Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO X

Post la enterigo de la faraono Egipto revenis al la ordinara vivmaniero, kaj Ramzes XIII al la ŝtataj aferoj.

En la monato Epifii (aprilo, majo), la nova monarĥo vizitis la urbojn trans Teboj, sur la bordoj de Nilo. Li estis en Sni, urbo tre komerca kaj industria, kie troviĝis la templo de Kneph, aŭ la “animo de la mondo”. Li vizitis Edfu’n, kies templo kun deketaĝaj pilonoj posedis grandegan bibliotekon de papirusoj, kaj sur la muroj skribitan kaj pentritan kvazaŭ enciklopedion de la tiama geografio, astronomio kaj teologio. Li haltis en la ŝtonminejoj de Ĥennu; en Nubio aŭ Kom-Ombo li faris oferon al Horus, la dio de la lumo, kaj al Sebek, kiu estas la spirito de la krepusko. Li estis sur la insulo Ab, kiu inter la nigraj ŝtonegoj havis aspekton de smeraldo, naskis la plej bonajn daktilojn kaj estis nomata la ĉefurbo de l’ elefantoj; ĉar tie koncentriĝis la tuta komerco de la eburo. Fine li vizitis la urbon Sunnu, ĉe la unua katarakto de Nilo, estis en la grandegaj minejoj de granito kaj sienito, kie oni fendis la ŝtonegojn per kojnoj, saturitaj de akvo, kaj hakis obeliskojn, naŭ etaĝojn altajn.

Ĉie, kie sin montris la nova sinjoro de Egipto, la regnanoj salutis lin kun furioza entuziasmo. Eĉ la krimuloj, laborantaj en la minejoj, kies korpo estis kovrita de necikatriĝintaj vundoj, eĉ ili ĝuis la feliĉon: la faraono ordonis liberigi ilin de la laboro por tri tagoj.

Ramzes XIII povis esti kontenta kaj fiera: neniu faraono dum sia venka triumfo estis tiel akceptata, kiel li dum sia paca ekskurso. La nomarĥoj, skribistoj kaj ĉefpastroj, vidante la senliman konfidon de la popolo al la nova faraono, kliniĝis antaŭ lia povo kaj murmuretis inter si:

– La popolaĉo estas kvazaŭ aro de bovoj, kaj ni kiel prudentaj kaj ŝparemaj formikoj. Ni respektu do la novan sinjoron, por ke ni ĝuu la sanon kaj gardu niajn domojn de la ruino.

Tiamaniere la opozicio de la altranguloj, tre forta antaŭ kelke da monatoj, hodiaŭ eksilentis kaj cedis la lokon al senlima humileco. La tuta aristokratio kaj pastraro falis sur la vizaĝon antaŭ Ramzes XIII; sole Mefres kaj Herhor restis neflekseblaj.

Ne estas do mirinde, ke kiam la faraono revenis de Sunnu Tebojn, tuj en la unua tago la granda trezoristo alportis al li malbonajn novaĵojn.

– Ĉiuj temploj – diris li – rifuzis al la trezorejo la krediton kaj plej humile petegas vian sanktecon, ke en la daŭro de du jaroj vi ordonu pagi la sumojn, pruntitajn de ili...

– Mi komprenas – respondis la monarĥo – tio estas la verko de la sankta Mefres!... Kiom ni ŝuldas al ili?

– Ĉirkaŭ kvindek mil talentojn...

– Kvindek mil talentojn mi devas pagi en la daŭro de du jaroj!... – ripetis la faraono. – Kaj poste, kio ankoraŭ?...

– La impostoj alfluas tre malrapide – diris la trezoristo. – Jam de tri monatoj ni ricevas apenaŭ la kvaronon de tio, kion oni ŝuldas al ni...

– Kio okazis?

La trezoristo estis embarasita.

– Mi aŭdis – diris li – ke iuj homoj klarigis al la kamparanoj, ke dum la regado de via sankteco ili povas ne pagi la impostojn...

