Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Respubliko (πολιτεια)

La bazan tekston origine enkomputiligis Donald Broadribb

Proksimuma tradukojaro: 1993

Kreis la Esperantan tekston: Broadribb

Parto Naŭ

“Nu,” mi diris, “ekzameninte demokratian homon ni devas trovi kiel tiranisma homo estiĝas el la demokratia. Kaj ni devas trovi kia li estas post tiu ŝanĝo, kaj kian vivon li havas: Mizeran aŭ feliĉan.”

“Jes, ni ankoraŭ devas fari tion,” li diris.

“Ĉu vi scias kion mi ankaŭ volas trovi?”

“Kion?”

“Kiaj kaj kiom estas la emoj,” mi respondis. “Mi opinias ke ni ankoraŭ ne sufiĉe diskutis ilin. Kaj dum tio restos farota, des pli malklara estos la celo de nia serĉo.”

“Bonvolu doni ekzemplojn.”

“Certe. Vidu, jen kion mi volas trovi: Inter la nenecesaj plezuroj kaj emoj iuj estas, miaopinie, kondamnendaj. Verŝajne ili ekzistas en ĉiu persono, sed la leĝoj kiel ankaŭ raciaj homoj kun pli bonaj emoj, malaprobas ilin. Tial en iuj personoj tiaj deziroj estas plene detruitaj, aŭ almenaŭ fariĝas malfortaj. Sed en aliaj personoj ili restas pli fortaj kaj pli multnombraj.”

“Ĉu vi bonvolos nomi ilin?”

“Ili vigliĝas dum ni sonĝas,” mi respondis, “kiam la aliaj partoj de la menso dormas — la racia kaj mildkaraktera kaj supera partoj. Tiam la sovaĝa, necivilizita parto, kvazaŭ plena de manĝaĵoj aŭ drinkaĵoj, kapriolas, libera de la dormo, kaj provas kontentigi sin laŭ sia volo. Vi scias ke ĝi aŭdacas fari ĉion ĉar nek prudenteco nek honto katenas ĝin. Ĝi volas senbride koiti kun la patrino, ensonĝe, aŭ kun kiu ajn alia, ĉu dio, ĉu besto. Senĝene ĝi murdas kaj manĝas ĉion malpermesitan. Unuvorte, ĝi evitas nenion kontraŭracian aŭ prihontindan.”

“Vi plene pravas,” li diris.

“Nu, mi kredas ke oni devas teni sin sana kaj prudenta kaj ekdormi nur kiam oni jam vekis sian racian karakteron kaj festenigis ĝin per bonaj pensoj kaj konsiderado. Tiumaniere oni atingas sinkonon, tiel ke la emocioj estas nek malsataj nek troplenaj. Tiam ili trankviliĝas kaj ne ĝenas la Plejbonon en ni per siaj plezuroj kaj doloroj, sed permesas ke ĝi, sola kaj pura, konsideradu kaj strebu trovi kion ĝi ne scias, ĉu estintan, ĉu estantan, ĉu estontan. Simile, oni kvietigu sian fervoron kaj ekdormu sen kolero. Trankviliginte tiujn du partojn oni aktivigas la trian parton por ke ĝi rezonadu. Vi scias ke efektive dum tia stato oni plej klare rigardas la veron, kaj malplej multaj maldecaj vizioj aperas al la dormanto.”

“Mi kredas precize same kiel vi,” li diris.

“Nu, ni ja devojiĝis dum nia diskutado, sed kio estas konkludenda estas ke ekzistas ia danĝera, sovaĝa, maldeca tendenco en ĉiu el ni, eĉ en tiuj kiujn ni supozas la plej respektindaj. Kaj ĝi manifestiĝas per sonĝoj. Konsideru ĉu vi akordas kun tio kion mi diras”

“Jes, mi certe akordas.”

“Nun memoru kion ni diris pri la karaktero de demokratia persono. Lia patro, kiu edukis lin jam de infaneco, estis avida kaj plej respektis komercocelajn emojn, sed malrespektis ĉiun deziron por tio kio nur distras aŭ ornamas. Ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Tamen la filo kompaniĝis kun pli rafinitaj homoj kiuj estis plenaj de la deziroj kiujn ni diskutis. Li akceptis ĉian eksceson kaj ilian vivmanieron, kaj malakceptis la amon de sia patro je mono. Tamen lia naturo estis pli bona ol tiu de liaj koruptantoj. Pro la dudirekta logo li situigis sin meze inter ambaŭ vidpunktoj kiel decas laŭ lia kredo, ĝuante la avantaĝojn de ambaŭ. Kaj tiel li vivis, nek mallibera, nek anarkia, sed fariĝante demokratia homo, kvankam komence li estis oligarkia.”

“Tiel ni kredis kaj plu kredas pri li,” li komentis.

“Nun supozu ke ankaŭ li pliaĝiĝas kaj havas junan filon edukitan laŭ liaj principoj.”

“Bone.”

“Supozu ke okazas same al li kiel antaŭe al lia patro: Li estas allogata de ĉia maldecaĵo — liaj allogantoj nomas tion plena libereco. Liaj patro kaj familio konsilas ke li estu modera pri siaj plezuroj, sed la kompanoj konsilas malmoderecon. Kiam la potencaj sorĉistoj kiuj tiranigas ne sukcesas alimaniere estri la junulon ili trovas manieron meti pasion en lin por ke ĝi superregu pigremon kaj diversajn aliajn emojn. Ili faras el tiu ĉefpasio grandan, sorantan virabelon — aŭ ĉu vi opinias ke tia pasio estas pli komparinda kun io alia?”

“Tute ne,” li respondis.

“Nu, tiam la aliaj deziroj zumas ĉirkaŭ tiu ĉefpasio, riĉaj per incensoj kaj parfumoj kaj girlandoj kaj vinoj kaj la akompanantaj plezuroj, por grandigi kaj nutri tiun pasion ĝis fine ili kreskigas pikilon en la virabelo. Tiam ĝi uzas frenezecon por protekti sin — tio estas ĝia pikilo. Kaj se restas iuj indaj opinioj aŭ emoj kaj iu hontemo, ĉi tiu deziro mortigas ilin kaj elĵetas ilin ĝis prudenteco estas nuligita kaj nenatura frenezeco anstataŭas ilin.”

“Vi perfekte montris kiel tiranisma homo estiĝas.”

“Nu, mia amiko, mi opinias ke tial jam delonge Erotiko estas karakterizata kiel tirano.”

“Povas esti,” li respondis.

“Kaj ĉu, mia amiko, ankaŭ vi trovis ke ebriulo estas posedata de aroganta tiranismo?”

“Jes.”

“Kaj tute freneza persono esperas kaj provas regi ne nur homojn sed eĉ diojn.”

“Certe.”

“Do, kara amiko, farante zorgan difinon ni povas diri ke homo fariĝas tiranisma kiam — ĉu pro korpa heredo, ĉu pro cirkonstancoj, ĉu pro ambaŭ — lin obsedas ebrieco, amorado, kaj psikozo.”*

“Nepre.”

“Do ĉi tiel tia persono estiĝas. Kiel li vivas?”

“Tion mi ne povas diveni. Diru al mi.”

“Bone, mi diros,” mi respondis. “Mi kredas ke ili havas festenojn, kaj bankedojn, kaj orgiojn, kaj hetajrojn kaj ĉion tian, kiam Erotiko regas la menson.”

“Neeviteble,” li diris.

“Kaj ja estas multaj potencaj deziroj kunkreskantaj tage kaj nokte kun siaj postuloj.”

“Tre multaj.”

“Kaj enspezoj estas rapide elpagataj, se ili ekzistas.”

“Kompreneble.”

“Kaj post tio prunteprenoj kaj heredaĵoj forvaporiĝas.”

“Certe.”

