Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XIII

En la komenco de la monato Paofi, lia sankteco, la reĝino Nikotris kaj la kortego revenis de Teboj en la palacon apud Memfiso.

Ĉe la fino de la vojaĝo, kiu ankaŭ tiun fojon estis farata sur Nilo, Ramzes XIII ofte falis en mediton, kaj foje li diris al Tutmozis:

– Mi rimarkas strangan fenomenon... La popolo amasiĝas sur ambaŭ bordoj same multenombre, eble eĉ pli multenombre, ol tiam, kiam ni veturis en la kontraŭa direkto. Sed la aklamoj estas multe malpli fortaj, malpli da ŝipetoj sekvas nin kaj avare oni ĵetas la florojn...

– Dia vero fluas el via buŝo, sinjoro – respondis Tutmozis. – Efektive la popolo ŝajnas kvazaŭ laca, sed tio devenas de la teruraj varmegoj...

– Saĝe vi diris!... – laŭdis lin la faraono, kaj lia vizaĝo sereniĝis.

Sed Tutmozis ne kredis al la propraj vortoj. Li sentis kaj, kio estas pli grava, la tuta reĝa sekvantaro sentis, ke la popolaj amasoj malvarmiĝis en sia amo al la sinjoro.

Ĉu tio estis la rezultato de la famo pri la terura malsano de Ramzes, aŭ de aliaj procedoj? Tutmozis ne sciis. Sed li estis certa, ke la malvarmiĝon de la popolo kaŭzis la pastroj.

– Jen malsaĝa popolaĉo! – pensis li, ne regante la malestimon en sia koro. – Antaŭ nelonge ili dronis, nur por vidi la vizaĝon de lia sankteco, kaj hodiaŭ ili avaras la kriojn.... Ĉu ili jam forgesis pri la sepa tago de la ripozo kaj pri la promesita tero?...

Reveninte en la palacon, la faraono tuj donis ordonon kunvoki la delegitojn. Samtempe li komisiis al la fidelaj oficistoj kaj polico komenci agiti kontraŭ la pastroj kaj por la sepa tago de la ripozo.

Baldaŭ en Malsupra Egipto ĉio komencis zumi, kvazaŭ en abelejo. La kamparanoj postulis ne nur la festojn, sed ankaŭ ke oni pagu al ili kontante por la publikaj laboraj. La metiistoj en la drinkejoj kaj stratoj insultis la pastrojn, kiuj volas limigi la sanktan povon de la faraono. La kvanto da krimoj pligrandiĝis, sed la kulpaj ne volis respondi al la tribunalo. La skribistoj fariĝis pli humilaj, kaj neniu el ili kuraĝis bati simplan homon, sciante, ke oni repagos al la batinto. En la temploj neniu faris oferojn, pli kaj pli ofte oni superŝutis la diojn de la limoj per koto kaj ŝtonoj, oni eĉ renversis ilin.

Teruro falis sur la pastrojn, nomarĥojn kaj iliajn partianojn. Vane la juĝistoj proklamis sur la stratoj kaj placoj, ke laŭ la malnovaj leĝoj terkulturisto kaj metiisto, eĉ komercisto ne havas la rajton sin okupi per politiko, kiu forlogas ilin de la fruktodona laboro. La popolaĉo, kun krioj kaj ridoj, superŝutis la heroldojn per putrintaj legomoj kaj kernoj de daktiloj.

Tiam la aristokrataro komencis kolektiĝi en la palaco kaj, kuŝante ĉe la piedoj de l’ faraono, petegi lian helpon.

– Ni estas – kriis ili – kvazaŭ la tero fendiĝus sub niaj piedoj kaj kvazaŭ finiĝus la mondo!... La elementoj estas kunmiksitaj, la animoj malakordaj kaj se vi ne savos nin, sinjoro, la horoj de nia vivo estas kalkulitaj!...

– Mia trezorejo estas malplena, la armeo ne multenombra, la polico de longe ne vidas salajron – respondis la faraono. – Se do vi volas havi daŭran pacon kaj sendanĝeron, vi devas liveri al mi monajn rimedojn. Sed ĉar via maltrankvilo malĝojigas mian reĝan koron, mi faros, kion mi povos, kaj mi esperas, ke mi sukcesos ree enkonduki la ordon.

