Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

La Granda Aventuro

kaj aliaj noveloj

La tekston origine enkomputiligis Bertilo Wennergren

Proksimuma verkojaro: 1931-1945

Kreis la Esperantan tekston: Ferenc Szilágyi

RIMARKO DE LA AŬTORO

El la sekvaj rakontoj du aperis en mia antaŭa libro “Trans la Fabeloceano”. Mi kredas, ke ilia pli ĝusta loko estas en tiu ĉi libro, desplie, ĉar la ĵus nomita libro ne plu ekzistas sur la libromerkato.

La humoro de tiuj rakontoj — kelkfoje veraj, kelkfoje fantaziaj — estas varia: bonhumora, malgaja, satira, aŭ tragedia. Ankaŭ la vivo estas tia.

Ferenc Szilágyi

LA GRANDA AVENTURO

I.

Senpacienca knabinkrio: — Karlo, for el la lito, mi devas min lavi!

Silento. Poste nova krio, eĉ pli akra boras sin tra la pordo:

Ka—a—arlo! Iru jam de tie, mi malfruos! Kaa—a—arlo!

Ilonjo kriis. Ŝi estas la sola ano de la familio, kiu regule perlaboras iom. Ne tre multe. Ŝi sola, ĉar pri la kontribuo de la patro al la familia bilanco oni ne povas diri multe kaj eĉ malpli kalkuli. Li estis iam ĵurnalisto; nun iomete maljuna kaj, pro lia nekuracebla kverelemo, ŝuldemo kaj nuntempe jam pli malofte aperanta diboĉemo li estas jam de jaroj senkontrakta. Li kuradas nuntempe de mateno ĝis vespero, agas, grumblas, kolektas anoncojn kaj dum la taga kurado li forkonsumas tiujn bagatelajn sumojn, kiuj foje-foje venas, kvazaŭ ili mirakle falus el la ĉielo. Sed li avare kaj avide konservas la eksteran dekoron kaj Dio savu tiun, kiu ne alparolus lin — sinjoro redaktoro. Li vivas en sia propra mondo, kie li estas potenco kaj aŭtoritato kaj postulas respekton, kiun li ja ricevas pro kutimo, kelkfoje pro ironia impertinenteco de la konversacianto. Kiam li estas jam for, kompata aŭ malamika rikano sekvas la sinjoron redaktoron, kiu estas efektive anonckolektanto en tre malriĉa lando.

Ilonjo estas unu el liaj infanoj. Ŝi perlaboras kaj sekve havas specialajn rajtojn en la familio. Sed Ilonjo ne longe rolos en tiu ĉi rakonto, ni do ne parolu pri ŝi. Almenaŭ ne pli, ol ke ŝi nun staras senpacience antaŭ la banĉambro. Tie dormas Karlo, la frato de Ilonjo. Kial li dormas en la banĉambro? La loĝejo estas ja sufiĉe granda, memoro el la bona tempo antaŭ la unua mondmilito, ĝi konsistas el tri grandaj ĉambroj, — sed oni devas solvi ne nur topografiajn problemojn, sed ankaŭ aliajn. Oni povas ŝuldi ekzemple al la domposedanto, sed oni devas fari tion tre singarde, ke la ŝuldo ne estu tro granda. Nu, mallonge dirite, du ĉambroj el la tri estas subluitaj. Kiam antaŭ kelke da tagoj la nova subluanto kun sia edzino enloĝiĝis, la familio ekhavis gravajn zorgojn. La dormloko de Karlo estis facile trovebla. La domo estis konstruita ankoraŭ en tiu tempo, kiam oni povis trankvile grasiĝi sen la danĝero, ke oni fine ne povos eniri iun aŭ alian ejeton de la loĝejo. La banĉambro estis do sufiĉe granda. Karlo, iom pli ol 20-jara junulo ĝis nun ne povis akiri konstantan laboron, escepte kelkajn helplaborojn, ekzemple tre sekrete aranĝitan noktan neĝbalaadon; sekrete por ne malaltigi la prestiĝon de la familio, aŭ kelksemajnan kontoran laboron. Karlo ĝis nun neniam povis esti sola kun si mem pro sia familio kaj sekve li eĉ ĝojis pro sia ekskluziva propra banĉambro. Tie li vivis la pli belan duonon de sia vivo de la deka horo vespere ĝis la sepa matene, kiam la atakoj kontraŭ la akvokrano komenciĝis.

Tiu parto de la solvo estis do tre kontentiga. Pli malfacila estis la problemo pri la lito. La novaj subluantoj bezonis unu liton kaj la solan kanapon (kaj ili ricevis tri el la kvar seĝoj de la familio). Kelkaj homoj havas tiel supermezurajn pretendojn. Antaŭ jardeko la meblaro estis pli granda, sed kelkaj ŝuldoj kaj kelkaj procesoj forblovis ties grandan parton. Nun Karlo bezonis liton kaj sen longa kalkulado oni povis konstati, ke inter la bezono kaj la provizo la diferenco estis precize minus unu lito. Kaj Karlo staris antaŭ tiu ĉi problemo kun nepra neceso de sia eltrovemo.

La banĉambro estis nekutime granda. En tiu nekutime granda banĉambro staris nekutime granda bankuvo. Oni jam delonge ne povis bani sin en ĝi, ĉar diversloke dek truoj vundis ĝian maljunan korpon, sed estis fakto, ke en la nekutime granda banĉambro ankaŭ la bankuvo estis nekutime granda.

Arkimedes iam elsaltis el la kuvo kun la subita malkovro de la Regulo. Karlo faris la malon. Li saltis en la kuvon kaj kriis: Heŭreka! Jen la Kuŝejo! Sed la kuvo ne montriĝis oportuna kuŝejo. Iu insida satano ŝtelis sin en la duŝtubon, la duŝo cetere ne funkciis jam de kvin jaroj, sed nun klariĝis, ke malgraŭ ĉiuj artifikoj, penoj, teknikaj majstraĵoj ĝi faligis kvar-kvin grasajn akvoglobetojn sur la nazon de Karlo. Karlo ne amis tion. La problemo reviviĝis. Kaj troviĝis vere solvo. La solvo estis t. n. ripozoseĝo. Unu el la du fratinoj de Karlo akceptis la ripozoseĝon kiel litsurogaton. Tiu fratino kiu ne havas laboron. Kaj Karlo ricevis ŝian liton. Vere la bona sorto konservis la ripozoseĝon por tiuj ĉi sep jaroj de la mizero.

Nun Karlo havas ĉambron kaj liton, sed li devas vekiĝi antaŭ la sepa matene, ĉar la knabino frue komencas sian laboron. Karlo ne ŝatas tion, li ŝatas kuŝi duondorme kaj revi pri tiu tempo, kiam li estos riĉulo, aŭ almenaŭ bone pagata laborulo. Tiuj revoj havas tre agrablajn detalojn, ili estas tre zorge ellaboritaj kaj elĉizitaj. En tiu revmondo havas gravan rolon la dek-sepjara gracia knabino el la apuda loĝejo. Ŝi mirinde ekfloris dum la pasinta duonjaro. Ŝi iomete “katumis” kun li, dufoje ili rigardis filmon kune, sed poste ekonomiaj malfacilaĵoj kaj io alia interrompis la bone ekirintan romanon. De kelkaj semajnoj ŝi rigardas arogante preter li, kiam ŝi vagabondas sur la mallarĝaj stratetoj de la antikva kvartalo kun tiu ruĝvanga, pomadita minesciaskiu. Estus agrable lin facile, superece nokaŭti, malfermi la pordon de eleganta Hispano-aŭto, alporti ŝin ĉi tien (vi vidas, kiel eleganta virĉambro fariĝis el la malnova banĉambro) kaj postuli de ŝi la kompletigon de la komencita, sed interrompita ludo. Ŝiaj friponetaj vangoj nun estas purpure ruĝaj, ĉu vi vidas la junan, vivosopiran figuron, ĉu vi aŭdas la sensincitan ridon? Sed nun mi ludos kun vi, museto — li pensas. Li proponas cigaredon al ŝi, ili ambaŭ ekfumas atendoplene, nubo de delikata fumo el aromaj egiptaj cigaredoj ĉirkaŭŝvebas ilin kaj nun...

Ka—a—a—arlo—o—o! Tiu ĉi sentaŭgulo denove ekdormis!

Karlo ellitiĝas grumblante. Malbonhumora li estas. Rapide li ŝovas siajn krurojn en pantalonon, kies brilo logas la atenton al ne emfazinda korpoparto, la ŝtopoplenajn ŝtrumpojn kaj la zorge purigitajn ŝuojn, kies plandoj diskrete enlasas la pluvon kaj koton. Karlo oscedas kaj oscedas denove. Li iras en la kuirejon. Tie li atendas ĝis la banĉambro reliberiĝos.

— Ĉu la juna sinjoro jam moŝtis forlasi sian baldakenliton? — grumblas la patro kaj poste Karlo ricevas komision por urĝigi pagon, kies plenumo estas tiel duba, ke oni povas pensi pri tio, ke la ŝuldanto neniam plenumos ĝin. Estas malfacilaj tempoj. Krizo. Oni vane atendas monon kaj oni ne pagas. Kelkfoje oni eĉ ne volas. Tiu ĉi ŝuldanto apartenas al tiu parto de la “oni-oj”. Karlo almenaŭ trifoje estis tie. Komence li tre fervore klopodis pri la afero, ĉar Patro promesis al li dek procentojn, sed poste klariĝis ke la tuta promeso havas proksimume saman realan valoron, kiel la diktatoraj promesoj pri la ĉesigo de la senlaboreco. Kvankam la mono nun estas ege necesa ne nur por Karlo, sed por la tuta familio. Ĉiu kredito nun elĉerpiĝis kaj de kelkaj tagoj ili manĝas senĉese stufitan grion, sen viando, graso aŭ butero. Sed Karlo planas hodiaŭ perfidon kontraŭ la familia majesto. Unu el liaj amikoj, senlabora kelnero (kian societon serĉas tiu ĉi bubo — diras la patro) akiris al Karlo senpagan bileton por tagmanĝi en la komunuma help-manĝejo. Jam plurfoje estis diskutoj hejme, ke la familio devus registriĝi en la listo de la oficiale helpataj malriĉuloj, sed parte la sinjoro redaktoro protestis tre akre, parte Panjo, tra ĉiu fajro konservinta sian sinjorinan majeston, indigniĝis pro la malinda ideo:

— Prefere malsatmorti. Stari inter tiuj ĉifonuloj? Neniam!

Sed Karlo havas ian kriplan ribelemon en sia interno. Pri la grado de tiu ribelemo oni ankoraŭ nenion povas diri, ĉar la plej granda parto de tio estas kaŝita eĉ al li mem kaj konkretiĝas nur en sonĝoj kaj en ia mistera kaprico, distreco kaj misagoj, en kies labirinto eĉ profesoro Freud malfacile povus trovi elirvojon, almenaŭ Karlo kredas tion. Karlo aŭdis pri psikoanalitiko kaj sensukcese provas analizi sin mem. Sed tiom ni povas konstati, ke supozeble la hodiaŭa tagmanĝo estas la plej alta grado de lia deklarita ribelemo. Jen hodiaŭ li gustumos la menuon de la socia kompato! Hieraŭ li jam trastudis la manĝokarton. Ĝi estas fidiga. Rizosupo, bovoviando kun brasiko. Kaj grio tute ne! Oni ne volas plu vidi grion!

La banĉambro estas daŭre okupita. Nun liberiĝis la gazeto. Senpage liverata ekzemplero. Karlo trafoliumas la grizan kaj lacan paperon. La politiko ne tre interesas lin. En Germanujo estas ia proceso kontraŭ du oficiroj pro naciista propagando. Li legas la nomon de Hitler, kiu faris longegan paroladon antaŭ la juĝisto. Li jam aŭdis tiun nomon. La gazeto malgravigas la tutan aferon. Interna politiko. Ne gravas. Oni solvas nenion kaj ŝajne oni eĉ ne volas fari tion. Ĉio movas sin en la sama paŝosigno. La felietono estas stulta. Nenio interesa en la kriminala rubriko. Ebrieco, mortigo pro ĵaluzo, vilaĝa drinkejo kiel batalkampo. Arto, filmo, teatro: nenio. Kaj nenio inter la anoncoj, kiel kutime, nenio! Oni serĉas nur agentojn por la enkonduko de sensacia novaĵo. Fiksan salajron oni ne donas, nur procentaĵon. Karlo jam provis tion. Li jam kuradis dum tutaj semajnoj por nenio. Nu, entute nenio. Karlo ĵetas la gazeton flanken. Li oscedas denove. Estus pli saĝe dormi kaj daŭrigi la riĉulecon endorme.

Fine! Denove malfermiĝas la pordo de la banĉambro. Karlo nun estas sola. Zorge li aerumas, lit-odoro kaj dorm-odoro restis post la sin-lavintoj. Kaj nun li nudigas sin ĝiskokse kaj diboĉas en la freŝa akvo. Poste li admire rigardadas sin en la fendita spegulo. Li vidas tute belan knabon tie. Definitive li plaĉas al si. Nigra, ondlinia hararo, brunaj okuloj, etaj provokaj lipharoj. Oni povas miri, ke li povis konservi sian freŝan junecon en tia mizero. Sufiĉe alta li estas kaj li provas movojn kaj gestojn. Ili estas elegantaj. Diplomato, aristokrato, grafo povus envii lin pro ili. En tiu ĉi momento Karlo estas tre kontenta. Li jam ne sentas la kutimajn zorgojn same kiel oni ne sentas la normalan premon de la atmosfero. Karlo vivis ĝis nun nur en milito kaj en postmilita vivo. Oni diras, ke venos nova milito, sed tion oni apenaŭ volas kredi. La soldatoj, kiuj estis en milito rifuzus ankoraŭ-foje marŝi al la buĉejo. Punkto!

Pasis la naŭa. En la lukazerno bruo, frapado. En la korto estas ekspozicio de ĉifonoj, litaĵoj kaj kolorperdintaj tapiŝoj. Karlo nun estas preta. Vana rigardo al la apuda loĝejo. Nu egale! Li rememoras la ruĝvangulon. Ne gravas. Karlo ekfajfas la melodion de popolkanto:

Pendas kapo de l’ ĉevalid’:
Ne malĝoju pro knabinperfid’ ...
Hej-haj flor’ — ŝiras ĝin vent’
se forflugos, venos ja cent.

Kaj nun li iras por provi enkasigi la postulon de sia patro. Li estas gaja, li iras malrapide kaj malgraŭ sia gajeco li iras sen konvinkiĝo pri la utileco de sia vojo. Tre celkonscia lia iro ne estas. Elmontrejoj, ŝajne seninteresaj, rabas de li longan tempon. Li reiras vidante beletajn virinkrurojn, li postiras ilin nur l’art pour l’art, li faras tion nur diskrete, sin ne rimarkigante kaj nova objekto de lia admiro denove aliigas lian direkton, fine li tamen alvenas al la komercejo. Tie finiĝas lia memfido kaj tiel kredperdinte kaj timeme li parolas, ke la komercisto eĉ ne ĝenas sin tro multe:

— Mi bedaŭras, kara amiko, neeble. De mateno mi ankoraŭ ne vidis aĉetanton. Nu, tia estas nun la situacio. Bonvolu saluti la sinjoron Redaktoron kaj diri al li, ke li estos la unua, al kiu mi pagos, se mi povos.

La fripono! Karlo nun malrapide paŝadas en la aŭtuna sunbrilo. Li ne rememoras pri simile bela novembro.

Estas ankoraŭ somere varme kaj foje-foje orfolio lulas sin malsupren por fine halti antaŭ la piedo de la promenanto. Estas ĉarma, ritma movo en tia lulado. Estas gracia la linio de tia lulfalo. Li rememoras la Iliadon: “Kial vi noblanima Tydeides demandas min pri mia deveno. La homa gent’ ja similas foliojn sur la branĉo. Vento forblovas ilin...” Estas bele, sed jen nur tio restis en li el la greka lingvo. Kiom valoras la lernejo, nek scion ĝi donas nek panon... Kioma estas nun? Li rigardas al la turo de ruĝablanka, gaja preĝejo. Pasis la dekunua. Nun li ankoraŭ havas du tutajn horojn. Tiam li renkontos la kelneron kaj ili iros kune al la manĝejo. Li pensas pri la bovido kaj jam sentas malsaton kaj ekscitiĝon en la stomaknervoj. Kion li faru? Li eksidas sur benko. La larĝa, alea avenuo estas gaja kaj homoplena. El la centro de la urbo verŝiĝas vigla amaso. La antaŭtagmeza trafiko ĝenerale havas elegantan karakteron. Oni promenas kun ridantaj, bele vestitaj infanoj, kun pli-malpli bonmoraj hundetoj. Karlo sidas sub arbo tute proksime al la stratangulo. En la flankstrata parto servistinoj rapidas al la vendohalo: unu el ili alridas lin tre petole. Malbela ŝi estas. Ho kiel bela estas tiu aŭto. Fremdlanda diplomato sidas en ĝi. Fremda lando, fremdaj landoj, flugmaŝino, luksaj ŝipoj. Li neniam vidis maron. Ĉu li iam vidos?

Tre malrapide pasas la tempo. Almozulo singarde lamadas al li. La almozpetado estas malpermesita, sed kion fari, se oni bezonas... Li devas ekridi: “Onklo, vi estas malbona psikologo.” Entute li havas nur tiom da moneroj, kiuj sufiĉas nur por du aĉkvalitaj cigaredoj. Ne, tamen, rigardu unu ero: “Bonvolu, onklo!” La almozulo ne estas kontenta. Li grumblas. Kion fari, se li estas miopa?

En la tabakvendejo li elspezas nun siajn lastajn monerojn. Poste li residiĝas sur la benko. Nun li ne plu havas monon. Nun li liberiĝis de ĉiu respondeco, nun li estas tute senpeza. Kvankam estus agrable havi monon. Ne unu kronon, aŭ du, aŭ dudek, sed tiom kiom havas tiu eleganta dandofripono, kiu afekte frapas la aŭtopordon. Kia ulo! Kaj kial li estas eleganta, por kiu prezo? Por momento pugniĝas la mano de Karlo. Sed li ja ne estas obstina karaktero, li estas mola revemulo kaj la mano senrimarke, mole reglatiĝas. Tiu Karlo estas simila al juna, scivola hundo, lia rigardo flaras tien-reen, foje li vigliĝas, li povas koleriĝi, sed en la ora varmo de la tagmezo rapide fandiĝas la kolero. Estas pli agrable kaj eĉ pli praktike ridi. La vivo estas plezuro, se oni scias ĝui ĝin.

II.

La suno karesas la teron per somere varmaj kaj tamen printempe mildaj fingroj. La strata bildo viglas, svarmas sub la kareso, sed subite la tuta bildo laciĝas. Estas momenta silento, oni ne vidas eĉ unu aŭton, la homoj haltas, la suno mem laciĝas, oni ja estas maljuna, estas jam novembro, baldaŭ venos nuboj, neĝo, vintro, lacete ĝi okulumas. Kvazaŭ en ĉambro oni eksilentus kaj oni dirus: “Anĝeleto flugis tra la ĉambro.” Aŭ: “Husaroficiro pagas siajn ŝuldojn” ankaŭ tion oni diras tiaokaze. Aŭ, kvazaŭ en simfonio momenta eksilento atentigus pri la grandiozo de la sekvontaj akordoj. Ankaŭ Karlo laciĝas, preskaŭ li ekdormetas, kiam io tute neatendita, io tre interesa kaptas lian atenton. Malnova taksiaŭto venas en la proksimo, la antikva maŝino nun ekknaras kaj la veturilo subite turniĝas ĉe la angulo.

La turno estas tiel abrupta, ke Karlo ektremas, ĉar la radoj kontuziĝas al la trotuarrando, ĉe kiu li sidas. Sed okazas nenio. — Certe la pasaĝero frapis por la ŝoforo — pensas Karlo — ke li turniĝu kaj la ŝoforo ne estas sufiĉe lerta. — Li ne havas tempon daŭrigi la pensojn, ĉar la aŭto iras nur kelkajn metrojn en la flankstrato, poste ĝi haltas. Momenta senmovo, nun oni pagas al la ŝoforo, sed poste... Poste sur la ŝtupo de la veturilo aperas ekstreme gracia virinkruro en cindrogriza silkŝtrumpo kaj mallarĝa ŝuo. Karlo vidas ĉion bone, estas nur kelkaj metroj inter li kaj la aŭto. La gracia kruro restas longe sur la ŝtupo. Ĉu ŝi nur nun pagas? Sed des pli bone. Karlo havas tempon bone ĝui la vidon de la delikataj, sveltaj linioj. Jes, ŝi devas aranĝi la kalkulon kun la ŝoforo. Ŝi ja havas nur monbiletojn!

Strange, ke ŝi ne montras sin ankoraŭ. Sed nun, fine aperas la tuto, juna, eleganta, brunblonda virino. Virino, kies formoj estas idealaj kaj kiu havas indan tajlorinon. Karlo turnas sin per la tuta korpo en la direkto de la ĝis nun neglektita flankstrato. La sinjorino — ĉu? — jes, ŝi rapide ĉirkaŭrigardas kaj momente ekhezitas kaj poste rapidete ekiras. Ankaŭ la aŭto post iom da knaro ekveturas. Karlo stariĝas preskaŭ senkonscie. Lin logas la neverŝajne subtila kaj tamen radike reala estaĵo. Kiel bela ŝi estas, Bela, kiel la Logo. La virino denove malrapidigas siajn paŝojn, denove rapida flankrigardo kaj poste ŝi daŭrigas la vojon rapide kaj piede.

La cerbo de Karlo laboras fulmrapide kaj en ekscito. Kial ŝi haltigis la aŭtomobilon, se ŝi ankoraŭ ne atingis la celon. Ŝpari ŝi certe ne volis. Ŝi ne aspektas tia. Kien ŝi iras, de kie ŝi venas? La koro de Karlo pulsas forte.

La rapidaj paŝoj, kip-kop, kip-kop, kiel tamburetoj, mobilizantaj koron kaj cerbon frapetadas sur la trotuaro antaŭ Karlo. Ŝi estas bela, tre bela. La plej bela el ĉiuj virinoj. kiujn Karlo ĝis nun vidis. Certe. Oni povas nur sonĝi pri tia virino. Kaj juna ŝi estas. Kial li sekvas ŝin? Li mem ne scias. Ŝi havas sekreton. Ŝi havas kulpon. La sekreta kulpo de la belulino incitas lin, kvazaŭ ŝi apartenus al li. Sed li pensas pri tio kun ia stranga pardonemo. Ŝi havas kulpon. Ŝi venas de sia amanto, kie ili pasigis dolĉajn horojn kun tiu rabisto. Ŝi devas rapidi, esti hejme baldaŭ, de kie ŝi foriris kun la preteksto de aĉeto, aŭ tajlorino, aŭ dentkuracisto, ne tion ŝi ne povas bezoni, oni ne kredus tion. La edzo baldaŭ estos hejme. Certe ili ne estas tro riĉaj, ili ne havas propran aŭton supozeble kaj ŝi ne volis veni per aŭto ĝis la domo. Tio ja estus suspektinda. Tamen ili ne havas materialajn zorgojn. Certe ne! Ŝia eleganteco ne estas supraĵa, ĵuskreita, el ĝi radias la tradicia trankvilo, konstanteco. Kurbkrura junulino, proleta knabino venas kontraŭe al li. Kial tiu tavolo de la socio, kiun la belulino reprezentas neniam produktas tiel deformitajn piedojn. Kompreneble, la konstanta bonfarto de la naskiĝo. Tiu ĉi knabino vidis ĉiam mizeron ĉirkaŭ si, dum tiu alia jam ne scias, kie ŝi serĉu plezurojn, Karlo divenadas, indignas, meditas kaj koleras. Nun li povus esti kruela. Pri la maniero de la krueleco liaj ideoj estas iomete miksitaj. Ĉar la sinjorino sendube estas tre bela.

La grizŝtrumpaj, belŝuaj piedetoj ritme frapas la asfalton. Ĉe la stratkruciĝoj, kiam ŝi paŝas supren, dank’ al la modo, kiu favoras la mallarĝajn jupojn, oni vidas pli multe. Komplete bela ŝi estas kiel Phryne. Se la kulpo estas tiel bela, oni devas ŝin pardoni. La strato nun leviĝas, blanka ŝtuparo sekvas. La virino kurante, saltetante iras kelkajn ŝtupojn kaj senintence donacas kelkajn plezurpanerojn al la junulo. Poste ŝi konsciiĝas pri la nedezirata akompananto. Ŝi konsterniĝas, hezitas kaj rerigardas. Poste ŝi daŭrigas la rapidan iron, sed ŝi sentas ion. Ĉar la rigardo de Karlo klare dokumentas, ke li volas ion. Momento tute ne sufiĉas por analizi, kiaj psikologiaj ingrediencoj kaŝas sin en tiu stranga alrigardo. Sed io premas ŝian koron. Ŝia bruna rigardo malheliĝas. La longgantaj, mallarĝaj manoj faras subite maltrankvilan geston. Birdo baraktas en reto. La bela figuro sin turnas inter du ŝtupoj, — statua bildo — la vestoj nun klare reliefas ŝian gracian korpon. Nur momentoj pasas, sed Karlo perceptas ĉiun detalon. Kaj nun ŝi turnas sin rekte kaj defende-atake kontraŭ Karlo. Estas tute klare, ke ŝi timas. Kaj la aristokrata strato estas tute senhoma. De malproksime oni povas aŭdi la knaran siblon de la tramo. La suno ridas milde, pardoneme, sed ŝia apenaŭ-alda, sonora voĉo klopodas esti akra kaj decida:

— Kion vi volas de mi? Tuj bonvolu foriri de ĉi tie! Ĉu vi komprenas? Tuj!

Karlo mem estas surprizita pro tiu ĉi senespera certeco. Ĉar ankaŭ Karlo estas decida, kaj duonlaŭte, klare silabante ĉiun vorton, kun peza akcento li diras:

— Sinjorino, mi scias ĉion. Vi komprenas, ĉu ne. Mi scias ĉion.

La subtile kolora vizaĝo paliĝas. La mieno iĝas dolorplena. La okuloj vastiĝas kaj larmoj vualas ilin. Sub tiu vualo la koloro de la okuloj profundiĝas. Pereiga parfumo svingas sian odoron el eta poŝtuko al Karlo. Karlo afliktiĝas kaj plej volonte li frakasus sian propran kapon. Kion li faris?

— Mia edzo do ... li komisiis vin, ... li detektivas post mi ... ŝi diras kaj en la kliniĝo de la ĉarma kapo estas pento, malĝojo kaj angoro.

Karlo ne respondas. Li ne povas respondi. Lin surprizas la nova rolo. Lia propra kaj ŝia. Li rigardas ŝin. Rompita, florplena branĉo. Mem la diino de la malespero. Karlo estas kortuŝita. Tro kortuŝita. Nun li devus konfesi ĉion, ke li mensogis, ke ankaŭ tion faris la mizero, la senlaboreco, li ne estas kulpa, li sekvis nur subitan kapricon, ĉar kion faru nenifaranto? Li devus konfesi, sed li nur staras kaj rigardas. Li staras ja sub sorĉo. Ekzistas ankaŭ tiuj romantikaj scenoj, ankaŭ nun. La sorĉo radias el la malgaja mieno de la ĉarmulino, el la parfumo, el la tuta komplekso de la virino, kiu staras tie humila, senkulpa, pura, virga. La morala indigno de Karlo iom post iom cedas post la granda streĉiĝo. Karlo nun komprenas ĉion. La edzo estas maljuneta viro, ŝtatoficisto, sekulo, eble sekciestro en banko. Senhara dikulo li estas, neinda al tiu virino. Ŝi ne diras tion, ŝi diras nenion, sed la intuicio de Karlo diktas la priskribon. Ĉu ne estas nature, ĉu ne estas kompreneble, ĉu ne estas aprobeble, ke la pompa papilio ne restas en polvoplena, senflora, griza ejo, sed serĉas plezurojn en la vivĝardeno. La junaj pensoj de Karlo atingas la romantikan alton de sia propra Parnaso kaj li teksas en si romanon pri la nekomprenata virino. Por li novan romanon. Sed la silento nun daŭras tro longe kaj iĝas ĝena.

La sinjorino nun subite decidis. Subite ŝi transformiĝas. Ŝi levas sian kapon kaj sen rigardo al li, kvazaŭ ŝi parolus al servisto malgrava, ŝi diras:

— Bonvolu veni kun mi. Kaj eĉ ne unu vorton pri la afero. Mi aranĝos ĉion.

Kaj Karlo iras kun la bela virino. Kun la plej bela virino. Lia poŝo estas malplena kiel la kapo de banksekciestro, sed en li vibras printempo, lia koro tamburas. Li ne rimarkis la malestimon de la sinjorino, ĉar li scias, li sentas jam nun, ke li konfesos al ŝi la veron, la tutan veron. Kaj kiu povus dubi pri tio, ke ŝi komprenos lin.

III.

Antaŭ la domo estas malgranda, bela ĝardeneto. La domo estas nova, moderna. Teretaĝo kaj sub la plata tegmento lumas la sunbriligataj, vastaj fenestroj de la supra etaĝo. Blanka pordego. Ŝi elprenas ŝlosilon, malfermas. Ĉambristino venas el la ĉambro. Kun demando ŝi rigardas Karlon. La sinjorino nun turnas sin al Karlo. La voĉo estas senpersona, malvarmeta, rigida:

— Vi atendas respondon, ĉu ne? — iom da atentiga akcento, rimarkebla nur al Karlo, estas en la frazo.

Karlo komprenas.

— Jes, sinjorino — li respondas.

La sinjorino nun ordonas al la ĉambristino iri en la butikon, en la spicvendejon. Poste ŝi iru al la tabakvendejo. Jes, pensas Karlo, ŝi timas aŭskultanton kaj ŝi bezonas tempon. La ĉambristino foriris. Karlo kaj ŝi eniras la ĉambron. Varma, harmonie aranĝita nesto, glata, moderna meblaro, la sekciestro supozeble perlaboras multe. Eble eĉ mil kronojn monate. Kiu scias? Kaj tiu aĉa dikulo havas ankaŭ ŝin. Ŝi estas nun tute trankvila, komandvorta kaj preskaŭ tranĉe frosta.

— Atendu momenton! — ŝi diras.

Post duonminuto ŝi revenas sen surtuto. Dekoltita, malpeza silkbluzo estas sur ŝi kaj malhela, duonlonga jupo. Ŝi estas eĉ pli juna tiel. Ŝia mieno estas trofiera, sed sub la tromemfida ŝajno kaŝkuradas ĉagreno kaj timo. Ŝia beleco aliiĝas kaj renaskiĝas de momento al momento. La sorĉo daŭras. Sed la tempo kuras.

— Vi devas silenti, ĉu vi komprenas? — ŝi diras kaj jen en la mano de Karlo ridas du, fabele grandaj monbiletoj. Kvinoble pli granda sumo ol dusemajna salajro de Ilonjo.

Karlo volus nun vekiĝi. Nun estus la tempo montri sin kavaliro. Oni devus ĉesigi nun tiun ĉi aĉan ludon. — Sinjorino — li devus diri laŭ ĉiuj reguloj de la romantiko — kion vi pensas pri mi? Mia koro estas via, reprenu, senhezite reprenu vian monon. Mi silentos, ĉar vi estas la plej bela virino en la granda mondo. Rigardu min. Mi estas juna kaj fantazie, nekompreneble malriĉa. Mia vivo estas polva kaj griza, nepura, kaj nun mi scias ke sunvarmo ĝis nun ne trapenetris ĝin. Mi ne volas vian monon, tute ne, sinjorino, sed... Tiel li devus nun paroli, sed Karlo balanciĝas nun inter du sorĉoj: la beleco de la virino kaj beleco de la mono. Hodiaŭ li povos plensatiĝi en eleganta, vera restoracio. Kaj... nun Epikuro vekiĝas en li, kaj stranga penso palpadas en lia cerbo. Estiĝas granda kaj longa silento. Ŝi miskomprenas la silenton.

— Ĉu li promesis pli multe al vi? — la sinjorino diras kruele kaj akre.

Karlo ankoraŭ ne retrovis sin. La penso palpadas pli antaŭen. Li balbutas...

— Ne, ne.

Mallerte, kvazaŭ ne volante rimarkigi sian movon li ĉifas la monon en la poŝon.

— Do, — volas la sinjorino fini la turmentan scenon kaj adiaŭi, sed Karlo interrompas ŝin. Li ekbalbutas.

Dumtempe ŝi reakiris sian ekvilibron. Kun intereso kaj bonvolo ŝi rigardas la junulon. Bela knabo. Domaĝe pro li. La junulo nun estas ruĝa, li batalas kontraŭ sia granda embaraso, kaj ŝi ekkonjektas ion, kion ŝi ĝis nun ne rimarkis. Iom ŝi eklevas sian mildlinian mentonon, la bluzo iom streĉiĝas kaj klare desegnas la formon de la juna, firma brusto. Ŝi staras, sed unu el la rondaj genuoj apogas sin sur la sidejon de malalta tabureto kaj la jupo glitas iom super la alian genuon. La rozkoloro de la karno opale diafanas tra la silkŝtrumpoj. Karlo nun subite vekiĝas kaj ne plu li povas sin regi.

— Sinjorino — li ekkrias, lia voĉo estas raŭka. Mi estas sen unu groŝo, sed mi ne bezonas vian monon.

Ŝia rigardo montras surpriziĝon kaj pardonemon, kompaton:

— Ni ne parolu pri la afero — ŝi diras milde, tre milde — mi komprenas vin. Vi bezonas la monon kaj mi bezonas la lecionon. Sed nun bonvolu foriri. La servistino baldaŭ revenos.

