Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La memoraĵoj de Julia Agripina

La bazan tekston origine enkomputiligis Anna Löwenstein

Proksimuma verkojaro: 2021

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein

PARTO OKA

Nerono

1

En Romo

Aŭtune, 54 pK

“Ĉu vi estas en ordo, mia sinjorino? Vi ploras.”

“Mi estas en ordo”, Agripina diris. Ĉi tiu estis la unua momento en la tuta tago, kiam ŝi havis tempon por sidiĝi trankvile kaj dediĉi siajn pensojn al Klaŭdio. Ĝis tiam ŝi estis tro okupata, organizante hastajn kunsidojn unue kun Palaso, tiam kun Seneko kaj Buro, kaj certigante ke la novaĵo ne eliru antaŭ ol ĉio estos preta por la formala anonco je tagmezo. Ĉio funkciis tiom glate, kiom oni povus esperi — Aleksandro kaj Britaniko eĉ ne rimarkis tiun ŝlositan pordon — kaj nun finfine ŝi rajtis permesi al siaj subpremitaj emocioj elverŝiĝi.

Sed ŝi ne sciis, kiel fari tion. Ŝi pasigis sian tutan vivon subpremante siajn emociojn. Se ŝi ellasos ilin nun, la afero estos senfina, ŝi ploros kaj ploros kaj krios kaj kriegos, ne nur por Klaŭdio, sed por sia patrino, siaj fratinoj, Nerono kaj Druso, eĉ Boteto... “Mi estas en ordo”, ŝi ripetis.

“Hodiaŭ estis tre longa tago, mia sinjorino”, Pola diris. “Vi certe estas elĉerpita.” Ŝi rigardis, dum la sklavinoj kombis la harojn de Agripina kaj tiris ŝian robon super ŝian kapon.

“Efektive mi estas lacega”, Agripina konsentis. “Mi apenaŭ havas sufiĉan forton por enlitiĝi.”

“Ĉu vi sukcesos dormi ĉi-nokte post ĉio okazinta? Ĉu mi petu al la kuracisto miksi por vi trankviligilon?”

“Ne, mi estos en ordo. Tio, kion mi bezonas, estas muziko. Diru al la junulinoj, ke ili alvoku la liriston, bonvole.”

Dum Agripina senstreĉiĝis en sia alta lito je muziko de la liro, Pola sidis apud ŝi sur tabureto. Nun kiam la servistinoj eliris, la du virinoj diskutis la okazintaĵojn de la tago.

“Li mankos al vi, ĉu ne, mia sinjorino?”

Agripina kapjesis. Ŝi sentis nekutiman deziron paroli pri sia edzo. “Ni estis geedzoj nur kvin jarojn, sed mi konis lin de kiam mi estis infano. Efektive, mi ĉiam tre ŝatis Klaŭdion. Li venadis viziti min kaj miajn fratinojn, kiam nia patrino estis en ekzilo. Tio estis malgaja periodo, sed liaj vizitoj tiom helpis nin. Kaj krome li skribis al mi, kiam mi estis en Pontio. Mi memoras, kiel senpacience mi atendis liajn leterojn.”

“Ĉu oni malkovris, ĉu kulpis la kuiristo?” Pola demandis.

“Ne, oni pridemandis lin sub torturo, sed estas sufiĉe klare, ke la afero ne estis kulpo lia. La fungojn oni liveris hieraŭ el nia propra bieno en Tuskulo. Li ne pretigis ilin mem — faris tion du helpkuiristoj, kaj se unu el la fungoj estis malbona, ili ne rimarkis ĝin. Estis tutsimple bedaŭrinda hazardo, ke mia edzo manĝis ĝin. Estus povinta manĝi ĝin mi, aŭ la gustumisto, aŭ iu ajn.”

Aŭ iu ajn. Estus povinta manĝi ĝin Lucio. Agripina neintence ellasis ĝemon pro la penso, kaj rulis sian kapon de flanko al flanko por forskui la malbelan imagon de sia filo lamentanta kaj vomanta, kaj kunpremanta sin pro dolorego, kiel ŝi vidis sian edzon dum la daŭro de la lasta longa nokto. “Eĉ ne estas tute certe, ke kaŭzis tion la fungoj”, ŝi diris. “Li eble manĝis ion alian.”

“Li ne estis juna homo”, Pola diris. “Sesdek tri jarojn. Almenaŭ vi povas konsoli vin per la penso, ke li ĝuis longan vivon, mia sinjorino.”

“Jes, neniu imagis, ke li vivos tiel longe. Kaj lia patrino miregus, se ŝi estus sciinta, ke li fariĝos imperiestro. Lia familio eĉ ne permesis al li kandidatiĝi por la normalaj postenoj, kiam li estis juna — vi scias, kiel urba administranto kaj tiel plu. Li ĉiam pensis, ke tio metas lin en malavantaĝan situacion en la senato.”

Tial ŝi kaj Klaŭdio tiel bone laboris kune, Agripina pensis. Kvankam li ja lernis kiel prezenti paroladon en la senatejo, li neniam sentis sin komforte tie. Li regule plendis al ŝi, ke la plejmulto de la paroladoj sonas kiel lernejaj retorikekzercoj, kaj li diris, ke iu ajn kompetenta sekretario kapablus tratranĉi la vortonebulon por tuj elekti la plej prudentan agadon. Li multe preferis diskuti siajn politikajn decidojn kun sia propra personaro, kun tiuj saĝaj, malestimataj liberigitaj sklavoj. Li ofte diris, ke tiuj havas pli da cerbo en sia etfingro ol la tuta senatanaro havas en sia estiminda kapo. Se ne kun la liberigitoj, li preferis diskuti siajn politikojn kun Agripina, sia edzino, eksterulo same kiel li mem.

La liristo ekludis La lamenton de Andromaĥo, sorĉa muzikaĵo en kiu Andromaĥo memoras sian feliĉan vivon kun sia edzo antaŭ ol li estis mortigita en batalo. Kion ŝi, Agripina, faros nun sen sia edzo? Ŝi alkutimiĝis labori kune kun li, diskuti politikojn, fari komunajn decidojn. Kiel ŝi povos fari tion sola, rigardante ĉe la alia flanko de la ĉambro lian malplenan seĝon?

“Nerono almenaŭ ne havos tiun problemon, mia sinjorino. Vi ĉiam certigis, ke li ricevu la ĝustan edukadon por la posteno.”

“Jes, kaj tamen mi ne atendis, ke li devos transpreni ĝin tiel frue. Li ja ricevis iom da sperto prezenti jurajn kazojn kaj alparoli la senaton, sed mi intencis, ke li ankaŭ oficu kiel konsulo antaŭ ol heredi la lokon de sia patro.”

Momente Agripina sentis timon pensante pri la giganta tasko, kiun ŝi devos alfronti. Lucio tute ne estas preta por preni la lokon de Klaŭdio. Li estos imperiestro laŭnome, kompreneble, sed la tuta respondeco pezos sur ŝin.

“Li almenaŭ havas sian instruiston por konsili lin”, Pola diris. “Seneko estas bona homo.”

“Tio estas vera”, Agripina konsentis. Ŝi demandis sin, ĉu ŝi povos konfidi al Seneko sammaniere kiel ŝi konfidis al Klaŭdio. Ĝis nun ŝi trovas lin bona kunlaboranto — sed ĝis nun li estas subulo de ŝia edzo. Necesos trovi la ĝustan aliron. Povus esti malsaĝe permesi al li forlasi tiun subulan rolon.

“Kaj... mi esperas, ke tiu demando ne ĝenos vin, mia sinjorino, sed kio okazos nun pri Britaniko?”

Estis Palaso, kiu sugestis la simplan ruzon por certiĝi, ke Britaniko restu ekster la situacio, ĝis Nerono ricevos la aklamon de la soldataro. Iel li sukcesis aranĝi, ke malofta blanka najtingalo estu liverita al la palaco dum la mateno kiel donaco al la pli juna filo de la imperiestro. Malgraŭ ekstrema tempopremo, Agripina mem portis la birdon al la ĉambro, kie Britaniko studis siajn lecionojn kun sia instruisto Aleksandro. Ŝi maskis sian senpaciencon dum ili admiris tiun novan akiraĵon, tiam sugestis, ke ili tuj portu ĝin supren al la birdejo. Troviĝante tie, ili ne reaperos ĝis la mateno estos preskaŭ for, sed por certigi pri tio ŝi ŝlosis la pordon malantaŭ ili ĉe la plej malsupra etaĝo de la mallarĝa ŝtuparo. Palaso rakontis al ŝi poste, ke tiu lasta paŝo eĉ ne necesis. Estis li la homo, kiu iris supren al la birdejo iomete post la tagmezo por doni al la knabo la malĝojigan novaĵon pri la morto de lia patro. Li trovis Aleksandron kaj Britanikon ankoraŭ tute okupataj kun siaj plumkovritaj geamiketoj, kun neniu suspekto, ke ili estis provizore senigitaj de sia libereco.

Kio okazos al Britaniko nun? Pola ne estos la sola homo, kiu demandos tion. “Li plu studos kun sia instruisto, kaj la venontan jaron ni festos lian plenaĝiĝon. Kaj post tio ni serĉos por li taŭgan postenon. Mi scias, ke mia edzo ne estus dezirinta, ke oni puŝu lin flanken.” Sed kiun postenon? Ĉu prizorgi la bestojn por la Cirko? Eble li sukcesos plenumi simplan pastran oficon. Malgraŭ lia evidenta netaŭgeco, nepre aperos senatanoj, kiuj subtenos proponon imperiestrigi lin: knabo kun mensaj mankoj estos la ideala kandidato por iu ajn aspiranto kun ambicio fariĝi la potenco malantaŭ la trono.

Krom Seneko — Agripina meditis — estas Buro, bonega homo. Li estas la komandanto de la Pretora Gvardio, enpostenigita antaŭ nur tri jaroj kaj eterne danka al Agripina pro sia promociiĝo. Hodiaŭ li montris sian valoron en krizo, persone elektante la homojn por la taga deĵorado, preparante ilin por la anonco, kaj gvidante ilin en la aklamado, kiam oni prezentis al ili Neronon kiel la novan imperiestron.

Kaj kio pri Oktavia? Klaŭdio ja vidis ŝin kiel sian veran sekvonton. Li deziris, ke ŝi kunregu kun Nerono, aŭ almenaŭ ke ŝi laboru kun li malantaŭ la kulisoj, same kiel li mem estas apogata de Agripina. Bedaŭrinde Agripina ĉiam ricevis la impreson, ke Oktavia ne havas apartan intereson pri politikaj aferoj. Apenaŭ eblis imagi ŝin diskutadi politikon kun Nerono sammaniere kiel Agripina mem faris kun Klaŭdio. La instruisto de Oktavia, Ĥeremono, ĉiam diris al Agripina, ke la knabino heredis de sia patro lian amon pri historio — sed dum ŝi estas ege interesata pri ŝtataj aferoj de antaŭ cent jaroj, ŝi neniam montris similan entuziasmon pri ŝtataj aferoj dum ili malvolviĝas antaŭ ŝiaj okuloj en la pedantaj remaĉadoj de la senato. Kompreneble ŝi estas ankoraŭ multe tro juna, nur dekkvar-jara. Kaj kio okazos poste, kiam ŝi estos pli matura? Kiu havas antaŭrajton: ĉu la edzino de la imperiestro, ĉu lia patrino? La situacio tutsimple neniam prezentiĝis antaŭe. Tiberio ĉiam montris tute klare, ke li neniel intencas permesi al sia patrino enmiksiĝi, sed lia menso estis venenita de tiu serpento, Sejano, kaj ties sekreta flustrado en lian orelon. Se Sejano vidis en Livia obstaklon al siaj propraj ambicioj, li efektive ne malpravis.

Mia edzo Klaŭdio suferis malrapidan kaj doloregan morton, manĝinte pladon da fungoj.

La fiodoro de vomo, kiam mi eniris lian ĉambron: vomo kaj lakso. Estis giganta ombro sur la muro, kiel granda nigra besto tordiĝanta kaj ĝemanta — kaj tiam mi konstatis, ke la ĝemoj venas de Klaŭdio, kiu ĵetas sin de flanko al flanko sur la lito. Lia vizaĝo glimis pro ŝvito en la lampolumo.

Kelkaj homoj sugestas, ke li estis intence venenita, sed miaj propraj esploroj post la okazintaĵo konvinkis min, ke tio estis malbonŝanca akcidento.

Mi scias, kion oni diras — ke mi plencele manĝigis al li tiujn fungojn. Ridinda ideo. Kion mi estus gajninta per tio? Mi jam estis tiel proksima al la pinta potenco kiel eblas por iu ajn virino. Kaj Lucio estis ankoraŭ tro juna, ankoraŭ ne preta por transpreni la povon. Estis bonŝance, ke li jam edziĝis kun Oktavia la antaŭan jaron, alie verŝajne aŭdiĝus duboj pri lia rajto fari tion.

Mia edzineco kun Klaŭdio daŭris kvin kaj duonan jarojn. Dum tiu tempo ni kunvivis harmonie, kaj unuece kunlaboris por certigi la sekurecon de la imperio, kaj la prosperon de Romo kaj la provincoj.

Klaŭdio estis imperiestro dum dek tri jaroj, ok monatoj, kaj dudek tagoj. Kiel infano li havis malbonan sanon, kaj tiutempe neniu imagis, ke li ne nur postvivos siajn fraton kaj fratinon, sed ke li imperiestriĝos kaj regos sukcese kaj inteligente dum tiom da jaroj.

Lian funebran ceremonion oni solenis kun konvena digno. Lia korpo restis vizitebla dum kvin tagoj, kaj ĉiuj ĉefaj civitanoj venis por respekte saluti lin. Post tio lia ĉerko estis portata al la Kampo de Marso sur ebura kaj ora ĉarego, sur kiu ripozis lia figuro triumfe vestita. La Klaŭdia familio estas preskaŭ same antikva kiel Romo mem, kaj en lia funebra procesio partoprenis ne malpli ol kvindek viroj reprezentantaj liajn plej eminentajn antaŭulojn, komenciĝante per la fondinto de la familio, Apio Klaŭdio, kaj finiĝante per lia patro Druso, lia frato Ĝermaniko kaj lia onklo, la imperiestro Tiberio. Ankaŭ lia patrina avo Marko Antonio, la kontraŭulo de Aŭgusto,

kaj amanto de Kleopatro

aperis en la procesio.

Mi ankoraŭ bedaŭras, ke mi ne inkluzivigis ankaŭ kelkajn el la Klaŭdiinoj, kaj krome liajn patrinon kaj avinon. Antonia kaj Livia estis same influaj kiel liaj viraj prauloj. Sed mi sciis, ke Klaŭdio ne estus dezirinta virinojn en sia funebra procesio... Tio tamen estas interesa ideo. Se mi metus instrukciojn por mia funebra procesio en mian testamenton, ĉu Lucio plenumus ilin? Li estas multe tro timema pri novaj ideoj. Tio estas pro Seneko, kompreneble, kiu plenigas lian kapon per siaj propraj antaŭjuĝoj: virinoj ne rajtas fari tion, virinoj ne devas fari tion alian. Mi povus sugesti ĝin al Oktavia — tiam ŝi jam estos plenkreska, la ideo plaĉos al ŝi.

Klaŭdio mem ĉiam opiniis, ke la plej elstara ago de lia regoperiodo estis la konkero de Britujo. Tial lia funebra procesio enhavis multajn memorigojn pri lia Brita kampanjo. Ĝi estis preskaŭ kiel triumfo, ĉar lia generalo Vespaziano rajdis en ĉaro kune kun Britaniko, la pli juna filo de Klaŭdio. Sekvis ilin homoj en la vestoj de la diversaj triboj de Britujo. Ili tenis glavojn kaj aliajn armilojn kaptitajn dum la invado, kaj poste ĉiuj ĉi estis ĵetitaj sur la funebran ŝtiparon. La ŝtiparo mem estis alta du etaĝojn, tiel ke facile vidis ĝin la tuta homamaso ariĝinta tie. Dum la flamoj ekbrulis aglo elflugis el la mezo de la ŝtiparo kaj flugis alten en la ĉielon, kvazaŭ ĝi portus lian spiriton por aliĝi al la senmortaj dioj.

Mi sciis, ke Seneko malaprobas tiun aglon, kvankam li ne aŭdacis diri tion. Mi nur imitis tion, kion Livia faris ĉe la funebra ceremonio de Aŭgusto — kaj se Livia faris tion, kiel Seneko povus kontraŭstari? Li ne volis, ke Klaŭdio estu dio — li kun siaj hipokritaj konsoloj. Li neniam pardonis lin pro tiu ekzilo.

Post lia morto, oni deklaris Klaŭdion dio, kaj nomumis min lia pastrino. Daŭras ankoraŭ la laboroj pri lia templo, kiu staras sur aparte konstruita platformo super Palatino. Kiam ĝi estos kompletigita, ĝi estos la plej impona el ĉiuj sanktaj konstruaĵoj en Romo.

Mi memorigas kaj instigas kaj ĝenas — li estas tute kontenta stampi monerojn sur kiuj li aperas kiel Filo de la Dia Klaŭdio, sed kiam mi demandas lin, kiam la templo estos preta, li ĉiam havas ian pretekston. Tro multekosta! Li forverŝas la ŝparaĵojn, kiujn mi kaj Klaŭdio kolektis, kaj poste li diras al mi, ke mankas al li mono por fini la templon. Mi ne eltenas vidi, kiel li malŝparadas monon — ĉagrenas min eĉ pensi tion, sed estas momentoj, kiam li memorigas min pri Boteto. Ĉu la provincoj pagas impostojn, por ke Lucio forfrivolu ilin por luksaj manĝiloj, aŭ eĉ pli malbone, por multekostaj donacoj al siaj senvaloraj geamikoj?

Agripina estis elĉerpita, kaj tamen ŝi ne povis endormiĝi. Ŝia cerbo estis tro okupata per planoj pri ĉio ankoraŭ farota. Ŝi kaj Palaso intencis pasigi la hodiaŭan posttagmezon sendante depeŝojn al la provincaj guberniestroj kaj la legioj por informi ilin pri la morto de la imperiestro kaj la nomumo de lia sekvanto. Sed iel estis tiom da farendaj aferoj, ke antaŭ la vespero ili apenaŭ sukcesis dissendi la plej esencajn anoncojn. Necesas ankoraŭ informi la klientajn reĝojn la postan tagon, kaj sendube multajn aliajn. Ne estas dezirinde, ke gravaj oficialuloj eksciu pere de onidiroj anstataŭ per oficialaj komunikaĵoj.

Palaso povis konsili Agripinan pri la tuje plenumendaj paŝoj — finfine, li spertis la saman situacion antaŭ dek tri jaroj. Sed li estis preskaŭ same elĉerpita kiel ŝi, ĉar ankaŭ li pasigis la lastajn horojn de la antaŭa nokto apud la lito de Klaŭdio.

Agripina mem verŝajne dormis nur kelkajn horojn. Ne estis maniero por taksi kiom da horoj — ŝi sciis nur, ke regis profunda nokto kiam ŝia sklavino skue vekis ŝin. Ŝi tuj sidiĝis. Momente ŝi estis terurita — la situacio memorigis ŝin pri la okazo antaŭ dudek jaroj, kiam Gajo alvokis ŝin por informi ŝin pri la murdo de Lepido kaj ŝia propra ekzilo. Estis viro en la ĉambro kaj ŝi ellasis panikan elspiron — tiam ŝi rekonis, ke li estas unu el la sklavoj de Klaŭdio. “Mia sinjorino, la imperiestro vokas vin. Li estas tre malsana.”

Agripina hastis tra la nigraj, silentaj koridoroj, sekvante la lampon kiun portis antaŭ ŝi la sklavo de Klaŭdio. Ŝia menso en tiu momento estis malplena. Ŝi sciis, ke eble ŝi staras antaŭ punkto kie ŝia vivo ekiros laŭ nova vojo, sed ĝis ŝi atingos tiun punkton ŝi nepre deziras teni malproksime siajn emociojn.

Kiam ŝi alvenis, Klaŭdio ankoraŭ kapablis paroli kun ŝi. “Pina”, li sukcesis eligi inter dolorĝemoj. “Ni estis... feliĉaj kune. Vi estis bona edzino. Prizorgu miajn infanojn.” Lia mano subite kaptis la ŝian pli forte kaj li kliniĝis antaŭen, premante ŝian manon ĝisdolore. “Suferas... mia ventro. Se mi povus elirigi ĝin.”

“Oĉjo Klaŭdio!” Agripina preskaŭ ploris, parte pro lia fortega kroĉado al ŝia mano, ĉefe pro la hororo de la okazantaĵo. “Ĉio estos en ordo. La kuracisto venos.”

Li turnis sin subite al sia alia flanko, kaj ŝi apenaŭ sukcesis liberigi sian manon antaŭ ol li vomis abunde sur la liton. Li ruliĝis en la naŭzaĵoj sur la littukoj, nehomaj ĝemegoj leviĝis el lia brusto, dum Agripina senhelpe tordis siajn manojn.

Bonŝance la kuracisto rapidis en la ĉambron kun du asistantoj. Ŝi estis kontenta lasi ilin labori, kaj iris sidi en la malluma antaŭĉambro, kie ŝi fiksis siajn okulojn senpense al la flagraj desegnoj ĵetataj sur la muron de la oleolampo, dum sklavoj kuris tien-reen tra la ĉambro kun siteloj da akvo. En iu momento ŝi ekdormetis, ĝis vekis ŝin la kuracisto.

“Mia sinjorino, li petas vin.”

“Ĉu li estos en ordo?”

“Veneno”, la kuracisto diris.

Ŝi eniris kaj trovis Klaŭdion, kiu momente kuŝis pli trankvile. Iu jam purigis la liton, sed la haladzo de vomo kaj lakso ŝvebis en la aero. Li malfermis siajn okulojn. “Pina. Jen vi. Aŭskultu.”

Ŝi devis kliniĝi por aŭdi lin. “Mi aŭskultas vin, oĉjo Klaŭdio.”

“Britaniko... trovu ian postenon por li. Ceremonian. Ne kiel okazis al mi. Asisti Lucion.”

“Ni trovos ion por li, mi promesas tion. Li maturiĝos.”

Palaso pasigis la lastajn horojn de la nokto sendorma apud Agripina, kaj estis li kiu donis la ordonon, eĉ antaŭ ol Klaŭdio elĝemis sian lastan spiron, enŝlosi ĉiujn servistojn interne de la apartamento de la imperiestro. Tuj kiam Klaŭdio kuŝis rigida sur sia lito, Palaso kaj Agripina paŝis ekster la ĉambron por rapida interkonsultiĝo. “Mia sinjorino, pardonu min ke mi parolas pri praktikaj aferoj en ĉi tia momento, sed kion ni faru pri la anonco? Kiam la homoj aŭdos, ke la imperiestro estas morta, ili nepre ankaŭ aŭdu, kiu transprenos. Alie estos ĥaoso en la stratoj. Estas bonŝance, ke Cezaro ĉiam indikis tute klare, kiu estu lia sekvonto. Necesas aranĝi, ke la Pretoranoj aklamu Neronon kiel eble plej baldaŭ — ĉi-matene, se eblos organizi la aferon tiel rapide.”

“Kion pri la senato?”

“Laŭ mi la senatanoj estos kontentegaj havi tiel plaĉan junulon ĉe la timono: rektan posteulon de Aŭgusto, nepon de la granda Ĝermaniko. Li impresis bonege, kiam li alparolis la senaton la pasintan jaron. Sendube estos kelkaj homoj, kiuj konsideros lin tro juna, kaj kompreneble nepre estos unu-du kiuj pensos, ke ili mem pli lerte regus la imperion, sed tiuj malverŝajne estos la preferata elekto de la plejmulto el la senatanoj.”

“Ili ne deklaros tion publike”, Agripina diris. “Ne se ili havas normalan prudenton. Sed mi ja povas pensi pri kelkaj senatanoj, kiuj ne neglektos memorigi ĉiujn, ke Klaŭdio havis propran filon.”

“Mi ne kredas, ke tio estos problemo, mia sinjorino. Britaniko estas multe tro juna, por ke iu ajn konsideru lin serioze kiel kandidaton — kaj kompreneble, li estus tute maltaŭga.”

“Vi scias tion, kaj mi scias tion, sed multaj homoj povus vidi la aferon malsame.”

“La plej esenca afero estas, ke Nerono estu aklamata de la Pretoranoj”, Palaso diris. “Kiam li estos akceptita de la Gvardio, ne estos facile flankenŝovi lin. Kompreneble la soldatoj atendos premion pro sia lojala servo.”

Agripina ne povis rezisti senhumuran rideton. “Ĉu pro sia lojala servado al Klaŭdio? Aŭ por certigi ilian lojalecon estontan?” Ŝi memoris, ke kiam li imperiestriĝis, Gajo premiis la Gvardion per malavara sumo individue asignita al ĉiu soldato, kaj Klaŭdio faris same. Agripina malaprobis subaĉetadon, sed pro tiuj antaŭaj ekzemploj estus malfacile nun ne sekvi laŭ la sama vojo.

“Bonŝance neniu ano de la senato havas sufiĉajn personajn rimedojn por konkuri por la lojaleco de la Gvardio. Se vi tion permesos, mia sinjorino, mi kalkulos, kiom la trezorejo havas je dispono. Kaj mi sugestas, ke ni baru la elirejojn. Estus nedezirinde, ke la novaĵoj diskoniĝu antaŭ ol ni estos pretaj.”

“Jes, faru tion. Kaj intertempe mi alvokos Buron — kaj Senekon. Necesas informi la gefilojn de Klaŭdio pri la morto de ilia patro.”

“Eble estus pli bone ne tuj mencii la aferon al Britaniko. Mi trovos iun manieron teni lin okupata, ĝis Nerono estos aklamita de la Gvardio.”

Palaso forrapidis, dum Agripina revenis al la litoĉambro de Klaŭdio por rigardi lastan fojon sian edzon, kiu kuŝis etendite kaj tordite de sia lasta agonio inter fiodoraj, disĉifitaj littukoj. Malgraŭ la multenombraj urĝaj taskoj, kiuj atendis ŝin, ŝi sentis, ke ŝi ŝuldas al li respektoplenan momenton de trankvila meditado. Ŝi eksidis apud la lito kaj klinis sian kapon, streĉante sin por rigardi preter lian lastan teruran nokton kaj rekapti la memoron de tiu onklo Klaŭdio, kiun ŝi konas kaj amas de sia plej frua infaneco. Dum la jaroj ŝi perdis ĉiun membron de sia familio, sed ŝia onklo estis fidinda kaj gajiga elemento eĉ dum ŝiaj plej malfeliĉaj momentoj. Malgraŭ liaj sanproblemoj, ŝajnis al ŝi kvazaŭ li ĉiam ĉeestos.

Ŝi ekstaris, kaj turnis sin por fronti la unuan tagon de sia vivo sen Klaŭdio. Kvankam ŝi estis ŝokita pro la kruela fino de sia onklo, ĉi tio ne estas momento por cedi al siaj emocioj. Ŝia tuja tasko estas aranĝi, ke lia korpo estu pretigita por la publika ekspoziciado. Ŝi nepre ne perdu tempon — necesas tuj voki sklavojn por lavi la kadavron kaj volvi ĝin en varmegaj kataplasmoj antaŭ ol ĝi ekrigidiĝos. Espereble ankoraŭ estos eble manipuli liajn membrojn por ke ili prezentu pli akcepteblan aspekton antaŭ ol alvoki la enbalzamigistojn.

Agripina donis la necesajn ordonojn, tiam marŝis al sia studoĉambro, kie ŝi devos paroli kun Seneko. Li alvenis post nelonge, kaj per malmultaj vortoj ŝi informis lin pri la situacio. Ŝi duone atendis, ke li esprimos moralajn rezervojn pri la fakto, ke Lucio elpuŝos la veran filon de Klaŭdio. Sed ŝi tuj konstatis, ke la filozofo havas neniujn dubojn pri la rajto de Lucio regi. Finfine li ja trejnis la junulon mem de la lastaj kvin jaroj, pretigante lin por fariĝi la ideala reganto, ne precize laŭ la modelo de Platono, sed laŭ la pli modernaj kaj praktikaj principoj elpensitaj de Seneko mem.

Post la unua ŝoko kaj kelkaj konvenciaj kondolencesprimoj, Seneko senhezite turnis sin al la tuja tasko. “Mi preferus, ke la elekto de la venonta imperiestro dependu de la senato. Sed en la nuna situacio, ni devas esti realismaj. Kaj realisme, la plej grava afero estas la akcepto de Nerono fare de la Pretora Gvardio. Ĉu mi rajtas demandi, Julia Aŭgusta, ĉu Buro jam promesis sian subtenon?”

“Li ankoraŭ ne scias. Mi sendis al li urĝan mesaĝon. Verŝajne li alvenos baldaŭ.”

“Kaj poste, supozante ke ni ricevos la apogon de Buro, ni ĉefe bezonos persvadan paroladon por la Pretoranoj. Tio certe estos aranĝebla. Io konciza kaj rekta, laŭ mi. La soldatoj ne aŭskultos vortoplenajn elokventaĵojn.” Seneko kapjesis al si mem, murmurante subvoĉe. Liaj okuloj estis fiksitaj al iu imagata sceno — evidente li jam kunmetas la vortojn, kiuj certigos, ke Lucio estu akceptita de la Gvardianoj. “Kaj tiam, se ĉio marŝos laŭplane, Nerono devos alparoli ankaŭ la senaton. Tio postulos malsaman aliron, ion pli zorge konsideritan.”

“Ĉu Nerono kapablos prezenti la paroladojn, laŭ via opinio?”

“Mi ekokupiĝos pri tio tuj. Ĉu vi povas diri, pri kiom da tempo ni disponas?”

“Palaso jam konsultis la astrologon. La plej favora horo por anonci la enposteniĝon de la nova imperiestro estos tagmezo.”

“Mi konfesas, Julia Aŭgusta, ke mi emas kundividi la opinion de Cicerono pri astrologoj. Tamen mi certe konsentas, ke la afero ne estas prokrastebla je pli ol kelkaj horoj. Kun via permeso mi tuj retiriĝos por verki la du paroladojn. Aŭ ĉu vi preferus, ke mi ĉeestu, dum vi klarigos la situacion al Buro?”

“Dankon, tio ne necesos.” Ĝenis Agripinan la supereca tono de la ulo. Ĉu li sugestas, ke ŝi ne kapablas mem trakti kun Buro?

Seneko laŭŝajne ne rimarkis ŝian incitiĝon. “Eble vi pravas, Julia Aŭgusta. Mi bezonos tempon por instrui al Nerono, kiel plej bone prezenti la paroladojn. Ĉu vi jam informis lin pri la morto de la imperiestro... de nia antaŭa imperiestro?”

“Ankoraŭ ne. Sendu lin al mi, kaj mi parolos kun li, dum vi okupiĝos pri la du paroladoj.”

Agripina atendis senpacience en sia studoĉambro ĝis Buro alvenis. Li estis solidkorpa viro en siaj kvindekaj jaroj, kun trompe militista sinteno. Fakte li pasigis la plej grandan parton de sia armea kariero en la administraj roloj, kie troviĝis liaj veraj talentoj. Agripina sciis, ke kelkaj homoj miris pro lia enpostenigo je tiel malfrua aĝo, sed verdire ne gravis, ke lia milita sperto kiel estro de la Pretoranoj estas relative limigita. La grava afero estis, ke la soldatoj admiras lin pro liaj justeco kaj bona juĝkapablo. Envenante, Buro turnis al ŝi demandan mienon; evidente li jam rimarkis ian strangan etoson. Ne malŝparante tempon, ŝi tuj informis lin pri la morto de la imperiestro.

“Ha! Mi komprenas”, li diris. “Tio estas... neatendita.” Li duone turnis sin for de ŝi, ŝajne por digesti la novaĵon. Post momento li rektigis sin. “Permesu al mi proponi miajn plej sincerajn kondolencojn. Li estis bona homo — kaj bona imperiestro. Lia morto estos granda perdo por ni ĉiuj. Kaj do, mia sinjorino, kiaj estas viaj ordonoj rilate al la Gvardio en ĉi tiu nuna cirkonstanco?”

“Povus okazi iom da konfuzo inter la popolo, kiam oni anoncos la novaĵon pri la subita morto de mia edzo. Oni konsilis nin, ke la plej bona momento por la anonco estos tagmezo, kaj estas esence, ke neniu vorto... neniuj onidiroj aŭdiĝu antaŭtempe.”

“Mi komprenas. Do vi deziras, ke la Gvardio deĵoru, kiam oni faros la anoncon.”

