Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO IV

Tiel do en la monato Hator, post tridek kvar jaroj de regado, mortis la faraono Mer-amen-Ramzes XII, la sinjoro de la du mondoj, la estro de la eterneco, la disdonanto de la vivo kaj de ĉia ĝojo.

Li mortis, ĉar li sentis, ke lia korpo fariĝas malforta kaj senutila. Li mortis, ĉar li sopiris al la eterna patrujo, kaj la regadon de la tera ŝtato li deziris konfidi al pli junaj manoj. Fine, li mortis, ĉar li tiel deziris, ĉar tia estis lia volo. La dia spirito forflugis, kvazaŭ akcipitro, kiu longe rondflugante super la tero, perdiĝas fine en la blua spaco.

Kiel lia vivo estis ĉeesto de senmorta estaĵo en la lando de la vanteco, same lia morto estis nur unu el la momentoj de superhoma estado.

La sinjoro vekiĝis ĉe la leviĝo de l’ suno kaj apogita sur du profetoj, ĉirkaŭita de pastroj, iris en la kapelon de Oziriso. Kiel ĉiutage, li revivigis la dion, lavis kaj vestis lin, faris oferon kaj levis la manojn por la preĝo.

Dume la pastroj kantis:

Ĥoro I – Honoro al vi, kiu leviĝas sur la horizonto kaj trakuras la ĉielon.

Ĥoro II – La vojo de via sankteco estas la feliĉo de tiuj, sur kies vizaĝojn falas viaj radioj...

Ĥoro I – Ĉu vi povus iri, kiel vi iras, sen halto, ho suno?...

Ĥoro II – Granda migrulo de la spaco, vi, kiu ne havas sinjoron kaj por kiuj centoj da milionoj da jaroj estas nur unu palpebrumo...

Ĥoro I – Vi subiras, sed vi daŭras. Vi multobligas la horojn, noktojn kaj tagojn, kaj vi mem daŭras laŭ viaj propraj leĝoj...

Ĥoro II – Vi lumigas la teron, oferante vin mem per viaj propraj manoj, kiam en la figuro de Ra vi leviĝas sur la horizonto.

Ĥoro I – Ho stelo, kiu aperas, granda per via lumo, vi mem formas viajn membrojn...

Ĥoro II – Kaj naskita de neniu, vi naskas vin mem sur la horizonto.

En tiu momento la faraono ekparolis:

“Ho vi, radianta sur la ĉielo! Permesu al mi eniri en la eternecon, kuniĝi kun la respektindaj kaj perfektaj ombroj de la supera lando. Kun ili mi rigardu viajn brilojn matene kaj vespere, kiam vi kuniĝas kun via patrino Nut. Kaj kiam vi turnos vian vizaĝon al la okcidento, leviĝu miaj manoj por la preĝo, por honori la vivon, ekdormantan post la montoj.”*

* Himno aŭtentika

Tiel kun la manoj levitaj al la ĉielo, parolis la sinjoro, ĉirkaŭita de la nubo de l’ incensoj. Subite li eksilentis, kaj falis posten en la brakojn de l’ asistantaj pastroj.

Li ne vivis plu.

La novaĵo pri la morto de la faraono kiel fulmo trakuris la palacon. La servistoj forlasis siajn okupojn, la estroj ĉesis kontroli la sklavojn, oni alarmis la gvardion kaj okupis ĉiujn enirojn.

En la ĉefa korto komencis kolektiĝi la amaso: kuiristoj, ĉevalistoj, kelistoj, virinoj de lia sankteco kaj iliaj infanoj. Unuj demandis, ĉu tio estas vera, aliaj miris, ke la suno lumas ankoraŭ sur la ĉielo, kaj ĉiuj kune kriis ĝis perdo de l’ spiro:

– Ho sinjoro!... Ho nia patro!... Ho amata!... Ĉu eble estas, ke vi jam forlasis nin?... Ho jes, li jam iras al Abidos!... Al la okcidento, al la okcidento en la teron de la justuloj!... La loko, kiun vi amis, ĝemas kaj ploras!...

