Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XVI

La 20-an de Paofi Memfiso havis aspekton kvazaŭ en festo. Ĉesis ĉiuj laboroj, eĉ la portistoj ne portis la ŝarĝojn. La tuta popolo disfluis sur la placoj kaj stratoj aŭ amasiĝis ĉirkaŭ la temploj, precipe ĉirkaŭ tiu de Ptah, kiu estis plej bone fortigita, kaj kie kunvenis la pastraj kaj civilaj altranguloj, prezidataj de Herhor kaj Mefres.

Proksime de la temploj staris la regimentoj, en maldensaj vicoj, por ke la soldatoj povu komunikiĝi kun la popolo.

Inter la popolaĉo kaj soldatoj rondiris multenombraj vendistoj kun pano en korboj kaj kun vino en kruĉoj kaj ledaj sakoj. Ili regalis la popolon senpage. Kiam oni demandis ilin, kial ili ne postulas pagon, unuj respondis, ke lia sankteco regalas siajn regnanojn, aliaj diris:

– Manĝu kaj trinku, fidelaj Egiptanoj, ĉar oni ne scias, ĉu ni ĝisvivos la morgaŭon!...

Tio estis la vendistoj de la pastra partio.

Rondiris multe da agentoj provokantoj. Unuj rakontis al la aŭskultantoj, ke la pastroj ribelas kontraŭ la monarĥo kaj eĉ volas lin veneni, ĉar li promesis al la popolo la sepan tagon de l’ ripozo. Aliaj murmuretis, ke la faraono freneziĝis kaj kunĵuris kun eksterlanduloj por pereigi la templojn kaj Egipton. Tiuj instigis la popolon ataki la templojn, kie la nomarĥaj diskutas kun la pastroj, kiel ekspluati la metiistojn kaj kamparanojn. Ĉi tiuj esprimis timon, ke se oni atakus la templojn, povus okazi granda malfeliĉo...

Malgraŭ tio, oni ne scias de kie apud la muroj de l’ templo de Ptah troviĝis kelke da potencaj palisoj kaj amasoj de ŝtonoj.

La gravaj memfisaj komercistoj, promenante en la popolamasoj, tute ne dubis, ke la popola eksplodo estis provokita arte. La malgrandaj skribistoj, policistoj, oficiroj de la laboristoj kaj alivestitaj soldataj dekestroj ne kaŝis plu siajn oficialajn okupojn, nek sian intencon puŝi la popolon al la okupo de l’ temploj. Aliflanke: la paraŝitoj, almozuloj, templaj servistoj kaj malsuperaj pastroj, eĉ se ili dezirus, ne povus kaŝi, ke ili ankaŭ instigas la popolaĉon al la superforto! Ĉiu, kiu havis okulojn, povis tion rimarki.

La prudentaj urbanoj estis mirigitaj per tia konduto de l’ pastra partio, kaj la hieraŭa fervoro de la popolo komencis estingiĝi. La aŭtoĥtonaj Egiptanoj ne povis kompreni: kia estas la celo kaj kiu efektive provokas la ribelon? La ĥaoso pligrandiĝis dank’ al duone frenezaj fanatikuloj, kiuj kuris nudaj tra la stratoj kaj sange vundante sian korpon kriis:

– Ve al Egipto!... La sendieco trapasis la mezuron, kaj proksimiĝas la horo de l’ juĝo! La dioj montros sian forton kontraŭ la malpieco de la malfideluloj!

La armeo restis trankvila, atendante ĝis kiam la popolo komencos superforte penetri en la templojn. Unuflanke, tian ordonon ili ricevis de la reĝa palaco; duaflanke, la oficiroj antaŭvidis embuskojn en la temploj kaj preferis, ke pereu la popolaĉo, ol la soldatoj. La soldatoj, sen tio, havos sufiĉe da laboro.

Sed la popolamasoj, malgraŭ la krioj de l’ agitantoj kaj la vino senpage disdonata, ŝanceliĝis: la kamparanoj rigardis la metiistojn, la metiistoj la kamparanojn, kaj ĉiuj atendis ion.

Subite, ĉirkaŭ la unua horo tagmeze, el la flankaj stratoj ekfluis al la templo de Ptah ebria bando, armita per hakiloj kaj bastonegoj. Tio estis fiŝistoj, grekaj maristoj, paŝtistoj, libiaj vaguloj, eĉ malliberuloj de la minejoj de Turra. En la fronto de la bando iris grandega laboristo kun torĉo. Li haltis antaŭ la pordego de l’ templo kaj per potenca voĉo komencis krii al la popolo:

– Ĉu vi scias, fideluloj, pri kio diskutas ĉi tie la ĉefpastroj kaj nomarĥoj?... Jen, ili volas devigi lian sanktecon, ke li forprenu de la laboristoj po unu hordea plata kuko tage, kaj la kamparanojn ŝarĝu per nova imposto, ĉiun po unu draĥmo... Kaj tial mi diras al vi, ke vi estas malsaĝaj kaj malnoblaj, starante ĉi tie kun krucitaj brakoj!... Oni devas fine kapti la rajtojn de l’ temploj kaj transdoni ilin en la manojn de nia sinjoro, la faraono, kontraŭ kiu komplotas la malpiuloj! Ĉar se nia estro devus cedi al la pastra kolegio, kiu defendos la honestan popolon?...

– Li diras la veron!... – oni kriis en la amaso.

– La sinjoro ordonos doni al ni la ripozon de la sepa tago.

– Kaj donacos al ni terojn...

– Li ĉiam estas bonvola por la simpluloj!... Ĉu vi memoras, kiel antaŭ du jaroj li liberigis la kamparanojn, arestitajn post la atako kontraŭ la bieno de l’ Hebreino?

– Mi mem vidis, kiel antaŭ du jaroj li batis skribiston, kiu kolektis de la kamparanoj maljustan imposton.

– Vivu eterne nia sinjoro, Ramzes XIII, la protektanto de la premataj!...