“Kiam ĉio ĉi malaperis, neeviteble liaj multaj nove elkovitaj deziroj krios. Kvazaŭ per pikiloj ili pelos lin, samkiel la aliaj fortaj deziroj, ĉefe Erotiko kiu estas la generalo de la lancistoj. Sekve li freneze serĉos trovi kiu havas posedaĵon kiun li povos forpreni per trompo aŭ per ŝtelo.”

“Sendube,” li diris.

“Necesas ke li akiru ĝin el ĉie, aliel li suferegus.”

“Nepre necesas.”

“Kaj, ĝuste kiel la nove naskitaj deziroj en li estas satigataj malfavore al la antaŭaj deziroj, same li opinias ke, ĉar li estas juna, li valoras pli ol la patro kaj patrino. Do kiam liaj propraj posedaĵoj estas elspezitaj li forprenas tiujn de la gepatroj.”

“Kompreneble,” li diris.

“Se ili ne propravole transdonas ĉion al li, li provas ŝteli ĝin, trompante la gepatrojn.”

“Jes ja.”

“Se tio ne estas ebla, li perforte rabas de ili.”

“Mi kredas ke jes.”

“Se la maljunulo kaj la maljunulino rezistus kaj batalus kontraŭ li, ĉu li respektoplene ne plu ĝenus ilin anstataŭ agi tirane?”

“Mi ne anticipas bonan sorton por liaj gepatroj.”

“Sed, je Zeŭso, Adejmanto, ĉu nur por nova amatino, pri kiu li ne estas devigata zorgi, li batus sian patrinon, kiu dekomence amas kaj estas subteno por li? Aŭ nur por nova juna amato, kvankam nenio devigas ke li amu lin, li batus sian malfortan, maljunan patron, kiu estas lia plej malnova amiko? Ĉu vi kredas ke li devigus ilin servi tiujn novulojn se li loĝigus ilin en unu domo?”

“Jes, je Zeŭso!” li respondis.

“Do ŝajnas ke vere estas feliĉige naski tiranan filon!” mi ironiis.

“Tre feliĉige.”

“Sendube kiam tia persono jam elspezis la monon de la gepatroj, la grego da deziroj kolektiĝintaj en li estas tre granda. Do li unue ŝtelas el ies domo, aŭ li ŝtelas la veston de iu marŝanta malfrue en la nokto, kaj fine li ‘elpurigas’ templon. Kaj dum ĉio ĉi la malnovaj kredoj pri bono kaj malbono, kiujn li havis jam de l’ infaneco, nun estas superfortitaj de la liberigitaj deziroj kiuj agas kiel la gardistoj de Erotiko, donante al ĝi sian potencan subtenon. Antaŭe ili liberiĝis nur dum dormo, en sonĝoj, kiam li plu estis demokrato obeanta la leĝojn kaj sian patron. Sed nun, fariĝinte sklavo de Erotiko, kia li iam nur fojfoje estis en sonĝoj, tia li ĉiam estas vekiĝinte. Li malpermesas al si neniun fimurdon, nenian manĝaĵon, nenian agon. En li Erotiko tirane kaj tute sen limoj, vivante sen leĝoj, estante la sola reganto kvazaŭ estrante civiton, devigas lin aŭdace fari ĉion ajn kio subtenos lin kaj la tumulton en li. Ne gravas ĉu la origino de tio ŝuldiĝas al malbonaj kamaradoj, ĉu al similaj tendencoj liberigitaj en li mem. Tia estas la vivo de tia persono, ĉu ne?”

“Tiel estas.”

“Kaj,” mi daŭrigis, “se estas nur kelkaj tiaj personoj en civito sed plejparte la civitanaro estas prudenta, ili foriras por gardi alian tiranon aŭ por fariĝi dungitaj soldatoj se ie okazas milito. Se estas nur paco kaj trankvileco, ili restas en la civito kaj faras multajn malgrandajn krimojn.”

“Kiajn krimojn?”

“Nu, ili rabas, ŝtelas el domoj, priŝtelas promenantojn sur la strato, ŝtelas homojn. Foje, se ili parolas konvinke, ili denuncas honestulon, kaj false atestas, kaj akceptas subaĉeton.”

“Supozeble vi nomas ilin malgrandaj krimoj ĉar estas malmultaj krimuloj.”

“Ili estas malgrandaj, se oni komparas ilin kun la grandaj krimoj,” mi diris. “Ili ĉiuj estas nur krimetoj, se oni komparas ilin kun la aĉa stato kaj mizero de civito regata de tirano. Kiam en civito multaj tiaj personoj abundas kun siaj subtenantoj, kaj konsciiĝas pri sia abundo, tiam ili, kun la helpo de la stulteco de la publiko, faras tiranon el persono kiu pro sia karaktero estas plej vere kaj plej forte tiranema.”

“Kompreneble,” li diris, “ĉar li estus tiranego.”

“Se oni laŭvole cedus al li. Se la civito ne cedus al li, li punus sian patrion ĝuste kiel li punis siajn gepatrojn, se eble. Li punus ĝin alvokante siajn novajn akompanantojn kaj sklavigante la iam amatan ‘patrinon’ — kiel nomas ĝin la kretanoj — al ili. Tiel li posedus kaj prizorgus sian patrion. Tio ja estas la celo de tia viro.”

“Tute certe.”

“Tiaj personoj akiras sian karakteron antaŭ ol partopreni en politiko,” mi diris. “Liaj kunuloj ĉefe flatas lin, pretaj ĉiumaniere servi lin. Se ili volas ion ili sendemande obeas lin. Ili ne hezitas fari kion ajn li deziras, kvazaŭ liaj plej intimaj amikoj. Akirinte kion ili volas ili ŝanĝiĝas.”

“Neeviteble.”

“Tiel ili pasigas sian tutan vivon havante neniun amikon, ĉiam nur mastroj aŭ sklavoj de iu alia. La tirana karaktero neniam gustumas liberecon kaj veran amikecon.”

“Prave.”

“Do ni prave karakterizus tiajn homojn kiel nefidindajn.”

“Certe.”

“Kaj ankaŭ laŭeble plej maljustajn, se ni antaŭe diskutis prave pri la naturo de justeco.”

“Nia diskuto estis prava.”

“Resume,” mi diris, “tia estas la plej malbona persono: Tion kion ni diskutis pri sonĝoj li faras vekiĝinte.”

“Tiel estas.”

“Do jen kiel estiĝas plej kompleta tirano kiam li fariĝas diktatoro. Kaj ju pli longe li vivas kiel tirano, des pli tirana li estas.”

“Neeviteble,” diris Glaŭkono, daŭrigante la diskuton.

“Kaj,” mi diris, “evidentiĝas ke ju pli malbonan karakteron oni havas des pli mizera oni estas. Kiu regas plej tirane, tiu efektive estas plej multe kaj plej longtempe mizera. Tion oni ĝenerale agnoskas.”

“Ankaŭ tio estas neevitebla,” li diris.

“Kaj ni konkludis ke la karaktero de tirano estas plej komparebla kun tiu de tiranisma civito. Demokrata persono estas plej komparebla al demokratia civito, kaj tiel plu.”

“Tiel estas.”

“Do oni povas kompari du urbojn rilate al iliaj justa karaktero kaj feliĉeco. Kaj oni povas sammaniere kompari personojn.”

“Certe.”

“Ni pripensu: Kian konkludon ni atingas se ni komparas la justecon en tiranisma civito kun tiu kiu estas regata kiel ni antaŭe diskutis?”

“Ili estas perfektaj maloj,” li respondis. “Unu estas plej bona kaj la alia plej malbona.”

“Mi ne demandos, kiun vi opinias la bona kaj kiun la malbona, tio estas evidenta,” mi komentis. “Sed ĉu vi same opinias pri feliĉeco kaj mizero? Kaj nin ne trompu simpla rigardo al la tirano aŭ la kelkaj personoj ĉirkaŭ li. Necesas observi la tutan socion, zorge ekzameni ĉion detale, kaj nur post tio estos eble fari konkludon.”