Ŝi etendas la manon al Karlo. Li ne ellasas ĝin. Lia mieno parolas tro klare. Kaj nun li staras en la kiraso de la nekontraŭstarebla juneco kaj kun la praa forto de la deziro; li nun estas bela kaj triumfa kiel juna greka dio. La sinjorino ruĝiĝas unue kaj poste paliĝas. Nun la sorĉa ringo fermis sin kaj ankaŭ ŝi estas en la ringo. Elektronoj kaj protonoj vibras senteble en ilia sango. La libera mano de Karlo ekbrakumas ŝin. Ŝi volas krii, sed la decidoplenaj lipoj de Karlo mutigas ŝin. Karlo tuŝas la veluran karnon kaj sovaĝiĝas.

— Ĉielo helpu — ŝi ĝemas kaj streĉas sian pugnon kontraŭ la juna viro, perforta, fripona, mizera, sed juna kaj pompa, juna — mizera — perforta — la pugnoj laboras malespere, sed ili subite malfermiĝas kaj nun ankaŭ ŝi karesas. Poste ŝi subite elŝiras sin kaj rapide reordigante sin diras:

Ĉu vi freneziĝis? Kara, kara... pensu, ne iu estus veninta...

— Kiam? — demandas Karlo ebrie.

— Atendu momenton. Mi pripensu. Jes, hodiaŭ vespere je la naŭa. Neniu estos hejme...

Tiam mi redonos la monon — pensas Karlo. Vespere je la naŭa... Tiam!

IV.

Duono post la dekdua, tagmeze. Karlo sidas sur la benko. Sur la sama benko. Li rigardas ĉirkaŭ si. Li rekonstruas la aferon. Jen ĉi tie la aŭto puŝiĝis al la trotuaro. Ĉi tie, tute proksime. La postsignoj estas klare videblaj. Li stariĝas. La aŭtomobilo veturis ankoraŭ kelkajn metrojn. Jen ĉi tie, en la flankstrato, antaŭ tiu ĉi griza domo ĝi haltis. Ĉi tie li ekvidis unue ŝian dekstran kruron. Poste ŝi estis tute ekster la veturilo. Sed li ankoraŭ ne estis vidinta ŝian kapon. De ĉi tie ŝi ekiris. Cindrogrizaj silkŝtrumpoj, mallarĝaj, belaj ŝuoj. ŝi iris en tiu direkto. Unue ŝi iris hezite, sed poste ekrapidis.

Li metas ambaŭ manojn en la jakpoŝojn, poste en la pantalonpoŝon, en la poŝojn de la veŝto. Bankbiletojn li ne trovas.

— Jes — li diras al si — ŝi iris al tiu direkto. Kial mi restis sur la benko kaj kial mi ne sekvis ŝin vere?

La kapo de Karlo ankoraŭ muĝas pro baldaŭ forgesota fabelo. En la poŝo estas nur la senpaga rajtigilo por tagmanĝo en la komunuma help-manĝejo.

Kaj iom laca li ekiras al la komunuma manĝejo.

PRI MIA KNABINA ANIMO

Antaŭ ol komenci tiun ĉi rakonton mi devas rimarkigi, ke la antaŭnomo de la aŭtoro “Ferenc” estas virnomo kaj la historio ne estas novelo, naskita de la profesia fantazio de la verkisto, sed vera okazintaĵo. Sed se oni estas viro, oni ĝenerale ne havas knabinan animon... Kio estos tio? — vi volas demandi — ĉu fantomhistorio pri ŝanĝitaj animoj en la stilo de Stevenson? Kalkulema kaj malica verkisto nun komencus petolan divenludon kun la scivolemo de la afabla leganto, sed mi volas pruvi al la tuta mondo, ke mi estas nek kalkulema nek malica kaj tial sen pluaj zigzagoj kaj nervmilito mi komencas la rakonton.

*

Sidante apud skribotablo en la bela kaj ĉiam paca Svedlando oni malfacile rememoras la komencon de la tria jardeko en tiu ĉi ĝis nun tre malfeliĉa jarcento. Ĉu temas efektive nur pri tiel malmulte da jaroj, oni prefere kredus, ke tiu tempo estis antaŭ tuta jarcento. Tutaj grandaj landoj dronis intertempe, landoj iĝis nerekoneblaj kaj ĉio transformiĝis surface kaj interne en la vivo de la homoj. Estis antaŭ longa tempo...! Ekzakte sep jarojn antaŭ la dua kaj ĉiun antaŭan militon superanta mondkonflikto. Eŭropo ne estis eĉ tiam loko de idilia trankvilo, sed oni ne kuraĝis antaŭvidi tion, kion oni devis kaj oni prefere trompis sin per la revoj pri la, iompostioma pliboniĝo de la mondfebro. Oni trompis sin kaj revis, malgranduloj kaj grandpolitikistoj egale.

Jam tiam mi estis fervora kursgvidanto en mia malproksima hejmurbo, kiun la sorto tiel kruele torturis dum la lastaj jaroj de la dua mondmilito. Tiam oni ne pensis pri tio, ke la korpreme bela apuddanuba urbo iam transformiĝos je la valo de lamentoj. Kvankam ankaŭ tiam ĝi estis nur ŝajna paradizo. Mi instruis esperanton kun ĝojo kaj volo de la optimismo, kun entuziasmo kaj kun espero de iaspeca “malgraŭĉio”. Ĉar tro optimisma, kiel dirite, oni ne povis esti en Mezeŭropo. La situacio post la unua mondmilito estis ege malfacila en mia lando, kaj se oni volus verki historian traktaton, oni konsumus multajn paĝojn de tiu ĉi libro. Sed mi volas paroli nur tiom pri tiu ĉi temo, kiom estas necesa por tute kompreni la formiĝon de tiu ĉi eta rakonto.

Estis ja tiel, ke multaj dekmiloj kuradis sur la stratoj de la postmilita, miliona kaj de ĉiu eksterlandano superlative laŭdita ĉefurbo — sen kaj por laboro kuris tiuj dekmiloj, kaj la fakorganizoj serĉis ĉiujn rimedojn por okupigi la amasojn, por evitigi la danĝerajn brulpunktojn. La senlaboreco estis speciale granda en la kontorista fako kaj ankaŭ tiu fakorganizo aranĝis diversajn kursojn al la senlaboruloj. Inter tiuj kursoj troviĝis ankaŭ esperanto-kurso kaj mi ricevis kaj volonte akceptis la taskon instrui ĝin al tiu, entute ne gajige interesa publiko.

Sed dum la kurso oni ne pensis pri la afliktiga motivo de la kurso. Ĉar la publiko efektive estis tre interesa kaj tre varia. Ili estis senlaboraj kontoristoj, pli bone dirite gekontoristoj, sed plej bone dirite junaj, ĉarmaj kontoristinoj, en kies amaso nur malofte oni povis malkovri iun aŭ iujn sensignifajn virojn. Mi ne povas diri, ke mi fartis malbone pro tio, eĉ... La knabinoj volonte lernis esperanton, foje-foje unu aŭ alia malaperis el la kurso pro okaza, aŭ definitiva laboro, kelkaj reaperis post provizora okupo, kaj la instruisto ĝojis, kvankam tia reapero signifis samtempe malĝojon, ĉeson de laborokazo, kaj parte ankaŭ tiun de la espero. Sed oni trovas ion bonan en ĉio malbona, oni estas egoisto kaj oni ĝojis pro la reaperinta dekoro, kiun tia vizaĝo signifis al tiu ĉarma kaj vigla kurso. Laŭ mia scio kelkaj restis fidelaj al esperanto kaj uzis la lingvon en diversaj rilatoj en la lando kaj dum estis eble ankaŭ al la ekstera mondo. Unu el ili povis danki eĉ sian edziniĝon al esperanto, juna esperantisto, komercisto edzinigis ŝin kaj sekve post tio ŝi ĉesigis ĉiun interrilaton kun la lingvo kaj movado. Mi vere ne scias, ĉu ŝia geedzeco estis malpli sukcesa ol ŝi atendis, aŭ — pli verŝajne — ŝi opinias, ke esperanto finis sian taskon: “La maŭro faris sian devon, li foriru!” Kvankam estas suspektinde, ke poste ankaŭ la edzo, pli frue tre fervora samideano, malaperis el la esperantista mondo.

Inter la fraŭlinoj estis juna, ĉarma blondulino, cetere tre malriĉa knabino, kiu estis tre fidela al la kurso. La plej ridemaj sunradioj, la plej ambicia kaj persista flirtemo de virseksa samsortano ne povis ŝin forlogi de la lecionoj. Ŝi estis diligenta kaj ŝia interesiĝo ne konis limon. Por eĉ stimuli kaj premii ŝian ambicion jam frue mi proponis al ŝi komenci korespondadon.

— Eble vi povos trovi iun bonvolan kaj influhavan samideanon, per kies helpo vi povos veni eksterlanden.

Ĉar tio estis la pinto de ŝiaj sopiroj. Ni studis diligente la Heroldon kaj inter la anoncoj baldaŭ ni trovis tre promesan kaj allogan. Por eviti komplikaĵojn ni ŝanĝu nun lian hejmlandon kaj ni diru ke li estis portugalo. Li estis ĉefoficisto, estro en iu akcia societo. La anonco plaĉis al la knabino, estis tia fidovekanta, solida anonco, kiu forigis eĉ la plej etan suspekton pri aventuremulo. Ĝi ne estis tia “Hej knabinoj, mi estas ĉi tie” anonco kun plena despotismo de la fripona kaj facilanima junaĝo, sed estis serioza anonco de solidiĝinta, agrabla kaj ĝentilhoma sinjoro en solida kaj agrabla lando. La knabino havis emon al la korespondado.

— Sed kiel mi povus korespondi. Mi estas ankoraŭ ĉe la komenco. Apenaŭ mi scias iomete el esperanto.

— Ne gravas, tute ne gravas — mi trankviligis ŝin — komence mi helpos vin kaj poste dum la turno de la leteroj vi progresos kaj povos iom post iom mem korespondi.

La korespondado komenciĝis. Verdire ne estis multaj la kontribuoj de la knabino. La plej granda parto de la pli kaj pli amasiĝintaj kartoj kaj leteroj estis miaj verkoj. Neniam en mia vivo mi vidis tiel fervoran korespondanton kiel la portugalo estis. Kaj liaj leteroj plilongiĝis de semajno al semajno. Lia individueco plijuniĝis de letero al letero. Dum kelkaj semajnoj li juniĝis almenaŭ dek jarojn. Sed dirante tion mi kalkulis tre singarde. Ankaŭ niaj respondoj plilongiĝis. Li petis ankaŭ portreton kaj ni sendis, sed ĉiokaze tamen ŝian kaj ne la mian. Ankaŭ li sendis sian portreton. Li estis simpatia kaj honestaspekta kvardekjarulo en tiu periodo de la harperdo, kiam oni tre zorge provas geometrie aranĝi la reston de la hararo. Simpatia aspekto kaj tre konvena al la bazaj motivoj.

Post la reciproka ŝanĝo de la portretoj la amo subite ekflamis. Li sendis ardan, okpaĝan leteron kun amaso da laŭdoj pri la ĉarmo de la blondulino, kaj la ĉarmulino reciprokis la laŭdojn kun mia tre aktiva helpo en preskaŭ same longa letero.

Tiel daŭris la afero dum kelkaj monatoj. Reen ne plu estis vojo, kvankam la knabino, estante honesta animo, provis memstarigi sin. Ŝi jam konis bone la lingvon kaj provis skribi sen mia amika helpo, sed la rezulto estis tre malesperiga. Li angore demandis: “Ĉu eble vi estas malsana? Via lasta letero impresis laca! Skribu tuj!” Ŝi devis vole-nevole reveni al mi kaj mi daŭre faris novajn kaj novajn leterojn, prenante helpon de mia profesia fantazio. La sukceso fariĝis iel tro bona. La portugalo iom post iom plene — ĝis la oreloj — enamiĝis al la knabino. Pri tio ni estis ja plene kontentaj, sed-sed — post proksimume duonjara korespondado venis la granda, vera, senmanka amkonfeso. Laŭ mia memoro la portugalo skribis proksimume jene:

“Kiam antaŭ kelke da monatoj vi sendis al mi vian portreton, mi estis feliĉa. Vi ja estis tiel ĉarma, juna sur la bildo. Sed mia impreso tamen ne restis daŭra. Ĉarmaj junulinoj troviĝas ĉie. Ankaŭ ĉi tie. Sed iom post iom, laŭ viaj leteroj elvolvis sin via ĉarma, rava, knabina, vere knabina animo kaj nun mi sentas, ke mi amas vin, jes mi amas vin, ne tiel multe vian eksteraĵon, kiun realigas al mi momente nur via portreto, sed tiun individuon, kiun viaj leteroj prezentis al mi tiel konvinke kaj aminde...”

Ankaŭ la punktoj viciĝis fine de la frazo kun la honesta intenco, ke ili malkaŝu la sentojn en tiu sfero, kie la vortoj ne plu povas servi pro siaj materiaj mankoj, sed en la konkreta okazo tiuj punktoj aspektis kiel malicaj diablidoj, montrantaj sian langon al mi kaj eĉ pli al ŝi.

Jen tiel ekamis portugala direktoro mian veran, junan, knabinan animon kaj li eble eĉ nun miras (se ĉiu strangaĵo, okazinta en la mondo ne fortiris lian atenton en alian direkton), kial li ne ricevis respondon al sia vera, granda, senmanka amkonfeso. Ĉar li ne plu ricevis respondon. Ĉiu penado lia fariĝis vana.

Kaj ankaŭ mi faris gravajn konkludojn kaj submetis min al la konsekvencoj: Mi ĵuris solene, ke mi gardos min ĉiam kaj nur en nepra neceso skribos leteron en la nomo de bela, blonda knabino. Kaj tiel malaperas mia rava, milda, knabina animo inter miaj multaj rememoroj el mia heroa epoko en Esperantujo.

LA LIBERIĜO DE LA JUĜISTO

I.

— Sed tio estas nur bagatelo, kara! Ekzistas multe pli gravaj aferoj, ol la preterlasoj de la lavistino. Ne ekscitu vin!

— Bagatelo? Por vi ĉio estas nur bagatelo. Mia laboro, miaj zorgoj, kiel dividi vian salajraĉon, mia ŝvito, miaj mortlacaj manoj al vi estas nur bagatelo sen graveco. Sinjora Moŝto nun iros en sian oficejon kaj juĝos de la alta piedestalo kaj ne zorgos pri la ĉifonoj kaj aliaj bagateloj de la stulta edzino. Jen manĝaĵo por vi, certe Vi revenos denove malfrue.

La juna, militema, iom diketa virino laŭte, kun plezuro bruis, kverelis kun sia edzo. Ŝi evoluigis la kverelon je arto. La edzo komence serene kaj preskaŭ kun admiro observis ŝian paroltalenton, sed poste ĉagreniĝis kaj rigardis ŝin pli kaj pli malkontente. Nun fine alvenis la lavistino, kies malfruo vekis la grumbladon kaj la tuta afero ŝajnis al li tre teda kaj malagrabla. Sed ĉu li malgajiĝis pro la disputo, ne li ne opiniis la aferon tiel danĝera, tiuj aferoj venis kaj iris rapide, ili signifis nur, ke iliaj zorgoj ne estas tro grandaj kaj ŝi bezonis tiujn etajn fulmotondrojn por kompensi sian sangvinismon. Sed estis io alia. Li alrigardis ŝin kaj ne plu vidis ŝin juna, en ŝia pozo, en ŝia vizaĝo montris sin alia virino, ŝi kiel pli maljuna homo kaj tio eble alvenos baldaŭ: dika, laŭta, tute ne delikata sinjorino. Kaj subite li sentis sin tute fremda, preskaŭ malamika al ŝi. Li sentis la saman fremdecon, kiun li sentis dum siaj knabjaroj kontraŭ mezaĝaj, dikaj onklinoj. Ili estis laŭtaj kaj multvortaj, babilemaj kaj klaĉemaj, sidis kun dismetitaj kruroj, oni aŭdis ilian spiron kaj — eĥ, li ne devas timi siajn pensojn — ili ne estis tre apetitigaj. Ĉu do ankaŭ ŝi iĝos tia? Kiel knabino ŝi estis vigla, sed pikante agrabla kaj ĝis nun li ne rimarkis transformiĝon, nu iomete ŝi dikiĝis dum kelkaj jaroj, sed nun lin surprizis unuafoje la klara kritiko kontraŭ ŝi. Kaj li alrigardis la meblojn, antaŭ nelonge aĉetitajn kaj la matenan malordon kaj subite li ekvidis en ili la bone kaŝitan antikviĝon, ordinariĝon, griziĝon. Li rimarkis la konstantan kadukiĝon de la tuta vivo, kiun li hodiaŭ, ĝuste hodiaŭ ne volis vidi. Hodiaŭ ja estas tiel bela tago, la strato ŝvebas en la ora atmosfero, li vekiĝis tiel bonhumore, senzorge, rideme, optimiste kiel la oktobra ĉielo mem, kiu por momento — same kiel li — resorĉis al si la brilon de la juna printempo.

Maljuna li ja ne estas, tridek–kvin-jara viro, rapidkariera juĝisto, de kiu oni ĉiam atendis kaj atendas multe. Li havas la pozon de trankvila, konscia, senpera kaj afabla burĝo, kies puritanecon kaj seriozecon la onidiro neniam forgesas mencii. Tiu terura diskuto tiel ĝenis lin! Jes, oni ja ne povas diri, ke ili vivas tute senzorge, kiu povus diri tion en lia socia klaso, sed iliaj zorgoj ne estas minacaj kaj tute ne danĝeraj. Oni devas iomete ŝpari, iomete dividi, sed ili povus vivi eĉ sen tio. Ili preskaŭ sportigis tiujn t. n. virtojn. Sed... kial pensi pri tiuj zorgoj ĝuste hodiaŭ, hodiaŭ ĉio estas tiel ridema, tiel agrabla, ne... ŝi ne rajtas per sia grumblado forfajli la klaran serenon de la sunriĉa kaj printempon revokanta oktobra tago. Sed ŝi grumblas, kverelas kaj la tuta bildo hejme ne estas agrabla. For de ĉi tie, laŭeble plej rapide for!

— Ĉu la sinjoro ne bonvolus sciigi al mi la tempon de sia majesta alveno? — grumblas moke kaj iom pli mallaŭte la sinjorino. Ne, ŝi volas vidi nur tiun bagatelon, kiu lin absolute ne interesis hodiaŭ. Sed ŝin tio pli varmigis ol la mirinda reviviĝo de la aŭtuna naturo.

— Mi devas hodiaŭ pritrakti multe da aferoj. Multaj procesoj estas hodiaŭ — rekriis la juĝisto kaj simile al malbonkonduta knabo li jam ŝtelis sin eksteren. Granda spiro. Li ne mensogis volonte, li mem ne scias, kial li faris tion. Sed ververe por hodiaŭ li havis nur unu bagatelproceson. Sed eĉ tiom da laboro kaj tiom da ĉiutagaĵo ŝajnis al li tro teda hodiaŭ. Li ofte sentis kontraŭdirojn en sia profesio, precipe komence kaj hodiaŭ li ne havas emon batali kontraŭ si.

Preskaŭ dance, iom fajfetante li tretis tra la flankstrato. Li preterkuris la domzorganton, kies farizean vazalhumilon li reciprokis per bonhumora afableco. Tiu rigardis post lin kaj pensis:

— Kiu povus trovi la kaŭzon de tiu bonhumoro. Antaŭ du minutoj li kriadis en la kuirejo.

— Estas frue ankoraŭ — konstatis kontente la juĝisto kaj ekiris al la kontraŭa direkto. Oni povas fari mallongan ĉirkaŭvojon. La virinoj komencis siajn aĉetadojn. Sur la strato ekbrilis koketaj servistinoj, kurantaj junuloj fajfis, infanoj ludis kaj viglaj junulinoj, reridis al la sunradioj. La benzinvaporo, la polvo brilis kaj bonhumore dancigis la petolajn bakteriojn en la flava aŭtuna aŭreolo de la ŝaŭmanta metropolo.

Ĉe la angulo de la dua strato ŝlimvizaĝa etulo ludis en la sablo, kiun lia patro, la posedanto de la karbvendejo metis al li sur la trotuaron. Li mem laboras en la kelo sed la malforta infano devas ja havi sablokeston, li devas fortiĝi kaj enspiri la sanigan kaj fortigan varmon du la sunbeno. La knabeto knedis, aspergis la sablon, konstruis fabelajn miraklojn el ĝi, trijara etulo ja havas siajn proprajn ideojn. Mirindajn! Kaj tiam venis la bonhumora giganto, laŭ sia profesio juĝisto, ekkaŭris apud la knabeto. Li ekenviis la knabeton pro la libera ludo kaj sub la preteksto de amikemo al la infano, ekkaresis la malpuran vizaĝeton kaj sub la sama preteksto, sub la devigo de ia kobolda petolemo li komencis filtradi inter siaj fingroj la delikatan sablon. — Kiel bela, ora, belega sablo — li diris mielvoĉe al la infano. Sed la terura infano eksentis la ofendon de sia posedrajto. Oni ne povas atendi ion bonan de tia knabo. Jam nun li estas avara, pensis la juĝisto. Terura infanaĉo! Ĉu la severa kritiko estis rajta aŭ ne, tion oni ne povis pridecidi, eble la knabeto eksentis la egoistajn motivojn en la agado de la giganto kaj ploraĉe li stumbladis sur la kelŝtupoj por plendi al la patrino. Tiel seniĝis la juĝisto de sia preteksto, sub kies flugiloj li esperis inside ludi. Ludi. Kion oni povis fari. Li foriris kaj direktis siajn paŝojn en malpli homplenan straton, ĉar li sentis nerezisteblan deziron paŝi, paŝadi tre singarde, ke nur ĉiun duan ŝtonkubon de la trotuaro lia piedo tuŝu kaj tiu tasko ŝajnis al li terure grava; poste li provis iri laŭ la maniero de la ŝakluda ĉevalo kaj provis tre senkulpe rigardi al preteriranto. Li ekmeditis: — Ĉu mi freneziĝis?

Ne, vere li ne estis freneza, tion li sciis. La sola kaŭzo de tiuj strangaĵoj estis la bonŝanca retrovo de la tiel facilanime forgesita infaneco. Tio estis la kaŭzo kaj pro tio oni devas ĝoji. Poste venis la stratlanterno. Li devis ĉirkaŭrigardi kaj konstati, ĉu neniu rigardas lin. Neniu rigardis lin. Li estis jam en la senhoma vilaokvartalo, kie nur la brueto de la falantaj folioj donis voĉon al la naturo. Kaj poste li devis ĉirkaŭiri la stratlanternon kaj poste li denove devis ĝin ĉirkaŭiri. Kiam la trian fojon li devis iri kun serioza mieno laŭ mistera ceremonio ĉirkaŭ la lampokolono, virina voĉo alkriis lin el supra fenestro de la plej proksima vilao:

— Ĉu vi perdis ion, sinjoro juĝisto?

La juĝisto konsternite rigardis supren:

Je-es, sinjorino, bonan tagon, bonan tagon, mi perdis mian cigaredingon, sed mi ĵus retrovis ĝin — respondis purpurvizaĝe la juĝisto, kiu klinis sin denove ne povante ekpensi kion fari kaj poste demonstris la retrovon per la almontro de la cigaredingo. La sango fluis al lia kapo kaj post la ripetita salutbalbutado preskaŭ kure li fuĝis de tie.

— Perfekta krimulo mi estas — li pensis — en tiu ĉi terura urbo. Karcero ĝi estas! Konatoj kaj konatoj ĉie... li grumblis. La malfavoro de la hazardo iom vundis lian bonhumoron, sed baldaŭ li forgesis ĉion kaj post iom da vagado li atingis la placon de la centra stacidomo. Tie li povus preni tramon por alveni al sia oficejo. Al la oficejo? Freneza penso obsedis lian volon kaj en la sekva minuto li jam staris en la plej proksima telefonejo kaj telefonis al sia kolego:

— Vi komprenas, mi havas ion neatenditan por aranĝi. Mi ne povis prokrasti la aferon. Ĉu vi estus afabla rigardi en mian kontoron antaŭtagmeze? Jes, la notario estas tie. Sed ĉu vi havus okazon anstataŭi min je la dek-unua... Ne, nur unu proceso... tre simpla... oni certe petos prokraston... dankon... koran dankon... vere tre afable de vi... Dankon, ankaŭ mi salutas vian edzinon... ĝis...

Kaj li demetas la mikrofonon, li staras jam antaŭ la biletkaso. Kaj jen li jam estis aĉetanta bileton al banloko, situanta en duhora distanco de la ĉefurbo apud la granda lago, apud tiu bela lago. Tie nun, dum la aŭtuno li renkontos neniun. Li volis ludi, ludi, senzorge, infane sub la libera, varma ĉielo. Kun la sento de radianta juneco li trovis komfortan lokon en malgranda kupeo.

II.

Ĉio estis tre agrabla. La vitrohalo de la granda stacidomo revokis ĵus la feliĉan ekscitiĝon de la junaj jaroj, kiam lia plej ŝatata odoro estis tiu de la lokomotiva fumo. La kriado de la vendistoj, proponintaj delikataĵojn (tuj li aĉetis el ili), la vigla pulso de la grandurba stacidomo, la energie moderna ritmo, la gimnastika movo de la lokomotivaj radaksoj, nun oblikve supren, nun malsupren, unu-du, unu-du — la apuda vagonaro ekveturis — la tuta svarmo de la vivo anoncis al li la liberiĝon. Kaj ĝuste tiu sento de la liberiĝo sorĉis junrozojn sur la vizaĝon de la juĝisto, pentris la bluon de liaj okuloj simila al tiu de la ĉielo kaj briligis ilin per la miraklo de la senmanke homa optimismo. La infanan ĝojon de la blonda, altkreska kaj bonvestita viro mire kaj serene rigardis iu.

Verdire li estis tro okupita pro la forkura jubilo, li okupis sin per si mem. Tiel okazis, ke la alloga vizaĝo de la juna virino, sidanta kontraŭe al li, nur tiam kaptis liajn okulojn, kiam la rapidvagonaro komencis sian vojon per majestaj movoj. Sed eĉ tiam nur kiel kompletigo.

De kiam li ekhavis la bonŝancan ideon forlasi la urbon kun siaj ĉiumomentaj baroj, ĉio favoris al li, ĉio nur plialtigis lian feliĉan transformiĝon. Ankaŭ tiu ĉi bela, afabla, juna vizaĝo! Kvazaŭ Ŝi estus reveninta el la revoj de la knabaj jaroj. Gracia, maldika, subtila figuro, malhela, onda hararo; kiel ĉarme ŝi ekskuis nun la delikatan kapeton, kiel ondumas ŝia duonlonga, bukla hararo, kiel maldikaj estas la belarkaj lipoj, kiel milda koketemo estas en la malhelaj vestaĵoj, el kiuj marmore reliefiĝas la mildlinia kolo kaj en la apenaŭ kosmetike korektita natura koloro de la vizaĝo. Kaj la vagonaro glutas la kilometrojn. Kiel belege brilas la suno, kian transteran ridon ĝi sorĉas al la aŭtuna vivo. Kiel bela estas la kolorkanto de la arbustoj, kiuj ruĝajn, brunajn, flavajn kaj eĉ melankolie malhelajn salutojn komplimente proponas al la malfidelaj, nereteneblaj sunradioj. Kiel belaj estas la apudmontaj, rektstrataj vilaĝoj kun la blanke ridaj domoj, pelargonioj en la fenestroj, kun la groteske irantaj anseroj kaj amikaj infanoj, kies mansignon li tiel volonte reciprokas kvazaŭ promesante, ke li kunportos iliajn salutojn al la fabellando, kien li veturas per tiu ĉi giganta maŝino. Kiel bele, kiel bele...

La trian fojon li diris jam laŭte, ne rimarkante tion,:

— Kiel bele!

— Vere tre bele! — respondis simple, amike kaj nature la juna virino. Ŝi jam de longaj minutoj atentis — iom patrinece — la viron. Lia vizaĝo tiel senkaŝe kaj klare aperigis liajn sentojn, ke vere ne estis malfacile sekvi la elformiĝon de liaj pensoj.

La juĝisto alrigardis ŝin kun surprizo. Ankaŭ tiu ĉi senpera aliĝo al liaj pensoj, tiu spontana eniĝo en la kadron de lia humoro estis ne esprimeble agrabla. Li spiretis kvazaŭ en varmeta akvo kun sento de granda plezuro. Ĉio, ĉio mirakle servis la neverŝajne fabelan etoson, la realporton de la infaneco. Tiu etoso ĉirkaŭis lin ĉie hodiaŭ. Tiu ĉi subtile bela, ĉarma knabino. Lin ektuŝis la atmosfero de la unua knabamo. Jes, li devus poemi pri tiuj ĉi dolĉaj lipoj. Nun denove reaperis ĉe li la interna riproĉo de la ĉiutaga burĝo, ektimante pro siaj trokuraĝaj pensoj, li reprenis sian kutiman kaj akceptitan aplombon, sed en la lulo de la vagonaro, en la varmo kaj en la delikata kaj diskreta parfumodoro lia konscienco denove dormemiĝis kaj li transdonis sin denove al la admiro de forkuranta kato, flirtanta papilio, riverencanta poplo sur la vojo, aŭ (kaj plej daŭre) al la plena admiro de la juna virino.

La interparolado ekruliĝis same senpere kaj nature kiel ĝi komenciĝis. Oni demandis kaj respondis senpere, kvazaŭ malnovaj amikoj. Ŝi estas fianĉino kaj nun ŝi estas vojaĝanta hejmen el la ĉefurbo. Tie, en la urbeto li atendas ŝin, sed ŝi preparis surprizon kaj ne sciigis la alventempon. De la komenco la konversacio ne estis tute konvencia, sed iom post iom klare aperis la ludo sub la babilado, la eterna ludo. Sub la vortoj de la viro ankoraŭ kaŝis sin la pagana faŭno, sed li jam estis tie, kvankam eĉ li ne konsciis pri tio. Estis nur la radianta vivoĝojo, kiu elektrizis lin kaj ĵetis fajrereton ankaŭ en la koron de la sinkaŝema knabino. Ŝi estis ja sinkaŝema. Oni devis nur alrigardi ŝin: la korpa kaj vesta pure, kiu limiĝis jam al la pedanteco, la zorge flegita frizuro de la ondanta hararo, la akcentado de la ordo kaj reguloj atestis pri senpera, konscia, saĝa kaj bone pripensita vivo. Kaj vidante ĉiun ĉi senperecon, naturecon kaj amindan, admirindan saĝon oni sentis, ke oni devas konfesi al tia junulino.

Kaj ne daŭris pli ol duonhoron, kiam la juĝisto atingis la konfeson. Li ja ne konfesis pri amo, sed li konfesis pri la hodiaŭa mateno. Ankaŭ pri la edzino li ne parolis. Ne pro virfriponeco — almenaŭ li tiel trankviligis sin — sed tiu parto iel, pro instinkta ordono ellasiĝis el la rakonto, eble ĉar li ne volis veki neestetikajn pensasociojn. Ankaŭ sian ringon li ne tro briligis. Kaj li eĉ ne diris sian nomon, sed tion li faris ne-konscie, nur poste li konstatis, ke nek li nek ŝi scivolis pri la nomoj. Ili eble konjektis, ke la inkognito liberigos ilin de la katenoj de la ĉiutagaĵoj kaj la tuta refreŝiga tempeto de la vera kaj pura vivoĝojo estis klopodo por liberiĝo. Ĝi similis al muziko, vera, pura kaj transcendenta arto. Sed cetere li konfesis ĉiujn siajn herezajn pensojn, parolis pri la nekontraŭstarebla ludemo kaj pri sia fuĝo el la ĉefurbo de la filistra ordo. Dum la konfeso liaj okuloj brilis, lia vizaĝo ardis kaj la tuta entuziasma knabvizaĝo, lia ridemo, plezuro faris dum minutoj tiun vojon, kiu ofte estas pli longa ol la plej longa distanco sur la tero. La pensoj, la koro, la animo de la knabino identigis sin kun liaj kaj el la profundo de la bone ordigita animo leviĝis la deziro al iu, ĝis nun ne konata liberiĝo. Tute ne temis pri gravkonsekvencaj agoj, pri disiĝo de sia mondo, sed seniĝi de la konvencioj kaj adaptiĝoj por momento, aŭ momentoj.

Tiel okazis, ke ŝi preskaŭ senhezite konsentis pri la interrompo de sia vojaĝo por kelkaj horoj, nur por promeni en la forlasitaj parkoj de la apudlaga banloko. Ŝia fianĉo ja ne scias pri la alventempo, kelkhora prokrasto signifas nenion. Kaj oni ne devas timi tiun ĉi grandan knabon. Li estas sincera, agrabla, milda kaj bona. Kamarado en la plej bela senco de la vorto. La tuta epizodo promesas plezuron, forgesigan, feliĉan, ekscitan aventureton. Ne, ne estas inde batali kontraŭ tiu ĉi neniam revenonta sento. Kaj estus eĉ pli malsaĝe batali kontraŭ ĝi. La posta reakcio estus tre malfeliĉa kaj donus amarajn horojn al ŝi kaj eĉ pli al ŝiaj medianoj.

Kaj ili, nur ili solaj forlasis la vagonaron ĉe la apudlaga stacio.

III.

La granda stacio oscedis pro la malpleno. Apenaŭ ĝenis ilin la mira rigardo de la staciestro. Ili baldaŭ forlasis la teritorion de la stacio kaj staris sur la bordo de la violkolora, granda lago. La alia bordo apenaŭ estis videbla kaj sur la tuta, preskaŭ senfina akvo nur sola velŝipo naĝis en la malproksimo. Proksime kan-arbaro luliĝis kaj sovaĝaj anseroj, melankoliaj mevoj flugis al la ĉielo, rondflugis kaj revenis. Ili revenis ĉiam samloken. La ondoj mallaŭte plaŭdis kaj distilis la delikatan, molan sablon de la bordo. Trankvilo, trankvilo, trankvilo! —

Nun akva serpento spiralis antaŭ ili. Kiel virinoj kutime, la knabino ekfrostis, vidante serpenton, ekskuiĝis kaj la viro subtile, fratece ekkaresis ŝin. Iomete melankolia estis ĉio ĉi, ia malgajo de la pasemo sentiĝis en la kvieto, oni sentis la alvenon de io, pri kio oni scias, sed kion oni ne konas. La juĝisto saturiĝis de melankolio.

