Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La ŝtona urbo

La bazan tekston origine enkomputiligis Fabrice Morandeau

Proksimuma tradukojaro: 1999

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein (kun antaŭparolo de Auld)

AL ROMO

TRIA ĈAPITRO

La sola afero, pri kiu mi plene konsciis dum la sekvaj tagoj, estis la doloro en mia brusto. Ĉio alia paliĝis ĝis griza ombro kompare kun tiu dolorego, kiu disradiis tra ĉiu parto de mia korpo. Mi povis senti eĉ la konturojn de miaj pulmoj, kiuj ŝajnis ardi en mia brusto. La ĉeno ĉirkaŭ mia kolo frotadis ĝissange, sed fronte al tiu alia doloro, mi apenaŭ rimarkis ĝin. Mi sciis, ke la ĉeno dolorigas, sed la ĝeno ŝajnis koncerni alian personon, kiu tute ne rilatis al mi mem.

Pri tio, kio okazis post la falo de nia vilaĝo, jam restis nur nebula memoro. Mi sciis, ke oni metis min en grupon kun la aliaj junulinoj de mia aĝo, kaj ke oni kondukis nin malsupren laŭ la monteto kaj suden direkte al la maro. Sed estis kvazaŭ mi kuŝus funde de rivero, rigardante la disvolviĝon de duonkomprenataj okazaĵoj ĉe la malproksima supraĵo. Konstanta susurado plenigis miajn orelojn, tiel ke eksteraj sonoj nur malfacile atingis min.

Ni dormis sub la nuboj la unuan nokton, interne de speco de vilaĝo kiun la romanoj konstruis por si, ĉirkaŭata de longa ligna palisaro. Ili portis al ni manĝaĵojn kaj akvon, kaj mi gustumis kelkajn buŝoplenojn. Sed kvankam mi ja manĝis neniom la tutan tagon, mi neniel deziris manĝi. Estis kvazaŭ la manĝaĵoj perdis ĉian guston, kaj eĉ maĉi postulis tro grandan penon. Ĉiu mordaĵo restis kiel bulo en mia buŝo, ĝis finfine mi sukcesis streĉi min sufiĉe por engluti ĝin.

Mi vekiĝis la postan matenon por retrovi la doloron en mia brusto kaj la susuradon en miaj oreloj. Mi neniel provis repripensi tion, kio okazis la antaŭan tagon, nek mi demandis min, kiel mi kaj la aliaj junulinoj atingis ĉi tiun lokon. Mi vekiĝis kaj troviĝis tie. Tio sufiĉis.

La vojaĝo daŭris kiel antaŭe. Mi obtuze konsciis, ke la montetoj cedas al vasta malfekunda ebenaĵo, ke estas nova freŝa odoro en la aero, kaj ke en la malproksimo aŭdiĝas la raŭkaj vokoj de mevoj. Mallarĝa blua strio aperis ĉe la horizonto. Mi sciis, kvankam neniu diris tion al mi, ke temas pri la maro. Sed la penso ne tuŝis min.

Kiam la maro proksimiĝis, ni vidis sur ĝi lignajn ŝipojn. Neniam antaŭe mi vidis ŝipon, sed mi rigardis ilin nun tra densa nubo de indiferento. Liberigite de la kateno, ni ne kontraŭstaris, ke oni portu nin plurope en malgranda remboato al unu el la ŝipoj. Tie ni devis grimpi supren laŭ ĝia flanko. Normale mi estus timinta pro la profunda akvo sub miaj piedoj, sed nun mi sciis, ke nenio kio iam ajn okazos, povos kaŭzi al mi pli grandan suferon ol tiu, kiun mi jam spertis. Se mi glitus malsupren en la verdan-grizan akvon, ĝi fermiĝus super mia kapo, kaj la susurado plenigus mian tutan korpon dum la doloro en mia brusto fandiĝus ĝis nenieco. Sed mi ne glitis.

La maro signis la randon de la sudaj reĝlandoj. Ĝi donis limon al niaj teritorioj kaj protektis nin kontraŭ atako. Limojn oni devus pasi kun atento, kaj nur post plenumo de la ĝustaj ceremonioj. Ĉi tiun limon ni estis transirontaj kontraŭvole, sen ebleco fari la necesajn oferojn. Tio signifis, ke ni neniam povos reveni. Sed ne gravis. Restis nenio, al kio reveni. Nia vilaĝo estis for.

Se ne estus envolvinta min densa nebulo de indiferento, tio estus terura vojaĝo. Ni kuŝis sen ŝirmo, protektate nur de kovrilo el feloj etenditaj sur ligna apogaĵo. Ŝira vento blovegis trans la flankoj de la ŝipo, larmigante niajn okulojn, kaj ĉifante niajn hararojn ĝis ili similis malnovajn distaŭzitajn nestojn. La sola maniero fuĝi el la vento, estis kuŝi surdorse sub la fela kovraĵo. Dum la unuaj tagoj, mi ne sukcesis alkutimiĝi al la balanciĝado de la ŝipo. Mi kuŝis kun fermitaj okuloj, luktante por ne vomi, dum la tabuloj daŭre leviĝis-malleviĝis sub mia dorso. Oni proponis al ni manĝaĵojn, sed mi akceptis nenion.

Tagon post tago mi restis tie, dum la mateno malrapide cedis al posttagmezo kaj posttagmezo al nokto, kaj la maro balance aperadis kaj malaperadis trans la flanko de la ŝipo. Mi kuŝis surdorse, fikse rigardante la felajn striojn super mia kapo, kaj pensis pri nenio. Kelkaj el la aliaj junulinoj jam komencis paroleti inter si kaj ankaŭ plori, sed la plejmulto, kiel mi, nur kuŝis senmove horon post horo kun senesprimaj mienoj. Foje venis du-tri el la soldatoj por taksi nin per avida rigardo, sed post mallonga diskutado inter si, ili lasis nin en paco.

Dum la plej granda parto de ĉiu tago, mi dormis. Nur tion mi volis fari: fermi la okulojn kaj forgliti en neniecon. Sed eĉ sonĝante, mi ne povis forgesi. Ŝajnis al mi, ke denove mi impetegas ĉirkaŭ la bazo de la remparo, freneze serĉante kaŝlokon, dum ĉe mia dorso aŭdiĝas tiuj regulaj paŝoj, senhastaj sed neniam postrestantaj. En vana provo forskui ilin, mi zigzagas inter la kabanoj, kaj tiam, en la preciza momento kiam mi estas cedonta al kompleta malespero, mi subite rimarkas truon, kiun mi neniam antaŭe vidis, ĉe la bazo de la tera remparo. Mi premiĝas internen, apenaŭ ĝustatempe, kaj kuŝas anhelante el krevanta brusto. La paŝoj alproksimiĝas. Kaj tiam, tuj ekster mia kaŝejo, ili haltas. Pro teruro mia tuta korpo fandiĝas en glacian ŝviton. Mano palpas internen. Ĝi serĉas min...

Unu fojon mi sonĝis pri mia patrino kaj Makaros. Mi iris kun ili al la arbaro kaj ni vagis inter la maldensejoj. Mi havis malklaran impreson, ke ankaŭ Elvisa troviĝas tie, kaj ke ni venis por rikolti plantojn. Ni volis reiri al la vilaĝo, ĉar ni sciis, ke tie estas mia patro. Sed ni ne trovis la vojon. Plurfoje ni ekiris laŭ vojeto, kiu ŝajnis ĝusta, sed kiam ni denove rigardis, ĝi estis transformiĝinta al herbo aŭ arbustoj. Makaros ekploris, do mi diris, “Ĉu vi ploras dum ĉeestas mi por prizorgi vin?” kaj levis lin al mia brusto.

Mi vekiĝis kun la sento de Makaros en miaj brakoj. Mi ne tuj malfermis la okulojn, sed kuŝis senmove dum ioma tempo, retenante la sensaĵon de lia eta korpo premita kontraŭ la mia. En la sonĝo, Makaros rigardis min flanke kun difinita esprimo, kiun mi neniam pripensis antaŭe, sed kiu nun revokis lin al mi tiel kvazaŭtuŝeble, ke mi povis preskaŭ imagi, ke li staras antaŭ mi. La doloro en mia brusto estis reveninta same tranĉe kiel dum la unuaj tagoj. La unuan fojon de post mia forrabo, mi povis plori.

Mi ploris kaj dormis, ploris kaj dormis, alterne dum tiu tuta tago. Kelkaj el la aliaj junulinoj rigardis min kvazaŭ ili komprenas miajn sentojn, sed ili ne ĝenis min per senutilaj konsoloj. Aliaj ankoraŭ kuŝis kun fiksaj okuloj, obtuze rigardante al la maro aŭ al la fela kovraĵo super niaj kapoj. Antaŭ ol venis la vespero, mi havis fortan kapdoloron pro tioma plorado, kaj la unuan fojon mi atendis senpacience, ke oni alportu la manĝon. Certe, la manĝaĵoj ne allogis: kutime temis pri glua amaso da trokuirita hordeo kun stranga gusto. Per tiu gusto, kiel mi nun konstatis, estis tratrempita ĉio, kion ni ricevis de la romanoj. Sed mi estis tro malsata por esti elektema, kaj kiam la hordeo alvenis, mi manĝis ĝin kun bona apetito.

Kun agrable plena stomako, mi rekuŝis kaj pensis pri miaj familianoj. Mi havis neniun ideon, kiu sorto trafis iun ajn el ili. Mi ja vidis la romanojn peli grupojn de homoj al diversaj partoj de la vilaĝo, sed krom tio mi sciis nenion. Ĉu eble la pli aĝajn virinojn, kiel mian patrinon kaj mian onklinon, ili lasis netuŝitaj? Se mi nur havus ian manieron sciigi mian patrinon, ke mi estas en ordo. Sed ŝi neniam scios, kaj pensante tion, mi denove ekploris.

Mi troviĝis en grupo, kiu konsistis nur el needziniĝintaj junulinoj. Estis en ĝi miaj kuzinoj kaj Kintila, sed de Tasgjon kaj Alisa ne estis spuro. Multe konsolis min tiu konstato: ĝi certe signifis, ke ili enrampis en la kaŝejon, kiun ili malkovris. Mi demandis min, kiel longe ili devos resti tie, ĝis eblos eliri sen danĝero. Sed kion ili faros, tamen, kiam ili trovos sin tute solaj en tiu neniigita vilaĝo?

Kaj nun, la unuan fojon, mi ekfrontis la demandon pri mia propra estonteco. Mi diris al mi, ke la romanoj evidente ne intencas mortigi nin; alie ili certe ne ĝenus sin manĝigi nin kaj porti nin en ĉi tiu longa vojaĝo. Almenaŭ plaĉis al mi kredi tion, kvankam mi sciis, ke ili ja povus havi la proprajn kialojn por porti nin al Romo: kaj al Romo, laŭ mia supozo, ni nun vojaĝas. Estis ankaŭ tiuj rakontoj de Morimanos: tiuj pri la monstraj bestoj kun longaj nazoj aŭ kun ses kruroj. Ili nutras sin per homa karno. Sed antaŭ ol tiu penso plene formiĝis, mi tuj forpuŝis ĝin. Cetere, estis malfacile konvinki min, ke tiaj malverŝajnaj bestoj vere ekzistas.

