Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XXIV

Ĉe la leviĝo de l’ suno la dudek unuan de Hator, en la tendaron apud Sodaj Lagoj venis el Memfiso ordono, laŭ kiu tri regimentoj devis marŝi Libion kaj resti garnizone en la urboj, la resto de la egipta armeo kun la kronprinco devis reveni hejmen.

La armeo akceptis la ordonon per ĝojaj krioj, ĉar la kelktaga restado en la dezerto jam komencis esti peza por ili. Malgraŭ la transportoj el Egipto kaj el la venkita Libio, oni ne havis tro multe da nutraĵo; la akvo en la putoj, rapide elfositaj, jam estis elĉerpita; la suna fajro bruligis la korpon, la flavruĝa sablo pikis la pulmojn kaj okulojn. La soldatoj komencis malsaniĝi je disenterio kaj je inflamo de l’ palpebroj.

Ramzes ordonis kunmeti la tendojn. Tri regimentojn de aŭtoĥtonaj Egiptanoj li sendis Libion, admonante la soldatojn delikate agi kun la loĝantoj kaj neniam vagi unuope. La reston de la armeo li direktis al Memfiso, lasinte malgrandan garnizonon en la fortikaĵo kaj en la vitrofandejo.

Je la naŭa horo matene, malgraŭ la terura varmego, ambaŭ armeoj jam ekmarŝis: unu al la nordo, la alia al la sudo.

Tiam al la kronprinco proksimiĝis la sankta Mentezufis kaj diris:

— Bone estus, se via ekscelenco povus pli frue atingi Memfison. En la mezo de la vojo atendos vin freŝaj ĉevaloj...

— Do mia patro estas danĝere malsana? — ekkriis la princo.

La pastro klinis la kapon.

La princo lasis al Mentezufis la superan komandon, petante lin, ke li en nenio ŝanĝu la donitajn ordonojn, ne interkonsiliĝinte kun la civilaj generaloj. Kaj li mem, preninte Pentueron, Tutmozison kaj dudek plej bonajn aziajn rajdistojn, rapide ektrotis al Memfiso.

Post kvin horoj ili atingis la mezon de la vojo, kaj kiel diris Mentezufis, ili trovis tie freŝajn ĉevalojn kaj novan sekvantaron. La Azianoj restis tie, la princo kun siaj du kunuloj kaj kun la nova eskorto, post mallonga ripozo, ekveturis antaŭen.

— Ve al mi! — ĝemis la eleganta Tutmozis. — Ne sufiĉas, ke jam de kvin tagoj mi ne banis min kaj ne vidis la rozan oleon, sed mi devas ankoraŭ plenumi du streĉitajn marŝojn en unu tago!... Mi estas certa, ke kiam ni atingos Memfison, neniu dancistino volos ekrigardi min...

— En kio vi estas pli bona ol mi? — demandis la princo.

— Mi estas pli delikata! — sopiris Tutmozis. — Vi, princo, kutimis al la rajdado, kiel Hiksos, kaj Pentuer povus vojaĝi eĉ sur ruĝe brulanta fero. Sed mi, tiel delikata...

Ĉe la subiro de la suno la vojaĝantoj venis al alta monteto, de kies supro sin sternis antaŭ ili eksterordinara pentraĵo. De malproksime oni vidis la verdan valon de Egipto, kaj sur ĝia fono, kvazaŭ vico de ruĝaj flamoj, brilis la triangulaj piramidoj. Iom dekstre de la piramidoj, la suproj de la pilonoj de Memfiso, envolvita en bluetan nebulon, ankaŭ ŝajnis bruli.

— Antaŭen!... Antaŭen!... — insistis la princo.

Post momento ree ĉirkaŭis ilin la flavruĝa dezerto kaj ree ekbrilis la vico de la piramidoj, ĝis fine ĉio fandiĝis en pala krepusko.

Kiam falis la nokto, la vojaĝantoj atingis la grandegan landon de la mortintoj, kiu sur la maldekstra bordo de la rivero sur la altaĵoj okupis spacon da kelkdeko da kilometroj.

