Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La memoraĵoj de Julia Agripina

La bazan tekston origine enkomputiligis Anna Löwenstein

Proksimuma verkojaro: 2021

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein

PARTO UNUA

Pina

1

En Romo

Printempe, 27 pK

Pina hezitis antaŭ la fermita pordo de la studejo. La ordono de ŝia patrino estis, ke neniu ĝenu ŝin. Tiu ordono sendube estis intencita por la sklavoj, ne por la propra filino. Ĉu ŝi frapu ĉe la pordo? Sed se ŝi faros tion, eble panjo respondos, ke ŝi foriru.

Pina puŝetis la pordon por vidi internen tra la mallarĝa fendo. Ŝiaj okuloj renkontis tiujn de ŝia praavo Aŭgusto, kies busto malafable rigardis ŝin de la alia flanko de la ĉambro. Lia kapo estis pie vualita, kaj lia severa vizaĝesprimo sugestis, ke li ne havos grandan simpation por malobeemaj knabinoj. Pina demandis sin, ĉu li vidas, kion ŝi faras. Eklogo ĉiam diradas al ŝi, ke li povas rigardi malsupren de la pinto de la Monto Olimpo, kie li festenas kun la aliaj dioj, por certiĝi, ke ŝi bone kondutas. Laŭ Boteto, tio estas stultaĵo. Pina pensis, ke Boteto pravas... sed ŝi ne estis absolute certa.

Pina esperis, ke ŝia patrino rimarkos ŝin kaj invitos ŝin veni internen. Ŝi vidis panjon sidantan malantaŭ la tablego, kiu okupis preskaŭ la tutan spacon en la tro plena studoĉambro. Panjo ronĝis sian dikfingran ungon dum ŝi sisteme kontrolis faskon da skribtabuletoj. Ŝi ĵetis rigardon al ĉiu tabuleto laŭvice, flankenmetis iujn, dum aliajn ŝi tralegis kun sulkigita frunto kaj trastrekis per grifelo. Ŝi estis tro profundiĝinta en tiu tasko por rimarki sian filinon, kiu observis ŝin silente de la pordo. Sed bonŝance ŝi estis sola, do espereble ŝi ne tro koleros pro la interrompo. Pina puŝis la pordon, por ke ĝi plene malfermiĝu.

Konsternite, ŝia patrino turnis sin al ŝi. Tiam ŝi ridis. “Ho, estas vi. Vi donis al mi ŝokon, enŝteliĝante tiel senbrue. Kion vi volas, kara?”

Kial ŝi sentis tiel fortan deziron paroli kun sia patrino? Verdire, Pina ne estis certa. Ŝi sciis nur, ke de tagoj kreskas en ŝi obtuza impreso, ke panjo estas pli senpacienca ol kutime, pli malkvieta, pli distrata... Sed panjo almenaŭ nomis ŝin kara. Tio estis kuraĝiga.

“Fermu la pordon”, diris ŝia patrino. “Venu sidi apud mi.” Ŝi kapsignis en la direkton de tabureto staranta ĉe la muro sub altaj ŝrankoj, kie staris ordaj vicoj da papirusaj volvaĵoj. La aero en la ĉambro estis sufoka — kial panjo mendis karbujon en agrabla printempa posttagmezo? Kaj ial neniu sklavo deĵoris, do Pina devis mem preni la tabureton kaj porti ĝin al la tablo. La tabureto estis malgranda, sed ŝi estis altastatura knabino, kaj je dek unu jaroj ŝi estis preskaŭ samnivela kiel ŝia patrino. “Panjo, kial Zosimo foriris?” Tio fakte ne estis la ĉefa demando, kiu zorgigis ŝin, sed ĝi estis unu el pluraj maltrankviligaj aferoj okazintaj dum la lastaj tagoj. Zosimo estis kun ilia familio de kiam Pina memoris. “Kaj plie, hodiaŭ vi ludis kun ni Soldulojn.”

“Je la bona diino, Pina, ĉu mi ne rajtas veni foje por ludi kun vi infanoj? Ĉu tio ne plaĉas al vi, fari aferojn kune?”

“Jes, sed panjo, vi ne kutime ludas kun ni, kiam ne estas festotago.”

Pina rigardis sian patrinon atendoplene. Dum momento ŝajnis, ke panjo ne scias kiel respondi, tiam ŝia vizaĝo tordiĝis en grimacon, kaj ŝi aŭdigis sonon, kiu unue ŝajnis rido, sed rido ĝi tute ne estis. Ŝiaj ŝultroj skuiĝis. Pina rigardis, terurite, dum ŝia patrino ekploris. Kion ŝi faru? Kion ŝi diru? Unue panjo luktis por reteni siajn larmojn; tiam ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj kaj cedis al sia angoro kun laŭtaj glutoj, dum ŝi balanciĝis antaŭen-malantaŭen sur la seĝo. Ne sciante, kiel reagi, Pina fiksis siajn okulojn al la plej supra skribtabuleto ...dediĉos sin al via afero. ------- -al--- estas homo, kiun ni povas fidi, laŭ mi... La nomo estis forgratita. Ĉu Galo? eble Azinio Galo? Li ofte venis viziti panjon vespere. Pina ne ŝatis lin. Kiam ajn li ekvidis ŝin kaj ŝiajn fratinojn, dum ili staris en la vestiblo por spekti la alvenon de gastoj, li salutis ilin kun troigita admiro, kaj ŝajnigis sveni pro ilia nekredebla beleco.

“Pardonu, mi ne intencis timigi vin.” Finfine panjo ĉesis plori kaj viŝis siajn okulojn per la brako. Ŝi palpis malantaŭ si en niĉo, kie troviĝis fakoj por skribiloj kaj tabuletoj. Ŝi trovis peceton da papiruso kun ia skribaĉo, legetis la enhavon, kaj viŝis per ĝi sian nazon. Tiam ŝi ĉifis ĝin en sia mano kaj ĵetis ĝin en la karbujon. “La fakto estas, ke eble mi devos foriri.”

“Ĉu foriri? Ĉu vi celas diri, sen ni? Kial?”

“Mi ne intencis sciigi tion al vi, sed eble estas preferinde, ke vi ricevu ioman antaŭaverton. Kaj krome estas io alia...” Ŝia patrino tordis siajn manojn tra sia hararo. Ĝi estis bele ondigita pli frue en la tago, sed nun, kun siaj grizaj strioj ĝi similis al kampo da fojno sekiĝanta sub la suno. “Ĉi-matene... Ĉi-matene, Nerono...” Ŝia voĉo fariĝis alta kaj streĉita. “Nerono...”

“Panjo, kio estas? Kio okazis? Ĉu Nerono estas en ordo?”

“Mi ne scias.” Panjo denove ploris. “Mi ricevis mesaĝon. Ĉi-matene. Soldatoj venis al lia domo kaj forportis lin. Mi ne scias, kie li troviĝas, aŭ kio okazas al li.”

“Panjo, ne ploru, mi petas vin. Mi certas, ke ĉio estos en ordo.” Pina sciis, ke ŝi diras sensencaĵon, sed ŝi ne konis alian manieron por esprimi sian kunsentemon. Nerono estis la plej aĝa el ŝiaj tri fratoj, jam plenkreska kaj edziĝinta. Ŝi ne konis lin bone. Li pasigis siajn infanajn jarojn en la domo de ilia onklo, kaj ĉar li neniam montris multan intereson pri siaj pli junaj fratinoj, por Pina li similis pli al malproksima kuzo ol al frato. Pina demandis sin, kian emocion tio vekos en ŝi, se panjo ne sukcesos malkovri, kio okazis al li.

“Mi ne scias... Mi ne scias, al kiu turni min. La homoj timas entute rilati kun mi.” Timigis Pinan la maniero laŭ kiu ŝia patrino alparolas ŝin, preskaŭ kvazaŭ ŝi estus plenkreska. Ŝi ne estas sufiĉe granda por helpi sian patrinon; ŝi venis por aŭdi trankviligajn vortojn, ne por mem doni ilin.

“Sed kial vi devas foriri?” Terura penso trafis Pinan. “Panjo, vi ne foriros en ekzilon, ĉu ne?” Ŝi aŭdis pri homoj ekzilitaj, kaj ŝi sciis, ke tio estas timinda sorto — preskaŭ same timinda kiel ekzekuto. Ŝia propra avino Julia estis forsendita por vivi dum jaroj sur malgranda insuleto. Panjo neniam parolis pri tio, neniu iam ajn parolis pri tio, sed iel Pina kaj ŝiaj fratinoj tamen eksciis pri ĝi. Kaj finfine avinjo Julia permesis al si malsatmorti.

Pina atendis ĝis ŝia patrino diros: Ne, kompreneble mi ne foriros en ekzilon. Estis longa silento. Tiam finfine panjo diris: “Mi ne scias, kio okazos. Vi scias, ke Sejano malamas min. Li malamas min, kaj li faras ĉion eblan por detrui nian familion.”

Pina fiksrigardis blinde en la karbujon, kie fasko da duone cindrigita papiruso flirtis inter la karboj. Laŭ ĝiaj randoj ardis brila ruĝa linio, kiu iom post iom etendiĝis kaj formanĝis la skribaĵon. Ĉu ŝi ne devus plori? Ŝia fratino Sinjo, ricevinte tian novaĵon, certe ekploregus. Plorado senpezigus ŝian koron, sed iel la larmoj ne venis. Interne ŝi sentis nur malvarman kavecon. Tio ŝajnis neadekvata al la seriozeco de la situacio.

“Ĉesu ludi per tiu dento”, ŝia patrino diris senpacience. “Neniuj rimarkus ĝin, se vi ne konstante altirus al ĝi ilian atenton.” Pina saltetis. Ŝi eĉ ne estis rimarkinta, ke ŝi pasigas sian langon laŭ sia fendita dento. Ŝi provadis ne fari, sed en maltrankvilaj momentoj ŝia lango emis serĉi ĝin kaj esplori ĝin malgraŭ ŝiaj bonaj intencoj. “Nun aŭskultu”, panjo diris. “Se mi devos foriri, vi kvar infanoj devos iri gasti ĉe via avino.”

Pina pripensis tion. Ŝi kaj ŝiaj fratinoj ŝatis viziti sian avinjon Antonia, kiu estis mola kaj diketa kaj dorlotis ilin. Ŝi ĉiam ordonis al la sklavoj alporti ĉiujn plej ŝatatajn dolĉaĵojn — ŝi estis konvinkita, ke ilia kuiristo ne sufiĉe bone nutras ilin. Sed mallonga vizito estis unu afero; Pina tute ne certis, ĉu ŝi ĝuos resti ĉe sia avino sen la perspektivo reiri hejmen fine de la posttagmezo.

“Sed panjo, ĉu ni ne povus iri kun vi?” Trafis ŝin ideo. “Ni povus iru al Antio. Ni povus kunporti Timoteon kaj fari tie niajn lecionojn.”

“Se Sejano volas trovi min, li trovos min same facile en Antio kiel en Romo. Cetere, Antio estas bela loko por ferio ĉe la maro — tio ne estas sama afero, kiel loĝi tie la tutan jaron.”

Pina prenis unu el la forĵetitaj skribtabuletoj de sia patrino, kaj elfosis vaksobuletojn per grifelo. “Ne faru tion”, ŝia patrino diris. “Nu, aŭskultu, Pina. Se vi devos resti ĉe via avino — aŭ ĉe iu ajn — vi devos tre atenti pri la vortoj, kiujn vi elbuŝigos. Povus ĉeesti tie informistoj, kiuj notos ĉion suspektindan kaj raportos ĝin al Sejano.”

“Sed panjo, ĉu vere li provas detrui nin?” Pina sciis, ke ŝia patrino malestimas Sejanon. Laŭ ŝia opinio, li havas tro grandan potencon, precipe ĉar li eĉ ne devenas el unu el la ĉefaj familioj de Romo. Panjo pravas, kompreneble, sed tamen Pina neniam sukcesis plenkore partopreni en ŝia malŝato pri Sejano. Li estis alta, alloga viro, kaj kiam ajn ŝi renkontis lin, Pina ne povis subpremi deziron, ke li rimarku ŝin kaj diru al ŝi kelkajn vortojn. Kaj ne nur ŝi. Eĉ la sklavoj ŝvebis apud li por replenigi lian vinpokalon antaŭ ol li fintrinkis, kaj por demandi ĉu li deziras pli da helikoj, nur por ĝui la momenton, kiam li levos al ili siajn okulojn kaj kapjesos.

“Kompreneble li volas detrui nin”, ŝia patrino diris. “Jam via praonklo Tiberio estas plene sub lia rego, kaj krome la plejmulto el la senatanoj. Kaj nun li liberigas sin de ĉiuj, kiuj pretas kontraŭstari lin, interalie mi, viaj fratoj... Vi knabinoj estos sufiĉe sekuraj — kvankam tio ne mirigus min, se li provus edzinigi vin tri al anoj de la Elia familio. Ĉu vi memoras, kiam li fianĉinigis sian filinon al via kuzo?”

La Elia familio! Pina estis konsternita. “Sed onklo Tiberio neniam konsentus pri tio! Ĉu ne?”

Panjo aŭdigis duonan ridon. “Ne, kompreneble ne. Tio estus tute nekonvena pariĝo — eĉ li vidus tion.” Sed Pina sciis, ke panjo mensogas. Ŝi jam aŭdis tiun etan nekonvinkan ridon, kaj ŝi konis la bedaŭrindan emon de sia patrino doni voĉon al siaj pensoj. Panjo ĉiam pentis siajn vortojn tuj kiam ili elflugis el ŝia buŝo, sed validis ŝia unua reago, ne ŝia provo retiri ĝin tuj poste.