Dum la sekvantaj tagoj, mi komencis paroli kun la aliaj junulinoj. Neniuj el ni volis repripensi tiun finan buĉegadon, sed estis aferoj, kiujn ni ĉiuj bezonis scii. Kaj do delikate, kun doloro, ni komencis kunfliki la informerojn, kiujn ĉiu el ni povis alporti. Unu junulino estis vidinta Kaljakon, kiu kuŝis en la koto; alia kredis, ke Atepilos falis defendante la eksteran remparon. Alaŭnon iu vidis sur la interna remparo, kiam la romanoj transgrimpis ĝin; verŝajne li estis mortigita dum la posta batalado. Sed la sorto de la plejmulto el la viroj restis neklarigita. Kio okazis al mia patro, mia onklo, Belinos? Ĉu ili ĉiuj plubatalis ĝis la fino, aŭ ĉu kelkaj forĵetis siajn armilojn? Kelkaj el la junulinoj vidis grupon de viroj, kiujn oni kondukis ekster la pordegojn. Sed kio okazis al ili poste? Neniu sciis.

La sorto de la virinoj estis same necerta. Kelkaj el la edzinoj kaj filinoj de la tribestroj partoprenis la batalon de la komenco. Ĉiuj estis mortigitaj. Aliaj, kiel Elvisa, ekkaptis armilojn en la lastaj momentoj kaj mortis apud la viroj. La restintajn virinojn oni arigis en grupojn. Unu junulino vidis miajn patrinon kaj onklinon forkondukataj de soldato. Preter tio, ni ne havis informojn. Kiam temis pri la infanoj, la pli junaj knabinoj diris al ni, ke ĉiuj reiris al la kabanoj, kiam la batalo komenciĝis. La romanoj poste forkondukis la pli grandajn knabinojn por aldoni ilin al nia grupo, sed neniu sciis, kion ili faris pri la ceteraj.

Kintila rakontis al ni, ke ŝi kaŝis sin en unu el la kabanoj, kiam enkuris du junaj virinoj en stato de teruro, sekvate de kvin-ses romanoj. Kintila kaŭris tremante sub bovofelo. Unue ŝi aŭdis kriojn, kiuj ŝanĝiĝis al hororaj gruntoj kaj ĝemoj. Kiam ŝi kuraĝis ŝtelrigardi la scenon, la soldatoj estis for kaj la du virinoj kuŝis mortaj. Ŝi ne konis iliajn nomojn; ili ne estis de ŝia vilaĝo. Ni konstatis, ke almenaŭ pri unu afero ni estis bonŝancaj. Laŭ nia scio, neniu alia virino estis perfortita.

Alkutimiĝinte al la restado sur la ŝipo, ni komencis iomete esplori kaj ŝtelrigardi tra pordoj kiam neniu ĉeestis. Foje ni rimarkis virojn, kiuj rigardis nin kun intereso, kaj ni haste retiriĝis al la sekureco de nia grupo. Ni ne deziris logi ilian atenton.

Kvankam jam estis plena aŭtuno, la vetero malrapide iĝis pli varma. Kelkaj tagoj estis eĉ agrable varmaj, kvankam la noktoj estis longaj kaj malfacile elteneblaj sen vera ŝirmo. La maro, kiu estis griza je la komenco de nia vojaĝo, estis nun blua kaj serena.

Unu el la plej strangaj aspektoj de la restado sur la ŝipo estis la fakto, ke la unuan fojon en mia vivo mi havis absolute nenion por fari. Ĝis tiu plej lasta mateno, ne estis momento en la tago kiam mi ne estis okupata, ĉu por ĉerpi akvon, por melki la bovinojn, ĉu por sarki la hordeon, serĉi kuirherbojn aŭ plantojn, mueli grenon, tranĉi legomojn, kolekti brullignon, ŝpini — kaj nun, subite, mi havis nenion por fari krom sidi kun krucitaj manoj, rigardante la maron. Sento de timo pendis super mi la tutan tempon, sed kondiĉe ke mi ne tro detale esploris ĝin, mi povis permesi al mi imagi, ke nenio plu ŝanĝiĝos, ke ni restos ĉiam ĉi tie, lulate de la balanciĝado de la ŝipo kaj de la milda aŭtuna vetero.

Mia ĉefa konsolo dum tiu stranga periodo estis la kunestado de la aliaj junulinoj. Surprizis min malkovri, ke mi apenaŭ konis la plejmulton el ili, eĉ tiujn, kiuj estis miaj amikinoj ekde la infaneco. Kelkaj el ili malkaŝis neimagitan talenton, kiam necesis konsoli aliajn aŭ gajigi ilin en la plej malfacilaj momentoj. Ĝenerale, tamen, ni parolis tre malmulte. La pasinteco kaj la estonteco estis temoj, kiujn neniu volis aludi pli ol necese, kaj forprenite de niaj normalaj okupoj, ni havis nenion plu por priparoli. Tio, kio kunigis nin, estis la scio, ke ni ĉiuj partoprenis la saman aflikton, ke ni ĉiuj trapasis la saman abismon de suferado kaj senespero. Kiam temis pri la venonta tempo, ni povis fari nenion por protekti nin kontraŭ ĝi. Sed ĉirkaŭate de la aliaj, ni almenaŭ ne devis fronti ĝin solaj.

Malrapide, unuope, ni ĉiuj elgrimpis el la glacia ekstremo de ŝoko kaj dolorego, en kiu oni portis nin al la ŝipo. Kelkaj el miaj amikinoj estis pli afliktitaj ol aliaj. Kanda, ekzemple, estis aparte forte trafita. Iu, kiu ne konus ŝin, estus povinta imagi, ke ŝi renormaliĝis; ŝi ja rekomencis manĝi kaj respondi demandojn. Sed mi ricevis la impreson, ke ŝi faras tiujn aferojn pro kutimo, ĉar ŝi scias, ke necesas fari ilin. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi restas komplete sen emocioj. Mi neniam vidis ŝin plori.

Unu junulino tute ne sukcesis restariĝi. Dum ni ceteraj malrapide reviviĝis, ŝi ankoraŭ kuŝis surdorse gapante supren kun vaka esprimo. Se ŝi ne palpebrumus de tempo al tempo aŭ farus etan movon, mi estus povinta supozi ŝin morta. Ŝiaj amikinoj el la sama vilaĝo sidis ĉe ŝia flanko; ili karesis ŝian vizaĝon kaj strebis reporti ŝin al konscio pri tio, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo. Unu-du fojojn ili persvadis ŝin eksidi kaj gluti kelkajn buŝoplenojn da akvo, antaŭ ol ŝi refalis al inerteco. Mi ne miris, kiam oni informis min je mia vekiĝo iun matenon, ke ŝi mortis dum la nokto. Ŝi aspektis precize kiel antaŭe, kun la okuloj fikse malfermitaj. Ni ne povis decidi, kion fari pri ŝi. Ni ne volis peti helpon de la romanoj, sed apenaŭ eblus resti dum tagoj kun kadavro inter ni. La romanoj rimarkis nenion ĝis la vespero. Sen eĉ minimuma intereso, ili ekprenis la rigidiĝintan korpon kaj ĵetis ĝin en la maron.

Mi ekamikiĝis kun junulino kiu nomiĝis Albila. Ŝi devenis de la vilaĝo, kie loĝis la fratino de mia patrino. Nia amikeco baziĝis ĉefe sur sento de simpatio, ĉar ni apenaŭ interparolis. La malmultaj pensoj en mia kapo estis tro doloraj, por ke mi dividu ilin kun alia homo, kaj mi faris mian eblon por subpremi ilin entute. Sed konsolis min scii, ke ŝi sidas apude.

Kelkfoje alia ŝipo pasis, kaj ni rigardis en fascino. La rivero sub nia vilaĝo estis malprofunda, kaj neniu el ni vidis ŝipon, antaŭ ol oni portis nin al la maro. Mi ja ĉiam esperis iam vidi ŝipon, neniam imaginte ke mi realigos tiun deziron nur kiel kaptito.

Dum la tagoj pasis kaj la ĉielo iĝis pli blua, la ŝipoj plioftiĝis. En difinita suna mateno ni vidis plurajn, unu post alia. La soldatoj kaj maristoj videble senpacienciĝis. Ili daŭre iris al la flanko por rigardadi la marbordon, ŝirmante siajn okulojn per la mano. La marbordo ja estis videbla jam dum la plej granda parto de la vojaĝo, kiel apenaŭ rimarkebla blanka strio ĉe nia maldekstra flanko, sed mi konstatis nun, ke la ŝipo malrapide alproksimiĝas al ĝi. Kvankam neniu komentis pri tio, ni estis maltrankvilaj, kaj ĉiufoje kiam aperis nova ŝipo, ĉiuj eksilentis. Finfine aŭdiĝis krio de unu el la maristoj kaj la tuta soldataro venis sur la ferdekon por amasiĝi ĉe la flanko, babilante kaj ridante pro entuziasmo. Intertempe, ni retiriĝis sub nian felan kovraĵon, laŭeble retenante nin de la ĝenerala ekscito.

Iom post iom la soldatoj enuis pri la rigardado, kaj reiris internen aŭ restis en grupetoj supre. Estis maleble preteratenti la fakton, ke oni pretiĝas por la albordiĝo. Ĉiuj maristoj diligente okupiĝis pri ŝnuroj aŭ pri la velo, kaj intertempe la soldatoj amasigis siajn posedaĵojn apud la flanko de la ŝipo. Nun, eĉ kontraŭvole, ni vidis la marbordon en la malproksimo. Nia unua impreso estis de brunaj kaj verdaj montetoj kelkloke dissemitaj de grandaj blankaj ŝtonoj.

Ĝis la posttagmezo, ni ĉiam pli alproksimiĝis al la bordo. La maro ĉirkaŭ ni estis plena je boatoj kaj ŝipoj, kiuj lule balanciĝis sur la ondoj. Mi ne estus imaginta, ke povus ekzisti tiom da ili en unu sola loko. Sur la apuda bordo ni vidis gigantajn konstruaĵojn, kun aĵoj kiuj aspektis kiel vicoj kaj vicoj da pordoj — sed mi ne povis kompreni, kial la pordoj estas lokitaj tiel alte super la tero. Estis facile komprenebla eraro: ja mi neniam antaŭe vidis fenestrojn.

Finfine la ŝipo puŝiĝis kontraŭ longa ligna kajo, kiu etendiĝis en la maro. Aŭdiĝis plurvoĉa kriegado de la maristoj, dum la soldatoj, portante nekredeble grandajn dorsoŝarĝojn, formis linion kaj komencis laŭvice transiri la flankon de la ŝipo. La maristoj komencis malŝarĝi kestojn kaj vazojn. Restis nur ni, forgesite.

Finfine venis al ni viro. Estis li kiu portis al ni la manĝaĵojn, kaj kiu ĝenerale ŝajnis respondeci pri ni. Li kriis al ni en sia sensignifa lingvaĉo, kaj indikis per gestoj, ke venis la momento por surbordiĝi. Malvolonte ni sekvis lin trans la ŝipoflankon, kaj grimpis malsupren al la ligna kajo.

Estis strange en la komenco marŝi denove, post tiom da tempo dum kiu ni limiĝis al tiel mallarĝa spaco. Krome, ni malkovris, ke ni alkutimiĝis al la balanciĝado de la ŝipo kaj ni ne povis tuj readaptiĝi al firma subpiedaĵo. La viro ne rekatenis nin. Ni ne povis fuĝi laŭ tiu malplena kajo, kie la ondoj plaŭdetis ambaŭflanke; kaj cetere, kien ni irus? Ni estis absolute perditaj, kaj la sola afero, kiun ni rekonis, estis ni mem.