Tie dum la Antikva Ŝtato oni enterigis por eterne Egiptanojn: la reĝojn en grandegaj piramidoj, la princojn kaj altrangulojn en malpli grandaj, la simplulojn en terdomoj. Tie ripozis milionoj da mumoj ne nur de homoj, sed ankaŭ de hundoj, katoj, birdoj, unuvorte de ĉiuj estaĵoj, kiuj estis karaj al la homo dum lia vivo.

En la tempoj de Ramzes, oni transportis Tebojn la reĝan kaj riĉulan tombejon, kaj en la najbaraĵo de la piramidoj oni enterigadis nur kamparanojn kaj metiistojn de la ĉirkaŭaĵo.

Inter la dissemitaj tomboj la princo kaj lia sekvantaro renkontis areton da homoj, glitantaj kiel ombroj.

— Kiu vi estas? — demandis la estro de la eskorto.

— Ni estas malriĉaj servistoj de l’ faraono, kaj ni revenas de niaj mortintoj... Ni alportis al ili iom da rozoj, biero kaj plataj kukoj...

— Eble vi vizitis ankaŭ fremdajn tombojn?

— Ho dioj! — ekkriis unu el la aro — ĉu ni estus kapablaj al tia sakrilego?... Nur la malvirtaj Tebanoj (sekiĝu iliaj brakoj!) maltrankviligas la mortintojn, por drinki ilian propraĵon en la drinkejo.

— Kion signifas la fajroj tie, norde? — intermetis la princo.

— Sendube, sinjoro, vi venas de malproksime, se vi ne scias tion — oni respondis. — Morgaŭ ja revenas nia kronprinco kun la venka armeo... Granda militestro!... En unu batalo li rompis la mizerajn Libianojn... La popolo eliris el Memfiso, por solene saluti lin... Tridek mil kapoj... Kia krio leviĝos!...

— Mi komprenas — murmuretis la princo al Pentuer. — La sankta Mentezufis sendis min antaŭe, por ke mi ne partoprenu en la triumfa iro... Sed estu tiel, hodiaŭ...

La ĉevaloj estis lacaj kaj oni devis halti. La princo sendis kelke da rajdistoj mendi ŝipojn sur la rivero, kaj la reston de la sekvantaro li haltigis apud aro de palmoj, kiuj tiam kreskis inter la piramidoj kaj la sfinkso.

La piramidoj formas nordan finon de la grandega tombejo. Sur ebenaĵo, kies supraĵo ne superas unu kvadratan kilometron, kovrita de kreskaĵoj de la dezerto, dense staras multenombraj tomboj kaj malgrandaj piramidoj, kiujn superas la tri plej grandaj piramidoj: de Ĥeops, Kefren kaj Mikerin, fine Sfinkso. La interspaco inter la kolosaj konstruaĵoj atingas apenaŭ kelkcenton da paŝoj. La tri piramidoj staras en unu vico, de la nord-oriento al la sud-okcidento; oriente de ĉi tiu linio, plej proksime de Nilo kuŝas Sfinkso, ĉe kies piedoj sin etendis la subtera templo de Horus.

La piramidoj, kaj precipe la piramido de Ĥeops, kiel verko de la homa laboro, timigas per sia grandeco. Tio estas pinta ŝtona monteto, tridek kvin etaĝojn alta (cent tridek kvin metrojn), staranta sur kvadrata fundamento, kies ĉiu flanko estas ĉirkaŭ tricent kvindek paŝojn longa (ducent dudek sep metrojn). La piramido okupas kvin hektarojn, kaj ĝiaj kvar triangulaj muroj kovrus naŭ hektarojn. Por konstrui ĝin oni uzis tian amason da ŝtonoj, ke ili sufiĉus por muro pli alta ol la homa kresko, duonon da metro larĝa, du mil kvincent kilometrojn longa!...

