Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Respubliko (πολιτεια)

La bazan tekston origine enkomputiligis Donald Broadribb

Proksimuma tradukojaro: 1993

Kreis la Esperantan tekston: Broadribb

Parto Sep

“Nun,” mi diris, “komparu la naturon de nia edukado, aŭ manko de edukado, kun ĉi tio: Imagu homojn loĝantajn en ia subtera kaverno. La granda enirejo lasas la lumon trairi la tutan kavernon. Ekde sia infaneco la homoj estas ĉi tie, kun la kruroj kaj la koloj katenitaj tiel ke ili povas rigardi sole antaŭen. Pro la katenoj ili ne povas turni siajn kapojn. La lumo venas de fajro brulanta super ilia nivelo granddistance malantaŭ ili. Inter la fajro kaj la katenitoj, supre, estas vojo. Laŭlonge de la vojo muro estis konstruita simila al la ekranoj en pupteatro kiuj estas antaŭ la pupistoj kaj super kiuj oni vidas la pupojn.”

“Mi bildigas tion al mi,” li respondis.

“Nun imagu ke malantaŭ la muro homoj portadas ĉiajn objektojn kaj figurojn de homoj kaj aliaj animaloj, faritajn el ŝtono kaj ligno kaj ĉia materialo. Ili portas ilin tiel ke la objektoj kaj figuroj estas super la muro. Verŝajne iuj el la portantoj parolas kaj aliaj silentas.”

“Vi priparolas tre strangajn bildojn kaj katenitojn,” li diris.

“Similajn al ni,” mi respondis. “Unue, ĉu vi kredas ke ili vidus sin mem kaj unuj la aliajn — aŭ nur la ombrojn sur la kaverna muro tuj antaŭ ili, kaŭzitajn de la fajro?”

“Nur la ombrojn,” li diris, “se estas neebligite ke ili movu la kapon dum la tuta vivo.”

“Kion pri la portataj objektoj? Estas same, ĉu ne.”

“Estas same.”

“Se ili povus konversacii, ĉu ili do supozus ke kion ili vidas estas la realo?”

“Neeviteble.”

“Supozu ke la kavernmuro antaŭ ili eĥus. Kiam iu el la portantoj parolus, ĉu vi opinias ke ili kredus ke io alia ol la preterpasanta ombro parolas?”

“Je Zeŭso, ne!” li diris.

“Sekve,” mi diris, “neeviteble ili kredus ke la ombroj de la artefaritaj objektoj estas la vero.”

“Devus esti tiel.”

“Konsideru nun,” mi diris, “kiel estus se hazarde okazus liberiĝo disde la katenoj kaj kuraciĝo de ilia malscio. Supozu ke unu el ili estus liberigita kaj devigita ekstari kaj turni sian kapon kaj paŝi kaj rigardi la lumon. Se li farus ĉion ĉi, li sentus doloron kaj pro la brilego li ne povus vidi la objektojn kies ombrojn li vidis. Laŭ via opinio, kion li dirus se oni dirus al li ke li tiam vidis malveraĵojn sed ke nun li estas pli proksima al la realo kaj turnita al pli realaj objektoj, kaj sekve pli ĝuste vidas? Kaj se oni montrus al li ĉiun el la preterpasantaĵoj kaj demandante devigus lin respondi kio ili estas — ĉu ne estas neeviteble ke li estus konfuzita kaj opinius ke kion li antaŭe rigardadis estas pli reala ol kion oni nun montras al li?”

“Ja estas neeviteble.”

“Kaj se oni devigus lin rigardi rekte al la lumo, liaj okuloj dolorus kaj li turnus sin por fuĝi al tio kion li povas vidi, kaj li kredus ke tio estas vere pli klara ol kion oni montras al li, ĉu ne?”

“Tion li kredus.”

“Kaj se,” mi diris, “oni perforte tirus lin de tie por grimpi malglatan deklivon, kaj oni ne liberigus lin ĝis li estus tirita en la lumon de la suno, sendube li sentus doloron kaj plendus dum oni lin tirus. Kaj veninte en la lumon liaj okuloj estus tiel blindigataj de la lumo ke li ne povus vidi eĉ unu el tiuj aferoj kiujn ni nomas veraj.”

“Nu, li ne povus tuj vidi ilin,” li respondis.

“Mi kredas ke li devus kutimiĝi al la lumo por povi vidi kio estas supra. Unue li plej facile vidus la ombrojn, kaj poste la reflektojn en akvo kaŭzitajn de homoj kaj aliaĵoj. Poste li vidus ilin mem. Rilate al kio estas en la ĉielo, li pli facile vidus la ĉielon nokte, rigardante la lumon de la steloj kaj de la luno, ol la sunon dum la tago kaj ĝian lumon.”

“Certe.”

“Kaj plej laste, mi opinias, li vidus la sunon, ne reflekton de ĝi en akvo aŭ io alia, sed la sunon mem en ĝia propra loko, kia ĝi efektive estas.”

“Neeviteble estus tiel.”

“Post tio li konkludus ke ĝi estas la kaŭzo de la sezonoj kaj de la jaroj kaj ke ĝi estas la mastro de ĉio en la videbla loko, kaj ke iel ĝi estis la kaŭzo de ĉio kion ili vidis.”

“Estas evidente ke li atingus tiun konkludon pro siaj spertoj.”

“Supozu ke estas honoroj kaj laŭdoj inter ili, kaj premioj por tiu kiu klare vidas la preterpasantajn ombrojn, kiu plej precize memoras kiuj aperas unue kaj kiuj poste kaj kiuj samtempe, kaj pro tio plej bone povas antaŭdiri tion kio okazos. Ĉu vi kredas ke li entuziasmus pri la honoroj kaj ke li estus ĵaluza pri la honorataj aŭtoritatuloj? Aŭ ĉu li simpatius kun Homero kaj preferus

kiel servutulo, servi alian personon senhavan*

kaj sperti ion ajn prefere ol kredi kaj vivi kiel ili.”

“Tiel mi kredas,” li diris. “Li preferus sperti kion ajn ol vivi tiel.”

“Nun konsideru,” mi daŭrigis. “Se li reirus malsupren al sia antaŭa seĝo, ĉu li ne trovus siajn okulojn plenaj de mallumo, ĉar li subite venis el la sunlumo?”

“Certe,” li diris.

“Kaj se li denove devus konkuri kontraŭ la aliaj personoj kiuj dume restis katenitaj, por distingi inter la ombroj dum li ankoraŭ estus kvazaŭ blinda, antaŭ ol lia vidpovo revenus — kaj la tempo bezonata por tio ne estus mallonga — ĉu oni ne mokus lin dirante ke liaj okuloj difektiĝis pro lia supreniro, kaj ke ne estas dezirinde eĉ provi supreniri? Kaj ke se ili povus kapti kaj mortigi personon kiu provus malligi kaj forkonduki ilin, ili mortigus lin?”

“Sendube,” li diris.

“Nu, amiko Glaŭkono,” mi diris, “ĉi tiu parabolo estas aplikenda al ĉio jam dirita de ni. La videbla kosmo estas komparenda kun la loko kie estis la katenitoj. La fajro estas la lumo de la suno. La supreniron kaj rigardon al la supraĵoj komprenu kiel penetron en la racian kosmon fare de la psiko — jen mia opinio kiun vi tiel fervore volis aŭskulti. Dio scias ĉu ĝi estas vera. Sed tiel ŝajnas al mi, ke en la konebla kosmo la arketipo de Bono estas la lasta kaj estas apenaŭ videbla. Sed kiam oni vidas ĝin oni devas konscii ke ĝi estas la kaŭzo de ĉio prava kaj bela. Ĝi estas la patro de la lumo kaj ties mastro en la videbla kosmo. En la intelekto ĝi estas la mastro kiu provizas veron kaj komprenon. Kiu esperas agi inteligente, ĉu private ĉu publike, devas vidi ĝin.”

“Mi akordas kun vi,” li diris, “laŭ mia eblo.”

“Bone,” mi diris. “Akordu kun mi pri io plia. Ne miru ke personoj kiuj iris tien ne volas okupi sin pri homaj aferoj. Iliaj psikoj ĉiam sentas pelon resti tie. Sendube estas tiel, se nia antaŭa komparo plu validas.”

“Sendube.”

“Nu, ĉu vi kredas ke estas mirinde,” mi demandis, “ke post kontemplado pri kio estas dia, kiam oni revenas al la homa mondo oni agas maldece kaj ŝajnas vere ridinda dum oni ankoraŭ estas konfuzita kaj ankoraŭ ne rekutimiĝis al la mallumo tamen devas en tribunaloj aŭ aliloke advokati pri la ombroj de justeco aŭ pri la statuoj pro kiuj la ombroj aperas, kaj disputadi pri ĝi, kiel ĝin konceptas personoj neniam mem vidintaj Justecon?”

“Tute ne estas mirinde,” li diris.

“Sed komprenema persono,” mi diris, “memorus ke estas du specoj de konfuzo kiujn okulo povas sperti kaj ke estas du kaŭzoj: Eniri lumon el mallumo, kaj mallumon el lumo. Li scius ke estas same pri la psiko. Kiam li vidus mense perturbitan personon kiu ne povas klare percepti, li ne mokus malracie. Li strebus sciiĝi ĉu la perturbito ĵus venis el pli iluminita vivo en mallumon al kiu tiu ne kutimiĝis, aŭ ĉu tiu iris el vivo pli senscia en pli iluminitan, pli plenan de brilo. Tiel li scius ĝoji pri la sperto de ĉi tiu kaj kompati tiun. Se li volus ridi pro ili, lia ridado estus malpli forta rilate la personon ĵus revenintan el la supra lumo.”

