Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel
Proksimuma tradukojaro: 1907
Kreis la Esperantan tekston: Kabe
Hiram plenumis la promeson. Ĉiutage en la princan palacon en Pi-Bast venis amasoj da sklavoj kaj longaj vicoj da azenoj, portantaj: tritikon, hordeon, sekigitan viandon, teksaĵojn kaj vinon. Oron kaj multekostajn ŝtonojn alportis feniciaj komercistoj sub kontrolo de la oficistoj de Hiram.
Tiamaniere en la daŭro de kvin tagoj la princo ricevis la promesitajn cent talentojn. Hiram postulis malgrandan procenton: unu talenton por kvar jare kaj ne postulis garantion, sufiĉis al li princa kvitanco, konfirmita de la tribunalo.
La bezonoj de l’ kortego estis malavare provizitaj. Tri amatinoj de l’ princo ricevis novajn vestojn, multe da parfumoj kaj po kelke da sklavinoj de diversa koloro. La servistoj havis multon da manĝaĵo kaj vino, la reĝaj laboristoj ricevis la salajron, la soldatoj — aldonajn porciojn.
La kortego estis ravita, tiom pli, ke Tutmozis kaj aliaj nobelaj junuloj, laŭ ordono de Hiram, ricevis sufiĉe grandajn pruntojn, kaj la nomarĥo de l’ provinco Habu kaj liaj oficistoj ricevis multekostajn donacojn.
Festeno sekvis festenon, amuzaĵo amuzaĵon, malgraŭ la senhalte kreskanta varmego. La vic-reĝo, vidante la ĝeneralan ĝojon, mem estis kontenta. Ĉagrenis lin nur unu cirkonstanco: la konduto de Mefres kaj de aliaj pastroj. La princo pensis, ke ĉi tiuj altranguloj riproĉos lin, ke li prenis tiel grandan prunton de Hiram, malgraŭ la admonoj ricevitaj en la templo. Dume la sanktaj pastroj silentis kaj eĉ ne montris sin ĉe ia kortego.
— Kion tio signifas — diris li foje al Tutmozis — ke la pastroj ne riproĉas nin? Tian lukson, kiel nun, ni neniam permesis al ni. La muziko sonas de la mateno ĝis la nokto, kaj ni trinkas de la leviĝo de l’ suno kaj ekdormas kun virinoj en la brakoj aŭ kun kruĉo sub la kapo...
— Kial ili devus fari al ni riproĉojn? — respondis Tutmozis indigninte. — Ĉu ni ne vivas en la urbo de Astarte, por kiu la plej agrabla kulto estas la plezuro, la plej dezirinda ofero — la amo? Cetere, la pastroj komprenas, ke post tiel longaj fastoj kaj preĝoj vi bezonas ripozon.
— Ĉu ili diris ion al vi? — demandis kun maltrankvilo la princo.
— Pli ol unu fojon. Hieraŭ, ekzemple, la sankta Mefres diris al mi ridante, ke tiel junan viron, kiel vi, pli allogas la plezuroj, ol la diservo aŭ la klopodoj de la regado.
Ramzes ekmeditis: Do la pastroj opinias lin senkonsidera malgraŭ tio, ke dank’ al Sara li hodiaŭ, morgaŭ fariĝos patro?... Sed tiom pli bone, ili havos surprizon, kiam li ekparolos al ili per sia propra lingvo...
Verdire, la princo mem iom riproĉis sin: de la tago, kiam li forlasis la templon de Hator, li eĉ unu tagon ne okupiĝis per la aferoj de la nomeso Habu. La pastroj povas supozi, ke li estas tute kontenta de la klarigoj de Pentuer, aŭ ke la ŝtataj aferoj jam tedis lin.
— Tiom pli bone!... — murmuretis li. — Tiom pli bone!...
En lia juna animo, sub influo de la konstantaj intrigoj aŭ suspektoj pri intrigoj, komencis naskiĝi instinkto de la hipokriteco. Ramzes sentis, ke la pastroj tute ne suspektas, pri kio li parolis kun Hiram kaj kiajn planojn li ŝpinis en sia kapo. Por tiuj ĉi blindigitaj homoj sufiĉis, ke li amuziĝas, kaj ili konkludis, ke la regado restos en iliaj manoj.