Vidate de proksime, la konstruaĵoj estis imponegaj. Ili estis faritaj el vicoj de ŝtonoj, aranĝitaj laŭ eksterordinara reguleco. Ili estis tiel altegaj, ke ili ŝajnis domoj por gigantoj, ne por homoj. Estis vere, ke la pordoj ne estis tre altaj, tamen kial ili estis tiel multenombraj? Interne, anstataŭ la vastega halo, kiun mi atendis, ni trovis surprize malgrandan spacon, ne pli grandan ol mia antaŭa loĝejo. Mi ne komprenis, kio okazis: kial la konstruaĵo estas tiel grandioza ekstere, dum interne ĝi havas normalajn dimensiojn? Ĝi pensigis min pri rakonto de Morimanos, pri militisto kiu perdiĝis dum ĉasado. En la profunda arbaro li venis al mizera kabanaĉo, sed kiam li eniris li trovis sin en vastega halo, inda je reĝo. Al ni estis okazinta la malo. Sed ĉio estis tiel stranga kaj nova, ke mi ne plu pripensis la aferon.

Oni lasis nin solaj en la ĉambro, ĉirkaŭataj de grandaj vazoj el ŝtono. La pordon oni fermis. Ni ne kuraĝis eĉ proveti malfermi ĝin. Estis kvadrata truo alte en la muro, blokita de lignaj klapoj, kiuj enlasis nur la malmultan lumon kiu sukcesis enfiltriĝi inter la latoj. Ni sidis sur la grundo, ne parolante, dum la ĉambro iom post iom malheliĝis. La grundo estis komplete tegita de plataj ŝtonoj, kiuj estis ne nur tre malmolaj sed ankaŭ malvarmaj. Mi memoris, kiam Morimanos rakontis al ni, ke en Romo oni ne vidas la teron ĉar ĝi estas tute kovrita de ŝtono.

Poste la pordo malfermiĝis, kaj revenis la viro kun pano, akvokruĉo kaj poto. Rekte antaŭ niaj okuloj li elmontris la celon de la poto, kaj tiam reeliris. Tio estis la sola signo, ke li konsideris nin entute malsamaj ol la vazoj, kun kiuj ni dividis la ĉambron.

Tio estis la plej longa nokto de mia vivo. Ĝi estis multe pli malbona ol la unuaj noktoj, kiujn mi travivis en la komenco de mia kaptiteco. Tiam mi estis indiferenta al ĉio. Estis kvazaŭ min izolis dika mantelo, kiu ŝirmis min ne nur de fizikaj malagrablaĵoj sed ankaŭ de timo pri la estonteco. Sendube la aliaj junulinoj havis similan sperton. Sed nun tiu protekto estis perdinta sian efikecon, kaj la situacio trafis nin per sia plena forto. La ĉambro baldaŭ iĝis ekstreme malvarma, sed ne estis loko por kuŝi, krom sur la ŝtona pavimo. Ni sternis kelkajn el niaj ŝaloj sur la grundo por iomete moligi la ŝtonan tegaĵon, kaj kovris nin per la aliaj. Sed estis maleble dormi, krom fragmente, antaŭ ol revekis nin la malvarmo kaj malkomforto.

En la mateno nia gardisto revenis kun juna viro, homo stultaspekta kun pufa vizaĝo kaj densa nigra hararo aranĝita kiel vico de bele ordigitaj bukloj sur lia frunto. Ignorante nian distaŭzitan staton, ili tiris nin eksteren en la lumon, kaj komencis disputi pri ni. En iu momento ni ĉiuj teruriĝis, kiam nia gardisto tiregis Markosenan el la grupo kaj komencis elmontri ŝiajn ŝultrojn kaj krurojn, precize kvazaŭ temus pri juna bovido. La alia homo flankenpuŝis ŝin malestime kaj kaptis Sulabarakan per la brako. Ŝajnis, kvazaŭ li esprimas pri ŝi malaltan opinion. Efektive ŝi estis malsanaspekta malgrasulino, tamen ŝi vere estis tute en ordo. Finfine la viroj reenŝlosis nin. Ni staris senhelpe ĉirkaŭe en la malvasta spaco, kaj ĉiu evitis la okulojn de la aliaj. Mia stomako kirliĝegis pro antaŭtimo.

Baldaŭ la pordo remalfermiĝis kaj jen denove la du viroj. Ĉi-foje estis tiu kun la pufa vizaĝo, kiu vokis nin per gesto eksteren. Ni ŝafece atendis dum ili remetis la ĉenon ĉirkaŭ niajn kolojn, kaj ni ne kontraŭstaris, kiam la junulo forkondukis nin. Li gvidis nin al mallarĝa vojeto inter altegaj muroj, kiuj leviĝis kiel turoj super niaj kapoj kaj per sia minaca rigardo blokis de niaj okuloj la ĉielon. Kien ajn mi turnis mian vizaĝon, mi vidis nenion krom vasta regiono da senviva ŝtono. Tute ne troviĝis verdaj kreskaĵoj. Estis kvazaŭ ni vagus en terura premsonĝo.

Tro pezis sur mi la horora ĉirkaŭaĵo por ke mi detale rigardu, sed mi ricevis konfuzan impreson pri vico de ombraj kavernoj flanke de la vojeto. Dum mi preterpasis ilin, preskaŭ falante, el la angulo de mia okulo mi malklare videtis misterajn, nerekoneblajn aĵojn vualitajn de mallumo. Subite du viroj aperis apud mi sur la vojo, kaj komencis malvolvi specon de rulaĵo, kiun unu el ili tenis en siaj brakoj. Ili malvolvis kaj malvolvis kaj malvolvis, dum senfina trembrila strio de ŝtofo pufiĝis kiel ondo, arda kaj ruĝa kiel sango. Mirigite, mi haltis por rigardi, kaj la kateno tuj streĉiĝis ĉirkaŭ mia kolo.

Ni rondiris angulon kaj senaverte trovis nin en la mezo de krieganta, svarmanta homamaso. La afero estis tiel neatendita, ke mi ne tuj rimarkis, ke temas pri la momento kiun mi antaŭtimis dum la tuta vojaĝo. El ĉiuj teruraj hontaĵoj, kiuj povus okazi en Romo, mi ĉiam aŭdis, ke la plej malbona estas tio, ke oni estos kondukata tra la stratoj en katenoj por distri la popolon. Sed kun sento de intensa senpeziĝo, mi vidis nun ke la afero estos multe malpli humiliga ol mi atendis. La homoj ne povus atenti nin malpli. Estis kvazaŭ ni estus vico de bovinoj, kiujn oni kondukas al la paŝtejo.

Intertempe ni puŝiĝis antaŭen kvazaŭ tra solida barilo, dum oni premis kaj ŝovis de ĉiuj flankoj. Ĉie estis bruego de voĉoj. Ie mi aŭdis marteladon. Homoj konstante kriegis malantaŭ niaj dorsoj, kun puŝĉaretoj aŭ kun grandegaj ŝarĝoj surŝultre, tiel ke ni devis premiĝi al unu flanko por ke ili preterpasu. En la mezo de tiu moviĝanta amaso, aliaj homoj okupiĝis tute serene pri siaj ĉiutagaj aferoj: ili babilis, trinkis, raziĝis, fritis kolbasojn, dishakis viandon, pesis manĝaĵojn, trankvile kvazaŭ ili sidus solaj kaj silentaj sur la planko de siaj kabanoj. Troviĝis eĉ grupo de infanoj, sidantaj en vicoj, kiuj unuvoĉe ripetis ion kune.

Super niaj kapoj estis kadukaj, ŝanceliĝantaj konstruaĵoj el ŝtono kaj ligno, kiuj aspektis kvazaŭ ili tuj disfalos. Iliaj flankoj estis plenaj je okuloj kaj vizaĝoj: kelkaj esploris nin de alte, dum aliaj suprenrigardis de sub niaj piedoj. Kiel mi ĉiam aŭdis, la domoj estis konstruitaj unu super la alia, kaj la homoj staris meze en la aero, kie nur malsolida barilo malhelpis ilin falegi rekte al la grundo.

Laŭ la tuta flanko de la vojo estis arkaĵoj, kaj sub ĉiu arko vidiĝis la plej miriga abundeco. Estis grandegaj sakoj plenaj je faboj, je greno, je jam muelita faruno, je nuksoj, kaj je tiom da aliaj aĵoj, kiujn mi tute ne rekonis. Unu fojon mi flaris ĵus bakitan panon, kaj rigardis malsupren laŭ kelkaj ŝtupoj en fajroplenan subgrundan kavernon, kie duonnuda viro, brila pro ŝvito, prenis panojn el forno. La ruĝa ardo de la flamoj respeguliĝis sur lia glimanta korpo, kaj li havis plurajn aĉajn vipostriojn sur la dorso. La forno ŝajnis sufiĉe granda por manĝigi tutan vilaĝon en unu fojo, kaj la panoj estis torditaj en fantaziajn spiralojn kaj ŝvelaĵojn.

Post tio sekvis tuta vico da ĉaregoj, plenegaj je la plej nekredeble variaj fruktoj kaj legomoj. Inter tiuj, kiuj estis por mi komplete novaj, mi rekonis kelkajn el mia hejmloko: pomojn, ekzemple, sed ĉi tiuj pomoj estis pli grandaj kaj poluritaj ol mi iam ajn vidis, krom en sonĝoj. Se ne temus pri la abomena malpureco de la ĉirkaŭaĵo, mi estus povinta imagi, ke mi pasis tra unu el la transirejoj kie la Alia Mondo tuŝas la nian. Sed tiuj magiaj pomoj estis staplitaj antaŭ ŝmirita muro, kie akvo malrapide glitis malsupren tra verda ŝlimo. Akvo stagnis en truoj ĉe la flanko de la vojo, kaj en unu angulo kuŝis amaso da forĵetaĵoj. Kiam ni preterpasis, trafis min odoro de urino.

Ni marŝis tra unu strato post alia, dum ĉe ĉiu angulo atencis nin la plej strangaj vidaĵoj kaj krioj kaj odoraĉoj; samtempe la homamaso ŝovis nin jen al unu flanko, jen al alia. Unu el miaj ĉefaj impresoj estis tio, ke ĉiuj ĉirkaŭ ni havas frenezan haston kaj ke ni estas devigataj hasti kun ili. En ĉiu dua momento la pufvizaĝa viro turnis sin por kriaĉi kontraŭ ni aŭ por tiregi iun antaŭen per la brako. La ĉeno ĉirkaŭ mia kolo konstante malstreĉiĝis kaj restreĉiĝis, kiam la aliaj junulinoj treniĝis antaŭen aŭ malantaŭen pro la homamaso. Mi estis devigata vadi senhelpe tra malpuraĵoj kaj akvokavoj, kaj la rando de mia robo makuliĝis de disŝprucinta koto. Plurfoje mi preskaŭ falis super ĉifitaj estaĵoj, kiuj kuŝis surtere prezentante la plej naŭzajn vundojn. Al unu mankis kruro, al alia restis nur stumpoj kiel brakoj. Virino ekkaptis mian robon kaj levis al mi bebon, kies vizaĝon preskaŭ komplete kaŝis inflaminta ulcero. Mi rigardis ĝin kun hororo, ĝis tiris min antaŭen subita streĉo de la ĉeno.