Poste ili promenis kaj parolis preskaŭ neniom. Sed tiu silento ne postulis motivadon, ĝi ne estis teda, ĝi male estis la plej perfekta esprimilo de iliaj komunaj pensoj. Ili jam ne plu deziris ludi. El tiuj esperoj plenumiĝis nenio; sed ili sentis nek mankon nek trompiĝon, ili estis plenplenaj de inspira, spirita kontentiĝo. La viro alrigardis ŝin. Ŝiaj piedoj facile, singarde tuŝetadis la sablon, kvazaŭ ŝi timus, ke la sorĉo rompiĝus pro pli reala paŝo. Ŝia juna kolo iom fleksiĝis antaŭen kaj la okuloj, tiuj brunaj, profundaj okuloj brulis en melankolia fajro. Ĝis nun ili ne rigardis rekte unu la alian, sed jen en la sama momento ili levis sian rigardon al la alia kaj poste tute memkompreneble, kun la sama komuna iniciato en la sama momento, sen hezito kaj sen ĝeno kaj sentante nur ian mirindan fratecon simple ili interkisiĝis.

Ĉe la rando de la horizonto aperis nubostrio kaj la ĝis nun nebulaj konturoj de la transaj montoj malaperis. Post malpli ol dek minutoj la vento ekblovis, la cirkulado de la mevoj iĝis pli ekscita, ilia krio pli akra. Jen alvenis pluvatako kaj ĝi venis tiel subite, ke ili devis kure serĉi ŝirmejon. Tio solvis la solenan humoron. La viro ĉirkaŭbrakante la talion de la facile kuranta knabino kuris kun ŝi. Tiam ili jam ridegis. La sorĉa vualo disŝiriĝis en la pluvego. Nun ili retrovis la pli frue esperitan ludemon. La pluvego fariĝis pli perforta kaj ili devis rapide trovi konfidindan azilon. Sur la bordo forlasite, izole dormis kelke da blankaj vilaoj. La pluvego tamburegis sur la tero, kiam ili atingis la unuan. En la ĉirkaŭaĵo nenie oni povis malkovri homon. Kaj senpense, nur por petoli iomete, li elprenis siajn ŝlosilojn kaj — ne estis la unua kaj ne la plej granda miraklo hodiaŭ — la dua ŝlosilo turniĝis en la seruro kaj la pordo malfermiĝis. Ĉio kvazaŭ en sonĝo. La pluvego estis freneza, sed li ridis plengorĝe. La knabino reridis bonhumore kaj ili eniris en la fremdan vilaon.

IV.

La vilao ne estis tute ne-loĝata. Almenaŭ ŝajnis, ke oni kutime vizitas ĝin ankaŭ nun kelkfoje. Iom da malordo, iom da hejmeco atestis, ke oni estis en ĝi antaŭ kelkaj tagoj. Sur la tablo kuŝis malfermita libro kaj tio iomete ektimigis ilin, ke la posedanto de la vilao revenos. Pripensu, kia skandalo estus! Sed la viro tuj poste kun infana ĝojo malkaŝis la rezultojn de sia privatdetektiva esplorado: en la tuta domo troviĝis nur sabataj kaj dimanĉaj gazetoj. La posedanto do estas tiaspeca obstina semajnfinulo, kiun eĉ la malfrua aŭtuno ne fortimigas de la lagbordo. Kurioze, sed ili dum la tuta tempo ne pensis pri respondeco, ili nur ne volis esti malkovrataj, sed cetere tute ne estis en iliaj pensoj eĉ penteto pro io kontraŭkutima, aŭ kontraŭrajta. Ĉio devis esti tiel kaj okazis, kiel tio devis okazi. La juĝisto same ne pensis pri io alia, kiel la knabino ne. Ili tute forŝiriĝis de la homa socio, en la tuta tero ekzistis nur du homoj: ili. Kaj ili posedis ĉion kio troviĝis sur la tero. Ili havis rajton por ĉio, ĉar ekzistis neniu kiu estus povinta dubigi ilian posedrajton.

V.

Rideme kaj ridegante ili eniĝis en la nekutiman kaj interesan situacion. Kaj jam nun tute ne estis mirinde, ke post la subite aperanta sento de malsato ili ambaŭ fervore serĉis manĝaĵon en la vilao. Post nelonga tempo kun hurakrio ili trovis skatolon da sardenoj, botelon da biero kaj ili kompletigis tiun trezoron per la buterpanpecoj, kiujn la edzino de la juĝisto enpakis. Ankaŭ glasoj ne mankis el la mastrumado. La juĝisto levis la botelon kaj verŝis bieron en la glason de la knabino. Ŝi rigardis sur la levitan manon, sur kiu la edza ringo ne plu povis sin kaŝi kaj ŝi rigardis al la pedanta pakaĵo de la panpecoj:

— Ĉu edzo...? — ŝi diris kun milda riproĉo.

Tiu vorto estis la unua, kiu rilatis lian normalan vivon kaj la riproĉeto aperigis respondecsenton ne al ŝi, sed al la nekonata virino, sed la ombreto, kiu dum momento eksidis sur ilia humoro, baldaŭ forflugis. La pluvo malrapidiĝis. Ili daŭrigis la detektivadon, ili rigardis la libron, lasitan sur la tablo.

— Inteligentulo — eldiris la knabino la verdikton — rigardu, li legas modernajn francajn novelojn.

— Li estas fraŭlo, — konstatis la juĝisto, kiu observadis speciale la ne tute modelan mikson de la aĵoj. Sur la tablo de la kuirejo kuŝis inter pli kuirejaj aĵoj ankaŭ pantoflo.

— Ni devos lasi kelkajn dankvortojn al tiu ĉi bonfarulo — ili interkonsentis. — Kiel li surpriziĝos!

Ili kuris tien-reen, babilis infane kaj ridis, la suno por momento reekbrilis kaj iliaj vangoj brulis. Ili staris ĉe la fenestro kaj rigardis la ekfendiĝintan gigantan nubon, kiun trarompis la glavo de la triumfanta suno. La viro staris iomete malantaŭ ŝi kaj ĉe ekmovo iliaj korpoj tuŝis unu la alian. La viro subite ekflamiĝis. Kun ne kontraŭstarebla vervo li fermis la knabinon inter siajn brakojn. Ŝi fermis la okulojn, ektremis kaj baraktis inter la fortaj brakoj, sed ne estis eble defendi sin kontraŭ la kispluvo kaj ŝian singardon pli kaj pli subigis la volo de la viro. Ŝi jam reciprokis la kisojn kaj ŝi sentis, ke ŝi falas, falegas. La viro eklevis ŝin kaj volis ŝin porti... Ŝi provis protesti, turnis sin de la viro kaj ĝemante malfermis la okulojn. Kaj trans la fenestro estis tiu, kiu redonis ŝian forton, kiu frostigis ŝian sangon kaj pelis kontraŭstaron en la korpon.

— Kion ni faras! Malfeliĉulo, rigardu!

Li vidis proksimiĝantan virfiguron. Kampulo, kun uniforma ĉapo kaj pipo en la buŝo proksimiĝis. La gardisto de la forlasita bankolonio. Ĉu li ekvidis ilin? Sankta ĉielo, kio okazos, se li malkovras ilin? Piedfingre ili ŝtelkuris al la malhela antaŭĉambro. La viro subite rememoris pri la ŝlosiloj ekstere kaj rapide entiris ilin, en la internan ŝlosiltruon kaj singarde turnis ilin. Poste ili staris senmove, kun angoro, ilia koro bategis. La pezaj paŝoj nun preteriris la domon. Nur la mallaŭtiĝanta ŝmaco de la koto aŭdiĝis. Ili ankoraŭ staris senmovaj, la angoro, la timo de terura skandalo rigidiĝis en ili kvazaŭ kramfe kaj ne povis solviĝi. Sed post paso de minuto ili malrapide ekmovis sin, reekspiris. La viro provis ridi. Li estis pala kaj hezitema ankoraŭ kaj la rerideto de la knabino estis tre malgaja.

Ĉio delikata malaperis el la aventuro. La juĝisto iĝis kutima kaj ordinara terloĝanto kun avido kaj akaparemo en la koro, kiu nun volis posedi. Ne plu temis pri harmonia volo. Li provis esti nur perforta, sen la plej malgranda penso pri la alia homo, kiu degradiĝis en la sentoj je objekto. Li estis kalkulema kaj celkonscia. Sed la knabino milde protestis. Ankaŭ ŝi perdis tute la sorĉon, sed el ŝia ekscititiĝo kaj deziroj restis nun nenio. Ŝi sentis sin frosta kaj malgaja.

— Ne forgesu la gardiston — ŝi diris kun substrekita, milda ironio. — Li certe revenos.

Kaj efektive li ne plu povis forgesi la Gardiston. La gardisto, la konvencioj, la kutimoj, la moralo jam reaperis en tiu ĉi neverŝajna sonĝo. Ankaŭ li eksentis denove la froston sur sia dorso, pensante pri la skandalo, kiu estus povinta okazi. Pensu, en lia socia pozicio. Li estas juĝisto! Kia frandaĵo al la gazetoj! Kaj lia unua sento estis amareco kontraŭ la katenoj en la vivo, malesperiĝo kontraŭ la ligiteco. La vivo estas efemera kaj estas maljuste aranĝi tiun efemerecon kvazaŭ oni vivus eterne. La sango peliĝis al la kapo. Li spiris peze.

La knabino alrigardis la horloĝon:

— Ĉiuj sanktuloj! Ni devas rapidi al la stacio, ke ni povu atingi la vagonaron.

— Jes, ni devas rapidi — respondis la viro kaj eksvingis la malplenan bierbotelon, kiun li tenis en la mano.

— Kion vi faras? — demandis la knabino kun angoro en la voĉo.

— Mi nur frakasas la murspegulon — respondis la viro, dum la spegulvitroj tintbrue falis planken. Poste li aldonis:

— Oni devas ion fari...

VI.

Senspire ili kuris. La vagonaro de la knabino jam staris ĉe la stacio. Inter la dudirektaj vagonaroj estis nur kelkaj minutoj. Ili renkontiĝis ĉe tiu ĉi stacio. Dum la kurado ili tute ne havis pensojn pri la pasintaj horoj, nur pri la eventualaĵoj de la saviĝo. Ili tute ne pensis pri tio, ke eble estus bone malfrui, ke eble sekvus el ĝi io nova, kiu superus la malnovan vivon, ke eble ili preterkuras donacon, tre valoran. Ili nur kuris, kuris... Kaj kiam la knabino jam estis en la kupeo kaj kun iom pala reviviĝo de la sonĝo kaj kun dankaj okuloj ridetis tra la subigita fenestro al la viro, — de malproksime tiam jam aŭdiĝis la bruo de la vagonaro al la ĉefurbo — li postulis senpacience de ŝi:

— La nomon, la adreson...

— Jam malfrue! Neniam plu — respondis la knabino kaj la vagonaro forportis ŝin en la nebulon de la sonĝoj.

Kaj nun ankaŭ li sidas en kupeo. Li rigardas sian horloĝon. Ne estos pli ol la sesa posttagmeze, kiam li denove estos en la urbo.

Ŝt-ŝt-ŝt — ŝt... la radoj muzikas, nun li estas survoje al la hejmo... al la hejmo... al la hejmo...

LA DOLĈA PORTRETO

Hungara poeto — T. Falu — verkis la jenan poemeton kun la titolo “Mi protestas”.

Por malsani, maljuniĝi
en ĉi mond’ mi ja ne estas;
Mi protestas kontraŭ Tempo,
kontraŭ Morto mi protestas.

Kaj skribe mi apelacias,
motivaro jen ĉi-kune:
Amo, kant’, feliĉ’, dometo,
flor’ printempe, kamp’ aŭtune.

La tempo pasas kaj la tagoj de la protesto plimultiĝas. Kontraŭ ĉiu paso de la vivplezuroj oni protestas per memoroj. Ĉiu memoro estas protesto. Kaj nun mi ellevas unu el miaj esperantomemoroj por protesti.

Tio okazis antaŭ multaj jaroj. La unua mondmilito jam pasis antaŭ relative longa tempo kaj la maltrankviligaj antaŭventoj de la dua ankoraŭ ne eklevis sin. Mi estis kelkjara esperantisto, sed jam kursgvidanto. En tiu jaro mi havis grandan kaj ege bonkvalitan kurson en mia hejmurbo. La publiko de la kurso konsistis el proksimume kvardek inteligentaj personoj, gestudentoj, geaktoroj, inter ili troviĝis du kuracistoj, inĝenieroj kelkaj, advokato, laboristoj, kontoristoj el ambaŭ seksoj, kaj same la instruistaro estis reprezentita inter ili per kelkaj membroj. La kurso komenciĝis post la fino de la budapeŝta foiro, kie ni ricevis okazon propagandi. Tio signifis, ke la kurso komenciĝis en la dua parto de majo kaj finiĝis en la plej arda julio. Kaj en tiu parto de Eŭropo la julia varmego povas konkurenci kun la afrika. Sed mia aro tute ne disfendiĝis en la varmego. La kursa atmosfero estis tiel bona, ke la cirkonstancoj ne povis dormemigi ĝin. Post la fino de la kurso aperis nia anonco en la Heroldo de Esperanto:

Belaj, bonaj, simpatiaj, junaj kaj maljunaj, dikaj kaj maldikaj, riĉaj kaj malriĉaj gelernantoj de F.S. deziras korespondi kun samkvalitaj eksterlandanoj.

La anonco rikoltis mirindan sukceson. Se mi bone memoras, venis ne malpli ol 113 respondoj el proksimume dudek landoj. Longaj korespondadoj, longaj romanoj, amikecoj, diskutoj, poŝtmarkŝanĝadoj komenciĝis per tiu anonco. Interesaj, ofte tre inteligentaj leteroj, belaj kartoj, karakterizaj tonoj de diversaj landoj akiris plezuron same al la instruisto kiel al la lernantoj. Sed unu el la lastaj leteroj speciale kaptis mian intereson. Tuj. Eĉ antaŭ ol mi komencis legi ĝin. Ĉar sur la supro de la letero ridetis portreto. Portreto de vere ĉarma fraŭlino. Kaj ŝia letero estis sprita, bonhumora, freŝa, kiel kampa bukedo. La ĉarma samideanino, juna instruistino ie en Suda Eŭropo — la lando kaj loko ja ne estas gravaj — ne sensukcese atakis min, la kursgvidanton. Ŝi ne volis korespondi kun lernanto, sed kun la instruisto. Kaj ŝi petis de mi tuj portreton. Mi bone memoras, la letero alvenis iun sabaton kaj mi, estante en mia plej plene floranta juneco, estis ankoraŭ dimanĉe daŭre ravata, ravita kaj ravota. Kaj mi decidis tuj skribi al la malproksima proksimulino. Mi ne memoras, kion mi skribis, sed mi bone kaj klare memoras, ke mi longe meditis pri la portret-problemo. Mi ne volis perdi la fraŭlinon. Kaj la sola portreto, kiu flatis mian eksteraĵon, estis tiu, kiu aperis en la Hungara Heroldo. Mi do decidis aldoni tiun portreton. Sed ĝia dorsflanko estis ĉia, nur ne eleganta, tie estis la literoj de iu artikolo. Mi do eltondis la portreton kaj volis ĝin glui sur la supron de la letero. Sed tiun posttagmezon ŝajne mi neniam povis esti preta pri miaj problemoj. Ĉar nun sekvis nova, kaj ne malpli grava problemo. En la tuta domo ne troviĝis gluilo. Kaj estis dimanĉo. Mi ne volis atendi ĝis lundo. La afero mem ŝajnis al mi terure urĝa kaj krom tio, se mi ne tuj forsendis iun leteron, mi forgesos enpoŝtigi ĝin ĝis ĉifoniĝo en la poŝo. Eble mia timo estis iom troigita, sed almenaŭ pri aliaj leteroj okazis tiel.

Oni do devis agi tuj. Sed kiel? Mian cerbumadon interrompis la posttagmeza kafo, kiun mi ricevis. Al la kafo mi ricevis panon, buteron kaj mielon. Mi metis flanken la leteron kaj komencis konsumi kafon kaj mielitan buterpanon. La mielo subite donis la solvon de mia problemo. Ĝi povas ja glui, ĝi sendube estas gluilo. Rapide mi finis la kaftrinkon, tralegis mian inspiritan leteron, prenis la portreton, zorge mielis ĝian dorsoflankon, gluis ĝin sur la leteron, alrigardis ŝian portreton, zorge tralegis mian leteron denove, denove alrigardis mian portreton kaj sentis min kontenta. (Kiel mi jam menciis, la portreto estis konsiderinde flata kompare al mia vera aspekto.)

Kaj mia letero veturis al la plej suda parto de Eŭropo kun miaj, ne tute senflamaj vortoj. Kaj mi atendis la respondon.

Mi ne devis atendi tre longe. Ne pasis pli, ol du semajnoj, kiam la leterportisto, persone transdonanta al mi leteron, havis okazon vidi mian plej agrablan kaj plej afablan mienon. Eble ne estas necese aparte mencii, ke la letero venis de ŝi.

Skribante tiujn ĉi vortojn mi fakte ne scias, ĉu mia arĥivo en mia hejmurbo ekzistas, aŭ ĝi malaperis sub la militaj ruinoj, sed mi memoras pri la enhavo de tiu letero, supozeble tute laŭvorte:

Ŝatata Samideano — ŝi skribis — mi ĉiam supozis, ke vi estas dolĉa knabo. Sed neniam mi povis supozi, ke vi estas tiel dolĉa. Via longa kaj afabla letero venis hodiaŭ kun via portreto kaj mi eklegis vian leteron en mia ĉambreto, kiu estis plena de sunlumo. Sed mi ne povis legi longe. La suno brilis, la fenestro estis malfermita. Kaj jen tra la fenestro enflugis unu muŝo, du muŝoj, multaj muŝoj, vespoj eĉ burdo kaj ĉiu volis okupi, obsedi, kisi vian portreton. Mi devis fermi la fenestron kaj diri: “Pardonon fraŭlinoj, la portreto estas mia.” Sed bonvolu al mi afable malkaŝi sekreton: ĉu ankaŭ via reala estaĵo efikas tiel alloge?

Pasis multaj jaroj de tiam. Kiu scias, kie estas nun mia iama, ĉarma korespondantino. Entute multo ŝanĝiĝis dum la pasintaj tempoj. Inter aliaj mi ne plu uzas mielon kiel gluilon kaj per memoroj protestas kontraŭ la Tempo.

SENNOME

I.

Ĉifonulo transgrimpis la barilon. Li mem ne sciis, kiel li venis al la domo, kiu cetere estis loĝloko de oficiro. Li mem ne sciis, kiel li liberiĝis. Li marŝis en la griza procesio — tion li bone memoris — kaj sen ia volo kaj sen ia sento, apatie lasis sin porti de la piedoj. Li marŝis ĉe la ekstrema parto, flanke de la vojo. Antaŭ li kaj post li marŝis homoj, same apatiaj kiel li. Surĉevale gardistoj rajdis tien-reen preter ili kaj per vipo provis starigi la falintojn. Kiu ne povis restariĝi post la vipbatado, tiu povis resti sur la vojo. Tiu certe ne plu restariĝis. Kaj ili marŝis en la aŭtuna, malvarma tago sur la dezerta ŝoseo. Kaj tiam okazis, ke li subite stumblis kaj falis en kavon. Ĉu estis grenadkavo, aŭ truo granda, post formovita mejloŝtono, kiu scias? Sed lia falo estis mola kaj neniu rimarkis lin. La malapero, la falo de procesiano ne estis eksterordinara afero, pri tio eĉ la kunmarŝantoj ne sciiĝis. Ili marŝis jam de almenaŭ dekdu horoj kaj nenia manĝo redonis al ili la vivemon. Lastfoje ili ricevis maldensan brasiksupon. La procesio do marŝis plu. Sed li estis en la mola kavo, super li tire pantoflis la lacaj paŝoj. Por momentoj li restis apatie en la kavo sen la volo kaŝi sin, sen la scio kaj konscio pri sia propra vivo, sed subite vekiĝis en li la instinkto de la vivemo, tio tamen ne estis volo, volon oni ne plu havis, tio estis longe malantaŭ ili, sed ia instinkta kaj ŝajne ne motivita, malfrue vekiĝinta reago; li platigis sin al la interna profundiĝo de la kavo kaj la griza procesio — ĉu centoj aŭ miloj — trene portis plu sian pezan kaj apatian vivon super lia kapo. Sed li estis libera. Li estis libera sen krisigno, li ne havis la senton de sensacio, li atendis nenion de la sorto. Ĉar kion oni povus atendi nun, kiam ĉio finiĝis.

Pala li estis, la okuloj malklare, difuze rigardis el siaj ruĝaj kadroj, la haŭto perdis sian rondan elastecon kaj pendis en barbsulkoj de lia vizaĝo. La vizaĝo estis kovrita de koto kaj malpuro, kaj kie la haŭto vidiĝis, ĝi ne similis al vizaĝhaŭto, tute ne al ia vivantaĵo. Li estis ja mortinto kun instinkta memoro pri la mekanikaj movoj de la vivo. El la vestĉifonoj, kiuj kovris lian ostkorpon, kontuzita genuo sangis kaj ruĝiĝis. Estis strange, ke tia korpo povis sangi. Li lamis, sed ankaŭ la doloro estis iel fremda al li. Ĝi estis iel ekster li.

Sed la libero vekis en li instinktojn. Nun li aŭdis voĉon el la domo kaj li kuntiris sin sub arbusto, kiun li ĵus atingis. Erinace li kuntiriĝis. Krioj, urĝaj paŝoj, tinto de armiloj surprizis la silenton. Sed ĝi fermiĝis denove baldaŭ. Kurantaj paŝoj malaperis en la nebulo. Li estis denove sola kaj tute proksime al la pordo de la domo. La pordo estis duone malfermita. Oni ne havis tempon fermi ĝin. Gardiston li ne vidis. La loko estis ekster la milita zono. Sed io tamen okazis ie, ĉar defore obtuza tondro aŭdiĝis. Lamante li iris en la domon. Li ne ĉirkaŭrigardis en la malnova antaŭĉambro. La pordo de la ĉambro estis malfermita. Kaj tie staris tablo. Ion alian li ne vidis el la ĉambro. Sed sur la tablo estis pano, mola, bela, blanka pano, malvarma viando, fromaĝo, duona glaso da vino. Unue li eltrinkis la vinon kaj avide ekmaĉis pecon de blanka pano. Sed la stomako preskaŭ rifuzis la nutraĵon. Li ĉesigis la manĝadon. La vido de la riĉa tablo akre tranĉis sin en la okulojn kaj penetris en la tempiovejnojn, kiuj furioze ekpulsis. Nun li eble povus kolekti tiom da fortoj ke li mortigu, se estus necese. Liaj dentoj grincis. Li ekŝanceliĝis kaj apogis sin al flortableto, kie ĝardena malvo ridis kaj en sia pura, impertinente pura rozkoloro mokis lin. Kramfe li disŝiris la pompajn petalojn, sternis ilin sur la planko kaj ĵetis la poton. Ĝi falis obtuze kaj verŝis sian grasan teron sur la tapiŝon. Nun li returnis sin al la manĝotablo. La stomako ne plu ribelis, sed li sentis varmiĝon kaj la apetito revekiĝis kun besta volo. Li preskaŭ falis sur la pladon, ekmordis la viandon kun sovaĝa murmuro, ŝiris la panon, la molan freŝan panon kaj manĝis ĝin avide, furioze. Li devis halti momente denove kaj ĉirkaŭrigardis. Sur la tablo kuŝis malfermita gazeto. Sur la supra angulo de la gazeto estis enkadrita rubriko:

ASTROLOGIA KONSILO POR LA TAGO.

Sub tio li legis jenajn vortojn, li ja komprenis la fremdan lingvon:

“La signo de la tago igas la homojn esti romantikaj kaj emaj al erotikaj aventuroj. En tiu rilato estas risko de ne-necesaj elspezoj.”

Kun furioza dentogrinco kaj murmuro li ĉifis, disŝiris kaj forĵetis la gazeton.

De tempo al tempo klakoj kaj tondroj falis en la silenton. Eble oni persekutis rifuĝintojn.

II.

Neniu kalkulis la grizan procesion. Malpuruloj, kotobuloj, neregistrotaj, eliminotaj. Apatie ili mem sentis sin tiaj nun. Dum la antaŭa longa vojaĝo en la bestvagono, en la kunpremiĝo la plej malfortaj, la plej maljunaj jam forfalis. Sed ĉu ili estis homoj? Ĉu ili iam povis esti homoj? Kie estis la vivo de ili?

La juna virino trenis sin surbrake kun suĉinfano inter ili. Ŝia mizero ne estis pli bela, ol tiu de la aliaj. Griza, profunda polvo kaj koto kruele pezigis la lacajn paŝojn. La piedoj havis la pezon de plumbo. Nebulo ekvualis la palan, aŭtunan sunon. La senfoliaj arboj, kiel skeletoj fantomis. Malproksime lago dormis sub sia silenta, flave griza surfaco.

Sen emfazo ŝi ekpensis pri la edzo. Kie li povas esti? Dufoje ŝi vidis lin. Ĉe la elvagoniĝo la unuan fojon kaj ankoraŭ unufoje ĉe la disdono de la supo. Paroli kun li ne estis eble, brutala bato sekvis tian provon, sed kion oni povus diri? La gardistoj estis malmolaj, brutalaj, senindulgaj. Oni nur iris senvorte kaj ne pensis pri tio, kien. Kaj nun atingis ŝin surprizo. Apude kie ili pretermarŝis, staris roko kaj arbusto. De tie falis panpeco antaŭ ŝin. Ŝi ektimis. Sed ŝi vidis neniun kaj neniu rimarkis ŝin, kiam ŝi klinis sin por la pano, kiam ŝi ekmanĝis ĝin. Oni ne zorgis pri sia kunmarŝanto. La gardisto estis okupata pri iu alia. Nenio estis grava tie en la procesio, nur la marŝo antaŭen kaj la halto laŭ la vipsono de la komandovortoj.

Ili haltis inter la dezertaj, anemiaj arboj. La juna virino malrapide, sekrete pistis la panpecon inter siaj dentoj. Oni ne rajtas vidi ŝin kaj ŝi devas longe konservi la plezuran guston de tiu panpeco. Sed la panpeco ne estis tre granda kaj la plezuro baldaŭ finiĝis. La infano sur ŝia brako estis tiel terure malforta. La knabeto dormetis dum la tuta marŝo. Nun li eble ricevos iom da lakto. La juna virino koncentris sian tutan vivemon al la eta infano sur la brako. Li estis la sola en tiu ĉi mondo, kiu ankoraŭ restis grava. La infano mallaŭte ĝemetis. La patrino provis kovri lin per la ĉifonoj.

La procesio staris inter la arboj. Estis ne-granda ebenaĵo kaj meze granda elfosita terpeco. La nebulo dense falis sur la homĉifonojn. La vespero alvenis sur la dorso de facila, malvarma vento. La suno kuntiris sin sur la ekstremo de la horizonto. En la vilaĝo hundoj bojis. La griza procesio aŭdis komandovorton: “Senvestigu vin!” Oni ne povis ne obei kaj neniu pensis pri tio.

Sen pensoj, sen ribelo, en kompleta apatio ili faris tion. Viroj, inter ili junaj, maljunaj, aŭ mezaĝaj staris tie kun grizvaksa haŭto, harplenaj kelkaj, aŭ nur malpuraj ili tremis tie en la densa, nebula novembro kaj jen virinoj, kiuj rajtis konservi siajn kalsonetojn, sed kial, ili staris tie en tolo, aŭ en groteske malpura silkaĵo kun nekovritaj supraj korpoj. Ankaŭ inter ili estis junaj kaj malpli junaj, sed maljunajn virinojn oni apenaŭ povis vidi. Ili restis en la bestvagono, aŭ sur la randoj de la ŝoseo. Neniu hontis. Kie ili lasis la honton? Ĉu en la vomiga odoro de la bestovagonoj, kiuj ilin transportis? Homoj ili ne plu estis, nur griza, malseka, hirta amaso kun apenaŭa meĉo de la konscio.

La soldatoj staris ĉirkaŭ ili en ripoza pozicio. Ili fumis cigaredon, kraĉis kaj kelkaj parolis pri pli modernaj metodoj por sama celo. Sed en tiu ĉi malgranda, senkultura, malpura lando ankaŭ tiu ĉi metodo konvenis. Ili parolis pri gazo kaj bruligo. Sed ĉi tien ankoraŭ ne atingis tiuj modernaj metodoj. Nun la ripozo finiĝis kaj akraj komandovortoj zigzagis en la aero.

La griza procesio devis viciĝi laŭ la rando de la fosaĵo. La infaneto ekviviĝis kaj kaptadis al la malvarmaj, nudaj mamoj de la tremanta patrino. Ŝi frostis, sed ankoraŭ sentis la dolĉon de la panpeco kaj ŝi subite reviviĝis el sia apatio. Ŝi rigardis. Ĝis nun ŝi ne konsciis pri tio, kio estis ĉirkaŭ ili, sed nun ŝi rigardis. Ĉirkaŭ ili ĉie staris bone vestitaj, imponaj, muskolaj, sataj soldatoj. Ili estis ekŝarĝantaj siajn pafilojn. Denove komandovorto ekflamis kaj antaŭ la giganta duoncirkla de la griza, frostotremanta, atendanta procesio rigidiĝis pafiltuboj, mitraliloj. — Sankta Dio — ŝi pensis — ili pafos nin, ili pafos nin! Kun besta, plorsingulta ululo ŝi falis genuen kaj klinis sian tutan korpon kvazaŭ ŝirme super la suĉinfanon. La najbarino transprenis la ululon kaj post kelkaj sekundoj la tuta amaso ululis, ploris kaj escepte kelkajn komencis skui la pugnojn al la pafpretaj soldatoj. Kelkaj falis kaj etendis sin sur la tero kaj en la fantoma lumo la malgrasaj, fantastikaj figuroj aspektis kiel la figuroj de la lasta juĝo. La juna virino teren klinis sian kapon. La knabeto estis ŝirmata en la kavo, formita de la kapo kaj sino de la genuanta patrino kaj li eksuĉis ŝian mamon. En tiu pozicio atingis ŝin la brutala puŝo de la pafo. La kapo falis sur la bruston, sed la korpo en arko kliniĝis al la malseka tero. La suĉinfano restis nevundita en tiu arko de la patrina ŝirmo kaj provis daŭrigi la suĉadon.

Poste venis laborist-soldatoj kaj ili verŝis kalkon kaj teron super la grizan procesion.

La griza procesio atingis sian celon.

III.

— Vi povas pafi min! Pafu min, mi petas vin! Sed ne transdonu min al tiuj! Pafu min! Kial vi ne pafas min?

— Mi estas oficiro! Fripono! Per la sango de tia kanajlo mi ne malpurigas mian ĉambron. La patrolo venos tuj kaj ĝi zorgos pri vi. Vi ne plu havos okazon ŝteli kaj rompi! Mi estas oficiro!

La ĉifonulo eklarmis. Subite li rememoris pri io malproksima. Pri iu alia vivo kaj pri ĉio ordigita en tiu malproksima vivo. Pri manĝo, ĉambro, edzino, infano, radio, varmo, kvereletoj por iom disigi la monotonan sekvon de la ordo, pri sia profesio, pri ĉio, kio nun fantomis en iu sulfa vaporo de diabla fantasmagorio. Tiu pompa besto en la uniformo, kiu tamen rekte parolis al li, revekis en li memorojn, kiuj jam tute forlasis lin pli frue. Sed tiuj memoroj nun komencis bruli en li kaj en li vekiĝis la volo retrovi la vojon, se tia vojo ekzistis. Aŭ provi konstrui ion el tiu ĉi liberiĝo. Eble oni povus savi sin. Sed li estis senarmila kaj malforta. Kaj tiu uniforma besto ĉi tie nur devas levi sian manon kaj li ne plu vivas. Li staris senmova kaj la larmoj faris mallarĝajn kanalojn sur la malpuro de la vizaĝo.

— Vi estas oficiro. Kaj se vi volas scii, iam mi estis instruisto! Kaj nun vi povas min pafi, ĉu ne?

Sed en si mem li ekesperis pri tempogajno, kiu iel povus savi lin. Li staris senmova tie, sed liaj okuloj nun komencis reekvivi kaj maltrankvile ili esploris la ĉambron por trovi eblecon de saviĝo.