Kiam la princa sekvantaro metis la tendojn sub la mizeraj arboj, kelke da soldatoj serĉis akvon, aliaj eltiris biskvitojn el la sakoj, Tutmozis falis teren kaj ekdormis. La princo kaj Pentuer komencis promeni kaj interparoli.

La nokto estis tiel luma, ke oni povis vidi de unu flanko la grandegajn siluetojn de la piramidoj, de la alia la figuron de Sfinkso, kiu kompare kun ili ŝajnis malgranda.

— Mi estas ĉi tie jam la kvaran fojon — diris la princo — kaj ĉiam mian koron plenigas la mirego kaj sopiro. Kiam mi studis ankoraŭ en la supera lernejo, mi pensis, ke ricevinte la tronon, mi konstruos ion pli faman ol la piramido de Ĥeops. Sed hodiaŭ mi ridas mian propran malprudenton, kiam mi rememoras, ke la granda faraono pagis mil sescent talentojn* nur por la legomoj por la laboristoj... Kie mi prenus mil sescent talentojn, eĉ nur tiom da homoj!

* ĉirkaŭ dek milionoj da frankoj

— Ne enviu, sinjoro, Ĥeopson — respondis la pastro. — Aliaj faraonoj lasis pli bonajn verkojn: lagojn, kanalojn, ŝoseojn, templojn kaj lernejojn.

— Ĉu oni povas kompari tion kun la piramidoj?

— Certe ne — vive respondis la pastro. — Por mi kaj por la tuta popolo ĉiu piramido estas granda krimo, kaj la plej granda — tiu de Ĥeops...

— Vi troas — penis trankviligi lin la princo.

— Tute ne. Sian grandan tombon la faraono konstruis tridek jarojn, dum kiuj cent mil homoj laboris ĉiujare po tri monatoj. Kaj kia estas la utilo de tia laboro?... Kiun ĝi nutris, resanigis, vestis?... Kontraŭe, ĉiujare dum la laboro pereis dek ĝis dudek mil homoj... Alivorte la tombo de Ĥeops postulis kvincent mil kadavrojn... Kaj kiom da sango, larmoj, suferoj, kiu povus ilin kalkuli? Jen kial, sinjoro, oni ne devas miri, ke la egipta kamparano ankoraŭ hodiaŭ kun timo rigardas al la okcidento, kie la horizonton superstaras la sangaj aŭ nigraj siluetoj de la piramidoj. Ili ja estas atestantoj de liaj turmentoj kaj vana laboro... Kaj kiam oni pensas, ke ĉiam estos same, ĝis kiam ĉi tiuj pruvoj de la homa malhumileco disfalos kaj fariĝos polvo... Sed kiam tio okazos! Jam tri mil jarojn ili timigas nin per sia aspekto, kaj iliaj muroj estas ankoraŭ glataj kaj la grandegaj surskriboj — legeblaj.

— En tiu nokto, en la dezerto vi alie parolis — intermetis la princo.

— Ĉar tiam mi ne rigardis ilin. Sed kiam mi havas ilin antaŭ la okuloj, kiel nun, ĉirkaŭas min la ploregantaj spiritoj de la turmentitaj kamparanoj kaj murmuretas: “Rigardu, kion oni faris kun ni!... Tamen ankaŭ niaj ostoj sentis la doloron kaj sopiris al la ripozo...”

Ramzeson malagrable impresis ĉi tiu eksplodo.

— Mia sankta patro — diris li post momento — alie prezentis al mi ĉi tiujn aferojn. Kiam ni estis ĉi tie antaŭ kvin jaroj, la dia sinjoro rakontis al mi la jenan historion:

