Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Respubliko (πολιτεια)

La bazan tekston origine enkomputiligis Donald Broadribb

Proksimuma tradukojaro: 1993

Kreis la Esperantan tekston: Broadribb

Parto Ok

“Bone. Do, Glaŭkono, ni decidis ke en la perfekta civito la virinoj, la infanoj, kaj la tuta eduka sistemo estos komunaj. Kaj ĉiuj taskoj estos same komunaj, kaj dum milito kaj dum paco. Iliaj regantoj estos personoj montrantaj sin plej kapablaj rilate kaj al filozofio kaj al batalado.”

“Tiel ni decidis.”

“Kaj ni ankaŭ interakordis ke kiam la regantoj estos jam instalitaj, ĉar ili estos estroj de la armeo ili loĝigos la soldatojn en loĝejoj kiajn ni pridiskutis. Neniu soldato posedos propraĵojn, ĉio estos komuna por ili. Memoru ke ni interkonsentis ne nur pri iliaj loĝejoj sed ankaŭ iliaj posedaĵoj.”

“Mi memoras, certe,” li diris, “ke laŭ nia vidpunkto ili posedu neniajn posedaĵojn, malsimile al la aliaj civitanoj. Estante la specialistoj pri batalado kaj defendado, ĉiujare ili ricevos nutraĵon de la aliaj civitanoj kiel pagon pro la defendado, dum ili mem devos prizorgi la reston de la civito.”

“Vi respondas ĝuste,” mi diris. “Sed ĉar ni nun finis tiun diskuton, por reiri al la dezirata vojo ni devas memori kial ni devojiĝis tiudirekten.”

“Ne estas malfacile,” li respondis. “Estis ĝenerale kiel nun. Vi estis argumentinta ke, rilate al la civito, la socio diskutita de ni estas bona, kaj same bona estas tia persono. Sed, ŝajne, ke vi povus ankoraŭ pli kontentige paroli pri civito kaj personoj. Ĉiukaze, vi asertis ke se ĉi tia civito estas ĝusta, la aliaj civitoj devas esti nekontentigaj. Laŭ mia memoro, vi diris ke ekzistas kvar specoj de socio en la aliaj civitoj. Kaj vi diris ke valorus ekzameni ilian malĝustecon kaj la similkarakterajn personojn. Nia celo estus ke, rigardinte ĉiujn, ni povos interkonsenti pri la plej bona kaj la plej malbona tipo de homoj. Tio ebligos trovi ĉu la plej bona estas ankaŭ la plej feliĉa, kaj la plej malbona la plej mizera, aŭ ĉu estas inverse. Mi demandis kiaj estas la kvar specoj de socio, sed tiam Polemarĥo kaj Adejmanto interrompis, kaj pro tio vi kondukis la diskuton ĝis niaj nunaj konkludoj.”

“Vi memoras tute ĝuste,” mi diris.

“Nu, kiel luktisto, reprenu la antaŭan pozicion kaj provu diri kion vi intencis diri kiam mi faros la saman demandon.”

“Se mi povos,” mi diris.

“Mi mem,” li diris, “deziregas aŭdi vin diri kiaj estas tiuj kvar specoj de socio.”

“Ne estos malfacile aŭdi,” mi diris. “Oni nomas ilin kiel mi diris. La unua estas tiu de Kreto kaj Lacedemono, kaj la plej multaj personoj laŭdas tiun specon. La dua estas ankaŭ duarange laŭdata. Temas pri oligarkio, speco de socio plena de multaj malbonaĵoj. Sekvas ĝin ĝia malo, demokratio. La nobla tiraneco superas la aliajn tri kiel la kvara kaj lasta malsano de socio. Ĉu vi konas alian specon de socio, malsimilan al tiuj? Ekzistas variantoj de tiuj kvar, ekzemple monarkioj kaj eĉ aĉetita reĝposteno. Oni trovas ilin kaj inter la barbaroj kaj inter la grekoj.”

“Jes, oni parolas pri multaj tre strangaj sistemoj,” li diris.

“Ĉu vi agnoskas,” mi demandis, “ke devas ekzisti tiom da homkarakteroj kiom estas da socioj? Aŭ ĉu vi supozas ke socioj originas el kverko aŭ roko anstataŭ el la karaktero de la civitanoj kiu kvazaŭ tirante ilin direktas ilin?”

“Nur el tio,” li diris, “ili povas origini.”

“Sekve, se ekzistas kvin specoj de socioj, devas ekzisti kvin specoj de individuaj karakteroj.”

“Evidente.”

“Ni jam diskutis la karakteron respondantan al aristokratio. Ni prave diras ke ĝi estas bona kaj justa.”

“Jes, ni diskutis tion.”

“La unua tasko estas zorge konsideri la malbonajn: Rivaleman kaj honoravidan, kiel en la lacedemona socio kaj la oligarkia kaj la demokratia kaj la tirana. Se ni komparos la plej maljustan kun la plej justa, nia ekzameno povos esti kompleta kaj ni povos vidi kiel statas pura justeco kaj pura maljusteco rilate la feliĉon aŭ mizeron de la praktikantoj. Tiel ni scios ĉu akcepti la instruon de Trasimaĥo kaj sekve strebi atingi maljustecon, ĉu akcepti la argumenton ĵus faritan kaj strebi atingi justecon.”

“Ni nepre devas konsideri tion,” li diris.

“Nu, same kiel ni unue ekzamenis la moralon en socioj, ĉar ĝi estas plej observebla tie, antaŭ ol en individuoj, nun ni devas ekzameni socion kiu amas honoron — mi kredas ke neniu nomo por tio ekzistas, eble ni povus nomi ĝin ‘honorokratio’ aŭ ‘honorarkio’ — kaj post tio ni povos konsideri tian homon. Post tio sekvos oligarkio kaj oligarkia homo, kaj post tio ni rigardu demokration por vidi kia estas demokratia homo. Kaj kvare ni iru al tirane regata civito por rigardi ĝin kun la celo observi tiranan karakteron. Se ni provos plenumi tian tasko, ĉu ni troviĝos kompetentaj juĝistoj?”

“Tiaj ekzamenado kaj juĝado ja estus logikaj,” li diris.

“Bone. Do,” mi diris, “ni provu diri kiel honorokratio evoluus el aristokratio. Aŭ eble simple estas ke ĉiu socio evoluas el la antaŭa regsistemo kiam malakordo estiĝas en ĝi. Se estas plena akordo, negrave kiel malgranda estas la regantaro, ŝanĝo ne estas ebla.”

“Tiel estas.”

“Do kiel, Glaŭkono,” mi demandis, “nia civito ŝanĝiĝus? Kaj kial la gardistoj kaj la regantoj disputus ne nur kontraŭ aliaj personoj sed eĉ inter si mem? Aŭ ĉu, kiel Homero, ni preĝu ke la Muzoj diru al ni ‘kiel unue falis sur nin’* malakordo?” Ĉu ni dirus ke ili ludas kun ni kvazaŭ ni estus infanoj, kaj ŝercas parolante pompe, fiere, pseŭdoserioze?

“Kion ili dirus?”

“Pli-malpli ĉi tion: Estas vere ke civito tiel establita malfacile ŝanĝiĝus. Sed ĉio pereas kaj eĉ ĉi tiu establita sistemo ne povus resti eterne, ankaŭ ĝi degenerus. Jen kiel ĝi degenerus: Estas sinsekvaj cikloj de produktiveco kaj malproduktiveco, kaj emocie kaj korpe, inter kaj plantoj kaj animaloj. La cikloj estas mallongaj por mallongvivantoj, longaj por long-vivantoj. Malgraŭ sia saĝeco, la homoj edukitaj por esti gvidistoj de la civito ne povus per logiko kaj racio kompreni la principojn de produktiveco kaj malproduktiveco en viaj selektitoj. Do ili miskonos la principojn kaj generos infanojn malĝustatempe. Por dinaskito ekzistas ciklo kiun regas perfekta numero. Por homido* (en kiu unue estas multobligo laŭ matematikaj radikoj kaj potencoj, estas tri intervaloj kaj kvar termoj de la similaj kaj la malsimilaj, la kreskantaj kaj la pereantaj, montrante ĉion interakordanta kaj racionala. La unua paro de numeroj havanta la proporcion 4:3 kun 5, triobligita, estigas du harmoniojn. Unu estas kvadrato centobligita. Komuna faktoro estas por unu, nekomuna faktoro por la alia. Cent numeroj laŭ la diametroj racionalaj de la 5 minus 1 ĉiufoje, de la neracionalaj minus 2; kaj cent kuboj de triopo.) Ĉi tiu tute geometria numero estas la mastro de bonaj kaj malbonaj naskoj. Kiam viaj gardistoj ignoros tion kaj sekskunigos virojn kaj virinojn je la malĝusta tempo, la infanoj estos nek noblaj nek benindaj.

