Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Dividi en sekciojn

ĈAPITRO VIII

Forlasinte la landon Piom, la faraono kaj lia sekvantaro dekkelkon da tagoj veturis al la sudo, kontraŭ la fluo de Nilo, ĉirkaŭitaj de nubo de ŝipoj, salutataj per krioj, superŝutataj per floroj.

Sur ambaŭ bordoj de la rivero sin etendis seninterrompa vico de argilaj dometoj, figaj arbaroj, palmaj bukedoj. Ĉiuhore sin montris grupo de blankaj domoj de iu urbeto, aŭ pli grandaj urboj kun koloraj konstruaĵoj, kun grandegaj pilonoj de temploj.

Okcidente la muro de la libiaj montoj desegniĝis ne tre klare; kontraŭe oriente la arabia ĉeno pli kaj pli proksimiĝis al la rivero. Oni povis vidi klare la breĉitajn ŝtonegojn nigrajn, flavajn aŭ rozajn, kiuj rememorigis per la formo ruinojn de citadeloj aŭ temploj, konstruitaj de grandeguloj.

En la mezo de Nilo oni renkontadis insulojn, kiuj, ŝajnis, hieraŭ elakviĝis, kaj hodiaŭ jam estis kovritaj de riĉaj vegetaĵoj kaj loĝataj de sennombraj birdaj aroj. Kiam proksimiĝis la brua sekvantaro de l’ faraono, la birdoj timigite leviĝis kaj, rondflugante super la ŝipoj, kunigis siajn kriojn kun la potenca voĉo de la popolo. Super ĉio ĉi pendis la pura ĉielo kaj lumo tiel plena de vivo, ke en ĝiaj ondoj la nigra tero fariĝis brila kaj la ŝtonoj ĉielarke koloriĝis.

La tempo fluis gaje por la faraono. En la komenco iom incitis lin la senĉesaj krioj, sed poste li tiel kutimis al ili, ke li tute ne atentis ilin. Li povis legi dokumentojn, interkonsiliĝi, eĉ dormi.

Tridek ĝis kvardek mejlojn de Piom, sur la maldekstra bordo de Nilo kuŝis granda urbo Siut, en kiu Ramzes ripozis kelke da tagoj. Estis eĉ konvene halti, ĉar la mumo de l’ mortinta reĝo estis ankoraŭ en Abidos, kie ĉe la tombo de Oziriso oni solene preĝis.

Siut estis unu el la plej riĉaj urboj de Supra Egipto. Tie oni fabrikis la famajn vazojn el blanka kaj nigra argilo kaj teksis tolon; tie estis la ĉefa bazaro, kien oni alportis la komercaĵojn el la oazoj, dissemitaj en la dezerto. Tie, fine, estis la fama templo de Anubis, la dio kun la lupa kapo.

En la dua tago sin prezentis al lia sankteco la pastro Pentuer, la ĉefo de l’ komitato, esploranta la situacion de la popolo.

– Ĉu vi havas novaĵojn? – demandis la sinjoro.

– Jenajn: la tuta Egipto benas vian sanktecon. Ĉiuj, kun kiuj mi parolis, estas plenaj de espero kaj diras, ke via regado estos renaskiĝo de la ŝtato.

– Mi volas – respondis la faraono – ke miaj regnanoj estu feliĉaj, ke la popolo spiru libere. Mi volas, ke Egipto havu, kiel iam, ok milionojn da loĝantoj kaj reakiru la terojn, kiujn forŝiris de ĝi la dezerto. Mi volas, ke la laborema homo ripozu ĉiun sepan tagon kaj ke ĉiu kamparano posedu pecon da tero, kiel propraĵon...

Pentuer falis sur la vizaĝon antaŭ la bona sinjoro.

– Leviĝu – diris Ramzes. – Tamen mi devas konfesi al vi, ke mi travivis malfacilajn momentojn. Ĉar mi vidas la mizeron de mia popolo, deziras relevi ĝin, kaj samtempe oni sciigas al mi, ke la trezorejo estas malplena. Vi ja mem scias plej bone, ke ne posedante kelkdekon da miloj da talentoj, mi ne povus riski fari tiajn reformojn. Sed hodiaŭ mi jam estas trankvila: mi havas rimedon por elpreni la necesan sumon el Labirinto.

Pentuer kun miro rigardis la monarĥon.

– La gardisto de la trezorejo klarigis al mi, kion mi devas fari – daŭrigis la faraono. – Mi devas kunvoki ĝeneralan kunvenon de ĉiuj klasoj, po dek tri homoj de ĉiu klaso. Kaj kiam ili proklamos, ke Egipto bezonas subtenon, Labirinto liveros al mi trezorojn... Ho dioj!... – aldonis li – por du... por unu el tiuj juveloj, kiuj kuŝas tie, oni povas doni al la popolo kvindek ripozojn jare!... Neniam ili estos pli bone uzitaj.

Pentuer skuis la kapon.

– Sinjoro – diris li – ses milionoj da Egiptanoj, kaj mi kun miaj amikoj la unuaj, konsentos, ke vi ĉerpu el tiu trezorejo... Sed... forlasu la iluziojn, via sankteco!... Cent plej altrangaj oficistoj de la ŝtato kontraŭstaros, kaj tiam Labirinto donos nenion...

– Ili do volas, ke mi fariĝu almozulo ĉe iu templo?... – eksplodis la faraono.

– Ne – respondis la pastro. – Ili timas, ke la trezorejo, unu fojon tuŝita, tute malpleniĝos. Ili suspektos la plej fidelajn servistojn de via sankteco, ke ili dividas la profitojn, fluantajn el ĉi tiu fonto... Kaj tiam la envio murmuretos al ili: kial ankaŭ vi ne povus gajni ion? Ne malbonvolo al vi, sed reciproka malkonfido kaj avideco puŝos ilin al kontraŭstaro.