“Dum la regado de l’ faraono Tutmozis, venis etiopiaj senditoj por difini la sumon de la pagotaj tributoj. Tio estis malhumila popolo! Ili diris, ke unu perdita milito signifas nenion, ĉar en la dua la sorto povas esti favora por ili, kaj kelke da monatoj ili marĉandis pri la tributo. Vane la saĝa reĝo, volante delikate klarigi al ili, montris al ili niajn ŝoseojn kaj kanalojn. Ili respondis, ke en sia lando ili havas la akvon senpage, kie ili volas. Vane oni malkovris al ili la trezorejojn de la temploj, ili diris, ke ilia tero kaŝas pli multe da oro kaj multekostaj ŝtonoj, ol la tuta Egipto. Vane la sinjoro ekzercis antaŭ ili siajn armeojn, ili respondis, ke Etiopianoj estas pli multenombraj, ol la soldatoj de lia sankteco. Tiam la faraono alkondukis ilin en ĉi tiun lokon, kie ni staras kaj montris al ili la piramidojn. La etiopiaj senditoj ĉirkaŭiris ilin, legis la surskribojn kaj... en la sekvinta tago subskribis la traktaton, kian oni postulis de ili.” — Ĉar mi ne komprenis la historion, — daŭrigis Ramzes — mia sankta patro klarigis ĝin al mi. “Filo diris li — ĉi tiuj piramidoj estas la eterna pruvo de la superhoma potenco de Egipto. Se iu homo dezirus konstrui al si piramidon, li kunmetus malgrandan amaseton da ŝtonoj kaj post kelke da horoj li forlasus la laboron, demandinte sin mem: por kio ĝi servos al mi? Dek, cent aŭ mil homoj amasigus iom pli multe da ŝtonoj, kunŝutus ilin senorde kaj forlasus la laboron post kelke da tagoj. Ĉar por kio servus la laboro? Sed kiam egipta faraono, kiam la egipta ŝtato decidas amasigi ŝtonojn, ĝi kunpelas milojn da homoj kaj konstruas eĉ kelkdekon da jaroj, ĝis kiam estos finita la laboro. Ne grave estas, ĉu la piramidoj estis necesaj. Estas grave, ke la volo de l’ faraono, unufoje esprimita, estu plenumita.” Jes Pentuer, la piramido ne estas la tombo de Ĥeops, sed la volo de Ĥeops. Volo, kiu posedas pli da plenumantoj, ol iu ajn reĝo en la mondo, kaj tian ordon kaj persiston en la agado, kiel la dioj. Ankoraŭ en la lernejo oni instruis al mi, ke la volo estas granda forto, la plej granda forto en la mondo. Kaj tamen la homa volo povas levi apenaŭ unu ŝtonon. Kiel granda estas do la volo de l’ faraono, kiu amasigis monton da ŝtonoj nur tial, ke tiel plaĉis al li, eĉ sen iu ajn celo.

— Ĉu ankaŭ vi, sinjoro, volus same pruvi vian potencon?... — demandis subite Pentuer.

— Ne — respondis la princo sen ŝanceliĝo. — Kiam la faraonoj jam unu fojon montris sian potencon, ili povas esti kompatemaj. Se nur oni ne provus kontraŭstari iliajn ordonojn...

— Kaj ĉi tiu junulo havas apenaŭ dudek tri jarojn! — diris al si la timigita pastro.

Ili sin turnis al la rivero kaj iom da tempo iris silente.

— Kuŝiĝu, sinjoro — diris la pastro — ekdormu. Ni faris ne malgrandan vojaĝon.

