Proksimuma verkojaro: 1993
Kreis la Esperantan tekston: Camacho
Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el ŝtorma sonĝo, li trovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Liaj pensoj restis ankoraŭ nebule konfuzaj, kiam tra la plene aperta fenestro ekflirtis en la ĉambron la printempa-matenaj triloj de svise pepaj birdetoj.
Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rimarkis, ke la ruĝa lumeto de la faksilo blinkas. Kun trankvilaj movoj li metis la piedojn en karese lozajn pantoflojn el blua ŝamo, alprenis staran pozicion kaj direktis sin al la signalanta aparato. Li komencis legi duonlaŭte:
Tre Estimata Doktoro Silber
Mi venos al la Centra Stacio de Via urbo hodiaŭ en la posttagmezo je la 15a horo kaj 33 minutoj per rekta ekspresa vagonaro el Vieno.
Eĉ bagatelo povas servi al celo, kaj eĉ vulpo plej ruza en kaptilon falas.
Nur tiom por la nuna momento. Kun koraj bondeziroj kaj salutoj, Via
Prof. Emèric Ország
Asista Direktoro de PEN-Klubo
Pf. 457, H-2315 Budapest
Dum duona minuto li gape silabumis la lastajn tri liniojn de la ricevita fakso. Li deziris konsulti sian ĉio-solvan edzinon, sed bedaŭrinde ŝi gvidis ĝuste samsemajne staĝon pri merkatologia tipo- aŭ topografio ie en Centra Eŭropo. La paŭtemaj okuloj de Georg Silber serĉis kukolhorloĝon sur unu el la flave-brunetaj muroj de la dormoĉambro. Ĝi montris la duan kaj duonon.
Kun vestoj amele gladitaj li ekiris por renkonti la vizitonton. Li ne multe ŝatis svisajn stacidomojn, ĉar tie neniu lin konas. Verdire li ŝatis nul stacidomon en la tuta mondo pro la sama kaŭzo.
Malbele obtuza voĉo de konjekteble turpa virino anoncis germane, france kaj itale la ekspreson el Vieno ĉe la kajon numero tri, kie Georg Silber sidis en senmova atendo de pli ol dek minutoj. La trajno bremsis la rapidan iron kaj poiome haltis. Ies mano apertis pordeton inter du vojaĝ-invite luksaj vagonoj unuaklasaj. El la nun ripoza vagonaro ne pli ol unu homo komencis sian descendon sur la pavimon de la stacio.
En nigra mantelo kun marblua subŝtofo, posttagmeze je l’ kvara tago de la printempa monato florealo...
En nigra mantelo kun marblua subŝtofo, posttagmeze je l’ kvara tago de la printempa monato florealo, Profesoro Emèric Ország eltrajniĝis sur la trian kajon antaŭ la mirplene atendan rigardon de la italdevena doktoro.
Por Georg Silber la alvenanto havis precize la aspekton de rolulo en rakonto de Barry Perowne, tiu pri Annixter kaj la murdo en blua ĉambro sen fenestroj riglita de interne: firma, iom pala hometo, kun buŝo senkolore rektlinia, kun dura felta aŭ mefito-fela ĉapelo, pura griza kompleto kaj heksagonaj okulvitroj sen ringo aŭ kadro. Li trovis la ulon iel eksmoda, kvazaŭ de antaŭ tridek aŭ kvardek jaroj, ĉefe pro la sesangulaj vitroj kaj probable ankaŭ pro la surhavo de ĉapelo. Tamen tio apenaŭ surprizis lin se konsideri, ke temas pri esperantisto. Ĉi-punkte li rememoris sian plej faman diraĵon pri la malfruo kiu diverssimptome karakterizas la esperantajn literaturon kaj movadon, kaj li ekpensis ke probable estas same pri la istoj mem.
Siavice, en la felisaj okuletoj de la fremda profesoro, Georg Silber vidiĝis minca kaj senbarba, preskaŭ alabastra, kun maŝinaj, robotaj kaj insektaj gestoj, kvazaŭ daŭre li aktorus aŭ afektus:
— Bonvenon kaj plezuron, Sinjoro Profesoro. Kaj via bagaĝo? Ĉu vi nenion kunposedas?
— Ĉak! Ĉak! Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sen sklavo. Estas granda plezuro ankaŭ por mi, Doktoro Silber. Ĉu ni iru tuj al Via hejmo? Temp’ estas valoro simile al oro.
— Ĉu femurale?
— Ne, Medicina Moŝto! Ne pensu, ke mi havas kaprajn piedojn.
— Ĉu per taksimetra veturilo?
— En ordo. Taksie, jes. Kaj bonvolu permesi, ke mi ĝin pagu.
La griza gasto parafis sian diron per elmontro de dika fasko de ĉervoncaj bankbiletoj.
La loĝejo de Georg Silber, ĉe-holma ĉaledo kun 12 ĉambroj, estis ankaŭ la kooperativa redaktejo de la renoma internacia kaj dumonata beletra revuo Literatura Verniso.
Jam pli ol unu horon ambaj intelektuloj babilis ĉe la manĝotablo, kaj iliaj doktaj vortoj kaj paroloj alternis brue-flue kun la ŝmacoj kaj moderaj borborigmoj de la kolaziono.
— Kiel vi divenis? Mi avidas, mi soifas, mi hungras famon, kara Profesoro. Fa-mo-n. Nur famon, famon, famon kaj pli da famo.
— Kaj Vi deziras, ke mi Vin helpu?
La okuloj de Georg Silber glimetis suplike:
— Jes, mi petas, mi petegas, mi petegegegas! Sukuru min kiel vi faris pri tiu Clinton en Usono!
— Aha! Lian refamiĝon Vi celas, ĉu ne? En ordo. Mi estas en mia elemento. Sed ĉi-kaze ni bezonos nul mis-ilon. Ne ĉio utilas, kio brilas. Sufiĉos nuraj vortoj: vort’ en ĝusta momento faras pli ol arĝento. Simple, faru ĉion, kion mi diros al Vi, kaj kiel mi diros al Vi, kaj Vi iĝos por-ĉiame fama, Vi ĝuos eternan vivon, la saman eternan vivon, kies mankon Vi koŝmaris dum la lastaj tagoj, monatoj kaj eĉ jaroj.
— Kontraŭ kioma prezo?
— Ĉioma, Estimato. Memoru, ke bona gloro pli valoras ol oro. La unua paŝo estu, ke Vi repudiu Vian nunan nomon kaj rebaptu Vin La Majstro publike kaj private. Kompense la unua iniciato de Esperanta PEN-Klubo estos proponi, ke La spegulo de Velodajo iĝu deviga legaĵo en ĉiuj mondaj lernejoj.
La gastiganto mienis bavan nekomprenon.
— Se, anstataŭ fondinto, gvidanto kaj mentoro de Literatura Verniso, Vi estus glora regnestro aŭ potenca landreganto, jam dum Via vivo oni alinomus la plej gravajn placojn kaj stratojn en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj honore al Vi; en parkoj kaj aleoj Via statuo monumentus salute al la homoj irantaj al laboro aŭ porplezure promenantaj en dimanĉa mateno; kial do Vi kontentigu Vin per la ĝisnuna, ofta sed nesufiĉa, apero de Via nomo sur la paĝoj de Via gazeto kaj en la antaŭparoloj de la prestiĝaj LV-eldonaĵoj? Verdire estas nul kialo, ke Vi ne alinomu vin La Majstro. Vi ja rebaptis Vin pli frue, ĉu ne? Kaj kiu havas la forton, havas la rajton.
— Jes ja, kara Emèric, sed en la historio de la aposteriora planlingvo esperanto estis jam unu majstro: Ludwig Samenhof.
— Prave Vi diris: estis. Sed en ĉiu epoko devas esti unu Majstro, kaj nun, post la mortoj de Kalocsay, Lapenna, Waringhien kaj Régulo, ne estas pli da tiaj. Ne estas, ĉu Vi komprenas? Kaj la movado bezonas novan Majstron, bezonas ĝuste Vin. Kiel dirintus Ŝlejero, Menade bal, Cifali bal. Vi estu do La Majstro, du-majuskle, kiun ĉiuj atendas.
— Viaj vortoj volas ekspliciti, ke ekzistas socia mendo...