– Oh! Oh!... – ekkriis Ramzes ridante – tiuj homoj ŝajnas al mi tre similaj al la nobla Herhor... Li do volas mortigi min per malsato?... Kiel vi pagas la kurantajn elspezojn? – aldonis li.

– Laŭ la ordono de Hiram pruntas al ni Fenicianoj – respondis la trezoristo. – Ni jam prenis ok mil talentojn...

– Sed vi donas al ili kvitancojn?

– Kvitancojn kaj garantiojn... – eksopiris la trezoristo. – Ili diras, ke tio estas simpla formalaĵo; tamen ili loĝiĝas en la bienoj de via sankteco kaj forprenas de la kamparanoj ĉion, kion ili povas...

Ebriigita de la akcepto de la popolo kaj de la humileco de l’ riĉuloj, la faraono ne koleris plu kontraŭ Herhor kaj Mefres. La tempo de la kolero pasis, venis la momento de l’ agado, kaj en la sama tago Ramzes kombinis planon.

En la sekvinta tago li alvokis siajn plej konfidindajn homojn: la ĉefpastron Semon, la profeton Pentueron, la favoraton Tutmozison kaj la Fenicianon Hiramon. Kiam ili kunvenis, li diris:

– Kredeble vi scias, ke la temploj postulis, ke mi redonu al ili la sumojn, kiujn pruntis de ili mia eterne vivanta patro. Ĉiu ŝuldo estas sankta, kaj tiun de la dioj mi dezirus pagi antaŭ ĉio. Sed mia trezorejo estas malplena, ĉar eĉ la impostoj alfluas neakurate... Kaj tial mi opinias, ke la ŝtato estas en danĝero kaj mi estas devigita, por havi monajn rimedojn, min turni al la trezoroj, gardataj en Labirinto.

La du pastroj faris maltrankvilan movon.

– Mi scias – daŭrigis la faraono – ke laŭ niaj sanktaj leĝoj, mia dekreto ne sufiĉas por malfermi al ni la kelojn de Labirinto. Sed la tieaj pastroj klarigis al mi, kion mi devas fari. Mi devas kunvoki reprezentantojn de ĉiuj klasoj de Egipto, po dek tri de ĉiu klaso, kaj ricevi de ili konfirmon de mia volo...

En ĉi tiu momento la faraono ekridetis kaj daŭrigis:

– Hodiaŭ mi alvokis vin, por ke vi helpu min kunvoki la reprezentantojn de la klasoj, kaj jen kion mi ordonas al vi: vi, nobla Sem, elektos al mi dek tri pastrojn kaj dek tri nomarĥojn... Vi, pia Pentuer, venigos de diversaj nomesoj dek tri kamparanojn kaj dek tri metiistojn... Tutmozis liveros dek tri oficirojn kaj dek tri nobelulojn, la princo Hiram dek tri komercistojn. Mi deziras, ke la reprezentantoj plej baldaŭ kunvenu en mia palaco en Memfiso kaj, ne perdante tempon en vana babilado, decidu, ke Labirinto devas liveri monon al mia trezorejo...

– Mi kuraĝas rememorigi al via sankteco – interrompis la ĉefpastro Sem – ke en la konsilo devas ĉeesti la noblaj Herhor kaj Mefres, kaj ke ili posedas la rajton, eĉ la devon kontraŭstari, ke oni tuŝu la trezorejon de Labirinto.

– Bone, mi plene konsentas... – vive respondis la faraono. – Ili prezentos siajn motivojn, mi miajn. La kunveno decidos, ĉu la ŝtato povas ekzisti sen mono kaj ĉu prudente estas amasigi trezorojn en keloj, dum la registaron minacas la mizero.

– Per kelke da safiroj, kiuj kuŝas en Labirinto, oni povus pagi ĉiujn feniciajn ŝuldojn!... – diris Hiram. – Mi tuj iras inter la komercistojn kaj liveros ne dek tri, sed dek tri mil tiajn, kiuj voĉdonos laŭ la ordonoj de via sankteco...