Terura krio eksonis en ĉiuj kortoj, en la tuta parko. Ĝi resaltis de la orientaj montoj, la vento portis ĝin sur siaj flugiloj trans Nilon, kaj ĝi ektimigis la urbon Memfison.

Dume la pastroj preĝante metis la korpon de la mortinto en riĉa, fermita portilo. Ok pastroj stariĝis ĉe la teniloj, kvar prenis en la manojn ventumilojn el strutaj plumoj, aliaj incenson kaj prepariĝis eliri.

En ĉi tiu momento alkuris la reĝino Nikotris, kaj ekvidinte la korpon jam en la portilo, sin ĵetis al la piedoj de l’ mortinto.

– Ho mia edzo, ho mia frato, ho mia amata!... – kriis ŝi, dronante en la larmoj. – Ho amata, restu kun ni, restu en via domo, ne foriru de la loko sur la tero, en kiu vi estas...

– En paco, en paco, al la okcidento – kantis la pastroj – ho granda monarĥo, iru en paco al la okcidento...

– Ho ve! – diris la reĝino – vi rapidas al la rivero, por transiri sur la alian bordon! Ho pastroj, ho profetoj ne rapidu, lasu lin; vi ja revenos hejmen, sed li iros en la landon de la eterneco...

– En paco, en paco, al la okcidento!... – kantis la pastra ĥoro. – Se plaĉos al Dio, kiam venos la tago de la eterneco, ni ree ekvidos vin, ho sinjoro, ĉar vi jen iras en la landan, kiu kunigas ĉiujn homojn.

La respektinda Herhor donis signon. La servistinoj superforte forŝiris la reĝinon de la piedoj de l’ faraono kaj kondukis ŝin en sian ĉambron.

La portilo, portata de la pastroj, ekmoviĝis; la estro estis vestita kaj ĉirkaŭita, kiel dum la vivo. Dekstre kaj maldekstre, antaŭ kaj post li iris: generaloj, kasistoj, juĝistoj, grandaj skribistoj, portantoj de la hakilo kaj sago, kaj, antaŭ ĉio, granda amaso de pastroj de ĉiuj rangoj.

En la korto la servistoj falis sur la vizaĝon, ĝemante kaj plorante, la armeo prezentis la armilojn kaj eksonis trumpetoj, kvazaŭ por saluti reĝon vivantan.

Kaj efektive la sinjoro kvazaŭ vivanta estis portata al la rivero. Kiam oni atingis Nilon, la pastroj starigis la portilon sur orita ŝipo, sub purpura baldakeno, kiel dum lia vivo.

Tie oni superŝutis la portilon per floroj, kontraŭ ĝi oni starigis la statuon de Anubis, kaj la reĝa ŝipo ekiris al la alia bordo de Nilo. La estron adiaŭis la ploroj de l’ servistoj kaj kortegaj virinoj.

Du horojn de la palaco, trans Nilo kaj trans la kanaloj, fruktoportaj kampoj kaj palmaj arbaroj, inter Memfiso kaj “Plata Altaĵo de Mumo” kuŝis stranga kvartalo. Ĉiuj ĝiaj konstruaĵoj estis destinitaj por la mortintoj, kaj loĝataj nur de kolŝitoj kaj paraŝitoj, kiuj enbalzamigadis la kadavrojn.

La kvartalo estis kvazaŭ vestiblo de la vera tombejo, ponto, kiu kunigis la vivantan socion kun la loko de la eterna ripozo. Tien estis alportataj la mortintoj kaj estis farataj el ili mumoj; tie la familioj marĉandis kun la pastroj pri la prezo de l’ enterigo. Tie estis preparataj la sanktaj libroj kaj zonoj, ĉerkoj, mebloj, vazoj kaj statuoj por la mortintoj.

– Kiu venis? – oni demandis de interne.

– Oziriso Mer-amen-Ramzes, la sinjoro de du mondoj, venas al vi kaj postulas; ke vi preparu lin al la eterna vojaĝo – respondis – la pastro.

