Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO V

Dum la sepdek tagoj, dum kiuj la respektindaj restaĵoj malsekiĝis en la soda akvo, Egipto portis funebrajn vestojn.

La temploj estis fermitaj, oni ne faris procesiojn. Eksilentis ĉiu muziko, oni ne aranĝis festenojn, la dancistinoj fariĝis ploristinoj, kaj anstataŭ danci, ŝiris siajn harojn, kio ankaŭ alportis al ili profiton.

Oni ne trinkis vinon, oni ne manĝis viandon. La plej grandaj altranguloj estis en dikaj vestoj, nudpiede. Neniu sin razis (ekster la pastroj), la plej fervoraj eĉ ne lavis sin, sed ŝmiris siajn vizaĝojn per koto, kaj ŝutis cindron sur la harojn.

De Mediteraneo ĝis la unua katarakto de Nilo, de la libia dezerto ĝis la duoninsulo Sinai, regis silento kaj malĝojo. Estingiĝis la lumo de Egipto, foriris al la okcidento kaj forlasis siajn servistojn la sinjoro, kiu donadis ĝojon kaj vivon.

En la alta societo plej modaj estis la interparoladoj pri la ĝenerala malĝojo, kiu ekregis eĉ la naturon.

– Ĉu vi ne rimarkis – parolis altrangulo al altrangulo – ke la tagoj estas pli mallongaj kaj pli mallumaj?

– Mi ne kuraĝis tion diri al vi – respondis la alia – sed efektive estas tiel. Mi eĉ rimarkis, ke malpli da steloj lumas nokte kaj ke la plena luno daŭras malpli longe, kaj ke la nova luno pli longe ol ordinare.

La paŝtistoj diras, ke la brutoj ne volas manĝi en la paŝtejoj, ili nur blekas...

– Mi aŭdis de la ĉasistoj, ke la plorantaj leonoj ne atakas plu la kapreolojn, ĉar ili ne manĝas viandon.

– Teruraj tempoj!... Venu al mi hodiaŭ vespere, kaj ni trinkos po glaso da funebra fluidaĵo, kiun elpensis mia kelisto.

– Mi scias, sendube vi havas la nigran sidonan bieron?...

– La dioj gardu nin trinki en la nuna tempo gajigajn trinkaĵojn! Tio, kion elpensis mia kelisto, ne estas biero... Pli ĝustadire mi komparus ĝin kun vino, saturita per muskato kaj bonodoraj herboj.

– Tre konvena trinkaĵo en la tempo, kiam nia sinjoro restas en la kvartalo de l’ mortintoj, kiu ĉiam spiras la odoron de la muskato kaj bonodoraj herboj.

Tiel dum sepdek tagoj ĉagreniĝis la altranguloj.

Unua ektremo de ĝojo trakuris Egipton en la momento, kiam el la kvartalo de l’ mortintoj oni konigis, ke la korpon de l’ sinjoro oni elprenis el la soda bano kaj ke la enbalzamigistoj kaj pastroj jam komencis la ceremoniojn.

En tiu tago oni unuafoje tondis la harojn, forigis la koton de la vizaĝoj, kaj kiu sentis deziron, lavis sin. Efektive, ne ekzistis plu kaŭzo malĝoji: Horus trovis la restaĵojn de Oziriso; la estro de Egipto, dank’ al la arto de l’ enbalzamigistoj, retrovis la vivon, kaj dank’ al la preĝoj de la pastroj kaj al “La libro de l’ mortintoj” fariĝis egala al la dioj.

De tiu momento la mortinta faraono Mer-amen-Ramzes estis oficiale nomata Oziriso; neoficiale oni nomis lin tiel tuj post la morto.

La gajeco de la Egipta popolo komencis forigi la funebron, precipe inter la soldatoj, metiistoj kaj vilaĝanoj. Inter la simpla popolo la ĝojo eksplodis iafoje en nekonvena formo.

Famoj komencis rondiri, oni ne scias de kie, ke la nova faraono, kiun la popolo jam amis instinkte, volas plibonigi la sorton de la vilaĝanoj, laboristoj, eĉ sklavoj.

