Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XII

En la tempo kiam Pentuer veturis tra la lando, elektante la reprezentantojn, Ramzes XIII loĝis en Teboj kaj edzigis sian favoraton Tutmozison.

Antaŭ ĉio la sinjoro de la du mondoj, ĉirkaŭita de belega sekvantaro, alveturis en orita kaleŝo en la palacon de lia ekscelenco Antef, la nomarĥo de Teboj. La granda sinjoro elkuris renkonte, al la monarĥo ĝis la pordego kaj, demetinte de l’ piedoj multekostajn sandalojn, surgenue helpis Ramzeson malsupreniri.

Rekompence por ĉi tiu honoro, la faraono donis al li sian manon por kisi kaj diris, ke de ĉi tiu momento Antef fariĝas lia amiko kaj havas la rajton eĉ en la tronan ĉambregon eniri, ne demetante la ŝuojn.

Kaj kiam ili atingis la grandegan salonon de la palaco de Antef, la sinjoro diris en la ĉeesto de la tuta sekvantaro:

– Mi scias, nobla Antef, ke kiel viaj respektindaj antaŭuloj loĝas en plej belaj tomboj, same vi, ilia filo, estas la plej eminenta el la nomarĥoj de Egipto. Kaj vi sendube scias, ke en mia kortego kaj armeo, same kiel en mia reĝa koro, la unuan lokon okupas mia favorato, la ĉefo de la gvardio, Tutmozis.

Laŭ la opinio de la saĝuloj, malbone faras la riĉulo, kiu sian plej multvaloran ŝtonon ne metas en plej belan ringon. Kaj ĉar via gento, Antef, estas por mi la plej kara, kaj Tutmozis la plej amata, mi do projektis kunigi vin unu kun la alia. Tio facile povas esti farita, se via filino, la bela kaj saĝa Hebron akceptos Tutmozison, kiel edzon.

Al tio la nobla Antef respondis:

– Via sankteco, sinjoro de la vivanta kaj de l’ okcidenta mondo! Kiel la tuta Egipto kaj ĉio, kio estas en ĝi, apartenas al vi, same ĉi tiu domo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj estas via propraĵo. Kaj se vi deziras en via koro, ke mia filino fariĝu edzino de via favorato Tutmozis, estu do tiel...

Nun la faraono rakontis al Antef, ke Tutmozis havas dudek talentojn de jara salajro el la trezorejo kaj grandajn proprajn bienojn en diversaj nomesoj. Siaflanke la nobla Antef diris, ke lia sola filino Hebron havos kvindek talentojn jare kaj la rajton profiti de la bienoj de l’ patro en la nomesoj, en kiuj por pli longa tempo haltos la reĝa kortego.

Ĉar Antef ne posedis filon, tuta lia grandega kaj senŝulda riĉaĵo devis iam transiri en la manojn de Tutmozis, kun la ofico de la nomarĥo de Teboj, se tia estos la volo de lia sankteco.

Kiam la interkonsento estis farita, Tutmozis venis de la korto, dankis Antefon unue pro tio, ke li donas sian filinon al tia mizerulo, kaj due pro tio, ke li tiel bone ŝin edukis. Samtempe oni decidis, ke la edziĝa ceremonio havos lokon post kelke da tagoj, ĉar Tutmozis, kiel la ĉefo de la gvardio, ne havas tempon por tro longaj preparaj solenoj.

– Mi deziras al vi feliĉon, mia filo – finis Antef kun rideto – kaj grandan paciencon. Ĉar mia plej amata filino Hebron havas jam dudek jarojn, estas la unua elegantino en Teboj kaj kutimis havi sian propran volon...

Pro la dioj!... mi diras al vi ke mia povo super Teboj ĉiam finiĝis ĉe la pordeto de la ĝardeno de mia filino. Kaj mi timas, ke via generala rango faros sur ĝin ne pli grandan impreson.

Poste la nobla Antef invitis la gastojn al luksa festeno, dum kiu aperis la bela Hebron kun granda sekvantaro de siaj kunulinoj.

En la manĝoĉambro staris multe da tabloj por du kaj kvar personoj kaj unu pli granda por la faraono, sur estrado. Por honori Antefon kaj sian favoraton, lia sankteco proksimiĝis al Hebron kaj invitis ŝin al sia tablo...

Hebron estis vere bela, kaj faris impreson de persono plena de sperto, kio ne estis maloftaĵo en Egipto. Ramzes baldaŭ rimarkis, ke la fianĉino tute ne atentas sian estontan edzon, kaj sendas esprimplenajn rigardojn al li, la faraono.

Ankaŭ tio ne estis maloftaĵo en Egipto.

Kiam la gastoj sidiĝis ĉe la tabloj, kiam eksonis la muziko kaj dancistinoj komencis disporti al la festenantoj vinon kaj florojn, Ramzes diris:

– Ju pli longe mi rigardas vin, Hebron, des pli forte mi miras. Se ĉi tien enirus fremdulo, li pensus, ke vi estas diino aŭ ĉefpastrino, sed neniam, ke vi estas feliĉa fianĉino.

– Vi eraras, sinjoro – respondis ŝi. – En ĉi tiu momento mi estas feliĉa, sed ne de mia fianĉiĝo...

– Kiel tio estas ebla?... – interrompis la faraono.

– La edziĝo ne logas min kaj certe mi preferus fariĝi la ĉefpastrino de Izido, ol edzino...

– Kial do vi edziĝas?

– Mi faras tion por la patro, kiu volas nepre havi heredonton de sia gloro. Kaj precipe, ĉar vi tion deziras, sinjoro...

– Ĉu Tutmozis povus ne plaĉi al vi?

– Tion mi ne diras. Tutmozis estas bela, estas la unua eleganto en Egipto, bele kantas kaj ricevas premiojn en la ludoj. Lia rango de l’ ĉefo de la gvardio de via sankteco estas unu el la plej altaj en la lando. Malgraŭ tio, se la patro ne petus min kaj vi ne ordonus, mi ne fariĝus lia edzino... Cetere eĉ tiel mi ne estos!... Al Tutmozis sufiĉos mia riĉaĵo kaj la titoloj, kiujn li heredos de mia patro, kaj la reston li trovos ĉe la dancistinoj.

– Kaj li scias pri sia malfeliĉo?