– Rigardu – eksonis voĉo da malproksime – la brutaro mem revenas de la paŝtejoj, kvazaŭ proksimiĝus la vespero...

– Lasu la brutojn... Antaŭen kontraŭ la pastroj!...

– Vi tie! – ekkriis la grandegulo antaŭ la pordego. – Propravole malfermu al ni, por ke ni konvinkiĝu, pri kio diskutas la ĉefpastroj kun la nomarĥoj...

– Malfermu!... alie ni rompos la pordegon!...

– Stranga afero – oni parolis de malproksime – la birdoj kuŝiĝas por dormi... Estas ja nur la tagmezo...

– Io malbona fariĝas en la aero...

– Dioj! la nokto jam falas, kaj mi ne kolektis ankoraŭ salaton por la tagmanĝo... – miris iu knabino.

Sed ĉi tiujn rimarkojn sufokis la krioj de la ebria bando kaj la bruo de la palisoj, batantaj la kupran pordegon de l’ templo.

Se la popolamaso estus malpli okupita per la agoj de l’ atakantoj, ĝi jam rimarkus en la naturo ian eksterordinaran fenomenon. La suno lumis, sur la ĉielo estis neniu nubeto, kaj malgraŭ tio la taga lumo komencis malgrandiĝi kaj blovis malvarmeta vento.

– Donu ĉi tien ankoraŭ unu palison!... – kriis la atakantoj. – La pordo cedas!...

– Forte!... ankoraŭ unu fojon!...

La rigardanta amaso bruis, kiel fulmotondro... Tie ĉi kaj tie komencis foriĝi de ĝi malgrandaj grupoj kaj kuniĝi kun la atakantoj. Fine la tuta popola amaso malrapide proksimiĝis al la templo.

Kvankam estis tagmezo, la krepusko pligrandiĝis; en la templo de Ptah komencis kanti la kokoj. Sed la furiozo de la popolo estis jam tiel granda, ke malmultaj rimarkis la ŝanĝojn.

– Rigardu! – kriis almozulo – jen proksimiĝas la tago de juĝo... Dioj...

Li volis daŭrigi, sed ekbatita per bastono je la kapo, falis sur la loko.

Sur la murojn de l’ templo komencis grimpi homoj nudaj, sed armitaj. La oficiroj alvokis la soldatojn al la armiloj, certaj, ke baldaŭ oni devos subteni la atakon de la popolaĉo.

– Kion tio signifas... – murmuretis la soldatoj, rigardante la ĉielon.

– Oni ne vidas nubojn, tamen la mondo havas aspekton kvazaŭ dum la ventego?...

– Batu!... rompu... – oni kriis antaŭ la templo.

La bruo de la palisoj sonis pli kaj pli ofte.

En ĉi tiu momento sur la teraso super la pordego aperis Herhor, ĉirkaŭita de sekvantaro de pastroj kaj civilaj altranguloj. La plej nobla ĉefpastro havis oran diservan veston kaj la ĉapon de Amenhotep, ĉirkaŭitan de la reĝa ureuso.

Herhor ekrigardis la grandegan popolamason, kiu sieĝis la templon kaj sin klininte al la atakanta bando, diris:

– Kiuj, ajn vi estas, fideluloj aŭ idolanoj, en la nomo de l’ dioj mi alvokas vin lasi la templon trankvila...

La tumulte eksilentis kaj oni aŭdis nur la batadon de la palisoj kontraŭ la kupra pordego. Sed baldaŭ ankaŭ tio ĉesis.

– Malfermu la pordegon! – kriis de malsupre la grandegulo. – Ni volas konvinkiĝi, ĉu vi ne konspiras perfidon kontraŭ nia sinjoro...

– Mia filo – respondis Herhor – falu sur la vizaĝon kaj petegu la diojn, ke ili pardonu al vi la sakrilegon...

– Vi mem petu la diojn, ke ili ŝirmu vin!... – ekkriis la ĉefo de la bando kaj preninte ŝtonon, ĵetis ĝin supren al la ĉefpastro.

En la sama momento, el la fenestro de la pilono falis sur la vizaĝon de l’ grandegulo io, kvazaŭ maldika akva strio. La bandito ekŝanceliĝis, baraktis per la manoj kaj falis.

Liaj plej proksimaj najbaroj eligis krion de teruro; la pli malproksimaj vicoj, ne sciante, kio okazis, respondis per ridoj kaj malbenoj.

– Rompu la muron!... – oni kriis de malproksime, kaj ŝtonoj, kvazaŭ hajlo flugis al Herhor kaj lia sekvantaro.

Herhor levis ambaŭ manojn al la ĉielo. Kaj kiam la amasoj ree eksilentis, la ĉefpastro ekkriis per forta voĉo:

– Dioj, sub vian protekton mi transdonas la sanktejojn, kiujn minacas perfidaj blasfemuloj...

Post unu momento, ie super la templo, eksonis superhoma voĉo:

Mi deturnas mian vizaĝon de la malbenita popolo kaj mallumo falu sur la teron.

Kaj okazis afero terura: kun la malbenaj vortoj, la suno estis perdanta sian brilon!... Kaj post la lasta vorto fariĝis mallume, kiel nokte.

Sur la ĉielo ekbrilis la steloj, kaj la lokon de l’ suno okupis nigra disko, ĉirkaŭita per ringo de flamoj.

Terura krio elŝiriĝis el cent mil brustoj. La atakantoj, rompantaj la pordegon, ĵetis la palisojn, la kamparanoj falis teren...

– Jen venis la tago de l’ juĝo kaj morto!... – ekkriis ĝema voĉo, de fino de l’ strato.

– Dioj, kompaton!... Sankta viro, deturnu la katastrofon!... – kriis la popolo.

Ve al la soldatoj, kiuj plenumas la ordonojn de sendiaj ĉefoj!... – kriis la potenca voĉo de la templo.

