Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Respubliko (πολιτεια)

La bazan tekston origine enkomputiligis Donald Broadribb

Proksimuma tradukojaro: 1993

Kreis la Esperantan tekston: Broadribb

Parto Tri

“Ĉi tiaĵoj pri Dioj,” mi diris, “evidente estas aŭskultendaj kaj neaŭskultendaj jam de infaneco, por ke oni honoru Diojn kaj gepatrojn kaj ne malestimu interamikecon.”

“Mi kredas ke ni ĝuste indikis tion,” li respondis.

“Kaj kion, por ke ili estu kuraĝaj? Ĉu ne estas direnda kio plej instigos ilin ne timi morton? Aŭ ĉu vi opinias ke oni povas fariĝi kuraĝa havante tian timon?”

“Je Zeŭso!” li diris, “Ne mi.”

“Kion do? Se iu kredas je ekzisto en Hadeso kaj ĝiaj teruraĵoj, ĉu vi kredas ke li estos sen timo pri morto kaj ke dum batalado li preferos morton al esti venkita kaj sklavigita?”

“Tute ne.”

“Do evidente ni devos kontroli la rakontontojn de ĉi tiuj fabeloj kaj postuli ke ili ne simple ne kalumniu Hadeson sed eĉ ke ili laŭdu ĝin, ĉar ili ne rakontas kio estas vera kaj helpa por estontaj militistoj.”

“Jes, ni devos,” li respondis.

“Do ni ellasu ĉion tian,” mi diris. “Ni komencu per ellaso de la verso:

mi preferus esti servutulo laboranta por alia
senhavulo, kiu havas malmultajn pervivaĵojn,
ol regi ĉiujn pereintajn mortintojn.

(Odiseado 11:489)

kaj

aperus al mortemuloj kaj senmortuloj la domoj
teruraj, ŝimaj, kiujn eĉ Dioj abomenas

(Iliado 20:64)

kaj

Ho ve! Do estas en la loĝejoj de Hadeso
ja spirito kaj fantomo, tamen menso tute ne

(Iliado 23:103)

kaj

li sola estas konscia, la ombroj flirtadas

(Odiseado 10:495)

kaj

animo fluganta el lia membraro iris Hadeson,
lamentante la fatalon, lasante sian junan virecon

(Iliado 16:856)

kaj

animo subteren, kiel fumo,
iras plorpepante

(Iliado 23:100)

kaj

kiel vespertoj interne de kavern’ mirinda
akre krias flugante, kiam unu forfalas
de l’ aro sur la roko supre sin kuntenanta,
tiel ili flirtadis, kune plorpepante

(Odiseado 24:6)

Ni petos Homeron kaj la aliajn poetojn ne koleri pro nia elstreko de tiuj tekstoj kaj ĉiuj similaj tekstoj. Ni elstrekas ilin ne ĉar ili ne estas poeziaj kaj plaĉaj kiam la plej multaj personoj aŭskultas ilin, sed ju pli poeziaj ili estas, des malpli devas aŭskulti infanoj kaj viroj kiuj devos esti liberaj kaj timi sklaviĝon pli ol morton.”

“Kompreneble.”

“Konsekvence, la tuta terura kaj timiga nomaro tiurilata estas elĵetenda: La Rivero de Lamentado, Stikso*, ‘Subteruloj’ kaj ‘Kadavroj’ kaj aliaj tiutipaj nomoj kiuj, kiel oni scias, hororigas ĉiujn aŭdantojn. Eble ili havas alian valoron, sed ni timas pri la gardistoj. Ni timas ke pro sia hororo ili fariĝos pli febraj kaj timemaj ol ni volas.”

“Ni prave timas tion,” li respondis.

“Do ili estas elprenendaj?”

“Jes.”

“Mala tipo estas rakontenda kaj pripoezienda al ili?”

“Klare.”

“Kaj ni ankaŭ elprenu la lamentojn kaj la vekriojn de estimindaj viroj?”

“Nepre,” li respondis, “se ni elprenas la antaŭajn vortojn.”

“Konsideru,” mi diris, “ĉu ni prave elprenos ilin. Ni diras ke inda viro ne opinias ke estas terure kiam inda kamarado mortas.”*

“Tion ni diras.”

“Do li ne lamentus pri li, kvazaŭ suferinte ion teruran.”

“Tute ne.”

“Sed ni ankaŭ diras ke tiu indulo estas plej sendependa kiam temas pri bona vivado. Malsimile al aliaj homoj, li plej malmulte bezonas iun alian personon.”

“Prave,” li respondis.

“Tute ne estus terure por li perdi filon aŭ fraton aŭ monon aŭ ion alian tian.”

“Tute ne estus.”

“Do li tute ne lamentas sed akceptas mildanime kiam tia malfeliĉaĵo trafas lin.”

“Certe.”

“Do ni prave elprenos la lamentojn de la famaj viroj kaj donos ilin al virinoj — kvankam ne al laŭdindaj virinoj — kaj al malindaj viroj. Niaj pretigataj gardontoj de la regiono devos senti naŭzon pri tia agado.”

“Prave,” li respondis.

“Do denove ni petos Homeron kaj la aliajn poetojn ne diri ke Aĥilo, kiu estis filo de Diino:

kuŝas jen sur sia flanko, jen
sur sia dorso, jen sur sia diafragmo

kaj poste

rekte stariĝinte, li vagadis konfuzita laŭ la plaĝo
de la maro senrikolta.*

(Iliado 24:10)

per ambaŭ manoj li prenis cindrojn ardantajn
kaj ŝutis ilin sur sian kapon

(Iliado 18:23)

nek ke li vekriis kaj lamentis kiel estas priskribite. Nek ke Priamo, kiu ja estis parenco de la Dioj, petegis kaj

ruliĝadis sur la fekaĵo,
alvokante ĉiun viron laŭnome.

(Iliado 22:414)

Kaj eĉ pli ol pri ĉi tiuj citaĵoj ni petos ke ili ne prezentu Diojn lamentantajn kaj dirantajn:

“Vi al mi kompatinda! Ve noblulon malfeliĉe naskinta!

(Iliado 18:54)

Kaj se Diojn des pli ili ne aŭdacu misprezenti la plej grandan el la Dioj:

Ve! Viramikon persekutatan ĉirkaŭ la urbo
mi perokule vidas, mia koro lamentas.

(Iliado 22:168)

kaj

Ve! Ve al mi! Sarpedono, mia plej amata viro,
estas destinita esti mortvenkita de Patroklo Mentojtiido.

(Iliado 16:433)

Se, amiko Adejmanto, niaj junuloj serioze aŭskultus tiajn vortojn anstataŭ moki ilin kiel malindajn rakontaĵojn, nu apenaŭ unu persono kredus ke tiaj agadoj estas malindaj, kaj neniu riproĉus sin se eĉ venus en la menson diri aŭ fari ion tian. Tute senhonte kaj energie li farus multajn plorkantojn kaj lamentojn pro malgravaj suferoj.”

“Vi parolas plej vere,” li respondis.

“Tio nepre devas ne okazi, kiel nia diskuto ĵus indikis. Ni restu konvinkitaj pri tio ĝis iu konvinkos per pli bona argumento.”

“Nepre.”

“Kaj ili devas esti neridemaj. Kutime kiam iu sin donas al forta ridado tio emas estigi severan ŝanĝon.”

“Tiel ŝajnas al mi,” li respondis.

“Do, se ni devas malakcepti ke iu rakontu pri indaj homoj superfortitaj de ridado, des malpli pri Dioj.”

“Ja ne,” li diris.

“Do ni ne akceptos eĉ de Homero ĉi tion pri Dioj:

neestingeble ekscitiĝis la ridado de l’ beataj dioj
kiam ili vidis Hefeston rapide moviĝantan tra l’ ĉambrego

(Iliado 1:599)

tio estas malakceptenda, laŭ via kredo.”

“Se vi volas nomi ĝin mia,” li respondis. “Vi pravas, estas malakceptende.”

“Do la vero estas plej valora. Se ni ĵus prave diris ke malvero estas efektive senutila al Dioj sed utila al homoj, ke ĝi estas ia medikamento, estas klare ke ĝi devos esti lasata al kuracistoj kaj ĝi estu netuŝebla de laiko.”

“Klare,” li respondis.

“Do necesos ke nur la regantoj de la civito — se iuj, krom kuracistoj — rajtu mensogi al kontraŭbatalantoj aŭ civitanoj por servi la civiton, sed neniu alia. Se laiko mensogus al tiuj regantoj, ni nomus tion eĉ pli granda misfaro ol se malsanulo mensogus al kuracisto aŭ sportlernanto al sia trejnisto pri la farto de sia korpo, aŭ se iu parolus malvere al kapitano pri la ŝipo kaj la ŝipanoj, ne dirante la veron pri sia propra stato aŭ la stato de iu el la kunŝipanoj.”

“Tute vere,” li respondis.

“Se, do, iu alia en la civito troviĝus —

iu el la metiistoj,
profeto aŭ kuracisto por malsanuloj aŭ ĉarpentisto

(Odiseado 17:383)

li estu punita kiel enkondukinto de kutimo tiel renversa kaj ruiniga por civito kiel por ŝipo.”

“Se,” li diris, “oni devas agi konforme al la postuloj.”

“Nu, ĉu niaj junuloj bezonos esti prudentaj?”

“Kompreneble.”

“Por la plej multaj personoj la ĉefaj aspektoj de prudenteco estas obei la regantojn kaj regi sin mem rilate al la plezuroj de drinkado kaj amorado kaj manĝado, ĉu ne?”

“Mi akordas kun vi.”

“Do mi opinias ke bone dirita estas tio, kion (laŭ Homero) Diomedo diris:

Sinjoro, sidu kaj silentu, obeu mian konsilon.

(Iliado 4:412)

kaj kio sekvas:

La aĥajanoj iris spirante batalurĝon,
silente ili timis la komandantojn

(Iliado 3:8 kaj 4:431)

kaj ĉio alia tia.”

“Ili estas bonaj diraĵoj.”

“Sed kion pri ĉi tio:

Ebria pro vino, havanta hundajn okulojn kaj cervan koron

(Iliado 1:225)

kaj la sekvaĵo? Ĉu tio estas bone dirita? Kaj ĉia alia malrespektaĵo kiun civitano diras al la regantoj, ĉu en prozo, ĉu en poezio?”

“Tio ne estas bone dirita.”

“Mi ne opinias ke estas dece ke junuloj aŭskultu ĝin, ne tiel ili fariĝos prudentaj. Se ĝi donas ian alian plezuron, ne estas mirinde. Ĉu vi samopinias?”

“Jes,” li respondis.