Dum mi premiĝis inter grupoj de homoj, jen kaj jen bloviĝis al mi nekutima odoro. Pasis iom da tempo antaŭ ol mi konstatis, ke ĝi apartenas al la ĉirkaŭaj homoj. Kelkaj havis oleecan, preskaŭ naŭzan odoron. Aliaj estis strange dolĉaj, kiel floroj. Ĉio ĉi plifortigis mian senton, ke la romanoj estas ne tute homaj. La plejmulto estis tre brunaj; ili aspektis kvazaŭ ili pasigis la tutan someron ekstere en la kampoj. Dise inter tiuj mi vidis aliajn kun eĉ pli malhela haŭto, preskaŭ ledokolora. Unu fojon Albila, kiu sekvis tuj malantaŭ mi en la linio, skuetis mian kubuton. Mi turnis min kaj kriis pro mirego, vidante du virojn, kiuj estis vere komplete nigraj, tiel ke iliaj okuloj kaj dentoj ŝajnis brili per nenormala blankeco. Kompreneble, mi jam aŭdis, ke ekzistas tiaj homoj, sed mi neniam tute kredis tion ĝis tiu momento.

Ni marŝis longegan distancon tra la homoplenaj stratoj. Unu eksterordinara nova vidaĵo sekvis alian, ĝis mi havis la senton, ke de ĉiuj flankoj disbatas min voĉoj, vizaĝoj, objektoj, kaj mi sopiris nur je paco kaj silento. En la fino mi ĉesis rigardi la aĵojn ĉirkaŭ mi, kaj lasis min drivi antaŭen duonsvenante, tra galimatio de kirliĝantaj bruoj kaj koloroj.

Finfine ni atingis kvartalon, kiu ŝajnis iom pli trankvila. Virinoj staris babilante sub la arkaĵoj, kaj ni vidis grupon de junulinoj de proksimume nia aĝo, kiuj atendis sian vicon ĉe fontano. Ili tute ne atentis pri ni. La viro ekmarŝis pli rapide, kaj ni stumbletis pro la peno ne postresti. Li iris rekte al pordo, kiu aspektis identa al la du apudaj, kaj kondukis nin internen.

Ni trovis nin en mallonga koridoro, kiu malfermiĝis en pli grandan ĉambron. La viro malaperis kaj revenis kun mezaĝa virino de peza staturo. Ŝi alproksimiĝis kaj komencis inspekti nin, en precize la sama maniero laŭ kiu mia patrino ekzamenus ĵus akiritan bovinon. Ŝi detale esploris la manojn de unu junulino kaj palpis la brakojn de alia, dum ŝi intertempe komentis super sia ŝultro al la juna viro. Ŝi eĉ volis levi la jupon de unu junulino — temis pri Etiona — por vidi, kio troviĝas sube. Kompreneble, Etiona tuj repuŝis sian jupon, je kio la virino eligis gruntan ridon, sed bonŝance ne insistis.

ŝi ne ŝajnis malkontenta pri sia esploro, kaj kondukis nin al malpli granda ĉambro, kie ŝi lasis nin solaj. Estis la unua momento de kompleta silento, kiun ni spertis dum la tuta tago. Mi estis elĉerpita kun turniĝanta kapo, kaj en la subita malbruo, mi ekkonsciis pri siblado en miaj oreloj. Estis speco de ŝtona breto laŭ unu muro, sed ĝi estis tro malgranda por ĉiuj, do ĉar ni estis ankoraŭ kunkatenitaj, ni devis sidi sur la planko. Kliniĝante unu kontraŭ la ŝultro de alia, ni tuj endormiĝis.

La ĉambro estis preskaŭ senluma kiam ni vekiĝis, krom kelkaj malfortaj radioj kiuj sukcesis enrampi preter la randon de la lignaj fenestroklapoj. Mi supozis, ke ekstere verŝajne estas malfrua posttagmezo. Estis vekinta nin la knaro de la pordo, kaj nun la dika virino vidiĝis ĉe la sojlo. Ŝi abrupte tiris la ĉenon, tiel ke unu-du el la junulinoj ekstreĉiĝis pro doloro, kaj indikis, ke ni sekvu ŝin al la pli granda ĉambro apud la enirejo. Tie, finfine, ŝi malkroĉis la ĉenon kaj iom sulkante la frunton, komencis ekzameni la spurojn, kiujn ĝi lasis sur niaj koloj. Du-tri junulinoj havis sufiĉe aĉajn cikatrojn, do ŝi alportis etan vazon da ungvento per kiu ŝmiri ilin. Almenaŭ tio estis esperiga. Sed ŝajnis, ke ŝi ne intencas proponi al ni manĝaĵojn. Ni laste manĝis je la antaŭa vespero, kaj mi sentis svenemon pro malsato.

Anstataŭ doni al ni ion por manĝi, ŝi rekondukis nin eksteren en la straton. Ni vagis obee malantaŭ ŝi, sekvate de la pufvizaĝa junulo. La stratoj estis nun pli trankvilaj, kaj kelkaj infanoj partoprenis saltoludon sur la vojo, kvazaŭ ili tute ne rimarkis la ĉirkaŭan malbelegecon. Kiam ili vidis nin, ili alkuris kriante por premiĝi ĉirkaŭ ni, sed la virino frapis plurajn el ili ĉe la kapo kaj forpelis ilin.

Krepuskiĝis, kaj malantaŭ la vicoj de malfermitaj pordoj, ni vidis homojn kiuj pretigis manĝaĵojn kaj manĝis. Mi ne povis kompreni, kie ili tenas siajn kuirfajrojn; en tiuj malplenaj ĉambroj vidiĝis neniuj spuroj de fajrejoj aŭ de flamoj. Malgraŭ tio, neniel mankis fumo kaj malplaĉa haladzo, kaj la odoro de kuirado bloviĝis malsupren al ni de ĉiuj flankoj. Pro mia malsatega stato, ĝi kaŭzis al mi senton de naŭzo, precipe pro difinita fiŝeca nuanco, kiun mi trovis aparte vomiga. Ni aŭdis fragmentojn de parolado kaj de ridado dum ni preterpasis, kaj jen kaj jen glimetis la brilo de lampo. Tiom da miloj kaj miloj da homoj en siaj et-etaj ĉeloj; estis kvazaŭ ni troviĝus en grandega abelujo.

Ni marŝis kaj plumarŝadis sub la krepuskiĝanta ĉielo, kvazaŭ tra malbela sonĝo. Miaj piedoj sangis pro pistado sur la firme tretita tero, kaj mi deziregis sidiĝi por ripozi. Ĝuste en tiu momento mi aŭdis rekonajn kriojn de la aliaj junulinoj. Mi ĉirkaŭrigardis, kaj mia koro saltegis. Ne malproksime de ni staris tri-kvar viroj en multekoloraj vestoj kun desegno de kvadratoj, kiuj havis longajn lipharojn kaj krispigitajn hararojn. Dum momenteto mi kredis, ke ili venis por savi nin. Tiam mi konstatis, ke kvankam al ni ĉi tiu loko ŝajnas profunde fremda, al ili ĝi jam estas hejmo. Dum niaj vestoj estis makulitaj kaj ĉifitaj, iliaj aspektis freŝaj kvazaŭ oni ĵus demetis ilin de la teksokadro. Ili estis senstreĉaj, kiel homoj kiuj pasigis ĉi tie la tutan vivon; ili staris antaŭ ŝtona barilo kaj akceptis manĝaĵojn de virino ĉe la alia flanko. Ŝajnis, ke ili ŝercas kun ŝi. Unu el ili rimarkis nin, kaj tuj puŝetis la aliajn per la kubuto por rigardigi ilin. Ili staris kaj silente observis nin dum ni preterpasis, sed ili faris neniun movon por helpi nin. Ili ne apartenis al nia popolo. Pro ilia vestomaniero, mi pensis, ke ili eble venas de unu el la orientaj reĝlandoj.

Ni sekvis la pezan virinon al grandega konstruaĵo, kie ŝi kondukis nin al flanka pordo. Tie ŝi frapis kaj vokis ĝis finfine, kun laŭta grincado de feraj stangoj, iu malfermis la pordon. Maljuna virino staris en la enirejo kun fumanta lampo en la mano. Ŝi estis videble malkontenta, ke oni ĝenas ŝin je tiel malfrua horo. Post iom da grumblado ŝi enlasis nin kaj kondukis nin tra serio de ĉambroj, kiuj malfermiĝis unu en la alian laŭ maniero, kiu ŝajnis preskaŭ magia. Ni ankoraŭ ne estis plene ensorbintaj la fakton, ke tiuj konstruaĵegoj estas dividitaj interne en malpli grandaj spacoj.

Finfine ni alvenis en ĉambron kun vico de niĉoj en la muro, kaj la du virinoj indikis, ke ni senvestiĝu. Ni tuj iĝis ege singardaj. Ĉu temas pri la komenco de tio, kio ajn ĝi estas, kion ili volas fari al ni? La maljunulino kriis malpacience kaj ektiris la vestojn de la plej proksima junulino, kvazaŭ ŝi volus mem senvestigi nin. Sed la alia virino kvietigis ŝin per tuŝo ĉe la brako. Ŝi turnis sin al ni, kaj gestis kvazaŭ ŝi sin lavas. Vidante la junulon, kiu ankoraŭ staris apude, ŝi sendis lin eksteren. Kaj do, senhelpe kaj tre singarde, ni komencis senvestiĝi.

Ili kondukis nin, komplete nudajn, en grandan malluman kavernon. La lumeto de la lampo tute perdiĝis en tiel vasta spaco, sed mi ricevis impreson pri ombra plafono alte super niaj kapoj, dum senfina planko etendiĝis en la malproksimon. La grundo estis kovrita de misteraj desegnaĵoj, sed mia koro batadis tro forte por ke mi multe atentu pri ili.

Ni marŝis ĝis la fundo de la kaverno, kaj tie, je mia miro, estis lageto. Kelkaj ŝtupoj kondukis malsupren en la akvon, kaj la virinoj indikis, ke ni eniru por lavi nin. Tion ni volonte farus en normalaj cirkonstancoj, sed konsiderante la situacion, ni ĉiuj hezitis, dum la maljunulino blekis senpacience kaj la alia provis instigi nin per furioza gestado. En la fino, Markosena estis tiu, kiu trovis sufiĉan kuraĝon por paŝi, iom heziteme, malsupren en la akvon, kaj ni ceteraj sekvis, kiel aro da timigitaj ŝafoj. La akvo montriĝis ne tro profunda kaj eĉ varmeta. Mi atendis, ke ĝi estos malvarma. La virinoj eĉ donis al ni specon de pasto per kiu lavi nin kaj indikis, ke ni lavu ankaŭ niajn harojn.

La tukoj kiujn ili donis al ni por sekigi nin, estis malvarmaj kaj malseketaj, kvazaŭ ilin jam uzis aliaj homoj. Sed ni sekigis nin laŭeble, kaj atendis nian vicon por kombi niajn taŭzitajn harojn. La virinoj portis al ni kombilojn, sed estis nur du por la tuta grupo.

Nun ĉiuj fartis multe pli bone kaj ni eĉ ekhavis esperojn, ke eble la situacio ne estas tiel nigra kiel ni antaŭtimis. Sed tiam okazis io tre maltrankviliga. La du virinoj aliris la plej proksiman junulinon, kaj sen iu ajn averto la pli peza subite ekkaptis ŝin firme ĉirkaŭ la brusto, dum la alia per metala ilo forhakis ŝian hararon. Manava estis tiu, kiun ili kaptis, kaj ŝi luktis kaj rezistis, sed ŝiaj brakoj estis premitaj al ŝiaj flankoj. Ni ceteraj rigardis senhelpe. Ni estus povintaj sufiĉe facile superi la du virinojn, sed eĉ ne venis al ni la ideo provi.

Liberiginte Manavan, la virinoj pluiris al la apuda junulino, precize kvazaŭ ili orde pritraktus aron da ŝafoj. Ni sciis, ke kiam ili posedos niaj harojn, ni estos komplete sub ilia rego, sed ni povis fari nenion por tion malhelpi. Cetere, ni jam estis komplete sub ilia rego.