Responde la tuta popolo falis sur la vizaĝon, kaj en du regimentoj antaŭ la templo ekregis malordo. La vicoj rompiĝis, la soldatoj komencis ĵeti la armilojn kaj kiel frenezaj forkuri al la rivero. Unuj, kurante kiel blindaj, en la mallumo sin frakasis je la muroj de l’ domoj; aliaj falis sur la pavimon, kaj iliaj kunuloj morte piedpremis ilin. Post kelke da minutoj, anstataŭ densaj kolonoj, kuŝis sur la placo disĵetitaj lancoj kaj hakiloj, kaj ĉe la eniro en la stratojn – altaj amasoj da vunditoj kaj kadavroj.

Neniu perdita batalo finiĝis per tia katastrofo.

– Dioj!... dioj!... – ĝemis kaj ploris la popolo – ekkompatu la senkulpajn...

Ozirizo!... – ekkriis de la teraso Herhor – ekkompatu la popolon kaj montru vian vizaĝon al la malfeliĉuloj...

– Lastfoje mi plenumos la petojn de miaj pastroj, ĉar mi estas kompatema... – respondis la superhoma voĉo de la templo.

En la sama momento la mallumo forkuris, kaj la suno reakiris sian brilon.

Nova krio, nova ploro, novaj preĝoj eksonis en la popolamasoj. Ebriaj de l’ ĝojo la homoj salutis la reviviĝantan sunon. Nekonatoj sin ĵetis en la brakoj unuj de aliaj, kelke da personoj mortis, kaj ĉiuj surgenue rampis al la templo, por kisi ĝiajn sanktajn murojn.

Sur la supro de la pordego staris la plej nobla Herhor. Lia rigardo dronis en la ĉielo, kaj du pastroj subtenis liajn sanktajn manojn, per kiuj li dispelis la mallumon kaj savis sian popolon de l’ pereo.

Samaj scenoj, kun malgrandaj ŝanĝoj, okazis en la tuta Malsupra Egipto. En ĉiu urbo, la 20-an de Paofi, la popolo kolektiĝis antaŭ la temploj; en ĉiu urbo ĉirkaŭ la tagmezo iu bando atakis la sanktan pordegon. Ĉie, ĉirkaŭ la unua horo, super la pordego aperis la ĉefpastro de l’ templo kun sekvantaro, malbenis la malpiulojn kaj faris mallumon. Kaj kiam la popolo forkuris en paniko aŭ falis teren, la ĉefpastroj preĝis al Oziriso, ke li montru sian vizaĝon, kaj la taga lumo revenis sur la teron.

Tiamaniere, dank’ al la mallumiĝo de la suno, la plena de saĝo pastra partio ekŝancelis la aŭtoritaton de l’ faraono eĉ en Malsupra Egipto.

En la daŭro de kelke da minutoj la registaro de l’ faraono troviĝis, eĉ ne sciante pri tio, ĉe la bordo de l’ senfundaĵo. Savi ĝin povis nur granda inteligento kaj detala kompreno de l’ situacio. Sed tio jam mankis en la reĝa palaco, kie ĝuste en la malfacila momento komencis ĉiopova regado de l’ okazo.

La 20-an de Paofi lia sankteco leviĝis kun la suno kaj, por esti pli proksime de la teatro de l’ agado, li transloĝiĝis el la ĉefa palaco en somerdomon, apenaŭ unu horon de piedira vojo de Memfiso. La domo havis ĉe unu flanko la kazernojn de la aziaj regimentoj, ĉe la alia la palacon de Tutmozis kaj de lia edzino, la bela Hebron. Kun la sinjoro venis tien la fidelaj partianoj de Ramzes kaj la unua regimento de l’ gvardio, al kiu la faraono konfidis senlime.

Ramzes XIII havis bonegan humoron. Li banis sin, matenmanĝis kun apetito kaj komencis akcepti la kurierojn, kiuj ĉiun kvaronhoron venis de Memfiso.

Iliaj raportoj estis tede unutonaj. La ĉefpastroj kaj kelke da nomarĥoj sin enfermis en la templo de Ptah. La armeo estas plena de kuraĝo, la popolo ekscitita. Ĉiuj benas la faraonon kaj atendas la ordonon al la atako.

Kiam je la 9-a horo kvara kuriero ripetis la samajn vortojn, la faraono sulkigis la brovojn.

– Kion ili atendas?... – demandis la sinjoro. – Ili ataku senprokraste.

La kuriero respondis, ke ne kolektiĝis ankoraŭ la ĉefa bando, kiu devas ataki la templon kaj rompi la kupran pordegon.

Ĉi tiu klarigo ne plaĉis al la sinjoro. Li skuis la kapon kaj sendis oficiron, por plirapidigi la atakon.

– Kion signifas ĉi tiu prokrasto?... – demandis li. – Mi pensis, ke miaj regimentoj vekos min per la sciigo, ke la templo estas prenita...

En similaj okazoj la rapideco de l’ agado estas la ĉefa kondiĉo de l’ sukceso.

La oficiro forveturis, sed apud la templo de Ptah nenio ŝanĝiĝis. La popolo atendis ion, la ĉefa bando ne venis ankoraŭ.

Oni povis supozi, ke iu alia volo malfruigas la plenumon de la ordonoj.

Je la deka horo matene al la somerdomo de l’ faraono venis la portilo de la reĝino Nikotris. La respektinda sinjorino preskaŭ superforte penetris en la ĉambron de l’ filo kaj kun ploro falis al liaj piedoj.

– Kion vi postulas, patrino? – diris Ramzes, apenaŭ kaŝante la malpaciencon. – Ĉu vi forgesis, ke en la tendaro ne estas loko por la virinoj?...

– Hodiaŭ mi ne moviĝos de ĉi tie, mi ne forlasos vin eĉ dum unu momento!... – ekkriis ŝi. – Estas vere, ke vi estas la filo de Izido kaj ke ŝi ĉirkaŭas vin per sia protekto... Sed malgraŭ tio mi mortus de maltrankvilo...