La oficiro tiutage ricevis leteron de hejme. Ankaŭ tie estis zorgoj, kaj ili estis eĉ pli mizeraj kaj pli malfacilaj ol tie ĉi, en tiu ĉi mizera kotnesto, kie oni tamen havis ĉion por la vivo. La hejmo fariĝis fronto, super kiu de semajno al semajno, de tago al tago sternis angoron kaj detruon la alarmsirenoj. La hejma fronto suferis pli ol la soldatoj, kaj precipe lia situacio estis sendanĝera. La deĵoro en tiu ĉi malproksima, malantaŭfronta loko estis facila, kaj la konservo de la ordo en tiuj lokoj ne signifis grandan taskon. Sed ili hejme! La familio ja estis en bona sano, sed post la lasta granda flugatako la duono de lia bela, komforta loĝejo forbrulis. La vivo tie hejme similas al furioza ĉasado en apokalipse sovaĝa ŝtonarbaro. Lia nigra, longa, nobla fortepiano kaj super ĝi tiu eta, bela miniaturo forbrulis. Kaj ĉi tie tremaĉas tiu ĉi mizerulo antaŭ li. Ankaŭ li estas respondeca por la piano, por la miniaturo! Kiam ĉio ĉi finiĝos? Oni havas nenion, nur provizoran trankvilon ĉi tie, kaj en tiu trankvilo streĉas sin la angoro pro ili hejme. Kaj nun tiu ĉi ĉifonulo kuraĝas rompi eĉ tiun ĉi etan pseŭdoripozon. Ho, kiel laca li jam estas pro ĉio, jes, ankaŭ pro la kruelaĵoj. Kiel bone estus vivi hejme kiel iam. Sed kie estas tiu “iam”. Eble ĝi dronis por eterne. Eble oni ne povos finvivi la venkon, kiel ajn proksime ĝi estas. La pozicio de la soldato povas ŝanĝiĝi de unu tago al la alia. Kaj oni devas esti kruela, la krueleco estas necesa, profesia, kvankam malŝatinda tre ofte. Sed ĝi estas la leĝo de la milito. Kaj nun estas milito kaj tion oni ne forgesu, eĉ se oni estas tiel ĉifona kaj tiel mizera kiel tiu ĉi ulo ĉi tie. Estas milito. Kaj tial tiu ĉi ĉifonulo tremas kaj petegas mortpafon kaj tial lia familio tremas en la dense pakita bombŝirmejo hejme. Kaj tial li ne plu havas sian belan, nigran fortepianon hejme kaj tial malaperis tiu rava miniaturo kun la rozvizaĝa, nigra virino en violkolora robo. Miniaturo el la rokokojarcento. Kiel bela ĝi estis! Kaj li subite recitis la topografiajn memorojn de sia loĝejo, kiun li tiel bone konis. Ĉiu vestohoko, ĉiu elektra kontaktilo mem venis sub lian manon, ĉio aplikis sin al li tie, homoj kaj objektoj egale kaj en tiu rememoro kaj resopiro li ne rimarkis, ke la uniformo forlasis lian animan estaĵon kaj laŭ la paso de la longiĝintaj minutoj li transformiĝis je iu atavisma civilulo, vivanta kvazaŭ en la malnova tempo, iam, eĉ antaŭ la unua mondmilito. Kaj samtempe ankaŭ la ĉifonoj de tiu ĉi mizerulo pli kaj pli malgraviĝis. Oni eksentis en li la homon, kiu ne plu estis registrita en la sennombra aro de la ekstermotaj, ie sub la rango de la bestoj, kiuj donas almenaŭ utilon al la potenculoj. La ĉifonulo subite aperis al li kiel homo. Instruisto li estis. Kaj li rememoris sian maljunan instruiston, kiu ne tute povis kontentigi la raspostulojn kaj por kiu li intervenis, ke li povu morti samloke, kie li vivis dum multaj jardekoj de sia vivo. Instruisto! Li alrigardis la mizerulon kaj provis analizi en li la homon. Li komprenas la lingvon. Sed tiuj ofte komprenas mian lingvon. Sed eble ankaŭ en lia vivo estis miniaturoj kaj muzikilo. Li batalis kontraŭ siaj sentoj, ofte diris liaj amikoj, ke funde li estis sentimentalulo, li batalis, sed li ne povis venki la kompaton, kiu obsedis lin. — Bone, ke mi estas sola. Sed ĉu mi faru ion? Mi estas sola — li pensis en si denove, kaj rapida decido kreskis en li. Oni ne povis forigi la ordonon de tiu decida sento. Kun komanda akcento li diris, malmole, sen la plej eta profundiĝo de la voĉo, sed tio kostis al li grandan memdisciplinon:

— Tuj forlasu tiun ĉi ĉambron.! Iru en la arbaron ĉi tie, malantaŭ la domo. Ĉe la bordo de la lago vi trovos boaton, proksime al la domo. Vi rompos la seruron de la provizejo, aŭ elrompos la breton de la budo, vi ŝtelos la remilojn. Ĉu vi komprenas? La boato havas ankaŭ motoron. En la provizejo estas ŝlosilo por ĝi. Malgranda ŝlosilo. (Je Dio mi estas perfidulo!) Se oni kaptos vin, vi ŝtelis kaj rabis, vi vidis neniun. Oni pendigos vin, vin sola, ĉu vi komprenas? Vi silentas. Ĉu vi komprenas?

Kaj por gluti sian emfazon, li aldonis:

— Mizerulo, fripono!

La viro balbutis ion, estis neeble danki.

— Mia edzino, mia infano. Kio estos pri la knabeto?

— Rapide donu al mi la nomojn. Eble mi povos fari ion por ili.

Li ricevis la nomojn. Ankoraŭfoje la kolero ekfuriozis en li kontraŭ si mem kaj ĉiu sango torentis al lia kapo. Li ekkriegis en groteska komandotono:

— Malaper-uu! E-e-ekk!

La viro malaperis. Lian historion ni ne daŭrigu ĉi tie. Sufiĉas tiom, ke post longa, aventura ĵetiĝo tien-reen, duonmorta li sukcesis atingi neŭtralan landon. Sed tio estis multe pli malfrue.

La oficiro restis en la ĉambro. Li ne kuraĝis eliri por rigardi post la viron. Li ne trovis solvon en siaj pensoj kaj li ne estis tiel forta, ke li povu gvidi siajn pensojn ĝis la ribelado. Li estis homo, ne pli homa ol la aliaj kaj la aliaj homoj same kaŝis sin kaj same marĉandis kun sia konscienco kiel li. Finfine nenio estis pli valora ol la propra vivo. Sed ie oni devis trovi kompenson por la vekitaj pensoj kaj li alrigardis la paperpecon kun la du nomoj. Jes, tion li devas fari. Singarde, sed li povas sukcesi: Virinoj povas pli facile malaperi ol viroj. Oni vidu.

Motorcikle li serĉis la grizan procesion. Certe li povos fari ion. Sed oni devas esti tre singarda. Kiel li komencu? Tre diplomate. Ne rekte! Sed li certe sukcesos. Lia timo miksiĝis kun ekscito de optimismo.

Sed kiam li atingis la soldatformacion, la griza procesio jam estis miksita kun sango, kalko kaj koto. Oni povis fari nenion. La oficiro furioze kaj senpove maĉis la finon de sia cigaredo. Rapide li returnis sin, por ke oni ne rimarku lian konsterniĝon, preskaŭ malesperan. La furiozo torporis en li kaj li blasfemis dum la tuta tago kaj timigis, kurigis, tremigis siajn subulojn. Oni demandis: Kio okazis al li? Tiu ulo ja ĉiam estis tiel trankvila kaj afabla, preskaŭ cedema. Hodiaŭ li estas piprita kiel la satano mem.

Sed ankaŭ tiu tago forpasis kiel la aliaj.

IV.

Forpasis multaj aliaj tagoj kaj ilia aspekto ne plu estis la sama. La mizeruloj iom post iom elrampis el siaj kaŝejoj kaj la hieraŭ fieraj triumfantoj fariĝis pli kaj pli similaj al la ekzilitoj. Tagoj venis, jaroj venis kaj la sopiritaj venko kaj trankvilo estis jam pli neverŝajna ol la miraĝo sur la somera horizonto. Kaj male la humiliĝo, la ruiniĝo, la malvenko kaj la venĝo venis pli kaj pli proksimen. Kaj tiel okazis, ke en la neglektita, malgranda garnizona teritorio iun tagon la mizeruloj singarde antaŭen ŝtelis sin. Ili estis batalpretaj, ili atendis nur la signalon por la venĝo. Kaj la signalo alvenis. Nun alvenis la fino. La medolo ebriiĝis en ilia cerbo, la memoroj ekflamis, sango flugis en la okulojn, krioj distranĉis la unuecon de la atmosfero kaj la venĝo malmole ekkantis sian kakofoniaĵon. El la domoj oni eltiris knabinojn, kiujn faligis la vireco de fremda soldato, oni trenadis ilin per iliaj harplektaĵoj kaj oni detondis belajn, nigrajn kaj blondajn hararojn. Oni turmentis kaj prenis vivojn en tiu sovaĝa sento de sia propra pravo. Kadavroj de fremduloj kaj samlandanoj — nur perfiduloj oni diris kaj kraĉis sur la kadavrojn — kuŝis sur la stratoj. Estis la tago de la venĝo kaj oni ebriiĝis pro la venĝo.

La oficiro vundiĝis jam hieraŭ. Li ricevis pafon de malantaŭe, sed tiam li ne kredis, ke la afero povas havi gravajn sekvojn. La pafo ne vundis lin tre grave, sed li ne povis movi sin sufiĉe forte. Kaj li ne kredis, ke la tago de la juĝo estas tiel proksime. Lia motorciklo malaperis. Li sukcesis nun kaŝi sin en la arbaro, sed li ne sukcesis atingi la bordon de la lago. Kaj la vundo deŝiriĝis kaj abunde komencis sangi. Oni devis halti kaj vindi la vundon, sed la sangado ne ĉesis. De la lastaj domoj de la vilaĝo la venĝo blekis kaj temis nur pri mallongaj minutoj. Ĉio estis perdita. Kun amara sento li haltis kaj prenis cigaredon el sia poŝo. Jes, tio konvenis al lia naturo. Ne finbatali la batalon. Li estis sentimentala kaj rezignema. Nun ĉio perdiĝis. Ĉio finiĝis! Kaj li recitis memorojn kaj inter la memoroj aperis la mizerulo, kiun li — eble — savis. Li memoris pri li kaj enviis lin, ĉar tiu viro havis eblecon trovi unusolan homon, kiu indulgis. Sed ĉi tie estas amaso kaj la amaso ne indulgas, la amaso ne pensas, la amaso ne estas sentimentala. Ĉu li parolu pri tiu viro al ili? Se li ne estas inter ili, kaj kial li subite reaperus ĝuste tie ĉi, tiam nenio povas lin savi. Kaj se li estus ĉi tie, ankaŭ tiam oni ne povus esperi multe. Sed la bruo proksimiĝis timige al li. Kaj ju pli proksime ili estis al li, desli klare li sciis, ke li ne havos okazon paroli al ili. Ili ne plu vidas kaj ne plu aŭdas, ili volas nur vidi sangon kaj volas aŭdi la krion de la mortotimo. La ekzaltita amaso proksimiĝis al li. Pala li provis stari tie kaj ŝirmi sian kapon. ŝvelaj, brulaj okuloj, tranĉiloj, furiozaj, bestaj krioj, tertremo.

Kaj poste ĉio kunfluis en zigzagaj cirkloj. La unua pugno frakasige falis sur lian kapon. Li ekkriis neartikulite.

Post iom pli ol tri minutoj la amaso furioze trenis lian kadavron kun si.

V.

— Reala rakonto. Mi aŭdis jam tian. Eĉ plurajn. Sed kial vi do ne diras, pri kiuj vi parolas? Kial vi ne nomas ilin, jen...

— Ne, ne, nur nomojn ne! Punu la verajn kulpulojn, sendanĝerigu ilin, sed ne venĝu kaj ne laŭ nomoj. Ne serĉu nomojn, nek tiujn de la suferintoj, nek tiujn de la aliaj, de kiuj la malbeno venis. La venĝo senhonorigas ne nur la kaŭzanton de la venĝo, sed ankaŭ la rajtan venĝanton. La venĝo konas nur nomojn kaj ne homojn. Kaj por la homa digno de la estonta generacio, rigardu la homojn kaj ne la nomojn!

LIBERA RABO

Kiam tiuj ĉi linioj estas skribataj, oni povas trankvile paroli pri sovaĝaj jaroj de la historio. Supozeble tiuj jaroj ankoraŭ ne finiĝis kaj longe ni ne povos diri: post la du mondmilitoj sekvis la longaj jaroj de la ideala paco en la mondo. Kaj eĉ se sekvus relative trankvilaj jaroj, oni longe rememoros ĉiujn malbenojn, kiuj detruis la homan animon de jaro al jaro, kiam la plej kruda perforto penis okupi la lokon de la plej alta homa idealo.

Sed milito estis en la daŭro de la historio preskaŭ ĉiam. Tio espereble ne signifas, ke ni bezonas ĝin, sed tion, ke ni preventive ŝirmu nin kontraŭ ĝi. Ni ricevis longajn lecionojn el tiu tezo. Ni kiuj vivas nun kaj antaŭ ni longa karavano de la generacioj.

La milito ĉeestis kaj certagrade ĉeestas en nia vivo, ĝi estas fantomo, terura inkubo, amasfrenezo, per normala cerbo ne-komprenebla, sed tamen ĉiam ekzistanta monstro, kiu transformas la vivantojn je mortintoj, la sobrulojn je ebriuloj kaj la honestulojn je rabistoj.

Mi rememoras tamen esceptan historieton el alia sovaĝa epoko de Eŭropo. Tiu historieto estas bela kaj kortuŝa. Ĝi okazis en tiu tempo kiam la franca revolucio febrigis Eŭropon kaj fine de tiu revolucio Francujo militis al ĉiu direkto de la mondo. La suno de Napoleono ankoraŭ estis apenaŭ leviĝinta. Pri li oni ne sciis multe.

Tiu eta epizodo venas de tiu tempo. Mi ŝatas ĝin. Oni volus preskaŭ karesi ĝin kiel floron, kiam oni parolas pri ĝi kaj oni volas ornami ĝin per la koloroj de la vivo, ke eĉ ero ne perdiĝu el ĝia nobla konkludo. Ni provu do priskribi, kiel tio okazis.

La armeo de la aŭstria imperiestro serpentumis en Francujo. La militiro ne kaŭzis eksterordinarajn malfacilaĵojn. La francoj estis ankoraŭ okupataj pri siaj internaj aranĝoj kaj ekzekutoj. Eksteren la revolucio ankoraŭ ne povis montri organizon. La Organiza Volo, kiu poste dum jardekoj knedis Eŭropon kiel molan mason, ankoraŭ havis zorgojn pri siaj lavfakturoj.

La taĉmento malrapide iris sur la kota, kurba landvojo. La vojoj estis profundaj kaj kavaj post la printempa pluvo kaj la nigraj traboj en la brulodoraj vilaĝoj fulge siblis, fumis, baraktis. Antaŭ la taĉmento jam estis aliaj. Ili lasis sian postsignon. Oni povis nur blasfemi rajdante en tiu ĉi malbenita regiono. Oni trovis nenion, kelkfoje oni ne povis reteni sin por doni al iu mizerulo. La koto surŝprucis la soldatojn, la uniformoj estis malpuraj, mizeraj kaj sangmakulitaj. La taĉmento ne estis unueca. Nek la uniformoj, nek la blasfemoj. Oni aŭdis blasfemojn, malbenojn en la plej diversaj lingvoj de Eŭropo. En tiu mikso de la diversnaciaj soldatoj oni blasfemis, veis kaj kalkulis en sia gepatra lingvo. Cetere oni parolis pli-malpli bone germane. Slavoj, germanoj, hungaroj, mahometanoj marŝis en la revolucia Francujo.

La gvidanto de la taĉmento estis juna hungaro. Li estis soldato jam de jaroj kaj ankoraŭ multaj jaroj estis antaŭ li. Kiel li rekrutiĝis, kial nun paroli pri tio, estus longa historio rakonti. Sed li estas nun en la armeo kaj senhumore provas fari disciplinon inter tiu multlingva, malorda, fripona kaj sovaĝa taĉmento. Nun li tute forŝiriĝis de ili. Nenio rompas la trankvilon, almenaŭ nenio grava. Li povas profundiĝi en siaj pensoj. Strange, ke li povas pensi pri aliaj aferoj. Strange, ke en li vekiĝas poeziaj pensoj. Se li liberiĝos, li verkos librojn. Kaj li revenos al la juna knabino, bluokula, al tiu knabineto, al kiu li instruis la francan lingvon tie en la malproksima lando. Domaĝe, ke ŝi estas tiel riĉa. Li ne havas esperojn. Li memoris, kiam li instruis la korpopartojn: Tempio, mentono, okuloj — li klarigis en la franca lingvo kaj kiam ili venis al la vorto “okuloj”, la rigardoj renkontiĝis kaj ili ambaŭ ruĝiĝis. Okazis antaŭ longa tempo. Kie ŝi estas? Ĉu li iam renkontos ŝin? Li povas resti ie en Francujo, en amastombo. Kaj eĉ se ne, kiam kaj kiel li povos reveni? Ŝi estis tiel delikata. La kontrastoj plibeligis kaj reliefigis la palan romantikon de tiu infanhistorio, kiun li jam delonge estus forgesinta, se li estus povinta daŭrigi sian burĝan vivon. Riĉa ja li neniam estis, verŝajne neniam estos, li grimpis de-malsupre kaj neniam forgesis la subpremon kaj humiligon, kiun la servutuloj havis en tiu fora lando. Tiuj ĉi radikale ĉesigis la subpremon, sed tio kion oni rakontas pri la kruelaĵoj, ne povas allogi lin al la ideo de la francoj. Tro multe da fulgo ombrumas la ideon kaj la sangofluo kvazaŭ volus forŝovi ĝin. Sed la kampulo, la ne-taksata, nun malforta popolo, la plebo nobliĝos kaj per siaj radikaj kvalitoj ĝi atingos la egalrajtecon. Kiam li atingos relativan trankvilon, li surpaperigos sian fabelon pri la kampulo, kiu ricevis dudekkvin bastonbatojn de sia sinjoro; poste li trovas tri diversajn kaj ridigajn okazojn kiam li povas — artifike, sed juste — redoni la batojn kun ĝiaj rentoj al la sinjoro.

Dum li saltis de unu penso al la alia, preteriris la taĉmenton la kutima bildo de milita lando. La vojo estis borderita de ruinoj kaj fulgaĵoj, kelkloke homkadavro, duone elfosita el la tero allogis kadavrobirdojn al si, la insektoj jam vekiĝis, kelkloke eĉ multkolora papilio flirtis super la kampmakuloj. La printempo, la somero estis survoje malgraŭ ĉio kaj en la lando de la morto rajdis la juna oficiro malrapide kaj en lia koro kantis la vivo. Li pensis pri sia propra mondo kaj la papavoj, cejanoj, kiuj ruĝigis, bluigis la pli malproksimajn kampojn, rememorigis al li la orientan hejmlandon.

* * *

La lacaj paŝoj de la soldatoj subite ekvigliĝis. En la malproksimo aperis konturoj de du pli larĝaj turoj, ol tiuj de vilaĝaj preĝejoj. Li alrigardis siajn paperojn. Se ili turnas sin maldekstren ili atingos urbeton. La ĉeflinio gvidis dekstren kaj ankaŭ tie oni vidis urbon, eble eĉ pli grandan. Sed la soldatoj estis lacaj, hieraŭ ili havis ankaŭ batalon, sensencan kaj senrezultan. Ili estis malsataj. Estus pli saĝe elekti la flankvojon, malpli plugitan de homaj kaj bestopiedoj kaj de fusilĉaroj kaj poste aliĝi al la ĉefarmeo. Li donis ordonon por flankeniĝo. La ekscito fariĝis ĝenerala. La vojo aspektis relative paca, la tuta aventuro promesis ekonomian profiton al la soldatavido. Ankaŭ am-aventurojn. La vojo gvidis malsupren. Ili venis pli kaj pli profunden en milda valo, kie bela, malgranda, freŝkolora urbo montris sin pli kaj pli rave:

— Jen, mi estas ĉi tie! Mi estas je via dispono!

Post duonhoro ili alvenis. La urbestro kaj la urba konsilantaro akceptis ilin ĉe la urba pordego kaj akceptis ilin kun riverenco. Fazekas ricevis la simbolon de la dispono, la ŝlosilon de la pordego. Ĝis nun la urbeto ne vidis multe el la milito, kaj oni esperis, ke la soldatoj ne estos tro malmolmanaj. Ĝis nun la urbeton eĉ la revoluciuloj indulgis, la ŝanĝoj ne estis tre grandaj, kaj la novaj gvidantoj ĉiuj estis samurbanoj, kiuj prefere simbole sentigis la turnon de la tempoj. La manĝaĵoj proponitaj al la soldatoj tamen ŝajnis esti tro malmultaj. La soldatoj estis ne-kontentaj, la loko ne estis sufiĉe granda. Oni ripozu kelkajn horojn kaj poste oni daŭrigu! Tio estis la publika deziro. La urbanoj ekspiris. La taĉmento ne restos, la virinoj estos en certeco kaj ĉio reboniĝos. Sed murmuro kreskis inter la sovaĝaj figuroj, rajdantoj interflustris kun la taĉmentestro. Jam de monato ili ne ricevis sian soldon. Oni ne povas vivi el aero kaj jen la unua okazo, kiam ili venas unuaj ien. La hurlado plifortiĝis kaj formiĝis en unu deziro:

Liberan rabon!

La taĉmentestro havis simpation al la civiluloj, kun kiuj li povis paroli kaj kiuj aspektis tiel rezignemaj. Ilia vivo aspektis tiel diferenca de la aliaj, ke li kompatis ilin kaj havis malagrablan senton kaj fremdiĝon nur pro la sola penso perturbi la esceptan ordon kaj bonan spiriton en la urbeto. Ĝi aspektis, kiel alia mondo en la kaoso. Sed estis milito kaj li ne povis riski ion. Lia simpatio cedis al malbona humoro. Kaj rigardante al la malsata, avida taĉmento lia malbonhumoro donis lokon al indiferenteco kaj rapide li ĵetis la ordonon al la subuloj:

— Duhora rabado! Sed eĉ unu minuton ne pli!

Li alrigardis la ektremantajn civilulojn, kaj sen paŭzo li daŭrigis:

Tiu kiu tuŝos virinon sen ŝia volo, estos pendigita.

Por trankviligi la civilulojn, kiujn la ekhurlo de la ĝojo videble ektimigis kaj konsternis, li sciigis al ili la enhavon de lia ordono.

Li miris kaj iom ofendetiĝis, ĉar ili ne aspektis trankvilaj kaj ne dankemaj.

Ankaŭ la taĉmento ne jubilis tiel kiel kutime, sed ili tamen estis kontentaj. Ili esperis pri frandaĵoj kaj belaĵoj kaj pri cedemaj virinoj.

La urba konsilantaro rapide prenis lokon en sia granda ĉevalveturilo kaj la ĉevaloj ekkuregis. Ili havis urĝon. La viroj estis palaj.

Kaj post paso de duonhoro la suboficiroj donis signalon por la komenco.

Miĥaelo Fazekas, la taĉmentestro, pli frue studento, botanikisto, estonta poeto kaj pro la devigaj cirkonstancoj nun soldato tute ne intencis eltiri sin el la rabado. Ankaŭ li estis malsata, salajron ankaŭ li ne ricevis kaj al li validis same la severaj leĝoj, la kruelaj reguloj de la milito, kiel al la aliaj. Li ekspronis sian ĉevalon, rajdis tra la mallarĝa antaŭurba strateto, de kie la homoj subite malaperis. Kien? Eble en la preĝejon? Eble en la kriptojn, kiujn kutime oni ne perturbis. Sed multe da kaŝejoj ne estis en la urbeto. Kaj strange: la interna parto de la urbo aspektis trankvila, senhoma, sed jen kaj jen oni vidis rapide retiriĝantan homkapon en iu fenestro. Ili ankoraŭ ne konas la militon.

Li atingis la grandan placon, preterrajdis la hontkaĝon kaj alvenis bone zorgitan flankstraton, trankvilan — kaj pli elegantan ol la aliaj partoj de la urbeto kaj antaŭ bela, granda domo li haltis. De malproksime oni aŭdis la murmuron de la taĉmento, kiu distance sekvis lin en la urbon. Strange ke la revolucio indulgis tiun ĉi urbon same, kiel la militaj detruoj tute mankis. Li haltis momente ĉe la domo, li havis transkuran percepton de iu blonda ombro, kiu entiris la fenestron supre. La domo plaĉis al li. Intertempe du suboficiroj atingis lin sur siaj ĉevaloj, sed li forordonis ilin de tie:

— Iru aliloken! Estas sufiĉe da domoj en tiu ĉi urbo! Ek! Ne gapu! E-ee-ek! —

La suboficiroj foriĝis. Ankoraŭ unufoje li rigardis supren. Sed ĉiu vivo ŝajne ĉesis en la domo kaj li enpaŝis.

Li haltis por momento en la vasta, granda ŝtuparejo. Li estis laca kaj polva kaj momente li pensis pri la kontrasto inter lia ĉifoniĝanta uniformo kaj la orda konstanteco de tiu ĉi domo. Li aŭdis super li kaj ankaŭ sube brueton, kuron, facilajn ŝufrapojn. Li ne deziris esti malafabla, kun fortimiga sprontintigo li iris supren laŭ la ŝtuparo. La domo estis bela, agrabla, vasta, kvankam tute ne pompa. Sur la muro de la ŝtuparejo pendis la portretoj de la enciklopedistoj kaj tio klarigis, ke la jakobinoj ne tuŝis la familion. Li estis klerulo certe kun granda prestiĝo, eble li mem estas ideala revoluciano, adepto de la enciklopedistoj. Sed li mem ne estis videbla. Ĉiu bruo ĉesis en la domo. Ĉiu fuĝis antaŭ la barbaro. Ne gravas. Li ne estis en konversaciema humoro. Li sekvis sian profesion kaj tio ne konvenis por filozofaj konversacioj. Fazekas trairis intertempe du belajn, grandajn ĉambrojn kaj la lavend-odoro hejmece flugis en la nazon. Ankaŭ en lia gepatra hejmo oni havis la saman odoron en la plej bela ĉambro. Ne ĉie. En la aliaj ĉambroj oni sentis hejme la acidan odoron de la baritaj cirkonstancoj, multaj kunpremitaj homoj. Sed ĉi tiuj bone ordigis sian vivon. Kaj ankaŭ nun ili havas bonŝancon, li estas ja sola kaj la domo ne suferos multe. Certe la aliaj riĉuloj ne liberiĝos tiel malmultekoste. Post iom da ĉirkaŭrigardo en la dua ĉambro, kien li volis poste reveni, nun li estis en la tria ĉambro.

Tiu ĉambro estis la biblioteko de la klerulo. Sur multetaĝaj bretoj viciĝis dikaj foliantoj, ledebinditaj, korpulentaj volumoj. Ĝis la plafono estis libroj kaj libroj. Meze de la ĉambro staris granda tablo, sub tio bela orienta tapiŝo kaj du grandaj apogseĝoj, ŝtupetaro, kiel en la universitata biblioteko, sur la tablo granda pipo kaj larĝa inkujo, anserplumo, komencita letero, pli ĝuste nur dato. La letero estos skribata kaj en ĝi certe oni raportos pri la vizito de la barbaroj.

Kaj jen tiuj pompaj verkoj. Sciencaj verkoj en serioze malhelaj bindoj, sentimentalaj verkoj en hela bindo, filozofaj kaj satiraj romanoj, poeziaĵoj, binditaj en ĉiu koloro de la ĉielarko, laŭ la elekto de libroamanto. Estis vera ĉiellando por intelektulo, kiu tute forgesis, ke li estas menshavanta estaĵo. La sunradio kokete enrigardis tra la granda fenestro, kiu montris vastan kaj ĝardene aranĝitan korton, meze kun antikva statueto. Sed li denove returnis sian rigardon al la libroj. Al tiuj forgesitaj bonaj amikoj, al tiuj mirindaj donacoj de la spirito, kiuj ravis lin kaj ankaŭ nun ravas lin. Neniam li liberiĝos de ilia sorĉo. Certe nun li ne povis sin liberigi de tio, sed li eĉ ne pensis pri elŝiriĝo de tiu sorĉo. En li denove kaj kun ondanta forto kaj entuziasmo revekiĝis la studento, la poeto, la servanto de la Naturo, la botanikisto. Dum longaj minutoj li staris nur antaŭ la longaj librobretoj. La regno de la libroj ekkreskis kaj okupis la tutan homon. Li sentis sin granda kaj malgranda samtempe. Li kvazaŭ fermis la odoron de la kulturo en sin, li enspiris kaj absorbis ĝin. Li volis resti ĉi tie. Inter du altaj bretaroj kaŝita murhorloĝo batis. Jam pasis kvaronhoro. Li devas rapidi. Rapide kaj febre li traserĉis la librojn. Oni devas tamen pensi pri la tempo. Kaj per subita movo li eltiris unue la “Sonetojn” de Petrarca, sed poste li demetis la libron, ĉar li ekvidis la verkon de tiu granda upsalaano, Linnaeus. En sia taĉmento li havis grandstaturan svedon, kiun li demandis pri sia granda samlandano, sed li sciis nenion pri li. Li havis intereson nur pri la vagado kaj interbatiĝoj. Sed li estimis kaj admiris tiun nordan genion, kies “armeo infanteria estis plurmiloj de plantoj, liaj rajdarmeo kaj maristaro konsistis el pli multaj tiaj ol la armeo de kiu ajn potenculo, deputitoj de la tuta mondo ĉiutage prezentas sin al la okuloj en la paradejo kaj aŭdiencejo, nomita ĝardeno”, kiel Linné mem skribis en iu letero, kies supran citaĵon li legis ie kaj rememoris.

La apogseĝo kvazaŭ malfermis siajn brakojn kaj li dronis en la komforta profundo de la afabla, agrabla meblo. Li eklegis. Liaj lipoj movis sin, sekvante la liniojn pri la naturscienco, pri kiu la scienculo antaŭdiris, ke ĝi kreskos nekompareble al ĉiuj aliaj sciencoj, inter kiuj multaj estas nur falsaj, pseŭdaj. Li sentis radiiĝi, verŝiĝi la harmonio en lian cerbon kaj koron kaj ĉiela kontenteco plenigis lin. Li ekprenis la longan pipon, plenigis ĝin per bonodora propra tabako kaj fumringoj ĉirkaŭis lin. Li legis, legis kaj forgesis pri ĉio alia sur la tero.

* * *

Li forgesis pri tempo, milito, mizero kaj salajro. Ankaŭ pri la duhora rabo. Akra trumpetsono aŭdiĝis. Li ekskuis sin. La du horoj de la rabado forpasis kaj li restariĝis, kvazaŭ vekita el alia mondo. Kun profunda ĝemo li demetis la verkon de la upsalaa genio kaj per la mano li flankenŝovis la buklojn, falintajn sur la frunton dum la legado. Li ekprenis sian kaskon. Lia kapo ankoraŭ malklare perceptis tion kio okazis. Estis malfacile restariĝi. Li provis iri du paŝojn, sed li estis ebria. Li ebriiĝis dum tiuj du horoj. Kiam la unuan fojon li ĉirkaŭrigardis, li konstatis, ke li ne estas sola en la ĉambro. Kvar personoj rigardis lin. Li ektimis kaj kun subita movo reordigis sin, serĉis la glavon, sed la okuloj kiuj direktis sin al li, estis ridetantaj, afablaj. La mastra familio estis en la ĉambro.

La maljuna mastro estis la unua, kiun ekkuraĝigis la daŭra silento. Oni ne komprenis tiun silenton. Ili kredis, ke la sovaĝa soldato jam forlasis la domon. Sed nenio estis certa kaj pro tio unue nur li kuraĝis silente traserĉi la ĉambrojn. Mirinde, nenio mankis, nenio estis tuŝita. Sed el la biblioteka ĉambro fumo ringiĝis. Kaj tie sidis la soldato, legis kaj fumis kaj ne interesiĝis pri la ekstera mondo. Li ne vidis la maljunulon. Sed ankaŭ al li tiu vido estis miraklo, la retrovo de mondo, pri kiu li ne plu emis kredi, kiun li ne esperis retrovi. Profunda ĝojo kaj simpatio al tiu nekonata soldato kaptis lin. Piedfingre li reiris al siaj edzino kaj du filinoj kaj metinte la fingron antaŭ la lipojn, li vokis ilin kun si. Senvorte, kortuŝite kaj ridetante ili staris ĉiuj en la pordo kaj ridetante ili salutis la junan soldaton, kiam li alrigardis ilin kun plena konfuzo kaj ĝeno. La ĝeno baldaŭ malaperis kaj li faris du paŝojn malantaŭen kun riverenco kaj prezentis sin.

Kaj komenciĝis mallonga regalado, rapide farita manĝinvito, kora, sed ho kiel mallonga diskuteto kun la afablaj maljunuloj kaj kun la du brilokulaj knabinoj. Lin saturis la noveco de la situacio kaj lia cerbo funkciis, kiel fajro. Li parolis la francan lingvon kiel neniam antaŭe. Kaj li rigardis profunde en la okulojn de la knabinoj.

* * *

Ne, resti li ne povis. Tiu epizodo forflugis el la reala vivo kaj restos memoro, sed tio certe restos dum lia tuta vivo. Kaj reala memoraĵo estas tiu orhorloĝo, kiun la afabla mastro transdonis al li kiel objekton de lia privata “libera rabo”. Sed li rabis ankaŭ melankoliajn rigardojn de la junulinoj. Ĉu li forgesos ilin? Nun li ne povas kredi tion. Sed la vivo de la soldato estas plena de vario kaj estas nur domaĝe, ke li ne povas halti ĉi tie.

Kun tiuj memoroj kaj pensoj, kun plena koro forlasis la juna taĉmentestro la scenejon de sia libera rabo kaj kun tiuj rememoroj kaj sentoj ekiris la juna poeto, botanikisto, studento kaj studemulo, aktuale taĉmentestro de cent kaj kelkaj duonsovaĝaj vagabondoj al la volo de pli paca, pli bela kaj pli harmonia vivo.

* * *

Strange, aŭ eble tute ne strange, ke en tiuj ĉi maltrankvilaj tempoj oni asocias tiun ĉi kurioze ravan epizodon kun esperanto. Kaj tial mi transdonas tiun ĉi epizodon al la esperantistaro kun speciala dediĉo. La skeleto de la historieto troviĝas en hungara anekdotaro kaj la biografiaj datoj de Miĥaelo Fazekas estas 1766-1828. Post reveno al sia hejmlando Fazekas okupis ne-sensignifan lokon en la hungara literaturhistorio.

Sed tiu ĉi historieto ne estas ligita al unu nacio, ĝi estas komplete kaj universale internacia.