Aŭskultinte la vortojn, la sinjoro trankviliĝis, eĉ ekridetis.

– Se estas tiel, kara Pentuer, kiel vi diras, estu trankvila – diris Ramzes. – En la nuna momento mi komprenis, por kio Amon kreis la povon de l’ faraono kaj donis al li superhoman potencon. Li faris tion, por ke cent eĉ plej altrangaj friponoj ne povu pereigi la ŝtaton.

Ramzes leviĝis de la seĝo kaj aldonis:

– Diru al mia popolo, ke ĝi laboru kaj estu pacienca... Diru al la pastroj, kiuj estas fidelaj al mi, ke ili servu al la dioj kaj kulturu la saĝon, kiu estas la suno de l’ mondo... Ve al ili, se ili kolerigos mian koron!

– Sinjoro – diris la pastro – mi estas via fidela servisto.

Sed kiam adiaŭinte la faraonon, li eliris, sur lia vizaĝo estis videbla ĉagreno.

Dek kvin mejlojn de Siut, kontraŭ la fluo de l’ rivero, la sovaĝaj arabiaj ŝtonegoj preskaŭ tuŝas Nilon; kontraŭe la libiaj montoj foriras de ĝi tiel malproksimen, ke la tiea valo estas eble la plej larĝa en Egipto.

En ĉi tiu loko, unu apud la alia, staris du respektegataj urboj: Tinis kaj Abidos. Tie naskiĝis Menes, la unua egipta faraona; tie antaŭ cent mil jaroj oni metis en la tombon la sanktajn restaĵojn de la dio Oziriso, kiun perfide mortigis lia frato Tifon.

Tie, fine, kiel rememoraĵon de ĉiu tiuj grandaj okazoj, la glora faraono Seti konstruis templon, al kiu alkuradis pilgrimoj de la tuta Egipto. Ĉiu fidelulo devis almenaŭ unu fojon en la vivo tuŝi per la frunto ĉi tiun benitan teron. Sed vere feliĉa estis tiu, kies mumo povis fari la vojaĝon al Abidos kaj almenaŭ de malproksime halti apud la muroj de l’ templo.

La mumo de Ramzes XII loĝis tie de kelke da tagoj, ĉar li estis monarĥo konata per sia pieco. Ne estas do mirinde, ke ankaŭ Ramzes XIII komencis sian regadon per la honora adoro al la tombo de Oziriso.

La templo de Seti ne apartenis al la plej antikvaj kaj belaj en Egipto, sed ĝi distingiĝis per la pureco de egipta stilo. Lia sankteco Ramzes XIII vizitis ĝin kaj faris oferojn, akompanata de la ĉefpastro Sem:

La teroj, apartenantaj al la templo, okupis naŭdek hektarojn, sur kiuj estis fiŝaj lagetoj, ĝardenoj floraj, fruktaj kaj legomaj, fine domoj, aŭ pli ĝuste malgrandaj palacoj de l’ pastroj. Ĉie kreskis palmoj, figarboj, oranĝujoj, poploj, akacioj, kiuj formis aŭ aleojn, kiuj sin direktis al la ĉefaj partoj de l’ mondo, aŭ grupoj de arboj, plantitaj regule kaj preskaŭ de sama alteco.

Eĉ la mondo de l’ vegetaĵoj, sub la zorga okulo de l’ pastroj, ne kreskis laŭ sia propra impulso, formante neregulajn, sed pentrindajn arojn; eĉ ĝi dismetis sin laŭ rektaj paralelaj linioj, aŭ grupiĝis en geometriajn figurojn.

La palmoj, tamarindoj, cipresoj kaj mirtoj estis kvazaŭ soldatoj, en vicoj aŭ kolonoj. La herbo estis tapiŝo, tondita kaj ornamita per floroj, ne de iu ajn koloro, sed de tiu, kiu estis necesa. La popolo, rigardante de supre la herbarojn de l’ temploj, vidis sur ili florantajn bildojn de l’ dioj aŭ de l’ sanktaj bestoj; la saĝulo trovis aforismojn, skribitajn per hieroglifoj.

La mezan parton de l’ ĝardenoj okupis ortangulo, naŭcent paŝojn longa kaj tricent larĝa. La ortangulo estis ĉirkaŭita de ne tre alta muro, kiu posedis unu videblan pordegon kaj dekkelkon da kaŝitaj pordetoj. Tra ĉi tiu pordego la popolo eniradis en la korton, ĉirkaŭantan la templon de Oziriso kaj kovritan per ŝtona planko. Nur en la centro de la korto staris la templo: ortangula konstruaĵo, kvardek kvincent paŝojn longa kaj kvincent larĝa.

De la pordego kondukis al la templo aleo de sfinksoj kun leonaj korpoj kaj homaj kapoj. Ili staris en du vicoj, po dek en ĉiu, kaj rigardis reciproke al si la okulojn. Inter ili povis trairi nur la plej altrangaj oficistoj.

En la fino de la aleo de l’ sfinksoj, ankaŭ kontraŭ la pordego por la popolo, staris du obeliskoj, t. e. maldikaj kaj altaj kvarangulaj kolonoj el granito, sur kiuj estis skribita la historio de l’ faraono Seti.

Nur post la obeliskoj leviĝis la potenca pordego de l’ templo, havanta ĉe ambaŭ flankoj grandegajn konstruaĵojn de formo de detranĉitaj piramidoj, nomataj pilonoj. Tio estis kvazaŭ du masivaj turoj, sur kies muroj estis pentraĵoj, prezentantaj la venkojn de Seti aŭ liajn oferojn al la dioj.

Ĉi tiun pordegon ne povis trapasi la kamparanoj, sed nur la riĉaj burĝoj kaj la privilegiataj klasoj. Tra ĝi oni eniradis en peristilon, korton, ĉirkaŭitan per koridoro, apogita sur multe da kolonoj. La peristilo povis enhavi ĉirkaŭ dek mil piulojn.