– Kio minacas min? – demandis la faraono, levante la ŝultrojn.

– La pastro, kiu observas la stelojn – daŭrigis la reĝino kun ploro – diris al unu el la servistinoj, ke se hodiaŭ... se la hodiaŭa tago pasos feliĉe por vi, vi vivos kaj regos cent jarojn...

– Ah, ah!... kie estas tiu konanto de mia sorto?

– Li forkuris Memfison... – respondis la reĝino.

La faraono ekmeditis, poste li diris ridante:

– Kiel Libianoj apud Sodaj Lagoj ĵetis sur nin ŝtonojn, tiel hodiaŭ la pastraro sendas al ni minacojn... Estu trankvila, patrino! La babilado estas malpli danĝera, ol la sagoj kaj ŝtonoj.

De Memfiso venis nova kuriero, ke ĉio iras bone, sed ke la ĉefa bando ne estas ankoraŭ preta.

Sur la bela vizaĝo de l’ faraono aperis signoj de la kolero. Dezirante trankviligi la monarĥon, Tutmozis diris:

– La popolaĉo ne estas armeo. Ĝi ne scias kolektiĝi al destinita horo; irante ĝi treniĝas kiel koto kaj ne obeas la komandon. Se al la regimentoj oni estus ordoninta okupi la templojn, ili jam estus tie...

– Kion vi diras, Tutmozis?... – ekkriis la reĝino. – Ĉu oni iam aŭdis, ke la egipta armeo...

– Vi forgesis – interrompis la faraono – ke laŭ miaj ordonoj, la regimentoj ne devas ataki, sed defendi la templojn kontraŭ la atako de l’ popolaĉo...

– Kaj tial malfruas nia agado – respondis malpacience Tutmozis.

– Jen la reĝaj konsilantoj! – eksplodis la reĝino. – La sinjoro agas prudente, stariĝante kiel defendanto de l’ dioj, kaj vi, anstataŭ kvietigi lin, instigas al la superforto...

La sango leviĝis al la kapo de Tutmozis. Feliĉe, elvokis lin el la ĉambro adjutanto, sciigante, ke ĉe la pordego oni haltigis maljunulon, kiu volas paroli kun lia sankteco.

– Ĉe ni hodiaŭ – murmuris la adjutanto – ĉiu sin puŝas al la sinjoro, kvazaŭ la faraono estus gastejmastro...

Tutmozis pensis, ke tamen en la tempo de Ramzes XII neniu kuraĝus tiel paroli pri la monarĥo... Sed li ŝajnigis, ke li ne atentas.

La maljunulo, kiun haltigis la gardistoj, estis la fenicia princo Hiram. Li portis kovritan de polvo soldatan mantelon, estis laca kaj kolera.

Tutmozis ordonis enlasi lin, kaj kiam ambaŭ troviĝis en la ĝardeno, li diris:

– Mi pensas, ke via nobleco sin banos kaj ŝanĝos la vestojn, antaŭ kiam mi ricevos por vi aŭdiencon de lia sankteco?

La grizaj brovoj de Hiram stariĝis, liaj okuloj fariĝis ankoraŭ pli sangaj.

– Post tio, kion mi vidis – respondis li akre – mi povas eĉ ne postuli aŭdiencon...

– Vi ja havas la leterojn de l’ ĉefpastroj al Asirio...

– Por kio vi bezonas la leterojn, se vi repaciĝis kun la pastroj?...

– Kion babilas via nobleco?... – eksplodis Tutmozis.

– Mi scias, kion mi parolas!... – diris Hiram. – Dekojn da miloj da talentoj vi eltiris de Fenicio, por liberigi, vi diris, Egipton de la pastra povo, kaj rekompence hodiaŭ vi rabas nin kaj mortigas... Rigardu, kio okazas, de la maro ĝis la unua katarakto: ĉie via popolaĉo persekutas Fenicianojn, kiel hundoj, ĉar tia estas la ordono de l’ pastroj...

– Vi freneziĝis, Feniciano!... – En ĉi tiu momento nia popolo prenas la templon de Ptah en Memfiso...

Hiram eksvingis la manon.

– Ili ne prenos ĝin! – respondis li. – Vi trompas min, aŭ vi mem estas trompitaj... Vi devis antaŭ ĉio preni Labirinton kaj ĝian trezorejon, kaj ne pli frue, ol la 23-an de Paofi... Dume hodiaŭ vi malŝparas la fortojn apud la templo de Ptah, kaj Labirinto estas perdita... Kio okazas ĉi tie?... Kie estas la prudento?... – daŭrigis la ekscitita Feniciano. – Por kio la atakoj kontraŭ malplenaj konstruaĵoj?... Ĉu vi atakas ilin, por ke oni pligrandigu la gardistaron de Labirinto!

– Ni prenos ankaŭ Labirinton. – interrompis Tutmozis.

– Nenion vi prenos, nenion!... Labirinton povis okupi nur unu homo, al kiu malhelpos viaj hodiaŭaj aventuroj en Memfiso.

Tutmozis haltis en la aleo.

– Kion vi aludas?... – mallonge demandis li Hiramon.

– La malordon, kiu regas ĉe vi... Vi ne estas plu registaro, sed amaso de oficiroj kaj altranguloj, kiun la pastroj pelas, kien ili volas kaj kiam ili volas... De tri tagoj en la tuta Malsupra Egipto regas tia ĥaoso, ke la popolaĉo batas nin, Fenicianojn, viajn solajn amikojn... Kaj kial?... Ĉar la povo elglitis el viaj manoj kaj jam kaptis ĝin la pastroj...

– Vi parolas tiel, ĉar vi ne konas la situacion – respondis Tutmozis. – Vere estas, ke la pastroj implikas niajn aferojn kaj atakas Fenicianojn. Sed la povo estas en la manoj de l’ faraono, la ĝenerala fluo de l’ okazoj fariĝas laŭ liaj ordonoj...

