Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO XIV

La 12-an de Paofi de diversaj egiptaj temploj disvastiĝis maltrankviligaj novaĵoj.

En la lastaj tagoj en la templo de Horus renversiĝis altaro, en la templo de Izido la statuo de l’ dio ploris. Ĉe la teba Amon kaj ĉe la tombo de Oziriso en Denderaĥ oni kolektis tre malbonajn antaŭdirojn. De seneraraj signoj la pastroj konkludis, ke Egipton minacas ia granda malfeliĉo, antaŭ la fino de la monato.

La ĉefpastroj Herhor kaj Mefres ordonis procesiojn ĉirkaŭ la temploj kaj oferojn al la dioj en la domoj.

Tuj en la sekvinta tago, la 13-an de Paofi, granda procesio havis lokon en Memfiso: la dio Ptah eliris el sia templo, kaj la diino Izido el sia. Ambaŭ dioj iris al la centro de l’ urbo, kun tre malgranda sekvantaro de fideluloj, plejparte de virinoj. Sed ili devis reiri: la egiptaj burĝoj mokis ilin, kaj la alireligianoj eĉ ĵetis ŝtonojn sur la sanktajn ŝipetojn de l’ dioj.

La polico, vidante tion, restis tute indiferenta, kelkaj ĝiaj membroj eĉ partoprenis en la maldecaj ŝercoj. De la tagmezo, iuj nekonataj homoj komencis rakonti al la popolo, ke la pastraro malhelpas la reformojn por la laborantaj klasoj kaj volas ribeli kontraŭ la faraono.

Ĉirkaŭ la vespero, apud la temploj kolektiĝis aretoj da laboristoj, fajfante kaj malbenante la pastrojn. Samtempe oni ĵetis ŝtonojn al la pordegoj, kaj iu krimulo publike rompis la nazon al Horus, gardanta sian templon.

Kelke da horoj post la subiro de la suno en la templo de Ptah kolektiĝis la ĉefpastroj kaj iliaj plej fidelaj partianoj. Estis tie Herhor, Mefres, Mentezufis, tri nomarĥoj kaj la plej alta juĝisto de Teboj.

– Teruraj tempoj! – diris la juĝisto. – Mi scias tute certe, ke la faraono volas ribeligi la popolaĉon, por ke ili ataku la templojn.

– Mi aŭdis – aldonis la nomarĥo de Sebes – ke oni sendis ordonon al Nitager alkuri plej rapide kun novaj regimentoj, kvazaŭ ne sufiĉus jam la nunaj!...

– La vojo inter Malsupra kaj Supra Egipto estas interrompita jam de hieraŭ – diris la nomarĥo de Aa. – Sur la ŝoseoj staras la armeo, kaj la galeroj de lia sankteco faras revizion de ĉiu ŝipo, veturanta sur Nilo...

Ramzes XIII ne estas “sankteco” – interrompis seke Mefres – ĉar li ne ricevis la kronojn de la manoj de l’ dioj.

– Ĉio ĉi estus bagateloj – ekparolis la plej alta juĝisto. – Pli malbona estas la perfido... Mi havas pruvojn, ke multaj junaj pastroj estas favoraj al la faraono kaj konigas al li ĉion...

– Estas eĉ tiaj, kiuj promesis faciligi al la armeo okupi la templojn – aldonis Herhor.

– La soldatoj devas eniri la templojn?... – ekkriis la nomarĥo de Sebes.

– Almenaŭ ili havas tian ordonon por la 23-a – respondis Herhor.

– Kaj via ekscelenco parolas pri tio tiel trankvile?... – demandis la nomarĥo de Ament.

Herhor levis la ŝultrojn, la nomarĥoj komencis rigardi unu alian.

– Tion mi ne komprenas!... – diris preskaŭ kun kolero la nomarĥo de Aa. – La temploj havas apenaŭ kelkcenton da soldatoj, la pastroj perfidas, la faraono fortranĉas nin de Teboj kaj ribeligas la popolon, kaj la nobla Herhor parolas pri tio, kvazaŭ li invitus nin al festeno.... Aŭ ni defendu nin, se tio estas ankoraŭ ebla, aŭ...