De la korto, la nobeluloj povis ankoraŭ eniri en la unuan ĉambregon, la hipostilon; ĝi havis plafonon, apogitan sur du vicoj de altaj kolonoj, kaj povis enhavi ĉirkaŭ du mil piulojn. Ĉi tiu ĉambrego estis la ekstrema punkto por la profanoj. La plej altrangaj oficistoj, sed kiuj ne ricevis pastrajn benojn, havis la rajton preĝi nur tie kaj de tiu loko rigardi la kovritan statuon de l’ dio, kiu staris en la ĉambrego de la “dia aperado”.

Post ĉi tiu ĉambrego estis la ĉambro de la “oferaj tabloj”, kie la pastroj transdonis al la dioj la oferojn, alportatajn de la fideluloj.

Sekvanta estis la ĉambro de la “ripozo”, kie ripozis la dio, revenanta aŭ iranta al la procesio, lasta – kapelo aŭ sanktejo, kie loĝis la dio.

La kapelo estis ordinare tre malgranda kaj malluma, iafoje elhakita en unu ŝtona peco. De ĉiuj flankoj ĉirkaŭis ĝin kapeloj same malgrandaj plenaj de vestoj kaj mebloj, vazoj kaj juveloj de l’ dio, kiu en sia nealirebla kaŝejo dormis, banis sin kaj oleis, manĝis kaj trinkis, ŝajnas eĉ akceptis vizitojn de junaj kaj belaj virinoj.

En la sanktejon eniradis nur la ĉefpastroj kaj la reganta faraono, se li havis la sanktajn benojn. Simpla mortulo, penetrinte tien, povis perdi la vivon.

La muroj kaj la kolonoj de ĉiu ĉambrego estis kovritaj per klarigaj surskriboj kaj pentraĵoj. En la koridoro, ĉirkaŭanta la peristilon, estis la nomoj kaj portretoj de ĉiuj faraonoj: de Menes, la unua estro de Egipto, ĝis Ramzes XII. En la hipostilo aŭ la ĉambrego de la nobeluloj oni prezentis en facile komprenebla maniero la geografion kaj statistikon de Egipto kaj de la vasalaj popoloj. En la ĉambrego de la “aperado” estis kalendaro kaj la rezultatoj de la astronomiaj observoj; en la ĉambro de la “oferaj tabloj” kaj de l’ “ripozo” troviĝis pentraĵoj, koncernantaj la religiajn ceremoniojn, kaj en la sanktejo receptoj por elvoki superterajn estaĵojn kaj estri la fenomenojn de l’ naturo.

Ĉi tiu lasta speco de superhoma scienco estis esprimita en tiel implikitaj frazoj, ke eĉ la pastroj de la tempo de Ramzes XII ne komprenis ilin. Nur la Ĥaldeano Beroes devis revivigi la mortantan saĝon.

Ripozinte du tagojn en la registara palaco en Abidos, Ramzes XIII sin direktis al la templo. Li portis blankan ĉemizon, antaŭtukon kun oranĝaj kaj bluaj strioj, ŝtalan glavon ĉe la flanko kaj oran kaskon sur la kapo. Li sidiĝis en veturilo, kies ĉevalojn, ornamitajn per strutaj plumoj, kondukis nomarĥoj, kaj ĉirkaŭita de sekvantaro malrapide ekveturis al la domo de Oziriso.

Kien ajn li rigardis: la kampojn, riveron, tegmentojn de l’ domoj, eĉ la branĉojn de figaj kaj tamarindaj arboj, ĉie sin puŝis la popola amaso kaj sonis nesilentanta krio, simila al furiozanta fulmotondro.

Atinginte la templon, la faraono haltigis la ĉevalojn kaj eliris antaŭ la popola pordego, kio tre plaĉis al la popolaĉo kaj ĝojigis la pastrojn. Piedire li trapasis la aleojn de l’ sfinksoj, kaj salutita de la sanktaj viroj, bruligis incenson antaŭ la statuoj de Seti, kiuj sidis ĉe ambaŭ flankoj de la granda pordego.

En la peristilo la ĉefpastro altiris la atenton de lia sankteco al la artplenaj portretoj de la faraonoj kaj montris la lokon, destinitan por lia portreto. En la hipostilo li klarigis al li la signifon de la geografiaj kartoj kaj statistikaj tabeloj. En la ĉambro de la “dia aperado” Ramzes oferis incenson al la grandega statuo de Oziriso kaj la ĉefpastro montris al li la kolonojn, oferitajn al apartaj planedoj: ili staris sep ĉirkaŭ la statuo de la dio de l’ suno.

– Vi diras al mi – demandis Ramzes – ke estas ses planedoj, kaj mi vidas sep kolonojn?...

– La sepa prezentas la teron, kiu ankaŭ estas planedo – murmuretis la ĉefpastro.

La mirigita faraono postulis klarigojn, sed la saĝulo silentis, montrante per signoj, ke lia buŝo estas sigelita por pli detalaj klarigoj.

En la ĉambro de la “oferaj tabloj” eksonis mallaŭta, sed bela muziko, dum kiu ĥoro de pastrinoj plenumis solenan dancon. La faraono demetis sian oran kaskon kaj multvaloran kirason kaj transdonis ambaŭ al Oziriso, postulante, ke la donacoj restu en la trezorejo de l’ dio kaj ne estu transportitaj en Labirinton.

Interŝanĝe por tia malavareco la ĉefpastro donacis al la monarĥo la plej belan dekkvinjaran dancistinon, kiu ŝajnis tre kontenta de sia sorto.

Kiam la faraono eniris en la ĉambregon de l’ “ripozo”, li sidiĝis sur la trono kaj lia religia anstataŭanto, Sem, ĉe sonoj de l’ muziko kaj en la fumo de la incensoj eniris en la sanktejon, por elporti de tie la dion.