“Kiam la antaŭa generacio instalos la plej bonajn sekvontojn, tiuj novaj regantoj estos neindaj, eĉ kvankam ili ricevas regpovon. La novaj gardistoj komencos neglekti nin. Ili ne sufiĉe alte taksos la artojn kaj la sportojn, kaj tiel viaj junuloj degeneros. El ĉi tiuj gardistoj nur malmultaj estos troveblaj kiuj indas esti registoj kaj provi homojn laŭ la principo de Hesiodo kaj de ni: Oraj, arĝentaj, bronzaj, feraj. Kiam fero miksiĝos kun arĝento kaj bronzo kun oro, variado ekekzistos kaj nekonvena malreguleco, kaj neeviteble okazos milito kaj malamikeco. El tia genealogio neeviteble venas malakordo ĉie.”

“Ni devos agnoski ke la muzoj pravas,” li diris.

“Neeviteble, ĉar ili estas muzoj,” mi respondis.

“Kion diras la muzoj post tio?” li demandis.

“Kiam konflikto ekokazos,” mi respondis, “ambaŭ klasoj strebos al propraj celoj. La fera kaj bronza celos akiri monon kaj posedi teron, domojn, oron, arĝenton. La ora kaj arĝenta klaso ne estas povra ĉar ĝi havas riĉan naturon, kaj ĝi klopodos gvidi onin al virto kaj al la malnova stato de la socio. Kontraŭbatalinte kaj rezistinte unu la alian, ambaŭ klasoj akceptos kompromison pri la distribuado kaj posedo de tero kaj domoj. Ili sklavigos la personojn kiujn ili antaŭe gardis kiel liberajn amikojn kaj asistantojn, kaj faros el ili servutulojn. Ili dediĉos sin al militado kaj gardado de siaj posedaĵoj.”

“Ŝajnas al mi,” li diris, “ke socia ŝanĝo ja komenciĝus tiel.”

“Ĉu vi kunakordas ke tia socia sistemo estas inter aristokratio kaj oligarkio?”

“Certe.”

“Do tiel ŝanĝo okazus. Post la ŝanĝo, kiel ĝi estos regata? Ĉu estas klare ke kelkmaniere oni imitos la originalan sistemon, kelkmaniere oligarkion, kaj kelkmaniere ĝi havos propran karakteron?”

“Tiel estas,” li diris.

“Rilate al honorado de la regantoj, kaj sindeteno de terkultivado kaj de metioj kaj de aliaj metodoj akiri monon, kaj rilate al la provizado de komunaj manĝoj kaj sportoj kaj atento al multaj ekzercoj, fare de la gardistaro, ĉio ĉi imitos la originalan sistemon.”

“Jes.”

“Sed ĝian propran karakteron montros ĝia timo lasi saĝulojn regi, ĉar ĝi ne plu akiros simplajn seriozulojn sed mikskarakterajn. Kaj per sia inklino preferi fervorajn, simplanimajn personojn, kiuj pli emas al milito ol al paco. Kaj per sia honorado al strategioj kaj armiloj, pro konstanta sindono al militado.”

“Jes.”

“Ĉi tiuj personoj estos monavidaj, same kiel en oligarkioj,” mi diris. “Sekrete ili fervore akumulos oron kaj arĝenton. Ili havos proprajn trezorejojn en kiuj ili kaŝos siajn riĉojn. Kaj domojn ĉirkaŭitajn de muregoj, privatajn nestojn kie ili povos elspezi siajn riĉojn por donacoj al virinoj kaj aliaj favoratoj.”

“Vi plene pravas,” li diris.

“Ili avaregas je mono, kiun ili adoras sed ne povas malkaŝe posedi. Sekve ili fervore malŝparas alies monon, kaj sekrete ĝuas la akiraĵojn. Ili forkuras de la leĝo kiel infanoj forkuras de patro. Tio estas ĉar oni edukis ilin ne per konvinkado sed per forto, tiel ke ili neglektis la muzon de argumentado kaj filozofio, kaj preferis sportojn multege pli ol la artojn.”

“Vi tre klare priparolas socion konsistantan el miksaĵo de malbono kaj bono.”

“Jes, ĝi estas miksaĵo,” mi diris. “Sed plej klara en ĝi estas unu karakterizaĵo rezultinta el ilia ĉefa fervoro: Venkavido kaj honoravido.”

“Nepre,” li diris.

“Nu,” mi daŭrigis, “tiel originas tia socio kaj tia estas ĝia karaktero. Estas nur vorta skizo sen detaloj, sed ĝi sufiĉas por vidigi al ni justulon kaj maljustulon. Estus neeble detale pritrakti ĉiajn sociojn kaj ĉiajn karakterojn senescepte.”

“Prave,” li diris.

“Kies karaktero estas analogia al ĉi tiu socio? Kia ĝi estas kaj kiel ĝi estiĝas?”

“Mi opinias,” diris Adejmanto, “ke Glaŭkono estas iom tia, pro sia venkavido.”

“Eble tiurilate,” mi respondis, “sed mi kredas ke estas diferencoj.”

“Kiaj?”

“Tia persono estus pli obstina,” mi respondis. “Kaj malpli amikema kun la muzoj. Li estus lerta pri arto kaj aŭskultema, sed tute ne kompetenta pri retoriko. Li estus kruela al sklavoj, anstataŭ nur malestimanta ilin kiel bone edukita persono. Li estus ĝentila al liberuloj, nepre obeema al siaj estroj. Li estus ambicia, honoravida, ne pretendanta la rajton regi pro sia oratora kapablo aŭ io tia, sed pro sia sperto de militado kaj de preparado por milito kaj sia amo al sportoj kaj ĉasado.”

“Tio ja estas la karaktero de tia socio,” li diris.

“Rilate al mono,” mi daŭrigis, “tia persono malestimus ĝin dum sia juneco, sed ju pli aĝa li iĝus, des pli li emus esti monamanto. Ĝenerale li ne estas tre virta, pro la manko de la plej grava gardanto.”

“Kiu gardanto?” demandis Adejmanto.

“Racio kombinita kun la artoj,” mi diris. “Nur tio povas gardi virton dum la tuta vivo de sia posedanto.”

“Vi tute pravas,” li diris.

“Do tia estas honorokrata junulo, simila al tiuspeca socio.”

“Nepre.”

“Li fariĝas tia,” mi diris, “pli-malpli ĉimaniere: Foje li estas filo de bona patro loĝanta en malbone organizita socio. La patro evitas honorojn kaj oficialajn oficojn kaj juĝprocesojn kaj ĉian enmiksiĝemon. Li preferas iom da manko, se pro tio li evitas problemojn — ”

“Kiel la junulo akiras propran karakteron?” li demandis.

“Unue,” mi diris, “li aŭdas sian patrinon plendi ĉar ŝia edzo ne estas unu el la regantoj kaj pro tio la aliaj virinoj malestimas ŝin. Kaj ŝi plendas ke li ne fervoras akiri monon, ke li ne atakas kaj kondamnas aliajn personojn en tribunaloj nek en publikaj kunvenoj, ke li trankvilanime kontentas pri ĉio. Kaj ŝi trovas ke li atentas sin mem kaj ne tro dorlotas nek tro maldorlotas ŝin. Ŝi plendas pri ĉio ĉi kaj diras ke la edzo ne estas vera viro, estas tro malzorgema, kaj ŝi ĉantas ĉian alian plendon kian virinoj kutimas diri pri tiaj viroj.”

“Vere ili faras ĉiajn riproĉojn,” diris Adejmanto.

“Vi scias ke eĉ laŭsupoze fidelaj sklavoj en la domo sekrete diras precize la samon al liaj filoj. Kaj se ili vidas ŝuldanton aŭ alian malrespondeculon kiun la patro ne kontraŭprocesas, ili konstante diras al la knabo ke kiam li fariĝos viro li devos venĝi al tiauloj kaj esti pli vira ol la patro. Kaj kiam la junulo eliras, li aŭdas kaj vidas la samon. Li trovas ke oni nomas personojn kiuj priatentas nur la proprajn aferojn stultaj kaj malestimindaj. Sed personojn sin miksantajn en alies aferojn oni honoras kaj laŭdas. La junulo, kiu aŭdas kaj vidas ĉion ĉi, sed ankaŭ aŭskultas kaj observas la instruojn de sia patro, kies agado ja estas pli intime konata de li ol tiu de la aliaj, estas tiel tirata dudirekten. Lia patro akvumas kaj nutras la kreskon de racio en sia filo, dum la aliaj aktivigas la fervoron kaj pasiemon de la junulo. Ĉar li ne estas laŭnature malbonulo, tamen estas malbone influata de la aliaj, li alprenas starlokon en la mezo inter la du altirantoj kaj li akceptas kompromison. Li dediĉas sin al venkemo kaj fervoro kaj sekve fariĝas iom aroganta, viro amanta honoron.”

“Vi tre klare prezentas lian akiron de sia karaktero,” li diris.

