Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

La revizoro

Komedio en kvin aktoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Sergio Pokrovskij

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

PERSONOJ

LA REVIZORO

AKTO UNUA

Ĉambro en la domo de la urbestro.

Sceno I.

La URBESTRO, KURATORO DE KADUKULEJOJ, INSPEKTORO DE LERNEJOJ, JUĜISTO, KVARTALESTRO, KURACISTO, du POLICANOJ.

Urbestro. —

Mi invitis vin, sinjoroj, al mi, por komuniki al vi tre malagrablan novaĵon: al ni venas revizoro.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kiel, revizoro?

Artemij Filippoviĉ. —

Kiel, revizoro?

Urbestro. —

Revizoro el Peterburgo, inkognite; kaj ankoraŭ kun sekreta ordono.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jen vi havas!

Artemij Filippoviĉ. —

Jen zorgoj mankis — nun ricevu!

Luka Lukiĉ. —

Ho, mia Dio! ankoraŭ kun sekreta ordono!

Urbestro. —

Mi kvazaŭ antaŭsentis: hodiaŭ la tutan nokton mi sonĝis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn mi neniam vidis: nigraj, de nenatura grandeco! Ili venis, ekflaris — kaj iris for. Jen mi tralegos al vi leteron, kiun mi ricevis de Andrej Ivanoviĉ Ĉmiĥov, kiun vi, Artemij Filippoviĉ, konas. Jen, kion li skribas: “Kara amiko, baptano kaj bonfaranto! (Murmuras duonvoĉe, trakurante rapide per la okuloj)... kaj sciigi vin...” Ha, jen: “mi rapidas, interalie, sciigi vin, ke alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion kaj precipe nian distrikton. (Signife levas la fingron supren.) Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj, kvankam li prezentas sin kiel privatan personon. Ĉar mi scias, ke vi, kiel ĉiu, estas ne tute sen peketoj, ĉar vi estas homo saĝa kaj vi ne amas preterlasi tion, kio naĝas al la manoj...” (Haltante.) Nu, ni estas inter ni... “tial mi konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi en ĉiu horo, se nur li jam ne alveturis kaj ne loĝas ie inkognite... Hieraŭ mi...” Nu, tie ĉi jam venas aferoj familiaj: “la fratino Anna Kirillovna alveturis al mi kun sia edzo; Ivan Kirilloviĉ tre dikiĝis kaj ĉiam ludas violonon...” kaj tiel plu, kaj tiel plu... Sekve jen vidu, kia cirkonstanco!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jes cirkonstanco eksterordinara, tute eksterordinara. Certe ĝi estas ne sen kaŭzo.

Luka Lukiĉ. —

Kial do, Anton Antonoviĉ, por kio? Kial oni sendas al ni revizoron?

Urbestro. —

Kial! Certe jam tia estas nia sorto! (Ekĝeminte.) Ĝis nun, dank’ al Dio, oni atakadis aliajn urbojn; nun venis la vico al nia urbo.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Mi opinias, Anton Antonoviĉ, ke tie ĉi estas kaŭzo delikata kaj pli politika. Ĝi signifas jenon: Rusujo... jes... volas fari militon, kaj la ministraro tial, jen vidu, sendis sekrete oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido.

Urbestro. —

Eh kien vi ensaltis! Kaj ankoraŭ saĝa homo! En malgranda urbo, perfido! Ĉu ĝi estas urbo apudlima, he? De ĉi tie vi ja povas eĉ tri jarojn rajdi, vi al nenia regno alrajdos.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ne, por diri al vi, vi ne tion... vi ne... La estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo.

Urbestro. —

Notas aŭ ne notas, sed mi vin, sinjoroj, avertis, — rigardu. En mia parto mi kelkajn disponojn jam faris, mi konsilas ankaŭ al vi. Precipe al vi, Artemij Filippoviĉ! Sendube la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco, kaj tial faru tiamaniere, ke ĉio estu konvena: ke la noktaj ĉapoj estu puraj kaj la malsanuloj ne similu forĝistojn en la senĝenaj ĉiutagaj vestoj.

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, ĉi tio ne estas ankoraŭ gravaĵo. Ĉapojn, se estas necese, oni povas doni al ili eĉ purajn.

Urbestro. —

Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu lito superskribi latine aŭ en ia alia lingvo... ĉi tio jam apartenas al vi, Ĥristian Ivanoviĉ, — ĉiun malsanon: kiam ĉiu malsaniĝis, kiun tagon kaj daton... Ne bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon, ke oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras. Kaj cetere estus pli bone, se ilia nombro estus malpli granda: tuj oni povas kulpigi malbonan zorgadon aŭ nelertecon de la kuracisto.

Artemij Filippoviĉ. —

Ho, pri la kuracado, mi kaj Ĥristian Ivanoviĉ faris decan aranĝon: ju pli proksime al la naturo, des pli bone, — karajn medikamentojn ni ne uzas. Simpla homo, se li mortos, li ankaŭ sen tio mortos, — se li saniĝos, li ankaŭ sen tio saniĝos. Cetere por Ĥristian Ivanoviĉ eĉ estus malfacile kompreniĝadi kun ili: li ne scias ruse eĉ unu vorton.

Ĥristian Ivanoviĉ, ellasas sonon, parte similan je la litero “i”, parte je “e”.

Urbestro. —

Al vi ankaŭ mi konsilus, Ammos Fjodoroviĉ, meti atenton al la oficaj lokoj. Ĉe vi tie en la antaŭĉambro, kien ordinare venas la petantoj, la gardistoj ennestigis ordinarajn anserojn kun malgrandaj anseridoj, kiuj konstante kuradas sub la piedoj. Certe, aranĝi al si doman mastraĵon, por ĉiu estas afero laŭdinda, kaj kial la gardisto ĝin ne devus aranĝi? Nur, vi scias, en tia loko estas nekonvene ... Mi jam antaŭe volis rimarkigi vin pri tio, sed mi ĉiam iel forgesadis.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Nu, mi tuj hodiaŭ ordonos preni ilin en la kuirejon. Se vi volas, venu tagmanĝi.

Urbestro. —

Krom tio estas malbone, ke ĉe vi ĝuste en la juĝa ĉambro sekiĝas diversaj abomenaĵoj, kaj ĝuste super la ŝranko kun la dokumentoj pendas ĉasa vipo. Mi scias, vi amas ĉason, tamen estas bone por kelka tempo ien forigi la vipon, — poste, kiam la revizoro forveturos, vi povos, se vi volas, denove ĝin pendigi. Ankaŭ via asesoro... Li sendube estas homo instruita, sed de li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo, — tio ĉi ankaŭ estas nebona. Mi volis antaŭ longe tion ĉi diri al vi, sed mi ne memoras jam, kio deturnis mian atenton. Ekzistas kontraŭ tio ĉi rimedo, se ĉi tio efektive, kiel li diras, estas ĉe li odoro natura; oni povas konsili al li manĝi bulbon, aŭ ajlon aŭ ion similan. En tiu ĉi okazo povas helpi per diversaj medikamentoj Ĥristian Ivanoviĉ.

Ĥristian Ivanoviĉ, ellasas supre diritan sonon.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ne, tion ĉi oni jam ne povas elpeli: li diras, ke en la infaneco la nutristino lin kontuzis, kaj de tiu tempo de li ĉiam iras iom la odoro de brando.

Urbestro. —

Nu, mi nur simple rimarkigis al vi. Sed rilate la internan disponadon kaj tion, kion Andrej Ivanoviĉ en la letero nomas peketoj, mi nenion povas diri. Kaj estas eĉ strange paroli: ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn. Tiel aranĝis jam Dio mem, kaj la volteranoj vane kontraŭ tio ĉi parolas.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kion do vi nomas peketoj, Anton Antonoviĉ? Inter peketoj kaj peketoj estas diferenco. Mi diras al ĉiuj malkaŝe, ke mi prenas subaĉetojn, sed en kia formo mi ilin prenas? En formo de ĉasaj hundidoj. Tio ĉi estas tute alia afero.

Urbestro. —

Nu, en formo de hundidoj aŭ de io alia, — ĝi ĉiam estas subaĉetoj.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Nu, ne, Anton Antonoviĉ. Sed jen ekzemple, se iu havas pelton por kvincent rubloj kaj la edzino ŝalon...

Urbestro. —

Nu, kaj kion oni havas de tio, ke vi prenas la subaĉetojn en formo de ĉasaj hundidoj? Sed de alia flanko vi ne kredas je Dio; vi neniam iras en la preĝejon: kaj mi, almenaŭ, estas fortika en la religio kaj ĉiun dimanĉon mi estas en la preĝejo. Kaj vi ... Ho, mi vin konas: Kiam vi komencas paroli pri la kreo de la mondo, simple la haroj stariĝas.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Sed mi ja mem venis al tiuj ideoj, per mia propra saĝo.

Urbestro. —

Nu, en certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus. Cetere, mi nur pro okazo ektuŝis la distriktan juĝejon; kaj por diri la veron, mi dubas, ĉu iu tien enrigardos; ĝi estas jam tia enviinda loko, Dio mem ĝin favoras. Sed jen vi, Luka Lukiĉ, vi, kiel inspektoro de lernejoj, devus ekzorgi precipe rilate la instruistojn. Ili, sendube, estas homoj instruitaj kaj ricevis edukon en diversaj kolegioj, sed ili havas tre strangajn manierojn, kiuj kompreneble estas nedisigeblaj de scienca rango. Unu el ili, ekzemple, tiu persono, kiu havas dikan vizaĝon ... mi ne memoras lian nomon, neniel povas sin deteni de tio, ke, suririnte sur la katedron, li ne faru grimacon jen tiel (Faras grimacon), kaj poste li komencas el sub la kravato gladi sian barbon. Kompreneble, se li al lernanto faros tian fizionomion, ĝi ne estas ankoraŭ io grava: eble oni tiel eĉ devas fari, pri tio mi ne povas juĝi; sed vi konsideru mem, se li faros tion ĉi al la vizitanto, — ĝi povas esti tre malbona: sinjoro la revizoro aŭ iu alia povas rilatigi tion ĉi al si. El tio povas elveni, la diablo scias, kio.

Luka Lukiĉ. —

Kion do, konsilu, mi povas fari kun li? Mi jam kelkajn fojojn diris al li. Jen ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj, kiam eniris en la klason nia distrikta nobelestro, li aranĝis tian fizionomion, kian mi neniam ankoraŭ vidis. Li certe faris tion ĉi kun plej bonkora intenco, sed mi ricevis mallaŭdon: kial liberpensaj ideoj estas inspirataj al la junularo.

Urbestro. —

Ankaŭ mi devas rimarkigi vin pri la instruisto en la parto historia. Li estas instruita kapo — tion ĉi oni vidas, kaj da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon, sed li elmetas instruojn kun tia flameco, ke li perdas la kapon. Unu fojon mi lin aŭskultis: nu, dum li parolis pri la Asiroj kaj Babilonanoj, estis ankoraŭ en ordo; sed, kiam li atingis Aleksandron la Macedonan, mi jam ne povas diri al vi, kio kun li fariĝis. Mi pensis, ke brulas, mi ĵuras al vi. Li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon! Sendube, Aleksandro la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn? Ĝi estas malprofito por la regna kaso.

Luka Lukiĉ. —

Jes, li estas flamiĝema! Mi jam kelkajn fojojn rimarkigis tion ĉi al li... Li diras: kiel vi volas, por la scienco mi la vivon ne rifuzos oferi.

Urbestro. —

Jes, tia estas jam la neklarigebla leĝo de la sorto: homo saĝa estas aŭ drinkemulo, aŭ li faras tiajn fizionomiojn, ke oni devas elporti la sanktulojn el la domo.

Luka Lukiĉ. —

Liberigu nin Dio de servado en la fako scienca! Ĉion vi devas timi: ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa homo.

Urbestro. —

Tio ĉi ne estus ankoraŭ grava, — sed la malbenita inkognito! Subite li enrigardos: “Ha, jen vi estas, miaj karaj! Kaj kiu — li diros — estas tie ĉi juĝisto?” — Ljapkin Tjapkin. — “Ĉi tien kun Ljapkin Tjapkin! Kaj kiu estas kuratoro de kadukulejoj?” — Zemlanika. — “Ĉi tien kun Zemlanika!” Jen kio estas malbona!

Sceno II.

La SAMAJ kaj la POŜTESTRO.

Poŝtestro. —

Klarigu, sinjoroj. Kio estas, kia oficisto veturas?

Urbestro. —

Ĉu vi tute ne aŭdis?

Poŝtestro. —

Mi aŭdis de Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Li ĵus estis ĉe mi en la poŝta oficejo.

Urbestro. —

Nu, kio? Kiel vi pensas pri ĉi tio?

Poŝtestro. —

Kion mi pensas? Estos milito kun la turkoj.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Tute miaj vortoj! Mi mem ankaŭ tion pensis.

Urbestro. —

Jes, ambaŭ trafis per la fingro en la ĉielon.

Poŝtestro. —

Kredu al mi, milito kun la turkoj. Ĝin ĉion la franco artifikas.

Urbestro. —

Kia milito kun la turkoj! Simple al ni estos malbone, ne al la turkoj. Tio jam estas certa: mi havas leteron.

Poŝtestro. —

Ha, se tiel, tiam ne estos milito kun la turkoj.

Urbestro. —

Nu, kio, kiel vi pensas, Ivan Kuzmiĉ?

Poŝtestro. —

He, kion mi? Kiel vi pensas, Anton Antonoviĉ?

Urbestro. —

Ha, kiel mi? Timon mi ne havas, sed nur tiel, iom ... La komercistaro kaj privatularo min iom maltrankviligas. Ili diras, ke ili peze min sentas; kaj mi tamen, per Dio, se mi eĉ prenis de iu, mi tion ĉi faris, kredu al mi, tute sen ia malamo. Mi eĉ pensas ... (Prenas lin sub la brako kaj forkondukas flanken.) Mi eĉ pensas, ĉu ne estis ia denunco kontraŭ mi. Kial do efektive, al ni venas revizoro? Aŭskultu, Ivan Kuzmiĉ, ĉu vi ne povus, pro nia komuna bono, ĉiun leteron, kiu venas al vi en la poŝtan oficejon, ĉiun leteron enirantan aŭ elirantan, vi scias, nu, iom malfermi kaj tralegi: ĉu ĝi ne enhavas ian denuncon aŭ simple korespondon. Se nenio troviĝos, oni povas denove sigelfermi; cetere, oni povas eĉ tiel transdoni la leteron, dissigelitan.

Poŝtestro. —

Mi scias, mi scias ... Tion ĉi al mi ne instruu, tion mi faras, mi ne diras, ke pro singardeco, sed pli pro scivoleco: mi terure amas sciiĝi, kio nova estas en la mondo. Mi diras al vi, ke tio ĉi estas treege interesa legado. Tiun aŭ alian leteron oni ofte legas kun efektiva ĝuo — tie estas priskribataj diversaj pipraĵoj ... Kaj kia edifeco ... pli bone ol en la “Moskvaj Sciigoj!”

Urbestro. —

Nu, kio do, diru, vi nenion ellegis pri ia oficisto el Peterburgo?

Poŝtestro. —

Ne, pri Peterburga mi trovis nenion, sed pri Kostromaj kaj Saratovaj multe estas parolate. Estas tamen domaĝe, ke vi ne legas leterojn: troviĝas belaj lokoj. Jen ekzemple antaŭ nelonge: iu leŭtenanto skribas al amiko, kaj li priskribis balon en la plej tikla ... tre, tre bone: “Mia vivo, kara amiko, fluas — li diras — en ĉielaj fenomenaĵoj: multe da fraŭlinoj, muziko ludas, standardo saltas...” Kun granda, granda sento li priskribis. Mi intence lasis ĝin ĉe mi. Se vi volas, mi tralegos al vi?

Urbestro. —

Nu, nun ni havas pli gravajn aferojn. Sekve faru al mi komplezon, Ivan Kuzmiĉ: se eble trafiĝos ia plendo aŭ denunco, tiam vi sen ia meditado retenu.

Poŝtestro. —

Kun granda plezuro.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Memoru, vi iam ricevos por ĉi tio!

Poŝtestro. —

Ha, mia Dio!

Urbestro. —

Nenio, nenio. Estus alia afero, se vi el tio ĉi farus ion publikan, sed ĝi ja estas afero familia.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jes, nebona afero enpotiĝis! Kaj mi, por diri al vi la veron, iris al vi, Anton Antonoviĉ, por regali vin per hundeto. Ĝi estas samgepatra fratino de tiu hundoviro, kiun vi konas. Vi ja aŭdis, ke Ceptoviĉ kaj Varĥovinskij komencis inter si proceson, kaj nun mi havas grandan ĝuadon: mi ĉasas leporojn sur la tero kiel de unu, tiel de la dua.

Urbestro. —

Patro mia, ne logas min nun viaj leporoj: la malbenita inkognito nun sidas ĉe mi en la kapo. Mi konstante atendas, ke jen malfermiĝos la pordo kaj fal’ ...

Sceno III.

La SAMAJ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, ambaŭ eniras malfacile spirante.

Bobĉinskij. —

Eksterordinara fariĝo!

Dobĉinskij. —

Neatendita novaĵo!

Ĉiuj. —

Kio, kio fariĝis?

Dobĉinskij. —

Neantaŭvidita afero: ni venas en la hotelon...

Bobĉinskij,

interrompante.

Ni venas kun Pjotr Ivanoviĉ en la hotelon...

Dobĉinskij. —

He. permesu, Pjotr Ivanoviĉ, mi rakontos.

Bobĉinskij. —

He, ne, permesu, jam mi... permesu, permesu... vi eĉ tian stilon ne posedas...

Dobĉinskij. —

Kaj vi faros erarojn kaj ne ĉion bone memoros.

Bobĉinskij. —

Mi memoros, mi ĵuras, ke mi memoros. Vi jam ne malhelpu, lasu min rakonti, ne malhelpu. Diru, sinjoroj, mi vin kore petas, ke Pjotr Ivanoviĉ ne malhelpu.

Urbestro. —

Sed diru, pro Dio, kio estas? La koro sin ĵetas en mi. Sidiĝu, sinjoroj! Prenu seĝojn! Pjotr Ivanoviĉ, jen prenu seĝon. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj.) Nu, kio, kio okazis?

Bobĉinskij. —

Permesu, permesu; mi rakontos ĉion laŭ ordo. Tuj kiam mi havis la plezuron eliri el via domo post tio, kiam vi havis la afablecon konfuziĝi de la ricevita letero, jes — nu, mi tiam tuj kuris ... mi kore vin petas, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ! Mi jam ĉion, ĉion, ĉion scias! ... Sekve jen mi, karaj sinjoroj, kuris al Korobkin. Kaj ne trovinte Korobkinon en domo, mi direktis min al Rastakovskij, kaj ne trovinte Rastakovskij’n, mi eniris jen al Ivan Kuzmiĉ, por komuniki al li la sciigon, kiun vi ricevis, kaj irante de tie, mi renkontiĝis kun Pjotr Ivanoviĉ...

Dobĉinskij. —

Apud la budo, kie oni vendas kukojn...

Bobĉinskij. —

Apud la budo, kie oni vendas kukojn. Kaj renkontiĝinte kun Pjotr Ivanoviĉ, mi diras al li: ĉu vi aŭdis la novaĵon, kiun ricevis Anton Antonoviĉ el kredinda letero? Kaj Pjotr Ivanoviĉ jam afable aŭdis tion de via domistino Avdotja, kiu, mi ne scias pro kio, estis sendita al Filipp Antonoviĉ Poĉeĉujev...

Dobĉinskij,

interrompante.

Pro bareleto por franca brando.

Bobĉinskij,

formetante liajn manojn.

Pro bareleto por franca brando. Jen ni iris kune kun Pjotr Ivanoviĉ al Poĉeĉujev ... Nu, jam vi, Pjotr Ivanoviĉ ... tion ... ne interrompu, mi petas vin, ne interrompu. Ni iris al Poĉeĉujev, kaj en la vojo Pjotr Ivanoviĉ diras: “Ni eniru, — li diras, — en la restoracion. En la stomako ĉe mi ... de la mateno mi nenion manĝis, tia stomaka skuiĝado...” jes, en la stomako ĉe Pjotr Ivanoviĉ ... “Kaj en la restoracion, — li diras, — oni alveturigis nun freŝan salmon, nu, ni manĝetos”. Apenaŭ ni eniris en la hotelon, jen subite juna homo...

Dobĉinskij,

interrompante.

De ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj...

Bobĉinskij. —

De ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj, paŝadas tiel en la ĉambro, kaj en lia vizaĝo tiaspeca konsiderado ... fizionomio ... agoj, kaj tie ĉi (Turnas la manon ĉirkaŭ la frunto) multe, multe da ĉio. Mi kvazaŭ antaŭsentis, kaj mi diras al Pjotr Ivanoviĉ: “Tie ĉi la afero ne estas simpla.” Jes. Kaj nia Pjotr Ivanoviĉ jam faris signon per la fingro kaj alvokis la restoraciiston, — la restoraciiston Vlas: lia edzino antaŭ tri semajnoj naskis, kaj tia viglega knabo, li certe, kiel la patro, ankaŭ tenados restoracion. Alvokinte Vlason mem, Pjotr Ivanoviĉ demandas lin tre mallaŭte: “Kiu, — li diras, — estas tiu ĉi juna homo?” Kaj Vlas, vidu, respondas al tio: “Tio ĉi estas”, — li diras ... He, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ, mi petas vin, ne interrompu, vi ne povos rakonti, mi ĵuras, vi ne povos rakonti: vi iom siblas, vi havas, mi scias, en la buŝo unu denton, kiu fajfas ... “Tio ĉi, — li diras, — estas juna homo, oficisto”, jes, jes, “kiu veturas el Peterburgo, kaj lia nomo estas, — li diras, — Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, kaj li veturas, — li diras, — en la Saratovan gubernion kaj, — li diras, — tre strange sin montras: jam la duan semajnon li loĝas, el la hotelo li ne forveturas, prenas ĉion je kalkulo kaj eĉ unu kopekon ne volas pagi”. Apenaŭ li tion ĉi diris al mi, tuj min io el supre inspiris: “He!” mi diras al Pjotr Ivanoviĉ...

Dobĉinskij. —

Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis mi, kiu diris “He!”

Bobĉinskij. —

Antaŭe vi diris, kaj poste ankaŭ mi diris: “He!” — Ni diris kun Pjotr Ivanoviĉ. — “Kaj kial li devus sidi ĉi tie, se lia vojaĝo estas al la Saratova gubernio?” — Jes. Nu, li ja ĝuste estas tiu oficisto.

Urbestro. —

Kiu, kia oficisto?

Dobĉinskij. —

Nu, tiu oficisto, pri kiu vi afable ricevis sciigeton, — la revizoro.

Urbestro,

kun timego.

Kion vi diras, pro Dio! Ĝi ne estas li.

Dobĉinskij. —

Li, li! nek monon pagas, nek forveturas. Kiu do li povus esti, se ne tiu? Kaj lia vojaĝa karto estas notita por Saratovo.

Bobĉinskij. —

Li, li, mi ĵuras, ke li ... Tia observema: ĉion li ĉirkaŭrigardis. Li ekvidis, ke ni kun Pjotr Ivanoviĉ manĝas salmon, — pli tial, ke Pjotr Ivanoviĉ rilate sian stomakon ... jes, nu, li eĉ en niajn telerojn enrigardis. Min vere teruro trapenetris.

Urbestro. —

Dio, kompatu nin, pekulojn! Kie do li tie loĝas?

Dobĉinskij. —

En la kvina numero, sub la ŝtuparo.

Bobĉinskij. —

En tiu sama numero, en kiu la pasintan someron interbatis sin la traveturintaj oficiroj.

Urbestro. —

Kaj jam de longe li estas ĉi tie?

Dobĉinskij. —

Nu, jam ĉirkaŭ du semajnoj. Li alveturis en la tago de Bazilo Egiptano.

Urbestro. —

Du semajnojn! (Flanken.) Prapatroj, favorantoj! Helpu, ĉiuj sanktuloj! En tiuj ĉi du semajnoj estas elvergita la edzino de suboficiro! Al la arestitoj oni ne donis manĝaĵon! En la stratoj estas kvazaŭ drinkejo, malpureco! Honto! malhonoro! (Kaptas sian kapon.)

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, kiel nun, Anton Antonoviĉ? Veturi en plena parado al la hotelo.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ne, ne! Antaŭe sendi la urban konsilestron, la pastraron, la komercistaron; jen eĉ en la libro “Agoj de Johano Masono...”.

Urbestro. —

Ne, ne; permesu jam al mi mem. Estis malfacilaj okazoj en la vivo, ili tamen finiĝis bone, mi eĉ dankon ricevis. Eble Dio ankaŭ nun helpos. (Turnante sin al Bobĉinskij.) Vi diras, ke li estas juna homo?

Bobĉinskij. —

Juna, li havas la aĝon de dudek tri aŭ dudek kvar jaroj kun io.