“Tio estas ĝusta propono,” li diris. “Kaj estas klare al ĉiu observanto ke tiranisma socio estas la plej mizera socio havebla, kaj socio regata laŭ nia sistemo estus la plej feliĉa.”

“Nu,” mi daŭrigis, “precize la samo estas direnda pri individuoj. Tian opinion akirus observanto povanta juĝi la karakteron de persono per kompreno kapabla penetri lin kaj ne, kiel infanoj, esti trompita de la eleganteco kiun la tirano montras al eksteruloj. Mi do supozas ke necesas zorge atenti la raporton de persono, kiu povas juĝi ĉar li loĝis kun la tirano kaj ĉeestis la enhejmajn eventojn, kiu scias kiel la tirano traktas ĉiun parencon sian, kaj vidis lin sen la masko* kiel ankaŭ dum la publikaj danĝeroj. Tian personon ni devus demandi pri la feliĉeco kaj la mizero de tirano kompare kun aliaj regantoj.”

“Ankaŭ tio estas nepre ekzamenenda,” li respondis.

“Ĉu ni mem pretendu havi tiajn kapablon kaj sperton, tiel ke ni povos respondi nian propran demandon?”

“Certe.”

“Konsideru ĉi tiel,” mi diris. “Memoru la similecon inter la socio kaj la civitano, tiel ke vi povos ekzameni kaj juĝi ĉiun karakterizaĵon.”

“Pri kiuj karakterizaĵoj vi parolas?” li demandis.

“Unue,” mi respondis, “pri la socio: Ĉu vi dirus ke ĝi estas libera aŭ sklavigita, kiam tirano regas?”

“Ĝi estas kiel eble plej sklavigita.”

“Tamen oni trovas en ĝi mastrojn kaj liberulojn.”

“Jes, sed nur, kelkajn,” li respondis. “Rigardante la tuton, oni devas agnoski ke la plejmulto, kaj certe la plej kapablaj, estas mizeraj sklavoj sen rajtoj.”

“Nu, se individuo similas al la socio,” mi diris, “devas esti sama aranĝo en li: Lia spirito devas esti plenigita per nesuperebla sklaveco kaj mallibereco. Ĝiaj plej kapablaj partoj estas sklavigitaj, kaj ilin regas la plej malfidinda, freneza parto.”

“Nepre,” li diris.

“Do ĉu vi nomus tian spiriton sklavigita aŭ libera?”

“Nu, klaras ke sklava.”

“Sklavigita civito regata de tirano malplej rajtas fari kion ĝi volas, ĉu ne?”

“Kompreneble.”

“Kaj tirane regata spirito malplej kapablas fari kion ĝi volas, se temas pri la tuta spirito de persono. Absurdaj pasioj konstante tiras ĝin, tiel ke ĝi fariĝas plena de perturbo kaj bedaŭro.”

“Tio devas okazi.”

“Ĉu tiranisma civito estas neeviteble riĉa aŭ malriĉa?”

“Malriĉa.”

“Kaj ankaŭ tirana karaktero estas malriĉa kaj avida.”

“Jes,” li diris.

“Sekve tia civito kaj tia individuo devas esti timoplenaj.”

“Certe.”

“Ĉu eblus trovi pli lamentoplenan, ĝemoplenan, plorplenan, doloroplenan socion?”

“Neniel.”

“Ĉu vi supozas ke estus eble trovi pli de la samaj sentoj en iu alia homo ol tiu kiu estas freneze regata de tiranaj deziroj kaj pasioj?”

“Ne estus eble.”

“Mi kredas ke pro ĉi tiuj karakterizaĵoj kaj aliaj similaj, vi juĝis ke tiranismo estas la plej mizera el ĉiuj —”

“Ĉu mi eraris?”

“Tute ne,” mi respondis. “Sed kion vi diras pri tiranspirita individuo rilate al la samaj karakterizaĵoj?”

“Li estas kiel eble plej mizera.”

“Pri tio vi eraras,” mi obĵetis.

“Kial?” li demandis.

“Mi ne kredas ke li estas la plej mizera homo.”

“Sed kiu, do?”

“Mi kredas ke vi akceptos ke ekzistas eĉ pli mizera.”

“Diru.”

“Mi parolas pri persono kiun trafas la misfortuno ne nur tiranspirite vivi, sed pro ia kaŭzo fariĝi tirano.”

“Supozende tio estas logika konsekvenco de tio kion ni diris.”

“Jes,” mi diris. “Sed ne sufiĉas supozi, kiam temas pri tiaĵo. Necesas zorge ekzameni la argumenton ĉar ni ekzamenas la plej gravan temon: Bona kaj malbona vivado.”

“Vi plene pravas,” li respondis.

“Do atentu kion mi diros, ĉar ŝajnas al mi ke necesas zorge konsideri ĝin.”

“Daŭrigu.”

“Konsideru riĉan civitanon kiu posedas multajn sklavojn. Tiu plej similas al tirano, ĉar li regas multajn personojn. La diferenco estas nur de kvanto.”

“Tia estas la diferenco.”

“Sed vi scias ke tiaj riĉuloj ne timas siajn sklavojn.”

“Kio timigus ilin?”

“Nenio,” mi respondis. “Sed ĉu vi scias kial?”

“Jes. La tuta socio helpas la individuajn civitanojn.”

“Tute prave,” mi diris. “Sed nun pripensu: Supozu ke iu dio prenus viron kiu posedas kvindek sklavojn aŭ eĉ pli, kaj ankaŭ lian edzinon kaj liajn infanojn, kaj metus ilin en dezerton kune kun liaj riĉaĵoj kaj sklavoj. Ĝi estus loko kie neniu liberulo pretas helpi lin. Ĉu vi opinias ke li tiam timus ke la sklavoj mortigos lin kaj liajn infanojn kaj lian edzinon?”

“Tiu timo obsedus lin,” li respondis.

“Do li devus dorloti kelkajn sklavojn, multon promesi al ili, kaj malvolonte liberigi ilin, tiel ke li dependus de la sklavoj, ĉu ne?”

“Se ne, ili murdus lin.”

“Kaj nun supozu,” mi diris, “ke tiu dio loĝigus najbarojn ĉirkaŭ lin, kiuj ne tolerus ke unu persono despotu je alia, sed se ili trovus tian personon ili plejfirme punegus lin.”

“Tio eĉ pliigus la danĝeron por li,” li respondis, “se ĉie ĉirkaŭ li malamikoj observadus lin.”

“Kaj en precize tia situacio estas tirano kian ni priparolis. Li estas plena de timoj kaj pasioj. Li estas la sola viro en la civito kiu ne povas vojaĝi kien ajn li deziras. Li ne povas spekti religiajn ceremoniojn laŭvole kiel la aliaj liberuloj. Li devas resti en sia domo kvazaŭ en prizono, ĝuste kiel virino, enviante la aliajn civitanojn kiuj povas laŭvole vojaĝi kaj spekti.”

“Estas ĝuste tiel.”

“Kaj komparate kun viro kiu nur interne de si estas aĉe regata, eĉ pli da malbono rikoltas tiu viro kiun vi nomis la plej mizera: La tirano kiu ne vivas kiel privatulo sed kiun la fatalo destinas tirane regi — li eĉ ne povas regi sin mem, sed li devas provi regi aliajn personojn. Estas kvazaŭ vi aranĝus la vivon de invalido aŭ paralizulo tiel ke li ne povas loĝi en sia hejmo sed devas esti profesia atleto aŭ soldato.”

“Via komparo estas bone elektita, Sokrato.”

“Do, mia kara Glaŭkono, li estas la plejsuferanto. Tirano suferas eĉ pli ol tiu persono kiun vi supozis plej mizera.”