Kaj tial (kia skandalo!) okazis, ke la masonistoj, lignaĵistoj kaj potistoj, anstataŭ trinki trankvile kaj paroli pri familiaj aferoj, kuraĝis en la drinkejoj ne nur plendi pri la impostoj, sed eĉ indigni kontraŭ la povo de l’ pastroj. La vilaĝanoj, anstataŭ preĝi dum libera tempo kaj honori la antaŭulojn, parolis unuj al aliaj: kiel bone estus, se ĉiu el ili posedus kelke da bedoj da tero kiel propraĵon kaj povus ripozi ĉiun sepan tagan!

Senutile estus paroli pri la soldatoj, precipe pri la, fremdlandaj regimentoj. Ili imagis, ke ili estas la plej eminenta klaso de Egipto, aŭ se ili ne estas, ili baldaŭ estos, post sukcesa milito, kiu devis eksplodi.

Kontraŭe, la nomarĥoj, la nobeluloj, kaj precipe la ĉefpastroj solene portis la funebron je la mortinta sinjoro, kvankam oni jam povis ĝoji, kiam la faraono fariĝis Oziriso.

Ĝustadire la nova estro faris ankoraŭ malbonon al neniu, la kaŭzo do de la malĝojo de la altranguloj estis nur famoj, la samaj, kiuj ĝojigis la simplan popolon. La nomarĥoj kaj nobeluloj sentis agacon ĉe la penso, ke ilia kamparano povus resti senokupa kvindek tagojn en la jaro, kaj kio estas pli malbona, posedi kiel propraĵon teron, eĉ se ĝi sufiĉus nur por konstrui tombon. La pastroj paliĝis, kaj kunpremis la dentojn, rigardante la administradon de Ramzes kaj la manieron, kiel li agis kun ili.

Efektive, en la palaco de la reĝo fariĝis grandaj ŝanĝoj.

La faraono transportis sian loĝejon en flankan konstruaĵon, en kiu preskaŭ ĉiujn ĉambrojn okupis generaloj. En la subtera etaĝo li loĝigis grekajn soldatojn, supre gardistojn, en la ĉambroj ĉe la muro Etiopianojn. Ĉirkaŭ la palaco staris garde Azianoj, kaj apud la ĉambroj de lia sankteco la skadrono, kiu kun Ramzes persekutis Tehennan en la dezerto.

Pli malbone estis, ke lia sankteco, malgraŭ la lasta ribelo de Libianoj, redonis al ili sian favoron; punis neniun, kontraŭe, donacadis al ili sian konfidon.

Estas vere, ke la pastroj, kiuj estis en la ĉefa palaco, restis tie kaj plenumis la religiajn ceremoniojn, direktataj de Sem. Sed ĉar la pastroj ne akompanis la faraonon ĉe la matena, taga kaj vespera manĝo, ilia nutraĵo fariĝis tre simpla.

Vane la sanktaj viroj rememorigis, ke ili devas nutri reprezentantojn de dek naŭ dinastioj kaj multe da dioj. La trezoristo, divenante la intencojn de l’ faraono, respondis al la pastroj, ke al la dioj kaj antaŭuloj sufiĉos floroj kaj parfumoj, kaj ke la profetoj mem, kiel ordonas la moraleco, devas manĝi hordean panon kaj trinki akvon aŭ bieron. Kiel argumentoj por sia malĝentila teorio la trezoristo citis la ekzemplon de la ĉefpastro Sem, kiu vivis kiel pentofaranto; fine la trezoristo ripetis, ke lia sankteco kun la generaloj manĝas nur soldatan nutraĵon.

La palacaj pastroj komencis silente konsideri, ĉu ne pli prudente ili agos, se ili forlasos la avaran reĝan domon, kaj transloĝiĝos en la proprajn domojn apud la temploj, kie iliaj devoj estos malpli ŝarĝaj kaj la malsato ne tordos iliajn internaĵojn.

Kaj eble ili senprokraste farus tion, se la plej respektindaj Herhor kaj Mefres ne ordonus al ili resti sur la posteno.