LA SEPAN DE MAJO

(Noto el taglibro.)

Oni vekiĝas frue. Tiun ĉi fojon “oni” signifas mian gravan personon. La alia parto de la hejma “oni” — sendube la pli grava — faras precize la malon, kion mi. Kiel kutime. Ŝi nun dormas. Singarde mi iras al la fenestro kaj elokolumas tra la kurteno. Kion faras la suno? Tute koncize: la suno brilas. La dato estas la sepa de majo en la stranga kaj fantazia kaj absurda jaro 1945, kiam la granda konflikto atingis sian kulminon kaj sian estingiĝon.

Mateno do la sepan de majo. Bone. Estis varmaj tagoj hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, Danujo liberiĝis. Holando liberiĝis. Hura! Sed oni pensas kun angoro pri la situacio en Norvegujo, pri kiu lando ni ankoraŭ ne scias ion certan, kaj ni sentas doloran angoron pensante pri nia propra sudo.

“Intencis kanti mi alie,
sed. kaptis min la vivplezur’.
Riproĉe kaj melankolie
ne eblas kanti sub lazur’.”

Tiel mi kantis foje, kaj estas same ankaŭ nun. La vidaĵo estas tiel rava de ĉi tie. Tiu ĉi parto de la sveda urbo, kie mi nun troviĝas, — Borås — vere ne estas urboparto, sed arbaro. Aŭ urbo en la arbaro. La ĝardeno de nia loĝdomo prezentas printempan bonhumoron kaj junan ĉarmon. La folioj kreskas kiel la esperoj kaj la rapidkruraj turdoj komponas marŝojn por la honoro de la nova libero. En la proksima vilao Elsa kaj Allan jam vekiĝis. Ni ne konas ilin persone, sed ili mem malkaŝis sian nomon. Elsa estas blonda, rondeta, juna sinjorino, povus esti danino, aŭ suda svedino. Sed Allan aspektas precize kiel hispana intrigulo en malnovmoda filmo el la okdekaj jaroj. Lia vizaĝo estas malgrasa, li havas maldikan liphararon. Ili estis la sola paro de la apuda vilao, kiuj ĝis nun ne kontribuis aktive al la naskiĝstatistiko de Svedlando. Sed ĉiukaze ili havas belan luphundon kun grandioza hundejo kaj eĉ kun ege grandioza hundkorto, kie la fidela homamiko povas libere promeni — ĝis la drata barilo. Precize kiel en la koncentrejoj, sed la diferenco estas, ke Hektor havas tre bonan sorton, bonan manĝaĵon, kaj ricevas karesojn kaj homajn vortojn. Kelkfoje Hektor rajtas promeni kun siaj mastro kaj mastrino. Laŭ nia opinio Hektor estas la plej grava membro de la Elsaallana familio. Hektor staras kutime en sia korto kaj zorgas pri siaj taskoj kaj plezuroj. Unu el la ĉefaj faraĵoj ĝiaj estas boji al ĉiu uniformulo. Hektor estas pacifisto. Sed Hektor iom troigas la aferojn bojante eĉ ekvidante la leterportiston. Sed tio estas ja tre praktika. Kvin minutojn post ĝia signalo ni povas iri malsupren el nia alte situanta loĝejeto, kaj elpreni la leterojn el nia poŝtkesto, kien la intertempe alveninta leterportisto enmetis la ĉiam tre atenditajn leterojn. Ricevi leterojn signifas la gravajn momentojn kaj la sensaciojn en nia vivo — eĉ kiam la mondo ŝanĝas aspekton. Oni vivas ankaŭ sian vivon. Se foje-foje Hektor estas okupata pri io alia, aŭ ne ĉeestas, mi kutimas atenti la najbaran korton, kaj ekvidinte la leterportiston, mi bojas, ĉar ordo estas ordo.

— Ordo estas ordo — mi kutimas diri do tiaokaze al la virina sekcio de nia loĝejo, laŭ kies opinio mia menskapablo respondas al tiu de iom ne-evoluinta kvin-jara knabo.

— Ne, tiel longe mi ne volonte reirus en la tempo, sed volonte ĝis la 25-a jaro. Nek malpli, nek pli! Tiom mi estas kaj estos. Punkto!

Nun ni ambaŭ estas surpiede.

— Kion vi deziras, kafon aŭ teon — ŝi demandas min.

— Jes — mi respondas.

— Sed kial oni ne povas ricevi normalan respondon de vi?

— Sed mi ja diris jes, ĉu ne?

— Vi estas stulta, diru rapide, ĉu vi volas kafon aŭ teon?

— Nu bone, mi diras kun rezigno — donu do teon.

Poste mi ricevos — kakaon!

La oka horo... Novaĵoj. Nenio nova kaj nenio klara pri la norvegoj. La nervostreĉo estas granda. Terure! Ĉu eble la milito daŭros. Ne, tio ne estas ebla, sed eble fluos plua sango...

— Hodiaŭ okazos nenio — diras unu el ni, pri kiu mi diskrete malkaŝas nur tiom, ke ŝi havas virinan intuicion.

Ni decidas pri nia programo. Ni iros al nia, tute nove luita terpeco kaj laboros. Post iom da tempo ni havos ja terpomon, pizon, bulbon, rafanon, saladon, spinacon, kukumon ktp. en laŭeble plej granda kvanto. Eble ni povos eĉ vendi el nia rikolto. Kolekti kapitalon el la nomitaj verdaĵoj. Pri melono, papriko, citrono, ananaso kaj oranĝo sur nia propra tero ni rezignas post iom da diskuto.

Ni diskutas ĉiam.

— Nun Grönborg estas feliĉa — ŝi diras. (Grönborg estas nia dana amiko.) — Kaj pripensu la ĝojon de lia familio.

— Liaj infanoj fariĝis jam preskaŭ plenkreskuloj — mi diras.

— Terure, kiel pasas la tempo — diras la virina sekcio.

— Jes — respondas kompreneme subskribinto — terure. Baldaŭ estos la naŭa! Ni rapidu!

Post tiu konstato sekvas dubvalora komplimento pri la juneco de mia mensa stato.

Mi elrigardas. En la apuda korto staras jam Mimi kaj pendigas lavaĵojn, kiel ĉiam. Ŝi ricevis sian nomon rekte de ni laŭ tiu eksteraĵa simileco, kiu ekzistas inter ŝi kaj la edzino de la IEL-ĉefdelegito de Stockholm. Ŝi similas tiun Mimi kaj sekve ni nomas ŝin tiel. Ŝi havas nedifineblan nombron da etaj infanoj, kiuj donas al ŝi konstantan lavlaboron. Kontraŭe al ni Telefona staras en sia loĝejo ĉe la fenestro kaj telefonas. Kiel ĉiam. En maloftaj paŭzoj ŝi fumas cigaredon kaj prizorgas sian infanon.

Sed nun ni iru al la “Tero”. La Tero estas en kvaronhora distanco meze de la romantika ĉirkaŭaĵo de tiu ĉi bela urbo. La Tero aspektas bone — provizore. Kiel ĝi aspektos post nia enmiksiĝo, tio ankoraŭ estas sekreto kaj problemo. Kvankam ni ricevas bonajn konsilojn de ĉiu preteriranto. Supozeble la fakto, ke ni ne estas fakuloj en la terkulturo, ne restas sekreto, ĉar oni alparolas nin, informas nin pri la detaloj de la agrikultura arto. La informoj ofte kontraŭdiras unu la alian. Ni ricevas speciale utilajn informojn el la apuda vilao. “Fratino” Thora estas la posedanto de tiu vilao. Ŝi estas bonkorulino. Antaŭ multaj, multaj jaroj — sen specialaj ekonomiaj eblecoj — ŝi akceptis en sia hejmo ostotuberkulozajn infanojn, flegis ilin je sia propra kosto. El tiu sinofera iniciato kreskis pli kaj pli granda instituto kaj dank’ al tiu senlaca, senpretenda eta virino nun Borås havas la plej grandan kaj plej modernan infanmalsanulejon en Svedlando. Fratino Thora helpas nin per bonaj konsiloj. Komencantoj havas ja problemojn. Multajn. Ekzemple, kiam oni fosas. La tero estas ja plena de serpentumantaj lumbrikoj. Unu el ni estas tre malespera pro ili.

— Estas terura laboro elĵeti ĉiujn ĉi lumbrikojn. Mi jam forĵetis ducent.

Unu el ni estas, kiel dirite tre malespera pro la lumbrikoj...

— Sed kial forĵeti ilin? Ili ja estas utilaj al la tero, diras la alia iu.

— Tute ne! Ĉu vi ne scias, ke ili formaĉas la terpomojn?

— Ridinde — diras la alia iu — tiuj ĉi bestoj? Ili ja mem ne scias, kie ili havas sian buŝon? Ili aspektas egale ambaŭflanke.

La diskuto daŭras. Sed alvenas fakulo, kiu klarigas, ke la lumbrikoj efektive estas utilaj. La fiera reprezentanto de la ĝusta opinio ricevas la titolon de blinda kokino, trovinta semon. Sed rimarku: la proverbo parolas pri blinda kokino, kaj ne pri koko. Kokoj neniam estas blindaj. Sekve viroj pravas ĉiam, kiel ankaŭ nun. Ĉu ne?

En ŝvitiga laboro kaj diskuto pasas la horoj. Je la dekdua kaj duono ni haltas kaj ŝtelaŭskultas la radiajn novaĵojn. Nenio nova. Oni denove sentas, ke la pensoj sternas malvarman venton super la koron. Sed la suno tamen brilas, kaj ni laboras, poste ni iras hejmen. Ni estas lacaj. Tre lacaj. Ni fosis, diskutis, nombris la lumbrikojn, kvankam ni ne provizis ilin per ringetoj por scii, ke ili estas la niaj. Ni iras hejmen. Mi malfermas la radion. Ĝi estas obstina individuo. Aŭ ĝi krias, aŭ ĝi flustras. Pro niaj najbaroj kaj samdomanoj ni devas flustrigi ĝin. Ĝi flustras printempan muzikon, sufiĉe tedan. Por esti facila muziko ĝi estas tro serioza, por esti klasika muziko, ĝi estas tro sengenia. Tiu parto de nia duo, kiu havas virinan intuicion, krias el la kuirejo, kien ŝi retiris sin por prepari la tagmanĝon:

— Fermu la radion. Estas terura muziko. Estas tede aŭskulti ĝin. Hodiaŭ ne estos ekstraj novaĵoj. Hodiaŭ okazos nenio.

Ĝuste dum tiu ĉi intuicia antaŭdiro mi aŭdis flustradon el la aparato kaj mi ekaŭdis la nomon de admiralo Dönitz.

— Ĉu vi eble lasus paroli admiralon Dönitz. Almenaŭ por momento?

ADMIRALO DÖNITZ DONIS ORDONON AL ĈIUJ GERMANAJ TRUPOJ POR KAPITULACI.

Mi kuras al la radio por laŭtigi ĝin. Kio estas? Mi demandas min. Ŝi demandas min. Mi demandas ŝin. Ĉiu ĉeestanto demandas la alian. Kioma horo estas? Pasis la dua horo. Oni ne kuraĝas kredi al siaj oreloj. Ĉu povas esti vero? Kaj post la unua mensa frapo oni komencas kompreni, ke tio estas la fino de la eŭropa milito! Nun estas tute certe. Sed ĉu estas tute certe? Mi ne kuraĝas kredi, ke mi ne misaŭdis. Sed sekvas ankoraŭ kelkaj vortoj. Nun estas absolute certe! Oni perdas ĉiun lacecon, oni komencas kuri tien-reen en la ĉambro, ekscitite, freneze. Oni parolas konfuze. Mi rigardas al la alia vilao, ĉie estas trankvilo, sed se iu observas nin de tie, certe ni estas konsiderataj kiel frenezuloj de la plej ekstrema grado. Kaj nun subite vekiĝas la deziro, la psikologia bezono: Elkrii! Ni kuras malsupren al la subaj etaĝoj. Nur la du maljunaj servistinoj estas hejme. La pli juna estas 70-jara, la pli maljuna nur 50, sed ŝi estas fakte la pli maljuna. Ili ĝojas, sed ne sufiĉe. Ni devas telefoni. Al Erik. Erik havas vendejon.

— Ĉu vi scias, ke... mi rotacias la vortojn.

Sed Erik ne estas preparita al 100-kilometra rapideco en esperanto.

— Kiu faris, kion faris kiu?

Mi vidas lin, kvazaŭ ĉirkaŭflaranta la mikrofonon por ne perdi eĉ la odoron de la vortoj.

— Sed ĉu vi estas certa pri tio?

Mi estas ofendita. Mi sentas, kvazaŭ mi estus farinta la pacon.

Absolute — mi diras fiere kaj demetas la mikrofonon. Mi ne estas kontenta. La duan fojon ne. Oni dubis pri mia paco. Mi telefonu al Linnea. Linnea laboras en granda kontoro.

— Ĉu vi aŭdis?

— Kion?

Ŝi aŭdis nenion ankoraŭ! Bonege! Nun venis mia momento:

— Finita la milito! Kapitulaco!

Mi sentas, ke la vizaĝo de Linnea ekbrilas. Ŝi krias el la telefono:

— La germanoj kapitulacis! Norvegujo estas libera! La mondo estas libera!!

Kaj tie en la kontoro, ĉe la alia flanko de la drato dudek homoj ĉesigas la laboron, demetas la plumon, levas siajn manojn de la skribmaŝinoj kaj kalkulmaŝinoj kaj ĉi tie mi banas min en la feliĉo, ke por tiu ĉi momento kaj por tiu ĉi punkto de la mondo mi fariĝis aŭtoro de la Paco. Pri tio atestas ankaŭ la korega telefona danko.

Kio okazis poste? Tion vi scias jam. Poste ĉesis la individua vivo por tiu tago kaj ni fariĝis ridanta, ploranta, krianta, kantanta kaj kontenta ero de la granda amaso, kiu ridis, ploris, kriis, kantis kaj ĝojis, ĉar la plej stulta kaj plej malica parto de la granda malpaciĝo finiĝis.

SUR LA PONTO

Se ĝis nun vi ne scias, nun mi konfesas sen multaj vortoj, ke mi estas revemulo, optimisto en ĉiuj rilatoj. Pli revema, pli optimisma oni ne povas esti. Mi kredas, ke oni povas gajni per tio. Sed miaj amikoj kutimas mangesti strange, bedaŭre, kelkfoje kompate, kiam ili parolas pri mia praktika valoro. Kondiĉe ke mi ne ĉeestas. Ofte kiam mi alvenas, la konversacio subite estingiĝas, oni nenature movas sin, ŝajnigas naturecon kaj tiam mi scias, ke oni parolis pri mi. Oni diras, ke mi sonĝas en la mondo, mi estas mallaborema, malpraktika, ne kreita por tiu ĉi mondo, dum la aliaj, la sobraj, aktivaj homoj agadas ĉiam. Ili ne povas ripozi, eĉ kiam la sorto forrabas ilian laboreblecon. Mi konas aktivulon, li estas mia parenco, maljunulo li estas. Kiam li pensiiĝis, li ne povis trovi sian lokon kaj li reiris en sian oficejon kaj petis tablon kaj ordigis paperojn, donis informojn al la preterirantoj en la koridoro kaj faris aliajn mil ne-necesajn agojn senpage, nur ke li povu enspiri la saman atmosferon kaj ŝajnigi la febran agadon. Estas bone, ke oni komprenis lin tie, en la oficejo kaj ridetante toleris lin. Kvankam la tuta agado estis nur ludo.

Oni pli malfacile komprenas min. Ankaŭ mi kelkfoje malaprobe balancas mian kapon pro mi mem. Vere mi estas sentaŭgulo, kaj miaj deziroj, sopiroj, mia opinio pri la vivo, ĉio en mi kaj ĉio sur mi diferencas de la normala homo. Ne pensu, ke mi estas fiera pri tio! Iom post iom miaj korpo, vesto kaj animo forĉifoniĝas, miaj sonĝoj kaj revoj — unu post la alia — forcindriĝas kaj mi restas inter la nestposedantaj, ordemaj burĝoj la krispa, komika pasero, kiu saltadas tien kaj reen, ĝis venas la granda frosto, la morta neĝkovrilo. Mi kondamnis min centfoje, faris al mi mem solenajn promesojn, ĉiam pri morgaŭ, sed nenio estas pli neatingebla ol la morgaŭa tago. Eble ankaŭ vi vidis tiun karikaturon, kie la veturigisto tenas antaŭ la ĉevalo per sia longa vipo, ĉe la fino de la ŝnuro fasketon de bonodora fojno. La fojno estas konstante antaŭ la ĉevalo, ĝi kuras post ĝin, sed neniam ĝi povas atingi ĝin. Tiel mi insistas, stimulas mian vivon per la promeso de la morgaŭa transformiĝo, sed tiu morgaŭ restas ĉiam nur la sama morgaŭ. Kaj transformiĝi estas neeble!

Ĉiutage, ĉirkaŭ la tagmezo mi iras tra la ponto. La ponto estas larĝa kaj longa. Ponto inter la du bordoj de la vasta, majesta rivero kaj ponto inter la grandurbo kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj. Tiu ĉi ponto estas solida, masiva, konfidinda. Ĝi estas inda al la rivero. La rivero estas granda, la ponto estas granda, sed oni estas malgranda. Sur la grize verdaj ondoj, (ili estas malpuraj pro la akvo de la nordaj industriejoj, fabrikoj), ŝipoj naĝas, motorboatoj pafpafas kaj la rivero provas sputi blankan, koleran ŝaŭmon al la arogantaj hominventaĵoj, kiuj ĝenas ĝian fluon. Ĉar la rivero estas granda, sed oni sentas, ke la aliaj povas grandiĝi kaj multaj pigmeoj povas kateni la plej grandan Guliveron.

Mi ne apartenas al tiuj pigmeoj. Mi estas pli pigmea ol ili. Longtempe mi kutimas rigardadi la akvon starante meze de la ponto. Sentaŭga tempopasigo, oni diras kaj oni pravas. Dum mi gapadas, aŭtoj, ĉaroj, ŝarĝveturiloj, bicikloj kaj zorgoŝarĝitaj homoj kuras preter mi. Sed mi ne rapidas, ĉar mi sentas, ke mi devas solvi problemojn, kiuj estas tute specialaj. Ekzemple: Kial mi staras sur la ponto, super la akvo? Kial mi povas resti eterne infano kaj kial oni ne restas infanoj? Aŭ se oni povus resti eterne infanoj, kial oni prenas aplombon de ŝajna graveco?

— Senutila tempopasigo! — oni diras.

— Senutila tempoŝtelado! — diras tre severe mia nova amiko, kiun mi konas nur de hieraŭ. Hieraŭ mi renkontis tiun novan amikon ĉe la ekstremo de la ponto kaj ni alvenis al la alia ekstremo samtempe. Dum tiu tempo niaj rigardoj kelkfoje renkontiĝis kaj de tempo al tempo niaj okuloj komencis interesan kaj kontinuan dialogon.

Hodiaŭ ni renkontiĝis denove. Miaj okuloj ekbrilis pro la revido. Mia nova konato estas interesa kaj simpatia individuo. Kaj mi vidis, ke ankaŭ mi estis rekonata kun la samaj sentoj.

Sed mi babilaĉas ĉi tie laŭ mia abomena kutimo kaj forgesas mencii, kiu kaj kia estas mia nova amiko, kiu ekiris jam duafoje sur la ponto kaj alvenis la pontofinon jam duafoje en la sama minuto.

Mia amiko ne estas alta, eĉ oni povus diri — malalta. La okuloj estas la plej karakterizaj: akra, fervora, atentema, sin movema, ruĝe enkadrita estas tiu okulparo. Okulparo kun la maksimuma kapablo por esprimi ĉion kaj sur tiu skalo troviĝas esprimoj de la atentigo ĝis la neglekto kaj riproĉo. Mia amiko ne havas humuron, nur precizan devoscion. Li — ĉar estas li — ne havas tempon prizorgi sin. Li estas kotokovrita, li estas malpura, liaj haroj estas plenaj de malpuraĵo. Bela li ne estas, sed pri beleco li ne pensas, nur pri la devo. Li movas sin konstante, saltadas, kuradas tien-reen, gvidas, ordigas kaj unuavice kaj ĉefe li bojas sur la ponto, kie renkontiĝas modernaj aŭtoj kaj lamantaj ĉaroj, bicikloj kaj tramoj. Kie la ritmo ne estas unueca kaj kie oni devas ordigi, atentigi, inspekti kaj riproĉi. En la kaoso de la motortamburado, sirenado, homkrioj, tramsonoriloj pli akre sonas la voĉo de mia amiko. La amiko, kiu ekiras kaj alvenas al la pontofino samtempe kun mi. Li estas agema, mi estas pasiva. Kaj tamen ni alvenas samtempe. Kiel do, — vi demandas.

Jes, estas tiel, kvankam la maniero de nia marŝado estas tute diferenca. Mi iras malrapide, kelkfoje mi staradas, rigardas la koleran riveron. La rivero plej ofte estas malbonhumora. Jen mi vidas diskretan almozulon sur la ponto, mi gapadas al liaj ĉifonoj. Nun pompa aŭto havas obstaklon, ĝin mi rigardas, kiel miraklon, ne atingeblan, sed min povas interesi la biciklo de laboristo same, aŭ la ĉaro de vilaĝano. Oni povas pensi pri tio, kien ili iras? Kaj kial? Mi admiras belan virinon, jen iu, aŭ io alia, preteranta min, vekas mian rigardon kaj analizemon.

Mia amiko havas alian principon. Li ne havas paŭzon en tempo. Sed la rektan vojon li ne ŝatas. Li kuradas meze de la ponto, inter la veturiloj, li kuraĝas riski sian vivon, li saltadas tien-reen, li kuradas egale, senpartie, kolere kaj devoscie ĉu post elegantan aŭton, ĉu post kampulan ĉaron, ĉu post laboristan biciklon. Erare trafikantaj homoj provokas lian indignon kaj li hodiaŭ severe avertis aŭton de ministro, kiu estis tro rapidema. Lin ne timigas eĉ la granda, flava, monokla monstro, la tramo, li egale, senpartie kaj absolute neeviteble pribojas ĉion kaj ĉiun sur la ponto.

La rivero ne interesas lin. Lia agadosfero troviĝas sur la ponto.

Ja, jes, ĝis nun mi forgesis diri, ke mia amiko estas malgranda vagema hundo, kiu tute precize scias kaj trovis sian lokon en la socio. En tiu rilato estas la plej granda diferenco inter ni. Li estas ordonita al la ponto kaj lia devo estas ĉiutage priboji — riskante la vivon kaj la sanon — senpartie, serioze kaj konscie la ĉaron, la biciklon, la sinjoran aŭton, motorciklon, aŭ la Flavan Monstron, la elegantan sinjorinon kaj la lacan kaj senzorgan laboriston. Li zigzagas tien-reen; okazas bonŝancaj momentoj kiam ni denove renkontiĝas ie sur la ponto: li, la agemulo kaj mi la nesavebla revanto.

Kaj tiam ni komencas mallongan dialogon; li diras al mi:

— Ŝajnas al mi, ke vi ne laboras. Vi estis hieraŭ ĉi tie. Ĉu vi ne havas laboron? Ĉu vi ne scias, ke ni vivas en socio?

Mi alrigardas lin kaj konfesas:

— Jes, vi pravas. Mi scias, ke mi estas sentaŭgulo! Mi malzorgas miajn devojn. Sed...

— Ne estas sed, — li diras kaj denove forlasas min, ĉar jen denove venis sendisciplina veturilo, kiun li devas repeli en la trafikordon. Li denove malaperas en la grandurba trafiko, nur lia akra, ordona kaj nesubaĉetebla hundvoĉo aŭdiĝas. Mi efektive tremas pro li, ĉar li estas trokuraĝa, troriskema. Ofte nur harero disigas lin de la morto. Mi admiras lin.

Sed al li ne povas okazi io. Li revenas post iom da tempo, ŝvitante, spiregante, sed ĉiam kun la sama esprimo de la kontenteco pri si. Ni daŭrigas la diskuton. Li mallaŭdas min, mi provas min defendi. Sed mia opinio estas pli malforta. Kontraŭ liaj ŝvito, fervoro kaj laceco mi havas nenion prezenti. Lia gorĝo estas pli hardita ol mia kaj li estas pli severa ol mi. Li estas serioza kaj postulema. Mi ne plu povas argumenti.

— Hontu! li diras al mi kaj mi devas ĵuri al li solene, ke li estu tute kontenta pri sia hodiaŭa tago:

— De morgaŭ mi estos utila membro de la socio!

Mi silentas pri la trompo. Li ne scias, ke oni povas trompi per la vorto morgaŭ. Li ne scias, ke eble morgaŭ mi diros, ke morgaŭ estos morgaŭ. Li ne scias tion.

Li malaperas kontenta en la polifonio de la ponta koncerto. Li bojas, ordonas senĉese. La okuloj turnadas en siaj kavoj. Lia laborprodukto jam nun estas superhunda kaj superhoma. Li bojas, kuras, zigzagas, stertoras, mordas al la radoj kaj veturiloj, kaj ili obeas. Li ŝvitas, la suno ekbrilas, ĝis nun ĝi kaŝis sin sub la nuboj, sed nun la suno orumas la malpuran hundeton. Li meritas la sunradiojn. Li estas brava membro de la socio.

Sed nun li estas laca. Liaj haroj malseke pendas de la kotoplena korpo. En la okuloj ekbrilas io. Ĉu ne estas dubo? Mi demandas min pri tio. Lin mi ne kuraĝas demandi. Sed tio ne povas esti. Li konas sian devon kaj konas sian lokon. Li ne estas sentaŭgulo, sed utila membro de la socio.

Ni alvenis la pontokapon.

Li denove alrigardas min, li riproĉas min, sed nun iomete lace kaj elĉerpiĝinte:

— Nu, vi denove forŝtelis la tempon! Kiam vi reboniĝos? Hontu!

Mi hontas.

Li ekplendas:

— Kiel granda kaj longa estas la ponto! Kiel larĝa estas tiu ĉi ponto! Kiom da penado, kiom da ŝvito! Vi ne povas havi imagon pri tio, kiom, kiel terure multe estas tio, kion oni devas priboji kaj alboji dum la vivo!

Ni ambaŭ alvenis la pontofinon.

ELINJO

Tiu ĉi rakonto enhavas tre malnovajn memorojn.

Mi estis preskaŭ nur knabo, kiam mi ekkonis Elinjon. Mi ekkonis ŝin en tiu aĝo, kiam oni entute komencas pensi pri virinoj. En la aĝo de la duoninfana idealismo, kiam oni ne scias, kial oni estas maltrankvila kaj tiu maltrankvilo efikas diversmaniere al la diverskarakteraj infanoj. Mi fariĝis pli rezervema en tiu tempo kaj komencis kaŝi min multe pli fervore ol antaŭe kaj en tiu memfarita izoleco mi ekvidis la unuan fojon Elinjon. Elinjo estis tre bela jam tiam kaj ŝi fariĝis pli kaj pli bela kun la tempo. Ŝi haltis en sia aĝo, kiam ŝi iĝis 17-18-jara kaj ankaŭ tiu ĉi rakonto estas datita en tiu tempo, kiam ŝi atingis la menciitan aĝon.

Kia ŝi estis? Ŝi estis juna, tion mi jam diris, sed ŝi estis juna en alia maniero kiel la aliaj knabinoj, kiujn mi konis. Ŝia juneco estis tute imuna de la tempopaso. Ŝi estis egale juna ĉiam. Ŝia juneco ne dependis de tagoj kaj horoj, ne de tago kaj vespero, kiel tiu de aliaj knabinoj, ĝi estis ĉiam egala. Ŝi estis nek alta nek malalta, precize tia kia ĝi devis esti. Ŝi havis kaŝtanbrunan hararon, mildajn, sed sincere klarajn, bluajn okulojn, en la rigardo estis kuraĝo kaj modesteco samtempe, ŝia frunto estis pura, la nazo eta, regula, sur ŝiaj vangetoj oni povis vidi la blankecon de la porcelano kaj la mildan rozkoloron de la malvo unu apud la alia. Kvankam mi ne volas sekci ŝian belecon per tre detala priskribo, mi devas mencii la belformajn etajn lipojn, mallarĝajn, el kiuj eta perlrado blankis, kiam ŝi ridis, la mentoneton, kies milda arko atestis pri bonkoreco, la gracian staturon kun prefere mallarĝaj ol larĝaj ŝultroj kaj belforma talio, la idealajn liniojn de la facilmovaj kruroj, la elastan, nimfan iron kaj aldoni, ke ĉio, kion ŝi havis estis perfekta, bela, alloga kaj kompleta.

Haltu — volas diri la leganto, tiu ĉi rakonto, aŭ almenaŭ tiu ĉi priskribo de Elinjo malhavas la plej minimuman kvanton de la originaleco. Tiu priskribo estas nepardoneble malnovmoda, fremda al la realo, ĝi estas malnovmoda oleoreproduktaĵo. Jes, malnovmoda.

Sendube la priskribo estas malmoderna, sed ne forgesu, ke mi mem estis tiam malnovmoda, same kiel la gusto de ĉiu estaĵo ĉiam estas malnovmoda en la transira aĝo de infaneco al la junuleco. Al mia gusto Elinjo estis necesa. Feino aŭ mitologia beleco. Kaj mi trovis ŝin. Mi renkontis ŝin, same kiel aliaj knaboj el mia “sangogrupo” kutimas renkonti sian idealon. Kiel knabo mi renkontis ŝin kaj ŝi restis fidela al mi. Kion mi ne kuraĝis entrepreni ĉe aliaj knabinoj, paroli kuraĝe, diri belajn vortojn, eĉ kisi, ĉion ĉi permesis al mi mia revomondo, kie Elinjo estis la Centro kaj kie nek konkurenco, nek psikaj baroj obstaklis mian korektan kaj konvencian konduton.

Nun vi jam komprenas, ke Elinjo origine ne ekzistis. Ŝi estis la ideala knabino, kiun mi ne povis trovi en la mondo de la realaĵoj, ĉar ŝi estis perfekta en ĉiuj rilatoj. Oni neniam pensis ekzemple pri tio, ke Elinjo okupis sin pri prozaj aferoj. Ŝi ŝvebis en la plej altaj sferoj de mia fantazio kaj la sola rilatiĝo al la tero estis la kisoj, kiujn ŝi ricevis de mi. Nun ne estus saĝe paroli pri tio, kiom el tiuj revoj estis prudentaj, kiom estis la rezulto de manko pri infanpsikologio, sufiĉas diri, ke estis tiel kaj supozeble ne mi estis la lasta, kiu okupis sian vekiĝantan sentomondon per tiaj revofiguroj.

La historio de Elinjo tamen fariĝis pli konkreta ol oni povus kredi. Mi mem povis fari klaran diferencon inter mia revomondo kaj la reala, mi estis cetere sane pensanta knabo kaj la revoj neniam riveliĝis en la formo de halucino aŭ vizioj. Malgraŭ tio mi ofte fuĝis en tiun revomondon. Elinjo do ne ekvivis en la formo de vizio, sed tute alie kaj iomete pli malfrue, ol la menciita periodo de mia vivo.

* * *

La rakonto pri Elinjo ricevis sian daŭrigon dum la tempo de la unua mondmilito. Ni transsaltu la priskribon, kiel okazis la eksplodo de tiu milito, kiel oni akceptis la alvenon de tiu nekonata danĝero, kiel reakciis la animo de knabo pri la militaj stimuliloj, (eble sufiĉas diri, ke oni akceptis la militpropagandon senkritike kaj iĝis entuziasma por ĝi), ni transsaltu longajn monatojn, eble eĉ pli ol tutan jaron post la eksplodo de la unua mondmilito kaj ni haltu en tiu tempo, kiam la milita entuziasmo tute forflugis eĉ el la animoj de junuletoj, kies lipharoj tiam komencis montri malkuraĝajn specimenojn.

La milita fervoro jam estis forblovita. Al la ĉefurbo venis pli kaj pli da vunditoj. Kaj ĝuste la unua ekvido de la gravaj vunditoj konsciigis min pri tio, kion signifas la milito, kiel kulpa, terura entrepreno ĝi estas kaj kiel malproksima ĝi estas de tiu rapida imago, kiun miaaĝaj knaboj kaj pli aĝaj stultuloj formis al si pri ĝi. La milito ne estis triumfiro, la milito ne konsistis el festotagoj. Kaj mi benis la hazardon, kiu iel malhelpis min anonci min memvole al la armeo.

Inter la vunditoj estis ankaŭ konatoj kaj amikoj. Tiun tagon kiam Elinjo denove vizitis min, mi sidis en la bela montĝardeno de granda militmalsanulejo. Estis brila somera tago kaj la ŝvebantaj ombroj de la granda platano, sub kiu mi sidis kun milda riproĉo karesis la kapon de mia amiko kaj min:

— Homoj, vi estas stultaj! Kion vi faras? Ĉu vi ne povas esti prudentaj?

Verdire li estis pli maljuna ol mi. Li estis la frato de mia amiko, almenaŭ tri jarojn pli maljuna ol mi. Sed tiam ankaŭ mi estis jam trans la abiturienta ekzameno. Li alvenis hejmen kiel vundito; kiel t.n. oficiraspiranto li batalis en la rusa fronto kaj nun li kuŝis tie antaŭ mi kaj rakontis la historion de sia invalidiĝo. Proksimume la buŝo estis la sola korpoparto, kiun li kapablis movi kaj regi, la aliaj estis senmovaj, paralizitaj. Kiel li rakontis, li sidis en la tranĉeo ie en Galicio*, la fronto ripozis, li kaj liaj kamaradoj kartludis kaj li rememoris ke li havis atuton en sia mano, kiun li ĵus volis elmeti kaj en tiu ĉi triumfa sento atingis lian tranĉeon la rusa grenado. Ĝi mortigis la kunludantojn per siaj splitoj, lin la aerpremo ĵetis dudek metrojn de tie kaj al tio li povis danki, ke li restis vivanta, kvankam tute paralizita. Ĉu tiu paraliziĝo povos cedi aŭ ne, pri tio nek li nek la tiama kurac-arto povis multe diri. Oni komencis ĝuste tiam eksperimenti pri elektra terapio. Sed rezultojn oni ankoraŭ ne havis.