Ekkreskis en Pina la konscio, kion tio signifus por ŝi, se oni vere forsendus ŝian patrinon. Ŝia edziniĝo ne povas esti malproksima. Ĝi okazos post du, maksimume tri jaroj, kaj ŝi nature atendas, ke ŝia edzo estos elektita de panjo — post konsultiĝo kun la tuta familio, evidente. La geedziĝo estos grava, kaj reflektos ŝian propran rangon kaj tiun de ŝia familio; malmultaj homoj meritas edziĝi kun la filino de Ĝermaniko kaj pranepino de Aŭgusto. Ŝi scias, ke ŝia patrino elektos la ĝustan viron, ne nur anon de elita familio sed krome iun, kiu traktos ŝin bone kaj prizorgos ŝin. Sen la protekto de panjo, tiu kiu asignos al ŝi edzon estos praonklo Tiberio. Ŝia praonklo komprenas nenion pri infanoj; li tute ne zorgos pri ŝia feliĉo, kaj eble li eĉ ne multe interesiĝos pri la taŭgeco de sia elekto. Panjo pravis — li efektive donis permeson al Sejano fianĉinigi sian filinon al kuzo Druĉjo, kaj la sola kialo, kial la geedziĝo ne realiĝis estis... sed ne, ŝi ne volis pensi pri tio.

“La afero tute ne estas certa”, ŝia patrino diris. “Povas esti, ke mi timigas vin senkiale. Sed se tio ja realiĝos, ĝi povus okazi tre subite. Tial mi liberigis Zosimon.”

“Ĉu vere vi liberigis lin? Sed kiel Zosimo rilatas al la afero? Kial li foriris? Ĉu li ne plu volis resti ĉe ni?”

“Tio estis pli sekura por ni ĉiuj. Mi scias, ke Zosimo estas absolute lojala al nia familio sed... sklavojn oni povas torturi. Por liberigitoj estas malpli da risko — kaj tamen, estis preferinde, ke li foriru.”

Pina luktis por ensorbi tion, kion ŝi aŭdis. Kio estas okazanta, povanta konduki al torturado de iliaj sklavoj? Konfuzite, ŝi povis nur diri: “Sed mi ne adiaŭis lin! Kaj kio pri liaj infanoj?”

“Ĉiuj for — la tuta familio. Sejano havas neniun ŝancon nun ekkapti ilin.”

“Sed kion li farus al ili? Kion Zosimo povus rakonti al li, laŭ lia supozo?”

“Li volos scii, kiu venas viziti min, pri kiaj aferoj ni parolas, ĉu li iam ajn aŭdis min kritiki la imperiestron...”

Kritiki la imperiestron... La imperiestro estas praonklo Tiberio, kaj panjo kritikadas lin la tutan tempon. Panjo opinias, ke li entute ne devus esti imperiestro; la vera imperiestro devus esti Nerono, la frato de Pina, precipe nun kiam li plenkreskiĝis. Pina ja aŭdis sian patrinon diri tion, ĉiuj membroj de la domanaro aŭdis ŝin diri tion, en ĉiu ebla okazo. Ŝi pravas kompreneble, ĉar Nerono estas rekta posteulo de Aŭgusto kaj membro de la Julia familio, dum Tiberio apartenas al la Julianoj nur per adoptiĝo.

“Kio ajn okazos al mi”, ŝia patrino diris, “estas io, kion vi devos memori. Vi apartenas al la Julianoj — la plej antikva, la plej nobela familio en Romo. Vi estas pranepino de Aŭgusto kaj filino de Ĝermaniko. Mi volas, ke vi ĉiam memoru tion kaj kondutu laŭe.”

“Kompreneble, panjo. Mi neniam forgesos tion.”

“Vi estas bona knabino, Pina. Brakumu min.”

Pina ne ŝatis brakumi homojn, eĉ sian patrinon. Sed en tiu momento ŝi sentis sin nekutime proksima al panjo, kiu dividis kun ŝi sekretojn kaj ploris antaŭ ŝi — kaj krome panjo estas malfeliĉa, ĉar ŝi estas maltrankvila pro Nerono. Tial ŝi provis ne rigidiĝi, dum ŝia patrino forte alpremis kaj kisis ŝin.

“Nun mi nepre daŭrigu ĉi tion”, panjo diris, returnante sin al siaj skribtabuletoj. “Fermu la pordon, kiam vi eliros.”

2

La reĝo filozofo! La reĝo filozofo! Jen la ĉiama revo de Livila... kiom mi estis stulta, ke mi prenis ŝin serioze. Mi kredis, ke eblos kunlabori kun Seneko. Mi imagis, ke ni du diskutos kune la imperiajn politikojn, same kiel mi antaŭe faris kun Klaŭdio, ke ni kune planos traktatojn, konstruprojektojn, justajn leĝojn... kaj diskrete puŝetos Lucion en la ĝustan direkton, tiel ke maturiĝante, li fariĝos nia plej granda imperiestro, dua Aŭgusto.

Oni atendus, ke Seneko estu pli danka pro ĉio, kion mi faris por li. Ĉu mi ne estis la homo, kiu revokis lin el la ekzilo? — inter miaj unuaj agoj post mia edziniĝo kun Klaŭdio. Kaj tiam mi igis lin instruisto de Lucio. Pro tiu mispaŝo mi devas danki Livilan kaj ŝiajn romantikajn ideojn pri la ideala reganto. Dum mi supozis, ke ili dediĉas sin al studado de Cicerono, Seneko profitis la okazon por instrui al mia filo, ke virinoj ne rajtas partopreni en publikaj aferoj.

Seneko ne gvidas Lucion, li indulgas lin. La afero pri tiu junulino... Kun tia konsilanto, ne estas surprize, ke Lucio tute ne deziras enmiksiĝon de sia patrino. Tiu okazo, kiam mi iris paroli kun la ambasadistoj... Enirante la ĉambron, mi vidis Senekon flustri en lian orelon. Kaj tiam Lucio paŝis malsupren de la podio kaj forkondukis min. Mi ne montris miajn sentojn, mi ŝajnigis, ke mi envenis nur por deziri al li matenan saluton, sed... mi brulas, kiam mi pensas pri tio.

Kaj nun oni akuzas min pri konspirado! Kiel entute estus imageble, ke mi dezirus detronigi mian propran filon? Potencavido, Seneko diris al mi. Kian potencon mi havus, se mia filo ne estus imperiestro?

Jen, sufiĉas — mi ne restos en Romo por suferi humiliĝon fare de la instruisto de mia filo. Prefere mi pasigu kelkajn trankvilajn monatojn en Antio. Estas preskaŭ kvazaŭ mi reirus en ekzilon — almenaŭ ĉi-foje temas pri ekzilo memelektita. Mi memoras, kiel la tagoj treniĝis en Pontio. Mi devigis min sekvi rigoran horaron: studadon ĉiumatene, promenon antaŭ la tagmanĝo, tiam naĝadon kaj teksadon en la posttagmezo. Estas kurioze, ke mi pensis pri verkado, sed tiam mi estis tro juna, nur dudek kvar- aŭ kvin-jara, kaj mi havis nenion por diri.

Kiel reagus Klaŭdio, se li scius, ke mi planas verki miajn memoraĵojn? Estas kvazaŭ omaĝo al li — kiom mi volus sciigi al li tion. Kara oĉjo Klaŭdio.

La memoraĵoj de Julia Agripina Aŭgusta

edzino de la diigita imperiestro Klaŭdio

kaj filino de Ĝermaniko

Mia patro, Ĝermaniko Julio Cezaro, estis la plej elstara generalo post Aleksandro.

Ĉu mi aŭdacu skribi tion? Krispo iam diris al mi, ke mia patro fakte ne estis tiel brila generalo, kiel ĉiuj supozas — ke li puŝiĝis antaŭen sen rezervoj tro profunden en la malamika teritorio en Ĝermanujo, kaj ke li sukcesis reporti siajn homojn sekure al la militbazo, nur ĉar mia patrino insistis teni la ponton malfermita. Mi estis ŝokita, kiam Krispo diris tion — neniam antaŭe iu ajn aŭdacis kritiki mian patron en mia ĉeesto. Poste mi esploris la historion de lia ĝermana kampanjo, kaj mi konstatis, ke Krispo pravis. Mi neniam konfesis tion al li, kompreneble, kaj mi certe ne intencas publikigi ĝin nun en miaj memoraĵoj.

Mia patro, Ĝermaniko Julio Cezaro, estis la plej amata generalo post Aleksandro. Li estis populara ĉe siaj trupoj, kaj lia memoro ankoraŭ nun estas honorata de la publiko. Li subigis ribelintajn tribojn en Ĝermanujo, kaj rekaptis la standardojn, kiuj estis perditaj dum la katastrofa malvenko de Varo ses jarojn antaŭe. Tiel li pruvis sin inda je la nomo Ĝermaniko, kiun li heredis de sia patro. Pro tiuj atingoj oni premiis lin per triumfo post lia reveno al Romo.

Ĉu mi menciu, ke dum li veturis en la triumfa ĉaro, li tenis min en siaj brakoj? Tamen ne — tio estas tro hejmeca detalo por ĉi tia verko, kaj mi facile imagas la reagon de la homoj: “Do, vidu, virinoj ne kapablas verki historion. Eĉ priskribante publikajn eventojn, ili interesiĝas nur pri personaj anekdotoj.”

Kvankam li estas malpli rekonata kiel diplomato ol kiel generalo, liaj diplomataj atingoj estis, se tio entute eblus, eĉ pli imponaj ol tiuj militaj. Oni regalis lin per honoroj dum la daŭro de lia du-jara rondiro tra la orientaj provincoj, kiam li sukcese traktis kun Partujo, persone kronis Artaksion kiel reĝon de Armenujo, enprenis Kapadocion en nian imperion, kaj fortigis la ligojn inter la provincoj kaj la ĉefurbo.

Almenaŭ tion mi povas skribi senhezite. Eĉ Krispo neniam esprimis kritikon kontraŭ mia patro kiel ambasadisto. Fierigas min la konscio, ke mi heredis liajn diplomatajn lertojn.

Oni admiris lin ankaŭ pro liaj moralaj kvalitoj: li estis kuraĝa, bonkora, nekoruptebla, kaj dediĉita al sia familio. Krome li estis klerulo, kiu verkis komediojn en la greka, kaj ankaŭ aliajn literaturajn verkojn.

Kaj el ĉiuj talentoj de sia avo, Lucio heredis ĝuste tiun plej frivolan.

Statuoj de Ĝermaniko montras, ke li estis belaspekta viro.

Ankaŭ pri tio, Lucio similas al li. Kiam mi eniras mian studoĉambron, kaj vidas la buston de mia patro apud la fenestro, surprizas min foje subita impreso de Lucio, precipe ĉirkaŭ la buŝo. Lucio havas la saman rondan vizaĝon — sed tamen, dum la lastaj jaroj tiu iama plaĉa dikeco fariĝis simpla graso.

Unu afero, kiun oni ne vidas en la statuoj de mia patro, estas liaj maldikaj kruroj. Iugrade mi bedaŭras tion. Evidente oni ne montras tian detalon en oficiala statuo, sed mi ja deziras, ke li estus povinta postlasi pli realisman portreton almenaŭ por siaj propraj familianoj. Liaj ostecaj kruroj estas la sola afero, kiun ni ĉiuj heredis de li, Sinjo kaj mi kaj Boteto, kaj ankaŭ Lucio. La sola, kiu evitis tion, estis Livila.

Ἰσοκράτης τῆς παιδείας τὴν ῥίζαν πικρὰν ἔφη, γλυκεῖς δὲ τοὺς καρπούς.

Pina legis kaj relegis la frazon, kiun la instruisto de ŝia frato estis skribinta sur ŝian tabuleton. Post senripoza nokto ŝi sentis sin peza kaj kapdolorema, kaj la grekaj literoj dancis antaŭ ŝiaj okuloj. Pluvo verŝiĝis tra la plafona luko kaj saltetis en la marmora baseno centre de la halo. Ŝi tremetis pro malvarmo, kaj ĵetis okulon al sia fratino Drusila, sidanta sur la apuda tabureto. Sinjo ĉiam plendis pri iliaj lecionoj kun Timoteo, sed ili neniam prezentis al ŝi problemon. Ŝi jam kliniĝis super sia skribtabuleto, senpaŭze gratante per la grifelo.

Pina relegis la frazon, kaj devigis sin koncentriĝi pri ĝia signifo. Isokrato diris, ke la radiko de edukado estas maldolĉa, ĝia frukto dolĉa. Ŝi pasigis sian langon laŭ sia fendita dento. Ĉu li volis diri, ke edukado estas malagrabla? Ĝenerale, ŝi ne malŝatas siajn lecionojn kun Timoteo. Deklari, ke ili estas tedaj kaj ripetaj signifus deklari, ke ŝi estas nura knabino, kiu ne kapablas profiti de knaba eduko.

Ŝia unua tasko, laŭ la strukturo instruita al ŝi de Timoteo, estas esprimi laŭdon al Isokrato. Ŝi trarigardis la notojn, kiujn li pli frue diktis al ŝi kaj Sinjo, sed ŝi ne sukcesis forskui la pezan ŝarĝon en sia brusto. Pli frue tiumatene ŝi iris al la ĉambro de sia patrino, esperante malkovri, ĉu alvenis ia novaĵo pri Nerono, sed la sklavoj informis ŝin, ke la mastrino jam eliris antaŭ la sunleviĝo.

Ŝi interplektis siajn manojn post sia kapo kaj kliniĝis malantaŭen sur la tabureto, serĉante inspiron en la nuboplena kvadrato videbla super la plafona luko. Tiam ŝi prenis sian grifelon kaj premis ĝin en la glatan flavan surfacon de la vakso. Estas ĝuste admiri Isokraton pro lia arto, ĉar li estis la homo, kiu donis gloron al la retorika arto. Li ne famiĝis pro sia kapablo kiel retorikisto, sed pli ĝuste, estis li, kiu glorigis la arton retoriko. Ŝi relegis siajn ĵusajn vortojn, kaj konstatis, ke ŝi diris la saman aferon dufoje. Ŝi turnis la grifelon al la malakra fino, duone pensante, ke necesas forfroti la lastan frazon, sed post konsiderado ŝi decidis lasi ĝin. Eble Timoteo ne rimarkos.

“Timoteo”, Livila diris. “Laŭ ĉi tio, Aleksandro estis tro nobla por ataki siajn malamikojn nokte.” Pina fiksrigardis sian tabuleton, provante rekolekti siajn disigitajn pensojn. Ŝia pli juna fratino ricevis la taskon studi iun grekan anekdoton — kial ŝi ne povas simple legi la rakonton, anstataŭ fari problemojn? “Kial oni ne rajtas ataki siajn malamikojn, kiam ili ne atendas tion?” Livila volis scii. “Nia patro iam faris surpriz-atakon kontraŭ la ĝermanoj, kaj tio estis unu el liaj plej brilaj venkoj.”