Efektive, lia sankteco ordonis kunvoki la armeojn kaj lasi ilin en la plej gravaj punktoj de la lando. Samtempe li sendis ordonon al Nitager, por ke li konfidu la orientan limon al sia helpanto kaj marŝu kun kvin plej bonaj regimentoj al Memfiso.

Tiel faris la sinjoro, ne tiom por ŝirmi la aristokrataron kontraŭ la popolaĉo, kiom por havi ĉe la mano grandajn fortojn en la okazo, se la ĉefpastroj ribeligus Supran Egipton kaj la regimentojn, apartenantajn al la temploj.

La dekan de Paofi en la reĝa palaco kaj ĉirkaŭ ĝi ekregis granda movado. Kunvenis la delegitoj, kiuj devis doni al la faraono la rajton ĉerpi el la trezorejo de Labirinto, kaj multe da homoj, kiuj volis almenaŭ rigardi la palacon, kie havis la lokon tiel eksterordinara soleno en Egipto.

La procesio de la delegitoj komenciĝis matene. Antaŭe iris la nudaj kamparanoj, kun blankaj hufoj kaj zonoj; ĉiu havis en la mano tukon por kovri la dorson en la ĉeesto de l’ faraono. Post ili metiistoj, vestitaj kiel la kamparanoj, de kiuj ili diferencis nur per iom pli maldikaj tukoj kaj mallarĝaj antaŭtukoj, kovritaj per diverskolora brodaĵo. Poste la komercistoj, kelkaj en perukoj, ĉiuj en longaj ĉemizoj kaj manteloj. Tie oni jam povis vidi riĉajn braceletojn sur la piedoj kaj manoj, kaj ringojn sur la fingroj. Poste la oficiroj en kufoj kaj tunikoj kun strioj: nigraj kaj flavaj, bluaj kaj blankaj, bluaj kaj ruĝaj. Du, anstataŭ tunikoj, havis sur la brusto kuprajn duonkirasojn.

Post longa interrompo aperis dek tri nobeluloj en grandaj perukoj kaj blankaj vestoj ĝis la tero. Post ili paŝis la nomarĥoj en vestoj borderitaj per purpuraj rubandoj kaj kun kronoj sur la kapoj. La marŝon fermis la pastroj kun razitaj kapoj kaj vizaĝoj, kun panteraj haŭtoj sur la dorso.

La delegitoj eniris en la grandan salonon de la palaco de l’ faraonoj, kie staris sep benkoj unu post alia: la plej malalta por la kamparanoj, la plej alta por la pastroj.

Baldaŭ aperis, en portilo, lia sankteco Ramzes. La delegitoj falis teren. Kiam la sinjoro de la du mondoj sidiĝis sur la trono, li permesis al siaj fidelaj regnanoj leviĝi kaj okupi lokojn sur la benkoj. Eniris kaj sidiĝis sur pli malaltaj tronoj la ĉefpastroj Herhor kaj Mefres kaj la gardisto de Labirinto kun skatolo en la mano. Brila kortego de generaloj ĉirkaŭis la faraonon, post kiu stariĝis du altaj oficistoj kun ventumiloj el pavaj plumoj.

– Fidelaj Egiptanoj! – komencis la sinjoro de la du mondoj. Vi scias, ke al mia kortego, al mia armeo kaj al miaj oficistoj mankas monaj rimedoj, kiujn ne povas plu liveri mia malriĉiĝinta trezorejo. Pri la elspezoj por mia sankta persono, mi ne parolas, ĉar mi manĝas kaj vestas min kiel soldato, kaj ĉiu generalo aŭ granda skribisto havas pli multe da servistoj kaj virinoj, ol mi.

Inter la ĉeestantoj eksonis aproba murmuro.

– Ĝis nun ekzistis kutimo – daŭrigis Ramzes – ke, kiam la trezorejo bezonis monon, oni ŝarĝis la popolaĉon per pli grandaj impostoj. Sed mi, kiu konas mian popolon kaj ĝian mizeron, ne sole ne volus ree ŝarĝi ĝin, sed kontraŭe mi tre dezirus plibonigi ĝian sorton...

– Vivu eterne, nia sinjoro! – oni kriis de kelkaj malaltaj benkoj.