Urbestro. —

Des pli bone! Junan estas pli facile trapenetri. Malbone estas, se maljuna diablo; sed juna — tuta estas supre. Vi, sinjoroj, pretiĝu ĉiu laŭ sia parto, kaj mi iros sola aŭ eble jen kun Pjotr Ivanoviĉ, private, kvazaŭ promene, enrigardi, ĉu la traveturantoj ne suferas iajn malagrablaĵojn. He, Svistunov!

Svistunov. —

Kion vi ordonas?

Urbestro. —

Venigu tuj la kvartalestron; aŭ ne, mi vin bezonas. Diru tie al iu, ke oni venigu al mi kiel eble plej rapide la kvartalestron, kaj venu ĉi tien. (La policano kuras rapide.)

Artemij Filippoviĉ. —

Ni iru, ni iru, Ammos Fjodoroviĉ! Efektive povas okazi malfeliĉo.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Sed vi kion timas? Purajn noktoĉapojn meti sur la malsanulojn, kaj ĉio estas en ordo.

Artemij Filippoviĉ. —

Kion, noktoĉapoj! Estas ordonite doni al la malsanuloj avenan supon, kaj ĉe mi en ĉiuj koridoroj estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kaj mi en tiu ĉi rilato estas trankvila. Efektive, kiu iros en distriktan juĝejon? Kaj se iu eĉ enrigardos en ian paperon, li sin mem malbenos. Jen mi jam dekkvin jarojn sidas sur la juĝista seĝo, kaj kiam mi iam enrigardas en raporton, ha, mi nur eksvingas la manon. Salomono mem ne solvos, kio en ĝi estas vera kaj kio malvera.

(La juĝisto, kuratoro de kadukulejoj, inspektoro de lernejoj kaj poŝtestro foriras, kaj en la pordo ili kunpuŝiĝas kun la revenanta policano.)

Sceno IV.

URBESTRO, BOBĈINSKIJ, DOBĈINSKIJ kaj POLICANO.

Urbestro. —

He, kaleŝo tie staras?

Policano. —

Staras.

Urbestro. —

Iru en la straton ... Aŭ ne, atendu! Iru, alportu ... Sed la aliaj, kie ili estas? Ĉu do vi estas nur sola? Mi ja ordonis, ke ankaŭ Proĥorov tie ĉi estu. Kie estas Proĥorov?

Policano. —

Proĥorov estas en la policejo, sed al afero li ne povas esti uzata.

Urbestro. —

Kial do?

Policano. —

Jen tiel: en la mateno oni alveturigis lin morte ebrian. Jam du sitelojn da akvo oni elverŝis sur lin, sed ĝis nun li ne malebriiĝis.

Urbestro,

kaptante sian kapon.

Ha, mia Dio, mia Dio! Iru rapide en la straton, aŭ ne — kuru antaŭe en la ĉambron, vi aŭdas? Kaj alportu el tie la spadon kaj la novan ĉapelon. Nu, Pjotr Ivanoviĉ, ni veturu!

Bobĉinskij. —

Mi ankaŭ, mi ankaŭ ... Permesu ankaŭ al mi, Anton Antonoviĉ.

Urbestro. —

Ne, ne Pjotr Ivanoviĉ, ne eble, ne eble! Estus nekonvene, kaj eĉ en la kaleŝo ni ne povos enlokiĝi.

Bobĉinskij. —

Ne grave, ne grave, mi nur tiel ... piedete, piedete mi kuros post la kaleŝo. Por mi sufiĉos, se mi nur iom tra fendeto, tra la pordo iom enrigardos, kiaj estas ĉe li tiuj manieroj...

Urbestro,

akceptante la spadon, al la policano.

Kuru tuj, prenu policanojn, kaj ĉiu el ili prenu ... Ha, kiel la spado elgratiĝis! La malbenita fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas malnovan spadon, li tamen ne sendis novan. Ho, malica kanajlaro! Mi pensas, la friponoj tie sub la basko pretigas jam petoskribojn ... Nu, ĉiu prenu en la manon unu straton ... diablo prenu, “unu straton” — unu balailon! kaj ili elbalau la tutan straton, kiu iras al la hotelo, kaj elbalai pure ... Vi aŭdas? Kaj rigardu: Vi! Vi! Mi vin konas! Vi tie amikiĝas kaj ŝtelas en la botojn arĝentajn kuleretojn, — rigardu, gardu vin bone! ... Kion vi faris kun la komercisto Ĉernjajev — ha? Li donis al vi por uniformo du arŝinojn da drapo, kaj vi forŝtelis la tutan pecon. Rigardu! Ne laŭrange vi prenas! Iru!

Sceno V.

La SAMAJ kaj KVARTALESTRO.

Urbestro. —

Ha, Stepan Iljiĉ! Diru, pro Dio, kien vi forperdiĝis! Kiu tiel faras?

Kvartalestro. —

Mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego.

Urbestro. —

Nu, aŭskultu do, Stepan Iljiĉ! Tiu oficisto el Peterburgo alveturis. Kiel vi tie disponis?

Kvartalestro. —

Tiel, kiel vi ordonis. La superpolicanon Pugovicin mi sendis kun policaj soldatoj purigi la trotuaron.

Urbestro. —

Kaj Derĵimorda, kie li estas?

Kvartalestro. —

Derĵimorda elveturis kun fajrestinga tubo.

Urbestro. —

Kaj Proĥorov estas ebria?

Kvartalestro. —

Ebria.

Urbestro. —

Kiel do vi tion ĉi permesis?

Kvartalestro. —

Dio tion scias. Hieraŭ ekster la urbo estis interbatiĝo. — Li tien veturis, por fari ordon, kaj li revenis ebria.

Urbestro. —

Nu, aŭdu do, vi faru jenon: la superpolicano Pugovicin ... Li estas de granda kresko, tial li staru, pro ordo, sur la ponto. Kaj oni disĵetu rapide la malnovan barilon, kiu estas apud la botisto, kaj oni starigu pajlan signostangon, ke ĝi signifu kvazaŭ ebenigadon. Ju pli da rompado, des pli ĝi signifas agemecon de la urbreganto. Ha, mia Dio! Mi tute forgesis, ke apud tiu barilo amasiĝis kvardek veturiloj da diversa malpuraĵo. Kia abomena urbo! Apenaŭ vi ie starigis iun monumenton aŭ simple barilon — tuj la diablo scias de kie oni alportas amasojn da diversa abomenaĵo! (Ekĝemas.) Kaj se la traveturanta oficisto demandos la servistaron, ĉu ili estas kontentaj, ili diru: “Ni pri ĉio estas kontentaj, via moŝto”, kaj se iu estos nekontenta, mi donos al li poste tian nekontentecon ... Ho, ho, ho! mi pekis, mi multe pekis! (Prenas la ĉapelujon anstataŭ la ĉapelo.) Faru nur Dio, ke ĝi bone finiĝu pli rapide, tiam mi donos al la preĝejo tian kandelon, kian neniu ankoraŭ donis: ĉiun kanajlon komerciston mi imposte devigos, ke li liveru po tri pudoj da vakso. Ho, mia Dio, mia Dio! Ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Anstataŭ la ĉapelo li volas meti sur la kapon kartonan ĉapelujon.)

Kvartalestro. —

Anton Antonoviĉ, tio ĉi estas skatolo, ne ĉapelo.

Urbestro,

forĵetante la skatolon.

Skatolo, nu ĝi estu skatolo. Diablo ĝin prenu! Kaj se oni demandos, kial ĉe la kadukulejo ne estas konstruita preĝejo, por kiu antaŭ kvin jaroj estis asignita sumo da mono, tiam oni ne forgesu diri, ke oni komencis ĝin konstrui, sed ĝi forbrulis. Pri tio ĉi mi ankaŭ raporton prezentis. Alie povas esti, ke iu, forgesinte sian devon, malsaĝe diros, ke oni ĝin eĉ ne komencis konstrui. Kaj oni diru al Derĵimorda, ke li ne tro donu liberecon al siaj pugnoj; li, pro ordo, al ĉiu batas bluaĵojn sub la okuloj, — al kulpaj kaj senkulpaj. Ni veturu, ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Foriras kaj revenas.) Kaj ne ellasi la soldatojn en la straton sen vestoj: tiu ĉi abomena garnizonaĵo metas sur sin super la ĉemizo nur uniformon, kaj sube estas nenio. (Ĉiuj foriras.)

Sceno VI.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA, enkuras sur la scenejon.

Anna Andrejevna. —

Kie do, kie do ili estas? Ha, mia Dio! ... (Malfermante la pordon.) Edzo! Antoĉjo! Antono! (Parolas rapide.) Kaj ĉiam vi, ĉio pro vi. Ŝi komencis ja amasfosadi: “Mi pingleton ŝovos, mi tuketon metos.” (Alkuras al la fenestro kaj krias.) Antono, kien, kien? Nu, alveturis? Revizoro? Kun lipharoj? Kun kiaj lipharoj?

Voĉo de la Urbestro. —

Poste, poste, mia kara!

Anna Andrejevna. —

Poste? Jen novaĵo, poste! Mi ne volas poste ... Nur unu vorton: ĉu li estas kolonelo? Ha? (Kun malestimo.) Forveturis! Mi rememorigos al vi ĉi tion! Kaj ĉio pro ŝi: “Panjo, panjo, atendu, mi alpinglos malantaŭe la tuketon; mi tuj.” Jen vi havas tuj! Jen vi tiel nenion sciiĝis! Kaj ĉio pro la malbenita koketeco: ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie, kaj jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo: de unu flanko aliras, de alia flanko. Ŝi imagas, ke li ŝin amindumas, kaj li simple faras al vi grimacon, kiam vi deturniĝas.

Marja Antonovna. —

Kion do fari, panjo? Tute egale, post du horoj ni ĉion sciiĝos.

Anna Andrejevna. —

Post du horoj! Mi dankas vin. Jen plezuriga respondo. Kiel ne venis al vi en la kapon diri, ke post monato oni povas sciiĝi ankoraŭ pli bone. (Elŝoviĝas tra la fenestro.) He, Avdotja! Ha? Kio, Avdotja, vi aŭdis, iu tie alveturis? Ne aŭdis? Kia malsaĝa! Svingas la manojn? Li svingu, kaj vi tamen devus lin eldemandi. Ne povis tion ĉi sciiĝi! En la kapo mankas senco, nur fianĉoj ne sidas. Ha? rapide forveturis! Vi devus kuri post la kaleŝo! Iru, iru tuj! Vi aŭdas? Kuru, eldemandu, kien ili forveturis; kaj eldemandu bone: kiu alveturis, kia li estas, — vi aŭdas? Ekrigardu tra fendeto kaj sciiĝu ĉion, kaj kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne, kaj tuj rapide venu returne, vi aŭdas? Rapide, rapide, rapide! (Krias tiel longe, ĝis la kurteno falas. Tiamaniere la kurteno kovras ilin ambaŭ, starantajn apud la fenestro.)

AKTO DUA

Malgranda ĉambro en hotelo. Lito, tablo, valizo, malplena botelo, botoj, broso por vestoj, k.t.p.

Sceno I.

OSIP, sola.

Osip,

kuŝas sur la lito de la sinjoro.

Diablo prenu, mi tiel volas manĝi, kaj en la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn. Nu, ni ne atingos la hejmon, tion mi vidas! Kion vi konsilos fari? Estas jam la dua monato de kiam ni elveturis el Peterburgo! Li tradandis en la vojo la monon, mia kara; nun li sidas kaj subtiris la voston kaj ne flamiĝas. Kaj estus sufiĉe, tute sufiĉe da mono por la vojaĝo; sed ne, vi vidas, oni devas en ĉiu urbo sin montri! (Imitante.) “He, Osip, iru serĉi ĉambron pli bonan, kaj tagmanĝon mendu la plej bonan: mi ne povas manĝi malbonan tagmanĝon, mi bezonas pli bonan tagmanĝon.” Nu, se li almenaŭ estus io valora, sed li ja estas simpla “registreto”! Faras konatecon kun traveturanto, poste tuj venas kartetoj. — Nu, jen li atingis! Ha, tedis tia vivo! Mi certigas vin, en la vilaĝo estas pli bone: almenaŭ publikaĵo ne ekzistas, kaj ankaŭ da zorgaĵo ne tiom multe: prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn. Nu, kiu disputos, kompreneble, se preni la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona. Se nur estus mono, la vivo tie estas delikata kaj politika: teatroj, hundoj por vi dancas, kaj ĉio, kion vi volas. Ĉiu parolas en artifika delikateco, preskaŭ tute kiel nobeloj; vi iras al la bazaro — la komercistoj al vi krias: “estimata”; vi bezonas transveturi per ŝipeto — vi sidiĝas apude de oficisto; vi volas kompanion — iru en la butiketon: tie kavaliro rakontos al vi pri tendaroj kaj raportos al vi, kion ĉiu stelo signifas en la ĉielo; nu, vi ĉion vidas, kiel sur la manplato. Maljunulino-oficiredzino entrafas, iafoje ĉambristino enmontriĝas tia... fu, fu, fu! (Ridetas kaj skuas la kapon.) Galanteria kondutado, diablo prenu! Neĝentilan vorton vi neniam aŭdas: neniu diras al vi “ci”. Se tedis al vi iri — vi prenas veturilon, kaj vi sidas kiel sinjoro, kaj se vi ne volas pagi — bone: ĉiu domo havas trapasan pordegon, kaj vi tiel enflugas, ke nenia diablo vin trovos. Nur unu afero estas malbona: unu fojon vi manĝas en plej brilanta maniero, kaj alian fojon vi povas preskaŭ krevi de malsato, kiel ekzemple nun. Kaj en ĉio nur li estas kulpa. Kion vi faros kun li? La patreto alsendas monon, li anstataŭ ĝin teni iom pli forte — li, atendu, li komencas tuj diboĉi: veturas en kaleŝoj, ĉiun tagon aĉetas al si bileton por la teatro, kaj poste — apenaŭ pasis semajno, — jen li jam sendas al la bazaro de malnovaĵoj vendi novan frakon. Iafoje li tradiboĉas ĉion, ĝis la lasta ĉemizo, tiel ke sur li restas nur surtuteto kaj palteto... Vere, mi ĵuras al vi! Kaj la drapo estas tiel grava, angla! ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj; kaj pri la pantalonoj eĉ ne parolu — ili iras por nenio. Kaj kial? ĉar per afero li sin ne okupas. Anstataŭ iri al ofico, li — ho ve! li promenadas sur la bulvardoj, ludas kartojn. Ha, se tion ĉi ekscius la maljuna sinjoro! Li ne atentus, ke vi estas oficisto, sed, levinte la ĉemizeton, li tiel enŝutus al vi, ke vi kvar tagojn gratus la haŭton. Se vi volas servi, tiam servu. Jen nun la hotelisto diris: “Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa”. Nu, kaj se ni ne pagos? (Kun ĝemo.) Ha, mia Dio, almenaŭ ian simplan brasikaĵon! Ŝajnas al mi, ke mi nun formanĝus la tutan mondon! Oni frapas; certe ĝi estas li. (Rapide desaltas de la lito.)

Sceno II.

OSIP kaj ĤLESTAKOV.

Ĥlestakov. —

Jen, prenu ĝin. (Fordonas la ĉapon kaj kanon.) Ha, vi denove ruliĝadis sur la lito?

Osip. —

Kial do mi ruliĝadus? Ĉu mi neniam vidis liton, efektive?

Ĥlestakov. —

Vi mensogas, vi ruliĝadis; vi vidas, ĝi tuta estas malordigita!

Osip. —

Sed por kio mi ĝin bezonas? Ĉu mi ne scias, kio estas lito? Mi havas piedojn: mi povas stari. Por kio mi bezonas vian liton?

Ĥlestakov,

paŝadas en la ĉambro.

Rigardu, ĉu tie en la saketo ne troviĝas iom da tabako?

Osip. —

Nu, de kie do povus troviĝi tabako? Antaŭ tri tagoj vi la lastan elfumis.

Ĥlestakov,

paŝadas kaj diversmaniere premadas siajn lipojn; fine li diras per laŭta kaj decida voĉo.

Aŭskultu... he, Osip!

Osip. —

Kion vi ordonas?

Ĥlestakov,

per laŭta, sed ne tiel decida voĉo.

Vi iru tien.

Osip. —

Kien?

Ĥlestakov,

per voĉo tute ne decida kaj ne laŭta, tre proksima al petado.

Malsupren, en la manĝejon... tie diru... ke oni donu al mi tagmanĝi.

Osip. —

Nu, ne, mi eĉ iri ne volas.

Ĥlestakov. —

Kiel vi kuraĝas, malsaĝulo?

Osip. —

Nu tiel; tute egale, se mi eĉ iros, nenio el tio ĉi estos. La mastro diris, ke li plu ne donos tagmanĝi.

Ĥlestakov. —

Kiel li povas permesi al si ne doni? Jen ankaŭ sensencaĵo!

Osip. —

Li ankoraŭ diras, mi iros al la urbestro; jam la trian semajnon via sinjoro monon ne pagas. Vi, li diras, kun via sinjoro, estas friponoj, kaj via sinjoro estas trompisto. Ni, li diras, ni vidis tiajn vagistojn kaj malnoblulojn.

Ĥlestakov. —

Kaj vi, bruto, jam ĝojas, ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi.

Osip. —

Li diras: “Tiamaniere ĉiu alveturos, loĝos, faros ŝuldojn, kaj poste vi lin eĉ elpeli ne povos? Mi, — li diras, — ŝercojn ne faros, mi rekte iros kun plendo, por ke oni prenu lin en la policejon kaj tuj en la malliberejon.”

Ĥlestakov. —

Nu, nu malsaĝulo, ĉesu! Iru, iru, diru al li. Tia kruda besto!

Osip. —

Jam pli bone mi vokos al vi la mastron mem.

Ĥlestakov. —

Por kio do la mastron? Vi iru, mem diru.

Osip. —

Sed kredu al mi, sinjoro...

Ĥlestakov. —

Nu, iru, diablo vin prenu! voku la mastron. (Osip foriras.)

Sceno III.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov. —

Terure kiel mi volas manĝi! Mi faris malgrandan promenadon, mi pensis: eble pasos la apetito; — ne, la diablo prenu, ĝi ne pasas. Jes, se en Penzo mi ne estus diboĉinta, estus sufiĉe da mono por alveturi ĝis la hejmo. La infanteria kapitano forte min forkis: mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn. Ne pli ol kvaronon da horo li sidis — kaj li faris min tute nuda. Kaj tamen mi terure dezirus ekbatali kun li ankoraŭ unu fojon. Sed mi ne havis okazon. Kia abomena urbeto! En la fruktaj butikoj oni nenion donas kredite. Tio ĉi jam estas simple malnobla. (Li fajfas antaŭe el Roberto-Diablo, poste “Ne kudru, patrino, al mi”, kaj fine — ian senordan miksaĵon.) Neniu volas veni.

Sceno IV.

ĤLESTAKOV, OSIP kaj restoracia SERVANTO.

Servanto. —

La mastro ordonis demandi, kion vi deziras.

Ĥlestakov. —

Bonan lagon, mia kara! Nu kiel, ĉu vi estas sana?

Servanto. —

Dank’ al Dio.

Ĥlestakov. —

Nu, kio, kiel estas ĉe vi en la hotelo, ĉu ĉio bone iras?

Servanto. —

Jes, dank’ al Dio, ĉio iras bone,

Ĥlestakov. —

Estas multe da traveturantoj?

Servanto. —

Jes, sufiĉe.

Ĥlestakov. —

Aŭdu, mia kara, oni tie ĝis nun ne alportas al mi la tagmanĝon, — mi petas, rapidigu, ke ili iom pli viglu, ĉar vidu, mi tuj post la tagmanĝo devas min okupi per io.

Servanto. —

Sed la mastro diris, ke li plu ne donos. Eĉ jes, li hodiaŭ volis iri plendi al la urbestro.

Ĥlestakov. —

Nu, kial jam plendi? Juĝu mem, mia kara, kiel do? Mi ja bezonas manĝi. Alie mi povas tute maldikiĝi. Mi tre volas manĝi: mi diras tion ĉi sen ŝerco.

Servanto. —

Jes. Li diris: “Mi ne donos al li tagmanĝi, ĝis li pagos al mi por la antaŭa.” Simple tia estis lia respondo.

Ĥlestakov. —

Sed vi prudentigu lin, konvinku lin.

Servanto. —

Sed kion do diri al li?

Ĥlestakov. —

Vi klarigu al li serioze, ke mi bezonas manĝi. La mono estas alia afero... Li pensas, ke se por li, malklerulo, ne estas malfeliĉo, se li unu tagon ne manĝos, tial ankaŭ por aliaj tio sama. Jen interese!

Servanto. —

Se vi volas, mi diros.

Sceno V.

Ĥlestakov, sola.

Ĥlestakov. —

Estas tamen malbone, se li absolute nenion donos manĝi. Mi tiel volas manĝi, kiel mi ankoraŭ neniam volis. Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? Ne, jam pli bone estas iom malsati, sed veni hejmen en Peterburga kostumo. Estas domaĝe, ke Joĥim ne donis lue kaleŝon; estus bone, diablo ĝin prenu, veni hejmen en kaleŝo, alruliĝi tiel en diabla maniero al ia najbaro-bienhavanto rekte al la perono, kun lanternoj, kaj Osipon havi malantaŭe vestitan per livreo. Nu, mi prezentas al mi, kiel ĉiuj ektumultus! “Kiu li estas, kio ĝi estas?” Kaj la lakeo eniras (Sin rektigante kaj prezentante lakeon):Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov el Peterburgo, vi ordonas akcepti?” Ili, kampaj simpluloj, eĉ ne scias, kion signifas “vi ordonas akcepti”. Ĉe ili, se alveturas ia dika bienhavanto, li simple sin puŝas, la urso, rekte en la salonon... Al ia beleta filineto mi alirus: “Fraŭlino, kiel mi...” (Frotas la manojn kaj salutstrekas per la piedo.) Fi! (Kraĉas.) Eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi.

Sceno VI.

ĤLESTAKOV, OSIP, poste la SERVANTO

Ĥlestakov. —

Nu, kio?

Osip. —

Oni alportas la tagmanĝon.

Ĥlestakov,

aplaŭdas kaj saltetas sur la seĝo.

Oni portas! oni portas! oni portas!

Servanto,

kun teleroj kaj telertuko.

La mastro donas jam la lastan fojon.

Ĥlestakov. —

Nu, la mastro, la mastro... Mi ridas pri via mastro! Kio tie estas?

Servanto. —

Supo kaj rostaĵo.

Ĥlestakov. —

Kiel, nur du manĝoj?

Servanto. —

Nur du.

Ĥlestakov. —

Jen kia absurdo! Mi tion ĉi ne akceptas. Vi diru al li: kio tio ĉi efektive estas! ... Estas tro malmulte.

Servanto. —

Ne, la mastro diras, ke estas ankoraŭ tro multe.

Ĥlestakov. —

Kaj saŭco, kial ne estas?

Servanto. —

Saŭcon ni ne havas.

Ĥlestakov. —

Kial do vi ne havas? Mi mem vidis, pasante preter la kuirejo, tie multe estis kuirata. Kaj en la manĝoĉambro hodiaŭ matene du iaj mallongaj homoj manĝis salmon kaj ankoraŭ multe da alia.

Servanto. —

Nu, cetere, ni havas kaj tamen ne havas.

Ĥlestakov. —

Kiel vi ne havas?

Servanto. —

Nu, simple, ni ne havas.

Ĥlestakov. —

Kaj salmo, kaj fiŝo, kaj kotletoj?

Servanto. —

Nu, ili estas por personoj pli gravaj.

Ĥlestakov. —

Ha vi, malsaĝulo!

Servanto. —

Jes.

Ĥlestakov. —

Vi, porkido abomena ... Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj vojaĝantoj kiel mi?

Servanto. —

Kompreneble, ne tiaj.

Ĥlestakov. —

Kiaj do?

Servanto. —

Ordinaraj, kiel oni devas! Ili — konata afero — ili pagas monon.

Ĥlestakov. —

Mi kun vi, malsaĝulo, ne volas, paroli, (Enverŝas la supon kaj manĝas.) Kia supo ĝi estas? Vi simple akvon enverŝis en la tason: nenian guston ĝi havas, ĝi nur malbonodoras. Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian.

Servanto. —

Ni prenos. La mastro diris: “Se vi ne volas, oni ne bezonas.”

Ĥlestakov,

defendante la manĝon per la mano.

Nu, nu, nu ... lasu, malsaĝulo! Vi kutimis havi aferon kun aliaj: mi, mia kara, ne estas tiaspeca! Kun mi, mi ne konsilas... (Manĝas.) Mia Dio, kia supo! (Manĝas plue.) Mi pensas, ke ankoraŭ neniu homo en la mondo iam manĝis tian supon: iaj plumoj naĝas anstataŭ graso. (Li tranĉas la kokinon.) Aj, aj, aj, kia kokino! Donu la rostaĵon! Tie restis iom da supo, Osip, prenu al vi. (Li tranĉas la rostaĵon.) Kia rostaĵo ĝi estas? Tio ĉi ne estas rostaĵo.

Servanto. —

Kio do ĝi estas?