— La dioj tiel malklarigis ilian prudenton — diris al si Ramzes — ke ili eĉ ne demandas: kial Hiram donis al mi tiel grandan prunton?... Eble la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn?... Tiom pli bone!... Tiom pli bone!...
Estis por li stranga plezuro, kiam li pensis, ke la pastroj estis trompitaj pri lia konto. Li decidis ankaŭ en la estonta tempo lasi ilin en la eraro, li do amuziĝis kiel freneza.
Efektive la pastroj, precipe Mefres kaj Mentezufis, estis trompitaj pri Ramzes kaj Hiram. La ruza Feniciano ŝajnigis antaŭ ili homon tre fieran pro la rilatoj kun la kronprinco, kaj la vic-reĝo kun ne malpli granda sukceso ludis la rolon de diboĉanta junulo.
Mefres eĉ pensis, ke la princo serioze pensas forpeli Fenicianojn el Egipto, kaj dume li kaj liaj korteganoj faras ŝuldojn, kiujn ili neniam pagos.
En tiu tempo en la templo de Astarte, en ĝiaj multenombraj ĝardenoj kaj kortoj svarmis amaso da piuloj. Ĉiutage, se ne ĉiuhore, el la mezo de Azio, malgraŭ la terura varmego, venis al la granda diino iu pilgrimaro.
Tio estis strangaj pilgrimoj. Lacaj, kovritaj de polvo, ili iris kun muziko, dancante kaj kantante iafoje tre malĉastajn kantojn. La tagoj pasadis por ili en senhontaj diboĉoj por la honoro de la diino Astarte. Ĉiun tian anaron oni povis ne sole ekvidi, sed eĉ senti de malproksime: ĉar ili portis grandegajn bukedojn de freŝaj floroj en la manoj kaj en sakoj katojn, mortintajn dum la tuta jaro.
La katojn la piuloj donis al la paraŝitoj por balzamado aŭ pajloŝtopado, kaj poste ili reportis ilin hejmen, kiel respektatajn sanktajn restaĵojn.
En la komenco de la monato Misori (majo, junio) la princo sciigis al Hiram, ke en la vespero de la sama tago li povas veni en la fenician templon de Astoret. Kiam post la subiro de l’ suno fariĝis mallume en la stratoj, la vic-reĝo alliginte mallongan glavon al la flanko, surmetis mantelon kun kapuĉo kaj ne rimarkita de iu servisto elglitis por iri en la domon de Hiram.
La maljuna riĉulo atendis lin.
— Do — diris li kun rideto — via ekscelenco ne timas eniri en fenician templon, kie sur la altaro sidas la krueleco, servata de la ruzo?
— Timi?... — demandis Ramzes, rigardante lin preskaŭ kun malestimo. — Astoret ne estas Baal, nek mi infano, kiun oni povas ĵeti en la brulantan ventron de via dio.
— Kaj vi, princo, kredas tion?
Ramzes levis la ŝultrojn.
— Respektinda kaj konfidinda atestanto — respondis li — rakontis al mi pri viaj oferoj el infanoj. Foje ventego rompis al vi dekkelkon da ŝipoj. Tuj la tiraj pastroj anoncis diservon, al kiu iris granda popolamaso...
La princo parolis kun videbla indigno.
— Antaŭ la templo de Baal, sur altaĵo, sidis grandega bronza statuo kun bova kapo. Ĝia ventro estis hejtita ĝis ruĝe. Tiam, laŭ ordono de viaj pastroj, la malsaĝaj feniciaj patrinoj komencis meti plej belajn infanojn ĉe la piedoj de la kruela dio...
— Nur knabojn — intermetis Hiram
— Jes, nur knabojn — ripetis la princo. — La pastroj superverŝis ĉiun infanon per parfumoj, kaj tiam la statuo kaptis ilin per siaj bronzaj manoj, malfermis la buŝegon kaj englutis la infanon, malespere kriantan... Ĉiufoje el la buŝo de l’ dio eliĝis flamoj...
