Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO VI

Ĉirkaŭ la deka vespere venis Hiram, en nigra vesto de memfisa bazara vendisto.

— Kial via nobleco tiel kaŝas vin?... — demandis la faraono, malagrable impresita. — Ĉu mia palaco estas malliberejo aŭ domo de pestuloj?...

— Ah, nia estro! — sopiris la maljuna Feniciano. — De l’ momento, kiam vi fariĝis la sinjoro de Egipto, krimuloj estas tiuj, kiuj kuraĝas vidi vin kaj ne komunikas tion, pri kio vi bonvolis paroli...

— Al kiu vi devas ripeti miajn vortojn?... — demandis la sinjoro.

Hiram levis la okulojn kaj manojn supren.

— Via sankteco konas viajn malamikojn!... — respondis li.

— Ne grave — diris la faraono. — Via nobleco scias, por kio mi alvokis vin? Mi volas pruntepreni kelke da miloj da talentoj...

Hiram eksiblis kaj tiel ŝanceliĝis — sur siaj piedoj, ke la sinjoro permesis al li sidiĝi en sia ĉeesto, kio estis plej granda honoro.

Komforte sidiĝinte kaj ripozinte, Hiram diris:

— Por kio via sankteco devas pruntepreni, se vi povas havi grandajn trezorojn?...

— Mi scias, kiam mi prenos Ninivon — interrompis la faraono. — Malproksimaj tempoj, kaj la monon mi bezonas hodiaŭ...

— Mi ne parolas pri la milito — respondis Hiram. — Mi parolas pri afero, kiu tuj donos al la trezorejo grandan sumon kaj konstantan jaran profiton...

— Kiamaniere?

— Via sankteco permesu kaj helpu nin elfosi kanalon, por kunigi Mediteraneon kun Ruĝa maro...

— Vi ŝercas, maljuna homo... — ekkriis li. — Kiu povus plenumi tian laboron kaj kia danĝero por Egipto?... La maro ja superverŝus nin...

— Kiu maro?... Ĉar sendube nek Ruĝa, nek Mediteraneo — respondis trankvile Hiram. — Mi scias, ke egiptaj pastroj inĝenieroj esploris la aferon kaj elkalkulis, ke tio estas tre bona afero, la plej bona en la mondo... Sed... ili mem preferas ĝin fari, aŭ pli ĝuste ili ne volas, ke ĝin faru la faraono.

— Kiajn pruvojn vi havas? — demandis Ramzes.

— Mi ne havas pruvojn, sed mi sendos al via sankteco pastron, kiu klarigos al vi la tutan aferon per planoj kaj kalkuloj...

— Kiu li estas?...

Hiram konsideris momenton kaj diris:

— Ĉu mi havas la promeson de via sankteco, ke neniu scios pri tio, ekster ni?... Li faros al vi pli grandajn servojn, sinjoro, ol mi mem...

Li konas multe da sekretoj kaj multe da... friponaĵoj de l’ pastroj...

— Mi promesas.

— Lia nomo estas Samentu... Li estas granda saĝulo, sed... li bezonas multe da mono kaj estas tre ambicia... Kaj ĉar la ĉefpastroj humiligas lin, li diris al mi, ke se via sankteco deziros, li faligos la pastraron... Li konas multe da sekretoj... Tre multe!...

Ramzes profunde ekmeditis. Li komprenis, ke la pastro estas granda perfidulo, sed li taksis ankaŭ, kiel grandajn servojn li povas fari al li.

— Bone — diris la faraono — mi pripensos pri Samentu. Kaj nun ni supozu unu momenton, ke oni povas konstrui tiun kanalon: kian utilon mi havos de ĝi?

Hiram levis la maldekstran manon kaj komencis kalkuli sur ĝiaj fingroj:

— Antaŭ ĉio — diris li — Fenicio pagos al via sankteco kvin mil talentojn da tributoj, kiujn ĝi ŝuldas al vi... Due, Fenicio pagos al via sankteco por la rajto plenumi la laborojn... Trie, kiam komenciĝos la laboroj, ni pagos jare mil talentojn da imposto kaj krom tio tiom da talentoj, kiom da dekoj da laboristoj liveros al ni Egipto. Kvare, por ĉiu egipta inĝeniero ni donos al via sankteco unu talenton jare... Kvine, kiam la laboroj estos finitaj, via sankteco ludonos al ni la kanalon por cent jaroj, kaj ni pagos por tio mil talentojn jare. Ĉu tio estas malgrandaj profitoj? — demandis Hiram.

— Kaj nun, kaj hodiaŭ — diris la faraono — ĉu vi donus al mi la kvin milojn da tributo?

— Se hodiaŭ estos farita la kontrakto, ni donos dek mil kaj ni aldonos tri mil, por pagi antaŭe imposton por tri jaroj...

Ramzes ekmeditis. Pli ol unu fojon Fenicianoj proponis jam al la egiptaj monarĥoj la konstruon de ĉi tiu kanalo, sed ĉiam ili renkontis neflekseblan kontraŭstaron de l’ pastroj. La egiptaj saĝuloj klarigis al la faraonoj, ke la kanalo kaŭzos subakvigon de Egipto per la ondoj de Mediteraneo kaj Ruĝa Maro. Sed aliflanke Hiram certigis, ke tio ne okazos kaj ke la pastroj scias pri tio!...

— Vi promesas — diris la faraono post longa momento — vi promesas pagi po mil talentoj jare dum cent jaroj. Vi diras, ke ĉi tiu kanalo, elfosita en la sabloj, estas la plej bona afero en la mondo. Mi tion ne komprenas kaj mi konfesas, Hiram, ke mi suspektas...

— Sinjoro — respondis li — mi diros al vi ĉion, sed mi ĵure petegas vin per via krono... per la ombro de via patro... ke vi malkovru la sekreton al neniu... Ĝi estas la plej granda mistero de la ĥaldeaj kaj egiptaj pastroj, eĉ de Fenicio... De ĝi dependas la estonteco de la mondo!...

— Oh, oh... Hiram!... — respondis la faraono kun rideto.

— Al vi, reĝo — daŭrigis la Feniciano — la dioj donis saĝon, energion kaj noblecon, vi do estas nia... Al vi sola el la teraj monarĥoj oni povas konfidi la sekreton, ĉar vi sola povas plenumi grandajn aferojn... Kaj tial vi akiros tian potencon, kian atingis neniu homo...

La faraono eksentis en la koro la dolĉon de la fiero, sed li ekregis sin.

— Ne laŭdu min — diris li — pro tio, kion mi ankoraŭ ne faris; sed diru al mi, kiajn profitojn alportos la kanalo al Fenicio kaj al mia regno?