Post duono da horo ĉe la surdiganta sono de la sonoriloj aperis en la krepusko de la ĉambrego ora ŝipeto, kovrita per kurtenoj, kiuj de tempo al tempo moviĝis, kvazaŭ post ili sidus vivanta estaĵo.

La pastroj falis sur la vizaĝon, Ramzes pli atente rigardis la diafanajn kurtenojn. Unu el ili foriĝis, kaj la faraono ekvidis tre belan infanon, kiu rigardis lin per tiel saĝaj okuloj, ke la estro de Egipto sentis preskaŭ timon.

– Jen estas Horus – murmuretis la pastroj – Horus, la leviĝanta suno. Li estas la filo kaj la patro de Oziriso, kaj la edzo de lia patrino, kiu estas lia fratino.

Komenciĝis la procesio, sed nur en la interno de la templo. Antaŭe iris la harpistoj kaj dancistinoj, poste blanka bovo kun ora ŝildo inter la kornoj. Poste du pastraj ĥoroj kaj ĉefpastroj, portante la dion, ree ĥoroj kaj fine la faraono en portilo, portata de ok pastroj.

Kiam la procesio trapasis ĉiujn ĉambregojn kaj koridorojn de l’ templo, la dio kaj Ramzes ambaŭ revenis en la ĉambron de l’ ripozo. La kurtenoj, kovrantaj la sanktan ŝipeton, ree disiĝis kaj la bela infano ekridetis al la faraono.

Sem reportis la ŝipeton kaj la dion en la kapelon.

“Eble mi devus fariĝi ĉefpastro?” – pensis la monarĥo, al kiu la infano tiel plaĉis, ke li dezirus vidi ĝin plej ofte.

Sed kiam li eliris el la templo, ekvidis la sunon kaj la sennombran popolamason, li konfesis en sia koro, ke li komprenas nenion. De kie venis la infano, similanta neniun egiptan, de kie la superhoma saĝo en ĝiaj okuloj, kaj kion signifas ĉio ĉi?...

Subite li rememoris sian mortigitan fileton, kiu povus esti same bela, kaj la estro de Egipto en la ĉeesto de cent mil regnanoj ekploris.

– Konvertita!... La faraono estas konvertita!... – diris la pastroj. – Apenaŭ li enpaŝis la templon de Oziriso, kaj jen moliĝis lia koro!...

En la sama tago unu blindulo kaj du paralizitoj, kiuj preĝis ekster la muro de l’ templo, retrovis la sanon. La pastra konsilantaro decidis proklami ĉi tiun tagon mirakla kaj fari sur la ekstera muro pentraĵon, prezentantan la plorantan faraonon kaj la resanigitajn kriplulojn.

Malfrue post la tagmezo Ramzes revenis en sian palacon, por aŭskulti la raportojn. Kiam ĉiuj altranguloj forlasis la kabineton de l’ sinjoro, venis Tutmozis, dirante:

– La pastro Samentu deziras prezenti sian respektegon al via sankteco.

– Bone, enkonduku lin.

– Li petegas vin, sinjoro, ke vi akceptu lin en la tendo, meze de la militista tendaro, kaj certigas, ke la muroj de la palaco amas aŭskulti...

– Mi dezirus scii, kion li volas?... – diris la faraono kaj anoncis al la korteganoj, ke li pasigos la nokton en la tendaro.

Antaŭ la subiro de l’ suno la sinjoro forveturis kun Tutmozis al sia fidela armeo; li trovis tie la reĝan tendon, antaŭ kiu laŭ ordono de Tutmozis la gardan postenon okupis Azianoj.

Vespere venis Samentu en pilgrima mantelo kaj respekte salutinte lian sanktecon, murmuretis:

Ŝajnas al mi, ke la tutan tempon iris post mi unu homo, kiu haltis proksime de via tendo. Eble li estas sendita de ĉefpastroj?...

Laŭ ordono de la faraono Tutmozis elkuris kaj efektive trovis fremdan oficiron.

– Kiu vi estas? – demandis li.

– Mi estas Eunana, centestro de la regimento de Izido... La malfeliĉa Eunana, ĉu via ekscelenco ne memoras min?... Antaŭ pli ol unu jaro dum la manovroj apud Pi-Bailos mi rimarkis la sanktajn skarabojn...

– Ah, tio estas vi!... – interrompis Tutmozis. – Via regimento ja ne estas en Abidos?

– La akvo de la vero fluas de viaj lipoj. Nia tendaro estas en la mizera ĉirkaŭaĵo de Mena, kie la pastroj ordonis al ni rebonigi la kanalojn, kvazaŭ al kamparanoj aŭ Hebreoj...

– Kiel vi venis ĉi tien?

– Mi petegis la ĉefojn pri kelktaga forpermeso – respondis Eunana – kaj dank’ al la rapideco de miaj piedoj mi alkuris ĉi tien, kiel soifanta cervo al la fonto.

– Kion vi volas?

– Mi volas petegi la protekton de lia sankteco kontraŭ la razitaj kapoj, kiuj ne donas al mi avancon, ĉar mi estas kompatema al la suferoj de l’ soldatoj.

Tutmozis revenis ĉagrenita en la tendon kaj ripetis al la faraono la interparoladon kun Eunana.

Eunana?... – ripetis la sinjoro. – Jes. Mi memoras lin... Li faris al ni embarason kun la skaraboj, sed rekompence li ricevis bastonadon dank’ al Herhor. Kaj vi diras, ke li plendas kontraŭ la pastroj?... Li venu ĉi tien!...

La faraono ordonis al Samentu foriri en alian parton de la tendo kaj sendis sian favoraton, por ke li alkonduku Eunana.