Timoteo sidis en seĝo fronte al siaj kvar lernantoj. Li levis sian kapon de la tabuleto, kiun li korektis, kaj pensis dum momento. “Ĉi tiu ekzemplo ne rilatas al militaj taktikoj, sed al la nobleco de Aleksandro”, li diris. Aŭdiĝis en lia voĉo ĝenata tono.

La dekkvar-jara Boteto sidis antaŭ siaj tri fratinoj kun skribovolvaĵo etendita sur la genuoj. Li turnis sin sur sia tabureto por respondi al Livila. “Jen la afero, laŭ la vortoj de Diodoro mem. Nia paĉjo estis malkuraĝulo — anstataŭ atendi, ĝis la ĝermanoj estos pretaj por li, kiel estus farinta Aleksandro, li ekatakis senaverte kaj buĉis duonon de la tribo. Kiom valoras tiu venko akirita sen nobleco?”

Timoteo duone levis sin de sia sidloko, kaj Pina rigidiĝis. Ŝia frato neniam povis reteni sian ŝercemon, eĉ koste de la propra familio, sed ĉi-foje li troigis. Ŝi senstreĉiĝis nur kiam Timoteo malrapide residiĝis. “Gajo, vi verkos por mi eseon pri tiu temo: Ĉu validas venko sen nobleco? Mi atendas ricevi ĝin morgaŭ — aldone al la alia ekzerco, kiun mi jam donis al vi. Nun daŭrigu vian studadon.”

Eĉ Boteto sciis, kiam li riskas streĉi la paciencon de ilia instruisto preter la limon. Per abrupta movo li elrulis la volvaĵon, ĉifante la papiruson, dum liaj fratinoj klinis siajn kapojn super siaj tabuletoj, senbruaj kiel musoj.

...la radiko de edukado estas maldolĉa, ĝia frukto dolĉa. La posta paŝo estas klarigi la signifon de tiu diraĵo de Isokrato, kaj diskuti la argumentojn porajn kaj kontraŭajn. Ĉu estas eble, ke panjo vere devos foriri en ekzilon? Eble oni sendos ŝin loĝi sur insulo, same kiel okazis al avino Julia. Estus kvazaŭ ŝi mortus. Pina sentis, ke paniko ekŝvelas interne de ŝi. Ŝi kaptis sian grifelon, kaj komencis grati furioze. Isokrato volas diri al ni, ke edukado estas malfacila en la komenco, sed ĝi valoras la penon, ĉar finfine ni povos multon gajni. Tion li diris, kaj nun mi montros mian admiron pri liaj saĝaj vortoj.

Sklavo venis tra la halo de la strata enirejo, sekvate de du viroj en togoj. Ne malofte okazis, ke formale vestitaj viroj vizitas ilian patrinon, kaj Pina ne levis la okulojn de sia tasko. Ŝiaj ideoj nun fluis pli facile, kaj ŝia grifelo en- kaj el-strekis la vakson. La sklavo malfermis la pordon de la studejo de ŝia patrino, kaj la du viroj marŝis internen.

Dum Pina verkis ŝi nur rande konsciis pri nekutima enirado kaj elirado ĉe la studoĉambro. Nun necesis ilustri la diraĵon: ŝi pensis, ke eble ŝi povos citi kiel ekzemplon Demostenon, ĉar li ja estis eĉ pli eminenta oratoro ol Isokrato. Sklavoj rapidis tra la halo, aliaj kuris al la supra etaĝo, sed ankoraŭ Pina skribis. Konsideru la karieron de Demosteno, kiu montris pli grandan dediĉon al sia arto ol iu ajn alia oratoro. Ŝi levis sian kapon kaj rimarkis kun surprizo, ke alproksimiĝas ŝia patrino. La vizaĝo de panjo montris agitiĝon, kaj ŝi surhavis sian pezan mantelon por vojaĝado.

“Mi devos forlasi vin por iom da tempo.” La kvar infanoj ekstaris, dum la du viroj en togoj alproksimiĝis malantaŭ ilia patrino kaj staris apud ŝi, aŭskultante dum ŝi adiaŭas sian familion. Pina sentis sin glacie malvarma interne, sed samtempe kviete klarmensa. Jen la okazaĵo, pri kiu panjo antaŭavertis ŝin, sed ŝi ne imagis, ke ĝi venos tiel rapide. Ŝi ne kredis, ke ĝi venos entute.

“Dum mi ne ĉeestos, mi volas, ke vi kondutu laŭ maniero konvena por la infanoj de Ĝermaniko. Neniam forgesu, ke vi estas posteuloj de Aŭgusto.”

Pina sciis, ke ŝia familio staras ĉe la rando de terura katastrofo. Ŝi havis senton, kvazaŭ ŝi alkroĉiĝas al la flanko de abismo; ŝi nepre ne paniku, sed tenu sian regon de la situacio kaj antaŭplanu ĉiun movon. Kiel eblos paroli al sia patrino antaŭ la du viroj, samtempe malkaŝante nenion? “Panjo, ĉu ĉio estas en ordo?”

Sinjo kaj Livila fiksrigardis sian patrinon kun konfuzitaj mienoj. Ankaŭ Boteto diris ankoraŭ nenion. Pina vidis, ke lia vizaĝo estas tre pala. “Gajo”, diris ilia patrino. “Mi fidas, ke vi prizorgos viajn fratinojn dum mia malĉeesto.” Kaj tiam ŝi kisis ilin unu post alia. Kiam ŝia patrino kliniĝis al ŝi, Pina kaptis la vortojn, kiujn ŝi murmuris mallaŭte sed klare en ŝian orelon: “Nepre atentu, kion vi diros. Avertu la aliajn.” Tiam panjo rektigis sin kaj diris laŭte: “Pina, mi ne scias, kiom longe mi estos for. Estos via tasko prizorgi viajn pli junajn fratinojn.”

Pina memoris, kion ŝia patrino diris al ŝi la antaŭan tagon. “Estas en ordo, panjo, ni estos bonkondutaj kaj tre atentaj, dum vi ne ĉeestos.” Ŝi emfazis tiujn vortojn, esperante transdoni al sia patrino la informon, ke ŝi komprenis tiun averton.

Ilia patrino foriris en portolito, kiu atendis ekster la ĉefa pordo: ne ilia propra, sed pli malgranda, kiun oni sendis por ŝi. Akompanis ŝin du el ŝiaj servistinoj kaj paro da virsklavoj, kiuj portis inter si keston. Pina, kun siaj fratinoj kaj frato, iris eksteren por mansvingi, dum la portistoj levis la liton al siaj ŝultroj, kaj ekmarŝis je rapida takto laŭ la vojo. Ambaŭ servistinoj ploris. Pina pensis unue, ke ili ploras pro ŝia patrino, sed poste trafis ŝin la penso, ke verŝajne pli malĝojigas ilin la zorgo pri la propraj infanoj, kiujn ili estas devigataj postlasi. Eskortis la portoliton malgranda trupo da gardistoj.

Malrapide la kvar infanoj repaŝis en la domon. Kiam ili eniris la halon, Pina rimarkis, ke la pordo de la studoĉambro staras vaste malfermita. La du viroj en togoj troviĝis ankoraŭ interne. Ili jam tiris duonon el la volvaĵoj el la ŝrankoj, kaj nun ili staris ĉe la tablo por esplori monton da skribtabuletoj. Ili kontrolis ĉiun laŭvice antaŭ ol ĵeti ĝin sur kreskantan amason sur la planko.

Timoteo staris apud la pluvakvo-baseno centre de la halo. Pina proksimiĝis al li. “Kion ni faru pri tiuj du viroj? Ili disĵetas ĉiujn librojn.”

“Mi scias”, Timoteo diris. “Bedaŭrinde ni ne povas malhelpi tion. Nun bonvolu sidiĝi. Via patrino devis foriri, sed ŝi certe ne atendus, ke vi neglektu viajn lecionojn.”

Mia patrino, Julia Vipsania Agripina, estis la perfekta edzino por Ĝermaniko; verŝajne ŝi estis la sola virino kun la necesaj kvalitoj laŭ deveno kaj karaktero, por konvene plenumi tiun rolon. La Julia familio, kiel ĉiuj scias, devenas de Julo, la filo de la Troja heroo, Eneo. Eneo mem estis la filo de Venuso, kiu enamiĝis al mortemulo, la heroa princo Anĥizo el Trojo. Tial inter miaj antaŭuloj mi povas kalkuli la diinon Venuso, kaj kelkaj gutoj de ŝia dia sango ankoraŭ fluas en la vejnoj de ĉiu ano de la Julia familio.

Mia patrino estis la nepino kaj rekta posteulo de la diigita imperiestro Aŭgusto

kaj la filino de lia sola ido, Julia. Sed estus preferinde ne mencii Julian. Ŝia nomo estas tiel profunde makulita, ke ne ĉiuj konsiderus devenon de ŝi afero por fanfaroni.

kaj filino de la granda generalo Agripo. Ŝi estis virino elstare virta kaj rigora, kiu akompanis sian edzon dum multaj el liaj kampanjoj, kaj partoprenis kun li en la malkomfortoj de la armea vivo, neniam plendante pro la luksaĵoj, kiujn ŝi forlasis en Romo. Ŝi naskis al li naŭ gefilojn, el kiuj ses travivis: Nerono, Druso, Gajo, mi mem, Drusila kaj Livila. Plenkreskinte, tamen, neniu el ili ĝuis longan vivon. Escepte de mi kaj Drusila, kiu mortis dum epidemio, ĉiuj ceteraj estis murditaj.

Livila, Livila... Mi neniam malkovris, precize kio okazis al ŝi. Klaŭdio diris al mi, ke ŝi falis en deprimiĝon kaj rifuzis manĝi. Mi volis kredi lin; mi volis pensi, ke tio estis ŝia propra elekto, sed mi neniam kuraĝis esplori pli detale.

Ŝi tute ŝanĝiĝis, post tiu restado en Pandaterio. Kiam mi iris tien por preni ŝin — kian ŝokon mi ricevis, kiam mi vidis ŝin sur la divano, tiel malgracian kaj neprizorgitan, kaj la situacio ne pliboniĝis post nia reveno al Romo. Ne, ne, mi ne plu pensu pri tio. Kio estas la posta afero? Mi komencis rakonti pri panjo.

La karakteron de mia patrino plej bone ilustras la sekvonta epizodo

Estas senutile, mi ne povas daŭrigi nun. Mi rezignos por hodiaŭ.

3

La karakteron de mia patrino plej bone ilustras la sekvonta epizodo, kiu okazis, kiam ŝi estis kun mia patro en Ĝermanujo. Ĝermaniko kondukis sian armeon trans la riveron Rejno, sekvante la perfidan tribestron Arminio, kiu strebis unuigi la tribojn de norda Ĝermanujo opozicie al Romo. Dum Ĝermaniko sin puŝis antaŭen tra senvojaj arbaregoj kaj marĉoj, onidiro atingis la fortikaĵon sude de la rivero, ke lia armeo retiriĝas. Teruriĝis tiuj, kiuj restis ĉe la militbazo, ĉar ili kredis, ke baldaŭ la ĝermanoj transiros la riveron kaj atakos ilin. En paniko, ili decidis detrui la ponton.

“Kiun rakonton vi volas aŭdi ĉi-vespere?” Sinjo kaj mi kuŝis interplektiĝintaj unu kontraŭ la alia en la alta lito, kaj la voĉo de Eklogo murmuris en la ombroplena ĉambro, dum la lampo ĵetis flagrajn makulojn sur la murojn. Sinjo ŝatis la rakonton pri la viro, kiu trovis trezoron en la kaverno de la rabistoj. Mi ĉiam petis tiun pri panjo sur la ponto.

Mia patrino, tamen, restis trankvila. Ŝi konstatis, ke se oni malkonstruos la ponton, la armeo estos fortranĉita ĉe la malĝusta bordo de la rivero. Ŝi ordonis, ke oni alportu al ŝi ĉevalon, kaj tuj rajdis al la rivero. Tie ŝi kondukis sian ĉevalon al la mezo de la ponto, de kie ŝi alparolis la soldatojn, kaj memorigis ilin pri ilia devo al la generalo kaj al Romo. Aŭdante tion, la soldatoj komencis murmuri inter si, ĉar ne konvenis, ke virino kondutu pli kuraĝe ol ili. Finfine, anstataŭ detrui la ponton, ili alvokis kromajn trupojn por defendi ĝin.

Tiel okazis, ke mia patrino ĉeestis, kiam la perdita legio reaperis. La homoj estis elĉerpitaj kaj malpuregaj, kaj multaj estis vunditaj, sed ili marŝis laŭ ĝusta ordo post siaj standardoj, kaj ili trovis sur la ponto mian patrinon, kiu atendis por saluti ilin. Ŝi gratulis ilin pro ilia venko, kaj rajdis antaŭ ili ĝis la militbazo ĉe la flanko de sia edzo. Poste, ĉar tiom multaj estis vunditaj, ŝi direktis la flegadon. Per la propraj manoj ŝi purigis kaj bandaĝis vundojn, kaj donis al la soldatoj mantelojn el sia propra provizo.

Mia patrino estis homo kun forta karaktero kaj talento por gvidado. Se ŝi estus viro, tio eble havus la sekvon, ke ŝi estus fariĝinta same granda generalo kiel ŝia edzo Ĝermaniko.

Mi scivolas, ĉu tio estas vera. Kiam mi imagas ŝin kiel viron, mi vidas ŝin gvidi sturmatakon supren laŭ montoflanko kontraŭ barbara fortikaĵo. Sed la sukceso de Ĝermaniko ne ŝuldiĝis al lia milita strategio, sed al lia kapablo inspiri amon ĉe siaj soldatoj. Panjo havis precize la malan karakteron — ŝi neniel komprenis la homan naturon. Se ne estus tiel, ŝi ne estus trudinta sin kontraŭ Tiberion en la teatro, kun la akuzo, ke li detruas la sangolinion de Aŭgusto. Ŝia sola atingo estis ofendi lin — kompatinda panjo, ŝi konstante ofendis homojn.