“Do nun ni vidis la duan specon de socio kaj de similspeca persono.”

“Tiel estas.”

“Ĉu, kiel Esĥilo diras, ni diskutu ‘alian viron kontraŭ alia urbo’* aŭ ĉu ni unue konsideru la karakteron de la urbo?”

“Nepre la urbon,” li diris.

“Bone,” mi diris. “Oligarkio estas la sekvanta speco de socio.”

“Ĝuste kion vi nomas oligarkio?” li demandis.

“Ĝi estas socio bazita sur posedo,” mi diris, “kie la riĉuloj regas kaj la malriĉuloj ne rajtas partopreni en la regado.”

“Mi komprenas,” li diris.

“Ĉu unue ni diskutu kiel honorokratio ekfariĝas oligarkio?”

“Jes.”

“Eĉ blindulo povus vidi kiel tio okazas,” mi diris.

“Kiel?”

“Kiam,” mi diris, “ĉiu trezorejo pleniĝas de mono, tio detruas la socion. Unue ili eltrovas manierojn elspezi ĝin, kaj ili adaptas la leĝojn por permesi tion, tiel ke nek ili nek iliaj edzinoj obeas.”

“Kredeble,” li diris.

“Kaj tiam ĉiu ĵaluze rigardas la alian kaj tiel ĉiu estas instigata imiti.”

“Kredeble.”

“Kaj kutimiĝinte al ĉiam pli da mono, ju pli alte ili taksas ĝin, des malpli alte ili taksas virton. Tia estas la interrilato de riĉo kaj virto, ĉu ne? Ke ili kvazaŭ kuŝas sur la du teleretoj de pesilo kaj ĉiam unu estas pli peza ol la alia.”

“Certe,” li diris.

“Kiam riĉeco kaj riĉuloj estas honorataj en socio, virto kaj bonuloj perdas honoron.”

“Klare.”

“Kion oni honoras, tion oni praktikas. Kion oni malestimas, tion oni evitas.”

“Tiel estas.”

“Anstataŭ resti venkemaj kaj honoravidaj, ili fariĝas amantoj de monakirado, kaj de mono mem. Konsekvence oni laŭdas kaj admiras riĉulojn kaj donas regpovon al ili, sed oni malrespektas malriĉulon.”

“Certe.”

“Kaj la sekvo estas ke oni establas oligarkian socion bazitan sur monhavo. Ju pli oligarkia estas la socio, des pli alta estas la monsumo postulata. Ju malpli ĝi estas oligarkia, des malpli granda estas la monsumo. Oni preskribas ke neniu povas partopreni en regado sen havi difinitan minimumon da riĉaĵoj. Oni obeigas tiun leĝon per armiloj aŭ per minacoj kaj tiel oni establas la socion, ĉu ne?”

“Nepre tiel.”

“Do ni rajtas konkludi ke tiel tia socio establiĝas.”

“Jes,” li diris. “Sed kia estas la karaktero de tia socio, kaj kiaj estas la difektoj atribuendaj al ĝi?”

“Unue,” mi diris, “konsideru la naturon de la postuloj. Vidu: Se oni farus iun kapitano de ŝipo pro lia riĉeco kaj ignorus malriĉulon, kvankam li estas pli bone kvalifikita kapitano — ”

“Ili spertus malbonan vojaĝon,” li interrompis.

“Ĉu tio ne validas pri ĉia regado?”

“Ĝi ja validas.”

“Krom se temas pri civito,” mi diris. “Aŭ ĉu tio estas ankaŭ valida rilate al civitoj?”

“Nepre al civitoj,” li respondis, “ĉar temas pri la plej malfacila kaj grava speco de regado.”

“Do jen unu tre grava difekto de oligarkio.”

“Tiel ŝajnas.”

“Kaj ĉu la dua difekto estas malpli grava?”

“Kia?”

“Ke tia civito neeviteble estas du urboj, ne nur unu. Unu konsistas el la riĉularo, la alia el la malriĉularo. Kvankam ili loĝas en unusama loko, ili konstante komplotas unu kontraŭ la alia.”

“Je Zeŭso!” li diris, “tio neniel povas esti malpli grava.”

“Ankaŭ io alia estas malbona: Verŝajne ili ne povus elteni dum milito. Ili timus armitan civitanaron eĉ pli ol la atakantojn. Kaj se ili ne armus la civitanaron, nur ili mem restus por la batalo, verdire ‘oligarkoj’*. Krome, ili ne volus uzi monon por armeo, ĉar ili estas tro monavidaj.”

“Malfeliĉa evento.”

“Kaj ni jam kondamnis plurajn okupojn por unu persono. Ke la samaj personoj estu kultivistoj kaj financistoj kaj militistoj samtempe en unusama civito. Aŭ ĉu vi alie opinias?”

“Tute ne.”

“Nun konsideru: Ĉu el ĉiuj krimoj ĉi tiu la ĉefa malbono aperas.”

“Kiu estas ĝi?”

“Ke iu povas vendi ĉiujn siajn posedaĵojn al iu alia, kaj sekve loĝadi en la urbo sen havi rolon tie — nek esti financisto, nek laboristo, nek kavaleriano, nek armita infanteriano, sed tute simple senhava malriĉulo.”

“Jes, unuafoje tio aperas.”

“Nenio malebligas tion en oligarkioj, tial estas superriĉaj personoj kaj malriĉegaj.”

“Vi pravas.”

“Nun, konsideru: Dum li elspezadis kiam li estas riĉa, ĉu li estis utila por la civito laŭ niaj ĵus diskutitaj kriterioj? Li ŝajnis esti unu el la regantoj sed efektive li ne estis reganto aŭ asistanto al la regantoj, li estis nur persono senĉese elspezanta.”

“Jes,” li respondis. “Li ŝajnis esti reganto sed li estis simpla elspezisto.”

“Ĉu do ni diru ke same kiel en abelujo virabeloj naskiĝas kvazaŭ malsano de la abelaro, tia persono naskiĝas en domo sed estas kvazaŭ malsano de la socio?”

“Tute certe, Sokrato,” li diris.

“Nu, Adejmanto, Dio faris ĉiujn flugpovajn virabelojn senpikilaj, sed tamen li faris kelkajn piedirantojn senpikilaj, aliajn li faris danĝere pikpovaj. La senpikuloj mortas estante malriĉaj olduloj. Sed inter la pikpovuloj oni trovas ĉiujn personojn opiniatajn krimuloj.”

“Tio estas tute vera,” li diris.

“Estas evidente,” mi daŭrigis, “ke en urbo kie oni vidas almozulojn, en la sama loko estas sinkaŝintaj ŝtelistoj, lertaj personoj kiuj fortranĉas al oni la monsaketon, personoj rabantaj templojn kaj personoj lertaj pri ĉio tia.”

“Tio ja estas evidenta,” li diris.

“Nu, ĉu vi trovas almozulojn en oligarkioj?”

“Preskaŭ ĉiuj personoj escepte de la regantoj.”

“Krome, ni kredas ke ekzistas multaj pikilhavaj malbonuloj inter ili, kiujn la regantoj devas perforte subpremi, ĉu ne?”

“Tion ni kredas,” li respondis.

“Kaj ni ankaŭ dirus ke tiaj homoj estiĝas pro manko de taŭga eduko kaj pro la karaktero de la socio, ĉu ne?”

“Tion ni dirus.”

“Do tia estas oligarkia socio kaj tiajn malbonojn ĝi havas kaj eble eĉ pli.”

“Ĝenerale, jes.”

“Do ni rigardu kiel finitan,” mi diris, “la diskuton pri oligarkia socio kies regantoj konsistas el la riĉuloj. Nun ni devas ekzameni: Kia estas persono simila al ĝi? Kiel kaj kia li estiĝas.”

“Certe,” li diris.

“Nu, la oligarkiulo plejofte fariĝas el honoramanto.”

“Kiel?”

“Dum li estas juna li admiras sian patron kaj lernas de li. Sed subite li vidas la patron rompiĝi pro la socio, ĝuste kiel ŝipo pro roko, tiel ke elĵetiĝas ne nur liaj posedaĵoj sed ankaŭ li mem. Li estis generalo aŭ alia potenculo sed trompistoj denuncis lin al tribunalo kaj li estas ekzekutita aŭ ekzilita aŭ senrajtigita kaj perdinda ĉiujn siajn posedaĵojn.”

“Povas esti,” li diris.

“Kaj, amiko, kiam li vidas tion kaj suferas kaj perdas siajn posedaĵojn, mi supozas ke li ektimas kaj li tuj forpuŝas de la trono en si amon je honoro kaj fervoro. Humiligite pro sia malriĉeco, li turnas sin al avida mongajnado, kaj per zorga ŝparado kaj laborado li akumulas monon. Sendube vi akordas ke li tiam metas tiajn fervoron kaj amon al mono sur la tronon en sia koro kaj faras ĝin la granda reĝo en si kun tiaroj kaj kolumoj kaj zonita per persstila glavo.”