“Tio estas evidenta.”

“Kontraŭe al la kutima supozo, la vero estas ke reala tirano estas reala sklavo kiu devas kiel eble plej multe flati kaj servaĉi la plej malbonajn personojn. Li neniam povas kontentigi siajn proprajn dezirojn. Se oni scias rigardi lian tutan karakteron, oni vidas ke li estas la plej mankohava, efektive la plej malriĉa, plena de timo dum sia tuta vivo, distordata de suferoj — se estas prave kompari la staton de civito kaj de individuo, kaj ja estas prave, ĉu ne?

“Certe ja estas prave.”

“Kaj ni ja devas aldoni pri tia viro tion kion ni antaŭe diris: Ke neeviteble li jam estas, kaj des pli fariĝas pro sia regado, envia, senfida, maljusta, senamika, sendia, hotelisto kaj drinkaĵservisto por ĉia malbono. Pro ĉio ĉi li estas plej danĝera por si mem, sed ankaŭ por siaj najbaroj.”

“Neniu kies menso funkcias ĝuste,” li komentis, “povus alie konkludi.”

“Decidu do,” mi diris. “Vi estu la juĝisto kaj decidu kiu estas plej feliĉa, kiu estas post tiu plej feliĉa, kaj simile, el niaj kvin kandidatoj — la reĝa, la timokratia, la oligarkia, la demokratia, kaj la tirana.”

“La decido estas facila,” li respondis. “Mi rangigas ilin precize laŭ tiu ordo rilate al virto, malbono, feliĉo, kaj mizero.”

“Ĉu ni do dungu heroldon?” mi demandis. “Aŭ ĉu mi mem proklamu ke la filo de Aristono juĝas ke la plej bona kaj plej justa estas la plej feliĉa — tiu estas la plej reĝa kiu regas sin mem; kaj ke la plej malbona kaj plej maljusta estas la plej mizera — tiu estas la plej tirana, kiu plej tirane regas sin mem kaj la civiton.”

“Tiel proklamu,” li respondis.

“Kaj ĉu mi aldonu,” mi demandis, “ke tio estas vera, negrave ĉu ĝi estas kaŝita disde ĉiuj homoj kaj dioj?”

“Tion aldonu,” li respondis.

“Tiel estas,” mi diris. “Do tiu estas nia unua konkludo. Nun kio estas via opinio pri la dua?”

“Nomu ĝin.”

“Ĉar ni dividis la civiton en tri partojn, kaj simile la karakteron de ĉiu individuo, ŝajnas al mi ke dua konkludo estas ankaŭ farenda.”

“Nu?”

“Jen: Estas tri partoj, kaj al ĉiu parto apartenas specifa plezuro, do ankaŭ estas tri tendencoj kaj tri ĉefprincipoj.”

“Bonvolu ekspliki.”

“Konsideru: Per unu parto oni lernas,” mi diris, “per la dua oni strebas, kaj per la tria — nu, la tria havas tiom da formoj ke ni ne povas doni unusolan nomon al ĝi. Sed ni nomis ĝian plej grandan kaj fortan aspekton, ni diris ke tio estas pasio, pro ĝia enorma deziro manĝi kaj drinki kaj amori kaj tiel plu. Ni ankaŭ povas karakterizi ĝin kiel monavidan, ĉar plejparte tiaj deziroj plenumiĝas per mono.”

“Tio estas tute prava,” li diris.

“Se ni diras ke tiu parto de la karaktero trovas siajn plezuron kaj amon en akirado, ni povus fari rubrikon por ĝi, ĉar estas evidente ke ni prave karakterizas ĝin kiel monavidan kaj profitavidan.”

“Ni kredas ke tiel estas.”

“Kaj ankaŭ estas klare ke strebemo ĉiam celas superforti kaj venki kaj akiri bonan reputacion.”

“Certe.”

“Do estas ĝuste karakterizi ĝin kiel venkavidan kaj honoravidan, ĉu ne?”

“Tute ĝuste.”

“Kaj rilate al la parto per kiu ni lernas, estas klare al ĉiu ke ĝia celo estas ĉiam trovi la veron, kaj ĝi malplej interesiĝas pri mono kaj reputacio.”

“Certe.”

“Do ĝia ‘rubriko’ estas: Lernavida kaj Sciavida.”

“Nepre.”

“Do, ĉu vi akordas ke iu ajn el tiuj karakterpartoj povas regi, laŭ la cirkonstancoj?”

“Mi akordas.”

“Sekve ni povas diri ke ekzistas tri homtipoj: Sciavida, venkavida, kaj profitavida.”

“Ĝuste tiel.”

“Kaj ekzistas tri respondaj plezuroj, ĉiu homtipo havas propran plezuron.”

“Certe.”

“Nu, vi scias,” mi diris, “ke se vi demandus ĉiun el tiuj tri homoj, kia vivo estas plej feliĉa, ĉiu plej laŭdus la propran. La monavida preferus la plezuron ricevi pagon al la plezuro esti honorata aŭ la plezuro lerni, se ili ne liverus al li monon.”

“Vi pravas,” li diris.

“Kion pri la honoravida?” mi demandis. “Ĉu li ne opinius ke la plezuro kiun donas mono estas malinda? Kaj simile pri lernado — krom se honoro rezultas pro ĝi? Ĉar lernado estas nur absurda nebulaĵo se ĝi ne provizas honoron.”

“Tiel estas,” li respondis.

“Kaj la filozofo?” mi demandis. “Kiel ni supozu ke li taksas la aliajn plezurojn kompare kun scio pri la Vero? Ĉu li ne kredas ke ili estas tre malproksimaj de vera plezuro? Li nomus ilin ‘neeviteblaj plezuroj’, kiujn li volonte evitus se tio estus ebla.”

“Tio estas senduba.”

“Kiam,” mi diris, “oni disputas pri ĉiu el tiuj plezuroj kaj la responda vivo, kaj oni ne diskutas pri la indeco aŭ la malindeco de la vivado, sed nur pri plezuro kaj manko de doloro kiel ni povas scii, kiu el ili plejvere parolas?”

“Mi efektive ne scias respondi.”

“Sed pripensu: Kiuj estas la kriterioj laŭ kiuj oni devas juĝi se oni volas juĝi ĝuste? Ĉu io alia ol sperto, inteligento kaj racio? Ĉu vi konas pli bonan kriterion?”

“Ne.”

“Do pripensu: El la tri homoj, kiu estas plej sperta pri ĉiuj plezuroj kiujn ni nomis? Ĉu, laŭ via opinio, la profitavidulo lerninta kia estas la Vero estas pli sperta pri la plezuro kiu venas de scio ol la filozofo pri la plezuro venanta el monaj profitoj?”

“La diferenco estas granda,” li respondis. “La filozofo neeviteble gustumas la aliajn plezurojn jam de l’ infaneco. Sed la profitavidulo spertas neniun devon, eĉ neniun oportunon, gustumi kiom dolĉa estas la plezuro kiu venas el scio pri la Vero. Efektive, li trovus tion malfacila eĉ se li volus.”

“La filozofo,” mi daŭrigis, “multe superas la profitavidulon, ĉar li spertis ambaŭ plezurojn.”

“Tute vere.”

“Kion pri la honoravidulo? Ĉu la filozofo estas malpli sperta pri la plezuro kiun donas honoro ol la honoravidulo pri la plezuro kiun donas la intelekto?”

“Ne, ĉar honoro trafas ĉiun personon kiu meritas ĝin — riĉulo ja estas honorata de la publiko, kaj same kuraĝulo kaj saĝulo. Sekve ili ĉiuj spertas la plezuron kiun donas honoro. Sed kiam temas pri la plezuro kiu venas el konscio pri la Realo, nur filozofo povas gustumi tion.”

“Do li estas la plej bona juĝanto surbaze de sperto.”

“Certe.”