– Aŭ ni submetu nin al lia sankteco?... – demandis ironie Mefres. – Por tio vi ĉiam havos tempon!...

– Sed ni dezirus ekscii ion pri la rimedoj de l’ defendo... – diris la nomarĥo de Sebes.

– La dioj savos siajn fidelulojn – respondis Herhor.

La nomarĥo de Aa tordis siajn manojn.

– Se mi devas malfermi mian koron, ankaŭ mi diros, ke mirigas min via indiferenteco – interrompis la plej alta juĝisto. – Preskaŭ la tuta popolaĉo estas kontraŭ ni...

– La popolaĉo, kiel hordeo sur kampo, iras kun la vento – diris Herhor.

– Kaj la armeo?...

– Kiu armeo ne falos antaŭ Oziriso.

– Mi scias – interrompis malpacience la nomarĥo de Aa – sed mi ne vidas Ozirison, nek la venton, kiu devas turni al ni la popolon... Dume la faraono jam hodiaŭ akiris ilin por si per la promesoj, kaj morgaŭ li venos kun donacoj...

– Pli forta, ol la promesoj kaj donacoj estas la teruro – respondis Herhor.

– Kion ili devas timi?... La tricent soldatojn, kiujn ni havas?...

– Ili ektimos Ozirison.

– Sed kie li estas?... – demandis la ekscitita nomarĥo de Aa.

– Vi ĉiuj vidos lin. Kaj feliĉa estus tiu, kiu blindiĝus por tiu tago.

Herhor diris ĉi tiujn vortojn kun tiel solena trankvilo, ke en la kunveno ekregis silento.

– Sed definitive kion ni faras?... – demandis post momento la plej alta juĝisto.

– La faraono deziras – diris Herhor – ke la popolo ataku la templojn la 23-an. Ni devas fari, ke oni ataku nin la 20-an de Paofi.

– Eterne vivantaj dioj! – ree ekkriis la nomarĥo de Aa, levante la manojn. – Por kio ni devas altiri la malfeliĉon sur niajn kapojn, kaj du tagojn pli frue?...

– Obeu Herhoron – interrompis Mefres per kategoria tono – kaj per ĉiuj rimedoj penu, ke la atako komenciĝu matene la 20-an.

– Kaj se efektive ni estos batitaj?... – demandis konfuzite la juĝisto.

– Se ne efikos la preĝoj de Herhor, tiam mi alvokos la helpon de l’ dioj – respondis Mefres, kaj en liaj okuloj ekbrilis kolera flamo.

– Ah, vi ĉefpastroj havas viajn sekretojn, kiujn malpermesite estas al vi malkovri – diris la granda juĝisto. – Ni do faros, kion vi ordonas, ni provokos la atakon la 20-an. Sed memoru, ke la sango de niaj infanoj kaj nia falos sur viajn kapojn...

– Ĝi falu...

– Tiel estu!... – ekkriis samtempe ambaŭ ĉefpastroj.

Poste Herhor aldonis:

– De dek jaroj ni regas la ŝtaton, kaj dum ĉi tiu tempo ni estis maljustaj al neniu el vi kaj plenumis ĉiun promeson. Estu do paciencaj kaj fidelaj ankoraŭ kelke da tagoj, por vidi la potencon de l’ dioj kaj ricevi rekompencon.

Baldaŭ la nomarĥoj adiaŭis la pastrojn, eĉ ne penante kaŝi sian malĝojon kaj maltrankvilon. Restis nur Herhor kaj Mefres.

Post longa silento Herhor diris:

– Jes, tiu ĉi Likon estis bona, dum li ludis la rolon de frenezulo.

Sed anstataŭigi per li Ramzeson!...

– Se la patrino estis trompita – respondis Mefres – li devas esti tre simila al la faraono... Kaj sidi sur la trono, diri kelke da vortoj al la ĉirkaŭantaj, tion li sendube scios fari. Cetere ni estos apud li...

– Tre malsaĝa komedianto!... – sopiris Herhor, frotante la frunton.

– Li estas pli saĝa, ol multe da milionoj da homoj, ĉar li posedas duoblan vidkapablon kaj povas fari grandajn servojn al la ŝtato...