Ni reiris tra la malheliĝintaj stratoj, lumigataj nur de hazardaj lampoj, kiuj brilis el kelkaj malfermitaj pordoj. La plejmulto el la domoj estis ŝlositaj por la nokto, sed la stratoj estis same bruaj kiel antaŭe. Ĉaregoj senĉese preterruliĝis, devigante nin premiĝi kontraŭ la muroj de la domoj. Mi tremis pro malvarmo, kaj mia kolo ŝajnis nuda kaj senprotekta. Mi ne povis alkutimiĝi al miaj fortonditaj haroj.

Reveninte, ni finfine ricevis manĝaĵojn. Ni manĝis avidege; sed finmanĝinte, ni ankoraŭ malsatis. Pli malfrue en tiu sama nokto mi revomis ĉion.

Denove necesis kuŝi sur la ŝtona pavimo, sed ĉi-foje la virino provizis kelkajn mantelojn el dika lano, por iomete protekti nin de la malmola planko. Ni kuŝis dum iom da tempo en la mallumo kaj parolis pri la multaj spertoj de la tago. Post la bano kaj la manĝo, niaj esperoj sufiĉe reviviĝis, malgraŭ la afero pri niaj haroj. “Aŭskultu kion mi volas diri,” Albila komentis. “Ĉi tiuj romanoj naskas nur unu fojon jare, kiel hundoj, ĉar ni marŝis dum duona tago tra tiu loko, kun la ŝtonoj kiuj kontuzis niajn piedojn, kaj eĉ ne unu gravedan virinon mi vidis.”

Mi konsideris ŝiajn vortojn. Mi ne rimarkis tion antaŭe, sed efektive ŝi pravis: inter tiuj miloj da homoj mi vidis nur unu gravedan virinon. En tiu momento mi ne komprenis mian subitan senton de rekono kaj de malstreĉiĝo, sed antaŭ ol mi povis pripensi la aferon, iu nova vidindaĵo forpuŝis ĝin el mia menso.

“Ili forrabas siajn infanojn de aliaj popoloj, eble,” diris Kintila. “Kiel eblus al iu ajn virino naski en senĝoja, senkomforta loko, kiel tiu?”

Mi vekiĝis la postan matenon kun malplena stomako kaj dolorantaj ostoj. Mia pli esperplena humoro de la antaŭa nokto jam forvaporiĝis, kaj mi antaŭsentis, ke hodiaŭ okazos io malbona. Pro la multegaj novaj spertoj dum la antaŭa tago mankis al mi tempo por maltrankviliĝi pri la estonteco. Sed estis klare, ke la peza virino kaj la junulo nepre havas ian planon por ni. Ne estis eble, ke ili intencas pluteni nin ĉiujn en ĉi tiu loko. Certe hodiaŭ ni malkovros nian sorton.

Post nelonge, kombite kaj manĝinte, sed en katenoj, ni eliris la trian fojon en la homoplenajn stratojn. Mi nun iom alkutimiĝis al la situacio, kaj mi povis ĉirkaŭrigardi pli trankvile. Nin kondukis la junulo, kaj kiel kutime li havis haston. Ĉiufoje kiam mi emis malrapidiĝi, mi sentis tireton ĉe la ĉeno. Post iom da tempo la homamaso komencis maldensiĝi. Ĉi tie la stratoj estis pli larĝaj kaj anstataŭ arkaĵoj estis vicoj de blankaj kolonoj. Nun ni marŝis pli malrapide, kaj ĉio kion ni vidis ŝajnis pli digna kaj pli impona. La statuoj donis al mi malagrablan senton. Ili estis tiom vivecaj, ke mi demandis min, ĉu ne temas pri veraj homoj enŝeligitaj en pentrita ŝtono.

Finfine ni alvenis ĉe vastega placo, kie la tero estis kovrita sub tavolo de plataj, blankaj ŝtonegoj. En unu-du lokoj vidiĝis herbotufoj, kiuj elstaris inter la pavimeroj. Tio iomete esperigis min: ĝi montris, ke kelkaj verdaĵoj tamen sukcesas travivi en Romo, kvankam mi ne povis imagi, kial ili elektis kreski ĉi tie, en la mezo de ĉi tiu ŝtona ebenaĵo. Ili estis same fremdaj al la loko kiel mi mem.

Ĉe la alia fino de la placo estis kolektiĝinta sufiĉe granda homamaso. Ĉiuj rigardis al alta podio, sur kiu staris pluraj homoj. Jen evidente nia celo, kaj kiam mi konstatis tion, mia koro ekbatis pli rapide. La grupo sur la podio konsistis nur el virinoj kaj infanoj, el kiuj multaj estis katenitaj kiel ni. Mian okulon tuj trafis brilkolora makulo: temis pri la konata ŝtofo kun la kvadrata desegno, kiu elstaris inter la apudaj pli palaj nuancoj kiel papavo en kampo de tritiko. Ĝi apartenis al alia grupo de junaj virinoj, kiuj povis deveni nur de trans la maro. Ni timis tro videble signali al ili, sed estis klare, ke ili vidis nin, kaj ni intersalutis nin laŭeble perokule tra la spaco, kiu disigis nin. Certe ili estis de nia popolo, eĉ se ni ne konis ilin. Eble ili estis de la vilaĝoj proksime al la maro.

Oni kondukis nin sur la podion, de kie ni povis rigardi malsupren al la vizaĝoj — ĉiuj ŝajnis esti viraj — en la suba spaco. Mi jam ŝvitis pro timo. La sufoka doloro denove sentiĝis en mia brusto kaj mi apenaŭ povis spiri. Mi tute ne komprenis la situacion, kaj permesis ke oni pelu min kvazaŭ blindulon de unu loko al alia, dum diversaj ritoj estis plenumataj super ni. Ĉar jam estis klare al mi, ke oni oferos nin.

Kiel unuan aferon, oni blankigis niajn piedojn per kreto. Kiam mi vidis miajn piedojn en la blankigitaj volvaĵoj, subita bildo aperis en mia menso. Tiel aspektis miaj piedoj, grimpinte la vojeton ĝis nia vilaĝo. Kaj je la memoro de tiu neniam plu vidota vojeto, ekestis larmoj en miaj okuloj. Sed tio ne estis la fino. Al ĉiu el ni oni pendigis objekton ĉirkaŭ la kolo. Ĝi estis farita el rigida blanka materialo, kaj sur ĝi estis strangaj nigraj signoj.

Viro staris antaŭ ni ĉe la rando de la podio, kaj la sube amasiĝintaj homoj eksilentis. Li ekparolis kaj ili aŭskultis. Tiam, je mia miro, ili ĉiuj ekridegis. Mi konfuziĝis; mi tute ne atendis ion tian.

La viro hastis al ni, kaj ni time retiriĝis. Bonŝance, li ne venis al nia grupo. Li esploris per sia okulo kelkajn el la aliaj virinoj kiuj staris apude, kaj elektis knabinon proksimume dekkvarjaran en malpura blanka tuniko. Li kondukis ŝin al la antaŭa parto de la podio, kie ŝi staris kun la okuloj fiksitaj al la grundo kaj batetadis per la piedoj. Ŝajnis, ke li parolas pri ŝi. Mi havis senton, kvazaŭ bendoj streĉiĝas ĉirkaŭ mia brusto. Post momento li komencos la oferadon.

La spektantoj laŭte vokis, unu post alia. La viro respondis; li ŝajnis instigadi ilin. Mi aŭdis, ke ili incitas unu la alian ĝis stato de ekscito. Viro puŝiĝis tra la homamaso kaj saltis sur la podion. Li iris al la knabino... kaj forkondukis ŝin. Kaj tio ŝajnis al mi ĉio. Nenio pli.

Ĉi tiu sceno ripetiĝis kaj reripetiĝis. Oni elektis knabinon aŭ virinon, diversaj homoj elkriis ion, kaj poste iu saltis sur la podion kaj kondukis ŝin malsupren en la homamason. Pluraj el la virinoj estis akompanataj de malgrandaj infanoj, kaj estis eĉ kelkaj infanoj tute solaj. Unu fojon oni proponis tri malgrandajn infanojn kiel grupon. Okazis terura sceno, kiam oni apartigis la pli aĝan de la aliaj du. Ili ĉiuj ploris kaj kunkroĉiĝis, kaj necesis fortiri lin perforte. Certe li ne povis esti pli ol ok-jara.

Mi tute ne komprenis, kio okazas, sed almenaŭ ŝajnis, ke neniu estas mortigota. Cetere, la medio iel ne ŝajnis ĝusta. Mi sciis, ke la romanoj kondutas malsame ol ni, sed tamen mi estis certa, ke se ili volus fari oferon, oni sentus pli solenan etoson: oni ricevus impreson, ke temas pri speciala okazaĵo. Mi komencis nun iomete trankviliĝi, sed la aro da virinoj sur la podio estis maldensiĝanta. Baldaŭ venos nia vico.

Finfine la viro atingis nian grupon. Li ekzamenis nin, kaj per sia okulo li fiksis Boskilan. Ŝi premis sin malantaŭen kiam li alproksimiĝis, sed estis klare al ĉiuj, ke estos senutile rezisti. Li malhokis la ĉenon kaj kondukis ŝin antaŭen. Venis la kutimaj vokoj de sube, kaj baldaŭ iu venis supren kaj transprenis ŝin. Ŝi turnis sin por nin rigardi el larmantaj okuloj, dum oni forkondukis ŝin. Mi tute ne scias, kio okazis al ŝi poste.

Unu post alia, oni portis nin antaŭen. Tri el la pli junaj knabinoj estis prenitaj de la sama viro. Mi estus enviinta ilin pro tio, ke ili rajtas resti kune, se ne temus pri la stranga reago de la homoj en la placo. Kiam la viro venis supren el la homamaso por ricevi ilin, ĉiuj komencis ridaĉi kaj aklami laŭ malbela maniero, kiu ekstreme perturbis min. Tamen, ne estis tempo por mediti pri la afero, ĉar nun la estranto alproksimiĝis al Albila kaj mi. Ni ekkaptis niajn manojn pro teruro, sed li jam tiris ŝin firme ĉe la brako. Ŝi ĵetis al mi lastan senesperan rigardon trans la ŝultron, dum li irigis ŝin antaŭen. Kaj tiam venis mia vico.

* * *

Post mallonga tempo, mi troviĝis denove sur la strato, pelate de malgrasa viro kun maltrankvila esprimo, grizaj haroj kaj tre tufaj brovoj. Li provis alparoli min unu-du fojojn, sed vidante mian nekomprenon, li baldaŭ rezignis. Kelkfoje li prenis mian brakon, sed ĝenerale li ŝajnis atendi, ke mi sekvu lin. Kaj mi ja sekvis lin, kiel hundeto. Efektive, mia ĉefa timo estis tio, ke mi perdos lin inter la homamaso.

Kiam li rimarkis, ke estas malfacile por mi postsekvi lin, li iomete malrapidiĝis. Li ne ŝajnis malafabla, sed iom senpacienca. Unu fojon ni haltis ĉe viro, kiu havis kruĉegon kaj plurajn tasojn katenitajn al kolono. La kruĉo memorigis min pri tiu, kiun miaj patro kaj onklo aĉetis antaŭ tiom da jaroj kontraŭ la lano kiun mia patrino intencis uzi por niaj vintraj vestoj. Ni ambaŭ ricevis trinkaĵon el la granda kruĉo; ĝi havis malriĉan, acidan guston, kaj igis min tusi. Ĝi ne multe plaĉis al mi, sed mi komprenis, ke li deziras montri sian afablecon.