Ĥlestakov. —

La diablo ĝin scias, kio ĝi estas, nur ne rostaĵo. Ĝi estas hakilo, rostita anstataŭ viando. (Li manĝas.) Friponoj, kanajloj! per kio ili nutras? Eĉ la makzeloj ekdoloros, kiam vi manĝos unu tian pecon. (Fosas per la fingro en la dentoj.) Malnobluloj! Tute kiel ligna ŝelo — per nenio oni ĝin povas eltiri; eĉ la dentoj nigriĝos post tiuj ĉi manĝoj. Friponoj! (Viŝas la buŝon per la telertuko.) Plu nenio estas?

Servanto. —

Ne.

Ĥlestakov. —

Kanajloj! Malnobluloj! Kaj eĉ nenia saŭco aŭ kukaĵo! Sentaŭguloj! Ili nur prirabas la vojaĝantojn.

(La servanto deprenas de la tablo kaj forportas la telerojn kune kun Osip.)

Sceno VII.

ĤLESTAKOV, poste OSIP.

Ĥlestakov. —

Vere, kvazaŭ mi tute ne manĝus, mi nur ricevis pli grandan apetiton. Se mi havus kelke da kopekoj, mi sendus al la bazaro, por aĉeti almenaŭ paneton.

Osip,

eniras.

Tie alveturis ial la urbestro, li informiĝas kaj demandas pri vi.

Ĥlestakov,

ektiminte.

Jen vi havas! Kia kanajlo estas la mastro, jam li plendis! Kio estos, se li efektive fortrenos min en la malliberejon? Nu, kion fari? Se en nobla maniero, mi eble senproteste ... ne, ne, mi ne volas. Tie en la urbo sin trenas oficiroj kaj popolamaso, kaj mi ĝuste tie faris al mi gravan mienon kaj palpebrumis kun ia filino de komercisto ... Ne, mi ne volas ... Kaj kion li pensas? Kiel li kuraĝas, efektive? Kio mi estas por li, ĉu komercisto aŭ metiisto? (Faras al si kuraĝon kaj rektiĝas.) Sed mi rekte diros al li: “Kiel vi kuraĝas? Kian rajton vi havas? Kiel vi ...” (Ĉe la pordo ekmoviĝas la anso; Ĥlestakov paliĝas kaj kuntiriĝas.)

Sceno VIII.

ĤLESTAKOV, la URBESTRO kaj DOBĈINSKIJ.

La Urbestro, enirinte haltas. Ambaŭ timigite rigardas en la daŭro de kelkaj minutoj unu la alian per larĝe malfermitaj okuloj.

Urbestro,

iom trankviliĝinte kaj streĉinte la manojn laŭlonge de la femuroj.

Mi havas la honoron saluti!

Ĥlestakov,

salutas.

Bonan tagon.

Urbestro. —

Pardonu.

Ĥlestakov. —

Ne malhelpas.

Urbestro. —

Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado.

Ĥlestakov,

komence iom balbutas, sed en la fino parolas laŭte.

Sed kion fari? ... Mi ne estas kulpa ... Mi vere ... mi pagos ... Oni sendos al mi el la vilaĝo. (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo.) Li pli estas kulpa: viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo; kaj la supo — la diablo scias, kion li tien enverŝis, mi devis elĵeti ĝin tra la fenestro. Li turmentas min per malsato tutajn tagojn ... la teo tiel stranga: havas la odoron de fiŝo, ne de teo. Por kio do mi... Jen interese!

Urbestro,

ektimante.

Pardonu, mi vere ne estas kulpa. En la bazaro ĉe mi la viando ĉiam estas bona. Alveturigas ĝin ĥolmogoraj komercistoj, homoj sobraj kaj de bona konduto. Mi jam ne scias, de kie li prenas tian. Kaj se io ne estas en ordo, tiam ... Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon.

Ĥlestakov. —

Ne, mi ne volas! Mi scias, kion signifas “en alian loĝejon”: tio estas — en malliberejon. Sed kian rajton vi havas? Sed kiel vi kuraĝas? Jen mi ... Mi servas en Peterburgo ... (Faras al si kuraĝon.) Mi, mi, mi ...

Urbestro,

al si mem.

Ho, sankta mia Dio, kia kolero! Li ĉion eksciis, ĉion rakontis la malbenitaj komercistoj!

Ĥlestakov,

montrante sin kuraĝa.

Sed venu vi eĉ kun via tuta helpantaro — mi ne iros. Mi skribos rekte al la ministro! (Frapas per la pugno sur la tablon.) Kion vi pensas? Kion vi pensas?

Urbestro,

streĉinte sin kaj tremante per la tuta korpo.

Indulgu min, ne pereigu! edzino, malgrandaj infanoj ... ne malfeliĉigu homon.

Ĥlestakov. —

Ne, mi ne volas. Jen ankoraŭ! Kio ĝi min interesas? Pro tio, ke vi havas edzinon kaj infanojn, mi devas iri en malliberejon, jen bele! (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj timigite sin kaŝas.) Ne, mi humile vin dankas, mi ne volas.

Urbestro,

tremante.

Pro nesperteco, per Dio, pro nesperteco. Nesufiĉeco de la havo ... Mem volu juĝi: la ofica salajro ne sufiĉas eĉ por teo kaj sukero. Kaj se estis iaj subaĉetoj, kredu, ke nur la plej bagatelaj: io por la tablo aŭ por vesta garnituro. Kaj koncerne la suboficiran vidvinon, kiu okupas sin per komercado, kaj pri kiu oni diras, ke mi ŝin vergis, tio ĉi estas kalumnio, per Dio, kalumnio. Tion ĉi elpensis miaj malamikoj; ili estas tiaj homoj, ke ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.

Ĥlestakov. —

Sed kio? ili min tute ne interesas ... (meditante.) Mi tamen ne scias, por kio vi parolas pri malamikoj aŭ pri ia suboficira vidvino ... Suboficira edzino estas tute alia afero, sed min vi ne havas la rajton vergi, tre malproksime estas ĝis tio ... Jen ankoraŭ! Vidu, kia li estas! Mi pagos, mi pagos la monon, sed nun mi ne havas. Ĝuste tial mi tie ĉi sidas, ke mi eĉ kopekon ne havas.

Urbestro,

al si mem.

Ho, rafinita peco! Jen, kien li ĵetis! Kian nebulon li ellasis! Orientiĝu, kiu volas! Oni ne scias eĉ de kia flanko aliri. Nu, sed mi jam provos, kiel ajn ĝi iros! Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. (Laŭte.) Se vi efektive havas mankon de mono aŭ de io alia, mi estas preta servi tuj. Mia devo estas helpi la traveturantojn.

Ĥlestakov. —

Donu, donu al mi prunte! Mi tuj kvitiĝos kun la mastro de la restoracio. Mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn, aŭ povus esti, eĉ malpli.

Urbestro,

donante al li paperetojn.

Ĝuste ducent rubloj, vi eĉ ne bezonas kalkuli.

Ĥlestakov,

prenante la monon.

Mi humile vin dankas. Mi tuj sendos ĝin al vi el la vilaĝo... Mi ĉion faras subite ... Mi vidas, vi estas nobla homo. Nun estas alia afero.

Urbestro,

al si mem.

Nu, dank’ al Dio! la monon li prenis. Ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo. Kaj mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvarcent.

Ĥlestakov. —

He, Osip! (Osip eniras.) Voku ĉi tien la restoracian servanton! (Al la urbestro kaj Dobĉinskij.) Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidiĝu. (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu, mi humile vin petas.

Urbestro. —

Ne malhelpas, ni ankaŭ tiel povas stari.

Ĥlestakov. —

Estu afablaj, sidiĝu. Mi vidas nun perfekte la senkaŝecon de via karaktero kaj vian bonkorecon; kaj antaŭe, mi konfesas, mi jam pensis, ke vi venis por min... (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu! (La urbestro kaj Dobĉinskij sidiĝas. Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj subaŭskultas.)

Urbestro,

al si mem.

Oni devas esti pli kuraĝa. Li volas, ke oni vidu en li inkogniton. Bone, ni ankaŭ ŝajnigu nin malsaĝaj: ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas. (Laŭte.) Ni, promenante pro oficaj aferoj jen kun Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij, ĉi tiea bienhavanto, eniris intence en la hotelon, por rigardi, ĉu la traveturantoj estas bone zorgataj, ĉar mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi, krom la ofica devo, ankoraŭ pro kristana homamo volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto, — kaj jen, kvazaŭ rekompence, la okazo alportis al mi tian agrablan konatiĝon.

Ĥlestakov. —

Mi mem ankaŭ estas tre ĝoja. Sen vi mi konfesas, mi longe tie ĉi sidus: mi tute ne sciis, per kio pagi.

Urbestro,

al si mem.

Jes, rakontu! ne sciis, per kio pagi! (Laŭte.) Ĉu mi povas kuraĝi demandi vin: kien kaj al kiaj lokoj vi havas la afablecon veturi?

Ĥlestakov. —

Mi veturas en la Saratovan gubernion, en mian propran vilaĝon.

Urbestro,

al si mem, kun vizaĝo ironia.

En la Saratovan gubernion! Ha! Kaj li eĉ ne ruĝiĝas! Ho, kun li oni devas esti singarda! (Laŭte.) Bonan aferon vi afable entreprenis. Jen ekzemple koncerne la vojon: oni diras, de unu flanko, ke ekzistas malagrablaĵoj pro neakurata ricevado de ĉevaloj, kaj tamen de la dua flanko oni havas ja amuzon por la saĝo. Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro?

Ĥlestakov. —

Ne, la patro min postulas. La maljunulo ekkoleris, ke mi ĝis nun nenion atingis per mia servado en Peterburgo. Li pensas, ke jen apenaŭ vi alveturis, oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon. Ne, mi sendus lin mem puŝiĝadi en la kancelario.

Urbestro,

al si mem.

Mi petas rigardi, kiajn kuglojn li fandas! Eĉ la maljunan patron altrenis! (Laŭte.) Kaj por longa tempo vi afable veturas!

Ĥlestakov. —

Vere, mi ne scias. Mia patro, la maljuna tedulo, estas ja obstina kaj malsaĝa, kiel trabo. Mi rekte diros al li: kiel vi volas, sed mi ne povas vivi sen Peterburgo. Kial do, efektive, mi devas pereigi mian vivon kun kampuloj? Nun la bezonoj estas aliaj; mia animo avidas klerecon.

Urbestro,

al si mem.

Bravege li ligis la fadenon! Mensogas, mensogas — kaj nenie ĝi ŝiriĝas! Kaj ja tia seneksteraĵa, malalta, ŝajnas, ke per la ungo oni povus lin dispremi. Tamen atendu! Vi elbabilos. Mi jam devigos vin rakonti pli multe! (Laŭte.) Tute juste vi afable diris: Kion oni povas fari en dezerta loko? Jen ekzemple ĉi tie: vi eĉ en la nokto ne dormas, vi klopodas pro la patrujo, ŝparas nenian laboron, kaj rekompenco — kiu scias, ĉu ĝi, iam venos. (Ĉirkaŭrigardas per la okulo la ĉambron.) Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka?

Ĥlestakov. —

Abomena ĉambro, kaj cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj.

Urbestro. —

Nu, rigardu, tia klera gasto, kaj li suferas de kiu? de iaj sentaŭgaj cimoj, kiuj eĉ naskiĝi en la mondon ne devus! Ŝajnas al mi, ke estas eĉ mallume en tiu ĉi ĉambro?

Ĥlestakov. —

Jes, tute mallume. La mastro faris al si la kutimon ne doni kandelojn. Iafoje oni volas ion fari, iom legi, aŭ venas la fantazio ion verki — mi ne povas: estas mallume, mallume.

Urbestro. —

Ĉu mi devas kuraĝi vin peti ... sed ne, mi ne estas inda.

Ĥlestakov. —

Kion do?

Urbestro. —

Ne, ne! mi ne estas inda, ne inda!

Ĥlestakov. —

Sed kion do?

Urbestro. —

Mi kuraĝus ... Ĉe mi en la domo estas por vi bela ĉambro, luma, trankvila ... Sed ne, mi sentas mem, ĝi estus jam tro granda honoro ... Ne koleru — per Dio, nur pro simpleco de mia koro mi tion ĉi proponis.

Ĥlestakov. —

Kontraŭe, mi konsentas, mi akceptas kun plezuro. Al mi estas multe pli agrable en privata domo, ol en tiu ĉi drinkejo.

Urbestro. —

Kaj mi, ha kiel mi estos ĝoja! Kaj kiel forte nun ĝojiĝos mia edzino! Mi jam havas tian karakteron: gastameco de la plej frua infaneco, precipe se la gasto estas klera homo. Ne pensu, ke mi eble diras tion ĉi pro flatado; ne, mi ne havas tiun ĉi malvirton, mi esprimas min el la profundeco de mia koro.

Ĥlestakov. —

Mi humile vin dankas. Mi mem ankaŭ — mi ne amas homojn duvizaĝajn. Al mi tre plaĉas via senkaŝeco kaj bonkoreco, kaj mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon, estimon kaj sindonecon.

Sceno IX.

La SAMAJ kaj la restoracia SERVANTO, akompanata de OSIP. Bobĉinskij enrigardas tra la pordo.

Servanto. —

Sinjoro min vokis?

Ĥlestakov. —

Jes; donu la kalkulon.

Servanto. —

Mi jam antaŭ nelonge donis al vi la duan kalkulon.

Ĥlestakov. —

Mi jam ne memoras viajn malsaĝajn kalkulojn. Diru, kiom tie estas?

Servanto. —

La unuan tagon vi afable postulis tagmanĝon, la duan tagon vi manĝetis nur salmon kaj poste vi ĉion prenadis jam kredite.

Ĥlestakov. —

Malsaĝulo! ankoraŭ komencis elkalkuladi. Sume kiom mi ŝuldas?

Urbestro. —

Sed vi havu la bonecon ne zorgi, li atendos. (Al la servanto.) For, kanajlo, oni sendos al vi.

Ĥlestakov. —

Efektive, tio ĉi ankaŭ estas vera. (Kaŝas la monon. La servanto foriras. Tra la pordo enrigardas Bobĉinskij.)

Sceno X.

URBESTRO, ĤLESTAKOV, DOBĈINSKIJ, poste BOBĈINSKIJ.

Urbestro. —

Ĉu vi ne deziros trarigardi nun kelkajn instituciojn en nia urbo, nome la filantropiajn kaj aliajn?

Ĥlestakov. —

Kaj kio tie estas?

Urbestro. —

Nu, simple, rigardu, kia ĉe ni estas la irado de la aferoj ... Kia ordo ...

Ĥlestakov. —

Kun granda plezuro, mi estas preta. (Bobĉinskij enmetas la kapon tra la pordo.)

Urbestro. —

Ankaŭ, se estas via deziro, de tie en la distriktan lernejon, rigardi la ordon, en kiu ĉe ni estas instruataj la sciencoj.

Ĥlestakov. —

Mi konsentas, mi konsentas.

Urbestro. —

Poste, se vi deziras, vi vizitos la punlaborejon kaj la urbajn malliberejojn — vi rigardos, kiel ĉe ni oni tenas la krimulojn.

Ĥlestakov. —

Sed por kio do la malliberejojn? Jam pli bone ni rigardos la instituciojn filantropiajn.

Urbestro. —

Kiel vi deziras. Kiel vi intencas, ĉu en via kaleŝo aŭ kune kun mi en droŝko?

Ĥlestakov. —

Nu, mi preferas veturi kun vi en droŝko.

Urbestro,

al Dobĉinskij.

Nu, Pjotr Ivanoviĉ, por vi nun ne estas loko.

Dobĉinskij. —

Ne malhelpas. Mi iros simple.

Urbestro,

mallaŭte al Dobĉinskij.

Aŭdu: vi ekkuru, sed rapide, per ĉiuj fortoj, kaj forportu du skribetojn: unu — en la kadukulejon, al Zemlanika, kaj la duan — al mia edzino. (Al Ĥlestakov.) Ĉu mi povas kuraĝi peti vian permeson skribi ĉe via alesto linieton al mia edzino, ke ŝi prepariĝu al akcepto de la estiminda gasto?

Ĥlestakov. —

Sed por kio? ... Cetere, tie ĉi estas inko, nur paperon ... mi ne scias ... Eble sur tiu ĉi kalkulo?

Urbestro. —

Mi tie ĉi skribos (Li skribas kaj samtempe parolas al si mem.) Nu, ni rigardu, kiel iros la afero post la “friŝtiko” kaj post la botelo-ventrulo! Ni havas gubernian madejron: ĝi ne imponas per eksteraĵo, sed eĉ elefanton ĝi renversos. Mi volus nur ekscii, kio li estas, kaj en kia mezuro oni devas lin timi. (Fininte la skribadon, li donas la paperon al Dobĉinskij, kiu iras al la pordo, sed en tiu ĉi minuto la pordo debatiĝas kaj Bobĉinskij, kiu subaŭskultadis post ĝi, flugas kune kun ĝi sur la scenejon. Ĉiuj ekkrias. Bobĉinskij sin levas.)

Ĥlestakov. —

Ha, ĉu vi ne kontuziĝis ie?

Bobĉinskij. —

Nenio, nenio, tute sen ia kontuzo, nur sur la nazo malgranda bataĵo! Mi kuros al Ĥristian Ivanoviĉ: li havas tian plastron, ĉio tuj pasos.

Urbestro,

farante riproĉan signon al Bobĉinskij, diras al Ĥlestakov, invitante lin iri.

Nenio grava, sinjoro. Mi petas vin humile, havu la bonecon! Kaj al via servanto mi diros, ke li transportu la valizon. (Al Osip.) Mia bona, vi transportu ĉion al mi, al la urbestro — ĉiu al vi montros. Mi petas humile! (Lasas antaŭeniri Ĥlestakovon kaj sekvas post li, sed, returniĝinte, diras riproĉe al Bobĉinskij.) Ha, bona vi estas! Vi ne povis trovi alian lokon por fali! Kaj etendiĝis, kiel la diablo scias kio. (Foriras; post li iras Bobĉinskij. La kurteno falas.)

AKTO TRIA

La ĉambro de la unua akto.

Sceno I.

ANNA ANDREJEVNA, MARJA ANTONOVNA staras ĉe la fenestro en samaj pozicioj.

Anna Andrejevna. —

Nu, jen ni jam tutan horon atendas ... Kaj en ĉio vi estas kulpa kun via malsaĝa ornamiĝado: jam tute vestita, tamen ne! Ŝi devas ankoraŭ fosadi ... Mi ne devus ŝin tute aŭskulti. Kia ĉagreno! Kvazaŭ intence neniu sin montras! Kvazaŭ ĉiuj formortis!

Marja Antonovna. —

Sed mi petas vin, panjo, post du minutoj ni ĉion ekscios. Baldaŭ jam Avdotja devas veni. (Atente rigardas tra la fenestro kaj ekkrias.) Ha, panjo, panjo! iu iras, jen en la fino de la strato.

Anna Andrejevna. —

Kie iras? Vi ĉiam havas iajn fantaziojn. Nu jes, iu iras. Kiu do iras? De malgranda kresko ... en frako ... Kiu do li estas? Ha? Tamen kia ĉagreno! Kiu do li povas esti?

Marja Antonovna. —

Ĝi estas? Dobĉinskij, panjo!

Anna Andrejevna. —

Kia Dobĉinskij! Vi ĉiam subite imagas al vi ion ... Tute ne Dobĉinskij. (Svingas per la nazotuko.) He, vi, venu ĉi tien! pli rapide!

Marja Antonovna. —

Kredu al mi, panjo, ĝi estas Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. —

Nu jen, intence, nur por disputi. Mi diras al vi, ke ne Dobĉinskij.

Marja Antonovna. —

Nu kio, nu kio, panjo? Vi vidas, ke Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. —

Nu jes, Dobĉinskij, nun mi vidas — pro kio do vi disputas? (Krias tra la fenestro.) Pli rapide, pli rapide! Vi iras malrapide. Nu kio, kie ili estas? Ha? Sed parolu do de tie, tute egale. Kio? Tre severa? Ha? Kaj mia edzo? la edzo? (Iom forirante de la fenestro, kun ĉagreno.) Tiel malsaĝa: antaŭ ol li eniras en la ĉambron, li nenion rakontas.

Sceno II.

LA SAMAJ kaj DOBĈINSKIJ.

Anna Andrejevna. —

Nu, diru, mi vin petas: nu, ĉu vi ne hontas? Vin solan mi fidis, kiel honestan homon: ĉiuj subite elkuris, kaj vi ankaŭ kuris post ili! kaj jen mi de neniu ĝis nun povas ricevi ian klarigon! ĉu vi ne hontas? Mi baptis ĉe vi vian Johaĉjon kaj Elinjon, kaj vi — jen kiel vi agas kun mi.

Dobĉinskij. —

Per Dio, mia baptanino, mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas retrovi la spiron. Mian respekton al vi, Marja Antonovna!

Marja Antonovna. —

Bonan tagon, Pjotr Ivanoviĉ!

Anna Andrejevna. —

Nu, kio? Nu, rakontu: kio kaj kiel tie estas?

Dobĉinskij. —

Anton Antonoviĉ alsendis al vi skribeton.

Anna Andrejevna. —

Nu, sed kiu li estas? generalo?

Dobĉinskij. —

Ne, ne generalo, sed ne malpli valoras ol generalo; tia klereco kaj gravaj manieroj.

Anna Andrejevna. —

Ha, sekve li estas tiu sama, pri kiu oni skribis al mia edzo?

Dobĉinskij. —

Tute tiu sama. Mi la unua ĝin malkovris kune kun Pjotr Ivanoviĉ.

Anna Andrejevna. —

Nu rakontu: kio kaj kiel?

Dobĉinskij. —

Jes, dank’ al Dio, ĉio estas en bona ordo. Komence li akceptis Antonon Antonoviĉon iom severe, jes; li koleris, li diris, ke en la hotelo ĉio estas malbona, ke li al li ne veturos, ke li ne volas sidi por li en malliberejo; sed poste, kiam li eksciis la senkulpecon de Anton Antonoviĉ kaj kiam li iom pli detale parolis kun li, li tuj ŝanĝis siajn pensojn, kaj, dank’ al Dio, ĉio ekiris bone. Ili nun veturas trarigardi la filantropiajn instituciojn ... Kaj antaŭe, mi konfesas, Anton Antonoviĉ jam pensis, ĉu ne estis ia sekreta denunco; mi ankaŭ iom falis en timon.

Anna Andrejevna. —

Sed vi kial bezonas timi? Vi ja ne servas.

Dobĉinskij. —

Sed ial tiel, vi scias, kiam grandsinjoro parolas, oni sentas timon.

Anna Andrejevna. —

Nu kio do ... Ĝi tamen ĉio estas sensencaĵo. Rakontu: kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna?

Dobĉinskij. —

Juna, juna homo, de ĉirkaŭ dudek-tri jaroj; kaj li parolas tute kiel maljunulo. “Bone, — li diras, — mi veturos tien, mi veturos ankaŭ tien ...” (Svingas per la manoj.) Tiel bela ĝi ĉio estas. “Mi, — li diras, — amas iom skribi, ankaŭ iom legi; sed malhelpas, ke en la ĉambro, — li diras, — estas iom mallume.”

Anna Andrejevna. —

Kaj lia eksteraĵo kia estas? Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo?

Dobĉinskij. —

Ne, pli kaŝtanhara, kaj la okuloj estas tiel vivaj kiel bestetoj, tiel ke ili eĉ tute vin konfuzas.

Anna Andrejevna. —

Kion li tie skribas al mi per la papereto? (Legas.) “Mi rapidas vin sciigi, mia koro, ke mia stato estis tre malĝoja; tamen fidante la kompatemecon de Dio, ... por du salitaj kukumoj aparte kaj duonporcio da kaviaro unu rublo dudek-kvin kopekoj ...” (Haltas.) Mi nenion komprenas: kian rilaton havas tie ĉi la salitaj kukumoj kaj la kaviaro?

Dobĉinskij. —

Ha, vidu, Anton Antonoviĉ skribis sur uzita papero, por ne perdi tempon: tie estas skribita ia kalkulo.

Anna Andrejevna. —

Ha, jes, efektive. (Legas plu.) “Tamen fidante la kompatemecon de Dio, ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. Pretigu rapide ĉambron por la grava gasto, tiun, kiu estas tapetita per flavaj paperetoj; aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ, nur da vino metu pli multe; diru al la komercisto Abdulin, ke li alsendu vinon la plej bonan, alie mi renversos lian tutan kelon. Kisante, koro mia, vian maneton, mi restas via Anton Skvoznik-Dmuĥanovskij ...” Ha, mia Dio! Oni tamen devas tion ĉi fari pli rapide! He, kiu tie estas? Miŝka!

Dobĉinskij,

kuras kaj krias tra la pordo.

Miŝka! Miŝka! Miŝka! (Miŝka eniras.)

Anna Andrejevna. —

Aŭdu: kuru al la komercisto Abdulin ... atendu, mi donos al vi skribeton. (Sidiĝas al la tablo, skribas noton kaj dume parolas.) Tiun ĉi skribon vi fordonu al la veturigisto Sidor, ke li kuru kun ĝi al la komercisto Abdulin kaj li alportu de tie vinon. Kaj vi mem iru, tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. Tien metu liton, lavujon kaj tiel plu.