– Via ekscelenco ĉiam parolas al mi pri ĉi tiu duobla vidkapablo – respondis Herhor. – Fine konvinkiĝu mi mem pri ĝi.

– Vi volas?... – demandis Mefres. – Ni do iru... Sed pro la dioj, Herhor, pri tio, kion vi vidos, ne parolu eĉ al via propra koro.

Ili iris malsupren en la subteraĵojn de la templo de Ptah kaj baldaŭ atingis vastan kelon, lumigitan per torĉo. Ĉe la malforta brilo Herhor ekvidis homon, kiu sidante ĉe la tablo manĝis. Li portis tunikon de la faraona gvardio.

Likon – diris Mefres – la plej granda altrangulo de la ŝtato volas konvinkiĝi pri la kapabloj, kiujn donis al vi la dioj...

La Greko forpuŝis la pladon kun la manĝaĵo kaj komencis murmuri:

– Malbenita la tago, en kiu miaj plandoj tuŝis vian teron!... Mi preferus labori en minejo kaj esti batata per bastonoj...

– Por tio ĉiam estos tempo – interrompis severe Herhor.

La Greko eksilentis kaj subite komencis tremi, vidante en la mano de Mefres globeton el malhela kristalo. Li paliĝis, malklariĝis lia rigardo, sur lia vizaĝo aperis ŝvitaj gutoj. Liaj okuloj estis fiksitaj sur unu punkto, kvazaŭ najlitaj al la kristala globeto.

– Li jam dormas – diris Mefres. – Ĉu tio ne estas stranga?

– Se li ne ŝajnigas.

– Pinĉu lin... piku... eĉ brogu... – diris Mefres.

Herhor eltiris el sub sia blanka vesto ponardon kaj faris movon, kvazaŭ volante frapi Likonon inter la okulojn. Sed la Greko restis senmova, eĉ ne palpebrumis.

– Rigardu ĉi tien – diris Mefres, proksimigante al Likon la kristalon. – Ĉu vi vidas tiun, kiun forrabis Kaman?...

La Greko salte leviĝis de la seĝo kun kunpremitaj pugnoj, kun ŝaŭmo sur la lipoj.

– Ellasu min!... – kriis li per raŭka voĉo. – Ellasu min, mi volas trinki lian sangon.

– Kie li estas nun?... – demandis Mefres.

– En la palaco, en la ĝardeno, proksime de la rivero... kun li estas bela virino... – murmuretis Likon.

– Ŝia nomo estas Hebron kaj ŝi estas la edzino de Tutmozis – sufloris Herhor. – Konfesu Mefres – aldonis li – ke, por scii tion, oni ne bezonas duoblan vidkapablon...

Mefres kunpremis siajn maldikajn lipojn.

– Se tio ne konvinkas vian ekscelencon, mi montros al vi ion pli bonan – respondis li. – Likon, trovu nun la perfidulon, kiu serĉas la vojon al la trezorejo de Labirinto....

La dormanta Greko pli fikse rigardis la kristalon kaj post momento respondis:

– Mi vidas lin... Li estas vestita per ĉifonoj de almozulo...

– Kie li estas...

– Li kuŝas sur la korto de la lasta gastejo antaŭ Labirinto... Matene li estos tie...

– Kia estas lia aspekto?

– Li havas flavruĝajn harojn kaj barbon... – respondis Likon...

– Do?... – demandis Mefres Herhoron.

– Via ekscelenco havas bonan policon – respondis Herhor.

– Kontraŭe la gardistoj de Labirinto malbone ĝin gardas! – kolere diris Mefres. – Ankoraŭ hodiaŭ nokte mi veturos tien kun Likon por averti la tieajn pastrojn... Sed kiam mi sukcesos savi la trezorojn de l’ dioj, via ekscelenco permesos, ke mi fariĝos ilia gardisto...

– Kiel deziras via ekscelenco – respondis Herhor indiferente. Kaj en sia koro li aldonis:

“Fine la pia Mefres komencas montri dentojn kaj ungegojn... Li mem deziras fariĝi nur... la gardisto de Labirinto, kaj sian edukaton Likonon fari nur... faraono!... Vere, por satigi la avidecon de miaj helpantoj, la dioj devus krei dek Egiptojn...”