La urbo ŝajnis etendiĝi neimageblan distancon, kaj mi komencis demandi min, ĉu ĝi entute havas limon, kiam finfine ni alvenis ĉe grandioza pordego muntita en la plej altaj muroj, kiujn mi iam ajn vidis. Eĉ ekster la muroj la konstruaĵoj pludaŭris, sed poste ili maldensiĝis kaj maloftiĝis, ĝis finfine ni troviĝis sur vojo el plataj ŝtonegoj, kiu kondukis inter kampoj. Trafluis min fortega sento de senpeziĝo. Mi ne vidis verdajn kreskaĵojn de kiam oni portis min en la ŝipon. Mi spertis momentojn dum la pasinta monato, kiam tiom intensiĝis mia sopirego al herbo kaj arboj, ke ĝi preskaŭ kaŭzis al mi fizikan doloron.

Pluraj ĉaregoj staris atende ĉe la flanko de la vojo, kaj iliaj veturigistoj sidis apude en malgrandaj grupetoj, dum bovoj kaj muloj paŝtiĝis en la proksimeco. Vidante nin, unu el la viroj tuj ekstaris kaj mansvingis. Post kelkaj minutoj mi trovis min sur ĉaro tirata de mulo; mi sidis sur la antaŭa loko inter la du viroj, kiuj paroladis ĉirkaŭ mi kvazaŭ mi ne ĉeestus.

Dum la ĉarego saltetis sur la ŝtonoj, ili malvolvis tukojn kaj elprenis panon, fromaĝon kaj pomojn, kiujn ili dividis kun mi. Ĉio gustis tre malsame ol la manĝaĵoj, kiujn mi konis, sed almenaŭ ĝi ne havis tiun malagrablan fiŝecan nuancon, kiu tratrempis ĉion, kion mi ricevis de la romanoj. Mi estis nun pli trankvila post mia antaŭa timego, kaj komencis senti min iom pli sekura. La du viroj ŝajnis sufiĉe amikemaj, kaj mi ne havis impreson, ke ili intencas mistrakti min, kvankam mi konsciis esti komplete en iliaj manoj.

Parolinte kune dum ioma tempo, ili ekatentis pri mi. La grizharulo gestis al si mem kaj diris malrapide kaj klare: “Demetrio”.

“Anto,” diris la alia.

Mi rigardis kaj aŭskultis, sed mi estis tro konfuzata de la tuta situacio por povi reagi. Sed nun ili gestis al mi; eble ili deziris, ke mi diru mian nomon. Mi provis paroli, sed mia voĉo ŝajnis perdiĝinta. Finfine, kun miaj okuloj fiksitaj al la piedoj, mi sukcesis eligi “Bivana”.

Pivala?” demandis unu.

Bilana?” diris la alia.

Mi ne komprenis, kial tiel simpla nomo kaŭzas al ili tiom da malfacilaĵoj. “Bivana”, mi diris pli laŭte. Ĉi-foje ili sukcesis ripeti ĝin ĝuste, kaj poste ili lasis min regliti al miaj propraj pensoj dum ili pluparoladis preter mi.

La pavimita vojo kondukis antaŭ ni tra montetoj kaj kampoj. Estis kvazaŭ mi vekiĝis el terursonĝo, kaj la spertoj de la antaŭa tago jam komencis paliĝi ĝis nerealeco. Estis vere, ke la kamparo estis tre malsimila al tiu de mia hejmo, tamen kompare kun la urbo ĝi konsolis min per sia rekonebleco. La ĝenerala impreso estis surprize verda, kaj estis multe pli da arboj ol troviĝis en mia propra lando, kvankam la folioj estis flavaj kaj falontaj. Mi jam perdis la kalkulon de la tagoj, sed mi supozis, ke ni verŝajne alproksimiĝas al Samono.

La kamparo donis impreson de prospero kaj fekundeco, kun paŝtejoj plenaj je ŝafoj kaj bovinoj. En kampo post kampo kreskis speco de grimpanta planto, kiun mi neniam vidis antaŭe, aranĝita laŭ bele ordigitaj vicoj kun aroj da grandaj verdaj aŭ nigraj beroj. Sed unu afero timigis min: multaj el la homoj laborantaj en la kampoj estis katenitaj. La plejmulto aspektis konsterne maldikaj kun ĉifonaj vestoj, kiuj malkaŝis vipospurojn sur iliaj dorsoj. Kelkaj havis razitan kapon kaj cikatron sur la frunto. Mi demandis min maltrankvile, ĉu tia sorto atendas ankaŭ min, kvankam laŭ mia impreso, ĉi tie temas nur pri viroj. Sed nun, sidante komforte kun plena stomako sur ĉarego, mi apenaŭ povis kredi, ke la afero finiĝos tiel malbone. Ni pasis preter multaj konstruaĵoj, sed mi vidis neniujn similajn al la kabanoj kaj domaroj, je kiuj mi kutimis. Ofte la domoj estis arigitaj malantaŭ altaj muroj, iom kiel la vilaĝoj de mia propra lando. Sed anstataŭ lokiĝi sur la montopintoj, la plejmulto el ĉi tiuj estis en la ebenaĵo. Estis klare, ke la romanoj estas tute sen timo pri atako.

La vojo estis eksterordinare trafikoplena. Ĉiumomente ni preterpasis ĉaregon aŭ marŝantajn homojn kun ŝarĝoj sur la dorso. Ofte ni vidis grupetojn de viroj, kiuj kune portis sur la ŝultroj grandan objekton el ligno, kies flankojn kaŝis pendantaj faldoj de ŝtofo. Foje la ŝtofo estis tirita al unu flanko, kaj interne mi vidis viron aŭ virinon, kiu kuŝis en plena komforto. Nin mem konstante preterpasis pli rapidaj vojaĝantoj surĉevale aŭ, je mia surprizo, en batalĉaroj. Mi ĉiam aŭdis, ke la romanoj ne havas batalĉarojn.

Plurfoje ni pasis apud bandoj de viroj aŭ virinoj, kiuj per pezaj paŝoj marŝis en katenoj. En unu grupo mi vidis plurajn homojn, pri kiuj mi tuj rekonis, ke ili devenas de la sudaj reĝlandoj. Kelkaj tenis la okulojn fikse kaj senespere al la grundo, sed la aliaj levis al mi la vizaĝon kaj ni interŝanĝis senhelpajn rigardojn. Ŝajnis al mi, ke envia esprimo flagras momentete en iliaj mienoj. Sidante sen katenoj sur ĉaro, mi estis jam en pli bona situacio ol ili.

La tagmezo estis jam for, kiam ni alvenis ĉe aro da konstruaĵoj ĉirkaŭata de alta muro. Ni veturis internen laŭ la pordego kaj trovis nin en granda korto. Laŭ la du flankoj estis vico de konstruaĵoj kun pajlaj tegmentoj, kaj en la mezo lageto por anseroj. Al mi la ejo aspektis preskaŭ kiel malgranda vilaĝo. Kokinoj diskuris antaŭ la radoj de nia ĉarego, dum ni veturis malrapide ĝis unu el la pordoj.

Tie Demetrio saltis al la grundo, kaj mi sekvis lin en tro hejtitan ĉambron, kie ni trovis pezan viron sidantan sur benko, kiu senplumigis kokon. Demetrio puŝis min antaŭen, kun komento kiun mi ne komprenis. La alia viro rigardis min kritike, kvazaŭ li estis ne aparte kontenta pri tio, kion li vidis, kaj komencis grumbli. Sed Demetrio nur levis siajn ŝultrojn indiferente. Parolante tre laŭte, kvazaŭ li supozus min surda, li gestis al la viro kaj diris: “Fortunato”. Post tio li turnis sin por eliri. Mi intencis sekvi lin, sed Fortunato tuj leviĝis kaj kaptis mian brakon. Li kondukis min al granda ligna bloko, kie kuŝis pluraj mortaj kokoj. Kaj do, post nur kelkaj minutoj, jen mi staris antaŭ tranĉobloko kaj senplumigis kokinon.

Ĉio ĉi tiom diferencis de miaj antaŭatendoj, ke mi estis tute konfuzita. Iel mi neniam imagis, ke mi finiĝos en ĉambro kun nekonata viro, por senplumigi kokinon. Ĉu ĉi tio estas la plano, kiun la romanoj antaŭvidas por mi? Ĉu ĉi tie mi restos?

Estis monteto da kokoj sur la bloko: eble kvar aŭ kvin. Mi apenaŭ povis imagi, kial iu ajn volus mortigi tiom en unu fojo. Ĉu oni eble pretigas festenon? Pro la fajrego, kiu brulis sur altigita fajrejo ĉe unu flanko de la ĉambro, la aero estis malagrable varma, malgraŭ la larĝe malfermitaj pordo kaj fenestro. Sed kompreneble: la tuta konstruaĵo estis farita el ŝtono, eĉ la tegmento. Estis kvazaŭ mi starus sur la planko de giganta forno por bakiĝi kiel pano.

Kvankam senplumigi kokojn neniam estis laboro, kiu aparte plaĉis al mi, la ordinareco de la tasko donis al mi pli sekuran senton. Ĉirkaŭate de la plej stranga situacio, almenaŭ ĉi tion mi povis rekoni. Dum mi laboris, mi memoris la lastan fojon, kiam mi senplumigis kokon. Estis kiam ni loĝis ankoraŭ en nia propra kabano, tuj antaŭ ol translokiĝi al la vilaĝo. Mi sidis sur la grundo ekster nia pordo por fari tion, kaj intertempe venis mia patrino por diri, ke ŝi regalos nin per bakitaj pomoj, kaj ke fininte mian taskon, mi tuj venu por manĝi la mian.

Nun mia kabano estis forbruligita, kaj mi ne sciis, ĉu mia patrino vivas aŭ malvivas. Kaj se ŝi ja vivas, mi neniam havos la eblecon sciigi ŝin, ke mi senplumigas kokojn en ŝtona ĉambro.

Kiam mi pensis pri mia antaŭa vivo, la larmoj ekruliĝis laŭ miaj vangoj. Fortunato elektis tiun momenton por aliri min, muĝante pro kolero, verŝajne ĉar mia laboro malrapidiĝis ĝis nulo. Sed kiam li vidis miajn larmojn li tuj haltis, tiam frapetis min ĉe la ŝultro kaj diris ion per voĉtono, per kiu li ŝajne intencis konsoli min.

Iom poste, alta virino hastis internen. Ŝi havis tre rektan dorson kaj evidente opiniis sin tre atentinda homo. Mi malkovris poste, ke ŝi nomiĝas Eŭtikia. Ŝi tuj aliris min kaj tiris min al la pordo, kie ŝi starigis min en la lumo por atente ekzameni min. Ŝi pinĉis la ŝtofon de mia robo kaj esploris ĝin detale; kompreneble ĝi estis tute malsimila de ĉio, kion portis la romaninoj. Sed ĝi ankaŭ estis malpurega kaj mi estis malagrable konscia pri granda sangomakulo ĉe la malantaŭo, kiu bonŝance estis pli-malpli kaŝita de la kvadrata desegno. Mia menstruo komenciĝis neatendite dum ni estis sur la ŝipo. Mi ŝiris striojn de la rando de mia ŝalo por uzi kiel ĉifonojn, sed estis malfacile ne makuli miajn vestojn en tia situacio, kaj cetere, mi estis tro indiferenta por aparte ĝeni min pri la afero.