Hiram mallaŭte ridis.
— Kaj via ekscelenco kredas tion?
— Tion rakontis al mi homo, mi ripetas, kiu neniam mensogas.
— Li diris, kion li efektive vidis — respondis Hiram. — Sed ĉu ne mirigis lin, ke neniu patrino, kies infanojn oni bruligis, ploris?
— Vere li miris pro la indiferenteco de l’ virinoj, ĉiam pretaj verŝi larmojn eĉ super mortinta kokino. Tio pruvas grandan kruelecon de via popolo.
La maljuna Feniciano balancis la kapon.
— Kiam tio okazis? — demandis li.
— Antaŭ kelke da jaroj.
— Bone — malrapide parolis Hiram — se via ekscelenco volos iam viziti Tiron, mi havos la honoron montri al vi tian solenon...
— Mi ne deziras ĝin vidi!...
— Poste ni iros en alian korton de l’ templo, kie vi vidos tre belan lernejon, kaj en ĝi — sanajn kaj gajajn la samajn knabojn, kiujn oni bruligis antaŭ kelke da jaroj...
— Kiel?... — ekkriis Ramzes — ili do ne pereis?...
— Ili vivas kaj kreskas por fariĝi bravaj maristoj. Kiam via ekscelenco fariĝos sankteco (vi vivu eterne!) eble pli ol unu el ili direktos viajn ŝipojn.
— Vi do trompas vian popolon? — ridis la princo.
— Ni trompas neniun — respondis serioze la Feniciano. — Ĉiu trompas sin mem, se li ne petas klarigojn pri la soleno, kiun li ne komprenas.
— Mi volus scii... — diris Ramzes.
— Efektive — daŭrigis Hiram — ekzistas ĉe ni moro, ke la malriĉaj patrinoj, por certigi feliĉan sorton al siaj filoj, oferas ilin al la ŝtato. La infanoj estas kaptataj de la statuo de Baal, en kiu estas brulanta forno. Ĉi tiu ceremonio ne signifas, ke la infanoj vere estas bruligataj, sed ke ili fariĝis propraĵo de la templo kaj pereis por la patrinoj, kvazaŭ falinte en fajron.
En la realeco ili ne iras en fornon, sed al nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj edukas ilin dum kelke da jaroj. Kiam ili pligrandiĝas, prenas ilin kaj instruas la pastra lernejo de Baal. La plej kapablaj fariĝas pastroj aŭ oficistoj; la malpli inteligentaj — maristoj kaj ofte akiras grandajn riĉaĵojn.
Nun vi, princo, ne miros plu, ke niaj patrinoj ne ploras siajn infanojn. Mi diros pli: nun vi komprenos, kial en niaj leĝoj ne ekzistas punoj por la gepatroj, kiuj mortigas siajn idojn, kiel en Egipto...
— Ĉie oni trovas krimulojn — intermetis la vic-reĝo.
— Sed ĉe ni ne ekzistas idomortigantoj — daŭrigis Hiram. — Ĉar ĉe ni pri la infanoj, kiujn ne povas nutri iliaj patrinoj, zorgas la ŝtato kaj la temploj.
La princo ekmeditis.. Subite li ĉirkaŭprenis Hiramon kaj ekkriis kortuŝita:
— Vi estas multe pli bonaj ol tiuj, kiuj rakontas pri vi tiel terurajn historiojn... Mi tre ĝojas pro tio...
— Ankaŭ en ni estas ne malmulte da malbono — respondis Hiram — sed ni ĉiuj estos viaj fidelaj servistoj, sinjoro, kiam vi alvokos nin...
— Vere?... — demandis la princo, penetre rigardante liajn okulojn.
La maljunulo metis la manon sur la koron.
— Mi ĵuras al vi, egipta kronprinco kaj estonta faraono, ke se iam vi komencos batalon kontraŭ niaj komunaj malamikoj, la tuta Fenicio, kvazaŭ unu viro, alkuros por helpi vin...