— Precize! Fi-kial plu cerbumi pri io tiel klara? Lazaro Zamenhofo mem ne volis, ke oni nomu lin tiel, ĉar en la komenco tio ne estus oportuna por la celo disvastigi la lingvon inter ĉiaj homoj. Sed nun, kiam ne eblas dubi, ke ankaŭ la esperantistoj serĉas en la movado misiistojn, mesiojn kaj profetojn, kial Vi ne akceptu la gravan responson? Aŭ ĉu Vi preferas, ke ĝi restu vaka kaj aperta al la uzurpaj pretendoj de kiu ajn Tonkin, Buller, Fettes, Valén aŭ Milojević?
— Nu, via kantato sonas dekaloge. La Majstro... kial ne? Ne pro nenio mi jam de longe angligas kaj francigas mian plenan kaj kompletan verkaron por eventuala aperigo en The Library of America aŭ La Bibliothéque de la Pléiade...
Surde al liaj fatamorganoj Emèric Ország enpoŝigis sian livan manon kaj eltiris ĉifitan librotekan slipon kun formiklitera skribo sur la dorsa flanko:
— Tajpu kaj faksu ĝin al Viaj subuloj.
La Majstro eklegis kun kelka peno la du aŭ tri proponitajn frazojn:
Kara adjutanto kaj satelito
De nun bonvolu nomi min, tiel parole kiel skribe, same private kiel publike, (La) Majstro. Per tio nia kooperativo...
Liaj okuloj glitis sur la cetero kaj en lia cerbo kirliĝis la unuaj vaporoj de dubo, sed ĉian eblan heziton definitive forigis la lasta, haste skribita linio:
Kooperativo de Literatura Verniso — en konsultaj rilatoj kun PEN-Klubo.
— Brave. Bravege! Bravisime!!!
Ĝis la fino de la vespero La Majstro laboregis entuziasme por disfaksi al sia stabanaro la novan, revolucian komandon. Kiam la redakteja faksilo ĉesis aktive deĵori, li rimarkis kun enormaj miro kaj surprizo, ke kie antaŭe staris nul pordo, inter la kuirejo kaj la malgranda neprejo, oscedas nun la enira aperturo de dek-tria ĉambro, en kiun la eminenta Emèric Ország sin jam enloĝigis, kaj kies pordon li iom post iom premiere fermas kaj poste ankaŭ ŝlosas.
— Kaj ĉu de nun, estiel Majstro, mi surhavu ĉapelon?
— Bona ideo! Bonvolu porti la mian.
Al La Majstro iĝis evidenta, ke Emèric kalvas preskaŭ tute. Aldone, lian dekstran parietalon, kiun normale konstante kovris la grizverda ĉapelo, ornamis klarkontura harmakulo kun formo de sesfingra mano. Provante dispeli sian konsternon La Majstro koncentriĝis pri ĝusta surkapigo de la spontana donaco:
— Pa! Ĝi manifestiĝas iom tro kilometra por mia verto!
Emèric retrokovris la ĉe-fruntan harmaneton kaj konsolis la alian:
— Nek ĉapelon nek ĉapon Vi meritas, sed kronon oran kaj diamantan!
Kaj li ekrecitis:
— El tre malgranda gemo blindiga brilo venas,
pinĉeto da sukero tre fortan dolĉon tenas...
Kaj poste:
— Malgrandas la grajnetoj de bona la papriko,
sed ili, pli ol nuksoj, varmigas per la piko...
Aŭdiĝis subita ĝojkrio de la manekena Majstro:
— Poezio! La voĉo de l’ silento! Eminenta Emèric, ĉu vi komplezos aŭditorii bukedon el miaj komponaĵoj?
— Evidente jes, Estimegata Majstro. Bonvolu komenci Vian deklamadon.
Kaj li turnis siajn ĥameleonajn orelojn al la kolorature miela voĉo de l’ brava bardo:
— Kio estas mia pirogo? — Mia riĉaĵo.
Kiu mia dio? — Mia libero.
Mia leĝo? — Mia forto kaj la vento.
Mia sola patrujo? — La maro.
La griza feliso ridetis por stompi sian hele verdan grimacon:
— Estas originale. Ĉefe la baza ideo. Krome, ĝi eĉ sonas iom paname. Sed ŝajnas al mi, ke iu jam aperigis ĉi-teman poemeton.
— Ĉu vere? Kiu? Kion? Kiam? Kiel?
Emèric elparkeris:
— Ĉar mia leĝo: la forto.
Ĉar mia kara: la ŝip’.
Mia patrujo: la maro.
Kaj la liber’: mia Di’.
Kaj li aldonis:
— Se mi ne mismemoras, iam Vi emis hungarigi Vian pseŭdonomon.
— Prave. Mi dubis inter György Szilva kaj György Szilveszter, sed ne povis decidiĝi, tial fine preferis germanigon.
— Tio signifas, ke Vi elektis nek prunon nek silvestron, sed ja arĝenton.
— Efektive, kara Emèric. Mi perceptas, ke vi suzerene tropas plurajn idiomojn.
— Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu... Kaj ĉu ne venis al Via kapo la eblo nomi vin Szilfa?
— Szilfa? Ĉu tio ne estas... ulmo?
— Precize. Kaj ĉu tiu vorto diras nenion al Via lucida cerbo?
— Fakte jes. Mirinde! Kiel vi tion rabdis? La vorto ulmo memorigas al mi poeziaĵon, kiun mi finverkis antaŭ kelko da tagoj:
— L’ aprila pluvo kaj la maja suno
pruntis iomon da folioj verdaj
al duonputra kaj maljuna ulmo,
kiun vundis la fulmo.
Li daŭrigis kun kreskanta aplombo:
— Nun vi ne povos diri, ke vi jam aŭdis tion pli frue.
Sed li ne devis longe atendi, ĉar el inter la grizverdaj stretaj lipoj de la ĉapelulo elsiblis orelŝira melodio:
— Al ulmo duonputra kaj maljuna,
kiun la fulmo vundis,
l’ aprilo pluva kaj la majo suna
iomon da folioj verdaj pruntis.
— Tamen mia rimo estis pli bona, pli eŭfona, eĉ pli harmona!
— Certe Vi havas imponan poezian talenton, sed ankaŭ ne forgesu, ke eĉ sur la suno troviĝas makuloj. Kial Vi ne provu improvizi?
— Improvizi? Pri kio?
— Unue vi devas verki poemon laŭdan kaj omaĝan al Vi mem, ekzemple rimportreton. Ĝi poste povos aperi kun la subskribo de Via edzino aŭ de iu el Viaj fidelaj satelitoj (kvankam pli bone estus nomi ilin planedoj, ĉar ja ili orbitas, ĉu ne?, ĉirkaŭ la Suno). Estu do kuraĝa korde kaj komencu klare kanti!
— Mi petas momenton, estiminda Profesoro...
Li prenis kelkajn foliojn el satena papero kun la surpreso karakteriza de Kooperativo de Literatura Verniso kaj komencis kovri ilin per rondformaj literetoj el flua verda inko. Pasis minuto. Pasis du minutoj. Tri minutoj pasis. Post kvaronhoro li lasis flanke la uzitan feltkrajonon kaj kun paperfasko enmane li kuris al sia budapeŝta mentoro, kies oreloj atente vespertis la novan provon de la menestrelo:
— Majstron ni himnu kaj universe faman revuon
kiuj elsavis lingvon el estetika pereo.
Multon Li trasuferis dum ĉarpentado de ritmoj...
— Sufiĉas, kara Majstro. Ne, ne, tiu poemo, malgraŭ sia senegala originaleco, ne taŭgas por nia celo. La verda plebo ne nur ne komprenus ĝin, sed certe ĝin komprenus mise. Bonvolu aŭskulti mian propran modestan verkaĵon:
— Amikan eldoniston Vi ne trovis:
Vi devis mem eldoni Viajn verkojn.
Eĉ Ŝulco havas centron paderbornan.
Ĉu eble tial Vi famiĝis poke?
Régulo mem intencis aperigi
ion el Vi, sed fine la kolapso
de l’ eldonej’ devigis lin rezigni...
La jubilo kaj delicaj krioj de la Kooperativestro fendis la transfenestran vespersilenton de la ĝardeno per splitoj de vanta vakuo.