Baldaŭ aperis la malfeliĉa oficiro. Li falis sur la vizaĝon, kaj poste, genuante kaj ĝemante, li diris:

“Ĉiutage mi preĝas al Ra Harmaĥis ĉe lia leviĝo kaj subiro kaj al Amon, Re, Ptah, kaj al aliaj dioj kaj diinoj. Estu sana, monarĥo de Egipto! Konservu plej longe vian vivon! Sukcesu en ĉio, kaj mi povu vidi almenaŭ la brilon de viaj kalkanoj...”

– Kion li deziras? – demandis la faraono Tutmozison, unuafoje obeante la ceremoniaron.

– Lia sankteco bonvolas demandi: kion vi deziras? – ripetis Tutmozis.

La malsincera Eunana, ĉiam genuante, sin turnis al la favorato kaj daŭrigis:

– Via ekscelenco estas la okulo kaj orelo de l’ sinjoro, kiu donas al ni la ĝojon kaj vivon, mi do respondos al vi kvazaŭ al la tribunalo de Oziriso: dek jarojn mi servas en la pastra regimento de la dia Izido, ses fojojn mi batalis ĉe la orientaj limoj. Miaj samaĝuloj jam estas generaloj, kaj mi ĉiam estas nur centestro, ĉiam ricevas bastonadon, laŭ ordono de la piaj pastroj. Kial tia maljustaĵo? “Tage mi turnas mian koron al la libroj, kaj nokte mi legas; ĉar malsaĝa estas tiu, kiu forlasas la librojn tiel rapide, kiel forkuranta gazelo; malnobla estas lia animo, egala al la azeno, kiu ricevas vipojn, egala al la surdulo, kiu ne aŭdas kaj al kiu oni devas paroli per la mano. Malgraŭ mia soifo al la scienco, mi ne estas malmodesta pri mia scio, sed mi akceptas, la konsilojn de ĉiuj, ĉar de ĉiuj oni povas lerni ion, kaj la respektindajn saĝulojn mi ĉirkaŭas per mia respekto!...”

La faraono, faris malpaciencan movon, sed li aŭskultis, sciante, ke Egiptano opinias la babiladon sia devo kaj plej alta respekto por la superuloj.

– Jen kia mi estas – daŭrigis Eunana. – “En la fremda domo mi ne rigardas al la virinoj, mi donas al la servistoj manĝi, kiel konvenas, sed mi mem ne malpacas ĉe la divido. Mi havas ĉiam kontentan vizaĝon, kaj en la ĉeesto de miaj superuloj mi ĉiam kondutas kun respekto kaj sidiĝas neniam, kiam pli aĝa homo staras. Mi ne estas trudema kaj neinvitita mi ne eniras en fremdan domon. Kion vidas mia okulo, pri tio mi silentas; ĉar mi scias, ke oni estas surda por tiuj, kiuj uzas multe da vortoj. La saĝo instruas, ke la korpo de l’ homo similas grenejon, plenan de diversaj respondoj. Kaj tial mi ĉiam elektas bonan respondon kaj diras ĝin, kaj la malbonan mi konservas en mia animo. Mi ne ripetas la kalumniojn kaj koncerne la komisioj, mi ĉiam plej bone plenumas ilin...” Kaj kion mi havas por tio?... – finis Eunana per pli laŭta voĉo. – Mi suferas la malsaton, portas ĉifonojn, kaj sur la dorso mi ne povas kuŝi, tiel batita ĝi estas. Mi legas en la libroj, ke la pastraro rekompensadis iam la kuraĝon kaj prudenton. Vere! tio devis esti antaŭ tre longe. Ĉar la hodiaŭaj pastroj sin deturnas de la prudentaj homoj kaj forpelas la forton kaj kuraĝon el la oficiraj ostoj...

– Mi ekdormos apud tiu ĉi homo!... – diris la faraono.

Eunana – aldonis Tutmozis – vi konvinkis lian sanktecon, ke vi estas sperta en la libroj, kaj nun diru al ni plej mallonge, kion vi deziras?

– La sago ne tiel rapide trafas la celon, kiel rapide mia peto atingos la kalkanojn de lia sankteco – respondis Eunana. – La servado ĉe la razitaj kapoj fariĝis por mi tiel abomena, la pastroj plenigis mian koron per tia maldolĉo, ke se mi ne povos transiri en la armeon de l’ faraono, mi trapikos min per la propra glavo, antaŭ kiu pli ol unu, pli ol cent fojojn tremis la malamikoj de Egipto. Mi preferas esti dekestro, mi preferas esti simpla soldato de lia sankteco, ol centestro en la pastraj regimentoj; porko aŭ hundo povas servi al ili, ne fidela Egiptano!...

La lastajn frazojn Eunana diris kun tiel rabia kolero; ke la faraono sin turnis greke al Tutmozis.

– Prenu lin en la gvardion. Oficiro, kiu tiel malamas la pastrojn, povas esti utila al ni.

– Lia sankteco, la sinjoro de ambaŭ mondoj, ordonis akcepti vin en la gvardion – ripetis Tutmozis.

– Mia sano kaj vivo apartenas al nia sinjoro Ramzes... li vivu eterne! – ekkriis Eunana kaj kisis la tapiŝon, kiu kuŝis sub la reĝaj piedoj.

Kiam Eunana, radianta de feliĉo, repaŝis el la tendo, ĉiun kelkon da paŝoj falante sur la vizaĝon kaj benante la monarĥon, la faraono diris:

– Lia babilado tiklis mian gorĝon... Mi devas instrui la egiptajn soldatojn kaj oficirojn esprimi ĉion mallonge, ne kiel scienculoj.

– Se li havus nur ĉi tiun solan mankon!... – murmuretis Tutmozis, sur kiun Eunana faris malagrablan impreson.

La sinjoro alvokis Samentuon:

– Estu trankvila – diris li al la pastro. – La oficiro, kiu iris post vi ne spionis vin. Li estas tro malsaĝa por tiaj komisioj... Sed li povas havi pezan manon en okazo de bezono!... Kaj nun – aldonis la faraono – kio igas vin esti tiel singarda?