“Nu, kion pri kiam la plej saĝa viro diras ke laŭ lia opinio estas plej bone kiam:

tabloj estas plenkovritaj per
pano kaj viando; ĉerpinte vinon el kratero
vinverŝisto alportas kaj verŝas en la pokalojn

(Odiseado 9:8)

ĉu vi kredas ke estas taŭge ke junulo aŭdu tion, se nia celo estas ke li lernu sin regi? Aŭ:

plej lamentinde estas renkonti fatalon mortante pro malsato

(Odiseado 12:342)

Aŭ aŭskulti pri Zeŭso kiu, dum la aliaj Dioj kaj homoj dormis, estis la sola neendormiĝinto? Li facile forgesis ĉiujn siajn planojn pro sia amoremo. Kiam tio trafis lin, li vidis Heran. Li eĉ ne volis atendi ĝis ili eniros la litĉambron sed insistis koiti sur la tero. Li diris ke lia deziro estas eĉ pli forta ol kiam ili unuafoje sekskuniĝis ‘nerimarkataj de siaj amataj gepatroj’.* Aŭ similaĵo pri kiam Hefesto enĉenigis Areson kaj Afroditan:”*

“Ne, je Zeŭso!” li diris. “Mi ne opinias tion taŭga.”

“Sed se,” mi diris, “senceda persistado malgraŭ ĉio, farata de famaj viroj, estas rakontata tio estas rigardenda kaj aŭskultenda. Ekzemple:

batante sian bruston li riproĉis sian koron,
‘Persistu, mia kor’! Pli grandajn terurojn vi jam toleris.’

(Odiseado 20:17)

“Nepre,” li respondis.

“La viroj devas esti nesubaĉeteblaj kaj nemonavidaj.”

“Absolute!”

“Do ne estos permesate ke oni kantu:

donacoj persvadas Diojn, donacoj respektindajn reĝojn

(proverbo)

Nek oni laŭdu pri Fojnikso, la servisto de Aĥilo, ke li prave konsilis lin akcepti donacojn por helpi la aĥajanojn, sed sen donacoj ne ĉesigi sian koleron. Kaj ni ne estimos Aĥilon mem, kaj ni ne akceptos ke li estis tiel monavida ke li akceptis donacojn de Agamemnono — ke kontraŭ pago li akceptis transdoni mortinton, sed rifuzis sen pago.”*

“Ne estas ĝuste laŭdi tiaĵojn,” li respondis.

“Mi hezitas,” mi diris, “akuzi Homeron pri malpieco kiam li tiel parolas pri Aĥilo kaj verkas aliajn rakontojn. Sed kiam Aĥilo diras al Apolono

Vi malhelpis min, Hekaergos*, plej detruema el ĉiuj dioj!
se mi povus nur venĝi min kontraŭ vi, se mi nur kapablus!

(Iliado 22:15, 20)

kaj ke li malobeis la riveron, kiu estis Dio, kaj estis preta batali, kaj ke li diris pri siaj haroj konsekritaj al la alia rivero, Sperĥejo:

Harojn mi donas por porti al la heroo Patroklo

(Iliado 21:130, 23:140)

kiu ja estis mortinta — nu, ni ne povas kredi ke li faris tion. La treniĝo de Hektoro ĉirkaŭ la korpo de Patroklo, kaj la vivantaj kaptitoj kies gorĝojn oni tranĉis sur la funebra ŝtiparo — ĉion tian ni deklaros nevera. Kaj ni ne permesos ke ili kredigu nian popolon ke Aĥilo, filo de Diino kaj Peleo, plej prudenta viro kaj nepo de Zeŭso, kaj edukita de sagaca Kirono, estis tiel plena de mensa konfuzo ke li havis en si du malsanojn sinkontraŭantajn: Avareman monavidon kaj arogantecon rilate kaj al Dioj kaj al homoj.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Kaj ankaŭ,” mi diris, “ni nek konvinkiĝos nek permesos diri ke Tezeo, filo de Pozidono, kaj Pirituso, filo de Zeŭso, entreprenis tiel terurajn perfortojn, nek ke iu alia diido kaj heroo faris terurajn, malpiajn agojn, kiel oni nun mensogas pri ili. Ni devigos la poetojn aŭ ne rakonti tiajn agojn, aŭ ne pretendi ke temas pri infanoj de Dioj. Ili ne diru ambaŭ. Kaj ili ne provu kredigi niajn junulojn ke la Dioj kreas malbonon, kaj ke herooj ne estas pli bonaj ol homoj. Kiel ni jam diris, tiaj asertoj estas nek piaj nek veraj, ĉar ni antaŭe demonstris ke Dioj ne povas fari malbonon.”

“Certe.”

“Kaj estus danĝere por la aŭskultantoj, ĉar ĉiu malbonulo ekskuzus sin se li kredus ke faras kaj faris tiajn aferojn:

parencoj de la Dioj,
proksimaj al Zeŭso, de kiuj sur Mont’ Ida
altar’ al Patro Zeŭso estas en la ĉielo

kaj

ilia dieca sango ankoraŭ ne neniiĝis.

(Esĥilo: Nioba fragmento 146)

Tial tiaj rakontoj devas ĉesi, por ke ili ne faru niajn junulojn toleremaj pri malboneco.”

“Precize tial,” li respondis.

“Nu,” mi demandis, “kiu temo restas pri kiu ni decidu kio estas aŭ ne estas direbla? Ni decidis pri Dioj, kaj dajmonoj, kaj herooj, kaj la personoj en Hadeso.”

“Vere.”

“Do nun restas diskuti pri homoj.”

“Klare.”

“Ni ne povas, amiko, preskribi pri tio jam nun.”

“Kial?”

“Mi supozas ke ni dirus ke poetoj kaj rakontistoj misprezentas la plej gravajn aferojn pri homoj: Ke multaj estas maljustaj tamen prosperaj, kaj justuloj estas mizeraj, kaj ke agi maljuste estas profitige se oni agas sekrete, ke justeco estas bona por iu alia sed kaŭzas perdon al la aganto. Kaj ni malpermesus ke ili diru tiaĵojn, kaj ni ordonus ke ili kantu kaj rakontadu la malon de ĉio tia, ĉu ne?”

“Mi plene akordas,” li respondis.

“Nu, se vi akceptas ke mi pravas, mi povas diri ke vi akordas pri tio, kion ni dekomence volas trovi.”

“Via supozo estas prava,” li respondis.

“Nu, ni interkonsentu ke ni devos paroli tiel pri homoj kiam ni estos trovintaj kia estas justeco kaj kial pro sia naturo ĝi havas valoron por sia posedanto negrave ĉu aŭ ne li ŝajnas esti justa.”

“Tute prave,” li respondis.

“Do ni rigardu la ekzamenadon de fabeloj kiel finitan. Laŭ mia opinio ni nun devas ekzameni stilon, por ke ni estu plene ekzamenintaj ne nur kion sed ankaŭ kiel oni devas rakonti.”

Adejmanto diris: “mi ne komprenas kion vi diras.”

“Tamen, vi devus,” mi diris. “Eble vi pli facile komprenos ĉi tion: Ĉio rakontata de fabelistoj aŭ de poetoj temas pri okazintaj aŭ okazantaj aŭ okazontaj eventoj.”

“Kiel povus esti alie?”

“Kaj ili recitas aŭ per simpla rakontado aŭ per imitado aŭ ambaŭmaniere.”

“Ankaŭ tion mi bezonas pli klare kompreni,” li diris.

“Mi ŝajne estas ridinda kaj malkompetenta instruisto,” mi diris. “Kiel personoj ne kapablaj esprimi sin, mi provos indiki kion mi celas ne per ĝeneralaĵo sed per specifa ekzemplo. Diru al mi, ĉu vi konas la komencon de la Iliado kie la poeto diras ke Ĥriseso petis Agamemnonon liberigi lian filon, kaj Agamemnono koleris, kaj Ĥriseso post sia malsukceso preĝis al la Dio kontraŭ la aĥajanoj?”

“Jes.”

“Vi scias ke ĝis ĉi tiuj versoj:

li petis ĉiujn aĥajanojn,
precipe la du Atreidojn, la komandantojn

(Iliado 1:15)

nu, ĝis tie Homero mem parolas kaj li tute ne provas kredigi nin ke iu alia ol li mem parolas. Sed post tiuj versoj li parolas kvazaŭ li mem estus Ĥriseso, kaj li provas kiel eble plej kredigi nin ke ne Homero sed la maljuna pastro parolas. Kaj tiel li verkis preskaŭ la tutan poemon pri la eventoj en Iliono, kiel ankaŭ en la tuta Odiseado.”

“Certe,” li diris.

“Nu, ĝi estas rakonto, negrave ĉu li diras la vortojn de ĉiu persono aŭ pri eventoj inter ties vortoj, ĉu ne?”

“Kompreneble.”

“Sed kiam li parolas vortojn kvazaŭ li estus alia persono, ĉu ni prave povas diri ke li konformigas siajn vortojn kiel eble plej zorge al la vortoj de ĉiu persono prezentata kiel parolanta?”

“Tiel estas. Do?”

“Nu, konformigi sin al iu alia rilate al parolado aŭ sinteno estas imiti tiun personon.”

“Kion vi konkludas?”

“Agante tiel, evidente li kaj la aliaj poetoj faras sian rakontadon per imitado.”

“Certe.”

“Se la poeto nenie kaŝus sin, la tuta poemo kaj rakonto estus farita de li sen imitado. Por ke vi ne diru ke vi ne komprenas, mi donos ekzemplon. Homero jam diris ke Ĥriseso iris portante elaĉeton por sia filino, kaj por fari peton al la aĥajanoj, precipe al la reĝoj. Se li daŭrigus ne kvazaŭ li ekiĝis Ĥriseso sed ankoraŭ restas Homero, nu tio ne estus imitado sed simpla rakontado. Estus proksimume ĉi tiel — mi parolos senmetre, ĉar mi ne estas poeto: La pastro iris kaj preĝis ke la Dioj ebligu ke ili konkeru Trojon kaj ili mem saviĝu, akceptinte la elaĉeton kaj liberiginte lian filinon kaj timrespektante la Dion. Kiam li estis dirinta tion, la aliaj estis adoremaj kaj konsentis, sed Agamemnono fariĝis sovaĝa kaj ordonis ke li nun foriru kaj ne revenu, ĉar la girlandita sceptro ne plu sufiĉos por protekti lin. Li diris ke antaŭ ol lia filino liberiĝos, ŝi maljuniĝos kun li en Argo. Li ordonis ke li foriru kaj ne provoku lin, por reveni hejmen bonstata. Aŭdinte, la maljunulo ektimis kaj foriris silente. Kiam li estis malproksimiĝinta de la bivako, li longe preĝis al Apolono, recitante la honortitolojn de la Dio kaj memorigante kaj petante rekompencon se iam li akceptinde donacis al li per konstruado de temploj aŭ per sanktaj oferoj. Pro ĉio ĉi, li preĝis, li venĝu lin per siaj sagoj kontraŭ la aĥajanoj pro liaj larmoj. Tiel, amiko,” mi diris, “ni havas simplan rakonton sen imitado.”