Dirinte tion, la Feniciano falis sur la vizaĝon kaj adiaŭis la monarĥon.

Kiam Hiram foriris, la ĉefpastro Sem diris:

– Mi ne scias, ĉu bone estas, ke en la kunveno partoprenis fremdulo.

– Li devis partopreni!... – ekkriis la faraono. – Ĉar li ne sole havas grandan influon je niaj komercistoj, sed kio estas pli grava, li liveras al ni hodiaŭ monon... Mi volis konvinki lin, ke mi pensas pri tio, kion mi ŝuldas al li, kaj ke mi havas rimedojn por pagi ĝin...

Sekvis silento, kiun profitis Pentuer, dirante:

– Se via sankteco permesos, mi tuj forveturos, por kolekti la kamparanojn kaj metiistojn. Ĉiuj ili voĉdonos por mia sinjoro, sed el la amaso oni devas elekti la plej saĝajn.

Li adiaŭis la faraonon kaj foriris.

– Kaj vi, Tutmozis?... – demandis Ramzes.

– Mia sinjoro – diris la favorato – mi estas tiel certa pri via nobelularo kaj armeo, ke anstataŭ paroli pri ili, mi kuraĝos prezenti al vi mian propran peton...

– Ĉu vi deziras monon?

– Tute ne. Mi volas edziĝi...

– Vi?... – ekkriis la faraono. – Kiu virino meritis de la dioj tian feliĉon?

– Tio estas la bela Hebron, la filino de la plej nobla teba nomarĥo, Antef... – respondis ridante Tutmozis. – Se via sankteco bonvolos prezenti mian peton al ĉi tiu respektinda familio... Mi volis diri, mia amo al vi pligrandiĝos, sed mi silentos, ĉar mi mensogus...

La faraono frapis lin je la ŝultro.

– Bone... bone!... Ne ripetu al mi tion, pri kio mi estas certa – diris li. – Mi veturos morgaŭ al Antef kaj, pro la dioj, ŝajnas al mi, ke en la daŭro de kelke da tagoj, mi aranĝos vian edziĝon. Kaj nun vi povas iri al via Hebron...

Restinte sola kun Sem, lia sankteco demandis:

– Via vizaĝo estas malgaja... Ĉu vi dubas, ke oni povos trovi dek tri pastrojn, pretajn plenumi miajn ordonojn?...

– Mi estas certa – respondis Sem – ke preskaŭ ĉiuj pastroj kaj nomarĥoj faros tion, kio estos necesa por la feliĉo de Egipto kaj por la kontenteco de la faraono... Sed bonvolu ne forgesi, sinjoro, ke en la aferoj de la trezorejo de Labirinto la definitivan decidon faras Amon...

– La statuo de Amon en Teboj?...

– Jes.

La faraono malestime svingis la manon.

Amon – diris li – tio estas Herhor kaj Mefres... Ke ili ne konsentos, mi scias; sed mi ne intencas oferi la ŝtaton pro la obstino de du homoj.

– Via sankteco eraras – respondis Sem. – Estas vero, ke tre ofte la statuoj de l’ dioj faras tion, kion deziras iliaj ĉefpastroj, sed... ne ĉiam!... En niaj temploj, sinjoro, okazas iafoje, eksterordinaraj kaj misteraj aferoj... La statuoj de l’ dioj iafoje mem faras kaj parolas, kion ili volas...

– En tia okazo mi estas tute trankvila – interrompis lin la faraono. – La dioj konas la staton de la lando kaj legas en mia koro... Mi volas, ke Egipto estu feliĉa, kaj ĉar nur tion mi celas, neniu saĝa kaj bona dio povas min malhelpi.

– Realiĝu la vortoj de via sankteco!... – murmuretis la ĉefpastro.

– Vi volas ankoraŭ ion diri al mi – demandis Ramzes, vidante, ke lia religia anstataŭanto prokrastas la adiaŭon.