“Vi tre bonsence parolas,” li diris.

“Ni devas pensi pri ili ĉi tiel,” mi diris, “se tio estas vera. Edukado ne estas kia ĝin proklamas personoj dirantaj ke la psiko havas neniun scion kaj tial ili enmetas scion kvazaŭ enmetante vidon en blindajn okulojn.”

“Ili ja diras tion,” li respondis.

“Nia diskuto,” mi diris, “indikas ke ĉi tiu kapablo ekzistas en ĉiu psiko. La psiko estas la organo per kiu ĉiu lernas. Estas same kiel oni ne povas turni sian okulon sen turni la tutan korpon el mallumo al lumo. Simile, oni devas psike tute turni sin for de la mondo de fariĝado ĝis oni povas toleri la vidon de la Realo kaj de la brilego de la Realo. Ni diras ke tio estas la Bono, ĉu ne?”

“Tiel ni diras.”

“Sekve,” mi diris, “ni bezonas arton de turnado: Kiel plej facile kaj efike turniĝi. Necesas trovi rimedon, ne por ebligi ke oni povu vidi — oni jam havas tiun kapablon — sed oni ne turnas sin ĝuste kaj ne vidas kion oni devus vidi. Jen kio estas eltrovenda.”

“Ŝajnas ke estas tiel.”

“Ĉiuj aliaj tiel nomitaj virtoj de la psiko probable estas proksimaj al tiuj de la korpo — ĉar efektive, se ili ne jam enestas ili estas havigeblaj per alkutimiĝo kaj praktikado — sed ŝajne estas multe pli diece inteligente pensi. La potenco de tio neniam pereas. Depende de kiel ĝi turniĝas, ĝi estas valora kaj utila, aŭ senvalora kaj danĝera. Ĉu vi rimarkis ke kvankam oni nomas kelkajn homojn malbonaj malgraŭ ilia lerteco, iliaj psiketoj estas akrevidaj kaj klare vidas al kio ili turniĝas? Do al ilia vidpovo nenio mankas, ĝi nur estas devigata servi malbonon. Sekve, ju pli akre ĝi rigardas, des pli da malbono ĝi okazigas.”

“Certe,” li diris.

“Nu,” mi diris, “se la naturo de tiu vidpovo jam de infaneco estus martelata kiel oni elmartelas plumbaĵon, kaj estus kvazaŭ permartele liberigita disde siaj origino kaj karaktero, kiuj dediĉas sin al manĝaĵoj kaj plezuroj kaj avido kaj tiel malsupren rigardigas la vidkapablon de la psiko, se liberigite ĝi turniĝus al la vero, tiuj samaj psikoj de la samaj homoj plejakre vidus sammaniere kiel ili vidas al kio ili estas nun turnitaj.”

“Verŝajne,” li diris.

“Nu,” mi diris, “ankaŭ estas verŝajne, pro la pli frua diskutado, ke la needukitaj personoj neniam spertintaj veron ne estus kompetentaj estri civiton. Kaj tute same estus malkompetentaj ĉiuj personoj dediĉintaj sin al edukiĝo senfina. Tiuj ne havas en sia vivo celon kiun ili strebu efektivigi per ĉiu ago, ĉu privata, ĉu publika. Kaj ĉi tiuj ĉar ili ne volonte agas — ili fantazias ke ili jam dum sia vivo loĝas sur la Insuloj de Beatuloj.”

“Estas vere,” li diris.

“Do ĉar ni estas la fondintoj,” mi diris, “nia tasko estas devigi la plej bonajn naturojn atingi tiun scion kiun ni antaŭe nomis plej grava: Vidi la Bonon kaj grimpi sur tiun altaĵon. Sed ni devas malpermesi tion kion oni nuntempe permesas.”

“Kion?”

“Ke ili restu tie,” mi diris, “rifuzante reiri malsupren al la katenitoj, kaj rifuzante partopreni iliajn taskojn kaj honorojn, negrave ĉu temas pri malindaj aŭ indaj aferoj.”

“Ĉu ni tiel maljuste agu al ili, trudante al ili malbonan vivon kvankam ili povus havi pli bonan?” li demandis.

“Vi denove forgesas, mia amiko,” mi diris, “ke la leĝo ne celas ke unu grupo en la civito prosperu; ĝi klopodas efektivigi tion en la tuta civito. Ĝi persvade devigas la civitanojn interakordi kaj helpi unuj la alian, tiel ke ĉiuj servas la civiton laŭ sia kapablo. Ĝi faras tiajn personojn en la civito ne por lasi ke ĉiu sekvu sian propran volon sed por utiligi ilin, tiel ke la civito unuiĝus.”

“Prave,” li respondis. “Mi ja forgesis.”

“Atentu, Glaŭkono,” mi diris, “ke ni ne mistraktos tiujn homojn inter ni kiuj fariĝos filozofoj. Laŭ ni, ni prave traktas ilin devigante ilin prizorgi kaj gardi la aliajn. Ni diros ke similaj personoj naskitaj en aliaj civitoj rajtas ne partopreni en civitaj taskoj, ĉar ili spontanee kaj neplanite kreskas en ĉiu civito. Estas juste ke persono kiu perlaboris sian propran ekziston ne ŝuldas al la socio nek fervoras repagi al la socio. Sed ni pretigis vin por esti gvidantoj kaj reĝoj de la abelaro por la bonfarto de vi mem kaj de la tuta civito. Edukite pli bone kaj pli perfekte ol la aliaj, vi kapablas partopreni en ambaŭ regionoj. Ĉiu el vi devas laŭvice malsupreniri en la loĝejojn de la aliuloj kaj kutimiĝi al la mallumo. Post tia kutimiĝo vi multe pli bone vidos ol la homoj tie, kaj vi rekonos ĉiun el la reflektaĵoj, ĉar vi jam vidis la veron pri la Belo kaj la Justo kaj la Bono. Sekve, nia kaj via civito estos regata de vekiĝintoj anstataŭ de dormantoj, malsimile al la aliaj, kiuj estas regataj de personoj kiuj kvazaŭ boksas unu la alian kaj konkuras por akiri la regpovon supozante ke ĝi estas ia granda bonaĵo. La vero estas ke nur civitoj kie la regontoj plej kontraŭvole regas estas regataj plej bone kaj sen malpaco. Civitoj kun alispecaj regantoj spertas la malon.”

“Certe,” li diris.

“Ĉu vi kredas ke la junaj lernantoj malobeos nin aŭdinte tion, kaj ke ili rifuzos laŭvice partopreni en la taskoj de la civito kvankam ili rajtos kune vivi en la Puro plejofte?”

“Neeble,” li diris, “ĉar ni postulos justecon de justuloj. Ĉiu el ili komprenos ke regi estas necesa devo — tute male ol opinias la regantoj en ĉiu el la aktualaj civitoj.”

“Mia amiko,” mi diris, “estas tiel: Se vi povos trovi pli bonan vivon ol regadon por la regontoj, via civito povos esti bone regata. Nur tiam ĝin regos veraj riĉuloj, riĉaj ne pro oro sed pro beata stato: Bona kaj prudenta vivo. Se ili estus malriĉaj senhavuloj kaj venus al civita ofico kredante ke tiel ili akiros bonaĵojn, tia stato ne ekzistus. Kiam ili luktas inter si strebante fariĝi regantoj, publike kaj private tia batalado detruas ne nur ilin sed la tutan civiton.”

“Plene vere,” li diris.

“Ĉu vi konas alian specon de vivado,” mi demandis, “kiu malrespektas politikan regadon krom tiu de vera filozofio?”

“Je Zeŭso, ne!” li respondis.

“Sekve, nur personoj kiuj ne volas regi devus rajti regi. Alie, rivaloj batalus inter si.”

“Kompreneble.”

“Kiujn aliajn vi devigus protekti la civiton, ol tiujn kiuj plej sagace scias plej bone regi civiton ĉar ili posedas aliajn honorojn kaj pli bonan vivon ol politikan?”

“Neniujn aliajn,” li diris.

“Ĉu vi do volas ke ni nun ekzamenu kiel tiaj homoj estiĝos? Kaj kiel oni povus konduki ilin supren al la lumo kiel, laŭdire, iuj homoj supreniris el Hadeso ĝis la Dioj?”

“Nu, estas klare ke ne temas pri la ĵetturniĝo de ŝelo* sed psika sinturno for de ia nokteca tago al vera, al supreniro al la Realo, al la vero kiun ni nomis filozofio.”

“Certe.”

“Do ni devas ekzameni kiu studo kapablas fari tion, ĉu ne?”

“Ni nepre devas ekzameni tion.”

“Kiu studo, Glaŭkono, povus tiri la psikon el la ĉiam ŝanĝiĝanta mondo al la Realo? Samtempe mi ekpensas demandi ankaŭ: Ĉu ni ne diris ke ili devas esti eksperte ekzercataj je militado dum ili estas junaj?”

“Ni ja diris tion.”

“Do ĉi tiu studo kiun ni serĉas devas havi ankaŭ alian kvaliton.”