Hiram sidiĝis pli komforte en la apogseĝo kaj komencis paroli per mallaŭta voĉo:

— Sciu, nia sinjoro, ke oriente, sude kaj norde de Asirio kaj Babilono estas neniuj dezertoj, nek marĉoj, loĝataj de monstroj, sed grandegaj... grandegaj landoj kaj regnoj... landoj tiel grandegaj, ke la piedistaro de via sankteco, fama per siaj marŝoj, devus iri preskaŭ du jarojn senhalte al la oriento, por atingi iliajn limojn...

Ramzes levis supren la brovojn, kiel homo, kiu permesas al iu mensogi, sed scias pri la mensogo.

Hiram iom levis la ŝultrojn kaj daŭrigis:

— Oriente kaj sude de Babilono, sur la bordo de granda maro loĝas preskaŭ cent milionoj da homoj, kiuj havas potencajn reĝojn, pastrojn pli saĝajn ol la egiptaj, antikvajn librojn, lertajn metiistojn... Ĉi tiuj popoloj ne nur scias fabriki teksaĵojn, meblojn kaj vazojn, same belajn, kiel Egiptanoj, sed de nememoreblaj tempoj havas subterajn kaj surterajn templojn, pli grandajn, pli belajn kaj pli riĉajn, ol la egiptaj...

— Daŭrigu... Daŭrigu!... — intermetis la sinjoro. Sed sur lia vizaĝo oni ne povis legi, ĉu lin interesas la priskribo, aŭ ĉu indignigas lin la mensogo.

— En tiuj landoj estas perloj, multvaloraj ŝtonoj, oro, kupro... plej mirindaj grenoj, floroj kaj fruktoj... fine, estas arbaroj, en kiuj tutajn monatojn oni povas vagi inter arboj, pli dikaj, ol la kolonoj en viaj temploj, pli altaj, ol la palmoj... La loĝantaro estas simpla kaj kvieta... Se via sankteco sendus tien sur ŝipoj du siajn regimentojn, vi povus akiri teron, pli grandan, ol la tuta Egipto, pli riĉan, ol la trezorejo de Labirinto... Morgaŭ, se via sankteco permesos, mi sendos al vi specimenojn de tieaj teksaĵoj, arboj kaj bronzaĵoj... Mi sendos ankaŭ du grajnojn de tieaj miraklaj balzamoj; al homo, kiu englutis ilin, malfermiĝas la pordegoj de la eterneco kaj li povas ĝui la feliĉon, kiu apartenas nur al la dioj.

— Sendu, mi tre petas vin, la specimenojn — interrompis la faraono. Kaj la balzamoj... lasu ilin!... Ni sufiĉe ĝuos la eternecon kaj diojn post la morto...

— Kaj malproksime, tre malproksime, oriente de Asirio — daŭrigis Hiram — sin etendas ankoraŭ pli grandaj landoj, kiuj havas ducent milionojn da loĝantoj...

— Kiel facilaj estas por vi la milionoj!... — ekridetis la sinjoro.

Hiram metis la manon sur la koro.

— Mi ĵuras — diris li — per la ombroj de miaj antaŭuloj kaj per mia honoro, ke mi diras la veron!...

La faraono faris movon: tiel granda ĵuro mirigis lin.

— Daŭrigu... daŭrigu... — diris li.

— Tiuj landoj — daŭrigis la Feniciano — estas tre strangaj. Loĝas ilin popoloj kun oblikvaj okuloj kaj flava haŭto. Ĉi tiuj popoloj havas sinjoron, kiu estas nomata filo de la Ĉielo kaj regas ilin per saĝuloj, kiuj tamen ne estas pastroj kaj ne havas tian povon, kiel la viaj en Egipto... Ĉi tiuj popoloj similas Egiptanojn... Ili respektas la mortintajn antaŭulojn kaj tre zorgas pri iliaj kadavroj. Ili uzas skribon, kiu ne multe diferencas de via pastra... Sed ili portas longajn vestojn el teksaĵoj, tute nekonataj ĉe vi, havas sandalojn, similajn al malgrandaj benketoj, kaj la kapojn ili kovras per pintaj skatoloj... La tegmentoj de iliaj domoj ankaŭ estas pintaj kaj iliaj randoj estas turnitaj supren... Ĉi tiuj eksterordinaraj popoloj havas grenon, pli fruktoportan ol la egipta tritiko, kaj faras el ĝi trinkaĵon, pli fortan ol la vino. Ili posedas ankaŭ kreskaĵon, kies folioj donas forton al la membroj, gajecon al la spirito kaj eĉ permesas vivi sen dormo. Ili havas paperon, kiun ili scias ornami per diverskoloraj pentraĵoj, kaj argilon, kiu bruligita brilas kiel vitro kaj sonoras kiel metalo... Morgaŭ, ĉar via sankteco permesis, mi sendos la specimenojn...

— Mirindaĵon vi rakontas, Hiram!... — Sed kian rilaton tio havas al la kanalo, kiun vi volas fosi?...

— Mi respondos mallonge — diris la Feniciano. — Kiam la kanalo estos preta, la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo transveturos en Ruĝan maron, de tie pli malproksimen kaj post kelke da monatoj atingas tiujn riĉajn landojn, kiujn preskaŭ neeble estas atingi tra la kontinento. Kaj ĉu via sankteco — daŭrigis li kun brilantaj okuloj — ne vidas la trezorojn, kiujn ni trovos tie?... Oron, multvalorajn ŝtonojn, grenojn, lignon?... Mi ĵuras al vi — daŭrigis li ekscitita — ke tiam pli facile estos havi oron, ol kupron, ligno estos pli malkara ol pajlo, kaj sklavo ol bovino... Permesu nur, sinjoro, elfosi la kanalon kaj dunge donu al ni kvindek mil soldatojn...

Ramzes ankaŭ ekflamis.

— Kvindek mil soldatojn — ripetis li. — Kaj kiom vi donos por ili?

— Mi jam diris al via sankteco... Mil talentojn ĉiujare por la rajto plenumi la laborojn, kaj kvin mil por la laboristoj, kiujn ni mem pagos kaj nutros...

— Kaj kiujn vi morte turmentos per la laboro?...

— Gardu nin la dioj!... — ekkriis Hiram. — Tio ne estas bona afero, se pereas la laboristoj... La soldatoj de via sankteco ne laboros pli multe ĉe la kanalo, ol hodiaŭ ĉe la fortikaĵoj kaj ŝoseoj... kaj kia gloron por vi, estro!... kiaj enspezoj por la trezorejo!... Kia utilo por Egipto!... La plej malriĉa kamparano povos havi lignan dometon, kelkon da brutoj, meblojn, eble eĉ sklavon... Neniu faraono levis la ŝtaton tiel alten kaj plenumis tiel grandegan aferon! Ĉar kio estos la senvivaj kaj senutilaj piramidoj kompare kun la kanalo, kiu faciligos la transportadon de la trezoroj de la tuta mondo?...

— Jes — aldonis la faraono — kaj kvindek mil soldatoj ĉe la orienta limo...

