Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La memoraĵoj de Julia Agripina

La bazan tekston origine enkomputiligis Anna Löwenstein

Proksimuma verkojaro: 2021

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein

Postparolo

Fontoj

La historia Agripina vere verkis siajn memoraĵojn. Ni scias tion, ĉar ili estas menciitaj de la historiisto Tacito (ĉ. 56 — ĉ. 120 pK). Li rakontas en siaj Analoj, ke Agripina verkis pri sia vivo kaj ties okazintaĵoj por la posteuloj*.

* Tacitus Annales libro IV, ĉap. 53.

Kelkaj informoj ĉerpitaj el ŝiaj memoraĵoj aperas ankaŭ en Natur-historio, eksterordinara enciklopedio de la antikva mondo verkita de la pli aĝa Plinio (23/24 – 79 pK). Li citas ŝian verkon rilate al la longa kaj malfacila nasko de ŝia filo Nerono, kun la piedoj unue. Alia persona informo en Natur-historio tre verŝajne venis el la memoraĵoj de Agripina: la kurioza fakto ke ŝi havis duoblan kojnodenton ĉe la dekstra supra makzelo.* Tio ŝajnas malebla, kaj mi supozas, ke ŝia dento pli verŝajne estis fendita aŭ alimaniere misformita, tiel ke ĝi donis impreson esti duopa.

* Plinius maior Naturalis Historia libro VII, ĉapitroj. 45 kaj 71.

Krom tiaj citaĵetoj la memoraĵoj mem ne travivis, kvankam oni povas supozi, ke iuj informoj en la Analoj, precipe rilate al la traŭma historio de ŝia patrino, venis el tiu fonto. Ilia malapero lasas nerezisteblan truon por verkisto de romanoj.

Aliaj gravaj historiaj fontoj por la okazaĵoj priskribitaj en ĉi tiu romano estas la biografioj de la fruaj romaj imperiestroj verkitaj de Suetonio (ĉ. 69 — post 122), kaj la historioj de Diono Kasio (ĉ. 155 — ĉ. 235).

Necesas mencii ankaŭ du interesajn fikciajn fontojn. Unu estas la tragedio Oktavia, en kiu aperas drama priskribo de la ŝippereo, kiu preskaŭ mortigis Agripinan. Laŭ tradicio, tiu teatraĵo estis verkita de Seneko (ĉ. 4 aK — 65 pK), sed modernaj historiistoj opinias, ke ĝi pli probable estis verkita kelkajn jardekojn post lia morto. Tamen la alia verŝajne vere estis verkita de Seneko; tio estas satira verko kun la titolo Apokolokyntosis Claudii, kiun oni kutime tradukas kiel “La kukurbiĝo de la dio Klaŭdio”. Ambaŭ tiuj verkoj estis tradukitaj en Esperanton de Gerrit Berveling*.

* Seneca Oktavia kaj La apokolokintozo de l’ Dia Klaŭdio, ambaŭ tradukitaj de G. Berveling. FEL, Antwerpen, 1988, kaj VoKo, Breda, 1990.

Krome en antikvaj fontoj aperas multaj aludetoj al la homoj kaj okazaĵoj de ĉi tiu romano, ekzemple en la leteroj kaj aliaj verkoj de Seneko, en la poemoj de Juvenalo kaj Marcialo, kaj aliaj.

Krom la antikvaj fontoj, mia prezento de Agripina ŝuldiĝas grandparte al la historiaj tekstoj de Anthony A. Barrett, precipe lia biografio Agrippina*. Krome mi abunde utiligis liajn biografiojn de Livia kaj Kaligulo (Boteto en ĉi tiu romano). Aliaj modernaj biografioj tre valoraj por mi estis Claudius de Barbara Levick kaj Nero: The End of a Dynasty de Miriam T. Griffin.

* Anthony A. Barrett Agrippina: Sex, Power, and Politics in the Early Empire. Yale, 1996.

Mi aparte dankas S.J.V. Malloch de la universitato de Nottingham, kiu sendis al mi la tekston de sia artikolo “Gaius’ Bridge at Baiae and Alexander-Imitatio” unue aperinta en The Classical Quarterly, New Series, Vol. 51, No. 1 (2001), pp. 206-217, eldonita de Cambridge UP.