— Ĉu mi povas ekdormi?... — respondis la princo. — Jen ĉirkaŭas . min miloj da kamparanoj, kiuj, laŭ via diro, pereis dum la konstruado de la piramidoj (kvazaŭ sen la piramidoj ili povus vivi eterne!). Jen mi pensas pri mia sankta patro, kiu eble agonias en ĉi tiu momento... La kamparanoj suferas, la kamparanoj verŝas la sangon!... Sed kiu pruvos al mi, ke mia patro ne pli suferas sur sia multekosta lito, ol viaj kamparanoj, portantaj varmegajn ŝtonojn?... La kamparanoj, ĉiam la kamparanoj!... Por vi, pastro, nur tiu indas la kompaton, kiun manĝas la pedikoj. Tuta aro da faraonoj malsupreniris en la tombojn; kelkaj agoniis en doloro, kelkajn oni mortigis. Sed vi ne memoras pri ili, vi pensas nur pri la kamparanoj, kies tuta merito estas, ke ili naskis aliajn kamparanojn, ĉerpis la nilan koton aŭ puŝis en la buŝegojn de siaj bovinoj hordeajn globetojn. Kaj mia patro... kaj mi?... Ĉu oni ne mortigis mian filon kaj virinon de mia domo? Ĉu estis por mi kompatema Tifono en la dezerto? Ĉu ne doloris miaj ostoj post la longa vojaĝo?... Ĉu la libiaj sagoj ne fajfis super mia kapo? Ĉu mi havas traktaton kun la malsano, doloro, morto, por ke ili estu por mi pli kompatemaj, ol por la kamparano?... Rigardu tien... La Azianoj dormas kaj trankvilo loĝas en ilia brusto; kaj mi, ilia sinjoro, ĉagreniĝas pri la hieraŭa tago kaj maltrankviliĝas pri la morgaŭa. Demandu centjaran kamparanon, ĉu dum tuta sia vivo li suferis tiom da maldolĉo, kiom mi dum la kelke da monatoj, kiam mi estis vic-reĝo kaj militestro?...

Antaŭ ili malrapide, de la fundo de l’ nokto eliĝis stranga ombro. Tio estis konstruaĵo kvindek paŝojn longa, tri etaĝojn alta, havanta ĉe la flanko kvinetaĝan turon de neordinara formo.

— Kaj Sfinkso — diris la incitita princo — pure pastra verko!... Ĉiufoje, kiam mi vidis ĝin, tage aŭ nokte, ĉiam turmentis min la demando: kio tio estas kaj por kio?... La piramidojn mi komprenas. La potenca faraono volis montri sian forton, aŭ eble, kio estas pli prudenta, li volis garantii al si eternan vivon en trankvilo, kiun neniu ŝtelisto aŭ malamiko povus rompi. Sed ĉi tiu Sfinkso!... Sendube tio estas nia sankta pastraro, kiu havas tre grandan kaj saĝan kapon, kaj sube leonajn ungegojn... Abomena statuo, enigma, kiu ŝajnas esti fiera, ke apud ĝi ni havas aspekton de akridoj. Ĝi estas nek homo, nek besto, nek ŝtonego... Kio do ĝi estas? kian signifon ĝi havas? Kaj ĝia rideto... Vi admiras la eternan vivon de l’ piramidoj — ĝi ridetas; vi iras paroli kun la tomboj — ĝi ankaŭ ridetas. Ĉu verdiĝas la kampoj de Egipto, ĉu Tifono pelas siajn fajrajn ĉevalojn, ĉu sklavo serĉas liberecon en la dezerto, ĉu Ramzes Granda revenas kun la venkitaj popoloj — ĝi havas por ĉiuj la saman senvivan rideton. Dek naŭ reĝaj dinastioj pasis, kiel ombroj, ĝi ridetis kaj ridetus, se Nilo sekiĝus kaj Egipto pereus sub la sabloj. Ĉu tio ne estas monstro, tiom pli terura, ke ĝi havas dolĉan homan vizaĝon? Ĝi mem eterna, neniam ĝi sentis malĝojon pri la vanteco de la mondo, plena de mizeroj.

— Ĉu vi ne memoras, sinjoro, la vizaĝojn de l’ dioj — intermetis Pentuer — aŭ ĉu vi ne vidis mumon? Ĉiuj senmortaj same trankvile rigardas la aferojn, kiuj pasas. Eĉ la homo, se li mem jam pasis.