Kiam ambaŭ altranguloj forlasis la subteraĵon, Herhor nokte, piedire revenis en la templon de Izido, kie li loĝis, kaj Mefres ordonis prepari kelke da ĉevalaj portiloj. En unu portilon junaj pastroj metis la dormantan Likonon, kun sako sur la kapo: en la alia sidiĝis la ĉefpastro mem kaj, ĉirkaŭita de kelke da rajdantoj, ektrotis al Fayum.

En la nokto de 14-a al la 15-a de Paofi, la ĉefpastro Samentu, konforme al la promeso donita al la faraono, eniris Labirinton tra koridoro, konata nur de li. Li havis en la mano faskon de torĉoj, el kiuj unu brulis, kaj sur la dorso korbon kun instrumentoj.

Samentu tre facile transiris de unu salono en alian, el koridoro en koridoron, per unu tuŝo forigante la ŝtonajn platojn en la kolonoj kaj muroj, kie estis kaŝitaj pordoj. Iafoje li ŝanceliĝis, sed tiam li legis la misterajn signojn sur la muroj kaj komparis ilin kun la signoj sur la rozario, kiun li havis sur la kolo.

Post duonhora irado li atingis la trezorojn. Foriginte tie platon en la planko, li eniris en suban salonon. Ĝi estis malalta, sed vasta, kaj ĝia plafono estis apogita sur multenombraj dikaj kolonoj.

Samentu demetis sian korbon kaj, eklumiginte la torĉojn, ĉe ilia lumo komencis legi la surskribojn sur la muroj.

“Malgraŭ mia mizera aspekto – diris unu surskribo – mi estas vera filo de l’ dioj, ĉar mia kolero estas terura. Ekstere mi fariĝas fajra kolono kaj naskas la fulmon. Enfermita, mi estas tondro kaj detruo kaj ne ekzistas konstruaĵo, kiu kontraŭstarus al mia potenco. Kvietigi min povas nur la sankta akvo, forprenante mian forton. Sed mia kolero naskiĝas same de flamo, kiel de plej malgranda fajrero. En mia ĉeesto tio tordiĝas kaj falas. Mi estas kiel Tifono, kiu renversas plej grandajn arbojn kaj levas ŝtonojn!...”

– Unuvorte, ĉiu templo havas sian misteron, kiun ne konas la aliaj!... – diris al si Samentu.

Li malfermis unu kolonon kaj elprenis grandan poton. La poto havis kovrilon, algluitan per vakso, kaj truon, tra kiu pasis longa, maldika ŝnuro, finiĝanta oni ne scias kie en la interno de la kolono.

Samentu fortranĉis de la ŝnuro pecon, proksimigis ĝin al la torĉo kaj rimarkis, ke la torĉo brulas rapide kun siblo.

Nun singarde li demetis per tranĉilo la kovrilon kaj ekvidis en la poto kvazaŭ sablon kaj ŝtonetojn de cindra koloro. Li prenis kelke da ŝtonetoj kaj, foririnte flanken, almetis la torĉon. Tuj ŝprucis granda flamo, kaj la ŝtonetoj malaperis, lasante post si fumon kaj malagrablan odoron.

– Mi jam havas la veran filon de l’ dioj!... – diris Samentu kun rideto. – La trezorejo ne dronos en profundaĵo...

Li iris de kolono al kolono, malfermis la kaŝejojn kaj elprenis la kaŝitajn potojn. Ĉe ĉiu estis ŝnuro, kiun Samentu tratranĉis, kaj la potojn li starigis flanke.

– Lia sankteco – diris la pastro – povus donaci al mi duonon de la trezoroj, aŭ almenaŭ... fari mian filon nomarĥo!... Kaj sendube li faros, ĉar li estas grandanima sinjoro... Mi meritas almenaŭ la templon de Amon en Teboj...

Antaŭgardinte tiel la suban salonon, Samentu revenis en la trezorejon, kaj de tie eniris en la supran salonon. Tie ankaŭ estis surskriboj, multenombraj kolonoj, kaj en ili potoj, provizitaj per ŝnuroj kaj plenigitaj per ŝtonetoj, kiuj ĉe la kontakto kun fajro eksplodis.