Hebron ekridetis.

– Li scias de longe, ke eĉ se mi ne estus filino de Antef, sed de lasta el la paraŝitoj, mi ne donus min al homo, kiun mi ne amas. Kaj mi povus ami nur superan ol mi.

– Ĉu vi diras tion serioze?... – ekmiris Ramzes.

– Mi ja havas dudek jarojn, do jam de ses jaroj ĉirkaŭas min adorantoj. Sed baldaŭ mi ekkonis ilian valoron... Kaj hodiaŭ mi preferus aŭskulti interparoladojn de saĝaj pastroj, ol kantojn kaj amindumojn de elegantaj junuloj.

– En tia okazo, mi ne devus sidi apud vi, Hebron, ĉar mi ne estas eĉ eleganto kaj tute ne posedas la saĝon de l’ pastroj...

– Ho vi, sinjoro, estas iu pli granda – respondis ŝi, forte ruĝiĝante. – Vi estas militestro, kiu venkis... Vi estas vivega kiel leono, rapida kiel vulturo... Antaŭ vi milionoj falas sur la vizaĝon, la ŝtatoj tremas... Ĉu mi ne scias, kian teruron naskas via nomo en Tiro kaj Ninivo? La dioj povus envii vian potencon...

Ramzes konfuziĝis.

Hebron, Hebron... Se vi scius, kian maltrankvilon vi semas en mia koro!...

– Jen kial – diris ŝi – mi konsentas edziniĝi kun Tutmozis... Mi estos pli proksima al via sankteco kaj, almenaŭ ĉiun kelkon da tagoj mi vidos vin, sinjoro...

Dirinte tion, ŝi leviĝis de la tablo kaj foriris.

Antef rimarkis ŝian agon kaj timigite alkuris al Ramzes.

– Ho sinjoro! – ekkriis li – ĉu mia filino ne diris ion nekonvenan?... Ŝi estas nedresebla leonino....

– Trankviliĝu – respondis la faraono. – Via filino estas plena de saĝo kaj seriozeco. Ŝi eliris, ĉar ŝi rimarkis, ke la vino de via ekscelenco tro gajigas la festenantojn.

– Efektive, en la salono regis granda bruo, tiom pli, ke Tutmozis, forlasinte la rolon de vic-mastro, fariĝis la plej viva festenanto.

– Konfidencie mi diros al via sankteco – murmuretis Antef – ke la kompatinda Tutmozis devos sin gardi en la ĉeesto de Hebron...

La unua festeno daŭris ĝis la mateno. La faraono baldaŭ forveturis, sed la ceteraj restis, en la komenco sur la seĝoj, poste sur la planko... Fine Antef devis dissendi ilin hejmen en veturiloj, kvazaŭ senvivajn objektojn.

Post kelke da tagoj oni solenis la edziĝon.

En la palaco de Antef kunvenis la ĉefpastroj Herhor kaj Mefres, nomarĥoj de la najbaraj nomesoj kaj la plej altaj oficistoj de Teboj. Poste alveturis en durada ĉaro Tutmozis, ĉirkaŭita de l’ oficiroj de la gvardio, kaj en la fino, lia sankteco Ramzes XIII.

Akompanis lin: la granda skribisto, ĉefo de la arkpafistoj, ĉefo de la rajdistaro, granda trezoristo, ĉefpastro Sem kaj la generaloj adjutantoj.

Kiam ĉiuj ĉi eminentuloj kunvenis en la salono de la antaŭuloj de Antef, aperis Hebron en blankaj vestoj kun multenombra sekvantaro de amikinoj kaj servistinoj. Ŝia patro, bruliginte incenson antaŭ Amon, antaŭ la statuo de sia patro kaj antaŭ Ramzes sidanta sur estrado, anoncis, ke li liberigas sian filinon de la patra zorgado kaj donacas al ŝi doton. Samtempe li donis al ŝi en ora skatolo akton, konforman al sia diro, skribitan sur papiruso en la juĝejo.

Post mallonga antaŭmanĝo la fianĉino sidiĝis en multekosta portilo, portata de ok oficistoj de la nomeso. Antaŭ ŝi iris la muzikistoj kaj kantistoj, ĉirkaŭ la portilo la altranguloj, kaj post ili granda popolamaso preskaŭ same granda, kiel dum la enterigo de la faraono.

La popolo restis ekster la muro de l’ templo, la gefianĉoj, faraono kaj altranguloj eniris en la kolonan ĉambregon. Herhor bruligis incenson antaŭ la vualita statuo de Amon, la pastrinoj dancis la sanktan dancon, kaj Tutmozis legis de papiruso sekvantan akton:

“Mi, Tutmozis, ĉefo de la gvardio de lia sankteco Ramzes XIII, prenas vin, Hebron, la filinon de la teba nomarĥo Antef, kiel edzinon. Mi donas al vi tuj dek talentojn pro tio, ke vi konsentis fariĝi mia edzino. Por viaj vestoj mi destinas al vi tri talentojn jare, kaj por la hejmaj elspezoj unu talenton monate. El la infanoj, kiujn ni havos, la plej aĝa filo heredos la riĉaĵon, kiun mi nun posedas kaj kiun mi povas akiri en la estonteco. Se mi ne vivus plu kun vi, eksedziĝus kaj prenus alian edzinon, mi estus devigita pagi al vi kvardek talentojn, kiujn mi garantias per miaj bienoj. Nia filo, kiam li prenos la havon, devos pagi al vi dek kvin talentojn jare. Infanoj, naskitaj de alia virino, ne havos rajton je la propraĵo de nia plej aĝa filo.”*

* Aŭtentika

Nun antaŭeniris la granda juĝisto kaj en la nomo de Hebron legis akton, en kiu la juna sinjorino promesis: bone nutri kaj vesti sian edzon, zorgi pri lia domo, familio, servistoj, brutoj kaj sklavoj, kaj konfidis al la edzo la administradan de la havo, kiun ŝi ricevis kaj ricevos de la patro.

Kiam la aktoj estis legitaj, Herhor donis al Tutmozis pokalon da vino.

La edzo trinkis duonon, Hebron trempis la lipojn, poste ambaŭ ili bruligis incenson antaŭ la purpura kurteno.

