj etendu vian ĉiopovan brakon kontraŭ la spiritoj obstinaj kaj ribelaj, por ke mi povu trankvile konsideri viajn sanktajn verkojn...”

Li interrompis kaj sin turnis al la faraono:

Mer-amen-Ramzes, ĉefpastro de Amon, ĉu en la nigra globo vi rimarkas fajreron?

– Mi vidas blankan fajreron, kiu ŝajnas moviĝi, kiel abelo super floro...

Mer-amen-Ramzes, rigardu la fajreron kaj ne deturnu de ĝi viajn okulojn... Rigardu nek dekstren, nek maldekstren, nenien, kio ajn aperus de la flankoj...

Kaj ree li murmuretis:

Baralanensis, Baldaĥiensis, per la potencaj princoj Genio, Laĥidae, ministroj de la infera regno, mi alvokas vin per la forto de la plej alta majesto, kiu estas verŝita sur min, mi ĵure petas kaj ordonas...”

En tiu momento la faraono skuiĝis de abomeno.

Mer-amen-Ramzes, kion vi vidas? – demandis la Ĥaldeano.

– El post la globo elrigardas ia terura kapo... ĝiaj flavruĝaj haroj stariĝas rekte, ĝia vizaĝo estas verda... la pupiloj estas turnitaj malsupren, oni vidas nur la blankon de la okuloj... la buŝo estas larĝe malfermita, kvazaŭ por krii.

– Tio estas la Teruro – diris Beroes kaj turnis super la globon la pinton de la ponardo.

Subite la faraono sin fleksis ĝis la tero.

– Sufiĉe!... – ekkriis li – kial vi tiel turmentas min?... La laca korpo volas ripozi, la animo – flugi en la landon de la eterna lumo... Kaj vi ne nur ne permesas al mi morti, sed eĉ elpensas novajn turmentojn... Ah!... mi ne volas...

– Kion vi vidas?

– De la plafono ĉiumomente malleviĝas kvazaŭ du araneaj piedoj, teruraj... Dikaj kiel palmoj, kovritaj de haroj, kun hokoj ĉe la fino... Mi sentas, ke super mia kapo flugpendas grandega araneo kaj teksas ĉirkaŭ mi retojn el ŝipaj ŝnuregoj...

Beroes turnis la ponardon supren.

Mer-amen-Ramzes – diris li – senĉese rigardu la fajreron kaj ne turnu la okulojn flanken...

“Jen estas la signo, kiun mi levas en via ĉeesto – murmuretis li. – Jen mi estas potence armita per la dia helpo, mi antaŭvidanta kaj sentima, kiu ĵure elvokas vin... Aye, Saraye, Aye, Saraye... per la nomo de la potenca kaj eterne vivanta Dio...”

En ĉi tiu momento sur la vizaĝo de l’ faraono aperis kvieta rideto.

– Ŝajnas al mi – diris la sinjoro – ke mi vidas Egipton... la tutan Egipton... Jes, tio estas Nilo, la dezerto... Ĉi tie Memfiso, tie Teboj...

Efektive, li vidis Egipton, la tutan Egipton, sed ne pli grandan, ol la aleo de lia palaca ĝardeno. La stranga bildo havis tamen la econ, ke se la faraono pli atente rigardis iun punkton, la punkto pligrandiĝis preskaŭ ĝis natura grandeco.

La suno estis subiranta, verŝante sur la teron ore-purpuran lumon. La tagaj birdoj prepariĝis al la dormo, la noktaj vekiĝis en la kaŝejoj. En la dezerto oscedis la hienoj kaj ŝakaloj, kaj la dormetanta leono streĉis siajn potencajn membrojn, sin preparante persekuti la akiron.

La nila fiŝisto rapide eltiris la retojn, la grandaj transportaj ŝipoj albordiĝis. La laca kamparano deprenis de la gruo la sitelon, per kiu la tutan tagon li ĉerpis la akvon. En la urboj oni ekbruligis la lumojn, en la temploj la pastroj kolektiĝis por la vesperaj preĝoj. Sur la vojoj malleviĝis la polvo, kaj eksilentis la grinco de la veturilaj radoj. De la supro de l’ pilonoj eksonis ĝemaj voĉoj, alvokantaj la popolon al preĝo.

Post momento la faraono rimarkis kun miro kvazaŭ aron da arĝentaj birdoj, flugpendantaj super la tero. Ili elflugis el la temploj, palacoj, fabrikoj, ŝipoj, kamparaj domoj, eĉ el la minejoj. Komence ĉiu el ili rapidis supren kiel sago; sed tuj ĝi renkontis sub la ĉielo alian arĝente-flugilan birdon, kiu baris al li la vojon, batis ĝin per ĉiuj fortoj, kaj ambaŭ senvivaj falis teren.