“Precize. La posteulo de la imperiestro estas jam preta. Li estos la pli aĝa filo de Klaŭdio, Nerono. Nepre estu neniu impreso pri ia necerteco rilate al transdono de la potenco.”

“Absolute ne, mia sinjorino.”

“Ĉu mi povas fidi la lojalecon de la Gvardianoj?”

“Certe jes, mia sinjorino. Mi persone elektos la soldatojn deĵorontajn, kiam via filo estos prezentata al la Gvardio.”

Ĝuste nun alvenis Nerono mem. “Panjo, kio okazas? Kie troviĝas ĉiuj sklavoj?”

Buro rigardis dube al Agripina, kaj ŝi kapjesis al li kuraĝige. “Mia sinjoro, permesu al mi esti la unua, kiu gratulos vin.”

“Ĉu gratuli min? Pro kio?”

Buro mienis konfuzite — li estis elstara administranto, sed li ne havis la lertan facilecon de Seneko pri sinesprimado. “Aŭ eble estas tro frue por gratuloj. Verŝajne mi devus proponi miajn kondolencojn.”

“Ĉu kondolencojn?” La junulo rigardis necerte de unu vizaĝo al la alia. “Kio okazis? Ĉu iu mortis?”

“Lucio”, Agripina diris. “Sidiĝu. Mi devas sciigi ion al vi.”

Kiam mia frato Gajo estis murdita, la senato estis ĵetita en konfuzon. Ĉar Gajo estis ankoraŭ sufiĉe juna por naskigi filon, tute ne estis pretaj planoj rilate al la transdono de la potenco, kaj dum la senato senkonklude debatadis, Klaŭdio estis aklamita de la Pretora Gvardio. Malgraŭ la senorda kaj iom hazarda metodo de lia elektiĝo, montriĝis poste ke tiu elekto estas aparta sukcesa.

Kontraste al Gajo, Klaŭdio prudente zorgis, ke kiam li mortos, lia posteulo jam estu preta. Kiam li edzigis Neronon al sia filino kaj rapidigis lian karieron, li klare montris, kiu devos sekvi lin. Kvankam lia morto ne estis antaŭvidita, la transdono de la potenco okazis glate. La Pretoranoj unuvoĉe salutis Neronon kiel sian novan imperiestron, kaj la senato konfirmis ilian elekton tiun saman posttagmezon. Ili donis al Nerono ĉiujn povojn, kiujn ili antaŭe donis al Klaŭdio, kaj eĉ voĉdonis atribui al li la titolon Patro de la Lando, sed tiun honoron Nerono modeste rifuzis, dirante, ke li atendos ĝis li estos pli aĝa.

Tiutempe la filo de Klaŭdio, Britaniko, ankoraŭ ne atingis plenaĝiĝon. Tamen neniam aŭdiĝis la demando, ĉu li sekvu sian patron. Laŭtemperamente li ne taŭgis por tiu rolo, kaj pli grave, li suferis je epilepsio.

Estas ĉiam bona ideo memorigi la homojn pri tio, kiam mi havas la ŝancon.

Unu el la plej malĝojigaj momentoj en la vivo de Klaŭdio estis la okazo, kiam la kuracistoj informis lin, ke ekzistas neniu espero ke lia filo iam ajn estos aklamita kiel imperiestro.

2

“Sinjoroj de la Senato: Neniu homo povas regi imperion tute sola, kaj mi konstatas kun ĝojo, ke mi ĉiam povos fidi je la helpo de ĉi tiu eminenta instanco. Mi deziras nun sciigi al vi...”

“Levu viajn okulojn”, Seneko diris. “Ne tenu ilin gluitaj al la tabuleto. Kiam vi diras ĉi tiu eminenta instanco, rigardu ĉirkaŭ la ĉambron. Finfine, vi ja parolas pri la ĉeestantoj. Faru tion sen urĝo, observu la vizaĝojn. Vi estas la imperiestro — neniu interrompos vin.”

“Nek eliros el la salono”, Nerono diris. “Saluton, panjo, ĉu vi serĉas ion? Seneko kaj mi okupiĝas pri mia parolado por la senato.”

“Mi venas por diskuti la aranĝojn por morgaŭ”, Agripina diris, “sed ni rezignu pri tio ĉi-momente. Mi aŭdu vian paroladon.”

Ŝi rigardis ĉirkaŭen, serĉante sidlokon. Seneko tuj ekstaris por proponi al ŝi sian tabureton, sed Nerono diris: “Prenu mian seĝon, panjo. Mi imagos, ke vi estas la senatanoj, kiuj kritike aŭskultas min.” Agripina akceptis lian seĝon, dum Nerono antaŭenpaŝis al la centro de la ĉambro kun sia skribtabuleto en sia maldekstra mano, kaj la dekstra mano levita laŭ la klasika pozo de oratoro komenconta sian paroladon.

“Sinjoroj de la Senato, kun humileco mi staras antaŭ vi hodiaŭ, konscia pri la grandega honoro, kiun ĉi tiu instanco donis al mi, kiam ĝi asignis al mi imperiestran potencon. Mi dankas vin ĉiujn pro la apogo, kiun vi montris al mi dum ĉi tiu malfacila periodo, kiam mia kara patro estis forprenita de ni tiel neatendite, tiel ke mankas al mi la gvidado, kiun mi estus devinta ricevi...”

La parolado daŭris laŭ tiu stilo dum iom da tempo, iom tro serveme respektoplena al la senato laŭ la opinio de Agripina, sed sendube Seneko ne malpravas kiam li flatas la senatanojn kaj sugestas, ke la nova imperiestro regos kun ilia konsento. Sekvis la deviga aludo al Aŭgusto, tiu modela reganto — ankaŭ Klaŭdio meritas pli detalan mencion, ŝi pensis, rigardante ĉirkaŭ sin al la ĉambro. Ĝi estis lia studejo, sed ĝi estis ordigita de kiam ŝi laste troviĝis tie: la konfuza abundo de tabuletoj kaj skribovolvaĵoj estis vicigita sur la bretoj aŭ kaŝita en ŝrankoj. Estis kvazaŭ oni jam forigas la lastajn spurojn de la ĉeesto de Klaŭdio. Ŝi komisios buston de li, ŝi decidis — oni povus movi tiun buston de Aŭgusto en alian ĉambron kaj anstataŭigi ĝin per Klaŭdio. Kaj ĉu ankaŭ plengrandan statuon de Klaŭdio en la biblioteko?

... Intertempe Nerono promesis regi juste kaj milde, praktiki retenemon kaj kompaton. Li parolis sufiĉe longe pri la devo de reganto esti preta pardoni — admirinda konsidero, sendube, se li parolus al klaso de filozofio. Ŝajne Seneko forgesis, ke ĉi tiu parolado estas intencita por la senato.

“Mi ne juĝos en procesoj, kiujn mi ne antaŭe diskutis kun miaj konsilantoj. Mi ne aŭskultos pledadon en mia privata apartamento anstataŭ en la kortumo...” Pikis Agripinan sento de incitiĝo. Tio estas kritiko kontraŭ Klaŭdion. Seneko ne estas tiel pardonema, ke li mem pretas rezigni pri malnova plendo. “Mi ankaŭ ne permesos al mi esti motivata de personaj konsideroj nek de troa influo de mia domanaro. Estonte, registaraj aferoj estos deciditaj de la senato, ne de individuoj en la palaco.”

Pri kio temas? Kiuj estas tiuj individuoj, tiuj membroj de la imperiestra domanaro? Ho, Seneko estas ruza homo: la vortumo estis kunmetita tiamaniere, ke neniu, kaj certe ne la patrino de la imperiestro, povos kontraŭstari. Ĉu ĉio ĉi estas nuraj vortoj, aŭ ĉu li promesas, pere de la buŝo de sia lernanto, malpliigi la povon de la imperiestro kaj redoni ĝin al la senato?

Aliflanke, Agripina rezonis, eble li prave emfazas la intencon de Nerono kunlabori kun la senato, almenaŭ ĝis li sidos pli sekure sur la trono. Povus ankoraŭ okazi, ke la senatanoj retiros sian subtenon kaj transdonos ĝin al Britaniko, aŭ al iu alia kandidato pli taŭga laŭ ilia ideo.

La parolado finiĝis per peto al la senato, ke la antaŭa imperiestro de nun estu kalkulata inter la dioj. Lerta lasta detalo — tio certigos, ke la atento de la senatanoj tuj estos distrata for de pli polemikaj temoj al la demando pri la diigo de Klaŭdio.

Nerono ĉesis paroli kaj rigardis al sia patrino. Ŝi iomete kapjesis, ne dezirante tro facile esprimi sian aprobon, kvankam fakte lia prezento estis tute ne malbona. “Nur unu-du detalojn — Lucio, bonvolu montri al mi la tabuletojn. Nu, estas skribite ĉi tie, ke la konsuloj jure havos juĝorajton super Italujo kaj la provincoj, kaj... kie tio troviĝas? Jen: la juĝorajto de la imperiestro estos limigita al la armeo. Mi devas diri, ke tio surprizas min — Seneko, ĉu vi serioze sugestas, ke la konsuloj havos pli grandan potencon ol la imperiestro?”

Julia Aŭgusta, kompreneble mi ne sugestas tion. Mi nur proponas, ke la imperiestro redonu al la senato la povojn, kiuj estis iom post iom reduktataj dum proksimume la lastaj kvardek jaroj. Aŭgusto ĉiam traktis la senaton kun absoluta respekto — li regis flanke de la senato, ne super ĝi.”

Agripina sciis, ke ŝi havas neniun ŝancon gajni debaton kontraŭ ĉi tiu homo. Se nur ĉeestus Livila! “Kaj la juĝorajto de la imperiestro estos limigita al la armeo, ĉu?” Seneko vere troigis, sed Agripina maskis sian indignon per senĝena rido. “Se tio ne estus tiel freneza ideo, oni povus supozi, ke vi provas restarigi la Respublikon.”

“Kompreneble ne, Aŭgusta, mi simple aludis al la tradicio, laŭ kiu...”

“Mi suspektas, ke estos pli facile por Nerono regi kun kompato kaj pardonemo, se li ne tuj transdonos ĉiujn povojn de la imperiestro al la senato.”

“Sendube vi pravas, Aŭgusta. Ni forigos tiun frazon antaŭ ol la parolado estos kopiita. Cezaro, se vi bonvolos pasigi al mi la tabuleton...” Cezaro! Agripina neniam antaŭe aŭdis Senekon alparoli lin per lia titolo. Nerono enmanigis al li la tabuleton, kaj Seneko prenis grifelon por forgrati la ofendajn vortojn.

“Nun”, ŝi diris, “pri la aranĝoj por morgaŭ. La senato kunsidos en la Templo de Apolono.”

“Sed, panjo, ĉi tio estos mia unua grava parolado! Mi supozis, ke tio okazos en la senatejo.”

“Ne komencu plendi, mi petas, Lucio. Estos amaso da okazoj por kunsidi en la senatejo, kiam la riparoj estos finfaritaj.” Seneko rigardis ŝin kun mira esprimo, sed ŝi ignoris lin. “La senatanoj jam estas informitaj.”

“Mi... mi devas konfesi, ke mi ne konscias pri planataj riparoj ĉe la senatejo, Julia Aŭgusta”, Seneko diris.

“Sendube tio ne estas afero, kiun mia edzo diskutis kun vi. Li aprobis la projekton nelonge antaŭ sia morto, kaj mi vidas neniun kialon por ne plenumi ĝin, kiel oni jam aranĝis.”

“Mi komprenas”, Seneko diris. Li grimacetis kvazaŭ li ĵus englutis buŝplenon da vinagro.

Agripina ekstaris. “Mi lasos vin plu provi vian paroladon”, ŝi diris al sia filo. “Intertempe mi devas okupiĝi pri kelkaj leteroj.” Ŝi turnis sin por foriri, ne rigardante Senekon.

Sklavo, kiu atendadis silente apud la muro dum ilia konversacio, malfermis la pordon kiam ŝi alproksimiĝis. Estis ne tute agrabla surprizo trovi Britanikon ĉe la alia flanko. Kontraste al sia normala kutimo, li portis togon anstataŭ tuniko, sed ŝajne li havas problemon pri ĝia ĝusta drapirado. Kiam la pordo malfermiĝis, li estis suprenpuŝanta la faldojn, kiuj glitis malsupren laŭ lia ŝultro, kaj li faris kulpan salteton, kvazaŭ oni kaptis lin en malĝusta momento.

“Kio estas, Britaniko?” Agripina demandis senpacience.

Britaniko venis en la ĉambron, tirante sian togon tiel alten, ke ĝi atingis nur la mezon de liaj tibioj. Ŝajne li faris seriozan provon prezenti sin laŭ akceptebla maniero, sed la rezulto estis eĉ pli taŭzita ol normale. “Mi venas nur por demandi ion al Lucio”, li diris.

Agripina estis ankoraŭ agacita pro sia diskuto kun Seneko. “Britaniko, vi scias tute bone, ke estonte vi devas nomi vian kuzon Nerono.”

Britaniko tordis sin pro embaraso. “Sed lia nomo estas Lucio. Nomi lin Nerono sonas stulte.”

“Ankaŭ vi ŝanĝis vian nomon”, Nerono atentigis. Kvankam la diferenco inter ili estis apenaŭ pli ol tri jaroj, li sonis tre plenkreske kaj racie. “Vi antaŭe nomiĝis Ĝermaniko, tiam ni ĉiuj devis alkutimiĝi nomi vin Britaniko.”

“Jes, sed tio estis aliaj homoj. Estis ili, kiuj devis diri novan nomon, ne mi.”

“Britaniko”, Agripina diris. “Tio estas senrespekta al via nova imperiestro. Estonte mi atendas, ke vi alparolu lin per lia ĝusta nomo.”

“Tion mi volis demandi”, Britaniko diris. “Kiel li fariĝis imperiestro?”

Ĉu la knabo estas vere tiel naiva, kiel li ŝajnas? Agripina havis neniun ideon, ĉu li konscias ĝis kiu grado la surtroniĝo de lia kuzo flankenŝovis lin. Sed nun venis la momento por paroli firme. “Li estis proklamita de la Pretoranoj antaŭ du tagoj. Kaj nun li estas tre okupata. Li preparas gravan paroladon por la senato ĉi-posttagmeze.”

Britaniko rigardis Neronon kun mirigita esprimo. “Ĉu vere vi faros paroladon ĉe la senato?”

“Ĝuste tiel: estas strange, ĉu ne?” Nerono diris. “Ankaŭ mi ankoraŭ ne alkutimiĝis al la ideo.”

“Sed kiel vi scios kion diri?” Britaniko demandis.

“Seneko verkis ĝin. Sed kiam mi estos pli sperta, mi verkos miajn paroladojn mem.”

Kiu instigis la knabon al ĉi tiu demando? Ĉu eble lia instruisto Aleksandro? Ĉiuokaze, Agripina pensis, necesas nur rigardi ilin kune: Neronon alta, sinrega, kun sia togo orde kaj ĝuste drapirita, kaj malgracian Britanikon en ĉifita togo de infano kun kolora strio laŭ la rando. Povas esti neniu dubo, kiu el la du estas sufiĉe matura por plenumi la eksterordinaran taskon, kiun la sorto prezentis al li.

3

En Romo

Vintre, frue en 55 pK

“... Mi memoras la unuan fojon, kiam mi vidis unu el iliaj fortikaĵoj. La tereno estis plena je montetoj kun brile verda herbo — kompreneble neniam ĉesas pluvi tie, eĉ somere, ĉiam humideco, pluvetado. Miaj homoj marŝis laŭ iaspeca kota vojeto — la Britoj ne havas pavimitajn vojojn. Eblus vidi homojn alproksimiĝi de granda distanco, sed estis neniu vivosigno... Ho, ĉu tio estas por mi?” Vespaziano ĉesis paroli dum sklaveto metis antaŭ lin arĝentan teleron. Li atendis ĝis la fiŝo estos senostigita, gustumis ĝin, kaj murmuris ian banalan ĝentilaĵon antaŭ ol daŭrigi sian rakonton. “Kaj do, kiel mi diris, ne estis vivosigno. Estis kvazaŭ ĉiuj loĝantoj tutsimple forpakis siajn aĵojn kaj malaperis. Kaj tiam ni preteriris la pinton de unu el tiuj malaltaj montetoj, kaj trans la ebenaĵo antaŭ ni, ni vidis multe pli krutan monteton — signife pli altan ol la aliaj, kvankam ĝi apenaŭ meritus la nomon monto. Kaj ĉe la pinto estis muroj kaj remparoj. La tuja impreso estis sufiĉe impona, sed kiam oni rigardis pli detale... mia subulo komencis ridi. Li diris Mi vidas, ke tio kaŭzos al ni seriozajn problemojn.”

Agripina ridetis, kvankam verdire ŝi estis iom ĉagrenita. Klaŭdio ekstreme fieris pri sia sukceso pacigi la sovaĝajn Britojn. Ŝi ne voli aŭdi, kiom la afero estis facila.

Vespaziano ne rimarkis ŝian mankon de entuziasmo. “Ni detruis tiom da tiuj fortikaĵoj, ke ni rezignis eĉ teni la kalkulon. Necesis tutsimple starigi la ŝtonĵetilojn kaj ekpafi. Estis klare, ke tiuj Britoj neniam vidis ion similan.”

La rakonto de Vespaziano estis interrompita de rideksplodo de la alia flanko de la ĉambro. Ĉiuj gejunuloj, escepte de la imperiestro kaj lia edzino, kuŝis ĉe aparta tablo, kie ili povos amuziĝi ne ĝenante la pliaĝulojn — almenaŭ tio estis la celo. Unu voĉo leviĝis super la aliaj, gaja voĉo kun tiu aparta raŭka kvalito tipe aŭdata ĉe knabo, kiu ankoraŭ ne estas certa, ĉu li estas infano aŭ plenkreskulo. “... do ni elektis la plej viglan gliron el la tuta aro, kaj ni intencis kaŝi ĝin en la korbo...”

Vespaziano skuis sian kapon kun malgranda rido, duone ĝenata, duone amuzata. “Tiu mia filo — ne eblas subpremi lin eĉ momenteton.” Li levis sin sur sia kubuto kaj kriis tra la ĉambro. “Hej! Tito! Mi havas neniun ideon, kion vi faris per tiu gliro, kaj mi certas ke tion ankaŭ la Aŭgusta ne volas scii. Kian bruegon vi ĉiuj faras.” Estis ŝokita eksilento ĉe la alia tablo, tiam Tito rekomencis paroli per pli subpremata tono.

“Tio ne ĝenas vin, ĉu ne, Aŭgusta?” diris Domitila, la edzino de Vespaziano. Ŝi ridetis al Agripina kvazaŭ kunkonspiranto. “Ankaŭ vi havas knabojn.”

“Kaj do, kiun punkton mi atingis?” Vespaziano diris.

“Vi ĵus rakontis al ni, kiel vi starigis la ŝtonĵetilojn ĉirkaŭ tiu Brita vilaĝo”, Nerono diris. Agripina estis kontenta noti tiun signon de lia atenta aŭskultado. Tro ofte necesis memorigi lin, ke kiel imperiestro estas lia tasko interesiĝi pri siaj vesperaj gastoj kaj strebi aŭskulti ilian konversacion. Sed evidente Vespaziano pli verŝajne plaĉus al deksep-jara knabo ol la hieraŭaj gastoj, grupo de mezaĝaj senatanoj, kiuj dediĉis la plej grandan parton de la vespero al disputo, ĉu pliigi la trupojn ĉe la Armena landlimo.

“Ho jes, ĝuste tiel”, diris Vespaziano. “Nu, kiel mi diris, tiuj Britoj neniam antaŭe vidis ŝtonĵetilon. Sufiĉis frapi ilin nur unu fojon per hajlo da rokoj kaj fajrosagoj, kaj sekvi tion per mallonga paŭzo. Kaj post tio, por la okazo ke ili ne tute konvinkiĝis, dua hajlo kaj denova paŭzo, ĉi-foje iom pli longa. Kaj post tio oni povis certi, ke tre baldaŭ grupo de iliaj ĉefaj gravuloj, ĉiuj portantaj siajn plej belajn vestojn kun siaj haroj elstarantaj kiel la pikiloj de histriko, venos el la pordegoj por intertrakti.”

Nerono laŭŝajne tre ĝuas la konversacion, sed Agripina notis malaprobe, ke malaperiginte sian fiŝon kun maleleganta rapideco, Oktavia fiksas siajn okulojn al la gejunuloj sidantaj ĉirkaŭ Tito ĉe la alia tablo. Apenaŭ ŝi estus povinta vidigi pli klare, kiom ŝi sopiras aliĝi al sia frato kaj liaj geamikoj. Estas vere, kompreneble, ke la rakonto de Vespaziano ne havas grandan intereson por dekkvin-jara knabino, sed tamen Oktavia estas la edzino de la imperiestro. Estas ŝia tasko, same kiel de Nerono, bonvenigi iliajn gastojn.

“Tio estis pli facila ol faligi vicon da potoj starantaj sur muro”, Vespaziano daŭrigis. “Tiuj fortikaĵoj utilis nur por arigi la Britajn militistojn en unu lokon por ke ni mortigu ilin unu post alia. Ho ne, kio okazas nun?” Li rigardis tra la ĉambro al la alia tablo.

“Britaniko!” Oktavia jam saltis surpieden. “Okazas unu el liaj atakoj!”

Britaniko kuŝis surplanke, kun la brakoj rigidaj, la fingroj spasmantaj. Li arkigis sian dorson kaj mallaŭta ĝemado venis el lia buŝo.

Konsternite, la plenaĝuloj forlasis sian tablon kaj premiĝis ĉirkaŭ li. La okuloj de Britaniko ruliĝis supren kaj lia buŝo ŝaŭmis dum li tordiĝis sur la planko. “Voku Ksenofonon”, Agripina ordonis al unu el la sklavoj.

“Kion ni faru?” Domitila demandis panike.

“Ne zorgu”, Nerono trankviligis ŝin. “Li ofte antaŭe havis tiajn atakojn. Ili aspektas tre timigaj, sed li estos tute en ordo kiam ĝi finiĝos.”

Agripina sciis, ke li pravas, tamen ŝi ĉiam afliktiĝis rigardante la konvulsiajn movojn de Britaniko, kaj sentante sin tiel senhelpa interveni. Samtempe ŝi pensis en si mem, ke eble ne estas tiel malbona afero, ke la atako okazas ĝuste nun en ĉi tiu tre publika situacio. Britaniko alproksimiĝas al sia dekkvara datreveno, kaj kiam li jam portos togon de plenaĝulo, certe iuj homoj komencos sugesti, ke nun li devos kundividi la potencon kun sia adoptita frato.

Oktavia tiris ŝian brakon. “Kuzino Agripina, rigardu lin — rigardu lian vizaĝon! Ĉu ni ne povas fari ion?” Ŝi kaŭris surplanke, sidante sur siaj kalkanoj apud lia kapo.

Agripina volis diri, ke Nerono pravas — ke nenio estas farebla krom atendi ĝis la atako finiĝos. Sed estas vere, ke la konvulsioj ŝajnas daŭri pli longe ol kutime, kaj eĉ pli timige, la vizaĝo de Britaniko bluiĝas. Oktavia lulis lian kapon en sia sino kaj murmuris kuraĝigajn vortojn en liajn surdajn orelojn. Bonŝance ĉi-momente alvenis la kuracisto.

Ksenofono rapidis al Britaniko kaj genuiĝis apud li por palpi lian pulson. “Necesas ellasi sangon. Vi”, li alparolis unu el la sklavoj, “portu al mi bovlon.” Li prenis malgrandan tranĉilon el saketo ĉe sia zono, kaj faris entranĉeton en ambaŭ krurojn de Britaniko apud la maleolo. La sklavo prenis unu el la arĝentaj pletoj de la tablo, kaj tenis ĝin preta por kapti la sangon.

“Malantaŭen!” Vespaziano ordonis al la aliaj gastoj. “Donu al li iom da aero.” Finfine la situacio estas subrega. Malvolonte, la gastoj moviĝis flanken, lasante nur Agripinan, kiu staris proksime al la kuracisto. Ŝi rigardis malkviete, dum li okupis sin pri Britaniko. La sango gutetis anstataŭ flui libere, kaj ŝi trovis tion stranga, ke Ksenofono ne bone faris la entranĉojn. Li jam puŝis flanken la bovlon, kaj nun kliniĝis super Britaniko, spirante en lian buŝon. Jen kaj jen li haltis por masaĝi lian bruston.

“Kio okazas? Ĉu io estas ne en ordo?” Oktavia kriis.

Ksenofono plu laboris, kvankam jam delonge estis klare al Agripina, ke nenio plu estas farebla. Finfine Ksenofono levis sian kapon. “Mi bedaŭras, mia sinjorino.”

Ŝokite la gastoj staris senmove, ne sciante kion fari. Oktavia kun blanka vizaĝo ankoraŭ sidis surplanke, karesante la harojn de sia frato. Liaj okuloj estis vaste malfermitaj, fikse rigardantaj, kaj lia vizaĝo havis la koloron de malhela kontuzo.

Ksenofono kliniĝis por fermi liajn palpebrojn. “Kion mi faru, mia sinjorino?” li diris al Agripina. “Ĉu mi ordonu al la sklavoj forporti lian korpon?”

Nerono paŝis antaŭen. “Jes, diru al ili, ke ili portu Britanikon al lia ĉambro, kaj... alvoku la virinojn por ŝanĝi liajn vestojn. Oktavia...” Li prenis la manon de Oktavia kaj tiris ŝin surpieden. “Panjo, laŭ mi vi prizorgu Oktavian. Mi okupiĝos pri la gastoj.”

Agripina estis konsternita pro la maniero laŭ kiu ŝia filo subite transprenis regon de la situacio. Kompreneble tio estas ĝusta — finfine li ja estas la imperiestro, kaj Ksenofono fakte estus devinta starigi sian demandon al li. Kaj tamen ŝi havis la senton, ke li subfosas ŝin antaŭ iliaj gastoj. “Mi sciis, ke eblas fidi je vi, Lucio”, ŝi diris kun digno. “Kaj kio pri Antonio? Ĉu vi alvokos lin, ĉu mi?”

Nerono palpebrumis. Agripina sciis, ke li havas neniun ideon, kiu estas Antonio. “Dankon, panjo. Mi lasos tion al vi.”

“Kompreneble. Oktavia, mia kara, venu kun mi.” Agripina metis sian brakon ĉirkaŭ la ŝultrojn de sia bofilino, kaj kondukis ŝin el la ĉambro.

En la koridoro alproksimiĝis al ili la intendanto. “Kion mi faru, mia sinjorino? Ĉu mi nuligu la ceteran parton de la vespermanĝo?”

Agripina estis kontenta ricevi tiun konfirmon, ke ŝi, ne Nerono, estas la homo al kiu la personaro turnas sin en malfacila situacio. “Laŭ mi vi prefere rezignu pri la plejmulto el la pladoj. Nur finu la manĝon rapide — kaj alvoku Antonion. Diru al li, ke li estas bezonata en la ĉambro de Britaniko tuj.” Antonio respondecis pri ĉiuj funebraj aranĝoj en la imperiestra domo. “Venu, Oktavia.”

“Kuzino Agripina, mi tutsimple ne povas kredi tion. Jen ni, marŝantaj laŭ la koridoro kvazaŭ ĉio estus normala...”

Agripina serĉis iujn konsolajn vortojn, sed ŝi mem estis tro ŝokita por scii, kiel helpi la knabinon. La sola penso, kiu venis al ŝi, estis: “Unue via patro, kaj nun ĉi tio.”

“Mi supozas, ke li nenion sentis. Li diris al mi... Li diris al mi...” Oktavia ekploris. “Mi ne povas kredi, ke mi parolis al li tuj antaŭ la vespermanĝo. Li iam diris al mi, ke li neniam memoras ion ajn pri la konvulsioj post la komenco.”

Ili atingis la pordon de la ĉambro de Britaniko. Interne ili trovis lin kuŝanta sur sia lito, kie per la lumo de oleolampoj du virinoj forprenis lian festan tunikon. Lia korpo ankoraŭ ne rigidiĝis, kaj ili manipulis liajn brakojn, fleksante ilin por tiri ilin tra la manikoj, kvazaŭ ili senvestigus grandan, maloportunan pupon. “Ni pretigas lin por la funebra ceremonio, mia sinjorino”, unu el la virinoj diris.

“Funebra ceremonio!” Oktavia lanĉis sin en la brakojn de Agripina, kaj cedis al siaj larmoj. “Britaniko! Kompatinda Britaniko! Oni ne faru al li tion.”

Mallerte, Agripina frotis la dorson de la knabino. Ankaŭ ŝi havis larmojn en la okuloj. La morto de Britaniko ŝajnis ankoraŭ nereala; tio kio pleje dolorigis ŝin, estis la afliktiĝo de lia fratino. Ĝi pensigis ŝin pri ŝiaj propraj fratoj — ŝi neniam povis plori pro iu ajn el ili. Ŝi sentis la bezonon diri ion por montri, ke ŝi komprenas. “Sed tion oni ĉiam faras. Kaj poste oni metos sur lin lian plej belan togon...”

“Britaniko, Britaniko!” Oktavia plorĝemis. Iom post iom ŝi trankviliĝis. “Kion pri lia vizaĝo? Ni ne permesu al la homoj vidi lin tiamaniere.”

Agripina rigardis lian ŝvelintan, malheliĝintan mienon. Se iu ajn vidus la knabon, ne ĉeestinte dum la mortiga atako, tiu nature supozus, ke li suferis ian perforton. “Antonio scios, kion fari”, ŝi diris.

Malpli ol tri monatojn post la morto de sia patro, mortis ankaŭ la filo. Dum trankvila familia vespermanĝo ne longe post la Saturna festo, Britaniko subite suferis epilepsian atakon. Komence la ĉeestantoj ne tro timis, ĉar tia afero ofte okazis antaŭe. Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la atako daŭras pli longe ol kutime. Britaniko bluiĝis kaj ne povis spiri. Ksenofono, kiu antaŭe estis la kuracisto de Klaŭdio, estis vokita kaj tuj alvenis. Li provis ellasi sangon de la knabo, sed sensukcese. Britaniko jam estis morta.

Ĉu vi scias, kion oni diras, mia sinjorino? Kelkaj homoj kredas, ke Lucio venenigis Britanikon.” Mi movis mian kapon abrupte, kaj la kombilo implikiĝis en miaj haroj. Kara Pola — estas ŝi, kiu transdonas ĉiujn onidirojn, kiujn neniu alia aŭdacus rakonti al la patrino de la imperiestro. Tiuj ne ĉiam estas aferoj, kiujn mi volas aŭdi, sed necesas scii, kion la homoj diras.

La homoj ĉiam serĉas ian suspektindan motivon”, mi diris. “Ili pensas, ke Lucio similas al sia patrino — kompreneble, Pola, vi scias, ke estis mi, kiu venenis tiujn fungojn.”

Kompreneble, mia sinjorino. Vi havis tute bonan kialon por liberiĝi de via edzo, ĉu ne?” Ŝi plu kombis, malplektante la implikiĝojn, kaj la kombilo susuris tra miaj haroj, kaj kvietigis min per sia regula ritmo. “Vi scias, kio estas la problemo, mia sinjorino — la homoj aŭdis, ke la vizaĝo de Britaniko nigriĝis. Tial ili kredas, ke li estis venenita.”

Kia malica klaĉo. Mi ŝajnigis rideti, sed verdire ĝi lasis min kun malagrabla sageto en mia brusto. Kio ajn okazas, la homoj ĉiam serĉas la plej kruelan interpreton. Se mi pasigas tempon diskutante politikon kun Palaso malantaŭ fermita pordo, estas evidente, ke ni ĝuas amrilaton. Se mia edzo malsaniĝas, tio pruvas, ke mi venenis la fungojn. Kaj se Britaniko suferas epilepsian atakon, ankaŭ li estis venenita.

Ĉar li ankoraŭ ne plenaĝiĝis, oni aranĝis por li simplan familian funebroceremonion la postan matenon. En malvarma, pluva tago en januaro, liaj restaĵoj estis metitaj en la maŭzoleon de Aŭgusto, apud tiujn de liaj patro, avo, kaj aliaj anoj de la Julia kaj Klaŭdia familioj.