“Tio estas vera.”

“Laŭ mia kredo, li ĵetas racion kaj aspiron sur la teron kaj sklavigas ilin. La racion li ne permesas konsideri ion alian ol manierojn gajni monon. La alian li nur permesas admiri kaj honori riĉon kaj riĉulojn. Li fieras nur pri monakirado kaj kio ajn ebligas tion.”

“Neniu alia transformo,” li diris, “estas tiel rapida kaj certa kiel tiu de honoramanta junulo en monamantan.”

“Do jen oligarkiulo,” mi konkludis.

“Nu, li estas simila al la socio el kiu formiĝis oligarkio.”

“Do nun ni ekzamenu ĉu li similas oligarkion mem.”

“Jes, ni ekzamenu tion.”

“Unue, li similas ĝin rilate al honorado de riĉeco kiel plej grava, ĉu ne?”

“Kompreneble li tiel similas.”

“Kaj li estas tre ŝparema kaj laborema, plenumante nur siajn nepre necesajn bezonojn. Li ne elspezas monon por io alia, li rigardas deziron al io alia kiel stultan.”

“Certe.”

“Li estas rigora,” mi aldonis, “kaj ĉiam celanta profiton kiam ajn li agas, homo nesatigeble monavida — kian admiras la publiko — mi kredas ke tia estus persono simila al tia socio.”

“Certe mi akordas,” li diris. “Mono estas plej amata kaj de la socio kaj de ĉi tia persono.”

“Kaj mi ankaŭ kredas ke li neniam multe atentis edukiĝon.”

“Mi kredas ke ne,” li diris. “Edukito ne farus blindulon honorata korifeo.”

“Bone,” mi diris. “Nun pripensu: Ĉu vi akordas kun mi ke pro sia manko de eduko li havas virabelajn trajtojn — almozulajn kaj ankaŭ krimulajn, neenvivigitajn nur pro liaj aliaj koncernaĵoj?”

“Certe,” li diris.

“Ĉu vi scias,” mi demandis, “kien rigardi por trovi lian krimemon?”

“Kien?”

“Lian prigardadon de orfoj, kaj kiam ajn estas oportuno kaptebla por malhonesti.”

“Vi pravas.”

“Estas klare, do, ke rilate al aliaj negocoj kiam oni opinias lin vere honesta li devas perforte subpremi ĉian krimemon en si — ne pro konvinko ke ĝi ne estas pli profitiga, nek pro argumentado por civilizi sin, sed pro neceso kaj timo, timtremante pro la eblo ke li perdos siajn restantajn posedaĵojn.”

“Certe,” li respondis.

“Kaj, je Zeŭso!” mi diris, “mia amiko, vi trovos ke la plej multaj el ili, kiam temas pri elspezado de alies mono, ilia karaktero estas simila al tiu de virabelo.”

“Tre simila.”

“Tial mi kredas ke tia persono estus pli respektinda ol multaj. Sed la vera beno de internaj harmonio kaj agordiĝo longdistancen forkurus de li.”

“Tiel kredas ankaŭ mi.”

“Ankaŭ avarulo estus malsukcesa rivalo por honoroj kaj venkoj aŭ io alia bona. Li rifuzus elspezi monon por tia reputacio kaj tia rivalado. Li timus veki sian emon elspezi kaj peti ĝin helpi la venkemon. Kiel oligarko li batalas per nur kelkaj el siaj kapabloj, tiel ke plejparte li malvenkas. Tamen li riĉas.”

“Certe,” li diris.

“Ĉu, do, ni povas plu dubi pri la simileco inter socia oligarkio kaj monavida avarulo?”

“Tute ne.”

“Nun ni devas ekzameni demokration, mi kredas, kaj trovi kiel ĝi originas. Kaj origininte, kia ĝi estas, por povi ekzameni tiuspecan personon.”

“Tio estas nia jam establita proceduro.”

“Nu, ĉu vi akceptas ke oligarkio transformiĝas en demokration ĉi tiel: Pro nesatigebla avido al la evidenta bonaĵo, nome fariĝi kiel eble plej riĉa?”

“Kiel?”

“Ŝajnas al mi ke ĉar la regantoj en oligarkio atingis sian oficon per akirado de multaj posedaĵoj, ili ne volas per leĝoj malebligi al malŝparemaj, nebriditaj junuloj elspezi sian monon ĝis bankrotiĝo. Ili ja akiras la posedaĵojn per monpruntoj je granda interezo. Tiel ili fariĝas ankoraŭ pli riĉaj kaj pli alte estimataj.”

“Estas precize tiel.”

“Sed estas klare ke admiri riĉecon kaj samtempe esti sufiĉe moralsaĝa ne estas eble. Oni neeviteble neglektas unu aŭ la alian.”

“Mi supozas ke tio estas klara.”

“Kaj neglekto kaj instigado de malŝparemo en oligarkioj foje almozuligas ne malnoblajn personojn.”

“Certe.”

“Do mi supozas ke ĉi tiuj sidas en la urbo kun siaj pikiloj, siaj armiloj, iuj kun ŝuldoj, aliaj senrajtigitaj, kaj iuj ŝuldplenaj kaj senrajtigitaj, plenaj de malamo kaj komplotante kontraŭ la personoj kiuj fiakiris iliajn riĉaĵojn, kiel ankaŭ kontraŭ la aliaj, por estigi revolucion.”

“Tiel estas.”

“Kaj la financistoj forturnas la kapon, ŝajnigante eĉ ne vidi ilin, konstante pikante la restantajn cedemajn civitanojn per enpuŝo de mono por rikolti multe pli da mono ol ili pruntedonis. Tiel ili multobligas la virabelojn kaj almozulojn en la socio.”

“Tia multobligado estas neevitebla,” li diris.

“Kaj ili,” mi daŭrigis, “rifuzas aŭ estingi la ekbrulon de tia krimado per malpermeso ke oni tute laŭvole elspezu sian monon, aŭ fari alian alian leĝon kiu nuligus tian agadon.”

“Kia alia leĝo?”

“Leĝo kiu devigus la civitanojn strebi al moraleco. Se oni ordonus ke plejparte laŭvolaj pruntkontraktoj estu risko por la pruntedonantoj, la financistoj malpli senhonte provus profitadi en la civito, kaj malpli da malbonoj kreskus tie, kiajn ni ĵus diskutis.”

“Certe,” li diris.

“Ĉar nun,” mi diris, “la regantoj venigas ĉiujn tiujn malbonojn al la regatoj. Sed rilate al si mem kaj al siaj infanoj, ili luksigas la vivon de la junuloj kaj sendolorigas por ili kaj la korpan kaj la spiritan vivojn, tiel ke ili pigriĝas kaj malfacile rezistas plezurojn kaj dolorojn.”

“Vi pravas.”

“Kaj ili, krom por akiri monon, ignoras aliajn personojn kiuj havas tiel malmulte da amo al virteco kiel la malriĉuloj.”

“Tiel estas.”

“Tiel preparite, kiam la regantoj kaj la regatoj renkontas unuj la aliajn, ĉu sur la stratoj, ĉu en kunvenoj, ĉu dum misio aŭ dum kampanjoj, kunvelado aŭ armeo, ĉu dum danĝeroj, kiam ili vidas unuj la aliajn la riĉuloj tute ne malestimas la malriĉulojn. Ĉar ofte dum batalo maldika viro, sunbrunigita, marŝas flanke de palhaŭta riĉulo trodika, kaj vidas lin malfacile spiri kaj perpleksiĝi. Ĉu vi ne opinias ke li konkludos ke la riĉuloj akiras sian riĉon per ekspluatado de malkuraĝaj malriĉuloj, kaj kiam la malriĉuloj kunvenas ili diras inter si ‘niaj mastroj estas neniaĵo’?”

“Mi tre bone scias,” li diris, “ke tiel ili agas.”

“Same kiel malsanema korpo bezonas nur malgrandan puŝon de ekstere por fali en malsanon, kaj foje ne bezonas eĉ tian eksteran influon pro interna ribelo en la korpo mem — tiel similkaraktera civito bezonas nur etan instigon, por kiu unu partio alvenigas aliancanojn el oligarkio, dum alia venigas aliancanojn el demokratio. Konsekvence la civito malsanas kaj interne de ĝi okazas batalado. Foje ribelo okazas ankaŭ sen ekstera instigo.”

“Nepre.”

“Laŭ mia vidpunkto, oni establas demokration kiam la malriĉuloj venkas en la ribelo kaj mortigas siajn oponantojn aŭ ekzilas ilin, kaj donas al la restantoj egalan parton en la socio kaj registaro. Kutime la regantoj ricevas sian oficon per lotado.”

“Tiel,” li diris, “oni establas demokration, negrave ĉu oni atingas tion per armiloj aŭ ĉu la oponantoj fuĝas pro timo.”