— Kompreneble!... — ekkriis Hiram. — Vidante tiajn fortojn, kiuj kostos nenion al via sankteco, Asirio ne kuraĝos etendi la manon kontraŭ Fenicio...

La plano estis brilanta kaj promesis tiajn profitojn, ke Ramzes sentis kapturnon. Sed tuj li ekregis sin.

Hiram — diris li — belajn promesojn vi faras... Tiel belajn, ke mi timas, ĉu post ili vi ne kaŝas malpli sukcesajn rezultatojn. Kaj tial mi devas bone pripensi kaj demandi konsilon de la pastroj.

— Memvole ili neniam konsentos!... — ekkriis la Feniciano. Tamen... (la dioj pardonu al mi la blasfemon), mi estas certa, ke se la plej alta ŝtata povo transirus hodiaŭ en la manojn de la pastroj, post kelke da monatoj ili alvokus nin por ĉi tiu konstruo...

Ramzes ekrigardis lin kun malvarma malestimo.

— Maljunulo — diris li — al mi lasu la zorgon pri la obeo de l’ pastroj, kaj vi mem donu pruvojn, ke tio, kion vi diris, estas vera. Mi estus sentaŭga reĝo, se mi ne povus forigi la malhelpojn, kiuj kreskas inter mia volo kaj la aferoj de l’ ŝtato.

— Vere, vi estas granda monarĥo, sinjoro nia — murmuretis Hiram, sin klinante ĝis la tero.

Estis jam malfrua nokto. La Feniciano adiaŭis la faraonon kaj kun Tutmozis forlasis la palacon. En la sekvinta tago li sendis per Dagon kesteton kun specimenoj el la nekonataj landoj.

La sinjoro trovis en ĝi statuetojn de dioj, indiajn teksaĵojn kaj ringojn, malgrandajn pecojn da opio, kaj en dua fako plenmanon da rizo, teajn foliojn, porcelanajn kalikojn ornamitajn per pentraĵoj kaj dekkelkon da desegnaĵoj, faritaj sur papero per kolorigiloj kaj ĥina inko.

Li rigardis ĉion plej atente kaj konfesis, ke tiajn objektojn li vidis neniam: nek rizon, nek paperon, nek bildojn de homoj, kun pintaj ĉapoj kaj oblikvaj okuloj.

Li ne dubis plu pri la ekzistado de nova lando, en kiu ĉio estis alia, ol en Egipto: la montoj, arboj, domoj, pontoj, ŝipoj...

“Kaj tia lando ekzistas sendube de jarcentoj — pensis li — niaj pastroj scias pri ĝi, konas ĝiajn riĉaĵojn, sed ne diras pri ĝi eĉ unu vorton... Ili do estas perfiduloj, kiuj volas malriĉigi la faraonojn kaj limigi ilian povon, por poste depuŝi ilin de la trono... Sed... ho miaj antaŭuloj kaj posteuloj, — diris li en sia animo — vin mi alvokas kiel atestantojn, ke mi metos finon al ĉi tiuj friponaĵoj. Mi relevos la saĝon, sed mi ekstermos la mensogon kaj donacos ripozon al Egipto...”

Pensante tiel, la sinjoro levis la okulojn kaj rimarkis Dagonon, kiu atendis ordonojn.

— Via kesto estas tre interesa — diris li al la bankiero — sed... ne tion mi volis de vi.

La Feniciano proksimiĝis senbrue, ekgenuis antaŭ la faraono kaj murmuretis:

— Se via sankteco bonvolos subskribi la kontrakton kun la nobla Hiram, Tiro kaj Sidono metos ĉe viaj piedoj ĉiujn siajn trezorojn...

Ramzes sulkigis la brovojn. Ne plaĉis al li la konduto de Fenicianoj, kiuj kuraĝis proponi al li kondiĉojn. Li respondis malvarme.

— Mi pripensos kaj donos respondon al Hiram. Vi povas foriri, Dagon.

Post la foriro de l’ Feniciano, Ramzes ree meditis. Reakcio komencis vekiĝi en lia animo.

“Ĉi tiuj komercistoj — diris li en sia koro — rigardas min, kiel unu el la siaj... ili eĉ kuraĝas montri al mi de malproksime sakon da oro, por devigi min subskribi la traktaton!... Mi dubas, ĉu iu faraono permesis al ili tian intimecon. Mi devas ŝanĝi tion. La homoj, kiuj falas sur la vizaĝon antaŭ la senditoj de Assar, ne povas diri al mi: ‘Subskribu, kaj vi ricevos...’ Malsaĝaj feniciaj ratoj, kiu ŝtelveninte en la reĝan palacon, opinias ĝin sia porka stalo!...”

Ju pli longe li pensis, ju pli detale li rememoris la konduton de Hiram kaj Dagon, des pli forta kolero ekregis lin.

“Kiel ili kuraĝas... kiel ili kuraĝas proponi al mi kondiĉojn?...”

Tutmozis, ĉi tien!... — ekkriis li.

La favorato tuj aperis.

— Kion vi ordonas, mia sinjoro?

— Sendu malsuperan oficiron al Dagon kun sciigo, ke li ĉesas esti mia bankiero. Li estas tro malsaĝa por tiel alta posteno...

— Por kiu via sankteco destinas ĉi tiun honoron?

— En la nuna momento mi ne scias... Oni devos trovi iun inter la egiptaj aŭ grekaj komercistoj... En la ekstrema okazo ni nin turnos al... la pastroj.

La novaĵo trakuris ĉiujn reĝajn palacojn kaj ne pasis ankoraŭ unu, horo, kiam ĝi jam atingis Memfison. En la tuta urbo oni rakontis, ke Fenicianoj falis en malfavoron de l’ faraono, kaj ĉe la vespero la popolo jam komencis rompi la butikojn de la malamataj fremduloj.

La pastroj ekspiris libere. Herhor eĉ faris viziton al la sankta Mefres, kaj diris al li:

— Mia koro sentis, ke la sinjoro sin deturnos de tiuj ĉi idolistoj, kiuj trinkas la sangon de la popolo. Mi pensas, ke oni devas montri al li nian dankemon...

— Kaj eble malfermi la pordojn de niaj trezoroj?... — demandis seke la sankta Mefres. — Ne rapidu, via ekscelenco... Mi jam deĉifris ĉi tiun junulon, kaj ve al ni, se ni permesos al li komandi nin.

— Kaj se li rompus kun Fenicianoj?...

— Li mem gajnus, ĉar li ne pagus al ili la ŝuldojn — diris Mefres.

— Laŭ mia opinio — respondis Herhor post pripenso — nun estas momento por reakiri la favoron de la juna faraono. Flamema en la kolero, li scias tamen esti dankema... mi spertis tion...

— Kiom da vortoj; tiom da eraroj!... interrompis la venĝema Mefres.

