Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

La memoraĵoj de Julia Agripina

La bazan tekston origine enkomputiligis Anna Löwenstein

Proksimuma verkojaro: 2021

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein

Notoj pri la traduko

Same kiel miaj aliaj romanoj, ĉi tiu libro estis verkita unue en la angla kaj poste tradukita en Esperanton. Mi ne intencas aldoni ĉi tie detalajn klarigojn pri la traduko kaj pri la Esperantigo de romaj nomoj, ĉar tiuj temoj jam estis abunde traktitaj en la notoj al miaj unuaj du romanoj.

Eble mi tamen devus mencii unu detalon: la oftan transiron al la as-tempo en romano verkita plejparte en la preterito. Ĉar la libro estas verkita tute laŭ la vidpunkto de Agripina kaj multe eniras ŝiajn pensojn, mi ofte trovis la neceson priskribi okazaĵojn pere de ŝiaj okuloj; fakte temis pri speco de neanoncita nerekta parolado. Kvankam ne aperis la enkondukaj vortoj ŝi pensis, ŝi opiniis, ŝi konstatis, ŝi vidis, ŝi konsideris, ŝi esperis kaj simile, mi sentis la bezonon transiri al la as-tempo.

Same kiel en miaj aliaj romanoj, mi uzis laŭeble nur Fundamentan kaj oficialigitan vortoprovizon. Jen listo de naŭdeko da neoficialaj vortoj, kiuj aperas en la romano. Kelkaj estas tute ordinaraj kaj ofte uzataj vortoj, kiel ekzemple deprimi, fekunda, investi, koncipi, promocii, stufi kaj simile, kiuj certe meritus oficialigon de la Akademio. Aliaj estas teknikaj vortoj rilate al la roma vivo, partoj de ŝipoj, kaj krome nomoj de bestoj kaj kreskaĵoj.

abako adoleski agnoski akvedukto alianco antrisko arogi ateliero Bakĥo blago brankardo centaŭro ciklameno deprimi dilui dreliko ekzotika fatraso fekunda fortuno fuli furzi galimatio gapi gliro graki grapolo handikapo hasti hermo hidropso hororo hui humuro Iduoj incesto inici inkrusti investi kalmaro kaneli kapriolo kariatido koaguli komato koncipi kremacio kriĉi kulmino Kupido liki liktoro mecenato Meduzo obsedi oho orlo padelo Pajno partnero pekteno perturbi platformo pobo poneo predo Pretora promocii pruo pugo putino rivalo/i rudro satiruso sesterco skroto snufi staki stuci stufi stumbli sturmi ŝakto ŝminki taŭzi tenajlo tetraklino tiko tinuso tribordo tribunuso triktrako varpo vilao vimeno