La tuta familio ĉeestis la kremacion, krom amikoj de la mortinta knabo kaj diversaj domanoj. Kun la gvardio de la imperiestro kaj aliaj partoprenantoj, estis impresa homamaso, kio kompensis la mankon de formala procesio. Agripina veturigis Oktavian en sia propra portolito. Ŝi estis zorgoplena pri la knabino, kiu havis grizan vizaĝon kun malhelaj kontuzoj sub la okuloj. Oktavia restis sendorma dum granda parto de la nokto por funebri apud la kadavro de sia frato, do ne estis strange, ke tuj kiam la portolito ekmoviĝis, ŝi endormiĝis. Eĉ la ritaj lamentoj de la funebristinoj ne vekis ŝin. Agripina kuntiris la kurtenojn por kaŝi ŝin de scivolaj preterpasantoj.

Kiam ili alvenis ĉe la Kampo de Marso, Oktavia dormis tiel profunde, ke Agripina malfacile sukcesis veki ŝin. Nerono metis sian kapon internen, inter la kurtenoj. “Ĉu vi estas preta, panjo? Ni devos rapidi — komencos pluvegi en iu ajn minuto. Kiel fartas Oktavia — ĉu ŝi estas en ordo?”

Plaĉis al Agripina lia zorgemo. Nerono estis tre protektema pri sia edzino, kiam ili geedziĝis la antaŭan jaron — ili ja ambaŭ estis tiel junaj, apenaŭ forlasintaj sian infanecon. Sed Oktavia havis akran intelekton, kaj dum la duopo alkutimiĝis al sia nova rilato, Agripina foje ricevis impreson, ke Nerono reagas al ŝi iom singarde. Li preferas ŝin, kia ŝi estas nun: dormema kaj iom konfuzata.

Agripina paŝis el la portolito, tremante en la malvarma aero. Sub la nuba ĉielo de mezvintro, la loko havis dezertan aspekton; la herbo estis kota, la arboj estis senfoliaj, kaj neniu ĉeestis en la tuta areo krom ilia propra grupo. La perspektivon superregis la Julia familia maŭzoleo, ronda konstruaĵo alta plurajn etaĝojn kun ĉe la pinto statuo de Aŭgusto elrigardanta super Romon. La maŭzoleo situis en parko, malproksime de la temploj kaj aliaj konstruaĵoj en la suda parto de la Kampo de Marso, kie la urbo pli kaj pli entrudis sin.

Ŝi ne atendis retrovi sin ĉi tie tiel baldaŭ. Pasis apenaŭ tri monatoj post la funebra ceremonio de Klaŭdio, kaj nun la pensoj de Agripina nature returnis sin al tiu lastatempa evento. Ŝi estis elĉerpita, laŭ ŝia memoro, preskaŭ tro elĉerpita por kompreni la okazaĵojn. Krom la ŝoko de la subita morto de ŝia edzo, estis la tuja neceso certigi la surtroniĝon de Nerono, kaj samtempe senĉesa fluo da vizitoj de familianoj, senatanoj, ambasadistoj kaj aliaj gravuloj, kiuj deziris aŭ esprimi kondolencojn aŭ plani estontan strategion. Bonŝance ŝi povis lasi la detalojn de la ceremonio mem al la teamo de liberigitoj, kiuj ĝis tiam laboris por Klaŭdio. Palaso perfekte komprenis ŝian sugeston, ke la modelo por la ceremonio estu tiu de Aŭgusto — dum samtempe, kompreneble, oni nepre ne strebu superi ĝin.

Pluraj homoj gratulis Agripinan pro la ceremonio: ili priskribis ĝin impona, sed ne ekstermezure pompa. Fakte ŝiaj propraj memoroj pri la evento estis iom nebulaj. La sceno estis tre malsama de la nuna; kompare ĝi estis preskaŭ festa pro la grandegaj homamasoj, kiuj venis por adiaŭi la imperiestron. Estis obtuza impreso de homoj svarmantaj en ĉiuj flankoj, de la senatanoj solene marŝantaj en siaj malhelaj togoj, la grandega du-etaĝa ŝtiparo...

“Ĉu tio estas la ŝtiparo?” diris Oktavia ĉe ŝia flanko. “Ho, kompatinda Britaniko!” Ŝi kaptis la manon de Agripina.

“Ĉu ni iru rigardi lin?” Agripina demandis.

Ŝi kondukis Oktavian al la mortbrankardo, portita tien sur ceremonia ĉarego. Britaniko kuŝis solene ekspoziciata en sia togo de infano, kun la korpo girlandita kaj prisemita de floroj. “Se ni nur povus vidi lian vizaĝon pli bone!” Oktavia diris. “Li aspektas kvazaŭ li surhavas maskon.” Ĝi estis priŝmirita de Antonio per tavolo da blanka gipso, por kaŝi la malhelajn kontuzojn restintajn post la epilepsia atako.

Dum ili staris apud la kadavro de Britaniko, alproksimiĝis Tito, la filo de Vespaziano. “Mi deziras prezenti miajn kondolencojn, Klaŭdia Oktavia”, li diris. Tiam, plenuminte sian formalan devon, li refariĝis knabo. “Mi ne povas kredi tion — en unu momento li rakontadis al ni tiujn aferojn pri musoj kaj simile, kaj la postan momenton... nu, jen li.”

“Hieraŭ matene”, Oktavia diris. “Nur hieraŭ matene li diris al mi, ke lia mulo havas ian ŝvelaĵon sur la nazo, kaj li volas peti Aleksandron kontroli ĝin. Kaj mi demandis lin, ĉu li ne volas veran ĉevalon por sia naskiĝtago, sed li diris, ke li ne bezonas ĉevalon ĉar la mulo estas lia bona amiko. Kaj tio okazis hieraŭ matene — kiu estus povinta diveni, ke hodiaŭ li nur kuŝos ĉi tiel?”

“Kio pri liaj birdoj?” Tito diris. “Kiu prizorgos ilin nun?”

Nerono venis stari kun ili. “Mi ĝojas, ke ankaŭ vi ĉeestas, Tito. Panjo, laŭ mi ni prefere komencu nun, ĉu ne?”

Agripina rigardis la ĉielon. Amasiĝis pezaj nuboj. “Mi esperas, ke la pluvo atendos ĝis la fino”, ŝi diris.

Nerono supreniris laŭ la ŝtupoj kondukantaj al la podio antaŭ la maŭzoleo. Agripina kaj Oktavia sekvis kun aliaj gravaj familianoj, kaj turnis sin por rigardi malsupren al la funebrantoj kuniĝintaj sube apud la ŝtiparo. Liktoro frapegis tri fojojn per sia oficbastono por postuli silenton, kaj Nerono marŝis al la rando de la podio kun siaj notoj enmane.

“Miaj karaj geamikoj, unu el la plej malgajigaj taskoj estas paroli ĉe la funebra ceremonio de homo, kies vivo venis al abrupta fino dum li estis ankoraŭ infano, precipe kiam tiu fino ne estis antaŭanoncita de longa malsano, sed venis en momento, kiam li antaŭvidis multajn pliajn jarojn da vivo kaj sano...” La oratorado de Nerono fariĝas ĉiutage pli memfida, Agripina pensis, kvankam pro manko de tempo li povis nur unu fojon rapide tralegi la tekston kun Seneko antaŭ ol ekiri ĉi-matene. Lia voĉo eble estas iom malforta por bone aŭdiĝi en plenaera spaco, sed li legas inteligente kaj paŭzas en la ĝustaj lokoj.

Sekvis kelkaj konsideroj pri la mallongeco de la homa vivo kaj la necerteco de la homa feliĉo. Tiuj, kiuj postvivas Britanikon, enviu lian nunan staton, ĉar evitante estontajn malĝojojn li eble estas pli bonŝanca ol tiuj, kiujn li postlasis. Agripina opiniis, ke tio estas sensencaĵo. Ŝi memoris sian fraton Druso, kiu tiel senespere deziregis daŭrigi sian ekzistadon eĉ en la plej kruelaj cirkonstancoj, ke li manĝis la pajlon el sia matraco. Tamen, eĉ se la afero estas sensenca, Agripina estas preta koncedi, ke ĝi estas taŭga konsidero dum funebra oratoraĵo.

Verkita tre haste dum la nokto, la parolado estis rimarkinde trafa. Seneko ne permesis al Agripina legi ĝin anticipe. Kiam ŝi petis vidi ĝin, li diris, ke li ankoraŭ prilaboras ĝin. Ŝi ne estis konvinkita, ke tio estas vera; pli ĝuste, tio ne plaĉas al li, ke ŝi kontrolu liajn paroladojn. Finfine li ja estas la plej fama retoro en la imperio, kaj evidente li sentas sin super ĉia kritiko. Efektive Agripina neniam aŭdacus poluri lian vortelekton, sed ŝi ja ŝatis kontroli la politikajn deklarojn, kiujn li metas en la buŝon de la imperiestro.

Guto da pluvo trafis la manon de Agripina. Ŝi rimarkis, ke aliaj homoj rigardas supren al la ĉielo kaj flustras inter si. Kiel longa estas tiu ĉi parolado? Ĉu ŝi signalu al Nerono, ke li tranĉu ĝin? Sed tamen ne; la ĉeestantoj povus rimarki tion, kaj ŝi ne donu la impreson, ke la imperiestro ricevas instrukciojn de sia patrino.

“Mi funebras Britanikon kiel amikon kaj kiel fraton”, Nerono daŭrigis. “Li baldaŭ estus atinginta taŭgan aĝon por ricevi sian unuan publikan oficon, kaj mi senpacience atendis la momenton, kiam li estus povinta dividi kun mi la ŝarĝon de regado.”

Agripina konsterniĝis. Ŝi neniam havis ian ajn intencon, ke Britaniko dividu la potencon kun ŝia propra filo, kaj ŝi certe ne atendis, ke Seneko anoncu tiun eblecon al la publiko. Kaj tamen... nun kiam Britaniko ne plu prezentas riskon al la nova imperiestro, eblas senprobleme fari la malavaran proponon dividi kun li la potencon.

Falis pliaj gutoj da pluvo. Ĉu ili malhelpos la lignon ekbruli? Agripina rigardis Britanikon, kies kadavro estis ankoraŭ ekspoziciata antaŭ la funebrantoj. Kun hororo ŝi konstatis, ke la gipso sur lia vizaĝo komencas moliĝi. Se Nerono ne finos rapide, ĝi povus esti forlavata.

“Post la perdo de mia frato restas al mi neniuj aliaj familianoj, sur kiuj mi povas apogi min.” Agripina estis momente distrata for de sia zorgo pri la pluvo. Ŝi sciis, ke Seneko volas diri, ke mankas viraj parencoj por apogi lin, kaj tamen lia vortelekto ĝenis ŝin. Nerono konkludis per fina elokventaĵo. “Estas nun nur unu loko al kiu mi turnu min por ricevi subtenon: al vi, miaj amikoj, al la senato kaj la popolo de Romo. Mi faros tion kun la feliĉa scio, ke mia frato Britaniko estas nun liberigita de siaj surteraj zorgoj, kaj eniris staton de eterna ripozo.”

Nerono volvis la rulaĵon kaj transdonis ĝin al servisto. Ĝuste tiam flagris fulmo akompanata preskaŭ samtempe de terura tondreksplodo, kaj verŝiĝis malsupren la pluvo. Multaj homoj rigardis ĉirkaŭen serĉante la plej proksiman ŝirmejon, sed Agripina tute ne intencis, ke la ceremonio disfalu en konfuzo. Ŝi rektigis sin, klare montrante, ke ŝi restos surloke. Oktavia restis ĉe ŝia flanko kun sia kapo klinita, dum akvo fluis tra ŝia nekombita hararo. La aliaj funebrantoj kunpremiĝis, tirante siajn mantelojn super siajn kapojn.

La prizorgantoj rapidis antaŭen por levi la mortbrankardon. La togo de Britaniko spongece ensorbis pluvakvon, dum la gipsa masko sur lia vizaĝo fandiĝis antaŭ iliaj okuloj kaj solviĝis en blankajn defluetojn laŭ liaj haroj kaj kolo. Jam la malhelaj kontuzoj estis klare videblaj tra la maldensiĝanta tavolo.

La prizorgantoj ŝovis la brankardon senceremonie sur la funebran ŝtiparon, kaj unu el ili rapide altuŝigis torĉon al ĝia bazo. La ligno estis bone preparita, kaj la suba parto preskaŭ tuj ekbrulis. Grandegaj flamoj leviĝis kraketante, sufiĉe forte por engluti ankaŭ la pinton de la ŝtiparo. Agripina unue timis, ke la ligno ne bruliĝos, sed vidinte, ke la kremacio antaŭeniros laŭplane, ŝi povis dediĉi sin al pensoj pri la knabo, kies kadavron nun konsumas la fajro. Ŝi sentis la maljustecon de la situacio: tiu infano kun sia senartifika pasio pri skaraboj kaj aliaj bestetoj, tiel absolute netaŭga por la mondo de politiko kaj komplotado. Li estis afabla, sincera knabo, tute perdita en la mondo, en kiu li naskiĝis. Kaj tamen je dek tri jaroj li devis fronti tion, kion timas eĉ plenkreskaj viroj. Kian rilaton havas Britaniko kun la morto? Ĝi ŝajnas afero tro granda por ke infano kiel li devu trakti kun ĝi.

La subita pluvego jam finiĝis, kaj la funebrantoj staris, trempitaj ĝisoste, dum la flamoj flagris kaj saltis, kaŝante la kadavron. El angulo de sia okulo, Agripina kontrolis Oktavian. Ŝi fiksrigardas antaŭen, kun vizaĝo pala sed trankvila — eble ŝi konscias, ke la publiko observas ŝin, aŭ eble ŝiaj larmoj provizore estas ĉiuj verŝitaj. Agripina jam rekaptis sian kutiman klarmensecon. Ŝi ne estus elektinta, ke okazu ĉi tiu afero — kaj tamen, ĉar ĝi efektive okazis, ŝi ne povis absolute bedaŭri. Nun kiam la sola travivinta filo de Klaŭdio mortis, ne plu povos esti demando pri la rajto de ŝia propra filo sekvi sian adoptitan patron sur la tronon.

4

En Romo

Printempe, 55 pK

“Kiuj estas la ĉefaj homoj ĉi-matene?”

Palaso konsultis sian skribtabuleton. “Mi kontrolos. Estas Kornelio Dolabelo, Vitelio, Fenio Rufo... Kaj Pomponio Sekundo.”

Agripina elspiris senentuziasme. “Nu bone, supozeble mi devas komenci per li. Ĉu estas multaj aliaj homoj krom ili?”

“Ĉirkaŭ kvardek, mia sinjorino.”

“Ĉu ĉeestas la arĥitekto?”

“Jes, mia sinjorino. Mi lasos lin eniri tuj kiam vi estos fintraktinta la senatanojn.”

De kiam Nerono fariĝis imperiestro, la multenombraj petvizitantoj de Agripina pliiĝis ĉiutage. Ŝi jam instrukciis Palason direkti la pli facilajn kazojn al Nerono. Estus nekonvene, ke ŝi ricevu pli da petvizitantoj ol la imperiestro, kaj krome li tiel lernos okupiĝi pri ili. Agripina ĝuis regi la fluon, malavare sendante kelkajn kazojn al Nerono, kaj tenante la pli postulajn por si mem. Kvankam ŝia filo estis la imperiestro, ŝi estis la unua elekto por la plejmulto da petvizitantoj; la homoj bone komprenis, kie troviĝas la vera potenco.

Hodiaŭ ŝi sukcesis trakti la senatanojn sufiĉe rapide. Pomponio postulis de ŝi iom da takto — li ŝajnis nekonscia, ke atendas ŝin dekoj da aliaj homoj, kaj li tro longe insistadis pri diversaj bagatelaj plendoj, kiuj gravis al neniu krom li mem. Sed li estis maljuneta homo, kaj ŝi tute ne deziris ofendi lin, do ŝi faris sian eblon aŭskulti pacience. Ŝi estis kontenta, kiam post iom da tempo Palaso tiris lin flanken kun la preteksto noti ĉiujn plendojn.

Tiu, kun kiu ŝi pleje deziris paroli, estis la arĥitekto. Li portis al ŝi la skizojn por la templo konstruota por Klaŭdio, nun kiam oni proklamis lin dio. Temis pri eksterordinare ambicia projekto. Necesis starigi por ĝi en la flanko de la Celia Monteto gigantan platformon, altan je kelkaj etaĝoj, kie vicoj da arkaĵoj subtenos imponegan templon kun marmoraj kolonoj laŭ la fasado. En la ĉirkaŭa areo oni plantos arbojn, por ke la homoj povu promeni sub ilia ombro dum ili rigardos supren al tiu memorigo de la dio Klaŭdio kaj lia edzino, kiuj aranĝis ĉion ĉi por ilia plezuro.

Agripina komencis akcepti salutojn tuj kiam la rozaj fingroj de la krepusko donis ruĝetan nuancon al la ĉielo, kaj antaŭ ol ŝi atingis la lastan petvizitanton — barbaran Gaŭlon, kiu deziris, ke lia filo ricevu edukon en Romo — la mateno jam estis duone for.

“Ĉu mi diru al la sklavoj, ke ili alportu por vi manĝaĵon, mia sinjorino?” Pola demandis. “Ĉu vi ne estas lacega?”

“Ili portu al mi pleton en mia studejo. Mi alvenos tien post kelkaj minutoj. Kaj ankaŭ vi ripozu iomete — mi vokos vin, se mi bezonos vin.”

Kun sia kapo ankoraŭ plena je planoj por la templo, Agripina eliris el la akceptejo kaj paŝis malsupren laŭ la larĝa ŝtuparo. Tiu promeno ĉiam trankviligis ŝin. Ĝi kondukis sub kolonaron, kiu staris laŭlonge de enmura ĝardeno.

Sonoris gaja rido, dum Agripina paŝis sub la kolonaro. Ŝi estis kontenta denove aŭdi Oktavian ridi. Pasis du monatoj ekde la morto de ŝia frato, ses post tiu de ŝia patro, kaj Oktavia drivis tra tiu tempo kiel griza nubo. Agripina pensis en si mem plurfoje, ke se ŝi nur povus baldaŭ gravediĝi, tio reportos la ĝojon en ŝian vivon.

Ŝi rigardis en la ĝardenon por vidi, kio revokis tiun feliĉan ridon al la lipoj de Oktavia. Eble tutsimple la printempo — la hodiaŭa tago, frue en aprilo, estis la unua, kiam estis sufiĉe varme por sidi ekstere. Oktavia estis tie kun du amikinoj kaj iliaj sklavinoj — kaj Agripina rimarkis kun surprizo, ke meze de tiu tre knabineca grupo troviĝas Tito, la filo de Vespaziano. Nu, sendube tio klarigas la ridadon — li estas amuza junulo. Samtempe tio ŝajnas stranga, ke li sidas kun Oktavia. Ĉu eble li estas fianĉo de unu el ŝiaj amikinoj? Agripina pensis ke ne. Gefianĉiĝo en tiu socia klaso estas grava evento, kaj oni certe estus informinta ŝin.

Nun iom maltrankvila, Agripina opiniis, ke ŝi nepre alproksimiĝu al la grupo por malkovri, kion ili faras. Ili ne rimarkis ŝin; ĉiuj junulinoj klinis siajn kapojn super iu objekto, kiun la juna Tito tenas en la mano. Kaj ĉe la centro de la grupo, preskaŭ apogante sin sur lia ŝultro, estis Oktavia. Ŝi levis siajn okulojn, kiam Agripina alproksimiĝis, kaj saltetis. Tito fermis kun klako la du kovrilojn de skribtabuleto. Ĉu ŝi imagas tion, aŭ ĉu Agripina observis ioman ruĝiĝon — ĉu pro kulposento? Se jes, Oktavia jam rekaptis sian aplombon. “Ho, jen vi, kuzino Agripina”, ŝi diris. “Tito montras al ni poemon.”

“Ĉu vere?” Agripina diris. “Mi ne sciis, ke vi interesiĝas pri poezio, Tito Flavio.”

Tito mienis embarasate, kaj murmuris ion. Agripina ricevis impreson, ke okazas io prefere subpreminda, kaj ke ŝi nepre ne permesu al li eskapi el la situacio. “Mi tute ne atendis trovi vin ĉi tie, Tito Flavio — kaj inter tiel alloga kunestantaro. La tri diinoj”, ŝi aldiris, memorante la iaman pedantan ŝercon de praonklo Tiberio. Nun ŝi parolas same pedante kiel li, kaj ĉiuj junulinoj ridetas en tiu sama maniero duone embarasata, duone ĝenata. “Ĉu mi rajtas vidi vian poemon?”

Tito hezitis, tiam kiel lernejano kaptita de sia instruisto, transdonis al ŝi la skribtabuleton. La junulinoj mienis same malkomforte. Agripina ĵetis rapidan rigardon al la poemo — ŝajne ĝi estas celata al juna virino, kies ĉarmojn li admiras. La poemo estis sufiĉe lerte verkita, kaj sprita pli ol sugesta. Se ĝi estas intencita por unu el la amikinoj de Oktavia, ĝi estas tute netaŭga — iliaj patroj certe volus scii, ke ili ricevas ampoemojn de iu junulo. Aŭ ĉu ĝi estas direktata al iu popolanino, kiu atendos donacojn kaj juvelojn anstataŭ edziniĝon por kompensi ŝian komplezemon? Tito evidente rajtas sendi poemojn al tiaj virinoj, sed kial li montru ilin al Oktavia kaj ŝiaj amikinoj? Tio en si mem estus tro granda aŭdacaĵo. “Kaj kiu estas la bonŝanca ricevonto?” Agripina demandis.

Tito jam rekaptis sian memfidon. “Ho, tio estas nur literatura ekzerco, Julia Aŭgusta. Mi ne vere intencis ĝin por specifa virino.”

Agripina sciis, ke li mensogas. Ŝi redonis al li la tabuleton.

Pasis kelkaj tagoj antaŭ ol Agripina havis okazon por paroli kun Oktavia. Ili iris por inspekti la platformon, kiu subtenos la templon de Klaŭdio. Verdire seniluziigis Agripinan la manko de intereso, kiun Oktavia montras pri la projekto, kaj ŝi esperis flamigi ĝin per vizito al la konstruejo.

Ilia portolito veturis je digna rapideco tra la stratoj, post la du liktoroj de Agripina. Oktavia babilis senĉese, esprimante apartan intereson pri eleganta butiko de ceramikaĵoj, kiun ili hazarde pasis irante laŭ la Sankta Vojo. Agripina suspektis, ke la junulino divenis pri kio ŝi volas paroli, kaj provas deturni ŝin per hajlo da sensignifaj vortoj.

“Ĉu vi vere kredas, ke paĉjo fariĝis dio?” Oktavia subite demandis.

Agripina ne emis al filozofia cerbumado, sed tio estis demando, kiun eĉ ŝi estis devigata alfronti, dum ŝi diskutis lian diigon kun la diversaj senatanoj, kiuj konsentis subteni la proponon. “Verŝajne ne via patro mem — evidente neniu imagas, ke li festenas kun la aliaj gedioj sur la pinto de la Monto Olimpo. Sed eble la digno kaj potenco de la Roma imperiestro — mi certas, ke oni povus vidi tion kiel dian atributon. Kiam ni inaŭguros lian templon, ni metos tion antaŭ la popolon, por ke oni adoru ĝin.”

“Ĉu vi pensas, ke eble li vidas nin? Foje mi havas la senton, kvazaŭ li ankoraŭ estas tre proksima al mi.”

Jen la ŝanco por Agripina. “Certe ekzistas la ebleco, ke li rigardas vin. Kaj mi scias, ke vi ne volus fari ion ajn, kion li ne aprobus.”

Oktavia ne tuj respondis. Sendube ŝi jam vidis, kien ĉi tiu konversacio kondukas. Post hezito ŝi diris: “Kelkaj el liaj ideoj estis iom eksmodaj.”

“Pri kelkaj aferoj, jes. Pri konduto ĉe la tablo kaj tiel plu. Sed ne pri la gravaj aferoj — tiuj ne ŝanĝiĝas.”

“Ne, kompreneble ne.”

Oktavia, ĉu vi opinias, ke via patro estus kontenta vidi vin legi ampoemojn kun Tito Flavio?”

“Tio ne estis ampoemo, kuzino Agripina. Ĝi estis nur ŝerco.”

Agripina memoris, kiel Oktavia saltetis, kiam ŝi venis en la ĝardenon, kiel li klakfermis la skribtabuleton. “Eble venis la tempo, kiam Tito komencu sian armean karieron.”

Tiumomente ili preterpasis la statuon de Klelia, kaj Oktavia fiksrigardis la soklon kvazaŭ ŝi legus la epigrafon. Tiam ŝi diris: “Ĉu li ne estas ankoraŭ juna por eniri la armeon?”

“Ĉu vi scias, ke Livia iam diris al mi, ke la edzino de la imperiestro devas neniam fari aŭ diri ion ajn, kion ŝi ne volus aperigi en la hejma taglibro.”

“Kio pri la imperiestro? Ĉu li rajtas fari aferojn, kiujn li ne volus aperigi en la taglibro?”

Tio estis neatendita. “Kial vi diras tion? Ĉu mia filo ne estas al vi bona edzo?”

“Li ne traktas min malbone”, la junulino ekdiris, tiam silentiĝis. Agripina atendis; ŝi vidis, ke restas ankoraŭ io direnda. Ŝajnis, ke Oktavia luktas pri io, kion ŝi deziras diri, tiam ŝi subite eksplodis. “Ho, kuzino Agripina, li havas koramikinon! Li festas ĉiuvespere kun siaj amikoj, sed li ne volas, ke mi ĉeestu. Ĉeestas ŝi anstataŭ mi, kaj tiam li pasigas kun ŝi la nokton.” La voĉo de Oktavia tremis, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj. “Li neniam venas al mia ĉambro, kaj poste... kaj poste li pasigas la nokton kun ŝi anstataŭ mi.”

Oktavia jam laŭte ploris. Ŝiris Agripinan kontraŭaj emocioj. Estis kunsento pro la humiliĝo de la junulino, la deziro defendi sian filon, sed ankaŭ kolero kontraŭ Nerono, kies traktado de sia edzino estas tiel nekonvena. Ŝi jam sciis pri la festoj. Pola rakontis al ŝi pri ili, kaj laŭ la priskribo ili certe ne estas okazoj, kiujn oni aperigu en la hejma taglibro. Ŝi estus preferinta, ke Nerono pasigu siajn vesperojn diskutante politikajn aferojn kun elektitaj gastoj el la senato, sed Agripina malvolonte akceptis, ke junaj viroj ja bezonas amuziĝi.

“Mia kara, ĉu vi diras al mi, ke Nerono ne plu dormas kun vi?”

“Li neniam faris. Nur kelkajn fojojn tuj post nia geedziĝo.”

Agripina memoris sian propran edziniĝan nokton — kiel ŝi kuŝis enlite dum Domicio kaj Eklogo murmuris kaj baraktis apud ŝi. “Ne atendu, por ke li venu al vi. Simple iru al lia ĉambro kaj enlitiĝu apud lin.”

“Mi timas trovi ŝin tie.”

Agripina vidis sin mem stari apud la lito de Domicio dum du paroj da okuloj rigardis supren al ŝi. “Vi estas la edzino de la imperiestro, ne ŝi. Simple diru al ŝi: Eliru el la ĉambro. Mi dormos kun mia edzo.

“Jes, eble mi povus provi tion.” En la voĉo de Oktavia vibris dubo.

Estis klare al Agripina, ke ŝi havas neniun intencon fari tian aferon. Kaj kompreneble ankaŭ ŝi mem bezonis tri aŭ kvar jarojn, antaŭ ol ŝi trovis sufiĉan kuraĝon por ĵeti Eklogon el la lito de sia edzo. “Mi parolos kun Nerono. Sed mi tamen devas diri ion — eĉ se li ne pasigas kun vi ĉiun nokton, estas nur unu loko kie respektinda virino rajtas serĉi seksumadon, kaj tio estas ĉe ŝia edzo. Mi neniam plu volas vidi vin legi poeziaĵojn kun Tito Flavio. Ĉu vi komprenas?”

Sekvis longa silento. Finfine Oktavia diris: “Mi ne miskondutis kun Tito — nur legis poemon. Nerono rajtas iri al festoj, kaj eliri kun siaj amikoj, kaj pasigi ĉiun nokton kun tiu virino, kaj mi eĉ ne rajtas paroli kun amiko.”

“Virino devas agi tre prudente. Mia patrino ofte ricevis vizitojn de viramikoj post la morto de mia patro. Mi scias, ke ilia konduto estis absolute taŭga — mia patrino neniam estus permesinta al si misagi.” Dum ŝi parolis, Agripina ekpensis pri la patrino de Oktavia. Ankaŭ Mesalina havis viramikojn, sed neniu povus pretendi, ke ŝia konduto estis akceptebla. Kun ioma konfuzo ŝi aldiris rapide: “Ili faris nenion krom vespermanĝi kune kaj konversacii — estis nenio sekreta en la situacio, kun sklavoj kiuj moviĝis tra la ĉambro, kaj eble hazardaj vizitoj de aliaj geamikoj. Sejano uzis tion kiel pretekston por denunci ŝin en la senato. Li diris, ke ŝi havas amanton, kaj ke ili konspiras kune por forigi la imperiestron.”

“Kio okazis al via patrino?”

“Ŝi ĉesis manĝi. Mi pensas, ke tio okazis, kiam ŝi aŭdis, ke Nerono estis mortigita — tiu estis mia frato Nerono, ŝia filo. Kaj tio estas facile imagebla. Blokita sur tiu insulo, jaron post jaro, kun sia pli aĝa filo morta, Druso en malliberejo, kaj la propra nomo misprezentata en la senato... La tuta afero estis por ŝi neeltenebla. Ŝi tutsimple rezignis.” Agripina tre malofte parolis pri sia patrino. Ŝi ne povis konvinki sin rakonti al Oktavia la aliajn detalojn: kiel la gardistoj provis nutri ŝin perforte kaj bategis ŝin tiel kruele, ke ŝi perdis la vidkapablon de unu okulo.

Ili pluveturis en silento. Agripina ankoraŭ digestis la informon de Oktavia pri Nerono kaj lia koramikino. Pola ja estis dirinta al ŝi ion pri junulino, sed ŝi ne konstatis, ke la afero estas tiel serioza. Ŝi akceptis ĝin same kiel la festojn, kiel unu el la aferoj, kiujn junaj viroj faras. La tuta situacio kirlis malagrablajn memorojn. Domicio kaj Eklogo... kiom tio humiligis ŝin. Kaj poste, kiam ŝi renkontis Lepidon, ŝi estis preta fali en liajn manojn kiel matura piro.

Oktavia, mi komprenas, ke tio kaŭzas multe da ĉagreno, kiam la propra edzo dormas kun aliaj virinoj, sed ĝuste tiel kondutas la viroj. Eĉ Aŭgusto foje havis amrilatojn, sed Livia sciis, ke estos en ŝia plej bona intereso ŝajnigi ne rimarki. Eĉ se via edzo seksumas kun aliaj virinoj, tio ne donas al vi la rajton fari same.”

Oktavia diris nenion. Agripina ne certis, ĉu ŝi komprenas la seriozecon de la situacio. “Estas tre danĝera afero por virino preni amanton. Vi scias, kio okazis al mia onklino Julia.” Pli bona ekzemplo estus Mesalina, sed prefere ŝi ne aludu al tio.

“Ne vere. Mi scias, ke ŝi estis sendita en ekzilon.”

“Ŝi havis ĉion: infanojn, riĉaĵojn, prestiĝan familion, sukcesan edzon — li fariĝis konsulo ne longe poste ilia geedziĝo. Sed ŝiaj interesoj estis frivoloj, laŭ tio kion mi aŭdis — ŝi ĝuis amuziĝi kaj organizi festojn. La sekvo estis, ke ŝi renkontis belan junan senatanon kaj enamiĝis al li. Tio malkovriĝis kiam ŝi gravediĝis. Ŝi estis forsendita al tute eta insulo, eĉ pli malgranda ol tiu, kie oni tenis mian patrinon. Kaj tie ŝi pasigis sian tutan postan vivon — ankoraŭ dudek jarojn.”

“Kio okazis al la bebo?”

“Aŭgusto ordonis, ke oni elmetu ĝin, ĉar ĝi estis la frukto de adulto.”

“Sed la bebo ne kulpis pri tio!”

“Tiajn aferojn oni kutimis fari tiutempe. Kaj kompreneble ŝi neniam plu vidis ankaŭ siajn aliajn gefilojn.” La restantaj gefiloj de Julia: unu el ili estis Emilia Lepida, kiu vidis detruitaj la esperojn de sia filo, kaj kies filino estis ekzilita pro incesto.