– Mi jam preskaŭ konas la vojon al la trezorejo en Labirinto – respondis Samentu.

La sinjoro skuis la kapon.

– Malfacila afero!... – murmuretis li. – Unu horon mi kuris tra diversaj koridoroj kaj ĉambregoj, kiel muso, kiun persekutas kato. Kaj mi konfesas al vi, ke ne nur mi ne komprenas la vojon, sed eĉ mi ne entreprenus ĝin sola. La morto sub la libera ĉielo povas esti gaja; sed la morto en tiuj truoj, en kiuj talpo perdus la vojon, brr!...

– Tamen ni devas trovi kaj okupi ĉi tiun vojon – diris Samentu.

– Kaj se la gardistoj donos al ni la necesan parton de la trezoroj?... – demandis la faraono.

– Ili ne faros tion, dum vivas Mefres, Herhor kaj liaj partianoj.

Kredu al mi, sinjoro, ke ĉi tiuj altranguloj volas teni vin en vindoj kvazaŭ suĉinfanon...

– La faraono paliĝis de kolero.

– Ne bezonu mi teni ilin en ĉenoj!... Kiel vi pensas trovi la vojon?

– Ĉi tie, en Abidos, en la tombo de Oziriso mi trovis la tutan planon de la vojo al la trezorejo – diris la pastro.

– Kaj de kie vi sciis, ke ĝi estis ĉi tie.

– Tion klarigis al mi surskriboj en mia templo de Set.

– Kiam vi trovis la planon?

– Kiam la mumo de la eterne vivanta patro de via sankteco estis en la templo de Oziriso – respondis Samentu. – Mi akompanis la sanktajn restaĵojn kaj deĵorante nokte en la ĉambrego de la Ripozo, mi eniris en la sanktejon.

– Vi devus esti generalo, ne ĉefpastro! – ekkriis ridante Ramzes. – Kaj vi jam komprenas la vojon al Labirinto?

– Jam de longe mi komprenis ĝin, nun mi kolektis la montrojn por sin direkti.

– Ĉu vi povas tion klarigi al mi?

– Volonte, mi eĉ montros iam al via sankteco la planon. La vojo – daŭrigis Samentu – iras zigzage kvar fojojn tra la tuta Labirinto; ĝi komenciĝas en la plej alta etaĝo, finiĝas en la plej profunda subteraĵo kaj posedas diversajn aliajn kurbiĝojn. Jen kial ĝi estas longa.

– Kiel vi transpasos de unu ĉambrego al alia, kie estas multe da pordoj?

– Sur ĉiu pordo, kondukanta al la celo, estas parto de la frazo: “Ve al la perfidulo, kiu penas trapenetri la plej altan sekreton de la ŝtato kaj etendi malpian manon al la riĉaĵoj de l’ dioj. Lia kadavro estos, kvazaŭ mortaĉaĵo, kaj lia spirito ne ĝuos ripozon, sed vagos en mallumaj lokoj, ŝirata de la propraj pekoj...”

– Kaj vin ne fortimigas la surskribo?

– Ĉu vian sanktecon fortimigas libia lanco?... La minacoj estas bonaj por la popolaĉo, ne por mi, kiu mem scius skribi ankoraŭ pli terurajn malbenojn...

La faraono ekmeditis.

– Vi estas prava – diris li. – La lanco ne malutilos tiun, kiu scias ĝin rebati, kaj trompa vojo ne erarigos la saĝulon, kiu konas la parolon de la vero... Sed kion vi faros, por ke cedu antaŭ vi la ŝtonoj en la muroj kaj por ke la kolonoj ŝanĝiĝu en pordojn de l’ eniro?...

Samentu malestime levis la ŝultrojn.

– En mia templo – respondis li – estas ankaŭ nevideblaj eniroj, eĉ pli malfacile malfermeblaj, ol tiuj de Labirinto. Kiu konas la vorton de la sekreto, atingos ĉion, kiel prave diris via sankteco.

La faraono apogis la kapon sur la mano kaj daŭrigis mediti.

– Mi bedaŭrus, se sur la vojo renkontus vin malfeliĉo...

– En la plej malbona okazo mi renkontos la morton, kaj ĉu ĝi ne minacas eĉ la faraonojn?... Fine, ĉu via sankteco ne iris kuraĝe al Sodaj Lagoj, kvankam vi ne estis certa, ĉu vi revenos de tie? Cetere, ne imagu, sinjoro, ke mi devos trairi la tutan vojon, sur kiu iradas la personoj, vizitantaj Labirinton. Mi trovos pli malproksimajn punktojn kaj en la daŭro de unu preĝo al Oziriso mi atingos lokon, kien irante vi povus diri tridek preĝojn...

– Ĉu ekzistas tie aliaj eniroj?

– Sendube, kaj mi devas ilin trovi – respondis Samentu. – Mi ja ne eniros, kiel via sankteco, tage, nek tra la ĉefa pordego.

– Kiel do?...

– En la ekstera muro estas pordetoj, kiujn mi konas, kaj kiujn la pastroj de Labirinto gardas neniam... En la korto la gardistoj nokte estas malmultenombraj kaj tiel fidas al la protekto de l’ dioj aŭ al la timo de la popolaĉo, ke plej ofte ili dormas... Krom tio, trifoje inter la subiro kaj la leviĝo de l’ suno, la pastroj iras en la templon preĝi kaj iliaj soldatoj faras la samon sub la libera ĉielo. Antaŭ kiam ili finos unu diservon, mi estos en la trezorejo.

– Kaj se vi perdos la vojon?...

– Mi havas la planon.

– Kaj se la plano estas malvera?... – diris la faraono, ne povante kaŝi sian maltrankvilon.

– Kaj se via sankteco ne akiros la trezorojn?... Se Fenicianoj, post konsidero, ne donos la promesitan prunton?... Se la armeo estos malsata kaj la esperoj de la popolaĉo trompitaj?... Bonvolu kredi al mi, mia sinjoro. – daŭrigis la pastro – ke mi, inter la koridoroj de Labirinto, estos pli sendanĝera, ol vi en via regno...