“Mi komprenas,” li respondis.

“Nu, komprenu,” mi diris, “ke la malo okazas kiam oni forprenas la tekston de la poemo inter la paroladoj kaj lasas nur la dialogon.”

“Mi ankaŭ komprenas tion,” li diris. “Tio okazas en tragedioj.”

“Vi plene pravas,” mi respondis. “Mi kredas ke nun estas klara al vi tio, kion vi antaŭe ne komprenis. Unu speco de poezio kaj fabelado konsistas plene el imitado. Kiel vi diris, tio estas tragedioj kaj komedioj. Alia speco konsistas el raportado farita de la poeto mem. Oni plej ofte trovas tion en ditiramboj. Kaj ambaŭ specoj estas troveblaj en eposaj poemoj, kiel ankaŭ en multaj aliaj verkoj. Ĉu vi komprenas min?”

“Jes, nun mi komprenas kion vi celis diri,” li respondis.

“Memoru ankaŭ ke ni antaŭe jam diskutis pri kio rajtas esti rakontata, sed ni ankoraŭ bezonas konsideri kiel ĝi estu rakontata.”

“Mi memoras.”

“Nu, jen, laŭ mia ekzemplo, necesas interkonsenti ĉu ni permesos la poetojn imiti kiam ili faras siajn rakontojn por ni. Aŭ foje imiti kaj foje ne, kaj se tiel, do kiam? Aŭ tute ne imiti.”

“Mi supozas,” li respondis, “ke vi demandas ĉu aŭ ne ni akceptos tragediojn kaj komediojn en la civito.”

“Probable,” mi diris, “sed eble eĉ pli ol tion. Efektive, mi ne scias. Sed kien ajn kondukos la diskuto, kvazaŭ vento, tien ni iru.”

“Vi bone proponas,” li respondis.

“Rigardu ĉi tion, Adejmanto: Ĉu ja aŭ ne niaj gardistoj devus esti imitantoj? Ĉu tio sekvas el tio, kion ni unue diris, ke ĉiu persono povas bone fari unu specon de laboro, sed ne multajn? Se li provus ĉi tion, provante kapabli en multaj fakoj, pri ĉiu fako li malsukcesus esti kompetenta.”

“Devas esti tiel.”

“Ĉu la sama argumento estas aplikebla al imitado? Se li imitus multajn, li malsukcesus bone imiti eĉ nur unu?”

“Li malsukcesus.”

“Do li apenaŭ povus samtempe okupi sin pri iu laborfako kaj imiti multajn personojn. La samaj homoj ne povas eĉ sukcese verki ambaŭ specojn de imitado kiuj ŝajnas esti tre proksimaj unu al la alia, nome komediojn kaj tragediojn. Vi ja ĵus nomis ilin imitado, mi kredas.”

“Jes. Kaj vi pravas, ili ne povas.”

“Nek samtempe esti rapsodoj kaj aktoroj?”

“Prave.”

“Kaj la samaj personoj ne povas esti aktoroj kaj en tragedioj kaj en komedioj. Ĉio tia ja estas imitado, ĉu ne?”

“Ĝi estas imitado.”

“Kaj, Adejmanto, la homa naturo ŝajnas al mi konsisti el tiel malgrandaj eroj ke ĝi ne povas adekvate imiti multajn aferojn, aŭ fari tiujn aferojn, kiujn la imitado reprezentas.”

“Tute vere,” li diris.

“Se ni plu akceptas nian originalan konkludon ke niaj gardistoj devos eviti ĉiujn aliajn metiojn kaj esti kiel eble plej kompetentaj metiistoj pri la libereco de la civito kaj fari nenion kio ne celas tion, estas ne dezirinde ke ili faru aŭ imitu ion alian. Se ili nepre devas imiti, ili imitu jam de infaneco tion, kio decas al ili: Esti kuraĝaj, sinregantaj, piaj, liberaj, kaj ĉi ĉiaj, kaj ili nek faru nek kapablu imiti malliberecon, nek ion alian hontindan por ke ili ne interŝanĝu estadon kontraŭ imitado. Ĉu vi rimarkis ke imitado, se oni persistas je ĝi jam de juneco, fariĝas korpa, parola kaj pensa kutimo?”

“Nepre.”

“Do ni ne permesos,” mi diris, “ke personoj kiujn ni pretendas prizorgi, kaj kiuj devos fariĝi bonaj viroj, imitu virinon, ĉar ili estas viroj; ili imitu nek junan virinon nek maljunan, nek virinon kiu riproĉaĉas viron, aŭ kiu fanfarone defias Diojn opiniante sin beata, aŭ kiu vekrias kaj lamentas kiam malfeliĉo trafas ŝin. Kaj nepre ne virinon malsanan aŭ sekspasian aŭ naskantan.”

“Kompreneble,” li diris.

“Nek gesklavojn kiuj faras sklavajn agojn.”

“Ankaŭ ne tion.”

“Kaj ne malbonajn virojn, evidente, kiuj estas timemaj kaj faras la malon de kion ni ĵus diris, kiuj kalumnias kaj mokas unuj la aliajn, kaj fiparolas, ĉu ebrie, ĉu malebrie, aŭ mistraktas sin kaj aliajn per vortoj kaj agoj. Ili ne kutimiĝu similigi sin al frenezuloj per vortoj aŭ agoj. Kvankam ili devas scii rekoni frenezulojn kaj malbonajn virojn kaj virinojn, ili devas nek fari nek imiti ion tian.”

“Tute vere,” li respondis.

“Krome,” mi diris, “ĉu ili imitu forĝistojn aŭ aliajn metiistojn, aŭ remistojn de triremoj aŭ iliajn komandantojn aŭ ion alian tian?”

“Kiel?” li respondis. “Ĉar ne licas ke ili eĉ atentu ion tian.”

“Krome, ĉu ili imitu henantajn ĉevalojn kaj blekantajn bovojn kaj bruantajn riverojn kaj muĝantan maron kaj tondron kaj ĉion tian?”

“Sed ne licas ke ili agu freneze aŭ similigu sin al frenezuloj.”

“Nu, do,” mi diris, “se mi komprenas kion vi diras, ekzistas speco de stilo kaj rakontado laŭ kiu vere inda bonulo rakontus kiam li devus paroli, kaj alia, malsimila speco kiun akceptus kaj laŭ kiu rakontus persono kiu estas malinda laŭ siaj denaska karaktero kaj edukiĝo.”

“Kiaj ili estas?” li demandis.

“Mi kredas ke kiam modera viro,” mi diris, “dum sia rakontado atingas parolon aŭ agon de bona viro, li volonte deklamas kvazaŭ li estus tiu viro kaj ne hontus imiti lin tiel, precipe kiam li imitas bonulon kiu agas fidinde kaj inteligente; malpli volonte kiam la viro estas malpli inda pro malsano aŭ amoro aŭ ebrieco aŭ ia alia malfortiĝo. Kiam li atingas en sia rakontado malindan personon, li ne volonte similigas sin al la malplibonulo, krom mallonge dum li faras ion valoran; li hontas, ĉar li ne estas sperta pri imitado de tiauloj kaj li sentas naŭzon kiam li formas sin laŭ ili kaj surprenas la malbonajn tipojn. Li malestimas tion en sia menso, ĉar lia celo ne estas amuzi.”

“Verŝajne,” li respondis.

“Do ĉu li ne uzos rakontadon kian ni diskutis antaŭ nelonge pri la poezio de Homero? Li uzos stilon kiu inkludos kaj imitadon kaj simplan rakontadon, sed nur malmulte da imitado en granda verko. Ĉu mi pravas?”

“Certe,” li diris. “Tia devas esti la tipo por tiu parolisto.”

“Do,” mi diris, “kiam temas pri deklamanto kiu ne estas tia, ju pli maladekvata li estas, des pli volonte li rakontas ĉion kaj li opinias nenion malinda, tiel ke li provas imiti serioze ĉion antaŭ multaj aŭskultantoj, aferojn kiajn ni ĵus menciis: Tondron kaj bruadon de ventoj kaj hajlo kaj aksoj kaj pulioj kaj trumpetoj kaj flutoj kaj ŝalmoj kaj ĉiaj muzikiloj kaj la voĉojn de hundoj kaj ŝafoj kaj birdoj. La stilo de tiu persono estas plena de imitado de sonoj kaj gestoj kun malmulte da rakontado.”

“Neeviteble estas tiel.”

“Do tiuj,” mi diris, “estas la du formoj de stilo kiujn mi menciis.”

“Jes,” li diris.

“Nu, la unua el ili enhavas nur malgrandan variadon. Se oni donas taŭgajn tonon kaj ritmon al la recitado, ĝusta recitanto paroladas laŭ unu maniero kaj per unu tono — ĉar la variado estas malgranda — kaj simile per preskaŭ unuforma ritmo.”

“Estas precize tiel,” li respondis.

“Kion pri la alia speco? Por tio oni bezonas la malon, ĉiujn tonojn, ĉiujn ritmojn, por taŭge rakonti, ĉar ĝi havas multajn formojn de variado.”

“Ja estas tiel.”

“Nu, ĉu ĉiuj poetoj kaj rakontantoj uzas nur unu aŭ la alian de tiuj du tipoj de recitado, aŭ ĉu iuj intermiksas ilin?”

“Iuj intermiksas ilin,” li respondis.

“Do kion ni faru?” mi demandis. “Ĉu ni akceptu ilin ĉiujn en la civito, aŭ nur la purforman, aŭ la miksforman?”

“Se mia opinio decidos tion,” li respondis, “la nemiksitan imitadon de kio decas.”

“Sed, Adejmanto, la miksita speco estas plaĉa. La malo de kion vi preferas. Ĝi estas plaĉa al infanoj kaj edukistoj kaj la plej multaj personoj.”

“Jes, ĝi plej plaĉas al ili.”

“Sed eble,” mi diris, “vi asertus ke ĝi ne harmonias kun nia civitanismo, ĉar ne ekzistas duspeca nek plurspeca persono inter ni, ĉiu persono faras nur unu aferon.”

“Efektive ĝi ne harmonias.”

“Ĉu estas ĉar nur en tia urbo troviĝas ŝufaristo kiu estas nur ŝufaristo kaj ne ankaŭ navigisto, kultivisto estas nur kultivisto kaj ne ankaŭ juĝisto, kaj batalisto estas nur batalisto kaj ne ankaŭ mongajnisto, kaj simile rilate al ĉiuj personoj?”

“Vere,” li respondis.

“Do, evidente se viro estas tiel lerta ke li povas fariĝi ĉiuspeca kaj imiti ĉion, kaj se li venos en nian civiton dezirante publike deklami siajn poemojn, ni kliniĝos antaŭ li kvazaŭ antaŭ sanktulo, mirindulo, plezuriganto, sed ni diros ke ne ekzistas tia viro en nia civito, kaj ke tio ne licas. Ni verŝos parfumon sur lian kapon kaj ni donos al li kronon el lano sed ni forsendos lin al alia urbo. Ni mem preferos pli aŭsteran kaj malpli plezurigan poeton kaj fabeliston por nia utiligo, kiu imitos kio estas deca kaj kiu faros siajn rakontojn laŭ tiuj tipoj kiujn ni komence ordonis kiam ni diskutis la edukadon de la soldatoj.”