“Kiun?”

“Ĝi devas esti utila al militemaj personoj.”

“Tiel devas esti,” li diris, “se estas eble.”

“Ni antaŭe diris ke ni devas instrui sportojn kaj artojn al ili.”

“Jes,” li diris.

“Sportoj rilatas al ekestiĝo kaj pereo, ĉar ili estas por korpoj kaj korpoj kreskas kaj mortas.”

“Evidente.”

“Do tio ne estas la studo kiun ni serĉas.”

“Ne.”

“Ĉu do muziko, kian ni komence ekzamenis?”

“Sed memoru,” li diris, “ke ĝi estas la malo de sportoj. Ĝi instruas konduton al la gardistoj — per siaj sonoj ĝi transdonas ian humoron sed neniun scion. Simile, per sia ritmo ĝi transdonas ritmecon. Kaj la vortoj havas parencajn influojn, negrave ĉu temas pri legendoj, ĉu pri pli veraj aferoj. Ne estas en ĝi ia studo kondukanta al kion vi nun serĉas.”

“Vi plej prave memorigas min,” mi respondis. “Efektive tio ne estas en ĝi. Sed, plej estiminda Glaŭkono, kiu studo povus plenumi la bezonon? Ĉar ĉiuj metioj ja ŝajnas esti neindaj.”

“Kompreneble. Sed kio restas aparte de arto kaj sportoj kaj la metioj?”

“Bone,” mi diris. “Se ni ne povas trovi ion apartan de ili, do ni devos trovi ion propran al ili ĉiuj.”

“Kion?”

“Ion komunan al ĉiuj metioj kaj pensoj kaj scioj — kion oni plejunue devas lerni.”

“Kion?” li demandis.

“Ion tre simplan,” mi respondis. “La kapablo distingi inter unu, du, tri. Mallonge: Kalkulado, aritmetiko. Tio rilatas al ĉio, ĉiu metio kaj scio devas atenti tion, ĉu ne?”

“Tiel atenti? Jes ja.”

“Kaj ankaŭ la militarto?”

“Nepre jes.”

“Do Palamedo en la tragedioj* ĉiam montras ke Agamemnono estis ridinda generalo. Palamedo pretendas, ĉu ne?, esti eltrovinta aritmetikon, kaj per tio li aranĝis la armeon en Iliono kaj li kalkulis la ŝipojn kaj ĉion alian, kvazaŭ neniu antaŭe faris tiajn kalkuladojn. Kaj Agamemnono, ŝajne, eĉ ne sciis kiom da piedoj li havas, ĉar li ne sciis kalkuli. Kia generalo estus li, laŭ via opinio?”

“Certe tre stranga,” li diris, “laŭ mia opinio, se tio estas vera.”

“Do ĉu ni diros ke militonto nepre devas studi ion alian prefere ol kalkuli kaj nombri?”

“Tio estas la plej grava studo,” li diris, “por persono kiu devos kompreni aranĝi armeon. Efektive, eĉ por esti nur homo.”

“Ĉu vi scias kion mi opinias pri tiu studo?” mi demandis.

“Kion?”

“Evidente ĝi estas unu el tiuj studoj kiujn ni serĉas por instigi la kreskon de konceptado. Sed neniu uzas ĝin ĝuste, kvankam ĝi kapablas tiri onin al la Realo.”

“Kion vi diras?” li demandis.

“Mi provos ekspliki al vi mian penson,” mi diris. “Vi estos observanto kiu akceptos aŭ malakceptos ĉu tio kion mi esprimos jes aŭ ne kondukas al nia celo. Tiel ni pli klare vidos ĉu estas kiel mi suspektas.”

“Ekspliku,” li diris.

“Jen mia ekspliko,” mi diris. “Se vi pripensas, kelkaj perceptaĵoj ne postulas ke la menso atentu ilin, ĉar nia percepto mem sufiĉe distingas ilin. Kio necesigas mensan atenton estas kion la percepto ne adekvate prezentas.”

“Klaras ke vi parolas pri malproksimaĵoj,” li diris. “Kaj pri pentraĵoj en kiuj oni provas montri perspektivon.”

“Vi plene miskomprenas min,” mi respondis.

“Do kion vi celas esprimi?” li demandis.

“Kio ne postulas atenton,” mi diris, “estas ĉio kio ne samtempe montras malan aspekton. Mi diras ke io postulas la agadon de la menso kiam la percepto ne klare distingas inter ĝi kaj ĝia malo, negrave ĉu ĝi estas malproksima aŭ proksima. Ĉi tio pli klare montras kion mi diros: Jen tri fingroj, la plej malgranda, la dua, kaj la meza.”

“Jes,” li diris.

“Supozu ke mi parolas pri ili kiam ili estas proksimaj. Vi devas atenti ion pri ili.”

“Kion?”

“Ĉiu el ili egale ŝajnas esti fingro. Ne estas diference ĉu vi rigardas la mezan aŭ la lastan, nek ĉu ĝi estas blanka aŭ nigra, dika aŭ maldika, kaj tiel plu. Rilate al ĉiuj tri fingroj, nenies menso devas okupi sin per la demando ĉu temas pri fingro — ĉar onia vido neniam kredigas ke fingro estas samtempe malfingro.”

“Vere,” li diris.

“Do,” mi diris, “estas verŝajne ke ĝi ne vekus mensan atenton.”

“Ja estas verŝajne.”

“Nun pripensu: Ĉu la vido sufiĉe bone vidas iliajn grandecon kaj malgrandecon sed ne gravas al ĝi ĉu temas pri la meza fingro aŭ la lasta? Kaj same, ne gravas al la tuŝo ĉu ĝi estas dika aŭ maldika, ĉu mola aŭ malmola? Kaj la aliaj perceptoj montras ke ili havas la saman mankon, ĉu ne? Ĉiu el ili faras ĉi tion: Unue, la tuŝo trafas malmolaĵon kaj ankaŭ molaĵon, do ĝi raportas al la menso ke unusola afero estas perceptata kiel kaj malmola kaj mola?”

“Jes,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “la menso neeviteble estas konfuzita pri kio estas malmoleco, se la sama percepto ankaŭ indikas molecon. Kaj se percepto indikas kaj leĝerecon kaj pezecon, kio estas leĝereco kaj kio estas pezeco, se ĝi indikas ke pezeco estas leĝera kaj leĝereco peza?”

“Jes,” li diris, “tiaj interpretoj estus tre strangaj laŭ la menso, kaj necesus ekzameni la aferon.”

“Estas verŝajne,” mi diris, “ke la menso unue serĉus helpon ĉe aritmetiko, por trovi ĉu la perceptitaĵo estas nur unu aŭ du objektoj.”

“Certe.”

“Kaj se montriĝas ke temas pri du objektoj, ĉiu el ili estas aparta objekto.”

“Jes.”

“Do se ĉiu estus distingebla, ĉar ili ja estas du objektoj, la menso konkludus ke temas pri du apartaj objektoj. Ĉar ĝi ne misrekonus du objektojn kaj kredus ke ili estas nur unu.”

“Vi pravas.”

“Ankaŭ vido vidas grandon kaj malgrandon, ni diris, kaj ne apartigas ilin sed miksas ilin.”

“Jes.”

“Por klarigi ĉu temas pri granda aŭ malgranda, la menso devas atenti kaj fari distingon, anstataŭ kunmiksi kiel tion faras percepto.”*

“Prave.”

“Kaj de tio unuafoje venas al ni la demando: Kio, do, estas grandeco aŭ malgrandeco, ĉu ne?”

“Grava demando.”

“Do ni parolas pri koncepto distingita disde vidaĵo.”

“Tute ĝuste.”

“Nu, jen kion mi provis esprimi. Kelkaj aferoj aktivigas pensadon kaj aliaj ne. Ni povas distingi inter kiuj aktivigas pensadon; ili estas perceptoj kiuj koincidas kun sia malo. Kio ne estas tia, tio ne aktivigas la menson.”

“Mi komprenas nun,” li diris, “kaj ŝajnas al mi ke tiel estas.”

“Nu, en kiu kategorio estas nombro kaj la Unu?”*

“Mi ne scias,” li diris.

“Rezonu pri ĝi sammaniere kiel ĝis nun,” mi diris. “Se sufiĉas vidi la Unun aŭ uzi alian percepton, tio ne kondukus nin al la Realo, same kiel pri la fingroj. Sed se ĝia malo ĉiam estas vidata kun ĝi, tiel ke ni ne povas vidi ĉu temas pri la Unu aŭ la Malunu, necesus distingi kaj la menso estus konfuzita kaj devus ekzameni, uzante sian pensadon kaj demandante ĝuste kio estas la Unu. La rezulto estus ke tiu studo estus kondukanto kaj turnilo por vidigi la Realon.”

“Sed,” li protestis, “la vido ja estas tre grava tiurilate. Ni samtempe vidas objekton kiel unuaĵon kaj kiel grandan nombron da partoj.”

“Se tio estas valida pri la Unu,” mi diris, “ĉiu numeralo havas saman karakteron.”

“Certe.”

“Sed kalkulado kaj aritmetiko temas nur pri numeraloj.”

“Ja jes.”

“Do ili ŝajnas kondukilo al la vero.”

“Eksterordinare grava kondukilo.”