Kaj jen ĉi tion prenu, kiel memoraĵon de nia hodiaŭa interparolado.
Li eltiris el sub la vesto oran medalon, kovritan de misteraj signoj kaj, murmurante preĝojn, pendigis ĝin sur la kolo de Ramzes.
— Kun tiu ĉi amuleto — diris Hiram — vi povas trakuri la tutan mondon... Kaj kie ajn vi renkontos Fenicianon, li servos al vi per sia konsilo, oro, eĉ glavo... Kaj nun ni iru.
Pasis jam kelke da horoj post la subiro de l’ suno, sed la nokto estis luma, ĉar leviĝis la luno. La terura taga varmego cedis al la malvarmeto; en la pura aero ne estis plu la griza polvo, kiu tage venenis la spiradon kaj pikis la okulojn. Sur la blua ĉielo tie ĉi kaj tie brilis la steloj, kies lumo disfluis en la radioj de la luno.
En la stratoj ĉesis la movado, sed la tegmentoj de ĉiuj domoj estis plenaj de amuziĝantaj homoj. Ŝajnis, ke Pi-Bast estas unu salono plenigita per muziko, kanto, rido kaj sonoj de pokaloj.
La princo kaj Feniciano iris rapide, ekster la urbon, elektante malpli lumigitajn stratojn. Malgraŭ tio, la homoj festenantaj sur la terasoj, iafoje rimarkis ilin kaj invitis aŭ ŝutis florojn sur iliajn kapojn.
— Noktaj vaguloj! — oni kriis de la tegmentoj. — Se vi ne estas ŝtelistoj, kiujn la nokto allogas al ĉaso, venu al ni... Ni havas bonan vinon kaj gajajn virinojn...
La du vojaĝantoj ne respondis la afablajn invitojn, rapidante al la celo. Fine ili eniris en parton de l’ urbo, kie estis malpli da domoj kaj pli da ĝardenoj, kies arboj dank’ al la malseka blovo de l’ maro kreskis pli altaj kaj branĉoriĉaj, ol en la sudaj provincoj de Egipto.
— Jam ne malproksime — diris Hiram.
La princo levis la okulojn kaj super la densa verdaĵo de l’ arboj ekvidis kvadratan turon de blua koloro, kaj sur ĝi — blankan, malpli grandan. Tio estis la templo de Astarte. Baldaŭ ili eniris en la mezon de l’ ĝardeno, de kie oni povis ĉirkaŭpreni per la rigardo la tutan konstruaĵon.
Ĝi konsistis el kelke da etaĝoj. La unuan formis kvadrata teraso 400 paŝojn longa, kiu kuŝis sur muro kelke da metroj alta, nigre kolorigita. Ĉe la orienta flanko estis perono, al kiu kondukis du larĝaj ŝtuparoj. Ĉe la aliaj flankoj staris turetoj, dek ĉe ĉiu; inter ĉiuj du turetoj estis kvin fenestroj.
Proksimume en la mezo de la teraso leviĝis konstruaĵo ankaŭ kvadrata, kies flankoj estis ducent paŝojn longaj. Ĝi havis nur unu ŝtuparon, turojn ĉe la anguloj kaj estis de purpura koloro.
Sur la plata tegmento de ĉi tiu konstruaĵo staris denove kvadrata teraso, kelke da metroj alta, de ora koloro, kaj sur ĝi, unu sur la alia, du turoj: blua kaj blanka.
La tuto havis tian aspekton, kvazaŭ iu metis sur la tero grandan nigran ĵetkubon, sur ĝi, malpli grandan purpuran, sur ĝi oran, pli alte bluan kaj plej alte arĝentan. Al ĉiu el ĉi tiuj etaĝoj kondukis ŝtuparoj, aŭ flankaj duoblaj, aŭ frontaj simplaj, ĉiam ĉe la orienta flanko.
Apud la ŝtuparoj kaj pordoj staris alterne grandaj egiptaj sfinksoj, aŭ asiriaj flugilaj bovoj kun homaj kapoj.