“Nepre ni farus tion,” li respondis, “se ni povus.”

“Nun, amiko,” mi diris, “ŝajnas ke ni plene decidis pri la arto de rakontoj kaj fabeloj. Estas deklarite kion kaj kiel oni rakontu.”

“Ankaŭ mi kredas tion.”

“Nu, post tio,” mi diris, “restas diskuti pri la specoj de kantado kaj muzikado.”

“Klare.”

“Nu, sendube ĉiuj jam scias kion ni devas diri: Pri kiaj ili devas esti por akordi kun la jamdiritaĵoj.”

Glaŭkono ekridis. “Mi mem, Sokrato, ŝajne ne estas unu el ‘ĉiuj’, ĉar mi ĝuste nun ne povas konkludi kiaj ili devas esti laŭ ni, kvankam mi povas konjekti.”

“Tamen,” mi diris, “vi certe povas unue diri ke muzikaĵo konsistas el tri partoj: Vortoj, melodio, kaj ritmo.”

“Jes,” li respondis, “tion mi scias.”

“Nu, rilate al vortoj, ĉu estas diferenco inter la nekantendaj vortoj kaj la tipoj de kio estas nerakontenda, kiujn ni ĵus diskutis?”

“Ne,” li respondis.

“Kaj la tonoj kaj ritmoj devas esti konformaj al la vortoj?”

“Certe.”

“Sed ni diris ke ni ne bezonas lamentojn kaj vekriojn en rakontoj.”

“Tion ni diris.”

“Kiuj estas la lamentmelodioj? Diru al mi, ĉar vi estas muzikisto.”

“La mikslidia modalo,”* li respondis, “kaj la akutlidia, kaj diversaj aliaj.”

“Kiuj estas la morale molaj kaj la drinkakompanantaj melodioj?”

“La iona modalo,” li diris. “Kaj oni opinias kelkajn lidiajn langvoraj.”

“Amiko, ĉu vi utiligus tiujn por militistoj?”

“Tute ne,” li respondis. “Do ŝajne restas por vi nur la dorika kaj la frigia modaloj.”

“Mi ne scias la modalojn,” mi diris, “sed konservu tiun modalon kiu taŭge imitus la sonojn kaj tonojn de kuraĝulo kiu militadas kaj faras ĉiun necesan laboron — viro kiu, se li malsukcesas aŭ vundiĝas aŭ renkontas morton, aŭ se iu alia fatalaĵo trafas lin, ĉiuokaze li sinregante kaj fortike defendas sin kontraŭ la sorto. Kaj alian modalon por persono kiu dum paco volonte, sen devigo, agas — kiu persvadas aŭ petas iun, eble Dion per preĝo, aŭ homon per instruado aŭ admonoj; aŭ, male, estas petita aŭ instruita aŭ persvadita sin ŝanĝi, kaj pro tio li agas inteligente, ne arogante sed prudente kaj modere pri ĉio ĉi kaj ŝatas la rezultojn. Tiujn du modalojn kiuj plej bone imitas la voĉojn de malsukcesantoj, sukcesantoj, prudentuloj, tiujn du modalojn kiuj akompanas agadon-pro-devo kaj volontan agadon, konservu ilin.”

“Nu,” li diris, “vi ne petas min konservi ion alian ol la ĵus menciitajn.”

“Do,” mi diris, “ni ne bezonos plurkordajn aŭ ĉiaskalajn instrumentojn* por la kantoj kaj melodioj.”

“Mi kredas ke ne,” li respondis.

“Do ni ne retenos ĉe ni fabrikistojn de triangulkordaj instrumentoj, nek de plukinstrumentoj nek de iuj ajn multnotaj kaj plurskalaj instrumentoj.”

“Evidente ne.”

“Krome, ĉu vi akceptos en la civito ŝalmfabrikistojn aŭ ŝalmistojn? Tiu ja estas la plej tonriĉa instrumento, kapabla prezenti ĉiujn sonojn.”

“Klare,” li diris.

“Restas por via utiligo en la urbo,” mi diris, “liro kaj citro. Kaj en la kamparo por la paŝtistoj estus ia pajnŝalmo.”

“Tion indikas nia diskuto,” li respondis.

“Ni faras nenion novan, amiko,” mi diris, “preferante Apolonon kaj la instrumentojn de Apolono al Marsiaso kaj liaj instrumentoj.”*

“Je Zeŭso!” li diris. “Mi kredas ke ne.”

“Kaj je la Hundo!” mi diris, “ni kvazaŭsekrete elpurigis urbon kiun ni antaŭnelonge nomis luksa.”

“Ni prudente agis,” li diris.

“Bone, do,” mi diris. “Ni purigu la reston. Post la modaloj ni devas diskuti ritmojn. Ni ne serĉu komplikitajn aŭ multkategoriajn, sed ni atentu kiaj estas la ritmoj de bonorda, kuraĝoplena viro. Trovinte ilin ni postulu ke la piedoj kaj la melodiaĵo konformu al tia parolado, ne ke la vortoj konformu al la piedoj kaj melodiaĵoj. Estas via tasko diri kiuj estas tiuj ritmoj, samkiel vi indikis la modalojn.”

“Sed je Zeŭso!” li respondis. “Mi ne scias respondi. Mi povas diri ke mi observis ke ekzistas tri formoj el kiuj konstruiĝas ĉiuj melodioj. Sed mi ne scias diri kiuj imitas kian vivon.”

“Tiukaze,” mi diris, “ni devos konsulti Damonon* por trovi kiuj skemoj taŭgas por sklaveco kaj malrespekto aŭ frenezeco kaj aliaj nedezirindaj karakteroj, kaj kiuj ritmoj estas konservendaj por la malaj. Mi kredas ke mi aŭdis lin, neklare, nomi iajn kombinaĵojn militista kaj daktila kaj heroa. Mi ne scias kiel li aranĝas ilin, tiel ke ili estas egale altaj kaj malaltaj, kaj kurtaj kaj longaj. Mi kredas ke li nomis unu kombinaĵon jambo, kaj alian trokeo, kaj li aldonis longecon kaj kurtecon. Kaj mi kredas ke li egale atentis la tempon de la piedoj, malaprobe aŭ aprobe, kiel iliajn ritmojn — aŭ eble ian kombinaĵon, mi ne scias — nu, kiel mi diris, oni konsultu Damonon pri tio, ĉar nemalgranda diskuto estas necesa por decido. Ĉu vi malakordas?”

“Je Zeŭso, ne mi!”

“Sed vi ja povas decidi ke respektindeco kaj miskonduto akompanas bonritmon kaj misritmon.

“Certe.”

“Kaj bonritmo akompanas bonan paroladon kaj adaptiĝas al ĝi, kaj misritmo male, kaj estas simile pri harmonio kaj malharmonio se, kiel estas ĵus dirite, ritmo kaj melodio devas konformi al la vortoj, ne la vortoj al ili.”

“Nu,” li diris, “ili nepre devas konformi al la vortoj.”

“Kion pri la tipo de parolado kaj de vortoj?” mi demandis. “Ĉu ili ne konformas al la karaktero de la parolanto?”

“Certe ili konformas.”

“Kaj la aliaj aferoj al la parolado?”

“Jes.”

“Do bona parolado, harmonio, respektindeco, kaj bonritmo apartenas al bona karaktero — ne stulteco, kiun ni eŭfemisme nomas ‘bonkora’, sed vere bona kaj inda pensado kiu konformas al onia karaktero.”

“Nepre.”

“Nu, niaj junuloj devas sekvi tiujn kvalitojn ĉie, por taŭge agi.”

“Ili devas sekvi ilin.”

“Pentrado estas plena de tiuj kvalitoj, kaj ankaŭ ĉiu parenca arto: Teksado kaj brodado kaj arkitekturo kaj fabrikado de ĉio alia, kaj ankaŭ la naturo de korpoj kaj de la aliaj ekzistaĵoj, ĉar en ĉio ĉi estas gracio aŭ malgracio. Malgracio kaj misritmo kaj malharmonio estas parencaj al fiparolado kaj fikonduto. Estas simile pri la maloj, ili estas parencaj al prudenta, bona konduto kaj reprezentas ĝin.”

“Plenvere,” li respondis.

“Nu, ĉu ni devas ordoni kaj postuli sole de la poetoj ke ili priverku en siaj poemoj nur la karakteron de bona konduto, kaj se ili ne faras tion do ili tute ne verku ĉe ni? Aŭ ĉu ni devas ankaŭ fari ordonojn al la aliaj artistoj kaj malpermesi ke ili reprezentu miskonduton, malrespekton, sklavecon, malgracion — nek per bildoj de vivaĵoj, nek per arkitekturo, nek per iu alia arto. Kiu ne akceptos ne rajtos labori ĉe ni, por ke niaj gardistoj ne edukiĝu je malboneco kvazaŭ en venena paŝtejo; ĉiutage plukante kaj paŝtiĝante senbride je multaj tiaĵoj, ili iom post iom senkonscie akumulus grandan malbonon en sia karaktero. Ni devas elserĉi artistojn kapablajn trovi la naturon de la belo kaj gracio por ke la junuloj, kvazaŭ loĝante en saniga regiono, profitu pro ĉio kiu pervide aŭ peraŭde renkontas ilin el la belaj verkoj, kvazaŭ freŝa venteto portadus sanon el sanigaj regionoj. Tiel jam de infaneco ili estu kondukataj senkonscie al similiĝo kaj amikiĝo kaj agordiĝo kun plejinda pensado.”

“Certe” li respondis. “Tiel ili estus plejbone edukataj.”

“Nu,” mi diris, “Glaŭkono: Ĉu eduko pri artoj ne estas plej valora? Ĉar ritmo kaj harmonio penetras la karakteron kaj plej unuiĝas kun ĝi, alportante gracion kaj farante gracion, se oni estas ĝuste edukata. Kaj se ne, do la malo okazas. Se oni estus tiel edukita, oni plej akute perceptus mankojn kaj misfaritajn fabrikaĵojn aŭ misformiĝintaĵojn. Tiaj prave naŭzus. Sed oni laŭdus kaj ĝoje akceptus belaĵon en sin, ĉar ili nutras, kaj per ili oni fariĝas bela kaj bona. Oni ĝuste malakceptus kaj malamus malindaĵojn, jam kiel junulo, eĉ antaŭ ol kapabli kompreni la kialon. Sed kiam rezonado establiĝos, oni plej bonvenigos ĝin, rekonante ĝin pro familiareco, sekve de tia edukado.”

“Mi kredas,” li respondis, “ke tial necesas eduki pri la artoj.”