– Ĉu estas eble, ke estingiĝis la suno de Egipto?... Ke mortis tiu, kiu mem estis la spiro kaj vivo?...

– Tia estis lia volo – respondis la pastro. – Akceptu do la sinjoron kun konvena respekto kaj faru al li ĉiujn servojn, por ke ne frapu vin punoj en ĉi tiu kaj en la estonta vivo.

– Ni faros, kiel vi deziras – respondis la voĉo.

Nun la pastroj lasis la portilon apud la pordo kaj rapide foriris, por ke ne falu sur ilin la malpura spiro de la kadavroj, amasigitaj en ĉi tiu loko. Restis nur la civilaj oficistoj, komandataj de la granda juĝisto kaj kasisto.

Post sufiĉe longa momento de l’ atendado, la pordego malfermiĝis, kaj eliris el ĝi dekkelko da homoj. Ili havis pastrajn vestojn kaj kovritajn vizaĝojn.

Vidante ilin, la juĝisto diris:

– Ni transdonas al vi la korpon de sinjoro via kaj nia. Faru kun ĝi, kion ordonas nia sankta religio, malzorgu nenion, por ke la granda mortinto ne estu per via kulpo maltrankviligita en la alia mondo.

La kasisto aldonis:

– Uzu oron, arĝenton, malakiton, turkisojn, jaspisojn, smeraldojn kaj plej multekostajn parfumojn por ĉi tiu sinjoro, por ke nenio manku al li kaj por ke li havu ĉion de la plej bona kvalito. Tion diras al vi mi, la kasisto. Kaj se troviĝus malnoblulo, kiu anstataŭ noblaj metaloj volus meti mizerajn falsaĵojn, kaj anstataŭ multekostaj ŝtonoj fenician vitron, li memoru, ke oni dehakos al li la manojn kaj elŝiros la okulojn.

– Estos farite, kiel vi postulas – respondis unu el la vualitoj.

La aliaj levis la portilon kaj eniris kun ĝi en la kvartalon de la mortintoj, kantante:

– Vi iras en paco al Abidos!... Atingu en paco la teban okcidenton!... Al la okcidento, al la okcidento, al la tero de la justuloj!...

La pordego fermiĝis, kaj la plej alta juĝisto kaj la oficistoj, akompanantaj lin, revenis al la rivero kaj palaco.

Dume la vualitoj transportis la portilon en grandegan konstruaĵon, kie oni enbalzamigadis la kadavrojn de l’ reĝoj kaj de tiuj altranguloj, kiuj akiris specialan favoron de l’ faraono. Ili haltis en la vestiblo, kie staris ora ŝipeto sur malgrandaj radoj, kaj komencis elpreni la mortinton el la portilo.

– Rigardu! – ekkriis unu el la vualitoj – ĉu ili ne estas ŝtelistoj?... La faraono ja mortis en la kapelo de Oziriso, li do devis esti en solena vesto... Kaj jen ĉi tie: anstataŭ oraj braceletoj – kupraj, la ĉeno ankaŭ estas kupra kaj en la ringoj estas falsitaj ŝtonoj... Mi dezirus scii, kiu tiel servis lin, la pastroj aŭ la skribistoj?

– Certe la pastroj... Friponoj, sekiĝu viaj manoj!... Kaj tiaj friponoj kuraĝas admoni nin, ke oni donu al la mortinto ĉion de la plej bona kvalito...

– Ne ili postulis, sed la kasisto...

– Ili ĉiuj estas ŝtelistoj...

Parolante tiel, ili demetis de la mortinto la reĝajn vestojn, surmetis al li negliĝan robon, broditan per oro kaj transportis la kadavron en la ŝipeton.

– Ni danku la diojn – diris unu el la vualitoj – ke ni jam havas novan sinjoron. Ĉi tiu faros la ordon kun la pastraro... Kion ili prenis per la manoj, tion ili redonos per la buŝo...