– Feliĉe por Egipto – parolis la faraono – nia ŝtato posedas trezorojn, per kiuj oni povas relevi la armeon, rekompenci la oficistojn, pliriĉigi la popolon, eĉ pagi ĉiujn ŝuldojn al la temploj kaj Fenicianoj. Ĉi tiuj trezoroj, kolektitaj de niaj gloraj antaŭuloj, kuŝas en la kelo de Labirinto. Sed ili povas esti tuŝitaj nur, se vi ĉiuj fideluloj, unuvoĉe, kvazaŭ unu viro konsentos, ke Egipto estas en bezono, kaj ke mi, la sinjoro, havas la rajton disponi la trezorojn de miaj antaŭuloj...

– Ni konsentas!... Ni petegas, prenu sinjoro, kion vi bezonas!... – oni kriis de ĉiuj benkoj.

– Nobla Herhor! – sin turnis al li la estro: – ĉu la sankta pastraro havas ion por diri en ĉi tiu afero?...

– Tre malmulte – respondis la ĉefpastro, leviĝante. – Laŭ la jarcentaj leĝoj, la trezoroj de Labirinto povas esti nur tiam tuŝitaj, kiam la ŝtato posedas neniajn aliajn rimedojn... Sed hodiaŭ ne estas tiel. Se la registaro nuligus la ŝuldojn al Fenicianoj, devenantaj de malnoblaj procentegoj, ne nur pleniĝus la trezorejo de via sankteco, sed la popolaĉo, kiu laboras hodiaŭ por Fenicianoj, ekspirus pli libere...

Sur la benkoj de la delegitoj ree eksonis aproba murmuro.

– Plena de saĝo estas via konsilo, sankta viro – diris trankvile la faraono – sed danĝera. – Se mia trezoristo, la noblaj nomarĥoj kaj nobeluloj lernus unu fojon nuligi la ŝuldojn, hodiaŭ ili ne pagus al Fenicianoj, kaj morgaŭ povus forgesi pri la ŝuldoj al la faraono kaj temploj. Kaj kiu certigos min, ke ankaŭ la popolaĉo, kuraĝigita de la ekzemplo de la grandaj, ne pensus, ke ankaŭ ĝi havas la rajton forgesi siajn devojn al ni?...

La bato estis tiel forta, ke la nobla Herhor kurbiĝis sur sia seĝo kaj eksilentis.

– Kaj vi, la plej alta gardisto de Labirinto, kion vi diros? – demandis la faraono.

– Mi havas ĉi tie skatolon – respondis li – kun blankaj kaj nigraj silikoj. Ĉiu delegito ricevos du silikojn kaj unu el ili li ĵetos en la urnon. Kiu volas, ke via sankteco tuŝu la trezorojn de Labirinto, metos nigran silikon; kiu preferas, ke oni ne tuŝu la propraĵon de la dioj, metos blankan.

– Ne konsentu, sinjoro – murmuretis la trezoristo al la monarĥo. – Prefere ĉiu delegito klare diru, kion li havas en la animo.

– Ni respektu la malnovajn morojn – intermetis Mefres.

– Bone, ili ĵetu la silikojn en la urnon – decidis la sinjoro. – Mia koro estas pura, miaj intencoj neskueblaj...

La sanktaj Mefres kaj Herhor ekrigardis unu la alian.

La gardisto de Labirinto, asistata de du generaloj komencis ĉirkaŭiri la benkojn kaj donis al la delegitoj po du silikoj, unu blankan kaj unu nigran. La kompatindaj simpluloj de la popolo estis tre konfuzitaj, vidante antaŭ si tiel grandajn altrangulojn. Kelkaj kamparanoj falis teren, ne kuraĝis preni la silikojn kaj tre malfacile komprenis, ke ili povas ĵeti en la urnon nur unu ŝtonon.

– Mi ja volus esti kompleza al la dioj kaj al lia sankteco... – murmuretis maljuna paŝtisto.

Fine la altranguloj sukcesis klarigi kaj la kamparanoj kompreni, kion oni postulas. Ĉiu delegito venis al la urno kaj ĵetis sian silikon tiamaniere, ke la aliaj ne povis vidi ĝian koloron.