* Provinco en la iama Monarkio.

Kaj nun li kuŝis tie en la dekliva ĝardeno kaj mi sidis apud li. De la deklivo mi povis vidi unu el la plej belaj panoramoj de la mondo kaj ni turnis la liton de la malsanulo tiel, ke ankaŭ li vidu la grandurbon, la riveron, la vivon, de kiu lin izoligis la vento de la grenado. Ni aŭdis la birdoorkestron de la rava somero kaj ni enspiris la silenton de la natura paco, kiun la homoj por la momento ne povis perturbi, rompi. Nur la lamantoj, la bandaĝitaj kapoj, la flegistinoj kaj la juna, rigide kuŝanta viro rememorigis al ni la militon. Eble estas strange diri “nur”, sed en tiu momento ankaŭ ili senkritike kaj ĉion forgese akceptis la pacan varmon de la naturo. Ankaŭ mia amiko ĝuis la vivon. Li ja estis juna kaj li tute ne pensis pri tio, ke li eble ne resaniĝos. Kaj oni ne povis kredi ion malfavoran, kiam la birdoj kantis rave, la floroj odoris rave, la sunradioj abundis rave kaj la ombro karesis nin rave kaj provizis nin per ravaj fabeloj pri revenintaj belaĵoj de la vivo. Ni eksilentis. Mi revis. Pri kio, mi ne scias. Ankaŭ mia amiko silentis, lin okupis pensoj de junulo. Li estis relative sola jam antaŭ la milito kaj ne pli ĉirkaŭata de homoj nun. Li venis en la militon juna, ĝuste en tiu tempo, kiam normala ĉefurba junulo komencis la agrablan periodon de sia vivo. La fronto estis fronto kaj dum la tuta restado tie li ne havis okazon rompi la krudan verecon de la milito per mallonga romantika aventuro, kiun li sopiris.

Mi estis pli bonŝanca. Mi jam travadis la revkampon de la vekiĝanta sentovivo kaj eluzis la situacion. La pli maljunaj kaj pli fortaj junuloj estis en la armeo kaj nia kurzo altiĝis. Verŝajne mia amiko sciis pri mia “grandmonda” vivo, ĉar subite li ekparolis:

— Oni kuŝas kaj kuŝas. Mi estas tiel sola ĉi tie. Sed vi vivas societan vivon. Mi tiel dezirus vidi ĉi tie kelkfoje knabinon. Iun belan, junan fraŭlinon el bona familio, kun kiu oni povus paroli. Mi tiel sopiras al tia societo, kaj neniam mi havis okazon trovi tian knabinon. Unue oni sidis apud la libroj, kaj ŝvitis pro la ekzamenoj. Mi lernis malfacile. Poste oni enŝovis nin en la uniformon kaj rips-rops ni estis jam en Galicio, ie malantaŭ la dorso de Dio. Ĉu vi volas helpi min?

Min okupis miaj propraj pensoj kaj distrite mi respondis al li:

— Jes!

Lia mieno ekbrilis:

— Ĉiam mi sciis, ke vi estas bona kamarado. Mia plej bona amiko. Vi certe jam pripensis, kiun knabinon vi venigos ĉi tien!

La respondo estis dua, senpripensa jes. Miaj pensoj daŭre estis ie aliloke. Eble mi dormemiĝis kaj nur duone konsciis pri mi mem.

Sed nun mi devis revekiĝi:

— La nomon, ŝian nomon...

Retiriĝi ne estis eble. Lia emfazo, ĝojo kaj fido tute senarmigis min. Nun mi devis daŭrigi la aferon. Mi silentis momenton kaj sen pripenso de eventualaj sekvoj mi diris:

— Elinjo... Elinjo... Erdei...

— Bela nomo. Ĉu ŝi estas juna? Kiom aĝa ŝi estas? Kiel ŝi aspektas?

Elinjo elpaŝis el la revomondo de mia frua juneco. Mi priskribis ŝin tiel kiel mi konservis ŝin en mia fantazio. Mi rimarkis, ke Elinjo ankoraŭ havis sian logforton eĉ al mi. Kaj des pli ŝi kaptis la koron kaj la fantazion de la kompatinda, paralizita soldato en la militmalsanulejo. Por ni ambaŭ malaperis la milito kun siaj krudaj realaĵoj kaj el la tuta mondo gravis nur la, eble malnovmoda, sed tre alloga junulina ĉarmo de Elinjo...

— Kiam vi intencas veni ĉi tien kun ŝi?

Sed nun mi devis pripensi la aferon. Mi ne estis malica kaj mi ne serĉis amuzon je la kosto de tiu malfeliĉa knabo. Mi kompatis lin kaj komprenis, ke mi devas fari ion kaj samtempe mi ne rajtas seniluziigi lin per marĉando kaj korektado. La afero ne ŝajnis esti facila. Sed mi devis gajni tempon kaj la tempo povos doni helpon kaj bonan konsilon. Mi do respondis, ke mi ankoraŭ ne scias, la afero ne dependas tute de mi, mi interkonsiliĝos kun ŝi, sed ŝi ja estas tre bonvola, bonkora knabino kaj ni vidos, kiel ni povos aranĝi kaj mi daŭrigis en la sama, certa tono dum la tuta tempo antaŭ mia foriro.

Mia amiko tute vekiĝis el la letargio. Elinjo havis tre bonan efikon al li. Li vigliĝis, li kvazaŭ tute liberiĝis de sia senmova korpo, li estis plena de flamo kaj inspiro. Li estis ekscitita, sed tiu ekscito estis la vibro de la feliĉo.

Mi adiaŭis, forlasis lin kaj la tuta posttagmezo kaj eĉ parto de la nokto pasis per tio, ke mi cerbumis: kion fari? Mi devis trovi iun Elinjon. Sed estis malfeliĉa afero, ke mi priskribis ŝin tiel detale! Inter miaj konatoj ne estis eĉ unu knabino, kiu tute similis Elinjon kaj cetere en la tuta mondo ne estis tia. Eble el ĉiuj bonaj kaj belaj knabinoj, kiujn mi konis, oni estus povinta kunmeti unu tian, sed en unu knabino ne povis esti tiom da bono kaj belo. Sed mi devis trovi solvon pro mia amiko kaj ankaŭ pro mi mem. Fine mi komprenis, ke estas nur unu solvo kaj tio estas, ke Elinjo momente povu nur korespondi kun mia amiko kaj poste ni vidos, kion oni povas fari el la afero.

La sekvan posttagmezon mi vizitis unu el miaj kamaradoj kaj petis sekretan aŭdiencon de lia fratino. Tiu ĉi knabino estis inteligenta, bonkora, vigla. Ŝi estis malalta, diketa, havis tre belan vizaĝon kaj brilajn, nigrajn okulojn. Ŝi estis agrabla knabino, sed tute ne similis Elinjon. En multaj detaloj ŝi reprezentis la malon. Mi rakontis al ŝi la tutan aferon, mi komprenigis miajn malfacilaĵojn kaj diplomatie elvokis ŝian bonecon kaj ankaŭ ion alian, kion mi tiam ne tuj rimarkis, t.e., ke ŝi poste ambicie klopodis forgesigi mian rev-idealon, ŝia pramotivo estis certe subkonscia vanteco. Sed tio ne apartenas al la historio kaj entute ne efikis al mia sorto, tute ne al ŝia kaj ne tuŝis la rakontatan historion.

Ŝi akceptis la korespondrolon de Elinjo kaj tion ŝi povis fari despli facile, ĉar ŝi estis forvojaĝonta por kelkaj monatoj al iu provinca loko kaj oni do ne devis pensi pri la aranĝo de la poŝtaj stampoj. Dum la sama posttagmezo ni verkis la unuan leteron kune, en kiu ŝi esprimis sian bedaŭron: nun ŝi ne havos okazon viziti lin. Sed mi rakontis tiel multe pri li, ke ŝi vere volonte renkontus lin post sia realveno — bedaŭrinde ne tre baldaŭ — kaj dum la foresto ŝi tre volonte ricevus leterojn de li. Ŝi scias, ke li mem ne povas ankoraŭ skribi siajn leterojn, sed li povas sendi ilin pere de mi, kiu certe volonte peros liajn pensojn al ŝi. Ŝi estis tre inteligenta knabino kaj ŝi trovis vere ĉarmajn esprimojn kaj pensis pri ĉiu detalo.

Tiun leteron mi donis persone al li. Unue li estis iom malbonhumora pro la neatendita forvojaĝo, sed la letero estis tiel delikata kaj ĉarma, ke li senrezerve akceptis ankaŭ tiun ĉi surogaton de la renkontiĝo. Same kiel oni akceptas la aliajn surogatojn.

Elinjo forvojaĝis kaj sendis siajn leterojn rekte al la malsanulejo. Mi memoras pri tiu feliĉa tago kaj mi bone memoras pri la redaktado de la unua kaj sekvaj respondoj. Iom post iom mi povis konstati, ke mia senpripensa trorapido rikoltis bonajn efikojn. Mia amiko ricevis sinokupon kaj trovis variecon kaj dank’ al tiuj leteroj lia apetito pliboniĝis, lia kontraŭstaro firmiĝis. Ankaŭ mi trovis plezuron en la ambaŭflanka enmiksiĝo, kombinado, en la aparta korespondado kun la knabino — ĉiam mi enpoŝtigis la leterojn kaj tiam estis okazo aldoni miajn privatajn sciigojn — kaj la aferoj do fluis kontentige.

Sed ĉio devas havi sian finon. La somero pasis kaj la tempo de ŝia reveno proksimiĝis. Mi timis komplikaĵojn. Tre singarde mi proponis al la pseŭdo-Elinjo malsaniĝon. Ŝi akceptis mian proponon, kaj en la sekva letero komenciĝis ŝia malsano. Kia malsano? Kompreneble tiu malsano, kiu estas la plej malica, sed kiu ekhavis civitanan rajton en la romantika literaturo. Ŝi komencis tusi kaj ĉiu signo montris pri ftizo, kiel klariĝis el la sekvaj leteroj. Unue mi timis tiun ĉi brutalan turnon, sed mi rimarkis, ke sur la horizonto aperis reala vizaĝo, juna volontula flegistineto kaj ŝia ĉeesto esence mildigis la malgajecon de mia amiko. Ŝi fakte iomete similis al Elinjo.

Intervenis ankaŭ alia afero. Mi proponis al Elinjo nekutime longan paŭzon, por verŝajnigi ŝian malsanon kaj provi la efikon de la paŭzo. Sed ĝuste tiam decidiĝis ankaŭ la sanstato de mia amiko. Venis nova ĉefkuracisto en la malsanulejon, juna, energia viro, kiu jam delonge studis la nervparaliziĝojn kaj entute li estis unu el la plej multpromesaj nervspecialistoj de la tiama monarkio. Liaj metodoj estis revoluciaj kaj mia amiko estis unu el la unuaj, kies paraliziĝo ĉesis pro engvido de fortega elektra kurento — mi ne scias kiom da miloj da voltoj estis — en lian korpon. Sed okazis miraklo. Li, pri kiu oni kredis, ke li ne plu povos sin movi, regajnis la regadon super sia korpo. Kaj ĝuste tuj antaŭ tiu periodo Elinjo eksilentis. Mi ne tre miris, ke tiu sensacio forgesigis Elinjon. Kvankam iomete, (ne tute morale) mi komencis mediti pri la homa egoismo. Sed mi ĝojis pro tiu neatendita favora turniĝo. Ke li ne resaniĝis de unu tago al la alia, kvankam li povis jam movi sin, tio estas komprenebla afero. Li devis alkutimiĝi al la iro, prenado de objektoj, kelkajn movojn li devis retrovi, sed malgraŭ ĉio kaj malgraŭ la longa senmoveco, li tre rapide regajnis siajn fortojn kaj ne pasis pli ol dek tagoj, kiam li akceptis min en la koridoro, kun larĝa gesto malfermante la pordon al mi. Apenaŭ ni komencis babili, aperis la ĉarma flegistineto, kiu ĝuste tiam deĵoris kaj ni pasigis la tempon tre agrable en amika kaj bontona konversacio. Ŝia ĉarmo jam pli frue kaptis min kaj mi komencis esti ĵaluza al mia amiko. Tamen la sento ne prenis danĝeran amplekson, mi nur sentis, ke ĝi ekzistas. Pri Elinjo ni ne parolis eĉ unu vorton. Sed kiel vi memoras, ŝi estis malsana kaj tiu malsano jam ne estis tute freŝdata.

Miaj studoj malhelpis min viziti mian amikon tuj poste kaj mi alvenis al la malsanulejo post proksimume dek tagoj. Mi venis iom malfrue, entute en nekutima tempo. La aŭtuno jam alvenis, la vetero estis pluva kaj malvarmeta, kaj mi iris rekte al la ĉambro de mia amiko. Intertempe li fariĝis subleŭtenanto kaj kiel oficiro li havis propran, malgrandan ĉambron en la malsanulejo. Mi iris tien kaj post rapida frapo mi malfermis la pordon. Oni ne povis konstati tute klare, ke la du homoj, estantaj en la ĉambro interkisiĝis, sed la flegistineto iĝis ruĝa, tute purpurruĝa kaj ankaŭ mia amiko tre konfuze tenis sin sen konstatebla motivo en alia angulo de la ĉambro. Kaj ili tre videble ŝajnigis senĝenon. Kaj pro tio la ĝeno kreskis. Mia ĵaluzo revekiĝis. Mia amiko provis gvidi la konversacion. Li balbutis. Fine li ekbrilis. Li demandis:

— Kiel fartas Elinjo?

Kompatinda Elinjo! Li ne meritis ŝin. Mi sentis kaj kondamnis lian perfidon. Mia sango ekbolis kaj kolere mi respondis:

— Elinjo mortis... ŝi estas mortinta.

— Elinjo mortis? li balbutis. De kiu vi scias tion?

— Mi ricevis telegramon de ŝia patrino. Mi havas ĝin ĉi tie...

Mi ŝajnigis serĉi la telegramon, sed kompreneble mi ne povis trovi ĝin. Se Elinjo mortis, mi murdis ŝin.

Mia amiko silentis. La flegistineto silentis. Ŝi ne kuraĝis demandi multe. Mi silentis kaj baldaŭ ni ambaŭ forlasis lin. En la koridoro ŝi demandis min pri la malsano kaj pri la cirkonstancoj de Elinjo. Supozeble ŝi plifaciliĝis aŭdante, ke li ne konis Elinjon persone. Kaj ŝi ege kompatis la poezian Elinjon, kiu forlasis tiun ĉi vivon simile al bela floro. Ŝi ne mortis, ŝi forvelkis. Ŝi estis tro bona kaj tro bela al tiu mondo. Mi ne scias, kiom da malgajaj horoj kaŭzis ŝia morto al mia amiko, sed mi timas, ke ne tre multe. La rivalino de Elinjo vivis kaj ŝi estis provizita de konkurenckapablaj kvalitoj. Kvankam ŝi ne estis tute tia, kia Elinjo. Sed ŝi havis unu grandan avantaĝon, ke ŝi estis vivanta. Kaj Elinjo estis mortinta.

Kaj ĉi tie finiĝas tiu ĉi historio, kiu enhavas la priskribon de la sola murdo de mia vivo. Se oni ne konsideras la altnivelajn kvalitojn de la viktimo, oni povas konstati, ke estas granda rezulto fieri nur pri tiu murdo post du grandaj militoj. Sed eble la sorto favoros min kaj mi ne bezonos mortigi plu... Mi pentas ege pro ŝi. Ŝi estis tiel bela kaj mi ne kredis, ke mi maljuniĝos sen ŝi.

KAJ POSTE PINOKJO...

Antaŭ nelonge mi relegis la ĉarman fabellibron de Collodi pri Pinokjo, iam mi vidis la filmvarianton de tiu fabelo. Eble ankaŭ vi vidis ĝin, kaj eble ankaŭ vi legis la libreton. Sed se ne mi provas resumi per kelke da vortoj, kio estas la enhavo de la libro, aŭ tiu de la filmo.

Infankora maljunulo vivas sola inter siaj memfabrikitaj ludiloj, pupoj. Ludfiguretojn li fabrikas, novajn kaj novajn por ĝojigi la infanojn kaj krei plezuron al si. Foje li superas sin mem, kaj lia lerta mano donas formon al tre bela knabfiguro. Knabfiguro el ligno. La knabeto estas perfekta, ĉarma, kaj la maljunulo havas la nevenkeblan deziron vidi la figureton movi sin. Iun belan nokton la Sopirstelo plenumas lian deziron, kaj Pinokjo, la ligna knabeto ekmovas sin kaj moviĝas libere, tute simile al aliaj infanoj. Sed... sed Pinokjo ne estas ankoraŭ vera knabo, li estas ĉarma, sed li ne estas vivante varma, li ne havas animon similan al tiu de aliaj knaboj, veraj knaboj. Sekvas penoplenaj kaj tentoplenaj tagoj, kaj foje Sopirstelo konstatas, ke Pinokjo meritas iĝi vera knabo, ĉar li forgesis pri si mem por ke li povu savi la maljunulon el granda danĝero kaj tiam okazas vera miraklo: Pinokjo subite venkas ĉion, kio ankoraŭ estas ligno en li, kaj li ekvivas kiel vera, vera knabo ne nur kun korpo, sed ankaŭ kun animo.

Jen tiom estas en la historio kaj foje mi provis rakonti la fabelon al knabeto, kiu estis tre kontenta pri ĝi. Sed poste mi pensis pri mi mem, kaj mi denove sekvis la formiĝon de la rakonto, kaj mia infanmemo, nedisigebla de la alia, de tiu kiu kreskas kaj maljuniĝas, de tiu, kiun oni montras al la homoj, tiu kaŝita infanmemo diris al mi:

— Kiel vi daŭrigus tiun ĉi fabelon?

Mi sidis iomete senvorta, enpensa kaj poste mi ekrakontis:

*

Pinokjo, la nova, eta knabo, jam nun vera knabo suĉis la plezurojn, sorbis ilin, ĝuis la vivon kaj amis ĝin. La vivo estis tre-tre interesa. Brilis la suno, la printempo estis varma, susuris la floroj kaj plaŭdis la fontoj. Ĉio estis mirinda. Iom post iom Pinokjo lernis skribi, legi, kalkuli kaj ekkoni la ĉirkaŭan vivon. Li estis tre saĝa, inteligenta knabo, kaj tre frue li komencis legi la tagajn gazetojn, el kiuj multe da scio kaj amaso da saĝo radiis al la freŝa cerbo de la knabeto. Aŭtoj gaje trumpetante preterveturis la domon, kie Pinokjo vivis kun la maljunulo, kun sia ludema kateto kaj kun la orfiŝeto en la akvario. Vespere oni aŭskultis la radion, kaj la loĝantoj de la dometo endormiĝis ĉe dolĉaj sonoj de bela muziko. Se Pinokjo estis malsata, kvin kontinentoj superŝutis lin per delikataĵoj, kaj li ne multe aŭdis pri tio, ke ie, ne tre malproksime, estis ne malmultaj homoj, veraj homoj, kiuj vivis en malpli enviindaj cirkonstancoj. Sed ili eble ne estis tiel veraj homoj tamen, kiel Pinokjo. En la dometo estis ĉio en la plej granda kaj plej enviinda ordo. Estis tre agrable. Se li longe promenis en la apuda arbaro kaj ekdeziris ion varman post la restado en la malvarmeta densejo, rapidaj ŝipoj jam pli frue prizorgis, ke li povu trinki veran, sudamerikan kafon; teo, banano, ananaso venis el aliaj direktoj. Kafo vaporis sur la tablo kaj neniu pripensis, ĉu estas inde ŝpari pri la sukerpecoj, oni povis meti en ĝin kiom ajn, oni povis manĝi kukojn kiom oni volis, oni havis enlandajn kaj eksterlandajn fruktojn kaj oni povis senpense ĝoji pri la bela, bona, komforta, nova kaj vera vivo. Se li opiniis, ke estus bone iom da varieco post la monotono de la dometo, li povis veturi per trajno aŭ aŭtobuso, li havis esperon ricevi propran aŭton, foje li eĉ veturis per aeroplano. La urboj kaj lokoj, kiujn li vizitis, estis belaj, vastaj, komfortaj kaj lia rigardo preterpasis la ombrojn kaj mallumon, kiuj tamen troviĝis proksime al la lukso kaj pompo. Ili restis kaŝitaj al li, ĉar ne estis konvene por nova, vera knabo rigardi ilin. Cetere ili estos baldaŭ malaperontaj, oni diris. Se li ne volis forlasi sian hejmon, li povis telefoni al siaj amikoj.

— Mi estas nova knabo, diris Pinokjo, sed mi devas diri, ke ĉio ĉi estas mirinda. Ne estas io pli potenca ol la civilizacio. Kiel bela kaj bone aranĝita estas ĉio en tiu ĉi mondo.

Kial mi plektu la vortojn? Sufiĉas diri, ke Pinokjo havis belan, agrablan vivon, li estis ja juna kaj nova knabo, kaj li tute forgesis, ke iam li estis el ligno. La vivo vigle pulsis en li, kaj li donis sin tute al tiu pompa sento, kies nomo estas senmanka juneco. Ĉio estis korplenige bela, kaj por kompletigi la plezurojn li iam eĉ eklernis esperanton kaj komencis korespondon pri amuzaj aferoj kun aliaj veraj knaboj kaj knabinoj en la tuta, vasta kaj bela mondo.

Pasis kelkaj jaroj. Pinokjo estis ankoraŭ juna kaj nova knabo. Oni montris al li geografian karton kaj diris:

— Rigardu, Pinokjo! Ĝis tiu ĉi dika, nigra linio la homoj estas bonaj, sed trans ĝi ili estas homaĉoj.

Iom poste la instruo iomete ŝanĝiĝis, kaj oni diris:

— Trans la limo vivas fihomoj. Ĉu vi komprenas, Pinokjo?

Pinokjo jesis per la kapo kaj diris:

— Mi estas preskaŭ tute nova knabo, kaj vi ĉiuj estas tiel saĝaj.

Kaj de tiu tago li faris akran diferencon inter la homoj.

Ankaŭ en aliaj landoj estis multaj, etaj Pinokjoj, kaj ili ricevis similajn instruojn. Kaj inter ili jam estis kelkaj, kiuj pensis kun malestimo pri Pinokjo. Ne kredu, ke li ne ricevis malĝentilan leteron eĉ en esperanto! Entute lia korespondado iĝis malpli vasta kaj ankaŭ la radio ĉesis esti ekskluziva ĝojofonto. Oni aŭdis en ĝi pli kaj pli da krudaj vortoj, insultoj en ĉiuj lingvoj. Eĉ en esperanto! La propralanda radio muelis ĉiam la samajn aferojn dum tiu jaro kaj kvankam oni kredis sian propran radiostacion, oni tamen tediĝis pro la monotonaj insultoj kontraŭ la najbara lando. Pinokjo ne plu aŭskultis ĝin tiel volonte kiel pli frue.

Foje komenciĝis la milito. Oni devis militi, tio estis ja natura afero, neevitebla, natura leĝo, oni devis refreŝigi la ŝlimiĝintan sangon, kiel oni diris en multaj landoj kaj inter ili ankaŭ en la lando de Pinokjo. La maljunulo ne pensis pri tio, ke la lando povas veni en militon kaj ne sendis Pinokjon en konvena tempo al alia, pli paca loko. Pinokjo nun staris meze de nova situacio. Mi efektive ne scias, ĉu la lando de Pinokjo estis atakanto, aŭ atakato, el la gazetoj ne klariĝis tio, sed oni diris ĉiukaze:

— Oni devas defendi sin kaj siajn interesojn, kaj la plej bona defendo estas la atako.

Mi ne povas diri, ke Pinokjo tuj komprenis ĉion, kion oni diris al li, sed fine li konvinkiĝis:

— Mi estas relative nova kaj sensperta knabo, kaj la homoj estas tiel saĝaj. Estas tre malfacile konstati, kie estas la komenco, kaj cetere jam nun estas egale. La milito estas fakto, kaj mi povas fari nenion kontraŭ ĝi, same kiel la aliaj ne, kiuj ne estas novaj knaboj kiel mi.

Pinokjo havis belan ĉambron kaj bonan liton, sed nun li ofte devis nokte forlasi sian liton kaj rapidegi kun siaj maljunulo, fiŝo kaj kato en la bombŝirmejon. Lia adopta patro konsiderinde maljuniĝis kaj kadukiĝis, kaj li ne povis kuri tiel rapide kiel Pinokjo, kaj tiel okazis, ke foje li mortis dum flugatako. Pinokjo tiam ploris dum longa tempo. Sed ankaŭ poste li ofte kuregis en la bombŝirmejon. Ĝi estis malvasta kaj nekomforta, kaj la muĝo de la bombmaŝinoj ne estis lulkanto.

La vivo estis interesa, sed ne bela. Oni ne plu ŝatis uzi la radioaparaton, ĉar oni ne rajtis aŭskulti tion kion oni volis, kaj tiel ĉesis la esenca potenco de la radiosorĉo, kaj tiel venis denove en la vivon la despotismo de la malproksimo. Antaŭe ĉio venis pli kaj pli proksimen, nun ĉio komencis foriĝi en la spacon. Oni eble povis kaj rajtis skribi al aliaj landoj, sed oni devis atenti, oni observis, cenzuris la leterojn kaj entute ĉion en la vivo por la intereso de la propra lando. Oni skribis nur pri privataj aferoj, sed oni ne povis facile scii, kie komenciĝas la publika intereso kaj kie finiĝas la privataj. Ĉio estis danĝera. La privata vivo fariĝis pli kaj pli malvasta. La aŭtoj ne havis benzinon, la oleo estis necesa por estingi la vivon de aliaj Pinokjoj. La kontinentoj, kiuj tiel servoprete zorgis pri la bonfarto de Pinokjo, nun malaperis en amaso de la eksplodminoj, kaj en Sudameriko oni verŝis kafon kaj ananason tunkvante en la maron. Oni komencis senti malsaton, kaj malsanoj regis. Venis malfacile venkeblaj epidemioj. Oni perdis sian loĝejon, kaj oni palpadis vespere en senlumaj stratoj. Oni eĉ timis la lunlumajn, belajn, helajn noktojn, kiam la urbo senhelpe svenis sub la flugatako de la malamiko. Ruinoj estis ĉie kaj inter la ruinoj fluis la sango. Kaj kiu scius rapide prinombri ĉiun malbenon, kiun la milito alportis, kiu iĝis aĉa kaj perdita en la vivo.

Sed Pinokjo ne perdis la esperon kaj la kredon pri la homoj.

— Mi ankoraŭ estas nova, jes, ne malnova knabo, kaj ili devas esti saĝaj.

Kaj estis tiel. Pinokjo ankoraŭ estis nova kaj juna knabo.

Tiel daŭris dum jaroj kaj jaroj, kaj fine ankaŭ Pinokjo venis al la fronto. Li jam forgesis la maljunulon kaj la katon, la orfiŝon. Ĉio malaperis, restis nur la milito. Li loĝis en tendoj, en tranĉeoj, en grotoj, tranoktis en marĉo, ŝvitis, frostis, sangis, sentis doloron, ŝirmis sin, defendis sin kaj sekve ankaŭ murdis. Kiam perdiĝis por li ĉio, kion li ŝatis, kaj kio plibeligis la vivon, kiam ĉio, kion oni nomis la rezulto de la civilizo servis al nur unu sola celo, por la ekstermo de alia vivo, kiu siaflanke volis murdi lin, tiam subite kaj nepardoneble li forgesis, ke li estas nova knabo kaj li ekĝemis al la Sopirstelo, lumanta dolore kaj larmanta roson super la dezerta batalejo:

— Ho Sopirstelo kara, bona, ho, se mi povus denove esti, se mi povus denove esti ligno...!

La Sopirstelo aŭdis la deziron de Pinokjo. En la sama momento siblis kuglo de la kontraŭa flanko de la batalejo kaj ĝi trafis lian koron. Oni enterigis lin, arbo kreskis el lia korpo, pasis jaroj kaj jaroj, la arbo fortiĝis, dikiĝis, oni faligis la arbon, el la arbo fariĝis ligno, kaj sole vivanta maljunulo, infankora maljunulo, ridetanta inter siaj memfabrikitaj pupoj, ludiloj, iun tagon donis formon al tre bela knabfiguro el la ligno. Tiu figuro estis...

Kaj tiel komenciĝas denove la historio de Pinokjo...

Mia knabo-aŭskultanto, tio estas: mi mem, ne estis kontenta pri la fabelo. Li prenis la mienon de literaturkritikisto kaj diris:

— Nu, ĉu vi rakontas tian pesimistan historion al mi? Ĉu tio povas havi sencon? Oni devas instigi kaj stimuli per optimismo! Pri tiuj ĉi pesimistaj aferoj oni scias kaj aŭdis jam sufiĉe kaj oni ne deziras tiel realan fabelon.

Mi respondis:

— Eble vi pravas. Mi ne scias. Sed eble mi pravas. Mi volus atingi per la fabelo la estontan Pinokjon, por averti lin pri la daŭrigo de la fabelo. Por ke la daŭrigo ŝanĝiĝu!

VINTRO

I.

Brrr! Januaro! La manoj estas bluaj kaj rigidaj. La ostoj ŝrumpas. La ŝtonkuboj marŝadas sub miaj sensentaj piedoj. Kiel plumba estas la aero! Kiel vastaj estas la placoj! La vento trablovas la grizajn domojn. La tuta vivo estas sencela marŝado en la vintra, griza, dezerta urbo. Longa, longa estas la vojo, senfinaj la kilometroj. Nek mono, nek varmo, nek inda laboro! — Hm! Oni estas. Sed kiel? Ĉu vi memoras la ekiron? Eta knabo en velurvesteto. Fieraĵo de la patro. Grandaj okuloj, en la mano vipo por la lignoĉevalo... Nun groŝoj tintadas en la poŝo. Nur groŝoj. Ili estas malmultaj, sed ili tintadas. Ankaŭ mi devas montri mian vivon, rektigi min, kvankam mi nur vivetas. Mi rektigas min. Mi ŝajnigas min fiera, ĉar en mia poŝo tintadas groŝoj, kaj en mia koro tintadas la maldikaj groŝoj de la memoro kaj espero. Estas malvarme al mi, tamen mi estas homo. Homo, kiu devas esti fiera. La bestoj nek rememoras nek esperas. Mi estas homo. Ankaŭ tiu, kiu venas tie, estas homo.

— Bonan tagon, sinjoro! Kiel? Kien? Kien?

— Mi havas ion por fari, jees, he-he, oni devas ja penegi por la vivo.

(Mi petas vin, bonvolu forlasi min, estas malvarme al mi, mi volas mediti, mi havas gravajn pensojn, — vi ne estas mi, vi havas bonan surtuton, dikan, varman, ne tian ĉifonon, kiel mi. Vi havas fremde indiferentan rigardon, malicajn okulvitrojn. Mi ne ŝatas vin, vi havas grasan porkokapon, vi estas antipatia al mi, vi havas ribeligan trankvilon, fiŝobuŝon, vi estas videble sata, mi ne volas vidi vin. Mi estas malgrasa, iru for! — mi pensas, sed nia parolado aperas en griza uniformo kaj mi diras:)

— Kiel fartas via tre estimata edzino?

(Brrr! Lia edzino! Korpulenta, raŭka virino, piedkolonoj, ne estas bone pensi pri ŝi. Pri tiu paro... ne... ne, mi ne volas paroli kun vi, okupi min pri vi, mi petas vin, sinjoro, ne malhelpu min, bonvolu iri for!)

— Mi dankas, ne tute bone, ŝi malsanetas.

— Sed nenio grava, ĉu ne?

— Ne, tute ne. Estas bagatela, virina afero. Sed nun pardonu, mi rapidas. Ĉion bonan! Ĝis revido!

— Ĝis revido kaj bonvolu transdoni miajn salutojn al la sinjorino.

II.

Ĉu li estas pli homa homo ol mi? Certe mi estas homo. Sed miaj piedoj malvarmas kaj miaj groŝoj estas malmultaj kaj miaj memoroj tre malgrasaj. Miaj esperoj estas trompoj. Fulmotondro! Preskaŭ mi paŝis sub aŭton. Kial vi blasfemas, ŝoforo? Mia vivo apartenas al mi, mi estas sinjoro. Mi havas ankoraŭ kelkajn groŝojn. Mia vesto estas pura. Tamen oni devas serĉi ion. Laboron, panon, varmon! Kie?

Miaj vestoj estas preskaŭ akcepteblaj. Antaŭjare mi aĉetis la kostumon. Ĝi ne estis nova, sed ne tre uzita.

Malmultekosta ĝi estis. Mia blua jako iomete brilas, precipe ĉe la kubutoj, la pantalono estas flikita, sed tio ne estas videbla. Lerta tajloro! Ĉiutage mi brosas mian surtuton. Miaj ŝuoj? Ne, ili aspektas iomete antikvaĉaj. Sed tion oni ne tuj rimarkas. Mi estas preskaŭ eleganta. Fraŭlino, ne iru tiel indiferente preter mi, ridetu al mi!

— — —

— Sinjoro, mi tre petas, bonvolu doni kelkajn groŝojn.

Mi ne manĝis jam de du tagoj.

— Jen, prenu!

— Mil benojn, sinjoro!

— Hm! Jen la sekvo, se la tajloro estas lerta. Se li ne estus tiel lerta, mi nun ne estus sinjoro. Mi havus ĉifonojn sur mi kaj oni donus al mi almozeton. Ni, provu! Sinjoro, bonvolu doni al mi — fajron.

— Bonvolu!

LA KURIERO, LA MONDOOOO! LASTA ELDONO!