— Brave. Bravege! Bravisime!!! Sendube vi heŭristikas, karega Emèric, ke mi verkis nenion por la Serta Gratulatoria, kvankam la honoroto petis min kontribui: ial mi taksis la ideon neserioza, kaj preferis ne respondi; nu, kion vi mem pensus pri monumenta verko, kies monumentoto rekte serĉas siajn monumentontojn kaj anoncas sin mem redaktoro?
— Kia pravo en Viaj vortoj, Aŭskultenda Majstro! Kiu ajn idioto, same Juan Régulo Pérez kiel Artur E. Iltis, povas inviti la gregon al tia entrepreno kun plena certeco, ke aperos la libro, kaj sen ajna risko...
Interrompis lin La Majstro per robota ekaserto:
— Ne miskomprenu min! Mi neniel celas, ke Régulo kaj la ceteraj (ĉiuj ĉi Vatré, Auld, Neergard, Lins aŭ Daŝgupto en Serta Gratulatoria) estus kretenoj, sed...
— Sed?
— Sed komparu: kiam aperos la festlibro por mia kvindeka naskiĝtago, kies titolo estos Mi kaj oni, temos pri volumo spontane kaj senpartie kaj eminente iniciatita, startigita, redaktorita, editorita, asiste verkita, korektita, repolurita, grafike vartita, stabita, darsonvalizita kaj eĉ bindita de neniu alia ol mia tiptologia edzino mem!
— Eksterordinare!
— Kaj senkompare.
— Tute ĝuste laŭ Via gusto. Tial bonas, ke Vi reproduktis en la senmanka kaj sendanka Literatura Verniso fragmentan strion el la dorsa kovrilo de Eseoj III de Varengjeno enhavantan Vian nomon, por ke la plebo ne restu seninforma: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem’.
— Komplemente, kara madjara amiko, ne forgesu, ke doni al homoj saĝan prezentaĵon kontraŭan al nesaĝa kiun ili jam ricevis, estas senutile, krom se samtempe oni pruvas al ili la malsaĝecon de ilia opinio. Tial unu el miaj proksimfuturaj iniciativoj konsistiĝos en verniskooperativa akuŝo de mia ĝisnune seneldona sci-fia novelaro Deneb scintiletas, verkita jam en la decida jaro 1968, kio demonstros, ke ne iu Konisi Gaku aŭ Liven Dek kontribuis al la esperanta beletro la sciencfikcian ĝenron, sed ja neniu alia ol Georg Silber, t.e. La Majstro mem!
— En ordo. Lasu ĉion ĉi kuŝi en miaj manoj. Aldone, sed iom aliteme, de nun necesas, ke Vi verku majstre. Via ĝisnuna stilo estis (kadre de sia nedubebla superbo) brila, sed supraĵa. De nun ĝi devas esti, simple, genia.
— Sed kiel tion atingi? Mi jam milfoje provis... Jen kial daŭre restas en tirkesto tuta dramo Unu persono serĉanta epilogon, la unuaj tri ĉapitroj de suomieska romano kaj la dek naŭ unuaj ĉapitroj de romano ĝenevoza! Kalkulu: dudek du ĉapitroj preskaŭ faras tutan romanon, ĉu ne?
— Efektive. Unue, pri la Epilogo mi mem okupiĝos, do ne zorgu plu. Due, bonvolu aŭskulti komparon, kvankam ekzemplo proponas, sed ne ordonas. Tre plaĉis al mi Viaj poemoj, sed pleje min impresis, kiel pruvo pri Via majstreco, la sobraj, ekvilibraj komentarioj en De tempo al tempo kaj Desislava ridetas. Kia plezuro havi en la manoj tiujn paĝojn! Por mi ĝi randas eĉ erotikan ĝuon! Se ial iam Viaj poemoj tute malaperus, sufiĉus tiuj paĝoj por ke Vi plu kronu kaj tronu la verkotajn historiajn konsultilojn pri la esperanta literaturo. Kompare kaj kontraste kun ili la poemoj de, ekzemple, Auld kaj Kalocsay, De Kock kaj Newell, Montagut kaj Nervi, Fernández kaj Neves, impresas tiel nude kaj sensuke, tiel mute kaj senguste... sed en Viaj tekstoj, male, videblas klarreliefe la imponaj konturoj de Via personuleco, de Via sensimila genio. Ili esprimas Vian Vion same precize, kiel skribo-specimeno tion farus post grafologia analizo.
— Kio estas do la obstrukco, eminenta Profesoro?
— En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj. Nepras, ke ni unue solvu la problemon de la ekzisto de Via rivaleto, kara Majstro. Vi tro pensas pri li kaj tial ne eblas, ke Vi dediĉu vin plene al kreado de literaturaj monumentoj.
— Ĉu vi parolas pri... tiu Kamaĉo?
— Ĝuste pri li.
— Kamaĉo! La imbecilaj katalunoj aŭdacis stafeti por recenzo al tiu Kamaĉo la minimumisman krokizaron de Nemere. Tial mi devis tuj depeŝi al ili sortimenton da readmonoj, garnituron da komandoj kaj servicon da precizaj instrukcioj kaj detalaj direktivoj. La envioza judaso...! Tamen kelkaj konsilis prudenton kaj sinregon. En ies epistolo papirusis jene: la plej bona politiko estas: ignori ilin kiom eble.
— Jes ja, mi bone scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas. Sed kiel eblas ke Vin, Giganton de la Penso, tiom perturbas la artikoletoj kaj misrecenzoj de memproklamita goljato? Vi klare ne povas lin forgesi. Kaj unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas. Ni povas fari nur unu aferon: silentigi Vian ĝenan kontraŭulon. Ricevos vulpo por sia kulpo. Agu do decide kaj senkompate. Se Vi volas renomon, ne domaĝu la homon!
Kvin horoj estis jam pasintaj, de kiam Emèric demandis La Majstron pri febla punkto, vunda loko aŭ aĥila kalkano de la insolenta madridano, kaj jen finfine La Majstro ekkriis:
— Eŭreka! Ne malkonvenas scii, ĉu li apogas serbojn, ĉu kroatojn, por ke laŭeble mi subtenu la antagonajn kaj tiel puŝu lin en sakstraton.
— Brave kaj prave, Mirinda Majstro; en ĉi epoko manka je principoj oni devas arbitre decidiĝi por unuj aŭ por aliaj kaj agi kohere kaj konsekvence. Bedaŭrinde, se temas pri Bosnio-Hercegovino, estas ne nur du partioj, kaj, aldone, Kamaĉo pli simpatias ne serbojn nek kroatojn, sed muslimanojn. Tro da kuiristoj kaĉon difektas, kaj de tro da pano venas malsano. Ni elektu ion pli simplan kaj do pli trafan kaj nocan.
— Sed mi jam senmanke eksplikis, kial mi preferas ne akuzi lin plue kaj plue pri antisemitismo...
— Ne naivu. Kia ago, tia pago, kaj kia fripono, tia bastono. Ne forgesu, ke Vi promesis agi precize kaj obee laŭ miaj instrukcioj. Ĉu Vi ekzemple scias, kial li verkis kaj tradukis tiujn kalumniajn artikolojn kontraŭ judoj, Zamenhofo, cionismo kaj Israelo?
— Mi induktas, ke ĉar li esencas antisemito.
— Ne, tute ne, Kara Majstro. Li faris tion por famiĝi, por atingi pli kaj pli da renomo. Same estis pri Joseph Paul Goebbels: kiel junulo kaj universitatano li favoris socialismon, cionismon, la judan movadon, sed poste, nur por la famo, vidante ke inter la progresemaj rondoj li havos nenian ŝancon elstari, li lasis sin konvinki de iu mediokrulo el la nazia partio, kaj jen liaj talento kaj ambicio kune faris el li la kanibalon, kiun la tuta homaro nun bone, kaj por eterne, konas. La historio de la homaro abundas je tiaj senprincipaj kanajloj jam de Erostrato. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus sian animon kaj perdus la tutan mondon?
— Ni do, se esprimi tion per netrivita metaforo, devigu lin elekti inter arianismo kaj arjanismo.
— Aŭ inter martelo kaj amboso. Por tio ni vizitos la hejmon de Kamaĉo en Madrido dum lia foresto. Ne venos rato mem al kato, kaj ni devas bone koni liajn planojn kaj projektojn, kaj eventuale detrui ilin surloke, sen ke li sciiĝu. Favoros nin, ke du kontraŭ unu prezentas armeon, kaj ke venĝado estas mia metio. Ni donos al li lecionon de moroj.