La mateno sekvis sian regulan rutinon sen la ĉeesto de ilia patrino. Ili finis siajn lecionojn; Eklogo vokis ilin por manĝi; ilia kutima manĝo de pano, fromaĝo, sekigitaj figoj kaj olivoj alvenis je la normala horo.

La infanoj sidis kune en la malvarma manĝosalono. Agrable malvarmeta en la somero, en ĉi tiu sezono ĝi emis al humideco, kaj la sklavoj alportis karbujon. “Kiel longe panjo estos for?” Livila demandis.

“Sendube ŝi revenos post kelkaj tagoj”, Pina diris.

Ilia onklo aperis ĉe la pordo. “Jen vi!”

“Oĉjo Klaŭdio!” Sinjo diris.

Li alproksimiĝis per lamaj paŝoj, kisis la knabinojn, kaj taŭzis la hararon de Boteto. “Mi ĵus aŭdis, kio okazis. Tre maltrankviliga afero, ege maltrankviliga — kaj nun la subuloj de Sejano surtretas la bibliotekon de via patro.”

“Kion ili serĉas?” Boteto demandis.

Ilia onklo ignoris la demandon. “Kion vi manĝas? Ĉu nur tion — mi certas, ke viaj sklavoj povas kunmeti ion pli manĝindan, ĉu ne?”

“Portu plian porcion por nia onklo Klaŭdio”, Boteto ordonis al la sklavo, kiu atendis ĉe la pordo. “Vi aŭdis, kion li diris — rostu por li kelkajn renojn aŭ simile. Kaj portu iom da vino.”

“Oĉjo, kio okazas?” Sinjo diris. “Kial panjo devas foriri?”

Ilia onklo suĉis siajn lipojn. “Estas malfacile klarigi. Supozeble vi scias pri la aresto de via frato Nerono.”

“Panjo diris al mi, ke soldatoj venis al lia domo”, Pina diris. Boteto ĵetis al ŝi abruptan rigardon; ŝi ne jam menciis al li kaj Sinjo la konversacion, kiun ŝi havis kun ilia patrino la antaŭan tagon.

Ilia onklo rigardis iliajn vizaĝojn kaj hezitis. “Ni petas, oĉjo, klarigu al ni, kio okazas”, Pina diris.

“En ordo, sed temas pri malbela rakonto. La fakto estas, ke hieraŭ matene oni denuncis vian fraton Nerono en la senato. Ŝajnas, ke Sejano komencas suspekti liajn ambiciojn.”

“Kion oni faros al li? Ĉu li estas en ordo?”

“Mi timas, ke verŝajne li estos ekzilita.”

Sinjo ekploris. Neniu el la knabinoj sentis apartan simpation por Nerono, kiu estis multe pli aĝa ol ili kaj emis trakti ilin kiel aron da ĝenaj infanetoj. Kaj tamen estis timiga la konstato, ke eble oni vere forsendos lin.

La sklavoj revenis kun pleto da konservitaj viandoj. Oĉjo Klaŭdio elektis grasan kaponofemuron kaj ŝiris ĝin per siaj dentoj, viŝante sian buŝon per tuko, kiu baldaŭ aspektis same grasokovrita kiel lia mentono. Pina forturnis siajn okulojn. Ŝi amis sian onklon, tamen ŝi estus povinta deziri, ke li lernu manĝi pli elegante.

“Ni ĉiuj scias, ke via patrino neniam akceptis la nomumon de Tiberio kiel imperiestro”, Klaŭdio diris. Li viŝis siajn fingrojn per la makulita buŝtuko, kaj prenis porcion da oleecaj fungoj. “Kaj — nu, ofte venis ĉe ŝi vizitantoj kun simila opinio. Kompreneble Tiberio de ĉiam scias, ke via patrino ne akceptas lin kiel imperiestron, kaj evidente li decidis, ke li ne plu povas permesi tian situacion.”

“Kio okazos al panjo?”

Oĉjo Klaŭdio purigis sian nazon per sia grasa buŝtuko. “Ŝi devas provizore foriri el Romo. Al sia vilao en Herkulano.”

La vilao en Herkulano... Pina havis feliĉajn memorojn pri festoj sur ornamita barko kun junulinoj en travideblaj roboj, kiuj dancis laŭ la muziko de flutoj kaj liroj. Se panjo estus tie, ŝi fartus sufiĉe komforte — sed ne kontentigis Pinan tiu klarigo. Ilia patrino ŝajnis tro malkvieta, kaj ŝi kisis ilin, kvazaŭ ŝi foriros por longa tempo.

“Nu”, diris oĉjo Klaŭdio. “La demando estas, kion ni faros pri vi kvar infanoj?”

“Panjo diris, ke ni povos gasti ĉe avinjo Antonia”, Pina diris.

“Ĉu ŝi diris tion? Nu, mi ne kredas, ke la apartamento de via avinjo havos spacon por ĉiuj kvar. Sed kompreneble vi povos vidi ŝin ĉiutage. Vi restos ĉe via praavino Livia.”

Ĉe Livia! La apartamento de avinjo Antonia troviĝis ĉe la supra etaĝo de la sama domo, kaj kiam ajn ili vizitis sian avinon, ĉiam venis momento, kiam ili devis iri malsupren por saluti Livian. Ŝi estis neimageble maljunega kaj sulkiĝinta kun torditaj manoj kaj pikaj blankaj haroj sub la mentono, kaj Boteto nomis ŝin La Sorĉistino. Ŝi kutimis kisi la knabinojn kaj demandi, kion ili teksas. Ĉiam ŝajnis, ke ŝi pli interesiĝas pri ilia teksado ol pri iliaj lecionoj, kaj se ili kverelis kun Boteto, ŝi admonis, ke ili ne rajtas disputi kun sia frato. La okuloj de Pina pleniĝis je larmoj. Tio estas jam sufiĉe malbona afero, ke oni forsendas panjon, sed ĉu oni ankaŭ ne permesos al ŝi daŭrigi siajn lecionojn?

Mia patrino estis homo kun forta karaktero kaj talento por gvidado. Se ŝi estus viro, tio eble havus la sekvon, ke ŝi estus fariĝinta same granda generalo kiel ŝia edzo Ĝermaniko. Estas bone konata fakto, ke ĉio, kion virino spertas dum la gravedeco, formas la karakteron de ŝia naskota infano. Filozofoj montras ekzemplojn de gravedaj virinoj, kiuj aŭskultadis la deklamadon de famaj juristoj, por ke la naskota infano akiru ilian talenton je elokventeco. Male, virino, kiu adultas dum la gravedeco, riskas produkti malĉastan filinon.

Ne, ne, prefere mi ne diru tion. Ĝi certe pensigos la homojn pri avinjo Julia.

Filozofoj montras ekzemplojn de gravedaj virinoj, kiuj aŭskultadis la deklamadon de famaj juristoj, por ke la naskota infano akiru ilian talenton je elokventeco. Kiam mia patrino heroe strebis teni malfermita la ponton super Rejno, ŝi estis graveda je sep monatoj. Mi estas fiera pro la konstato, ke la kuraĝo kaj decidemo, kiujn ŝi montris en tiu okazo, estis heredotaj de mi, ŝia ankoraŭ ne naskita filino.

Mi naskiĝis la 6an de novembro en la dua jaro de la regado de Tiberio, dum la konsulperiodo de Druso Julio Cezaro (mia onklo) kaj C. Norbano Flako. Mia patro tiam servis en Ĝermanujo, kaj mia patrino naskis min en la militbazo Ara Ubiorum. Mi nuntempe honoras mian naskiĝlokon per multaj privilegioj, kaj la loĝantoj ofte esprimas sian dankemon pro mia patroneco.

Dum miaj infanaj jaroj mi estis nekutime alta. Mi superis miajn du pli junajn fratinojn, kaj eĉ mian pli aĝan fraton Gajo.

Li nomis min La Gruo. Boteto ĉiam sciis kiel trafi ies senteman punkton.

Post mia edziniĝo je dek tri jaroj, mi ĉesis kreski, kaj de tiam mia alteco estas normala. Mi havas nur unu nekutiman trajton, duoblan kojnodenton

Kiel tiu dento ĝenis min — mi ne povus ignori ĝin, mi konstante pasigis sur ĝi mian langon. “Ĉesigu tion!” Eklogo ĉiam admonis. “Estu kontenta, ke vi havas fortikajn blankajn dentojn, kaj ke neniuj mankas.” Tiam ŝi kaptis la buklilon kaj tordis miajn harojn por formi la devigan vicon de bukletoj laŭ mia frunto, grumblante: “Vi ne bezonas timi, kun tia familia deveno. Estos por vi neniu problemo trovi edzon — eĉ se vi estus surda kaj blinda kun ĝibo, tamen la viroj amasiĝus antaŭ via pordo.”

duoblan kojnodenton ĉe la supra dekstra flanko. Tio montras, ke favoras min la destino; kiel ĉiuj scias, la sama trajto ĉe la maldekstra flanko aŭguras malbonan sorton.

Kiam mi aĝis nur kvar jarojn, mia patro mortis.

Sed kion mi skribu? Kiel li mortis? Panjo estis konvinkita, ke Ĝermaniko estis venenita. Sed praavino Livia ne konsentis — laŭ ŝi, tio estis tutsimple natura, degeneriga malsano. Mi provis iam demandi Boteton — li ja ĉeestis, kiam tio okazis, sed tiam li estis nur sep-jara, kaj kompreneble oni neniam sukcesis eltiri de li rektan respondon. Li diris nur: “Panjo ĝuegis tiun tutan situacion — la elŝipiĝon ĉe ĉiu haveno, la solenajn paŝojn, la nigrajn vestojn, kuraĝe reteni siajn larmojn kiel vera Roma nobelino, la urnon prematan al ŝia sino sub la rigardo de la homamasoj. Laŭ mi, mortigis lin panjo.”

Mi ne detale priskribos la cirkonstancojn de lia morto. Oni ĝenerale kredas, ke li estis venenita, kaj ke suspektindaj objektoj estis trovitaj en la kelo de lia domo. La preciza konsisto de tiuj objektoj estis troigita dum la rerakontado, tiel ke la homoj nun kredas, ke tra la domo estis trovitaj skeletoj kaj plumbaj tabuletoj, sur kiuj estis skribitaj malbenoj. Fakte la vero estis malpli drameca, sed ne malpli ŝoka por mia patrino. Kiam mia patro jam estis malforta pro sia malsano, lia korpo kovrita de malhelaj makuloj, kelkaj sklavoj farante riparlaborojn en la subtera cisterno trovis malantaŭ senmortera briko tabuleton kun malbeno. Ili montris ĝin al la prizorganto, kiu portis ĝin al mia patrino. Ne estas certe, ke la malbeno efektive estis direktita kontraŭ Ĝermaniko. Ĝi verŝajne jam estis en la cisterno de multaj jaroj, kaj kredeble ĝi celis la antaŭan prizorganton, kiu mortis post falo kaj subtreto de ĉevalo. Sed al mia patrino, senhelpe rigardanta dum ŝia edzo perdadis siajn fortojn, tiu misaŭgura malkovro ŝajnis kiel antaŭaverto. Ĝermaniko mortis kelkajn tagojn poste. Ne eblas diri kun certeco kiu respondecis pri lia morto, se entute estis iu.

Panjo estis konvinkita, ke paĉjon oni mortigis laŭ ordono de Tiberio — ŝi kredis, ke li volis liberigi la vojon por sia propra filo Druso. Laŭ mi tio ne estas verŝajna. Jes, multaj agoj de Tiberio estis nepardoneblaj — se mi pensas pri miaj fratoj... sed veneno ne estis laŭ lia stilo. Li ĉiam sekvis la ĝustajn procedurojn laŭ ĉiu detalo.

Kaj kio pri Sejano? Li estis tute preta uzi venenon — ni ĉiuj vidis tion poste. Mi ne scias... tio okazis frue en lia kariero, li ankoraŭ ne fariĝis la ĉefa konsilanto de Tiberio... aliflanke li jam firmigadis sian pozicion, fortigis la gvardion, igis sin mem la sola komandanto anstataŭ dividi la postenon. Li havis ĉian intereson certigi, ke Ĝermaniko ne venu hejmen.

La morton de Ĝermaniko sekvis profunda kaj spontanea funebrado tra la tuta imperio, eĉ inter la sovaĝaj ĝermanaj triboj. Dum ili malamis kaj timis lin kiel sian venkinton, ili respektis lian heroecon kiel batalanto. Memore al li oni faris oferojn, starigis sennombrajn arkojn, statuojn kaj monumentojn, kaj eĉ donis lian nomon al bloko de sidlokoj en teatro.

Ignorante konsilojn, ke ŝi atendu la komencon de la printempa ŝipvojaĝa sezono, mia patrino tuj reiris al Romo.

Tipa konduto de panjo, ŝi ĉiam agis laŭimpulse. Normale ŝi ne povis gajni kontraŭ trankvila strategiisto kiel Sejano — sed almenaŭ tiuokaze ŝi prave juĝis la situacion. Ŝi sciis, ke urĝas reveni al Romo dum la popolo simpatias kun ŝi. Ŝi estis en harmonio kun la sentoj de la publiko. Dum onklo Tiberio... mi vidas lin kiel rigidan nigran arbotrunkon, kiu staras senmove inter inundoj, dum tajdoj de emocio verŝiĝas preter li ĉiuflanke. Tio tute ne helpis popularigi lin. Lia digna konduto sendube ŝajnis aroganta kaj sen respekto al la mortinto.

Ĉe ĉiu haveno ŝi elŝipiĝis portante la cindrojn de sia edzo en urno, kiun ŝi tenis en sia sino kiel lastan brakumon de la homo mem. Renkontis ŝin delegitaroj de la ĉefaj civitanoj, dum laŭlonge de la vojo premiĝis grandegaj homamasoj nigre vestitaj, ĉiuj lamentantaj kaj veantaj kvazaŭ por membro de la propra familio. Oni ekflamigis ŝtiparojn, kie estis bruligitaj incenso kaj aliaj funebraj oferoj, kaj ĉe ĉiuj flankoj nenio estis aŭdebla krom ploroj kaj ĝemoj.