– Ankaŭ la hodiaŭa atako kontraŭ la templo de Ptah? – demandis Hiram.

– Jes. Mi mem ĉeestis privatan kunvenon, dum kiu la faraono ordonis okupi la templojn hodiaŭ, anstataŭ la 23-an...

– Do – interrompis Hiram – mi anoncas al vi, ĉefo de la gvardio, ke vi estas perditaj... Ĉar mi scias tute certe, ke la hodiaŭa atako estis decidita en la kunveno de l’ ĉefpastroj kaj nomarĥoj, la 13-an de Paofi en la templo de Ptah.

– Por kio ili decidus la atakon kontraŭ si mem?... – demandis Tutmozis per moka tono.

– Sendube tion iel postulas iliaj aferoj. Kaj ke ili kondukas siajn aferojn pli bone ol vi, pri tio mi jam konvinkiĝis.

La interparoladon interrompis adjutanto, alvokanta Tutmozison al lia sankteco.

– Aŭskultu ankoraŭ!... – diris Hiram. – Viaj soldatoj arestis sur la vojo Pentueron, kiu havas ion gravan por diri al la faraono.

Tutmozis sin kaptis je la kapo kaj tuj sendis oficirojn, por ke ili trovu Pentueron. Poste li kuris al la faraono, kaj post momento revenis, kaj ordonis al la Feniciano sekvi lin.

Kiam Hiram eniris en la reĝan ĉambron, li trovis tie la reĝinon, grandan trezoriston, grandan skribiston kaj kelke da generaloj. Ramzes XIII, incitita, rapide paŝis en fa salono.

– Jen estas la malfeliĉo de l’ faraono kaj Egipto! – ekkriis la reĝino, montrante la Fenicianon.

– Respektinda sinjorino – respondis la nekonfuzita Hiram kun saluto – la tempo montros, kiu estas fidela, kaj kiu malbona servisto de lia sankteco...

Ramzes subite haltis antaŭ Hiram.

– Ĉu vi havas la leterojn de Herhor al Asirio?... – demandis li.

La Feniciano eltiris el sub la vesto paketon kaj silente transdonis ĝin al la faraono.

– Nur tion mi bezonis! – ekkriis kun triumfo la estro. Oni devas tuj anonci al la popolo, ke la ĉefpastroj perfidis la ŝtaton...

– Mia filo – interrompis la reĝino per peteganta voĉo – pro la ombro de l’ patro... pro niaj dioj, prokrastu kelke da tagoj la anoncon... Kun la donacoj de Feniciano oni devas esti tre singarda...

– Via sankteco – intermetis Hiram – povas eĉ bruligi la leterojn.

– Ili estas indiferentaj por mi.

La faraono pensis momenton kaj kaŝis la paketon sub la tuniko.

– Kion vi aŭdis en Malsupra Egipto? – demandis la sinjoro.

– Ĉie oni batas Fenicianojn – respondis Hiram. – Niaj domoj estas detruataj, mebloj ŝtelataj kaj jam oni mortigis kelkdekon da homoj.

– Mi aŭdis pri tio!... Tio estas la verko de l’ pastroj – diris la sinjoro.

– Prefere diru, mia filo, ke tio estas la sekvoj de la sendieco kaj rabemo de Fenicianoj – intermetis la reĝino.

Hiram sin deturnis de l’ reĝino kaj daŭrigis:

– De tri tagoj estas en Memfiso la policestro de Pi-Bast, kun du helpantoj kaj ili jam estas sur la postesignoj de Likon...

– Kiu estis edukita en la feniciaj temploj! – ekkriis la reĝino Nikotris.

– ... De Likon – daŭrigis Hiram – kiun la ĉefpastro Mefres ŝtelis de la polico kaj tribunalo... De Likon, kiu en Teboj, ŝajnigante vian sanktecon, kuradis nuda en la ĝardeno, kiel frenezulo...

– Kion vi diras?... – ekkriis la faraono.

– Via sankteco demandu la plej respektindan reĝinon, ĉar ŝi vidis lin... – respondis Hiram.

– Jes – diris la reĝino – mi vidis tiun malnoblulon, sed mi diris nenion, por ŝpari al vi ĉagrenon... Sed mi devas aldoni, ke neniu havas pruvojn, ke Likon estis instigita de l’ pastroj; la samon povis fari Fenicianoj...

Hiram ekridetis ironie.

– Patrino... patrino!... – diris dolore Ramzes – ĉu en via koro la pastroj valoras pli multe ol mi?...

– Vi estas mia filo kaj mia plej kara sinjoro – respondis la reĝino kun ekscito – sed mi ne povas toleri, ke fremdulo... idolano... ĵetas kalumniojn sur la sanktan pastraron, de kie ni ambaŭ devenas... Ho Ramzes!... – ekkriis ŝi, falante sur la genuojn – forpelu la malbonajn konsilantojn, kiuj vin puŝas al la sakrilego de l’ temploj, al atenco kontraŭ la posteulo de via avo Amenhotep! Estas ankoraŭ tempo... estas ankoraŭ tempo por paco... por savi Egipton...

Subite eniris en la ĉambron Pentuer en disŝiritaj vestoj.

– Kion vi diros? – demandis la faraono kun stranga trankvilo.

– Hodiaŭ, eble tuj – respondis la pastro – estos mallumiĝo de la suno...

La faraono posteniĝis de miro.

– Kio estas por ni la mallumiĝo de l’ suno, precipe en la nuna momento?

– Sinjoro – diris Pentuer – mi ankaŭ pensis tiel, ankaŭ kiam mi legis en la malnovaj kronikoj priskribojn de l’ mallumiĝoj... Tio estas tiel terura fenomeno, ke oni devus averti la tutan popolon...

– Jen!... – intermetis Hiram.