Samentu tratranĉis la ŝnurojn, forigis la potojn el la kolonoj kaj iom da griza sablo prenis en ĉifonon: Poste laca li sidiĝis. Ses el liaj torĉoj jam forbrulis; sendube la nokto jam proksimiĝis al sia fino.

– Neniam mi supozus – diris li al si – ke ĉitieaj pastroj havas tiel strangan materion!... Oni ja povus per ĝi renversi la asiriajn citadelojn!... Vere estas, ke ni ankaŭ ne ĉion diras al niaj lernantoj.

Laca li komencis revi. Nun li estis certa, ke li okupos la plej altan postenon en la ŝtato, pli potencan ol tiu, kiun okupis Herhor. Kion li faros tiam?... Multon, multon. Li certigos saĝon kaj riĉaĵon al siaj posteuloj. Li penos elŝiri la sekretojn de ĉiuj temploj, kio senlime fortigos lian povon kaj certigos al Egipto superecon je Asirio.

La faraono ridas la diojn: tio faciligos al li la taskon fondi la kulton de unu sola dio, ekzemple de Oziriso, kaj kunigi Fenicianojn, Hebreojn, Grekojn kaj Libianojn en unu ŝtaton kun Egipto.

Samtempe li komencos la laborojn ĉe la kanalo, kiu devas kunigi Ruĝan maron kun Meza. Kiam sur la bordoj de la kanalo estos konstruitaj fortikaĵoj kaj kolektitaj gradaj armeoj, la tuta komerco kun la nekonataj popoloj de Oriento kaj Okcidento falos en la manojn de Egiptanoj.

Oni devas ankaŭ posedi propran ŝiparon kaj egiptajn maristojn... Kaj antaŭ ĉio frakasi Asirion, kiu ĉiujare fariĝas pli kaj pli danĝera...

Oni devas limigi la lukson kaj avarecon de l’ pastroj... Ili estu saĝuloj, ili havu bonstaton, sed ili servu al la ŝtato, anstataŭ ekspluati ĝin por sia profito, kiel hodiaŭ...

– Jam en la monato de Hator – diris li al si – mi estos la estro!... La juna monarĥo tro amas la virinojn kaj armeon por povi sin okupi per la regado... Kaj se li ne havos filon, tiam mia filo, mia filo...

Li rekonsciiĝis. Ankoraŭ unu torĉo forbrulis, kaj estis jam granda tempo forlasi la subteraĵon.

Li leviĝis, prenis la korbon kaj forlasis la salonon sub la trezorejo.

– Mi ne bezonas helpantojn... – pensis li ridetante. – Mi sola ĉion antaŭgardis... mi sola, la malestimata pastro de Set!...

Li trapasis jam dekkelkon da ĉambroj kaj koridoroj, kiam subite li haltis... Ŝajnis al li, ke sur la planko de la ĉambro li vidas maldikan strion de lumo...

En unu momento tiel granda teruro ekregis lin, ke li estingis la torĉon. Sed la strio sur la planko ankaŭ malaperis.

Samentu atente aŭskultis, sed li aŭdis nur la batadon de la pulso en la propra kapo.

– Ŝajnis al mi!... – diris li.

Per tremanta mano li prenis el la korbo malgrandan vazon, en kiu malrapide bruletis meĉo, kaj ree eklumigis la torĉon.

– Mi estas tre dorma!... – pensis li.

Li ĉirkaŭrigardis en la salono kaj aliris al la muro, en kiu estis kaŝita pordo. Li premis unu najlon, la pordo ne malfermiĝis. Dua... tria premo... nenio.

– Kion tio signifas? – diris li mirigita al si. Li jam forgesis pri la luma strio. Ŝajnis al li, ke okazis al li io nova, nekomprenebla. Tiom da kaŝitaj pordoj li malfermis dum sia vivo, tiom da ili li malfermis en Labirinto, ke li tute ne povis kompreni la nunan malsukceson.

Subite ree ekregis lin timo. Li komencis kuri de muro al muro kaj ĉie provis malfermi kaŝitan pordon. Fine unu cedis. Samentu profunde ekspiris kaj troviĝis en grandega salono, tute plena de kolonoj, kiel ordinare. Lia torĉo lumigis apenaŭ parton de ĝi, la resto dronis en densa krepusko.