Tiel ofte mi memoras tiun scenon, ke mi ne plu certas, kion mi vere memoras, kaj kion mi nur memoras memori. Eklogo ekscitis nian anticipon dum la antaŭaj tagoj — “Nun vi denove vidos vian patrinon!” Mi ne estis certa, kia estas patrino — la sola patrino, kiun mi konis, estis Urgulanila, la patrino de kuzo Druĉjo. Ŝi ĉiam portis belaspektajn robojn el iu plaĉe mola ŝtofo, kaj havis vicon de bukletoj laŭ sia frunto.

Mia patrino kliniĝis de granda alteco por kisi min. Ŝia nazo estis malvarma kaj malseka kiel tiu de hundo, kaj ŝi portis malhelan mantelon, kaj ŝi ne ridetis. Tiam ŝi rektiĝis, kaj ŝi puŝis al mi knabon kaj diris: “Kisu vian fraton”. Boteto ŝajnis al mi terure alta, preskaŭ same alta kiel mia kuzo Druĉjo, kvankam supozeble li havis nur sep jarojn aŭ simile. Mi retiriĝis honteme, sed li alproksimiĝis sur rigidaj kruroj — sendube nia patrino puŝis lin de malantaŭe — kaj formale kisis min ĉe ambaŭ vangoj. Imagu, ke granda knabo trovas min kisinda! Mi tuj adoris lin. Verŝajne tio estis la okazo, kiam mi unuafoje renkontis ankaŭ Livilan, sed mi tute ne memoras ŝin. Ŝi multe malpli impresis min ol mia frato.

Kompreneble mi adoris mian ĵus malkovritan grandan fraton, kaj dum tagoj sekvis lin kiel hundeto. Mi estis fiera kaj feliĉega ĉiufoje kiam li bonvolis paroli kun mi. Mi volis imiti lian vestomanieron kaj deziris havi botojn kiel liaj — ravis min liaj botoj, kiuj estis ĝuste kiel veraj soldatbotoj kun vicoj de rimenoj kaj veraj najloj sub la plandumo, sed Eklogo diris al mi ke tiuj estas botoj por knabo, ne konvenaj por knabino. “Mi ne volas esti knabino!” mi protestis. “Mi volas havi botojn kiel knabo!” “Knaboj ne rajtas porti belajn vestojn kaj belan frizaĵon”, ŝi diris, sed tiu argumento tute ne impresis min. Mi abomenis stari senmove dum ŝi pinĉis miajn harojn en ondojn, kaj la naŭzan odoron de bruligitaj haroj en la buklilo.

Post la reveno de mia patrino al Romo, la familio ekloĝis en la domo, kiu antaŭe apartenis al mia patro Ĝermaniko. Oni opiniis, tamen, ke la ina etoso de mia patrina hejmo ne taŭgas por du junaj viroj baldaŭ ekpaŝontaj en la publikan vivon. Tial miaj du pli aĝaj fratoj, Nerono kaj Druso, restis sub la zorgo de sia onklo Druso, la filo de Tiberio.

Onklo Druso — li estis bruema kaj timiga, kaj kiam li kliniĝis por kisi min, mi flaris malfreŝan vinon en lia spiro. Mi memoras okazon, kiam li parolis al panjo per sia laŭta voĉo, ion pri gladiatoroj: “... kaj li enpuŝis sian glavon, kaj la intestoj elŝutiĝis sur la sablon kiel amaso da kolbasoj.” Panjo naŭzotremis kaj iomete retiris sin, kaj mi sciis, ke estas en ordo malŝati onklon Druso.

Mallonge post la reveno de mia patrino al Italujo, Sejano, la ĉefa konsilanto de Tiberio, venis viziti ŝin. Mi plu rakontos pri tiu homo poste. Intertempe sufiĉas informi, ke komence mia patrino bonvenigis lin. Same kiel ĉiuj aliaj, ŝi estis sorĉita de li. Aŭskultante ŝin kun simpatio — aŭ tiel ni supozis — li instigis ŝin paroli pri siaj emocioj. Li baldaŭ malkovris, ke ŝi konsideras Tiberion entrudiĝinto, kiu prenis la lokon pli ĝuste asignotan al ŝia plej aĝa filo, Nerono. Malrapide mia patrino ekkomprenis, ke dum Sejano ŝajnigas sin amikema kaj ĉarma, li raportas ĉiujn ŝiajn vortojn al la imperiestro.

Tiberio komence havis simpation al mia patrino, kaj faris ĉion eblan por favori miajn pli aĝajn fratojn. Li rekomendis ilin al la senato, kaj malgraŭ ilia juneco, li helpis progresigi iliajn karierojn. Sed post kiam Sejano malfermis al li, por tiel diri, ŝiajn sekretajn pensojn, li iĝis suspektema, kaj ne plu traktis ŝin laŭ la sama afabla maniero kiel antaŭe. Li sciis, ke mia patrino havas multajn subtenantojn inter la senatanoj, homojn lojalajn al la memoro de Ĝermaniko, kiuj opinias, ke kiam mia frato Nerono atingos maturecon, Tiberio devos eksiĝi favore al li.

Kelkajn jarojn post la morto de mia patro, mia patrino ekpensis pri reedziniĝo. Ŝi estis ankoraŭ sufiĉe juna por naski pliajn infanojn, kaj vivante kiel vidvino de iom da tempo, ŝi sentis bezonon je kunulo, kun kiu pasigi siajn maljunajn jarojn.

Kiel alie pravigi la fakton, ke post edziniĝo kun Ĝermaniko, ŝi povis eĉ pensi vivi kun alia viro? Sinjo kaj mi timis Azinion — li ofte logis nin en konversacion kaj tiam subite ridindigis nin per ia ironia komento. Nur Livila estis sufiĉe lerta por kontraŭstari lin — ŝi ĉiam tuj reagis per impertinenta respondo, kiu gajnis por ŝi manfrapon de panjo, se tiu hazarde aŭdis. Sed Azinio nur ridis kaj diris al panjo, ke Livila pravas. Laŭ li, se iu meritas frapon, tiu estas li mem, kiu incitis nin.

La homo, kiun ŝi elektis, estis Gajo Azinio Galo, kiu pli frue estis intima amiko de Aŭgusto. Li jam ĝuis prestiĝan karieron, ĉar li servis ne nur kiel konsulo en Romo, sed ankaŭ kiel guberniestro en Azia Provinco. Tiberio ne rekte rifuzis la peton de mia patrino. Li promesis pripensi la aferon, kaj poste neniam plu menciis ĝin.

Mi ne certas kiel ni sciis, ke la imperiestro ne respondis al panjo, sed iel infanoj ĉiam scias tiajn aferojn. Neniu el ni bedaŭris tion, laŭ mia memoro. Ni fieris havi Ĝermanikon kiel patron, kaj ni ne volis vidi lin anstataŭita de ĉi tiu nepre malpli impresa kandidato. Ĉiuokaze, neniel plaĉis al ni la perspektivo subiĝi al la aŭtoritato de patro — panjo jam estis sufiĉe severa, kaj ni imagis, ke patro estus dekoble pli rigora.

Tio metis mian patrinon en malfacilan situacion, ĉar kvankam ŝia rilato kun Azinio estis absolute deca, liaj oftaj vizitoj al nia domo malfermis la vojon por la akuzoj pri konspirado kaj seksa miskonduto, pri kiuj oni poste kulpigis ilin.

Kia nepriskribebla insulto al panjo! Ne sufiĉis, ke oni malliberigis ŝin en tiu eteta insulo kaj mistraktis ŝin, sed krome ŝi devis aŭdi, kiel oni trenas ŝian reputacion tra la koto, dum ŝi estas tro malproksima por defendi sin! Tiberio eĉ anoncis en la senato, ke Azinio estis ŝia amanto. Mi ne povas imagi ŝiajn emociojn, kiam ŝi eksciis tion. Kaj sendube Tiberio aparte zorgis, ke oni informu ŝin pri la malrapida mortado de Azinio. Oni tenis lin viva dum monatoj per mizeraj eretoj da manĝaĵoj, ĝis li estis tro malforta por levi sin de sia lito, reduktita al vivanta skeleto kun putraj dentoj kaj maldensaj tufetoj da haroj facile eltireblaj.

4

La kvar infanoj ne devis translokiĝi grandan distancon. La domo de Livia najbaris ilian, kaj ili iris tien regule por viziti sian avinon Antonia. Kaj tamen la knabinoj sentis sin tre etaj kaj perditaj, kiam sklavo kondukis ilin laŭ senluma koridoro al la ĉambro, kie la triopo devos resti. Ili dismetis siajn posedaĵojn silente, sen la kutimaj disputetoj pri kiu estu apud la fenestro kaj kiuj kundividu liton. Ili ne volis kvereli en la domo de Livia — precipe Sinjo timis ŝin. Nekutime, ŝi eĉ ne kontraŭstaris kiam Pina, kiel la plej aĝa, prenis gvidan rolon en la organizado de la ĉambro. “Livinjo, kiun liton vi volas? Ĉu tiun apud la fenestro? En ordo, vi dividos tiun liton kun Eklogo, kaj Sinjo kaj mi prenos ĉi tiun apud la pordo.” Kiam la sklavoj enportis la keston en kiu estis pakitaj iliaj vestoj, skribtabuletoj kaj aliaj posedaĵoj, ŝi ordonis al ili, imitante la ĝentilan sed firman tonon de sia patrino, ke ili metu ĝin sur la plankon inter la du litoj. “Nun ni lavos niajn vizaĝojn, kaj tiam ni iros saluti avinjon Livia.”

Ilia praavino, volvita en lanmantelo kaj sidanta proksime al karbujo, atendis ilin en malgranda, senaera ĉambro, sub la okuloj de la bustoj de siaj multenombraj nevinoj, nevoj, genepoj kaj pragenepoj. Pina estis kontenta trovi tie ankaŭ avinjon Antonia. Ŝi kisis ilin, murmurante: “Vi kompatindaj infanoj. Rigardu — mi ordonis al la kuiristo fari por vi gri-buletojn.” Livia gestis kvazaŭ ŝi volas diri ion, sed Antonia diris al ŝi: “Ankoraŭ ne. Ili spertis malfacilan matenon. Lasu ilin unue ĝui malgrandan plezuron.”

La gluecaj buletoj estis la malplej plezuriga afero, kiun Pina povis imagi en tiu momento, sed ŝi sciis, ke avinjo ne estos kontenta ĝis ŝi manĝos almenaŭ tri aŭ kvar. Ŝi faris sian eblon engluti ilin per la helpo de akvumita vino, kaj forlekis la mielon de siaj fingroj. Livia ridetis senpacience.

“Avinjo”, Pina diris al Livia. “Ĉu mi rajtas demandi ion?”

Livia kapjesis kaj Pina demandis: “Kien iros panjo?”

Livia vespiris. “En ĉi tiu momento ŝi troviĝas ĉe via familia bieno en Herkulano. Tamen la afero ankoraŭ atendas debaton en la senato. Mi devas averti vin pri la propono de Sejano: ke ŝi estu sendita en ekzilon.”

Pina rigardis siajn piedojn. La novaĵo ne plu povis ŝoki ŝin; ŝi sentis sin malplena de ĉia emocio. Sinjo denove ploris.

“Kio pri Nerono?” Boteto demandis.

“Lin oni sendos al Pontio”, Livia diris. “Tio estas insulo ne tro malproksima de Antio. Troviĝas tie urbo kaj granda vilao, kie via frato loĝos. Mi mem iris tien de tempo al tempo por ĝui ferieton kun mia kara Aŭgusto. Mi memoras, kiel ni promenis laŭ la rokaj altaĵoj — kaj estas belega perspektivo de la domo. Nerono vivos tie tute komforte.”

Memoro revenis al Pina pri afero okazinta kelkajn jarojn pli frue. Dum ili restis ĉe sia apudmara vilao en Antio, ŝi iris en la ĝardenon kaj hazarde trovis panjon, kiu sidis sur marmora benko kaj elrigardis super la maro. La tago estis brile klara, kaj la maro havis eksterordinaran turkisbluan nuancon. Malproksime en la distanco estis nebuleca formo kiel blanka nubo malalte ĉe la horizonto. “Venu sidi kun mi”, panjo diris al ŝi. Ŝi metis brakon ĉirkaŭ Pinan kaj tiris ŝin proksimen. “Estas elstara perspektivo hodiaŭ. Eblas elrigardi la tutan distancon ĝis la insuloj.” Pina levis siajn okulojn al la vizaĝo de sia patrino kaj rimarkis, ke ŝiaj vangoj estas malsekaj.

“Nun aŭskultu min, ĉiuj kvar”, ilia praavino diris. “Verŝajne vi jam scias, ke estis esprimitaj iuj malprudentaj komentoj, kaj tial viaj patrino kaj frato estis devigataj foriri el Romo. Mi devas insisti pri la neceso elekti viajn vortojn tre prudente, precipe kiam vi parolas antaŭ homo, kiu ne apartenas al la familio. Kelkfoje eblas misinterpreti hazardan aludon.”

Sed la komentoj de panjo ne estis misinterpretitaj, Pina pensis. Ŝi ja vere diris, ke Nerono devus esti imperiestro anstataŭ onklo Tiberio.

“Ĉu oni permesos al ni skribi al panjo?” Livila demandis.

La maljunulino konsideris. “Tio ŝajnas al mi akceptebla”, ŝi diris finfine. “Tamen mi avertu vin, ke mi atendos vidi viajn leterojn antaŭ ol ili estos sigelitaj.”

Pina pensis pri tiuj du viroj, kiuj trarigardis la tabuletojn en la studejo de ŝia patrino. Ĉio ajn, kion ilia patrino skribos al ili, estos kontrolata.

“Nu, dum vi restos ĉi tie, ne estas kialo, por ke vi ne sekvu vian normalan rutinon. Mi komprenas, ke hodiaŭ estis tre perturba por vi, sed morgaŭ vi daŭrigos viajn regulajn lecionojn kun la instruisto de Gajo.” Almenaŭ tio estis trankviliga informo por Pina. Ĝis tiam ŝi serioze timis, ke ilia praavino kontraŭstaros Timoteon kiel nekonvenan instruiston por ŝi kaj ŝiaj fratinoj.