Dume la granda trezoristo, genuante post la trono, murmuretis al la monarĥo:

– Ĉio estas perdita!... Se ili voĉdonus malkaŝe, ni havus unuanimecon ; sed nun sekiĝu mia mano, ĉu ni ne trovos en la urno dudekon da blankaj silikoj!...

– Trankviliĝu, fidela servisto – respondis Ramzes kun rideto. – Mi havas ĉe mia mano pli da regimentoj, ol estos voĉoj kontraŭ ni.

– Sed por kio tio ĉi?... por kio?... – sopiris la trezoristo. – Sen unuanimeco oni ja ne malfermos al ni Labirinton...

Ramzes ridetis kaj ridetis.

Finiĝis la procesio de la delegitoj. La gardisto de Labirinto levis la urnon kaj elŝutis ĝian enhavon sur oran pladon.

El 91 voĉdonantoj estis 83 nigraj silikoj, kaj nur 8 blankaj.

La generaloj kaj oficistoj ektremis, la ĉefpastroj kun triumfo rigardis la ĉeestantojn, sed baldaŭ ekregis ilin maltrankvilo: Ramzes havis gajan vizaĝon.

Neniu kuraĝis laŭte anonci, ke la projekto de lia sankteco malsukcesis. Sed la faraono ekparolis kun plena senĝeno:

– Fidelaj Egiptanoj, bonaj miaj servistoj! Vi plenumis mian ordonon, kaj mia favoro estas kun vi. Du tagojn vi estos gastoj de mia domo. Ricevinte donacojn, vi revenos al viaj familioj kaj okupoj. Paco kaj beno estu kun vi.

Tion dirinte, la sinjoro kun la sekvantaro forlasis la salonon. La ĉefpastroj Herhor kaj Mefres kun timo rigardis unu la alian.

– Li tute ne ĉagreniĝis – murmuretis Herhor.

– Mi ja diris, ke li estas rabia besto!... – respondis Mefres. – Li ne timos uzi eĉ superforton, kaj se ni ne rapidos...

– La dioj defendos nin kaj siajn templojn...

Vespere en la ĉambro de Ramzes XIII kunvenis liaj plej fidelaj servistoj: la granda trezoristo, la granda skribisto, Tutmozis kaj Kalipos, la ĉefo de la greka regimento.

– Ho sinjoro – ĝemis la trezoristo – kial vi ne agis, kiel viaj eterne vivantaj antaŭuloj?... Se la delegitoj voĉdonus malkaŝe, ni jam posedus la rajton al la trezorejo de Labirinto!

– Veron diras via ekscelenco – intermetis la granda skribisto.

La faraono skuis la kapon.

– Vi eraras. Eĉ se la tuta Egipto krius: Donu al la trezorejo la oron de Labirinto, la ĉefpastroj ne donus...

– Kial do ni maltrankviligis ilin, kunvokante la delegitojn?... Ĉi tiu reĝa ago forte ribeligis kaj kuraĝigis la popolaĉon, kiu jam hodiaŭ estas, kvazaŭ leviĝanta akvo...

– Mi ne timas la alfluon – diris la sinjoro. – Miaj regimentoj estos por ĝi akvobaro... Mi havas videblan profiton de la delegitaro, ĉar ĝi montris al mi la senfortecon de la kontraŭuloj: 83 silikoj por ni, 8 por ili!... Tio signifas, ke kiam ili povas kalkuli je unu korpuso, mi – je dek. Ne kredu al iluzioj – daŭrigis la faraono. – Inter mi kaj la ĉefpastroj jam komenciĝis la milito. Ili estas citadelo, kies kapitulacon ni postulis. Ili rifuzis, ni do devas komenci la atakon.

– Vivu eterne!... – ekkriis Tutmozis kaj Kalipos.

– Ordonu, sinjoro – diris la granda skribisto.

– Jen mia ordono – diris Ramzes. – Vi trezoristo disdonos cent talentojn al la polico, laboristoj, oficiroj kaj vilaĝaj juĝistoj en la nomesoj: Seft, Neha-ĥent, Neha-peĥu, Sebt-Het, Aa, Ament, Ka... En la samaj lokoj vi donos al la mastroj de l’ drinkejoj kaj gastejoj hordeon, tritikon kaj vinon, kiun vi havas provize, por ke la popolo havu senpage manĝaĵon kaj trinkaĵon. Vi faros tion, por ke la 20-an de Paofi provizoj estu ĉie, kie ili estas necesaj.