— Unue, ĉi tiu princo ne estas ankoraŭ faraono, ĉar li ne estis kronita en la templo... Due, li neniam estos vera faraono, ĉar li malrespektas la ĉefpastrajn benojn... Fine, ni ne bezonas lian favoron, sed li la favoron de l’ dioj, kiujn li ofendas ĉiutage!...

Mefres, spiregante de kolero, ripozis momenton kaj daŭrigis:

— Li estis unu monaton en la templo de Hator, aŭskultis la plej altan saĝon, kaj tuj poste li komencis la rilatojn kun la Fenicianoj. Li eĉ vizitadis la templon de Astarte kaj prenis de tie pastrinon, kio ofendas la principojn de ĉiuj religioj... Poste li publike mokis mian piecon kaj konspiris kun homoj, same senkonsideraj, kiel li mem, kaj per Fenicianoj ŝtelis la ŝtatajn sekretojn... Kaj kiam li suriris la tronon... mi eraras, kiam li suriris la unuan ŝtupon de la trono, li montras sian abomenon al la pastroj, ribeligas la kamparanojn kaj soldatojn kaj rekomencas rilatojn kun siaj amikoj Fenicianoj... Ĉu vi forgesis, nobla Herhor, pri ĉio ĉi?... Kaj se vi memoras, ĉu vi komprenas la danĝerojn, kiuj minacas nin de tiu junulaĉo?... Li ja havas en sia mano la direktilon de la ŝtata ŝipo, kiu iras inter akvoturnoj kaj ŝtonegoj. Kiu do povas garantii, ke ĉi tiu frenezulo, kiu hieraŭ alvokis al si Fenicianojn, kaj hodiaŭ malpaciĝis kun ili, ne faros morgaŭ ion, kio kondukos la ŝtaton al la pereo?...

— Do?... demandis Herhor, fikse rigardante liajn okulojn.

— Do ni havas neniun motivon montri al li nian dankemon, aŭ pli ĝustadire malfortecon. Kaj ĉar li nepre volas monon, ni ne donos monon!...

— Kaj poste?... — demandis Herhor.

— Poste li regos la ŝtaton kaj pligrandigos la armeon sen mono respondis la incitita Mefres.

— Kaj... se lia malsata armeo volos rabi la templojn?... — daŭrigis Herhor.

— Ha!... ha!... ha!... — eksplodis Mefres.

Subite li fariĝis serioza kaj sin klinante, diris per ironia tono:

— Tio estas la afero de via ekscelenco... Homo, kiu kiel vi tiel longe administris la ŝtaton, devis sin prepari al tiu danĝero.

— Ni supozu — parolis malrapide Herhor — ni supozu, ke mi trovus rimedon kontraŭ la danĝeroj, kiuj minacas la ŝtaton. Sed ĉu via ekscelenco, kiu estas la plej alta ĉefpastro, ĉu vi povus antaŭgardi de ofendo la templojn kaj pastraron?...

Momenton ili rigardis unu la alian.

— Vi demandas, ĉu mi povos? — diris Mefres. — Ĉu mi povos?... Kia demando!... La dioj metis en mian manon tondron, kiu detruos ĉiun malpiulon.

Pst!... — murmuretis Herhor. — Estu tiel...

— Kun la konsento, aŭ sen la konsento de la plej alta kolegio — aldonis Mefres. — Kiam la ŝipo renversiĝas, oni ne havas tempon diskuti pri la remistoj.

Ili disiris malgajaj. En la sama tago vespere alvokis ilin la faraono.

Ili venis en la ordonita horo, ĉiu aparte. Ambaŭ sin klinis profunde antaŭ la sinjoro kaj ĉiu stariĝis en alia angulo, ne rigardante la kunulon.

“Ĉu ili malpaciĝis?... — pensis Ramzes. — Tio ne estus malfeliĉo.”

Post momento eniris la sankta Sem kaj la profeto Pentuer. Ramzes sidiĝis sur estrado, montris al la kvar pastroj malaltajn taburetojn kontraŭ si kaj diris:

— Sanktaj pastroj! Mi ne alvokis vin ĝis nun por konsiloj, ĉar ĉiuj miaj ordonoj koncernis ekskluzive la militajn aferojn...

— Tio estas la rajto de via sankteco — intermetis Herhor.

— Mi faris ankaŭ, kion mi povis en tiel mallonga tempo, por pligrandigi la defendajn fortojn de l’ ŝtato. Mi fondis du novajn oficirajn lernejojn kaj revivigis kvin nuligitajn regimentojn...

— Tio estis via rajto — diris Mefres.

— Pri aliaj militaj plibonigoj mi ne parolas, ĉar vin, homojn sanktajn, tiaj aferoj ne interesas...

— Vi estas prava, sinjoro — diris samtempe Mefres kaj Herhor.

— Sed restas alia afero — daŭrigis la faraono, kontenta de la jesado de l’ altranguloj, kies opinion li atendis. — Proksimiĝas la tago de la enterigo de mia dia patro, sed la trezorejo ne posedas sufiĉajn rimedojn...

Mefres leviĝis de la tabureto.

Oziris-Mer-amen-Ramzes — diris li — estis justa sinjoro, kiu certigis al sia popolo longan pacon, kaj gloron al la dioj. Permesu do via sankteco, ke la enterigo de ĉi tiu pia faraono estu farita je la elspezoj de la temploj.

Ramzeson mirigis kaj kortuŝis la respektego al lia patro. Momenton li silentis, kvazaŭ ne povante trovi respondon, fine li diris:

— Mi estas tre danka al vi pro la respektego al mia patro, egala al la dioj. Mi permesas tian enterigon kaj ankoraŭ unu fojon dankas vin.

Li interrompis, apogis la kapon sur la mano kaj meditis, kvazaŭ batalante kontraŭ si mem. Fine li levis la kapon: lia vizaĝo viviĝis, la okuloj brilis.

— Mi estas kortuŝita — diris li — per ĉi tiu provo de via simpatio, sanktaj pastroj. Se la memoro pri mia patro estas tiel kara por vi, sendube vi ne povas esti malbonvolaj kontraŭ mi...

— Ĉu via sankteco dubis pri tio? — intermetis la ĉefpastro Sem.

— Vi diras la veron — daŭrigis la faraono — malprave mi suspektis vin... Sed mi volas tion rebonigi, mi do estos sincera kun vi...

— Benu vian sanktecon la dioj!... — diris Herhor.

— Mi do estos sincera. Mia dia patro, pro la aĝo, malsano, eble ankaŭ pro la pastraj okupoj, ne povis dediĉi tiom da fortoj kaj tempo al la ŝtataj aferoj, kiom mi povas. Mi estas juna, forta, libera, mi volas regi kaj mi regos mem. Kiel ĉefo devas konduki la armeon je sia propra respondeco kaj laŭ sia propra plano; tiel mi administros la ŝtaton. Jen estas mia klara volo, kiun mi ne forlasos. Sed mi komprenas, ke eĉ se mi estus plej sperta, mi ne povus regi sen fidelaj servistoj kaj saĝaj konsilistoj. Kaj tial iafoje mi demandos pri via opinio en diversaj aferoj...