– Kial vi ne sciigis al ni pli frue? – demandis la pastron Tutmozis.

– Du tagojn la soldatoj tenis min arestita... La popolon ni ne povos plu averti, sed sciigu almenaŭ al la regimentoj apud la palaco, por ke almenaŭ ili kontraŭstaru al la paniko.

– Ah, malbone, malbone!... – murmuretis Ramzes kaj aldonis laŭte: – Kio ĝi estos kaj kiam?...

– Tage fariĝos nokto... – diris la pastro. – Ĝi devas daŭri, oni diras, tiom da tempo, kiom oni bezonas por iri kvincent paŝojn... Ĝi komenciĝos tagmeze... Tiel diris al mi Menes...

Menes? – ripetis la faraono. – Mi konas la nomon, sed...

– Li skribis pri tio leteron al via sankteco... Sed avertu la regimentojn!...

Tuj eksonis la trumpetoj. La gvardio kaj Asirianoj stariĝis kun la armiloj, kaj la faraono, ĉirkaŭita de l’ stabo, sciigis pri la mallumiĝo, aldonante, ke ili ne devas timi, ĉar la mallumo tuj pasos, kaj li estos kun ili.

– Vivu eterne! – respondis la armitaj vicoj.

Samtempe Memfison oni sendis kelke da plej inteligentaj kavaliroj.

La generaloj sin lokis en la fronto de l’ kolonoj, la faraono medite promenis sur la korto, la civilaj altranguloj mallaŭte murmuretis kun Hiram, kaj la reĝino Nikotris, kiu restis sola en la ĉambro, falis sur la vizaĝon antaŭ la statuo de Oziriso.

Estis jam post la unua horo, kaj efektive la lumo de la suno komencis malgrandiĝi.

– Ĉu vere estos nokto? – demandis la faraono Pentueron.

– Jes, sed tre mallongan tempon.

– Kaj la suno?

– Ĝi kaŝos sin post la luno...

– Mi devas redoni mian favoron al la saĝuloj, kiuj esploras la stelojn... – diris la sinjoro al si mem.

La krepusko rapide pligrandiĝis. La ĉevaloj de l’ Azianoj komencis maltrankviliĝi, aroj da birdoj falis sur la ĝardenon kaj kun laŭta pepado okupis ĉiujn arbojn.

– Kantu ion!... – ekkriis Kalipos al la Grekoj.

Ekbruis la tamburoj, ekfajfis la flutoj kaj kun lia akompano la greka regimento kantis la gajan kanton pri la timema filino de l’ pastro: ŝi tiel timis la fantomojn, ke ŝi povis dormi nur en la kazernoj.

Subite sur la flavajn libiajn altaĵojn falis malbonsigna ombro kaj kun fulma rapideco kovris Memfison, Nilon kaj la palacajn ĝardenojn. La nokto invadis la teron, kaj sur la ĉielo aperis disko, nigra kiel karbo, kaj ĉirkaŭita per krono de flamoj.

Terura ekkrio mutigis la kanton de la greka regimento: la Azianoj ĵetis militan krion, sendante al la ĉielo nubon de sagoj, por fortimigi la malbonan spiriton, kiu volas manĝi la sunon.

– Vi diras, ke la nigra disko estas la suno? – demandis la faraono Pentueron.

– Tiel asertas Menes...

– Granda saĝulo li estas!... kaj la mallumiĝo tuj finiĝos?...

– Tute certe...

– Kaj se la luno deŝiriĝus de la ĉielo kaj falus sur la teron?...

– Tio ne estas ebla... Jen la suno!... – ekkriis Pentuer kun ĝojo.

Ĉiuj regimentoj kriis grandan aklamon por la honoro de Ramzes XIII.

La faraono ĉirkaŭprenis Pentueron.

– Vere – diris la sinjoro – ni vidis strangan fenomenon... Sed mi ne volus vidi ĝin duan fojon... Mi sentas, ke se mi ne estus soldato, la timo ekregus mian koron.

Hiram proksimiĝis al la faraono kaj murmuretis:

– Sendu via ekscelenco kurieron Memfison, ĉar mi timas, ke la ĉefpastroj faris al vi ion malbonan...

– Vi supozas?

Hiram balancis la kapon.

– Ili ne regus tiel longe la ŝtaton – diris li – ne enterigus ok dek viajn dinastiojn, se ili ne scius profiti tiajn okazojn, kiel la hodiaŭa!...

Dankinte la armeon por ilia bona sintenado dum la eksterordinara fenomeno, la faraono revenis en la somerdomon. Li estis meditplena, parolis trankvile, eĉ delikate, sed sur lia bela vizaĝo estis legebla necerteco.

Efektive en la animo de Ramzes bolis terura batalo. Li komencis kompreni, ke la pastroj havas en la manoj fortojn, kiujn ne nur li ne atentis, sed eĉ pri kiuj li ne pensis, pri kiuj li ne volis aŭskulti.

La pastroj, observantaj la movojn de l’ steloj, en la daŭro de kelke da minutoj ekstreme grandiĝis en liaj okuloj. Kaj la faraono diris al si, ke tamen oni devas koni la strangan saĝon, kiu tiel terure implikas la homajn projektojn.

Kuriero post kuriero estis sendata Memfison, por ekscii, kio okazis tie dum la mallumiĝo. Sed la kurieroj ne revenis, kaj super la reĝo kaj liaj konfidatoj la necerteco disetendis siajn nigrajn flugilojn. Ke io malbona okazis apud la templo de Ptah, pri tio ne sole neniu dubis, sed eĉ ne kuraĝis aŭskulti la proprajn konjektojn. Ŝajnis, ke la faraono kaj la liaj estas kontentaj de ĉiu minuto, kiu pasis sen novaĵo de tie.