Dobĉinskij. —

Nu, Anna Andrejevna, mi kuros nun pli rapide rigardi, kiel ili tie faras trarigardon.

Anna Andrejevna. —

Iru, iru! mi vin ne tenas.

Sceno III

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna. —

Nu, Manjo, ni devas nun okupi nin per la tualeto. Li estas ĉefurba subjekto. Dio gardu, ke li ion ne moku. Por vi estas plej konvene surmeti vian bluan veston kun la malgrandaj falbaloj.

Marja Antonovna. —

Fi, panjo, la blua! Ĝi tute al mi ne plaĉas; kaj fraŭlino Ljapkin-Tjapkin portas bluan, kaj la filino de Zemlanika ankaŭ portas bluan. Ne, pli bone mi metos la florkoloran.

Anna Andrejevna. —

La florkoloran! ... Estas certe, ke vi diras nur por fari spite. Ĝi estos por vi multe pli bona, ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran; mi tre amus la pajlokoloran.

Marja Antonovna. —

Ha, panjo, por vi pajlokolora ne estas alkonvena!

Anna Andrejevna. —

Por mi pajlokolora ne estas alkonvena?

Marja Antonovna. —

Ne estas; mi vetas, kion vi volas, ke ne estas: por tio estas necese, ke la okuloj estu tute mallumaj.

Anna Andrejevna. —

Jen bone! kaj ĉu miaj okuloj ne estas mallumaj? plej mallumaj ili estas. Kian sensencaĵon ŝi parolas! Kiel do ili estas ne mallumaj, se mi sortodivenas por mi ĉiam per trefa damo?

Marja Antonovna. —

Ha, panjo, vi estas pli ĝuste kera damo.

Anna Andrejevna. —

Absurdo, plena absurdo! Mi neniam estis kera damo. (Rapide foriras kune kun Marja Antonovna kaj parolas post la scenejo.) Kion ŝi subite imagas! kera damo! Dio scias, kio! (Post ilia foriro malfermiĝas la pordo kaj Miŝka enĵetas tra ĝi balaaĵon. El alia pordo eniras Osip kun valizo sur la kapo.)

Sceno IV.

MIŜKA kaj OSIP.

Osip. —

Kion mi devas porti?

Miŝka. —

Ĉi tien, onkleto, ĉi tien.

Osip, —

Atendu, lasu min antaŭe iom ripozi. Ho ve, malfacila vivo! Kiam la ventro estas malplena, tiam ĉia portaĵo ŝajnas peza.

Miŝka. —

Kio, onkleto, diru: ĉu la generalo baldaŭ venos?

Osip. —

Kia generalo?

Miŝka. —

Nu, via sinjoro.

Osip. —

La sinjoro? sed kia generalo li estas?

Miŝka. —

Ĉu ne generalo?

Osip. —

Generalo, sed de la alia flanko.

Miŝka. —

Kio do? ĉu ĝi estas pli aŭ malpli ol efektiva generalo?

Osip. —

Pli.

Miŝka. —

Ha, vidu! ne senkaŭze oni faris ĉe ni tian tumulton.

Osip. —

Aŭdu, mia kara: mi vidas, ke vi estas lerta knabo, — pretigu do tie ion por manĝi!

Miŝka. —

Por vi, onkleto, ankoraŭ nenio estas preta. Simplan manĝon vi ja ne manĝos, sed jen kiam via sinjoro sidiĝos al la tablo, tiam oni ankaŭ por vi donos tiun saman manĝon.

Osip. —

Nu, kaj de simplaj manĝoj kion vi havas?

Miŝka. —

Brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn.

Osip. —

Donu ilin, la brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn! Ne malhelpas, ni ĉion manĝos. Nu, ni portu la valizon! Diru, ĉu tie alia eliro ekzistas?

Miŝka. —

Ekzistas. (Ambaŭ portas la valizon en la flankan ĉambron.)

Sceno V.

Policanoj malfermas la ambaŭ duonojn de la pordo.

Eniras ĤLESTAKOV; post li la URBESTRO, poste la KURATORO DE KADUKULEJOJ, INSPEKTORO DE LERNEJOJ, DOBĈINSKIJ, kaj BOBĈINSKIJ, kun plastro sur la nazo. La urbestro montras al la policanoj papereton sur la planko; ili kuras kaj levas ĝin, rapideme puŝante unu alian.

Ĥlestakov. —

Bonaj institucioj. Al mi plaĉas, ke ĉe vi oni montras al la traveturantoj ĉion en la urbo. En aliaj urboj oni nenion al mi montris.

Urbestro. —

En aliaj urboj, mi kuraĝas raporti al vi, la urbestroj kaj oficistoj zorgas pli pri sia propra utilo, por tiel diri; kaj ĉi tie, ni povas diri, ne ekzistas alia celado krom tio, ke per bonordo kaj zorgemeco ni meritu la atenton de la supra estraro.

Ĥlestakov. —

La matenmanĝo estis tre bona; mi manĝis satege. Ĉu ĉiutage vi havas tian matenmanĝon?

Urbestro. —

Intence por tia agrabla gasto.

Ĥlestakov. —

Mi amas bone manĝi. Oni ja por tio vivas, ke oni deŝiru por si la florojn de la plezuro. Kia estis la nomo de tiu fiŝo?

Artemij Filippoviĉ,

alkurante.

Laberdano, sinjoro.

Ĥlestakov. —

Tre bongusta. Kie do ni matenmanĝis? Ŝajnas al mi, ke en la malsanulejo?

Artemij Filippoviĉ. —

Tute vere, en la kadukulejo.

Ĥlestakov. —

Mi memoras, mi memoras, tie staris litoj. Kaj la malsanuloj saniĝis? Ŝajnas al mi, ke estas tie ne multe da ili.

Artemij Filippoviĉ. —

Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli; la ceteraj ĉiuj saniĝis. Estas jam tiel aranĝite, tia ordo. De tiu tempo, kiam mi fariĝis estro, — ĝi eble ŝajnos al vi eĉ nekredebla, — ĉiuj saniĝas kiel muŝoj. Apenaŭ la malsanulo eniris en la malsanulejon, li estas jam sana; kaj ne tiom dank’ al medikamentoj, kiom dank’ al honesteco kaj ordo.

Urbestro. —

Kiel ajn kaprompaj estas, mi kuraĝas raporti, la devoj de urbestro! Tiom da diversaj klopodoj sole pri la pureco, riparado, rebonigado ... Per unu vorto, la plej saĝa homo estus en granda embaraso, — sed, dank’ al Dio, ĉio iras en bona ordo. Alia urbestro, kompreneble, zorgus pri siaj profitoj; sed kredu al mi, eĉ kiam mi kuŝiĝas dormi, mi ĉiam pensas: Dio, mia Sinjoro, kiel aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta? ... Ĉu ĝi rekompencos aŭ ne, — tio ĉi kompreneble dependas de ĝia volo, sed mi almenaŭ estos trankvila en mia koro. Kiam en la urbo ĉio estas en ordo, la stratoj estas balaitaj, la arestitoj estas bone zorgataj, da ebriuloj estas malmulte ... kion do mi pli bezonas? Per Dio, eĉ honorojn neniajn mi volas. Kompreneble, ili estas allogaj sed en komparo kun virto ĉio estas polvo kaj vantaĵo.

Artemij Filippoviĉ,

al si mem.

Vidu la sentaŭgulon, kiel elokvente li pentras! Donis ja al li Dio tian talenton!

Ĥlestakov. —

Ĝi estas vera. Mi konfesas, mi mem amas iafoje filozofii: iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj elsaltas.

Bobĉinskij,

al Dobĉinskij.

Ĝuste, tute ĝuste, Pjotr Ivanoviĉ! Tiaj rimarkoj ... oni vidas, ke li lernis diversajn sciencojn.

Ĥlestakov. —

Diru, mi petas, ĉu ne ekzistas ĉe vi iaj amuzoj, societoj, kie oni povus ekzemple iom ludi kartojn?

Urbestro,

al si mem.

Ehe, mi scias, mia kara, kien vi celas! (Laŭte.) Dio nin gardu! Tie ĉi oni eĉ ne konas la nomon de tiaj societoj. Mi kartojn neniam prenis eĉ en la manojn; mi eĉ ne scias, kiel oni ludas tiujn kartojn. Mi neniam povis rigardi ilin trankvilanime, kaj se okazas al mi ekvidi ekzemple ian karoan reĝon aŭ ion similan, tiam atakas min tia abomeno, ke mi simple kraĉas. Unu fojon iel okazis, ke amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj, — poste la tutan nokton mi sonĝis pri ili, la malbenitaj. Ni lasu ilin! Kiel estas eble tiel karan tempon perdi por ili?

Luka Lukiĉ,

al si mem.

Kaj de mi li, malnoblulo, elpoentis hieraŭ cent rublojn.

Urbestro. —

Ni preferas uzi tiun tempon por utilo de la regno.

Ĥlestakov. —

Nu, ne, vi tamen senkaŭze ... Ĉio dependas de la flanko, de kiu oni rigardas la aferojn. Se vi ekzemple faras ĉeson tiam, kiam oni devas fleksi de tri anguloj ... nu, tiam, kompreneble ... Ne, ne diru; iafoje estas tre alloge iom ludi.

Sceno VI.

La SAMAJ, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urbestro. —

Mi kuraĝas prezenti mian familion: mia edzino kaj mia filino.

Ĥlestakov,

salutante.

Kiel feliĉa mi estas, sinjorino, ke mi havas, por tiel diri, plezuron vidi vin.

Anna Andrejevna. —

Al ni estas ankoraŭ pli agrable vidi tian personon.

Ĥlestakov,

afekte.

Kion vi diras, sinjorino! Tute kontraŭe: al mi estas ankoraŭ pli agrable.

Anna Andrejevna. —

Ho, ne! vi afable tion ĉi diras pro komplimento. Mi petas humile, volu sidiĝi.

Ĥlestakov. —

Apud vi stari jam estas feliĉo; cetere, se vi tion ĉi nepre deziras, ni sidiĝos. Kiel mi estas feliĉa, ke mi fine sidas apud vi.

Anna Andrejevna. —

Ho ne, sinjoro, mi neniel kuraĝas rilatigi al mi... Mi pensas, post la ĉefurbo la vojaĝado aperis al vi tre malagrabla.

Ĥlestakov. —

Ekstreme malagrabla. Kutimi vivi, comprenez-vous, en la mondo, kaj subite troviĝi en vojo: malpuraj hoteloj, mallumo de malklereco... Mi konfesas, ke se ne fariĝus tia okazo, kiu min ... (ĵetadas rigardojn al Anna Andrejevna kaj penas plaĉi al ŝi) tiel rekompencis por ĉio ...

Anna Andrejevna. —

Efektive, kiel malagrable devas esti al vi.

Ĥlestakov. —

Cetere, sinjorino, en tiu ĉi minuto estas al mi tre agrable.

Anna Andrejevna. —

Ne eble! Vi faras al mi multe da honoro. Mi tion ĉi ne meritas.

Ĥlestakov. —

Kial do vi ne meritas? Vi, sinjorino, meritas.

Anna Andrejevna. —

Mi loĝas en vilaĝo ...

Ĥlestakov. —

Jes, cetere vilaĝo havas ankaŭ siajn montetojn, riveretojn ... Nu, kompreneble, kiu komparos ĝin kun Peterburgo! Ha, Peterburgo! Kia vivo, kredu al mi! Vi eble pensas, ke mi tie nur transskribas paperojn? ne, la sekciestro estas amika al mi. Ofte li ekfrapas min sur la ŝultron: “Venu, mia kara, al mi tagmanĝi!” Mi nur por du minutoj eniras en la departementon, nur por diri: tio ĉi devas esti tiel, tio devas esti tiel, kaj tie jam estas oficisto por la skribado, tia rato, tuj komencas per sia plumo “tr ... tr ...” kaj skribas kaj skribas. Oni volis eĉ fari min kolegia asesoro, sed mi diris al mi, por kio mi tion ĉi bezonas? Kaj la pordisto kuras post mi sur la ŝtuparo kun broso: “Permesu, Ivan Aleksandroviĉ, — li diras, — mi al vi purigos la botojn.” (Al la urbestro.) Kiel vi, sinjoroj, staras? Mi petas vin, sidiĝu!

Kune

Urbestro. —

La rango estas tia, ke ni povas ankoraŭ stari.

Artemij Filippoviĉ. —

Ni staros.

Luka Lukiĉ. —

Ne faru al vi afable zorgojn!

Ĥlestakov. —

Sen ceremonioj, mi petas vin, sidiĝu. (La urbestro kaj ĉiuj sidiĝas.) Mi ne amas ceremoniojn. Kontraŭe, mi eĉ konstante penas tragliti nerimarkite. Sed mi neniel povas min kaŝi, neniel povas! Apenaŭ mi ien eliras, oni jam diras: “Jen iras Ivan Aleksandroviĉ!” Kaj unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro: la soldatoj elsaltis el la soldatejo kaj donis al mi honoron per la pafiloj. Poste jam la oficiro, kiu estas mia bona konato, diris al mi: “Nu, mia kara, ni tute serioze prenis vin por ĉefa militestro.”

Anna Andrejevna. —

Kiel interese!

Ĥlestakov. —

Mi estas konata kun beletaj aktorinoj. Mi ja ankaŭ verkas diversajn vodeviletojn ... Literatorojn mi ofte vidas. Puŝkin estas mia bona amiko. Ofte mi diradis al li: “Nu kio, mia amiko Puŝkin?” — “Nenio, mia amiko, — li respondadis, — iel tiel ĉio iras ...” Granda originalulo li estas.

Anna Andrejevna. —

Sekve vi ankaŭ verkas? Kiel agrable kredeble estas al verkisto! Vi certe ankaŭ publikigas en la revuoj?

Ĥlestakov. —

Jes, mi ankaŭ en la revuoj publikigas. Ekzistas cetere multe da miaj verkoj: “Edziĝo de Figaro”, “Roberto-Diablo”, “Norma”. Mi eĉ la nomojn jam ne memoras. Kaj ĉio okaze: mi ne volis verki, sed la teatra direkcio diras: “Ni petas vin, amiko, verku ion.” Kaj mi pensas al mi: “Bone, mi faros al vi la komplezon, mia kara.” Kaj tuj, ŝajnas al mi, ke en unu vespero, mi ĉion verkis, ĉiujn mirigis. Mi havas eksterordinaran facilecon de pensado. Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus, Fregat Nadeĵda kaj Moskovskij Telegraf... ĉion tion ĉi mi verkis.

Anna Andrejevna. —

Kion mi aŭdas! Sekve barono Brambeus estas vi?

Ĥlestakov. —

Kompreneble, al ili ĉiuj mi korektas la artikolojn. La eldonisto Smirdin donas al mi por tio ĉi kvardek mil rublojn.

Anna Andrejevna. —

Certe ankaŭ “Jurij Miloslavskij” estas via verko?

Ĥlestakov. —

Jes, ĝi estas mia verko.

Anna Andrejevna. —

Mi tuj divenis.

Marja Antonovna. —

Ha, panjo, tie estas skribite, ke ĝi estas la verko de sinjoro Zagoskin.

Anna Andrejevna. —

Nu, jen vi havas: mi sciis, ke ankaŭ tie ĉi vi disputos.

Ĥlestakov. —

Ha, jes, estas vere: ĝi efektive estas de Zagoskin; sed ekzistas alia “Jurij Miloslavskij”, tiu jam estas mia.

Anna Andrejevna. —

Nu, certe mi legis la vian, kiel bone skribita!

Ĥlestakov. —

Mi konfesas, mi ekzistas per literaturo. Mia domo estas la unua en Peterburgo. Tiel oni ĝin jam konas: domo de Ivan Aleksandroviĉ. (Turnas sin al ĉiuj.) Mi petas vin sinjoroj, se vi estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi. Mi ja ankaŭ balojn donas.

Anna Andrejevna. —

Mi pensas, kun kia gusto kaj belegeco oni tie kredeble donas balojn!

Ĥlestakov. —

Nu, eĉ ne parolu. Sur la tablo ekzemple vi vidos akvomelonon, — ĝi kostas sepcent rublojn. La supo en la vazo rekte venis per ŝipo el Parizo; kiam oni levas la kovrilon, leviĝas vaporo, similan al kiu oni ne povas trovi en la naturo. Mi estas ĉiutage en baloj. Tie ni jam havas eĉ nian propran kartan kompanion: la ministro de la Aferoj Eksterlandaj, la franca ambasadoro, la ambasadoroj angla kaj germana kaj mi. Kaj ni tiel laciĝas de la ludado, kiel vi ne povas prezenti al vi. Kiam mi suprenkuras per la ŝtuparo al mi en la kvaran etaĝon, mi diras nur al la kuiristino: “Prenu, Maŭrinjo, la superveston ...” Ha, kion mi babilas, — mi tute forgesis, ke mi loĝas en la beletaĝo. Mi havas unu ŝtuparon ... Kaj interese estas enrigardi en mian antaŭĉambron, kiam mi ankoraŭ ne vekiĝis: grafoj kaj princoj tie sin puŝas kaj zumas, kiel burdoj, oni nur aŭdas “ĵ ... ĵ ... ĵ ...” Iafoje vi tie trovos ankaŭ ministron ... (La urbestro kaj la ceteraj kun timo leviĝas de siaj seĝoj.) Al mi oni eĉ en leteroj skribas: ekscelenco. Unu fojon mi eĉ estis estro de departemento. Strange: la direktoro forveturis — kien li forveturis, oni ne scias. Nu, kompreneble, oni komencis priparoladi: kion kaj kiel fari, kiu devas okupi la lokon? Multaj el la generaloj havis deziron kaj provis, sed kiam ili aliris pli proksime, — ne: tro malfacile. Laŭ la unua rigardo ĝi ŝajnas eĉ facila, sed kiam oni komencas — ho, la diablo ĝin prenu! Poste ili vidis, ke ili nenion povas fari, — nu, oni devas sin turni al mi. Kaj tuj en la momento en la stratoj ekkuris kurieroj, kurieroj, kurieroj ... Vi povas prezenti al vi, sole da kurieroj tridek-kvin miloj! Kia situacio, mi demandas? “Ivan Aleksandroviĉ, iru administri la departementon!” Mi konfesas, mi iom konfuziĝis, mi eliris en mia nokta robo; mi volis rifuzi, sed mi ekpensis, pri tio ĉi ekscios la regnestro, nu, kaj ankaŭ por mia listo de servado ... “bone, mi diras, mi akceptas la oficon, mi akceptas, — mi diras, — mi konsentas, — mi diras, — mi akceptas, sed memoru, ke ĉe mi ĉio devas esti en plej severa maniero! ĉe mi atentu bone! ĉe mi ...” Kaj efektive: ĉiufoje, kiam mi trairadis tra la departemento — tute kiel tertremo — ĉio tremas, kiel aŭtuna folio. (La urbestro kaj aliaj tremas de timo; Ĥlestakov flamiĝas pli forte.) Ho, mi ŝerci ne amas! Mi al ili ĉiuj instruis disciplinon. Min timas eĉ la regna konsilantaro mem. Kaj kion efektive? Mi estas tia! Mi al neniu donas indulgon ... mi diras al ĉiuj ... Mi mem min konas, mem. Mi estas ĉie, ĉie. Ĉiun tagon mi veturas en la imperiestran palacon. Tuj morgaŭ oni donos al mi rangon de feldmarŝ... (Ekglitas kaj estas jam falonta sur la plankon, sed la oficistoj kun respekto lin subtenas.)

Urbestro,

alirante kaj tremante per la tuta korpo, penas paroli.

Ha, eks ... eks ... eksce ...

Ĥlestakov,

per rapida abrupta voĉo.

Kio estas?

Urbestro. —

Ha, eks ... eks ... eksce ... Via ...

Ĥlestakov. —

Mi nenion komprenas, ĉio estas sensencaĵo.

Urbestro. —

Eksce ... Via ... Via ... moŝto ... princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi? ... Jen estas ĉambro kaj ĉio, kio estas necesa.

Ĥlestakov. —

Ripozi? Sensencaĵo! Bone, mi estas preta ripozi. Via matenmanĝo, sinjoroj, estas bona ... mi estas kontenta. (Deklamante.) Laberdano! Laberdano! (Li eniras en la flankan ĉambron, post li la urbestro.)

Sceno VII.

La SAMAJ, krom ĤLESTAKOV kaj la URBESTRO.

Bobĉinskij,

al Dobĉinskij.

Jen tio ĉi, Pjotr Ivanoviĉ, estas homo! Jen kio estas homo! En mia tuta vivo mi neniam estis apude de tia grava persono, mi preskaŭ mortis de timo. Kiel vi pensas, Pjotr Ivanoviĉ, kiu li estas en la konsiderado de rango?

Dobĉinskij. —

Mi pensas, ke li estas preskaŭ generalo.

Bobĉinskij. —

Kaj mi pensas, ke generalo ne povas havi eĉ la plej malgrandan komparon kun li; kaj se li estas generalo, tiam li certe estas la plej granda, generalisimo. Vi aŭdis, kiel li dispremis la regnan konsilantaron? Ni iru, ni rakontu plej rapide al Ammos Fjodoroviĉ kaj al Korobkin. Adiaŭ, Anna Andrejevna!

Dobĉinskij. —

Adiaŭ, kara sinjorino! (Ambaŭ foriras.)

Artemij Filippoviĉ,

al Luka Lukiĉ.

Estas vere terure; kaj kial — mi eĉ mem ne scias. Kaj ni eĉ ne estas en uniformoj. Nu, kio estos, se li, leviĝinte de la dormado, forkurigos raporton al Peterburgo? (Foriras en meditado kune kun la inspektoro de lernejoj.) Adiaŭ, sinjorino.

Sceno VIII.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna. —

Ha, kiel agrabla!

Marja Antonovna. —

Ha, kia ĉarmulo!

Anna Andrejevna. —

Sed kia delikata sintenado! Oni tuj povas vidi, ke li estas ĉefurba peco; la manieroj kaj ĉio estas tiaj ... Ha, kiel bone! Mi terure amas tiajn junajn homojn! Mi estis tute ravita. Tamen mi tre plaĉis al li: mi rimarkis — li ĉiam ĵetadis rigardon sur min.

Marja Antonovna. —

Ha, panjo, min li rigardadis!

Anna Andrejevna. —

Mi petas vin, iru for kun via absurdaĵo! ĝi tie ĉi estas tute ne ĝustaloka.

Marja Antonovna. —

Ne, panjo, kredu al mi.

Anna Andrejevna. —

Nu, jen! Dio ŝin gardu, ke ŝi ne restu iam sen disputado! Ŝi ne povas, absolute ne povas! Kiel venus al li en la kapon rigardi vin? Kaj por kio li vin rigardus?

Marja Antonovna. —

Kredu al mi, panjo, li ĉiam rigardadis. Kaj kiam li komencis paroli pri literaturo, li min ekrigardis, kaj poste, kiam li rakontis, kiel li ludas kartojn kun la ambasadoroj, li ankaŭ tiam min ekrigardis.

Anna Andrejevna. —

Nu, povas esti, ke ian unu fojon, kaj eĉ tion nur simple, nur por ne ofendi vin. “Ha, — li diris al si, — mi faros al ŝi la plezuron, mi ankaŭ al ŝi ĵetos unu rigardon!”

Sceno IX.

La SAMAJ kaj la URBESTRO.

Urbestro,

eniras tre mallaŭte per la pintoj de la piedoj.

Ŝŝ ... ŝŝ ...

Anna Andrejevna. —

Kio estas?

Urbestro. —

Mi jam eĉ bedaŭras, ke mi lin drinkigis. Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas vero? (Enpensiĝas.) Kaj kiel eĉ ĝi povus esti nevero? Drinkinte homo ĉion elportas eksteren: kio en la koro, tio sur la lango. Kompreneble, li iom mensogetis; sed sen mensogeto ekzistas ja nenia parolado. Kun ministroj li ludas kaj en la imperiestran palacon li veturas ... Nu, efektive, ju pli mi meditas ... la diablo scias, mi ne scias eĉ, kio fariĝas en mia kapo: estas al mi tute tiel, kvazaŭ aŭ mi staras sur ia alta turo, aŭ oni volas min pendigi.

Anna Andrejevna. —

Kaj mi sentis absolute nenian timon; mi simple vidis en li homon kleran, grandmondan, homon de pli alta tono, kaj pri liaj rangoj mi tute ne zorgas.

Urbestro. —

Nu, vi ja estas ... virinoj! Ĉio estas finita, tiu ĉi sola vorto sufiĉas. Por vi ĉio estas bagateloj! Subite vi elĵetas ian vorton nek al teksto nek al preteksto. Vin oni iom vergos, kaj ĉio finiĝos kaj la edzon oni tiel regalos, ke ne restos de li eĉ postesigno. Vi, mia koro, tenis vin kun li tiel libere, kvazaŭ li estus ia Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. —

Pri tio ĉi mi jam konsilas al vi ne maltrankviliĝi. Ni ion scias ... (ĵetas rigardojn al la filino.)