— Por tio ni ja estas la plej alta konsilantaro ĉe la trono de via sankteco — intermetis Herhor.

— Bone — daŭrigis la faraono — mi profitos viajn servojn, eĉ de la nuna momento, tuj...

— Ordonu, sinjoro — diris Herhor.

— Mi volas plibonigi la sorton de la egipta popolo. Sed ĉar en tiaj aferoj tro rapida agado povas esti malutila, por komenci mi donacos al ili bagatelon: post ses tagoj de laboro sepan tagon de ripozo.

— Tiel estis dum la regado de la 18-a dinastio... Tio estas leĝo tiel malnova, kiel Egipto — diris Pentuer.

— La ripozo ĉiun sepan tagon donos al ĉiu laboristo kvindek tagojn jare, tio estas, forprenos de lia sinjoro kvindek draĥmojn. Kaj je unu miliono da laboristoj la ŝtato perdos ĉirkaŭ dek mil talentojn jare... — diris Mefres. — Ni jam faris la kalkulon en la temploj!... — aldonis li.

— Jes — vive respondis Pentuer — estos malprofito, sed nur en la unua jaro. Ĉar kiam la popolo refortigos sin per la ripozo, en la sekvontaj jaroj, ili reakiros ĉion kun superaĵo...

— Vi diras la veron — respondis Mefres — tamen en ĉiu okazo oni devas havi dek mil talentojn por la unua jaro. Mi pensas ke eĉ dudek mil talentoj ne estus tro multe...

— Vi estas prava, respektinda Mefres — respondis la faraono. — Por la ŝanĝoj, kiujn mi volas enkonduki en mian regnon, dudek, eĉ tridek mil talentoj ne estos tro granda sumo. Jen kial — rapide aldonis li — mi bezonos vian helpon, sanktaj viroj...

— Ĉiun intencon de via sankteco ni estas pretaj subteni per niaj preĝoj kaj procesioj — diris Mefres.

— Bone, vi preĝu kaj instigu al tio la popolon. Sed krom tio donu al la ŝtato tridek mil talentojn — respondis la faraono.

La ĉefpastroj silentis. La sinjoro atendis momenton, fine li turnis sin al Herhor:

— Via ekscelenco silentas?

— Vi mem diris nia estro, ke la trezorejo ne havas rimedojn por la enterigo de Oziris-Mer-amen-Ramzes. Mi do ne povas eĉ diveni, kie ni povus preni tridek mil talentojn?...

— Kaj la trezorejo de Labirinto?...

— Tio estas diaj trezoroj, kiujn oni povus tuŝi nur en la momento de plej granda bezono de la ŝtato — respondis Mefres.

Ramzes ekbolis de kolero.

— Ni lasu la kamparanojn — diris li, batante per la pugno la dorson de l’ seĝo — mi mem bezonas ĉi tiun sumon!...

— Via sankteco — respondis Mefres — povas en la daŭro de unu jaro. akiri pli ol tridek mil talantojn, kaj Egipto dufoje pli multe...

— Kiel?...

— Tre simple — diris Mefres. — Ordonu, monarĥo, forpeli Fenicianojn el la lando...

Ŝajnis, ke la sinjoro sin ĵetos sur la trokuraĝan ĉefpastron: li paliĝis, liaj lipoj tremis kaj la okuloj eliris el la kavoj. Sed tuj li diris per mirige trankvila tono:

— Sufiĉe... Se nur tiajn konsilojn vi scias doni al mi, mi vivos sen ili... Fenicianoj ja havas niajn subskribojn, ke ni fidele pagos al ili la ŝuldojn!... Ĉu vi forgesis pri tio, Mefres?...

— Via sankteco pardonu al mi, sed en la nuna momento okupis min tute aliaj pensoj. Viaj antaŭuloj, sinjoro, ne nur sur papirusoj, sed sur bronzo kaj ŝtonoj skulptis, ke la donacoj, faritaj de ili al la dioj kaj temploj, apartenas kaj eterne apartenos al la dioj kaj temploj.

— Kaj al vi — diris ironie la faraono.

— Tiom al ni — respondis la obstina ĉefpastro — kiom la regno apartenas al vi, monarĥo. Ni nur gardas la trezorejojn kaj pligrandigas ilin, sed ni ne havas la rajton malŝpari ilin...

La sinjoro, spiregante de kolero, forlasis la kunvenon kaj iris en sian kabineton. Terure klare aperis antaŭ liaj okuloj lia situacio.

Li ne dubis plu pri la malamo de l’ pastroj al si. Tio estis la samaj malhumilaj altranguloj, kiuj en la pasinta jaro ne donis al li la memfisan korpuson kaj nur tiam faris lin vic-reĝo, kiam ŝajnis al ili, ke li humiliĝis, forlasante la palacon. La samaj, kiuj kontrolis ĉiun lian movon, sendis pri li raportojn, sed al li, la kronprinco, diris nenion pri la traktato kun Asirio. La samaj, kiuj trompis lin en la templo de Hator, kaj apud Sodaj Lagoj mortigis la kaptitojn, al kiuj li promesis la pardonon. La faraono rememoris la salutojn de Herhor, la rigardojn de Mefres kaj la tonon de l’ voĉo de ambaŭ. El sub la ŝajno de ĝentileco ĉiumomente elglitis ilia fiero kaj malŝato al li... Li bezonas monon, kaj ili promesas al li preĝojn, ili eĉ kuraĝas paroli, ke li ne estas la sola estro de Egipto.

La juna sinjoro senvole ekridetis; li rememoris la dungatajn paŝtistojn, kiuj diras al la posedanto de la brutaro, ke li ne havas la rajton fari kun ĝi, kion li volas!...

Sed krom la ridinda flanko de l’ afero, estis ankaŭ la flanko grava. En la trezorejo estis eble mil talentoj, kiuj laŭ la ĝisnuna normo de l’ elspezoj povis sufiĉi por sep ĝis dek tagoj. Kaj poste?... Kiel kondutos la oficistoj, servistoj kaj antaŭ ĉio, la armeo, ne nur ne ricevante la salajron, sed malsataj?...

La ĉefpastroj konas la situacion de l’ faraono; se ili ne rapidas helpi lin, ili do volas lin pereigi... Pereigi en la daŭro de kelke da tagoj, eĉ antaŭ la enterigo de lia patro.

Ramzes rememoris okazon de sia infaneco.

Li estis en la pastra lernejo, kiam por la festo de l’ diino Mut oni venigis la plej faman arlekenon en Egipto.

La artisto ŝajnigis malfeliĉan heroon. Kiam li ordonis, oni ne obeis lin; lian koleron oni respondis per rido; kaj kiam por puni la mokulojn li kaptis hakilon, la hakilo rompiĝis en lia mano.