Dume la reĝino Nikotris, sidiĝinte apud la sinjoro, murmuretis al li:

– Permesu al mi agi, Ramzes... La virinoj pli ol unu servon faris al nia ŝtato... Rememoru nur la reĝinon Nikotris dum la sesa dinastio, aŭ la reĝinon Makara, kiu kreis la ŝiparon sur Ruĝa maro?... Al nia sekso mankas nek saĝo, nek energio, permesu do al mi agi... Se la templo de Ptah ne estas prenita, nek la personoj de l’ pastroj atakitaj, mi repacigos vin kun Herhor. Vi prenos kiel edzinon lian filinon, kaj via regado estos plena de gloro... Memoru, ke via avo, la sankta Amenhotep, ankaŭ estis ĉefpastro kaj vic-reĝo de l’ faraono, kaj ke vi mem eble ne regus hodiaŭ, se la pastraro ne dezirus havi la propran sangon sur la trono... Tiel vi dankas ilin pro la povo?...

La faraono aŭskultis ŝin, sed senĉese pensis, ke tamen la saĝo de la pastroj estas grandega forto, kaj ke la batalo kontraŭ ili estas malfacila...

Nur je la tria horo aperis la unua kuriero de Memfiso, – adjutanto de l’ regimento, kiu havis sian tendaron apud la templo. Li diris al la faraono, ke la templo ne estis prenita kaŭze de la kolero de l’ dioj, ke la popolo forkuris, la pastroj triumfas, ke eĉ en la armeo ekregis malordo dum la terura, kvankam mallonga nokto.

Poste, preninte Tutmozison flanken, li anoncis, ke la soldatoj estas demoralizitaj, ke post la panika forkuro ili havas tiom da vunditoj kaj mortigitoj, kiel post batalo.

– Kaj kia estas nun la stato de la armeo?... – demandis la konsternita Tutmozis.

– Kompreneble – respondis la adjutanto – ni sukcesis kolekti kaj ordigi la soldatojn. Sed uzi ilin kontraŭ la temploj? pri tio oni ne povas eĉ pensi... precipe nun, kiam la pastroj sin okupas per la flegado de l’ vunditoj... Nun la soldato, vidante razitan kapon kun pantera felo, estas preta fali sur la vizaĝon, kaj multe da akvo forfluos, antaŭ kiam iu kuraĝus transpasi la sanktan sojlon...

– Kaj la pastroj?...

– Ili benas la soldatojn, nutras, donas al ili trinkaĵon kaj ŝajnigas, ke la armeo ne estis kulpa en la atako kontraŭ la temploj, ke tio estas la verko de Fenicianoj...

– Kaj vi permesas tian demoralizon de la regimentoj?... – ekkriis Tutmozis.

– Lia sankteco ja ordonis al ni defendi la pastrojn kontraŭ la popolaĉo... – respondis la adjutanto. – Se oni permesus al ni okupi la templojn, ni jam estus tie de la deka horo, kaj la ĉefpastroj estus en la keloj.

Deĵoranta oficiro sciigis al Tutmozis, ke ree iu pastro, veninta de Memfiso, deziras paroli kun lia sankteco.

Tutmozis atente rigardis la gaston. Tio estis homo ankoraŭ juna, kun vizaĝo kvazaŭ skulptita en ligno. Li diris, ke li venas al la faraono, de Samentu.

Ramzes tuj akceptis la pastron, kiu falinte sur la plankon, donis al Ramzes ringon. La monarĥo paliĝis.

– Kion tio signifas?... – demandis la sinjoro.

Samentu mortis... – respondis la sendito.

Ramzes dum unu momento ne povis eligi sonon el la gorĝo. Fine li diris:

– Kiel tio okazis?...

– Ŝajnas – diris la pastro – ke Samentu estis trovita en unu el la salonoj de Labirinto kaj ke li mem venenis sin, por eviti turmentojn... Ŝajnas ankaŭ, ke malkovris lin Mefres, kun helpo de iu Greko, kiu, oni diras, tre similas vian sanktecon...

– Ree Mefres kaj Likon! – ekkriis kolere Tutmozis. – Sinjoro – li turnis sin al la faraono – ĉu neniam vi liberigos vin de ĉi tiuj perfiduloj?...

Lia sankteco ree kunvokis privatan kunsidon en sia ĉambro. Li alvokis Hiramon kaj la pastron, kiu venis kun la ringo de Samentu.

Pentuer ne volis partopreni, la respektinda reĝino Nikotris venis neinvitita.

– Mi vidas – murmuretis Hiram al Tutmozis – ke kiam la pastroj estos forpelitaj, la virinaĉoj komencos regi Egipton!...

Kiam kolektiĝis la altranguloj, la faraono donis la parolon al la sendito de Samentu. La juna pastro volis nenion paroli pri Labirinto. Kontraŭe li vaste rakontis, ke la templo de Ptah tute ne estas defendata, kaj ke sufiĉus kelkdeko da soldatoj, por preni ĉiujn, kiuj sin kaŝas en ĝi.

– Ĉi tiu homo estas perfidulo!... – ekkriis la reĝino. – Li mem pastro, li konsilas al vi superforton kontraŭ la pastroj...

Eĉ unu muskolo ne ektremis en la vizaĝo de l’ sendito.

– Respektinda sinjorino – respondis li – se Mefres pereigis mian protektanton kaj majstron, Samentu, mi estus hundo, se mi ne serĉus venĝon. Morto por morto!...

– La juna homo plaĉas al mi! – murmuretis Hiram.

Efektive en la kunsido kvazaŭ ekblovis freŝa aero. La generaloj rigardis scivole la pastron, eĉ la vizaĝo de l’ faraono viviĝis.

– Mia filo, ne aŭskultu lin! – petegis la reĝino.

– Kiel vi pensas? – diris subite Ramzes al la juna pastro: – Kion farus nun la sankta Samentu, se li vivus?...

– Mi estas certa – respondis energie la pastro – ke Samentu enirus en la templon de Ptah, bruligus incenson por la dioj, sed punus la perfidulojn kaj mortigintojn...