Mi kaj miaj fratinoj ricevis bonegan edukon. Mia patrino sciis, ke iam ni iĝos edzinoj kaj patrinoj de la ĉefaj civitanoj, kaj opiniis tion grava, ke ni kapablu subteni niajn edzojn en ties laboro kaj pretigi niajn filojn por iliaj estontaj karieroj.

Ŝi provizis nin per greka nutristino, por ke ni ensuĉu la grekan, por tiel diri, kune kun la lakto de nia vartistino. Kiam ni estis pli aĝaj, ni rajtis partopreni la lecionojn de nia frato. Miaj fratinoj kaj mi pruvis, ke knabinoj kapablas profiti de serioza edukado. Miaj propraj talentoj estis por historio kaj retoriko; fakte nia instruisto ofte esprimis bedaŭron, ke kiel virino mi ne havos okazon por praktiki tiun arton en la publika vivo. Mia fratino Drusila interesiĝis pri poezio, dum Livila montris preferon, nekutiman ĉe knabino, je filozofio.

Sinjo ĉiam afektis abomeni niajn lecionojn. Ŝi plendis kaj grumblis — kiel povis esti, ke Boteto preferis ŝin al mi? Stulta Sinjo kun siaj pupoj kaj knabinecaj flustrado kaj sekretoj kaj siaj stultaj amikinetoj, imitantaj plenkreskajn sinjorinojn, interŝanĝantaj klaĉojn kaj aranĝantaj festetojn por siaj pupoj. Oni estus povinta supozi, ke ŝiaj interesoj konsistas nur el belaj vestoj kaj la juveletoj, kiujn ŝi rajtis porti en specialaj okazoj — sed verdire, ne mankis al Sinjo inteligento. Ŝi estis same lerta pri siaj lecionoj kiel mi kaj Livila; estis por ŝi nenia peno kompletigi ilin perfekte kaj senzorge, dum ŝi samtempe plendadis, kiom ili tedas ŝin.

Mi sciis, ke mi ne estas bela kiel ŝi, pro miaj larĝa vizaĝo kaj granda nazo, iom bulbeca ĉe la pinto. Amuze, la belulino inter ni ne estis Sinjo, sed Livila. Sed Livila estas indiferenta al sia aspekto; ŝi ĉiam senpacience atendis por eskapi de la buklilo kaj reveni al la papirusaĵo, kiu restis etendita sur ŝia lito por ke ŝi ne perdu sian lokon. Tial Sinjo ne havis rivalon en sia ambicio esti la belulino de la familio, kaj dum ŝi kondutis kvazaŭ ŝi estus la plej admirinda inter ni tri, iel tio estis vera.

Kiam ili rajtis foriri, la tri knabinoj revenis al la tro plena ĉambro, kiu estos ilia dormejo dum nedifinita periodo. “Kia maljuna maliculino!” Sinjo kriis, tuj kiam ili troviĝis interne. “Ĉu vi aŭdis kion ŝi diris? Ŝi intencas legi niajn leterojn.”

“Ne tiel laŭte!” Pina diris. “Livila, fermu la pordon.”

“Fermu ĝin mem”, Livila diris.

Pina volis rebati, sed tiam ŝi memoris, ke ili ne lasu la sklavojn de ilia praavino subaŭskulti, kion ili diras. Ŝi leviĝis kaj fermis la pordon.

“Vi scias, kion tio signifas, ĉu ne?” Sinjo diris. “Kiom ajn ni abomenas resti ĉi tie, ni estas kaptitaj. Ni eĉ ne povos diri tion al panjo.”

“Mi dubas, ĉu panjo povus fari ion pri la afero ĉiuokaze”, Pina diris.

“Kaj do, kion ni faru?” Sinjo diris. “Kiu helpos nin?”

“Ni devos elturniĝi mem”, Pina diris. “Panjo jam havas sufiĉe por pripensi.”

“Ho, pro la bona diino!” Sinjo diris. Ŝi ĵetis sin el la ĉambro, batfermante la pordon, kiu resvingiĝis kaj malfermiĝis malantaŭ ŝi. Pina leviĝis kaj fermis ĝin.

“Mi ne ŝatas ĉi tiun ĉambron”, Livila diris. “Mi ne ŝatas tiun bildon.”

Pina komprenis ŝiajn sentojn. La ĉambro estis farbita per malgaja flav-bruneta nuanco; tian impreson oni ricevis per la lumo de malfrua posttagmezo, kiu enŝteliĝis tra malgranda fenestreto kun krado. Sur unu muro estis pentraĵo, kiu montris luktantan virinon forportatan de grupo de viroj, dum homo en pastraj vestoj staris flanke kun la ofertranĉilo preta en sia mano kaj kun siaj okuloj pie levitaj al la ĉielo.

“Ĉu vi volas legi?” Pina demandis. “Portu la volvaĵon en la vestiblon — estas tie sufiĉe da lumo.”

Livila grumblis kaj tordis sian korpon. “Mi ne volas iri tien — eble tio ne plaĉos al avinjo Livia. Ĉu vi restos kun mi?”

Pina konsentis kaj ili prenis siajn librojn — ŝi legis biografion de famaj virinoj, dum Livila profundiĝis en Metamorfozoj. Tio estis la plej ŝatata libro ankaŭ de Pina, kiam ŝi estis pli juna, kaj tiam ŝi legadis ĝin, ĝis ŝi konis multajn el la rakontoj preskaŭ parkere. Ŝi atendis ĝis ŝia fratino estis trankvile okupata en la vestiblo kun sia volvaĵo, tiam ŝi diris: “Nur momenteton”, kaj senbrue forlasis ŝin tie por legi.

Ŝi trovis Sinjon en la ĉambro de Boteto. Li devis dividi kun Timoteo, kiu bonŝance ne ĉeestis en tiu momento. Sinjo kaj li flustradis inter si, sed ili ĉesis paroli, tuj kiam aperis Pina. Ŝi eniris, kaj zorge fermis la pordon. Ignorante la frostan silenton, ŝi eksidis sur la liton. “Estas afero, kiu maltrankviligas min.”

“Ĉu vere?” Boteto diris sarkasme, kaj Sinjo ridis.

Pina sciis, ke ŝia frato estas timigata de ĉio, kio okazas al ilia familio, kaj ke kiam li timas, li emas inciti siajn proksimulojn. Sed ŝi ne devas permesi, ke li silentigu ŝin. La situacio estas tro serioza por tio.

“Panjo avertis min, ke ni devas tre atenti pri ĉio, kion ni diros antaŭ aliaj homoj. Kaj tio inkluzivas praavinjon.”

“Kia ekscito!” Boteto diris. “Preskaŭ same amuza kiel teatraĵo.”

“Boteto, ĉi tio estas grava”, Pina diris.

Boteto, ĉi tio estas grava”, li imitis ŝin moke. “En ordo, Gruo, ni aŭskultas. Kio estas tiu grava afero?”

“Panjo klare diris al ĉiuj, ke Nerono devus esti la imperiestro anstataŭ onklo Tiberio. Sed tio apenaŭ povus plaĉi al avinjo Livia — finfine, onklo Tiberio ja estas ŝia filo.”

“La homo, pri kiu ni devos atenti, ne estas avinjo”, Boteto diris. “Kaj onklo Tiberio estas ekster Romo de la pasinta jaro. La homo, pri kiu ni devos zorgi, estas Sejano. La reganto de la senato nuntempe estas li.”

“Sejano!” Sinjo diris. En ŝia vizaĝo vidiĝis ŝoko.

“Ĉu vi ne komprenis ion ajn?” Boteto mokis ŝin. “La paĉjo de Junila estas tiel afabla homo. Kion vi diras al ŝi, kiam vi iras ĉe ŝin por ludi? Povas esti, ke ŝi kuras tuj poste por rakonti al sia patro ĉion, kion vi rakontis al ŝi.”

“Mi neniam rakontis ion ajn al Junila. Ni ne parolas pri tiuspecaj aferoj.”

“Ne, kompreneble ne, vi nur babilas pri pupoj kaj geedziĝoj kaj tiaj gravaj aferoj.”

Boteto jam kritikaĉis ĉiujn, kaj Sinjo estis rebatonta. Ne plu gravis al Pina, kiel reagos ŝia frato; ŝi sciis, ke ili devas paroli mallaŭte. “Silentu!” ŝi siblis. “Ni ne devas lasi la sklavojn aŭdi nin. Sklavojn oni povas torturi.” Ŝiaj du gefratoj turnis sin al ŝi kun esprimoj de miro. Pina rapidis por fortigi sian argumenton. “Aŭdu, mi scias ke Sejano regas la senaton, sed ni ne loĝas en lia domo. La homo, pri kiu ni devas atenti, estas avinjo Livia.”

“Kaj tamen ŝi mem invitis nin veni loĝi ĉi tie”, Sinjo diris.

“Eble ŝi nur volis teni nin sub sia okulo”, Pina diris. “Eble ŝi havas sklavojn, kiuj notas ĉion, kion ni diras.”

“Do, kial ŝi diris al ni, ke ni atentu, al kiu ni parolas?” Sinjo diris. “Avinjo Livia adoras Boteton. Ĉu vi ne vidas ŝian mielaĉan rideton, kiam ajn ŝi rigardas lin?”

Pina iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Neniu ekstere. “Jes, ŝi ja ŝatas nin, kaj mi ne kredas, ke ŝi volas kaŭzi al ni problemojn. Sed ŝi certe ne ŝatas nin tiom, kiom ŝi ŝatas la propran filon.”

“Do, vi provas diri al ni, Gruo, ke ni estu prudentaj”, Boteto diris. “Precipe kiam avinjo Livia estas en la proksimeco. Aŭ kiam ŝiaj sklavoj spionas nin.”

“Jes, ĝuste tiel”, Pina diris, iom surprizite, ke ŝi sukcesis komprenigi al li la situacion. Sed neniam eblis certi pri Boteto — foje li ŝajnigis konsenti, nur por ke oni senstreĉiĝu, antaŭ ol li ponardos per iu kruela komento, eventuale ŝerca, eventuale ne.

“Vi scias, kiu kulpas pri ĉio ĉi”, diris Boteto. “Panjo. Ŝi konstante babilaĉas pri Aŭgusto kaj la sanktaj rajtoj de la Julianoj. Ke ni estas posteuloj de Venuso — kvazaŭ oni vere kredus tiajn stultaĵojn — kaj Aŭgusto tie supre sur la Monto Olimpo. Ŝi eĉ ne kredas tion mem! Se ŝi nur parolus iom pli prudente. La sekvo estas, ke ŝi endanĝerigis Neronon... kaj eble nin ĉiujn.”

“Nin ĉiujn!” Sinjo diris.

Nin ĉiujn! Jes kompreneble nin ĉiujn. Ne nur Nerono estas posteulo de Aŭgusto. Ĉi tio koncernas ankaŭ min kaj Druson.”

Sinjo turnis sin al sia frato kun terurita mieno. Estis klare, ke liaj vortoj pli tuŝis ŝin ol ĉio dirita ĝis nun. “Ho, Boteto! Vi ne supozas, ke oni venos preni ankaŭ vin!” Ŝia voĉo tremis.

“Ne ploraĉu denove”, diris Boteto. “Vi knabinoj estos en ordo. Sejano ne havos problemon aranĝi aferojn por vi tri — li devos nur elekti la ĝustajn edzojn.”

“Ankaŭ avinjo Livia ne ŝatas Sejanon”, Pina diris.

“Prave”, diris Boteto. “Sed ŝi ne estas la imperiestro. La imperiestro estas praonklo Tiberio, kaj se li fidas al Sejano, nek avinjo nek iu ajn povos malhelpi tion. Kaj nun, unu el vi klarigu al mi, kiel ni metos buŝumon al Livila. Ŝi sufiĉe ofte aŭdis panjon rakonti al ĉiu ajn, ke Tiberio ne devus esti la imperiestro, kaj plendi, ke li ne petis renovigon de la senato fine de siaj unuaj dek jaroj. Tipa misago de panjo — paroli pri tiaj aferoj antaŭ ok-jarulo.”

“Mi klarigos al Livila”, Pina diris. “Ŝi ne estas malsaĝa.”

“Jes, ni ĉiuj scias, ke ŝi estas via preferata”, Sinjo diris. “Mi esperas nur, ke ŝi indas je tio.”

Dum tiu tempo, Sejano faris ĉion eblan por veneni la menson de Tiberio kontraŭ mia patrino kaj miaj du plej aĝaj fratoj. Li faris tion kun tiom da sukceso, ke finfine mia patrino estis forpelita el Romo kaj devis resti sub la kontrolo de gardistoj en sia propra vilao en Herkulano, dum mia plej aĝa frato Nerono estis sendita al nia familia bieno en Mevanio. Poste, oni kondamnis ilin al ekzilo. Mia frato estis sendita al la insulo Pontio, kaj mia patrino al Pandaterio. Rilate al mia patrino, tio estis elstare kruela decido de Tiberio, ĉar li bone sciis, ke en tiu sama insulo ŝia patrino Julia restis malliberulo dum kvin jaroj.

Oni sendis min kun mia frato Gajo kaj miaj du pli junaj fratinoj por loĝi ĉe la patrino de Tiberio, nia praavino Livia. Tiberio ne estis en bonaj rilatoj kun sia patrino; kaj tamen, ni kvar infanoj estis konsciaj, ke oni kontrolas nin. Malgraŭ tio, Livia traktis nin afable. Ŝi ofte rakontis al ni pri sia edzo Aŭgusto

Ne, ŝi ne rakontis al la aliaj. Estis mi, kiu volis aŭdi ŝiajn anekdotojn.

Ŝi ofte rakontis al mi pri sia edzo Aŭgusto kaj pri la manieroj, laŭ kiuj ŝi povis helpi lin. Ŝi klarigis al mi, kiel li diskutis kun ŝi siajn politikojn, antaŭ ol li prezentis ilin al la senato, kaj kiel li notis gravajn argumentojn sur tabuleton kaj laŭtlegis ilin al ŝi kvazaŭ li estus advokato pretiganta proceson. Tiutempe mi ne antaŭvidis, ke same kiel Livia mi iam fariĝos la edzino kaj patrino de imperiestroj, sed en postaj jaroj la lecionoj, kiujn mi ricevis de ŝi, estis por mi tre valoraj.