La mallumo, la arbaro de kolonoj, kaj antaŭ ĉio la fakto, ke la salono estis al li nekonata, redonis al la pastro kuraĝon. Sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero: ŝajnis al li, ke ĉar li ne konas la lokon, neniu ĝin konas, neniu venos tien...

Li iom trankviliĝis kaj sentis, ke la piedoj fleksiĝas sub li. Li sidiĝis. Sed ree li salte leviĝis kaj komencis ĉirkaŭrigardi, kvazaŭ por kontroli, ĉu vere minacas lin danĝero kaj de kie?... El kiu el la mallumaj, anguloj ĝi eliras, por sin ĵeti sur lin?...

Samentu, kiel neniu alia en Egipto, kutimis al subteraĵoj, mallumo, erarvagado. Krom tio li travivis multajn maltrankvilojn. Sed tio, kion li sentis nun, estis io tute nova kaj tiel nova, ke la pastro timis doni al ĝi la ĝustan nomon.

Fine kun granda peno li kolektis la pensojn kaj diris:

– Se efektive mi vidas lumon,... se efektive iu fermis la pordojn, oni perfidis min... kaj tiam?...

La morto!... – murmuretis al li voĉo, kaŝita ie sur la fundo de lia koro.

La morto?...

Ŝvito kovris lian vizaĝon; lia spirado haltis. Kaj subite la frenezo de l’ timo ekregis lin. Li komencis kuri en la salono kaj bati la murojn per la pugno, serĉante eliron. Li jam forgesis, kie li estas kaj kiel li venis tien; li perdis la direkton, eĉ la eblon sin orienti kun la helpo de la rozario.

Samtempe li sentis, ke estas en li kvazaŭ du homoj: unu preskaŭ freneza, alia trankvila kaj saĝa. La saĝa klarigis al si, ke ĉio povas esti nur iluzio, ke neniu trovis lin, neniu lin serĉas, kaj ke li eliros, se nur li iom liberiĝos de l’ timo. Sed la unua, la freneza, ne aŭskultis la voĉon de la prudento, kontraŭe, ĉiuminute li akiris superecon je sia interna antagonisto.

Oh, se oni povus sin kaŝi en iu kolono!... Tiam oni serĉu... Certe neniu lin trovus, kaj li, dorminte iom, reakirus la regadon de si mem.

– Kio povas okazi al mi ĉi tie? – diris li, levante la ŝultrojn. – Se nur mi trankviliĝos, ili povos persekuti min tra la tuta Labirinto... Por bari ĉiujn vojojn oni bezonus milojn da homoj, kaj por montri la ĉelon, en kiu mi estas – almenaŭ miraklon!...

Bone, sed ni supozu, ke oni kaptos min... Kio do?... Mi prenas jen ĉi tiun boteleton, mi levas ĝin al mia buŝo kaj post unu minuto mi forkuras tiel, ke neniu kaptos min... Eĉ la dioj...

Sed malgraŭ la rezonado, ree ekregis lin tiel terura timo, ke duan fojon li estingis la torĉon kaj tremante, klakante per la dentoj li enŝovis sin post kolonon.

– Kiel mi povis... kiel mi povis eniri tien ĉi!... – diris li al si. – Ĉu mi ne havis ion por manĝi... ion por apogi sur ĝi la kapon?... Estas tute simple, ke oni malkovris min... Labirinto ja posedas multe da gardistoj viglaj, kiel hundoj, kaj nur infano aŭ malsaĝulo povus supozi, ke li trompos ilin!... La riĉaĵo... la povo!... Kie estas tia trezoro, kiu valorus unu tagon de l’ vivo?... Kaj mi, homo en floranta aĝo, riskis la mian...

Ŝajnis al li, ke li aŭdis pezan frapon. Li salte leviĝis kaj, en la fundo de l’ salono ekvidis brilon!...

Jes: realan brilon, ne iluzion... En malproksima muro, ie en la fino de l’ salono, pordo estis malfermita, kaj tra ĝi en ĉi tiu momento eniris kelke da armitaj homoj kun torĉoj.

Vidante tion, la pastro eksentis malvarmon en la piedoj, en la koro, en la kapo... Li ne dubis plu, ke ne nur li estas malkovrita, sed persekutata kaj ĉirkaŭita.