– Oni diras, ke tio estos severa estro – respondis alia. – Li estas en bonaj rilatoj kun Fenicianoj, amas la societon de Pentuer, kiu ja ne devenas de la pastroj, sed de tiaj mizeruloj, kiel ni... Kaj la armeo, oni diras, lasus sin bruligi kaj dronigi por la nova faraono...

– Kaj en la lastaj tagaj li glore venkis la Libianojn...

– Kie li estas, ĉi tiu nova faraono?... – demandis alia. – En la dezerto!... Mi timas, ke antaŭ lia reveno okazos al li ia malfeliĉo...

– Kion oni povas fari al li, se post li staras la armeo! Mi ne ĝisvivu bonan enterigon, se la juna sinjoro ne faros kun la pastroj, kiel la rinocero kun la tritiko...

– Vi malsaĝulo – intermetis alia, kiu silentis ĝis nun. – La faraono venkos la pastrojn?...

– Kial ne?...

– Ĉu vi vidis iam leonon, kiu disŝiris piramidon?...

– Kion vi babilas!

– Aŭ rinoceron, kiu ĝin renversis?

– Kompreneble, ĉi ne povas tion fari.

– Kaj la ventego?

– Ĉu la diablo inspiris al vi hodiaŭ la demandojn?...

– Bone, mi do diras al vi, ke leono, rinocero aŭ vento pli facile renversos piramidon, ol la faraono venkos la pastraron... Eĉ se la faraono estus leono, rinocero kaj vento en unu persono...

– Vi, malsupre!... – oni kriis de supre. – Ĉu la mortinto jam estas preta?

– Jam... Jam... nur lia makzelo refalas – oni respondis el la vestiblo.

– Indiferente... Rapide donu lin ĉi tien, ĉar Izido post unu horo devas iri en la urbon.

Post momento la ora ŝipeto kun la kadavro estis per ŝnuroj levita supren, sur la eksteran balkonon.

El la vestiblo oni eniradis en grandan salonon, blue kolorigitan kaj ornamitan per flavaj steloj. Sur la tuta longo de la salono al unu el la muroj estis alkroĉita kvazaŭ balkono, arkforma, kies ekstremoj leviĝis unu etaĝon, la mezo unu kaj duonon.

La salono prezentis la ĉielan firmamenton, la balkono la vojon de la suno sur la ĉielo, kaj la faraono devis esti Oziriso, aŭ la suno, kiu iras de la oriento al la okcidento.

Malsupre staris amaso da pastroj kaj pastrinoj, kiuj, atendante la solenon, parolis pri indiferentaj aferoj.

– Preta!... – oni kriis de la balkono.

La interparoladoj eksilentis. Supre trifoje eksonis bronza lado kaj sur la balkono aperis la orita ŝipeto de la suno, en kiu veturis la mortinto.

“Jen li aperas en nubo, por apartigi la ĉielon de la tero, kaj poste kunigi ilin...”

“Senĉese kaŝita en ĉiu objekto, li estas la sola vivanta, en kiu eterne ekzistas ĉiuj aferoj...”

La ŝipeto iom post iom leviĝis al la mezo de la arko kaj fine haltis sur la supro.

Tiam sur la malsupra ekstremo de l’ arko aperis pastrino, alivestita, kiel la diino Izido, kun la filo Horus, kaj same malrapide komencis supreniri. Tio estis la bildo de la luno, kiu sekvas la sunon.

Nun la ŝipeto de la supro de l’ arko komencis malleviĝi al la okcidento, kaj malsupre ree eksonis la ĥoro:

“Dio, enkorpigita en ĉiuj objektoj, spirito Ŝu en ĉiuj dioj. Li estas la korpo de la vivanta homo, kreinto de la arbo, kiu portas fruktojn, li estas la kaŭzo de la fruktigaj superakvoj. Sen li nenio vivas en la tera spaco.”

La ŝipeto malaperis sur la okcidenta ekstremo de la balkono, Izido kun Horus haltis sur la supro de la arko. Tiam al la ŝipeto alkuris aro da pastroj: ili elprenis la kadavron de l’ faraono, metis ĝin sur marmora tablo, kvazaŭ Ozirison por ripozo post la taga laboro.