La trezoristo sin klinis al la tero.

– Vi, skribisto, skribu kaj ordonu publikigi en la stratoj de l’ urboj, ke la barbaroj de la okcidenta dezerto per grandaj fortoj volas invadi la dian provincon Fayum...

Vi, Kalipos, sendos kvar grekajn regimentojn al la sudo. Du restos apud Labirinto, du iros ĝis Hanes. Se la pastra milico venus de Teboj, vi forpuŝos ĝin kaj ne allasos al Fayum... Kaj kiam la popolo, indigninte kontraŭ la pastroj, minacos Labirinton, viaj Grekoj okupu ĝin...

– Kaj se la gardistoj de la kastelo kontraŭstarus? – intermetis Kalipos.

– Tio estus ribelo – respondis la faraono kaj daŭrigis:

– Vi, Tutmozis, sendos tri regimentojn en Memfison kaj lokos ilin proksime de l’ temploj de Ptah, Izido kaj Horus. Kiam la incitita popolo volos ilin ataki, la koloneloj malfermos la pordegojn, ne enlasos la popolaĉon en la sanktajn lokojn kaj gardos la personojn de l’ ĉefpastroj kontraŭ malrespekto. En Labirinto kaj en la memfisaj temploj vi trovos pastrojn, kiuj eliros renkonte al la taĉmentoj kun verdaj branĉoj. La koloneloj demandos ilin pri la signalvortoj kaj petos ilian konsilon...

– Kaj se iu kuraĝos kontraŭstari? – demandis Tutmozis.

– Nur la ribeluloj ne plenumas la ordonojn de l’ faraono – respondis Ramzes. – La temploj kaj Labirinto devas esti okupitaj de la armeoj la 23-an de Paofi – daŭrigis la faraono, sin turnante al la granda skribisto. – Do la popolo, en Memfiso kaj Fayum, povas kolektiĝi jam la 18-an, en la komenco en malgrandaj aretoj, poste pli kaj pli multenombre. Se do jam ĉirkaŭ la 20-a komenciĝus malgrandaj tumultoj, oni ne devas malhelpi ilin. Sed ataki la templojn oni povas ne pli frue, ol la 22-an kaj 23-an. Kaj kiam la armeo okupos ĉi tiujn lokojn, ĉio devas trankviliĝi.

– Ĉu ne pli bone estus tuj aresti Herhoron kaj Mefreson? – demandis Tutmozis.

– Por kio?... – Ne pri ili mi zorgas, sed pri la temploj kaj Labirinto, por kies okupo la armeo ne estas ankoraŭ preta. Cetere Hiram, kiu kaptis la leterojn de Herhor al Asirianoj, revenos nur la 20-an... Do nur la 21-an de Paofi ni havos en la manoj pruvojn, ke la ĉefpastroj estas perfiduloj, kaj ni anoncos tion al la popolo.

– Do mi devas veturi al Fayum?... – demandis Kalipos.

– Ho ne! Vi kaj Tutmozis restos apud mi, kun la plej bonaj regimentoj... Oni ja devas havi rezervojn por la okazo, se la pastroj deturnus de ni parton de la popolo.

– Sinjoro, ĉu vi ne timas perfidon? – demandis Tutmozis.

La faraono svingis malzorge la manon.

– La perfido gutas senĉese, kiel la akvo el fendita barelo. Sendube la ĉefpastroj iom divenas miajn intencojn, mi ankaŭ konas iliajn dezirojn... Sed ĉar mi pli frue ol ili kolektis la fortojn, ili do estas la malpli fortaj... En la daŭro de dekkelko da tagoj ne eble estas formi regimentojn...

– Kaj la sorĉoj?... – demandis Tutmozis.

Tutmozis volis en ĉi tiu momento rakonti al la faraono pri la procedoj de la ĉefpastroj kun Likon. Sed ankaŭ ĉi tiun fojon haltigis lin la penso, ke kiam la sinjoro forte ekkoleros, li perdos la trankvilon, kiu hodiaŭ faras lin potenca. Antaŭ la batalo la militestro devas pensi pri nenio, ekster la batalo mem. Venos tempo por la afero de Likon, kiam la pastroj estos en malliberejo.