La situacio de Herhor ĉe la nova sinjoro ankaŭ ne povis esti nomata tre feliĉa. La ministro, antaŭ nelonge ĉiopova, kiu iam preskaŭ ne forlasadis la reĝajn ĉambrojn, sidis nun sola en sia palaco kaj ofte dum tutaj dekadoj ne vidis la faraonon. Li estis ankoraŭ la milita ministro, sed li preskaŭ ĉesis doni la ordonojn. Ĉiujn militajn aferojn la faraono plenumis mem. Li mem legis la raportojn de l’ generaloj, mem solvis neklarajn demandojn, kaj liaj adjutantoj prenis el la milita ministrejo la necesajn dokumentojn.

Lia ekscelenco Herhor estis vokata al la monarĥo preskaŭ nur por ricevi riproĉojn.

Tamen ĉiuj altranguloj devis konfesi, ke la nova faraono multe laboras.

Ĉiutage Ramzes XIII vekiĝis antaŭ la leviĝo de l’ suno, sin banis kaj bruligis incenson antaŭ la statuo de Oziriso. Tuj poste li aŭskultis la raportojn de la plej alta juĝisto, de la plej alta skribisto de la grenejoj kaj staloj de la tuta lando, fine de la intendanto de siaj palacoj. La lasta plej multe suferis; preskaŭ ne estis tago, en kiu la sinjoro ne diris al li, ke la kortego kostas tro multe kaj estas tro multenombra.

Efektive, en la reĝa palaco loĝis kelkcento da virinoj de la mortinta faraono kun konvena nombro da infanoj kaj servistoj. La intendanto, senĉese admonata, ĉiutage forpelis dekkelkon da personoj kaj limigis la elspezojn al la ceteraj. Post unu monato, ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun ploro kaj krio kuris en la loĝejon de la reĝino Nikotris, petegante helpon.

La respektinda reĝino tuj iris al la monarĥo; falinte sur la vizaĝon, ŝi petis, ke li ekkompatu la virinojn de sia patro kaj ne lasu ilin morti de mizero.

La faraono aŭskultis kun sulkigita frunto kaj ordonis al la intendanto ĉesigi la ŝparadon. Sed samtempe li diris al la plej respektinda sinjorino, ke post la enterigo de l’ patro la virinoj estos forigitaj el la palaco kaj dissenditaj en la bienojn.

– Nia kortego – diris li – kostas ĉirkaŭ tridek mil talentojn jare, tio estas duonon pli multe, ol la tuta armeo. Tian sumon mi ne povas elspezi ne ruinigante min kaj la ŝtaton.

– Faru, kiel vi volas – respondis la reĝino. – Egipto estas via. Sed mi timas, ke la dispelitaj korteganoj fariĝos viaj malamikoj.

Aŭdante tion, la sinjoro silente prenis la patrinon je la mano, kondukis ŝin al la fenestro kaj montris arbaron de lancoj de la soldatoj, kiuj ekzerciĝis en la korto.

Ĉi tiu ago de la faraono havis neatenditan rezultaton. En la okuloj de l’ reĝino, kiuj antaŭ unu momento estis plenaj de larmoj, ekbrilis fiero. Subite ŝi klinis sin kaj kisis la manon de la filo, parolante per kortuŝita voĉo:

– Vere, vi estas la filo de Izido, kaj mi faris bone, cedante vin al la diino... Egipto fine havas estron!...

De tiu tempo la respektinda sinjorino neniam kaj en neniu afero protektis iun al la filo. Kaj kiam oni petis pri tio, ĉiam ŝi respondis:

– Mi estas servistino de lia sankteco kaj mi konsilas al vi plenumi sen kontraŭstaro la ordonojn de lia sankteco. Ĉio, kion li faras, venas de la inspiro de l’ dioj. Kaj kiu povus kontraŭstari al la dioj?...

Post la matenmanĝo la faraono sin okupis per la militaj kaj financaj aferoj, kaj je la tria horo posttagmeze, akompanata de granda sekvantaro, li veturis al la armeo, kies tendaro estis apud Memfiso, kaj rigardis la ekzercojn.

Efektive, la plej grandaj ŝanĝoj fariĝis en la militaj aferoj de la ŝtato.

En la daŭro de kvin monatoj lia sankteco formis du novajn regimentojn, aŭ pli ĝuste revivigis tiujn, kiuj estis nuligitaj dum la antaŭa regado.