Kiu povis lin perfidi?... Kompreneble, nur unu homo: la juna pastro de Set, al kiu li sufiĉe detale konfidis siajn planojn. La perfidulo sola devus unu monaton serĉi la vojon en Labirinto; sed kun la helpo de la gardistoj li povis dum unu tago trovi liajn postesignojn...

En ĉi tiu momento li havis la impreson, konatan nur de homoj, kiuj staras antaŭ la morto. Li ĉesis timi, ĉar la imagataj teruroj malaperis en la ĉeesto de la realaj torĉoj... Kaj ne sole li reakiris la memregadon, sed eĉ li eksentis sin senfine supera, ol ĉio vivanta... Post unu momento minacos lin plu neniu... neniu danĝero...

La pensoj trakuris lian kapon kun la rapideco kaj heleco de fulmo. Li rememoris sian tutan ekzistadon: la laborojn, danĝerojn, esperojn kaj ambiciojn, kaj ĉio ŝajnis al li bagatelo. Ĉar eĉ se li estus en la nuna momento faraono aŭ posedus ĉiujn juvelojn de ĉiuj reĝaj trezoroj...

Ĉio ĉi estas vantaĵo, polvo, eĉ malpli, ĉar iluzio. Nur unu estas granda kaj reala, la morto...

Dume la homoj kun la torĉoj, atente rigardante la kolonojn kaj angulojn, atingis jam la mezon de la grandega salono. La pastro vidis eĉ la pintojn de iliaj lancoj kaj rimarkis, ke ili ŝanceliĝas, ke ili iras antaŭen nevolonte kaj kun timo. Kelke da paŝoj post ili iris alia grupo de personoj, lumigita per unu torĉo.

Samentu eĉ ne sentis koleron kontraŭ ili, nur scivolon: kiu perfidis lin? Sed ankaŭ ĉi tiu demando ne tre interesis lin; multe pli grava ŝajnis al li la demando: kial la homo devas morti?... Kaj por kio li naskiĝis?... Ĉe la fakto de la morto, la tuta vivo mallongiĝas en unu doloran momenton, eĉ se ĝi estis plej longa kaj plej riĉa je spertoj.

– Kial?... Por kio?...

Vekis lin la voĉo de unu el la armitoj:

– Neniu estas ĉi tie... neniu povas esti!...

La armitoj haltis. Samentu sentis, ke li amas ĉi tiujn homojn, kaj la koro ekbatis en li.

Malrapide proksimiĝis la alia grupo. Oni disputis:

– Kiel povas via ekscelenco eĉ supozi, ke iu eniris ĉi tien?... – parolis voĉo, tremanta de kolero. – Ĉiuj eniroj ja estas gardataj, precipe nun. Eĉ se iu englitus, certe nur por morti de malsato...

– Tamen rigardu via ekscelenco Likonon – respondis alia voĉo. – La dormanta Greko havas aspekton, kvazaŭ li sentus la malamikon tute proksime...

Likon?... – pensis Samentu. – Ah, tio estas la Greko simila al la faraono... Sed kion mi vidas?... Mefres mem alkondukis lin ĉi tien...”

En la sama momento la dormanta Greko sin ĵetis antaŭen kaj haltis antaŭ la kolono, post kiu sin kaŝis Samentu. La armitoj sekvis lin, kaj la brilo de iliaj torĉoj eklumigis la nigran figuron de la pastro.

Samentu eliris. Lia apero faris tiel grandan impreson, ke la homoj kun la torĉoj posteniĝis. Li povus trairi inter la teruritaj, kaj neniu haltigus lin; sed la pastro ne pensis plu pri la forkuro.

– Do, ĉu trompis min mia klarvidulo?... – diris Mefres, etendante la manon. – Jen la perfidulo!...

Samentu proksimiĝis al li kun rideto kaj diris:

– Mi rekonis vin per tiu ĉi ekkrio, Mefres. Kiam vi ne povas esti trompanto, vi estas nur malsaĝulo...

La ĉeestantoj ŝtoniĝis; Samentu daŭrigis kun trankvila ironio:

– En ĉi tiu momento vi estas samtempe trompanto kaj malsaĝulo.