— Vi parolis, ke dum lia foresto? Kiam do?
— Hodiaŭ noktomeze ni ekiru. Estas ankoraŭ la kvara de florealo kaj li jam ekvojaĝis al la Universala Kongreso en Valencio.
— Sed ĉu la Universala Kongreso ne okazos komence de termidoro?
— Nu ja... tamen... se La Majstro ordonos, eĉ ŝton’ lakton donos! Kaj nun ni prefere komencu paki jam niajn aferojn.
Dum La Majstro apertis sian plej grandan valizon kaj remburis ĝin zorge kaj skrupule per kompletoj da vestoj ege glate gladitaj kaj tiom ame amelitaj, la ruĝokula Emèric faligis en la poŝojn de sia griza redingoto kompleton da objektoj kaj aĵoj plej strangaj, sen ajnaj utilo, kohero aŭ interrilato: putine ruĝan lipŝminkilon, ŝafidan astragalon, knabinan fibolon, plastan komputilan diskon, finnan alumet-skatolon sen alumetoj kaj plu simile. Farante etan paŭzon en sia intelekta laboro La Majstro ekparolis:
— Mi neniel povas kompreni la kaŭzon de la motivo de lia amaŭroza abomeno kontraŭ mi, mia baladinda edzino, mia revuo Literatura Verniso, la Kooperativo mem kaj eĉ kontraŭ la literatora rondo La Plotono!
— Vi kulpas nur tion, ke Vi estas pli bona poeto ol Kamaĉo. Jen la kerna kialo de la tono de liaj recenzoj. Kvankam tute malkompetenta poeto laŭ mi, li ne povas toleri, ke ekzistas aliaj.
— Kial vi interdiris, mentora Emèric, la banalan duvorton laŭ mi?
— Nur tial, ke kelkaj iberaj verkistoj ŝatas liajn pokajn poemojn. Neves eĉ komparis iun el ili kun La infana raso, certe tre troigante.
— Dirlididi! Ĉu tiun kvantan magrecon tamen kompensas elstara kvalito literatura? Bedaŭrinde ne. Tiu Kamaĉo ja kapablas iafoje verki poemeton samkompetente kiel multaj aliuloj en Esperantujo, sed tio ne sufiĉas por krei erojn vere memorindajn, kiuj povos postvivi en bonaj antologioj ĝis, ni diru, la jaro 2093.
— Hm... Eble oni plendos, ke Vi juĝas tro severe. Ne forgesu liajn diversajn sukcesojn en literaturaj konkursoj.
— Tia procedo aldonas nenion al la verko. Ne malofte la versaĵoj tiel kronitaj havas nenian valoron, ĉar neesprimita konkursa kriterio ĝenerale estas, ke ili prefere estu pli-malpli konvenciaj. Do mi devas malgraŭe konstati, ke tiu Kamaĉo ne atingis fariĝi grava poeto. Ĉar en la poezio memorindeco estas la ĉefa, eble la sola, kvalito kiu garantias pluekziston.
— Prave. Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. Viaj vortoj memorigas min pri diro de Henriette Beaupaul (aŭ ĉu estis Via kara Martinelli?), pri la nekontesteble klara fakto, ke ne ĉiuj Florudaj Majstroj egalvaloras, kio certe aplikeblas ankaŭ al la kamaĉa problemo. Tamen permesu, ke mi por momento ludu la rolon de diablo-advokato: kaj se troviĝus inter liaj versaĵoj io memorinda?
— Sendube, impertinenta Emèric, okazus tiel pro simpla statistika neceso. Sinjoro kiu elplumigas centon aŭ milon da, se tiel nomi ilin, poemoj, certe produktos ion almenaŭ bonetan, sed demonstreble pro simpla hazardo kaj absolute ne pro propra merito.
Fermante la valizon La Majstro ekaŭdis admonon de la griza serpento:
— Ni devas jam ekiri al Hispanujo.
Sentante sian voĉon de pasintjarcenta aŭtomato iom senmiela kaj malpropra, La Majstro proverbis:
— El Hispanio, nek vento afabla nek nupto agrabla.
Emèric ridete respondis per voĉo duoble diabla:
— Ne mateno, bone tamen! Abrakadabra!
Fermante la valizon La Majstro ekkonsciis, ke ili sidas en trajna kupeo. Li trovis la valizon subite tro peza kaj devis peti la Senditon de Satano pri helpo por povi meti ĝin sur la rako-breton.
— Bedaŭrinde mi forgesis kunporti ion por legi ĉi-periple. Mia faktota kaj fakultoza edzino transdonis al mi rismon da artikoloj, fiktivaĵoj kaj eseoj por Literatura Verniso, ke mi proponu, kiel ŝi ilin dishaku, korektu, modifu kaj poluru plej arte kaj lerte, plej delikate kaj adekvate. Sed mi leteis ĝin domicile...
Emèric rigardis lin heksagone, enpoŝigis la livan manon kaj facile eltiris tute novan ekzempleron de Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento:
— Bonvolu tralegi ĝin de la komenco ĝis la fino, ke Vi povu verki, estiel Majstro de la Lingvo kaj la Literaturo Esperantaj, indan antaŭ- aŭ post-parolon por la sekva, baldaŭa eldono.
— Mi disponas ankaŭ tri jeparolojn por Kalevala, Cent jaroj da soleco kaj Poemo de Utnoa.
— Antaŭe kion Vi devas, poste kion Vi volas. Bonvolu do eklegi, kvankam certe tempo ne mankos.
La Majstro ne povus diri, kiom longe daŭris la trajna vojaĝo al Madrido, nek kiujn urbojn trairis la vagonaro. Ili sidis en karminvelura kupeo tute ferma al la ekstero. Tra fendetoj inter la pezaj fenestro-kurtenoj videblis nur minaca nokta nigro, makulita jen kaj jen, tre disfoje, de la grize obtuza lumo de la haltstaciaj gaslampoj kaj lanternoj. La dezertaj kajoj prezentiĝis al la okuloj en kosmorama geometrio, markitaj per svagaj hieroglifoj cirilaj kaj glagolicaj. Ŝajnis al La Majstro, ke ilia vagono vojaĝas ne nur de lando al lando kaj de urbo al urbo, sed ankaŭ de tempo al tempo.
Fermante la vortaron La Majstro ekkonsciis, ke ili staras sur granita postamentoz meze en iea mateniĝe friska parko:
— Ĉu... Madrido?
— Efektive. Jen, ĉirkaŭ ni, la parko Retiro en aŭrora horo. Ni saltu sob antaŭ ol venos fruemaj promenantoj.
— Sed... mi vertiĝas senparaŝuti de ĉi-tioma altitudo.
— Ne timu vane. Ĉu Vi vidas brile ruĝan punkteton ĉe la pinto de l’ kupolo de tiu fora palaceto, trans la arboj?
— Jes ja; mi oftalmas ĝin perfekte. Ĉu temas pri la pripoemita My Locarno’s little star?
— Ne ĝi, Kar-Kara Majstro, sed astro amika kaj egida. Sciu, ke protektas kaj gardas nin stelo, kiun eŭropaj astronomoj mistifike nomas Antareso, t.e. Anti-Areso aŭ Mal-Marso, en la konstelacio Skorpio. Kiel Vi certe scias, Alt-Estimata, Areso estis helena dio de milito. La vera nomo de nia patrona, egida stelo estas Kalbalakrabo, kio mialingve signifas La Koro de l’ Skorpio, ruĝe-braĝe frosta kiel interno rubena. Ek do! Kunsaltu kun mi!
Jam sur la firma tero humida de la parka placeto La Majstro demandis:
— Sed kial la dio de milito?
— Ĉar ni ludos kun iu ludon de pugnoj.
— Mi timas, ke ni agos ekscese kaj supermezure kontraŭ tiu Kamaĉo. Kial lin puni? Kial ni ne retrou kooperativejen?
— Ne blagu! Aŭ ĉu Vi prenas min por dupo aŭ ŝlemilo? Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. Alivorte: aŭ venki aŭ velki.
— Be! Mi opinius konvena kompromison...