Nun al la mortinto proksimiĝis paraŝito, alivestita kiel la dio Tifono. Sur la kapo li havis teruran maskon kaj frizitan flavruĝan perukon, sur la dorso haŭton de apro, kaj en la mano ŝtonan etiopian tranĉilon.

Li komencis rapide detranĉi la plandojn de la mortinto.

– Kion vi faras al la mortinto, frato Tifono? – demandis lin Izido de la balkono.

– Mi skrapas la piedojn de mia frato Oziriso, por ke li ne malpurigu la ĉielon per la tera polvo – respondis la paraŝito, alivestita kiel Tifono.

Fortranĉinte la plandojn, la paraŝito prenis kurban metalfadenon metis ĝin en la nazon de l’ mortinto kaj komencis eltiri la cerbon. Poste li distranĉis la ventron kaj tra la truo rapide eltiris la intestojn, koron kaj pulmojn.

Dume la helpantoj de Tifono alportis kvar grandajn urnojn, ornamitajn per la kapoj de l’ dioj: Hape, Emset, Duamutf kaj Kebhsneuf, kaj en ĉiun el la urnoj metis iun internan organon de l’ mortinto.

– Kion vi faras tie, frato Tifono? – demandis duan fojon Izido.

– Mi purigas mian fraton Ozirison de la teraj aferoj, por ke li fariĝu pli bela – respondis la paraŝito.

Apud la marmora tablo estis lageto, kies akvo estis saturita per sodo.

La paraŝitoj, puriginte la kadavron, ĵetis ĝin en la lageton, en kiu ĝi devis malsekiĝi sepdek tagojn.

Dume Izido, trairante la tutan balkonon, proksimiĝis al la ĉambro, en kiu la paraŝito ĵus malfermis kaj purigis la reĝajn restaĵojn. Ŝi demandis terurita:

– Kie estas mia frato?... kie mia dia edzo?...

Subite ektondris, eksonis trumpetoj kaj bronzaj ladoj, kaj la paraŝito, alivestita kiel Tifono, eksplodis de rido kaj ekkriis:

– Bela Izido, kiu kun la steloj gajigas la noktojn, ne ekzistas plu via edzo!... Neniam plu la radianta Oziriso sidiĝos sur la orita ŝipeto, neniam plu la suno sin montros sur la firmamento... Mi faris tion, mi Set kaj mi kaŝis lin tiel profunde, ke neniu dio, eĉ ĉiuj kune ne retrovos lin!...

Ĉe tiuj vortoj la diino disŝiris la vestojn, komencis ĝemi kaj elŝiri siajn harojn, Ree eksonis la trumpetoj, tondroj kaj sonoriloj, inter la pastroj kaj pastrinoj leviĝis murmureto, poste krio, malbenoj kaj fine ĉiuj ĵetis sin sur Tifonon, kriante:

– Malbenita spirito de la mallumo!... Vi, kiu ekscitas la ventojn de l’ dezerto, boligas la maron, kovras la teran lumon!... Falu en senfundaĵon, el kiu ne povus vin liberigi eĉ la patro de l’ dioj... Malbenita, malbenita Set!... Via nomo estu teruro kaj abomeno!...

Tiel malbenante, ĉiuj ĵetis sin kun pugnoj kaj bastonoj sur Tifonon; la malbela dio komencis forkuri kaj fine malaperis el la salono.

Ree tri somoj de la bronza lado, kaj la soleno estis finita.

– Sufiĉe! – ekkriis la plej maljuna pastro al la aro, kiu jam efektive komencis interbatali. – Vi, Izido, povas iri en la urbon, la ceteraj al aliaj mortintoj, kiuj atendas nin... Ne malzorgu la simplajn mortintojn, ĉar ni ne scias, kiel oni pagos al ni por ĉi tiu...

– Certe ne multe! – intermetis la paraŝito. – Oni diras, ke en la trezorejo restis nenio, kaj Fenicianoj minacas, ke ili ĉesos pruntedoni, se ili ne ricevos novajn rajtojn...