La virino kondukis min eksteren al la korto kaj gvidis min al io, kio aspektis kiel kruta monteto kun pordo ĉe la pinto. Neniam antaŭe mi estis vidinta ŝtuparon. Kaj ĝis tiu momento mi neniam demandis min, kiel la romanoj atingas tiujn domojn konstruitajn alte en la aero. Sed ŝi jam ekiris supren, do mi grimpis poste. Alveninte ĉe la pinto, estis kvazaŭ ni denove paŝus sur ebena grundo, kaj mi baldaŭ forgesis, ke mi marŝas super la kapoj de aliaj homoj.

Mi sekvis ŝin en etan ĉambron preskaŭ komplete senluman. Ŝi malfermis la fenestroklapojn per puŝo, kaj transiris al kesto en la kontraŭa angulo. El tiu ŝi prenis plurajn robojn kaj ekzamenis ilin. Finfine ŝi elektis unu kaj sternis ĝin kontraŭ mia korpo. Ĝi estis iom mallongeta — mi estis pli alta ol la plejmulto de la romaninoj — sed ŝajne ŝi opiniis, ke ĝi konvenos, kaj transdonis ĝin al mi kune kun malpli longa tuniko. Ĝi estis de nova por mi flava nuanco. Evidente la romanoj havis tinkturojn, kiujn ni tute ne konis. Sed ĝi estis iom malinteresa, ĉar ĝi estis de nur unu koloro, sen desegno. Cetere, ĝi havis makulon ĉe la brusto.

Nun la virino gvidis min al longa ĉambro, kiu enhavis vicon de litoj — kvankam mi tiam ankoraŭ ne sciis, kio ili estas. Ŝi komprenigis al mi, ke mi surmetu la tunikon kaj la novan robon, kion mi faris kun iom da malcerteco. Ili estis kudritaj laŭ alia maniero ol la vestoj, kiujn mi kutime portis. Mia kapo apenaŭ reaperis el la kolumo, antaŭ ol ŝi venis al mi kaj komencis firme tiri la robon malsupren ĉe unu flanko kaj mallongigi ĝin ĉe la alia. Montriĝis, ke mi metis ĝin kun la dorso antaŭe. Cetere, mi sentis malvarmeton; ĉu la geromanoj tute ne kovras siajn brakojn?

La virino prenis mian propran robon kaj kunĉifis ĝin. Evidente por ŝi temis nur pri malpurega ĉifono, kiun ŝi intencis tuj disŝiri. Subite mi komprenis, ke mi nepre devas pluteni tiun robon. Ĝi estas la sola restaĵo de mia pasinta vivo, de mia pasinta memo. Senespere mi provis rekapti ĝin de ŝi. Ŝi estis momente surprizita, sed tiam ŝi frapis min forte ĉe la brako kaj senindulge forprenis la robon el miaj manoj. Plorante, mi sekvis ŝin malsupren al la kuirejo. Mi sentis min stranga kaj fremda al mi mem en la malkutimaj vestoj. Oni estis ŝtelinta miajn harojn, oni forprenis ĉion, kio protektis min, kaj nun la sola restanta parto de Bivana estis kaŝita sub tiuj faldoj de roma ŝtofo.

Pli malfrue en tiu sama vespero, en la granda kuirejo kie oni jam laborigis min, mi renkontis la aliajn anojn de la domo. Ili estis tiomaj, ke en la komenco mi tute konfuziĝis, kaj povis nek memori iliajn nomojn, nek distingi eĉ ĉiujn vizaĝojn. Estis du-tri junulinoj, krom la pli aĝa virino kiu forprenis mian robon; estis pluraj fortikaj viroj, kelkaj infanoj, kaj diversaj aliaj. Unu viro aparte trafis mian atenton: li estis maldika kun kurba dorso, pinta vizaĝo, kaj hararo maldensiĝanta. Li ŝajnis iom apartigi sin de la aliaj; aŭ ĉu estis ili, kiuj evitis lin? Mi demandis min, ĉu temas pri la mastro de la domo. Sed tiu, kiu pleje logis miajn okulojn, estis juna virino, ne multe pli aĝa ol mi, kiu portis amason da ringoj kaj brakornamaĵoj. Ŝia haŭto estis komplete nigra. Ŝajnis, ke neniu opinias tion aparte rimarkinda, kaj ŝi gaje babilis kun la aliaj kvazaŭ ŝi estus tute ordinara. Estis io pri ŝia sinteno, kio pensigis min pri Elvisa. Ŝi enpremis sin en la liberan spacon apud mi sur la benko, kio multe nervigis min; mi timis lasi ŝian haŭton tuŝi la mian, kaj tiom kiom eblis sen ke ŝi rimarku tion, mi fortiris min al unu flanko. Ŝi estis la sola homo, kies nomon mi tuj lernis. Ŝi estis Iriso.

Ĉiuj ŝajnis tre pretaj montri sian amikemon. Mi vidis, ke ili volas helpi min hejmiĝi, tamen mi estis tro superŝutita de la amaso da novaj vizaĝoj kaj de la nekomprenebla lingvo, por provi reagi. Ĉiuj povis nur kun malfacilo ripeti mian nomon, kaj post iom da diskutado inter si, unu el la junulinoj fingromontris al mi kaj diris klare kaj malrapide: “Barbara”.

Bivana,” mi diris.

ŝi kapneis kun rideto. “Barbara,” ŝi ripetis.

Kaj tiel okazis, ke mi perdis ne nur miajn harojn kaj miajn vestojn, sed eĉ mian nomon.

KVARA ĈAPITRO

Mi dormis tiunokte en la longa mallarĝa ĉambro, kiun mi jam vidis, kiam mi ŝanĝis miajn vestojn. Ni dormis tie kvarope: estis mi, du aliaj virinoj, kaj knabineto. Mi iom konfuziĝis pro la malkovro, ke mi dormos en la lito apud tiu de Iriso. Mi rigardis ŝin kaŝe dum ŝi senrobiĝis. Kompreneble, ŝi ne demetis la suban tunikon, sed laŭ mia impreso, ŝia tuta korpo estas nigra, eĉ la partoj kovritaj de la vestoj.

Dorminte tutan monaton sur lignaj tabuloj kaj ŝtonaj pavimoj, mi trovis la liton ekstreme komforta, kvankam mi estis iom maltrankvila pro ĝia alteco super la planko. Poste, kiam mi alkutimiĝis al la lito, tio ŝajnis al mi stulta aranĝo, ŝtopi la pajlon en sakon kiel solidan blokon, tiel ke oni ne povas krei por si neston, kiel oni farus se la pajlo restus en libera amaso sur la grundo. Sed la romanoj havis tiom da kutimoj, kiujn mi trovis strangaj! Cetere, en tiu unua nokto ĝi estis nur la lasta el la sennombraj novaj spertoj de la tago. Mi estis tiom elĉerpita pro ĉio kio okazis al mi, ke mi tuj endormiĝis.

Kiam mi vekiĝis la postan matenon kaj memoris, kie mi estas, mi deziris nur refermi miajn okulojn kaj regliti en senkonscion. Sed Iriso skuis mian brakon dum ŝi ripetadis tiun vorton, kiun mi rekonis kun peza koro kiel mian novan nomon. Mi ne havis elekton krom leviĝi kaj alfronti tion, kion alportos al mi la tago.

Komence, nur malmulto estis distingebla per la malforta lumo. Mi rigardis eksteren tra unu el la mallarĝaj senŝirmaj malfermaĵoj, kiuj servis kiel fenestroj, kaj retiriĝis kun ŝoko. Mi jam forgesis, ke ni troviĝas alte super la tero. Ekstere, la suno ankoraŭ ne leviĝis, kaj la lastaj paliĝantaj steloj briletis en la griza ĉielo de frua mateno.

Kiam mi returnis min al la ĉambro, mia koro saltegis. Sur la planko, duone kaŝita sub unu el la litoj, estis malgranda ŝirita objekto. Mi tuj rekonis ĝin: ĝi estis la ĉifono donita al mi de Elvisa. Verŝajne ĝi falis el sub mia zono, kiam mi ŝanĝis mian robon la antaŭan tagon, kaj bonŝance la malpacienca virino ne rimarkis ĝin. Mi ĝoje ĝin reprenis kaj formetis inter la faldoj de mia robo, ĵurante, ke estonte mi ĉiam kaj ĉiame tenos ĝin ĉe mi.

Iriso gvidis min malsupren al la kuirejo — mi ne estus trovinta ĝin sen helpo — kaj lasis min kun Fortunato. Li donis al mi malmolan, sekan panon por manĝi kaj tason da akvo, sed eĉ la akvo havis metalan guston, kvazaŭ oni ne ĉerpis ĝin el la rivero sed longe tenis ĝin en fermita ujo. Tiam li kondukis min al granda ligna meblo, plena je ŝvelanta pasto. Estis tiom da ĝi, ke ĝi eĉ puŝis supren la kovrilon. Fortunato ŝovis siajn brakojn en la mezon de la pufa amaso, kaj ĝi refalis kun elspiro. Ŝajne li deziris, ke mi knedu ĝin. Mallerte, mi provis imiti la movojn, kiujn mi ĵus vidis lin fari. Mi ja kutimis knedi panon, kompreneble, sed neniam mi devis trakti kvanton tiel grandegan, kaj cetere, li faris ĝin laŭ alia maniero ol tiu, kiun mi lernis de mia patrino. Post kelkaj minutoj, li staris apud mi kriante kaj frapis min per branĉeto, kiun li hazarde tenis en la mano por kirli miksaĵon, varmigatan tiumomente super la fajro. La frapo ne aparte dolorigis, tamen mi estis ĉagrenita kaj ŝokita. Kion li volas de mi? Mi ja faras mian eblon.

Tiel pasis la mateno. Fortunato donis al mi unu taskon post alia, sed kion ajn mi faris, li estis malkontenta. Mi devis purigi legomojn de nekonata speco; mi devis frotlavi potojn ekstere en la lageto; mi devis kirli densan miksaĵon, kiu boletis super la fajro — kaj tuj kiam mi ekfaris ion, li aperis ĉe mia flanko kun koleraj krioj kaj batis min per la unua ilo, kiu venis al lia mano. Tio jam estis sufiĉe malagrabla en si mem, sed por pliigi mian malkomforton, aliĝis al ni en la kuirejo malgranda knabo. Tiu knabo, kiu nomiĝis Hermeso, neniel provis kaŝi la fakton, ke li ĝuas la spektaklon de ĉi tiu grandega knabino, kiu ne scias fari la plej simplajn aferojn. Je ĉiu riproĉego de Fortunato, aperis malica ridaĉo sur la vizaĝo de Hermeso. Tio kompreneble nur pliigis mian konfuzon.

Venis la kulmino, kiam Fortunato petis min balai la plankon. Temis pri io, kion mi absolute ne komprenis. En mia hejmo ni havis pajlon sur la grundo, do balaado ne necesis; ni devis nur ŝanĝi la pajlon de tempo al tempo. Kiam mi provis puŝi la balailon sur la planko, imitante tion kion mi vidis lin fari, li kaptis ĝin abrupte el mia mano kaj komencis bati min tute serioze. Tio estis troa por mi, kaj mi ekploris. Intertempe Fortunato transdonis la balailon al Hermeso, kiu kaptis ĝin entuziasme, kvazaŭ li volus montri, ke jen almenaŭ unu homo, kiu scias balai plankon. Li atakis la laboron kun tiom da fervoro, ke li faligis poton da saŭco. Fortunato muĝis furioze, frapegis lin plurajn fojojn per ligna kulero kaj elĵetis lin — kion mi certe ne bedaŭris.