“Kaj krome, li estas la sola kiu spertis inteligenton.”

“Vere.”

“Kaj la filozofo havas la instrumenton necesan por juĝi, sed tiun instrumenton havas nek la profitavidulo nek la honoravidulo.”

“Pri kiu instrumento temas?”

“Ni diris ke oni devas juĝi surbaze de logiko, ĉu ne?”

“Tion ni diris.”

“Nu, logiko estas la speciala instrumento de filozofo.”

“Prave.”

“Se oni plej bone juĝus, uzante riĉecon kaj profitojn kiel kriterion, la vidpunkto de profitavidulo nepre estus plej fidinda.”

“Certe.”

“Se la kriterio estus honoro kaj venko kaj kuraĝo, sendube plej fidinda estus la vidpunkto de honor- kaj venkavidulo.”

“Klare.”

“Sed se la kriterio estas sperto, inteligento kaj racio?”

“Tiukaze laŭdenda estus la filozofo-raciamanto* kiel plej prava.”

“La parto de la psiko per kiu ni lernas devas do esti la plej plezuriga el la tri plezuroj. La persono en kiu tio regas devas havi la plej feliĉan vivon.”

“Tio estas neevitebla,” li komentis. “Saĝulo plej saĝe laŭdas sian propran vivon.”

“Kaj la duaranga?” mi demandis. “Kiun plezuron kaj vivon la juĝanto nomas duaranga?”

“Klare ke la batalema honoravidulo ĉar li estas pli proksima al la karaktero de saĝulo ol monavidulo.”

“Do la akiremulo estas evidente lasta.”

“Jes,” li diris.

“Nu, ni vidis la justulon venki la maljustulon dufoje. Triafoje, necesas alvoki kiel en la olimpikoj, la Savanton, Zeŭso de Olimpio. Vidu: Neniu el la aliaj plezuroj estas plene vera aŭ pura, ili estas kompareblaj al pentraĵo malantaŭ scenejo, kiu iluzie ŝajnigas perspektivon — kiel diris, mi kredas, iu saĝulo kiun mi aŭdis. Nu, ĉi tiu estus la plej forta kaj plej vundiga falo.”

“Sendube,” li diris. “Sed kio ĝi estas?”

“Mi trovos ĝin,” mi respondis, “se vi serĉos kun mi respondante al miaj demandoj.”

“Nur demandu,” li diris.

“Diru, do,” mi komencis: “Ĉu ni ne diris ke sufero estas la malo de feliĉo?”

“Certe.”

“Sed ankaŭ povas okazi ke ni nek ĝojas nek malĝojas.”

“Jes.”

“Tio okazas kiam ni estas inter la ekstremoj kaj la menso estas trankvila, ĉu ne?”

“Vi pravas,” li diris.

“Nu, ĉu vi memoras kion diras pacientoj dum ili malsanas?”

“Kion ili diras?”

“Ke nenio estas pli feliĉiga ol bona sano, sed ke ili ne rimarkis tion antaŭ ol malsaniĝi.”

“Jes, mi memoras.”

“Kaj ĉu vi aŭdis suferantojn diri ke nenio estus pli feliĉiga ol la ĉeso de la doloroj?”

“Jes, mi aŭdis tion.”

“Kaj sendube vi ankaŭ scias pri multaj aliaj personoj kiuj laŭdas la eblon esti serenaj kaj ne plu suferi kaj diras ke tio estas pli feliĉiga ol iu ajn ĝuo?”

“Verŝajne tio okazas,” li diris, “ĉar sereneco estas por ili la plej plaĉa, amata sperto.”

“Do,” mi diris, “kiam ĝojo ĉesas la plezuro de sereneco cedas al doloro.”

“Eble,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “sereneco, kiun ni ĵus trovis inter la ekstremoj, partoprenas en ambaŭ: Sufero kaj plezuro.”

“Tiel ŝajnas.”

“Sed ĉu estas eble ke kio estas nek la unua, nek la alia, fariĝas ambaŭ?”

“Mi kredas ke ne.”

“Kiam kaj plezuro kaj doloro okazas en la psiko temas pri labilaj emocioj, ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Kaj ni trovis ke se okazas nek plezuro nek doloro, oni estas serena, tio estas, inter tiuj du ekstremoj.”

“Jes, ni trovis tion.”

“Ĉu, do, estas ĝuste diri ke plezuro signifas ne sperti doloron, aŭ ke ne ĝoji signifas suferi?”

“Neniel.”

“Do ne vere estas tiel,” mi diris, “sed nur ŝajnas esti tiel. Sereneco nur ŝajnas plezura kiam oni komparas ĝin kun doloro. Kaj ĝi nur ŝajnas dolora kiam oni komparas ĝin kun plezuro. Sed neniu el tiuj ŝajnoj estas efektive vera, male nur truko.”*

“La argumento indikas tion.”

“Rigardu la plezurojn,” mi diris, “kiuj ne originas post sufero, por ke vi ne plu supozu ke plezuron okazigas la ĉeso de doloro, nek doloron la ĉeso de plezuro.”

“Kaj kie, do, mi trovos tiujn plezurojn? Kiuj ili estas?”

“Nu, ekzistas multaj,” mi diris. “La plej klara ekzemplo estas la plezuro kiu rezultas kiam oni flaras odorojn. Ne necesas ke unue okazu doloro por ke tiu plezuro subite estiĝu kaj eĉ estu nekredeble intensa. Kaj kiam ĝi ĉesas tio kaŭzas neniun doloron.”

“Tute vere,” li diris.

“Do ni ne rajtas konkludi ke absoluta plezuro konsistas el la ĉeso de doloro, nek ke absoluta doloro okazas pro ekĉeso de plezuro.”

“Vi pravas.”

“Paradokse,” mi diris, “la tiel nomitaj korpaj plezuroj ĉefe konsistas el la ĉesigo de doloro.”

“Jes.”

“Kaj tio validas ankaŭ rilate al anticipo je estontaj plezuroj kaj doloroj.”

“Prave.”

“Ĉu vi scias,” mi demandis, “kiaj estas tiuj doloroj kaj al kio ili estas kompareblaj?”

“Diru.”

“Ĉu vi akceptas,” mi demandis, “ke en la naturo ekzistas supro, malsupro kaj mezo inter ili?”

“Jes.”

“Ĉu vi supozas ke persono kiu estus levita al la mezo kredus ion alian ol ke li supreniris? Kaj starante en la mezo, rigardante malsupren al sia antaŭa loko, ĉu li kredus ion alian ol ke li nun estas supre? Tamen li ankoraŭ ne vidis la veran supron.”

“Je Zeŭso!” li respondis. “Mi ne supozas ke li povus kredi aliel.”

“Sed,” mi diris, “se li estus retroportita li kredus ke li estis portita malsupren kaj li pravus pri tio.”

“Certe.”

“Kaj li havus tiujn kredojn ĉar li neniam spertis tion kio estas vere la supro, aŭ la mezo, aŭ la malsupro?”

“Evidente.”

“Ĉu do estas mirige ke personoj kiuj neniam spertis la veron pri multaj aferoj miskredus pri plezuro kaj doloro kaj la meza stato? Sekve kiam ili devus sperti suferon ili prave kredus ke ili vere suferas. Sed kiam ili forlasis la suferon kaj atingis la mezan staton, ili firme kredus ke ili trovis absolutan plezuron. Estas kvazaŭ ili rigardus nigron kaj poste grizon, neniam spertinte blankon. Ili same trompiĝas kiam ili unue suferas kaj poste ne suferas, sed neniam spertis plezuron.”

“Je Zeŭso!” li diris. “Tio estas tute ne miriga. Mirige estus se ili ne tiel trompiĝus.”

“Nun pripensu,” mi diris. “Ĉu malsato kaj soifo kaj tiaj aferoj estas manko de io bezonata de la korpo?”