Gazetoj! Mi ŝatas ilin. Rigardu, kiel kriaj litergigantoj. Jen la kaoso. La kaoso de la eternigita efemero. Huhh! Tre malvarme! Ankaŭ nebulo venos. Eklumetas la dormemaj reflektoroj, sed la griza nebulo strangolas la lampobrilon. Malrapide, kun sadisma plezuro. Obtuziĝas la strato. Pli ol dudek gradoj. Minus dudek kaj kelkaj gradoj. De dudek jaroj ne estis simila malvarmo en tiu ĉi lando.

Mi ŝatas la gazetojn. La gazetoj ligas min al la vivo. Mi apartenas per la gazetoj al la vivo, al la homoj. Mi ne plu estas sola. Mi ĉeestas, mi legas. Donu al mi gazeton!

— Mi dankas.

— Bone!

Estas ege malvarme! De dudek jaroj...!

III.

De dudek jaroj ne estis simile malvarma vintro. Mi iras en la halon de la stacidomo. Mi legas. Mi legas. Kie mi legas? Kie mi estas?... Pri kio mi legas?

Larĝa strato en provinca, malgranda urbo. Preskaŭ vilaĝa aspekto tiuloke. Malvarmo. De dudek jaroj ne estis simila malvarmo. Malgrasaj kotbuloj kurbigas la paŝojn. Ventfantomo skuas kaj ĝemigas la fenestrojn. Mortobleko. Ie, en iu korto strangaj porkpiedoj ekrigidiĝas, la besto stertoras. Oni trinkas varman sangon, oni manĝos aroman kolbason. Oni trinkos vinon... oni trinkos brandon...

Knabineto kuras hejmen el la butiko. En la manoj pakaĵo. Hundo kuregas post ŝin. En ĝia buŝo estas grasa osto. Vesperiĝas jam ankaŭ tie. Ĉaraĉoj balanciĝas hejmen. La ĉevaloj jam kvazaŭ sentas la incitan odoron de la bona, suka, flava furaĝo. En la turo la lama sonorigisto eksvingas la ŝnuregon, klara metalsono longiras la straton. En la domoj: fajro, amika, hundfidela fajro, teleroj rapidas al la tabloj. Oni havas urĝon en la butikoj:

— Mi petas skatolon da alumeto!

— Pipron! Farunon, du kilogramojn. Ĉu mi povas ricevi rizon? Unu kilogramon!

Sur la strato oni aŭdas:

— Almozeton mi petas, almozeton mi petas.

En la domoj lamporozoj floras. Sur la strato silentiĝas la trafiko kaj rigidiĝas la ostoj de kelkaj homoj kaj sovaĝa vento ŝiras la ĉifonojn.

IV.

La gazeto estas en mia mano. Mi vidas... jen la duonblinda, maljuna almozulino... lama ŝi estas... en la provinca urbeto... ĉe la fino de la urbo... en la vespernigra, larĝa strato... en la domoj dikventruloj manĝas... ŝi estas sepdek, aŭ okdekjara... kiu scias? Mi vidas...

Mi vidas ŝin. Kie mi estas? Kien mi iru? Ĉu hejmen? Brrr! Estas malvarme. Sed oni, devas iri ien, oni devas movi sin, liberiĝi...

Kompatinda almozulino!

Ĉu ekzistas homoj en la mondo? Oni manĝas, trinkas, oni parolas, oni estas kruela, aŭ indiferenta, oni estas diktatoro, aŭ nur ordonanto al iu, oni pluigas la ordonojn, sed ĉu oni estas homo? Mi estas sola. Eble mi estas homo. Mi memoras kaj esperas. Jen venas konatino: ŝia nomo estas Elizabeto.

— Bonan tagon, Elizabeto. Kiel vi fartas? Kie estas nun Henri?

(Henri estas la eterna idealo de la fraŭlino. Kiam li ankoraŭ ne estis violonvirtuozo, nur studento, ili amis unu la alian. Nun ŝi velkadas iom post iom, la jaroj pasas, Henri vagadas tra la mondo; sukceso post sukceso kaj...)

Henri? Rigardu, kion li skribis al mi!

— Nu, ni rigardu!

Kornhejm, Lasta nokto de jaro 1930.

Elinjo kara, la lastan nokton de la jaro ni havas. Mi rememoras. Sur mi estas glata frako, brila ĉemizo. Mi ĵetos min tuj en la lumon, en la ridegon, en la brilon, mi ekfajfas forte, perforte: ejhaj! Por hodiaŭ mi enterigas ĉion malican kaj malbelan kaj morgaŭ mi komencos denove mian abomenan, kondamnindan vivon. Morgaŭ eble mi estos denove malica al vi, kara. Sed, kara Knabino, ne forgesu, ke estis momento, kiam mi serĉis, serĉadis en la malproksimo mian koron kaj mi retrovis vian klaran, karan rigardon. Hejhaj, kara Knabino! Ne malĝoju! Mi estas vagabondo. Ĝoju pri tio, ĉar vi neniam revidos min! Adiaŭ, mia kara! Havu pli bonajn tagojn kaj pli bonajn homojn! Henri.

— Ĝis revido, Elizabeto, pli bonajn!

V.

En la malproksima, provinca urbo... malproksime... mi vidas... tie ĉe la urbofina vojo.

Maljuna, tre maljuna virino ŝi estas. Ŝi estas tiel maljuna, ke mia koro doloras. Sur ŝia kara, turmentita, eluzita korpaĉo ĉifonoj pendas kaj la malichumora, giganta fantomo, la januara vento premas malicajn, mokajn kisojn sur la sulkoplenan vizaĝon. La vento estas malica kaj la vojo estas longa. La homoj sidas hejme kaj ĝuas la varmon kaj rigardas la neĝoflorojn sur la fenestro, tie kie la lampo ankoraŭ ne brulas. Kiel belaj floroj! En la sulkoj de la maljuna vizaĝo nesentitajn larmogutojn glaciigas la frosto. La okuloj kaŝas sin en la profundon de la kaptuko, grizajn harnodojn flirtigas la ventfantomo. La maldikiĝinta nazo proksimiĝas al la mentono. Ŝi lamas antaŭen. La vojo estas longa. La kuntiritaj lipoj senpense ripetadas la formulon de la almozpetado. En la eltordita, eta naiva cerbo ne loĝas altflugantaj ideoj, nek kredo nek ribelo, eble eĉ sopiroj ne. Ŝia tuta vivo estas iu senkonscia topografia scio, kie estas homoj, kie estas hundoj. La homoj aŭ donas almozon, aŭ ne, la hundoj estas malicaj, malamikaj, ili ne ŝatas la ĉifonojn, ili estas mordemaj. Nek la aŭtoj, nek la novaj flugmaŝinoj interesas ŝin. La aŭtoj tamen tiagrade, ke ŝi devas esti singarda. Ŝi ne scias, kiu regas Germanujon, kiu estas Einstein, kion volas la faŝistoj, ŝi neniam aŭdis la muzikon de Fidelio, ŝi ne scias, ĉu esperanto estas homo, aŭ frukto, tamen ŝi estas homo, kara, maljuna, aĉa suferanta homo, kiu havas nur solan sopiron al la brando. Ĝi donas strangan plezuron, ian ne prirakonteblan, ian ne-konkretan, sed transrealan ĝuon, senton de la ĉiela varmo kaj imagon pri iaspeca vivo, kie oni estas iu. En tiu stato oni estas kontenta kaj oni ne sentas malvarmon.

Ŝi kutimas manĝi. Ne tute regule kaj ne bone. Ŝi ne havas dentojn, sed ŝia makzelo malmoliĝis. Ŝi povas manĝi ankaŭ panon, se ĝi estas ne tre malmola, sed oni malofte ricevas tian manĝaĵon. Ŝi preferas ricevi almozsupon ol tritagan panon, aŭ sekan viandon. Hieraŭ ŝi ricevis tian ĉe la dika seruristo, kies hundo preskaŭ disŝiras la ĉenon vidante ŝin. Sed ilia kuirejo estas tiel varma kaj ŝi tamen rajtas tie ripozigi siajn maljunajn ostojn por minutoj. Tie ŝi ricevis viandon, sed ŝi ne povis maĉi ĝin, nur elsuĉi la sukon. Sed verdire ŝi ne estis ravita. Ŝi nur ekinteresiĝis pri ĝi, ĝi estis jam forgesita al ŝi, ŝi denove malkovris ĝin. Ŝi ensuĉis ĝian sukon iom malsperte, same kiel la neapudmara homo provas gluti ostron. Nova manĝaĵo — fremda. Por ŝi la viando estis forgesita, preskaŭ nova.

— — —

Mi vagadas ĉi tie en la grandurbo kaj mi pensas pri la maljunulino. Miaj manoj karesas la stultetan kapon. Estas kvazaŭ jam vidita filmo. Mi jam scias, kio okazis. La fatalo de la maljunulino jam plenumiĝis. Estas ĉi tie en la gazeto. Nun mi estas sur la strato. Al mi estas tre malvarme, sed iom naive, eĉ stulte mi ne serĉas la varmon, ĉar mi devas suferi. Helpi mi ne povas, nur kunsuferi. Suferi, ankaŭ tio estas io. Senutila demonstro du solidareco. Kun ŝi, kun ili, kun ĉiuj suferantoj, kiujn faligas la homa indiferenteco, la malico. En mia mano estas la gazeto. Miajn okulojn altiras la mallonga, terura artikoleto pri la maljunulino. Vi indiferentulo, kiel vi povas marĉandi, aĉeti, vivi, ĝui, jen, kial vi ne legas kaj se vi legas, kial vi forgesas tuj?

Miaj piedoj estas tute sensentaj. Sub mi ŝovas sin la trotuaro, sed mian konscion turmentas la realigita bildo. Mi paŝas nun apud ŝi, kvankam mi scias, ke mi povas ŝin helpi jam per nenio. Malmulte mi scias pri ŝi. Mi ne scias, ĉu sepdek, aŭ okdekjara ŝi estas? Ŝi mem ne scias tion. Ŝi scias nenion, ŝi havas nur subsentojn. Ŝi memoras nur pale. Antaŭ jaroj, jardekoj ŝi estis forta, pli forta. Apud ŝia domaĉo kreskis terpomo, vegetaĵoj. Ŝi vendis ilin. Sed tio estis pli frue. Pli frue? Estis viro, viroj? Kiu memoras pri tiaj frenezaĵoj? Ĝi jam forgesis ĉion, nur la brando vekas ankoraŭ konfuzajn sentojn, ne registreblajn kaj malklarajn. Iam ŝi vendis fruktojn, terpomojn, verdaĵojn, sed poste reŭmatismo faris nodojn sur la brakoj, piedoj kaj poste komenciĝis la almozpetado kaj de tiam koleras ŝin la hundoj, se ŝi en trikvartaga tempdistanco kuraĝe ekiras al la urbo.

Ĉar la dometo estas tre malproksima. Iam ŝi povis alveni la urbon dum unu horo, sed nun...

— — —

Aŭtoj preterveturas min rapide. Ili povas atingi 90-kilometran rapidon. Oni parolas en London kaj la voĉo de la gravulo atingas nin en la sama momento. Sed min nun sole la voĉo de la homa sufero povas atingi. Mi ne estas en la ĉefurbo, sed ie, en la provinco, kie mi alvenis samtempe kun la maljunulino, kurba, ĉifonkovrita, malriĉulino, al la drinkejo ĉe la fino de la urbeto.

— — —

Sur la blua brako pendas ĉifono. En ĝi estas panpeco kaj la dua viandpeco, imagu, la dua dum la nunaj tagoj. Jam vespero estas. La drinkejo estas varma, vapora, haladza, multaj malriĉuloj babilas, balbutadas tie. Strangaj figuroj, sortrompitaj, kiuj pelas malgrasajn sonĝojn en la vitrobrilo kaj en la brilo de la alkoholaĵo de la glasoj. Hodiaŭ ŝi ne trinkas multe. Ekstere estas ege malvarme. La vivovolo meĉas en ŝi. La ebriiĝo estus danĝera. La moneroj falas sur la pale brilan breton de la trinktablo, la fortika kaj korpulenta drinkejmastro ĵetas al ŝi kelkajn krudajn, sed tamen afablajn vortojn:

— Nu, kun kiu vi amuzos vin ĉivespere, onklino? Estos bone, se vi iros rekte hejmen!

Kaj ŝi kun la kapitalo de la kolektita varmo ekiras al la nokto.

Ŝi trenas sin pli malrapide. Jam ŝi preterlasis la lastajn domojn, la tombejon. Ŝi timas nur la hundojn. Ŝi balbutadas al si feliĉe: la brando, la benita brando. Ankoraŭ ŝi sentas la internan varmon, ŝi eĉ ridetas kaj en la rideto reaperas la iamulino, la jam delonge forgesita knabino, malriĉa knabino kun rozkolora vizaĝo, beleta infano, kiu sentis kiel la aliaj, vivis kiel la aliaj. Ŝi mem ne multe scias pri tiu rideto, sed al mi ŝi montras sin, kiel malfeliĉulino al same malfeliĉa klarvidanto.

En la vivo estas nekontraŭstareblaj reguloj kaj potencoj. Tia potenco estas la paco de la domoj, tiaj potencoj estas la vortoj de la forpelo kaj la hundbojo. Kaj tia potenco estas la dentoj de tiu nigra hundo, kiu ĵus, ĉe la lasta domo, forŝiris el ŝia mano la ĉifonon, entenontan la duan viandpecon. La panpecoj forruliĝis, la viando forkuris en la buŝon de la hundpotenco. Ŝi ektimis, sed ne koleris. Ŝi komprenis, ke la plezuro estus estonta troa; ŝi ĉirkaŭpalpadis la sekajn terbulojn kaj kolektis ankaŭ frostajn kotbulojn kun kelkaj retrovitaj panpecoj.

La ventfantomo furiozis, kriegis, siblis, blekis. Ŝi stumblis antaŭen. Ŝi alvenis al la vinberejoj kaj la frosto tranĉis la maljunajn pulmojn. Ŝi devis halti kaj tusi, tusi konvulsie. Poste preskaŭ mane-piede grimpi al la montetoj, trans kiuj estis la domaĉo, kie iam estis varme, eĉ viro estis iam tie. Sed tio estis antaŭ longe. Neniu kuraĝas marŝi en la kruela nokto, nur ni, la kurba almozulino kaj mi. Min logas la teruro kun nekontraŭstarebla, timiga forto. En mia mano kreskas la paĝoj de la gazeto kaj kreskas la literoj. Mian veston same, kiel la ĉifonojn de la maljunulino trablovas la malice ŝerca vento. Apenaŭ ŝi povas baraktiĝi antaŭen. Sed ŝi klopodas. Kaj fine, nun, jen la domaĉo.

VI.

La domaĉo de la teruro. Teruraĵoj okazas kaj okazos en la mondo, eble pli ol teruraj, sed tiu ĉi estas por mi la plej terura nun. Mi timas. Miaj dentoj klakas, mi singultas kaj min konkeras la angora timo. Kvankam mi jam scias la finon. La tramoj, kvazaŭ ombroj forpaliĝas en la nebulo kaj malhelo; mia senpova scio baraktas en la sangofrostiga soleco de la malproksima domaĉo, kie eble ne estas homo en trikilometra cirklo, nur la malfeliĉa almozulino, kiu fine, sentante malluman feliĉon, falis en la ĉambron.

La ĉambron, la kuirejon trablovis la norda vento. Sur la argilplanko estas pajlokuŝejo. La vento estingis la alumeton. La rideganta ventfantomo rikane estingis kvin alumetojn. Ŝi ĵetis sin al la pajlo kaj palpe kovris sin per aliaj ĉifonoj.

Kaj tiam sekvis la dentklakiga nuptonokto de la ventfantomo. Li brakumis, mordis, skuis la malfeliĉan maljunulinon, tordis ŝiajn manojn, la piedojn per kruela doloro, ridaĉe de peco al peco rompis ŝin. Korŝira ĝemo kaj ploro tranĉis la glacian aeron de la nokto, sed neniu aŭdis tion, nur mi aŭdas nun kaj aŭdos. Al mi tio estas terura vero, restema, ne forigebla memoro. Min persekutas tiu nokto. Kiel estos pri mi?... Oni ofte travivas homan katastrofon, sed oni travivas tiun de la aliaj. Sed min persekutas, turmentas tiu nokto, kvazaŭ ĝi estus mia kaj mi preskaŭ deziras, ke mi ne travivu ĝin. Kiel mi frostas, kiel terure, kiu povus helpi?

Ŝi ne mortigis sin. Kaj la nokta, norda vento, la frosto ne estis pardonema. Ĝi punis senkulpan homon por ĉiu malico de la homoj. Tiun nokton unue defalis la fingroj de la piedoj, tiun nokton ŝvelis la maldikaj kruroj. Kaj neniu, neniu en la proksimo...

Kaj venis la rigidokula, korekta, sensenta aŭroro. La almozulino ekdormis, aŭ svenis. Kiu scias? Kiam kaj kial ŝi revekiĝis, kiu scias?

— — —

La vento flirtigas en mia mano la gazeton, sur kiu kvazaŭ pugnoj, minacas min la literoj. Estas mallume, sed mi vidas klare tiujn literojn.

— — —

La almozulino revekiĝis. Io rigida regis ŝian tutan internon. Ŝi sentis ion brulan en la gorĝo, sed la plej forta sento estis la malsato. El la vento jam restis nenio. Ĝi jam faris sian taskon, sed li restigis tie sian severan prefekton, la netolereblan malvarmon. La maljunulino trenis sin sur la planko al la panpecoj, kaj al la terbuloj, kiujn ŝi kunportis. Sed ŝi ne povis eĉ gustumi ilin, estis malmolaj, glaciaj pecoj, nemanĝeblaj. La pano frostiĝis, la alumeto konsumiĝis, la piedfingroj konsumiĝis, la forto, la vivo...

Kaj tiam komenciĝis la plej terura io...

La maljunulino subite komprenis la tutan teruron, la vivon, la kruelon, la ribelon, ĉion, ĉion, nur la finon ŝi ne povis kompreni, ŝi ne povis kompreni la morton, ŝi ne povis kompreni la homojn, la homojn, kiuj forlasis ŝin, kiuj ne zorgis ŝin. Kaj la katastrofa teruro donis al ŝi pli ol homan forton. Ŝi rektiĝis, alĵetis sin kontraŭ la muron, frapegis ĝin, trovis du telerojn, ĵetis ilin al la fenestro, ke eĉ la rompita vitro ne restu tie. Vazojn ŝi ĵetis kaj rompis ĉion, kion ŝi povis. Ŝin okupis la ebria plezuro de la rompo kaj ribelo.

Mi staris tie, kaj staras tie, mi vidas la scenon.

Ŝi kriegis, blasfemojn, krudajn vortojn ĵetis al mi kaj mi staris tie, pala, senvorta, senpova. Poste ŝi deŝiris siajn ĉifonojn, ŝiris, premis, ĉifis ilin freneze, ebrie, ĝis la lasta, ŝi ekrikanis kaj ĵetis sin mezen de la rompaĵoj kun lasta, akra, timiga ridego:

— Brakumu, brakumu min, donu al mi varmon, varmon. Varmon!

VII.

En mia frosta mano ploras la gazeto. Miaj okuloj penetras tra la literoj:

FRENEZIĜIS DE MALSATO KAJ FROSTIĜIS MALJUNULINO EN NOVABURG.

Sub la grandaj literoj mallonga, tre mallonga priskribo de la tragedio. De nia propra korespondanto. Novaburg, 1930...

Kion mi faru? Ĉu mi mortigu min? Aŭ mi iru hejmen kaj priskribu, kion mi scias?

LA KNABINETO KAJ LA KARBO

La poŝto alportis tiun ĉi historion al mi en la jaro 1940. Bonŝance la letero ne dronis dum sia longa vojaĝo tra cenzuroj kaj tra la militanta Eŭropo. La lando, de kie ĝi venis, ankoraŭ tiam estis neŭtrala. Estas domaĝe, ke ĝi ne restis ĝis la fino. Ne estas sekreto, pri kiu lando mi parolas, sed el la vidpunkto de la rakonto estas tute indiferente. La nomoj de la landoj estas ja diversaj, sed ilia aspekto dum la milito estis la sama; la milita mizero kaj infero ŝutis egale cindron sur ilian vivon por sufoki la iamajn kolorojn de la vivo.

La knabineto, pri kiu mi rakontos, vivis kaj espereble vivas nun (kun multe da akiritaj spertoj pri la krudeco de la vivo) en la antaŭurbo de mezeŭropa metropolo. Kiam la letero alvenis, ŝi estis ne tute okjara. Maldika knabino. Tiu maldikeco parte dependis de hereditaj kvalitoj, parte de tio, ke la familio estas malriĉa kaj jam en tiu fazo de la milito ĝi ne povis atingi la nutraĵojn de la nigra borso. Ili havis malgrandan domon en la antaŭurbo, ankaŭ tiu domo kontribuis al la maldikeco de la knabino, ĉar la amortizon de la hipoteko oni devis ŝpari el la manĝelspezoj. Se oni volas ĵeti rigardon antaŭen en la tempo, kelkajn jarojn poste bombo detruis parton de la dometo. Sed pri tio oni sciis nenion, kiam la letero estis skribata. Tiam oni ne sciis, ke iam oni resopiros eĉ tiujn tagojn, kiel paradizan periodon. Panjo, la panjo de la knabineto, ofte ĝemis tiam:

— Oni ne povas elteni, ĉio kostas tiel terure multe!

Panjo estas artistino de la vivo, tion sciis ĉiu, kiu konis ŝin. Estis preskaŭ nekompreneble, kiel ŝi povis direkti la boateton de la mastrumado ĝis la feliĉa haveno de la nova monatkomenco, kiam Paĉjo ricevis sian salajron. Sed la monsumo, alveninta, preskaŭ tuj degelis, kiel la aŭtuna neĝo. Sed en tiu jaro la aŭtuno jam estis malvarma kaj la metaforo do ne montras sin tre trafa. La vintro komenciĝis frue kaj daŭris longe. Kaj ankaŭ tio pligrandigis la zorgojn de la eta familio. En la suda parto de Eŭropo tiaj longaj vintroj ne estis kutimaj kaj oni ne provizis sin por ili, eĉ kiam oni havis eblon.

Judit, la knabineto havis karbe nigrajn harojn kaj karbe nigrajn okulojn. Belaj haroj, brilaj okuloj! Ili meritas la similigon al la trezoro de la krizaj jaroj, al la karbo, pri kiu oni povos legi multajn vortojn en tiu ĉi historio. Sed unue ni parolu pri Judit. Dum niaj maloftaj renkontoj — mi plej ofte vagadis en la mondo — mi havis kaŭzon senti, ke la eta, vigla, rapida, saĝa individuo de Judit meritas simpation. Ŝi kunportis saĝan vivkapablon al tiu ĉi vivo kaj ŝia vivo maturigis en ŝi fruajn vivspertojn. Ŝi estis infano, kiu ne timiĝis de sia propra ombro kaj retrovis sin jam tute frue inter ĉiaj cirkonstancoj. Frumatura, interesa knabineto ŝi estis. Malpli motivita estis ŝia simpatio al mi.

Mi memoras pri mia vizito en mia hejmurbo meze de la tridekaj jaroj. Mi estis en sufiĉe mizera stato, kiam ŝi, kvarjara infaneto, vizitis min en la malsanulejo, kie mi kuŝis post operacio. Eta Judit rigardis min serioze per siaj grandaj buton-okuloj. Pli serioze ŝi rigardis min kiel kvarjaraj infanoj kutimas rigardi. La antaŭurbaj infanoj plej parte vizitis la infanvartejon de monaĥina ordeno kaj mi jam aŭdis pri tio, ke la monaĥinoj tre ŝatis ŝin pro ŝia inteligenteco, bona prezentkapablo kaj muzikemo. Estus interese scii, kio fariĝis el tiuj kvalitoj dum la paso de la tempo, sed nun oni ricevas nenian sciigon el tiu parto de Eŭropo.

Judit rigardis min serioze el sia, t.n. ursid-vesteto, tute blanka, el kiu nur strio de la nigra hararo kaj la malhelaj okuloj vidiĝis. Poste ŝia panjo kaj ŝi forlasis min. Ili forlasis la malsanulejon, venis al malgranda placo kun krucifikso. Malfru-vintra tago estis tiam, la bela, blanka neĝo transformiĝis je malpura koto. Panjo ne havis tempon atenti la knabineton. Ŝi subite ekgenuis antaŭ la krucifikso kaj sendis sincere pian preĝon al la ĉielo por resanigi la kompatindan onklon. Poste ŝi releviĝis kaj rimarkis la terurajn kotmakulojn sur la neĝblanka urspantalono. Ŝi time rigardis panjon. Sed panjo estis okupata, subite io falis en ŝiajn okulojn kaj eta Judit liberiĝis de mallaŭdoj pro la malpurigo de la vestaĵoj. Krom tio estis je ŝia favoro, ke onklo resaniĝis kaj nun li ŝatus, se Judit povus kun sama efiko interveni por la resanigo de tiu ĉi malsana mondo.

Cetere ne kredu, ke Judit ne kutimas ricevi mallaŭdojn. Tio estus granda eraro. Tiurilate ne nur panjo kaj paĉjo estas troseveraj, sed ankaŭ la instruistino. Laŭ ŝi Judit estas tro parolema dum la lecionoj. Sed ĉu Judit povas fari ion kontraŭ tio, ke ĉiu parolas al ŝi? Oni ofte ricevas maljustan punon. Judit multe pensis pri la aplombo de la plenaĝuloj kaj nutris en ŝi ne sensignifan ribelemon. La plenaĝuloj nur ŝajnigas esti netrompeblaj, sed oni ofte ne povas ricevi respondon eĉ pri simplaj demandoj, sed anstataŭ normala respondo oni urĝe ordonas al ŝi alporti glason da akvo. Unu el ŝiaj famaj demandoj, pli fruaj estas:

— Panjo, kiu estis mia panjo, kiam vi estis fraŭlino?

Tion ŝi nun ne plu demandus, sed ekzistas aliaj demandoj en kontakto kun la milito. Oni ne rajtas mortigi, ĉu ne? Sed ĉu oni rajtas mortigi la malamikon? Sed se ni militus kontraŭ la lando, kie onklo Nikolao loĝas, ĉu paĉjo devus lin mortigi? Ĉu tiam onklo Nikolao estus malamiko? Kaj oni trovas aliajn demandojn, je kiu la respondo estas: glaso da akvo. Judit mem ne estas militema. Oni alvokas, ordonas la virojn unu post la alia al la armeo. Sed se oni venos por Paĉjo, ŝi kaŝos lin sub la lito kaj diros kun Panjo:

— Ni ne havas paĉjon, ni estas orfoj.

Ne estis mirinde, ke la plenaĝuloj ne imponis al Judit. Ili ne montris multe da saĝo dum la pasintaj jaroj. Ŝi decidis fine, ke ŝi ne priparolos la problemojn kun la plenaĝuloj, sed prefere kun siaj kamaradoj, kiuj ne faras komplikaĵojn el simplaj aferoj. Sed tio signifas, ke oni volas havigi informojn tiam, kiam oni bezonas ilin kaj tiel venas la konfliktoj kun la instruistino dum la lecionoj. Kaj efektive ŝi estas populara inter la kamaradoj. Ili tuj alparolas ŝin. Kaj ŝi ricevis punon, ne malofte, t.e. ke ŝi devis genui en la angulo de la klasĉambro — tre maljuste, ĉu ne? — kaj ne sufiĉas la honto en la klaso, sed oni devas ricevi mallaŭdon hejme, ĉar la planko de la klasĉambro estis purigita per ia oleo kaj la oleomakulo perfidas la punon hejme.

Oni ĝenerale ne kredas al infanoj, kiuj asertas, ke la instruistino estas maljusta. Judit tediĝis pro la moralpredikoj kaj elcerbumis bonan manieron por eviti la hejman parton de tia moralprediko. Ŝi provizis sin per gazetpapero kaj kiam la instruistino denove genuigis ŝin en la angulon, ŝi prenis la gazetpaperon, pedante sternis ĝin sub sin kaj estis ekgenuonta. La instruistino ekaŭdis la gazetsusuron, ekinteresiĝis pri la afero:

— Kion vi faras, Judit? — ŝi demandis konsternite.

La lango de Judit rapide rotaciis la vortojn:

— Panjo plendas, ke ŝi ne povas ellavi la oleomakulojn el miaj ŝtrumpoj.

La instruistino devis akcepti tiun ĉi vidpunkton. Dum kelka tempo ĉio estis en ordo. Panjo kredis, ke ŝia kara infano mirige pliboniĝis kaj ŝi ne plu ornamadas la klasangulon. Samtempe ŝi pensis pri psikologiaj metodoj en ia infanedukado kaj ne volis fari grandan sensacion el tiu ĉi pliboniĝo. Ambaŭ partoj silentis do. Sed foje panjo aranĝis grandan libro- kaj kajer-kontrolon en la valizo de Judit kaj tiam ŝi eltiris ege malpuran, ŝmirmakulitan gazetpaperon, donantan alian klarigon pri la puraj ŝtrumpoj.

Nun vi proksimume scias, kia Judit estas.

La patro de Judit laboras en la ĉefurbo kaj kiam ne estas tro malvarme, aŭ ne tro pluvas, li kutimas uzi sian biciklon por veturi kaj reveni el la laboro. Sed la nuna vintro — tio estas la vintro de la menciita jaro 1940 — estas pli malvarma ol kutime. La malgranda domo ne povas varmiĝi, ĉar la kutima hejtaĵo, la karbo kaj koakso fariĝis pli altranga, ol ekzemple la smeraldo. Paĉjo kutimas alporti karbon el la urbo. Sed oni vendas por unu persono maksimume dek kilogramojn. Kun tiuj dek kilogramoj paĉjo tramveturas al la centra stacidomo kaj alvenas per la loka vagonaro. Ĉe la stacio Judit kutimas atendi sian patron kaj nun ili transportas hejmen la nigran diamanton, ĉar la dometo situas du kilometrojn de la stacio.

Oni venas hejmen kaj manĝas la tro simplan vespermanĝon. Poste klariĝas, ke la malfacile akirita kaj multekosta karbo estas mizere malmulta, la dometo staras tre izolita kaj la karbeto ne kapablas varmigi la frostintajn ŝtonmurojn. Kiam Judit la alian tagon revenas el la lernejo, apenaŭ oni povas senti iom el la varmo de la forbrulinta trezoro. Ŝi kovras sin do per amaso de tukoj kaj malnovaj surtutoj, sidiĝas en la angulon de la sofo por legi fabelon:

— Ĉu estis, ĉu ne estis — komenciĝas la fabelo — trans la vitromontoj vivis maljuna reĝo kun barbo ĝis la tero. Li havis junan filon. La princo havis harojn el pura oro. La maljuna reĝo neniun amis tiel kiel sian filon. Foje la juna princo diris al sia patro: “Kara patro, mi volas iri monden por liberigi la stelokulan reĝidinon el la kaptiteco de la sep-kapa drako.” La maljuna reĝo komencis plori: “Ne iru, mia ununura filo...”

Proksimume jene statis la afero en la fabelo, kiam eta Judit konstatis, ke tra iu truo inter la tukoj kaj surtutoj la malvarmo tamen atingas ŝin; ŝi forskuis ĉiun kovraĵon kaj iris al panjo:

— Kial en ĉiuj fabeloj la knaboj iras ĉiam monden? Neniam knabinoj.

Kaj poste:

— Panjo, donu al mi monon, mi provos akiri karbon. Mi revenos nur, kiam mi sukcesis.

Panjo diris:

— Nu provu!

Kaj Judit ekiris. Estis tre malvarme, sed estis belega vetero. Oni sentis sin en iu fabelo. Sur la arboj neĝfloroj brilis kaj ĉiu mizero de tiu ĉi mizera jaro plibeliĝis en tiu blankeco. Oni sentis sin alia homo; Judit iris antaŭen per etaj, rapidaj paŝoj. Malantaŭ ŝi glitis la eta sledeto. Tion paĉjo mem faris al Judit. Ĉio estis kiel en fabelo.

Ŝi pensis pri la fabelo kaj tre ĝuste, ŝi ekvidis tre-tre maljunan onklinon. Ankaŭ ŝi tiris sledeton. Sed sur la sledo de la maljunulino estis trezoro. Sako kun dek kilogramoj da karbo. Judit iĝis gaja, ĉio estis kvazaŭ en fabelo. Kuraĝe ŝi alparolis la onklinon.

— Onklino kara, kie vi aĉetis la karbon?

— Iru, knabineto — afable respondis la onklino — rekte, sed antaŭ la stacio deflankiĝu dekstren kaj trans la spicvendejo vi vidos multajn homojn. Tie oni vendas karbon. Kvaronhora marŝo estas la tuto.

Eta Judit feliĉe alvenis al la karbovendado. Ho, kiom da karbo estis tie! Alta, impona, dika sinjorino estis tie. Ŝi akceptis la monon kaj malpura viro pesis la dek kilogramojn. Judit ne speciale ŝatis kalkuli, sed ŝi tuj konstatis, ke ŝi povus aĉeti dudek kilogramojn.

— Onklino, ĉu mi ne povus ricevi dudek kilogramojn?

Kalkuli Judit ne ŝatis, sed ŝi havis brilajn, viglajn kaj esprimplenajn okulojn kaj kuraĝan voĉon. Kaj dank’ al ili la impona sinjorino ordonis al la malpura viro:

— Johano, pesu ankoraŭ dek al tiu ĉi eta lertulino.

La eta lertulino rapidis hejmen kun sia militakiraĵo. Fiera kaj kontenta ŝi estis. Ankaŭ panjo estis tre kontenta. Sed, ĉar la homo neniam estas kontentigebla tute kaj la dometo estis tre malvarma en sia izoleco, ŝi aldonis:

— Imagu, se ni povus havigi ankoraŭ dudek kilogramojn!