“Estis simile,” mi diris, “kiam ni jam plene lernis la alfabeton, kiam estis klare al ni ke ekzistas malmultaj literoj, kaj ili estas samaj en ĉiaj kombinaĵoj. Ni ne malestimis ilin en malgrandaj aŭ grandaj vortoj, kvazaŭ ili estus ne atentindaj, sed ni fervore volis rekoni ilin ĉie, ĉar ni ne estus malanalfabetaj antaŭ ol kapabli — ”

“Vi pravas.”

“Kaj ĉu ni rekonus literojn reflektitajn de akvo aŭ speguloj antaŭ ol plene lerni ilin? La arto kaj studo estas samaj.”

“Kompreneble.”

“Nu, do, je Dioj! Mi diras ke ni neniam estos artistoj, nek ni nek la gardistoj kiujn ni volas eduki, antaŭ ol ni rekonos la originalan karakteron de prudento kaj kuraĝo kaj libereco kaj grandanimeco kaj ĉio parenca al tio, kaj ankaŭ de iliaj maloj. Ni devas rekoni ilin en ĉiaj kombinaĵoj, kiam ni perceptas ilin aŭ iliajn reflektaĵojn. Kaj ni devas estimi ilin en malgrandaj kaj grandaj manifestiĝoj, ĉar la arto kaj studo estas samaj.”

“Nepre,” li respondis.

“Nu,” mi daŭrigis, “kiam okazas ke bela karaktero kaj responda, agordiĝanta korpa aspekto kunekzistas en unusola persono, tio ja estas la plej bela vidaĵo por tiu, kiu kapablas vidi ĝin.”

“Certe.”

“Kaj la plej bela estas la plej aminda?”

“Devas esti.”

“Do artisto plej amus tiajn homojn. Sed ne personon al kiu mankas agordiĝanta karaktero.”

“Ne,” li diris, “se ekzistus manko en la karaktero. Tamen se temus pri neperfekta korpo, li tamen akceptus kaj malgraŭe ĝojus.”

“Mi komprenas,” mi diris. “Vi amas aŭ amis tian junulon, kaj mi akceptas. Sed diru al mi: Ĉu ekzistas io komuna al ekscesa plezuro kaj al prudenteco?”

“Kiel povus esti?” li respondis. “Ĝi frenezigas almenaŭ tiom kiom doloro.”

“Nu, ĉu al alia virto?”

“Neniel.”

“Al kio, do? Diboĉo kaj senmodereco?”

“Pleje al tio.”

“Ĉu vi povas nomi plezuron pli grandan kaj pli pasian ol amoro?”

“Mi ne povas,” li diris, “nek pli frenezan.”

“Sed laŭ sia naturo deca amo signifas prudente kaj artisme ami bonkondutan, belan personon.”

“Nepre,” li diris.

“Kaj nenio frenezeca aŭ parenca al senmodereco akompanas decan amon?”

“Nenio tia akompanas ĝin.”

“Do tia plezuro ne akompanas kaj ne estas komuna al amanto kaj al junuloj kiuj dece amas kaj estas amataj.”

“Je Zeŭso!” li respondis. “Sokrato, ĝi devas nepre ne akompani tion.”

“Evidente, do, vi faros leĝon en la fondata civito ke amanto povas kisi kaj akompani kaj ĉirkaŭpremi knabon kvazaŭ filon, pro ties noblaj kvalitoj, se la knabo konsentas. Koncerne ĉion alia, oni rilatu kun la knabo pri kiu oni zorgas tiel ke neniam montriĝas ke io pli ol tio okazas. Se ne, oni meritos riproĉon pro siaj krudeco kaj neciviliziteco.”*

“Prave,” li respondis.

“Nu,” mi diris, “ŝajnas ke ni atingis la finon de nia diskuto pri la artoj. Kaj la fino estis taŭga, ĉar arto devas kulmini per amo al la belo.”

“Mi akordas,” li diris.

“Post la artoj la junuloj devos esti edukataj per sportoj.”

“Jes.”

“Ili devas esti tre zorge edukataj per sportoj ekde la infaneco kaj daŭre dum la tuta vivo. Estas ĉi tiel, laŭ mia opinio — sed ankaŭ vi konsideru ĝin —: Mi ne kredas ke kio estas valora por la korpo per si mem faras bonan karakteron. Sed inverse, bona karaktero pro siaj kvalitoj faras kiel eble plej bonan korpon. Kiel vi opinias?”

“Mi opinias same,” li respondis.

“Nu, se ni adekvate prizorgos la menson kaj transdonos al ĝi la taskon atenti pri la korpo kaj ni instruos la normojn al ĝi — por ne trolongigi la diskuton — ni agos ĝuste, ĉu ne?”

“Certe.”

“Ni diris ke ili devas eviti ebriecon. Preferinde estus ke ĉiu alia rajtu fariĝi ebria kaj ne scii kie sur la tero li estas, ol ke gardisto rajtu esti tia.”

“Estus absurde se la gardisto mem bezonus gardanton,” li komentis.

“Kion pri nutrado? La viroj estas kvazaŭ atletoj en la plej granda konkurso, ĉu ne?”

“Tiaj ili ja estas.”

“Nu, ĉu la trejnado de sportistoj taŭgas por ili?”

“Eble.”

“Sed,” mi diris, “ĝi estas dormigema kaj nesaniga. Ĉu vi ne rimarkis ke sportistoj fordormas sian vivon kaj se ili nur ete forpaŝas de sia preskribita vivmaniero ili grave malsaniĝas?”

“Mi rimarkis tion.”

“Do,” mi diris, “la batalistaj atletoj bezonos pli konvenan trejnadon, ĉar ili devas esti viglaj kiel hundoj kaj kiel eble plej akrevidaj kaj akraŭskultaj. Kaj en siaj ekspedicioj ili devos toleri multajn ŝanĝojn de akvo kaj de aliaj nutraĵoj, kaj la varmegon de la suno, kaj ŝtormojn, sen endanĝerigi sian sanon.”

“Tiel mi kredas.”

“Nu, ĉu la plej adekvata trejnado estus parenca al la simpla arto kiun ni diskutis antaŭ nelonge?”

“Kion vi volas diri?”

“Trejnado estu simpla kaj taŭga, precipe por milito.”

“Kiel?”

“Oni povus lerni tion de Homero,” mi diris. “Vi scias ke dum ekspedicio, li ne festenigas heroojn per fiŝoj, kvankam ili estas surborde de la maro ĉe Helesponto, nek per boligita viando. Ili manĝas nur rostaĵon, kio estas plej konvena por soldatoj ĉar, oni povas diri, ĉiam estas pli facile uzi fajron ol kunporti potojn.”

“Nepre.”

“Mi kredas, ankaŭ, ke Homero neniam mencias spicojn. Eĉ ordinaraj atletoj scias tion: Ke por bona korpa farto oni devas abstini de ĉiuj spicoj.”

“Ili ja scias kaj abstinas de ili,” li respondis.

“Do, amiko, se vi akceptas tion, evidente vi ne aprobas la sirakuzan tablon* kaj siciliajn multspecajn kuiraĵojn.”

“Laŭ mia opinio ili ne estas aprobindaj.”

“Kaj sekve, vi malaprobus korintan knabinon kiel amikinon por viro kiu devas bonfartigi sian korpon.”

“Kompreneble.”

“Mi kredas ke ni prave komparus tiajn manĝaĵojn kaj manĝkutimojn kun la verkado de muziko kaj kantoj laŭ ĉiuj modaloj kaj ritmoj.”

“Certe.”

“Sed granda variado de muziko kreas sendisciplinecon kaj, simile, granda variado de manĝaĵoj kaŭzas malsanon. Simpleco en muziko kreas prudenton kaj en sportoj ĝi kreas sanon.”

“Plene vere,” li respondis.

“Kiam sendisciplineco kaj malsano abundas en urbo, la sekvo estas ke malfermiĝas tribunaloj kaj kuracejoj, kaj jurisprudenco kaj medicino estas alte estimataj, kaj multaj liberuloj* tre serioze okupiĝas pri ili.”

“Kiel povus esti alie?”

“Kaj ĉu vi konas pli klaran pruvon pri maladekvata kaj prihontinda edukado ol ke bezonas ekspertajn kuracistojn kaj juĝistojn ne nur vulgaruloj kaj metiistoj sed ankaŭ homoj kiuj pretendas esti edukitaj laŭ libera maniero? Ĉu vi akordas ke tio pruvas malindecon kaj senedukitecon, kiam oni devas utiligi justecon administratan de aliaj homoj, de mastroj kaj juĝistoj, pro manko de propra kapablo?”

“Vere, tio estas eĉ pli hontinda,” li respondis.

“Kaj bezoni medikamenton,” mi diris, “ne pro vundoj aŭ iuj periodaj epidemioj, sed pro pigremo kaj manĝaĵaro kian ni diskutis, pleniĝi de humoroj kaj ventoj kvazaŭ marĉo, kaj tiel devigi la lertajn asklepiidojn inventi nomojn, ‘flatulenco’* kaj ‘kataro’ — ĉu vi akordas ke tio estas hontinda?”

“Efektive,” li respondis, “ĉi tiuj estas vere novaj kaj absurdaj nomoj de malsanoj.”

“Kiaj ne ekzistis laŭ Asklepio*, mi opinias,” mi diris. “Mi konkludas tion ĉar liaj filoj en Trojo ne riproĉis la knabinon kiu donis al vundita Eŭripilo vinon de Pramno, sur kiun ŝi ŝutis multan hordeon kaj gratis fromaĝon, kiujn oni opinias inflamigaj. Kaj oni ne kritikis Patroklon, kiu estis la kuracisto.”

“Jes, vere tio estis stranga trinkaĵo por tia suferanto,” li komentis.

“Ne se vi konscias ke la moderna medicino kiu pritraktas malsanojn ne estis uzata de la asklepiidoj, laŭdire, antaŭ la tempo de Herodiko. Herodiko estis instruisto de gimnastiko, kaj li malsaniĝis. Li do kombinis gimnastikon kaj medicinon, kaj trivis unue kaj precipe sin mem, kaj poste multajn aliajn personojn.”

“Kiel?”

“Plidistancigante sian morton,” mi diris. “Kvankam li zorge atentis la detalojn de sia mortiga malsano, mi kredas ke li ne sukcesis kuraci sin. Tamen li dediĉis sian vivon ekskluzive al la kuracado de simptomoj. Li turmentis sin se li neglektis eĉ iomete sian kutiman vivstilon, kaj per sia lerteco li atingis maljunecon baraktante kontraŭ la morto.”

“Li do ricevis belan rekompencon pro sia tekniko,” li deklaris.