“Dudek jaroj! Kiel ŝi povis elteni tion — mi certas, ke mi mortigus min, se mi estus devigata resti sur eta insulo dum dudek jaroj.”

“Mi ofte pensadis pri ŝi kiam mi estis en Pontio — tiutempe tio ŝajnis absolute ebla, ke ankaŭ mi restos malliberulo tie dum mia tuta cetera vivo. Ha, jen ni alvenas.”

La portistoj demetis la portoliton ĉe la bazo de la giganta platformo, kiu estos la fundamento de la nova templo. Servistoj helpis Agripinan elpaŝi, kaj poste Oktavian. Agripina estis sufiĉe kontenta pri ilia konversacio; estis klare, ke Oktavia ensorbis la lecionon. Sed ŝi vidis nun, ke antaŭ ŝi staras diskuto eĉ pli malfacila. Kiam ili reiros, necesos paroli kun Nerono.

Eĉ de la koridoro Agripina aŭdis, ke okazas ia distraĵo. Sed ĉu la horo ne estas tro frua por alvoki flutistinojn? Ŝi puŝe malfermis la pordon, kaj renkontis la okulojn de ses-sep homoj. Pluraj gejunuloj kuŝis sur divanoj ĉirkaŭ malalta tablo kie estis aranĝitaj vinpokaloj kaj diversaj manĝaĵetoj. Sur la ĉefa divano estis Nerono — kaj apud li kuŝis eleganta juna virino. Du sklavinoj distris la ĉeestantojn per muziko el paro da duoblaj flutoj; dum ili ludis ili balanciĝadis per graciaj movoj kiel ekzotikaj birdoj. Je signo de Nerono ili silentiĝis.

“Mi vidas, ke vi havas gastojn, Nerono.” Agripina preferis nomi lin per lia oficiala nomo, kiam ĉeestis aliaj homoj. Ŝi ricevis rapidan impreson pri delikataj trajtoj, delikataj manoj, subtilaj arkaj brovoj super brilantaj okuloj muntitaj en malhela haŭto, kiu sugestis, ke ŝi ne apartenas al unu el la ĉefaj familioj de Romo.

Nerono elspiris. “Ĉu nepre ĉi-momente?”

Agripina ne respondis. Li estas imperiestro; ŝi ne perdigu al li la dignon antaŭ liaj gastoj, eĉ se senvaloraj. Ŝi atendis.

“Nu bone, en ordo”, li grumblis. “Restu ĉi tie”, li aldiris al siaj geamikoj. “Mi revenos post momento. Sciigu al la sklavoj, se vi bezonos ion.”

Li sekvis Agripinan en la apudan studejon kaj fermis la pordon. “Ĉu vere necesis entrudi tiumaniere? La imperiestro estas mi, laŭdire — kiel tio aspektas, kiam mia panjo sekvas min ĉie por konstante memorigi min pri miaj devoj?”

“Mi ne atendis trovi, ke vi festenas en tia horo de la tago. Mi supozis, ke vi havas pli gravajn aferojn por fari.”

“Ĉu mi ne rajtas foje paŭzi? Mi estas devigata ĉiuvespere manĝi kun maljunaj teduloj kiel Antistio Veto. Almenaŭ permesu al mi renkonti miajn geamikojn dumtage.”

Iel Nerono ĉiam sukcesis trarompi la sinregon de sia patrino laŭ maniero, kiun povis fari neniu alia homo. “Lucio, permesu al mi memorigi vin, ke Antistio estas via kunkonsulo. Vi ricevis la plej altan honoron, kiun la senato povas atribui — la plejmulto da homoj devas strebi dum jaroj por atingi tiun pozicion, pene grimpante supren, paŝon post paŝo. La homoj ja atendas, ke vi almenaŭ montru ian intereson pri via laboro.”

“La plej alta honoro! La homoj atendas!” li mokis ŝin.

“Lucio, estas momentoj kiam mi demandas min, ĉu vi vere deziras esti imperiestro.”

Finfine ŝiaj vortoj ŝajnis atingi lin. “Panjo, kompreneble mi deziras esti imperiestro. Estas nur tiel ke... nu, la afero foje estas tiel peza.”

Malgraŭ ĉio, Agripina estis kortuŝita. Finfine ŝia filo havas apenaŭ dek sep jarojn; ne estas mirige, ke li sentas sin superŝutita de la postula tasko per kiu li estas ŝarĝita. “Kompatinda Lucio! Vi estis ĵetita en la aferon multe pli frue ol mi iam ajn atendis.” Ŝi tuŝis lian brakon konsole. “Mi scias, ke la afero estas malfacila, sed vi plenumas ĝin vere bone. Tiu parolado, kiun vi faris ĉi-matene en la senato — via prezentado daŭre pliboniĝas.”

“Jes, sed tio ne estis mia propra parolado. Mi nur laŭtlegis ĝin — iu ajn stultulo povus fari tion.”

“Mia kara, neniu diras, ke vi devas verki viajn proprajn paroladojn. Via tasko kiel imperiestro ne estas mem fari ĉion, sed elekti la ĝustajn homojn, por ke ili agu por vi.”

“Nu, mi faras tion, supozeble — aŭ pli ĝuste, vi faras. Ĉu pri tio vi venis paroli kun mi?

“Ne precize.” Agripina jam zorge pretigis sin por ĉi tiu konversacio. Ĝi komenciĝis iom fuŝe, sed almenaŭ li donis al ŝi oportunan enirpunkton. “Mi longe parolis kun Oktavia antaŭ kelkaj tagoj. Mi demandis ŝin, kiam vi kaj ŝi naskos posteulon. Ŝi diris al mi, ke se la aferoj daŭros same kiel nun, tute ne aperos posteulo.”

“Panjo, estas amaso da tempo! Kaj cetere, ŝi estas nur dekkvin-jara. Ĉiuj kuracistoj diras, ke prefere ni atendu unu-du jarojn.”

“Lucio, kiom da fojoj mi devas memorigi vin, ke vi devas firmigi vian pozicion? Vi ne estas la sola posteulo de Aŭgusto.”

“Venos infano, mi promesas tion. Vi mem ne naskis tuj post via edziniĝo, ĉu ne?”

Tio estis temo, kiun Agripina preferis ne diskuti. “Kiu estis tiu junulino?”

“Kiu junulino?”

Ĉu vere li deziras, ke ŝi specifu? “Tiu, kiu kundividis vian divanon.”

“Ho, tiu. Ŝia nomo estas Klaŭdia Akteo.”

“Ĉu ŝi estas liberigita sklavino? Ŝi kondutas laŭ aparte intima maniero, kundividante divanon kun la imperiestro.”

“Panjo, tiuj homoj estas miaj geamikoj. Ne necesas, ke ili sidu laŭ vicordo de socia rango.”

Oktavia diris al mi, ke vi ne dormas en ŝia lito de kiam vi unue geedziĝis. Kiel vi atendas produkti heredonton, se vi pasigas ĉiujn noktojn kun sklavino?”

“Ŝi ne estas sklavino! Ŝi estas libera.”

“Lucio — mi memorigu vin, ke vi havas edzinon. Tio, kion vi faras, estas insulta. Ĝi estas pli ol insulta, ĝi estas humiliga por ŝi. Ĉu vi ne povas imagi ŝiajn sentojn, kiam la tuta mondo vidas ŝian edzon senkaŝe amuziĝi kun alia virino?

“Ĉiuj sciis, ke Klaŭdio havis amatinon — eĉ du amatinojn. Se li rajtis fari tion, kial ne mi?”

“Klaŭdio estis mia onklo. Mi preferis, ke tio estu klara al ĉiuj, ke li plezurigas sin aliloke.”

“Kaj kio pri mia patro? Ne supozu, ke mi ne scias pri tiu bieno, kiun li havis en Pirgio, kaj pri ĉiuj duongefratoj, kiujn mi neniam renkontis.”

“Ho, do vi deziras renkonti ilin, ĉu? Eble vi eĉ volus nomumi kelkajn al la senato. Mi certas, ke la senatanoj estus tre impresitaj, se ili malkovrus kiajn parencojn havas ilia imperiestro.”

“Panjo, mi nur volas diri, ke estas tute normala afero havi koramikinon.”

“Kaj mi volas diri, ke estas normala afero dormi kun via edzino de tempo al tempo. Vi havas amatinon, sed kion ŝi devas fari, laŭ vi?”

“Mi bedaŭras, ke vi edzigis min al ŝi.”

“Kion! Ĉu vi ne komprenas, ke ŝi konsistigas tri kvaronojn de via pretendo esti imperiestro? Per via edziĝo kun Oktavia, vi fariĝis la sekvonto de Klaŭdio.”

“Ne estas tio la problemo, panjo. Estas simple tiel, ke... nu, mi konas ŝin de tiom da jaroj. Ŝi estas mia adopta fratino. Mi ne ŝatas dormi kun ŝi — mi sentas tion nekonvena.”

“Lucio, la demando ne estas, ĉu vi ŝatas tion aŭ ne. La demando estas, ĉu vi faros vian devon kiel edzo.”

“En ordo, en ordo, mi faros. Kaj nun, se ĉion vi findiris al mi, mi reiros al miaj geamikoj.”

5

En Romo

Somere, 55 pK

“Panjo, ĉu mi povas paroli kun vi momenton?”

“Nu, Lucio, kiel agrabla surprizo! Venu sidi apud mi.” Agripina kuŝis sur divano sub la ombro de la kolonaro, kiu ĉirkaŭis tiun malgrandan formalan ĝardenon, kie antaŭ kelkaj monatoj ŝi trovis Oktavian kaj ties amikinojn kun Tito. Ŝi rigardis ĉirkaŭen, kaj tuj alrapidis servisto por demandi, kion ŝi bezonas. “Alportu divanon por la imperiestro”, ŝi diris. “Ĉu vi tagmanĝis?” ŝi demandis sian filon. “Mi ordonos al la sklavoj alporti plian porcion.”

Dum ili atendis, Nerono eksidis sur la randon de ŝia divano kaj prenis tranĉaĵon da ovoflano de la malalta tablo staranta apude.

“Kion vi opiniis pri la kunsido?” Agripina demandis.

“Ĝi ŝajnis al mi progresi tre glate”, Lucio diris. Agripina aŭdis hezitan noton en lia voĉo. Ŝi sciis, ke li atente elektas siajn vortojn, kontrolante ŝian reagon per unu okulo, ne tute certe, ĉu la kunsido efektive progresis glate aŭ ne. “Mi admiris vian manieron trakti ilin”, li aldiris.

Agripina estis kontenta aŭdi lian komenton. Dum ilia privata renkontiĝo kun la Armenaj ambasadistoj, Lucio ĉeestis pli kiel observanto ol kiel partoprenanto, kaj ŝi timis, ke povus ŝajni al li kvazaŭ ŝi elŝlosis lin el la diskuto. Ŝi ja ŝajnigis konsulti lin, sed ŝi ne povis riski, ke li fuŝu la tiklan interparoladon. Eble kiam li estos pli sperta... Ŝi sciis, ke ŝi mem havas la famon de ruza strategiisto, kaj ŝi ĝuis paŝi tra la stadioj de delikata marĉandado same kiel lerta ludanto ĝuas konkurson de triktrako.

“Kio estas tio ĉi?” Lucio demandis, prenante paron da skribtabuletoj, kiuj kuŝis apud ŝia telero. “Du divizioj restu en Siria Provinco,” li legis. “Infanterio kaj kavalerio bazitaj en Kapadocio marŝu direkte al Armenujo... Ĉu vi neniam ĉesas labori?”

Agripina estis tentata respondi, ke prefere Nerono mem prenu sian laboron pli serioze. Sed malofte okazis, ke li venis babili kun ŝi, kaj ŝi bedaŭrus detrui la bonhumoran etoson. “Mi nur notas iujn ideojn por la venonta fazo de la intertraktado. Palaso skribis al mi resumeton de la situacio ĉe la landlimo.”

“Ho jes, pri Palaso”, li diris. “Estas io, kion mi volas diri al vi.”

En tiu momento alvenis paro da sklavoj kun la dua divano. Dum ili sternis la kovrilon kaj aranĝis la kusenojn, Nerono eliris sub la sunlumon por plaŭdeti per siaj manoj en la fontano kaj lavi sian vizaĝon. Li gajnis pezon dum la lastaj monatoj, Agripina rimarkis, sed tio estas tute en ordo. Ĝi aldonas al lia digno, al lia ĉeesto.

La divano estis preta, kaj Nerono revenis al sia loko. La sklavoj alportis senluksajn pladojn de fiŝetoj kaj poreoj, plenigis la vinpokalojn, kaj finfine retiriĝis.

“Kion vi volis diri al mi?” Agripina demandis. “Ion pri Palaso, mi kredas.”

“Jes, estas tiel, panjo”, Nerono respondis. “Mi pensas, ke venis la momento, kiam Palaso emeritiĝu.”

“Emeritiĝu?” Agripina ripetis mire. “Sed kial li emeritiĝu? Estas vere, ke li ne estas juna, sed li restas en bona sano...”

“Ne pro tio”, Nerono diris. “Estas simple tiel, ke... nu, mi promesis al la senato, ke mi malpliigos la influon de mia propra domanaro.”

Do, jen la afero! Tiu serpento! Post ĉio, kion ŝi faris por li, post kiam ŝi persvadis Klaŭdion revoki lin el la ekzilo... kaj tiel li dankas ŝin: per forigo de ŝia plej fidata konsilanto. “Tio estas ideo de Seneko, ĉu ne”, ŝi diris.

Nerono restis silenta; ŝajne li estis pensanta kiel reagi.

“Ne necesas respondi”, ŝi diris. “Vi ne kapablas fari tian decidon sola. Sen Seneko por verki por vi la vortojn, vi eĉ ne povas klarigi al mi vian kialon.”

“Mi povas, kompreneble mi povas, panjo. Mi nur volis pensi, kiel plej bone prezenti al vi la aferon. Estas tiel, kiel mi ĵus diris al vi. Mi promesis, ke mi malpliigos la influon de mia propra domanaro. Kiel mi povos reteni la fidon de la senato, se mi ne plenumos miajn promesojn?”

“La fidon de la senato! Ne estis la senato, kiu transdonis al vi la imperiestrecon, sed la Pretoranoj. Kompreneble la senatanoj volas pensi, ke ili regas — kaj jes, vi prave lasas ilin kredi tion. Tio, kion vi ne komprenas, estas la plej baza leciono rilate al politikaj aferoj: la diferenco inter ŝajno kaj realo. Estas unu afero doni al la senato ŝajnan potencon. Nur malsaĝulo efektive donas ĝin al ili.”

Nerono malfermis sian buŝon por respondi, sed Agripina ankoraŭ ne finis. “Ĉiuokaze, tio ne estas la ĉefa afero. La ĉefa afero estas, ke troviĝas neniu homo en la senato pli kapabla ol Palaso. Kiom la senatanoj scias pri financoj — aŭ Seneko, cetere? Sen Palaso, mi kaj vi estus senhelpaj.”

“Mi diris al la senato, ke mi malpliigos la influon de la palaca domanaro, kaj tion mi faros.” Nerono rektigis sin sur la divano kaj rigardis ŝin rekte en la okulojn. “Kaj tio inkluzivas la patrinon de la imperiestro.”

Estis kvazaŭ li pugnobatus ŝin en la ventron. Agripina volis kontraŭkrii ian koleran rebaton, sed ŝi tuj konstatis, ke tio estus eraro. Tra la buŝo de ŝia filo parolas Seneko, kaj iam ŝi devos okupiĝi pri tiu homo, sed la tuja neceso estas resti trankvila, kalkuli. Ŝia menso rapide konsideris la eblojn.

Nerono intertempe profitis de ŝia silento por organizi siajn argumentojn. “Panjo, mi ne volas kvereli kun vi. Mi celas diri... nu, kompreneble estas vi, kiu scias, kiel la senato funkcias, kaj mi ne estus povinta elturniĝi sen vi dum la unuaj monatoj...”

“Dum la unuaj monatoj! Do vi kredas, ke nun vi povos elturniĝi — vi, deksep-jara knabo!”

“Mi ne estas knabo, mi estas viro, kaj devus fari la decidojn nur viroj. Tiu afero pri Armenujo — la homoj diras, ke nian politikon diktas virino, kaj kion virinoj povas kompreni pri eksterlanda politiko? Kaj plia afero — ili ne ŝatas la manieron, laŭ kiu vi kaŝe observas debatojn en la senatejo. Tio estas afero por viroj, ne por la patrino de la imperiestro.”

Agripina ne intencis permesi, ke li puŝu ŝin en defendan pozicion. “Lucio, vi scias same bone kiel mi, ke mi estas egale lerta pri politika strategio kiel iu ajn el la viroj en tiu ĉambro — kaj multe pli ol la plejmulto kiam temas pri diplomatio. Mia patro estis majstro de diplomatio, kaj mi heredis lian talenton. Bedaŭrinde, se juĝi laŭ viaj maltrafaj argumentoj ĵusaj, tiu talento ne transdoniĝis al lia nepo. Ĉu vi kapablas diri al mi ion ajn, kio ne estas fuŝa versio de la opinioj de via instruisto? Kaj nun mi devas peti vin foriri. Mi volas ordigi miajn notojn pri la kunsido, dum ĝi restas freŝa en mia menso — kaj permesu al mi memorigi vin, ke la laboro de reganto bezonas tempon kaj koncentriĝon. Ĝi ne estas io, kion oni faras dum la paŭzetoj inter distraĵoj kun siaj geamikoj.” Ŝi estus volinta aldoni: “... kaj kuŝado enlita kun via putino”, sed la prudento avertis ŝin, ke tio estus unu vorto troa.

“Mi bedaŭras, ke necesas fari la aferon tiumaniere”, Nerono diris. “Ĉiuokaze, mi decidiĝis. Palaso foriros. Ĝis la revido, panjo.”

Kiam li estis for, Agripina saltis de sia divano kaj paŝis tien-reen sub la plena ardego de la suno. Ŝi konstatis, ke ŝi tremas. Ŝi devus finverki la paroladon, kiun Lucio prezentos morgaŭ, sed ŝi ne povos koncentriĝi. Ĉu Palaso scias, ke oni intrigas por forigi lin? Necesas averti lin. Eble li havos ian planon por trakti la situacion.

Palaso alvenis nelonge poste, responde al ŝia alvoko. Agripina estis nun iom pli serena post trankviliga naĝado en la banejo. Kiam li eniris ŝian studoĉambron, ŝi invitis lin sidiĝi. Li tuj komencis diskuti la aranĝojn por la morgaŭa ceremonio, sed ŝi interrompis lin.

“Bedaŭrinde, Palaso, ne tial mi vokis vin. Mia filo, la imperiestro, venis paroli kun mi ĉi-matene. Mi ne scias, ĉu vi konscias pri tio, sed li volas eksigi vin.”

Estis silento. Palaso levis siajn okulojn, mallevis ilin, ŝajne ne sciante kiel reagi. Finfine li diris: “Tio ne tute surprizas min. Verdire mi atendas ĉi tion de almenaŭ la lastaj du monatoj.”

“Ĉu vi jam atendis tion? Sed kial? Post la forta apogo, kiun vi donis al ni!”

“Mia sinjorino, mi estas danka pro via konfido pri mi. Eble se ni traktus nur kun via filo, ankaŭ li estus danka. Sed la vero estas, ke Seneko vidas min kiel rivalon por la orelo de la imperiestro. Li preferas teni tiun orelon por si mem.”

“Do, estas tempo ke ni faru ion pri Seneko.”

“Pardonu min, mia sinjorino, sed estus pli saĝe ne implikiĝi en potencoluktoj. Se la senatanoj estos devigataj elekti inter mi kaj Seneko, mi ne havas dubojn, kiu gajnos. De ĉiam ili vidas min kiel trudinton, ekssklavon kun multe tro da potenco. Seneko, male kiel mi, apartenas al ili.”

“Palaso, mi ne kredas tion! Ĉu vi permesos al ili forigi vin? Simple tiel!”

“Kion mi povas fari? Se mi luktos, mi eble sukcesos alkroĉiĝi dum ankoraŭ kelkaj monatoj, eble eĉ dum jaro, sed en la longa daŭro la afero povos nur finiĝi malbone. Ĉi-momente mi estas simple danka, ke oni volas nur eksigi min. Oni facile estus povinta serĉi pli definitivan manieron por forigi min el mia posteno.”

“Do, estas tiel”, Agripina diris. De kiam Palaso unue sugestis al ŝi, ke eble ŝi iam iĝos la edzino de sia onklo, li estas ŝia plej proksima, ŝia plej fidinda aliancano. Ŝi neniam plene konstatis antaŭe, ĝis kiu grado ŝi ĉiam dependas de liaj vastegaj scioj kaj komprenoj pri la tasko de reganto, precipe post la imperiestriĝo de Nerono. Palaso apogis ŝin dum la periodo tuj post la morto de Klaŭdio, ne kiel rivalo, kia estis Seneko, sed kiel subtenanto. Ŝi povis apenaŭ imagi, kiel ŝi sukcesos sola transpreni la tutan respondecon. “Ĉar vi tiom firme decidiĝis akcepti vian eksigon fare de la imperiestro, eble vi konsentus veni labori por mi anstataŭe.”

“Mi estas al vi tre danka. Sed se la imperiestro kaj Seneko volas liberiĝi de mi, estus plej bone por ni ambaŭ akcepti ilian decidon. Kaj ĉar vi tiel afable avertis min pri la baldaŭa okazontaĵo, eble mi povos fari same por vi.”

“Ĉu averti min? Pri kio?”

“Mia sinjorino, ne plaĉos al vi tio, kion mi volas diri. Ĉu mi rajtas paroli libere?”

Agripina rekonis la enkondukon al iuspeca malagrabla konsilo. “Se vi intencas diri al mi, ke Seneko vidas min kiel rivalon, ne necesas granda percepto por rimarki tion.”

Li hezitis. “Ne, ne temas pri tio. Aŭ jes, tio estas parto de la afero, kompreneble, sed kiel vi mem konstatas, nur la plej evidenta parto.”

“Nu, pri kio temas?”

“Kiam Mesalina estis edzino de la imperiestro, la popolo rigardis vin kun simpatio. Oni vidis vin kiel viktimon de la situacio. La homoj ĉiam ŝatas viktimojn. Sed vi ne plu estas viktimo. Nun vi estas la plej potenca virino en la imperio — kaj vi anstataŭas Mesalinan kiel la virinon, kiun ĉiuj ĝuas malami kaj kulpigi pro ĉiu misokazaĵo.”

“Ne estas misokazaĵoj. Nerono kiel imperiestro estas elstare sukcesa.”

“Ĝuste — la homoj povas ami lin kaj malami vin. Ili bezonas iun por malami. Kaj ekzistas nenio pli malaminda laŭ ili ol potenca virino. Vi havas la apogon de la Pretoranoj, kompreneble...”

“Tio estas natura. Mi enpostenigis la plejmulton el ili.”

“Efektive estas tiel, ke tio estis tre saĝa ago viaflanke. Kaj unu el la homoj, kiujn vi enpostenigis, estis Buro. Li estas danka al vi, kaj li ankoraŭ estas unu el viaj plej fortaj apogantoj — almenaŭ nuntempe. Dum tio ankoraŭ eblos, li daŭre plu subtenos vin. Sed lia dankemo ne estos pli forta ol lia deziro protekti sin mem. Povos iam okazi, ke lia apogo al vi komencos ŝajni al li riska. Se vi falos, vi kunportos ankaŭ lin.”

“Kial mi falu? Mi estas la patrino de la imperiestro.”

“Mia sinjorino, vi paŝas danĝere proksimen al la rando. Kiam vi sidas surpodie apud la imperiestro, kiam vi akceptas ambasadistojn, aŭskultas debatojn en la senatejo...”

“Mi neniam eniris la senatejan ĉambron!”

“Kompreneble vi neniam eniris ĝin. La senato ne kunvenas en la senatejo de kiam via filo iĝis imperiestro. Kaj la homoj komencas paroli pri tio. Ĉiuj scias, ke ĝi kunsidas en la Templo por ke vi povu kaŝe observi. Ĉiuj scias pri tiu kurteno ĉe la malantaŭa muro de la ĉambro. La senatanoj eĉ turnas sin por direkti tien siajn paroladojn.”

“Tio montras, ke ili konscias pri mia ĉeesto, kaj akceptas ĝin.”

“Nuntempe jes — ili ne havas elekton. Mia sinjorino, memoru, kio okazis al Sejano.”

“Vi tro aŭdacas, Palaso.”

“Bonvolu pardoni min, mia sinjorino. Mi ne volus, ke nia rilato finiĝu malbone.”

“Nek mi. Mi komprenas, ke vi esprimas vian zorgon pri mia sekureco. Bonŝance, la imperiestro estas mia filo, kaj eĉ se li trovas sian patrinon ĝena — same kiel ĉiuj junuloj de tempo al tempo — lia amo ĉiam estos pli forta ol lia incitiĝo.”

“Kompreneble vi pravas. Bonvolu pardoni min.”

“Mi ŝuldas al vi tiom multe, Palaso. Mi ne forgesos tion.”

Palaso ekstaris kaj turnis sin al la pordo, sed tiam li ŝanĝis sian ideon kaj revenis. “Mia sinjorino, estas io, kion mi nepre diru antaŭ ol foriri. Mi scias, ke la imperiestro kompreneble amas vin same kiel ĉiu filo amas sian patrinon. Sed li ne povos venki kontraŭ Seneko. Atentu pri Seneko. Li sukcesis forigi min, kaj nun li provos veneni la menson de via filo ankaŭ kontraŭ vi.”

Agripina vekiĝis la postan matenon kun la sento, ke okazis iu malagrablaĵo. Kaj efektive, tiel estis: la ribelo de Nerono, kaj la eksigo de ŝia plej fidata konsilanto. Sed ŝi ne permesu al si tro profunde esplori tiujn perturbajn emociojn, kiuj malhelpos ŝin koncentriĝi pri la hodiaŭa renkontiĝo kun la Armena delegitaro. Mankos al ŝi Palaso malantaŭ ŝia ŝultro, sed bonŝance la okazo estos ĉefe ceremonia. Malgraŭ sia agitiĝo post la kolizio kun Lucio, antaŭ la hieraŭa vespero ŝi jam sufiĉe retrovis sian ekvilibron por transdoni al li la paroladon, kiun li devos prezenti antaŭ la ambasadistoj.

Dum la sklavinoj vestis ŝin kaj aranĝis ŝian hararon, ŝi babilis kun Pola kvazaŭ ŝi havus nenian zorgon krom la venonta kunsido. Estis grave vesti sin reĝinece en tiaj okazoj, sed Agripina neniam permesis al la sklavinoj dediĉi tro da tempo al ŝiaj frizado kaj ŝminkado. Hodiaŭ ŝi surhavis dignan robon el Egipta lino, kremblankan kun ora glimeto en la bordero, kiun eĥis ŝiaj pezaj oraj kolĉeno kaj orelringoj. Ŝi kaj Pola aliĝis al la ceteraj anoj de ŝia akompanantaro en la antaŭĉambro: la kutima amaso da sekretarioj kaj asistantoj. Sendube la sekretarioj jam konkursas inter si por iĝi la sekvonto de Palaso. La plej malnova estis Agerino, sed ŝi suspektis, ke la plej kapabla estas Palemono. Li ankoraŭ ne havis longan sperton, sed li akiros tion. En tiu momento, ili ambaŭ ŝajnis profunde neadekvataj.

Kun Pola ĉe sia dorso kaj la sekvantaro poste, ŝi marŝis en la akceptejon. Nerono jam sidis sur la podio, Seneko staris ĉe lia ŝultro, preta por laŭbezone flustri al li instrukciojn, kaj malantaŭ ili staris Buro kun malgranda taĉmento da gardistoj. Antaŭ ili, ĉe malpli alta nivelo, estis la Armenoj en siaj barbare ornamitaj vestoj. Kial oni ne vokis ŝin pli frue? Ŝajnis, kvazaŭ la akcepto jam komenciĝis.

Dum tiuj konfuzitaj pensoj kirliĝis en ŝia menso, Agripina paŝis antaŭen por sidi apud sian filon sur la podio. Sed io ne estas en ordo. Kial Nerono observas ŝin kun tiu stranga mieno? Ŝi bezonis momenton por konstati, kio mankas. Ŝia sidloko! Ŝi estis ordoninta, ke ŝia ebura tabureto estu lokita apud tiun de la imperiestro, iom flanke kaj iom malpli ornamita, kiel konvenis. Sed kie ĝi estas? Ĉu oni ne plenumis ŝian ordonon?

Agripina hezitis, kaj sammomente ŝi vidis Senekon flustri en la orelon de ŝia filo. Nerono ekstaris, paŝis malsupren de la podio, kaj venis renkonte al ŝi. Per laŭta voĉo aŭdebla de ĉiuj en la salono li diris: “Bonan matenon, patrino. Mi ĝojas vidi vin ĉi tie hodiaŭ. Permesu al mi konigi al vi la ambasadiston de Armenujo kaj lian kuzon.” Li turnis sin al la ambasadistoj kaj diris, kvazaŭ li prezentas ŝin la unuan fojon: “Mia patrino, la edzino de nia antaŭa imperiestro, mia diigita patro Klaŭdio. Vi renkontos ŝin ĉi-vespere ĉe la festeno, kune kun mia edzino Oktavia.”

Dum interŝanĝo de ridetoj kaj formalaj salutoj, Nerono tenajle tenis la kubuton de Agripina. Buro paŝis malsupren de la podio kaj venis stari apud ili. “Julia Aŭgusta, estas honoro vidi vin ĉi tie. Permesu al mi eskorti vin al via apartamento.”

Ne atendante ŝian respondon, li same kiel Nerono kaptis ŝian kubuton kaj stiris ŝin en la direkton de la pordo. Agripina nebule konsciis pri ioma konfuzo inter la anoj de ŝia akompanantaro, sed ne tio koncernis ŝin. “Kio okazas ĉi tie?” ŝi siblis al Buro, tuj kiam ili alvenis ekster la pordo. Ŝi skue liberigis sian brakon. “Kiu donis al vi permeson tuŝi la patrinon de la imperiestro?”

“Mia sinjorino, mi petas vin”, Buro diris. “Ne ĉi tie en la koridoro.” Li malfermis la pordon de la plej proksima ĉambro. “Nur venu internen, kaj mi klarigos ĉion.”

“Kion vi celas? La ambasadistoj...”

“Via filo traktos kun la ambasadistoj. Li ordonis al mi eskorti vin al via ĉambro.”

Agripina ŝanceliĝis, ne sciante kion fari. Ŝi ne povas reiri en la akceptejon, sed ŝi ne pretis senproteste reiri al sia apartamento. Buro alproksimiĝis, parolante subvoĉe. “Mia sinjorino, mi konsilas al vi eviti publikan humiliĝon. Se vi nur venus ĉi tien internen, ni povus diskuti la situacion pli trankvile.”

Ili troviĝis en malgranda antaŭĉambro, tute malhela, krom la pala lumo, kiu likis internen ĉirkaŭ la randoj de la fenestroklapoj. Buro iris malfermi tiujn per puŝo, tiel malkaŝante la solajn meblojn en la ĉambro: divanon sen kovrilo kaj tableton. “Kio okazas?” Agripina denove postulis.

Buro frotis sian mentonon, ŝajne kun iom da embaraso. “Mia sinjorino, mi sincere bedaŭras. Mi ne estus elektinta fari la aferon tiamaniere...”

“Fari kion tiamaniere?”

“Mi estas certa, ke vi komprenas la situacion. Vi scias, ke la senatanoj ekprotestas...”

“Mi kunlaboras kun la senatanoj de kiam mia filo estis proklamita imperiestro. Ne, eĉ pli frue: de kiam mi edziniĝis kun Klaŭdio! Aruntio, Balbilo, Fenio — demandu al ili, ĉu ili vidis ion kritikindan en mia konduto.”

“Kompreneble estas nenio kritikinda”, Buro diris. “Sed kiel vi scias, multaj homoj konsideras tion nekonvena, vidi la patrinon de la imperiestro sidanta sur la podio apud sia filo. Evidente, mi mem ne nepre konsentas kun ili, sed kelkaj homoj opinias, ke tio malpliigas la majestecon de la imperiestro. Ĝi sugestas, ke li ne kapablas mem trakti la situacion, kaj ke... kaj ke la imperio estas regata de virino.”

Agripina jam aŭdis sufiĉe. “En ordo. Informu la imperiestron, ke mi ne ĉeestos la bankedon ĉi-vespere. Mi ekvojaĝos ĉi-posttagmeze al Antio.”