Li forigis la oficirojn drinkemajn kaj ludemajn, kaj tiujn, kiuj turmentis la soldatojn.

En la oficejojn de la milita ministrejo, kie antaŭe laboris nur pastroj, li enkondukis siajn plej kapablajn adjutantojn, kiuj baldaŭ prenis en siajn manojn gravajn dokumentojn pri la armeo. Li ordonis fari liston de ĉiuj viroj en la regno, kiuj iam apartenis al la milita klaso, sed de dekkelko da jaroj plenumis neniujn oficojn kaj mastrumis en siaj bienoj.

Li fondis du novajn oficirajn lernejojn por infanoj, komencante de dek jaroj, kaj renovigis la antaŭan moron, ke la milita junularo ricevadu la matenmanĝon nur post trihora marŝo, en vicoj kaj kolonoj.

Fine, neniu taĉmento havis la rajton loĝi en kamparoj; ĉiu devis esti en la kazernoj aŭ en la tendaro. Ĉiu regimento havis sian placon por la ekzercoj, kie tutan tagon oni uzis ŝtonĵetilojn, aŭ arkpafis al ŝildoj, starigitaj en interspaco de cent ĝis ducent paŝoj.

Estis ankaŭ proklamita ordono al la familioj de la milita klaso, ke la viroj ekzerciĝu en la ĵetado de ŝtonoj, sub la direkto de la oficiroj kaj dekestroj de la regula armeo. Senprokraste oni plenumis la ordonon, kaj Egipto, jam du monatojn post la morto de Ramzes XII, havis aspekton de tendaro.

Eĉ la kamparaj kaj urbaj infanoj, kiuj ĝis nun ludis je skribistoj kaj pastroj, imitante la plenaĝulojn, komencis ludi je soldatoj. Sur ĉiu placo kaj en ĉiu ĝardeno, de la mateno ĝis la vespero, fajfis ŝtonoj kaj sagoj, kaj la tribunaloj estis superŝutitaj per plendoj pri korpaj vundoj.

Aliformita estis Egipto kaj malgraŭ la funebro, regis en ĝi granda movado, kaj ĉio sub la influo de la nova estro.

Kreskis la fiero de la faraono kaj li estis kontenta, vidante, kiel la tuta ŝtato konformiĝas al lia reĝa volo.

Sed venis momento, kiam eĉ li fariĝis malĝoja.

En la sama tago, kiam la enbalzamigistoj elprenis la korpon de Ramzes XII el la soda bano; la granda trezoristo, prezentante la kutiman raporton, diris al la faraono:

– Mi ne scias, kion fari... Ni havas en la trezorejo du mil talentojn, kaj por la enterigo de la mortinta sinjoro oni bezonas almenaŭ unu milon...

– Kiel, du miloj?... – ekmiris la estro. – Kiam mi prenis en la manojn la regadon, vi diris; ke ni havas dudek mil...

– Ni elspezis dek ok...

– En du monatoj?...

– Ni havis grandegajn elspezojn...

– Tio estas vera – respondis la faraono – sed ĉiutage alfluas novaj impostoj...

– La impostoj – respondis la trezoristo – mi ne scias kial, ree malgrandiĝis kaj ne alfluas en tia kvanto, kiel mi kalkulis. Sed ili ankaŭ estas elspezitaj... Via sankteco bonvolu ne forgesi, ke ni havas kvin novajn regimentojn; do ĉirkaŭ ok mil homoj forlasis siajn okupojn kaj vivas je la konto de la ŝtato...

La faraono ekmeditis.

– Ni devas – diris li – fari novan prunton. Interkonsentu kun Herhor kaj Mefres, por ke la temploj donu al ni monon.

– Mi parolis pri tio. La temploj donos al ni nenion.

– La profetoj ofendiĝis!... – ekridetis la faraono. – En tia okazo ni devas alvoki la idolanojn... Sendu al mi Dagonon.

Antaŭ la subiro de l’ suno venis la fenicia bankiero. Li falis sur la vizaĝon antaŭ la sinjoro kaj donacis al li oran pokalan, inkrustitan per juveloj.