“Nu,” mi diris, “taŭgan por persono kiu ne scias ke Asklepio ne instruis ĉi tiun specon de medicino al siaj idoj. Tio ne estis pro manko de scio aŭ de sperto, sed ĉar li sciis ke ĉiu bone regata persono en la civito havas difinitan taskon plenumendan. Neniu havas tempon por esti malsana dum sia tuta vivo kaj esti daŭre flegata. Paradokse, ni komprenas tion kiam temas pri metiistoj, sed ni ne komprenas kiam temas pri riĉuloj, personoj kiujn oni supozas prosperaj.”

“Kiel?” li demandis.

“Malsana ĉarpentisto,” mi diris, “atendas ricevi medikamenton de la kuracisto, trinki ĝin kaj elvomi sian malsanon. Aŭ ricevi laksigaĵon, aŭ esti kaŭterizita aŭ operaciita kaj tiel esti kuracita. Se iu preskribus por li longan kuracplanon, ĉirkaŭvolvus lian kapon, ktp, li dirus tuj ke li ne havas tempon por esti malsana. Ke ne valoras vivi tiel, okupante sian menson pri la malsano kaj neglektante laboron kiu atendas lin. Do li adiaŭus tiun kuraciston kaj rekomencus sian kutiman vivmanieron. Resaniĝinte li vivus farante sian laboron — aŭ se lia korpo ne estus kapabla toleri tion, li mortus kaj tiel liberiĝus de siaj kondiĉoj.”

“Mi opinias ke estas taŭge ke li tiel uzas la medicinon,” li respondis.

“Tiel estas,” mi diris, ĉar li havas laboron kaj se li ne faras ĝin do ne valoras vivi.”

“Klare,” li respondis.

“Riĉulon, kiel ni diris, atendas neniu laboro tia ke lia vivo fariĝas netolerebla se li devas forlasi ĝin.”

“Neniu laboro tia estas menciita.”

“Ĉu vi aŭdis,” mi demandis, “ke Fokilido* diras ke kiam oni jam havas pervivaĵon, oni devas ekzercadi sin pri virto?”

“Kaj ankaŭ antaŭe, mi opinias.”

“Nu, ni ne disputu kun li pri tio,” mi diris. “Sed ni trovu por ni mem ĉu riĉulo devas okupi sin tiel, kaj ĉu lia vivo estas netolerebla se li ne okupas sin pri ĝi. Aŭ ĉu sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado de ĉarpentisto kaj aliaj metiistoj, sed tute ne estas obstaklo al tio, pri kio Fokilido admonis.”

“Jes, je Zeŭso!” li diris. “Verŝajne la plej granda obstaklo estas trookupiĝo pri la korpo — pli ol normalaj sportoj — ĉar ĝi kaŭzas problemojn en administrado kaj militado kaj por oficistoj de la civito.”

“Plej grave estas ke ĉiaj lernado kaj pensado kaj meditado estas malfaciligataj kiam oni konstante atendas kapdoloron aŭ vertiĝon kaj diras ke filozofio estas la kaŭzo. Do estas obstaklo kiam ajn oni okupiĝas per tia ‘virto’, ĉar tio kredigas ke oni estas konstante malsana kaj oni neniam ĉesas plendi pri sia korpo.”

“Ĝuste,” li diris.

“Ni rajtas diri ke Asklepio sciis tion, kaj kiam li trovis personojn kiuj laŭnature kaj laŭ sia vivmaniero fartas bone sed iu specifa malsano formiĝis en ili, li inventis medicinon por ili, por tia situacio. Per medikamentoj kaj kirurgio li eligis iliajn malsanojn kaj preskribis ke ili daŭrigu sian kutiman vivmanieron por ne damaĝi la socion. Sed li ne provis fari longan malbonan vivon por homo kies korpo estas interne plene malsana. Li ne preskribis dietojn por fari elfluojn kaj enfluojn kun la rezulto ke verŝajne la malsanulo naskigos idojn simile mal-sanajn. Li opiniis ke oni ne kuracu personon kiu ne povas vivi laŭ sia normala maniero, ĉar tia persono havas valoron nek por si nek por la civito.”

“Laŭ vi Asklepio estis politikisto,” li komentis.

“Klare,” mi diris. “Tia estis li kaj ankaŭ liaj filoj. Ĉu vi ne vidas kiel en Trojo ili montris sin kapablaj pri milito kaj ke ili uzis medicinon kiel mi priparolis? Ĉu vi memoras ke post kiam Pandaro trafis Menelaon per sago, el la vundo oni

elsuĉis la sangon kaj surŝmiris mildsentigan medikamenton

(Iliado 4:218)

Sed oni ne preskribis kion li devus trinki aŭ manĝi poste. Estis same kiel pri Eŭripido. Oni opiniis ke la medikamentoj sufiĉas por resanigi virojn kiuj antaŭ sia vundiĝo estis sanaj kaj bonorde manĝadis, eĉ se ili foje trinkas vinmiksaĵon. Sed oni ne opiniis ke vivo havas valoron por personoj kiuj laŭnature estas malsanemaj kaj sendisciplinaj, kaj ilia vivo ankaŭ ne havas valoron por aliaj personoj. Oni opiniis ke oni devas ne uzi medicinon por tiaj homoj nek kuraci ilin eĉ se ili estus pli riĉaj ol Midaso.”

“Laŭ via opinio la asklepiidoj estis tre lertaj,” li komentis.

“Prave,” mi diris. “Kvankam la tragediistoj kaj Pindaro ne kredas nin. Ili diras ke Asklepio estis filo de Apolono, sed ke per oro li estis persvadita kuraci riĉulon jam mortantan. Pro tio fulmo trafis lin. Sed, konforme al kion ni diris, ni ne kredos ilin. Ni diros ke se li estis filo de Dio li ne estis monavida. Se li estis monavida, li ne estis filo de Dio.”

“Tute prave,” li diris. “Sed kion vi diras pri ĉi tio, Sokrato?: Ĉu ne necesos akiri bonajn kuracistojn por la civito? Kaj la plej bonaj estus kuracistoj kiuj prizorgis la plej multajn sanajn kaj malsanajn personojn. Simile pri juĝistoj, kiuj familiariĝis kun ĉianaturaj personoj.”

“Mi certe volas bonajn,” mi respondis. “Sed ĉu vi scias kiuj ili estas, laŭ mia opinio?”

“Bonvolu diri,” li petis.

“Mi provos,” mi diris. “Sed vi kombinis malsimilajn aferojn en unu demando.”

“Kiel?” li demandis.

“Kuracistoj,” mi diris, “fariĝas ekspertaj se ili komencas lerni sian teknikon jam de infaneco, kaj familiariĝas kun kiel eble plej multaj malsanaj korpoj, kaj mem suferas ĉiujn malsanojn, kaj estas pro sia naturo ne tre sanemaj. Ĉar mi kredas ke ili ne kuracas korpojn per korpo — se estus tiel, ne estus permeseble ke iliaj korpoj estu aŭ fariĝu malsanaj — sed ili kuracas korpon uzante sian menson. Ne estas eble ke menso malsaniĝinta povus adekvate kuraci.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Sed, amiko, juĝisto regas menson per menso. Ne estas permeseble ke jam de juneco ĝi estu edukata kaj familiarigata kun malsanaj mensoj kaj provu ĉiujn malhonestaĵojn, por povi klarvide konstati la maljustaĵojn de aliaj personoj per komparo kun sia propra stato. Estas malsimile al kuracistoj, kiuj tiel komprenas malsanojn de la korpo. La menso de juĝisto devas esti sensperta kaj netuŝita de malbonaj karakteroj jam de juneco, por ke tute pura kaj sana ĝi juĝu pri justeco. Pro tio virtuloj ŝajnas naivaj kiam ili estas junaj, kaj ili estas facile trompataj de malhonestuloj, ĉar ili ne havas en si karakteron similan al tiu de malbonuloj.”

“Jes,” li respondis. “Ili spertas tion multe.”

“Tial,” mi diris, “ bona juĝisto devas esti maljuna, ne juna. Li devas esti persono kiu ne lernis dum junulo kia estas malhonesteco, kaj kiu ne perceptas ĝin en si mem, sed dum longa tempo studis ĝin kiel fremdaĵon troveblan en aliaj personoj. Li tiel lernas per sia intelekto, kaj ne per introspekto, kia estas malbono.”

“Evidente,” li respondis. “Tia juĝisto estus vere nobla.”

“Kaj bona,” mi diris. “ — pri tio vi demandis — ĉar kiu havas bonan karakteron, tiu estas bona. Suspektema lertulo kiu mem multe agis malhoneste, kaj opinias sin tre sagaca, ja ŝajnas eksperte singarda, kiam li estas kun similuloj ĉar li komparas ilin kun la modelo en si. Sed kiam li estas kun spertaj bonuloj li montriĝas stulta, tro malfidema, kaj ne rekonanta bonan karakteron, ĉar li ne havas modelon de tio en si. Ĉar li renkontas malbonulojn pli ofte ol honestulojn, al aliaj kaj al si mem li havas sagacan ŝajnon anstataŭ stultan.”

“Tute vere,” li respondis.

“Tian personon ni do ne serĉu por trovi bonan, saĝan juĝiston, sed la unuan tipon,” mi diris. “Malbono neniam povus rekoni kaj virton kaj sin mem sed natura virto povas dum la forpasado de tempo esti instruata koni sin mem kaj ankaŭ malbonon. Kaj nature virta persono, mi opinias, fariĝas saĝa.”

“Kaj mi akordas kun vi,” li respondis.

“Do, ĉu vi perleĝe establos en la civito tian medicinon kian ni diskutis kaj ankaŭ tian justecon, kiuj prizorgos viajn civitanojn kun bonspecaj korpoj kaj mensoj, sed lasos morti tiujn sen bonspecaj korpoj kaj mem mortigos tiujn kun nekorektebla psikopateco?”

“Tio pruviĝis esti plej bona kaj por la suferantoj kaj por la civito,” li respondis.

Mi daŭrigis: “Klare ke viaj junuloj ne bezonos juĝistojn se ili utiligos tiun simplecon de arto kiu, laŭ nia konkludo, naskas prudenton.”

“Nepre,” li respondis.

“Nu, estas same evidente ke la artisto sekvos la saman vojon rilate al sportoj, volonte akceptante ilin por ne bezoni medicinon preternecese.”

“Mi kredas ke jes.”

“Li uzos sportojn kaj ekzercadon por plivigligi kaj veki sian spiriton, ne simple por nur plifortiĝi — malsimile al aliaj atletoj kiuj uzas manĝsistemojn kaj ekzercojn sole por plifortigi la korpon.”

“Plejvere,” li diris.

“Do, Glaŭkono,” mi diris, “la fondintoj de edukado pri arto kaj sportoj ne faris tion kun la kutime supozata celo. Kutime oni supozas ke la celo estas zorgi pri la korpo per sportoj kaj zorgi pri la menso per la artoj.”

“Do kio estas la vera celo?” li demandis.

“Estas pli verŝajne,” mi diris, “ke la tuta edukado celas zorgi pri la menso.”