– La morto ekstermu viajn Fenicianojn!... Baldaŭ oni devos almozpeti de ili hordean panon; ĉion ili jam proprigis al si...

– Sed se ili ne donos monon al la faraono, ni ricevos nenion por la enterigo...

Iom post iom eksilentis la interparoladoj kaj la ĉeestantoj forlasis la bluan salonon. Restis nur gardistoj ĉe la lageto kun la restaĵoj de l’ faraono.

La tuta soleno, prezentanta la mortigon de Oziriso (la suno) per Tifono (la dio de la mallumo kaj krimo) servis, por distranĉi kaj purigi la restaĵojn de l’ faraono, kaj tiel prepari ilin por la enbalzamigo.

Sepdek tagojn la mortinto kuŝis en la akvo, saturita per sodo, kredeble kiel rememoraĵo, ke la malbona Tifono dronigis la korpon de l’ frato en Sodaj Lagoj. Dum la tuta tempo, matene kaj vespere, la pastrino, alivestita kiel Izido, venis en la bluan salonon. Tie, ĝemante kaj elŝirante al si la harojn, ŝi demandis la ĉeestantojn: ĉu oni vidis ŝian dian edzon kaj fraton?

Kiam pasis la tempo de la funebro, Horus, la filo kaj posteulo de Oziriso aperis en la salono kaj li, fine, rimarkis la banujon.

– Eble ĉi tie oni devus serĉi la restaĵojn de mia patro kaj frato? – demandis Horus.

Ili komencis serĉi, trovis kaj, kun granda ĝojo de l’ pastroj, ĉe sonoj de la muziko elprenis la korpon de la faraono el la fortiga bano.

Oni enmetis la korpon en ŝtonan tubon, tra kiu dum kelke da tagoj pasis varmega aero, kaj sekiginte oni transdonis al la enbalzamigistoj.

Nun komenciĝis la plej gravaj ceremonioj, kiujn sur la faraono plenumis la plej altaj pastroj de la kvartalo de l’ mortintoj.

La korpon de la mortinto, turninte la kapon al la sudo, oni lavis per sanktigita akvo, kaj ĝian internon per palma vino. Sur la planko, surŝutita per cindro, sidis larmistinoj, kaj elŝirante al si la harojn, gratante al si la vizaĝojn, ploris la mortinton. Ĉirkaŭ la funebra lito kolektiĝis pastroj, alivestitaj kiel dioj: Izido, nuda, kun la krono de l’ faraonoj, la junulo Horus, Anubis kun ŝakala kapo, Tot, kun birda kapo kaj kun tabuletoj en la mano, kaj multaj aliaj.

Sub la kontrolo de ĉi tiu respektinda aro, specialistoj komencis plenigi la internon de l’ mortinto per forte odorantaj herboj, segaĵoj, kaj eĉ ili verŝis tien odorajn arbajn sukojn, seninterrompe preĝante. Poste, anstataŭ liaj propraj, oni metis al li vitrajn okulojn, enkadrigitajn en bronzo.

Oni surŝutis la tutan korpon per soda pulvoro.

Nun elpaŝis alia pastro kaj klarigis al la ĉeestantoj, ke la korpo de l’ mortinto estas la korpo de Oziriso kaj liaj ecoj estas la ecoj de Oziriso: la miraklaj ecoj de lia maldekstra tempio estas la ecoj de la tempio de l’ dio Tumu; lia dekstra okulo estas la okulo de l’ dio Tumu, kies radioj trapenetras la mallumon. Lia maldekstra okulo estas la okulo de Horus, kiu ekstermas ĉiujn vivantajn kreaĵojn; la supra lipo estas Izido, la malsupra – Neftis. La kolo de l’ mortinto estas diino, la manoj estas diaj animoj, la fingroj estas ĉielaj serpentoj, la filoj de l’ diino Selkit. Liaj flankoj estas du plumoj de Amon, la dorso estas la spino de Sibu, la ventro estas la flanko de Nue.*

* Maspero

Alia pastro diris:

– “Oni donis al mi buŝon por paroli, piedojn por paŝi, manojn por faligi la malamikojn. Mi reviviĝas, mi ekzistas, mi malfermas la ĉielon; mi faras tion, kion oni ordonis al mi en Memfiso.”