“Do ĝi montriĝis esti unu el la studoj kiujn ni serĉis. Militisto devas nepre lerni ĝin por aranĝi la batalantojn, kaj filozofo bezonas ĝin por povi tuŝi la Realon kaj por eskapi la mondon de ŝanĝiĝado. Sen tio, li neniam povos racie rezonadi.”

“Tiel estas,” li diris.

“Nia gardisto estos kaj militisto kaj filozofo.”

“Sendube.”

“Sekve, Glaŭkono, ĝuste estas per leĝo devigi ĉi tiun studon kaj konvinki la personojn partoprenontajn en la plej gravaj aferoj de la civito iri al aritmetikado kaj firme teni ĝin. Ili ne neglektu ĝin sed ligu sin al ĝi ĝis ili vidos la naturon de nombroj kaj atingos ĝin per pura rezonado — ne por aĉetado aŭ vendado, kvazaŭ planante esti komercistoj aŭ butikistoj, sed por militado kaj por faciligi la turniĝon de la psiko al la Vero kaj la Realo, for de la ŝanĝiĝema mondo.”

“Vi bonege parolas,” li diris.

“Nun,” mi diris, “parolinte pri la studado de aritmetiko mi pensas kiel inda kaj ĉiel utila ĝi estas por ni rilate al nia celo, se oni okupas sin pri ĝi por pliigi sian komprenon kaj ne por disvendado.”

“Kial?” li demandis.

“Pro kion ni ĵus diris, ke ĝi forte tiras la psikon supren kaj ĝi devigas diskutadi la numeralojn mem. Ĝi ne akceptas por diskuto ke iu prezentus konkretajn nombrojn videblajn aŭ palpeblajn. Vi scias ke la ekspertoj mokas personon provantan disigi la Unu, kaj rifuzas akcepti tian agon. Se vi mem dishakus ĝin ili multigus ĝin, pro la risko ke la Unu troviĝus esti ne unu sed aro da eroj.”*

“Vi plene pravas,” li diris.

“Kion vi opinius, Glaŭkono, se iu dirus al ili: ‘Plej estimataj sinjoroj, pri kiuj numeraloj vi parolas, se inter ili la Unu estas tia, kiel vi diras, egala al ĉiu alia Unu, eĉ ne plej ete diferenca kaj havanta en si tute neniun parton?’ Kiel ili respondus, laŭ via supozo?”

“Nu, laŭ mia supozo, ili dirus ke temas nur pri koncepto, ke ne estus eble alie pritrakti ĝin.”

“Do vi vidas, amiko,” mi respondis, “ke evidente ni ne povas eviti tiun studon, ĉar ĝi necesigas ke la menso konsideru ĝin por atingi la Veron.”

“Tion ĝi nepre faras,” li diris.

“Nu, ĉu vi rimarkis ke personoj kiuj estas nature kalkulistaj estas tre lertaj pri preskaŭ ĉiuj subjektoj, kaj se mallertuloj estas instruataj pri ĝi kaj dediĉas sin al ĝi, eĉ se ili ricevas neniun alian profiton tamen ili fariĝas pli lertaj ol antaŭe?.””

“Mi akordas,” li diris.

“Kaj mi kredas ke vi ne facile trovos alian temon kiu postulas pli da laboro kaj studado.”

“Vi pravas.”

“Do ĉiakaŭze tiu studo devas ne esti ignorata sed la nature plej bonaj personoj estu edukataj per ĝi.”

“Do nun ni lasu tiun punkton,” mi diris, “kaj ni ekzamenu ĉu la sekvontaĵo meritas nian atenton.”

“Kio? Ĉu geometrio?”

“Ĝuste tio,” mi diris.

“Klaras ke kiam oni aplikas ĝin al militado,” li diris, “ĝi estas atentinda. Por bivakado kaj por okupi regionon kaj por vicigi la soldatojn kaj ĉiu alia aranĝado de armeo dum bataloj kaj marŝado; por ĉio ĉi estro scianta geometrion superus estron kiu ne scias ĝin.”

“Sed por tiaj aferoj,” mi diris, “nura elementa scio de geometrio kaj aritmetiko sufiĉus. Ni devas ekzameni ĉu la pli komplikita kaj progresinta parto de ĝi kontribuas al pli klara vido de la arketipo de la Bono. Laŭ ni, ĉio kondukas tien kio devigas la psikon turni sin al la direkto kie estas la plej beata formo de la Realo, kie oni plej senmanke vidas ĝin.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Do se ĝi devigas vidi la Realon, ĝi estas taŭga. Sed se nur la ŝanĝiĝemon, ne.”

“Ni konsentas pri tio.”

“Kaj neniu kiu eĉ iomete konas geometrion,” mi diris, “kontraŭdiros nian deklaron ke tiu studtemo faras precize la malon laŭ la vortuzo de ĝiaj uzantoj.”

“Kion?” li demandis.

“Ili neeviteble parolas plej ridinde. Ili parolas kvazaŭ farante ion kaj celante agon. Ili parolas pri kvadratigado, kaj kunligado de figuro kun rekta linio, kaj aldonado*, kaj tiel plu. Sed ni utiligas la tutan studon nur por akiri veran scion.”

“Vi tute pravas,” li diris.

“Kaj ankoraŭ necesas konsenti pri io alia.”

“Pri kio?”

“Ke vera scio temas pri la eterna Realo, ne pri aferoj kiuj ekestiĝas kaj pereas.”

“Konsento pri tio estas facila,” li diris. “Geometrio estas studo pri tio kio estas eterne reala.”

“Do, kara amiko, ĝi devas tiri la psikon al la vero, kaj efiki tiel ke la filozofa menso atentu supren, kaj ne fuŝatentu kiel nun malsupren.”

“Kiel eble plej tiel,” li diris.

“Kaj kiel eble plej postulende,” mi diris, “por ke la loĝantoj en via plej perfekta civito nenial forlasu geometrion, kies kromaj avantaĝoj estas ne malmultaj.”

“Kiaj?” li demandis.

“Vi jam parolis pri militado,” mi respondis, “kaj ke geometrio plifaciligas ĉiujn aliajn studojn. Ni scias ke ĉiurilate persono sperta pri geometrio superas personon ne pritraktintan ĝin.”

“Je Zeŭso, jes, ĉiel!”

“Do ĉu ni faru tion la dua studtemo por la junuloj?”

“Jes,” li diris.

“Kaj la tria? Ĉu vi opinias ke astronomion?”

“Laŭ mi, jes,” li diris. “Esti lerta pri la sezonoj kaj la monatoj kaj la jaroj utilas ne nur por agrokulturo kaj navigado sed ankaŭ por milita strategio.”

“Estas amuze,” mi diris, “ke vi tiom timas ke oni supozos ke vi postulas senutilajn studojn. Ja ne estas simpla kaj facila afero kredi ke ĉiu persono havas psikan organon kiu estas purigata kaj reardigata per ĉi tiuj studoj eĉ kvankam ĝi estas detruita kaj blindigita pro aliaj sinokupoj. Organon kiu valoras sennombrajn okulojn. Personoj akordantaj kun vi pri ĉi tio simple akceptos ke vi pravas. Sed personoj neniam renkontintaj la temon verŝajne opinios ke vi parolas sensencaĵon, ĉar ili povas vidi neniun alian utilon menciindan. Bonvolu konsideri al kiu el tiuj grupoj vi parolas. Aŭ ĉu vi vere ne parolas ĉefe al aliaj personoj, sed al vi mem, kvankam kompreneble ne ĉagrenas vin se alia persono aŭdas kaj trovas ĝin helpa?”

“Tiel estas,” li diris. “Plejparte mi parolas por helpi min mem, pro tio mi demandas kaj respondas.”

“Atentu,” mi diris. “Ni ĵus eraris akceptante ke astronomio tuj sekvas geometrion.”

“Kial ni eraris?”

“Post konsiderado de la unua dimensio,” mi diris, “ni tuj komencis paroli pri ĉirkaŭirantaj solidoj sen studi tridimensiaĵojn. Ĝuste estus post traktado de du dimensioj ke ni ekzamenu la trian dimension — nome, paroli pri kuboj kaj ĉio havanta dikon.”

“Prave,” li diris. “Sed, Sokrato, ŝajnas ke ĝis nun neniu studis tion.”*

“Pro du kialoj,” mi respondis. “Neniu socio opinias tion studinda, do oni apenaŭ pritraktas ĝin pro ĝia malfacileco. Studantoj bezonas majstron — pro manko de majstro ili malsukcesas. Sed trovi tian majstron estas malfacile kaj, en la aktuala medio, eĉ se tia majstro ekzistus, fakuloj pro sia aroganteco ne akceptus lerni. Sed se la tuta socio kune honorus tiajn studojn, ili ja akceptus kaj ili daŭre kaj fervore reserĉus ĝis atingi sian celon. Malgraŭ tio, eĉ nun tiaj studoj kreskas pro sia allogo, do ne estos mirinde se oni sukcesos plenumi ilin, eĉ kvankam ili estas malestimataj kaj primokataj de la publiko kiu ne scias kial oni volus fari tian studon kaj ne komprenas kian valoron ĝi havas.”

“Nu, certe ili estas eksterordinare allogaj,” li diris. “Sed bonvolu klarigi al mi kion vi celas diri. Vi deklaris ke geometrio studas desegnojn sur surfacoj.”

“Jes,” mi respondis.

“Poste,” li daŭrigis, “vi asertis ke astronomio sekvas. Sed nun vi retiras tiun aserton.”