— Ĉit! Se Famo Vin daŭre interesas, bonvolu fermi la faŭkon kaj obei miajn instrukciojn. Koncerne Kamaĉon, longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos, ĉar kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas, kaj kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon! Ĉak! Ĉak!
La Majstro iĝis muta kiel morta moruo. Post ne longe ili akcelis sian marŝon. Dum ambaj pilgrimantoj elparkiĝis en ĉi urbon de faktoj, fiktoj kaj fantazioj, ili renkontis surdmutulon, kaj demandis lin:
— Kiom distanca estas la strato Chantada?
Li tuj respondis:
— Sufiĉe longa distanco... eble kvin kilometrojn.
Ili do plueniris, ĝis ili renkontis blindulon, kaj demandis lin:
— Sinjoro, kioma horo estas?
Li rigardis sian brakhorloĝon kaj respondis:
— Estas la oka kaj kvarono.
La Majstro kaj Profesoro Ország plueniris, ĝis ili renkontis virinon tute nudan:
— Sinjorino, — diris la griza feliso — mi ege deziras fumi, kaj ne havas tabakon. Ĉu eble vi povas amike favori min per unu pipopleno?
— Jes, — ŝi respondis — pipoplenon da tabako mi ja ne domaĝas.
Kaj ŝi prenis tabakosakon el sia poŝo kaj proponis ĝin al Emèric, tre afable.
Emèric kaj La Majstro (la unua fumante sian pipon) do plueniris, ĝis ili venis al la kamaĉa kvartalo El Pilar. Tuj ili vidis viron, kiu ne havas brakojn, kaj li tre rapide puŝis tra la strato ĉarumon, en kiu li portis grandan sakon da jarkolektoj de Esperanto Triumfonta kaj La Praktiko. Post li kuregis viro sen kruroj, kiu kriegis:
— Haltu, ŝtelisto! Haltu, fripono! Jen miaj jarkolektoj!
Ne estis la afero de niaj protagonistoj, do ili plueniris, ĝis ili trovis sin en la strato Chantada, ĉe la numero kvardek tri.
Samhore kaj samminute, ĉe la kruciĝo de Chantada kun la strato Vereda de Ganapanes, oscedaj miaŭoj de l’ kvartalaj katoj salutis bonvenige la liveron de la unuaj, ankoraŭ freŝ-inkaj, ekzempleroj ĵurnalaj en la vojkrucan kioskon. Sur la suba dekstra angulo de la frontpaĝo de l’ ĵurnalo El Independiente, anstataŭ la planita foto de mustaĉuda hipokritulo, aperis novaĵo enŝovita plej laste:
La statuo de La Falinta Anĝelo en la parko Retiro malaperis de sur la piedestalo hieraŭ nokte. Tri ebriaj vagabondoj asertas, ke la statuo forvaporiĝis ĝuste je noktomezo, kaj ke la momenta lumsago de fulmo vidigis sur la malplena piedestalo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.
— Se Zamenhofo vizitas, ĉiu pordo lin invitas — invokis Emèric paspartue, kaj la pordo de la loĝejo de Kamaĉo tuj sezame apertiĝis, dum La Majstro demandis timeme, eĥate de la grinco de ĉarniroj oscedemaj:
— Ĉu li certe ne regresos ĉi-domicilen?
— Mi jam diris, ke por ni florealas sed por Kamaĉo termidoras. Ĝuste nun li aŭ rikanas en Barcelono spektante recitalon de Nikotin’ kaj la mejloŝtonan filmon Langvoroj, aŭ babilas kun Liven Dek kaj István Ertl en Valencio kun porcio da paelo sur unu mano kaj longa glaso da ciperaĵo en la alia.
— Ĉu vi ne sciencas tion skrupule, intelekta Emèric?
— Kial mi faru tiel?: de tro multa scio krevas la kranio.
— Konsekvencas, ke ni pozicias en lia hejmo, dum li kaj mi kunhantas la barcelonan prekongresan forumon literaturan!
— Eksterordinare, ĉu ne?
La kooperativaj gastoj trafantomis la salonon preter du maŭzedongece grandaj fotoj blankanigraj de Karolo Piĉ kaj Fernando de Diego kovrantaj la grumele blankan farbon de la du solaj muroj sen fenestro kaj sen mebloj. En la salono subite aŭdiĝis softa jelpo de la hieratika manekeno:
— Meleno!
Ili trairis kurtan koridoron, kaj poste turnis sin liven. La muroj de l’ litĉambro de Kamaĉo, tapetitaj per brik-imita papero, aspektis nude kiel orfa lokalo kaj friske kiel kripta zulo. Nudon kaj friskon ŝminkis kvar altaj bretaroj plenaj je libroj en du vicoj. Duonon de la ĉambro okupis du-etaĝa lito, kies supron kovris stakoj da kajeroj, kovertoj kaj ĉiaformataj periodaĵoj. Fingrumante iom da polvo sur apuda breto La Majstro verdiktis:
— Kia sapropelio! Indukteblas, ke tiu Kamaĉo forgesis breto-broseti!
Emèric senĉapeligis sin kiel Bofronto esperanton kaj eksidis ĉe la komputilo, fonte al la fenestro. Liaj manoj araneis sur la klavaro kaj baldaŭ la ekrano plenis je informikaj hieroglifoj.
— Kara Majstro: la tekstojn kaj programojn ni povas aŭ plu lasi, aŭ forviŝi, aŭ kopii por Vi en propran diskon. Bonvolu do ekdiri, kio Vin interesas cele detrui lian reputacion aŭ abortigi liajn beletrajn planojn.
— Ĉu vi kuneksportis tian diskon aŭ ĉu ni ĝin latronu el lia fikamero?
La hungara profesoro tiris el poŝeto de la redingoto diskon plastan kaj elastan, samtempe respondante per siaj braĝaj okuloj:
— Kia la reĝo, tia la leĝo, ho Mastro de Mastroj! Kaj la unua leĝo de inkuba magio postulas, ke ĉiun objekton, kiun ni forprenos, mi devas inde kompensi kaj kontraŭpezi per laso de alia aĵo. Tial rezervu Vian akaparemon por tuj poste, kiam necesos elekti iojn el inter liaj libroj. Turnu Vian subliman menson al ĉi komputino: unu el la dosieroj plenas je malmoralaj kaj perversiaj porno-skriptoj. Koniĝas majstro laŭ sia verko, kaj eĉ najtingalo ne estas sen galo!
— Hm... Pornografio? Ne, tio min ne interesas. Eliminu la tuton! Ĉu io pri mia enverguro?
— Eble en la letera fako... Efektive. El letero al... nu, ne gravas: Estus bone, se Georg Silber metus finan punkton al la kariero de sia pseŭdonomo, kaj rekomencus verki propra- aŭ ali-nome forgesante la kastelon el glacio, kiun tiel zorge, kaj tiel travideble, li vane konstruis.
— Ekimozo! Belzebuto predu la tutan leteran fakon!
— Ĉu ni provu pri poemoj?
— Jes! Jes-jes! Jeges! Rapidu, idioto!
— Kion mi faru ekzemple el ĉi poemo kun tri titoloj?
— Tri titoloj?
— Ŝajnas, ke li ne sukcesis elekti inter ili. La unua, Major-Silber-Ŝemer, pli taŭgus kiel verso en rimportreto; la dua, Rabenaj malbenoj, ne trafas la celon; eble sonas plej bone La Sankta Triunuo, ĉar, kvankam ĝi temas pri Vi kaj Viaj du lambastonoj, ĝi iom memorigas pri poemo de Emiano Imby.
— Tamen forviŝu la tuton, ke ni nenion risku.
— For! Hm... Li komencis alian poemeton kun la titolo Dole kaj petrole, sed verkis nur unu strofon.
— Ĉu defreŝe pri Irako?
— Ne, tute ne pri tio, sed ja pri masturbado, kiel decas al pornografia aŭtoro. Cetere, li metrikis ĝin vladimire.
— Legu do.
Sen rigardi la miopigan ekran-bluon Emèric recitis:
— Kaj dum Liaj satelitoj
georgias fole,
ĉe spegulo Li onanas
dole kaj petrole.
La Majstro tondris:
— Eliziu ĝin!
— Forstrekite. Kaj jen ankoraŭ io pri Via edzino.
— Ĉu longa?
— Ne; nur tri vortoj. Eble titolo por soneto.