Forlasinte la templon de la teba Amon, la geedzoj kaj ilia brila sekvantaro iris tra la aleo de l’ sfinksoj al la reĝa palaco. Grandaj amasoj da popolo kaj soldatoj aklamis ilin, ĵetante florojn sur la vojon.

Ĝis la lasta tago Tutmozis loĝis en la ĉambroj de l’ faraono. Sed en la tago de la edziĝo la sinjoro donacis al li belan palacon, en la fundo de la ĝardeno, ĉirkaŭitan de arbaro de figarboj, mirtoj kaj baobaboj, kie la junaj geedzoj povis pasigi la tagojn de la feliĉo, kaŝitaj de la homaj okuloj, kvazaŭ apartigitaj de la mondo. En ĉi tiu trankvila kaŝejo tiel malofte sin montris la homoj, ke eĉ la birdoj ne forkuradis de ili.

Kiam la geedzoj kaj gastoj troviĝis en la nova loĝejo, oni solenis la definitivan ceremonion de l’ edziĝo.

Tutmozis prenis Hebronon je la mano kaj kondukis ŝin al la fajro, brulanta antaŭ la statuo de Izido. Mefres verŝis sur la kapon de la knabino kuleron da sankta akvo, Hebron tuŝis la fajron per la mano, Tutmozis dividis kun ŝi pecon da pano kaj metis sur ŝian fingron sian ringon, kiel signon, ke de ĉi tiu momento ŝi fariĝas sinjorino de la bienoj, servistoj, brutoj kaj sklavoj de la juna edzo.

Dume la pastroj kantis himnojn de l’ edziĝo kaj portis la statuon de la dia Izido tra la tuta domo. La pastrinoj dancis la sanktajn dancojn.

La tago estis finita per spektakloj kaj granda festeno, dum kiu ĉiuj rimarkis, ke Hebron senĉese akompanis la faraonon, kaj Tutmozis restis malproksime de ŝi kaj nur regalis la gastojn.

Kiam aperis la steloj, la sankta Herhor forlasis la festenon, kaj baldaŭ post li foriris nerimarkite kelkaj plej grandaj altranguloj. Kaj ĉirkaŭ la noktomezo en la subteraĵoj de la templo de Amon kunvenis la sekvantaj respektindaj personoj: la ĉefpastroj Herhor, Mefres kaj Mentezufis, la plej alta juĝisto de Teboj kaj la nomarĥoj de Abs, Horti kaj Emsuĥ.

Mentezufis ĉirkaŭrigardis la dikajn kolonojn, fermis la pordon, estingis la lumojn, kaj restis en la malalta ĉambro nur unu lampo, brulanta antaŭ la statuo de Horus. La altranguloj sidiĝis sur tri ŝtonaj benkoj, kaj la nomarĥo Abs diris:

– Se oni ordonus al mi difini la karakteron de lia sankteco Ramzes XIII, vere, mi ne scius tion fari...

– Frenezulo! – intermetis Mefres.

– Ĉu li estas frenezulo, mi ne scias – diris Herhor. – En ĉiu okazo li estas tre danĝera homo. Asirio jam dufoje rememorigis al ni pri la definitiva traktato, kaj hodiaŭ, kiel mi aŭdis, komencas maltrankviliĝi pro la armado de Egipto.

– Ne grave, ne grave – diris Mefres – pli danĝere estas, ke ĉi tiu malpiulo volas tuŝi la trezorojn de Labirinto.

– Mi pensas – diris la nomarĥo de Emsuĥ – ke pli malbona ankoraŭ estas la promesoj, faritaj al la kamparanoj. La enspezoj de la ŝtato kaj la niaj ekŝanceliĝos, se la popolaĉo komencos festi ĉiun sepan tagon... Kaj se la faraono donus al ili teron...

– Li estas kapabla fari tion – murmuretis la ĉefa juĝisto.

– Ĉu vere?... – demandis la nomarĥo de Horti. – Ŝajnas al mi, ke li volas sole monon. Se oni cedus al li iom el la trezoroj de Labirinto...

– Ne eble estas – interrompis Herhor. – Al la ŝtato minacas neniu danĝero, sed nur al la faraono, kaj tio ne estas la sama afero. Due, same kiel akvobaro estas forta, ĝis kiam ne trapenetris ĝin flueto de akvo, same Labirinto estas plena, ĝis kiam ni ne prenos el ĝi la unuan oran pecon. Ĉio sekvus ĝin... Cetere, kiun ni helpos per la trezoroj de la dioj kaj ŝtato?... Junulon, kiu malrespektas la religion, humiligas la pastrojn kaj ribeligas la popolon. Ĉu li ne estas pli danĝera, ol Assar?... Tiu estas barbaro, tio estas vera, sed tute ne malutilas nin.

– Ne estas deca afero, ke la faraono tiel malkaŝe amindumas la edzinon de sia favorato, jam en la tago de la edziĝo... – diris la meditanta juĝisto.

Hebron mem allogas lin! – diris la nomarĥo de Horti.

– Ĉiu virino allogas ĉiujn virojn – respondis la nomarĥo de Emsuĥ. – Sed la homo ricevis la prudenton por ne peki.

– Ĉu la faraono ne estas la edzo de ĉiuj virinoj en Egipto? – murmuretis la nomarĥo de Abs. – Cetere, la pekoj koncernas la juĝon de l’ dioj, kaj nin interesas nur la ŝtato...

– Danĝera!... danĝera!... diris la nomarĥo de Emsuĥ, skuante la manojn kaj la kapon. – Estas neniu dubo, ke la popolaĉo jam fariĝis insultema kaj baldaŭ ekribelos. Tiam neniu ĉefpastro aŭ nomarĥo estos sendanĝera ne nur je sia povo kaj riĉaĵo, sed eĉ je la vivo.

– Kontraŭ la ribelo ni havas rimedon – intermetis Mefres.

– Kian?

– Antaŭ ĉio oni povas malhelpi la ribelon – diris Mefres – se ni konigos al la pli prudentaj el la popolo, ke tiu, kiu promesas al ili favorojn, estas frenezulo.

– Li estas homo la plej sana sub la suno! – murmuretis la nomarĥo de Horti. – Oni devas nur kompreni, kion li volas.