“Mi tiel fervoris rapide pritrakti ĉion,” mi eksplikis, “ke la rezulto estis ke mi lantas. Logike la diko devus sekvi. Sed ĉar oni opinias studojn pri tio ridindaj, mi preterpasis ĝin kaj diris ke astronomio sekvas geometrion, ĉar astronomio temas pri la moviĝado de solidaĵoj.”

“Vi pravas,” li diris.

“Do ni nun diru ke la kvara studtemo estas astronomio,” mi diris. “Ni imagu ke la studo pri solidoj, kiun ni ĵus preterpasis, estas farita — se la socio akceptos ĝin.”

“Bone,” li diris. “Kaj ĉar vi riproĉis min, Sokrato, kiam mi laŭdis astronomion laŭ la vulgara vidpunkto nun mi laŭdos laŭ via principo. Ŝajnas tute klare al mi ke astronomio devigas la psikon rigardi supren kaj tiras ĝin for de ĉi tie.”

“Eble tio estas klara al ĉiu escepte de mi,” mi obĵetis, “ĉar mi ne opinias ke ĝi estas prava.”

“Sed kial?” li demandis.

“Kiel ĝin nun uzas la personoj volantaj konduki nin en filozofion, ĝi efektive devigas nin rigardi malsupren.”

“Kion vi diras?”

“Ŝajnas al mi,” mi respondis, “ke vi interpretas ‘suprajn studojn’ tre inĝenie. Evidente vi supozas ke se iu levas sian kapon por observi la ornamaĵojn sur la plafono, tiu vidas per sia menso anstataŭ per siaj okuloj. Eble vi estas prava kaj mi estas nur simplulo. Mi povas kompreni ‘kontempli superaĵojn’ nure kiel signifantan ‘kontempli la Realon kaj la Nevidatan Mondon’. Se iu rigardadas supren kun la buŝo malfermegita aŭ malsupren kun la buŝo fermita, celante trovi ion pri perceptaĵoj, mi dirus ke li trovas nenion — ĉar li akiros neniun komprenon pri ili — lia psiko rigardas ne supren sed malsupren, eĉ se li surdorse kuŝas sur la tero aŭ flosas sur la maro.”*

“Mia aserto estas korektita,” li agnoskis. “Vi prave riproĉas min. Sed diru kiel oni devas studi astronomion alimaniere ol kiel ĝis nun, por ke la studo estu utila por nia celo.”

“Ĉi tiel,” mi diris. “Tiuj ornamaĵoj en la ĉielo, ĉar ili estas videblaj ornamaĵoj, povas esti rigardataj kiel la plej belaj kaj ekzaktaj videblaĵoj. Sed al ili mankas la karaktero de Vero mem: La vera kalkulado de reala rapido kaj de reala malrapido, de ĉia aspekto de transirado de unuj relative al la aliaj, kaj ĉio ajn ebla. Tiuj estas aferoj kiujn la intelekto kaj la menso povas kompreni, sed ne la vido. Ĉu vi malakordas?”

“Neniel,” li respondis.

“Do,” mi diris, “por studi tiajn aferojn ni devas uzi la ornamaĵojn de la ĉielo kiel modelojn eksterordinare zorge preparitajn, kvazaŭ ilin skulptis Dajdalo*, aŭ iu alia skulptisto aŭ artisto. Ĉiu persono sperta pri geometrio, rigardante la ĉielon opinius ke temas pri belega artaĵo. Sed estus absurde ekzameni ilin esperante trovi la veron pri egaleco aŭ duobleco aŭ iu alia matematika interrilato.”

“Oni nepre nomus tion absurda,” li diris.

“Vera astronomo,” mi diris, “certe same konvinkiĝus rigardante la iradon de la astroj. Li dirus ke tiuj desegnoj estas kiel eble plej bele faritaj de la farinto de la ĉielo kaj ĉio en ĝi. Sed rilate al la simetrio inter tago kaj nokto, kaj la rilato inter ili kaj monato, kaj inter monato kaj jaro, kaj inter tio kaj aliaj astroj kaj tiuj inter si mem — nu, li nepre kredus freneza tiun personon kiu kredas ke tio restas eterne sama, sen vario, kaj tial provus trovi la veron per ili, kvankam ili estas materiaj kaj videblaj.”*

“Mi akceptas tion, aŭskultinte vin,” li diris.

“Do ni uzos astronomion same kiel geometrion,” mi diris, “por problemoj. Ni preterpasu nun la ĉielaĵojn, se ni vere intencas interŝanĝi astronomion por valorigo de la natura inteligento en la psiko anstataŭ lasi ĝin senutila.”

“Vi postulas taskon multoble pli malfacilan ol la nunan astronomion,” li diris.

“Mi kredas,” mi diris, “ke ni devos postuli ion similan pri la aliaj temoj, se ni, la leĝfarantoj, volas ke ili estu utilaj. Kion vi povas sugesti pri la parencaj studoj?”

“Mi tute ne povas fari sugeston, ĝuste nun,” li respondis.

“Laŭ mia kredo,” mi diris, “moviĝo havas ne unu sed plurajn specojn. Eble iu genio povos nomi ilin ĉiujn, sed ni mem povas jam trovi du.”

“Kiuj ili estas?”

“Unu estas korelativa al la astronomia.”

“Kiel?”

“Ŝajnas verŝajne,” mi diris, “ke same kiel la okuloj fiksas sian rigardon sur astronomiaĵojn, la oreloj fiksas sian atenton sur la muzikan sonaron. Ili estas parencaj studoj, kiel la Pitagoranoj* diras kaj ni akceptas, Glaŭkono, ĉu ne?”

“Efektive ni ja akceptas tion,” li diris.

“Do ĉar temas pri granda laboro, ni akceptos kion ili diras pri tiaj temoj, kiel ĉion alian kion ili volos aldoni. Samtempe, ni strebos protekti nian propran taskon.”

“Kiun?”

“Ke neniu el niaj prizorgatoj provu lerni ion mankohavan de ili, ion ne kondukantan al tia konkludo al kia ĉio devas konduki, kiel ni ĵus diris pri astronomio. Ĉu vi ne scias ke ili agas same pri harmonoj? Ili senfine mezuras la rilatojn inter la aŭdeblaj agordoj kaj sonoj, ĝuste kiel la astronomoj.”

“Jes, je la Dioj!” li diris. “Kaj tre absurde. Ili donas nomojn al la plej malgrandaj intervaloj inter sonoj kaj klinas siajn orelojn, kvazaŭ serĉante kapti sonojn el najbaraj domoj. Kelkaj diras ke ili aŭdas sonon inter du aliaj, kun intervalo tiel malgranda ke oni apenaŭ povas mezuri ĝin. Aliaj disputas, dirante ke la ‘du’ sonoj estas efektive nur unu, kaj ĉiu uzas la orelojn anstataŭ la menson.”

“Vi parolas,” mi diris, “pri la induloj kiuj atente ekzamenas la kordojn, streĉante ilin per la agordkejloj kaj — por ke la komparo ne fariĝu tro longa — vibrigante la kordojn per plektro ili ĝustigas ilin por ke la kordoj ne estu tro streĉitaj aŭ malstreĉitaj. Mi ne daŭrigos la komparon, ĉar mi ne parolas pri tiuj personoj. Mi parolas pri la personoj al kiuj, ni ĵus diris, ni volas demandi pri oktavoj. Ili agas same kiel la astronomoj. Ili serĉas nombro-rilaton inter la harmonoj, sed ili ne konsideras la ĉefproblemon: Nome eltrovi kiuj nombroj kunsonas kaj kiuj ne, kaj kial tio okazas.”

“Vi parolas pri giganta tasko,” li diris.

“Sed utila,” mi respondis, “por serĉi la Belon kaj Bonon; alie, estas senutile entrepreni ĝin.”

“Verŝajne,” li diris.

“Mi kredas,” mi diris, “ke la celo de ĉiuj niaj studoj ĝis nun estis trovi iliajn interrilaton kaj parencecon. Se ni atingas konkludon pri tiu interrilato, nia sinokupo kondukas al la celo kaj ne estas senutila. Se ĝi ne kondukas tien, ĝi ja estas senutila.”

“Ankaŭ mi sentas tion,” li diris. “Sed vi parolas pri tre granda laboro, Sokrato.”

“La preludo?” mi demandis. “Aŭ kio? Ĉu vi ne ĉiuj scias ke ĉio ĉi estas preludo por la leĝo kiun necesas eltrovi? Ĉar certe vi ne supozas ke la ekspertoj pri ĉi tiaj studoj estas dialektikistoj.”

“Je Zeŭso, ne!” li respondis. “Krom kelkaj kiujn mi renkontis.”

“Sed,” mi demandis, “ĉu personoj ne kapablaj detale diskuti per argumentoj iam scios tion, kion laŭ ni necesas scii.”

“Ili certe ne kapablas,” li respondis.

“Nu, Glaŭkono,” mi diris, “Ĉu jen la leĝo kiun dialektiko proklamas? Kvankam ni parolas pri intelekto, la vidkapablo estas analoga al ĝi. Ni diris ke la vidkapablo provas rigardi animalojn kaj poste astrojn kaj fine la sunon mem. Analogie, kiam oni provas dialektike ekzameni sen perceptoj, per nura intelekto, tion, kion oni celas atingi — se oni ne ĉesigas sian ekzamenon antaŭ ol trovi la Bonon per sia intelekto, oni atingas la celon de la intelekto, same kiel en la analogio oni trovas la celon de vido.”