Fine oni ellasis kontraŭ li leonon, kaj kiam la senarmila heroo komencis forkuri, montriĝis, ke ne leono persekutas lin, sed porko en leona felo.

La lernantoj kaj instruistoj ĝis larmoj ridis la aventurojn, sed la juna princo sidis malgaja: li bedaŭris la homon, kiu celis grandajn aferojn, kaj falis kovrita de mokoj.

Ĉi tiu sceno kaj la tiamaj sentoj reviviĝis hodiaŭ en la memoro de l’ faraono.

— Ili volas fari min tia!... — diris li al si mem.

Malespero ekregis lin, ĉar li sentis, ke kun la lasta elspezita talento finiĝos lia povo kaj kun ĝi ankaŭ la vivo.

Subite fariĝis en li ŝanĝo. La sinjoro haltis en la mezo de l’ ĉambro kaj meditis:

“Kio povas okazi al mi?... Nur la morto... Mi foriros al miaj grandaj antaŭuloj, al Ramzes Granda... Al ili mi ja ne povas diri, ke mi pereis, ne defendante min... Post la malfeliĉoj de la tera vivo mi trovus eternan malhonoron...”

“Kiel?... li, la venkinto de Sodaj Lagoj, devus cedi antaŭ plenmano da uzurpuloj, kun kiuj unu sola azia regimento havus nemulte por fari?... Ĉar Mefres kaj Herhor volas regi Egipton kaj faraonon, lia armeo devas suferi malsaton kaj miliono da kamparanoj ne ricevi la favoron de la ripozo?... Sed ĉu ne liaj antaŭuloj konstruis ĉi tiujn templojn?... Ĉu ne ili plenigis ilin per batalaj akiroj?... Kaj kiu gajnis la batalojn? la pastroj aŭ la soldatoj?... Kiu do havas la rajton je la trezoroj: la pastroj, aŭ la faraono kaj lia armeo?”

La juna sinjoro levis la ŝultrojn kaj alvokis al si Tutmozison. Malgraŭ la malfrua nokto la reĝa favorato aperis tuj.

— Ĉu vi scias? — diris la faraono — la pastroj rifuzis al mi prunton, kvankam la trezorejo estas malplena.

Tutmozis rektigis sin.

— Ĉu via sankteco ordonas konduki ilin en la malliberejon? — respondis li.

— Ĉu vi farus tion?...

— Ne ekzistas en Egipto oficiro, kiu ŝanceliĝus plenumi ordonon de nia sinjoro kaj ĉefo.

— En tia okazo — diris malrapide la faraono — en tia okazo oni devas malliberigi neniun. Mi havas tro da potenco por mi kaj tro da malestimo al ili. Oni ne fermas en kirasa kesto mortintaĵon, kiun oni renkontas sur la vojo, oni ĉirkaŭiras.

— Sed hienon oni metas en kaĝon — murmuretis Tutmozis.

— Sed estas ankoraŭ tro frue — respondis Ramzes. — Mi devas esti kompatema por ili, almenaŭ ĝis la tago de l’ enterigo de mia patro. Alie ili estus pretaj fari ian friponaĵon al la respektinda mumo kaj detrui la trankvilon de lia animo... Kaj nun iru al Hiram kaj diru, ke li sendu al mi la pastron, pri kiu ni parolis.

— Tiel estos. Mi devas tamen averti vian sanktecon, ke hodiaŭ la popolaĉo atakis la domojn de la memfisaj Fenicianoj...

— Oh!... Tio ne estis necesa.

— Ŝajnas ankaŭ al mi — daŭrigis Tutmozis — ke de l’ tempo, kiam via sankteco ordonis al Pentuer esplori la staton de la kamparanoj kaj laboristoj, la pastroj ekscitas la nomarĥojn kaj nobelulojn... Ili diras, ke vi volas ruinigi la nobelulojn por la kamparanoj...

— Kaj la nobeluloj kredas?...

— Ekzistas tiaj, kiuj kredas. Sed multaj malkaŝe respondas, ke tio estas intrigo de la pastroj kontraŭ via sankteco.

— Kaj se efektive mi volus plibonigi la sorton de la kamparanoj?... — demandis la faraono.

— Vi faros, sinjoro, kiel plaĉos al vi — respondis Tutmozis.

— Jen estas respondo, kiun mi komprenas! — ekkriis gaje Ramzes XIII. — Estu trankvila kaj respondu al la nobeluloj, ke ne nur ili perdos nenion, plenumante miajn ordonojn, sed eĉ ilia sorto multe pliboniĝos. La riĉaĵoj de Egipto devas fine esti elŝiritaj el la malindaj manoj, kaj redonitaj al la fidelaj servistoj.

La faraono adiaŭis la favoraton kaj kontenta iris dormi. Lia momenta malespero ŝajnis al li nun ridinda.

En la sekvinta tago, ĉe la tagmezo, oni anoncis al lia sankteco, ke venis deputatoj de la feniciaj komercistoj.

— Ĉu ili volas plendi pri la atako kontraŭ liaj domoj? — demandis la faraono.

— Ne — respondis la adjutanto — ili volas prezenti al vi sian respektegon.

Efektive, dekkelko da Fenicianoj, kondukataj de Rabsun, venis kun donacoj. Kiam la sinjoro sin montris al ili, ili falis sur la vizaĝon kaj Rabsun diris, ke laŭ la malnova moro ili kuraĝas meti mizeran oferon antaŭ la piedoj de la sinjoro, kiu donas al ili la vivon kaj la ŝirmon al ilia havo.

Ili metis sur la tabloj orajn pladojn, ĉenojn kaj pokalojn, plenajn de juveloj. Rabsun metis sur la ŝtupoj de l’ trono pladon kun papiruso, per kiu Fenicianoj promesis doni al la armeo ĉion necesan, ĝis du mil talentoj.

La donaco estis granda: ĉio kune valoris pli ol tri mil talentojn.

La sinjoro tre favore respondis al la fidelaj komercistoj kaj promesis al ili sian protekton. Ili adiaŭis lin feliĉaj.

Ramzes XIII ekspiris libere: la bankroto de l’ trezorejo kaj la neceso uzi superforton kontraŭ la pastroj estis prokrastita dek tagojn.

Vespere, ree sub la gardo de Tutmozis, Hiram sin prezentis en la kabineto de lia sankteco. Nun li ne plendis pri la laciĝo, sed falis sur la vizaĝon kaj per ĝemanta voĉo malbenis la malsaĝan Dagonon.

— Mi eksciis — diris li — ke ĉi tiu favulo kuraĝis rememorigi al via sankteco nian interkonsenton pri la kanalo al Ruĝa maro... Pereu li!... La pesto lin manĝu!... Liaj infanoj fariĝu paŝtistoj de porkoj, kaj liaj nepoj — Hebreoj... Kaj vi, sinjoro, ordonu nur: kiom da riĉaĵoj posedas Fenicio, ĉion ni metos antaŭ viaj piedoj, sen kvitanco kaj kontrakto... Ĉu ni estas Asirianoj, aŭ... — pastroj — aldonis li murmurete — ĉu ne sufiĉas al ni unu sola vorto de tiel potenca monarĥo?...