“Jes.”

“Kaj nescio kaj malprudenteco estas manko de io bezonata de la menso?”

“Certe.”

“La mankojn nuligus manĝado kaj kompreno.”

“Tiel estas.”

“Ĉu kio estas reala, aŭ kio estas nereala, plenigus la mankojn?”

“Klare ke kio estas reala.”

“Nu kiu kategorio, laŭ via opinio, plej partoprenas en la Realo: Tiu kiu rilatas al pano kaj drinkaĵoj kaj viando, aŭ tiu kiu rilatas al percepto de la Vero kaj kompreno kaj inteligento kaj, ĝenerale, ĉiu spirita kvalito? Juĝu ĉi tiel: Ĉu la Realo temas pri kio estas eterne konstanta, senmorta kaj plene vera — kio estas tia kaj ekde la origino estas tia? Aŭ ĉu vi opinias ke la Realo temas pri kio estas ĉiam ŝanĝiĝanta, mortas — kio estas tia kaj estas de la origino tia?”

(“Estas evidente ke kio estas eterne konstanta.”

“Ĉu kio estas per si mem eterna estas io alia ol tio pri kiu oni akiras scion?”

“Tute ne.”

“Ĉu io alia ol la Vero mem?”

“Neniel.”

“Kio ne estas Vera ne estas Reala.”

“Devas esti tiel.”*

“Do, resume, kio koncernas la subtenon de la korpo estas malpli vera kaj malpli reala ol kio koncernas la subtenon de la spirito.”

“Certe.”

“Kaj ĉu vi konsentas ke tio same validas rilate al la korpo kaj la spirito mem?”

“Jes, mi konsentas.”

“Do ĝenerale: Se io pli Reala estas plenigita per io pli Reala, ni devas konkludi ke la plenigado mem estas pli Reala — se ni faras komparon inter tio kaj malpli realaj aferoj plenigitaj per malpli realaj aĵoj.

“Certe.”

“Nu, se ni spertas plezuron kiam ni pleniĝas per kio estas materie bezonata, ni spertas eĉ pli da veraj plezuro kaj ĝuo kiam ni estas plenigitaj per io pli Reala. Alivorte: Kiam io estas malpli reala, ĝi estas plenigita malpli vere kaj certe kaj la rezultanta plezuro estas malpli fidinda kaj vera.”

“Tio estas neevitebla konkludo.”

“Do personoj kiuj ne spertis prudentecon kaj indecon kaj partoprenas nur en festoj kaj tiaĵoj, dum sia tuta vivo nur moviĝas konstante supren kaj suben inter la plej malalta kaj la meza niveloj, laŭ la analogio de la tri niveloj. Al ili mankas konscio pri la vere plej alta nivelo, ili neniam vidas nek atingas ĝin; ili ne pleniĝas per la Realo nek gustumas aŭtentikan, puran Veron. Anstataŭe kvazaŭ brutoj ili konstante rigardas malsupren, klinas la kapon malsupren super la tabloj kvazaŭ mordante herbon kaj koitas kaj avide batas unuj la aliajn per ŝtalaj piedoj kaj kornoj, mortigante pro sia avido, ĉar ili ja ne povas plenigi sin per malrealaĵoj kiuj ne ekzistas.”

“Vi elegante orakolas pri la vivo de ordinarulo, Sokrato,” komentis Glaŭkono.

“Nu, ĉu la plezuroj kaj la doloroj ne estas maleviteble intermiksitaj, nur trukaj reflektaĵoj de vera plezuro kolorigitaj kaj kune apudmetitaj tiel ke ili ŝajnas plej kontrastaj? Kaj per tio ili naskigas frenezan amoremon en stultuloj kiuj rivale batalas — kiel, laŭ Stesiĥoro, oni batalis por fantomo de Heleno, en Trojo, nesciante la veron.”*

“Vi certe pravas.”

“Kion do pri la emocioj? Ĉu ne devas esti same? Kiam iu agas tiel, enviplene honoravida, perforte venkavida, ambicie malkontenta? Kiam li postkuras sinsatigon je honoro kaj venko kaj ambicio tute malsaĝe kaj stulte?”

“Vi ankoraŭ estas tute prava.”

“Tiukaze,” mi diris, “ni kuraĝe diru ke rilate al emocioj kiaj akiravido kaj venkavido, se ili sekvos scion kaj logikon kaj nur postkuros plezurojn kiujn prudento rekomendas ili atingos plezurojn tiel verajn kiel estos eble. Se ili akceptos esti gvidataj de la Vero ili atingos tion kio decas por ili — ĉar kio estas plej bona estas plej deca, ĉu ne?”

“Nepre plej deca,” li respondis.

“Do se la tuta psiko akceptos ke la filozofa parto gvidu kaj la diversaj partoj ne interbatalados, sed ĉiu parto plenumos siajn proprajn taskojn juste, ĉiu parto ricevos la plej bonajn kaj laŭeble plej verajn plezurojn taŭgajn por ĝi.”

“Sendube.”

“Sed kiam unu el la aliaj du partoj regas, ĝi ne sukcesas trovi propran plezuron kaj ĝi devigas la aliajn du partojn postkuri nepropran, neveran plezuron.”

“Tiel estas,” li diris.

“Kaj ĉu plej efektivigus tion la parto kiu estas plej malproksima de filozofio kaj logiko?”

“Certe.”

“Kaj kio estas plej malproksima de logiko estas same malproksima de la leĝoj kaj bonordo?”

“Klare.”

“Kaj montriĝis ke plej malproksimaj estas la seksaj kaj tiranemaj tendencoj?”

“Certe.”

“Kaj plej proksimaj estas la reĝaj, ordemaj?”

“Jes.”

“Do ŝajnas al mi ke la tiranaj tendencoj situas plej malproksime de veraj, decaj plezuroj kaj la reĝa tendenco estas malplej for.”

“Devas esti tiel.”

“Kaj tial tirano vivas plej mizere kaj reĝo plej feliĉe.”

“Nepre devas esti tiel.”

“Ĉu vi scias,” mi demandis, “kiom pli mizere vivas tirano ol reĝo?”

“Vi devos informi min,” li respondis.

“Montriĝis ke ekzistas tri specoj de plezuro. Unu estas aŭtentika, la aliaj estas malaŭtentikaj. Tirano transpaŝas inter la neaŭtentikajn, fuĝante de la leĝoj kaj de logiko, kaj ekloĝas kun sklavecaj gardantaj plezuroj. Ne estas facile kalkuli kiom maladekvata li estas, sed ni povas provi.”

“Kiel?” li demandis.

“La tirano situas en tria pozicio, for de oligarko. En la mezo, inter ili, estas demokratiulo.”

“Jes.”

“Se tio estas vera, la konsekvenco estas ke la plezuro de tirano estas trioble pli distanca de la Vero ol la plezuro de oligarko.”*

“Estas tiel.”

“Kaj oligarko estas simile tria, post la reĝa homo, se ni identigas regadon fare de la plejbonulo kaj regadon fare de reĝo.”

“Jes, oligarko estas tria.”

“Do matematike, tirano situas trioble trifoje for de Vera Plezuro.”

“Ŝajnas ke tiel estas.”

“Do ŝajnas,” mi diris, “ke la kalkulo de la distanco de la imitaĵo de la plezuro de tirano estas kvadrata numero.”

“Ĝuste tio.”

“Do triagrada numero klare indikas la matematikan longecon de la distanco.”

“Estas klare al matematikisto,” li diris.

“Se oni rigardas el alia direkto la mezuron de la distanco inter la vera feliĉo de la reĝo kaj de la tirano, oni trovas ke la reĝo estas sepcent-dudek-naŭ-oble pli feliĉa ol la tirano kaj la tirano samoble pli malfeliĉa ol la reĝo.”*

“Vi kalkulas eksterordinare nekredeblan distancon inter la justulo kaj la maljustulo,” li diris, “rilate al plezuro kaj sufero!”