La vic-reĝo kun plezuro rigardis la konstruaĵon, kiu en la lumo de la luno, sur la fono de la folioriĉaj kreskaĵoj havis ĉarman aspekton. Ĝi estis konstruita en la stilo ĥaldea kaj tute diferencis de la egiptaj temploj, unue per la sistemo de l’ etaĝoj, due per la vertikalaj muroj. Ĉe Egiptanoj ĉiu grava konstruaĵo havis deklivajn murojn, kvazaŭ kuniĝantajn supren.
La ĝardeno ne estis malplena. En diversaj punktoj oni vidis malgrandajn domojn kaj palacojn, brilis lumoj, sonis kantoj kaj muziko. Inter la arboj, de tempo al tempo glitis ombro de ama paro.
Subite proksimiĝis al ili maljuna pastro; li interparolis kelke da vortoj kun Hiram kaj profunde sin klininte antaŭ la princo, diris:
— Bonvolu, sinjoro, sekvi min.
— Kaj la dioj gardu vian ekscelencon — aldonis Hiram forlasante ilin.
Ramzes iris post la pastro. Iom flanke de la templo, en la plej granda densaĵo staris ŝtona benko, kaj cent paŝojn de ĝi malgranda palaco, apud kiu sonis kantoj.
— Tie oni preĝas? — demandis la princo.
— Ne!... — respondis la pastro, ne kaŝante sian abomenon. — Tie kolektiĝas la adorantoj de Kama, nia pastrino, kiu gardas la fajron antaŭ la altaro de Astoret.
— Kiun ŝi akceptos hodiaŭ?
— Neniun, neniam!... — respondis la gvidanto kun indigno. — Se pastrino de la fajro rompus la ĵurpromeson de l’ ĉasteco, ŝi devus morti.
— Kruela leĝo! — diris la princo.
— Bonvolu, sinjoro, atendi sur ĉi tiu benko — diris malvarme la fenicia pastro. — Kaj kiam vi ekaŭdos tri batojn en la bronzajn ladojn, suriru la terason kaj de tie la purpuran konstruaĵon.
— Sola?...
— Jes.
La princo sidiĝis sur la benkon, en la ombro de olivarbo, kaj aŭskultis la virinajn ridojn, sonantajn en la palaco.
“Kama? — pensis li. — Bela nomo!... Ŝi devas esti juna, eble bela, kaj tiuj ĉi malsaĝaj Fenicianoj minacas ŝin per la morto, se... Ĉu tiel ili volas certigi al si almenaŭ dekkelkon da virgulinoj en la tuta lando?...”
Li ridis, sed li estis malĝoja. Oni ne scias kial li kompatis ĉi tiun nekonatan virinon, por kiu la amo estis la pordo en la tombon.
— Mi imagas Tutmozison, se oni nomus lin pastrino de Astoret!... Kompatinda, li devus morti, antaŭ kiam unu lampo forbrulus antaŭ la diino...
En la sama momento antaŭ la palaco eksonis fluto kaj ludis melankolian melodion, kiun akompanis voĉoj de kantantaj virinoj.
— Ahaa!... Ahaa!... — kantis la virinoj, kvazaŭ lulante infanon. Eksilentis la fluto, ĉesis kanti la virinoj, kaj eksonis bela vira voĉo greke:
— Kiam sur la balkono ekbrilas via vesto paliĝas la steloj kaj eksilentas la najtingaloj, kaj en mia koro naskiĝas tia silento, kiel sur la tero, kiam salutas ĝin la blanka aŭroro...
— Ahaa!... Ahaa!... — kantetis la virinoj, la fluto ree ludis unu strofon.
— Kaj kiam dronante en via preĝo, vi iras al la templo, la violoj ĉirkaŭas vin per bonodora nubo, la papilioj flirtas apud via buŝo, la palmoj klinas siajn kapojn antaŭ via beleco...
— Ahaa!... Ahaa!... Ahaa!... Ahaa!...