Tio estis la nekonsentaj homaj preĝoj, kiuj malhelpis unu alian leviĝi ĝis la trono de la Eterna...

La faraono atente aŭskultis... Komence atingis lin nur la murmuro de l’ flugiloj; sed baldaŭ li jam povis distingi la vortojn.

Kaj li aŭdis malsanulon, kiu preĝis pri la resaniĝo, kaj samtempe kuraciston, kiu petegis, ke la paciento plej longe estu malsana. Mastro petis Amonon, ke li gardu lian grenejon kaj stalon; ŝtelisto etendis la manojn al la ĉielo, por ke li povu sen malhelpo elkonduki malpropran bovinon kaj plenigi sakojn per malpropra greno. Iliaj preĝoj tuŝegis unuj aliajn, kiel ŝtonoj senditaj per ĵetilo.

Migranto en la dezerto falis sur la sablon, petegante la nordan venton, ke ĝi alportu al li akvan guton; maristo batis la ferdekon per la frunto, por ke la orientaj ventoj blovu ankoraŭ unu semajnon. Kamparano volis, ke plej rapide sekiĝu la kotujoj post la superakvo; malriĉa fiŝisto postulis, ke la kotujoj sekiĝu neniam.

Iliaj preĝoj rompis unu alian kaj ne atingis la diajn orelojn de Amon.

La plej granda bruo regis super la ŝtonminejoj, kie la krimuloj, ligitaj per ĉenoj, krevigis grandajn ŝtonegojn per kojnoj, trempitaj en akvo. Tie la taga grupo de la laboristoj petegis pri la nokto, por iri dormi; la laboristoj de la nokta grupo, vekataj de la gardistoj, batis siajn brustojn, petegante, ke neniam subiru la suno. Tie komercistoj aĉetantaj la tranĉitajn kaj kvadratigitajn ŝtonojn, preĝis, ke en la minejoj estu plej granda nombro da krimuloj, kaj la liveristoj de nutraĵo kuŝis sur la ventroj, sopirante, ke epidemio pereigu laboristojn kaj ebligu al la liveristoj pli grandan profiton.

La preĝoj de tiuj, kiuj estis en la minejoj ankaŭ ne atingis la ĉielon.

Sur la okcidenta limo la faraono ekvidis du armeojn, sin preparantajn al la batalo. Ambaŭ kuŝis sur la sablo, petegante Amonon, ke li ekstermu la malamikon. Libianoj deziris honton kaj morton al Egiptanoj; Egiptanoj ĵetis malbenojn sur Libianojn.

La preĝoj de unuj kaj de aliaj, kvazaŭ du akcipitraj aroj, interbatalis super la tero kaj falis sur la dezerton. Amon eĉ ne rimarkis ilin.

Kaj kien ajn la faraono turnis sian lacan pupilon, ĉie li vidis la samon. La kamparanoj preĝis pri la ripozo kaj pri malgrandigo de l’ impostoj; la skribistoj – ke kresku la impostoj kaj neniam finiĝu la laboro. La pastroj petis Amonon pri longa vivo por Ramzes XII-a kaj pri ekstermo de Fenicianoj, kiuj malbonigis al ili la financajn operaciojn; la nomarĥoj alvokis la dion, por ke li konservu Fenicianojn kaj plej baldaŭ permesu suriri la tronon al Ramzes XIII-a, ĉar li metos bridon sur la absolutismon de l’ pastroj. La leonoj, ŝakaloj kaj hienoj spiregis de malsato kaj de dezirego de freŝa sango; la cervoj, kapreoloj kaj leporoj kun timo forlasis la kaŝejojn, sonĝante konservi sian mizeran vivon ankoraŭ unu tagon. La sperto tamen diris al ili, ke ankaŭ en ĉi tiu nokto devas perei dekkelko, por ke ne mortu la rabuloj.

Kaj tiel en la tuta mondo regis malpaco. Ĉiu deziris tion, kio plenigis aliajn per timo; ĉiu petis pri propra feliĉo, ne demandante sin, ĉu li ne malutilos al la proksimulo.

Tial iliaj preĝoj, kvankam ili similis arĝentajn birdojn, flugantajn al la ĉielo, ne atingis la celon. Kaj la dia Amon, al kiu leviĝis neniu voĉo de la tero, apoginte la manojn sur la genuoj, pli kaj pli profundiĝis en la konsiderado de l’ propra dieco, kaj sur la tero pli kaj pli ofte regis la blinda forto kaj hazardo.

Subite la faraono ekaŭdis virinan voĉon.

– Petolulo!... petolĉjo!... revenu hejmen, jam tempo estas preĝi.

– Tuj... tuj!... – respondis infana voĉo.