— Nu, tiu-okaze bonvolu legi ĝin al mi.
— En ordo; mi kredas, ke temas pri difino.
— Legu do, ne atendigu min per neraŭmisma bagatelo.
— Laŭ Via plaĉo. La tri vortoj estas: perlo sub menhiro.
— Mekonio! Ĉu vi supersature certas, ke temas pri mia majesta edzino? Tion mi ne povas kredi: ŝi ja proprietas akciojn de l’ kooperativo, kaj verdire ŝi nenion faris kontraŭ li, krom defendi min el liaj atakoj! Mi ne retinas, kial tiu Kamaĉo volus aŭ devus ŝin insulti. Krome, se tion li faru, kial li ne uzu pli drastajn esprimojn, kiel kooperativa cerberino aŭ literatura furio? Ŝajnas do, ke ni jam legas tro inter la linioj, inter la vortoj, eĉ inter la literoj, ja pli ol la literojn mem. Se ni sekvos tiun padon mi ne mirus, ke trovinte slipeton kun la vortoj sennobla rato aŭ velura kanajlo ni eksuspektus, ke temas ĝuste pri mi.
— Nu, en ordego; se Vi ne estus tiel modesta, Vi estus perfekta. Tamen... Oho! Vidu, jen plia pornaĵo!
— Fu! Legu plejnure la titolon, Emèric.
— Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu midze aŭ franze?
— Diareo! Fi! Aktoj de la Akademio! Korpo de porko! Kaco de boaco! Eks pri ĝi kaj eks pri seks’!
— Estu obeate. Vorto donita estas kiel leĝo. Ni daŭrigu la gravan taskon, kiu venigis nin ĉi tien. Apertu Vian valizon.
La etaj okuloj de Emèric kavalkadis sur unu el la lignaj bretoj, live super la printilo: inter La Nobla Korano kaj Manifesto de la Komunista Partio staris kun aliaj snobaĵoj La turpa burĝaro de Miguel Espinosa, La litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ kaj bunta kolekto da pornaj revuoj kaj gazetoj kun diversaj pozoj kaj en pluraj lingvoj.
— Enen ilin! — ordonis la budapeŝta linko.
— Sed...
— Nek sed nek malsed! Ĉio dependas de se kaj kiam, kaj se devigas neceso, faru kun kareso!
Poste la hungara profesoro lasis en la vaka loko, fiksita per knabina fibolo, koloran polaroidan foton montrantan plene la nudon de juna virino mamuda kaj piĉuda, volupta kaj lasciva, kun ŝia alilanda adreso zorge kaj nete tajpita sur la dorso de l’ bildo.
— Ĉu ne alloga? Kiaj uroĝoj!
— Pri prostituitinoj mi inertas... Kial ĉi fotografaĵo? Ĉu nur por ekvilibrigo postrazia?
Anstataŭ respondi, Emèric faligis en la apertan valizon nereviziitan printoskripton de la esperantigo de l’ eseo Ne pensi plu de iuj Santiago Alba Rico kaj Carlos F. Liria. Montrante al La Majstro nur la dorson de sia griza redingoto li aldonis:
— Enmetu ankaŭ la romanon Siriuso de Olaf Stapledon, ke Vi komprenu pli bone hundojn, kio helpos Vin abunde en rilatado kun ĉi tiaj homoj. Tamen, se Vi vere scivolas pri la motivo de la fot-donaco, bonvolu aŭskulti kelkajn versojn kaj provu identigi ilin.
Kaj li ekdeklamis:
— Iru, ĉasisto, elkonduku ampastrinon,
sanktan publikulinon,
kaj kiam al trinkejo venos trinki la bestoj,
ŝi demetu la vestojn, por ke li prenu ŝian maturplenon.
Se li vidos ŝin, li certe aliros.
Fremdaj iĝos al li la bestoj kampe kreskaj.
La Majstro mutis kiel kartona gramofono.
— Ĉu nenia ideo?
Grimaco de dubo.
— Ehe, ĉu... ĉu... m-m-miaj?
— Evidente jes, Kara Majstro! Nemisrekoneble el Demetera karmanjolas, Via sekva poemaro. En Svisujo mi transdonos al Vi klarskriban manskripton. Gravas nun tio, ke ni prevente lasu kun la foto skatolon da truetaj kondomoj, prepare likon.
— Mi timas, ke li elserendipos nian manipulon...
— Protektas nin Kalbalakrabo, la patrona astro de l’ ruĝaj magoj! Parenteze, se ni jam finis ĉi-ĉambre, la dua leĝo de ruĝa magio postulas, ke Vi lasu veran aŭ pseŭdoan kunsubskribon ie en la loĝejo por sigeli nian kontrakton kaj la aŭtorecon de nia entrudiĝo. Faru tion per sanga ruĵo sur la nepreja spegulo.
— Sed kion mi grafitiu sur la tualeteja reflektilo?
— Sufiĉos ekzemple Woland & Wandel. Kun fina punkto!
— Ki-ki-kial?
— Por ibera okulo W aspektas tre diableske kaj germanece. Kaj pri la punkto simple obeu min.
La Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric, desegnis ambajn nomojn sur la metala rebildo de sia vizaĝo kaj punktis la vipan parafon tiel aplombe, ke li faligis planken la spegulon:
— Damne! Demone! Mil sterkaj diabloj!
— Ne blasfemu! Kaj zorgu neniom! Ne helpas spegulo al malbelulo...
Morte sur la blankaj kaheloj restis nur du grandaj splitoj kun la komencaj, akraj vovoj. La skunka ĉapelo kaj la falva aŭtomato retrois al la apuda ĉambro jam profanita, kie, nervoza, La Majstro kuŝigis sin sur la suban liton:
— Ĉu eblas kataplasmi ĉi kataraktan katastrofon!? Hu oj! Mi proprioceptas, ke al mia psikosomato endas dekubiti...
La griza feliso prenis el la suba liva poŝo de sia plumba redingoto etan slipon el blanka kartono kun skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj distretitaj. Emèric invitis la ripozanton laŭtlegi.
— Ĉu titolo por opero? Nu: La Majstro kaj Martinelli.
Emèric reprenis la bileton el la rigidaj fingroj de sia akompananto kaj kaŝante ĝin rapidmove ie inter ambaj manoj li demandis:
— Kie ĝi troviĝas? Ĉu en la liva? Ĉu en la dekstra? Streĉu la okulojn! Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
— En la dekstra mano.
— Presk! Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro. Bonvolu reprovi.
— Nu, tiukaze do en la alia.
— Mis! Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. En neniu!
Tiam li elmontris ambajn polmojn, kaj sur unu el ili, interne de duone aperta finna alumet-skatolo sen alumetoj, surdorse kuŝis stranga senbrila nigra besteto.
— Ĉu blato?
— Tute ne, Kara Majstro. Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo. Blato estas insekto, kaj insektoj marŝas sur tri paroj da kruroj. Sed tiu ĉi monstreto, Estimato, havas precize ok.
— Ok?! Pri kiu animalo do temas?
— Pri tiu, kiu igos Vin senmorta. Ĝi aspektas iom senvive, sed ĝi nur somnolas. Vidu, kiel movetiĝas la antenoj. Kaj nun, unu, du, tri, kvar, kaj finita la far’!
Starigante la marsanaspektan kosmopoliton Emèric ŝovis la besteton sub la kapkusenon kaj poste rapide rearanĝis la liton kun la kompetento de sperta, zorga dommastrino.
— Dirite, farite. Sed nun ni foriru.
Malaperante kiel vaporo la du vizitintoj pafis sin for el la loĝejo tiel mistere kaj senspure, kiel ili envenis.
Sekvante la paŝojn de la budapeŝta profesoro La Majstro trenis sian valizon plenan je libroj, diskoj, skriptoj kaj aliaj dokumentoj sur la noktomeze senhomaj stratoj de la kvartalo El Pilar. Parvenua magnato konstruigis iam en la kvindekaj aŭ sesdekaj jaroj ĉiujn kvartalajn domblokojn senfenestraj por eviti pli altan koston de la tuta negoco. Jarojn poste nur la iniciatemaj ekloĝantoj de ĉi laborista geto decidis trabori mem fenestrojn rigarde al la montaro, dum la pigraj preferis resti en sia groto vizaĝe al kiĉa cervo-pentraĵo aŭ al idiotiga televidilo.