Judit jam vidis tiom en la mondo, ke ŝi komprenis la ne-stabilecon de la moralaj principoj eĉ en la mondo de la plenaĝuloj. Laŭdire oni ne rajtas mensogi, sed Judit bone sciis, ke ekzistas en la mondo necesaj, bonfaraj kaj motiveblaj mensogoj. Ŝi mem havis proponon. Ŝia plano estis bona kaj panjo akceptis ĝin, ĉar ĝi promesis pluajn dek kilogramojn da karbo.

La plano havis interesajn kaj eĉ ekscitoplenajn detalojn. Estis tuta aventuro. Unue Judit aliformiĝis. Ŝi ricevis tre malnovan, jam tro malgrandan surtuton. Sur la kapon ŝi ricevis tukon. La hararo malaperis, nur la okuloj brilis el la maskovestaĵo. Due, Panjo ne plu estis, panjo, sed onklino el la najbara domo. Oni devis agi tiel, ke ili ambaŭ ricevu po dek kilogramoj da karbo. Sed panjo promesigis de Judit, ke ŝi gardos sin por ne perfidi la planon. Ŝi devas alparoli ŝin “onklino”, sed ankaŭ tion nur, se estas necese. Plej saĝe estas silenti.

La onklinigita panjo kaj ŝia transformita filino alvenis al la vendejo. Kaj tie okazis akcidento. La impona sinjorino tuj rimarkis la mankon de la genia plano. Kaj tio estis, ke oni ne povis kaŝi la nigrajn okulojn de Judit.

Ĝi diris:

— Knabineto, vi jam estis hodiaŭ ĉi tie!

Judit konsterniĝis. Kion oni povus nun diri:

— Ne, tiu ne mi estis. Tiu estis alia knabino.

— Sed ŝi ege similis vin, diris la impona sinjorino. — Eble ŝi estis via fratino, ĉu ne?

Judit enpromenis en la kaptilon; la ideo ŝajnis esti bona:

— Jes, ŝi estis mia fratino.

La publiko ekridis, panjo jam komencis adiaŭi la karbon, la malpura Johano jam pretigis sin por reĵeti la karajn, fabelajn brilajn trezorojn kaj ŝi sentis, ke baldaŭ ankaŭ ŝia pozicio estos perfidita. Sed la sinjorino denove kaptiĝis de la brilaj okuloj kaj pro la bonhumora sinteno de la konkurentaj aĉetantoj. Ŝi cedis. Kaj ili nun posedis novajn dudek kilogramojn. Sed antaŭ la triumfa eliro la impona sinjorino diris al Judit:

— Sed alian fojon ne perfidu vian fratinon.

Kaj jen, kion respondis eta Judit:

— Tiu ne estis mia fratino.

— Sed kiu?

— Mi mem. Mi eĉ ne havas fratinon.

Ho, kia ridego ekestis. Panjo nun ektimis, ke Judit demaskos ankaŭ ŝin, kaj ŝi pli malfacile toleris la publikan ridon ol sia filino. Kaj ne estas agrable esti stampita kiel trompulo, eĉ se oni montras bonvolon al la necesa trompo. Sed pri Judit tamen oni povis fidi. Sin mem ŝi demaskis, sed la sekreton de panjo ŝi konservis fidele. Almenaŭ ĝis la elirejo. Tie ili ambaŭ ekspiris kaj ventrapide komencis revivigi la ekscitajn detalojn de la militartifiko. Panjo tute elfalis el sia plenaĝa rolo. Ŝi fariĝis knabino, kunkulpulino, kiu ĝojegis kaj ridegis pro la bone sukcesinta mistifiko.

Kaj la daŭrigo?

La daŭrigo estis efemera feliĉo, mallongdaŭra varmo en la malgranda domo, kiu laŭ mia nuna scio, nur parte ekzistas nun. Kaj eta Judit, pri kiu nun mi povas aŭdi nenion estas jam granda knabino, de kiu la pasintaj, militaj jaroj postulis certe multe da novaj kaj novaj eltrovoj, kaj heroaĵoj. La infanoj rapide kreskis en saĝo dum tiu tempo, kiam la plenkreskuloj perdis sian prudenton. Kaj ilia forto, ilia lerto, la brilo de iliaj okuloj, donis forton kaj donos forton ankaŭ al ni, kiujn ofte tedus la kruela komedio, kies nomo estas: vivo en krizaj, transiraj tempoj.

GRAVA KUNSIDO

Groteska komedieto.

Personoj:

Scenejo: ĉambro, apartenanta al la loĝejo de la prezidanto, cetere samtempe la kunvenejo de la Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperanto-Klubo de Malesp. Malesp estas malgranda urbo kie ajn en la mondo. Sur la muro verdstelaj ornamaĵoj. Meze tablo, ĉirkaŭe seĝoj. Escepte Kirlon la rolantoj ne estas junaj kaj iliaj vestoj estas malnovmodaj.

Kiam la kurteno malfermiĝas, la scenejo estas malplena, poste anservice envenas la klubanoj. Ili sidiĝas.

Prezidanto: Mi havas la honoron malfermi la solenan kunvenon de la Esperantosekcio de la Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperanto-klubo de Malesp. Antaŭ ol ni komencus la konigon de tiuj eksterordinare gravaj temoj, kiujn ni pritraktos dum tiu ĉi kaj supozeble ankaŭ dum la venontaj kunvenoj de nia klubo, mi proponas, ke ni kantu. Nia ŝatata sekretariino fraŭlino Eŭlalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser...

Komitatanoj: Ŝi vivu! (Sekretariino riverencas)

Prezidanto: ... verkis specialan kanteton por hodiaŭ. Ni kantu ĝin!

Ĉiuj (kantas false):

Sur kapo de l’ koko jen kreskas kresp’
Vivu la verda stel’:

Jen verdas la vivo en Grand-Malesp.
Vivu la verda stel’:

Vivu la, vivu la, vivu la, vivu la stel’
Vivu la, vivu la, vivu la stel’,
Vivu la stel’, vivu la stel’
Vivu la verda stel’.

Fieros pro nia decid’ la kresp’
Vivu la verda stel’!
Fieros nu ĉiuj en Grand-Malesp.
Vivu la verda stel’!
Vivu la, vivu la ktp.

(Post la kanto “Brave”-krioj. Aŭtoro! Aŭtoro! Sekretariino riverencas kun dolĉa rideto.)

Prezidanto: Mi anoncas solene, ke la hodiaŭa eksterordinara kunveno estas tre grava kaj ĝuste pro tio ĝi estas radie disaŭdigadata, el kio vi povas kompreni, ke ĝi estas tre grava, ĉar se ĝi ne estus tiel grava, tiam ĝi ne estus disaŭdigadata en nia tuta lando por la eterna gloro de nia ŝatata urbo, Malesp kaj por la honoro de nia ŝatata lingvo.

Komitatanoj: Vivu Malesp!

(De ekstere hundbojo kaj bovobleko.)

Prezidanto: Kun granda ĝojo mi konstatas — he-he-he — ke ne nur la estimataj komitatanoj aprobas miajn vortojn, sed eĉ el la mondo de la frata besto-socio alvenas la aproboj kun la klara intenco, ke ankaŭ ili rajtu partopreni en niaj gravaj sentesprimoj — he-he-he!

Komitatanoj: (ridas) Ha-ha-ha-ha!

Prezidanto: Antaŭ ol mi transdonus la vorton al sinjoro Karlo Kirlo, kiu — laŭ la tagordo kuŝanta antaŭ vi — transdonos al vi sian epokfarantan proponon koncerne la modifon de la internacia lingvo, mi volas vin denove atentigi pri la graveco de tiu ĉi kunsido, kiu eterne konservos la nomon de la Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperanto-Klubo de Malesp en la kulturhistorio de la homaro. Mi petas vin, bonvolu konservi la solenecon de tiu ĉi kunveno, ĉar niaj nepoj nin benos, se ni pacience eltenos.

Knabo (enkuras): Panjo petas por momento la klabon. Ŝi ne trovas sian viandoklabon. Ŝi volas per ĝi frapi la bifstekon.

Prezidanto: Jen, sed revenu baldaŭ! Mi bezonas la klabon. La simbolo de la prezidanto estas la klabo kaj estas vere domaĝe frapi bifstekon per ĝi. Sed kion fari? Neniu estas prezidanto en sia propra domo! He-he!

Komitatanoj (ridas ĝentile): He-he-he-he!

Prezidanto: Kie mi estis antaŭ tiu ĉi simbola historio? Je-jes! Temas pri tio, ke sinjoro Karlo Kirlo, la plej juna, sed ne la malplej fervora membro de nia Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperanto-Klubo de Malesp intencas transdoni dum nia hodiaŭa kunveno al la urbo kaj al la mondo sian sensacian, novan planon pri la reformoj koncerne la internacian lingvon kaj tiun ĉi okazon...

Knabo (enkuras kun la klabo): Dankon, paĉjo. Ĉu vi volas doni al panjo 5 kronojn por rusa kaviaro?

Komitatanoj: Rusa kaviaro?

Prezidanto: Ho, mia edzino. Ŝi ŝatas lukson kaj prizorgas, ke la tuta lando sciiĝu pri tio! Je-es... Post la interveno de tiu ĉi rusa kaviaro ni revenu al la mondoskua, novaĵo de sinjoro Karlo Kirlo, al kiu mi per tio transdonas la vorton...

Kirlo (stariĝas, aplaŭdoj): Tre estimataj Gesinjoroj, tre estimata tuta Mondo kaj sinjoro Prezidanto! La mondo alvenis al grava tago. Mi ne dubas, ke tiu ĉi estas mia lasta parolado en la malnova esperanto. Venontfoje ni parolos la nove reformitan lingvon, kiun ĝia tre modesta aŭtoro, via humila servisto...

Komitatanoj (aplaŭdas. Kirlo riverencas).

Kirlo: ... per tiuj ĉi vortoj transdonos al la publikeco de la tuta mondo. Volonte mi parolus pri miaj spertoj koncerne la sendube genian verkon de Zamenhof, kiun mi antaŭ kvin semajnoj komencis studi, sed bedaŭrinde la severe barita tempo ne permesas tro detalan rakonton. Tiu, kiu havas specialan intereson pri mia anima evoluo en la esperanto-movado, al tiu mi modeste proponas mian poemvolumon kun la titolo “Ideala Salato”. Tie vi trovas inter aliaj ankaŭ detalan kritikon pri esperanto. Sendube esperanto ne malhavas certan geniecon; sed ĝi ne atingas tiun gradon de la genieco, kiun oni bezonas en modernaj tempoj.

Komitatanoj: Ni aŭdu! Aŭdu!

Kirlo: Tre modeste mi indikas pri mia aperonta detala verko, kiu pritraktos la mankojn kaj difektojn de esperanto en kvin volumoj, momente mi volas citi nur unu ekzemplon pri la malmoderneco de esperanto, kies fundamentajn ideojn oni tamen volonte akceptas. Sed pripensu, kial esperanto elektis ekzemple la vorton paco kiel bazan vorton? Inter parentezoj mi devas diri, ke mi estas ravita de la prefikso mal-. Sed kial oni bezonus la vorton paco? Ĉu ekzistas paco en tiu ĉi vivo? Ne, nenie. Nek en la privata vivo, nek en la vivo de la nacioj. La ĝusta vorto estus do: milito kaj se oni bezonus eventuale la malon, eble nur por la pleneco de la vortaro, oni povus diri malmilito. Kaj per tiaj etaj ŝanĝoj esperanto estus multe pli moderna ol nun. Oni povus trovi tiel multe pli modernajn kaj pli psikologiajn solvojn. (Aplaŭdoj.)

Esperanto havas diversajn mankojn kaj eĉ erarojn? pri kiuj miaj kolektotaj verkoj povos vin informi, mi volas nun konigi mian plej gravan reformon, vere mi kuraĝas diri, epokfarantan. Ĝis nun oni diris: La Esperanto kaj Enteriga Asocio de la Invalidaj Kamenpurigistoj en Negro-Kongo festis sian jubileon dum la pasinta sabato. Aŭ alia ekzemplo: Post du semajnoj sabate okazos la inaŭguro de la Esperanto-hejmo de la senlaboraj ŝtatgvidantoj kun la partopreno de la internacia generala stabo kaj tutmondaj civilaj aŭtoritatoj. Ĉu vi ne rimarkas, kiel senespere longaj estas tiuj ĉi frazoj? Mi petas vin, bonvolu koncentri vin al la vorto sabato, kiu revenas en ambaŭ frazoj. Ĉu oni ne povus diri sabate, sabite, sabote? Jen la granda solvo! Oni ne bezonos multajn vortojn en tia frazo: Sabite festis la Esperanto kaj tiel plu Asocio de la Invalidaj kaj tiel plu kaj tiel plu. Kaj Sabote: la inaŭguro de la Esperanto-hejmo de la senlaboraj ŝtatgvidantoj kaj tiel plu. Kaj ĉiu komprenos, ke en la unua okazo oni parolis pri la pasinta sabato (sabito) kaj en la dua (saboto) pri la venonta sabato! Mirinde ĉu ne? Oni povos uzi la temposignajn literojn en ĉiuj vortoj, ne nur en verboj! Mirinde, ĉu ne?

Komitatanoj: Vivu! Vivu!

Prezidanto (estas kortuŝita, viŝas la okulojn).

Kirlo: Jes. Sabate, sabite, sabote, same kiel januaro, januiro, januoro kaj tiuj ĉi formoj same klare parolos, kiel ekz. monato, monito, monoto, semajno, semijno, semojno kaj ĉiu komprenos pri kiuj periodoj de la tempo ni volas paroli. Kaj jen paralo, parilo, parolo de la prezidanto. Ĉu ne estas bonege? Pardonu min, ke mi forŝvebas en la entuziasmo. Tiu ĉi reformo estas kaŝita jam en la lingvo de la komenco sed eĉ la granda genio de Zamenhof ne sufiĉis konstati tion. Pri tio atestas tiaj formoj: mono. Ĉu vi rimarkas la estontan formon. Mono simple ne ekzistas en la estanteco. Kiu havas monon? La estanta formo estus mano, sed ĝi estas ĉiam malplena. Analogie la vorto civilizacio jam origine estas en la formo de la pasinto. Ĝi ne estas plu! Kiaj psikologiaj delikataĵoj! Vi povos legi tiajn raportojn el la milito: Aera batilo en Santungĉingĉung. 2000 aeroplinoj. Kaj ĉiu komprenos, ke estis aera batalo kun 2000 falintaj aeroplanoj. Ĉio laŭ la rapida ritmo de la modernaj tempoj. Ĉu vi sentas la nuancojn: trompo — estonta, trampo — okazanta, trimpo — kompatinda edzo kaj trumpo — dezirata. Amaso de la vortoj estos superflua, ekz. la vorto: Homo. Oni diros simple: soldato, soldito, soldoto. Kaj la vorto plenaĝulo ne estos necesa; oni diros: infano, infino kaj eĉ infono. Ĉu vi komprenas, sinjoro Prezidanto?

Prezidanto: Genie!

La virinaj membroj (honte) A-o-oh!

Kirlo: Kiel ĉarme la vortoj kelkfoje koincidos. Komence de la monato la juna paro havos kason, poste nur kison. La genitiva rilato ricevos neimageblan nuanckapablon. Jen ekzemplo, nu kion ni diru, jen: La patro de Aleksandro. Vi sendube komprenas la rilaton.

Sed bonvolu diri al mi sinjoro Komitatano, kion signifas la pitro de Aleksandro?

Komitatano (unua): Ke la patro de Aleksandro mortis, sed li vivas.

Kirlo: Bonege! Bonege! Sed ni daŭrigu nun. Kion signifas la esprimo: La pitro de Aleksindro? Eble iu el la publiko bonvolus respondi. Boneege! Tio signifas, ke ili ambaŭ mortis. Ili ripozu en paco! Sed ni daŭrigu: Kion signifas la patro de Aleksindro? Fraŭlino Kasistino, se mi rajtas vin demandi?

Kasistino: Ke Aleksandro mortis. Kompatinda infano. Sed la patro vivas kaj tio estas bona.

Kirlo: Eminente! Mi gratulas, fraŭlino. Kaj nun ni rigardu ankoraŭ unu ekzemplon. Kion signifas, fraŭlino Eŭlalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser, la jena esprimo: La patro de Aleksondro.

Sekretariino (kaŝas sian vizaĝon en la poŝtukon): A-ooh, sinjoro Kirlo, tion mi ne komprenas...

Kirlo: Ĉu mi klarigu do?

Sekretariino: Ne-e-e, sinjoro Kirlo. Ni jam komprenas ĉiuj.

Kirlo: Koran dankon. Mian grandan dankon. Jen: dinko! Kaj tiel mi alvenas al la fano de mia parolido. For la lingvon Esperinto, hurau al nova langvo de Karlo-Kirlo-Korlo. (Komencas danci sur la tablo.)

Prezidanto: Sed sinjoro Karlo, ni havas ankoraŭ unu gravan punkton. Pri la Kokinakademio!

Kirlo: Ne nun! Sabote! Sabote, semojne, monate. Nun nenio estas grava. Ĉio estas nur griva, grova. (Dancas sur la tablo).

Komitatanoj (konsterniĝas): Sed Karlo-Kirlo... Korlo! (Ĝenerala kriado.)

(Kurteno.)

KOKIN-AKADEMIO

Groteska komedio.

Personoj:

Scenejo: la ĉambro de la Prezidanto, servanta kiel kunvenejo. Ornamaĵoj priskribitaj en la antaŭa sceno. Tablo, seĝoj. Kiam la kurteno malfermiĝas, la scenejo estas malplena. Poste anservice envenas la estraro kaj la komitatanoj. Ili sidiĝas.

Prezidanto: Mi havas la specialan honoron malfermi la eksterordinaran kunvenon de la Esperanto-Sekcio de la Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperantoklubo en Malesp. Nia urbo vere povos esti fiera pri nia hodiaŭa patriota ago, kies fakto estos notita en la kronikaro de la historio. Kun granda bedaŭro mi devas raporti samtempe, ke nia fama membro, sinjoro Karlo Kirlo ne povas ĉeesti pro sia, eble daŭra restado en la mensmalsanulejo de nia urbo. Espereble ni revidos nian faman membron relative baldaŭ en nia vico.

Antaŭ ol ni pritraktus la gravan temon de la hodiaŭa kunsido, mi proponas, ke ni kantu la novan kanton de nia ŝatata fraŭlino Eulalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser.

Komitatanoj: Ŝi vivu. (La sekretariino riverencas.)

Ĉiuj (kantas):

Sur kapo de l’ koko jen kreskas kresp’
Vivu la verda stel’:
Jen verdas la vivo en Grand-Malesp.
Vivu la verda stel’!
Vivu la, vivu la, vivu la stel’
Vivu la verda stel’,
Vivu la stel’, vivu la stel’,
Vivu la verda stel’.

Krios la koko kun fiera kresp’,
Vivu la verda stel’.
Pro nia decid’ en Grand-Malesp,
Vivu la verda stel’.
Vivu la, vivu la, vivu la stel’ k.t.p.

Klubanoj (aplaŭdas, de ekstere bovobleko kaj hundbojo).

Prezidanto: Kun varma ĝojo mi konstatas, ke la genia verko de nia ŝatata sekretariino, fraŭlino Eulalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser rikoltis ne nur en ĉiu ĉambro la merititan sukceson, sed ankaŭ el la ekstera mondo oni aŭdas voĉojn de la kontenteco. He-he!

Klubanoj: He-he-he!

Prezidanto: Antaŭ ol mi transdonus la vorton al nia, ĵus menciita kaj tre ŝatata sekretariino, fraŭlino Eulalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser, mi volas konigi per kelkaj vortoj tiujn cirkonstancojn, kies rezulto estis la naskiĝo de nia historia kunveno. Eble en aliaj landoj oni povis kaj povas diri, ke montoj gravediĝis kaj naskiĝas ridinda muso laŭ la latina proverbo, sed en Malesp ne montoj gravediĝas kaj tamen naskiĝos ne musoj, sed... sed... pri tio iomete pli poste.

Tre estimataj Gesinjoroj! Ni, kiuj sidas ĉi tie, ni estas esperantistoj kun koro kaj animo. Kion signifas esti esperantisto? Kiu ajn el ni povas respondi facile pri tiu demando. Mi vidas, ke nia estimata kasistino, fraŭlino Samaritana havas pretan respondon al tiu demando, ĉu ne?

Kasistino: Ke oni pagu precize la klubkotizon kaj ne forgesu sian monujon hejme, kiam oni kolektas en la klubo por la favoro de la invalidaj vidvinoj de la esperantistoj, mortintaj en la batalo apud la fama Akuzativo.

Klubanoj (aplaŭdas kun iom da hezito).

Prezidanto: Tiu ĉi klasika difino de nia ŝatata kasistino ĵetas lumon al unu flanko de la afero. Por doni ĝeneralan difinon, tre estimataj gesinjoroj, esperantisto signifas homon, kiu uzas sian tutan forton por komprenigi sin en la tuta mondo. Sed eĉ tio ne sufiĉas, ni devas uzi ĉiun nian forton kaj mobilizi ĉiujn niajn eblecojn por venki la krizon kaj por tiu celo ni devas uzi esperanton. Kaj fiere mi povas aserti, ke eble nenie en la tuta mondo la esperantistoj tiel klare komprenis la voĉon de la tempoj...

Bovobleko, hundbojo (de ekstere).

Prezidanto: ... kiel en nia fama urbo, en Malesp, en nia fiera esperanto-sekcio de Malespa Sporto-Danco-Krematoria kaj Esperantoklubo. La nomo de Malesp ĉiam brilos en la mallumaj paĝoj de la historio. Kiel mi jam menciis, nia tre ŝatata sekretariino, fraŭlino...

Ĉiuj: Eulalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser...

Prezidanto: Dankon pro la helpo! Do, Fraŭlino Kaj-tiel-plu baldaŭ prezentos sian faman raporton pri nia grava faro, sed antaŭ tio mi alvokas nian tre ŝatatan komitatanon, sinjoron Stult, bonvolu rakonti al ni, kiel la granda ideo naskiĝis.

Komitatano: Tre estimataj Gesinjoroj kaj tre estimataj Posteuloj, kiuj legos tiujn ĉi vortojn! Antaŭ tri monatoj, kvar horoj kaj tridek sekundoj mi komencis legi la gazeton kaj kun speciala atento mi legis artikolon de la gazeto...

Alia komitatano: Kiu gazeto estis tiu?

Komitatano: Kompreneble estis la gazeto de nia urbo: La Trumpeto de Malesp. Tie mi vidis artikolon pri la reganta krizo, pri la malfacilaĵoj, kiuj ne estas venkeblaj per ĉiutaga homa forto kaj ne dum tiuj ĉi tempoj, sed longe post la nunaj krizaj tagoj. La artikolo estis verko de sinjoro Kluk, la konata ovo-grandkomercisto kaj en la artikolo li pritraktis la malutilan influon de la krizaj tempoj al la kvalito de la kokin-ovoj. Oni ne rajtas pensi, diris la artikolo, ke la kokinoj estas indiferentaj al la krizaj fenomenoj. La kokinoj ne sentas nur la malfacilaĵojn, kiujn la nutroproblemo kaŭzas dum la krizaj tempoj, ili havas tre sentemajn nervojn, kaj tiu sentemo reagas al la kriza situacio same, kiel la seizmografo al la tertremo. Tio kaŭzas, ke ili ne povas tute senĝene transdoni sin al sia granda tasko, kiu rilatas la aperigon de la nova generacio de sia gento kaj la prizorgon de la ovoprovizo de la homaro. Certe vi rimarkis, ke dum la krizaj tempoj la ovoj de la kokinoj ne reprezentas la saman, altan kvaliton, ili ofte estas tro malgrandaj kaj eĉ ne malofte okazas, ke la malfeliĉe sentemaj kokinoj kovas ovaĉojn...

Ĝis tiu ĉi parto mi venis en la legado, kiam mia fileto venis al mi, montris al mi sian novan bildlibron kaj demandis min: Paĉjo, kia ”pippi” estas tiu ĉi? Tiu birdo estis struto. Mi vidis la struton, mi pensis pri la strutovoj, pri la faksperta artikolo de sinjoro Kluk, pri la inteligenteco de la gekokoj kaj jen naskiĝis en mia kapo la ideo, pli ĝuste la ĝermo de la ideo. Mi tuj iris al nia eminenta prezidanto, tie mi renkontis fraŭlinon Samaritana, la kasistinon kaj en ŝia genia kapo (per poŝlampo lumigas la kapon de la kasistino) naskiĝis la epokfaranta ideo, ke ni interrilatiĝu al la Verda-Mgam-Mgam Klubo en Tanganjika kaj tie ni akiru specimenon de struto en konvena stato. La struto estas granda, terure granda birdo, kiu... sed eble sinjoro Prezidanto, vi permesos, ke la kasistino bonvole ripetu ŝiajn historiajn vortojn?

Prezidanto: Volonte. Dankon, sinjoro Stult. Mi petas vin, fraŭlino Samaritana, bonvolu ripeti viajn historiajn vortojn, aŭditajn antaŭ tri monatoj, tri horoj kaj...

Komitatano: ... dudek-tri minutoj.

Prezidanto: Dankon pro la helpo. Fraŭlino Samaritana!

Kasistino: Mi diris, ke ni devas havigi struton por la kokinaro de Malesp. Por ke ili lernu la altan teknikon de la ovo-kreo. Ke la ambicio pelu ilin antaŭen, ke ili povu kovi pli grandajn ovojn, gigantajn ovojn, verajn ovegojn.

Prezidanto: Koran dankon pro viaj historiaj vortoj. Mi povas kompletigi tiujn ĉi raportojn per tio, ke pro la foresto de nia ŝatata sekretariino, fraŭlino...

Ĉiuj: Eulalia Amanda Peripatetia Ludovika Anser...

Prezidanto: Dankon pro la helpo... jes pro tio nia tre ŝatata supleanto, sinjoro Sencerb skribis leteron al la Verda Mgam-Mgam-Klubo de Tanganjika. Mi petas vin, sinjoro Sencerb, estu afabla prezenti vian leteron, skribitan al la samideana klubo en Tanganjika.

Tria Komitatano: Mi devas peti pardonon, sed mi ne havas la kopion de la letero, ĉar hazarde mi uzis la malĝustan flankon de la karbpapero kaj sekve ambaŭ flankoj de la letero havis maŝinskribon, la originalan tekston kaj la kopion. Mi rimarkis tion nur, kiam mi volis meti la kopion en la arkivon. Sed mi memoras, ke mi tre detale priskribis nian problemon kaj petis la helpon de la noblaj nigraj verduloj.

Prezidanto: Nun mi komprenas. Tial ili respondis en letero, kie la vortoj estis ambaŭflanke. Sur la dorsa flanko per spegula skribo. La bravaj nigraj samideanoj kredis, ke en Eŭropo tio estas modo. Multaj vortoj ne estis en la letero. Nur tiom: Estimataj Samideanoj! Nia komitatkunsido tre bone — skribis la nigraj samideanoj — kaj sur la papero estis desegnita struto kaj lokomotivo kaj ŝipo. Kun samideanaj salutoj Bum-bam, prezidanto. El tiu genie simpla letero ni komprenis, ke la amindaj nigraj samideanoj plenumis nian peton kaj enpoŝtigis la struton. Antaŭ du semajnoj efektive la struto alvenis! Estis granda tago por esperanto en Malesp. Ni ĉiuj vidis la alvenon, ni ĉiuj scias pri la streĉoplena atmosfero de tiu tago, sed tute ne estos superflue nun aŭdi la kolorriĉan artikolon de nia tre ŝatata sekretariino, fraŭlino...

Ĉiuj: Eulalia Etcetera...

Prezidanto: Dankon pro la helpo... Mi petas vin, fraŭlino Etcetera estu afabla legi vian artikolon pri tiu grava tago!

La sekretariino: La 10-an de tiu ĉi monato ni vekiĝis kun konjekto de grandaj okazaĵoj. La suno ĵetas miran rigardon al la cetere tiel trankvila urbo Malesp, kiu nun komencas boli, svarmi, krii kaj boji... pardonon, mi volis diri ĝoji. En la amaso de la homoj ni vidas lin, la Urbestron, kiu kun sinjoro Kluk ĵus alvenis por saluti la savonton, pardonon savontinon de la enlanda ovkomerco kaj krizmastrumado, la Strutinon, tiun ĉi pioniron de la virina laboro. Ni vidas ilin kaj la aliajn gravulojn de nia urba vivo en la amaso de seriozaj gravuloj, ridemaj sinjorinoj, ludantaj infanoj kaj malpaciĝintaj hundoj. La Strutino alvenos, tiu ĉi granda reprezentanto de la virina sekso, kiu instruos al niaj kokinoj teorie kaj ĉefe praktike, kiel oni povas kovi grandajn ovojn. Belega tago! La homamaso kelkloke tumultiĝas kaj okazas bedaŭrindaj akcidentoj. La edzino de la buĉisto tretas sur la voston de Nero, ni ĉiuj konas la afablan hundon de bankdirektoro Plenpoŝ, kiu de sia flanko prenas senkuponan viandopecon el la tute ne kriza figuro de la menciita sinjorino. Por eviti miskomprenojn la hundo faris tion kaj ne la bankdirektoro. La sinjorino en sia indigno donis du vangofrapojn al Niĉjo, la filo de la bankdirektoro, kiu ne senplezure observadis la bedaŭrindan evoluon de la okazaĵoj. Nun la kolero de la patro ne konas limon, li rememorigas al ni la fulmantan Jupitron, iranta kolere al la buĉistedzino, kiu atendas... atendas... Ho, kio estos ĉi tie? Kia tragedio povos okazi? Renversiĝos la paco de nia nobla urbo! Sed ne, ne, okazas io multe pli grava! Venas la vagonaro kun sia valora ŝarĝo kaj ĉiu forgesas sian vundon, sian hundon, sian zorgon. Hundoj, homoj montras egalan intereson. Ĉiu volas vidi la unuan struton de Malesp, kiun sekvos la dua, tria, kvara, centa. Strutviroj kaj strutinoj promenados baldaŭ en ĉiuj urboj de nia lando kaj la kokinoj fiere dokumentas siajn sciojn per strute grandiozaj ovoj... Ho, Malesp, estu benataj la lingvo kaj la kapo de fraŭlino Samaritana, (lumigas ŝian kapon per poŝlampo) kiuj en komuna kunlaboro havigis al ni tiun ĉi belan strutinon.

Sed nun, nun! La vagonaro! Mi vidas kirliĝantan tumulton ĉirkaŭ granda kaĝo. Oni levas supren pordeton, la strutino elŝovas sian gracian kapon. Tra la kaĝo oni vidas senfalsajn strutplumojn. Ĉapeloj, manoj etendiĝas al la ĉielo, mi puŝas min antaŭen kaj levas supren en ekstazo mian, de mia avineto hereditan sunombrelon kun bruselaj puntoj. Bedaŭrinde, la strutino kredeble ne ricevis sufiĉe da nutraĵo dum la vojaĝo, ĉar ĝi, ne, ni diru Ŝi senhezite formanĝis mian ombrelon kaj sammomente ankaŭ la ruĝan flagon de la staciestro, la kaskon de la fajrobrigadestro, preskaŭ kun lia kapo, sed neniu pentis, neniu domaĝis, neniu pensis pri sia privata malprofito, ĉar ĉiu sciis, ke la oferoj donos sian frukton, la kokinoj gravediĝos kaj strutovoj naskiĝos dank’ al la instruo de la strutino.

Prezidanto: Mi kredas, ke ni ne pretendu pluan streĉon de nia tre ŝatata fraŭlino...

Ĉiuj: Etcetera. (Granda aplaŭdo.)

Prezidanto: Kiel ajn ni volos aŭdi kaj denove aŭdi viajn belegajn kaj emfazajn vortojn ĝis la fino de via artikolo, mi devas konstati, ke la granda okazaĵo proksimiĝas, kaj ni devas do kun granda bedaŭro senigi nin de la aŭskultado de tiu ĉi belega artikolo ĝis ĝia fino. Mi volas aldoni nur, ke intertempe la struto englutis ankaŭ nian tutan kason, ne nur metafore, sed fakte, ĉar, malbonŝance, nia genia kasistino tiel profundiĝis en la admiro de la struto, ke ŝi ne rimarkis, ke la struto englutis ŝian valizeton kun la kluba aktivo, t.e. 18 kronoj kaj 60 eroj. El tiu ĉi enhavo poste kun granda peno ni sukcesis reaperigi 3 kronojn kaj 60 erojn, sed la papermono en iu mistera maniero tute malaperis ŝajne poreterne. Nu, tiel estis. Nia kasistino malgraŭ ĉio akceptis la taskon observi la evoluon de la afero en la kokinfarmo de sinjoro Kluk, kaj nun mi petas ŝin, informu nin pri tio, kio temas nun! Fraŭlino Samaritana!

Kasistino: Aŭskultu! (Tre solene.) La struto kaj unu el niaj plej spertaj kokinoj, escepte inteligenta estaĵo nun sidas kune... Proksimiĝas la tempo, kiu montros, ke... jes, ili sidas unu apud la alia kaj baldaŭ ni vidos la reformitan ovon, la rezulton de sensacia eksperimento, la novan kokinovon. Nun plenumiĝos la gloro de Malesp antaŭ ĉiuj urboj de la mondo!

Ĉiuj (murmuras ekscitite).

Heroldo (enkuras kun malgranda kokinovo): Jen la ovo!

Prezidanto (balbutas, la aliaj konsterniĝas). Ĉu... ĉu... nur tion... tion povis lerni... nia ko-ko-ko-kokino? Ĉu la instruo ne estis pli efika? Ĉu mia kokino kovis nur tian ovon?

Heroldo: Ne, tio estas la ovo de la struto. Ni uzis tro inteligentan kokinon kaj ne la kokino lernis la manieron, kiel kovi grandajn ovojn, sed la struto, kiel oni povas kovi malgrandajn ovojn.

La klubanoj (falas de siaj seĝoj kun korŝira krio).

(Kurteno.)