“Nepre jes,” li diris.

“Vi nomas tiun entreprenon dialektiko, ĉu ne?”

“Certe mi nomas ĝin tio.”

“Nu,” mi diris, “la liberigo disde la katenoj kaj la sinturno for de la ombroj al la figuroj kaj la lumo, kaj la supreniro el la kaverno en la sunon, kaj tie la nekapablo rigardi la animalojn kaj plantojn kaj la lumon de la suno, sed nur la diajn reflektojn kaj ombrojn de la Realo en la akvo, ne nur la ombrojn de figuroj pro ordinara fajro kiu kompare kun tiu de la suno estas iluzio — la tuta tekniko kiun ni diskutis povas suprenkonduki la plej bonan parton de la psiko al la kapablo vidi la plej noblajn realaĵojn, ĝuste kiel la plej sagaca parto de la korpo estis kondukita al tio kio estas plej observebla en la materia videbla regiono.”

“Mi akceptas tion,” li diris. “Sed malgraŭ tio, ŝajnas al mi tre malfacile akcepti — kvankam laŭ alia vidpunkto malfacile ne akcepti. Tamen, ĉar ne temas nur pri unufoja aŭdo sed necesas ofte ripeti ĝin — ni akceptu kiel estas ĵus dirite, kaj iru al la ĉefmuziko mem por ekzameni ĝin same kiel ni ekzamenis la preludon. Diru al mi: Kia estas la kapablo dialektiki, el kiaj formoj ĝi konsistas, kaj kiaj estas ĝiaj vojoj? Ĉar ŝajne ĉi tiuj kondukas al loko kie estas kvazaŭ ripozejo apud la vojo, la celo de nia marŝado.”

“Ĝuste nun, mia amiko Glaŭkono, vi ne kapablas plu akompani min — kvankam ne mankas al mi la deziro konduki vin — volonte mi ne plu montrus al vi nur bildon sed la Veron mem, kiel mi vidas ĝin — kvankam mi ankoraŭ ne povas plene certigi ke mi pravas pri ĝi. Sed necesas akcepti ke io tia estas videnda, ĉu ne?”

“Evidente ĝi videndas.”

“Kaj nur la kapablo dialektiki povas montri ĝin, kaj nur al eksperto kian ni ĵus diskutis. Neniu alia ebleco ekzistas.”

“Ankaŭ tio estas plene akceptenda,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “neniu oponu nin dirante ke alia metodo povas trovi la veron pri ĉio ekzistanta. Ĉiuj aliaj provoj nur konigas homajn opiniojn kaj celojn, aŭ pritemas estiĝon kaj sintezon, aŭ prizorgas kreskantaĵojn aŭ kunmetaĵojn. Rilate al la kelkaj restantaj provoj, kiuj, kiel ni diris, iomete atingas veron — geometrio kaj ĝiaj parencaj studoj — ni vidas ke ili kontemplas la Realon kvazaŭ en sonĝo, sed ili ne kapablas vidi vekiĝinte. Ili kapablus tion nur se ili ĉesus lasi siajn hipotezojn netuŝeblaj sen la povo ekspliki ilin. Ĉar se oni ne komprenas la komencon, tamen konstruas la mezon kaj la rezultojn el sia nescio, kiel tiaj premisoj povas konduki al scio?”

“Neniel,” li diris.

“Do,” mi diris, “dialektiko estas la sola metodo kiu abolas hipotezojn kaj tiel certigas sian fundamenton. Kaj efektive, kiam la okulo de ies psiko estas sinkinta en barbaran merdon*, dialektiko mildmaniere eltiras ĝin kaj kondukas ĝin supren. Ĝi uzas la rimedojn kiujn ni diskutis, kiel helpilojn kaj konvinkilojn. Ni ofte laŭtradicie nomis tiujn rimedojn sciaĵoj, kvankam ili vere bezonas alian nomon. Nomon kiu indikas ion pli klaran ol opinio sed malpli klaran ol scio — mi kredas ke ni uzis la vorton ‘kompreno’ antaŭe. — Tamen ni ne kverelu pri nomo kiam tiom restas por nia ekzamenado.”

“Tute ne,” li diris.

“Sufiĉos ke ĝi indiku la gradon de klareco en la psiko.”

“Jes.”

“Kaj sufiĉos,” mi diris, “kiel antaŭe, nomi la unuan parton scio, la duan kompreno, la trian kredo, kaj la kvaran supozo. Mi kunigas kredon kaj supozon kaj nomas tion ‘opinio’. Mi kunigas scion kaj komprenon kaj nomas tion ‘intelekto’. ‘Opinio’ pritraktas la ŝanĝiĝeman mondon, dum ‘intelekto’ pritraktas la Realon. La rilato inter Realo kaj ŝanĝiĝemo estas simila al la rilato inter intelekto kaj opinio. La rilato inter intelekto kaj opinio estas simila al la rilato inter scio kaj kredo, kaj ankaŭ simila al la rilato inter kompreno kaj supozo. Sed ni preterlasu la interrilatojn de opinio kaj intelekto, Glaŭkono, kaj ilian disdividon en parojn, por ke ne inundu nin diskutado pluroble pli granda ol la ĝisnuna.”

“Nu, mi akordas kun vi pri ĉio alia, kiom mi povas kompreni la argumenton,” li diris.

“Do ĉu vi akceptas ke homo komprenanta la naturon de ĉio reala estas dialektikisto? Kaj ke homo nekapabla klarigi tiun naturon al si kaj al aliaj personoj tiurilate ne kapablas rezonadi?”

“Kiel mi povus nei tion?” li respondis.

“Kaj estas same pri la Bono. Se iu ne kapablas distingi la arketipon de la Bono, se li ne povas abstrakti ĝin el ĉio alia, se li ne kvazaŭ dum batalo venkas ĉiun oponon, se li ne fervoras refuti per la Realo anstataŭ per opinioj, kaj konstante senerare rezoni, vi dirus ke li ne konas la Bonon nek eĉ bonecon. Se li iel rekonus ian figuron de ĝi, tio estus pro opinio, ne pro scio. Kaj ĉar li endorme sonĝas la vivon nun, antaŭ ol vekiĝi li eniros Hadeson por tie plene dormi.”

“Je Zeŭso, tion mi firmege proklamas!” li diris.

“Sekve, mi kredas ke se vi iam edukus viajn infanojn, kiujn vi edukas pervorte, lerni per praktikado, vi ne permesus ilin esti regantoj en la civito, mastroj de la plej gravaj aferoj kvankam ili estus senraciaj* kiel desegnitaj linioj.”

“Vi pravas.”

“Do vi faros leĝon ke ili dediĉu sin plej atente al ĉi tiu studo kiu instruas akiri la plej fundamentan scion per demandado kaj respondado.”

“Kun vi mi faros tiun leĝon,” li respondis.

“Nu, ĉu vi kredas,” mi demandis, “ke tiel dialektiko kuŝas super ĉiuj studoj kiel entablemento, kaj ke neniu pli supera studo estas trovebla, do ni finis la diskuton pri studado?”

“Tion mi kredas,” li diris.

“Nun via tasko,” mi diris, “estas decidi pri la plenumigo: Al kiuj personoj ni atribuos ĉi tiujn studojn, kaj kiel.”

“Klare,” li diris.

“Ĉu vi memoras nian antaŭan selekton de la regantoj, kiajn homojn ni selektis?”

“Kompreneble,” li diris.

“Nu, akceptendas,” mi diris, “ke tiaj personoj estu selektotaj. Prefere oni selektu la plej fidelajn kaj kuraĝajn, kaj laŭeble la plej belaspektajn. Krome, ni devas elserĉi ne nur la plej noblajn kaj fortajn karakterojn sed ankaŭ certigi ke tiuj karakteroj estu plej taŭgaj por ĉi tia eduko.”

“Kiajn vi priparolas?”

“Ili devas esti plej fervoraj pri studado, kamarado,” mi diris. “Kaj ili devas kapabli facile lerni. Mensoj estas multe pli malkuraĝaj kiam temas pri intensaj studoj ol pri sportoj. La malfacileco de studado trafas specife la menson kaj ne ankaŭ la korpon.”

“Vi pravas,” li diris.

“Plej necesas elserĉi personojn kiuj bone memoras, persistas, kaj estas ĉiam laboremaj. Se ili ne estas tiaj, kiel ili povos akcepti kiam ili devos suferi korpe kaj fari tiom da studado kaj trejnado?”

“Ili ne povos,” li diris, “se ili ne estos ĝustenaturaj.”

“La nuna eraro kaj malhonoro,” mi diris, “kiu falas sur filozofion, pri kio ni antaŭe diskutis, okazas ĉar neinduloj pritraktas ĝin. Ne la hibridoj devus pritrakti ĝin, sed la nehibridoj.”

“Kiel?”

“Unue,” mi diris, “ili devos ne esti lamaj, duone laboremaj kaj duone mallaboremaj. Lama estas persono amanta sportojn kaj ĉasadon kaj ĉion korporilatantan, sed kiu ne amas studi, diskuti, aŭ serĉi la veron kaj ĉion tian. Simile lamas persono kiu estas karaktere inversa al tio.”