— La dioj iafoje favore aŭskultas niajn petojn — diris la princo kvazaŭ al si mem. — Sed ĝin kortuŝas nenio. Ĝi ne estas kompato, sed grandega sarkasmo kaj timo. Se mi scius, ke en ĝia buŝo sin kaŝas antaŭdiro por mi, aŭ rimedo relevi la ŝtaton, eĉ tiam mi ne kuraĝus ĝin demandi. Jen kia ĝi estas ĉi tiu verko kaj bildo de l’ pastroj. Ĝi estas pli malbona ol la homo, ĉar ĝi havas leonan korpon; pli malbona ol la besto, ĉar ĝi havas homan kapon; pli malbona ol la ŝtonego, ĉar en ĝi sin kaŝas nekomprenebla vivo.

En ĉi tiu momento alflugis al ili ĝemantaj kaj sufokitaj voĉoj, kies fonton ne eble estis difini.

— Ĝi kantas?... — demandis la princo kun miro.

— Ne. Oni kantas en la subtera templo — respondis la pastro. — Sed kial ili preĝas en ĉi tiu horo?

— Prefere diru al mi, kial ili preĝas, kiam neniu vidas ilin?

Pentuer, rapide sin orientinte, iris tien, de kie flugis la kantoj. La princo trovis ŝtonon, sur kiu oni povis sin apogi, kaj laca sidiĝis. Li etendis la manojn post la kapo, sin klinis posten kaj rigardis la grandegan vizaĝon de Sfinkso.

Malgraŭ la foresto de la lumo, oni vidis klare la nehomajn trajtojn: la ombro aldonis al ili karakteron kaj vivon. Ju pli longe la princo rigardis la vizaĝon, des pli klare li sentis, ke lia opinio estis antaŭjuĝo kaj ke lia malamikeco estis senbaza.

Sur la vizaĝo de Sfinkso estis nenia krueleco, sed rezignacio. En ĝia rideto estis nenia sarkasmo, sed melankolio. Ĝi ne mokis la mizeron kaj vantecon de la homa vivo, ĝi ne vidis ilin.

Ĝiaj okuloj, plenaj de esprimo, rigardis trans Nilon, al landoj, kiuj por la homa rigardo kunfluas kun la horizonto. Ĉu ĝi observis la maltrankviligan kreskon de la asiria regno? la naskiĝon de Grekujo? la trudeman kuradon de Fenicianoj? la estontajn okazojn sur la bordoj de Jordano? Kiu divenos?...

La princo estis certa pri unu, ke ĝi rigardas, pensas kaj atendas ion kun trankvila rideto, inda de supernatura estaĵo. Ankaŭ ŝajnis al li, ke kiam tiu io aperos sur la horizonto, Sfinkso leviĝos kaj iros renkonte al ĝi.

Kio ĝi estos kaj kiam?... Mistero, kies graveco estis klare desegnita sur la eterna vizaĝo. Sed tio devas okazi subite, ĉar Sfinkso de jarcentoj ne fermas la okulojn kaj rigardas, ĉiam rigardas...

Dume Pentuer trovis la fenestron, tra kiu el la subtero fluis la ĝema pastra kanto:

Ĥoro I — Leviĝu, radianta kiel Izido, kiel leviĝas Sotis sur la firmamento en la komenco de la suna jaro.

Ĥoro II — La dio Amon-Ra estis ĉe mia dekstra kaj maldekstra flanko. Li mem metis en miajn manojn la regadon de la tuta mondo, helpante min faligi miajn malamikojn.

Ĥoro I — Vi estis ankoraŭ juna, vi portis plektitajn harojn, sed en Egipto nenio fariĝis sen via ordono, neniam oni metis la unuan ŝtonon de konstruaĵo sen via ĉeesto.

Ĥoro II — Mi venis al Vi, estro de l’ dioj, granda dio, sinjoro de la suno. Tum promesas al mi, ke aperos la suno kaj ke mi estos simila al ĝi, kaj Nilo, ke mi ricevos la tronon de Oziriso kaj posedos ĝin por ĉiam.

Ĥoro I — Vi revenis en paco, estimata de la dioj, estro de du mondoj, Ra-Mer-amen-Ramzes. Mi garantias al vi regadon eternan, la reĝoj proksimiĝos al vi kaj honoros vin.