— Kiam mi ne vidas vin, mi rigardas la ĉielon por rememori la dolĉan trankvilon de via vizaĝo. Vana peno! La ĉielo ne havas vian serenon, kaj ĝia varmego estas frosto kompare kun la flamoj, kiuj cindrigis mian koron.
— Ahaa!... Ahaa!...
— Foje mi haltis inter la rozoj, kiujn la brilo de viaj rigardoj vestas per skarlato, blanko kaj oro. Ĉiu ilia folio rememorigis al mi unu horon, ĉiu floro unu monaton, pasigitan ĉe viaj piedoj, kaj la gutoj de la roso — ili estas miaj larmoj, per kiuj sin nutras la terura vento de l’ dezerto.
Faru signon, kaj mi kaptos vin kaj forportos en mian karan patrujon. La maro apartigos nin de la persekutantoj, mirtaj arbetaroj kaŝos niajn karesojn, kaj dioj, pli favoraj por la amantoj gardos nian feliĉon.
Ramzes fermetis la okulojn kaj sonĝis. Tra la mallevitaj okulharoj li ne vidis plu la ĝardenon, sed sole la riveron de la luna lumo, en kiu disfluis nigraj ombroj kaj la kanto de la nekonata homo al la nekonata virino. Dum momentoj la kanto tiel ĉirkaŭis lin, tiel profunde penetris en lian animon, ke Ramzes volis demandi: ĉu ne li mem estas ĉi tiu ama kanto?...
En tiu momento lia rango, povo kaj malfacilaj ŝtataj demandoj, ĉio ŝajnis al li mizera bagatelo kompare kun ĉi tiu luna nokto kaj tiuj ĉi ekkrioj de la amanta koro. Se oni proponus al li elekti: la tutan faraonan potencon aŭ lian nunan staton de lia animo, li preferus la revadon, en kiu malaperis la tuta mondo, li mem, eĉ la tempo, kaj restis nur dolĉa sopiro, rapidanta al la eterneco, sur la flugiloj de l’ kanto.
Subite la princo vekiĝis, la kanto eksilentis, en la palaco estingiĝis la lumoj, kaj ĝiajn blankajn murojn forte kontrastis la nigraj, malplenaj fenestroj. Oni povis pensi, ke tie neniu iam loĝis. Eĉ la ĝardeno malpleniĝis kaj eksilentis, eĉ la malpeza venteto ĉesis movi la foliojn.
Unu!... Du!... Tri!... El la templo alflugis tri potencaj bronzaj sonoj.
— Jes! Mi devas iri tien — pensis la princo, ne sciante bone kien kaj por kio.
Li direktis sin tamen al la templo, kies arĝenta turo superstaris la arbojn, kvazaŭ alvokante lin al si.
Li iris duonebria, plena de strangaj deziroj. Malvaste ŝajnis al li inter la arboj, li deziris suriri la supron de l’ turo, libere ekspiri kaj ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton. Poste rememorante, ke estas nun la monato Misori, ke jam pasis unu jaro de la manovroj en la dezerto, li eksentis sopiron al ĝi. Kiel volonte li sidiĝus en sian malpezan ĉaron duĉevalan, kaj galopus ien antaŭen, kie ne estus tiel sufoke, kie la arboj ne kovrus la horizonton!
Li jam estis ĉe la piedoj de l’ templo, li do suriris la terason. Silente kaj malplene, kvazaŭ en tombo; nur de malproksime murmuretis la akvo de fontano. Sur la dua ŝtuparo li forĵetis sian mantelon kaj glavon, ankoraŭ unu fojon ekrigardis la ĝardenon, kvazaŭ por adiaŭi la lunon, kaj eniris en la templon. Super li leviĝis ankoraŭ tri etaĝoj.
La bronza pordo estis malfermita, ĉe ambaŭ flankoj de la eniro staris flugilaj figuroj de homoj kun bovaj kapoj, sur kies vizaĝoj regis fiera trankvilo.
— Jen la asiriaj reĝoj — pensis la princo, rigardante iliajn barbojn, plektitajn en malgrandajn harligojn.