“Tamen ĝi estas ĝusta kaj taŭga kalkulo de la vivo, se oni konsideras la kvanton da tagoj kaj noktoj kaj monatoj kaj jaroj.”

“Tute ĝusta,” li diris.

“Nu, se la feliĉo de bona justulo tiom superas tiun de malbona maljustulo, la eleganteco kaj beleco kaj dececo de la vivo de justulo estas eĉ nekredeble pli grandaj.”

“Nekredeble pli, jes, je Zeŭso!” li diris.

“Bone,” mi diris. “Fininte tiun argumenton ni nun reiru al la originala celo de nia argumento. Estis dirite ke maljustulo kiu perfekte maljustas kvankam oni kredas lin justa, profitas. Mi kredas ke tio estis dirita.”

“Jen kion oni proponis.”

“Do nun ni diskutu kun la proponinto, ĉar ni finis nian ekzamenon de maljusta kaj justa agadoj kaj iliaj karakteroj.”

“Kion ni diru?”

“Ni prezentu konceptan bildon de la homa psiko, por ke tiu proponinto vidu kia estas la sekvo de lia propono.”

“Do kia estas tiu bildo?”

“Ĝi estas simila,” mi respondis, “al la malnovaj legendaj estaĵoj: La Ĥimeroj kaj Scilaj kaj Cerbero kaj la multaj aliaj kiuj laŭdire konsistis el pluraj specioj kunmetitaj.”

“Ja ekzistas tiaj legendoj.”

“Nun imagu multspecian, multkapan beston. La kapoj ĉirkaŭ ĝi estas de sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj kaj ĝi povas ŝanĝi kaj produkti ilin laŭvole.”

“Estas malfacila tasko formi ĝin,” li diris. “Tamen, ĉar pensoj estas pli facile formeblaj ol vaksaj kaj alispecaj skulptaĵoj, supozu ke ĝi estas imagata.”

“Imagu ankaŭ leonon kaj personon. La besto estu pli granda ol la leono.”

“Tio,” li diris, “estas facila. Mi imagas.”

“Nun kunmetu ilin por formi unu beston el ili.”

“Ili estas kunmetitaj,” li diris.

“Donu al ili la eksteran aspekton de homo, tiel ke rigardanto ne povanta vidi la internon sed nur la eksteron vidos homon.”

“Tion mi faris.”

“Ni parolu al la persono kiu kredas ke ĉi tiu homo profitas per maljusteco kaj ke esti justa ne valoras al li. Ni diru ke li pretendas ke oni profitas nur kiam oni festenigas la multspecian beston kaj fortigas la multspecian beston kaj la leonon kaj ĉion rilatantan al la leono, dum oni malsatigas kaj malfortigas la homon, tiel ke lin tiras ien ajn unu el la aliaj bestoj laŭ sia volo. Ke li tute ne provas kutimigi ilin, unu al la alia, nek amikigi ilin. Ke li lasas ilin mordi unu la alian kaj kontraŭbatali kaj manĝi unu la alian.”

“Jes,” li diris, “tio estas precize tio kion signifas laŭdi maljustecon.”

“Inverse: Diri ke justeco profitigas, signifas ke oni devus fari kaj paroli tiel ke la homo interne de la homo plifortiĝas, tiel ke li povas paŝti la multspecian beston kaj mildigi ĝin kaj malsovaĝigi ĝin — malebligante ke la sovaĝeco kresku, dum li aliancas sin kun la leono kaj prizorgas ĉion komune, amikigante ilin, unu kun la alia kaj kun si mem.”

“Jes,” li diris, “precize tion signifas laŭdi justecon.”

“Do ĉiurilate oni pravas kiam oni laŭdas justecon, kaj oni malpravas kiam oni laŭdas maljustecon. Rilate al feliĉo kaj reputacio kaj profito, pravas la persono kiu ĝuste laŭdas justecon; kiu mallaŭdas ĝin malprofite kaj senscie mallaŭdas.”

“Precize tiel ŝajnas al mi,” li diris.

“Ni konvinku lin per milda persvado — ĉar li ja ne laŭvole faras erarojn. Ni demandu, ‘Kara amiko, ĉu ni prave diras ke bonaj kaj malbonaj kutimoj estiĝas ĉi tiel: La bonaj devigas la sovaĝecon en ni obei la homan — eĉ la dian — karakteron nian? Kaj ke la malbonaj sklavigas la kulturitan karakteron en ni al la sovaĝa parto?’ Li konsentos, ĉu ne?”

“Jes, se li aŭskultos min,” li respondis.

“Do ĉu povas esti ke, laŭ nia diskuto, iu povus profite akiri oron maljuste? Ĉar tio necesigus ke prenante la oron li sklavigus la plej bonan parton de si al la plej malfidinda. Se li akceptus oron pro sklavigo de sia filo aŭ filino al sovaĝaj malbonuloj, li ne sentus ke li tial profitis, negrave kiom da oro li ricevus. Se oni senkompate sklavigas la plej dian parton de si al la plej maldia kaj plej abomeninda parto, tio ja estas plej mizera sindetruo, eĉ pli ol kiam Erifilo akceptis donacon de kolĉeno kiel pagon por la vivo de sia edzo.”*

“Multe plej mizera,” diris Glaŭkono, “se mi respondu al vi por li.”

“Ĉu vi akordas ke malmoraleco estas de ĉiam malaprobata ĉar ĝi transdonas tro multe da potenco al la terura, granda, multforma besto?”

“Klare,” li respondis.

“Krome malcedemo kaj malkontento estas malaprobataj ĉar pro ili la leoneco kaj serpenteco en ni kreskas kaj intensiĝas maldece?”

“Certe.”

“Kaj luksamo kaj malpersistemo estas simile malaprobataj ĉar ili malstreĉas onin ĝis oni perdas sian kuraĝon.”

“Sendube.”

“Kaj estas simile pri flatado kaj malliberaleco kiam ili dediĉas niajn pasiojn al la ĥaoskaŭzanta besto kaj pro ĝia nesatigebla avido je mono, per insultoj ili kutimigas ĝin ekde juneco fariĝi simio anstataŭ leono.”*

“Nepre,” li diris.

“Kial, laŭ via opinio, oni malrespektas permanan laboron kaj metiojn? Ĉu ni povas trovi alian kialon ol ke la malrespektanto havas malfortan plejbonan parton en si, tiel ke li ne kapablas regi la bestojn en si? Li servas ilin ĉar li nur sukcesis lerni plaĉi ilin.”

“Tiel ŝajnas,” li respondis.

“Por ke li estu same regata kiel la plejbona, ni diris ke li devas esti sklavo de tiu plejbona en kiu regas dieco. Ni ne kredas ke li devas esti regata por esti damaĝata kiel Trasimaĥo kredis pri regantoj, sed ĉar estas pli bone ke ĉiu persono estu regata de dia saĝeco. Plej bone estas ke tiu saĝeco estu interne de li. Sed se ĝi mankas en li, li serĉu ĝin ekstere. Tiel ni ĉiuj laŭeble estos egalaj kaj amikoj kun unusola gvidanto.”

“Tute ĝuste,” li diris.

“Estas klare,” mi daŭrigis, “ke la leĝo celas tion kaj tial ĝi aliancas kun ĉiuj civitanoj. La regado al infanoj celas ke ili ne estu liberaj ĝis estos establita en ili socio respondanta al la socio de la civito. Ni kulturas la plejbonon en ili kiu estas simila al tiu en ni, kaj tiel ni starigas similan regantan gardiston en ili. Post tio ni liberigas ilin.”

“Estas klare,” li konsentis.

“Kiel, do, Glaŭkono, per kia argumento ni povus pretendi ke esti maljusta estas profite? Aŭ esti malmorala aŭ fari malbonon por akiri pli multan monon aŭ iun alian potencon pro kiuj li fariĝus pli senvalora?”