– Sed la mallumo!... la mallumo!... Kaj la muroj, kiujn oni ne povas trapenetri, kaj la profundaĵo, kaj la centoj da vojoj, kie oni ne povas sin orienti... Kredu al mi, Samentu, ke batali kontraŭ la homoj estas nur ludo; sed terura estas la ombro kaj nekonataĵo!...

– Via sankteco – diris li – ne konas mian vivon... Kiam mi havis dudek kvin jarojn, mi estis pastro de Oziriso...

– Vi?... – ekmiris la faraono.

– Mi, kaj mi tuj diros, kial mi transiris al la servado al Set. Oni sendis min sur la duoninsulon Sinai, por ke mi konstruu malgrandan kapelon por la montanoj. La konstruado daŭris ses jarojn, kaj mi, havante multe da libera tempo, vagis inter la montoj kaj vizitis la tieajn kavernojn. Kion mi ne vidis tie!... Koridorojn kelke da horoj longajn; malvastajn enirojn, tra kiuj oni devis rampi sur la ventro; ĉambrojn tiel grandegajn, ke ĉiu el ili povus enteni templon. Mi vidis subterajn riverojn kaj lagojn, kristalajn konstruaĵojn, tute mallumajn kavernojn, en kiuj oni ne povis vidi la propran manon, aŭ tiel lumajn, ke kvazaŭ iu suno brilis en ili... Kiom da fojoj mi perdis la vojon en la sennombraj trairoj, kiom da fojoj estingiĝis mia torĉo, kiom da fojoj mi rulfalis en nevideblan senfundaĵon!... Ofte mi pasigis kelke da tagoj en la subteraĵoj, nutrante min per rostita hordeo, lekante la malsekaĵon de la ŝtonegoj, ne sciante, ĉu mi revenos en la mondon. Sed mi akiris sperton, mia vidado fariĝis pli sentema, mi eĉ ekamis tiun inferan landon. Hodiaŭ, kiam mi pensas pri la infanaj kaŝejoj de Labirinto, mi volas ridi... La homaj konstruaĵoj estas talpejoj kompare kun la senlimaj konstruaĵoj, faritaj de la silentaj kaj nevideblaj spiritoj de l’ tero. Sed foje mi renkontis teruran objekton, kiu tute ŝanĝis miajn opiniojn. Okcidente de la minejo de Sinai sin etendas nodo de valoj kaj montoj, kie ofte sonas subteraj tondroj, la tero tremas kaj iafoje oni vidas flamojn. Interesita mi iris tien por pli longa tempo, mi serĉis kaj dank’ al nerimarkebla fendo mi trovis tutan ĉenon de grandegaj kavernoj, sub kies arkaĵoj povus stari plej alta piramido. Kiam mi vagis tie, alflugis al mi forta putra odoro, tiel abomena, ke mi volis forkuri. Sed mi ekregis min, eniris en la kavernon, de kie ĝi venis, kaj mi ekvidis... Bonvolu imagi, sinjoro, homon, kiu havas piedojn kaj manojn je duono malpli longajn ol ni, sed dikajn, malgraciajn kaj finitajn per ungegoj. Aldonu al tio larĝan voston, platigitan de la flankoj, dentan supre, kiel koka kresto; aldonu tre longan kolon kaj sur ĝi hundan kapon. Fine, vestu la monstron per armaĵo, kovrita sur la dorso per kurbaj pikiloj... Nun imagu, ke la figuro staras sur la piedoj, apogita al la ŝtonego per la manoj kaj brusto...

– Io tre malbela – intermetis la faraono. – Mi tuj mortigus tion...

– Tio ne estis malbela – diris la pastro, ektremante – Ĉar imagu sinjoro, ke la monstro estis tiel alta, kiel obelisko...

Ramzes faris geston de malkontenteco.

Samentu – diris li – ŝajnas al mi, ke vi vizitis viajn kavernojn en sonĝo...

– Mi ĵuras al vi, sinjoro, per la vivo de miaj infanoj – ekkriis la pastro – ke mi diras la veron!... Ĉi tiu monstro en la haŭto de rampaĵo, kovrita per pikila kiraso, se ĝi sin etendus sur la tero, estus kun la vosto kvindekon da paŝoj longa... Malgraŭ la timo kaj abomeno kelkfoje mi revenis en la kavernon kaj atente rigardis ĝin.

– Ĝi do vivis?

– Ne. Tio estis kadavro tre malnova, sed tiel bone konservita, kiel niaj mumoj, dank’ al la sekeco de la aero aŭ al iaj teraj saloj, nekonataj de mi. Tio estis mia lasta trovaĵo – daŭrigis Samentu. – Mi ne iris plu en la kavernojn, sed mi multe meditis. Oziriso – pensis mi – kreas grandajn estaĵojn: leonojn, elefantojn, ĉevalojn... Set naskas la serpenton, vesperton, krokodilon... La monstro, kiun mi renkontis, estas sendube kreaĵo de Set; kaj ĉar ĝi superas per sia kresko ĉion, kion mi konas sub la suno, do Set estas pli forta dio, ol Oziriso. Tiam mi konvertiĝis al Set, kaj reveninte Egipton, mi ekloĝis en lia templo. Kaj kiam mi rakontis al la pastroj pri miaj aventuroj, ili klarigis al mi, ke ili konas multajn tiajn monstrojn.

Samentu iom ripozis kaj daŭrigis:

– Se iam via sankteco bonvolos viziti nian templon, mi montros al vi en la tomboj strangajn kaj terurajn estaĵojn: anserojn kun lacertaj kapoj kaj vespertaj flugiloj, lacertojn similajn al cignoj, sed pli grandajn ol strutoj, krokodilon trifoje pli longan ol tiuj, kiuj loĝas en Nilo, ranon tiel grandan, kiel hundo... Tio estas aŭ mumoj, aŭ skeletoj, trovitaj en kavernoj kaj konservataj en niaj tomboj. La popolo pensas, ke ni preĝas al ili, kaj ni nur esploras ilian strukturon kaj gardas ilin de la putro.