– Jes, sinjoro. Mi havas la devon rememorigi al vi, ke ĉiu faraono, akceptinte la povon kaj enteriginte sian antaŭulon, tuj devas zorgi pri la konstruo de tombo por si kaj de templo por la dioj.

– Jes, jes! – ekkriis la sinjoro. – Pli ol unu fojon mi pensis pri tio, sed ne posedante monon mi ne rapidas ordoni ion. Ĉar vi komprenas – aldonis li vive – ke se mi konstruos ion, tio estos io granda, kio devigos Egipton ne baldaŭ forgesi pri mi...

– Ĉu via sankteco volas havi piramidon?...

– Ne. Mi ja ne konstruos pli grandan piramidon, ol tiu de Ĥeopso, nek pli grandan templon, ol tiu de Amon en Teboj. Mia ŝtato estas tro malforta por plenumi grandegajn verkojn... Mi do volas fari ion, tute novan, ĉar mi diros al vi, ke niaj konstruaĵoj jam tedas min. Ĉiuj similas unu alian, kiel la homoj, kaj diferencas nur per la mezuroj, kiel plenaĝa homo diferencas de infano.

– Do?... – demandis la ĉefpastro, larĝe malfermante la okulojn.

– Mi parolis kun la Greko Dion, kiu estas mia plej eminenta arĥitekto, kaj li laŭdis mian planon – daŭrigis la faraono. – Kiel tombon por mi mi volas konstrui rondan turon, kun eksteraj ŝtuparoj, tian, kia estas en Babelo... Mi konstruos ankaŭ templon, ne al Oziriso aŭ Izido, sed al la Sola Dio, kiun kredas ĉiuj: Egiptanoj, Ĥaldeanoj, Fenicianoj kaj Hebreoj... Mi volas, ke ĉi tiu templo estu simila al la palaco de la reĝo Assar, kies planon Sargon donacis al mia patro...

La ĉefpastro skuis la kapon.

– Tio estas grandaj intencoj, mia sinjoro – respondis li – sed ne plenumeblaj... La babilonaj turoj pro sia formo estas malfortikaj kaj facile renversiĝas, niaj konstruaĵoj daŭras jarcentojn... Oni ne povas konstrui templon al la Sola Dio, ĉar li bezonas nek manĝaĵojn, nek trinkaĵojn, kaj la tuta mondo estas Lia loĝejo. Kie do estas la templo, kiu povus enteni Lin? Kie la pastro, kiu kuraĝus fari al Li oferojn?...

– Bone, ni do konstruu templon al Amon Ra – interrompis la faraono.

– Jes, sed ne tian, kia estas la palaco de l’ reĝo Assar. Ĉar ĝi estas asiria konstruaĵo, kaj al ni, Egiptanoj, ne konvenas imiti la barbarojn...

– Mi ne komprenas vin... – interrompis la monarĥo iom incitita.