Trompanto, ĉar vi volas kredigi al la gardistoj de Labirinto, ke ĉi tiu fripono havas kapablon de l’ duobla vidado; malsaĝulo, ĉar vi pensas, ke ili kredos al vi. Prefere tuj diru, ke ankaŭ en la templo de Ptah estas detalaj planoj de Labirinto...

– Tio estas malvera!... – ekkriis Mefres.

– Demandu ĉi tiujn homojn, al kiu ili kredas: al vi aŭ al mi? Mi estas ĉi tie, ĉar mi trovis la planojn en la templo de Set, vi venis dank’ al la senmorta Ptah... – finis Samentu ridante.

– Ligu la perfidulon kaj mensogulon!... – ekkriis Mefres.

Samentu posteniĝis kelke da paŝoj. Li rapide eltiris el sub la vesto la boteleton kaj, levante ĝin al la buŝo, diris:

Mefres, ĝis la morto vi estos malsaĝulo... Ruza vi estas nur, kiam via celo estas la mono...

Li almetis la boteleton al la buŝo kaj falis sur la plankon.

La armitoj sin ĵetis al li, levis lin, sed jam li glitis el iliaj manoj.

– Li restu ĉi tie, kiel la aliaj – diris la gardisto de Labirinto.

Ĉiuj forlasis la salonon kaj zorge fermis la kaŝitan pordon. Baldaŭ ili eliris el la subteraĵo.

Kiam la nobla Mefres venis en la korton, li ordonis al siaj pastroj prepari la portilojn kaj senprokraste forveturis Memfison kun la dormanta Likon.

– Mi ne povas kredi – diris la ĉefpastro gardisto – ke estis dum niaj tagoj homo, kiu penetris en la subteraĵon...

– Via ekscelenco forgesas, ke ili estis hodiaŭ tri – intermetis unu el la junaj pastroj, strabe lin rigardante.

– Jes... vere... – respondis la ĉefpastro. – Ĉu la dioj malklarigis mian prudenton?... – diris li, frotante la frunton kaj premante la amuleton sur sia brusto.

– Kaj du forkuris – sufloris la juna pastro.

– Kial vi ne turnis mian atenton tie... en la subteraĵo!... – eksplodis la ĉefpastro.

– Mi ne sciis, ke tiel okazos...

– Ve al mia kapo!... – kriis la ĉefpastro. – Ne la ĉefo, sed la pordisto de ĉi tiu konstruaĵo mi devus esti... Oni avertis nin, ke iu glitas en Labirinton kaj mi ne malhelpis tion... Kaj nun mi ellasis du plej danĝerajn, kiuj alkondukos ĉi tien ĉiun, se plaĉos al ili... Ho ve!...

– Via ekscelenco ne bezonas malesperi – diris alia pastro. – Nia leĝo estas klara... Via ekscelenco sendu Memfison kvar aŭ ses niajn homojn kaj donu al ili verdiktojn. La resto estos ilia afero...

– Mi perdis la saĝon! – lamentis la ĉefpastro.

– Kio okazis, okazis – interrompis la juna pastro ne sen ironio. Unu afero estas senduba, ke la homoj, kiuj ne nur trovis la vojon al la subteraĵoj, sed eĉ promenis en ili kvazaŭ en la propra domo, ke ĉi tiuj homoj ne povas vivi...

– Elektu do ses homojn el nia milico.

– Kompreneble!... Oni devas fini kun tio... – jesis la pastroj gardistoj.

– Kiu scias, ĉu Mefres ne agis interkonsente kun la plej nobla Herhor? – murmuretis iu.

– Sufiĉe! – ekkriis la ĉefpastro. – Kiam ni trovos Herhoron en Labirinto, ni agos laŭ la leĝo. Sed konjekti, aŭ suspekti, ni ne havas la rajton... La skribistoj preparu la verdiktojn por Mefres kaj Likon, la elektitaj plej rapide persekutu ilin, la milico multobligu la starantajn garde. Oni devas ankaŭ esplori la internon de Labirinto kaj malkovri, tra kie eniris Samentu... Kvankam mi estas certa, ke ne baldaŭ li trovos imitantojn...

Post kelke da horoj ses homoj galopis al Memfiso.