– Frenezulo!... frenezulo!... – ripetis Mefres. – Lia pli aĝa sampatra frato jam ŝajnigas simion kaj drinkas kun paraŝitoj, kaj li komencos fari la samon morgaŭ, postmorgaŭ...

La nomarĥo de Horti petis la parolon:

– Estas malbona kaj neprudenta rimedo proklami frenezulo homon de sana animo. Ĉar kiam la popolo rimarkos la mensogon, ĝi ĉesos kredi al ni en ĉio, kaj tiam nenio haltigos la ribelon.

– Se mi diras, ke Ramzes estas frenezulo, mi devas havi pruvojn – diris Mefres. – Kaj nun aŭskultu!

La altranguloj ekmoviĝis sur la benkoj.

– Diru al mi – daŭrigis Mefres – ĉu homo de sana animo kuraĝus, estante kronprinco, publike batali kontraŭ bovo, en ĉeesto de kelke da miloj da Azianoj? Ĉu prudenta princo, Egiptano, vagus nokte al fenicia templo? Ĉu li forpuŝus sen motivo, inter la sklavinojn sian unuan virinon, kio estis kaŭzo de morto ŝia kaj de ŝia infano...

La ĉeestantoj ekmurmuris de teruro.

– Ĉion ĉi – daŭrigis la ĉefpastro – ni vidis en Pi-Bast: mi kaj Mentezufis estis atestantoj de la drinkulaj festenoj, dum kiuj la kronprinco, jam duone freneza, blasfemis kontraŭ la dioj kaj ofendis la pastrojn...

– Tiel estis – jesis Mentezufis.

– Kaj kion vi pensas – diris varmiĝante Mefres – ĉu homo sana je la spirito, estante ĉefa militestro, forlasus la armeon, por persekuti kelke da libiaj banditoj?... Mi preterpasas multajn malpli gravajn aferojn, ekzemple la projekton donaci al la kamparanoj festojn kaj teron, kaj mi demandas vin: ĉu mi povas ne nomi freneza homon, kiu faris tiom da malsaĝaĵoj, sen motivo, por plezuro!...

La ĉeestantoj silentis, la nomarĥo de Horti estis malĝoja.

– Oni devas konsideri – intermetis la plej alta juĝisto – por ne esti maljusta al li...

Nun ekparolis Herhor.

– La sankta Mefres faras al li grandan favoron – diris li per kategoria tono – nomante lin frenezulo. En la kontraŭa okazo ni devus rigardi lin kiel perfidulon...

La ĉeestantoj faris maltrankvilan movon.

– Jes, la homo nomata Ramzes XIII, estas perfidulo, ĉar ne li elektas spionojn kaj ŝtelistojn por trovi la vojon al la trezorejoj de Labirinto, ne nur li forpuŝas la traktaton kun Asirio, traktaton ne necesan por Egipto...

– Gravaj kulpigoj! – diris la juĝisto.

– Sed krom tio, aŭskultu, li interkonsentas kun la malnoblaj Fenicianoj pri fosado de kanalo inter Ruĝa kaj Meza maro! Ĉi tiu kanalo estas la plej granda minaco por Egipto, ĉar nia lando, en momento, povas esti subakvigita! Ne nur la trezoroj de Labirinto sed niaj temploj, domoj, kampoj, ses milionoj da malsaĝaj, sed senkulpaj homoj, fine nia vivo kaj la vivo de niaj infanoj estus en danĝero...

– Se estas tiel!... – eksopiris la nomarĥo de Horti.

– Mi kaj la nobla Mefres certigas, ke estas tiel, kaj ke ĉi tiu sola homo amasigis en siaj manoj tiajn danĝerojn, kiaj neniam ankoraŭ minacis Egipton... Jen kial ni kunvokis vin, respektindaj viroj, por trovi rimedojn de l’ savo... Sed ni devas agi rapide, ĉar la intencoj de ĉi tiu homo galopas antaŭen, kiel vento en la dezerto, kaj faru la dioj, ke ili ne superŝutu nin...

Por unu momento en la krepuska ĉambro ekregis silento.

– Kion konsili? – diris la nomarĥo de Emsuĥ. – Ni vivas en niaj nomesoj, malproksime de la kortego kaj krom tio ne sole ne konas la intencojn de ĉi tiu frenezulo, sed ni eĉ ne suspektis, ni preskaŭ ne kredas... Tial mi pensas, ke plej bone estas lasi la aferon al vi, noblaj Herhor kaj Mefres. Vi trovis la malsanon, vi serĉos sanigilon kaj aplikos ĝin... Kaj se maltrankviligas vin la grandega respondeco, prenu kiel helpanton la plej altan juĝiston...

– Jes!... Jes!... li diras la veron... – aprobis la ekscititaj altranguloj.

Mentezufis eklumigis torĉon kaj metis sur la tablo antaŭ la statuo de l’ dio papiruson, sur kiu oni skribis sekvantan akton: Kaŭze de la danĝeroj, minacantaj la ŝtaton, la povo de la sekreta konsilantaro transpasas en la manojn de Herhor, al kiu oni aligas kiel helpantojn Mefreson kaj la plej altan juĝiston.

La akton, subskribitan de la ĉeestantaj altranguloj, oni ŝlosis en skatolo kaj kaŝis sub la altaro.

Krom tio, ĉiu el la sep partoprenantoj ĵure promesis plenumi ĉiujn ordonojn de Herhor kaj altiri en la konspiron dek altrangulojn. Herhor promesis prezenti al ili pruvojn, ke Asirio insistas pri la traktato, ke la faraono ne volas ĝin subskribi, ke li interkonsentas kun Fenicianoj pri la konstruo de la kanalo kaj ke li volas perfide penetri en Labirinton.

– Mia vivo kaj honoro estas en viaj manoj – finis Herhor. – Se tio, kion mi diris, estas malvera, vi kondamnos min al la morto, kaj mian korpon al la bruligo.

Nun neniu plu dubis, ke la ĉefpastro diris la veron. Ĉar neniu Egiptano riskus sian korpon je la bruligo – sian animon je la pereo.

Kelke da tagoj post la edziĝo Tutmozis pasigis kun Hebron, en la palaco, donacita de la faraona. Sed ĉiuvespere li venis en la kazernon de la gvardio, kie li tre gaje pasigis la noktojn kun la oficiroj kaj dancistinoj.