“Kiel ili vivas?” mi demandis. “Kaj kia estas ĉi tia socio? Estas klare ke ĉi tia homo montriĝos esti demokratia.”

“Tio estas klara,” li diris.

“Unue: Ili estas liberaj, kaj la civito estas plena de libereco kaj libera parolado. En tia civito ĉiu rajtas agi laŭvole.”

“Laŭdire,” li komentis.

“Kaj kie ekzistas tia rajto, estas klare ke ĉiu individuo planas sian vivon en tiu civito laŭ sia plaĉo.”

“Klare.”

“Sekve, mi kredas ke estas multaj specoj de personoj en tia socio.”

“Kompreneble.”

“Povas esti,” mi diris, “ke ĉi tiu estas la plej bela socio. Kiel vestaĵo ornamita per ĉiuj koloroj, ĉi tiu pro sia grandega vario troviĝus plej bela. Eble same kiel infanoj kaj virinoj opinias la plej multkoloran plej dezirinda, same, multaj personoj taksus ĉi tiun civiton plej bona.”

“Certe,” li diris.

“Mia kara amiko,” mi diris, “konvenas serĉi la deziratan socion en ĉi tia civito.”

“Kial?”

“Ĉar en ĉi tia civito ekzistas ĉia socio pro la menciita rajto. Estas verŝajne ke persono deziranta establi socion kian ni mem faras trovos necese iri al demokratia civito kaj selekti por si tiun specon kiun plaĉas al li. Demokratio estas kvazaŭ magazeno de socioj. Farinte sian selekton, oni povas establi ĝin.”

“Nu, eble ne mankus al li ekzemploj,” li diris.

“En tia socio mankas ĉiu devigo regi, eĉ se oni estas kvalifikita. Kaj oni ne devas esti regata, se oni ne volas; nek partopreni en milito; nek agi pace rilate al aliaj personoj, se oni ne volas esti paca. Kaj se leĝo malpermesas regi aŭ esti ĵuriano, oni malgraŭe regas kaj ĵurianas laŭdezire. Ĉu tio ne estas jam dia, plezuriga vivmaniero, provizore?”

“Eble dum kelka tempo ĝi estas tia.”

“Ĉu la delikateco de kelkaj kondamnitoj ne estas rafinita? Ĉu vi ne vidis en tia socio personojn kondamnitajn al morto aŭ ekzilo, tamen resti kaj publike promenadi, laŭvole promenante kvazaŭ supernaturuloj, kaj neniu atentas aŭ maltrankviliĝas?”

“Multajn mi vidis,” li diris.

“Demokratio, do, estas tre permesema kaj tute ne atentas detalojn. Oni priridas kion ni solene proklamis kiam ni pretigis la civiton. Ni diris ke krom se iu estas nature dotita per preskaŭdia karaktero, neniu persono povas fariĝi bona adolto sen partopreni en ĉiaj indaj agadoj jam de l’ infaneco — en ĝuste tiaj agadoj kiujn la demokratiuloj noblamaniere surtretas. Ne interesas ilin el kia kulturmedio sin proponanta politikisto venas. Por ricevi honoron sufiĉas nomi sin amiko de la publiko.”

“Vere noble estas,” li sarkasmis.

“Tiajn kaj aliajn similajn karakterizaĵojn havas demokratio,” mi diris. “Kaj la sekvo estas, evidente, ke rezultas tre agrabla, bunta, anarkia socio, kiu disponigas egalecon sendistinge al egaluloj kaj malegaluloj.”

“Via konkludo estas ĝenerale agnoskata,” li respondis.

“Do nun konsideru kia estas tia individuo. Ĉu ni unue observu kiel tia persono estiĝas, same kiel ni ekzamenis la socion?”

“Jes,” li diris.

“Ĉu ne estas tiel: Avara oligarko havus filon kiun li edukus laŭ siaj principoj?”

“Tiel estas.”

“Kaj tiu oligarko perforte subpremus en si dezirojn multekostajn kaj senprofitajn, tiajn, kiajn oni opinias nenecesaj — ”

“Klare,” li diris.

“Ĉu vi preferas,” mi demandis, “ke anstataŭ diskuti en obskureco ni unue difinu kiaj deziroj estas necesaj kaj kiuj ne?”

“Tion mi preferas,” li diris.

“Ĉu vi akordas kun mi ke neeviteblajn dezirojn ni prave nomas necesaj? Kaj ankaŭ tiujn kiuj plenumite utilas al ni? Nia naturo mem postulas tion, mi kredas.”

“Certe.”

“Do ni prave nomas ilin necesaj?”

“Prave.”

“Kaj la malo? Ni prave nomas nenecesaj dezirojn kiujn oni povas nuligi se oni kutimiĝis al tio jam de juneco kaj ili estas senutilaj aŭ eĉ malutilaj.”

“Mi plene akordas.”

“Ĉu ni rigardu ekzemplon de ambaŭ specoj por trovi kiel distingi ilin?”

“Nepre jes.”

“Ĉu vi akordas kun mi ke la deziro manĝi panon kaj aliajn nutraĵojn estas necesa por sano kaj bonfarto?”

“Jes.”

“La deziro manĝi panon estas necesa laŭ ambaŭ kriterioj, ĉar ĝi estas utila kaj ne eblas vivi sen ĝi.”

“Jes.”

“Kaj estas same rilate al aliaj nutraĵoj se ili estas utilaj por bona farto.”

“Kompreneble.”

“Sed kion pri deziro manĝi aliaĵojn kiuj damaĝas la korpon kaj la menson — la intelekton kaj inteligenton — deziro kian oni kutime povas nuligi per punoj kaj edukado? Ĉu ni pravas nomante ĝin nenecesa?”

“Ni tute plene pravas.”

“Ni nomas la unuan deziron utila pro ĝia bona efiko. Sed la duan deziron ni nomas ekstravaganca.”

“Sendube.”

“Ni povas sammaniere taksi koitemon kaj la aliajn dezirojn.”

“Jes.”

“Kaj pri tiu virabelo diskutita, ni diris ke li estas plena de tiaj nenecesaj plezuroj kaj deziroj, eĉ regata de ili. Sed kiu sin dediĉas al la necesaj estas malelspezema kaj oligarkia.”

“Nepre.”

“Nun, denove,” mi diris, “ni pridiskutu kiel demokratiulo estiĝas el oligarkiulo. Mi kredas scii kiel tio plej ofte okazas.”

“Kiel?”

“Kiam junulo kreskinta kiel ni diris, nekulturita, malelspezema, gustumas la mielon de la virabeloj kaj amikiĝas kun sovaĝaj, lertaj personoj — personoj povantaj provizi ĉiajn plezurojn — tiam komencas ŝanĝiĝi...* lia oligarkia karaktero en demokratian.”

“Neeviteble,” li diris.

“Nu, same kiel la civito spertis revolucion, kiam unu parto alvokis helpon de eksteruloj por ke kamaradoj helpu kamaradojn, tiel ŝanĝiĝas junulo kiam el ekstere haveblas satigo por iu responda deziro en li.”

“Tute certe.”

“Kaj, mi kredas, se aliancano helpas la oligarkiemon en li — aliancano konsistanta el riproĉoj kaj malaprobo fare de liaj patro kaj familianoj, revolucio kaj kontraŭrevolucio okazas en li, interna batalo.”

“Certe.”

“Kaj mi supozas ke foje la demokratia cedas al la oligarkia, kaj kelkaj emoj pereas dum aliaj forfalas, tiel ke memrespekto establiĝas en la spirito de la junulo kaj ordo denove regas en li.”

“Foje estas tiel,” li diris.

“Sed ankaŭ ŝajnas al mi ke foje anstataŭas la forfalintajn emojn aliaj parencaj al ili, kiuj kreskis sen la konscio de la patro kaj fariĝis multaj kaj fortaj.”

“Ofte estas tiel,” li diris.

“Tiam ili retiras lin al liaj antaŭaj amikoj kaj sekrete naskas ankoraŭ pli da deziroj.”

“Vere.”

“Fine ili kaptas la akropolon de la spirito de la junulo, trovinte ĝin malplena de vera kompreno kaj bonaj planoj kaj ĝustaj pensoj — tiuj estas la plej bonaj gardistoj de la menso de di-amantoj.”

“Nepre,” li diris.

“Mensogaj kaj fanfaronaj pensoj kaj ideoj suprenkuras por kapti lian citadelon por si.”

“Tute sen dubo,” li diris.

“Kaj li reiras por senkaŝe loĝi kun tiuj Lotusmanĝantoj.* Se iu helpo por la ŝparema parto de lia psiko venas de la familio, la fanfaronaj pensoj fermas la pordegojn de la fortreso. Ili ne permesas la helpeman armeon, nek akceptas la konsilojn senditajn de amikaj spertintoj. Ili venas, nomas respekton stulta kaj senhonorige ekzilas ĝin. Ili diras ke prudenteco estas manko de kuraĝo kaj senrespekte elĵetas ĝin. Ili konvinkas lin ke modera kaj orda elspezado estas kampula kaj kruda. Helpate de multaj malutilaj deziroj ili elpelas ĝin.”