La interno de la templo estis nigra, kiel la plej nigra nokto; en la mallumon penetris nur blankaj strioj de la luna lumo, eniranta tra mallarĝaj, sed altaj fenestroj.
En la mezo brulis du lampoj, antaŭ la statuo de la diino Astarte. Ia stranga lumigo de supre faris la statuon perfekte videbla. Ramzes rigardis. Tio estis grandega virino kun strutaj flugiloj. Ŝi portis longan veston kun faldoj, sur la kapo pintan ĉapon, en la dekstra mano paron da kolomboj. Ŝia bela vizaĝo kaj mallevitaj okuloj havis esprimon de tia dolĉeco, de tia ĉasteco, ke mirego ekregis la princon: ŝi ja estis patronino de la venĝo kaj plej senhonta malĉasteco.
Fenicio montris al li ankoraŭ unu el siaj misteroj:
— Stranga nacio — pensis li. — Iliaj homglutantaj dioj manĝas neniun, kaj ilian malĉastecon protektas virgaj pastrinoj kaj diinoj kun infana vizaĝo...
Subite li eksentis, ke sur liaj piedoj traglitis io, kvazaŭ granda serpento. Ramzes posteniĝis kaj haltis en la strio de la luna lumo.
— Senteraro!... — diris li al si. Preskaŭ en la sama momento li ekaŭdis murmureton:
— Ramzes!... Ramzes!...
Ne eble estis ekkoni la voĉon: ĉu ĝi estis vira aŭ virina, kaj de kie ĝi venas?
— Ramzes!... Ramzes!... — eksonis murmureto, kvazaŭ de la planko.
La princo eniris en nelumigitan lokon kaj aŭskultante klinis sin. Subite li eksentis sur sia kapo du delikatajn manojn,
Li saltis por kapti ilin, sed li renkontis nur la aeron. — Ramzes!... — murmuretis oni de supre.
Li levis la kapon kaj eksentis sur la buŝo lotusan floron. Kiam li etendis al ĝi la manojn, iu delikate sin apogis sur liajn ŝultrojn.
— Ramzes!... — kriis oni de la altaro.
La princo sin turnis posten kaj ŝtoniĝis. Kelke da paŝoj de li, en la luma strio staris belega homo, tute simila al li. La samaj okuloj, — vizaĝo, junula barbo, la sama kresko, movoj kaj vestoj...
Unu momenton la princo pensis, ke li staras antaŭ ia grandega spegulo, kian ne posedis eĉ la faraono. Sed tuj li konvinkiĝis, ke lia samulo ne estas bildo, sed vivanta homo.
En ĉi tiu momento li eksentis kison sur la kolo. Li ree sin turnis, sed estis neniu, kaj dume lia samulo malaperis.
— Kiu estas ĉi tie?... Mi volas scii!... — diris kolere la princo.
— Mi... Kama — respondis dolĉa voĉo.
En la luma strio aperis belega virino: nuda, kun ora zono ĉirkaŭ la koksoj.
Ramzes ekkuris kaj kaptis ŝin je la mano. Ŝi ne forkuris.
— Vi estas Kama?... Ne, vi estas... Jes, vin iam sendis Dagon, sed via nomo estis tiam Kareso...
— Ĉar mi estas ankaŭ Kareso — respondis ŝi naive.
— Ĉu vi tuŝis min per la manoj?...
— Mi.
— Kiel?
— Jen tiel... — respondis ŝi, ĵetante siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj kisante lin.
Ramzes kaptis ŝin per la brakoj, sed ŝi elŝiris sin kun tia forto, kian oni ne povus supozi en tiel delikata estaĵo.
— Do vi estas la pastrino Kama?... Al vi kantis hodiaŭ la Greko?...
— diris la princo, pasie premante ŝiajn manojn. — Kiu li estas, ĉi tiu kantisto?...
Kama malestime levis la ŝultrojn.
— Li estas ĉe nia templo.