Nur kelkajn monatojn post la imperiestriĝo de mia filo, lia kapablo trakti eksterlandajn malordojn ricevis sian unuan teston. Armenujo estas sovaĝa, monta

Armenujo — sento de humiliĝo ŝteliĝas tra mi kiam mi skribas tiun nomon. Mi piedpinte paŝetas danĝere proksime al la rando — ĉu mi entute evitu la temon? Ne, ne, mi nepre skribu pri tio. Se mi ne mem rakontos ĝin, neniu alia faros tion por mi. Kaj tiam la publiko neniam aŭdos pri mia rolo en la afero.

Seneko opiniis, ke virino ne rajtas regi imperion, sed li estis tute kontenta transpreni miajn ideojn kvazaŭ li estus mem elpensinta ilin. Lucio ne volis, ke lia patrino diru al li kion fari, sed ne ĝenis lin prezenti miajn politikojn al la senato per parolado verkita por li de Seneko. Mi estus devinta verki tiun paroladon, mi estus devinta esti tiu, kiu starus antaŭ la senato por prezenti tiun politikon. Mi estis la homo, kiu kreis tiun politikon, Palaso kaj mi.

Mi estus povinta agi kiel Livia, evitante publikan rekonon kaj permesante al mia filo prezenti miajn ideojn kiel la proprajn. Mi neniam pretis kliniĝi ĝis tiu nivelo. Mi parolis rekte kun la senatanoj, mi mem traktis kun ambasadistoj, mi subaŭskultis debatojn en la senatejo. Tial oni volis forpuŝi min. Kaj nun la homoj memoras min nur kiel tiun trudeman virinon, kiu enmiksiĝis en la aferojn de viroj.

Armenujo estas sovaĝa, monta lando, preter la orientaj limoj de nia imperio. La Armena regno kuŝas inter ni kaj la minaco de la kruelaj Partoj. Tial Romo havas intereson certigi, ke ĝiaj reĝoj ĉiam sentos bonvolemon al ni; efektive ni rezervas la rajton asigni la Armenan tronon, kiam tio eblas, al nia propra aliancano. En la periodo, kiam Nerono imperiestriĝis, la reĝo Radamisto estis fakte uzurpinto, amiko nek de Romo nek de Partujo, kaj tion ni trovis akceptebla kompromiso. Tamen, mallonge post la surtroniĝo de Nerono ni konsterniĝis pro la informo, ke Parta armeo forpelis Radamiston el ties nemeritita regno, kaj nun prirabas la landon.

Mi havis nebulan senton, ke io ne estas en ordo, sed mi klarigis al mi mem, ke tiu misa sento ŝuldiĝas al la eksigo de Palaso. Kaj krome oni ne informis min, ke la delegitaro alvenis. Komence mi ne komprenis, kio okazas, kiam mi vidis Lucion paroli kun la Armenaj ambasadistoj... kaj tiam mi rimarkis, ke mankas mia seĝo. Mi scias, ke la homoj vidas tiun okazaĵon kiel malvenkon por mi. Ili ne konstatas, ke la vera intertraktado okazis jam pli frue malantaŭ la kulisoj.

Pluraj el la senatanoj, aŭdinte tiun novaĵon, esprimis dubojn pri la kapablo de junulo apenaŭ deksep-jara trakti la situacion. Aliaj atentigis, ke lia manko de sperto ne estos problemo; multe pli grava estos la kvalito de liaj konsilantoj. Jam delonge pasis la tempo, laŭ ili, kiam oni atendis, ke la konsulo persone rajdu al la milito gvidante sian armeon. Nuntempe ĉefe gravas inteligento kaj planado, ne la kapablo ĵeti lancon.

Mi akceptis la Armenan delegitaron en miaj privataj ĉambroj.

Ĉu mi menciu, ke ĉeestis Nerono? Ne: venis la momento por ke mi rakontu pri miaj propraj atingoj — kaj cetere liaj kontribuoj al la diskuto estis embarase naivaj. La Armenoj estis spertaj pri intertraktado. Ili aŭskultis lin ĝentile kaj murmuris kelkajn sensignifajn vortojn. Tiam ili returnis sin al mi.

Mi akceptis la Armenan delegitaron en miaj privataj ĉambroj. Ĝuste en tiaj okazoj oni faras la verajn decidojn: ne dum grandiozaj formalaj akceptoj prezidataj de la imperiestro sur ebura sidloko, sed dum senbrua intertraktado for de la publika okulo. La Armenoj priskribis la monstraĵojn, kiujn ilia malfeliĉa popolo suferadis pro la Partoj: pri rabado kaj ŝtelado, murdoj kaj seksperfortoj. Mi promesis

Eble ĉi tie mi tamen menciu Neronon. Ne estus saĝe doni la impreson, ke mi neglektis konsulti la imperiestron.

Mi kaj Nerono promesis, ke tiuj teruraĵoj ne restos sen puno. Kompense la delegitoj konfirmis al ni sian subtenon al la Romaj interesoj.

Mi konsilis al Nerono nomumi Gneon Domicion Korbulon kiel generalon kun la tasko elpeli la Partojn el Armenujo. Korbulo estis guberniestro de Azia Provinco, sed jam pli frue li pruvis sian talenton kiel komandanto de la armeo en Ĝermanujo. La publiko esprimis sian kontenton pro tiu nomumo, kiu montris, ke la nova imperiestro kaj liaj konsilantoj ne kliniĝos antaŭ riĉaj kaj influhavaj kandidatoj, sed promocios homojn nur surbaze de merito. De tiam la sukcesoj de Korbulo plene pravigas mian saĝan decidon proponi lin.

Palaso estis tiu, kiu unue proponis Korbulon, sed mi ne mencios tion. Kaj finfine, ni ja ĉiuj diskutis la ideon kaj aprobis ĝin.

Dum Korbulo vojaĝis por atingi sian novan postenon, mi sendis instrukciojn al niaj klientaj reĝoj en la orientaj provincoj, kun la ordono prepari komunan armeon pretan servi sub la komando de Korbulo. Samtempe niaj orientaj divizioj estis fortigitaj per rekrutigo de aldonaj trupoj el najbaraj provincoj.

Kvankam ni pretigis nin por milito, mia intenco estis eviti la danĝeron de rekta konflikto kun Partujo. Mi konsilis Korbulon sendi mesaĝon al la reĝo Vologeso de Partujo, por persvadi lin elekti pacon prefere ol militon. Vologeso estis timigata, kiam li konstatis kiel multenombraj estas la fortoj kunvokataj kontraŭ lin. Li estis kiel ĉasisto, kiu sendas siajn hundojn kontraŭ sendefendan leonidon, kaj tro malfrue konstatas, ke la leonino observas ĉiun lian movon, dum ŝi pretigas sin por saltegi. Li retiris sian armeon el Armenujo, kaj konsentis sendi garantiulojn kiel promeson pri amikaj rilatoj en la estonto.

Por festi la pacan rezulton de tiu okazintaĵo, oni faris oferojn ĉe altaroj tra la imperio, kaj la senato atribuis al mia filo Nerono ovacion. Li solene eniris la urbegon en siaj triumfaj roboj, kaj lia statuo estis starigita en la Templo de Marso.

6

En Romo

Aŭtune, 55 pK

“Pardonu min, mia sinjorino”, Pola diris. “Mi ne volas interrompi vian tagmanĝon, sed portolito ĵus haltis ekster la domo. Ĝi aspektas kiel tiu de Oktavia.”

“Ĉu Oktavia? Gvidu ŝin ĉi tien eksteren, tuj kiam ŝi alvenos. Leneo”, Agripina vokis al unu el la sklavoj, kiu staris servoprete apud la muro. “Forprenu la pleton. Kaj alportu alian divanon.”

Agripina kuŝis sub la kolonaro en la ĝardeno, manĝante fiŝbulojn de malalta tablo, dum ŝi tralegis la notojn de Agerino pri kazo, pri kiu ŝi okupiĝas. De kiam ŝi transloĝiĝis al sia domo sur la Monteto Palatino, ŝi ricevis malpli da petvizitantoj ol antaŭe, sed sufiĉajn por montri, ke oni ankoraŭ vidas ŝin kiel homon, kiu scias kiel atingi rezultojn. Vidvinoj bezonantaj helpon, patroj serĉantaj rekomendojn por siaj filoj, provincanoj esperantaj entrepreni karieron en Romo: ĉiuj konstatis, ke ili ricevos simpatian orelon de la imperiestra patrino. Kaj ĉiam aperis unu-du soldatoj. La filinon de Ĝermaniko ili ankoraŭ alte estimis, kaj ĉar ŝi persone enpostenigis multajn el ili dum ŝi estis edzino de Klaŭdio, ŝi konstruis fidelan sekvantaron inter la Pretoranoj. Tiuj estis malgrandaj fiŝetoj kompare kun la homoj, kiuj serĉis ŝin antaŭe, sed ŝi intencis aŭskulti iliajn petojn kaj egale strebi por ili, kiel ŝi pli frue faris por konsuloj kaj senatanoj.

Kiam Oktavia venis en la ĝardenon, Agripina ekstaris por saluti ŝin per kiso ĉe ambaŭ vangoj. La junulino maldikiĝis dum la lastaj tri monatoj. Ŝia vizaĝo sengrasiĝis kaj ŝia eleganta silka robo pendis apatie de ŝiaj ŝultroj. Agripina kondukis ŝin al la najbara divano, kaj vokis al la sklavoj, ke ili alportu por ambaŭ vinon.

“Ĉu vi neniam revenos viziti nin?” Oktavia plendis, post kiam la sklavoj miksis la vinon kaj retiriĝis al la malantaŭa flanko de la kolonaro. “Vi mankas al ni ĉe la palaco.”

“Mi opiniis, ke venis la momento kiam Nerono spertiĝu pri sia tasko regi la imperion. Mi ne ĉiam ĉeestos por konsili lin — iam li estos devigata elturniĝi sola.” Oktavia certe scias, kio okazis, sed Agripina tute ne intencas diskuti tion kun ŝi.

“Sed lia konduto ne estas akceptebla!”

“Kial, kion li faras?”

“Li festas ĉiuvespere. Ne nur vespere — la festoj komenciĝas posttagmeze kaj daŭras ĝis la mallumo. Ĉiaj homoj, al kiuj oni ne devus permesi eniri la palacon. Mi iris laŭ la koridoro antaŭ kelkaj tagoj, kaj jen estis granda malbela gladiatoro. Li estis vestita por festo en silka tuniko, sed oni tuj vidis, kio li estas, kun cikatro laŭ la brako kaj rompita nazo. Kaj miaj sklavinoj diris al mi, ke estis ĉarkonkursisto — li estis Aziatiko, li estas tre fama — kaj li venis en la dormejon de la virinoj...”

“En la dormejon de la virinoj! Sed ĉu neniu malhelpis lin?”

“... kaj li perfortis unu el la sklavinoj. Nerono invitas ilin al festoj, kaj ĉeestas ankaŭ aliaj homoj, dancistoj kaj aktoroj, kaj virinoj... ĝuste tiaj virinoj, kiajn tiaj homoj imageble kunvenigus. Kelkaj eĉ venas el bonaj familioj — mi aŭdis, ke ĉeestas eĉ la edzino de la konsulo, sed ŝi ne kondutas pli dece ol la aliaj. Kaj kompreneble, Akteo ankoraŭ troviĝas tie, kuŝante sur la divano de Nerono...” La voĉo de Oktavia tremis.

“Sed kion diras lia instruisto? Ĉu li nenion faras por regi la situacion?”

“Tio ne ĝenas lin. Aŭ eble li ne povas multon fari pri la afero. Finfine, Nerono ja estas la imperiestro.”

Aŭ eble, Agripina pensis, Seneko estas tute kontenta lasi Neronon ĝui siajn festojn kaj sian amatinon kaj siajn maltaŭgajn geamikojn, dum li mem transprenas regadon de la imperio. Kiom Klaŭdio estus malĝoja, se li estus povinta antaŭvidi, kio okazos estonte! Li intencis, ke Oktavia estu lia sekvonto, ke ŝi regu apud sia edzo, sed se eĉ Agripina mem ne sukcesis rezisti kontraŭ Seneko, kiajn ŝancojn povus havi junulino dekkvin-jara? Kaj verdire ŝi ŝajnas malpli ambicia ol estis Agripina je tiu aĝo. Ĉu ŝi estas tutsimple tro juna, aŭ ĉu Klaŭdio, blindigita de sia patra amo, mistaksis la kapablon de sia filino transpreni lian rolon?

Io nepre estas farenda pri la junulino. Se la aferoj daŭros ĉi-maniere, estas serioza risko, ke ŝi cedos al la unua bela junulo, kiu prezentiĝos. Tito estis forsendita por okupiĝi pri siaj armeaj devoj en Ĝermanujo, sed sendube baldaŭ aperos iu alia por transpreni lian lokon. Kvankam ŝi tute ne deziris fari tion, Agripina sciis, ke baldaŭ ŝi devos fari denovan provon paroli kun Nerono — aŭ eble eĉ kun Seneko.

Intertempe, honore al la memoro de Klaŭdio, ŝi devas komenci enplekti Oktavian pli aktive en la politikan mondon, kiun ŝi devos kompreni, se ŝi iam transprenu la rolon planitan por ŝi de ŝia patro. Agripina ankoraŭ havis kontaktojn kun la senatanoj, kiuj subtenis ŝin dum la ebriiga periodo, kiam ŝi praktike regis la imperion. Nun venis la momento por malkovri, kiujn el ili ŝi povas ankoraŭ fidi, kaj kiuj nun fariĝis sekvantoj de Seneko.

Dum ŝi estis edzino de Klaŭdio, kaj poste kiel patrino de la imperiestro, Agripina estis fama pro siaj privataj festenoj. Tiuj estis trankvilaj aranĝoj por malgranda nombro da elektitaj gastoj, kun malmultaj distraĵoj krom eble iom da citromuziko inter la pladoj. Agripina ne estis homo, kiu surŝutis siajn gastojn per parfumo aŭ rozpetaloj, nek interesis ŝin spektaklaj pladoj kiel bakitaj pavoj. Tamen la manĝaĵoj kaj la vinoj estis de la plej alta kvalito, kiel ankaŭ la konversaciado. Tiuj estis okazoj, kiam oni diskutis politikojn, prezentis novajn ideojn, kaj formis aliancojn. Dum Agripina ankoraŭ loĝis en la palaco, ĉiu ajn homo aktiva en la Roma politika rondo strebis ricevi inviton al unu el ŝiaj vesperaj festenoj.

De kiam ŝi retiriĝis al sia domo sur Palatino, Agripina ne provis aranĝi novajn festenojn. Ŝi ankoraŭ ne rekaptis sian spiron post la transloĝiĝo, kaj krome ŝi ne entuziasmis malkovri, kiuj el ŝiaj iamaj gastoj eble rifuzos ŝiajn estontajn invitojn. Kiel patrino de la imperiestro ŝi antaŭe ricevis la protekton de du liktoroj kaj Ĝermana korpogardisto, sed nun tiuj estis forprenitaj — jen klara signalo al eksteruloj, ke ŝi perdis la influon, kiun ŝi havis ĝis lastatempe.

Por helpi Oktavian, necesas nun reeniri la politikan arenon. La homoj ne rifuzos ŝian inviton, se ili scios, ke ĉeestos la edzino de la imperiestro — tamen, ĉar ŝi ĉeestos sen sia edzo, la plejmulto el la gastoj nepre estu virinoj. Tio ne estos la ideala situacio por enkonduki la junulinon en la politikan mondon, sed Agripina intencis certigi, ke almenaŭ kelkaj venos kun la edzo. Ĝuste la edzoj estos laŭ ŝi la plej signifaj gastoj, eĉ se la ĉeestantaro devos esti plejparte ina.

“Kiel belega ĉambro!” Oktavia diris. “Vi redekoraciigis ĝin.”

“Jes, ĝi estis pentrita de Aristodemo”, Agripina diris. “Nerono rekomendis lian laboron, kiam li donacis al mi la domon.”

Ŝiaj gastoj admiris la murojn de la manĝosalono, kiuj estis pentritaj per vivgrandaj scenoj de fruktarboj en ĝardeno. La herbo estis prisemita de floroj, birdoj flirtis inter la branĉoj, tiel ke dum ili kuŝis sur la divanoj ŝiaj vizitantoj ricevis la impreson, ke ili efektive ĝuas feston en fruktoĝardeno. Estis ankoraŭ sufiĉe varme por teni la pordojn malfermitaj, kaj la reala ĝardeno ekstere ŝajnis kiel plilongiĝo de la pentrita ĝardeno interne. De tempo al tempo dolĉa venteto enblovis la parfumon de moskaj rozoj.

“Do, ĉi tie vi pasigis viajn infanajn jarojn, Aŭgusta”, diris Antistio Veto. Li estis la pasintjara konsulo, frato de tiu alia Antistio, kiu estis aliancano de Agripina dum Klaŭdio ankoraŭ vivis.

Agripina ĉiam ŝatis memorigi siajn gastojn pri siaj intimaj ligoj kun Livia. “Jes, mi pasigis kelkajn jarojn ĉi tie, kiam mia patrino estis sendita en ekzilon. Niaj du avinoj loĝis ĉi tie — aŭ, pli precize, miaj avino kaj praavino, Antonia kaj Livia.”

“Mi ne envias vin kaj viajn fratinojn pro la neceso kundividi domon kun Livia”, Antistio diris. “Mi memoras ŝin kiel maljunulinon terure timigan.”

“Efektive ŝi estis tre rigora — finfine, ŝi ja estis nekredeble maljuna, multe pli ol okdek-jara. Sed ŝi ne vere estis tiel timiga, kiam ni komencis koni ŝin pli bone. Estis ŝi, kiu zorgis serĉi por mi taŭgan edzon — tiu estis la patro de Nerono”, Agripina aldiris, turnante sin al Oktavia, kiu kuŝis apud ŝi sur la ĉefa divano. “Domicio. Miaj fratinoj ne estis tiel bonŝancaj — post la morto de Livia, Tiberio tutsimple edzinigis ilin al iu ajn. Tute subnivelaj svatoj. Tio estis kulpo de Sejano, kompreneble. Li ne volis, ke ili nasku posteulojn, kiuj povus malhelpi liajn planojn.”

Dum ŝi parolis, la okuloj de Agripina turnis sin al la bofilo de Antistio, Rubelio Plaŭto. Rubelio estis la rezulto de unu el tiuj subnivelaj svatoj. Lia patrino estis kuzino de Agripina, la filino de kompatinda onklino Livila, sed ŝi estis edzinigita al iu provinca neniulo, viro sen familia historio menciinda kaj nur la unua membro de sia familio, kiu ricevis la rajton eniri la senaton.

“Do ankaŭ Antonia loĝis ĉi tie”, Rubelio diris. “Ŝi estis mia praavino.”

La familia deveno de Rubelio ne estis komparebla kun tiu de Nerono, almenaŭ ĉe la patra flanko, sed flanke de lia patrino ĝi estis preskaŭ identa. Por ŝanĝi la temon, Agripina fosis pli profunden en siajn memorojn. “Kaŭzis al ni ekstreman streĉon loĝi ĉi tie, almenaŭ kiam ni unue alvenis. Ni sciis, ke nia patrino estas suspektata, kaj mi estis sufiĉe certa, ke la sklavoj spionas nin. Livia estis tre sagaca virino — mia frato Gajo kutimis diri, ke ŝi estas pli ruza ol Uliso — kaj ni devis tre prudente kontroli ĉion, kion ni diris. Sed finfine ŝi traktis nin afable. Mi estas danka al ŝi.”

Agripina rimarkis malaprobe, ke Oktavia iris aliĝi al Rubelio kaj lia edzino sur la malĉefa divano. Ŝi estus devinta inviti Antistian veni sidi apud ŝi, ne mem transiri la ĉambron, premiĝante ĉirkaŭ la rando de la manĝotablo kiel lernejanino. La tri gejunuloj babilis gaje kune — sed eble tio tamen ne estas malbona afero, laŭ la opinio de Agripina. Oktavia bezonos aliancanojn en la senato, se ŝi komencos pli aktive interesiĝi pri ŝtataj aferoj, kaj Rubelio estas serioza junulo. Donas bonan impreson lia laboro en la administra posteno asignita al li de lia bopatro.

Agripina nun direktis sian atenton al Antistio, kiu kuŝis sur la najbara divano apud sia edzino Junia. Junia apenaŭ partoprenis en la konversacio, sed ŝia kapo estis levita, ŝia frunto iom sulkigita, kvazaŭ ŝi intense aŭskultas. Aparte trafis Agripinan ŝia fiksa rigardado al la gejunuloj sur la kontraŭa divano; ŝi mallarĝigis siajn okulojn kaj iom kuntiris la brovojn. Sed tiumomente knabeto kliniĝis super ŝian ŝultron por proponi pleton da antaŭmanĝaĵoj, tiel distrante ŝian atenton. Ŝi elektis peklitan ovon kaj ekmanĝis.

“Mi pasis apud la konstruejo de la nova templo antaŭ kelkaj tagoj”, Antistio diris. “Oni levis gigantajn blokojn da marmoro super la randon de la platformo. Ĝi estos imponega, kiam ĝi estos finkonstruita.”

“Mi ĝojas aŭdi vian opinion, Lucio Antistio”, Agripina respondis. “Mi certas, ke la publiko estas kontenta pro ĝi.”

“Ĉu vi havas ian ideon, kiam ĝi estos preta?”

La antaŭa plano de Agripina estis, ke la inaŭguro okazu en la datreveno de Klaŭdio la sekvontan aŭguston. La arĥitekto certigis al ŝi, ke tio estos farebla, kondiĉe ke ne aperos neantaŭviditaj malhelpoj. La templo staros super la urbo sur altega platformo: giganta projekto en si mem, ĉar la platformo konsistos el du niveloj de arkaĵoj enkonstruitaj en la monteton. La laboro progresis senprobleme dum Agripina loĝis en la palaco. La sola malhelpo, kiun neniu antaŭvidis, estis ke ŝi mem ne plu estos en situacio por garantii ĝian financadon. “Estas malfacile esti certa en ĉi tiu fazo. Tio povus postuli kelkajn jarojn.”

“Ĉu la respondeculo pri la iniciato estas la imperiestro?” Junia demandis, prenante porcion da olivoj.

“Nerono tre fiere vartas la memoron pri sia adopta patro”, Agripina diris. “Evidente tio ne signifas, ke li forgesis sian naturan patron, sed li estis nura infano, kiam Domicio mortis.”

“Kio pri lia instruisto?” Junia persistis. “Mi supozas, ke Seneko ne sentas la saman emon respekti la memoron de la dia Klaŭdio.”

“Tiu kiu provis forigi Senekon estis Mesalina, ne Klaŭdio”, Agripina diris. “Danke al Klaŭdio, li estis nur ekzilita, ne ekzekutita. Mi ne dubas, ke Seneko estas taŭge danka al nia forpasinta imperiestro.”

La sklavoj alportis la ĉefan pladon, pasteĉon el fiŝaĵoj, kaj Oktavia reprenis sian lokon flanke de Agripina. “Sendube vi aŭdis pri la lastatempa diskuto en la senato, Aŭgusta”, Antistio diris. “Skribonio volas nuligi la leĝon, kiu permesas honorariojn al advokatoj.”

“Jes, mi aŭdis pri tio”, Agripina diris. “Absolute nerealisma ideo. Kredi, ke advokatoj reprezentos klientojn senhonorarie, nur pro nobleco — tio ne funkciis en la tempo de Aŭgusto, kaj estas neniu kialo por supozi, ke ĝi funkcios nun.”

“Mi divenas, ke tiu ideo originas ĉe Seneko”, Junia diris.

“Jes, li estas multe tro idealisma. Jen tio, kio okazas, kiam oni donas tro da potenco al filozofo.” Agripina silentiĝis, momente distrata de memoroj pri Livila. Estis studento de filozofio — ĉu Boteto ne diris al ŝi tion? En tiu okazo, kiam ili rikoltis ĉerizojn — aŭ ĉu prunojn? — kaj Livila malaperis, lasante ŝin sola kun Lepido. Kaj tiam Lepido kisis ŝin...

Antistio estis parolonta, sed Agripina interrompis lin. “Teorie Seneko eble pravas, sed teorio estas unu afero, la reala vivo estas alia. Se oni starigas neraciajn normojn, kompreneble la homoj ne respektos ilin. En la praktiko, Seneko malfermas la vojon al korupteco kaj leĝorompado. Mi kaj Klaŭdio provis taksi tion, kion la homoj realisme faros, kaj kion ili ne faros, kaj laŭ tio vortumi la leĝon. Tial ni permesis al advokatoj ricevi honorarion. Kaj nun li simple forĵetas tion, malfaras ĉion, kion ni faris... Ne estas, ke la homa karaktero subite ŝanĝiĝis.”

“Ĉu vi ne opinias, ke ni devus celi alten, kiam ni planas niajn leĝojn, Aŭgusta?” Rubelio demandis. “Se ni estus tro realismaj, ni povus ankaŭ fari leĝojn, kiuj permesus al la homoj trompi kaj ŝteli.”

“Mi vidas, ke ankaŭ vi estas aspiranta filozofo”, Agripina diris. “Ne la plej bona maniero por administri la imperion. Oni bezonas praktikajn politikistojn en la senato, ne filozofojn.”

“Aŭskultu la Aŭgustan”, Antistio diris al sia bofilo. “Ŝi sukcesas teni sian kapon super la ondoj de kiam ŝi estas dekdu-jara. Ŝi estas homo, kiu povas instrui al vi kelkajn aferojn pri la reala vivo.”

La unua petvizitanto de Agripina la postan matenon estis Marko Pontio, la ĉefa terposedanto en Pontio. Ŝi vizitis lin de tempo al tempo dum sia ekzilo, kaj nun li venis por peti ŝian helpon provizi la pli bone edukitajn loĝantojn de la insulo per biblioteko. Li ŝajne kredis, ke ŝi havas feliĉajn memorojn pri sia restado tie. La ironio de la situacio amuzis Agripinan — kaj tamen la ideo ne estas malbona. Ŝi memoris la filinon de Pontio, kiu videble sopiris je pli vastaj horizontoj. Verŝajne ŝi intertempe jam edziniĝis. Agripina volis demandi pri la bonfarto de liaj edzino kaj aliaj familianoj, kiam sklavo subite interrompis ilian konversacion.

“Mia sinjorino, pardonu min pro la interrompo, sed Buro kaj Seneko ĵus alvenis de la palaco. Ili deziras urĝe paroli kun vi.”

Urĝe! Kio okazis? Lucio — ĉu li estas malsana? Sub aliaj cirkonstancoj Agripina estus tre kontenta atendigi Senekon dum ŝi fintraktas sian petvizitanton, sed ŝi sciis, ke ŝi ne povos koncentriĝi, ĝis ŝi certiĝos, ke ĉio estas en ordo. Bonŝance Pontio konstatis, ke ŝi estas zorgoplena. “Mia sinjorino, mi komprenas, ke vi ricevis gravan informon de la palaco. Mi revenos morgaŭ por doni al vi tempon por pripensi la aferon.” Agripina rapidis el la ĉambro.

La du viroj atendis ŝin en la biblioteko; Buro sidis ĉe la tablo, dum Seneko ekzamenis la titolojn en la ŝrankoj. Buro ekstaris, kiam ŝi eniris, sed Seneko paŭzis por remeti unu el la skribovolvaĵoj, antaŭ ol turni sin al ŝi.

“Aŭgusta”, Buro diris, “mi bedaŭras informi, ke ni venas paroli kun vi pri iom malagrabla afero.”

Agripina enspiris. “Ĉu Lucio? Ĉu li estas en ordo?”

“Ne, ne, nenio de tiu speco”, Buro tuj reserenigis ŝin. “Via filo fartas perfekte bone. La problemo estas, ke li ricevis akuzon kontraŭ vi.”

“Kia akuzo? Pri kio vi parolas?”

“Aŭgusta, bonvolu sidiĝi por ke ni diskutu la aferon trankvile. Mi certas, ke vi povos klarigi ĉion. Seneko ĉeestas kiel atestanto, kaj mi esperas, ke vi ne kontraŭstaros, se mia sekretario faros notojn pri nia konversacio.”

La tujan senpeziĝon de Agripina anstataŭis ondo de kolero. Kiel tiuj homoj, kiujn ŝi mem enpostenigis, aŭdacas inviti ŝin sidiĝi en sia propra hejmo! Ŝia unua instinkto estis reagi per iu furioza rebato, sed lerninte dum sia tuta vivo gardi siajn emociojn, ŝi restis silenta. Devas esti ia komploto kontraŭ ŝi; tio estas klara, ĉar ŝi faris nenion, kion oni povus rigardi kun suspekto. Estas esence resti trankvila kaj malkovri, kiu estas la aŭtoro de tiu akuzo. “Se estas tiel, ankaŭ vi evidente ne kontraŭstaros, se mia propra sekretario agos kiel atestanto por mi, kaj faros notojn.”

“Ni certigas al vi, Aŭgusta, ke ni ne planas tordi viajn vortojn. Sentu vin libera alvoki vian sekretarion.”

Agripina sendis sklavon por venigi Agerinon kaj Palemon, kaj ordonis al li forsendi ŝiajn restantajn petvizitantojn. Intertempe ŝi mendis seĝojn kaj vinon por siaj du vizitantoj, krom taburetojn kaj porteblajn pupitretojn por la sekretarioj. Estus preferinde teni la etoson afabla, kaj ne doni impreson, ke ŝi sentas sin kolera aŭ minacata.

Kiam ĉio estis organizita, ŝi turnis sin al Buro kun mieno ĝentile demanda. “Vi diras, ke estis akuzo kontraŭ mi. Bonvolu klarigi al mi, el kio konsistas tiu akuzo, kaj kiu faris ĝin.”

“Mi kredas, ke vi okazigis festenon hieraŭ vespere, Aŭgusta. Ĉu vi povas diri al mi, kiuj ĉeestis?”

“Mi aranĝis la festenon honore al Oktavia, kaj invitis junan virinon, esperante ke ŝi ĝuos ties kunestadon. Tiu estis Antistia, la filino de la pasintjara konsulo. Ŝi venis kun sia patro Lucio Antistio, kaj ties edzino Junia Silana.”

“Mi kredas, ke ĉeestis ankaŭ Rubelio Plaŭto, ĉu ĝuste?”

“Mi konstatas, ke vi jam informiĝis pri la nomoj en mia gastolisto. Jes, Rubelio Plaŭto estas la edzo de Antistia kaj bofilo de Antistio.”

“Pri kio temis via konversacio?”

“Mi havas neniun dubon, ke oni jam informis vin pri kio ĝi temis, Afranio Buro. Mi proponas, ke vi diru al mi pri kio precize oni akuzis min.”

“Ŝajnas, ke dum la konversacio vi faris plurajn malestimajn komentojn pri Seneko. Ĉu vi bonvolus ripeti tion, kion vi diris?”

Do jen pri kio temas! “Mi neniam aŭdis, ke fari malestimajn komentojn pri Seneko estas krimo. Mi atentigu vin, ke mi neniam kritikis lin; tute male, mi mem estis la homo, kiu persvadis la imperiestron revoki lin el ekzilo — fakte mi povas eĉ aldoni, ke mi admiris liajn verkojn kaj opiniis, ke li estos taŭga instruisto por mia filo. Se gepatroj ne rajtus plendi pri la instruistoj de siaj filoj, ĉiuj civitanoj de Romo jam estus arestitaj. Ĉiuokaze mi tute ne memoras, ke mi diris ion ajn tiel interpreteblan.”

Dum ŝi parolis, Seneko ekstaris kaj repaŝis senzorge al la libroŝranko. Li restis kun sia dorso kontraŭ ŝi, sed nun li turniĝis por demandi al Buro: “Kaj pri la alia afero?”

Buro ĝustigis la faldojn de sia togo, kiuj glitis malsupren laŭ lia ŝultro. Li tusetis en sia gorĝo. Tiam li diris: “Aŭgusta, oni sugestis al ni, ke vi havas intereson varti amikecon inter la edzino de la imperiestro kaj Rubelio Plaŭto.”

“Rubelio Plaŭ...?” Fulme Agripina ekkonstatis, kiu prezentis la akuzon kontraŭ ŝi. Kompreneble! Kial ŝi ne pensis pri tio pli frue? Ŝi ĉiam simpatiis kun Junia, sciante ke Mesalina forrabis de ŝi la unuan edzon Silio, kaj gvidis lin laŭ la vojo, kiu kondukis al lia ekzekuto. Sed Junia Silana ne estis nur la edzino de Silio, kaj poste Antistio. Laŭ ŝia nomo ŝi devas esti ankaŭ parenco de Silano, tiu junulo kiu estis fianĉigita al Oktavia, antaŭ ol li estis ŝovita flanken por doni lokon al Lucio.