– Mi ripetas, ke vi estas la plej malbona perfidulo!... – ekkriis la reĝino.

– Mi plenumas nur mian devon – respondis la nekortuŝebla pastro.

– Vere, ĉi tiu homo estas la lernanto de Samentu!... – intermetis Hiram. – Li sola vidas klare, kio restas al ni por fari...

La militaj kaj civilaj altranguloj konsentis, ke Hiram estas prava, kaj la granda skribisto aldonis:

– Ni komencis la batalon kontraŭ la pastroj, ni devas fini ĝin, tiom pli hodiaŭ, kiam ni havas la leterojn pruvantajn, ke Herhor traktis kun Asirianoj, kio estas granda ŝtata perfido.

– Li daŭrigas ja politikon de Ramzes XII – intermetis la reĝino.

– Sed mi estas Ramzes XIII!... – jam malpacience respondis la faraono.

Tutmozis leviĝis de la seĝo.

– Mia sinjoro – diris li – permesu al mi agi. Estas danĝera afero daŭrigi ĉi tiun staton de l’ necerteco, kiu regas nun en la administrado, kaj estus krimo kaj malsaĝo ne profiti la okazon. La pastro diras, ke la templo ne estas defendata, permesu do al mi iri tien kun areto da homoj; mi mem elektos ilin.

– Mi iros kun vi – intermetis Kalipos. – Laŭ mia sperto la triumfanta malamiko estas plej malforta. Se do nun ni invados en la templon de Ptah...

– Ni ne bezonas invadi, ni eniros tien, kiel plenumantaj de la volo de l’ faraono, kiu ordonas al vi aresti la perfidulojn – diris la granda skribisto. – Por tio oni ne bezonas eĉ forton. Kiom da fojoj unu policisto sin ĵetas sur bandon da ŝtelistoj kaj kaptas, kiom li volas.

– Mia filo – interrompis la reĝino – cedas al la premo de viaj konsiloj... Sed li ne volas superforton, li malpermesas al vi...

– Ah, se estas tiel – diris la juna pastro de Set – mi komunikos al via sankteco ankoraŭ unu aferon.

Kelkfoje li profunde spiris, sed malgraŭ tio li finis per sufokita voĉo:

– Sur la stratoj de Memfiso ja pastra partio publikigas, ke...

– Kion?... – parolu sentime – interrompis la faraono.

– Ke via sankteco estas frenezulo, ne havas la ĉefpastran rangon, eĉ la reĝan kaj ke... oni povas forigi vin de l’ trono...

– Jen kion mi timis – murmuretis la reĝino.

La faraono salte leviĝis de la seĝo.

Tutmozis! – ekkriis li per voĉo, en kiu oni sentis la retrovitan energion. – Prenu tiom da soldatoj, kiom vi volas, iru en la templon de Ptah kaj alkonduku al mi Herhoron kaj Mefreson, kulpigitajn pri ŝtata perfido. Se ili pruvos sian senkulpecon, mi redonos al ili mian favoron, en la kontraŭa okazo...

– Ĉu vi pripensis?... – interrompis la reĝino.

Tiun ĉi fojon la indigninta faraono ne respondis al ŝi, kaj la altranguloj komencis krii:

– Morto al la perfiduloj!... De kiam en Egipto la faraono devas oferi siajn fidelajn servistojn por almozpeti la favoron de l’ friponoj!...

Ramzes donis al Tutmozis paketon de l’ leteroj de Herhor al Asirio kaj diris per solena voĉo:

– Ĝis la sufoko de la ribelo de l’ pastroj, mi transdonas mian povon al Tutmozis, la ĉefo de la gvardio. Nun lin vi obeu, kaj vi, respektinda patrino, al li vin turnu kun viaj rimarkoj.

– Saĝe kaj juste agas la sinjoro!... – ekkriis la granda skribisto. – Ne konvenas al la faraono lukti kontraŭ la popolaĉo, kaj la manko de energia povo estus pereiga por ni.

Ĉiuj altranguloj sin klinis antaŭ Tutmozis. La reĝino Nikotris kun ĝemo falis al la piedoj de l’ filo.

Tutmozis, akompanata de la generaloj, eliris en la korton. Li ordonis al la unua regimento de l’ gvardio stariĝi en vicoj kaj diris:

– Mi bezonas kelkdekon da homoj, kiuj estas pretaj morti por la gloro de nia monarĥo...

Eliris el la vicoj pli multe da soldatoj kaj oficiroj, ol oni bezonis, kaj en ilia fronto Eunana.

– Ĉu vi estas pretaj morti? – demandis Tutmozis.

– Ni mortos kun vi, ĉefo, por lia sankteco!... – ekkriis Eunana.

– Vi ne mortos, sed venkos la malnoblajn krimulojn – respondis Tutmozis. – La soldatoj, partoprenantaj en la ekspedicio, ricevos oficiran rangon, la oficiroj ricevos avancon je du gradoj. Tiel diras al vi mi, Tutmozis, la ĉefa militestro laŭ la volo de l’ faraono.

– Vivu eterne!...

Tutmozis ordonis jungi ĉevalojn al dudek kvin ĉaroj de la peza kavalerio kaj sidigis tie la memvolulojn. Li mem akompanata de Kalipos sidiĝis sur ĉevalojn, kaj baldaŭ la tuta taĉmento, sin direktanta al Memfiso, malaperis en la polvo.

Vidante tion el la fenestro de la reĝa somerdomo, Hiram sin klinis antaŭ la faraono kaj murmuretis:

– Nur nun mi kredas, ke via sankteco ne estis en konspiro kun la ĉefpastroj...

– Ĉu vi freneziĝis?... – eksplodis la sinjoro.

– Pardonu, estro, sed la hodiaŭa atako kontraŭ la temploj estis aranĝita de la pastroj. Kiel ili entiris en ĝin vian sanktecon? tion mi ne komprenas.

Estis jam la kvina horo post la tagmezo.