— Kaj se mi, Hiram, postulus vere grandan sumon?... — demandis la faraono.

— Kian?...

— Ekzemple... tridek mil talentojn...

— Tuj?

— Ne, en la daŭro de unu jaro.

— Via sankteco havos ilin — respondis Hiram sen pripenso.

Tia malavareco mirigis la sinjoron.

— Sed mi devas doni garantiaĵajn...

— Formala afero!... — respondis la Feniciano — via sankteco donos al ni la minejojn, por ne veki la suspektojn de l’ pastroj... Se ne ili, Fenicio sin donus al vi tuta sen garantiaĵo kaj kvitancoj...

— Kaj la kanalo?... Ĉu mi devas tuj subskribi la traktaton? — demandis la faraono.

— Tute ne. Via sankteco faros kun ni la traktaton, kiam vi mem volos...

Al Ramzes ŝajnis, ke li estis levita al la ĉielo. En tiu momento li unue ekkonis la dolĉon de la reĝa povo, kaj tio, dank’ al Fenicianoj!

Hiram — diris li, ne regante sin plu. — Hodiaŭ mi donas al vi, Fenicianoj, la permeson konstrui la kanalan, por kunigi la Mediteraneon kun Ruĝa maro...

La maljunulo falis al la piedoj de l’ faraono.

— Vi estas la plej granda reĝo! Neniam oni vidis tian sur la tero! — ekkriis li.

— Dum iom da tempo malpermesite estas al vi paroli pri tio al iu ajn, ĉar la malamikoj de mia gloro spionas. Sed por ke vi estu certa, mi donas al vi ĉi tiun mian reĝan ringon...

Li demetis de la fingro ringon, ornamitan per ŝtono, sur kiu estis gravurita la nomo de Horus, kaj metis ĝin sur la fingron de la Feniciano.

— La riĉaĵo de la tuta Fenicio atendas vian ordonon! — ripetis la kortuŝita Hiram. — Vi plenumos verkon, kiu glorigados vian nomon, ĝis estingiĝos la suno...

La faraono ĉirkaŭprenis lian grizharan kapon kaj ordonis al li sidiĝi.

— Ni do estas liganoj — diris la sinjoro post momento — kaj mi esperas, ke tio donos prosperon al Egipto kaj Fenicio...

— Por la tuta mondo! — intermetis Hiram.

— Diru al mi tamen, princo, kial vi havas tian konfidon al mi?...

— Mi konas la noblan karakteron de via sankteco. Se vi, sinjoro, ne estus faraono, post kelke da jaroj vi fariĝus la plej fama fenicia komercisto kaj ĉefo de nia plej alta konsilantaro...

— Bone — respondis Ramzes. — Sed por plenumi la promeson, mi devas antaŭe frakasi la pastrojn. Tio estas batalo, kaj ĝia rezultato ne estas certa...

Hiram ekridetis.

— Sinjoro — diris li — se ni estus tiel malnoblaj, ke ni forlasus vin hodiaŭ, kiam via trezorejo estas malplena kaj viaj malamikoj kuraĝaj, vi estus venkita! Ĉar homo sen rimedoj perdas energion, kaj de malriĉa reĝo sin deturnas lia armeo, regnanoj kaj altranguloj... Sed se vi, sinjoro, havas nian monon kaj niajn agentojn, viajn generalojn kaj armeon, vi havos tiom da embaraso kun la pastroj, kiom la elefanto kun la skorpiono. Apenaŭ vi metos sur ilin la piedon, ili jam estos frakasitaj... Cetere, tio ne estas mia afero. En la ĝardeno atendas la ĉefpastro Samentu, al kiu via sankteco ordonis veni. Mi foriras; nun venis lia horo... Sed mia mano ĉiam estas preta por vi kaj ĝis tridek mil talentoj via sankteco povas ordoni...

Hiram falis sur la vizaĝon kaj foriris, promesante tuj sendi la ĉefpastron.

Post duonhoro aperis Samentu. Lia barbo kaj liaj densaj haroj estis nerazitaj, kiel konvenas al adoranto de Set; li havis severan vizaĝon kaj okulojn plenajn de saĝo. Li klinis sin sen troa humileco kaj ne mallevis la okulojn antaŭ la penetrema rigardo de la faraono.

— Sidiĝu — diris la sinjoro.

La ĉefpastro sidiĝis sur la planko.

— Vi plaĉas al mi — diris Ramzes. — Vi havas figuron kaj fizionomion de Hiksos, kaj ili estas la plej bravaj soldatoj de mia armeo.

Subite li demandis:

— Ĉu vi partoprenis en la malnoblaĵo?

— Ne. Mi sekrete aŭskultis la interkonsenton... En la temploj, kiel en la palacoj de via sankteco, la muroj estas truitaj per kanaloj, dank’ al kiuj eĉ de la supro de la pilonoj oni povas aŭdi, kion oni diras en la subtera etaĝo...

— Kaj de la subtera etaĝo oni povas paroli al personoj, kiuj loĝas supre?... — interrompis la faraono.

— Kaj ŝajnigi konsilojn de l’ dioj — aldonis serioze la pastro.

La faraono ekridetis. Do la supozo, ke ne la spirito de lia patro parolis al li kaj al la patrino, sed pastroj, estis vera!

— Kial vi konfidis al Fenicianoj grandan sekreton de la ŝtato? demandis Ramzes.

— Ĉar mi volis malhelpi la traktaton, same malutilan al ni, kiel al Fenicio.

— Vi povis averti iun el la eminentaj Egiptanoj...

— Kiun?... — demandis la pastro. — Ĉu tiajn, kiuj estas senfortaj kontraŭ Herhor, aŭ tiajn, kiuj denuncus min por min pereigi en turmentoj?... Mi diris ĉion al Hiram, ĉar li havas rilatojn kun niaj altranguloj, kiujn mi vidas neniam.

— Kial Herhor kaj Mefres faris tian traktaton? — demandis la faraono.

— Ili estas, laŭ mia opinio, homoj de malforta inteligento, kiujn timigis Beroes, la granda ĥaldea pastro. Li diris al ili, ke super Egipto dek jarojn pendas malfavoraj sortoj, ke se ni dum tiu ĉi tempo komencus militon kontraŭ Asirio, ni estus venkitaj...

— Kaj ili kredis?

— Ŝajnas, ke Beroes montris al ili miraklojn... Li eĉ leviĝis super la teron... Sendube tio estas stranga afero; sed mi neniam komprenos, kial ni devas perdi Fenicion, ĉar Beroes scias flugi super la tero?

— Do ankaŭ vi ne kredas miraklojn?...