“Kiel?”

“Ĉu vi ne scias,” mi demandis, “kiel pensas personoj dediĉintaj sin al sportoj dum la tuta vivo kaj neniam tuŝantaj la artojn? Kaj inverse?”

“Mi ne komprenas.”

“Temas pri krueleco kaj malmildeco kaj pri trosentemo kaj tromildeco,” mi diris.

“Mi kredas,” li respondis, “ke personoj dediĉintaj sin sole al sportoj fariĝas pli sovaĝaj ol decas. Kontraste, personoj dediĉintaj sin sole al la artoj fariĝas pli mildmanieraj ol decas.”

“Tamen, mi diris, “fervoro kontribuas sovaĝecon al onia naturo, kaj se ĝi estas ĝuste kulturita ĝi fariĝas kuraĝo. Sed se oni submetiĝas al ĝi pli ol decas oni fariĝas malmilda kaj severega. Tio estas evidenta.”

“Tiel mi opinias,” li respondis.

“Sed filozofo havas mildan naturon, kaj se li tro dediĉus sin al ĝi li fariĝus pli mildema ol decas. Sed per ĝusta eduko li fariĝas kaj kulturita kaj modera.”

“Tiel estas.”

“Ni diras ke la gardisto devas havi ambaŭ karakterojn?”

“Jes.”

“Kaj la du karakteroj devas interakordi?”

“Certe.”

“Kaj rezulte de tio li estas prudenta kaj kuraĝa?”

“Kompreneble.”

“Kaj se interna interakordo ne okazas, li estas timema kaj necivilizita?”

“Nepre.”

“Se oni dediĉas sin al muziko kaj plenigas sian animon per ŝalmludado, kvazaŭ verŝante ĝin en siajn orelojn tra funelo, kaj uzas la modalojn kiujn ni diskutis, la plaĉajn, mildajn, kaj lamentajn, zumante ilin, kaj estas sub la influo de kantado dum sia tuta vivo — unue, se oni faras tion fervore, estas kvazaŭ oni moligas feron kaj faras senutilan malmolaĵon utila. Se se tio persistas kaj sorĉas onin, la konsekvenco estas ke oni ekmoliĝas kaj degelas ĝis la spirito solviĝas. Oni fariĝas ‘senkuraĝa lancisto’, kvazaŭ tendeno estus tranĉita en la animo.”

“Jes, certe,” li respondis.

“Se,” mi diris, “oni havas dekomence senkuraĝan naturon oni rapide atingas tian staton. Sed se trokuraĝulo malfortigas sian spiriton, ĝi balanciĝas, tiel ke li rapide ekscitiĝas pro malgravaĵoj kaj egale rapide kvietiĝas. Tia persono fariĝas koleriĝema anstataŭ fervora, plena de malkontento.”

“Precize.”

“Kaj kio okazas se oni dediĉas sin al sportoj kaj bone festenas sed ne tuŝas muzikon kaj filozofion? Mi kredas ke unue oni pleniĝas de fiero kaj vivo pro sia bonstata korpo kaj fariĝas pli kuraĝa pro tio.”

“Certe.”

“Kion se li faras nenion alian kaj amikiĝas kun neniu el la muzoj? Se ja ekzistas ia lernemo en li, sed ĝi ne gustumas edukiĝon nek scivolemon, nek partoprenas en diskutado nek en iu alia arto, ĉu ĝi ne febliĝas kaj fariĝas surda kaj blinda, ĉar ĝi neniam estas vekita aŭ subtenita kaj liaj sencoj ne estas rafinitaj?”

“Tiel estas,” li respondis.

“Mi kredas ke li fariĝus malamanto de diskutado kaj nerafinita, kaj li tute ne provus persvadi per rezonado, sed kiel sovaĝa besto li farus ĉion per forto kaj krueleco, kaj li vivus needukita, mallerta, senritma, malgracia.”

“Nepre estas tiel,” li diris.

“Do mi dirus, evidente, al ambaŭ personoj ke iu Dio donis kaj la artojn kaj la sportojn por ambaŭ, por la multenergiulo kaj por la lernemulo, ne por la menso kaj korpo respektive — kvankam tio povus esti kromrezulto — por ke tiuj kvalitoj interharmoniu, plifortiĝante kaj malplifortiĝante laŭ la bezono.”

“Evidente,” li respondis.

“Do ni dirus ke la persono kiu plej bone kombinas artojn kaj sportojn kaj plej taŭge aplikas ilin al si estas plej bona kaj plej trankvilema, multe pli ol persono kiu kunsonigas kordojn.”

“Estas verŝajne, Sokrato,” li respondis.

“Glaŭkono, ĉu oni ne ĉiam bezonos tian intendanton en nia civito, por ke la socio povu resti senŝanĝa?”

“Li ja estos nepre necesa.”

“Do jen la tipoj de edukado kaj trejnado. Ĉu necesas detalumi iliajn dancojn kaj ĉasadon kaj atletajn kaj perĉevalajn konkursojn? Mi supozas ke estas klare ke ĉio tia devas havi la samajn principojn, kaj ke ne plu estas malfacile trovi kiaj ili estas.”

“Eble ne estas malfacile,” li diris.

“Bone,” mi diris. “Kion ni plu devas konsideri? Ĉu: Kiuj el ili estos la regantoj kaj kiuj la regatoj?

“Vere.”

“Ĉu ne estas klare ke la regantoj devas esti maljunaj, kaj la regatoj junaj?”

“Estas klare.”

“Kaj ke ili devas esti la plej bonaj el ili?”

“Jes.”

“La plej bonaj kultivistoj estas la plej kompetentaj kultivistoj?”

“Jes.”

“Do nun, ĉar ili devas esti la plej bonaj gardistoj, ili do estas la plej kompetentaj gardistoj de la civito?”

“Jes.”

“Nu, ĉu necesas ke ili estu prudentaj kaj kapablaj, plej emaj protekti la civiton?”

“Estas tiel.”

“Oni plej protektas tiun, kiun oni amas.”

“Nepre.”

“Kaj oni amas tion kio havas la samajn bezonojn kiel oni mem, kaj pri kio oni kredas ke ĝia bonfarto estas onia bonfarto, kaj male.”

“Tiel estas,” li respondis.

“Do necesas elekti el ĉiuj gardistoj tiujn virojn kiuj laŭ nia opinio dum sia tuta vivo fervore serĉos kion ili kredos plej bona por la civito, kaj faros ĝin, kaj kiuj plene rifuzos fari ion malbonan rilate al la civito.”

“Ja necesas.”

“Mi kredas ke ni devos observi ilin dum ilia tuta vivo por certigi ke ili estu gardantoj de la regularo, kaj ili ne elĵetu senscie sian konvinkon ke necesas fari tion kio estas plej bona por la civito, negrave ĉu trafos ilin sorĉo aŭ perforto.”

“Pri kia elĵeto vi parolas?” li demandis.

“Mi diros al vi,” mi respondis. “Al mi ŝajnas ke konvinko forlasas la menson aŭ laŭ onia volo aŭ kontraŭ onia volo. Laŭ onia volo, kiam oni mallernas malveraĵon. Kontraŭ onia volo kiam eliras io ajn vera.”

“Mi komprenas kiam temas pri ‘laŭ onia volo’, sed mi ankoraŭ ne komprenas pri ‘kontraŭ onia volo’.

“Ĉu?” mi diris. “Ĉu vi ne kredas ke homoj malvolonte seniĝas de bonaĵoj sed volonte de malbonaĵoj? Ĉu trompiĝi pri la vero ne estas malbone, kaj scii la veron estas bone? Aŭ ĉu vi ne kredas ke la Vero signifas scii la Realon?”

“Nu, kompreneble vi pravas,” li diris, “kaj mi kredas ke nur kontraŭvole oni seniĝas de scio pri la vero.”

“Nu, ĉu tio ne okazas pro ŝtelo aŭ pro sorĉo aŭ pro perforto?”

“Mi ankoraŭ ne komprenas,” li respondis.

“Ŝajnas ke mi parolas obskure, kiel parolas la tragediistoj,” mi diris. “Kiam mi diras ‘pro ŝtelo’, mi parolas pri homoj kiuj estas mispersvaditaj aŭ forgesintaj — forgesintaj pro la forpaso de tempo — aŭ kiuj senkonscie estas misgviditaj per argumento. Ĉu vi komprenas nun?”

“Jes.”

“Kiam mi diras ‘pro perforto’, mi parolas pri homoj kiuj mispensas pro doloro aŭ pro sufero.”

“Mi komprenas ankaŭ tion,” li diris, “kaj vi pravas.”

“Rilate al ‘sorĉitoj’, mi kredas ke ankaŭ vi karakterizus tiel personojn kiuj mispensas ĉar plezuro ravas ilin aŭ timo teruras ilin.”

“Evidente ĉio kio trompas ‘sorĉas’,” li respondis.

“Kiel mi ĵus diris, ni devas elserĉi tiujn, kiuj estas la plej bonaj gardantoj de sia konvinko ke ĉiam estas farenda tio, kion ili kredas plej bona por la civito. Oni devas observi ilin jam de ilia infaneco, kaj doni al ili taskojn kiuj plej forgesigus kaj trompus ilin pri tiu principo. Ni devas akcepti nur tiujn kiuj memoras kaj estas malfacile trompeblaj, kaj malakcepti la aliajn. Ĉu vi akordas?”

“Jes.”

“Kaj ni devas okazigi dolorojn kaj suferon por ili, por povi observi ilin ankaŭ tiam.”

“Prave,” li respondis.

“Kaj,” mi diris, “ni devas fari ankaŭ trian komparon rilate al sorĉo. Same kiel oni ekzamenas por trovi ĉu ĉevalidoj alarmiĝas pro sonoj aŭ bruoj, ni simile devas konduki ilin dum ili ankoraŭ estas junaj al teruraĵoj, kaj ankaŭ doni al ili plezurigajn spertojn, kaj tiel provi ilin multe pli zorge ol oron per fajro. Ni observos ilin por trovi ĉu ili estas malfacile sorĉeblaj kaj ĉiurilate noblaj, bonaj gardantoj de si mem kaj de la artoj kiujn ili lernis, por trovi ĉu ili restas bonritmaj kaj interne harmoniaj dum ĉio, por esti plej utilaj al si kaj al la civito. Persono kiu konstante proviĝas kaj montriĝas senmanka, kiam infano kaj junulo kaj adolto, nepre devas fariĝi reganto kaj gardisto de la civito. Oni devas doni honorojn dum li vivas, kaj post lia morto oni devas doni al li plej honorplenajn funebron kaj memorigilojn. Ni devas malakcepti alikvalitan personon. Tiaj, Glaŭkono,” mi diris, “devas esti la elekto kaj enoficigo de la regantoj kaj gardistoj, laŭ mia opinio — mi donas nur skizon, sen detaloj.”

“Ankaŭ mi same opinias,” li diris.