— Ŝajnas, Kara Majstro, ke ĉi parton de Madrido jam vizitis mia petolema kolego Behemoto.
Spionate de la strabaj fasadoj niaj herooj marŝis akcele, ignorante semaforojn ĉiam ruĝajn, sen halto aŭ paŭzo, akompane de kabalaj miaŭoj sur vojo inter muta parko kaj inaŭgurota kancerologia hospitalo, direkte al la oblikvaj metal- kaj vitro-turoj kiujn oni sekrete malkonstruas, hazarde preter la fenestro de UEA-delegito pri islamo kaj cele al la ankoraŭ aperta metro-stacio en Plaza de Castilla.
— Al kie ni projektas metropoliteni, Emèric?
— Rekte de ĉi tie al Svisujo per la lasta metroo je la unua kaj duono antaŭtagmeze.
Antaŭtagmeze je l’ kvara tago de la printempa monato florealo du siluetoj kun la formo de signoj kria kaj demanda vanuis en la suburbajn profundojn sub la hekate kata lun-arĝento.
Minutojn post la aŭroro, sur la malsupra liva angulo de la frontpaĝo de l’ ĵurnalo Liberación, anstataŭ la obstine planita foto de mustaĉuda hipokritulo aperis novaĵo enŝovita plej haste:
La statuo de La Falinta Anĝelo, malaperinta el sia piedestalo en la parko Retiro hieraŭ nokte, retroviĝis ĉi-frumatene en la fantoma metro-stacio Chamberí, inter la stacioj Iglesia kaj Bilbao de la unua linio. Ebria metroisto kaj grupeto da huliganoj asertas, ke momenta fulmo en la mezo de la tunelo vidigis apud la statuo sur la malplena kajo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.
— Kion mi proceduru nun el ĉi rekviziciita brikabrako?
— Faru kiel pri Régulo. Eble tiel Kamaĉo prezentiĝos al vi en speciala dimensio.
— Fakte mi scias pri Juan Régulo multon pli ol aliaj esperantologoj iam ajn scios. Sed mi haltigu mian langon: ne ĉio rakontinda estas rakontebla.
— Eble tial, ke falinton ĉiu ajn povas ataki.
— Pravoze! Rilate la stafetulon, sufiĉas senmitigo. Permesu, ke mi proverbarumu: al mitul’ kuirita jam akvo ne helpos.
— Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. Tamen koncerne Kamaĉon necesas sentimigo, sed sentimigo de Vi. Kvankam oni povus argumenti, ke analizado de la elpruntita materialo signifas dediĉi al Via rivalo amason da tempo, kion li neniel meritas, tamen nepras, ke Vi konu lin pli bone.
— Ĉu do mi remanencu ĉi-kabinete por ekzegezi la dekomutitajn aŭ konfiskitajn inkunablojn?
— Kiel plaĉas al Vi. Dume mi iros eksteren. En mia ĉambro atendas min nefinita oleo-portreto de Via Kooperativa Moŝto. Restas nur la lastaj peniktuŝoj, sed por produkti iometon da diversaj elĉerpitaj farboj mi bezonas serĉi likvajn kaj pigmentajn ingredientojn en la proksimaj arbaroj, ekzemple mandragoron, nepenton, absinton kaj heleboron.
Kun entuziasmete glimaj okuloj La Majstro komentis:
— Plaĉus mia busto al Pikaso.
Horoj, horegoj pasis. Batis la sesa kaj duono en la horloĝo de la Kalvina strato. Neniu brueto estis interrompinta la legadon de l’ ginjola roboto, kiam li rimarkis lumostrion sub la daŭre fermita pordo de la enigma dek-tria ĉambro. Li legis plu. La ĉambro silentadis katakombe. Je la deka kaj duono ĝi apertiĝis montrante la ombron grizan de la grasa redingoto.
Invitite de ambigua gesto, La Majstro enpaŝis sub la damoklan sojlon. Stablo meze en la ĉambro subtenis farbumitan tolon, kiu grade aspektis pli kaj pli granda. La tolo, sen ajna kadro, ŝajnis vastiĝi al la svagaj kaj nebulaj muroj. Malaperis la pordo, la plafono, la ĉambro, kaj kun ili ankaŭ la ombro ruĝokula. La Majstro ekvidis la portreton kaj renkontis en ĝi sian propran vizaĝon, sed kun la rigardo samtempe kruela kaj inocenta de spitema infano. Li trovis sin mem fremda, neandertalece nuda, viluda kaj ŝvitoza, kun hararo hirta, taŭza, kaj kun barbo kreska je du tagoj. Kun absurda trankvilo li konstatis, ke la alia Silber iel eltoliĝas, ke vualo el koloroj kaj tonoj ankaŭ lin ensorbas kaj envolvas. La portretulo, proksimiĝinta nedisigeblen kaj nedistingeblen, tordis sian buŝon al dolora grimaco, el kiu grince eliĝis obtuze kanta voĉo.
* * *
Bonan vesperon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.
Kiel Vi fartas post tridekjara naivo?
Bonvolu ne fumi. Nu, Vi certe enketas
pri Via famo, kaj ties perspektivo?
Mi diru unue, ke Vi plene sukcesis
inciti la galon al Via kara Kamaĉo:
respondon li entreprenis kaj tre progresis
pri ĝi laŭ Via kaj mia kaj sia plaĉo.
Li verkos pri Vi pamfleton. Ĝi Vin molestos
sen ia pretendo esti literaturo,
sed karikaturo nur, kaj plurfoje estos
eĉ malnobla kun malbona humuro.
Kelkaj ĝin opinios tro anatema;
kelkaj maljusta; kelkaj konvena, ĉar
Vi estis ne nur versema sed malver-sema
pri Vi kaj pri la cetera esperantistar’.
Vin ĉiam delektis ege la propraj diroj;
Vi kronis Vin majstra, genia, unika, princa,
verkis abundon da plumpaj Mem-panegiroj
el dikta (ebur)tureto Via-provinca.
Bigote Vi kultas Vian or-umbilikon
infane, onane, ĥane, megalomane,
pro kio Vi traktas ĉian kaj ĉies kritikon
malkavalire kaj ofte malĝentlemane.
Mi diru la veron kruda kaj senetiketa:
Vi povas giganti kaj grandi nur en la lili-
putaj provincoj de nia land’ opereta,
kaj nur inter nanoj kaj nuloj Vi scias brili.
Eblas, ke Vi aperetos en la Gvidlibro
por Ekzamen’ Supera (eldono deka),
sed Viaj verkoj jamaj, post inda kribro,
polve kovriĝos sur breto biblioteka
for de iamaj verkoj konstante vivaj
de Nervi, Auld, Miĥalski aŭ Kaloĉajo
(kaj en venontaj studoj retrospektivaj
mankos ne Väinämöinen sed Velodajo).
Neniam Vi foriros el ĉi parcelo
sub kiu Vin atendas, senemocia,
malsuper sempervivo kaj imortelo,
fride aplaŭda publiko nekrosocia.
Kontentu, ke Via memoro ne tute krevos,
kaj revu plu pri Jalto, Versajlo, Raŭmo,
ĉar Oron, Famon, Gloron Vi ricevos
se ne ĉi-monde certe en uvaŭmo.
Ĝoju, ĉar oni Vin nomos, laŭ mia gvido,
anstataŭ Majstro Unua: la Mila Nano.
Vi povos ekiri la tombon kun forta fido,
ke Via afero troviĝas en bona mano.
Kiam la alpoemito rekonsciiĝis, li trovis sin samloke sed kun Emèric, kiu ĉi-momente definitive elpenikis la verde-flave lastan farbospuron.
— Kion vi...? Nenio estas kiel via pentro!
Emèric enpoŝigis la penikojn kaj paletron kaj koncizis:
— Mi ĝin malpentris. Divenu, kion mi havas en la mano.
Dirante tion Emèric eltiris ĝin el la poŝo kun kaŝfermitaj fingroj. Kiam li reapertis la pugnon, sur la polmo videblis grizbruna eta io:
— Ĉu Vi konas?
— Osto? Dento?
— Astragalo. Ŝafida astragalo, kian uzis jam romianoj kiel ludkubon. Ĉu Vi volas, ke mi antaŭdiru Vian sorton?
Nenia respondo.