Ĥoro II — Ho vi, vi Oziriso Ramzes, eterne vivanta filo de la ĉielo, naskita de la diino Nut. Ĉirkaŭu vin via patrino per la ĉiela mistero kaj permesu, ke vi fariĝu dio, ho vi, vi Oziriso-Ramzes.*

* Tombaj surskriboj

— Do la sankta sinjoro jam mortis!... — diris al si Pentuer.

Li foriris de l’ fenestro kaj proksimiĝis al la loko, kie sidis la kronprinco, dronanta en revoj.

La pastro ekgenuis antaŭ li, falis sur la vizaĝon kaj ekkriis:

— Saluton al vi, faraono, estro de l’ mondo!...

— Kion vi diras?... — ekkriis la princo, salte leviĝante.

— La Dio Sola kaj Ĉiopova verŝu sur vin saĝon kaj forton, kaj feliĉon sur vian popolon...

— Leviĝu. Pentuer... Do mi... do mi...

Subite li prenis la pastron je la brako kaj turnis lin al Sfinkso.

— Ekrigardu ĝin — diris li.

Sed oni vidis neniun ŝanĝon en la vizaĝo kaj en la figuro de la koloso. Unu faraono transpasis la limon de la eterneco, alia leviĝis kiel la suno, sed la ŝtona vizaĝo de la dio aŭ monstro restis la sama. Sur la lipoj delikata rideto por la teraj potencoj kaj gloro, en la rigardo atendado de io, kio devas okazi, sed oni ne scias kiam.

Baldaŭ revenis la senditoj de la rivero kun sciigo, ke la ŝipetoj estos pretaj.

Pentuer eniris inter la palmojn kaj ekkriis:

— Vekiĝu!... Vekiĝu!...

La viglaj Azianoj tuj salte leviĝis kaj komencis bridi la ĉevalojn. Leviĝis ankaŭ Tutmozis, terure oscedante.

— Brr!... — murmuris li — kia malvarmo!... Apenaŭ mi ekdormis kaj jam mi povus rajdi, eĉ ĝis la fino de l’ mondo, se nur ne al Sodaj Lagoj. Brr!... Mi jam forgesis la guston de la vino, kaj ŝajnas al mi, ke miajn manojn komencas kovri haroj, kiel ĉe ŝakalo. Kaj ĝis la palaco restis ankoraŭ du horoj. Feliĉaj kamparanoj!... La friponoj dormas nun, ne sentas bezonon sin bani, kaj ne iros al la laboro, antaŭ kiam la edzinoj ne satnutros ilin per hordea supo. Kaj mi, granda sinjoro devas kiel ŝtelisto vagi nokte en la dezerto, sen unu sola guto da akvo en la buŝo...

La ĉevaloj estis pretaj, Ramzes sidiĝis sur la sian. Tiam Pentuer proksimiĝis, prenis la bridon kaj kondukis la ĉevalon, piedirante.

— Kio?... — demandis la mirigita Tutmozis.

Sed tuj li alkuris kaj prenis la bridon de la ĉevalo de Ramzes ĉe la alia flanko. Kaj tiel iris ĉiuj, silente, mirigitaj per la konduto de l’ pastro, kaj sentis, ke okazis io grava.

Post kelkcento da paŝoj finiĝis la dezerto, kaj antaŭ la vojaĝantoj sin etendis vojo inter kampoj.

— Sidiĝu sur la ĉevalojn — diris Ramzes — ni devas rapidi.

— Lia sankteco ordonas sidiĝi! — ekkriis Pentuer.

La ĉeestantoj mutiĝis de surprizo. Sed Tutmozis rapide rekonsciiĝis kaj metinte la manon sur la glavo, ekkriis:

— Vivu eterne, ĉiopova kaj favora nia estro, la faraono Ramzes!

— Li vivu eterne!... — kriegis la Azianoj, svingante la armilojn.

— Mi dankas al vi, fidelaj miaj soldatoj — respondis la sinjoro.

Post momento la taĉmento galopis al la rivero.