“Vi plene pravas,” li diris.

“Nu, rilate veron,” mi daŭrigis, “ĉu ni simile konsideru difektulon? Tia persono konscie malamas la malveron kaj rifuzas toleri ĝin, kaj estas kolorega je mensoguloj. Tamen li ne estas ĉagrenita se li senintence diras malveron, kaj ne estas kolera kiam oni trovas lin senscia. Li trovas plezuron en la koto de malscio tiel tolereme kiel apro.”

“Sendube,” li diris.

“Kaj rilate al prudenteco,” mi diris, “kaj kuraĝo kaj grandanimeco kaj ĉiuj formoj de virtoj, necesas atenti la hibridojn kaj la nehibridojn. Se individuo aŭ civito ne scias observi ĉion tian, nerimarkante oni utiligas la lamulojn kaj hibridojn kiel amikojn kaj regantojn por kiu ajn bezono.”

“Certe estas tiel,” li diris.

“Ni devas eviti ĉion ĉi,” mi diris. “Se ni instigos mallamulojn kaj plenprudentulojn atenti tiel gravajn studojn kaj trejnadon, la Justeco mem ne povos riproĉi nin. Ni protektos la civiton kaj la socion. Sed se ni instigos alispecajn personojn ni faros precize la malon. La sekvo estos ke oni verŝos inundon da mokado sur filozofion.”

“Estus hontinde,” li diris.

“Certe,” mi diris. “Sed ŝajnas ke mi mem ridindigis min nun.”

“Kiel?” li demandis.

“Mi preteratentis,” mi diris, “ke ni nur ludas kaj mi tro fervore parolis. Dum mi parolis mi konsideris nur filozofion. Kiam mi rimarkis ke oni firiproĉas ĝin senkiale, mi kredas ke mi tro koleriĝis je la kulpuloj kaj furiozante mi tro fervore diris kion mi diris.”

“Je Zeŭso, ne!” li diris. “Ne dum mi aŭskultis.”

“Sed jes, ĉar mi parolas publike. Ni ne forgesu ke antaŭe dum nia diskuto ni selektis maljunulojn, sed nun tio ne estas ebla. Ni ne povas kredi Solonon* kiu diris ke kiam oni maljuniĝas oni povas multon lerni. Tio estas por ili pli malfacila ol vetkuri. Ĉiuj grandaj, ampleksaj taskoj atribuendas al junuloj.”

“Nepre,” li diris.

“Do kalkulado kaj geometrio kaj ĉiuj aliaj preparaj studoj kiujn endas instrui antaŭ ol dialektikon devas esti prezentataj al infanoj. Sed necesas ke la instrumetodo ne trudu la studon.”

“Kial?”

“Ĉar,” mi diris, “ne decas ke liberulo lernu kvazaŭsklave. Kvankam korpaj taskoj farataj pro perforto ne damaĝas la korpon, nenio perforte lernita restas en la menso.”

“Estas vere,” li diris.

“Do, estimata amiko,” mi diris, “oni devas eviti trudi studon al infanoj, sed instrui ilin per ludoj. Tiel vi kapablos distingi kia estas la naturo de ĉiu el la infanoj.”

“Via diro estas logika,” li respondis.

“Ĉu vi memoras, mi demandis, “ke ni diris ke la infanoj devas esti kondukataj al bataloj por rigardadi sidante sur ĉevaloj? Kaj ke se estas sendanĝere ili devas esti kondukataj proksimen al la gusto de sango kvazaŭ ili estus hundidoj?”

“Mi memoras,” li diris.

“Persono kiu montriĝis plej kapabla,” mi diris, “dum ĉi tiuj taskoj kaj lernado kaj teroroj, devos esti apartigita.”

“Je kiu aĝo?” li demandis.

“Kiam ili estos finintaj la postulitajn sportojn. Ĝis tiam, negrave ĉu temas pri du ĉu pri tri jaroj, ili ne povos fari ion alian. Laco kaj dormo estas la malamikoj de lernado. Krome, unu el la pruvoj — kaj ne la plej malgrava — pri ilia kompetento estos kiel ĉiu el ili sukcesos en sportoj.”

“Certe,” li diris.

“Post tiu tempo,” mi diris, “tiuj dudekjaruloj kiujn oni taksos indaj ricevi la plej grandajn honorojn devos kunigi la tre diversajn lernaĵojn kiujn ili lernis infanaĝe, tiel ke ili laŭorde komprenos la diversajn temojn kaj la naturon de la Realo.”

“Jen la sola permanenta lernsistemo por personoj spertontaj ĝin,” li diris.

“Ankaŭ ĝi estas la plej granda testo de dialektika kapablo,” mi diris. “Ĉar dialektikisto povas ekkoni la interrilaton de ĉio. Kiu ne povas, tiu ne estas dialektikisto.”

“Mi akordas kun vi,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “vi devos observadi por trovi kiuj estas la plej taŭgaj el ili. Kiuj estas plej diligentaj rilate al studoj, rilate al batalado, kaj rilate al la aliaj permesataj agadoj. Kiam ili fariĝos tridekjaraj, necesos ankoraŭ pli honori el la antaŭaj selektitoj tiujn kiuj pruviĝas per sia dialektika kapablo ke ili povas iri rekte al la Realo kaj Vero sen bezoni uzi la okulojn kaj aliajn perceptorganojn. Pri tio, kamarado, oni devas esti plej singarda.”

“Kial?” li demandis.

“Ĉu vi ne konscias,” mi diris, “kiel granda estas la malbono kaŭzata de dialektiko nuntempe?”

“Kiumaniere?” li demandis.

“Oni satigas sin per malmoraleco,” mi respondis.

“Certe estas tiel,” li diris.

“Ĉu vi miras pri tio anstataŭ simpatii kun ili?” mi demandis.

“Sed kial?”

“Estas kvazaŭ iu prizorgata de granda, grava, riĉa familio kredus sin vera familiido kaj havus multajn admirantojn. Sed fariĝinte adolton li ekscius ke li ne estas filo de la supozataj gepatroj, sed li ne povas trovi siajn verajn gepatrojn. Ĉu vi povas konjekti kiel li kondutus al siaj admirantoj kaj al siaj adoptintoj dum la periodo kiam li ne sciis pri sia adoptiteco? Kaj poste kiam li ja scias pri ĝi? Aŭ ĉu vi volas aŭskulti mian konjekton?”

“Tion mi volas.”

“Mi konjektas,” mi diris, “ke li verŝajne honorus siajn patron kaj patrinon kaj la aliajn personojn kiujn li kredus familianoj, pli ol la admirantojn. Kaj ne estas verŝajne ke li neglektus sian familion. Kaj estas egale verŝajne ke li dirus nenion maldecan rilate al ili. Li estus malpli ema malobei ilin ol la admirantojn kiam temas pri io grava. Tio estas dum la periodo kiam li ne scius la veron.”

“Probable.”

“Sed kiam li ekscius la veron, mi konjektas ke li nek honorus nek respektus la familion. Li preferus atenti siajn admirantojn kaj esti persvadata de ili multe pli ol antaŭe. Li vivus kiel ili kaj malkaŝe akompanus ilin, kaj li tute ne atentus siajn supozitajn patron kaj aliajn familianojn. — Krom se li estus laŭnature bonkora.”

“Sendube estas ĝuste kiel vi diras,” li diris. “Sed kiel tiu parabolo estas aplikebla al la studantoj de logiko?”

“Estas jene: Jam de infaneco ni ricevas instruojn pri justeco kaj boneco. Ni akceptas tiujn instruojn kvazaŭ de gepatroj. Ni obeas kaj honoras ilin.”

“Ja estas tiel.”

“Ekzistas ankaŭ aliaj plezuraj agoj kiuj estas tute malaj. Tiuj plezuroj fiallogas nin. Ili tamen ne sukcesas konvinki bonanimajn personojn kiuj honoras la tradiciojn de la prapatroj kaj obeas ilin.”

“Tiel estas.”

“Nu,” mi diris, “kiam tia persono renkontas la demandon ‘Kio estas la Belo?’ kaj respondas laŭ la instruoj de la leĝfarintoj, oni refutas lin per argumentoj. Post multaj ĉiaspecaj refutoj lia kredo tiom konfuziĝas ke li ne plu scias ĉu io estas bela aŭ hontinda. Estas same pri justeco kaj bono kaj ĉio antaŭe honorata de li. Post tio, laŭ via opinio, kiom li plu honoros kaj obeos ilin?”

“Estas neeviteble,” li respondis, “ke li ne plu honoros kaj obeos ilin samkiel antaŭe.”

“Nu,” mi diris, “kiam li ne plu dediĉos sin al honorindaĵoj kaj respektindaĵoj kiel antaŭe, nek trovos la veron, ĉu estas verŝajne ke li preferos alispecan vivon ol tiun kiu allogas lin?”

“Ne.”

“Verŝajne, laŭ mia opinio, li preferos krimadon al obeado je la tradicioj.”

“Neeviteble.”

“Do,” mi diris, “estas probable ke tiaj estos la personoj atakataj per la menciitaj argumentoj kaj, kiel mi ĵus diris, ili meritas multan simpation, ĉu ne?”

“Kaj kompaton,” li diris.

“Sekve, por eviti la bezonon je kompato al viaj tridekjaruloj ni devos ĉiel tre zorgi pri kiel ili studos argumentadon.”

“Nepre,” li diris.