“Tute vere.”

“Malpleniginte kaj puriginte la spiriton de sia kaptito por la granda inico, ili enkondukas kun granda ĥoro en torĉlumo* violentecon, anarkion, malŝparemon kaj senhontecon girlanditajn, laŭdante kaj misnomante ilin. Ili nomas violentecon kulturo, anarkion libereco, malŝparemon gloro, kaj senhontecon braveco. Tiel,” mi diris, “junulo interŝanĝas la necesajn dezirojn, kiujn li lernis honori, kontraŭ liberigo kaj permeso de la nenecesaj kaj malutilaj plezuroj.”

“Tio estas tute klara.”

“Kaj, se mi ne eraras, li elspezas tiom da mono kaj energio kaj tempo por la nenecesaj plezuroj kiom por la necesaj. Sed se li estas bonsorta kaj ne tro fervora, kiam li pliaĝiĝas kaj la emocia tumulto komencas perdi sian intenson, li akceptas kelkajn el la forfalintaj plezuroj kaj ne plu dediĉas sin plene al la postvenintaj. Li egaligas la plezurojn, kaj li traktas la aktualan plezuron kvazaŭ perlote akirintan sian regpovon portempe.* Kaj poste, laŭvice, li akceptas alian, malrespektante neniun sed egale traktante ĉiujn.”

“Vi pravas.”

“Kaj li ne akceptas bonan konsilon, nek lasas ĝin eniri lian fortreson. Se oni diras al li ke kelkaj plezuroj estas bonaj kaj havindaj, sed aliaj estas malbonaj, ke oni devas honorante akcepti la bonajn sed malpermesi kaj sklavigi la malbonajn — nu, ĉion tian li rifuzas kaj insistas ke ĉiuj plezuroj estas simile honorindaj kaj egalvaloraj.”

“Tia li estas kaj tion li faras, nepre,” li diris.

“Kaj tiel li vivas ĉiutage, bonvenigante kian ajn hazardan plezuron — povas esti ke li ebriiĝas dum knabino ludas fluton; povas esti ke li trinkas akvon kvazaŭ velkante pro soifo; dum unu tago li sporte ludas, dum alia tago li pigras; kaj jen dum alia tago li studas filozofion. Ofte li fariĝas politikisto kaj li ekstaras kaj diras aŭ faras kion ajn, sendistinge. Foje lian menson okupas nur militado, alifoje nur komercado. Ekzistas neniu ordo, neniu sento de neceso en lia vivo, sed li nomas sin feliĉa, libera kaj benita, negrave kiel li agas.”

“Jes,” li diris, “vi bone karakterizis la vivon de homo kiu opinias ĉion egale valora.”

“Mi kredas,” mi diris, “ke ĝuste kia estas la civito, tia estas la civitano. Ili estas plenaj de ĉiaj kutimoj. Jen vivo kiun envius la plej multaj personoj. Ĝi estas modelo de civita vivo enhavanta kiel eble plej multajn specojn de socioj.”

“Tiel estas,” li diris.

“Do, nun ni ĝuste karakterizis homon respondantan al demokratio kaj kiun, sekve, ni prave nomas demokratia persono.”

“La karakterizo estas ĝusta.”

“Nun restas por diskuto,” mi diris, “la plej eleganta socio kaj la plej eleganta homo: Tiranismo kaj tirano.”

“Jes.”

“Kiel, mia kara amiko, tiranismo estiĝas? Estas jam klare ke ĝi originas el demokratio.”

“Klare.”

“Sendube tiranismo originas el demokratio sammaniere kiel demokratio originas el oligarkio.”

“Kiel?”

“La propozicio,” mi diris, “estas ke la celo por kiu oligarkio establiĝas estas riĉeco, mi kredas.”

“Vi pravas.”

“Troa avido je mono kaj neglekto de aliaj aferoj pro riĉiĝemo detruis ĝin.”

“Vere,” li diris.

“Nu, simile demokratio havas celon, kaj troa avido je tiu celo detruas ĝin.”

“Kian celon ĝi havas,”

“Liberecon,” mi diris. “Verŝajne vi aŭdis ke en demokratia civito tio estas la plej honorinda celo, kaj sekve ke por liberspiritulo nur tia socio estas taŭga.”

“Jen la preskaŭ universala pretendo,” li diris.

“Nu, kiel mi ĵus diris,” mi daŭrigis, “troa avido je tio kaj neglekto de aliaj aferoj ŝanĝas la karakteron de la civito kaj tiranismo neeviteble rezultas.”

“Kiel?”

“Jen mia opinio: Kiam demokratia civito soifegas je libereco malhonestuloj influas ĝin kaj ebriigas ĝin per tro da ‘spirito’*. Se la ĉefregantoj ne estas nekutime mildaj kaj permesas eksterordinaran kvanton da libereco, la civitanoj deklaras ke la malhonestuloj estas krimuloj kaj oligarkoj.”

“Tiel estas,” li diris.

“Sed se la civitanaro tro amas liberecon,” mi daŭrigis, “ĝi malrespektas personojn kiuj obeas la ĉefregantojn. Ĝi konsideras tiajn obeantojn propravole sklavigitaj kaj senvaloraj. La civitanaro laŭdas kaj honoras regantojn kiuj agas kvazaŭ regatoj; kaj, kontraste, regatojn kiuj agas kvazaŭ regantoj, ĉu private, ĉu publike. Ĉar neeviteble en tia civito estas plena libereco.”

“Kompreneble.”

“Kaj, mia amiko,” mi diris, “tiu libereco penetras la domojn mem kaj eĉ la bestojn, alportante anarkion.”

“Kial vi diras tion?”

“Patro ekkutimiĝas agi kiel infano kaj timrespekti siajn filojn; kaj la filo ekagas kvazaŭ patro, tute senhonte kaj tute sen respekto al la gepatroj, por esti liberulo. Kaj enmigrinto ricevas samajn rajtojn kiel natura civitano, kaj eĉ vizitanta fremdulo estas akceptata kiel egalulo.”

“Jes, tiel okazas,” li diris.

“Kaj krom tio,” mi diris, “malpli gravaj similaĵoj okazas: Instruisto timas kaj flatas siajn studentojn, dum la studentoj malestimas la instruistojn. Kaj ĝenerale la junuloj imitas la pliaĝulojn kaj disputas kun ili ne nur parole sed ankaŭ age. Olduloj sidas kun la junuloj kaj ŝercadas kun ili, imitante la junulojn por ne ŝajni malamikaj aŭ severaj.”

“Certe estas tiel,” li diris.

“Kaj eĉ okazas, mia amiko,” mi diris, “ke tiel nekredebla liberemo estiĝas ke aĉetitaj gesklavoj estas tiel plene liberaj kiel iliaj posedantoj. Kaj mi preskaŭ forgesis mencii ke virinoj kaj viroj ricevas samajn rajtojn kaj liberecon.”*

“Ni sekvu Esĥilon,” li diris, “kaj ‘diru jam tion, kio atingas niajn lipojn’*.”

“Certe,” mi diris. “Sen propra sperto, vi ne kredus kiom pli liberaj estas la bestoj apartenantaj al homoj en tia socio. Kiel diras la proverbo, ‘la hundinoj fariĝas similaj al siaj mastrinoj’. Same ĉevaloj kaj azenoj libere kaj dignoplene marŝas sur la stratoj, faligante personojn kiuj ne flankenpaŝas. Kaj simila libereco ekzistas rilate al ĉio.”

“Vi parolas pri koŝmareca sperto, kiun mi mem ofte renkontas kiam mi promenas en la kamparon.”

“La kulmino,” mi diris, “de ĉio ĉi estas ke oni trovas ke tia libereco tiom moligas la spiriton de la civitanoj ke se oni postulas ian ajn servon, ili ĉagreniĝas kaj ribelas. Kaj fine, kiel vi scias, ili eĉ ne observas la leĝojn, skribitajn aŭ ne skribitajn, por ke ili havu neniun mastron.”

“Mi tre bone scias tion,” li respondis.

“Ĉi tio, mia amiko,” mi diris, “estas la bela, vigla komenco el kiu kreskas tiranismo, laŭ mia opinio.”

“Certe vigla,” li diris, “sed kiel ĝi estas la komenco de tiranismo?”

“Pro la sama malsano,” mi diris, “kiu ekaperis en oligarkioj kaj detruis ilin. Eĉ pli forta epidemio atakas la demokration. Efektive, ĉio ekstrema kutime cedas al sia malo. Tio validas same pri socioj kiel pri klimatoj kaj plantoj kaj korpoj.”

“Verŝajne.”

“Sekve, tro multa libereco evidente ŝanĝiĝas simple en tro multan sklavecon private kaj publike.”