“Tio estas ridinda! Kian avantaĝon mi entute povus gajni, distrante la intereson de Oktavia for de mia filo favore al alia viro?”

“Aŭgusta”, Seneko diris. “Ni ĉiuj scias, ke estas unu afero, kiun vi amas pli ol ĉion alian, kaj tio estas potenco. Nun kiam vi ne plu povas regi la imperion pere de via filo, vi esperas atingi tion pere de la filino de Klaŭdio. Rubelio Plaŭto estas posteulo de Aŭgusto. Li iĝus por ŝi tre taŭga edzo, kaj tiam vi povus liberigi vin de Nerono kaj regi la imperion pere de tiu paro.”

“Kia sensencaĵo estas ĉi tio?” Agripina kriis. “Lucio estas mia filo! Ekzistas neniuj cirkonstancoj laŭ kiuj mi volus mortigi mian propran filon kaj anstataŭigi lin per iu alia! Junia mem ne havas gefilojn — se ŝi havus infanojn, ŝi komprenus tion. Kaj ĉiuokaze, kion mi gajnus per tio? Rubelio ne estas mia filo — li havus neniun intereson aŭskulti miajn konsilojn. Se li imperiestriĝus, kian influon mi havus? Se la homoj jam inventas akuzojn kontraŭ mi nun, kiam mi estas la patrino de Nerono, ĉu vi povas imagi kiajn kalumniojn oni ĵetus kontraŭ min, kiam mi tute ne plu havus influon ĉe la imperiestro? Kaj kial Rubelio interesiĝus helpi min aŭ pardoni min, se tio okazus? Estas nur unu maniero, laŭ kiu mi povas resti sekura, kaj tio estas certigi, ke Nerono plusidu sur la trono, kiu estas lia ĝusta loko.”

“Bonvolu trankviliĝi, Aŭgusta”, Buro diris. “Neniu sugestas, ke vi volas murdi vian filon.”

“Do, kion vi sugestas? Kiel Rubelio povus iĝi imperiestro, krom per detronigo de Nerono? Kaj farinte tion, kiel li povos resti sekura, krom per ties definitiva forigo? Mi ne staros ĉi tie por aŭskulti akuzojn: kruelajn, senbazajn akuzojn. Palemono! Ordonu venigi mian portoliton. Mi iros tuj al la palaco por paroli kun mia filo.”

Ŝi hastis el la ĉambro, ignorante la du virojn, kiujn ŝi forlasis eĉ ne salutante ilin. Ŝi atingis la enirhalon pli rapide ol la portolito, kaj paŝis tien-reen atendante ĝian alvenon. Finfine ĝi aperis, kun kvar altaj portistoj kiuj marŝis per dignaj paŝoj, kvazaŭ ili estus tute nekonsciaj pri ŝia senpacienco. Ŝi ignoris la serviston, kiu havis la taskon respektoplene enirigi ŝin en la veturilon, kaj mem malfermis la kurtenojn per forta tiro. “Ne gravas pri la kusenoj! Ordonu al la homoj rapidi!”

La palaco ne estis malproksima, kaj ŝi devis subpremi sian deziron salti el la portolito kaj kuri tien antaŭ la portistoj. Gardistoj rigardis ŝin kun miro dum ŝi hastis tra la privata pordo uzata de familianoj. Ili ne plu vidis ŝin, de kiam ŝi transloĝiĝis al sia domo sur la Monteto Palatino. Paŭzante nur por demandi, kie troviĝas la imperiestro, ŝi marŝegis tra la koridoroj direkte al la ĉambro, kie laŭ la ricevita informo li ekzerciĝas pri liro. Kiel kutime li malŝparas tempon per sia muziko! Tiel frue en la tago! Gardisto deĵoris ekster la pordo. Li hezitis kiam ŝi alproksimiĝis, sed ŝi puŝiĝis preter lin kaj tuj eniris.

Nerono estis sola, sidanta sur malgranda tabureto kun sia kapo klinita super sia liro. Li ludis ian malrapidan, malĝojan komponaĵon, kaj ŝajnis perdita en la muziko. Evidente li ne aŭdis Agripinan eniri, ĉar kiam ŝi subite aperis antaŭ li, li saltis tiel draste, ke li preskaŭ faligis sian instrumenton. “Patrino! Kion vi faras ĉi tie? Mi supozis... tio estas...”

“Kion vi supozis?” Agripina volis scii. Tiam, trafite de lia vizaĝo: “Lucio, ĉu estas io ne en ordo? Vi aspektas, kvazaŭ vi ne dormis la tutan nokton.”

“Ho panjo, mi timis...” Je ŝia miro, li ekstaris kaj provis ĵeti sin en ŝiajn brakojn, ankoraŭ tenante la liron. Tiam li retiriĝis en ioma konfuzo por demeti la muzikilon sur la apudan divanon.

“Kio estas, Lucio? Kio okazis?”

“Ĉu Buro ne venis al via domo?”

“Jes, li venis kun Seneko. Li rakontis al mi iun ridindan fantaziaĵon pri akuzo kontraŭ mi. Lucio, ĉu vi volas diri al mi, ke vi vere kredis tiun rakonton?”

Lucio viŝis sian nazon per la maniko de sia tuniko. Li residiĝis sur sian tabureton, kliniĝante antaŭen kun sia vizaĝo inter siaj manplatoj. Agripina atendis. Finfine, kun la voĉo sonante obtuze de malantaŭ liaj manoj, li diris: “Estas komplotoj la tutan tempon. Mi ne scias, kiun mi povas fidi.”

Agripina puŝis la liron flanken kaj sidiĝis sur la divanon. “Lucio, mi estas via patrino. Vi estus devinta scii, ke se estas unu homo, kiun vi povas fidi, tiu estas mi. Kiel vi povas kredi Buron kaj Senekon pli ol min?”

“Vi ne bezonas timi pro ili, panjo. Buro estis la homo, kiu diris al mi, ke mi atendu, ke mi informiĝu bone, ke mi ne tro haste faru ion ajn, kion mi bedaŭros poste. Li diris, ke ĉiu devus ricevi la ŝancon defendi sin, des pli se tiu estus la patrino.”

“Defendi sin? Lucio! Ne diru, ke vi intencis reagi surbaze de tiu ridinda akuzo!”

Lucio kapneis, kaŝante siajn okulojn per la mano. “Mi pardonpetas, panjo. Mi ne atentis la unuan fojon. Sed poste, kiam la sama akuzo venis de alia fonto...”

“Kiu unua fojo? Lucio, komencu ĉe la komenco, kaj diru al mi, precize kio okazis.”

“Panjo, mi vere ne atentis en la komenco. Ĉar finfine, la homo estis onklino Domicia.”

Domicia? Pri kio vi parolas?”

“Ĉiufoje, kiam ŝi venas viziti min. Ŝi komencas faligi sugestojn pri tio, ke vi provas gajni la konfidon de la gvardio. Kompreneble mi scias, ke ŝi ne ŝatas vin. Tio estas natura afero, post kiam vi edziniĝis kun onklo Krispo. Aliflanke estas vere, ke ili ĉiam venas al vi, kiam ili ĉasas promociiĝon aŭ similan avantaĝon.”

“Mi estas filino de Ĝermaniko. Kompreneble mi havas apartan rilaton kun la gvardio.”

“Panjo, mi scias tion. Kaj efektive mi ne aŭskultis ŝin. Sed hieraŭ nokte oni rakontis al mi, ke vi aranĝis festenon, kaj ke ĉeestis Oktavia.”

“Lucio, ĉu vi ne komprenas, kiom vi humiligas ŝin? Se vi nur konsentus pasigi kun ŝi la nokton de tempo al tempo! Ĉu ŝi tute ne rajtas havi geamikojn?”

“Sed vi invitis Rubelion Plaŭton!”

“Mi invitis Antistian. Nature ŝia edzo akompanis ŝin. Kaj kiel eblas, ke Buro kaj Seneko sciis, precize kiu venis al mia domo hieraŭ vespere, kaj pri la temo de nia konversacio? Ĝuste tiaj aferoj okazis en la tempo de Sejano. La homoj spionis unu la alian, akuzis unu la alian... Ĉu ni reiras al tia situacio?”

“Se oni informas min, ke oni diskutas ŝtatrenverson, mi ne povas simple ignori tion.”

“Ni neniel diskutis ŝtatrenverson. Eble vi devus dediĉi vian menson al la demando, kiu povus havi intereson denunci min — kalumnii min, pli precize. Junia Silana havas ĉian intereson forigi min. Pensu pri ŝia nomo: Silana. Kies parenco ŝi estas?”

“Pri kiu vi parolas?” Nerono demandis. En lia voĉo aŭdiĝis konfuzo. “Ĉu Silano?”

“Mi ne kulpigas vin, Lucio. Kompreneble vi ne sciis — vi estis nura knabo tiutempe. Vi ne konsciis pri la aferoj, kiujn mi faris, por certigi ke vi fariĝu imperiestro post Klaŭdio. Estis mi, kiu aranĝis vian fianĉigon kun Oktavia — kaj tial mi tiom koleras, kiam mi vidas vin tutsimple forĵeti tion.”

“Do, estas tiel”, Nerono diris.

“Ŝajne vi ne estas tre konvinkita.”

“Pardonu min, panjo. Mi ne estus devinta kredi Junian — mi vidas tion nun. Sed mi timis. Mi scias, kiom gravas al vi partopreni en politikaj aferoj, kaj post kiam mi malhelpis vian agadon ĉe la palaco, mi pensis ke vi eble serĉos iun alian, kiu estus... nu, kiun vi pli facile povos manipuli.”

“Ĉu vi serioze kredas, ke politikaj aferoj signifas al mi pli ol mia propra filo? Lucio, el ĉio en la mondo vi estas por mi la plej grava — de ĉiam vi estas tia, kaj ĉiam vi tia estos.”

Mia filo Nerono estis kontenta ricevi miajn konsilojn dum la fruaj monatoj. Li publike agnoskis sian ŝuldon al mi en pluraj okazoj, ekzemple kiam li donis mian nomon al la gardistoj kiel pasvorton. Sed dum li iĝis pli sperta kaj pli memfida, mi vidis, ke venis la tempo por puŝi lin el la nesto, kaj permesi al li testi siajn proprajn flugilojn.

Ne precize tiel la afero okazis, sed mi povas almenaŭ certigi, ke la homoj memoros ĝin tiel.

Nelonge post la imperiestriĝo de Nerono, li donacis al mi la domon, kiu antaŭe apartenis al Antonia kaj Livia: la saman domon, kie mi pasigis kelkajn jarojn kiel infano, kiam mia patrino estis sendita en ekzilon.

Mi estis kortuŝita, kiam li komencis demandi min pri miaj infanaj jaroj, pri mia rilato kun miaj avinoj. Kia estis Livia, ĉu ŝi estis tre severa, kiel Boteto rilatis kun ŝi — mi kredis, ke li sincere interesiĝas. Kaj la tutan tempon li fakte estis serĉanta ian manieron por diri al mi, ke li volas doni al mi ŝian domon, por ke mi transloĝiĝu el la palaco.

Konstatinte, ke Nerono kapablas regi sen mia helpo, mi sciis, ke venis la tempo profiti de lia malavara donaco. Mia nova domo estis sur Palatino, sufiĉe proksime por ke mi ofte vizitu la palacon.

Kiam mi laste vidis Lucion — ĉu antaŭ kvin monatoj? Mi hontas esti tiel humile danka al li en la maloftaj okazoj, kiam li efektive aperas ĉe mi. Tamen mi ne volas ke li konstatu tion, kun la sekvo ke mi troigas en la alia direkto. Mi scias, ke mi ŝajnas malvarma kaj malafabla, sed ial mi ne kapablas fleksiĝi. Mi devus konduti pli patrinece, sed tio ne venas al mi nature. Estus kvazaŭ mi aktorus. Kaj apenaŭ alveninte li jam foriras, dum mi kaŝas mian seniluziiĝon.

Mi estas kontenta, ke eĉ kiam mi komencis preni malpli aktivan rolon

decidis, ne komencis

eĉ kiam mi decidis preni malpli aktivan rolon rilate al regado de la imperio, mi ankoraŭ povis uzi mian influon por helpi kaj konsoli grandan nombron da homoj, kaj virojn kaj virinojn. Mi ofte ricevis vizitojn precipe de anoj de la palaca gardistaro, kiuj memoris almenaŭ pro la aŭditaj rakontoj ĉion, kion Ĝermaniko faris por ili, kaj estis kontentegaj, ke lia filino daŭrigas tiun tradicion.

Politikaj aferoj ne estas farataj per la volforto de unusola homo. Ĉiam nepras pretigi la terenon, trovi subtenanton por aparta projekto, kaj kunlabori por certigi ĝian sukceson. Jen la afero, kiun mi mem lernis de miaj tri edzoj, kiuj estis ĉiuj tri spertaj politikistoj. Kaj tion mi celis transdoni al mia filo.

... sed, verdire, ne kun notinda sukceso. Li kredas, ke sufiĉas fari dekreton por ke la afero iel okazu de si mem. Ne helpas la fakto, ke Seneko plenumas la veran laboron, tiel ke Lucio restas kun la impreso, ke li devas nur deziri aferon por ke ĝi realiĝu.

De kiam li imperiestriĝis antaŭ tri jaroj, la imperio estas bone kaj juste regata, la provincoj estas dankaj pro ĉio, kion li faras por ili, kaj estas daŭrigo de la bona regado de Klaŭdio. Mi fieras diri, ke lia sukceso ŝuldiĝas almenaŭ parte al mia influo.

Kompare kun la plejmulto el la viroj en tiu senato, mi estas duoble pli kapabla. Mi povus paroli pli lerte ol iu ajn el ili, se tio estus permesata al mi. Kaj tamen mi rajtas nur stari malantaŭ kurteno, aŭskultante dum Antejo aŭ simila homo fuŝprezentas la argumentojn, kiujn ni konsentis kune.

Mi neniam estis kontenta resti en la ombroj laŭ la maniero de Livia. Mi ĝuis potencon, veran potencon, kaj ankaŭ rekonon. Dum sia tuta longa kariero, Livia neniam aperis sur monero — almenaŭ ne kiel si mem. Plej bone ŝi povus prezentiĝi en la rolo de Cereso, aŭ Pieco, aŭ iu same nekontentiga abstraktaĵo. Kontraste kun ŝi, mi ja aperas sur moneroj kiel mi mem. Agripina kaj Klaŭdio — niaj du kapoj unu flanke de la alia, kvankam verdire mia estas ĉiam iomete malantaŭ lia.

Kaj kio pri tiuj moneroj, kiujn ni stampigis kiam Lucio imperiestriĝis? Agripina kaj Nerono, unu fronte al la alia, aŭtentikaj egaluloj. Tiuj moneroj ankoraŭ cirkulas, malgraŭ deziro de Seneko forigi ilin. Ankaŭ estonte la homoj ankoraŭ tenos ilin enmane kaj memoros mian nomon.

7

En Antio

Aŭtune, 58 pK

“Estas plezuro revidi vin, Palaso. Kiel vi fartas? Vi aspektas tre bone.”

Palaso maldikiĝis de kiam Agripina laste vidis lin antaŭ du jaroj, kaj lia haŭto nun montris la sanan bronziĝon tipan ĉe homo, kiu aktive interesiĝas pri la prizorgado de sia kampara bieno. Vestite en togo kun la mallarĝa strio de la terposedanta klaso, li aspektas idente al ĉiu ajn prospera maljuneta civitano.

“Mi ĝojas vidi ankaŭ vin, Aŭgusta, kaj mi sentas min honorata ricevi vian inviton.”

“Kuŝiĝu, kaj diru al mi, kiel vi pasigas vian tempon de kiam mi laste vidis vin.” Sklavo forprenis la ŝuojn de Palaso kaj lavetis liajn piedojn, dum alia enportis la vazojn por miksi vinon. Kiam Palaso kuŝis komforte kun sia vinpokalo, Agripina demandis: “Vi forlasis Romon, ĉu ne?”

“Tio ŝajnis la plej saĝa ago: distancigi min entute de la kortego por eviti ĉian riskon esti implikita en intrigoj. Vi scias, ke Klaŭdio tre malavare heredigis al mi bienon per sia testamento...”

“En Umbrio, ĉu ne?”

“Toskanio. Mi aĉetis tiun en Umbrio la pasintan jaron. Mi decidis dediĉi min al la administrado de miaj bienoj. Tre kontentiga laboro post la streĉa tasko prizorgi la financojn de la imperio — necesas konsulti neniun krom mi mem, kaj mi ĝojas diri, ke mi sukcesis aĉeti ankaŭ aliajn propraĵojn — mi havas unu en Kampanio, krom tiu en Umbrio, kaj alian iomete sude de Mediolano.”

“Efektive, tio ne surprizas min. Mi nur bedaŭras, ke via financa genio estas uzata nur por via propra avantaĝo anstataŭ por la imperiestro.”

“Jes, mi devus danki lin, ke li forsendis min.”

“Per tio Nerono malgajnis. Eĉ se Seneko kapablas mirigi la senatanojn per sia brila elokventeco, tio ne signifas, ke li taŭgas kiel konsilanto pri financaj aferoj.”

“Ĉu tial vi alvokis min, Aŭgusta?”

“Ne, temas pri alia afero. Palaso, mi bezonas vian helpon. Eble vi aŭdis... Mi apenaŭ scias, kiel klarigi... Temas pri Nerono. Vi scias, kiel li pasigas siajn vesperojn — vagante tra la stratoj de la urbo kun bando de amikoj.”

“Kiom da jaroj havas nun la imperiestro, Aŭgusta? Ĉu dek naŭ?”

“Li havas nun pli ol dudek — preskaŭ dudek unu. Mi aŭdis lastatempe, ke ili atakis senatanon, kiu reiris hejmen post vespera festeno, kaj bategis liajn servistojn. Li estas tro aĝa por fari tiajn stultaĵojn. Kaj Seneko faras nenion por malhelpi lin, laŭ mia impreso.”

“Jes, mi ja aŭdis ion pri tio.”

“Do, la informo atingis vin eĉ en via bieno en Umbrio, aŭ simila loko. Kaj tiu estas la filo, kiun mi tiom strebis imperiestrigi!”

“Li maturiĝos, Aŭgusta. Ĉiuj junaj viroj ŝatas amuziĝi, precipe kiam mankas al ili patro, kiu povus iom direkti.”

“Li ne havas patron, sed ĉu tio ne estas la tasko de instruisto? Mi estus povinta fari ion pri tio — tial mi tiom koleras, ke Seneko nepre volis decidi ĉion mem. Kaj la sekvo estas, ke la imperiestro vagas nokte tra la stratoj kvazaŭ iu ajn senvalora bandito. Seneko ne kapablas regi lin. Li nur indulgas lin — eĉ ne faras ian provon por direkti lin en la ĝustan vojon. Kaj nun, la lasta afero... li enamiĝis kun junulino.”

“Permesu al mi diri, Aŭgusta, ke tio estas la plej natura afero en la mondo.”

“Mi akceptis Akteon, ĉar Seneko diris al mi, ke junuloj devas havi siajn distraĵojn. Sed ĉi tiu afero estas pli serioza. Ne temas pri iu flutistino. Ŝi estas juna virino el bona familio — ŝia avo antaŭ multaj jaroj estis konsulo. Oni eĉ atribuis al li triumfon. Ŝi estas edzino de amiko de Nerono: Salvio Oto. Kaj ĝuste kontraŭ tiaj misfaroj Seneko devus averti lin. Kiam la imperiestro komencas interesiĝi pri la edzinoj de siaj amikoj, tio estas ĝuste la maniero por gajni malamikojn. Kaj tio ne estas la ĉefa afero. Venis ĉi tien Oktavia antaŭ kelkaj tagoj — ŝi venis la tutan vojon ĝis Antio por paroli kun mi. Plorante, kiel ĉiam okazas, kiam ŝi venas paroli pri Nerono. Ne estas simple, ke li enamiĝis al tiu virino — la situacio estas eĉ pli malbona. Oktavia kredas, ke li planas edziĝi kun ŝi.”

“Li ne povas fari tion, krom se li pensas eksedzinigi Oktavian”, Palaso diris. “Ĉu li ne komprenas, kion tio signifus?”

“Mi havas nenian ideon, kion li fakte komprenas. Laŭŝajne li opinias, ke lia pozicio kiel imperiestro estas tiel firma, ke li povus eĉ forlasi la filinon de Klaŭdio, kaj tio ne ŝanĝus ion ajn.”

“Mi konsentas, Aŭgusta, ke tio estas tre maltrankviliga evoluo. Eble necesas ke vi denove provu paroli kun Seneko.”

“Tio, kio okupas la menson de Seneko, estas lia propra pozicio. Li ne intencas endanĝerigi ĝin per interveno inter Nerono kaj lia koramikino. Mi ja demandas min... mi memoras, ke vi estis la homo, kiu helpis min kaj Klaŭdion rilate al tiu afero pri Silano. Vi memoras... vi esploris, trovis lian malfortan punkton...”

“Mi komprenas”, Palaso diris. “Sed tiutempe, mia sinjorino, mi laboris por la imperiestro, kaj agis laŭ liaj deziroj. Mi havis kunlaborantojn, kiuj helpis min informiĝi. Nun mi ne plu loĝas en Romo. Mi ne plu havas la necesajn kontaktojn. Kaj se mia agado estus malkovrita, montriĝus ke mi ne laboras por la imperiestro, sed kontraŭ li. Mi bedaŭras, Aŭgusta, sed laŭ mia vidpunkto la afero estas tutsimple tro riska.”

“Do, estas tiel.” Agripina fermis siajn okulojn, masaĝis sian frunton per la fingropintoj. Ŝi havis tiel altajn esperojn antaŭ la alveno de Palaso. Ŝi estis supozinta, ke eblos persvadi lin... ŝi neniam serioze konsideris la eblecon, ke li ne povos helpi ŝin.

“Tio, kion vi bezonas, estas informoj”, Palaso diris. “Vi havas viajn informistojn en la palaco kompreneble...”

“Informistoj? Estas Oktavia.”

“Mi ne parolas pri Oktavia. Estas preferinde, ke ŝi tute ne havu ideon, kion vi faras por helpi ŝin. Sed certe inter la sklavoj... aŭ la gardistoj. Kaj tiu juna virino... vi diras, ke ŝi estas edzino de Salvio Oto. Vi bezonas iun ankaŭ inter ŝiaj domanoj. Iun por sekrete observi la situacion kaj teni okulon preta por iu ajn malforteco, kiun vi povus utiligi.”

Agripina memoris tiujn murdistojn, kiuj trovis Lucion en la ĝardeno. Estis unu el la sklavoj, kiu enlasis ilin: la nova desertisto tiel alte rekomendita de Emilia. Ne, kompreneble ne de Emilia mem. Ŝi zorgis, ke ŝia implikiĝo ne estu rekte malkovrebla.

“Mi ne intencas uzi perforton”, ŝi diris.

“Ĉu ni uzis perforton kontraŭ Silano? La sola afero, kiun vi bezonas, estas la ĝusta informo. Vi ankoraŭ ne scias, kio ĝi estas; vi ankoraŭ ne scias, kion vi serĉas; tio eble bezonos tempon; sed kiam ĝi ekaperos, vi povos utiligi ĝin.”

8

En Bajo

Printempe, 59 pK

La barko puŝiĝis kun eta skuo kontraŭ privatan kajon, kie pluraj sklavoj atendis por ligi ĝin. La boatestro rapidis antaŭen por bonvenigi Agripinan sur la kajon, kaj ŝi elbarkiĝis. Ignorante la boatestron, ŝi turnis sin al Pola, kiu sekvis tuj post ŝi. “Ĉu vi certas, ke vi estas en ordo? Vi aspektas tre ŝokite.”

“En plena taglumo!” Pola ekkriis. “Estas neeble, ke li ne vidis nin!”

“Ne devus esti tro malfacile informiĝi, kiu li estis.”

“Laŭ kia maniero li fuĝis tuj for!” Estis histeria nuanco en la voĉo de Pola. “Li estus povinta almenaŭ halti por certiĝi, ke neniu estis vundita.”

La boatestro entuziasme alproksimiĝis. “La flanko de la barko estas serioze difektita, mia sinjorino. Mi ne scias, ĉu ni sukcesos ripari ĝin antaŭ via foriro.”

“Jes, kompreneble”, Agripina respondis. “Sendube la imperiestro povos provizi min per alia boato.”

“Mi informiĝos, mia sinjorino.”

Pluraj servistoj intertempe venis malsupren ĝis la kajo por renkonti la patrinon de la imperiestro, kaj nun ili kondukis Agripinan kaj Polan supren laŭ marmora ŝtuparo, tra malgranda ĝardeno kiu en ĉi tiu nuba marta posttagmezo havis iom malgajan etoson, kaj en vestiblon dekoraciitan per bluaj kaj oraj mozaikoj.

“Aŭgusta, la imperiestro sendas siajn salutojn, kaj ordonis, ke oni konduku vin rekte en la manĝosalonon.” Parolis malgranda knabeto, tre bela infano vestita per tuniko tiel mallonga, ke ĝi apenaŭ kovris lian ŝvelrondan postaĵeton.

“Kia ĉarmulo, mia sinjorino”, Pola murmuris en la orelon de Agripina, dum ili sekvis la knabeton laŭ la koridoro.

“Rave... se ni estus ĉe la teatro.” Agripina sentis neniun bezonon mallaŭtigi sian voĉon.

Pola komprenis ŝian penson. “Sed vi ne volas ricevi liajn sidvangojn en via vizaĝo dum la vespermanĝo.”

Enirante la manĝosalonon ili trovis tri gastojn, du virojn kaj junan virinon, kiuj jam kuŝis ĉirkaŭ la tablo. Agripina estis kontenta pro la konstato, ke ambaŭ viroj estas konataj amikoj. Tio sugestas, ke Lucio dediĉis pensadon al la invitado de la gastoj, elektante tiujn, kies kunestado plezurigos ŝin. Publio Antejo estis la homo, kiu voĉlegis ŝiajn paroladojn en la senato, prezentante ilin kiel la proprajn, dum lia pli juna kolego Kreperejo Galo ĉiam subtenis ŝiajn proponojn dum debatoj. Kontraste al Publio, li venis hodiaŭ sen sia edzino.

Dekoraciis la murojn scenoj el la vivo de Herkulo, pentritaj vivgrande ĉirkaŭ la ĉambro kiel la fonbildo en teatro, konkursante kontraŭ la gastoj por ŝia atento. En la angulo muzikisto en ondanta robo vibrigis la kordojn de citro.

“Ĉu mi konduku vin al via loko, Aŭgusta?” diris la knabo kun ĉarma rideto. Agripina rigardis la divanon, iom konfuzite. Anstataŭ la kutimaj tri divanoj, estis unu longa en la formo de arko, kaj ŝi ne estis certa, kie ŝi sidu. La knabeto invitis ŝin kliniĝi ĉe la alia flanko de la tablo, tuj maldekstre de la centro, en la pozicio kiu, se estus tri divanoj, estus la honora loko. Tiu infano nur ok- aŭ naŭ-jara estis nekutime memfida, kaj lia konduto estis perfekta. Agripina pensis pri la du mallogaj knaboj, kiuj servis ŝin en Pontio — tiel malsimilaj al ĉi tiu eta kupido!

Ŝi salutis la aliajn gastojn dum ŝi kuŝiĝis, dum Pola, kontrolinte ke ŝi havas ĉion bezonatan, retiriĝis al apuda ĉambro, kie estis preta dua tablo por la malpli gravaj gastoj. Intertempe aro da knabetoj flirtis ĉirkaŭ Agripina, forprenante ŝiajn pantoflojn, lavante ŝiajn piedojn, kaj proponante al ŝi akvon parfumitan per rozoj por ŝiaj manoj. La akvon entenis la plej mirinda bovlo, farita el diafana ŝtono kun diverskoloraj strioj violaj, grizaj kaj verdaj.

“Vi mankas al ni, Aŭgusta”, Antejo diris. “Mi bone komprenas, ke vi preferas la trankvilon de la marbordo al la vivo de la kortego, sed nun kiam alproksimiĝas la printempo, ĉu ni ne povas tenti vin reveni al la urbego?”

Agripina estis danka al li pro lia sugesto, ke ŝia ĉeesto estas dezirata en Romo. “Ne ĉi-momente, bedaŭrinde. Mi okupiĝas pri miaj memoraĵoj, kaj mi bezonas trankvilon por koncentriĝi pri mia verkado.”

Lia edzino, junulino dekses- aŭ deksep-jara laŭnome Umidia, estis sufiĉe juna por esti lia filino. Se ŝi ne troviĝus apud Antejo, Agripina estus kredinta, ke ŝi estas la edzino de Kreperejo, dudek-kaj-iom-jarulo kun juneca vizaĝo, kiu kuŝis ĉe la kontraŭa flanko de la divano. La senĝoja mieno de la knabino sugestis, ke ŝi ne atendas ĝui la vesperon. Tamen, kiam Agripina menciis siajn memoraĵojn, la vizaĝo de Umidia subite vigliĝis. Ŝi levis sian kapon kvazaŭ ŝi volas ion diri, tiam ŝanĝis sian ideon. Agripina kuraĝigis ŝin per rideto, sed la junulino reagis per tiel forta ruĝiĝo, ke Agripina konstatis, ke prefere ŝi turnu sian atenton al la aliaj gastoj.

“Kiel fartas via edzino?” ŝi demandis Kreperejon. “Mi aŭdis, ke ŝi naskis lastatempe.”

“La pasintan monaton”, li diris. “Knabon.”

“Knabon! Gratulon! Mi esperas, ke li fartas bone?”

“Ili estas ambaŭ en ordo, sed Servilia ankoraŭ ne estas preta por festenoj. Vi verŝajne aŭdis, ke ni perdis nian knabineton la pasintan jaron. Ŝi timas lasi la bebon pli ol kelkajn horojn.”

“Vi estas miaj najbaroj, ĉu ne, en Baulo? Mi invitos vin ambaŭ iun vesperon — per portolito vi rapide alvenos.”

Serio da majestaj akordoj interrompis la konversacion. Ĝis tiu momento Agripina apenaŭ rimarkis la citriston, kiu staris apud la muro ludante nur sufiĉe laŭte por plenigi malkomfortajn silentojn. Li paŝis antaŭen kun vigla sonado ĉe la kordoj dum la imperiestro eniris la ĉambron akompanate de sia amiko Oto. La koro de Agripina saltis ĝoje — jen la unuan fojon ŝi vidas Lucion post la deviga Saturnfesta vizito en decembro. Samtempe konsternis ŝin lia aspekto. Kaj li kaj Oto estis frizitaj laŭ stilo, kiun Agripina obtuze rekonis kiel la lastan modon, kun longaj bukloj kiel busto de Apolono. Ŝi sciis, ke tiel la junuloj aranĝas siajn harojn nuntempe, sed tamen tio estas nekonvena por la imperiestro, eĉ kiam li ferias ĉe la maro. Ankaŭ iliaj tunikoj estis tinkturitaj per la plej fantaziaj koloroj: tiu de Nerono estis ametista, tiu de Oto mirte verda. La duopo aspektis kiel florbukedo, kaj al tiu impreso kontribuis ankaŭ la parfuma nubeto, kiu enbloviĝis kun ili.

“Patrino!” Lucio diris, venante al la divano por eksidi apud ŝin. Li ame kisis ŝin, kaj demandis: “Mi aŭdis, ke vi suferis akcidenton. Kio okazis?”

Agripina estis kortuŝita de lia zorgema sinteno, eĉ dum ŝi samtempe pensis, ke lia parfumo apenaŭ lasas ŝin spiri. Sed ŝi ne intencis fari iun ajn komenton, kiu povus detrui la amikan etoson. “Tio okazis ĝuste kiam ni venis ĉirkaŭ la elstaraĵo — vi konas tiun lokon, kie la rokmuroj venas malsupren ĝis la maro. Kaj ĝuste tiam malgranda boato ĵetis sin ĉirkaŭ la angulon kaj trafegis nian pruon. Neniu estis vundita — tio nur donis al ni ŝokon kaj frakasis la flankon de nia barko.”

La gasto konsterniĝis, kaj Oto demandis: “Ĉu vi vidis, kiu faris tion? Ĉu la homo haltis por kontroli, kian difekton li kaŭzis?”

“Ne, kiu ajn faris tion, li fuĝis antaŭ ol eblis haltigi lin. Sendube la homo estis terurita, kiam li vidis, kion li faris.”