La monarĥo ekrigardis tien kaj ekvidis mizeran terdomon de skribisto, gardanta brutojn. La posedanto, ĉe la brilo de la subiranta suno, skribis sian registron, lia edzino pistis per ŝtono tritikon por plata kuko, kaj antaŭ la domo, kvazaŭ juna kaprido, kuris kaj saltis sesjara knabo, ridante oni ne scias de kio.

Sendube ebriigis lin la odorplena vespera aero.

– Petolulo!... – tuj venu preĝi!... – ripetis la virino.

– Tuj!... Tuj!...

Kaj ree li kuris kaj ĝojis kiel freneza.

Fine la patrino, vidante, ke la suno komencas droni en la sabloj de la dezerto, metis flanken la ŝtonon kaj elirinte en la korton, kaptis la kurantan knabon, kiel ĉevalidon. Li kontraŭstaris, sed fine cedis al la superforto. La patrino, entirinte lin en la terdomon, tuj sidigis lin sur la planko kaj tenis per la mano, por ke li ne forkuru.

– Ne moviĝu – diris ŝi – krucu la krurojn kaj sidu rekte, la manojn kunmetu kaj levu al la ĉielo... Ah, malbona infano!...

La knabo sciis, ke li ne evitos la preĝon; do por plej baldaŭ ree elkuri en la korton, li pie turnis la okulojn kaj la manojn al la ĉielo kaj per mallaŭta kaj kriema voĉo preĝis, senspire:

– Mi dankas vin, bona dio Amon, ke vi gardis hodiaŭ la paĉjon de malfeliĉaj okazoj, kaj al la panjo donis tritikon por la plataj kukoj... Kaj kio ankoraŭ?... Ke vi kreis la ĉielon kaj teron kaj sendis al ĝi Nilon, kiu alportas al ni la panon... Kaj kio ankoraŭ?... Ah, mi jam scias!... Mi dankas al vi, ke tiel bele estas ekstere, ke kreskas floroj, kantas birdoj kaj palmoj naskas dolĉajn daktilojn. Kaj pro ĉio bona, kion vi donacis al ni, ĉiuj amu vin kiel mi kaj laŭdu pli bone ol mi, ĉar mi estas ankoraŭ malgranda kaj oni ne instruis al mi la saĝon. Jam sufiĉe...

– Malbona infano! – murmuris la skribisto, klinita super sia registro. – Malbona infano, vi malzorge honoras Amonon...

Sed la faraono en la mirakla globo rimarkis ion tute alian. La preĝo de la petolanta knabo, kiel alaŭdo leviĝis al la ĉielo kaj flirtante per la flugiloj, rapidis pli kaj pli alten; ĝis la trono, kie la eterna Amon, kun la manoj sur la genuoj, dronis en la konsiderado de l’ propra ĉiopoveco.

Poste ĝi leviĝis ankoraŭ pli alten, ĝis la kapo de l’ dio kaj kantis al li per infana voĉo:

– Kaj pro ĉio bona, kion vi donacis al ni, ĉiuj amu vin, kiel mi...

Ĉe ĉi tiuj vortoj, la dio dronanta en si mem malfermis la okulojn, kaj falis el ili sur la mondon radio de la feliĉo. De la tero ĝis la ĉielo ekregis senlima silento. Ĉiu doloro, ĉiu timo, ĉiu maljustaĵo ĉesis. La siblanta sago ekpendis en la aero, la leono haltis en sia salto sur la cervinon, la levita bastono ne falis sur la dorson de l’ sklavo. La malsanulo forgesis pri la sufero, la erarvaganta en la dezerto – pri la malsato, la malliberulo pri la ĉenoj. Kvietiĝis la ventego kaj haltis la ondo, preta dronigi la ŝipon. Kaj sur la tuta tero ekregis tia trankvilo, ke la suno jam kaŝita trans la horizonto, ree levis sian radiantan kapon...

La faraono rekonsciiĝis. Li ekvidis antaŭ si la malgrandan tablon, sur ĝi la nigran globon, kaj apude la Ĥaldeanon Beroeson.

Mer-amen-Ramzes – demandis la pastro – ĉu vi trovis la homon, kies preĝoj atingos la piedojn de la Eterna?

– Jes – respondis la faraono.

– Ĉu li estas princo, kavaliro, profeto, aŭ eble simpla ermito?

– Tio estas malgranda, sesjara knabo, kiu nenion petis de Amon, sed dankis pro ĉio.

– Ĉu vi scias, kie li loĝas?

– Mi scias – respondis la faraono – sed mi ne volas ŝteli por mi la potencon de liaj preĝoj. La mondo, Beroes, estas grandega akvoturno, en kiu la homoj estas ĵetataj, kiel sablo, kaj ĵetas ilin la malfeliĉo. Kaj la infano donas al la homoj tion, kion ili ne povus doni: mallongan momenton de forgeso kaj trankvilo. La forgeson kaj la trankvilon... ĉu vi komprenas tion, Ĥaldeano?

Beroes silentis.