“Ĉu do ni ĝuste karakterizus ĉi tiajn junulojn kiujn ni ĵus nomis gardistoj, ke ili estas perfektaj gardistoj kontraŭ eksteraj malamikoj kaj encivitaj amikoj? Por ke tiuj ne volu kaj ĉi tiuj ne povu malbone agi — ke ni nomu ilin protektantoj kaj helpantoj de la regularo de la regantoj?”

“Mi kredas ke jes,” li respondis.

“Kiun metodon,” mi demandis, “ni uzu por establi unu el tiuj mensogoj, kiujn ni ĵus diskutis? Nobla mensogo, pri kiu ni povus konvinki precipe la regantojn, aŭ se ne ilin, almenaŭ la ceteran publikon?”

“Kian mensogon?”

“Nenion novan,” mi diris. “Nur fenican miton kiu jam populariĝis multeloke, ĉar la poetoj konvinke rakontas ĝin. Inter ni ĝi ne populariĝis, kaj mi ne scias ĉu ĝi povus populariĝi. Oni devus forte strebi por kredigi ĝin.”

“Vi ŝajne hezitas diri ĝin,” li respondis.

“Vi opinios ke mi tute prave hezitas, kiam mi diros ĝin,” mi diris.

“Diru sentime,” li respondis.

“Do jen — sed mi ne scias kie trovi sufiĉan kuraĝon, kaj kiajn vortojn uzi por diri ĝin — sed mi unue provos konvinki la regantojn mem kaj la soldatojn, kaj poste la ceteran publikon, ke ili kvazaŭ en sonĝo nur imagis ke ni edukis ilin, kaj nur imagis ke ili spertis ĉion ĉi. Ke, efektive, ili formiĝis kaj edukiĝis sub la tero. Ili kun siaj armiloj kaj aliaj ekipaĵoj fabrikiĝis tie. Kiam ili estis ellaboritaj, la tero, kiu estas ilia patrino, naskis ilin. Nun ili devas senŝanceliĝe defendi la regionon kie ili loĝas kiel sian patrinon kaj suĉistinon, se iu atakos ŝin. Kaj ili devos rigardi la aliajn civitanojn kiel siajn fratojn naskitajn de la tero.”

“Ne estas mirinde ke vi hontis rakonti la mensogon,” li respondis.

“Tute prave,” mi diris. “Sed aŭskultu ankaŭ la reston de la mito. ‘Vi ĉiuj en la civito estas fratoj,’ ni diros al ili en la mito, ‘sed kiam Dio formis vin, li enmiksis oron en kelkaj, kaj tiel li pretigis tiujn el vi kiuj rajtos regi. Ili tial estas plej valoraj. Li enmiksis arĝenton kiam li pretigis la helpistojn. Feron kaj kupron kiam li pretigis la kultivistojn kaj aliajn laboristojn. Ĉar vi ĉiuj estas parencoj, plejparte viaj infanoj similos al vi. Sed foje orulo naskos arĝentulon, kaj foje arĝentulo naskos orulon, kaj simile pri ĉiuj aliaj personoj. Dio ordonas unue kaj plej emfaze al la regantoj ke ili atentu nenion pli zorge ol la miksaĵon el kiu konsistas la karaktero de la idoj. Se iu ido ilia havas kupran aŭ feran karakteron, ili nepre ne havu kompaton sed konstatu ties veran karakteron kaj forpuŝu tiun idon inter la laboristojn kaj kultivistojn. Kaj se inter la laboristoj kaj kultivistoj orulo aŭ arĝentulo estos naskita, ili honoru kaj altigu lin por ke li estu gardisto aŭ helpisto konforme al sia karaktero.’ Ili pretendu ke laŭ orakolo la civito estos detruita kiam fera aŭ kupra gardisto gardos ĝin. Ĉu vi scias kiel ni povus kredigi ĉi tiun miton?”

“Ni neniel povus kredigi la unuan generacion,” li respondis. “Sed jes iliajn filojn kaj prafilojn kaj aliajn posteulojn.”

“Nu, tio estus bona por helpi instigi ilin prizorgi la civiton kaj ke reciproke ĉiu protektu ĉiun alian. Mi kredas ke mi komprenas kion vi diras. Do tiel estos, kien ajn la tradicio kondukos. Trejninte ĉi tiujn ternaskitojn ni marŝigos ilin laŭ la komandoj de la regantoj. Ili trovos la plej taŭgan situon en la urbo por loĝigi la soldatojn, de kie ĉi tiuj povos plej bone superforti la urbanojn se iu rifuzos obei la leĝojn, kaj forteni eksterulojn se troviĝos malamiko kvazaŭ lupo iranta kontraŭ ŝafaron. Trovinte armesituon kaj oferinte al la necesuloj, ili konstruos siajn loĝejojn, ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Kaj temas pri loĝejoj adekvataj vintre kaj somere?”

“Kial ne?” li respondis. “Mi supozas ke vi parolas pri domoj.”

“Jes,” mi diris. “Loĝejoj adekvataj por soldatoj, ne por monaviduloj.”

“Kian diferencon vi trovas?” li demandis.

“Mi provos diri al vi,” mi diris. “Estus plej danĝere kaj hontinde se paŝtistoj trejnus hundojn por protekti la ŝafarojn tiel ke la hundoj atakus la ŝafojn similante pli al lupoj ol al hundoj. Tio povus okazi pro sendisciplineco, aŭ malsano, aŭ iu alia kutimiĝo de la hundoj.”

“Danĝere? Jes, certe,” li diris.

“Do ni devas ĉiel gardi ke niaj protektantoj ne agu tiel kontraŭ la civitanoj, estante pli fortaj. Anstataŭ bonvolaj kunprotektantoj ili fariĝus sovaĝaj despotoj.”

“Ni devas gardi kontraŭ tio,” li akordis.

“Kaj oni plej adekvate antaŭzorgas kontraŭ tio, se oni vere bone edukas ilin?”

“Prave,” li respondis.

Kaj mi diris: “ne estas eble plenkonfide aserti tion, kara Glaŭkono. Sed tio kion ni ĵus diris estas prava, ke ili devas ricevi ĝustan edukon, kia ajn tio estus, por ke ili estu plej malsovaĝaj rilate al siaj protektatoj.”

“Jes, vere.”

“Nu, saĝulo dirus ke krom tian edukadon oni devas provizi tiajn loĝejojn kaj aliajn posedaĵojn kiuj ne instigos ilin ĉesi esti plej bonaj gardistoj kaj ne provokos ilin misagi rilate al la aliaj civitanoj.”

“Li pravus dirante tion.”

“Konsideru,” mi diris, “ĉu ili devus vivi kaj loĝi ĉi tiel por fariĝi taŭgaj: Unue, tute ne havi proprajn posedaĵojn pli ol nepre necesas. Due, neniu posedu proprajn domon kaj trezorejon en kiujn ĉiu persono ne rajtas laŭvole eniri. La aliaj civitanoj provizu al ili tiajn bezonaĵojn kiajn bezonos prudentaj, kuraĝaj militbatalistoj. Tio estos pago pro la protektado, kaj oni aranĝu ke ili havu nek tro multon nek tro malmulton je la jarfino. La gardistoj kune loĝos kaj kune manĝos, kiel dum kampanjo. Oni diros al ili ke ili jam ĉiam havas sanktajn oron kaj arĝenton de la Dioj en la animo, kaj tute ne bezonas homajn. Estus malpie malpurigi tiun dian posedaĵon kunmiksante ĝin kun la oro de mortemuloj, ĉar oni faras multajn malpiajn agojn rilate al la mono de la publiko, sed ilia estas senmakula. Nur por la gardistoj inter la civitanoj estas maldece uzi kaj tuŝi oron kaj arĝenton, aŭ eĉ eniri sub la saman tegmenton sub kiu tiaĵoj ekzistas. Kaj gardistoj ne rajtas uzi ilin kiel juvelojn, nek trinki el arĝenta aŭ ora ujo. Tiel la gardistoj sekurigos sin mem kaj sekurigos la civiton. Se ili akiros posedaĵojn kaj domojn kaj monon, ili fariĝos domestroj kaj kultivistoj anstataŭ gardistoj. Sekve ili fariĝos malamikaj despotoj anstataŭ kunprotektantoj de la aliaj civitanoj. Ili malamos kaj estos malamataj, komplotos kaj kontraŭkomplotiĝos dum la tuta vivo, detruante sin mem kaj la tutan civiton. Pro ĉi ĉio,” mi diris, “ni diru ke tiel oni provizu loĝadon kaj ĉion alian por la gardistoj, kaj ni faru leĝojn tiucele. Ĉu vi akordas?”

“Certe,” diris Glaŭkono.

* La vorto signifas “abomenaĵo”.
* La greka teksto ankaŭ estas tradukebla: “...estas terure morti por inda kamarado”.
* = “nerikoltita” aŭ eble “nerikoltebla”.
* Iliado 14:194 kaj s.
* Odiseado 8:266 kaj s.
* Iliado 9:515, 19:278.
* La signifo de ĉi tiu kromnomo de Apolono estas ne plu konata.
* La naturo de la antikva greka muziko estas multe pridisputata de la historiistoj de muziko. La antikva greka lingvo estis tonlingvo, t.e. ĉiu vorto havis propran tonon, sekve la melodio kaj la natura prononcado de vortoj devis esti intime kunligataj en kantado. Pri la naturo de la menciitaj modaloj oni nuntempe nenion scias.
* Pro la variado de la nomoj kaj formoj de muzikinstrumentoj dum la jarcentoj, ne plu eblas rekoni precize kiujn instrumentojn Platono nomis per siaj grekaj terminoj. La traduko nur povas indiki ilian ĝeneralan karakteron.
* Laŭ legendo, Marsiaso kaj Apolono partoprenis muzikkonkurson. Marsiaso ludis fluton, Apolono liron. Apolono venkis kaj Marsiaso estis mortigita.
* Poezieksperto de la 5a jarcento a.K.
* Homoseksualeco inter matura viro kaj knabo estis kutima en Grekio. Sed ĉar Sokrato parolas al frato de Platono mem, eblas konjekti ke Platono memoras ĉi tie sian rilaton kun Sokrato, lia “kvazaŭpatro”.
* Sirakuzo estis fama pro sia luksa kulinara arto.
* T.e. liberaj civitanoj, nesklavoj.
* Greke φυσαι, erudicia nomo por furzo. Estas atentinde ke la fondinto de scienca medicino, Hipokrato, vivis samtempe kiel Sokrato. Sciencaj diagnozo kaj nomado de malsanoj laŭ simptomoj aŭ laŭ supozataj kaŭzoj estis kaj novaj kaj pridisputataj kiam ĉi tiu libro estis verkata.
* Asklepio estis, laŭtradicie, la Dio kiu fondis medicinon. Kuracistoj do familiare estis nomataj “asklepiidoj”.
* Greka poeto dum la 6a jarcento a.K.