— Jes kaj ne... Ŝajnas, ke Beroes vere plenumas eksterordinarajn aferojn, sed niaj pastroj nur trompas la popolon kaj la faraonojn.

— Vi malamas la pastraron?

Samentu disetendis la manojn.

— Ili ankaŭ malamas min, aŭ pli ĝuste — malestimas, je la preteksto, ke mi servas al Set. Tamen kiaj dioj tio estas, kies kapojn kaj manojn oni devas movi per ŝnuroj?... Aŭ kiaj pastroj, kiuj ŝajnigante piecon kaj sobrecon, havas po dek virinoj, elspezas dekojn da talentoj jare, ŝtelas la oferojn de la altaroj, kaj estas ne multe pli instruitaj, ol la lernantoj de supera lernejo.

— Sed vi akceptas donacojn de Fenicianoj?

— De kiu mi prenus?... Sole Fenicianoj vere respektas Seton kaj timas, ke li ne dronigu iliajn ŝipojn. Ĉe ni lin respektas nur mizeruloj. Se mi kontentiĝus per iliaj oferoj, mortus de malsato mi kaj miaj infanoj.

La faraono pensis, ke ĉi tiu pastro ne estas malbona homo, kvankam li perfidas la sekretojn de la temploj. Krom tio li ŝajnas saĝa kaj verdira.

— Ĉu vi aŭdis ion — demandis la sinjoro — pri la kanalo, kunigonta Mediteraneon kun Ruĝa maro?

— Mi konas ĉi tiun aferon, jam de kelkcento da jaroj niaj inĝenieroj estas studintaj la projekton.

— Kaj kial oni ne plenumis ĝin?

— Ĉar la pastroj timas, ke alfluus Egipton fremdaj popoloj, kiuj povus subfosi nian religion kaj kun ĝi la enspezojn.

— Ĉu estas vera tio, kion Hiram diris pri la popoloj, kiuj loĝas en la malproksima oriento?

— Tute vera. Jam de longe ni scias pri ili, kaj ne pasas dek jaroj, en kiuj ni ne ricevas de tie iun juvelon, desegnaĵon aŭ fabrikaĵon.

La faraono ree ekmeditis kaj subite demandis:

— Ĉu vi servos min fidele, se mi vin faros mia konsilanto?...

— Mi servos vian sanktecon per mia vivo kaj morto. Sed... se mi fariĝus konsilanto de l’ trono, indignus la pastroj, kiuj malamas min.

— Ĉu vi pensas, ke oni povas faligi ilin?...

— Eĉ tre facile! — respondis Samentu.

— Kia estus via plano, se mi devus min liberigi de ili?

— Oni devus preni la trezorejon de Labirinto — diris la pastro.

— Ĉu vi konas la vojon?

— Mi jam havas multe da montroj, la ceterajn mi trovos, ĉar mi scias, kie oni devas serĉi ilin.

— Kaj poste? — demandis la faraono.

— Oni devus fari al Herhor kaj Mefres proceson pri ŝtata perfido pro sekretaj rilatoj kun Asirio.

— Kaj la pruvoj?

— Ni trovos ilin kun la helpo de Fenicianoj — respondis la pastro.

— Ĉu tio estus sen danĝero por Egipto?

— Tute. Antaŭ kvarcent jaroj la faraono Amenhotep IV faligis la povon de l’ pastroj, proklaminte kredon je unu sola dio Re Harmaĥis. Kompreneble, li forprenis la trezorojn el la temploj de aliaj dioj. Tiam nek la popolo, nek la armeo, nek la nobeluloj defendis la pastrojn. Kio do okazos hodiaŭ, kiam la antaŭa kredo malfortiĝis!...

— Kiu helpis Amenhotepon? — demandis la faraono.

— Simpla pastro Ey.

— Sed kiu post la morto de Amenhotep IV fariĝis heredanto de lia trono? — diris Ramzes, fikse rigardante la okulojn de l’ pastro.

Sed Samentu respondis trankvile:

— La fakto pruvas, ke Amenhotep estis malforta estro, kiu pli zorgis pri la gloro de Re, ol pri la ŝtato.

— Vere, vi estas granda saĝulo!... — diris Ramzes.

— Preta servi vian sanktecon.

— Mi nomas vin mia konsilanto — diris la faraono. — Sed en tia okazo vi ne povas kaŝe viziti min, vi loĝos ĉe mi...

— Pardonu, sinjoro, sed antaŭ kiam la anoj de la plej alta kolegio ne estos en malliberejo pro la traktado kun la malamikoj de la ŝtato, mia ĉeesto en la palaco alportus pli da malutilo, ol da bono... Mi do servos kaj konsilos al via sankteco, sed sekrete...

— Kaj vi trovos la vojon al la trezorejo de Labirinto?

— Mi esperas, ke antaŭ kiam vi revenos, sinjoro, de Teboj, mi sukcesos fini la aferon. Kaj kiam ni transportos la trezorojn en vian palacon, kiam la tribunalo kondamnos Herhoron kaj Mefreson, kiujn via sankteco povos poste pardoni, tiam kun via permeso mi aperos malkaŝe... Kaj mi ĉesos esti pastro de Set, kiu nur fortimigas de si la homojn...

— Kaj vi pensas, ke ĉio sukcesos?...

— Mi donus mian vivon!... — ekkriis la pastro. — La popolo amas vian sanktecon, facile do estas ribeligi ĝin kontraŭ la perfidaj altranguloj. La armeo obeas vin, kiel neniun faraonon de l’ tempoj de Ramzes Granda... Kiu povas kontraŭstari?... Kaj krom tio via sankteco havas Fenicianojn kaj monon, la plej grandan forton en la mondo!...

Samentu volis adiaŭi la sinjoron, Ramzes permesis al li kisi siajn piedojn kaj donacis pezan oran ĉenon kaj braceleton, ornamitan per safiroj.

Ne multaj altranguloj akiris tian favoron post longaj jaroj de servado.

La vizitoj kaj promesoj de Samentu verŝis novan kuraĝon en la koron de l’ faraono.

Se oni sukcesus akiri la trezorojn de Labirinto!... Malgranda parto sufiĉus, por liberigi la nobelulojn de la feniciaj ŝuldoj, por plibonigi la sorton de la kamparanoj kaj reaĉeti la bienojn, donitajn kiel garantiaĵo.

Kaj per kiaj konstruaĵoj oni povus pliriĉigi la ŝtaton!...

Jes, la riĉaĵoj de Labirinto povus forigi ĉiujn embarasojn de la faraono. Ĉar kion helpos, ke Fenicianoj proponas al li grandan prunton? Iam oni devos pagi ĝin, kun la procentoj, kaj pli aŭ malpli frue doni kiel garantiaĵon la reston de la reĝaj bienoj. Tio do estus nur prokrasti la ruinon, sed ne antaŭgardi sin de ĝi.