Ĉu vere mi ne antaŭvidis? Dum praavinjo rakontis, la tutan tempon mi aŭskultadis kaj lernis. Mi volis esti kiel ŝi. Se mi ne povos mem esti imperiestro, mi almenaŭ povos esti sekretario de imperiestro, mi povos verki por li la paroladojn kaj flustri en lian orelon, kiam li akceptos ambasadistojn. Sed prefere mi ne sugestu, ke mi havis pensojn de tiu speco. Oni tiom timas virinojn, kiuj interesiĝas pri viraj aferoj.

5

En Romo

Somere, 28 pK

“Ne permesu al vi devojiĝi pro kalumnioj kaj fisugestoj, pro inventitaj misdiroj kaj pro onidiroj pri incesto. Se mia klera kolego serioze kredas, ke Klodia kulpas pri incesto, li diru tion malkaŝe, li montru al ni la pruvojn. Ĉi tiu proceso neniel temas pri marbordaj ferioj...”

Bona komenco, laŭ la opinio de Pina, sed pri unu detalo ŝi ne estis konvinkita. “Ĉu vi ne parolas por la akuzantoj?”

La voĉo de Boteto silentiĝis. “Kiel tio rilatas al la afero?”

“Nu, ĉu la akuzanta advokato ne devas paroli unue? Mi volas diri, ke vi ankoraŭ ne estus aŭdinta la onidirojn. Ili venos poste.”

Ŝia frato alrigardis ŝin, mallarĝigante siajn okulojn kontraŭ la suno. Estis plena somero — ilia dua somero en la domo de Livia — kaj Boteto kaj liaj fratinoj sidis ekstere por fari siajn lecionojn sub la kolonaro, kiu ĉirkaŭis la ĝardenon. “Timoteo diris, ke mi verku respondon al la parolado de Cicerono. Se temas pri respondo, ĝi venas poste, ĉu ne!”

Pina sentis, ke ŝi staras sur malfirma grundo. Ŝi estis preskaŭ certa, ke ŝi pravas, sed ŝi ne estis sufiĉe informita por subteni sian flankon de la diskuto.

“Mi rekomencos de la komenco”, diris Boteto. “Kaj ĉi-foje bonvolu subpremi viajn duonbakitajn kontraŭstarojn.” Li ĵetis rigardon al sia skribtabuleto, enspiris, kaj alparolis siajn tri fratinojn. “Sinjoroj de la Senato: ne permesu al vi devojiĝi pro kalumnioj kaj fisugestoj, pro inventitaj misdiroj. Se mia klera kolego serioze kredas, ke Klodia kulpas pri incesto, li diru tion malkaŝe, li montru al ni la pruvojn. Ĉi tiu proceso neniel temas pri marbordaj ferioj aŭ renkontiĝoj en la banejo. Sinjoroj de la Senato: ĉi tiu proceso temas pri murdo kaj veneno.

“Antaŭ ni estas du ĉefaj akuzoj. Unu estas, ke Celio ricevis de Klodia monon, kiun li uzis por aranĝi la murdon de ambasadisto. La alia estas, ke preninte ŝian monon, li tiam provis veneni ŝin. Estas ankaŭ tuta serio da malpli seriozaj akuzoj: insidoj kaj atencoj, instigado al popolribelo, kaj aliaj fiaj kondutoj.”

Boteto parolis bone: malrapide kaj klare, kiel lia instruisto ĉiam konsilis. Pina sciis, ke lia parolado verŝajne ne sonos same flue kiam li prezentos ĝin la postan tagon al iliaj avinoj Livia kaj Antonia. Paroli antaŭ spektantaro nervigos lin. Li lasos la zorge preparitan tekston forkuri de li, parolante pli kaj pli rapide, ĝis lia voĉo fariĝos akuta kaj streĉita, kaj lia lango stumblos sur la vortoj.

“Sinjoroj de la Senato, vi jam aŭdis la akuzojn kontraŭ Klodia — aŭ, pli ĝuste, mi ne diru akuzoj, sed fisugestoj. Mia klera kolego sugestas, ke Klodia transdonis la monon, sciante ke ĝi estos uzata por mendi la mortigon de la ambasadisto...”

Pina konis la originalan pledon de Cicerono, kies plej memorinda paragrafo konsistis el atako kontraŭ la moraloj de Klodia, kaj sekve kontraŭ ŝia fidindeco kiel atestanto. “Ĉu vi ne diros, ke ŝi donis al li la monon por prezenti spektaklon? Estis io pri tio en la parolado.”

“Li ne menciu tion”, Sinjo diris. “Tiel ŝi impresus eĉ pli malbone.”

“Kial ne? Sen tio ŝajnos, kvazaŭ ŝi donis al li la oron, ĉar... nu, vi scias, nur ĉar ŝi ŝatis lin.”

“Vi parolas pri virino, kiu financis spektaklon”, Boteto diris. “Ŝi enmiksiĝis en la politikan karieron de Celio... Aŭ tio, aŭ li estis ŝia amanto.”

“Kial ŝi ne rajtus helpi Celion gajni pli da voĉoj?” Pina diris. “Tio ne signifas, ke li estis ŝia amanto. Mi certas, ke panjo volus helpi kandidaton, se ŝi dezirus, ke tiu homo gajnu.”

“Kaj vidu, kio sekvis el tio por panjo”, Boteto diris. “Ĉu vi aŭskultos min, aŭ ĉu vi preferus verki la paroladon mem?”

“Ne, mi aŭskultas”, Pina diris.

“Kial vi ne verkas la paroladon, Pina?” Livila levis sian kapon el sia volvaĵo, kiu estis etendita antaŭ ŝi sur la kahelita pavimo de la kolonaro. Ŝi kuŝis surventre en pozo, kiu estus ege malmodesta, se ŝi aĝus pliajn du-tri jarojn, svingante siajn krurojn supre.

Pina imagis sin mem vestita en peza blanka robo kiel pastrino de Vesta, staranta antaŭ la senato. Onklo Klaŭdio iam permesis al ŝi rigardi tra la malfermita pordo, en okazo kiam la senato ne kunvenis, kaj ŝi vidis du aŭ tri vicojn da lignaj sidlokoj kun altaj dorsoj frontantaj unu la aliajn trans mallarĝa spaco, sub la lumo el kelkaj altaj fenestretoj. Verdire, ŝi estis iom seniluziigita. Ŝi jam aŭdis tiom pri la senato, kaj ĝi ludis tiel gravan rolon en la vivo de ŝia familio, ke ŝi ĉiam imagis, ke ĝi estas multe pli impona.

“Kiun sencon tio havus?” ŝi diris. “Virinoj ne rajtas fari paroladon.”

Hortensia faris”, Livila atentigis. “Mi estas certa, ke vi povus fari paroladon same bonan kiel la ŝia.”

Sinjo kaj Boteto ekridegis. Pina estis ĝenata; la fido de Livila pri ŝiaj kapabloj estas flata, sed ĉu la knabino neniam lernos, kiam teni siajn pensojn interne de sia kapo? “Ne diru stultaĵojn”, ŝi respondis.

La pordo de la domo malfermiĝis, kaj en la ĝardenon venis Tercia. La kvar gefratoj eĉ ne memoris tempon, kiam tiu grizhara virino ne estis servistino de Livia. Ŝi alproksimiĝis al ili kun la certeco de homo, kiu scias, ke ŝi havas la apogon de pli alta aŭtoritato. “Pardonu min, fraŭlino”, ŝi diris al Pina. “Via praavino petas vian ĉeeston.”

La tuja penso de Pina estis, ke Livia devas havi por ili ian novaĵon pri ilia patrino. Estis kvazaŭ ŝi sentus basan knaradon, kiel la tamburo en komika teatraĵo, avertantan pri ia venonta ŝoko. Sed kompreneble, se Livia havus gravan informon por transdoni al siaj genepoj, ŝi alvokus Boteton, ne ŝin.

Ĉu ŝi iel malplaĉis al sia avino? Laŭ sia scio, ŝi ne kulpis pri iu ajn nekonvena konduto... tamen tio ne plene forigas la eblecon, ke ŝi aŭ unu el ŝiaj fratinoj preterpaŝis iun nesuspektatan limon. Pina konstatis, ke Sinjo kaj Livila rigardas ŝin kun esprimoj de ioma antaŭtimo.

“Diru al avinjo, ke mi tuj venos. Ĉu ŝi estas en la studoĉambro?” Tie, laŭ la scio de Pina, ŝia praavino pasigas grandan parton de sia tempo, diktante leterojn, ricevante raportojn pri la administrado de siaj bienoj, aŭ konsultante unu el dekoj da skribovolvaĵoj senorname binditaj en samkoloraj linaj kovriloj.

“Pri kio temas, laŭ via supozo, Pina?” Sinjo demandis, tuj kiam la maljuna ekssklavino malaperis internen.

“Nenio aparte grava”, Boteto diris, kun sia akuta rido. “Ŝi nur enskribis vin ĉiujn tri kiel pastrinojn de Vesta. Nu, tio detruas vian planon esti la unua virino, kiu faros paroladon antaŭ la senato.”

“Se tio estus mia plano.” Pina turniĝis por eniri la domon. Puŝante flanken la glitpordojn, ŝi aŭdis Livilan diri: “Plaĉus al mi esti pastrino de Vesta. Ili rajtas pasigi sian tutan tempon legante, kaj farante kion ajn ili deziras.”

Eklogo ne estis en la ĉambro de la fratinoj, sed Pina preferis ne malŝpari tempon vokante ŝin. Estis ankoraŭ iomete da akvo en la kruĉo sur la apudlita tableto, do ŝi rapide ĵetis al si iom en la vizaĝon, kiu certe devas esti ŝvita kaj ruĝa, kaj faris sian eblon glatigi sian hararon helpe de la arĝenta spegulo, kiun oĉjo Klaŭdio donacis al ŝi okaze de la lasta Saturna festo. Ĉu ŝi ankaŭ ŝanĝu sian robon? — tamen ne, tio postulos tro da tempo, kaj ŝi ne devas atendigi avinjon. Ŝia jupo estis iom ĉifita. Ŝi rektigis la faldojn, religis la zonon, kaj nur kelkajn minutojn poste ŝi estis preta por paŝi kun esprimo de ŝajna trankvileco en la studejon de sia praavino.

Ambaŭ avinoj estis tie. Livia sidis en seĝo kun sia mentono apogita sur la mano, dum ŝi aŭskultis sklavon legi el manuskripto en la greka. Avinjo Antonia kuŝis sur divano apud malalta tablo kaj ronĝetis karameligitajn fruktojn. Profundiĝis en Pina la sento de antaŭtimo. Kio estus povinta okazi, postulanta ĉeeston de ambaŭ avinoj?

“Ha, jen vi, karulino”, Livia diris. “Vi rajtas foriri”, ŝi aldonis al la sklavo. “Marku la lokon.”

Pina staris antaŭ ŝi, atendante, dum ŝia praavino detale ekzamenis ŝin. Ŝi fiksrigardis la kameon ĉe la kolo de Livia: ĝi montris junecan Aŭguston kun la haroj flirtantaj en la vento kiel ĉe juna dio. La tono de avinjo estis afabla; almenaŭ ne ŝajnis, ke ŝi koleras.

“Nu, karulino mia — sendube vi jam estas pensanta, ke alproksimiĝas la tempo, kiam oni edzinigos vin.”

La vortoj de Livia ne trafis Pinan kiel absoluta ŝoko. Tiu ŝerco de Boteto pri la pastrinoj de Vesta estis jam vekinta en ŝia menso tiun eblecon. “Jes, avinjo”, ŝi diris.

Pina jam sciis, ke iam ĉi tiu momento nepre devos alveni. Nun kiam ĝi efektive aperis, ŝi sentis eksciton, sed samtempe iom da timo. Edziniĝi signifas esti plenkreska, veturi tien-reen en portolito, kaj fari tion, kion plenkreskaj sinjorinoj faras, kio laŭ ŝia malklara ideo estus doni ordonojn al la sklavoj kaj prezidi ĉe vesperaj festenoj. Kelkaj knabinoj estas donitaj al edzo de preskaŭ ilia sama aĝo, sed aliaj trovas sin kun viro multe pli aĝa, pli simila al patro.

“Pro la iom necerta situacio de via familio”, Livia daŭrigis, “mi kaj via avino Antonia decidis, ke estus en via plej bona intereso meti vin sub la protekton de edzo. Ni intertraktis aranĝon, kiu laŭ mia opinio estos tre kontentiga.” Livia paŭzis kaj ridetis.

Pina ne riskis rideti responde; ŝi sciis, ke tio rezultos kiel grimaco. Ŝi preferis teni sian vizaĝon glata kaj senesprima, dum ŝi atendas por aŭdi, kiu sorto estos al ŝi asignita.

“Sendube vi volas mem doni al ŝi la novaĵon”, Livia diris al Antonia.

Ŝvelronda Antonia ekstaris, lekante siajn fingrojn, kaj venis brakumi sian nepinon. “Vi estos edzinigita al mia nevo. La filo de mia fratino — Gneo Domicio Ahenobarbo.”

La nevo de avinjo: certe ŝi iam vidis lin en iu familia evento — ĉu eble ĉe la edziĝo de sia frato Druso? Aŭ ĉe la funebra ceremonio de sia praonklino? Eventuale li estis unu el la amaso da onkloj kaj plenkreskaj kuzoj...

“Ĉu vi memoras festenon, tuj antaŭ la Iduoj”, Livia diris, “kiam mi alvokis vin kaj viajn fratinojn saluti miajn gastojn? Li kuŝis sur la meza divano.”

“Ĉu li estis tiu kun la lentugoj?”

“Kara knabino, vi scias, ke la membroj de la familio Ahenobarbo estas famaj pro sia hela haŭto. La familio de via patrino ne estas la sola markita de la dioj.”

Jes, kompreneble Pina konis la legendon. Iam en la mita pasinteco, la praulo de la gento Ahenobarbo estis tuŝita de unu el la filoj de Jupitero, de Kastoro aŭ Polukso (la rakonto ne specifis), kiu tuj ŝanĝis lian nigran barbon al la koloro de ruĝeca bronzo; tiu trajto, per sagaca elektado de kunulinoj, restis en la familio ĝis la nuna tempo. “Kiom aĝa li estas?” ŝi demandis.