“Nu, unu ĉefzorgo tiurilata estas eviti ke ili gustumos ĝin dum ili estos junaj, ĉu ne? Mi kredas ke vi sendube rimarkis ke infanoj, kiam ili unuafoje gustumas argumentadon, faras el ĝi ludon. Ili konstante prezentas kontraŭajn argumentojn, kaj imitante la refutantojn ili mem refutas aliajn personojn. Kiel hundidoj, ili amas ĉiam tiri kaj dispecigi ĉion proksiman.”

“Ili amegas fari tion,” li diris.

“Nu, mem refutinte multajn personojn, kaj refutite de multaj personoj, ili rapide falegas en staton de ne plu kredi kiel antaŭe. La rezulto estas ke ili kaj filozofio mem estas malhonorataj de aliaj personoj.”

“Plenvere,” li diris.

“Sed maljunulo,” mi diris, “rifuzus partopreni en tia frenezeco. Li preferos imiti personon volantan per dialektiko trovi la veron. Li malakceptos personon nur ĝuantan lude refuti per manipulado de vortoj. Li mem pli inde agos kaj faros la aferon honorinda anstataŭ malhonorinda.”

“Prave,” li diris.

“Nu, ĉio antaŭe dirita de ni estis dirita por certigi ke la naturoj al kiuj oni transdonos la arton de argumentado estos honestaj kaj stabilaj. Malsimile al la nuna situacio en kiu ĉiu ajn malindulo povas uzi ĝin.”

“Certe,” li diris.

“Ĉu sufiĉos ke ili diligente kaj sincere partoprenu sole en argumentado, simile kiel en sportoj, dum duoble tiom da jaroj?”

“Ses?” li demandis, “aŭ kvar?”

“Negrave,” mi diris. “Estu kvin. Post tio vi devos redescendigi ilin en la kavernon kaj devigi ilin estri bataladon kaj ĉion alian taŭgan por junuloj, por ke ilia sperto egalu tiun de la aliaj. Ankaŭ rilate al ĉio ĉi ili estos observendaj por trovi ĉu ili restas firmaj malgraŭ ĉiuj allogoj aŭ ĉu ili dekliniĝas.”

“Kiom da tempo estos dediĉata al tio?” li demandis.

“Dekkvin jaroj,” mi diris. “Kaj kiam ili fariĝos kvindekjaraj, la sukcesintoj montrintaj sin plej bonaj rilate al agado kaj scio estos kondukendaj al la celo. Ili estos devigataj suprenturni la okulon de la menso por rigardi tion kio lumigas ĉion. Vidinte la Bonon mem, ili devos uzi ĝin kiel modelon. Laŭvice ili devos ordigi la civiton kaj la civitanojn kaj sin mem dum la resto de sia vivo. Dum la plejmulto de tiu tempo ili dediĉos sin al filozofio. Sed kiam venos ĉies vico, tiu devos suferi de politiko per la devo regi la civiton. Oni ne opinios tion agrabla, sed necesa. Simile edukinte aliajn personojn ili rajtos lasi ilin kiel gardantojn de la civito kaj foriri por loĝi sur la Insuloj de la Beatuloj. La civito starigos monumentojn kaj oferojn al ili kiel al dajmonoj, se la Pitia* aprobos. Se ne, kiel al beataj piuloj.”

“Vi skulptas belegajn regantojn, Sokrato, kvazaŭ profesiulo.”

“Kaj regantinojn, Glaŭkono,” mi diris. “Ne supozu ke mi intencis ke miaj diroj estu aplikendaj al viroj pli ol al virinoj egale kapablaj.”

“Vi pravas,” li diris. “ĉar, kiel ni diskutis, ili partoprenos en ĉio same kiel la viroj.”

“Nu,” mi demandis, “ĉu vi akordas ke la civito kaj la socio kiujn ni diskutis ne estas nur revo? Malfacila jes, tamen efektivigebla. Kaj nur kiel ni diskutis. Kiam veraj filozofoj fariĝos la mastroj de la civito, negrave ĉu pluraj, ĉu nur unu, ili disdegnos la nuntempajn honorojn. Ili opinios ilin prihontindaj kaj tute senvaloraj. Anstataŭe, ili plej valorigos la ĝuston kaj ĝiajn honorojn. Ilia premiso estos ke justeco estas plej grava kaj necesa. Servante kaj plifortigante tion ili ordigos sian civiton.”

“Kiel?”

“Ili forsendos en la kamparon ĉiujn personojn en la civito aĝajn pli ol dek jarojn,” mi diris. “Ili forprenos iliajn infanojn, for de la nuntempaj kutimoj de la gepatroj. Ili edukos ilin laŭ siaj propraj kutimoj kaj leĝoj, kiujn ni ĵus diskutis. Tiel ili plej rapide kaj facile prosperigos la civiton kaj socion pri kiuj ni parolis. Tiel ili plej helpos la popolon kiu estiĝos tie.”

“Nepre,” li diris. “Kaj mi opinias, Sokrato, ke vi admirinde diskutis kiel tia civito efektiviĝos, se ĝi iam ja efektiviĝos.”

“Nu,” mi demandis, “ĉu vi kredas ke ni nun sufiĉe diskutis tian civiton kaj tian homon? Ĉu estas nun klare kia tia homo devos esti laŭ nia opinio?”

“Estas klare,” li diris. “Kaj rilate al via demando, mi kredas ke ni atingis nian celon.”

* Odiseado 11:489.
* Frua formo de nia kutimo ĵeti moneron enaeren por fari decidon. Oni uzis ŝelojn, de kiuj unu flanko estis blanka kaj la alia flanko nigra.
* Palamedo estis posthomera heroo, rolanta en nun perdita tragedio de Eŭripedo.
* La teksto en ĉi tiuj alineoj estas malfacile komprenebla. Sed eble la leganto pli facile komprenas memorante ke laŭ la moderna neŭrologio la nervoj de la okuloj nur transsendas signalojn al la cerbo, kaj la cerbo mem devas interpreti pri kio estas la objekto vidata. En la epoko de Platono nek nervoj nek la funkcio de la cerbo estis konataj. Li do parolas pri “menso” anstataŭ “cerbo”, kaj “percepto” anstataŭ “nervsignalaro”.
* Necesas memori ke matematika teoriado ankoraŭ estis parto de metafizikaj studoj. La koncepto pri nulo kiel numeralo ankoraŭ ne ekzistis. Por filozofoj estis speciale grave decidi ĉu ekzistas unusola Realo, la Unu, kiun ni perceptas nur po-pece, aŭ ĉu malunueco estas esenca parto de ĉia ekzisto.
* Demokrito, kiu proponis ke ĉiu konkretaĵo estas disigebla ĝis restas nedisigeblaj eroj, vivis samtempe kiel Sokrato. Lia nova teorio pri eroj “atomoj” multe influis filozofian konsideradon pri la vera naturo de la Realo.
* Pitagoro, kies teoremon Sokrato kritikas (“kvadrato farita sur la hipotenuzo de ortangula triangulo egalas la sumon de kvadratoj faritaj sur la aliaj du flankoj”) vivis ĉ. cent jarojn pli frue ol Sokrato, do liaj geometriaj instruoj ankoraŭ ŝajnis novaĵo. La problemo aludata de Sokrato estas ĉu matematikaj kalkuloj estas inventitaj de la homa menso aŭ ĉu ili ekzistas sendepende. Pri tiu demando ankoraŭ disputas teoriistoj kaj filozofoj de la matematiko.
* Efektive, la unua matematika traktado de sferoj estis de Eŭklido iom post la morto de Platono. Ĝenerala traktado de solidoj devis atendi la duan jarcenton a.K., kiam pri ĝi temis pseŭdoeŭklida verko nun atribuata al Hipsiklo.
* Ĉi tiu mokado je Glaŭkono estas ŝerca sed samtempe tre serioza. Sokrato estis finfine ekzekutita pro sia blasfema instruado. Kiel oni scias, la vidpunkto ke astronomio konigas la agadon de Dio restis dogmo dum pli ol du mil jaroj post la martiriĝo de Sokrato.
* La greka tradicio atribuis ĉiun imponan artaĵon al la legenda Dajdalo (= PIV Dedalo).
* Grekaj astronomoj ne sukcesis interakordigi lun-bazitan kaj sun-bazitan kalendarojn, sekve la rilato inter monatoj kaj jaro estis nesolvebla. Diversepoke oni enŝovis ekstrajn monatojn por ebligi reakordigon de monatoj kaj sezonoj.
* Pitagoro, ĉ. la mezo de la 6a jarcento a.K., fondis religian sekton, kiu iom post iom fariĝis filozofia skolo kaj daŭris ĝis ĉ. 350 a.K., do floris dum la vivtempo de Sokrato. Pitagoro kaj liaj skolanoj emfazis matematikon. Ilia studo pri muziko montris ke fiksita matematika rilato ekzistas inter la muzikaj sonoj. Ili kredis trovi la saman rilaton inter la astroj. Pro tio, astronomio kaj reserĉo pri muziksonoj estis parencaj studtemoj.
* T.e. fremdaj religiaj filozofioj.
* Aŭ: “neracionalaj”.
* Solono (ĉ. 640-560 a.K.) estis soci-reformisto en Ateno.
* Profetino de Apolono, en Delfoj, kies orakoloj estis kredataj esti ordonoj de Dio.