“Mi aranĝos enketon en la regiono”, Nerono diris. “Ne devus esti tro malfacile sekvi liajn spurojn. Kaj ne zorgu pri la reveno al Baulo ĉi-vespere — mi pretigos por vi alian boaton.”

“Dankon, Lucio. Mi sciis, ke mi povos fidi je vi. Kaj kiel vi fartas? kaj Oktavia?” Ŝi estis konscia, ke nur demandi pri Oktavia povus malbonigi la etoson por la tuta vespero, sed tio ŝajnis natura demando. Finfine la junulino ja estas ŝia bofilino.

“Ŝi estas tute en ordo”, Lucio diris senhezite. “Ŝi decidis resti en Romo.”

Agripina sentis, ke estus malsaĝe tro insisti pri la temo. Ŝi estis tute nekontenta vidi Oton, sciante ke li estas la ĉefa kunkulpulo de ŝia filo dum tiuj dubindaj noktaj aventuroj, pri kiuj disvastiĝadas onidiroj ne nur en Romo sed tra la tuta Italujo. Fakte estas mirige, ke la du junuloj ankoraŭ bone rilatas inter si, ĉar laŭ Oktavia la imperiestro enamiĝis je la edzino de Oto, Popea, kaj eĉ planas edziĝi kun ŝi. Ĉu Oto ne scias, kiel Nerono ludas malantaŭ lia dorso — aŭ ĉu tutsimple Oktavia eraris?

La sklavoj alportis diversajn antaŭmanĝojn por veki la apetiton de la gastoj: ovojn kaj olivojn, bakitajn fromaĝbulojn, kokhepataĵojn kaj bongustajn flanetojn. Dum ili gustumis la diversajn manĝaĵetojn, Kreperejo demandis Agripinan pri ŝiaj memoraĵoj. “Certe vi havas multon por rakonti, Aŭgusta. Vi ja estis proksima parenco de la lastaj tri imperiestroj, kaj kompreneble ankaŭ de la nuna, kaj supozeble vi havas amason da personaj anekdotoj tute ne konataj de la plejmulto da biografiistoj.”

“Kaj viaj fruaj jaroj”, diris Publio Antejo. “Kiam mi pensas pri tio, kio okazis al viaj fratoj, via patrino... Tiuj estas historioj, kiujn oni nepre rakontu.”

Denove lia juna edzino levis sian kapon, sed ĉi-foje ŝi trovis sufiĉan kuraĝon por timeme diri kelkajn vortojn. “Tiuj devas esti tre doloraj memoroj, Aŭgusta.”

“Kiel diris via edzo, tiuj estas historioj nepre rakontendaj”, Agripina respondis. Ial, neatendite, estis io pri la knabino kio aparte tuŝas ŝin, tiel ke ŝi deziras plubabili kun ŝi. “Vidante vin ĉi tie, mi memoras miajn fruajn jarojn, kiam mi estis edzino de Domicio Ahenobarbo — la patro de la imperiestro”, ŝi aldiris kun kapgesto direkte al Nerono. “Mi ofte partoprenis en vesperaj festenoj kun la gastoj de mia edzo. Tio, kio multe faciligis por mi la situacion, estis la fakto havi amikinon — Valerian Flakan. Ŝi estis la edzino de la konsulo, kiam mi unue renkontis ŝin, sed poste li iĝis viktimo de la venĝomortigoj post la falo de Sejano.”

“Jes, mi scias pri tio”, la knabino diris. “Valeria Flaka estis mia patrino.”

Subite Agripina komprenis, kial tiu knabino pensigis ŝin pri ŝiaj fruaj jaroj. Tio ne okazis nur ĉar ŝi estas la plej juna gasto ĉe teda festeno. “Jes, nun kiam vi mencias tion, mi vidas la similecon. Mi aŭdis, ke ŝi reedziniĝis.”

“Mia patro estas Umidio Kvadrato. Li estas nun en Sirio, sed li aranĝis mian edzinigon al Antejo antaŭ ol li forveturis.”

“Kaj mi devus skribi al via patro por danki lin”, Antejo interrompis. “Unu el la plej bonaj negocoj, kiujn mi iam ajn faris!”

“Mi aŭdis de mia patrino, ke ŝi iam konis vin”, Umidia aldiris. “Ŝi esperis kontakti vin post nia reveno al Romo — ni estis tiutempe en Ilirio. Sed tiam ŝi mortis.”

“Mi tre bedaŭras”, Agripina diris sincere. “Mi estus vere ŝatinta rerenkonti ŝin.”

“Ĉu ŝi estas en viaj memoraĵoj?” la knabino demandis.

“Jes, kompreneble.” Tio ne estis vera, sed Agripina pensis en si mem, ke devus esti eble ie aldoni mencion pri Valeria. Ŝi havas la manuskripton, kiun ŝi kunportis de Antio — ĝi estas preskaŭ finverkita, kaj ŝi intencas nur tralegi ĝin unu lastan fojon antaŭ ol transdoni ĝin por kopiado.

La sklavoj alportis la ĉefan pladon, bakitajn kaprofiŝojn. Senstreĉiĝante, la gastoj koncentriĝis pri la manĝo, kaj la konversaciado iĝis pli privata. “Ĉi tiu saŭco estas vere bongusta”, Agripina diris al Lucio, kiu kuŝis apud ŝi.

“Jen unu el la avantaĝoj havi domon tiel proksime al la Lago Lukrino”, li diris. “Tie kreskas la plej bonaj ostroj en la imperio.”

“Mi scias, ke la homoj diras tion, sed mi ĉiam supozis tion troigo. Mi estas devigata revizii mian opinion.”

“Vi neniam diris al mi, ke vi verkas viajn memoraĵojn”, Lucio diris.

Agripina estus povinta respondi, ke ŝi kaj Lucio malofte renkontiĝas nuntempe, kaj ke kiam tio okazas, la situacio ne favoras interŝanĝon de personaj informoj. Anstataŭe ŝi diris: “Mi ne volis paroli pri la afero antaŭ ol finverki ĝin.”

“Kaj ĉu ĝi estas finverkita? Mi ŝatus legi ĝin.”

“Preskaŭ. Ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe preta, por ke mi montru ĝin al iu ajn.”

“Mi ne estas iu ajn — mi estas via filo.”

Ĝojo plenigis la sinon de Agripina, fizika varmo kiu disradiis tra ŝia tuta korpo. “Mi povus lasi vin rigardi ĝin. Sed ne forgesu, ke ĝi ankoraŭ bezonas iom da polurado. Kaj estas unu-du faktaj detaloj, kiujn mi ankoraŭ devas kontroli.”

“Vi kaj praonklo Klaŭdio! Ŝajnas, ke ĉiuj en nia familio havas literaturajn aspirojn.”

“La historioj de Klaŭdio estis bonegaj. Mi studadis ilin, kiam mi estis en Pontio. Kaj kompreneble ankaŭ via praavo Agripo verkis plurajn librojn pri urboplanado.”

Lucio trempis ostrokonkon en la saŭcon, kaj glitigis la enhavon en sian buŝon. “Stratoj kaj kloakoj. Ĉu vi ne opinias, ke la familianoj de la imperiestro prefere okupiĝu pri pli noblaj temoj — kiel historio kaj poezio?”

“Ne malestimu praktikajn aferojn. Kiam mi estis en Efezo, mi ekkomprenis, kiom estas grave certigi, ke la kloakoj estu regule prizorgataj. Kaj tio igos vin multe pli populara kiel imperiestron, ol konstrui novan teatron.”

“Ĉiuokaze, mi ŝatus legi viajn memoraĵojn, panjo, eĉ antaŭ ol vi donos al ili la finan poluradon. Ĉu vi kunportis ilin?”

“Ili estas en Baulo. Mi kopiigos ilin, kaj sendos ilin al vi post kelkaj tagoj.”

“Ne forgesu, panjo.”

“Kompreneble ne.”

Kiam de la kaprofiŝo restis nur ostoplena skeleto inter maro da ostrokonkoj, la sklavoj forportis la telerojn kaj balais la plankon. Kaj nun, akompanate de ondantaj akordoj per la citro, estis alportita la deserto: majstroverko de sekigitaj fruktoj kaj nuksoj kovritaj de kremeca, neĝblanka fromaĝo kaj glazuritaj fruktoj. La gastoj elkriis admire.

“Mia avino estus ege ĝuinta ĉi tion”, Agripina diris al Lucio, dum ili mordetis la gluecan frandaĵon. Ĝi estis tro dolĉa laŭ ŝia gusto, kaj estis malfacile manĝi ĝin elegante. “Kaj ankaŭ Livila.”

“Ĉu mia onklino?” li diris. “Mi ne multe memoras ŝin. Vi portis min por renkonti ŝin post via reveno de Pontio.” Li rigardis blinde antaŭ si kun la brovoj kuntiritaj. “Ŝi estis dika, kaj kvazaŭ mol-aspekta, kaj ŝiaj haroj estis tute senordaj. Ŝi donis al mi teleron da sekigitaj daktiloj.”

“Tio supozeble okazis tuj post nia reveno”, Agripina diris. “Ŝi neniam plene resaniĝis post tiu restado en Pandaterio.”

“Tio ne estis vera, ĉu ne, panjo: tio, kion oni diris pri ŝi kaj Seneko?”

“Ne, kompreneble ne. Tio estis nur preteksto por forigi ŝin. Ŝi ja havis ian ideon, ke la imperiestro estu filozofo, aŭ almenaŭ trejnita kiel filozofo. Tial mi dungis Senekon kiel vian instruiston, post mia edziniĝo kun Klaŭdio.”

“Ni ne studis filozofion — pli ĝuste, li instruis al mi nur la plej bazajn faktojn.”

“Mi scias. Mi ordonis al li koncentriĝi pri tiuj fakoj, kiuj estos pli utilaj por via estonta kariero, kiel retoriko.”

“Ĉu vi scias, panjo, mi komencas iom enui pri Seneko. Mi ekdemandas min, ĉu ne venis la momento, por ke li emeritiĝu.”

Agripina estis tentata entuziasme konsenti, sed ŝi estis certa, ke Lucio ne deziras liberiĝi de Seneko nur por anstataŭigi lin per sia patrino. Singarde ŝi demandis: “Kial vi diras tion?”

“Li ĉiam enmiksiĝas en miajn aferojn. Li malhelpas min fari tion, kion mi volas.”

Kiuj estas la aferoj, kiujn Seneko malhelpas al Lucio fari? Ĉu li konsilis lin, ke li ne forigu sian propran edzinon por edziĝi kun tiu de Oto? “Tio estas la tasko de instruisto”, Agripina diris.

“Mi estas dudek-jara. Mi ne plu bezonas instruiston. Unu el la ideoj, kiujn mi pripensas, estas revoki Junian Kalvinan de la ekzilo, sed unue mi volas demandi vin pri ŝi. Mi scivolas, ĉu ŝia ekzilo estis vere justa.”

“Ĉu la fratino de Silano? Ŝi estis forsendita pro incesto kun sia frato.”

“Ĉu vere tio estis la kialo? Aŭ ĉu tio nur estis oportuna maniero por forigi ŝin el la vojo — same kiel ĉe onklino Livila kaj Seneko? Precize kio okazis?”

“Oni trovis Silanon dum li palpis ŝiajn mamojn.”

“Tio apenaŭ pravigis dek-jaran ekzilon, ĉu ne? Kiel vi informiĝis pri tio?”

Palaso estis la homo, kiu akiris la necesajn kulpigajn pruvojn, sed Agripina preferis ne mencii tion. “Estas vere, ke la kondamno estis celita pli kontraŭ ŝia frato ol kontraŭ ŝi. Ni devis iel forigi lin — se ni ne estus farintaj tion, nun li estus la imperiestro anstataŭ vi. Li estis dek jarojn pli aĝa ol vi, kaj li estis fianĉo de Oktavia.”

“Vi tamen ne mortigis lin.”

“Tio ne necesis. Necesis nur rompi la gefianĉiĝon.”

“Ĉu vi metis spionojn inter ilian domanaron?”

“Mi ne estis tiam edzino de la imperiestro. Mi tute ne rajtis fari tian aferon.”

“Tiam ne, sed ĉu ne poste, kiam vi estis edzino de Klaŭdio? Ĉu vi neniam faris ion tian — meti spionon inter la domanaron de alia homo por elflari informojn?”

Ĉu Lucio malkovris pri tiu skribisto, kiun ŝi sukcesis loki en la domon de Popea? La tuta afero estis aranĝita de Agerino, la sekretario de Agripina.

“Ĝuste tiajn aferojn kutimis fari Mesalina. Se oni regas bone kaj juste, tio ne necesas.” Agripina sciis, ke ŝi diras sensencaĵon.

“Ne ŝajnigu vin tiel naiva, panjo! Ĉu serioze vi atendas, ke mi kredos tion?”

“Lucio, vi scias same bone kiel mi, ke se oni estas imperiestro, ne eblas ĉiam teni la manojn puraj.”

“Kaj ĉu ankaŭ se oni estas patrino de la imperiestro?”

“Ĉion, kion mi faris, mi faris por certigi, ke vi iĝos imperiestro, kaj ke nenio iam ajn okazos, kio povus endanĝerigi vian pozicion.”

“Kial vi diras tion? Ĉu vi havas kialon por supozi, ke mia pozicio povus esti en danĝero?”

Jen finfine la sugesto bezonata de Agripina por enkonduki mencion pri Oktavia, sed la vespero ĝis nun estis tiel bonhumora, ke ŝi bedaŭrus detrui la etoson. “Ne ĉi-momente, mi esperas.”

Lucio kapjesis kaj gestis al la vinservisto, ke tiu plenigu lian pokalon. Kiam li parolis denove, li starigis neatenditan demandon. “Panjo, mi scivolas foje... se vi estus naskiĝinta knabo, ĉu laŭ via supozo oni estus proklaminta vin imperiestro post la mortigo de Boteto?”

“Mi ne scias — ankaŭ mi ofte pensas pri tio. Se mi efektive estus povinta imperiestriĝi, mi esperas, ke mi estus pli bone preparita ol estis li. Li neniam ricevis la edukon, kiun li bezonis. Tiberio ordonis al li resti ĉe li en Kapreo — lia celo estis protekti lin kontraŭ Sejano. Mi komprenas tion nun.”

“Do, eble ankaŭ vi estus restinta en Kapreo, anstataŭ edziniĝi kun paĉjo.”

“Kaj tiuokaze vi neniam estus naskiĝinta. Eble la aferoj tamen rezultis plej bone.”

Lucio kisis ŝin. “Mi neniam kredis, ke iam mi aŭdos vin diri tion.”

Agripina estis kortuŝita. “Kompreneble, Lucio. Kiel vi povus eĉ imagi, ke mi dezirus ion alian?”

Lucio desegnis sur la sofokovrilo per la pinto de sia kulero. “Mi demandas min foje, ĉu mi ne seniluziigas vin.”

Li pravas, kompreneble. Kaj eble ankaŭ Agripina mem diris ion tian, eĉ rekte al lia vizaĝo, en kolera momento. Sed ĉi tiu vespero estas malsama. Pasis jaroj de kiam ŝi laste ĝuis tiel intiman konversacion kun li, kaj ŝi ne intencis detrui la okazon. “Lucio, vi estas mia filo. Kion ajn vi faros, neniam mi povos seniluziiĝi pro vi.”

9

La vespero finiĝis, kaj venis la horo por ke la gastoj hejmeniru. Lucio akompanis Agripinan malsupren al la kajeto por adiaŭi ŝin. Ŝipo atendis ŝin malsupre de la ŝtuparo, longa platfunda plezurbarko kun vico da remiloj laŭ la flanko kaj velo kun koloraj strioj. Karbujo en la pruo elspiris belparfuman incenson.

Tiunokte estis plenluno, kies malvarma blanka lumo permesis al ŝi vidi la scenon preskaŭ same klare, kiel eblus dumtage. La akvo estis tiel glata kiel folio de batita metalo. Sur ĝia surfaco glimis brilanta vojeto el flagrantaj arĝentaj fragmentoj de la lunreflekto, kiu altiris ŝian okulon direkte al la malalta konturo de la montetoj ĉe la fora rando de la golfo. Pli malhela makulo malproksime sur la akvo indikis la ĉeeston de malgranda grupo de boatetoj, verŝajne de fiŝkaptistoj, kiuj profitis de la brilluna nokto por ĉasi kalmarojn.

“Ho, kiel bela afero, Lucio! Mi tiom ĝuis la vesperon, kaj la barko estas la perfekta fino. Nun vi devas veni viziti min en Baulo. Mi ne forgesas, ke mi kopiigu mian manuskripton por vi. Venu al mi post kelkaj tagoj por ricevi ĝin persone.”

“Ĝis la revido, panjo. Estis belega vespero.” Li kisis ŝin ame, ke je ŝia miro ĉirkaŭbrakis ŝin. La tuja instinkto de Agripina estis rigidiĝi. Sed ŝi konstatis, ke tio estus sensenca reago, kaj ŝi konscie devigis sin senstreĉiĝi kaj permesi al li premi ŝin forte kontraŭ sia brusto. Ŝajnis, ke finfine ŝi trovis la sekreton, kiel pasigi tempon kun sia filo sen la kutimaj provokoj kaj kvereloj. La kapitano ĉeestis por konduki ŝin supren en la ŝipon, sed antaŭ ol ŝi turniĝis por enbarkiĝi Lucio brakumis ŝin unu lastan fojon. Li tro multe drinkis, ŝi pensis, sed tio en si mem atestas la sincerecon de lia gesto.

Radiante de kontento, Agripina akceptis la respektan saluton de la kapitano kaj lasis lin preni ŝian brakon por la malmultaj paŝoj laŭ la paŝtabulo sur la barkon. Sekvis ilin Pola kaj Kreperejo. Agripina estis invitinta la junulon veni kun ŝi por la velado trans la golfon al Baulo. Li havis vilaon en la sama regiono, kaj ŝi sciis, ke li certe senpaciencas reveni al siaj edzino kaj bebo.

La kapitano atentigis ŝin pri malgranda laŭbo sur la ferdeko. Ĝiaj flankoj estis kaŝitaj malantaŭ kurteno de hedero traplektita de oraj dratoj, kiuj glimis en la lunlumo. Sub ĝi estis divano kun altaj flankoj. “Estas malvarmete por resti ekstere”, Agripina diris. “Ĉu vi ne havas kajuton?”

La kapitano hezitis momentete. “Ne zorgu, Aŭgusta, la imperiestro ordonis, ke ĉio estu pretigita por via komforto. Estas peltoj kaj vino por teni vin varma ekstere kaj interne, kaj li certe ne dezirus, ke vi maltrafu la perspektivon de lunlumo super la golfo. Estus bedaŭrinde sidi en senaera kajuto dum tiel bela nokto.”

Pola intertempe inspektis la laŭbon. “Ho, ĉi tio estas ĉarma, mia sinjorino! Rigardu, oni pretigis por vi tableton, kaj estas verdaĵoj ĉie — se konsidere, ke oni eĉ ne atendis vin, la rezulto estas vere admirinda.”

“Kiel belega ŝipo!” Kreperejo diris. “Rigardu la ĉizadon ĉe la balustrado — pardonu min, Aŭgusta, mi nur iros ekzameni tion pli detale.”

Li forvagis por esplori la barkon, dum Pola aranĝis la kusenojn kaj invitis Agripinan ekkuŝi antaŭ ol envolvi ŝin en pelta kovrilo. Sklavoj plenigis ŝian pokalon per miela vino kaj aldonis al ĝi varman akvon. Apud la divano troviĝis malalta tablo kun diversaj manĝaĵetoj. Kun proksima karbujo por varmigi la aeron kaj triopo da muzikistoj mallaŭte ludantaj en la fono, estis evidente, ke Lucio pripensis ĉion necesan por plezurigi sian patrinon.

Estis neniu sidloko por Pola, kiu ŝvebis apude. Agripina invite frapetis la divanon, kaj ŝoviĝis iomete por ke ŝi sidiĝu. “Ĉu oni bone manĝigis vin?” Agripina demandis.

“Tre bone. La fiŝaĵo estis iom seka — mankis al ĝi saŭco. Sed mi ŝategis la deserton.”

“Ĝi estis tre belaspekta”, Agripina diris. “Preskaŭ tro bela, por ke oni manĝu ĝin.”

“Ĉu bela? Ne, mi ne dirus tion. Verdire ĝi aspektis kiel kota vojo kun supre iom da prujno. Ĝi tamen gustis bonege. Kaj kiel plaĉis al vi la vespero, mia sinjorino?”

Agripina hezitis. Ŝi ne kutimis diskuti siajn privatajn aferojn kun Pola, kvankam Pola sciis tute bone, kia estas la situacio. Sed la ĵusa vespero estis tiel ĝuinda, ke ŝi ne povis rezisti rakonti al ŝi la novaĵon. “Mi ricevas impreson, ke Lucio ŝanĝiĝas. La aferoj ne estis facilaj lastatempe, sed ĉi-vespere li estis tiel atentema, tiel zorga pri mi. Mi sentis, ke li tre aktive strebas fari ĉion por plaĉi al mi.”

“Mia sinjorino, mi estas tiel feliĉa aŭdi tion! Vi scias, ke la gefiloj ofte trairas malfacilan fazon, kiam ili aĝas dek kvar aŭ dek kvin — almenaŭ se ili restas hejme.”

“Lia malfacila fazo daŭras nun de longa tempo”, Agripina diris. “Sed eble li finfine maturiĝas.”

“Mi ne miras, ke estas problemoj, kiam familianoj konstante kunpuŝiĝas. Laŭ mi, ne estas natura afero, ke en tiu aĝo ili loĝu ankoraŭ ĉe la gepatroj. Ili devus esti geedziĝintaj, aŭ laborantaj, aŭ en la armeo aŭ simile.”

“Vi certe neniam havis tiun problemon kun Polina”, Agripina konsentis.

“Ĝuste, ni edzinigis ŝin je la ĝusta aĝo. Kaj tamen ŝi mankas al mi.”

“Vi baldaŭ revidos ŝin — kaj la infanojn.” Agripina estis promesinta, ke ili devojiĝos dum la revenvojaĝo por viziti Polinan kaj ŝian familion survoje al Antio. Polina estis edzino de eksteredzeca nevo de Krispo, kiu per ŝia impona doto kaj la kontaktoj de sia onklo starigis prosperan entreprenon de kopiado kaj eldonado en Viselio, la devenurbo de Krispo.

“Kiom mi antaŭĝuas revidi ilin!” Pola diris.

Kreperejo intertempe finis sian esploradon de la ŝipo, kaj nun li repaŝis al la balustrado antaŭ la divano de Agripina. “Kia belega nokto”, li diris. “La maro estas trankvila kiel spegulo.”

Antaŭ ol Agripina povis respondi, ŝi ekkonsciis pri laŭta knarado kaj ĝemado ĉe sia dorso, laŭŝajne preskaŭ en sia orelo. Ŝi tordis sin por malkovri la originon de la sono, sed post ŝi estis nenio krom la malantaŭa vando de la laŭbo. En tiu sama momento, iu grandega objekto flugis super ŝia kapo, kaj la lunlumo subite verŝiĝis sur ŝin desupre. Estis batego kaj orelŝira krio. Unu el la muzikistoj estis faligita de sia tabureto. Li estis falinta sur sian citron kun la brako nenormale fleksita. Agripina ankoraŭ provis kompreni la signifon de la okazintaĵo, kiam ŝi konstatis, ke Kreperejo kuŝas sur la ferdeko sub io, kio duone kovras lin: la tegmento de la laŭbo. Du maristoj alkuris, kaj kune ili strebis levi de li la tegmenton, kiu laŭŝajne estas eksterordinare peza. La duopo sukcesis ŝovi ĝin en starantan pozicion. La brusto de Kreperejo estis dispremita, dum lia kolo estis nenature etendita, kun la mentono direktita supren al la steloj.

La du viroj luktis por levi la tegmenton for de la korpo de Kreperejo sen kaŭzi pliajn difektojn. Kaj tiam la tegmento malekvilibriĝis, raspante pli profunden en la sangan kavon kiu estis la brusto de Kreperejo, antaŭ ol ŝiri sin el la manoj de la viroj, trarompi la elegante ĉizitan balustradon, kaj ĵetiĝi en la maron. Leviĝis giganta ondo, kiu frakasiĝis sur la tutan ferdekon. Agripina estis trempita de glacia akvo. Dum ŝi luktis por liberigi siajn krurojn de la pelto, la ŝipo draste balanciĝis. Estis akraj kriegoj de la suba ferdeko, kaj ŝi aŭdis la kapitanon muĝi: “Triborden!” Ĉiuj maristoj kuris al la alia flanko de la ŝipo.

Agripina sukcesis ekstari, sed la ŝipo svingiĝis tien-reen tiel draste, ke ŝi devis kroĉi sin al la vando de la laŭbo. Pola kaŭris kontraŭ la restaĵoj de la ligna balustrado. Agripina ne vidis manieron por tiri ŝin al pli sekura loko, ĉar estis nenio solida, kiun ŝi mem povus ekkapti. La laŭbo ne estis firme fiksita — Agripina sentis, kiel ĝi forŝiriĝas de la ferdeko. Post momento ĝi glitos tra la barilo, kunportante ankaŭ ŝin. La nerompita parto de la barilo ŝajnis provizi ŝin per la plej sekura tenilo, kaj de tie ŝi povos atingi Polan. Ŝi forlasis la vandon de la laŭbo ĝuste kiam la ŝipo abrupte skuiĝis, tiel ke ŝi glitis trans la ferdekon en la direkton de la rompo en la balustrado. Denove akvo tralavis la ferdekon, ĵetante ŝin kontraŭ la laŭbon. Tiam ĝi retiriĝis, kunportante Agripinan. Panike ŝi ekkaptis la akran randon de la rompita barilo. Ĝi ŝiris ŝiajn manojn, sed iel ŝi sukcesis pluteni ĝin.

Metante unu manon antaŭ la alian ŝi palpis pene laŭ la barilo ĝis Pola. “Ĉu vi estas en ordo, mia sinjorino?” Pola spasme demandis. Agripina eligis raŭkan respondon, kaj post tio ili ne plu povis fari ion ajn krom resti tie, kroĉiĝante al la barilo, dum la ŝipo kliniĝis, unue malrapide, tiam pli kaj pli urĝe ĝis la akvo. Agripina vidis la ferdekon leviĝi super ŝi preskaŭ vertikale, dum viroj glitis malsupren laŭ ĝia surfaco panike kaptante ĉiun ajn elstaraĵon, ĝis finfine la ŝipo kliniĝis sur unu flankon kaj demetis ŝin malabrupte en la akvon.

Nun kiam la plej horora situacio realiĝis, Agripina sentis sin preskaŭ pli trankvila. Ŝi estis forta naĝanto, la maro estis serena, kaj ŝi opiniis, ke ŝia ŝanco estos pli bona en la akvo ol sur la pereanta ŝipo. Ŝiaj vestaĵoj disflosis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi konsideris ĉu forigi ilin, sed provizore ili tenas ŝin ĉe la surfaco. Neniu povos diri, ke oni tiris la patrinon de la imperiestro nuda el la akvo.

La maro ĉirkaŭ ŝi estis plena je ruboj: lignopecoj, sekcioj de rompita balustrado, taburetoj, citro, kaj la tableto kiu balanciĝis inversigite sur la akvo. Inter ĉiuj pecetoj kaj aĵetoj, kelkaj viroj naĝis aŭ kroĉis sin al lignotabuloj. Aliaj englutis aeron kun la vizaĝo apenaŭ super la surfaco. La instinkto de Agripina avertis ŝin, ke ŝi evitu ilin.

La vundita ŝipo flosis sur unu flanko. Kie estas Pola? La penso ĵus venis en ŝian menson, kiam Pola revenis al la surfaco apud ŝi, elkraĉante akvon. “Ni devas distancigi nin de la ŝipo”, Agripina kriis al ŝi. Pola kapjesis, kun akvo fluanta laŭ ŝiaj haroj. Ne estis klare, ĉu ŝi komprenis.

Agripina ne povis vidi la bordon. Ŝi lasis sin flosi por ŝpari energion, dum ŝi rigardis ĉirkaŭ sin, provante kompreni kiom for ŝi estas de la tero. En kiu direkto ĝi troviĝas? Ŝi ne povis orientiĝi, sed finfine ŝi sukcesis distingi la malproksiman linion de la bordo, kiu svingiĝis supren-malsupren laŭ la movo de la ondoj. Ŝi tuj sciis, ke estos por ŝi neeble naĝi tian distancon.

Timo ŝvelis interne de ŝi, sed ŝi repuŝis ĝin. Ŝi devas pensi, pensi, kio estas farebla. La homoj sur la tero certe vidis, kio okazis al la ŝipo, nepre oni sendos boatojn por helpi la travivantojn — des pli pro la fakto, ke en ĝi troviĝis la patrino de la imperiestro. Tiam ŝi memoris la fiŝistajn boatojn, kiujn ŝi vidis, kiam ŝi elrigardis al la golfo sub la luno. Ili devas esti sufiĉe proksimaj, verŝajne ili jam venas ĉi-direkten kun la celo tiri el la maro ĉiun ajn, kiu eskapis la ŝippereon.

La ĉefa afero nun estas ne paniki, ne elĉerpi siajn fortojn puŝante sin preter siajn kapablojn, flosi prefere ol naĝi, ĝis la morgaŭa mateno, se necese. Tion ŝi devos diri al Pola — sed kie ŝi estas? Agripina vidis kapojn, kiuj balanciĝis en la akvo je ioma distanco, homojn fikse tenantajn lignotabulojn kaj aliajn rompitaĵojn el la ŝipo, sed neniu el ili similis al Pola. Denove ŝi memorigis sin, ke ŝi devos resti trankvila, pensi klare, rigardi ĉirkaŭen — kaj finfine ŝi efektive ekvidis sian amikinon malantaŭ si kaj pli malproksime, ol ŝi atendis.

Ŝi naĝis reen por atingi ŝin. “Estas en ordo”, ŝi diris. “Estas fiŝistaj boatoj sur la golfo ĉi-nokte.”

Pola ne reagis. Per la lunlumo Agripina vidis, ke ŝi balanciĝas supren-malsupren kun la okuloj vaste malfermitaj kaj la kapo klinita malantaŭen, apenaŭ super la surfaco de la akvo. Ŝi tamen vivas — ĉiufoje kiam ŝia buŝo leviĝas super la akvon ŝi englutas aeron. Ŝi naĝetas senenergie kun senefikaj movetoj de la brakoj. Agripina sciis, ke ŝi mem ne havas sufiĉan forton por gvidi ŝin al la marbordo — efektive ŝi apenaŭ sciis, kiel ŝi mem atingos ĝin. Ŝi povis fari nenion por savi sian amikinon, nek ŝi povis forlasi ŝin. Ŝi rigardis ĉirkaŭen. Lignotabulo kun implikita hedera kreskaĵo kaj akre rompita rando flosis apude. Ŝi naĝis al ĝi, apogante sin sur ĝi dum ŝi revenis al la loko, kie antaŭ momento ŝi vidis Polan.

Pola estis for. Nur de tempo al tempo krispiĝis la vitra surfaco de la akvo.

La tuja emocio de Agripina estis senŝarĝiĝo. Ĝuste pro kulpa konscio pri tiu senŝarĝiĝo ŝi restadis, dirante al si mem, ke eble ŝi ankoraŭ trovos Polan, kvankam ŝi sciis, ke ŝi malŝparas la energion bezonatan por atingi sekurecon.

Kaj tiam sen intenca decido ŝi sentis, ke venis la tempo por formoviĝi. Poste ŝi povos funebri sian amikinon, sed nun ne estas la ĝusta momento. Ŝi naĝis for de la ŝipo, kaj nur kiam ŝi jam distancigis sin de la areo, ŝi permesis al si rektiĝi en la akvo por kontroli sian situacion.

Krio aŭdiĝis trans la akvo. Jen la fiŝistaj boatoj, ne malproksimaj, kaj tamen je pli granda distanco ol ŝi iam ajn naĝis en sia vivo. Ŝi pensis, ĉu ŝpari sian energion restante en la sama loko atendante ĝis la boatoj atingos ŝin, sed rezignis pri tiu ideo. Eble oni ne vidos ŝin.