Urbestro,

sola.

Nu, kion oni povas kun vi paroli! Kia okazo efektive! Ĝis nun mi ne povas trankviliĝi de timo. (Malfermas la pordon kaj parolas tra la pordo.) Miŝka, voku la policanojn; Svistunov-on kaj Derĵimorda-n; ili estas tie ĉi ne malproksime ie post la pordego. (Post malgranda silento.) Mirinda fariĝis nun ĉio en la mondo: se ili almenaŭ havus gravan eksteraĵon! Sed ili estas malgrasaj, maldikaj, — kiel vi povas diveni, kio ili estas? Se li almenaŭ estas militista, li tamen havas ian eksteraĵon; sed kiam li surmetos sur sin fraketon, — nu, tiam li estas simple kiel muŝo kun detranĉitaj flugiloj. Kaj li ja longe tenis sin forte en la hotelo, ŝprucigis tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron. Kaj tamen jen li fine estas kaptita. Kaj li eĉ elbabilis pli ol oni bezonis. Oni tuj vidas, ke li estas homo juna.

Sceno X.

La SAMAJ kaj OSIP. Ĉiuj kuras al li renkonte, farante signojn per la fingroj.

Anna Andrejevna. —

Venu ĉi tien, mia kara!

Urbestro. —

Ŝŝ! ... kio? kio? dormas?

Osip. —

Ankoraŭ ne, li iom sin eltiras.

Anna Andrejevna. —

Aŭskultu, kiel oni vin nomas?

Osip. —

Osip, sinjorino.

Urbestro,

al la edzino kaj filino.

Sufiĉe, sufiĉe! (Al Osip.) Nu, kiel, mia amiko, ĉu oni donis al vi bone manĝi?

Osip. —

Oni donis manĝi, mi dankas humile; bone manĝi.

Anna Andrejevna. —

Nu, kiel, diru al mi: al via sinjoro. mi pensas, veturas tro multe da grafoj kaj princoj?

Osip,

al si mem

Kion diri? Se oni nun donis al mi bone manĝi, sekve poste oni ankoraŭ pli bone donos. (Laŭte.) Jes, venas ankaŭ grafoj.

Marja Antonovna. —

Karulo mia, Osip, kia belulo estas via sinjoro!

Anna Andrejevna. —

Kaj kiel, diru, Osip, mi vin petas, kiel li ...

Urbestro. —

Sed ĉesu do, mi petas! Per tiaj senenhavaj paroloj vi nur malhelpas min. Nu, kiel, mia amiko?

Anna Andrejevna. —

Kaj kian rangon havas via sinjoro?

Osip. —

Rangon, — kompreneble kian.

Urbestro. —

Ha. mia Dio. vi ne ĉesas kun viaj malsaĝaj demandoj! vi ne lasas eĉ unu vorton paroli pri afero pli grava. Nu kiel, mia amiko, kia estas via sinjoro? severa? amas insulti aŭ ne?

Osip. —

Jes, li amas ordon. Li ne indulgas, se io estas ne en ordo.

Urbestro. —

Kaj al mi tre plaĉas via vizaĝo. Amiko, vi certe estas bona homo. Nu, kiel ...

Anna Andrejevna. —

Aŭskultu, Osip, kaj kian uniformon via sinjoro tie portas? ...

Urbestro. —

Ĉesu do, mi petas, vi, klakistinoj! Tie ĉi estas afero grava: afero pri homa vivo ... (Al Osip.) Nu, mia amiko, efektive vi tre plaĉas al mi. En la vojo ne malhelpas, se oni trinkas superfluan glason da teo — estas nun iom malvarme, — prenu do kelke da rubloj por teo.

Osip,

prenante la monon.

Mi humile vin dankas, sinjoro! Dio donu al vi plenan sanecon! vi helpis malriĉan homon.

Urbestro. —

Bone, bone, mi mem ankaŭ ĝojas. Kaj kiel, mia amiko ...

Anna Andrejevna. —

Aŭskultu, Osip, kiaj okuloj plej multe plaĉas al via sinjoro?

Marja Antonovna. —

Osip, mia karulo! kian malgrandan nazeton via sinjoro havas!

Urbestro. —

Sed haltu, lasu min! ... (Al Osip.) Kaj kiel, mia amiko, diru, mi vin petas: kion via sinjoro pli atentas, t.e., kio al li pli plaĉas en vojaĝo?

Osip. —

Li amas, laŭ la cirkonstancoj, kiel venas la okazoj. Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona.

Urbestro. —

Bona?

Osip. —

Jes, bona. Jen ekzemple eĉ pri mi, kvankam mi estas simple lia servanto, li tamen ankaŭ rigardas, ke ankaŭ al mi estu bone. Per Dio! Ofte, kiam ni ie gastas, li demandas min: “kiel, Osip, ĉu oni vin bone regalis?” — “Malbone, via moŝto!” — “Eh, — li diras, — tio ĉi, Osip, estas malbona mastro. Vi, — li diras, — memorigu min, kiam mi venos hejmen.” — “Ha, — mi diras al mi. (Svingas la manon.) — Dio lin pardonu! mi estas homo simpla.”

Urbestro. —

Bone, bone, prave vi parolas. Antaŭe mi donis al vi por teo, nun prenu ankoraŭ, krom tio, por krakenoj.

Osip. —

Por kio vi estas tiel favora al mi? (Kaŝas la monon.) Almenaŭ mi jam trinkos pro via sano.

Anna Andrejevna. —

Venu, Osip, al mi, vi ankaŭ ricevos.

Marja Antonovna. —

Osip, mia karulo, kisu vian sinjoron!

(El la najbara ĉambro oni aŭdas tuseton de Ĥlestakov.)

Urbestro. —

Ŝŝ! (Stariĝante sur la pintoj de la piedoj; ĉiuj parolas mallaŭte.) Dio vin gardu de bruado! Iru! sufiĉos al vi.

Anna Andrejevna. —

Ni iru, Manjo! mi diros al vi kion mi rimarkis ĉe la gasto kaj pri kio nur ni ambaŭ povas paroli.

Urbestro. —

Ho, ili jam tie parolos! Mi pensas: se oni nur volus iri kaj aŭdi, oni poste ŝtopus al si la orelojn. (Turnante sin al Osip.) Nu, mia amiko ...

Sceno XI.

La SAMAJ, DERĴIMORDA kaj SVISTUNOV.

Urbestro. —

Ŝŝ! he, kiel la kurbakruraj ursoj frapas per siaj botoj! Ili paŝas tiel brue, kvazaŭ iu deĵetadus kvardek pundojn de veturigilo! Kie la diablo vin pelas?

Derĵimorda. —

Mi estis laŭ ordono...

Urbestro. —

Ŝŝ! (Fermas al li la buŝon.) He, kiel la korniko ekkrakis! (Imitas lin.) Mi estis laŭ ordono! Kriegas kvazaŭ el bareloj! (Al Osip.) Nu, amiko, vi iru, pretigu tie por la sinjoro, kion oni bezonas. Ĉion, kio estas en la domo, postulu. (Osip foriras.) Kaj vi staru sur la perono kaj ne moviĝu de la loko! Kaj neniun flankan personon enlasu en la domon, precipe komercistojn! Se vi eĉ unu el ili enlasos, tiam ... Apenaŭ vi ekvidos, ke iras iu kun petoskribo, aŭ se eĉ sen petoskribo, sed similas tian homon, kiu volas prezenti petoskribon kontraŭ mi, — pugnu lin rekte en la kolon! Tiamaniere! Forte! (Montras per la piedo puŝadon.) Vi aŭdas? Ŝŝ ... ŝŝ ... (Foriras per la pintoj de la piedoj post la policanoj. La kurteno falas.)

AKTO KVARA

La sama ĉambro en la domo de la urbestro.

Sceno I.

Eniras singarde, preskaŭ sur la pintoj de la piedoj: AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, POŜTESTRO, LUKA LUKIĈ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, en plene paradaj uniformoj. La tuta sceno estas parolata per mallaŭtigata voĉo.

Ammos Fjodoroviĉ,

starigas ĉiujn duonronde.

Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo! Ni ne devas malplaĉi al li: li veturas en la palacon, li komandas nepre laŭ milita maniero! Vi, Pjotr Ivanoviĉ, metu vin je tiu ĉi flanko, kaj vi, Pjotr Ivanoviĉ, stariĝu ĉi tie. (Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ’oj alkuras sur la pintoj de la piedoj.)

Artemij Filippoviĉ. —

Kiel vi volas, Ammos Fjodoroviĉ, sed ni devus ion entrepreni.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kaj kion nome?

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, oni scias, kion.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ŝovi en la manon?

Artemij Filippoviĉ. —

Nu jes, ekzemple ŝovi en la manon.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Estas danĝere, diablo ĝin prenu! Li faros krion: li ja estas regna homo. Sed eble en formo de donaco de la flanko de la nobelaro por ia monumento.

Poŝtestro. —

Aŭ diri ekzemple: “Jen per la poŝto alvenis mono, pri kiu oni ne scias, al kiu ĝi apartenas.”

Artemij Filippoviĉ. —

Atentu, ke li per la poŝto ne forsendu vin ien malproksimen. Aŭskultu: ĉi tiuj aferoj ne tiamaniere estas farataj en bonorda regno. Kial ni tie ĉi estas kvazaŭ tuta eskadrono? Prezenti sin oni devas unuope, kaj sen atestantoj fari ... nu, kion oni bezonas, — ke eĉ la oreloj ne aŭdu! Jen tiel oni faras en societo bonorda! Nu, jen vi, Ammos Fjodoroviĉ, komencu la unua.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jam pli bone komencu vi! En via institucio la eminenta vizitanto manĝetis panon.

Artemij Filippoviĉ. —

Pli bone estos, se tion faros Luka Lukiĉ, kiel kleriganto de la junularo.

Luka Lukiĉ. —

Mi ne povas, mi ne povas, sinjoroj! Mi konfesas, mi estas tiel edukita, ke kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. Ne, sinjoroj, liberigu min, mi petas, liberigu min!

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, Ammos Fjodoroviĉ, krom vi ni neniun havas. Ĉe vi kun ĉiu vorto kvazaŭ Cicerono deflugas de la lango.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Nu, nu! Cicerono! Vidu, kion ili elpensis! Se mi ian fojon entuziasmiĝas, parolante pri dorna hundaro aŭ pri ĉashundo...

Ĉiuj,

sin premas al li.

Ne, vi ne sole pri hundoj, vi ankaŭ pri la turo de Babelo bonege parolas ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ, ne forlasu nin, estu patro por ni! ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Lasu min trankvila, sinjoroj. (Oni aŭdas paŝadon kaj tusetadon en la ĉambro de Ĥlestakov. Ĉiuj konkure rapidas al la pordo, sin puŝas kaj penas eliri; tiu aŭ alia ricevas ekpremon. Oni aŭdas mallaŭtajn ekkriojn:)

Voĉo de Bobĉinskij. —

Oj, Pjotr Ivanoviĉ, Pjotr Ivanoviĉ. vi piedpremis mian piedon.

Voĉo de Zemlanika. —

Lasu, sinjoroj, ke mi ne mortu sen pentofaro, — vi tute min kunepremis!

(Oni aŭdas ankoraŭ kelkajn ekkriojn: aj! aj! Fine ĉiuj sin elpuŝas kaj la ĉambro restas malplena.)

Sceno II.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov,

sola, eliras kun postdormaj okuloj.

Ŝajnas al mi, ke mi diligente ronkis. Kie ili prenis tiajn matracojn kaj kusenegojn? Mi eĉ ekŝvitis. Ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io frapas. Mi vidas, ke tie ĉi oni povas agrable pasigi la tempon. Mi amas gastamecon, kaj mi konfesas, al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro intereso. Kaj la filino de la urbestro estas tute ne malbela, kaj ankaŭ la patrino estas tia, ke oni povus ankoraŭ ... Ne, mi ne scias, sed al mi efektive plaĉas lia vivo.

Sceno III.

ĤLESTAKOV kaj AMMOS FJODOROVIĈ.

Ammos Fjodoroviĉ,

enirante kaj haltante, al si mem —

Dio, mia Dio! elportu min feliĉe; miaj genuoj tute fleksiĝas. (Laŭte, streĉinte sin kaj subtenante la spadon per la mano.) Mi havas la honoron prezenti min: juĝisto de la ĉi tiea juĝejo, kolegia asesoro Ljapkin-Tjapkin.

Ĥlestakov. —

Mi petas, sidiĝu. Vi do tie ĉi estas juĝisto?

Ammos Fjodoroviĉ. —

De la jaro 1816 mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrigadis mian oficon ĝis la nuna tempo.

Ĥlestakov. —

Estas tamen profita afero esti juĝisto?

Ammos Fjodoroviĉ. —

Por tri trijaraj serioj mi estas rekomendita por la ordeno de Vladimiro de kvara grado pro aprobo de la estraro. (Al si mem.) Kaj la mono estas en la pugno, sed la pugno estas tuta en fajro.

Ĥlestakov. —

Ha, al mi plaĉas Vladimiro. Jen Anno de la tria grado jam ne tiel plaĉas al mi.

Ammos Fjodoroviĉ,

elŝovante iom post iom antaŭen la fermitan pugnon. Al si mem.

Mia Dio! mi ne scias, kie mi sidas! Kvazaŭ brulantaj karboj estas sub mi.

Ĥlestakov. —

Kion vi tie havas en la mano?

Ammos Fjodoroviĉ,

konfuziĝinte kaj faligante la banknotojn sur la plankon.

Nenion, sinjoro.

Ĥlestakov. —

Kiel nenion? Mi vidas, ke mono elfalis el via mano.

Ammos Fjodoroviĉ,

tremante per la tuta korpo.

Tute ne, sinjoro! (Al si mem.) Ho, mia Dio! Jen mi jam estas transdonita al la juĝo! Oni jam alsendis veturileton, por kapti min!

Ĥlestakov,

levante la monon.

Jes, ĝi estas mono.

Ammos Fjodoroviĉ,

al si mem.

Nu, ĉio estas finita, — mi pereis.

Ĥlestakov. —

Ĉu vi scias? donu ĝin al mi prunte.

Ammos Fjodoroviĉ,

rapide.

Certe, certe ... kun granda plezuro. (Al si mem.) Nu, pli kuraĝe, pli kuraĝe! Savu min, Sankta Di-patrino!

Ĥlestakov. —

Vidu, mi en la vojo tro multe elspezis: tio kaj alio ... Cetere, mi el la bieno tuj resendos al vi la monon.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ha, mi petas vin, kion vi diras! Jam sen tio ĝi estas tia honoro ... Kompreneble, per mia malforta povo, per diligenteco kaj fervoro rilate la estraron ... mi penos meriti ... (Leviĝas de la seĝo, sin streĉas kaj tenas la manojn laŭlonge de la kruroj.) Mi ne kuraĝas pli tedi vin per mia alestado. Ĉu vi ne donos ian ordonon?

Ĥlestakov. —

Kian ordonon?

Ammos Fjodoroviĉ. —

Mi volis diri, ĉu vi ne donos ian ordonon al la ĉi tiea distrikta juĝejo?

Ĥlestakov. —

Por kio do? Mi ja nun ĝin tute ne bezonas; ne, nenion. Mi profunde vin dankas.

Ammos Fjodoroviĉ,

salutante kaj forirante, al si mem.

Nu, la urbo estas nia!

Ĥlestakov,

post la foriro de la juĝisto.

La juĝisto estas bona homo!

Sceno IV.

ĤLESTAKOV kaj la POŜTESTRO, eniras streĉiĝinte, en uniformo, subtenante la spadon.

Poŝtestro. —

Mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro, kortega konsilanto Ŝpekin.

Ĥlestakov. —

Ha, mi vin petas! Mi tre amas agrablan societon. Sidiĝu. Vi ja ĉiam tie ĉi loĝas?

Poŝtestro. —

Tute vere.

Ĥlestakov. —

Al mi plaĉas la ĉi tiea urbeto. Kompreneble, ĝi ne estas tre multehoma — sed tio ĉi ne estas grava. Ĝi ja ne estas ĉefurbo. Ĉu ne vere, ĝi ja ne estas ĉefurbo?

Poŝtestro. —

Absolute vere.

Ĥlestakov. —

Nur en la ĉefurbo ekzistas ja bon-tono kaj ne ekzistas provincaj anseroj. Kia estas via opinio, ĉu ne vere?

Poŝtestro. —

Tute vere. (Al si mem.) Li tamen tute ne estas fiera; pri ĉio li demandas.

Ĥlestakov. —

Kaj tamen ja konfesu, oni ja ankaŭ en malgranda urbeto povas pasigi la vivon feliĉe?

Poŝtestro. —

Tute vere.

Ĥlestakov. —

Laŭ mia opinio, kion oni bezonas? Ni bezonas nur, ke oni nin estimu, sincere amu, — ĉu ne vere?

Poŝtestro. —

Tute ĝuste.

Ĥlestakov. —

Mi konfesas, mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. Oni, kompreneble, nomos min stranga, sed mi havas tian karakteron. (Rigardante al li en la okulojn, diras al si mem.) Nu, mi provu peti de tiu ĉi poŝtestro pruntedonon. (Laŭte.) Kian strangan okazon mi havis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn?

Poŝtestro —

Kial do ne? Mi rigardos ĝin kiel la plej grandan feliĉon. Jen, mi petas. El la tuta koro mi estas preta servi al vi.

Ĥlestakov. —

Mi vin tre dankas. Kaj mi, mi konfesas, terure ne amas rifuzi al mi ion en la vojaĝo; kaj eĉ por kio tion fari? Ĉu ne vere?

Poŝtestro. —

Tute ĝuste. (Leviĝas, streĉiĝas kaj subtenas la spadon.) Mi ne kuraĝas plu tedi per mia alestado ... Ĉu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la poŝta administrado?

Ĥlestakov. —

Ne, nenion.

(La poŝtestro salutas kaj foriras.)

Ĥlestakov,

ekfumante cigaredon.

La poŝtestro, ŝajnas al mi, estas ankaŭ tre bona homo; almenaŭ komplezema li estas. Mi amas tiajn homojn.

Sceno V.

ĤLESTAKOV kaj LUKA LUKIĈ, kiu estas preskaŭ enpuŝata tra la pordo. Post li oni aŭdas voĉon preskaŭ laŭte: “Kion vi timas?”

Luka Lukiĉ,

streĉiĝante kun tremo kaj subtenante la spadon.

Mi havas la honoron min prezenti: inspektoro de lernejoj, titola konsilanto Ĥlopov.

Ĥlestakov. —

Ha, mi petas! Sidiĝu, sidiĝu! Ĉu vi ne deziras cigaredon? (Donas al li cigaredon.)

Luka Lukiĉ,

al si mem, ŝanceliĝante.

Jen vi havas! Tion ĉi mi jam tute ne atendis. Ĉu preni aŭ ne preni?

Ĥlestakov. —

Prenu, prenu; ĝi estas bona cigaredo. Kompreneble, ne tia kiel en Peterburgo. Tie, mia sinjoro, mi fumadis cigaredojn po dudek-kvin rubloj por cento — oni poste simple kisas al si la manon, kiam oni ĝin elfumis. Jen estas fajro, ekfumu. (Donas al li kandelon.)

Luka Lukiĉ, provas ekfumi kaj tute tremas.

Ĥlestakov. —

Sed ne de tiu ĉi fino!

Luka Lukiĉ,

de timo elfaligas la cigaredon, ekkraĉas kaj, svinginte per la mano, diras al si mem.

La diablo ĉion prenu! pereigis la malbenita timemeco!

Ĥlestakov. —

Mi vidas, vi ne estas amanto de cigaredoj. Kaj mi konfesas, ili estas mia malforta flanko. Jen ankaŭ rilate la virinan sekson, mi neniel povas esti indiferenta. Kiel vi? Kiaj pli plaĉas al vi — brunulinoj aŭ blondulinoj?

Luka Lukiĉ, estas en plena embaraso, kion li devas respondi.

Ĥlestakov. —

Ne, diru malkaŝe: brunulinoj aŭ blondulinoj?

Luka Lukiĉ. —

Mi ne kuraĝas scii.

Ĥlestakov. —

Ne, ne, ne elturnu vin! Mi volas nepre ekscii vian guston.

Luka Lukiĉ. —

Mi kuraĝas raporti ... (Al si mem.) Nu, mi mem ne scias, kion mi parolas.

Ĥlestakov. —

Ha, ha! Vi ne volas diri. Certe jam ia brunulino enbatis al vi najleton. Konfesu, ŝi enbatis?

Luka Lukiĉ, silentas.

Ĥlestakov. —

Ha, ha? Vi ruĝiĝis! Vi vidas, vi vidas! Kial do vi ne parolas?

Luka Lukiĉ. —

Mi timiĝis. Via moŝ ... ekscel ... prin ... (Al si mem.) Vendis min la malbenita lango, vendis!

Ĥlestakov. —

Vi timiĝis? En miaj okuloj efektive estas io, kio inspiras senkuraĝecon. Almenaŭ mi scias, ke neniu virino povas ilin elteni, ĉu ne vere?

Luka Lukiĉ. —

Tute vere.

Ĥlestakov. —

Jen stranga okazo min trafis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn?

Luka Lukiĉ,

kaptante sian poŝon, al si mem.

Nun estos bela afero, se mi ne havas! Estas, estas! (Elprenas kaj donas tremante la banknotojn.)

Ĥlestakov. —

Mi dankas vin humile.

Luka Lukiĉ,

streĉiĝante kaj subtenante la spadon.

Mi ne kuraĝas plu tedi per mia alestado.

Ĥlestakov. —

Adiaŭ.

Luka Lukiĉ,

elkuras rapide kaj diras al si mem.

Nu, dank’ al Dio! Eble li ne enrigardos en la klasojn.

Sceno VI.

ĤLESTAKOV kaj ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, streĉiĝinte kaj subtenante la spadon.

Artemij Filippoviĉ. —

Mi havas la honoron min prezenti: kuratoro de kadukulejoj, kortega konsilanto Zemlanika.

Ĥlestakov. —

Bonan tagon, mi petas vin, volu sidiĝi.

Artemij Filippoviĉ. —

Mi havis la honoron akompani vin kaj akcepti vin persone en la kadukulejoj konfiditaj al mia administrado.

Ĥlestakov. —

Ha, jes! mi memoras. Vi tre bone nin regalis per matenmanĝo.

Artemij Filippoviĉ. —

Mi ĉiam estas preta fervori en servado al la patrujo.

Ĥlestakov. —

Mi konfesas, ke ĝi estas mia malforta flanko, — mi amas bonan kuirejon. Diru, mi petas, ŝajnas al mi, kvazaŭ hieraŭ vi estis de iom pli malalta kresko, ĉu ne vere?

Artemij Filippoviĉ. —

Tre povas esti. (Post kelka silento.) Mi povas diri, ke mi nenion domaĝas kaj mi fervore plenumas mian servadon. (Alŝovas sin pli proksime kun sia seĝo kaj parolas mallaŭte.) Jen la ĉi tiea poŝtestro absolute nenion faras; ĉiuj aferoj estas en granda malordo: la sendaĵoj estas retenataj ... volu mem intence esplori. Ankaŭ la juĝisto, kiu ĵus estis antaŭ mia veno, okupas sin nur per ĉasado de leporoj, en la oficejoj li tenas hundojn, kaj lia konduto, se mi devas konfesi antaŭ vi, — kompreneble, pro la utilo de la patrujo, mi devas tion ĉi fari, kvankam li estas mia parenco kaj amiko, — lia konduto estas la plej kondamninda. Ekzistas tie ĉi unu bienhavanto Dobĉinskij, kiun plaĉis al vi vidi; kaj apenaŭ tiu ĉi Dobĉinskij ien eliras el la domo, la juĝisto jam tie sidas ĉe lia edzino, mi povas ĵuri ... kaj intence rigardu la infanojn: neniu el ili similas Dobĉinskij-n, sed ĉiuj, eĉ la malgranda knabineto, estas veraj portretoj de la juĝisto.

Ĥlestakov. —

Kion mi aŭdas! kaj mi neniel pensus, ke tiel estas.

Artemij Filippoviĉ. —

Jen ankaŭ la inspektoro de la ĉi tiea lernejo ... Mi ne scias, kiel la estraro povis konfidi al li tian oficon: li estas pli malbona ol jakobeno, kaj li inspiras al la junularo tiajn malbontendencajn regulojn, ke estas eĉ malfacile tion ĉi esprimi. Ĉu vi ne ordonos, mi ĉion tion ĉi raportos pli bone sur papero?

Ĥlestakov. —

Bone, vi povas raporti eĉ sur papero. Al mi estos tre agrable. Mi iom amas en enua tempo tralegi ion amuzan ... Kiel estas via nomo? Mi ĉiam forgesas.

Artemij Filippoviĉ. —

Zemlanika.

Ĥlestakov. —

Ha jes! Zemlanika. Kaj kiel, diru, mi petas, ĉu vi havas infanetojn?

Artemij Filippoviĉ. —

Sendube! kvin; du estas jam grandaĝaj.