De tia konduto liaj kolegoj konkludis, ke Tutmozis edziĝis kun Hebron nur pro la doto, kio cetere mirigis neniun.

Post kvin tagoj Tutmozis venis al la faraono kaj anoncis, ke li povas repreni la servadon. Nun do li vizitis sian edzinon nur ĉe la taga lumo, kaj nokte li restis garde apud la ĉambro de l’ sinjoro.

Foje vespere la faraono diris al li:

– Mia palaco havas tiom da anguloj, ke oni povas spioni kaj aŭskulti, ke ĉiu mia ago estas observata. Eĉ al mia respektinda patrino ree komencas paroli voĉoj, kiuj jam eksilentis en Memfiso, kiam mi dispelis la pastrojn... Kaj tial – daŭrigis lia sankteco – mi povas akcepti neniun ĉe mi, sed mi devas forlasi la palacon kaj en sendanĝera loko interkonsiliĝi kun miaj servistoj...

– Ĉu mi devas sekvi vian sanktecon? – demandis Tutmozis, vidante, ke la faraono serĉas mantelon.

– Ne. Vi devas resti ĉi tie kaj gardi mian ĉambron, por ke neniu eniru. Enlasu neniun, eĉ mian patrinon, eĉ la ombron de mia eterne vivanta patro... Diru, ke mi dormas kaj volas neniun vidi.

– Estos, kiel vi diris – respondis Tutmozis, surmetante al li mantelon kun kapuĉo.

Poste li estingis la lumon en la dormoĉambro, kaj la faraono eliris tra flanka pordo.

En la ĝardeno Ramzes haltis kaj atente ĉirkaŭrigardis. Poste, kredeble sin orientinte, li komencis rapide iri al la palaco, donacita al Tutmozis.

Post kelke da minutoj de irado, en la ombra aleo li renkontis iun, kiu sin starigis antaŭ li kaj demandis:

– Kiu iras?

– Nubio – respondis la faraono.

– Libio – respondis la demandanto kaj subite posteniĝis, kvazaŭ timigita.

Tio estis gvardia oficiro. La monarĥo rigardis lin unu momenton kaj ekkriis:

– Ah, tio estas Eunana!... Kion vi faras ĉi tie?

– Mi ĉirkaŭiras la ĝardenojn. Mi faras tion kelke da fojoj ĉiunokte ĉar iafoje englitas ŝtelistoj.

La faraono pensis momenton kaj diris:

– Vi agas prudente. Sed memoru, ke la unua devo de la gardisto estas silenti... Ŝteliston elpelu, sed se vi renkontus ian altrangan personon, ne haltigu ĝin kaj silentu, ĉiam silentu... Eĉ se... tio estus la ĉefpastro Herhor mem!...

– Ho sinjoro – ekkriis Eunana – nur ne ordonu al mi honori nokte Herhoron aŭ Mefreson... Mi ne scias, ĉu ĉe ilia vido la glavo mem ne elsaltus el mia ingo...

Ramzes ekridetis.

– Via glavo estas mia – respondis li – kaj nur tiam povas eliĝi el la ingo, kiam mi ordonos.

Li faris al Eunana kaposignon kaj daŭrigis la vojon.

Post kvaronhora erarvagado sur malĝustaj vojetoj, la faraono atingis pordon, kaŝitan en densaĵo. Ŝajnis al li, ke li aŭdis bruon kaj li demandis mallaŭte:

Hebron?...

Renkonte al li elkuris figuro, vestita ankaŭ per nigra mantelo. Ŝi alkuris al Ramzes kaj ekpendis sur lia kolo, murmuretante:

– Tio estas vi?... vi?... Kiel longe mi atendis!...

La faraono sentis, ke ŝi elglitas el lia ĉirkaŭpreno, li do prenis ŝin sur la brakojn kaj portis en laŭbon. En ĉi tiu momento la mantelo falis de li. Ramzes momenton trenis ĝin post si, sed fine lasis ĝin.

En la sekvinta tago la respektinda sinjorino Nikotris alvokis Tutmozison. La favorato de l’ faraono ektimis, rigardante ŝin. La reĝino estis terure pala; ŝiaj okuloj eniĝis en la kavojn, ŝajnis preskaŭ senkonsciaj.

– Sidiĝu – diris ŝi, montrante al li tabureton apud sia apogseĝo.

Tutmozis ŝanceliĝis.

– Sidiĝu! Kaj... Kaj ĵuru, ke vi ripetos al neniu, tion, kion mi diros al vi...

– Per la ombro de mia patro... – diris li.

– Aŭskultu – parolis la reĝino mallaŭte – mi estis por vi preskaŭ patrino... Se do vi perfidus la sekreton, la dioj punus vin... Ne... Ili nur faligus sur vian kapon parton de la malfeliĉegoj, kiuj pendas super nia gento... .

Tutmozis aŭskultis kun mirego.

“Ŝi freneziĝis?...” – pensis li kun teruro.

– Rigardu ĉi tiun fenestron – daŭrigis ŝi – ĉi tiun arbon... Ĉu vi scias, kiun mi vidis hodiaŭ nokte sur ĉi tiu arbo, antaŭ la fenestro?...

– Ĉu la sampatra frato de lia sankteco venis Tebojn?...

– Tio ne estis tiu – murmuretis ŝi plorante. – Tio estis li mem... mia Ramzes!...

– Sur la arbo?... Hodiaŭ nokte?...

– Jes! La lumo de la torĉo falis rekte sur lian vizaĝon kaj figuron... Li havis tunikon kun blankaj kaj bluaj strioj... frenezan rigardon... li ridis sovaĝe, kiel tiu, malfeliĉa lia frato, kaj diris: “Rigardu, patrino, mi jam scias flugi, kion sciis nek Seti, nek Ramzes Granda, nek Ĥeops... Rigardu, kiel al mi kreskas flugiloj!... Li etendis al mi la manojn, kaj mi senkonscia de doloro, tuŝis tra la fenestro liajn manojn, lian vizaĝon, kovritan de malvarma ŝvito... Fine li deglitis de la arbo kaj forkuris...”

Tutmozis aŭskultis terurita. Subite li frapis sin je la frunto.