– Aŭskultu min, nia sinjoro. – diris Sem. – Rigardu la limakojn, el kiuj ĉiu havas alian konkon: unu kunvolvitan, sed platan, alia kunvolvitan, sed longforman, alia – similan al kesto... Same ĉiu popolo faras konstruaĵojn, konformajn al ĝia raso kaj gusto. Memoru ankaŭ, ke la egiptaj konstruaĵoj tiel diferencas de la asiriaj, kiel Egiptanoj de Asirianoj. Ĉe ni la principa formo de ĉiu konstruaĵo estas la detranĉita piramido, la plej fortika el ĉiuj formoj, kiel Egipto estas la plej fortika el ĉiuj ŝtatoj. Ĉe Asirianoj la principa formo estas la kubo, kiu facile difektiĝas kaj detruiĝas. Asiriano, fiera kaj vanta, metas siajn kubojn unu sur alia kaj konstruas multetaĝan domon, sub kies pezo disiĝas la tero. Egiptano, humila kaj prudenta, metas siajn detranĉitajn piramidojn unu post alia. Tiamaniere ĉe ni nenio pendas en la aero, sed ĉiu parto de l’ konstruaĵo sin apogas sur la tero. Jen kial niaj konstruaĵoj estas longaj kaj eternedaŭraj, la asiriaj – altaj kaj rompeblaj, kiel ilia ŝtato, kiu hodiaŭ rapide leviĝas, kaj de kiu post kelke da jarcentoj restos nur ruinoj. Asiriano estas kriema memlaŭdulo kaj en siaj konstruaĵoj ĉion metas ekstere: kolonojn, pentraĵojn, skulptaĵojn. La modesta Egiptano kaŝas la plej belajn skulptaĵojn kaj kolonojn en la interno de l’ temploj, kiel saĝulo, kiu la altajn pensojn, sentojn kaj dezirojn kaŝas sur la fundo de sia koro, kaj ne ornamas per ili sian bruston aŭ dorson. Ĉe ni ĉio bela estas kaŝita: ĉe ili ĉion oni faras por montrado. Asiriano, se li povus, distranĉus sian stomakon, por montri al la mondo kiel delikatajn aĵojn li manĝas....

– Parolu... parolu!... – intermetis Ramzes.

– Ne multe restis al mi por diri – daŭrigis Sem. – Mi volas nur turni vian atenton, sinjoro, al la ĝenerala formo de niaj konstruaĵoj. Kiam antaŭ kelke da jaroj mi estis en Ninivo, mi rigardis la asiriajn turojn, fiere leviĝantajn super la tero; ŝajnis al mi, ke tio estas furiozaj ĉevaloj, kiuj disŝirinte la bridojn, stariĝas sur la postaj piedoj, sed tuj falos, aŭ eble rompos al si la krurojn. Kontraŭe, provu via sankteco ekrigardi de alta punkto egiptan templon. Kion ĝi rememorigas? Homon, kiu preĝas, kuŝante sur la tero. La du pilonoj estas la manoj, levitaj al la ĉielo. La du muroj, ĉirkaŭantaj la korton, estas la brakoj. La ‘ĉambrego de la kolonoj aŭ ĉiela’ estas la kapo; la ĉambroj de la ‘dia apero’ kaj de la ‘oferaj tabloj’ estas la brusto, kaj la sekreta sanktejo estas la koro de la pia Egiptano. Nia templo instruas nin, kiaj ni devas esti: “Havu manojn potencajn, kiel la pilonoj – diras ĝi al ni – kaj brakojn fortajn, kiel la muroj. Havu en la kapo saĝon tiel vastan kaj riĉan, kiel la vestiblo de l’ templo, animon puran, kiel la ĉambroj de la ‘dia apero’ kaj de la ‘oferoj’, kaj en la koro havu dion, ho Egiptano!...” La asiriaj konstruaĵoj diras al sia popolo: “Leviĝu super la homojn, Asiriano, portu la kapon pli alte, ol la aliaj!... Vi faros nenion grandan en la mondo, sed almenaŭ vi lasos multe da ruinoj...” Ĉu do vi havus kuraĝon, sinjoro – konkludis la ĉefpastro – konstrui ĉe ni asiriajn templojn, imiti la popolon, kiun Egipto rigardas kun abomeno kaj malestimo?...

Ramzes ekmeditis. Malgraŭ la leciono de Sem, ankoraŭ nun li opiniis, ke la asiriaj palacoj estas pli belaj, ol la egiptaj. Sed li tiel malamis Asirianojn, ke lia koro komencis ŝanceliĝi.

– En tia okazo – respondis li – mi prokrastos la konstruon de la templo kaj de mia tombo. Kaj vi, saĝuloj, kiuj estas fidelaj al mi, preparu planojn de tiaj konstruaĵoj, ke ili transigu mian nomon al la plej malproksimaj generacioj.

“Superhoma fiero plenigas la animon de ĉi tiu junulo!...” – diris al si la ĉefpastro kaj malĝoja adiaŭis la faraonon.