Ĥlestakov. —

Ha, grandaĝaj! Kaj kiel ili ... kiel ili tion? ...

Artemij Filippoviĉ. —

Tio estas, ĉu ne plaĉas al vi demandi, kiel oni ilin nomas?

Ĥlestakov. —

Jes, kiel oni ilin nomas?

Artemij Filippoviĉ. —

Nikolao, Ivano, Elizabeto, Mario kaj Perpetuo.

Ĥlestakov. —

Tre bone.

Artemij Filippoviĉ. —

Mi ne kuraĝas tedi per mia alestado, forpreni tempon, destinitan por sanktaj devoj ... (Salutas kaj intencas foriri.)

Ĥlestakov,

akompanante.

Ne, nenion malhelpas. Ĉi ĉio estas tre ridinda, kion vi parolis. Mi petas vin, ankaŭ en alia tempo ... Mi tion ĉi tre amas. (Reiras kaj malferminte la pordon, krias al la foririnto.) He, vi! kiel oni vin ... mi ĉiam forgesas, kiel estas via nomo kaj patronomo.

Artemij Filippoviĉ. —

Artemij Filippoviĉ.

Ĥlestakov. —

Estu tiel bona, Artemij Filippoviĉ. Stranga okazo min trafis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi, ekzemple kvarcent rublojn?

Artemij Filippoviĉ. —

Mi havas.

Ĥlestakov. —

Ha, kiel bonokaze. Mi humile vin dankas.

Sceno VII.

ĤLESTAKOV, BOBĈINSKIJ kaj DOBĈINSKIJ.

Bobĉinskij. —

Mi havas la honoron prezenti min: loĝanto de la ĉi tiea urbo, Pjotr, filo de Ivano, Bobĉinskij.

Dobĉinskij. —

Bienhavanto Pjotr, filo de Ivano, Dobĉinskij.

Ĥlestakov. —

Ha, sed mi vin jam vidis. ŝajnas al mi, ke vi tiam falis? Nu, kiel fartas via nazo?

Bobĉinskij. —

Dank’ al Dio! Ne volu maltrankviliĝi: ĝi kovriĝis, tute kovriĝis.

Ĥlestakov. —

Estas bone, ke ĝi kovriĝis. Mi ĝojas ... (Subite kaj abrupte.) Monon vi ne havas?

Dobĉinskij. —

Monon? Kiel monon?

Ĥlestakov. —

Pruntedoni ekzemple mil rublojn.

Bobĉinskij. —

Tian sumon, per Dio, mi ne havas. Ĉu ne havas vi, Pjotr Ivanoviĉ?

Dobĉinskij. —

Kun mi, mi ne havas, ĉar mia mono, se vi scias, estas deponita en la oficejo de la komuna prizorgado.

Ĥlestakov. —

Nu, se vi ne havas mil, mi petas cent rublojn.

Bobĉinskij,

serĉante en la poŝoj.

Ĉu vi, Pjotr Ivanoviĉ, ne havas cent rublojn? Mi havas nur kvardek per banknotoj.

Dobĉinskij,

rigardante en la paperujon.

Mi havas entute nur dudek-kvin rublojn.

Bobĉinskij. —

Sed vi serĉu pli bone, Pjotr Ivanoviĉ! Mi scias, vi havas tie en la poŝo de la dekstra flanko traŝiron, kaj la mono kredeble iel enfalis en la traŝiron.

Dobĉinskij. —

Ne, kredu al mi, ankaŭ en la traŝiro ne estas.

Ĥlestakov. —

Nu, tute egale. Mi ja nur simple tiel diris. Bone, estu sesdek-kvin rubloj ... Tute egale. (Li prenas la monon.)

Dobĉinskij. —

Mi kuraĝas peti vin pri unu tre delikata cirkonstanco.

Ĥlestakov. —

Pri kio?

Dobĉinskij. —

Afero de tre delikata eco: mia plej maljuna filo, volu vidi, estas naskita de mi ankoraŭ antaŭ la edziĝo.

Ĥlestakov. —

Jes?

Dobĉinskij. —

Tio estas, oni nur tiel diras, sed efektive mi naskis lin tute tiel kvazaŭ en edzeco, kaj ĉion tion mi poste dece fortikigis per leĝa ligo de edzeco. Sekve, volu vidi, mi volas, ke li nun estu jam tute, tio estas mia leĝa filo, kaj ke li estu nomata tiel, kiel mi, Dobĉinskij.

Ĥlestakov. —

Bone, li estu nomata; mi konsentas.

Dobĉinskij. —

Mi eĉ ne maltrankviligus vin, sed estas domaĝe pro liaj kapabloj. La bubo estas tia ... li donas grandajn esperojn: parkere li rakontas diversajn versaĵojn, kaj se li ie trovas tranĉileton, li tuj faras malgrandan droŝketon tiel arte, kiel artifikisto. Jen ankaŭ Pjotr Ivanoviĉ scias.

Bobĉinskij. —

Jes, grandajn kapablojn li havas.

Ĥlestakov. —

Bone, bone! Mi zorgos pri tio ĉi, mi parolos ... mi esperas ... ĉio ĉi tio estos farita, jes, jes ... (Turnante sin al Bobĉinskij.) Ĉu vi ne havas ankaŭ ion por diri al mi?

Bobĉinskij. —

Certe, mi havas tre humilegan peton.

Ĥlestakov. —

Nome kion, pri kio?

Bobĉinskij. —

Mi petas vin plej humile, kiam vi veturos Peterburgon, diru tie al ĉiuj diversaj eminentuloj, senatanoj kaj admiraloj, ke jen via Ekscelenco, aŭ Princa Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Simple tiel diru: loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov. —

Tre bone.

Bobĉinskij. —

Kaj se iel vi havos okazon al la regnestro, tiam vi ankaŭ al la regnestro diru, ke jen via Imperiestra Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov. —

Tre bone.

Dobĉinskij. —

Pardonu, ke ni tiel tedis vin per nia alestado.

Bobĉinskij. —

Pardonu, ke ni tiel tedis vin per nia alestado.

Ĥlestakov. —

Nenio grava, nenio grava! Al mi estas tre agrable. (Elakompanas ilin.)

Sceno VIII.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov,

sola.

Tie ĉi estas multe da oficistoj. ŝajnas al mi tamen, ke ili min prenas por regna homo. Kredeble mi hieraŭ ekŝutis al ili iom da polvo en la okulojn. Kia malsaĝularo! Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo: li skribadas artikoletojn, — nu, li ilin bone prifrapu per la plumo. He, Osip, donu al mi paperon kaj inkon! (Osip enrigardas tra la pordo kaj diras: “Tuj”.) Kaj certe, se iu trafos sur la denton de Trjapiĉkin, — tiam gardu vin: pro sprita vorto li eĉ propran patron ne indulgus, kaj monon li ankaŭ amas. Cetere, ĉi tiuj oficistoj estas bonaj homoj; ĝi estas de ilia flanko bona trajto, ke ili donis al mi prunte. Mi intence trarigardos, kiom da mono mi havas. Jen de la juĝisto tricent; jen de la poŝtestro tricent, sescent, sepcent, okcent ... — kia malpura banknoto! — okcent, naŭcent ... Oho! transpaŝas milon ... Nu, venu nun, kapitano, mi volus vin trafi nun! ni rigardu, kiu kiun batos!

Sceno IX.

ĤLESTAKOV kaj OSIP, kun inko kaj papero.

Ĥlestakov. —

Nu, kiel? vi vidas, malsaĝulo, kiel oni min regalas kaj akceptas? (Komencas skribi.)

Osip. —

Jes, dank’ al Dio. Sed vi scias, Ivan Aleksandroviĉ, kion mi diros al vi?

Ĥlestakov. —

Kion do?

Osip. —

Forveturu de ĉi tie! Per Dio, estas jam tempo.

Ĥlestakov,

skribas.

Jen sensencaĵo! Por kio?

Osip. —

Iale. Lasu ilin ĉiujn al Dio! Vi amuziĝis tie ĉi du tagojn, — nu, estas sufiĉe. Por kio ligiĝi kun ili por longe? Kraĉu sur ilin! Oni ne povas antaŭvidi: eble iu alia alveturos ... Per Dio, Ivan Aleksandroviĉ! Kaj ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn, — ni tiel bonege ekruliĝus!. ..

Ĥlestakov,

skribas.

Ne, mi volas ankoraŭ iom loĝi ĉi tie. Ni lasu ĝis morgaŭ.

Osip. —

Kial morgaŭ! Per Dio, ni forveturu, Ivan Aleksandroviĉ! Kvankam oni akceptas vin kun grandaj honoroj, tamen vidu, estas pli bone forveturi plej baldaŭe; kredu al mi, oni ja prenis vin por iu alia ... Kaj ankaŭ la patro koleros, ke vi tiel longe restis en la vojo. Kredu al mi, ni ja tiel bonege ekruliĝus! Kaj ĉevalojn oni donus tie ĉi bonegajn.

Ĥlestakov,

skribas.

Nu, bone. Forportu nur antaŭe tiun ĉi leteron; se vi volas, prenu samtempe ankaŭ poŝtoveturan bileton. Sed por tio rigardu, ke la ĉevaloj estu bonaj! Al la veturigistoj diru, ke mi donados po rublo, ke ili ruligu min kiel kortegan kurieron kaj ili kantu kantojn! (Daŭrigas skribi.) Mi prezentas al mi, Trjapiĉkin mortos de ridado ...

Osip. —

Mi sendos, sinjoro, la leteron per ĉi tiea servanto, kaj mi mem pli bone enpakos viajn aĵojn, por ke tempo ne estu vane perdata.

Ĥlestakov,

skribas.

Bone, alportu nur kandelon.

Osip,

eliras kaj parolas malantaŭ la scenejo.

He, aŭskultu, mia kara! Forportu la leteron al la poŝto kaj diru al la poŝtestro, ke li akceptu sen mono, kaj diru, ke oni tuj alvenigu al la sinjoro la plej bonan triĉevalan veturilon, kurieran; kaj la koston de veturado, diru, la sinjoro ne pagas: la veturado, diru. estas regnokasa. Kaj ke ĉio fariĝu plej rapide, ĉar alie, diru, la sinjoro koleros. Atendu, ankoraŭ la letero ne estas preta.

Ĥlestakov,

daŭrigas skribi.

Estus interese scii, kie li nun loĝas — en la strato Poŝtoficeja aŭ en la Goroĥova? Li ja ankaŭ amas ofte ŝanĝi la loĝejojn kaj ne pagi. Mi adresos divenprove strato Poŝtoficeja. (Faldas la leteron kaj surskribas.)

Osip, alportas kandelon, Ĥlestakov sigelas. Oni aŭdas la voĉon de Derĵimorda: “— Kien vi vin ŝovas, barbulo? Oni diras al vi, ke estas ordonite neniun lasi!”

Ĥlestakov,

donas al Osip la leteron.

Prenu, forportu.

Voĉoj de komercistoj. —

Lasu nin, nia kara! Vi ne povas ne lasi: ni venis pro serioza afero.

Voĉo de Derĵimorda. —

For, for! Li ne akceptas, li dormas. (La bruo pligrandiĝas.)

Ĥlestakov. —

Kio tie estas, Osip? Rigardu, pro kio estas la bruo.

Osip,

rigardante tra la fenestro.

Iaj komercistoj volas eniri, sed la policano ilin ne lasas. Ili svingas per paperoj: kredeble ili vin volas vidi.

Ĥlestakov,

alirante al la fenestro.

Kion vi deziras, miaj karaj?

Voĉo de komercistoj. —

Al via afabla moŝto ni volas nin turni. Ordonu, reganto nia, akcepti petoskribon.

Ĥlestakov. —

Enlasu ilin, enlasu! Ili venu. Osip, diru al ili, ke ili venu. (Osip foriras.)

Ĥlestakov,

akceptas tra la fenestro petoskribojn, disvolvas unu el ili kaj legas.

“Al lia altamoŝta ekscelenca moŝta sinjoro financestro, de la komercisto Abdulin ...” Diablo scias, kion li skribis: eĉ ne ekzistas tia titolo!

Sceno X.

ĤLESTAKOV kaj KOMERCISTOJ, kun korbo da vino kaj kun konusoj da sukero.

Ĥlestakov. —

Kio estas al vi, miaj karaj?

Komercistoj. —

Kun plej humila peto ni venas al via afabla moŝto.

Ĥlestakov. —

Kaj kion vi deziras?

Komercistoj. —

Ne pereigu nin, reganto nia! Maljusteco estas farata al ni tute sen ia kaŭzo.

Ĥlestakov. —

De kiu?

Unu el la komercistoj. —

Nu, ĉio de la ĉi tiea urbestro. Tia urbestro, ho, reganto mia, neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo. Tiajn ofendojn li faras, ke eĉ priskribi ne estas eble. Per senĉesa enloĝigado de soldatoj li tute nin elturmentis, ni ne scias jam kiel nin savi. Ne laŭ decaj agoj li agas. Li ekkaptas per la barbo kaj diras: “Ha, vi, tataro!” Per Dio! Nu, se ni, por tiel diri, ne farus decan respekton al li, — sed ni ja ĉiam plenumas la ordon: kion oni devas doni por vesto al lia edzino kaj filino, — ni kontraŭ tio ne disputas. Sed ne, vidu, al li ĉio ĉi tio ne sufiĉas, — per Dio! Li venas en la magazenon, kaj kion li trovas, li ĉion prenas. Li ekvidas pecon da drapo, li tuj diras: “He, mia kara, tio ĉi estas bona drapo: forportu ĝin al mi.” Kaj ni vole-ne-vole portas, kaj la peco ja enhavas ĉirkaŭ kvindek arŝinojn.

Ĥlestakov. —

Ĉu vere! Ha, kia fripono li do estas!

Komercistoj. —

Per Dio! Tian urbestron neniu memoras, simple ni devas ĉion kaŝi en la magazeno, kiam ni lin ekvidas. Tio estas ne sole, por tiel diri, ian delikataĵon, sed eĉ ĉian abomenaĵon, li prenas: sekigitaj prunoj, kiuj jam de sep jaroj kuŝas en la barelo, ĉe mi eĉ komizo ĝin ne volus manĝi, — kaj li la tutan.manon tien enŝovas. Lia nomfesto estas en la tago de la sankta Antono, kaj ŝajnas al ni, ni tiam portas jam al li en granda amaso ĉion, kion oni nur povas, nenio mankas al li; sed ne, donu al li ankoraŭ: li diras, ke ankaŭ la tago de la sankta Onufrio estas lia nomfesto. Kion fari? Ankaŭ en la Onufria tago ni portas.

Ĥlestakov. —

Sed tio ĉi ja estas simple rabisto!

Komercistoj. —

Per Dio, vere. Kaj provu nur diri unu vorton de protesto, li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton por enloĝigi. Kaj se vi nur per io lin kolerigis, li ordonas fermi la pordon: “Mi vin, — li diras, — ne submetos, — li diras, — al korpa puno aŭ al torturo: tion ĉi, — li diras, — la leĝo malpermesas, sed jen, mia kara, vi manĝos ĉe mi haringon!”

Ĥlestakov. —

Ha, kia malnoblulo! Sed por tio ĉi li devas ja esti sendita rekte Siberion.

Komercistoj. —

Nu, kien ajn via afabla moŝto lin forsendos — ĉio estos bona, nur, por tiel diri, pli malproksimen de ni. Ne rifuzu, nia patro, akcepti nian regalon de bondeziro: ni salutas vin per iom da sukero kaj per korbeto da vino.

Ĥlestakov. —

Ne, vi tion ĉi ne pensu; mi prenas absolute neniajn subaĉetojn. Jen ekzemple, se vi proponus al mi prunte tri centojn da rubloj, — nu, tio estus tute alia afero: preni prunte mi povas.

Komercistoj. —

Kun plezuro, nia patro! (Ili elprenas monon.) Sed kio estas tricent! jam pli bone prenu kvincent, nur helpu.

Ĥlestakov. —

Bone: prunte — mi nenion diros, mi prenos.

Komercistoj,

transdonas al li sur arĝenta pleto la monon.

Nu, faru al ni la komplezon, prenu jam ankaŭ la pleteton.

Ĥlestakov. —

Bone, mi povas preni ankaŭ la pleton.

Komercistoj,

salutante.

Nu, volu preni jam kune ankaŭ iom da sukero.

Ĥlestakov. —

Ho, ne, subaĉetojn mi prenas neniajn...

Osip. —

Via moŝto! kial vi ne prenas? Prenu! En la vojo ĉio taŭgos. Donu la konusojn kaj la korbeton. Donu ĉion, ĉio estos utila. Kio tie estas? ŝnureto? Donu ankaŭ la ŝnureton, — en la vojo ankaŭ ŝnureto estos utila; se la veturileto ie rompiĝos aŭ io simila, oni povos ligi.

Komercistoj. —

Faru do jam tian favoron, via grafa moŝto! Se jam vi, por tiel diri, ne helpos en nia peto, tiam ni jam ne scias, kion fari; restos al ni nur pendigi nin.

Ĥlestakov. —

Nepre, nepre! Mi penos. (La komercistoj foriras.)

Voĉo de virino. —

Ne, vi ne havas la rajton ne allasi min! Mi plendos kontraŭ vi al li mem. Vi ne puŝu tiel dolore!

Ĥlestakov. —

Kiu tie estas? (Aliras al la fenestro.) Kion vi deziras, mia virino?

Voĉoj de du virinoj. —

Vian favoron mi petas, patro mia. Ordonu aŭskulti min, reganto mia.

Ĥlestakov,

tra la fenestro.

Enlasu ŝin.

Sceno XI.

ĤLESTAKOV, SERURISTEDZINO kaj SUBOFICIREDZINO

Seruristedzino,

salutante ĝis la planko.

Favoron mi petas...

Suboficiredzino. —

Favoron mi petas...

Ĥlestakov. —

Sed kiaj virinoj vi estas?

Suboficiredzino. —

Suboficira edzino Ivanova.

Seruristedzino. —

Seruristedzino, ĉi tiea urbanino, Fevronja Petrovna Poŝljopkina, mia patro...

Ĥlestakov. —

Haltu, antaŭe unu parolu. Kion vi bezonas?

Seruristedzino. —

Favoron vian mi petas, kontraŭ la urbestro mi alportas mian plej humilan peton! Dio donu al li ĉian eblan malbonon! Nek liaj infanoj, nek li, fripono, nek liaj onkloj, nek liaj onklinoj havu en io ian profiton!

Ĥlestakov. —

Kio estas?

Seruristedzino. —

Li ja ordonis preni mian edzon en la soldataron, kvankam tute ne estis nia vico, — tia fripono! eĉ laŭ la leĝo ne estas permesite: li estas ja edzigita.

Ĥlestakov. —

Kiel do li povis tion ĉi fari?

Seruristedzino. —

Li faris, fripono, li faris, — Dio lin batu en tiu mondo kaj en ĉi tiu! ke li, se li havas onklinon, ankaŭ al la onklino venu ĉia malbono, kaj se lia patro vivas, ankaŭ la patro, kanajlo, mortu kiel hundo aŭ sufokiĝu por ĉiam, fripono malbenita! Oni devis preni la filon de la tajloro, li ja estis ankaŭ drinkemulo, sed la gepatroj donis riĉan donacon, tiam li alkroĉiĝis al la filo de la komercistino Pantelejeva, sed Pantelejeva ankaŭ sendis al lia edzino tri pecojn da tolo, — tiam li turnis sin al mi. “Por kio, — li diras, — vi bezonas edzon? li jam ne taŭgas por vi.” Sed tion mi scias, ĉu li taŭgas aŭ ne taŭgas; ĝi estas mia afero, fripono malbenita! “Li estas, — li diras, — ŝtelisto; kvankam li nun ne ŝtelis, sed tute egale, — li diras, — li poste ŝtelos, oni lin ankaŭ sen tio en la venonta jaro prenos en la soldataron.” Sed mi, kiel mi povas esti sen edzo, fripono malbenita! Mi estas malforta homo, vi malnoblulo tiela! Via tuta parencaro neniam vidu la lumon de Dio! kaj se vi havas bopatrinon, tiam ankaŭ la bopatrino...

Ĥlestakov. —

Bone, bone. Nu, kaj vi? (Elkondukas la maljunulinon.)

Seruristedzino,

forirante.

Ne forgesu, nia patro! Estu favora!

Suboficiredzino. —

Kontraŭ la urbestro mi venis, patro mia...

Ĥlestakov. —

Nu, kio, pri kio? Diru en mallongaj vortoj.

Suboficiredzino. —

Li vergis min, patro mia!

Ĥlestakov. —

Kiel?

Suboficiredzino. —

Per eraro, mia patro! Niaj virinoj en la bazaro interbatiĝis, sed la polico venis tro malfrue, tiam ĝi kaptis min, kaj ĝi tiel min regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi.

Ĥlestakov. —

Kion do oni povas nun fari?

Suboficiredzino. —

Fari oni kompreneble nenion povas. Sed por la eraro ordonu, ke li pagu punmonon. Forĵeti mem mian feliĉon mi ja ne bezonas, kaj mono estas nun por mi tre utila.

Ĥlestakov. —

Bone, bone! Iru, iru! Mi faros disponon. (Tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj.) Nu, kiu tie estas ankoraŭ? (Aliras al la fenestro.) Mi ne volas, mi ne volas! Ne estas bezone, ne bezone! (Forirante.) Ili jam tro tedis min, diablo ilin prenu! Ne enlasu, Osip!

Osip,

krias tra la fenestro.

For, for! Nun ne estas tempo, venu morgaŭ! (La pordo malfermiĝas kaj el tie elstariĝas ia figuro en frisa supervesto, kun nerazita barbo, ŝveliĝinta lipo kaj ĉirkaŭligita vango; post ĝi en la perspektivo montriĝas kelkaj aliaj.)

Osip. —

For, for! Kien vi vin ŝovas? (Li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro kaj elpuŝigas sin kune kun li en la vestiblon, puŝferminte post si la pordon.)

Sceno XII.

ĤLESTAKOV kaj MARJA ANTONOVNA.

Marja Antonovna. —

Ha!

Ĥlestakov. —

Kial vi tiel ektimis, sinjorino?

Marja Antonovna. —

Ne, mi ne ektimis.

Ĥlestakov,

pozante.

Mi petas vin, sinjorino, al mi estas tre agrable, ke vi prenis min por tia homo, kiu ... Ĉu mi povas kuraĝi demandi vin, kien vi intencis iri?

Marja Antonovna. —

Certe, mi nenien iris.

Ĥlestakov. —

Kial do ekzemple vi nenien iris?

Marja Antonovna. —

Mi pensis, eble ĉi tie estas la patrino...

Ĥlestakov. —

Ne, mi volus scii, kial vi nenien iris? Marja Antonovna. — Mi malhelpis vin. Vi estis okupata de gravaj aferoj.

Ĥlestakov,

pozante.

Sed viaj okuloj estas pli bonaj ol gravaj aferoj ... Vi neniel povas malhelpi min, en nenia maniero; kontraŭe, vi povas fari plezuron.

Marja Antonovna. —

Vi parolas en maniero ĉefurba.

Ĥlestakov. —

Por tia bela persono, kiel vi, ĉu mi povas kuraĝi esti tiel feliĉa kaj proponi al vi seĝon? Sed ne, al vi decas ne seĝo, sed trono.

Marja Antonovna. —

Efektive, mi ne scias ... mi tiel bezonis iri. (Sidiĝas.)

Ĥlestakov. —

Kian belan tuketon vi havas!

Marja Antonovna. —

Vi estas mokisto, vi deziras nur moki provincanojn.

Ĥlestakov. —

Kiel mi dezirus, sinjorino, esti via tuketo, por ĉirkaŭpreni vian lilian koleton.

Marja Antonovna. —

Mi tute ne komprenas, pri kio vi parolas: ia tuketo ... Kia stranga vetero estas hodiaŭ.

Ĥlestakov. —

Sed viaj lipetoj, sinjorino, estas pli bonaj ol ĉiu vetero.

Marja Antonovna. —

Vi ĉiam parolas ion tian ... Mi petus vin, ke vi pli bone skribu al mi pro memoro iajn versojn en la albumon. Vi kredeble scias multe da ili.

Ĥlestakov. —

Por vi, sinjorino, ĉion, kion vi volas. Postulu, kiajn versojn vi deziras?

Marja Antonovna. —

Iajn tiajn bonajn, novajn.

Ĥlestakov. —

Nu, kia gravaĵo estas versoj! Mi scias multe da ili.

Marja Antonovna. —

Nu, diru do, kiajn do vi skribos al mi?

Ĥlestakov. —

Sed por kio diri? Mi ja sen tio ilin scias.

Marja Antonovna. —

Mi ilin tre amas...

Ĥlestakov. —

Sed mi havas multe da ili kaj plej diversajn. Nu, ekzemple, mi skribos al vi jenon: “Vi, homo multe suferanta, ne plendu vane kontraŭ Dio! ...” aŭ, ankaŭ aliajn ... nun mi ne povas ilin rememori; cetere, ĉio estas ne grava. Pli bone mi anstataŭ tio prezentos al vi mian amon, kiu de via rigardo ... (Li alŝovas la seĝon.)