“Ne povas esti,” li respondis.

“Kaj kiel li profitus se li kaŝus sin kaj ne estus punita? Se li kaŝas sin li ja fariĝas eĉ pli senvalora. Sed se li ne kaŝas sin kaj estas punita, lia besteco endormiĝas kaj malsovaĝiĝas kaj lia humaneco liberiĝas. Tiel la tuta psiko estas dediĉita al la natura plejbono kaj plivaloriĝas. Ĝi akiras prudenton kaj justecon kaj saĝecon, kiuj estas pli valoraj ol korpaj forto kaj beleco kaj sano, samkiel la psiko estas pli valora ol la korpo.”

“Neeviteble,” li diris.

“Do inteligentulo vivus celante ĉion ĉi. Unue, li honorus studadon de temoj kiuj tiel formas la psikon kaj li malhonorus alicelajn studojn.”

“Klare,” li diris.

“Plue,” mi diris, “li ne vivus tiel ke la stato de lia korpo kaj ĝia trejnado servus brutan kontraŭracian plezuron, aŭ eĉ ke li ĉefe celus sanon por fariĝi forta aŭ sana aŭ bela krom se tio kondukas al prudenteco. Ĉiam li agordus la harmonion en la korpo kun tiu en la psiko, por ke ili sonu unuece.”

“Nepre,” li diris, “se li volas vere esti artisto.”

“Ankaŭ,” mi diris, “li volus similan harmonion kaj bonordon kiam temas pri akirado de mono. Li ja ne estus blindigita de la amo de la publiko al senfina amasigo de mono kaj per tio enirus senfine malbonan staton, ĉu?”

“Mi kredas ke ne,” li diris.

“Ĉar,” mi diris, “observante la internan socian ordon en si, li zorgus ne ŝanceli ĝin per tro aŭ maltro da riĉaĵoj. Laŭ tiu principo li laŭeble gvidus la pliigon aŭ malpliigon de siaj riĉaĵoj.”

“Ĝuste tiel,” li diris.

“Kaj same pri honoroj. Laŭ la sama principo li volonte partoprenus kaj ĝuus ilin kiam li opinius ke ili faros lin pli bona persono. Sed se li opinius ke ili detruus la esencan kvaliton en li, li evitus ilin negrave ĉu temus pri privataj aŭ publikaj honoroj.”

“Li tute ne volus partopreni en politiko,” li obĵetis, “se li devus priatenti tion.”

“Je la Hundo!” mi respondis. “Li ja volus en sia propra civito. Sed eble ne en sia patrio krom pro miraklo.”

“Mi komprenas,” li diris. “Vi volas diri ke li volonte partoprenus en civito kian ni diskutis kiel idealan. Sed mi dubas ke ĝi iam establiĝus sur la tero.”

“Sed,” mi diris, “povas esti ke modelo de ĝi ekzistas en la ĉielo, por tiu kiu volas vidi ĝin kaj kiu vidinte ĝin volus esti partoprenanto. Sed tute ne gravas ĉu ĝi ekzistas aŭ ekzistos, ĉar li akceptus partopreni nur en ĉi tia socio.”

“Verŝajne vi pravas,” li diris.

* La psikiatria terminaro en la epoko de Platono estis ankoraŭ ambigua. La greka teksto ĉi tie uzas la vorton µελαγχολικος, kiun leksikono kutime difinas kiel “deprimo”. Sed ŝajnas ke celita estas ia ajn psikoza stato.
* En la greka teksto la termino uzita de Platono signifas specife la maskon portatan de aktoro en tragedio.
* Greke φιλολογος “filoracio” vorto inventita de Platono laŭ la modelo de la aliaj filovortoj, en kiu “filo” = “amanto de”. Do: “amanto de racio”.
* Mi kvazaŭ-anakronisme uzas ĉi tiun kinofilman terminon ĉi tie, memorige al la parabolo pri la kaverno, en kiu oni vidas nur ŝajnaĵojn, uzita en la komenco de parto sep de La Respubliko.
* La senco de la greka teksto kies traduko aperas inter krampoj estas ne tute klara kaj la traduko estas parte konjekto. Platono ŝajne volas diri ke vera scio povas temi nur pri kio estas eterne reala, eterne daŭra. Li en aliaj (postaj?) dialogoj detale diskutas sian koncepton pri arketipoj, ke en la ekstermonda, ekstertempa, Realo kiu estas eĉ pli reala ol la ĉefdio Zeŭso mem troviĝas la vera esenco de ĉio spirite Vera. Pluraj ekspertoj pri Platono opinias ke li (aŭ Sokrato) konis la budhisman instruon pri nirvano kaj klopodas esprimi similan vidpunkton. En ĉi tiu traduko mi majuskligas la vortojn Vero/a kaj Realo/a kiam ŝajnas ke Platono volas emfazi tiun “Scion kiu superas ĉiun ordinaran scion”. Ni denove memoru la parabolon pri la kaverno: laŭ la vidpunkto de la personoj katenitaj en la kaverno, la ombroj kiujn ili vidas estas realaj — kaj tio estas vera, se ni konsideras nur ilian sperton kaj nenion alian. Sed tiu persono kiu liberiĝis de la katenoj kaj eliris en la eksteran mondon trovas ke ekzistas realo kiun la kavernuloj tute ne povas koncepti. Se ni aplikas tion al la materia mondo kaj la spirita Realo, la aĵoj de la materia mondo estas relative realaj — niaj manĝaĵoj, drinkaĵoj kc. ja ekzistas. Sed se ni komparas tion kun la spirita mondo, ni ekkonscias ke spiritaĵoj estas pli realaj kaj ni devas ŝanĝi nian koncepton pri kio efektive estas Reala. Laŭ Platono, kiu diskutos la temon en parto 10 de La Respubliko, niaj korpoj manĝas, trinkas, vivas, pereas, mortas, disiĝas, do estas nur relative realaj. Sed la spirita parto de homo ricevas sian propran spiritan “plenigaĵon”, estas eterne daŭra, ne spertas morton kaj pli vere meritas la adjektivon “reala”.
* Stesiĥoro (ĉ.610-Ĉ.555 a.K.) estis poeto siatempe fama, sed nur proksimume cent versoj da poezio lia plu ekzistas. Platono aliloke (en sia dialogo Fajdros St. 243a kaj en la eble neaŭtentika Letero numero 3, St. 319e) diras ke pro sia mensogo pri la Troja batalo, Stesiĥoro blindiĝis kaj reakiris sian vidkapablon nur kiam li publike konfesis sian eraron. La dramisto Eŭripido en sia dramo Helena (412 a.K.) uzas tiun parton de la poemo de Stesiĥoro kiel bazon por la intrigo en sia dramo. Ĉar la originala poemo de Stesiĥoro kontraŭis la rakonton de Homero, kies verkojn oni kredis sanktaj, oni supozis ke Dioj blindigis Stesiĥoron pro la blasfemo.
* Ĉar la Vero estas pretermonda arketipo, neniu terloĝanto povas sperti la Veran Plezuron mem sed nur imitaĵon. Sed ekzistas kvin gradoj de imitaĵoj, ĉiu iom pli for de la Vero laŭ la ordo de homaj specoj: filozofia reĝo, honorokrata, oligarkia, demokrata kaj tirana. (Vidu 545.)
* T.e. 3×3=9, 9×9=81, 81×9=729. Ne estas klare kial oni kvadratigas kaj kubigas.
* En la dramo Sep Kontraŭ Tebo de Esĥilo.
* Estas neklare ĉu ĉi tie Platono identigas la multspecian beston kaj la leonon, aŭ ĉu la lasta frazo devas esti tradukita: “...kaj per insultoj ili kutimigas la leonon ekde juneco fariĝi simio”.