– Tio ne estis Ramzes! – diris li kategorie. – Tio estis homo, kiu tre, tre similas lin, malnobla Greko, Likon, kiu mortigis lian filon, kaj hodiaŭ estas en la manoj de l’ ĉefpastroj!... Tio ne estis Ramzes!... Tio estas krimo de la malnoblaj Herhor kaj Mefres...

Sur la vizaĝo de la reĝino ekbrilis espero, sed nur por unu momento.

– Ĉu mi ne rekonus mian filon?...

Likon, oni diras, estas ekstreme simila al li – diris Tutmozis.

– Tio estas afero de l’ pastroj... Malnoblaj!... Morto estas tro malmulte por ili...

– Do la faraono dormis la hodiaŭan nokton en sia ĉambro? – subite demandis la reĝino.

Tutmozis konfuziĝis kaj mallevis la okulojn.

– Li do ne dormis?

– Li dormis... – diris la favorato per malcerta voĉo.

– Vi mensogas! Sed diru al mi, ĉu li ne havis tunikon kun blankaj kaj bluaj strioj?...

– Mi ne memoras... – murmuretis Tutmozis.

– Ree vi mensogas... Kaj ĉi tiu mantelo... diru, ke ĝi ne estas mantelo de mia filo... Mia sklavo trovis ĝin sur la sama arbo...

La reĝino salte leviĝis kaj prenis el kesto brunan mantelon kun kapuĉo. En la sama momento Tutmozis rememoris, ke la faraono revenis noktomeze, sen mantelo, kaj eĉ klarigis al li, ke li perdis la mantelon en la ĝardeno...

Li ŝanceliĝis, pensis, fine respondis kategorie:

– Ne, reĝino. Tio ne estas la faraono. Tio estas Likon kaj la krimo de l’ pastroj, pri kiu oni devas tuj raporti al lia sankteco...

– Kaj se tio estis Ramzes?... – ree demandis la reĝino, kvankam en ŝiaj okuloj jam estis videbla brilo de la espero.

Tutmozis konfuziĝis. Lia suspekto pri Likon estis saĝa kaj povis esti prava; sed ne mankis montroj, ke la reĝino vidis Ramzeson. Li ja revenis en sian loĝejon post la noktomezo, havis tunikon kun blankaj kaj grizaj strioj, perdis la mantelon... Lia frato jam estis freneza, kaj fine ĉu en tiu okazo povus erari la koro de patrino?...

Kaj subite en la animo de Tutmozis vekiĝis duboj, implikitaj kaj kunvolvitaj, kiel nido de venenaj serpentoj.

Feliĉe, dum li ŝanceliĝis, kuraĝo revenis en la koron de l’ reĝino.

– Bone, ke vi rememorigis al mi ĉi tiun Likonon... Mi memoras!... Kaŭze de li Mefres suspektis Ramzeson pri idmortigo, kaj hodiaŭ eble li uzas lin por malhonori la sinjoron... En ĉiu okazo al neniu eĉ unu vorton pri tio, kion mi konfidis al vi... Se Ramzes... se li vere estus ŝarĝita per tia malfeliĉo, eble ĝi estas nur momenta... oni ne povas humiligi lin, disvastigante tiajn novaĵojn, oni eĉ ne povas sciigi al li tion!... Se tio estas krimo de la pastroj, ni devas esti singardaj. Kvankam... la homoj, kiuj uzas tiajn fortojn, ne povas esti fortaj...

– Mi esploros tion – interrompis Tutmozis – sed kiam mi konvinkiĝos...

– Nur ne parolu pri tio al Ramzes, mi petegas vin per la ombro de viaj patroj!... – ekkriis la reĝino, kunmetante la manojn. – La faraono ne pardonus al ili, transdonus ilin al tribunalo, kaj tiam devus okazi unu el du malfeliĉoj: aŭ oni kondamnus al la morto la plej altajn pastrojn de la ŝtato, aŭ la tribunalo senkulpigus ilin... Kaj tiam?... Kontraŭe, Likonon persekutu kaj mortigu sen kompato, kiel rabobeston, kiel serpenton...

Tutmozis adiaŭis la reĝinon, multe pli trankvilan; kontraŭe, liaj duboj kreskis.

“Se la malnobla Greko vivas ankoraŭ, malgraŭ la malliberejo de l’ pastroj – pensis li – antaŭ ĉio, anstataŭ grimpi sur arboj kaj sin montri al la reĝino, li preferus forkuri... Mi mem faciligus al li la forkuron kaj superverŝus per rekompencoj, se li konfesus al mi la veron kaj serĉus rifuĝejon kontraŭ ĉi tiuj friponoj... Sed la tuniko, la mantelo?... Kial erarus la patrino?”

De tiu tago Tutmozis evitis la faraonon kaj ne kuraĝis rigardi en liajn okulojn... Kaj ĉar Ramzes ankaŭ estis ĝenata, ŝajnis do, ke la koraj rilatoj malvarmiĝis.

Sed foje vespere la sinjoro ree alvokis la favoraton.

– Mi devas – diris li – interparoli kun Hiram pri gravaj aferoj, mi do eliras. Restu garde ĉi tie, apud mia dormoĉambro, kaj se iu volus paroli kun mi, ne enlasu lin...

“Eble – pensis li – la pastroj venenis lin per hiskiamo, kaj li, sentante, ke proksimiĝas eksplodo de la malsano, forkuras el la domo?... Ah, ni vidos.”

Efektive, li ekvidis. La faraono revenis malfrue post la noktomezo; li havis sur si mantelon, sed... ne sian, soldatan.

Tutmozis ektimis kaj ne dormis ĝis la mateno, atendante, ke baldaŭ alvokos lin la reĝino. La reĝino ne faris tion, sed dum la matena revuo de la gvardio, la oficiro Eunana petis de sia ĉefo minuton de interparolado.

Kiam ili restis solaj en aparta ĉambro, Eunana falis al la piedoj de Tutmozis, petegante, ke li ripetu al neniu liajn vortojn.

– Kio okazis... – demandis Tutmozis, sentante malvarmon en la koro.

– Ĉefo! – diris Eunana – hieraŭ en la ĝardeno mi vidis homon, kiu kuris nuda kaj kriis per nehoma voĉo... Oni alkondukis lin al mi kaj ĉefo... mortigu min!...

Eunana ree falis al la piedoj de Tutmozis.