Marja Antonovna. —

Amo! Mi ne komprenas amon ... Mi neniam eĉ sciis, kio ... amo ... (Deŝovas la seĝon.)

Ĥlestakov. —

Kial do vi deŝovas vian seĝon? Al ni estos pli bone sidi proksime unu de la alia.

Marja Antonovna,

deŝovante sin.

Kial do proksime? Egale estos se malproksime.

Ĥlestakov,

alŝovante sin.

Kial do malproksime? Egale estos se proksime.

Marja Antonovna,

deŝovante sin.

Sed por kio do?

Ĥlestakov,

alŝovante sin.

Sed ĝi ja nur ŝajnas al vi, ke estas proksime; vi imagu al vi, ke estas malproksime. Kiel mi estus feliĉa, sinjorino, se mi povus premi vin en miaj brakoj.

Marja Antonovna,

rigardas al la fenestro.

Kio ĝi tie estas, kvazaŭ preterflugis? Pigo aŭ ia alia birdo?

Ĥlestakov,

kisas ŝin sur la ŝultro kaj rigardas al la fenestro.

Ĝi estas pigo.

Marja Antonovna,

leviĝas kun indigno.

Ne, tio ĉi estas jam tro ... Tia aroganteco! ...

Ĥlestakov,

retenante ŝin.

Pardonu, sinjorino, mi faris tion ĉi de amo, efektive de amo.

Marja Antonovna. —

Vi rigardas min kiel tian provincaninon ... (Penegas foriri.)

Ĥlestakov,

plue retenante ŝin.

De amo, kredu al mi, ke de amo. Mi nur simple ŝercis: Marja Antonovna, ne koleru! Mi estas preta sur la genuoj peti pardonon de vi. (Metas sin genue.) Pardonu do, pardonu! Vi vidas, mi estas genue!

Sceno XIII.

La SAMAJ kaj ANNA ANDREJEVNA.

Anna Andrejevna,

ekvidinte Ĥlestakovon genue.

Ha kia pasaĵo!

Ĥlestakov,

leviĝante.

Ha, diablo prenu!

Anna Andrejevna,

al la filino.

Kion tio ĉi signifas, sinjorino? Kiaj agoj tio ĉi estas?

Marja Antonovna. —

Mi, patrineto...

Anna Andrejevna. —

Iru for de ĉi tie! Vi aŭdas? for, for! Ne kuraĝu eĉ montri vin al miaj okuloj. (Marja Antonovna foriras kun larmoj.) Pardonu, mi konfesas, mi estas tiel mirigita...

Ĥlestakov,

al si mem.

Kaj ŝi ankaŭ estas tre apetita, tute ne malbela. (Metas sin genue.) Sinjorino, vi vidas, mi brulas de amo.

Anna Andrejevna. —

Kiel, vi estas genue? Ha, leviĝu, leviĝu! Tie ĉi la planko estas tute ne pura.

Ĥlestakov. —

Ne, genue, nepre genue, mi volas scii, kion la sorto donas al mi, vivon aŭ morton.

Anna Andrejevna. —

Sed, permesu, mi ne komprenas ankoraŭ plene la signifon de la vortoj. Se mi ne eraras, vi faras deklaracion pri mia filino?

Ĥlestakov. —

Ne, mi amas vin mem. Mia vivo estas sur hareto. Se vi ne kronos mian konstantan amon, tiam mi ne valoros la teran ekzistadon. Kun flamo en la brusto mi petas vian manon.

Anna Andrejevna. —

Sed permesu rimarkigi: mi estas en certa grado ... mi estas edzinigita.

Ĥlestakov. —

Tio ĉi nenion faras! Por la amo ne ekzistas diferenco; eĉ Karamzin diris: “La leĝoj kondamnas.” Ni foriros sub la ombron de riveretoj ... Vian manon, vian manon mi petas.

Sceno XIV.

La SAMAJ kaj MARJA ANTONOVNA, subite enkuras.

Marja Antonovna. —

Panjo, paĉjo diris, ke vi ... (Ekvidinte Ĥlestakovon genue, ekkrias.) Ha, kia pasaĵo!

Anna Andrejevna. —

Nu, kion vi bezonas? Por kio? Kial? Kia facilanimeco! Subite enkuris kiel haladziĝinta katino. Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon? Efektive, kiel ia trijara infano. Oni ne kredus, ne kredus, tute ne kredus, ke ŝi havas jam la aĝon de dekok jaroj. Mi ne scias, kiam vi estos pli saĝa, kiam vi kondutos, kiel decas al bonedukita fraŭlino, kiam vi scios, kio estas bonaj reguloj kaj seriozeco en la agado.

Marja Antonovna,

kun larmoj.

Mi ... kredu al mi, panjo ... mi ne sciis ...

Anna Andrejevna. —

Ĉe vi ĉiam ia trablova vento promenadas en la kapo; vi prenas ekzemplon de la filinoj de Ljapkin-Tjapkin. Kion vi rigardas ilin? Vi ne bezonas rigardi ilin. Vi havas ekzemplojn aliajn — antaŭ vi estas via patrino. Jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi.

Ĥlestakov,

kaptante la manon de la filino.

Anna Andrejevna, ne kontraŭiĝu al nia feliĉo, benu la konstantan amon!

Anna Andrejevna,

kun mirego.

Sekve ŝi estas la objekto de via ...

Ĥlestakov. —

Decidu: vivo aŭ morto?

Anna Andrejevna. —

Nu, jen vi vidas, malsaĝulino, vi vidas: pro vi tia abomenaĵo, la gasto afable staris genue; kaj vi subite enkuris, kiel frenezulino. Nu, jen, efektive vi meritas, ke mi intence rifuzu: vi ne valoras tian feliĉon.

Marja Antonovna. —

Mi jam ne faros, panjo, mi jam plu ne faros.

Sceno XV.

la SAMAJ kaj la URBESTRO, enkuras, malfacile spirante.

Urbestro. —

Ekscelenco! Ne pereigu min!

Ĥlestakov. —

Kio estas al vi?

Urbestro. —

Ĵus la komercistoj plendis al via ekscelenco. Mi certigas vin per mia honoro, ne estas vera eĉ duono de tio, kion ili diras. Ili mem trompas kaj prifriponas la popolon. La suboficiredzino mensogis ankaŭ al vi, kvazaŭ mi ŝin elvergis; ŝi mensogas, per Dio, ŝi mensogas. Ŝi mem sin elvergis.

Ĥlestakov. —

Al la diablo la suboficiredzinon; ne pri ŝi mi nun pensas!

Urbestro. —

Ne kredu, ne kredu! Ili estas tiaj mensogistoj... al ili eĉ malgranda infano ne kredas. Ili jam en la tuta urbo estas konataj kiel mensogistoj. Kaj pri friponeco mi kuraĝas raporti al vi: ili estas tiaj friponoj, kiajn la mondo neniam ankoraŭ naskis.

Anna Andrejevna. —

Ĉu vi scias, kian grandan honoron faras al ni Ivan Aleksandroviĉ? Li petas la manon de nia filino.

Urbestro. —

Haltu, haltu!... Vi freneziĝis, mia kara! Ne koleru, via generala moŝto, — ŝi havas ne tute normalan cerbon: tia sama estis ankaŭ ŝia patrino.

Ĥlestakov. —

Sed mi efektive petas la manon. Mi enamiĝis.

Urbestro. —

Mi ne povas kredi, via generala moŝto!

Anna Andrejevna. —

Sed oni ja diras al vi!

Ĥlestakov. —

Mi diras al vi senŝerce ... Mi povas freneziĝi de amo.

Urbestro. —

Mi ne arogas al mi kredi, mi ne valoras tian honoron.

Ĥlestakov. —

Sed se vi ne konsentos doni al mi la manon de Marja Antonovna, tiam mi estas preta fari diablo scias kion ...

Urbestro. —

Mi ne povas kredi: plaĉas al vi ŝerci, via generala moŝto!

Anna Andrejevna. —

Ha, kia ŝtipo, efektive! Sed se oni ripetas al vi?

Urbestro. —

Mi ne povas kredi.

Ĥlestakov. —

Donu, donu! Mi estas homo furioza, mi decidiĝos al ĉio: kiam mi min pafmortigos, oni vin transdonos al la juĝo.

Urbestro. —

Ha, mia Dio! Mi, per Dio, ne estas kulpa, nek anime, nek korpe! Ne volu koleri! Volu agi tiel, kiel plaĉas al via afabla moŝto! Kredu al mi, en mia kapo nun estas ... Mi eĉ mem ne scias, kio fariĝas. Mi fariĝis nun tia malsaĝulo, kia mi neniam ankoraŭ estis.

Anna Andrejevna. —

Nu, benu!

(Ĥlestakov aliras kun Marja Antonovna.)

Urbestro. —

Dio vin benu! sed mi ne estas kulpa! (Ĥlestakov kaj Marja Antonovna sin kisas, la urbestro ilin rigardas.) Kia diablo! efektive! (Frotas al si la okulojn.) Ili sin kisas! Ha, mia Dio, ili sin kisas! Efektiva fianĉo. (Ekkrias, saltante de ĝojo.) Aj, Antono! Aj, Antono! Aj, urbestro! Vidu, kiel la afero ekiris!

Sceno XVI.

La SAMAJ kaj OSIP.

Osip. —

La ĉevaloj estas pretaj.

Ĥlestakov. —

Ha, bone ... Mi tuj iros.

Urbestro. —

Kiel? Plaĉas al vi forveturi?

Ĥlestakov. —

Jes, mi forveturas.

Urbestro. —

Kaj kiam do, tio estas ... vi bonvolis mem aludi pri ... ŝajnas al mi, pri edziĝo? ...

Ĥlestakov. —

Ha, tio ... Mi nur por unu minuto, por unu tago al la onklo, — li estas riĉa maljunulo; kaj morgaŭ mi tuj venos returne.

Urbestro. —

Ni neniel kuraĝas reteni vin, esperante vian feliĉan revenon.

Ĥlestakov. —

Certe, certe, mi en minuto ĉion faras. Adiaŭ, mia amo... ne, simple, mi ne povas esprimi! Adiaŭ, mia koro! (Kisas la manon de Marja Antonovna.)

Urbestro. —

Sed ĉu vi ne bezonas ion en la vojo? Ŝajnas al mi, ke vi bonvolis havi mankon de mono?

Ĥlestakov. —

Ho, ne, por kio? (Iom pripensinte.) Nu, cetere, mi povas akcepti.

Urbestro. —

Kiom vi deziras?

Ĥlestakov. —

Nu jen, tiam vi donis ducent, t.e. ne ducent, sed kvarcent, — mi ne volas tiri profiton el via eraro, — oni povas sekve ankaŭ nun tiom same, por ke estu ja ĝuste okcent.

Urbestro. —

Tuj! (Elprenas el la monpaperujo.) Mi havas ĝuste tute novajn paperetojn.

Ĥlestakov. —

Ha, jes! (Li prenas kaj trarigardas la banknotojn.) Bone! Oni ja diras, ke ĝi signifas novan feliĉon, kiam la banknotoj estas novaj.

Urbestro. —

Tute vere.

Ĥlestakov. —

Adiaŭ, Anton Antonoviĉ! Mi multe dankas vin por via gastameco. El mia tuta koro mi konfesas: nenie mi havis tian bonan akcepton. Adiaŭ, Anna Andrejevna! Adiaŭ, mia koro, Marja Antonovna! (Eliras.)

(Malantaŭ la scenejo.)

Voĉo de Ĥlestakov. —

Adiaŭ, anĝelo de mia animo, Marja Antonovna!

Voĉo de la urbestro. —

Kiel do vi faras? Vi veturas sur simpla veturilo?

Voĉo de Ĥlestakov. —

Jes, mi kutimis. Mi ricevas kapdoloron de risortoj.

Voĉo de la veturigisto. —

Tpr ...

Voĉo de la urbestro. —

Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto. Ĉu vi deziras, mi lasos alporti tapiŝeton?

Voĉo de Ĥlestakov. —

Ne, por kio? Nenio grava; cetere, bone, oni donu tapiŝeton.

Voĉo de la urbestro. —

He, Avdotja! Iru en la provizejon, elprenu tapiŝon la plej bonan, — tiun kun la blua tono, la persan — plej rapide!

Voĉo de la veturigisto. —

Tpr ...

Voĉo de la urbestro. —

Kiam do vi ordonas atendi vin?

Voĉo de Ĥlestakov. —

Morgaŭ aŭ postmorgaŭ.

Voĉo de Osip. —

Ha, ĝi estas tapiŝo? Donu ĝin ĉi tien, metu iel! Nun donu de tiu ĉi flanko fojnon.

Voĉo de la veturigisto. —

Tpr ...

Voĉo de Osip. —

Jen de tiu ĉi flanko! ĉi tien! ankoraŭ! bone! estos bonege! (Batas per la mano la tapiŝon.) Nun sidiĝu, via moŝto!

Voĉo de Ĥlestakov. —

Adiaŭ, Anton Antonoviĉ!

Voĉo de la urbestro. —

Adiaŭ, via generala moŝto!

Virinaj voĉoj. —

Adiaŭ, Ivan Aleksandroviĉ!

Voĉo de Ĥlestakov. —

Adiaŭ, patrineto!

Voĉo de la veturigisto. —

He, vi, miaj birdetoj! (La sonorileto sonoras; la kurteno falas.)

AKTO KVINA

La sama ĉambro.

Sceno I.

La URBESTRO, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urbestro. —

Kiel, Anna Andrejevna? He? Ĉu vi pensis iom pri ĉi tio? Jen, kia riĉa akiro, kanajlaĵo! Nu, konfesu malkaŝe: vi ja eĉ ne sonĝis pri tio — simple el ia urbestredzino subite fariĝi ... fi, kanajlaĵo! ... Kun kia diablo vi parenciĝis!

Anna Andrejevna. —

Tute ne; mi de longe ĉi tion sciis. Por vi ĝi estas mirindaĵo, ĉar vi estas simpla homo, vi neniam vidis bonordajn homojn.

Urbestro. —

Mi mem, mia kara, estas bonorda homo. Tamen efektive, kiam mi ekpensas, Anna Andrejevna, pri tio, kiaj birdoj ni ambaŭ fariĝis! He, Anna Andrejevna! Ni alte ekflugis, diabloj ĝin prenu! Nu, atendu, nun mi instruos ĉiujn tiujn amantojn de petoskriboj kaj denuncoj! He, kiu tie estas? (Eniras superpolicano.) Ha, ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ! Voku, mia kara, ĉi tien la komercistojn. Nun mi ilin prilaboros, la kanajlojn! Plendi kontraŭ mi! Vidu ilin, la malbenitan judan popolon! Atendu do, miaj kolombetoj! Antaŭe mi regaladis vin nur ĝis la lipharoj, sed nun mi vin regalos ĝis la barbo. Enskribu ĉiujn, kiuj iris plendi kontraŭ mi, kaj antaŭ ĉio tiujn skribistojn, skribistojn, kiuj artifikadis por ili petoskribojn, Kaj anoncu al ĉiuj, ke oni sciu: jen, diru, kian honoron Dio sendis al la urbestro, ke li edzinigas sian filinon ne kun ia simpla homo, sed kun tia, kia ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo, kun tia, kiu povas ĉion fari, ĉion, ĉion, ĉion! Al ĉiuj anoncu, ke ĉiuj sciu. Kriu al la tuta popolo, batu la sonorilojn, diablo ĝin prenu! Jam se estas soleno, ĝi estu soleno! (La superpolicano foriras.) Sekve jen, kiel estas, Anna Andrejevna, he? Kiel do nun, kie ni loĝos? Ĉi tie aŭ en Peterburgo?

Anna Andrejevna. —

Kompreneble, en Peterburgo. Kiel oni povas resti ĉi tie!

Urbestro. —

Nu, se en Peterburgo, ĝi estu en Peterburgo; tamen estus bone ankaŭ ĉi tie. Nu, mi opinias, la urbestrecon ni devas nun ĵeti al la diablo? Jes, Anna Andrejevna?

Anna Andrejevna. —

Kompreneble, kiel oni povas nun paroli pri urbestreco!

Urbestro. —

Nune ja, kiel vi pensas, Anna Andrejevna, nun oni povas kapti grandan rangon, ĉar li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj kaj li veturas en la palacon de la regnestro, tial li povas aranĝi tian antaŭenŝovon, ke poste mi povus eĉ enrampi inter la generalojn. Kiel vi opinias, Anna Andrejevna, ĉu mi povas enrampi inter la generalojn?

Anna Andrejevna. —

Ankaŭ demando! kompreneble, vi povas.

Urbestro. —

Kaj, diablo ĝin prenu, belege estas esti generalo! kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron ... kaj kia kavaliraĵo estas preferinda, Anna Andrejevna, ruĝa aŭ blua?

Anna Andrejevna. —

Kompreneble, blua estas pli bona.

Urbestro. —

He? vidu, kion ŝi ekvolis! Bona estus ankaŭ ruĝa. Efektive ja kial mi volus esti generalo? Ĉar se ekzemple vi devas ien veturi, — kurieroj kaj adjutantoj ĉiam rapidas antaŭe: “ĉevalojn!” Kaj tiam en la stacioj oni al neniu donas, ĉiuj devas atendi: ĉiuj tiuj titolaj konsilantoj, kapitanoj, urbestroj ... kaj vi al neniu donas eĉ la plej malgrandan atenton. Vi tagmanĝas ie ĉe la guberniestro, kaj tie la urbestro staru kaj atendu! he, he, he. (Forte ridegas.) Jen kanajlaĵo, kio estas alloga!

Anna Andrejevna. —

Al vi nur ĉio maldelikata plaĉas Vi devas memori, ke la vivon ni devas tute ŝanĝi, ke viaj konatoj de nun estos ne ia juĝisto-hundisto, kun kiu vi veturas ĉasi leporojn, aŭ Zemlanika: kontraŭe, viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto: grafoj kaj ĉiuj salonuloj... Sed efektive mi tre timas pro vi: iafoje vi subite elparolas tian vorton, kian oni en bona societo neniam aŭdas.

Urbestro. —

Nu, kio do? Vorto ja ne malutilas.

Anna Andrejevna. —

Jes, bona ĝi estis, dum vi estis urbestro; sed tie la vivo estos ja tute alia.

Urbestro. —

Jes, tie, oni diras, ekzistas du fiŝetoj: mureno kaj truto, tiel bongustaj, ke oni lekas al si la fingrojn, kiam oni ilin manĝas.

Anna Andrejevna. —

Li ĉiam nur pri fiŝetoj revas! Mi volas nepre, ke nia domo estu la unua en la ĉefurbo kaj ke en mia ĉambro estu tia parfumo, ke oni ne facile povu eniri kaj oni devu fermeti al si la okulojn. (Fermetas la okulojn kaj flaras.) Ha, kiel bone!

Sceno II.

La SAMAJ kaj KOMERCISTOJ.

Urbestro. —

Ha, bonan tagon, miaj plej amataj!

Komercistoj,

salutante.

Ni deziras al vi sanon, nia patro!

Urbestro. —

Nu, miaj kolombetoj, kiel vi fartas? Kiel iras via komercaĵo? Kio, samovaristoj, arŝinistoj, plendi vi ekvolis? Arĥifriponoj, protokanajloj, maraj trompistoj! Plendi? Nu, multe vi atingis? Jen, ili pensas, oni tuj metos lin en malliberejon! ... Ĉu vi scias, sep diabloj kaj unu diablino batu al vi la dentojn, ke ...

Anna Andrejevna. —

Ha, mia Dio, kiajn vortojn, Antoĉjo, vi ŝutas!

Urbestro,

malkontente.

Ha, ne estas nun la tempo por pensi pri vortoj! Ĉu vi scias, ke tiu sama oficisto, al kiu vi plendis, edziĝas nun kun mia filino? Kio? Ha? Kion vi nun diros? Nun mi vin! ... Vi trompas la popolon ... Vi faras kontrakton kun la regna kaso — pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon, kaj poste vi oferdonas dudek arŝinojn, kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon por ĉi tio! Ja se oni scius, oni vin ... Kaj li ŝovas ankoraŭ antaŭen sian ventron: li estas komercisto, lin ne tuŝu. “Ni, — li diras, — ne staras pli malalte ol la nobeloj.” Jes, nobelo ... ha, vi, abomena besto! Nobelo lernas sciencojn; lin oni eĉ vergas en la lernejo, sed pro afero bona, por ke li sciu ĉion utilan. Kaj vi kio estas? Vi komencas per friponaĵoj, vin la mastro batas por tio, ke vi ne scias trompi. Kiam vi estas ankoraŭ bubeto, ne scias ankoraŭ “Patron nian”, vi jam trompas; kaj kiam via ventro bareliĝas kaj vi plene ŝtopas al vi la poŝojn, tiam vi levas la nazon! Vidu, kia grava persono! Tial ke vi eltrinkas dekses samovarojn en tago, tiel vi levas la nazon? Sed mi kraĉas al via kapo kaj al via graveco!

Komercistoj,

salutante.

Pardonu nin, Anton Antonoviĉ!

Urbestro. —

Plendi? Kaj kiu helpis vin friponi, kiam vi konstruis ponton kaj kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj, dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rubloj? Mi vin helpis, vi, kapra barbo! Vi tion ĉi forgesis? Se mi raportus pri tio ĉi, mi povus vin forsendigi Siberion! Kion vi diros? Ha?

Unu el la komercistoj. —

Ni konfesas nian kulpon. Anton Antonoviĉ! Satano nin tentis. Jam neniam en la tuta vivo ni plendos. Postulu kontentigon kian ajn vi volas, nur ne koleru!

Urbestro. —

Ne koleru! Jen vi nun kuŝas antaŭ miaj piedoj. Kial? Ĉar la sorto min favoris; sed, se la venko estus eĉ iomete sur via flanko, tiam vi, kanajlo, enpremus min profunde en koton kaj vi eĉ pezan trabon metus sur min.

Komercistoj,

kliniĝas al la piedoj de la urbestro.

Ne pereigu nin, Anton Antonoviĉ!

Urbestro. —

“Ne pereigu!” Nun vi petegas “ne pereigu”, kaj antaŭe kio estis? Mi povus vin ... (Svinginte la manon.) Nu, sed Dio vin pardonu! Sufiĉe! Mi ne memoras longe la malbonon; sed nun rigardu, atentu bone! Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo: rigardu, ke la gratulo estu ... vi komprenas? Ne esperu kvietiĝi per ia sekigita sturgeto aŭ per konuso da sukero ... Nu, iru kun Dio! (La komercistoj foriras.)

Sceno III.

La SAMAJ, AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, poste RASTAKOVSKIJ.

Ammos Fjodoroviĉ,

ankoraŭ en la pordo.

Ĉu mi povas kredi al la famo, Anton Antonoviĉ? La sorto sendis al vi eksterordinaran feliĉon?

Artemij Filippoviĉ. —

Mi havas la honoron gratuli vin pro la eksterordinara feliĉo. Mi kore ekĝojis, kiam mi aŭdis. (Li kisas la manon de Anna Andrejevna.) Anna Andrejevna! (Kisante la manon de Marja Antonovna.) Marja Antonovna!

Rastakovskij,

eniras.

Al Anton Antonoviĉ mian gratulon! Dio longigu vian vivon kaj la vivon de la nova paro kaj Li donu al vi idaron grandnombran, nepojn kaj pranepojn! Anna Andrejevna! (Kisas la manon de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kisas la manon de Marja Antonovna.)

Sceno IV.

La SAMAJ, KOROBKIN kun la EDZINO, LULUKOV.

Korobkin. —

Mi havas la honoron gratuli Antonon Antonoviĉon! Anna Andrejevna! (Kisas la manon de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kisas ŝian manon.)

Edzino de Korobkin. —

Mi kore vin gratulas, Anna Andrejevna, pro la nova feliĉo.

Lulukov. —

Mi havas la honoron gratuli, Anna Andrejevna! (Kisas ŝian manon kaj poste, turninte sin al la rigardantoj, klakas per la lango kun mieno de braveco.) Marja Antonovna! Mi havas la honoron gratuli. (Kisas ŝian manon kaj turnas sin al la rigardantoj kun tia sama braveco.)

Sceno V.

MULTO DA GASTOJ en nigraj surtutoj kaj frakoj aliras antaŭe al la mano de Anna Andrejevna, dirante: “Anna Andrejevna!” poste al Marja Antonovna, dirante: “Marja Antonovna!” BOBĈINSKIJ kaj DOBĈINSKIJ sin trapuŝas.

Bobĉinskij. —

Mi havas la honoron gratuli!

Dobĉinskij. —

Anton Antonoviĉ! Mi havas la honoron gratuli.

Bobĉinskij. —

Ni gratulas pro la feliĉa fariĝo!

Dobĉinskij. —

Anna Andrejevna!

Bobĉinskij. —

Anna Andrejevna! (Ambaŭ aliras samtempe kaj kunpuŝiĝas per la fruntoj.)

Dobĉinskij. —

Marja Antonovna! (Kisas ŝian manon.) Mi havas la honoron gratuli. Vi havos grandan, grandan bonstaton, vi portos oran veston kaj vi manĝos diversajn delikatajn supojn, tre amuze vi pasigos la tempon ...