— Mi scias, povas antaŭdiri la estontan. Fakte kelkgrade mi ĝin pridecidas.
— Volontu ekspliki al mi la interpreteblon de tiu somnambula halucinacio.
— Kara Majstro: en Via interno batalas du versioj de Via memo: la Polentulo kontraŭ la Glebulo. La portreto montris ĉi-lastan, kaj li Vin alparolis per poemo iom stumble strukturita.
— Tamen mi ne komprenas...
— Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam, kaj ne el ĉiu ligno oni faras violonon. Kvankam versojn oni ne aĉetas, mi resumos por Vi la enhavon de la aŭditaj versoj per fragmento el poemo de samlandano.
La okulbraĝoj de Emèric turniĝis ĥameleone en la momento, kiam li ekrecitis:
— Sen kritik’ la poezio
certe degeneras,
per ĝi la poeto gajnas,
eĉ se li suferas.
Kaj precipe bone faras
se l’ kritikon dankas,
tiu beletrist’ al kiu
memkritiko mankas.
Respondis ataraksie La Majstro:
— Tio iom pli diafanas, kvankam mi monumente malkonsentas. Sed kial ĉiuj acerbaj kaj vitriolaj frazoj pri morto, forpaso kaj pereo?
— Kredeble temas pri persona obsedo, kio ne nepre igas ĝin tute seninteresa. Aŭskultu nun: Ampolojn oni fabrikas tiaj, ke ili ĉesu funkcii post du jaroj. Same okazas pri aŭtoj, vestoj, komputiloj... Ĉi fenomenon ni povas nomi laŭplana malnoviĝo aŭ akcelado de malnoviĝo. Kiel diras mia saminferano Ferlosio, la oldiĝo povas esti aŭ materia aŭ simbola (ĉi-okaze temas pri la eksmodiĝo kaŭzata de reklamistoj). Oni akceptas ŝafe ĉi mistifikon kredante, ke ni vivas en mondo el objektoj eterne pli bonaj kaj eterne novaj. Samtempe oni plenvole ignoras, ke ĉies korpo (kio inkluzivas la menson de la koncerna persono) estas biologie kondamnita al laŭplana kadukiĝo, el kiu ne eblas sin savi. Tial homoj vane serĉas eternon, famon, senmortecon aŭ postmortan pluon, anstataŭ kutimigi sin al la fakto, ke ili mortos tutaj, kaj ke eblus vivi ĝis la lasta momento en mondo ĝueble malpli trompa.
— Kaj tio pri Kamaĉo kaj mi-ne-cerbas-kia paskvilo katilina?
— Ĉu Vi memoras la blaton ĉe li en Madrido?
— Certe jes. Vi igis ĝin sublialitkapkusena. Ĉu li optos la animalon?
— Maleblas! Kiel mi siatempe klarigis, blatoj havas estiel insektoj ne ok sed nur ses krurojn, pro kio simple ne eblas vidi okkrurajn blatojn ie ajn en la tuta mondo. Kamaĉo ne povos vidi la blaton ĝuste tial, ke laŭdifine okkrura blato estas nevidebla. Ĉu klare?
— Klar-klare. Sed...?
— Sed li aŭdos ĝin. Poste li trovos la splitojn de la spegulo kun la inversaj moj de nia subskribo, rimarkos la subitan mankon de libroj, printoskriptoj, de diskoj komputilaj... Ne forgesu, ke floreale li ankoraŭ troviĝas hejme en Madrido.
— Kaj?
— Sur la ĉe-lita paperstaketo por eventualaj notoj li skribos kvar vortojn, kies celon kaj signifon li ankoraŭ ne sukcesos, ne kapablos rehavi, sed kies esencon li facile retrovos, se li ĉesos sin obsedi cerbumante pri tio. Ĉi kvar vortoj estos la titolo: La Majstro kaj Martinelli. Jen per kio li komencos la pamfleton.
— Kio ĝi estos?
— Venĝo.
— Kaj stile, kia?
— Nedigesteble malprecioza; neologisma kaj absurda: resume, nek lakto nek selakto. Li elverkos ĉi pamfleton pseŭdoavane kaj snobeme, kiel kutime.
— Kiu ĝin eldonos?
— Literatura Foino, la eterna budapeŝta rivalo de Via kooperativo.
— Ĉu ĝi aldonos iom al la famo de tiu Kamaĉo?
— Ne timu. Laŭ tradicio komuna al kelkaj aŭtoroj esperantaj kaj eĉ normalaj, La Majstro kaj Martinelli estos dekomence ĝisfine plagiatita el la tutmonda literaturo: Bulgakov, Kafka, Eco, Tolkien, Stoker, la Biblio, Valle-Inclán, Espinosa, García Márquez, Mary W. Shelley... Ĉefe la du antaŭepilogaj ĉapitroj, kun abundo da kaŝaj citoj el la publikaj kaj nepublikaj verkoj de multaj el viaj komunaj aŭ monopolaj amikoj kaj malamikoj en Esperantujo.
— Aĥ! Ve! Huj! Mi radiestezas la nomojn de tiuj stalinistoj, nazioj, antisemitoj, ateistoj kaj framasonoj: Alba, Alòs, Ari, Chomsky, Corsetti, Franco, Goering, Gutiérrez, Korĵenkov, Le Puil, Lindstedt, Mayer, Minnaja, Ortega, Örkény, Varankin, Waringhien, Vaha... Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude kota kaĉo! Bis al mi kaj bas al ili! Volonte mi harmagedonus ĉi paganojn!
— Krome, Kroninda Majstro, plagiate je Vi li subliminale aŭ sublimine propagandos siajn verkojn, komunajn aŭ ne, inter ili ĉefe la fian pamfleton Letero el Palestino, la galimatian rakontaron Sur la linio kaj la mikspotan Ibere libere.
— Aj-ha-jes!, la poemaro de l’ sibera bando! Sed, erariva kaj misoza Emèric, bonvolu ne gloti la rosinan epiteton mikspota. Anstate preferindas diri goje pracela aŭ pelmele tohuvabohua.
— Cetere estu certa, ke li faros eĉ akuzativaj eraroj!
— Kaj kiel tiu venenoza antiditirambo koncernas nian interkonsenton?
— Kiam aperos AMEN, la kompilota Antologio de Modernaj Esperantaj Noveloj, biografieto de Kamaĉo eventuale interesigos iun pri La Majstro kaj Martinelli, kie li (aŭ ŝi) certe legos Vian veran aŭ falsan nomon. Se iam poste la sama ulo legos Esperanta Antologio, li retrovos ĝin tie, kio igos lin halti ĉe Viaj biografio kaj poemo, kaj, se li ekŝatos Vian stilon, eble eĉ Vin epigoni. Alivorte, dum tiu ĉi lingvo ekzistos oni sin demandos, kiu estis tiu Majstro, kaj sekve kiu estis tiu Silber aŭ Szilveszter, ĝis fine oni legos ĉion verkitan de Vi kaj pri Vi kaj pro Vi. Vi rajtas senti Vin senmorta jam de nun, de tiu ĉi preciza momento. Mortinta, sed senmorta!
— Ĉu vi opinias min stulta, Emèric? Ankaŭ mi kapablas elneŭroni proverbaĉojn! Dio al vi donis, por ke vi povu doni...
- Mi jam tro enuas Vian tedan parolon. Vi scias kaj mi scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas. Sed diojn mi similas kiel ovo bovon. Aŭ kiel rato blaton. Tial nun venu fino al mia latino. Mi iru for en bona hor’. Farita Via faro, nun adiaŭ, mia kara! Laste, bone sukcesu, sed ankaŭ min ne forgesu!
Kun japaneska riverenco de sia skunke ĉapelita silueto Profesoro Emèric Ország tion diris kaj foriris laŭ ĉiuj leĝoj de l’ dajmona arto, malaperante kiel ŝtono en maron.
Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el stompa sonĝo, li retrovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rigardis plian fojon la stakojn da folioj el satena papero kun la karakteriza kooperativ-surpreso kovritaj per rondformaj literetoj el flua verda inko, kaj li komprenis ankaŭ, ke ĉio kio skribiĝis sur ili estas neripetinda de ĉiam kaj por ĉiam, ĉar ne havas duan ŝancon sur la tero la verkistoj kondamnitaj je centjaroj da stulteco.
FINO