“Jes, tre verŝajne.”

“Do kredeble,” mi diris, “tiranismo originas en neniu alia socio ol demokratio. Kiel ŝajnas al mi, la plej severa, kruela sklaveco rezultas de ekstrema libereco.”

“Tio estas logika.”

“Sed mi kredas ke vi ne demandis pri tio. Via demando estis: Kia malsano povas detrui egale oligarkion kaj demokration?”

“Vi pravas,” li diris.

“Nu, mi parolis pri malŝparemaj pigruloj. Inter ili la plej bravaj estas la gvidantoj, kaj la plej malbravaj estas la sekvantoj. Ni komparis ilin kun virabeloj, el kiuj iuj havas pikilojn kaj iuj ne.”

“Ĝuste tiel,” li diris.

“Ili kaŭzas la plej grandan maltrankvilon en ĉiu socio kiam ili ekaperas,” mi daŭrigis. “Same kiel flegmo kaj galo* en la korpo. Bona kuracisto kaj leĝfaristo de civito devas jam antaŭzorgi kiel saĝa abelisto, se eble, por neebligi ilian naskiĝon. Sed se ili ja naskiĝas, do kiel eble plej rapide eltranĉi ilin kaj ilian ĉelaron.”

“Jes, je Zeŭso, nepre!” li diris.

“Nu, mi diros al vi,” mi diris, “kiel ni povos pli klare vidi tion.”

“Kiel?”

“Ni ekzamenu la fakton ke demokratia civito havas tri partojn. Unu estas grupo kiu estiĝas ne malpli potenca ol en oligarkio.”

“Tiel estas.”

“En demokratio ĝi estas eĉ pli lerta ol en oligarkio.”

“Kial?”

“En oligarkio ĝi ne estas honorata. La regantoj malpermesas ĝin tiel ke ĝi estas senekzerca kaj senforta. Sed en demokratio preskaŭ ĉiuj regantoj venas el tiu klaso. La plej lertaj parolas kaj agas dum la aliaj sidas sur la benkoj zumante tiel ke neniu alia povas paroli. Tiel ili administras ĉion en la civito kun malgravaj esceptetoj.”

“Jes, vi pravas,” li diris.

“Nun dua grupo distingiĝas.”

“Kiu?”

“Kvankam ĉiu persono avidas monon, la personoj kies karaktero estas plej zorgoplena fariĝas plej riĉaj.

“Supozeble.”

“Se mi ne eraras, la virabeloj trovas ke plej facile estas forpreni ties mielon.”

“Jes,” li diris. “Kiel oni povus forpreni mielon de senhavuloj?”

“Do la riĉuloj povus esti nomataj nutraĵo por la virabeloj.”

“Probable.”

“La proletario* estas la tria klaso. Per sia sendependa laboro la proletoj akiras sian monon sed ili ne partoprenas politikon kaj posedas malmulton. Ili estas ĉefaŭtoritataj kiam ili kunvenas.”

“Jes,” li diris. “Sed ili ne ofte emas kunveni se ili ne ricevas iom da mielo.”

“Tamen ili ĉiam ricevas iom,” mi diris. “La estroj laŭeble forprenas de la riĉuloj. Ili konservas la plej grandan parton por si kaj distribuas la reston al la proletoj.”

“Jes, ili ricevas tiel,” li diris.

“Se mi ne eraras, la riĉuloj konsekvence devas defendi sin en la Asembleo kaj kiel ajn eblas al ili.”

“Evidente.”

“Kaj la aliaj akuzas ilin, eĉ kvankam ili ne celas revolucion, dirante ke ili komplotas kontraŭ la proletoj kaj estas oligarkiuloj.”

“Sendube.”

“Finfine, kiam ili vidas ke la popolo — ne pro propra decido sed senkomprene trompita de la akuzantoj — strebas maljuste trakti ilin, nu, fine ili vole-nevole fariĝas veraj oligarkoj. Ili ne deziras tion, sed la virabelo venene pikas ilin.”

“Ĝuste tiel okazas.”

“Juĝaj persekutoj kaj procesoj estas farataj de unuj kontraŭ la aliaj.”

“Neeviteble.”

“Dum tiu tumulto la proletoj kutime elstarigas unu personon kiun ili subtenas kaj gloras.”

“Kutime, jes.”

“Tiel estas klare ke kiam tirano burĝonas liaj radikoj estas en tia subteno.”

“Estas klare.”

“Kia estas la komenco de la transformiĝo de gvidanto de la proletoj en tiranon? Al mi klare ŝajnas ke kiam la gvidanto komencas regi li agas kiel la folkloro raportas pri la sanktejo de Zeŭso en Likajo en Arkadio.”

“Kion deklaras la folkloro?” li demandis.

“Ke persono gustuminta pecon da karno de oferita homo miksitan kun la karno de aliaj oferitaj bestoj neeviteble fariĝas lupo. Ĉu vi ne aŭdis tiun folkloron?”

“Mi ja aŭdis ĝin.”

“Tiel estas rilate al gvidanto de la proletoj kiun la homamaso volonte obeas. Li ne povas rezisti al murdo de rivalo. Li fiakuzas laŭvole senkulpulojn kaj mortkondamnas ilin en tribunalo. Dum li nuligas ies vivon liaj lango kaj buŝo malsankte gustumas la sangon de kuncivitano. Li ekzilas, mortkondamnas, anoncas planon nuligi ŝuldojn kaj redistribui parcelojn. Neeviteble lia destino estas aŭ esti mortigita de siaj malamikoj aŭ fariĝi tirano. Tiel lupo fariĝas el homo.”

“Li ne povus eskapi el tia sorto.”

“Estas li,” mi diris, “kiu iniciatas revolucion kontraŭ la riĉuloj.”

“Vi pravas.”

“Se oni ekzilis lin, li revenas perforte kontraŭ siaj malamikoj kiel perfekta tirano.”

“Klare.”

“Se ili ne sukcesas ekzili lin nek inciti la proletojn mortigi lin ili sekrete konspiras murdi lin.”

“Tiel plejofte okazas,” li diris.

“Tiam kiel ĉiuj trovantaj sin en tia situacio li faras kutiman tiranan postulon: Ke la popolo donu al li korpogardistojn tiel ke la ‘Servisto de la Popolo’ restu sekura.”

“Vi pravas.”

“Pro timo ke li ne estos sekura oni donas la korpogardistojn al li. La popolo tute ne suspektas ke tia ago endanĝerigas ĝin mem.”

“Certe.”

“Kiam riĉulo vidas tion kaj suspektas ke oni kredos lin malamiko de la popolo, nu tiam, mia amiko, konforme al la orakolo al Krezo*

... laŭ la ŝtonetoza rando de la Hermoso*
li fuĝas, ne restas, kaj ne hontas esti malkuraĝa.”

“Duan oportunon por honto li ne ricevus,” li diris.

“Ĉar tute sen dubo se oni kaptus lin oni mortigus lin.”

“Nepre.”

“Kaj estas klare ke tiu ‘Gvidanto’ ne kuŝus ‘plene etendite’*, sed forfaligus ĉiuj kontraŭulojn kaj starus kvazaŭ sur trono, ne plu ‘Gvidanto’ sed nun Plejglora Tirano.”

“Neeviteble,” li diris.

“Ni prikonsideru la feliĉan staton de la viro kaj de la civito en kiu tia persono kreskus.”

“Nepre ni prikonsideru tion,” li diris.

“Nu,” mi diris, “dum la unuaj tagoj li ridetus al ĉiu renkontato kaj salutus. Li ne nomus sin tirano. Li farus multajn promesojn private kaj publike. Li nuligus ŝuldojn. Li distribuus terparcelojn inter la popolo kaj al siaj asististoj. Li ŝajnigus sin amikema kaj mildmaniera.”

“Neeviteble,” li diris.

“Sed mi suspektas ke establinte pacon kun kelkaj malamikoj kaj venkinte la aliajn tiel ke ili ne plu estus minaco, li devus krei novajn malamikojn por ke la popolo plu bezonu Gvidanton.”

“Verŝajne.”

“Kaj li malriĉigus la tutan popolon per altaj impostoj por ke oni devu strebi por akiri siajn ĉiutagajn bezonaĵojn kaj ne havu oportunon konspiri kontraŭ li.”

“Klare.”

“Krome, mi kredas ke se li suspektus ke iu pripensas liberecon kaj ne plu volas esti regata de li, li eltrovus pretekston transdoni tiun personon al la malamikoj. Ĝuste tiucele tirano nepre devas konstantigi militojn.”

“Tio estas evidenta.”

“Sed se li faras tion li riskas malamikigi la civitanaron.”

“Kompreneble.”

“Kaj la personoj kiuj helpis diktatorigi lin kaj ricevis gravajn postenojn, senhezite diskutus inter si kaj ankaŭ dirus siajn opiniojn al li. La plej kuraĝaj kritikus tion kio okazas.”