– Mi kredos al vi, kiam mi mem vidos – respondis la faraono. – Sed diru al mi, de kie povus aperi en la kavernoj tiaj estaĵoj?...

– Mia sinjoro, – diris la pastro – la mondo, en kiu ni vivas, profunde aliiĝas. Jam en Egipto ni trovas ruinojn de urboj kaj temploj, kaŝitaj profunde en la tero. Estis tempo, kiam la lokon de Malsupra Egipto okupis brako de l’ maro kaj Nilo fluis je la tuta larĝo de nia valo. En la tempoj ankoraŭ pli antikvaj tie, kie estas nia regno, estis la maro... Niaj antaŭuloj loĝis la landon, kiun nun okupas la okcidenta dezerto... Antaŭ dekoj da jarmiloj ne ekzistis homoj, kiel ni, sed kreaĵoj, similaj al simioj, kiuj tamen sciis konstrui terdomojn, konservi fajron, batali per bastonegoj kaj ŝtonoj. Tiam ekzistis nek ĉevaloj, nek bovoj; grandegaj elefantoj, rinoceroj kaj leonoj trifoje superis per sia kresko la nunajn samnomajn bestojn. Sed eĉ la grandegaj elefantoj ne estas la plej antikvaj kreaĵoj. Antaŭ ili vivis grandegaj rampaĵoj: flugantaj, naĝantaj kaj paŝantaj. Antaŭ la rampaĵoj estis en nia mondo nur moluskoj kaj fiŝoj, kaj antaŭ ili nur vegetaĵoj, sed tiaj, kiaj ne ekzistas hodiaŭ...

– Kaj antaŭe?... – demandis Ramzes.

– Antaŭe la tero estis dezerta kaj malplena, kaj la Dia spirito sin portis super la akvoj.

– Mi ion aŭdis pri tio – diris la faraono – sed mi ne kredos, antaŭ kiam vi montros al mi la mumojn de l’ monstroj, kiuj, kiel vi diras, ripozas en via templo.

– Kun la permeso de via sankteco, mi finos, kion mi komencis – diris Samentu. – Kiam en la kaverno de Sinai mi ekvidis la grandegan kadavron, la timo ekregis min kaj dum kelke da jaroj mi volis iri en neniun kavernon. Sed la pastroj de Set klarigis al mi, de kie venis tiel strangaj estaĵoj, kaj mia timo malaperis, grandiĝis la scivolo. Hodiaŭ ne ekzistas por mi pli agrabla ludo, ol vagi sub la tero kaj serĉi vojon en la mallumo. Jen kial Labirinto ne estos por mi pli malfacila, ol promeno tra la reĝa palaco.

Samentu – diris la sinjoro – mi tre ŝatas vian superhoman kuraĝon kaj saĝon. Vi rakontis al mi tiom da interesaj aferoj, ke, vere, mi mem volonte vizitus la kavernojn kaj iam mi veturos kun vi al Sinai. Tamen mi dubas, ĉu vi sukcesos en Labirinto, kaj por ĉiu eventualo, mi kunvokos la kunvenon de Egiptanoj, por ricevi la rajtigon profiti de la trezorejo.

– Tio ne povas malutili – respondis la pastro. – Sed mia laboro ne estos malpli necesa, ĉar Mefres kaj Herhor ne konsentos doni la trezorojn.

– Ĉu vi havas la certecon, ke vi sukcesos?... – insiste demandis la faraono.

– De l’ tempo, kiam ekzistas Egipto – penis konvinki lin Samentu – estis neniu homo, kiu posedis tiom da rimedoj, kiel mi, por venki en ĉi tiu batalo, kiu eĉ ne estas por mi batalo sed ludo. Unujn timigas la mallumo, kiun mi amas kaj eĉ vidas en ĝi. Aliaj ne scias sin direkti inter la multenombraj ĉambroj kaj koridoroj, mi faras tion tre facile. Ankoraŭ aliaj ne konas la sekreton, kiel malfermi la kaŝitajn pordojn, kion mi scias tre bone. Se mi posedus nenion plu, ol tion, kion mi ĵus citis, en la daŭro de unu monato aŭ du mi trovus la vojojn en Labirinto. Sed mi posedas krom tio detalan planon de la trairoj kaj mi konas la parolojn, kiuj kondukos min de unu ĉambrego al alia. Kio do povas malhelpi min?...

– Tamen sur la fundo de via koro sin kaŝas dubo: vi ektimis la oficiron, kiu, ŝajnis, iris post vi...

La pastro levis la ŝultrojn.

– Mi timas nenion kaj neniun – respondis li trankvile – sed mi estas singarda. Mi antaŭvidas ĉion kaj mi eĉ estas preparita al tio, ke oni min kaptos...

– Teruraj turmentoj atendus vin!...

– Neniaj. Rekte de l’ subteraĵoj de Labirinto mi malfermos al mi la pordon en la landon, kie regas la eterna lumo.

– Kaj vi ne koleros kontraŭ mi?

– Kial?... – demandis la pastro. – Mi atingos grandan celon: mi volas okupi en la ŝtato la postenon de Herhor...

– Mi ĵuras, ke vi ĝin okupos!

– Se mi ne pereos – respondis Samentu. – Sed la suprojn de l’ montoj oni suriras super senfundaĵoj; en tia ekskurso la piedo povas ekgliti kaj mi povas rulfali, sed tio estas indiferenta: vi sinjoro zorgos pri la estonteco de miaj infanoj.

– Iru do – diris la faraono. – Vi indas esti la unua mia helpanto.