Ne estis alia elekto krom ekiri en la direkton de la boatoj. Ŝi naĝis malrapide, konservante siajn fortojn, de tempo al tempo levante sian kapon por certiĝi, ke ŝi moviĝas en la ĝustan direkton. Ŝi imagis al si mem, ke ŝi naĝas en la malvarma banejo. Post Pontio ŝi neniam perdis la kutimon fari dek du longojn de la naĝejo ĉiumatene. Plej ofte okazis, ke Pola akompanis ŝin, sed ŝi neniam sukcesis rivali Agripinan en la akvo. Ŝi nombris la braktirojn, permesante al si ripozi, kiam ŝi kalkulis, ke ŝi kompletigis ĉiun longon. La boatoj ŝajnis same malproksimaj kiel antaŭe. La vasteco de la golfo facile povis engluti ŝian banejon ne nur dekduoble, sed plurcentoble.

Se ŝi pensos pri la distanco ankoraŭ kovrenda, ŝi rezignos senespere. Ŝi sciis pro jamaj spertoj, ke la plej bona maniero por kompletigi siajn dek du longojn estas permesi al sia menso drivi. Antaŭ ol ŝi aŭdis tiun knaradon ĉe sia dorso, estis sento de plezuro, de varmo. Kia ĝi estis? Ŝi provis rekapti ĝin. Lucio! Li tiom zorgis, ke ŝi ĝuu la vesperon; li pensis pri ĉio, kio povus plaĉi al ŝi; kaj parolis kun ŝi en pli intima maniero ol ŝi memoras de jaroj. Li esprimis intereson pri ŝia manuskripto, kaj eĉ petis ŝin sendi al li ekzempleron. “Mi ne estas iu ajn, mi estas via filo”, li diris. Kaj poste li venis eksteren kun ŝi al la boatejo por adiaŭi ŝin. Li ĉirkaŭbrakis ŝin, li nur malvolonte lasis ŝin foriri...

Memorante tiun momenton, Agripina denove vidis la elegantan plezurboaton ligitan al la kajeto. Post kiam ŝia propra ŝipo estis difektita, oni certe laboregis por ke ĝi estu preta post tiel mallonga averto. La kapitano aparte insistis, ke ŝi sidu sub la laŭbo. Oni pretigis ĝin aparte por ŝi, li diris — la imperiestro deziras, ke ŝi ne maltrafu la perspektivon de lunlumo super la golfo. Kaj tiam estis tiu momento, kiam la tegmento glitis super ŝian kapon, kaj ŝi trovis sin sub la vasta ĉielo. Ŝi ne volis pensi pri tio, kio okazis poste, sed ŝi ne povis malhelpi la bildon trudi sin en ŝian menson: Kreperejon kun sia kapo etendita malantaŭen, kaj io pulsanta en la glimanta kavo de lia brusto. Ŝi forŝovis la penson per sovaĝaj piedbatoj por nuligi la memoron, kaj saltis antaŭen en la akvo.

Dum iom da tempo ŝi koncentris siajn pensojn je la ritmaj movoj de siaj brakoj kaj kruroj. Ŝi provis vakigi sian menson, sed iu penso ĝenis ŝin, kaj kvankam ŝi ege deziris ignori ĝin, ŝi nepre devis ekzameni ĝin. Nekonscie, ŝi malrapidiĝis. La laŭbo estis farita el lignaj lamenoj kovritaj de hedero. Kiel ĝia tegmento povis fari tiel seriozan vundon? Ŝi memoris la du maristojn, kiu streĉis sin por levi ĝin de la brusto de Kreperejo. Kaj kiam ĝi falegis flanken, ĝi ĵetis sin tra la ligna barilo kaj malekvilibrigis la ŝipon. Certe ĝi estis farita el solida plumbo. Oni intencis, ke ĝi falu sur la okupanton de la divano.

Agripina komencis traplugi la akvon kun nova forteksplodo, rapidante por ne esti kaptita de la tumultaj pensoj, kiuj svarmis en ŝia cerbo.

Aŭdiĝis krio. “Jen unu tie!” Unu el la boatoj subite ŝajnis multe pli proksima. Kaj tiam ĝi celis rekte al ŝi; fiŝkaptistoj kriis kuraĝigajn vortojn en sia kruda Kampania dialekto.

La plej malfacila parto estis grimpi sur la malgrandan boaton. Ĝi preskaŭ malekvilibriĝis dum la viroj luktis por tiri ŝin super la flankon, kriante instrukciojn unu al la alia, kvazaŭ ili enboatigus pezan reton da fiŝoj. Ŝiaj brakoj estis streĉitaj kaj frotitaj sur la ligna rando; kaj ŝiaj vestaĵoj, kiuj ĝis tiam flosis ĉirkaŭ ŝi, levis ŝin, tenis ŝin varma, nun iĝis mortiga pezo el kiu fluegas akvo, kvazaŭ ili dezirus retiri ŝin en la maron. Tiam ŝi trovis sin en la fundo de la boato freneze tremante en lageto da akvo. Ŝi ne komprenis ĉion, kion la fiŝkaptistoj diras, sed ŝi kaptis sufiĉe por scii, ke ili miras pro ŝiaj kolĉeno kaj orelringoj. Inundis ŝin blinda teruro. Kio malhelpos ilin forŝiri ŝiajn juvelojn kaj ĵeti ŝin en la maron?

Unu el ili parolis al ŝi. Ŝi palpebrumis al li, ne povante tuj kompreni, kion li diras. Li ripetis ĝin denove, kaj denove. Iom post iom ŝia cerbo komencis tiri la sencon el liaj vortoj. “Mi pardonpetas, mia sinjorino. Ni havas nur sakojn por kovri vin. Necesas, ke vi demetu viajn malsekajn vestaĵojn.”

Agripina sciis, ke li pravas, sed ŝiaj brakoj estis molaj kiel ĉifonoj. Ĉiuokaze, ŝi ne intencis senvestiĝi antaŭ tiuj fiŝkaptistoj. Ŝi sukcesis flustri nur: “Ne demeti vestojn.”

La fiŝistoj iom diskutis inter si, tiam la viro denove alparolis ŝin. “Viaj vestoj igos la sakojn malsekaj. Ni demetos nur vian mantelon.”

Agripina kuŝis senhelpa kiel bebo, dum ili duone levis ŝin, tirante de sub ŝi la mantelon kaj malvolvante ĝin. Ili faldis ĝin respektoplene kaj metis ĝin flanken, antaŭ ol etendi drelikaĵojn sur la tabulojn de la boato, kuŝigi ŝin tien, kaj kovri ŝin per alia sakaĵo. Ĝi estis kruda kaj grata kaj sendube ĝi odoraĉis je fiŝoj, sed Agripina ne plu kapablis atenti nek ĝeniĝi pro tio. Elĉerpite, ŝi endormiĝis.

10

La postan matenon Agripina jam troviĝis en sia propra studoĉambro apud varma karbujo. Ŝi ne volis pensi pri la eventoj de la antaŭa vespero, tamen ŝi ne povis malhelpi sin daŭre revoki ilin al sia memoro. Ŝi ne sukcesis trovi la sencon en ĉio, kio okazis; la aferoj sekvis unu la alian tiel rapidege. Ŝi ne povis superi la senton, ke devas ekzisti iu maniero por reiri malantaŭen kaj malfari ĉion — kaj tiam ŝin trafis denove kaj denove la senceda fakto, ke kiom ajn abrupta estis la tuta okazintaĵo, kiom ajn maljusta, ekzistas neniu maniero por ŝanĝi ĝin.

Ripete ŝi retrovis sin en tiu momento, kiam ŝi alkroĉis sin al la rompita balustrado, kun brakoj ŝiriĝantaj pro streĉo, dum akvo fluegis preter ŝin, batante ŝiajn ŝultrojn dum ĝi verŝiĝis en la maron. Ŝi memoris, kiel la relo moviĝis sub ŝi, kiel ŝi senespere fikstenis ĝin, atendante kun teruro ke la barilo cedos. Tiam bonŝance la tirado de la akvo ĉesis, tiel ke ŝi povis rampi laŭ la barilo ĝis Pola. Hodiaŭ ŝiaj manplatoj estas skrapitaj kaj senhaŭtigitaj, ŝiaj ungoj estas rompitaj, kaj ŝiaj brakoj doloras kvazaŭ ili estis torditaj el siaj artikoj. Ŝia tuta korpo suferas, kaj ŝia dekstra ŝultro estas kontuzita kaj sentema.

Interne ŝi sentis glacian ŝarĝon. Ŝi ne volis pensi pri Pola kun la lipoj apenaŭ super la surfaco de la akvo, pri ŝiaj kompatindaj provoj plu naĝeti... Kial ŝi tiel facile rezignis? Antaŭ nur kelkaj tagoj ŝi kompletigis dek longojn de la banejo kompare kun la dek du de Agripina. En tiu okazo ŝi revenis al la surfaco kun akvo fluanta tra ŝia hararo, ridante kaj frotante siajn okulojn. Tio memorigis Agripinan pri la antaŭa vespero, kiam Pola revenis al la surfaco kun akvo verŝiĝanta el ŝiaj lipoj. Agripina vokis al ŝi por diri, ke la fiŝistaj boatoj estas proksimaj, kaj ŝi kredis, ke Pola kapjesis. Ŝi estus devinta fari pli por helpi ŝin. Se ŝi nur estus restinta kun ŝi anstataŭ iri por preni la lignotabulon... Momente fulmis tra Agripina kolero. Pola tute kapablis naĝi — anstataŭe ŝi permesis al si subeniri, lasante Agripinan sola por fronti la estontecon kun la neeltenebla pezo de sia kulpo.

Agripina sciis, ke estas neracie pensi tiel. Io sendube okazis, kiam la ŝipo surflankiĝis — Pola verŝajne estis iumaniere vundita. Agripina jam antaŭvidis, kiom ŝi mankos — ne tuj, sed kiam la glacio interne de ŝi degelos, kaj ŝi plene ekkonscios pri sia perdo. Laŭ eduko kaj socia rango Pola estis multe sub ŝia nivelo, kaj tamen ŝi estis vera amikino: la sola amikino, kiun Agripina iam ajn havis krom siaj fratinoj, kaj la sola homo, kiun ŝi plene fidis.

Intertempe Agripina devos skribi al ŝia filino. Ili planis viziti Polinan kaj la infanojn dum la revojaĝo al Romo. Polina verŝajne jam senpacience atendas revidi sian patrinon, kaj kiam alvenos la letero ŝi estos ĝojplena, supozante ke ĝi enhavas informojn pri ilia vizito. La perdo spertota de Polina ŝajnis al Agripina pli reala ol la propra, kaj ŝi klinis sian kapon por ke kelkaj nekontentigaj larmoj gutetu laŭ ŝiaj vangoj. Se ŝi nur sukcesus plenkore plori, ŝi povus liberigi la emociojn, kiuj restas ŝlositaj interne de ŝi.

Ŝi turnis siajn okulojn al la marmora busto de sia patro, kiu prezidis super ŝia studejo. Li ne panikis, kiam lia armeo estis ĉirkaŭata de la Ĝermanoj. Nun ankaŭ ŝi devas subpremi siajn emociojn, kaj trakti la taskojn, kiuj frontas ŝin. La plej urĝa afero estas sciigi Lucion pri la akcidento kaj trankviligi lin, ke ŝi mem estas en ordo. La ŝippereo okazis ne tre malproksime de la marbordo, kaj sendube la novaĵo jam atingis lin. Ŝiaj memoroj pri la lasta parto de la vespero estis nebulaj — ŝi sciis, ke la fiŝkaptistoj surbordigis ŝin ĉe la Lago Lukrino, kaj ŝi havis konfuzan impreson esti ĉirkaŭata de ĉeestantoj tre dezirantaj helpi. Ili forprenis ŝiajn malsekajn vestojn, volvis ŝin en varmaj litkovriloj, provizis ŝin per portolito... kaj iu promesis sendi mesaĝon al la imperiestro. Ŝi aparte insistis pri tio, ne povante senstreĉiĝi ĝis iu, iu viro parolanta per aŭtoritata tono, promesis ke tio estos farita. Nur tiam ŝi povis apogi sin kontraŭ la kusenojn, apenaŭ konscia dum la portolito estis levita kaj portata laŭ mallumaj vojoj ĝis ŝia propra domo en Baulo.

Agripina englutis kelkajn buŝplenojn da vino, multe diluita de varma akvo, dum ŝi konsideris, kian mesaĝon ŝi sendu al sia filo. Li certe volos aŭdi precize kio okazis. Eble ŝi diktu leteron al Agerino. Sed kiam ŝi komencos, la rakonto etendiĝos ĝis paĝoj kaj paĝoj, kaj ŝi ne sentis, ke ŝi havas sufiĉan forton por revivigi la tutan aferon nun. Lucio ja promesis viziti ŝin post kelkaj tagoj por preni ŝian manuskripton, kaj tiam, kiel Eneo rakontanta siajn aventurojn al Didono, ŝi estos preta priparoli ĉiujn okazintaĵojn ekde la komenco.

Kun tiuj konsideroj enmense, Agripina alvokis sian sekretarion Agerino. Ŝi donis al li mallongan parolan mesaĝon, invitante la imperiestron veni al vespermanĝo ĉe ŝi post kvin tagoj — tio devus sufiĉi por ke Palemono faru netan kopion de ŝia manuskripto — kaj promesante klarigi al li precize kiel ŝi travivis la ŝippereon. Ŝi finis sian mesaĝon per verso el Eneado, la libro kiun Lucio amegis kiel infano: Kvankam pro tiuj memoroj mi tremas pro hororo, mi ekrakontos. Tiu citaĵo plaĉos al Lucio.

Kaj kio nun? Ĉu ŝi skribu al Polina? Ne, estas pli urĝe sendi mesaĝon al la edzino de Kreperejo, kiu certe atendas kun angoro novaĵojn pri sia edzo. Ne mankis tempo, por ke onidiroj pri la ŝippereo disvastiĝu tra la regiono, kaj ĉar li ne revenis hejmen post la bankedo, estas facile imagi ŝian mensan staton. Ĉi-foje ne sufiĉos parola mesaĝo. Agripina devas skribi al ŝi detale kaj sciigi al ŝi, precize kio okazis.

Ŝi sendis sklavon por alvoki Palemonon, kaj dum ŝi atendis lian alvenon, ŝi konsideris la vortojn, kiujn ŝi diktos al li. Kun granda bedaŭro mi devas informi vin... Sed kion ŝi diru? Kiel ŝi povos sciigi al la kompatinda virino, ke ŝia edzo mortis dispremite? La menso de Agripina vagis tra diversaj alternativoj. Ŝi devos diri absolute klare, ke Kreperejo estis mortigita, alie lia edzino povus varti falsajn esperojn, ke li travivis — ke eble li kuŝas senkonscie ie sur la bordo. Kaŭzus al ŝi malpli da doloro sciigi al ŝi la veron, ke ŝia edzo estis mortigita tuje.

Palemono venis en la studejon, sekvate de sklavo kiu tenis por li porteblan pupitreton. Li sidiĝis sur tabureton kun la pupitro sur siaj genuoj, malfermis ĝin, kaj elprenis paron da vaksaj tabuletoj, kiujn li dismetis orde sur la kovrilon. Tiam kun grifelo en la mano li levis al ŝi siajn okulojn, preta por noti ŝiajn vortojn.

Julia Agripina Aŭgusta sendas salutojn al... mi ne scias ŝian nomon. Temas pri la edzino de Kreperejo Galo.”

“Mi informiĝos, mia sinjorino.”

Sendube vi aŭdis pri la ŝippereo, kiu okazis hieraŭ nokte en la golfo, kaj sendube vi angore atendas novaĵojn pri via edzo. Kun profunda bedaŭro mi devas informi vin...

Viveca bildo prezentis sin al la okuloj de Agripina; ŝi vidis Kreperejon sternita sur la ferdeko sub la tegmento. Du maristoj kaŭris unu ĉe ĉiu flanko. Ili kune kaptis la tegmenton per siaj manoj, ĝustigante siajn piedojn por stari pli firme, kaj tiam ili samtempe ŝovis ĝin supren, peze spirante dum ili levis ĝin for de la dispremitaĵoj interne de lia brusto.

Kun ŝoketo ŝi konstatis, ke Palemono rigardas ŝin atendoplene. “Mi lasos la aferon al vi”, ŝi diris. “Diru al ŝi, ke la ŝipo renversiĝis. Ŝia edzo estis tuj mortigita, kiam unu el la kajutoj falegis sur lin. Diru, ke li parolis pri ŝi nelonge antaŭ sia morto. Pri ŝi kaj la nova bebo. Diru al ŝi, ke ili estis en liaj pensoj tuj antaŭ la fino.”

Palemono ekstaris kaj transdonis siajn skribmaterialojn al la sklavo.

“Mi devas ankaŭ skribi al la filino de Pola”, Agripina diris. “Ĉu vi scias, kie oni tenas la testamenton de ŝia patrino?”

“Estas ŝranko por oficialaj dokumentoj, sed ĝi estas ŝlosita. Agerino havas la ŝlosilon.”

“En ordo. Tuj kiam li revenos, diru al li, ke li portu al mi la testamenton de Pola.”

Palemono eliris, kaj Agripina palpis en la ŝranketo ĉe sia dorso por freŝa tabuleto. Estas ŝia devo doni al Polina la plenajn faktojn pri la morto de ŝia patrino — almenaŭ tion ŝi povos fari por sia amikino. Ŝi luktis por ordigi siajn pensojn. Kvazaŭ en premsonĝo ŝi denove revivis la momenton, kiam ŝi revenis al la punkto, kie ŝi lasis Polan, kaj trovis nenion krom malplena akvosurfaco. Ĉu tio estas unu el la faktoj, kiujn ŝi devos sciigi al Polina? Agripina blinde rigardis la tabuleton, perdite en siaj pensoj.

La tegmento estis plipezigita kvazaŭ de plumbo. Sed kial? Kiu faris tion? La ŝipo estis intencita por la privata uzo de la imperiestro. La kutima okupanto de la divano estus Lucio. Ĉu tio estis murdoprovo planita jam antaŭlonge? Neniu estus povinta scii, ke ŝi uzos la ŝipon en tiu vespero — ŝi troviĝis tie nur ĉar ŝia propra barko estis difektita en la pli frua akcidento.

La kapitano estis aparte insista, ke ŝi kuŝu sub la laŭbo. Ĉar efektive estis tre malmulta tempo por pretigi la ŝipon, kaj eble kun tiel mallonga antaŭaverto li vere ne havis kajuton taŭgan por la Aŭgusta. Oni sufiĉe penis por aranĝi tiun allogan laŭbeton kun la divano kaj la tablo, kaj la muzikistoj ludantaj apude, do nature li deziris, ke ŝi uzu ĝin.

Kio pri tiu knarado, kiun ŝi aŭdis ĉe sia dorso, tuj antaŭ ol la tegmento flugis super ŝia kapo? Ĉu tio povus esti kaŭzata de tirado de levilo? Ĉu la kapitano sciis, ke la tegmento estis plipezigita? Li ne estus povinta scii, ke la ŝipo pereos — kaj efektive li kaj lia tuta maristaro finiĝis en la maro. Ŝi havis nenian ideon, ĉu li eĉ travivis la sperton.

Kaj kion pensi pri tiu pli frua akcidento? Memorante la aferon nun, ŝi konstatis, ke Lucio reagis al la informo aparte trankvile. Certe li estus devinta furiozi, ke iu malestiminda fiŝkaptisto preskaŭ detruis la barkon de lia patrino. Ĉu oni intence difektis ŝian ŝipon, por ke ŝi estu devigata akcepti tiun de la imperiestro anstataŭe? Ĉu oni eĉ esperis, ke tiu unua akcidento sufiĉos por liberiĝi de ŝi? Tiu elegantega manĝo, kiun ŝi ĝuis kun sia filo — ĉu la tuta afero estis pretigita kun la scio, ke la honorgastino eble neniam aperos?

Okazis malagrabla momento dum la vespermanĝo, kiam Lucio ekdemandis ŝin pri Silano kaj eĉ sugestis, ke lia fratino estis ekzilita maljuste. Kvazaŭ la tuta afero ne estis aranĝita ĝuste por lia avantaĝo! — sed kompreneble li estis nura infano tiutempe. Ŝi neniam havis la ideon informi lin pri siaj penoj por surtronigi lin, kaj fakte estis preferinde, ke Lucio mem estu absolute senscia pri tio. Kiel ironie, ke li nun kritikas ŝin, ke ŝi elvojigis lian rivalon! Ŝi pensis pri lia pika demandado pri metado de spionoj inter la domanaron de aliaj homoj — evidente li ion malkovris.

Kian venenon Seneko gutigas en lian orelon? Pasis nur kelkaj monatoj de kiam Seneko aperis ĉe ŝia domo kun tiu absurda akuzo, ke ŝi planas detronigi la imperiestron kaj anstataŭigi lin per Rubelio Plaŭto. Nun kiam ŝi ne plu loĝas en la palaco, ŝia filo estas ĉirkaŭata de homoj, kiuj faras sian eblon konvinki lin, ke lia propra patrino komplotas kontraŭ li. Domicia kaj Junia ambaŭ sugestis al li, ke ŝi kreas sian propran reton de apogantoj. Lucio verŝajne ne kredis ilin la unuan fojon, sed kiam unu homo post alia konstante ripetadas al li la saman mensogon, eĉ la plej lojala filo povus finfine ŝanceliĝi.

Ĉu troviĝas iu ajn, kiun ŝi ankoraŭ povas fidi? Ĉu Buro? — li akompanis Senekon al ŝia domo, sed estis evidente, ke li mem ne estas konvinkita. Estis li, kiu insistis, ke ŝi havu la ŝancon defendi sin. Laŭ ŝia impreso, Lucio vere estis preskaŭ ordononta ŝian ekzekuton, aŭ almenaŭ konsentonta al tio. Ĉu la situacio jam atingis tian gradon, ke li nun serioze kredas ŝin danĝero? Kaj ĉu li permesos al si preteriri ĉian limon? Estas nepensinde, ke ŝia propra filo povas deziri ŝian morton. Ne, ne, estas frenezaĵo kredi tion.

Agripina denove rigardis la skribtabuleton. Kion ŝi diru al Polina? Eble ne necesas detale priskribi la akcidenton. Ŝi povus diri ian ĝeneralaĵon: Via patrino dronis, kaj mi mem apenaŭ eskapis viva. Tiam ŝi povos laŭdi Polan — laŭdi ŝin kiel bonegan amikinon, rekoni ŝiajn admirindajn humoron kaj prudenton. Pola avertis sian filinon ne fanfaroni pri sia patro. Kiel saĝa ŝi estis!

Agripina bedaŭris, ke ŝia propra patrino ne estis egale prudenta. Se ŝi estus lerninta la arton silenti, ŝiaj filoj povus esti vivaj ankoraŭ hodiaŭ — kaj eble eĉ panjo mem. Ŝia plej aĝa filo Nerono estus iĝinta imperiestro kiam la filo de Tiberio mortis, dum Druso kaj Boteto povus ankoraŭ nun loĝi komforte en Romo kiel respektataj senatanoj.

Kaj kio pri Agripina mem? Ŝi same estus edziniĝinta kun Domicio, kaj ekster la publika okulo ŝi estus povinta ĝui sekretan amrilaton kun Lepido, aŭ eble eĉ edziniĝi kun li post la morto de sia edzo. Anstataŭe ŝi edziniĝis kun Klaŭdio, kaj ŝia filo imperiestriĝis. Ŝi posedis potencon, aŭtentikan potencon, ne malantaŭ la kulisoj kiel Livia, sed tute senkaŝe antaŭ la publiko. Ŝi diskutis politikojn kiel egalulo de senatanoj, ŝi intertraktis kun ambasadistoj, ŝi sidadis sur la podio apud la imperiestro...

El la koridoro ekster sia ĉambro ŝi aŭdis bruon de frakasiĝo. Laŭ la sono ŝajnis, ke iu faligis iun meblon. Unu el la sklavinoj kriis, sed eĉ pli laŭta ol ŝia krio aŭdeblis forta vira voĉo.

Agripina turniĝis en sia sidloko, kaj ŝiaj okuloj renkontis la indiferentan mienon de la busto de ŝia patro. Normale ŝi sendus serviston por esplori la kaŭzon de la ĝeno, sed mankis kaj Agerino kaj Palemono. Nekutime ŝi trovis sin sola.

Iu puŝis malfermita la pordon. Ekstere staris viro kun militista kiraso. “Jen ŝi”, li diris al iu malantaŭ sia ŝultro. Li tenis elingitan glavon en sia mano.

Agripina konis la homon — li estis membro de la imperiestra gvardio. “Aniceto, kion vi faras ĉi tie? Kiel vi aŭdacas eniri tiumaniere en mian ĉambron? Kie estas miaj gesklavoj?”

“Ne zorgu pri viaj gesklavoj. Vi ne plu bezonos ilin.”

Tia reago furiozigis Agripinan. “Ĉu vi provas minaci min? Kiel vi aŭdacas alparoli la Aŭgustan sen permeso? Eliru tuj el mia ĉambro.”

Li marŝis en la ĉambron. Malantaŭ li Agripina vidis aliajn: tri virojn kiuj blokis la pordon. Ili portis kirasojn, tamen ne kaskojn, kaj dum ŝi rigardis, ĉiu el ili eltiris la glavon. “Ni ja havas permeson paroli kun la Aŭgusta”, la viro diris. “Ni estu rapidaj. Mi ne malŝparus tempon per senutilaj paroladoj, sed mi devas liveri mesaĝon.”

Ĉu mesaĝon? Agripina estis tro kolera por ektimi, sed ricevinte tiun informon ŝi iomete senstreĉiĝis. Se ili venis nur por liveri mesaĝon, eble iliaj intencoj ne estas tiel malicaj kiel sugestas ilia aspekto. Tamen ŝi ne intencis respondi al tiuj viroj kvazaŭ ili havus la rajton alparoli ŝin tiamaniere. Ŝi diris nenion.

“Mi ricevis la ordonon informi vin, ke la imperiestro pretervivis vian provon murdi lin.”

“Provo murdi lin!” Agripina estis tro konsternita por resti silenta. “Ĉu li estas en ordo?”

“Okazis neniu misaĵo. Via mortigisto estas arestita.”

“Mia mortigisto! Pri kio vi parolas?”

“Via mesaĝisto Agerino atakis la imperiestron per ponardo.”

“Agerino! Li ne portas ponardon. Li estas mia sekretario.”

“Do, vi konfesas esti la homo, kiu sendis la mortigiston.” La soldato paŝis pli proksimen al ŝi.

Agripina absolute ne intencis lasi tiun viron ĉikani ŝin. Ŝi restis senmova. “Mi havas neniun ideon, kion vi faras ĉi tie, aŭ kial vi supozas havi la rajton minaci min...”

“Sinjorino, ni ne venis ĉi tien sen ordono de supre. Ordono de la plej alta nivelo, laŭ tio kion oni diris al ni.”

Ĝis tiu momento Agripina supozis, ke ili venis por timigi kaj minaci ŝin. Tio ne estus novaĵo — finfine, kio alia povus esti la celo de Seneko la pasintan aŭtunon, kiam li akuzis ŝin pri komplotado kontraŭ la imperiestro? Sed nun la unuan fojon ŝi ekkomprenis, ke ŝi povus esti en serioza danĝero. Ŝi strebis teni sian vizaĝon senesprima, sian voĉon firma, dum ŝia menso freneze konsideris ĉian elirvojon. Ŝi nepre ne permesu al si montri timon. Tio estus ilia signalo por lanĉi sin kontraŭ ŝin. Ŝi sciis, ke necesas plu paroladigi ilin. “Per kies ordonoj? Kiu sendis vin?”

“Ni ne venis ĉi tien por respondi demandojn.”

“Mi ne sendis Agerinon por mortigi la imperiestron. Mi sendis lin por informi mian filon, ke mi travivis la ŝippereon.” La pordo estas blokita. Ĉu ŝi povos per subita salto atingi la fenestron?

La soldato vidis ŝiajn okulojn flagri en la direkton de la fenestro. Li kaptis ŝian brakon.

“Aniceto! Kion vi faras? Mi enpostenigis vin!”

“Vi trudema hundino!” Li levis sian glavon, tenante ĝin per la tenilo kvazaŭ ponardon.

“Vi ne rajtas fari tion!” ŝi kriis. “Mi estas la patrino de la imperiestro. Mia filo neniam permesus...”

Peza pugnofrapo ĉe ŝia brusto elbatis ŝian spiron. Ŝi rigardis malsupren kaj vidis ŝireton kun ruĝa rando en la sino de sia robo. Dum ŝi rigardis, la ruĝo komencas disvastiĝi, makulante la flavan ŝtofon. Ŝi estus kriinta, sed kiam ŝi provis enspiri la doloro estis tro akuta. Estis kvazaŭ ŝi estus trapikita de brulanta fero. Ŝiaj kruroj fandiĝis sub ŝi, ili ne plu povis subteni ŝian pezon. Ŝi falegis sur la plankon.

Antaŭ ŝiaj okuloj etendiĝis en la distancon marmoraj kaheloj rozkoloraj, blankaj kaj grizaj, kun delikataj vejnoj. Inter ili likis flueto da brilruĝa sango. Ŝi turnis sian kapon kaj trovis sandalon: soldatan sandalon kun skrapitaj ledaj rimenoj inter kiuj estis videblaj kornecaj ungoj. Ŝi rimarkis ŝu-najlegojn sub la plandumo, kaj pensis indigne ke ili gratos la kahelojn.

Ŝi devas leviĝi, ŝi nepre eliru de ĉi tie. Ŝi tordiĝis, baraktante per la piedoj sur la glitaj kaheloj. Senespero donis al ŝi forton. Ŝi sukcesis levi la supran parton de sia korpo, kaj konstatis, ke ŝi rigardas la genuojn de la viro sub la jupo de lia tuniko. La suba rando de la tuniko estas eluzita kun pendantaj fadenetoj. Li faris unu paŝon malantaŭen.

Ŝi ankoraŭ luktis por levi sin, sed ŝiaj brakoj ne plu kapablis teni ŝin. Ŝi bezonis aeron, sed estis kvazaŭ fera bendo estus krampita ĉirkaŭ ŝia brusto. Ŝi spasmis kaj gapis, sed la bendo premegis ŝin, tiriĝante pli kaj pli fortege. Ŝiaj pulmoj brulis. Io alproksimiĝis, nebula formo, dissolviĝanta kaj gutanta. Klingo sange ŝlimaĉa.

“Mia filo!” ŝi provis diri, sed kvazaŭ en sonĝo ne eblis elirigi sonon.

La grasa odoraĉo de oleo, la senaera mallumo de la ĉambro. La malhelon apenaŭ trapikis la flava flameto de la lampo. Iam la pordo svinge malfermiĝis kaj ekstere estis taglumo, poste ĝi malfermiĝis denove kaj mi vidis la stelojn. Iu viŝis mian frunton per malvarma, trempita tuko, kaj mi sentis la akvon sekiĝi sur mia haŭto. Mano tenis tason al miaj lipoj, vizaĝo naĝis miadirekten tra la mallumo, voĉoj donis ordonojn: mi spiru, mi puŝu. De tempo al tempo mi konsciis pri murmurado inter la virinoj. Mi tute ne sciis, kiom da ili ĉeestas — foje estis unu virino, foje alia.

Mi petegis Metrodoran, ke ŝi lasu min kuŝi, sed ŝi ĉiam respondis: Ne nun, poste. Mia sola deziro estis surlitiĝi kaj kuŝi tie kaj transdoni min al la afero reganta mian korpon por ke ĝi konsumu min komplete — sed la lito estis tiel alta, ke levi min sur ĝin estis same nefareble kiel grimpi sur monton. Tiru malsupren la mentonon — mi aŭdis iliajn vortojn — eligu la kapon, atente, atente, kaj mi sciis, ke kiam la kapo estos ekstere, la plej malbona parto estos pasinta. Mi sentis alvenon de granda kriego kaj mi cedis al ĝi, ondon post ondo, ĝi elpuŝis sin perforte el mia buŝo, mia nazo, miaj okuloj. Kaj tiam mi aŭdis la bebon plori.

La pordo malfermiĝis kaj Metrodora staris nigra kontraŭ la grizo de la krepusko kun Lucio en siaj brakoj. La ĉielo malantaŭ ŝi estis striita ruĝe. Dum leviĝis la brilanta ĉaro de la suno, amasego da birdoj flugis supren en la aeron, kirliĝante kaj tordiĝante en ĝojplenaj svingiĝoj, kvazaŭ nevidebla mano tirus gigantan ŝalon tra la ĉielo. La bruo de miloj kaj miloj da etaj gorĝoj plenigis la aeron per granda glorkrio, kaj mi vidis mian filon Lucio siluete kontraŭ la lumo kun konturoj ĉielarke oritaj de brilaj koloroj.