– Ĉi tiu nuda homo... ĉi tiu... mi ne povas diri...

– Kiu li estis?... – demandis la terurita Tutmozis.

– Mi diros nenion plu!... – ĝemis Eunana. Mi demetis mian mantelon kaj kovris la sanktan nudecon... Mi volis rekonduki lin en la palacon, sed... sed la sinjoro ordonis al mi resti kaj silenti... silenti!...

– Kaj kien li iris?...

– Mi ne scias... ne rigardis kaj ne permesis rigardi al la soldatoj... Li malaperis ie en la ĝardeno... Mi avertis miajn homojn ke... ili nenion vidis... nenion aŭdis... kaj se iu aŭdis aŭ vidis, li tuj estos sufokita...

Dume Tutmozis sukcesis ekregi sin.

– Mi ne scias – diris li malvarme – mi ne scias kaj mi komprenas nenion de tio, kion vi rakontis al mi. Sed memoru, ke mi foje kuris nuda, kiam mi trinkis tro multe da vino, kaj ke mi avare rekompencis tiujn, kiuj min ne vidis. La kamparanoj, Eunana, kaj la laboristoj ĉiam iras nudaj. La grandaj sinjoroj nur tiam, kiam tio plaĉas al ili. Kaj se mi aŭ iu el la altranguloj ekdezirus stariĝi sur la kapo, saĝa kaj pia oficiro ne devus miri.

– Mi komprenas – respondis Eunana, fikse rigardante la ĉefon. – Kaj ne nur mi ripetos tion al miaj soldatoj, sed eĉ tuj, en la hodiaŭa nokto, mi promenos nuda en la ĝardeno, por ke ili sciu, ke la superuloj havas la rajton fari, kion ili volas...

Malgraŭ la malgranda nombro da personoj, kiuj vidis la faraonon aŭ lian samulon en stato de frenezo, la novaĵo pri la strangaj okazoj tre rapide disvastiĝis. Post kelke da tagoj ĉiuj loĝantoj de Teboj, la paraŝitoj kaj akvoportantoj, la komercistoj kaj skribistoj, murmuretis, ke sur Ramzeson falis la malfeliĉo, kiu forigis de la trono liajn fratojn.

La timo kaj la respekto al la faraono estis tiel granda, ke oni ne kuraĝis paroli pri tio laŭte, precipe inter fremdaj homoj. Tamen, ĉiuj sciis pri tio, ĉiuj ekster Ramzes mem!

Sed plej strange estis, ke la novaĵo tre rapide trakuris la tutan landon, kio pruvis, ke ĝi disvastiĝis per la temploj. Nur la pastroj posedis la sekreton interkomunikiĝi dum dekkelko da horoj, de unu ekstremo de Egipto al alia.

Al Tutmozis neniu parolis rekte pri la teruraj novaĵoj. Sed la ĉefo de la faraona gvardio sentis ilian ekzistadon ĉe ĉiu paŝo. Per la konduto de la personoj, kun kiuj li estis en rilatoj, li divenis, ke la servistoj, sklavoj, soldatoj, liveristoj de la kortego parolas pri la frenezo de la monarĥo, silentante nur por la momento, en kiu povus ilin aŭdi superulo.

Fine Tutmozis, malpaciencigita kaj timigita decidiĝis paroli pri tio kun la teba nomarĥo.

Veninte en lian palacon, li trovis Antefon kuŝanta sur kanapo, en ĉambro, kies duono estis kvazaŭ ĝardeno, plena de maloftaj kreskaĵoj. En la mezo ŝprucis fontano; en la anguloj staris statuoj de dioj, sur la muroj estis pentrita la historio de la agoj de la glora nomarĥo. Nigra sklavo, staranta ĉe lia kapo, malvarmigis la sinjoron per ventumilo el strutaj plumoj; sur la planko sidis la skribisto de la nomeso kaj legis raporton.

Tutmozis havis tiel malĝojan mienon, ke la nomarĥo tuj forsendis la skribiston kaj sklavon, kaj leviĝinte de la kanapo, trarigardis ĉiujn angulojn de la ĉambro, por kontroli, ĉu iu ne aŭskultas.

– Glora patro de Hebron, mia respektinda edzino – komencis Tutmozis – per via konduto mi vidas, ke vi, divenas, pri kio mi volas paroli?...

– La nomarĥo de Teboj ĉiam devas esti singardema – respondis Antef. – Mi supozas ankaŭ, ke la ĉefo de la gvardio de lia sankteco ne povis honori min per sia vizito por malgrava afero.

Momenton ili rigardis unu la alian. Fine Tutmozis sidiĝis apud la bopatro kaj murmuretis:

– Ĉu vi aŭdis la malnoblajn novaĵojn, kiujn la malamikoj de la ŝtato disportas pri nia estro?...

– Se temas pri mia filino Hebron – rapide respondis la nomarĥo – mi rememorigas al vi, ke hodiaŭ vi estas ŝia sinjoro kaj ne povas postuli, ke mi...

Tutmozis malzorge svingis la manon.

– Malnoblaj homoj – diris la bofilo – disvastigas la famon, ke la faraono estas freneza... Ĉu vi aŭdis pri tio, mia patro?...

Antef balancis kaj turnis la kapon, kio povis same bone signifi jeson aŭ neon. Fine li diris.

– La malsaĝo estas senlima, kiel la oceano, ĝi povas enteni ĉion.

– Tio ne estas malsaĝaĵo, sed krimo de la pastroj, kiuj posedas homon, similan al lia sankteco, kaj uzas lin por malnoblaj agoj.

Li rakontis al la nomarĥo la historion de la Greko Likon kaj lian krimon en Pi-Bast.

– Pri tiu Likon, kiu mortigis la infanon de la kronprinco, mi aŭdis – respondis Antef. – Sed kie vi havas pruvojn, ke Mefres malliberigis Likonon en Pi-Bast, ke li venigis lin Tebojn kaj ke li ellasas lin en la reĝajn ĝardenojn, por ke li tie ludu la rolon de la – faraono freneziĝinta?...

– Ĝuste tial mi demandas vian ekscelencon: kion fari?... Mi ja estas la ĉefo de la gvardio kaj mi devas gardi la honoron kaj la personon de nia sinjoro.