La okuloj de Ramzes brilis, plilarĝiĝis liaj naztruoj, li sentis zumadon en la kapo. La sama virino antaŭ kelke da monatoj faris je li malgrandan impreson, sed hodiaŭ li estis preta fari por ŝi frenezaĵon. Li enviis al la Greko kaj samtempe sentis nepriskribeblan doloron ĉe la penso, ke se ŝi fariĝus lia amatino, ŝi devus morti.
— Kiel bela vi estas! — diris li. — Kie vi loĝas?... Ah jes, mi scias, en tiu palaceto... Ĉu oni povas viziti vin?... Kompreneble, se vi akceptas vizitojn de kantistoj, vi povas ankaŭ min akcepti... Ĉu vere vi estas pastrino, gardanta la fajron.
— Jes.
— Kaj viaj leĝoj estas tiel kruelaj, ke ili ne permesas al vi ami? Eh, tio estas nur vanaj minacoj!... Por mi vi faros escepton...
— La tuta Fenicio malbenus min, la dioj sin venĝus... — respondis ŝi kun rido.
Ramzes ree altiris ŝin al si, ŝi ree elŝiris sin.
— Gardu vin, princo — diris ŝi kun provokanta rigardo. — Fenicio, estas potenca, kaj ĝiaj dioj...
— Indiferentaj estas por mi viaj dioj kaj Fenicio!... Se unu haro falus de via kapo, mi piedpremus Fenicion, kiel venenan serpenton...
— Kama!... Kama!... — eksonis voĉo, venanta de la statuo.
Ŝi ektimis.
— Jen vi aŭdas, ili vokas min... Eble ili eĉ aŭdis viajn blasfemojn...
— Ili ne ekaŭdu mian koleron!... — eksplodis la princo.
— La kolero de la dioj estas pli terura... Ŝi elŝiris sin kaj malaperis en la ombroj de la templo. Ramzes sin ĵetis post ŝi, sed subite li haltis. La tutan templon, inter la altaro kaj li, plenigis grandega fajra flamo, en kiu komencis sin montri monstraj figuroj: grandegaj vespertoj, rampaĵoj kun homaj vizaĝoj, ombroj...
La flamo iris rekte al li tra la tuta larĝo de la konstruaĵo. Konsternita de la terura spektaklo, la princo posteniĝis. Freŝa aero envolvis lin. Li turnis la kapon — li estis jam ekster la templo, kaj samtempe la bronza pordego kun bruo fermiĝis post li.
Li frotis la okulojn kaj rigardis ĉirkaŭe. La luno de la plej alta punkto sur la ĉielo malleviĝis jam al la okcidento. Apud kolono Ramzes trovis sian glavon kaj mantelon. Li levis ilin kaj malsupreniris kiel ebria.
Kiam li malfrue revenis en la palacon, Tutmozis, vidante lian palan vizaĝon kaj malklaran rigardon, ekkriis kun timo:
— Pro dioj! kie vi estis, erpatre?... La tuta kortego ne povas dormi de maltrankvilo...
— Mi rigardis la urbon. Bela nokto...
— Ĉu vi scias — diris rapide Tutmozis, kvazaŭ timante, ke iu ne faru tion pli frue — Sara naskis al vi filon...
— Ĉu vere?... Mi volas, ke neniu maltrankviliĝu, kiam mi promenas.
— Sola?...
— Se mi ne povus iri sola, kie plaĉas al mi, mi estus la plej malfeliĉa sklavo en ĉi tiu regno, — respondis maldolĉe la vic-reĝo.
Li transdonis la glavon kaj mantelon al Tutmozis kaj iris en sian dormoĉambron, alvokante neniun. Hieraŭ la novaĵo pri la naskiĝo de filo plenigus lin per ĝojo, sed hodiaŭ li akceptis ĝin indiferente. Tuta lia animo estis plena de la rememoroj pri la hodiaŭa vespero, plej stranga kiun li iam travivis.
Li vidis ankoraŭ la lumon de la luno, en la oreloj sonis la kanto de la Greko. Kaj ĉi tiu templo de Astarte!...
Li ne povis ekdormi ĝis la mateno.