La faraono faris signon. En la ĉambro restis Tutmozis; la aliaj tri altranguloj, profunde salutinte la monarĥon, eliris.

– Fine! – eksopiris la granda skribisto, kiam li estis kun la trezoristo en la vestiblo – fine ĉesos la povo de la razitaj kapoj...

– Vere jam estas tempo – aldonis la trezoristo. – Dum la lastaj jaroj iu ajn profeto havis pli da povo, ol la nomarĥo de Teboj aŭ Memfiso.

– Mi pensas, ke Herhor sekrete preparas por si ŝipeton por forkuri antaŭ la 23-a de Paofi – intermetis Kalipos.

– Kio minacas lin? – diris la skribisto. – Lia sankteco, hodiaŭ severa, morgaŭ pardonos al ili, se ili humiliĝos...

– Kaj se la reĝino Nikotris petos por ili, li eĉ lasos al ili la riĉaĵojn – aldonis la trezoristo. – En ĉiu okazo en la ŝtata ekregos ordo kiu jam komencis manki.

– Ŝajnas al mi, ke lia sankteco faras tro grandajn preparojn – diris la skribisto. – Mi finus ĉion per la grekaj regimentoj, ne tuŝante la popolaĉon...

– Li estas juna... li amas la movadon... bruon... – aldonis la trezoristo.

– Oni tuj vidas, ke vi ne estas soldatoj!... – diris Kalipos. – Por la batalo oni devas kolekti ĉiujn fortojn, ĉar ĉiam okazas io neatendita.

– Sendube, se ni ne havus post ni la popolon – respondis la skribisto. – Sed tiel kio neatendita povas okazi?... La dioj ne malsupreniros de la ĉielo por defendi Labirinton.

– Via ekscelenco parolas tiel, ĉar vi estas trankvila – diris Kalipos – ĉar vi scias ke la ĉefa militestro vigle antaŭvidas ĉion. Alie, eble tremus sur vi la haŭto.

– Mi vidas nenion neatenditan – insistis la skribisto. – Eble la ĉefpastroj ree disvastigos la famon, ke la faraono freneziĝis...

– Ili provos diversajn artifikojn – intermetis oscedante la granda skribisto – sed vere la fortoj ne sufiĉos al ili... En ĉiu okazo mi dankas la diojn, ke ili lokis min apud la flanko de l’ faraono... Nun ni iru dormi...

Post la foriro de la altranguloj, Tutmozis malfermis en unu el la muroj kaŝitan pordon kaj enkondukis la pastron Samentu. La sinjoro akceptis la profeton de Set kun granda ĝojo, donis al li la manon por kisi kaj ĉirkaŭprenis lian kapon.

– La paco estu kun vi, bona servisto – diris la monarĥo. – Kion vi alportas?

– Mi estis du fojojn en Labirinto – respondis la pastro.

– Kaj vi jam konas la vojon?

– Jam de longe mi konis ĝin, sed nun mi malkovris ion. La trezorejo povas fali en profundaĵon, mortigi homojn kaj detrui la juvelojn, kiuj estas ĝia plej granda riĉaĵo...

La faraono sulkigis la brovojn.

– Jen kial – daŭrigis Samentu – via sankteco bonvolu prepari dekkelkon da konfidindaj homoj. Kun ili mi eniros Labirinton en tagnokto antaŭ la atako kaj mi okupos la ĉambrojn, najbarajn al la trezorejo... Precipe la supran!...

– Vi enkondukos ilin?...

– Jes. Mi iros ankoraŭ unu fojon tien kaj kontrolos definitive, ĉu mi ne povos malhelpi la ruinon, sen fremda helpo. La homoj, eĉ plej fidelaj ne estas konfidindaj, kaj la enkonduko de ili povas altiri la atenton de ĉi tiuj hundoj, gardistoj...

– Se jam ili ne spionas vin... – intermetis la faraono.