– Nun mi jam povas morti!... – ekkriis Dagon – kiam mia plej favora estro sidiĝis sur la tronon...

– Sed antaŭ kiam vi mortas – diris la faraono al la genuanta Feniciano – penu trovi por mi kelke da miloj da talentoj.

La Feniciano rigidiĝis aŭ eble ŝajnigis grandan konfuzon.

– Via sankteco prefere ordonu al mi serĉi perlojn en Nilo – respondis li – ĉar mi tuj pereos kaj mia sinjoro ne suspektos min pri malbonaj intencoj... Sed trovi tian sumon hodiaŭ!...

Ramzes XIII ekmiris.

– Kiel? – demandis li – do Fenicianoj ne havas plu monon?...

– Sangon kaj vivon nian kaj de niaj infanoj ni donos al via sankteco – respondis Dagon. – Sed monon... Kie ni prenos monon?... Iam la temploj pruntis al ni por dek kvin aŭ dudek procentoj jare. Sed de l’ tempo, kiam via sankteco, ankoraŭ kiel kronprinco, estis en la templo de Hator, tie apud Pi-Bast, la pastroj tute rifuzis al ni krediton... Se ili povus, ili hodiaŭ elpelus nin el Egipto, kaj ankoraŭ pli volonte ekstermus... Ah, kion ni suferas dank’ al ili... La kamparanoj laboras, kiel ili volas kaj kiam ili volas, kaj kiel imposton ili donas, kio falas de ilia buŝo... Se oni batas iun, li ribelas, kaj kiam malfeliĉa Feniciano sin turnas al la tribunalo, aŭ li perdas, aŭ devas terure pagi... Niaj horoj sur ĉi tiu tero estas kalkulitaj!... – konkludis Dagon kun larmoj.

La faraono malĝojiĝis.

– Mi esploros la aferon – respondis li – kaj la tribunaloj estos justaj.

Sed dume mi bezonas kvin mil talentojn...

– Kie ni prenos ilin, sinjoro? – ĝemis Dagon. – Montru al ni via sankteco aĉetantojn, kaj ni vendos la tutan nian havon, por plenumi viajn ordonojn... Sed kie estas la aĉetantoj?... Eble nur la pastroj, kiuj taksos niajn riĉaĵojn je ridinda prezo kaj ne pagos kontante...

-Serĉu en Tiro, Sidono – intermetis la sinjoro. – Ĉiu el ĉi tiuj urboj ja povus prunti al ni ne nur kvin, sed eĉ cent mil talentojn...

– Tiro, Sidono!... – ripetis Dagon. – Hodiaŭ la tuta Fenicio kolektas la oron kaj juvelojn, por page liberigi sin de Asirianoj... En nia lando jam vagas senditoj de la reĝo Assar kaj diras, ke se nur ĉiujare ni pagos malavare, la reĝo kaj satrapoj ne nur ne premegos nin, sed eĉ liveros al ni pli grandajn gajnojn, ol tiuj, kiujn ni, havas nun dank’ al la favoro de via sankteco kaj Egipto...

La monarĥo paliĝis kaj kunpremis la dentojn. La Feniciano rimarkis tion kaj rapide aldonis:

– Fine, por kio mi konsumas la tempon de via sankteco per mia malsaĝa babilado?... Estas ĉi tie, en Memfiso, la princo Hiram... Li povas pli bone klarigi ĉion al mia sinjoro, ĉar li estas saĝulo kaj membro de la plej alta konsilantaro de niaj urboj...

Ramzes viviĝis.

– Donu ĉi tien plej rapide Hiramon – respondis li. – Ĉar vi, Dagon, parolas kun mi ne kiel bankiero, sed kiel funebra ploristino.

La Feniciano ankoraŭ unu fojon ekfrapis la plankon per la frunto kaj demandis:

– Ĉu la respektinda Hiram ne povus tuj veni ĉi tien?... Vere, estas jam malfrue... Sed li tiel timas la pastrojn, ke li preferus nokte prezenti sian respektegon al via sankteco...

La faraono ekmordis la lipojn, sed konsentis. Li eĉ sendis kun la bankiero Tutmozison, por ke tiu konduku Hiramom en la palacon tra sekretaj eniroj.