“Verŝajne.”

“Do la tirano devos elimini ilin ĉiujn se li volos plu regi, ĝis fine restos nek amiko nek malamiko kompetentaj.”

“Klare.”

“Sekve, li devos observadi ĉu iu civitano estas nekutime kuraĝa aŭ aroganta aŭ sagaca aŭ riĉa. Ĉar vole-nevole lia fato dependas de la kapablo oponi ilin kaj komploti kontraŭ ili ĝis li senigos la civiton je ili.”

“Necesa senigo,” li konsentis.

“Jes,” mi diris, “li devas agi male ol kuracistoj. La tasko de kuracisto estas elpreni la malutilaĵojn kaj lasi la utilajn. Tirano devas agi male.”

“Ŝajnas ke tiel devas esti,” li diris, “se li volas regi por ĉiam.”

“Do neeviteble lin benas la fatalo,” mi ironiis, “kiu necesigas ke li toleru la plej malkompetentajn kiel asististojn eĉ kvankam ili malamas lin, ĉar sen ili li ne plu vivus.”

“Tiel estas,” li diris.

“Kaj ju pli malamos lin la civitanaro, des pli li bezonos laŭeble plej multajn fidelajn korpogardistojn.”

“Tio estas neevitebla.”

“Sed kiu estas fidinda?” mi demandis. “Kaj kie li trovos tiajn personojn?”

“Ili mem alflugos por proponi sin, se li pagos ilin.”

“Je la Hundo!” mi sakris. “Ĉu vi diras al mi ke li dungos ĉiaspecajn fremdajn virabelojn?”

“Ĝuste tion.”

“Sed kion pri la civitanoj mem? Ĉu li ne preferus — ”

“Preferus kion?”

“Forpreni la sklavojn posedatajn de la civitanoj, liberigi ilin kaj fari ilin siaj korpogardistoj?”

“Jes, kompreneble!” li diris. “Ili estus liaj plej fidelaj korpogardistoj.”

“Kian benon donas la fatalo al tirano!” mi diris. “Se tiaj fideluloj devas esti liaj amikoj ĉar li jam ekstermis siajn antaŭajn amikojn!”

“Nu, tio estas necesa,” li diris.

“Kaj ĉi tiuj nove liberigitaj personoj admiras kaj akompanas lin, ĉu?” mi demandis. “Kvankam deculoj malamas kaj evitas lin?”

“Kial ne?”

“Do ne estas mirinde,” mi diris, “ke tragedioj ĝuas ĝeneralan reputacion de saĝeco kaj la plej elstara tragediisto estas Eŭripido.”

“Kial vi diras tion?”

“Ĉar li tiel sagace deklaris: ‘saĝaj tiranoj restas proksimaj al saĝuloj*.’ Estas klare, laŭ nia diskutado, kiaj estas tiuj ‘saĝuloj’ al kiuj li estas proksima.”

“Krome li laŭdas tiranismon dirante ke ĝi havas dian karakteron kaj tiel plu. La aliaj poetoj ankaŭ diras tion.”

“Ĝuste ĉar,” mi diris, “la verkistoj de tragedioj estas saĝaj, ili konsentos kun ni kaj kun la personoj kies politika sinteno similas al nia ke ni ne akceptu ilin en la civito — specife ĉar ili gloras tiranismon.”

“Jes,” li diris. “Inteligentaj poetoj konsentos.”

“Anstataŭe ili vizitos la aliajn, najbarajn urbojn, dungos aktorojn kun bonaj, fortaj, persvadaj voĉoj, kaj antaŭ homamasoj propagandos favore al tiranismo kaj demokratio.”

“Kompreneble.”

“Tiel ili ricevos monon kaj honoron — verŝajne plejparte en tiranismaj civitoj, sed ankaŭ en demokratiaj. Sed ju pli ili suprengrimpos la rangojn de niaj socioj, des pli mankos al ili honorado kvazaŭ manko de kapablo spiri neebligus ke ili plu grimpu.”

“Certe.”

“Nu,” mi diris, “ni devojiĝis. Ni denove diskutu la privatan armeon de la tirano, tiun belan, grandan, multspecan kaj senĉese ŝanĝiĝantan armeon. Per kio la tirano pagus ilin?”

“Klare,” li diris, “se la sanktejoj en la civito havas trezoron li prenus ĝin por pagi la lukron. Kiam tiu mono ne plu sufiĉus, li uzus la propraĵojn de mortkondamnitoj. Tiel li postulus de la popolo malpli da imposto.”

“Kaj kion li faros kiam tio estos tute elspezita?”

“Klare,” li diris, “li devos uzi sian hereditan riĉon, li kaj liaj kundrinkuloj kaj gekamaradoj.”

“Mi komprenas,” mi diris. “La popolo kiu establis la tiranon devos porpagi la kostojn de li kaj liaj geamikoj.”

“Tio estos nepre necesa.”

“Kion vi diras?” mi diris. “Sendube la popolo ekkolerus kaj dirus ke ne estas juste ke patro vivtenu sian adoltan filon; ke, kontraŭe, la filo devus vivteni sian patron — kaj simile, kiam ili estigis kaj establis lin, ili ne faris tion por ke li akiru potencon kaj devigu ilin servi siajn proprajn sklavojn, kaj vivteni lin kaj la sklavojn kaj lian ceteran kamaradaron. Ke ili faris lin Gvidanto por ke li liberigu ilin de la riĉuloj kaj de la tiel nomitaj gravuloj. Sekve ili ordonus ke li kaj liaj amikoj foriru el la civito, samkiel patro ordonas al sia filo kaj ties drinkamanta amikaĉaro foriri el la domo.”

“Je Zeŭso!” li diris. “Tiu popolo ektrovus kian bruton ili ĝoje bonvenigis kaj ke senfortuloj ne sukcesas elpeli potenculojn.”

“Kion vi diras?” mi miris. “Ĉu tirano kuraĝus perforti sian propran popolon kaj batus ĝin se ĝi ne obeus?”

“Jes,” li diris. “Sed unue li forprenus iliajn armojn.”

“Do vi diras,” mi respondis, “ke tirano murdus sian popolon anstataŭ vivteni ĝin. Ŝajnas do ke jen aŭtentika tirano kaj, kiel oni diras, la popolo provante eskapi el la fumo de sklaviĝo fare de liberaj homoj nur falus en fajron de sklaviĝo fare de sklavoj. Anstataŭ sian iaman trograndan kaj malĝustatempan liberecon ili ekvestus sin per la plej severa kaj amara servado al sklavoj.”

“Certe tiel okazas,” li diris.

“Nu,” mi diris, “mi kredas ke oni agnoskos ke ni adekvate ekzamenis la manieron per kiu demokratio fariĝas tiranismo, kaj kia estas tiranismo.”

“Tute sufiĉe,” li diris.

* Frazo tre ofte uzata en la poemoj atribuataj al Homero.
* Ankoraŭ neniu eksperto pri la antikva greka matematiko sukcesis kontentige ekspliki la sekvantan formulon. La traduko estas nur unu el pluraj proponitaj kaj per ĝi povas ludi interpretantoj laŭ sia volo. La neludemaj legantoj eble plej bone agos se ili ignoros la tekston inter krampoj.
* Cito el nekonata verko.
* Vortludo netradukebla: “oligarkoj, regantoj de malmultaj” anstataŭ “malmultaj regantoj”.
* En la greka teksto mankas ĉi tie tekstero, sed la senco de la enhavo restas klara.
* Vidu Odiseadon 9:82s. Laŭ la rakonto, kiam oni manĝas la lotusfrukton oni forgesas siajn hejmon kaj parencaron.
* Platono moke uzas la priskribon de inico en sekretan religian kulton por sia analogio ĉi tie.
* Analogie kun la maniero laŭ kiu oni perlote elektas politikan oficiston.
* Vortludo per la diversaj sencoj de “spirito”. Difino 10 en PIV (spirito = alkoholaĵo) plus difino 4 (karakteriza tendencaro de persono aŭ socio).
* Vidu la piednoton pri ĉi tiu temo ĉe 455. (= Piednoto 49, paĝo 142.)
* Fragmento 351.
* Laŭ la tiama medicino flegmo estas likvo enkorpa kiu kaŭzas indiferentecon. Galo estas ankaŭ likvo enkorpa kaŭzanta pasiojn.
*δηµος” greke = la ĝenerala publiko; en ĉi tiu kunteksto, la personoj kiuj devas perlabori sian vivon, kontraste kun la riĉularo kaj la registaro.
* Riĉega reĝo de Lidio, 560-546 a.K.
* Antikva nomo de rivero en Lidio. La cito estas el Herodoto 1:55.
* Cito el Iliado 16:776, priskribanta venkiton.
* Efektive la cito estas el verko de Sofoklo (Fragmento 14). Estas iom surprize ke Platono misatribuas la citon ĉi tie.