– Kredu al mi, sinjoro – respondis la pastro, metante la manon sur la bruston – ke por trovi min, oni bezonas miraklon. Ilia blindiĝo estas preskaŭ infana. Ili jam sentas, ke ni volas engliti Labirinton, sed malsaĝuloj ili duobligas la gardistojn antaŭ la videblaj pordetoj. Dume mi, en la daŭro de unu monato, trovis tri kaŝitajn enirojn, pri kiuj ili forgesis aŭ eble tute ne scias. Nur iu spirito povus averti ilin, ke mi promenas en Labirinto, aŭ montri la ĉambron, kie mi estos. Inter tri mil ĉambroj kaj koridoroj tio estas neebla.

– La nobla Samentu diras la veron – interrompis Tutmozis. – Kaj eble ni troas nian antaŭgardon kontraŭ la pastraj viperoj.

– Ne diru tion, generalo – respondis la pastro. – Iliaj fortoj kompare kun la fortoj de lia sankteco estas kvazaŭ plenmano de sablo ĉe la templo, sed Herhor kaj Mefres estas tre, tre saĝaj!... Kaj ili kredeble uzos kontraŭ ni tiajn armilojn kaj ruzojn, ke ni mutiĝos de la miro... Niaj temploj estas plenaj de misteroj, kiuj konsternas eĉ saĝulojn kaj pulvorigas la animon de la popolaĉo.

– Rakontu al mi pri tio – petis la faraono.

– Mi avertas vin, ke la soldatoj de via sankteco renkontos mirindaĵojn en la temploj. Jen estingiĝos iliaj lumoj, jen ĉirkaŭos ilin flamoj kaj abomenaj monstroj... Jen muro baros al ili la vojon, aŭ sub la piedoj malfermiĝos senfundaĵo. En unuj koridoroj akvo superverŝos ilin, en aliaj nevideblaj manoj ĵetos ŝtonojn... Kiaj tondroj, kiaj voĉoj sonos ĉirkaŭ ili!...

– En ĉiu templo mi havas bonvolajn, por mi malsuperajn pastrojn, en Labirinto vi estos – diris la faraono.

– Kaj niaj hakiloj – intermetis Tutmozis. – Malkuraĝa estas la soldato, kiun fortimigas la flamoj aŭ monstroj, aŭ kiu perdas la tempon por aŭdi misterajn voĉojn.

– Vi bone parolas, generalo! – ekkriis Samentu. – Se nur vi iros brave antaŭen, la timigiloj malaperos, la voĉoj eksilentos, la flamoj ĉesos bruligi. Nun lasta vorto, nia sinjoro – sin turnis la pastro al Ramzes. – Se mi pereus...

– Ne parolu tiel!... – vive interrompis la faraono.

– Se mi pereus – daŭrigis Samentu kun malĝoja rideto – venos al via sankteco juna pastro de Set kun mia ringo. Okupu do la armeo Labirinton kaj forpelu la gardistojn, kaj ne forlasu plu la konstruaĵon, ĉar la junulo, eble post unu monato, eble pli frue, trovos la vojon al la trezoroj dank’ al la montroj, kiujn mi lasos al li... Sed sinjoro – diris li genuante – pri unu, sole pri tio, mi petegas vin. Kiam vi venkos, venĝu min, kaj antaŭ ĉio ne pardonu al Herhor kaj Mefres. Vi ne scias, kiaj malamikoj ili estas!... Se ilia estos la venko, pereos ne nur vi, sed ankaŭ via dinastio.

– Ĉu ne konvenas al la venkinto esti grandanima?... – demandis la monarĥo kun malgaja mieno.

– Nenian grandanimecon!... nenian kompaton!... – kriis Samentu – Dum ili vivos, vin kaj min minacas la morto, malhonoro, eĉ malrespekto al niaj kadavroj. Oni povas kvietigi leonon, aĉeti Fenicianon, altiri al sia koro Libianon kaj Etiopianon... Oni povas repacigi ĥaldean pastron, ĉar li kiel aglo rondflugas super la altaĵoj kaj ne timas sagojn... Sed egiptan profeton, kiu gustumis lukson kaj povon, vi altiros al vi per nenio. Sole la morto, ilia aŭ via, povas fini la batalon.

– Vi diras la veron, Samentu – respondis Tutmozis. – Feliĉe, ne lia sankteco, sed ni, soldatoj, solvos la jarcentan malkonsenton inter la pastroj kaj la faraono.