– Kion fari... kion fari?... – ripetis Antef. – Antaŭ ĉio, zorgi, ke la abomenaj novaĵoj ne atingu la orelojn de l’ faraono...

– Kial?

– Ĉar okazus granda malfeliĉo. Se nia sinjoro ekaŭdos, ke Likon en lia nomo ludas la rolon de frenezulo, li terure ekkoleros!... Kompreneble li turnos sin kontraŭ Mefres kaj Herhor... Eble li nur insultos ilin, eble malliberigos, eĉ mortigos... Kion ajn li faros, li faros sen pruvoj, kaj tiam? La hodiaŭa Egipto ne amas plu fari oferojn al la dioj, sed ĝi ankoraŭ stariĝos ĉe la flanko de l’ pastroj, kontraŭ kiuj oni maljuste agis... kaj tiam?... Ĉar mi pensas – aldonis li, proksimiĝinte la buŝon al la orelo de Tutmozis – ĉar mi pensas, ke tio estus la fino de la dinastio...

– Kion do fari?...

– Ĉiam la samon! – ekkriis Antef. – Trovu Likonon, pruvu, ke Mefres kaj Herhor kaŝis lin kaj ordonis al li ludi la rolon de la faraono freneziĝinta... Tion vi povas fari, se vi volas konservi la favoron de lia sankteco. Pruvojn, kiel eble plej multe da pruvoj!.. Ĉi tie ne estas Asirio, nenion vi povas fari kontraŭ la ĉefpastroj sen la plej alta tribunalo, kaj neniu tribunalo kondamnos ilin sen palpeblaj pruvoj!... Cetere, ĉu vi estas certa, ke oni ne donis al la faraono frenezigan venenon?... Tio ja estus pli simpla, ol sendi nokte homon, kiu konas nek la signalvortojn, nek la palacon kaj ĝardenojn... Mi diras al vi: pri Likon mi aŭdis de konfidinda buŝo, de Hiram. Sed mi ne komprenas, kiel Likon povus fari en Teboj tiajn mirindaĵojn.

– Ah, ah!... – interrompis Tutmozis. – Kie estas Hiram?

– Tuj post via edziĝo li forveturis Memfison, kaj antaŭ kelke da tagoj li jam estis en Hiten.

Tutmozis ree konfuziĝis.

“En la nokto – pensis li – kiam al Eunana oni alkondukis tiun nudan homon, la faraono diris, ke li iras al Hiram. Kaj ĉar Hiram ne estis en Teboj, do?... Do lia sankteco jam en tiu horo ne sciis mem, kion li parolas!”

Tutmozis revenis hejmen tute konfuzita. Li ne nur ne sciis, kion fari en ĉi tiu eksterordinara situacio, sed eĉ, kion pensi pri ĝi? Dum la interparolado kun la reĝino Nikotris li estis certa, ke en la ĝardenoj sin montris Likon, sed hodiaŭ liaj duboj kreskis.

Kaj se dubis Tutmozis, la favorato, kiu konstante vidis Ramzeson, kio fariĝis en la koroj de fremdaj homoj?... La plej fervoraj partianoj de la faraono kaj de liaj intencoj devis ŝanceliĝi, aŭdante de ĉiuj flankoj, ke la monarĥo estas freneza.

Tio estis la unua bato, falinta sur Ramzeson, de la pastroj. Negrava per si mem, ĝi havis nemezureblajn sekvojn.

Tutmozis ne sole dubis, sed ankaŭ suferis. Malgraŭ la malserioza ŝajno, li havis noblan kaj energian karakteron. Hodiaŭ de kiam oni atencis la honoron kaj povon de lia sinjoro, la senaktiveco turmentis lin. Ŝajnis al li, ke li estas komandanto de citadelo, kiun subfosas la malamiko, kaj li rigardas tion senpova!...

Ĉi tiu penso tiel turmentis Tutmozison, ke sub ĝia influo venis al li kuraĝa ideo. Renkontinte foje la ĉefpastron Semon, li diris al li:

– Ĉu via ekscelenco aŭdis la famojn, kiuj rondiras pri nia sinjoro?...

– La faraono estas juna, povas do rondiri pri li diversaj fabeloj – respondis Sem, strange rigardante Tutmozison. – Sed tiaj aferoj ne koncernas min; mi anstataŭas lian sanktecon en la servado al la dioj, mi plenumas tion plej bone, kiel mi povas, kaj la aliaj aferoj ne interesas min.

– Mi scias, ke via ekscelenco estas fidela servisto de la faraono – daŭrigis Tutmozis – kaj mi ne havas la intencon min miksi en la pastrajn sekretojn. Sed mi devas turni vian atenton al unu malgranda fakto... Mi eksciis tute certe, ke la sankta Mefres kaŝas Likonon, Grekon, kiun ŝarĝas du krimoj: li estas la mortiginto de la faraona filo kaj li tro similas lian sanktecon... La sankta Mefres ne altiru la malhonoron sur la respektindan pastraron kaj plej baldaŭ transdonu la krimulon al la tribunalo. Ĉar se ni trovos Likonon, mi ĵuras, ke Mefres perdos ne sole la oficon, sed la kapon. En nia ŝtato oni ne povas senpune ŝirmi banditojn kaj kaŝi homojn, similajn al la plej alta estro!...

Sem, en kies ĉeesto Mefres forprenis Likonon de la polico, konfuziĝis, eble timante, ke oni suspektos lin, kiel kunulon. Tamen li respondis:

– Mi penos averti la sanktan Mefreson pri ĉi tiuj suspektoj, malhonoraj por li. Sed ĉu via ekscelenco scias, kio minacas homon, kulpigantan iun pri krimo?

– Mi scias kaj mi akceptas la respondecon. Sed mi estas tiel certa pri tio, kion mi diras, ke mi tute ne zorgas pri la sekvoj de miaj suspektoj. La maltrankvilon mi lasas al la sankta Mefres kaj mi deziras al li, ke mi ne bezonu transpasi de l’ avertoj al la agoj.

La interparolado donis fruktojn: de tiu tago oni eĉ unu fojon ne vidis la samulon de l’ faraono.

Sed la famoj ne eksilentis, kaj Ramzes XIII sciis nenion pri ili.

Ĉar Tutmozis, timante, ke la sinjoro akre atakos la pastrojn, informis lin pri nenio.