Bobĉinskij,

interrompante. —

Marja Antonovna, mi havas la honoron gratuli! Dio donu al vi ĉiuspecan riĉecon, multe da mono kaj fileton tian malgrandan, jen tian! (Montras per la mano.) Ke oni povu sidigi lin sur la manplaton, jes! Ĉiam la bubeto krias: ŭa! ŭa! ŭa!

Sceno VI.

Ankoraŭ KELKE DA GASTOJ, kiuj iras kisi la manojn, LUKA LUKIĈ kun sia EDZINO.

Luka Lukiĉ. —

Ni havas la honoron ...

Edzino de Luka Lukiĉ,

kuras antaŭen. —

Mi gratulas vin, Anna Andrejevna! (Ili sin kisas.) Kaj mi efektive tiel ekĝojis. Oni diras al mi: “Anna Andrejevna edzinigis sian filinon.” — “Ha, mia Dio”, mi ekpensis, kaj mi tiel ekĝojis, ke mi diras al la edzo: “Aŭdu, Lukĉjo, jen kian feliĉon ricevis Anna Andrejevna!” “Nu, — mi diras al mi mem, — dank’ al Dio!” Kaj mi diras al li: “Mi estas tiel ravita, ke mi brulas de senpacienco esprimi persone al Anna Andrejevna”... “Ha, mia Dio, — mi pensas en mi, — Anna Andrejevna efektive atendis bonan partion por sia filino, kaj jen nun tia sorto: ĝuste tiel fariĝis, kiel ŝi volis”, — kaj efektive mi tiel ekĝojis, ke mi ne povis paroli. Mi ploras, ploras, nu, mi simple ploregas. Jam Luka Lukiĉ diras: “Kial vi, Nanjo, ploras?” — “Lukĉjo, — mi diras, — mi eĉ mem ne scias, la larmoj jen simple fluas rivere.”

Urbestro. —

Mi petas vin, sidiĝu, sinjoroj! He! Miŝka, alportu ĉi tien pli da seĝoj! (La gastoj sidiĝas.)

Sceno VII.

La SAMAJ, KVARTALESTRO, kaj POLICANOJ.

Kvartalestro. —

Mi havas la honoron gratuli vin, via moŝto, kaj deziri al vi feliĉon por multaj jaroj.

Urbestro. —

Mi dankas, mi dankas! Mi petas vin sidiĝi, sinjoroj! (La gastoj sidiĝas.)

Ammos Fjodoroviĉ. —

Sed diru, mi petas, Anton Antonoviĉ, kiamaniere ĉio ĉi tio komenciĝis, t.e., la tutan iom-post-ioman iron de la afero.

Urbestro. —

La iro de la afero estis eksterordinara: plaĉis al li proprapersone fari la proponon.

Anna Andrejevna. —

En tre respekta kaj plej aristokrata maniero. Ĉion li diris treege bone. Li diris: “Mi, Anna Andrejevna, sole pro estimo al la valoroj de via persono.” Kaj tia bela, edukita homo, kun la plej noblaj principoj! — “Mia vivo, kredu al mi, Anna Andrejevna, ne valoras por mi eĉ kopekon; mi faras nur tial, ĉar mi estimas viajn eksterordinarajn ecojn.”

Marja Antonovna. —

Ha, panjo! Tion ĉi li diris ja al mi.

Anna Andrejevna. —

Ĉesu, vi nenion scias, kaj ne miksu vin en aferon ne vian! “Mi, Anna Andrejevna, miras ...” Tiajn flatajn vortojn li ŝutis ... kaj kiam mi volis diri: “Ni neniel povas esperi tian honoron”, — li subite ĵetis sin genue kaj en tia plej nobla maniero: “Anna Andrejevna! ne faru min plej malfeliĉa homo! konsentu respondi al miaj sentoj, alie mi finos mian vivon per morto.”

Marja Antonovna. —

Sed, mia panjo, li ja pri mi tion ĉi diris.

Anna Andrejevna. —

Jes, kompreneble ... ankaŭ pri vi li parolis, mi tion ĉi ne neas.

Urbestro. —

Kaj li eĉ ektimigis min: li diris, ke li sin mortpafos. “Mi min pafos, min pafos!” — li diris.

Multaj el la gastoj. —

Kion vi diras!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kiel originale!

Luka Lukiĉ. —

Jen efektive, tiel destinis la sorto.

Artemij Filippoviĉ. —

Ne la sorto, mia sinjoro — la sorto mem ne regas: la meritoj tion ĉi alportis. (Al si mem.) Al tia porko ĉiam la feliĉo rampas en la buŝon!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Mi estas preta, Anton Antonoviĉ, vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi marĉandis.

Urbestro. —

Ne, ne pri hundoj mi nun pensas.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos pri alia hundo.

Edzino de Korobkin. —

Ha, Anna Andrejevna, kiel mi ĝojas pri via feliĉo! vi ne povas prezenti al vi!

Korobkin. —

Kie do, permesu demandi, troviĝas nun la eminenta gasto? Mi aŭdis, ke li pro io forveturis.

Urbestro. —

Jes, li forveturis por unu tago pro tre grava afero.

Anna Andrejevna. —

Al sia onklo, por peti lian benon.

Urbestro. —

Peti lian benon; sed tuj morgaŭ ... (Li ternas; ĉiuj gratulas per brua ĥoro.) Mi tre dankas! Sed tuj morgaŭ li venos returne ... (Li ternas; bruo de gratuloj; el ĉiuj voĉoj oni aŭdas la plej klare jenajn:)

Voĉo de la kvartalestro. —

Mi deziras sanon al via moŝto!

Voĉo de Bobĉinskij. —

Centon da jaroj kaj sakon da oro!

Voĉo de Dobĉinskij. —

Longigu Dio la vivon ĝis ekstrema mezuro!

Voĉo de Artemij Filippoviĉ. —

Krevu kaj pereu!

Voĉo de la edzino de Korobkin. —

La diablo vin prenu!

Urbestro. —

Mi humile vin dankas! Ankaŭ al vi mi tion saman deziras.

Anna Andrejevna. —

Ni intencas nun loĝi en Peterburgo. Ĉar tie ĉi, mi konfesas, estas tia aero ... jam tro vilaĝa! ... Mi konfesas, granda malagrablaĵo ... Jen ankaŭ mia edzo ... Li tie ricevos generalan rangon.

Urbestro. —

Jes, mi konfesas, sinjoroj, diabloj prenu, mi tre volas esti generalo.

Luka Lukiĉ. —

Kaj Dio al vi donos!

Rastakovskij. —

Homo ne povas, sed Dio ĉion povas.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Granda ŝipo bezonas grandan akvon.

Artemij Filippoviĉ. —

Kiel la meritoj, tiel la honoro.

Ammos Fjodoroviĉ,

al si mem. —

Jen estos bele, se li efektive fariĝos generalo. Jen al li jam certe generaleco konvenus, kiel selo al bovino! Nu, ne, ĝis tio estas ankoraŭ malproksime. Tie ĉi estas pli gravaj ol vi, kaj tamen ili ĝis nun ankoraŭ ne estas generaloj.

Artemij Filippoviĉ,

al si mem. —

Vidu lin, diablo lin prenu, li jam eĉ al generaleco sin puŝas! Kiu scias, eble li efektive ankoraŭ fariĝos generalo. Fierecon, diablo lin prenu, li ja havas sufiĉe. (Al la urbestro.) Tiam, Anton Antonoviĉ, ankaŭ nin ne forgesu.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kaj se io okazos, ekzemple ia bezono en la aferoj, ne rifuzu al ni vian protektadon!

Korobkin. —

En la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la ĉefurbo, por ke li estu utila al la regno; tiam estu bona, komplezu al li per via protektado, anstataŭ patro al la orfo.

Urbestro. —

Mi estas preta, de mia flanko mi volonte penos.

Anna Andrejevna. —

Vi, Antoĉjo, ĉiam rapidas kun la promesoj. Unue, vi tute ne havos tempon, por pensi pri ĉi tio. Kaj kiel oni povas kaj por kio oni devas ŝarĝi sin per tiaj promesoj?

Urbestro. —

Kial do, mia koro? Iafoje oni povas.

Anna Andrejevna. —

Kompreneble, iafoje oni povas, sed ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni sian protektadon.

Edzino de Korobkin. —

Vi aŭdis, kiel ŝi nin traktas?

Gastino. —

Jes, ŝi ĉiam estis tia; mi ŝin konas: se vi sidigos ŝin al la tablo, ŝi tuj ankaŭ la piedojn...

Sceno VIII.

La SAMAJ kaj la POŜTESTRO, enkuras rapidege kun dissigelita letero en la mano.

Poŝtestro. —

Mirinda afero, sinjoroj! La oficisto, kiun ni prenis por revizoro, estis ne revizoro.

Ĉiuj. —

Kiel, ne revizoro?

Poŝtestro. —

Tute ne revizoro, — mi eksciis tion ĉi el letero.

Urbestro. —

Kion, kion vi diras? El kiu letero?

Poŝtestro. —

Nu, el lia propra letero. Oni alportis al mi al la poŝto leteron. Mi ekrigardis la adreson kaj mi vidas: “en la straton Poŝtoficejan.” Mi preskaŭ svenis de konsterniĝo. “Nu, — mi ekpensis en mi, — certe li trovis malordon en la poŝta parto kaj li nun raportas al la estraro.” Mi prenis kaj dissigelis.

Urbestro. —

Kiel do vi ...?

Poŝtestro. —

Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis. Jam mi estis vokinta la kurieron, por forsendi la leteron per ekspreso, sed tia scivolo min atakis, kian mi ankoraŭ neniam sentis. Mi ne povas, ne povas, mi sentas, ke mi ne povas! Ĝi tiras min, simple min tiras! En unu orelo mi kvazaŭ aŭdas: “He, ne dissigelu, vi pereos kiel kokino”, kaj en la dua orelo kvazaŭ ia demono murmuras: “Dissigelu, dissigelu, dissigelu!” Kaj kiam mi ekprenis la sigelvakson — fajro ekkuris tra miaj membroj, kaj kiam mi dissigelis — mi eksentis froston, veran froston. La manoj tremas kaj ĉio nebuliĝis antaŭ miaj okuloj.

Urbestro. —

Sed kiel do vi permesis al vi dissigeli la leteron de tia rajtigita persono.

Poŝtestro. —

Tio ja estas la tuta afero, ke li ne estas rajtigita kaj li ne estas persono!

Urbestro. —

Kio do li estas laŭ via opinio?

Poŝtestro. —

Nek io nek alio; diablo scias, kio!

Urbestro,

flamiĝe.

Kiel nek io nek alio? Kiel vi kuraĝas nomi lin nek io nek alio kaj eĉ ankoraŭ diablo scias kio? Mi vin arestigos ...

Poŝtestro, —

Kiu? Vi?

Urbestro. —

Jes, mi!

Poŝtestro. —

Por tio ĉi viaj manoj estas tro mallongaj.

Urbestro. —

Ĉu vi scias, ke li edziĝas kun mia filino, ke mi mem estos grandrangulo, ke mi forsendigos rekte en Siberion?

Poŝtestro. —

He, Anton Antonoviĉ! Kial paroli pri Siberio? Siberio estas malproksima. Jen, pli bone mi legos al vi, sinjoroj, vi permesas legi la leteron?

Ĉiuj. —

Legu, legu!

Poŝtestro,

legas. —

“Mi rapidas raporti al vi, mia kara Trjapiĉkin, kiaj mirindaĵoj al mi fariĝas. En la vojo tute senmonigis min infanteria kapitano, tiel, ke la hotelmastro volis jam meti min en malliberejon; subite, laŭ mia peterburga fizionomio kaj laŭ miaj vestoj, la tuta urbo prenis min por general-gubernatoro. Kaj mi loĝas nun ĉe la urbestro, ĝuas bonan vivon, amindumas senlime lian edzinon kaj filinon; mi nur ne decidis ankoraŭ, de kiu el ili mi devas komenci, — mi pensas, ke mi komencos de la patrino, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi estas tuj preta por ĉiuj komplezoj. Ĉu vi memoras, kiel ni kune suferis mizeron, tagmanĝadis per friponaĵoj, kaj kiel unu fojon la sukeraĵisto kaptis min per la kolumo pro la kuketoj, kiujn mi formanĝis je la kalkulo de la enspezoj de la angla reĝo? Nun estas tute alia afero. Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas. Teruraj originaloj! Vi mortus de ridado. Mi scias, ke vi skribas iafoje artikoletojn, — enmetu ilin en vian literaturon. Unue: la urbestro — malsaĝa kiel maljuna ĉevalo ...”

Urbestro. —

Ne povas esti! ĝi tie ne estas!

Poŝtestro,

montras la leteron.

Legu mem.

Urbestro,

legas.

“Kiel maljuna ĉevalo.” — Ne povas esti! Vi mem tion ĉi skribis.

Poŝtestro. —

Kial do mi skribus?

Artemij Filippoviĉ. —

Legu!

Luka Lukiĉ. —

Legu!

Poŝtestro,

legas plue.

“La urbestro — malsaĝa, kiel maljuna ĉevalo ...”

Urbestro. —

Ho! diablo ĝin prenu! Oni devas ankoraŭ ripeti! kvazaŭ ĝi sen tio jam tie ne starus.

Poŝtestro,

legante plue.

Hm ... hm ... hm ... “maljuna ĉevalo. — La poŝtestro estas ankaŭ bona homo ...” (Ĉesante legi.) Nu, tie ĉi li ankaŭ pri mi malkonvene sin esprimis.

Urbestro. —

Ne, legu!

Poŝtestro. —

Sed por kio do?

Urbestro. —

Ne, diablo ĝin prenu, kiam oni komencis jam legi, tiam, oni legu! Legu ĉion!

Artemij Filippoviĉ. —

Permesu, mi legos. (Li surmetas okulvitrojn kaj legas.) “La poŝtestro estas vera portreto de la departementa pordisto Miĥejev; kredeble li, kanajlo, ankaŭ drinkas brandon.”

Poŝtestro,

al la rigardantoj.

Nu, sentaŭga bubo, kiun oni devas vergi: nenio pli!

Artemij Filippoviĉ,

legante plue.

“La kuratoro de kaduku ... i ... i ... i” (Balbutas.)

Korobkin. —

Kial do vi haltis?

Artemij Filippoviĉ. —

Nu, nelegeble skribite ... cetere oni vidas, ke sentaŭgulo.

Korobkin. —

Donu al mi! Mi pensas, ke miaj okuloj estas pli bonaj. (Li prenas la leteron.)

Artemij Filippoviĉ,

ne donante la leteron.

Ne, tiun ĉi lokon oni povas forlasi, poste ĉio estas jam legebla.

Korobkin. —

Sed permesu, mi jam scias.

Artemij Filippoviĉ. —

Tralegi mi eĉ mem povus: plue efektive ĉio estas bone legebla.

Poŝtestro. —

Ne, ĉion legu! antaŭe oni ja ĉion legis.

Ĉiuj. —

Fordonu, Artemij Filippoviĉ, fordonu la leteron! (Al Korobkin.) legu.

Artemij Filippoviĉ. —

Tuj. (Fordonas la leteron.) Jen, mi petas ... (Kovras per la fingro.) Jen de tie ĉi legu. (Ĉiuj atakas lin.)

Poŝtestro. —

Legu, legu! Sensencaĵo, ĉion legu!

Korobkin,

legas.

“La kuratoro de kadukulejoj Zemlanika — tute kiel porko en la noktoĉapo.”

Artemij Filippoviĉ,

al la rigardantoj.

Eĉ ne sprite! Porko en noktoĉapo! Kiel do porko povas esti en noktoĉapo?

Korobkin,

legante plue.

“La inspektoro de lernejoj tute malbonodoras per bulbo.”

Luka Lukiĉ,

al la rigardantoj.

Per Dio, eĉ neniam mi prenis bulbon en la buŝon.

Ammos Fjodoroviĉ,

al si mem.

Dank’ al Dio, almenaŭ pri mi nenio estas dirita!

Korobkin,

legas.

“La juĝisto...”

Ammos Fjodoroviĉ. —

Jen vi havas! (Laŭte.) Sinjoroj, mi pensas, ke la letero estas longa. Kaj kiun diablon ni en ĝi bezonas: legi tian abomenaĵon!

Luka Lukiĉ. —

Ne!

Poŝtestro. —

Ne, legu!

Artemij Filippoviĉ. —

Ne, vi devas legi!

Korobkin,

daŭrigas.

“La juĝisto Ljapkin-Tjapkin estas en plej alta grado movetono...” (Haltas.) Kredeble franca vorto.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Diablo ĝin scias, kion ĝi signifas! Ankoraŭ bone, se nur fripono; povas esti, ke eĉ io pli malbona.

Korobkin,

legante plue.

“Cetere, ili estas homoj gastamaj kaj bonkoraj. Adiaŭ, mia koro Trjapiĉkin. Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo. Enue estas, mia kara, tiel vivi, oni volas fine ian nutraĵon por la animo. Mi vidas, mi devas efektive okupi min per io alta. Skribu al mi en la Saratovan gubernion, kaj de tie en la vilaĝon Podkatilovka.” (Li turnas la leteron kaj legas la adreson.) “Al lia moŝto, sinjoro Ivan Vasiljeviĉ Trjapiĉkin, en Sankt-Peterburgo, strato Poŝtoficeja, domo numero naŭdek-sep, en la korto, tria etaĝo, dekstre.”

Unu el la sinjorinoj. —

Kia skandalo neatendita!

Urbestro. —

Jen, kiam li buĉis, efektive buĉis! Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita! Nenion mi vidas: mi vidas nur iajn porkajn buŝegojn anstataŭ vizaĝoj, nenion pli ... Revenigu, revenigu lin! (Svingas la manon.)

Poŝtestro. —

Kiel revenigi! Ĝuste al la malfeliĉo oni ordonis al la administranto doni la plej bonan ĉevaltrion; la diablo min puŝis doni ordonojn eĉ por la plua vojo.

Edzino de Korobkin. —

Jen efektive, jen senekzempla konfuzo!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Tamen, diabloj ĝin prenu, sinjoroj! Li prenis de mi prunte tricent rublojn.

Artemij Filippoviĉ. —

De mi ankaŭ tricent rublojn.

Poŝtestro,

ĝemas.

Ho! ankaŭ de mi tricent rublojn.

Bobĉinskij. —

De mi kune kun Pjotr Ivanoviĉ sesdek-kvin per banknotoj, jes, sinjoroj.

Ammos Fjodoroviĉ,

embarase disŝovas la brakojn.

Kiel do, sinjoroj? Kiel do, efektive, ni tiel enfalis?

Urbestro,

batas sin en la frunton.

Kiamaniere mi ... ne, kiamaniere mi, maljuna malsaĝulo...? Mi perdis, malsaĝa ŝafo, mian tutan saĝon! ... Tridek jarojn mi estas en la servado; neniu komercisto, neniu entreprenisto povis min trompi; friponojn plej friponajn mi trompadis, ruzulojn kaj kanajlojn tiajn, kiuj la tutan mondon povus priŝteli, mi kaptadis sur hokon. Tri guberniestrojn mi trompis! ... Kion mi diras, guberniestrojn! (Svingas la manon.) Eĉ ne valoras paroli pri guberniestroj...

Anna Andrejevna. —

Sed ĝi ne povas esti, Antoĉjo; li fianĉiĝis kun Manjo ...

Urbestro,

kolere.

Fianĉiĝis! Figo kun butero, jen estos al vi fianĉiĝo! Ŝovas sin al mi en la okulojn kun fianĉiĝo! ... (Furioze.) Jen, rigardu, rigardu, la tuta mondo, la tuta kristanaro, ĉiuj rigardu, kiel azenigita estas la urbestro! Malsaĝulo vi nomu lin, malsaĝulo, la maljunan kanajlon! (Minacas al si mem per la pugno.) He, vi, diknazulo! Ŝtopileton, ĉifonon li prenis por grava homo! Jen li nun tra la tuta vojo tintas per sonorileto! Tra la tuta mondo li disportos la historion. Ne sufiĉe ke vi fariĝos objekto de mokado — troviĝos plumknaristo, paperŝmiristo, kiu eĉ en komedion vin enmetos. Jen tio estas dolora! Li ne indulgos vian rangon nek oficon, kaj ĉiuj nudigos la dentojn kaj aplaŭdos. Kion vi ridas? Pri vi mem vi ridas! He, vi! ... (De kolero li batas per la piedoj la plankon.) Mi ĉiujn tiujn paperŝmiristojn ... Hu, plumknaristoj, liberaluloj malbenitaj! Semo de la diablo! Mi ligus vin ĉiujn en unu pakon, mi frotus vin ĉiujn al faruno kaj al la diablo mi donus vin ĉiujn por subŝtofo! En lian ĉapon mi ŝutus vin, tien! ... (Li skuas la pugnon kaj batas per la kalkanumo la plankon. Post kelka silento:) Ĝis nun mi ne povas reveni al normala stato. Jen, efektive, se Dio volas iun puni, li antaŭe forprenas de li la saĝon. Nu, kio en tiu ventkapulo estas simila al revizoro? Nenio estis! Ne estis simple eĉ duonfingro da simileco — kaj subite ĉiuj ekkriis: revizoro! revizoro! Nu, kiu la unua eltrumpetis, ke li estas revizoro? Respondu!

Artemij Filippoviĉ,

dispuŝante la brakojn.

Kiel ĝi fariĝis — eĉ se vi mortigos min, mi ne povus klarigi. Kvazaŭ ia nebulo atakis, diablo konfuzis.

Ammos Fjodoroviĉ. —

Kiu eltrumpetis? Jen, kiu eltrumpetis: tiuj ĉi bravuloj (Montras Dobĉinskij-n kaj Bobĉinskij-n.)

Bobĉinskij. —

Per Dio, ne mi! mi eĉ ne intencis...

Dobĉinskij. —

Mi nenion, tute nenion...

Artemij Filippoviĉ. —

Kompreneble, vi.

Luka Lukiĉ. —

Sendube. Ili alkuris el la hotelo kiel frenezuloj: “Li alveturis, li alveturis, kaj monon li ne pagas...” Ili trovis gravan birdon!

Urbestro. —

Kompreneble, vi! ĉikanistoj de la urbo, mensogistoj malbenitaj!

Artemij Filippoviĉ. —

Diablo vin prenu kun via revizoro kaj viaj rakontoj.

Urbestro. —

Vi nur kuradas tra la urbo kaj konfuzas ĉiujn, vi, krakiloj malbenitaj. Malverajn famojn vi semas, pigoj mallongvostaj!

Ammos Fjodoroviĉ. —

Ŝmiristoj malbenitaj!

Luka Lukiĉ. —

Noktoĉapoj!

Artemij Filippoviĉ. —

Nazofluuloj mallongventraj! (ĉiuj ĉirkaŭas ilin.)

Bobĉinskij. —

Per Dio, ĝi ne estis mi, ĝi estis Pjotr Ivanoviĉ.

Dobĉinskij. —

He, ne Pjotr Ivanoviĉ, vi ja la unua tion...

Bobĉinskij. —

Nu, ne; la unua estis vi.

Lasta sceno.

La SAMAJ kaj ĜENDARMO.

Ĝendarmo. —

Oficisto el Peterburgo, kiu alveturis laŭ imperiestra ordono, postulas, ke vi tuj venu al li. Li enloĝiĝis en la hotelo. (La elparolitaj vortoj frapas ĉiujn kiel tondro. Sono de surpriziĝo elflugas ĥore el la buŝoj de la sinjorinoj; la tuta grupo, subite ŝanĝinte la situacion, restas kvazaŭ ŝtonigita.)

Muta sceno.

La urbestro en la mezo, en formo de kolono, kun etenditaj brakoj kaj kun kapo klinita malantaŭen. Dekstre de li lia edzino kaj filino ekmovinte al li sian tutan korpon; post ili la poŝtestro, ricevinte la formon de demanda signo, turnita al la rigardantoj; post li Luka Lukiĉ, konfuzegita en plej senkulpa maniero; post li, ĉe la bordo de la scenejo, tri sinjorinoj, gastinoj, apogiĝinte unu al alia kun la plej satira vizaĝesprimo, rilatanta rekte al la familio de la urbestro. Maldekstre de la urbestro: Zemlanika, klininte la kapon iom flanken, kvazaŭ li ion aŭskultas; post li la juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko kaj farinte per la lipoj tian movon, kvazaŭ li volus ekfajfi, aŭ elparoli: “Jen vi havas!” Post li Korobkin, turninte sin al la rigardantoj kun fermetita okulo kaj satira aludo pri la urbestro; post li, ĉe la bordo, Dobĉinskij kaj Bobĉinskij kun reciproke aldirektita movo de la manoj kaj malfermitaj buŝoj kaj reciproke sin rigardante per larĝe malfermitaj okuloj. La ceteraj gastoj restas simple kiel kolonoj. Preskaŭ unu kaj duonon da minutoj la rigidiĝinta grupo konservas sian situacion.

(La kurteno falas.)