Ŝiaj avinoj ridis. “Li baldaŭ havos tridek jarojn”, Livia diris. “Certe sufiĉe juna, kvankam eventuale vi ne opinias tion. Via praonklo Tiberio jam donis sian plenan aprobon pri la aranĝo. Post via geedziĝo, li kompreneble zorgos, ke via edzo ricevu konvenajn honorojn. Mi atendas, ke Gneo Domicio fariĝos konsulo en baldaŭa jaro.”

Do, ŝi estas destinita fariĝi edzino de konsulo. Tiel devus esti; Pina sciis, ke ŝi rajtas atendi tion kiel la filino de Ĝermaniko kaj la posteulino de Aŭgusto. Sed ŝi neniam imagis, ke tio alvenos tiel baldaŭ. “Ĉu mia patrino scias?”

“Ne estis eble konsulti ŝin. Mia kara...” la voĉo de Livia surprizis ŝin per sia tenera tono, “mi scias, ke ne estas facila afero por knabino de via aĝo forlasi sian familion kaj transpreni ĉiujn zorgojn mastrumi propran servistaron. Mi havis nur kelkajn jarojn pli ol vi, kiam mi unue edziniĝis, kaj mi ne forgesis miajn tiamajn sentojn. Sed Domicio estas afabla homo, kaj mi kredas, ke li prizorgos vin.”

Mastrumi servistaron! Pina subite sentis sin drononta antaŭ la perspektivo, kiu frontas ŝin. Ĝis tiam ŝi ĉiam supozis, ke kiam ŝi edziniĝos, ŝi iel scios kion fari, sed je la konstato, ke tiu momento jam galopas renkonte al ŝi, ŝi kun timo rimarkis, ke ŝi tute ne estas preta por tio.

Livia ŝajne divenis ŝiajn pensojn. “Ĉiuokaze, mi ne atendas, ke mastrumi la servistaron estos via ĉefa tasko. Kiam via edzo konsuliĝos, li bezonos edzinon kiu kapablas subteni lin kaj agi liaflanke. Vi havos viajn devojn: stari apud via edzo en publikaj okazoj, helpi lin akcepti siajn gastojn... Vi estas inteligenta junulino, Agripina — se vi estus knabo, mi aŭgurus por vi brilan estontecon. Vi ne rajtos mem fariĝi konsulo, sed kiel edzino de konsulo vi povos okupiĝi pri publikaj aferoj preskaŭ same kiel via edzo. Venos homoj por peti de vi komplezojn, dezirante ke vi uzu vian influon. Kaj ĝuste tiel, se vi paŝos atente, vi povos realigi ĉion laŭ via ideo, same kvazaŭ vi estus viro. La ĉefa afero estas, ke vi agu diskrete. La homoj nepre ne diru, ke la konsulo estas regata de sia edzino.”

Pina blinde rigardis la kameon de sia praavino. Tikletis ŝian cerbon ĉiuj ebloj ĵus prezentitaj al ŝi. Mastrumi servistaron estis timiga perspektivo; diskuti la publikajn aferojn kun sia edzo ŝajnis multe pli alloga okupo. Ŝi ja povis imagi sin fari ion tian.

“Ĉesu suĉi tiun denton!” Livia kriis senpacience. Pina eksaltis — dum la antaŭa momento ŝia menso vagis malproksime. “Jen mi klarigas al vi, kiel vi povos subteni vian edzon, dum vi esploras en via buŝo kiel stulta lernejanino. Neniu rimarkus tiun denton, knabino, se vi ne altirus al ĝi ilian atenton.” Tiam ŝi ridis kaj daŭrigis per pli milda tono: “Kompreneble mi ne atendas, ke vi transprenu la zorgojn de konsulo jam la venontan jaron. Sed post iom da tempo — kiam vi atingos dek sep aŭ dek ok jarojn, mi certas, ke vi scios kion fari. Vi devas plu studi, mia kara, vi devas legi la historiojn, vi devos sekvi la okazaĵojn en la senato, vespere vi devos aŭskulti la konversacion inter la invititoj de via edzo.”

“Sed kiel mi povos studi?” Pina demandis. “Ĉu mi ankoraŭ rajtos fari miajn lecionojn kun Timoteo?”

Avinjo Antonia ridis. “Vi estos edziniĝinta virino, Pina, vi ne bezonos ankoraŭ pensi pri lecionoj!”

“Kiam okazos la geedziĝo?”

“En septembro”, Livia diris, “post kiam ni iros suden al Baulo. Tiberio jam promesis ĉeesti kun ni tie. Tio estas granda honoro, karulino — vi estos transdonita al via edzo de la imperiestro mem.”

Denove knaris la tamburo. En septembro! Do restas al ŝi apenaŭ pli ol unu monato por ĝui la restantajn tagojn de sia infaneco. Ĉiuj aferoj, kiujn ŝi planis fari: ŝi kaj Sinjo ricevis inviton gasti ĉe oĉjo Klaŭdio — ĉu ŝi ankoraŭ rajtos fari tion, kiam necesos peti permeson de edzo? Kaj mankos al ŝi la retorikolecionoj kun la instruisto de Boteto.

“Kaj nun mi volas averti vin pri serioza afero”, diris ŝia praavino. “Antaŭ vi staras grandioza estonteco — sed vi povus ankaŭ fari grandiozajn erarojn. Ne enplektiĝu en komplotojn kaj intrigojn. Tiel vi perdis plurajn familianojn: Julian, Posumon... kaj nun viajn patrinon kaj fraton. Mi ne volas kritiki vian patrinon antaŭ vi, sed ŝi agis tre malsaĝe. Se ŝi nur estus kontentiĝinta pri la honoroj, kiujn oni proponis al ŝi, ŝi kaj Nerono ankoraŭ loĝus komforte ĉi tie en Romo.”

Pina aŭskultis kun miro. Ŝi sciis, ke Livia havis neniun kialon por simpatii kun ŝia patrino, kiu de jaroj plendadis, ke la filo de Livia tute ne rajtas esti la imperiestro. Livia daŭrigis, parolante pli al si mem ol al Pina: “Ŝi pensis, ke necesas nur esti vidvino de Ĝermaniko, nepino de Aŭgusto, kaj tio sufiĉas. Ŝi tro fidis je la gloro de sia familia nomo. Ni aliaj estis bonŝancaj, ke ŝi neglektis sekurigi sian pozicion antaŭ ol ŝi malkaŝis sian planon...”

Ŝi silentiĝis. Pina denove pasigis la langon laŭ sia dento, dum ŝi konsideris la signifon de la vortoj, kiujn ŝi ĵus aŭdis. Se ŝia patrino ne estus farinta tiun eraron, se ŝi estus preparinta ĝuste la grundon...

La voĉo de Livia, nun klara kaj decida, interrompis ŝiajn pensojn. “Vi estas la filino de Ĝermaniko, kaj tio donas al vi bonan fundamenton. Sed memoru ĉiam jenon: tio estas nur la fundamento. Ĝi ne estas la tuta konstruaĵo.”

La du avinoj de Pina kisis kaj gratulis ŝin, tiam Antonia sugestis, ke eble ŝi volas sciigi la novaĵon al siaj gefratoj. Pina eliris el la studoĉambro kaj paŝis malrapide al la ĝardeno. Ŝi sentis eksciton pro la interparolo kun Livia. Ŝi imagis sin kiel edzinon de la konsulo, aŭskultantan dum li provas siajn paroladojn, same kiel ŝi faras por sia frato — sed nun ŝi memoris la prezon pagendan por tiu ebriiga perspektivo. Edziniĝon al Gneo Domicio Ahenobarbo, tiu palvizaĝa viro kun la ruĝa hararo de Traka sklavo, lentuga kiel plateso apenaŭ tirita el la akvo.

“Kion vi faradis tiel longe? Kion deziris avinjo?” la fratinoj de Pina volis scii, tuj kiam ŝi revenis al la ĝardeno.

Pina memoris, ke ŝi estos edzino de konsulo. Necesas montri la trankvilan dignon konvenan por ŝia estonta situacio. “Mi edziniĝos.”

“Edziniĝos!” Estis aŭdebla la entuziasmo en la voĉo de Sinjo. “Al kiu?”

“Gneo Domicio Ahenobarbo. Li estas la nevo de avinjo.”

“Ĉu Domicio?” Boteto diris. “Ne tiu kun la ruĝa hararo kaj lentugoj?”

“Verŝajne jes. Li ĉeestis la vesperan festenon de avinjo Livia.”

Boteto kapneis kvazaŭ li ne kredus tion. “Certe estas iu eraro. Li estus povinta havi iun ajn, kiun li dezirus, kaj li prenas knabineton kun grasa vizaĝo kaj denta problemo.”

Pina sciis, ke ŝi neniam lasu sian fraton vidi, kiam unu el liaj sagoj trafis la celon. “Li estus povinta havi iun ajn, kiun li deziras”, ŝi diris, “kaj li elektis min.”

“Jen la kialo, kial avinjo alvokis nin por saluti ŝiajn gastojn”, Sinjo diris. “Ŝi volis montri al li lian estontan edzinon. Vi ĉeestis, Boteto, vi restis tie la tutan vesperon. Kia li estas?”

“Li parolis la tutan vesperon pri la banejo, kiun li alkonstruas al sia domo. La muroj estos tegitaj per Friga marmoro, kaj la kuvo per Numida. Estas grave, ke la naĝejo estu sufiĉe profunda por plonĝado. Mi ĉiam naĝas dekduoble ĝian tutan longon, kiel unuan aferon ĉiumatene.

Pina estis konsternita. Ĉu jen la estonta konsulo promesita al ŝi de ŝia avino? “Ĉu li diris, kie li loĝas?” ŝi demandis per laŭeble firma voĉo.

Boteto kliniĝis malantaŭen kun siaj manoj kunplektitaj ĉe lia nuko, kaj studis la dekoraciaĵojn sur la plafono de la kolonaro. Konsiderinte la demandon sufiĉe longe li respondis: “Mi kredas, ke li menciis la Sanktan Vojon.”

“Tio estas dezirinda loĝloko”, Sinjo diris. Aŭdiĝis en ŝia voĉo envia tono. “Vi estos tute proksima al la plej bonaj vendejoj.”

Tipa komento de Sinjo, Pina pensis. Ĉu ŝi ne komprenas, ke ŝi kaj ŝia familio loĝas sur Palatino en domoj, kiuj iam estis la hejmoj de Aŭgusto kaj Ĝermaniko? Kie ajn loĝos la edzo de Pina, ŝia nova adreso neniam povos esti same eminenta kiel tiu, kiun ŝi forlasos. Ŝi tamen ne intencis dividi siajn dubojn kun Sinjo. Ŝi ĵetis al sia fratino feliĉan rideton, kvazaŭ ŝia sola deziro estus vagi inter la homamasoj ekster la luksaj butikoj laŭ la Sankta Vojo.

“Kaj li parolis pri sia vilao en Bajo”, Boteto aldiris. “Laŭ li, tio estas la plej bona loko por pasigi la someron.”

“Bajo!” Pina ripetis. Panjo, laŭ ŝia scio, malaprobas Bajon, kaj same Avinjo Livia. Aferoj okazas tie — Pina ne sciis precize, kiaj estas tiuj aferoj, sed ŝi havis malklaran ideon, ke Bajo estas la loko, kie virinoj renkontas viramikojn kaj faras tiujn agojn, kiujn nur geedziĝintaj paroj rajtas fari. Ankaŭ Cicerono malaprobis Bajon; tio estis unu el la ĉefaj ingrediencoj en lia atako kontraŭ Klodia. Ne necesis, ke li specifu, kiel Klodia pasigis tie sian tempon. Sufiĉis la nura fakto, ke ŝi iris al Bajo.

“Li certe estas tre riĉa”, Sinjo diris. “Vi havos amason da mono post via edziniĝo. Kion vi faros per ĝi?”

Jen detalo pri kiu Pina ankoraŭ ne pensis. “Mi ne scias. Mi ŝatus havi mian propran bibliotekon — same kiel avinjo Livia.”

“Bibliotekon!” diris Sinjo. “Vi povus havi vian propran bienon en la kamparo kun ĝardenoj kaj sklavoj, kaj fiŝbaseno, kiel avinjo Antonia havas en Baulo.”

“Vi povus fariĝi mecenato”, Livila diris. “Vi povus komisii al iu verki la historion de nia familio, kaj tiam en la unua folio tiu homo dankos vin, same kiel oni vidas komence de tiuj historioj en la biblioteko de Oĉjo Klaŭdio.”

“Kiam estos la geedziĝa festo?” Sinjo demandis.

“Kiam ni iros al Baulo. Venos onklo Tiberio.”

“Tio ne donos multe da tempo”, Sinjo diris. “Necesos mendi por vi novajn vestojn.”

“Novajn vestojn!” Boteto diris. “Pli utilus nova vizaĝo.”

“Ĉesu ĝeni, Boteto”, Sinjo diris. Ŝi returnis sin al Pina. “Vi bezonos vian propran servistinon. Mi scivolas, ĉu avinjo permesus al vi tuj aĉeti sklavinon.”

“Mi preferus havi Eklogon.”

“Vi ne povas preni Eklogon”, Livila diris. “Kion farus mi kaj Sinjo?”

Livila havas nur dek jarojn, Pina pensis — kompreneble ŝi ankoraŭ bezonas ilian vartistinon. Kaj tamen, tio ne estas malbona ideo. Eklogo estis kun ili de kiam Pina memoris; ŝi estis la nutristino de ŝi kaj Sinjo kaj prizorgis ilin, kiam ilia patrino iris orienten por resti kun ilia patro. Pina sentus sin multe pli feliĉa, kiam ŝi transloĝiĝos al nova hejmo, se ankaŭ Eklogo troviĝus tie. Eklogo estus iu jam konata, iu al kiu ŝi povus konfidi, iu por glatigi la vojon ĉe la gesklavoj de ŝia edzo, kaj subteni ŝin inter tiom da novaj homoj. La edziniĝo kun Gneo Domicio estus multe pli facile frontebla, se ŝi rajtus venigi Eklogon.