Dume sur la kolo de l’ mortinto oni pendigas bildon de skarabo, faritan el multekosta ŝtono, kun surskribo:

“Ho mia koro, kiun mi ricevis de mia patrino; ho mia koro, kiun mi havis, kiam mi estis sur la tero, ne leviĝu kaj ne atestu kontraŭ mi en la tago de la juĝo.”

Nun ĉiun manon kaj piedon, ĉiun fingron de l’ mortinto oni ĉirkaŭvolvis per rubandoj, sur kiuj estis skribitaj preĝoj kaj ĵuroj. Sur la brusto kaj kolo oni metis tutajn manuskriptojn de “la libro de l’ mortintoj”, kun la sekvantaj meditoj, kiujn la pastroj voĉe legis super la mortinto:

“Mi estas tiu, kontraŭ kiu neniu dio starigas barojn.”

“Kiu li estas?”

“Li estas Tum sur la ŝildo, li estas Ra sur la ŝildo, kiu leviĝas en la okcidento de la ĉielo.”

“Mi estas Hieraŭ kaj mi konas la Morgaŭon.”

“Kiu li estas?”

“Hieraŭ estas Oziriso, Morgaŭ estas Ra, en la tago, kiam li detruos la malamikojn de l’ Sinjoro, kiu estas super ĉio, kaj kiam li oferos sian filon Horuson. Per aliaj vortoj: en la tago, kiam la ĉerkon de Oziriso renkontos lia patro Ra, Li venkos la diojn, laŭ la ordono de Oziriso, la sinjoro de la monto Amenti.”

“Kiu li estas?”

“Amento estas kreaĵo de la animoj de l’ dioj, laŭ la ordono de Oziriso, la sinjoro de l’ monto Amenti. Per aliaj vortoj: Amenti estas la ekscito, kaŭzita de Ra; ĉiu dio, kiu venas tien, batalas. Mi konas grandan dion, kiu loĝas tie.”

“Mi estas de mia lando, mi venas de mia urbo, mi detruas la malbonon, forigas tion, kio restas ne bona, kaj forpuŝas de mi la malpuraĵon. Mi atingas la landon de la ĉielanoj, mi eniras tra potenca pordego.”

“Ho, vi, kunuloj, donu al mi la manon, ĉar mi estos unu el Vi.”

Kiam ĉiu membro de la mortinto jam estas ĉirkaŭvolvita per la rubandoj, kaj armita per amuletoj, kiam li jam posedas sufiĉan provizon da meditoj, kiuj permesos al li sin orienti en la lando de l’ dioj, oni devas zorgi pri la dokumento, kiu malfermos al li la pordegon de tiu lando.

Ĉar inter la tombo kaj la ĉielo la mortinton atendas kvardek du teruraj juĝistoj, kiuj sub la prezido de Oziriso esploras lian teran vivon. Nur kiam la koro de la mortinto, metita sur la pesilon de la justeco, montriĝos egala al la diino de la vero, kaj kiam la dio Dutes, notanta sur tabuletoj la agojn de l’ mortinto, juĝos ilin bonaj, nur tiam Horus prenas la animon je la mano kaj kondukas antaŭ la tronon de Oziriso.

Por ke la mortinto povu sin senkulpigi antaŭ la tribunalo, oni devas envolvi lian mumon en papiruson, sur kiu estas skribita lia ĝenerala konfeso. Dum la envolvado la pastroj diras laŭte kaj klare, por ke la mortinto nenion forgesu:

“Estroj de la vero, mi alportas al vi nur la veron. Al neniu homo mi faris perfide malbonon, neniun el miaj proksimuloj mi faris malfeliĉa... Neniam mi estis maldeca, neniam mi diris maldecan vorton en la domo de la vero. Mi ne estis intima kun la malbono. Mi ne faris malbonon. Kiel estro mi ne ordonis al miaj subuloj labori super iliaj fortoj. Neniu per mia kulpo fariĝis timema, mizera, suferanta, malfeliĉa. Mi faris nenion, kion malestimus la dioj. Mi ne turmentis la sklavojn. Mi ne lasis ilin malsataj. Mi ne igis ilin plori. Mi ne mortigis. Mi ne ordonis mortigi perfide. Mi ne mensogis. Mi ne rabis la trezorojn de la temploj. Mi ne malgrandigis la enspezojn, oferitajn al la dioj. Mi ne ŝtelis panon, nek zonojn de la mumoj. Mi ne pekis kontraŭ la pastro de mia distrikto. Mi ne forprenis, nek malgrandigis lian havon. Mi ne forŝiris la infanon de la brusto de ĝia patrino. Neniam mi agis brute. Mi ne uzis falsan pesilon. Mi ne kaptis birdojn. Mi ne malhelpis la leviĝon de la akvo. Mi ne deturnis la fluon de la kanaloj. Mi ne estingis la fajron en nekonvena momento. Mi ne ŝtelis la oferojn de la dioj, kiujn ili elektis. Mi estas pura... Mi estas pura... Mi estas pura...”*

* Ĉapitro 75-a de “La libro de l’ mortintoj”. Tio estas unu el la plej altideaj dokumentoj, kiujn lasis la ni la antikva mondo.

Kiam la mortinto, dank’ al “La Libro”, jam sciis, kiel agi en la eterna lando, kaj, antaŭ ĉio, kiam li sciis, kiel senkulpigi sin antaŭ la tribunalo de la kvardek du dioj, tiam la pastroj armis lin ankaŭ per la antaŭparolo de ĉi tiu libro kaj klarigis al li ĝian grandan gravecon.

Por tiu celo la enbalzamigistoj, ĉirkaŭantaj la freŝan mumon de l’ faraono, foriris, kaj venis la ĉefa pastro de la distrikto kaj murmuretis al la mortinto en la orelon:

“Sciu, ke posedante ĉi tiun libron, vi apartenos al la vivantaj kaj akiros grandan influon ĉe la dioj. Sciu, ke dank’ al ĝi neniu kuraĝos kontraŭstari al vi. La dioj mem proksimiĝos al vi kaj ĉirkaŭprenos vin, ĉar vi apartenos al ilia rondo.”

“Sciu, ke la libro permesos al vi ekscii, kio estis en la komenco. Neniu homo publikigis ĝin, neniu okulo ĝin vidis, neniu orelo ĝin aŭdis. La libro estas la vero mem, sed neniu konis ĝin, kaj neniam. Estu ĝi videbla nur por vi kaj por tiu, kiu ĝin al vi donis. Ne aldonu al ĝi komentariojn, kiujn povus dikti via memoro aŭ via fantazio. Ĝi estas skribita tuta en la ĉambro, kie oni enbalzamigas la mortintojn. Tio estas granda mistero, kiun konas neniu ordinara homo, neniu en la mondo.”

“La libro estos via nutraĵo en la malsupra lando de la spiritoj, ĝi liveros al via animo rimedojn por restadi sur la tero, donos al vi vivon eternan kaj faros, ke neniu havos povon super vi.”*

* La libro de l’ mortintoj, ĉapitro 148-a.

Oni riĉe vestis la reĝajn restaĵojn, metis oran maskon sur la vizaĝon, ringojn kaj braceletojn sur la krucitajn brakojn. Sub la kapon oni metis eburan apogilon, sur kiu ordinare dormas Egiptanoj. Fine, oni fermis la korpon en tri ĉerkoj: papera, kovrita per surskriboj, orita cedra kaj marmora. La du unuaj estis plene adaptitaj al la korpo de la mortinto; eĉ la skulptita vizaĝo estis simila, sed ridanta.

Post trimonata restado en la kvartalo de la mortintoj, la mumo de l’ faraono estis preta al la solena enterigo. Oni ree transportis ĝin en la reĝan palacon.