Malrapide la longa mateno pasis. Fortunato pretigis plurajn malvarmajn pladojn, kiujn li dismetis sur la plej belegajn telerojn kaj vazojn, kiujn mi iam ajn vidis. La plejmulto aspektis al mi taŭgaj por la festeno de reĝo. Ili estis majstre prilaboritaj kaj glazuritaj, kun dekoritaj teniloj kaj eksteraĵo glata kaj brila kiel akvo en lago. Sed tiuj, kiuj pleje ravis min, estis absolute travideblaj. Ili aspektis kvazaŭ oni ĉizis ilin el bloko de verda glacio. Mi rigardadis ilin kun miro, ĝis mi konstatis, ke Hermeso revenis kaj malestime observas min. Vidante, ke mi rimarkis lin, li elbuŝigis komenton — mi ne komprenis la vortojn, sed la tono ne lasis dubojn pri ilia signifo -, tiam li malĝentile puŝis min flanken dum li senatente ŝovis la valorajn vazojn sur pleton, kiun li forportis eksteren.

Intertempe mi sekvis Fortunaton en la korton, kie ni sidiĝis sur benko por manĝi. Pluraj el la homoj, kiujn mi renkontis la antaŭan vesperon, sidis dise ĉirkaŭ la korto. Poste ili ne tuj reiris al sia laboro, sed restis por babili sub la aŭtuna suno. La virinoj elprenis siajn ŝpinilojn, dum la plejmulto el la viroj malaperis. Ankaŭ Fortunato ne estis videbla, kaj ne sciante kion alian fari, mi restis en la korto por atendi lin. Surprizis min tio, ke oni ŝpinas en la mezo de la tago. En mia vilaĝo ni ŝpinis nur vespere, kiam ni sidis ĉe la fajro, aŭ en aliaj hazardaj momentoj, kiam pli urĝaj taskoj mankis.

Tamen mi mem en tiu momento havis nek ŝpinilon nek alian laboron por okupi min. Mi demandis min, ĉu aliĝi al la aliaj virinoj, sed ili montris neniun intereson pri mia kunestado, kaj mi estis tro timema por eksidi inter ili sen invito. Cetere, mi ne komprenus ilian konversacion. Mi estus dezirinta iomete ĉirkaŭrigardi, por konatiĝi kun ĉi tiu loko al kiu oni portis min, sed mi ne volis altiri ilian atenton. Do mi fiksis miajn okulojn ĉe la tegmento de la kontraŭa dometo, kaj pensis pri nenio. En la fino mi ekdormetis kaj restis tiel ĝis Fortunato revenis. Mi sekvis lin kun malentuziasmo reen al la kuirejo.

La posttagmezo pasis pli-malpli sammaniere kiel la mateno. Mia unua tasko estis lavi tiujn elegantajn telerojn, kiujn Hermeso reportis plenajn je restaĵoj. Tiujn oni skrapis en sitelon — por la porkoj, kiel mi ĝuste divenis. Mi rigardis ilin kun bedaŭro. Mi mem ne ricevis aparte abundan tagmanĝon, kaj post miaj spertoj de la pasinta monato, mi ne estus rifuzinta restaĵojn.

Mi portis la vazojn tre zorge eksteren al la lageto. Teruris min la penso, ke mi difektos aŭ rompos ion. Tamen mi nun almenaŭ havis la eblecon pli detale ekzameni ilin, kaj precipe tiujn, kiujn mi supozis esti el glacio. Mi atendis, ke ili estos malvarmaj kaj malsekaj, sed kiam mi singarde tuŝetis unu per la pinto de fingro, mi malkovris, ke ĝi estas seka kaj glatega kiel polurita metalo. Tamen mi ne sukcesis tuj superi mian unuan impreson, kaj traktis ĝin tre delikate pro timo, ke ĝi rompiĝos, se mi faligos ĝin. Pasis pluraj tagoj antaŭ ol mi malkovris, ke mi ne senkiale estis tiel prudenta. Bonŝance, la malkovro ŝuldiĝis ne al mia propra malzorgemo sed al tiu de Hermeso. La bovlo, kiun li faligis, frakasiĝis en centon da splitoj, ĉiu pli akra ol tranĉila klingo. Mi konstatis tion nur kiam mi sangigis mian fingron. Fortunato ne ĉeestis en tiu momento, kaj Hermeso haste forbalais la pecetojn, ŝtele rigardante min, por scii, ĉu mi perfidos lin. Mi certe estus farinta tion, se mi estus havinta la necesajn vortojn, kaj kun plezuro aŭskultus liajn lamentegojn poste. Sed efektive mi ne pli kapablis informi pri li ol la kokino, kiu estis gratanta en angulo, kiam la akcidento okazis.

La sola afero, kiu iomete gajigis min dum tiu unua posttagmezo, estis vizito al la legomejo, kiu kaŝiĝis malantaŭ unu el la konstruaĵoj flanke de la korto. Dum Fortunato diligente elterigis laktukojn, mi rigardis kun intereso la bele aranĝitajn vicojn de verdaj plantetoj, el kiuj multaj estis por mi novaj. La kampo tamen ne estis bone prizorgita; estis klare, ke neniu sarkis ĝin de sufiĉe longe. Neniu en mia vilaĝo permesus, ke la propraj kampoj restu en tiel malbona stato, krom eble Garakos apud la remparo, kiu estis konata maldiligentulo.

Ĉar Fortunato ne bezonis mian helpon, mi revagis al la ĉefa parto de la korto. Neniu ĉeestis en tiu momento, do finfine mi havis la eblecon kontentigi mian scivolon. Tra duonmalfermitaj pordoj mi videtis diversajn kultivilojn, el kiuj pluraj havis tre strangajn formojn. Krome estis bareloj, ĉarego, kaj monto da korboj. Estis maleble ne esti imponata pro la granda ilaro posedata ĉi tie. Estis evidente, ke mi falis inter tre riĉajn homojn.

En unu el la konstruaĵoj estis kaĝoj, kiuj entenis malgrandajn bestojn de speco, kiun mi neniam antaŭe vidis. Ili aspektis iom kiel grasaj leporoj, kun densa, mola felo, kaj iliaj nazoj moviĝetis konstante. Mi estis tentata karesi ilin, sed dum mi hezitis pro la penso, ke ili eble mordos aŭ gratos, mi subite rimarkis, ke Fortunato vokas min jam de ioma tempo. Mi ne estis rekoninta mian novan nomon. Lia voĉo sonis kolera, kaj mi panikis je la penso de lia reago, kiam mi reaperos. Dum momento mi estis tentata kaŝi min, sed tuj decidis kontraŭe. Li certe ekserĉos min, kaj tio eĉ pli malbonigos la situacion. Ne, mi devos reiri al li senprokraste.

Kiam Fortunato ekvidis min, li muĝis furioze kaj indikis, ke mi venu pli proksimen. Estis evidente, ke li intencas frapegi min tuj kiam mi estos atingebla, kaj mi aliris lin en tremanta anticipo. Sed eble li vidis mian timon, ĉar dum mi alproksimiĝis lia mieno ŝanĝiĝis. En la fino li nur grumblis senpacience, kaj ŝovis en miajn brakojn korbon da verdaĵoj.

Dum la posttagmezo, eksterordinara virino eniris la kuirejon. Mi tuj komprenis, ke ŝi estas certe riĉega. Ŝi portis nekredeblan kvanton da juveloj, kiuj ŝajnis al mi el vera oro. Ŝia vizaĝo mirigis min: anstataŭ brunan haŭton, kian havis la plejmulto el la homoj kiujn mi renkontis ĝis nun, ŝi havis krete blankan, dum ŝiaj vangoj kaj lipoj estis malnature ruĝaj. Kiam ŝi sufiĉe alproksimiĝis, mi vidis, ke ŝiaj trajtoj estas ŝmiritaj per koloraj pastoj. Nigro konturis ŝiajn okulojn, kaj ŝi havis plurajn nigrajn makuletojn alfiksitajn al la vizaĝo. Tio kio absolute konsternis min, tamen, estis ŝia hararo, kiu konsistis el longaj linioj de mallarĝaj bukloj de la verto ĝis la frunto. Al miaj okuloj ŝi aspektis kvazaŭ ŝi pretiĝis por ekiri al batalo. Mi pensis, ke niaj militistoj certe admirus ŝin.

ŝi alproksimiĝis kaj komencis alparoli min per malĝentila voĉo. Ŝi ŝajnis senscia pri la fakto, ke mi ne komprenas. Mi rigardis kiel ŝia buŝo fermiĝas kaj malfermiĝas, eligante sensignifajn sonojn, kaj notis kun intereso, kiel la ruĝa koloro ĉe ŝiaj lipoj finiĝas per abrupta linio laŭ la interna rando. Verŝajne ĝenis ŝin la maniero, laŭ kiu mi rigardadis ŝin, ĉar senaverte ŝi frapegis mian vangon, tiel subite ke mi restis senspira pro doloro kaj ŝoko. Estis Fortunato, kiu neatendite aperis por helpi min kaj alparolis ŝin per respekta tono, kio ŝajnis iom moligi ŝin. Poste ŝi permesis, ke li forkonduku ŝin al la fajrejo, kie li levis la kovrilojn por montri la enhavojn de la kuirpotoj. Poste ŝi staris malantaŭ mia ŝultro dum mi senŝeligis legomojn, kaj mi sentis ŝian kritikan rigardon ĉe mia nuko. Mi laboris kiel eble plej rapide, strebante ne malkaŝi mian mallertecon, sed mi apenaŭ povis spiri ĝis finfine, post pluraj minutoj, ŝi formoviĝis.

Post ŝia eliro Fortunato abrupte enmanigis al mi kelkajn grandajn foliojn kaj indikis, ke mi premu ilin kontraŭ mian kontuzitan vangon. Lia konduto konfuzis min: ĉar tamen, ĉu ne estis li, kiu batadis min pli frue en la tago? Li ankaŭ donis al mi pli facilan taskon: mi devis nur turni rostostangon super la fajro. Almenaŭ tion mi povis fari sen kolerigi lin denove.

Dum mi laboris, mi iĝis ĉiam pli malsata. La tagmanĝo estis apenaŭ sufiĉinta, kaj la granda viandopeco kiun mi turnadis odoris bonege. Kiam ĝi estis trakuirita, Fortunato forprenis ĝin de la stango, dividis ĝin en maldikajn tranĉaĵojn kiujn li zorge aranĝis sur pluraj grandaj teleroj, kaj tiam je mia hororo verŝis super ili aĉan verdan saŭcon. Sed tamen, ne gravis; mi ne scias, kiu manĝis tiun viandon, sed certe ne la homoj en la kuirejo. Tio, kion ni ricevis, estis pano kaj fromaĝo, kiujn ni haste enŝtopis dum paŭzo en la preparado de tiu ellaborita manĝo, kiun ni mem neniam eĉ gustumis. Hermeso forportis ĝin al unu el la aliaj konstruaĵoj, kaj al ni restis nur monto da grasaj potoj, kiujn mi devis froti en la malvarma akvo de la lageto.

* * *

Tiu unua tago estis la ŝablono de tiuj, kiuj sekvis. Laŭgrade mi ekkomprenis la ritmon de la tago, kaj komencis alkutimiĝi al la taskoj, kiujn donis al mi Fortunato. Mi certe ne sentis iun ajn entuziasmon pri ili; estas unu afero pretigi manĝaĵojn por sia familio, kaj tute alia devige pretigi ilin por nekonatoj. Sed mi lernis kiel plenumi la postulojn de Fortunato precize tiom bone kiom necesis, por ke li ne batu min. Kiam mi ekkonis lin pli bone, mi komprenis, ke li vere ne estas tiel timiga kiel li ŝajnis dum tiu unua mateno. Li ja estis koleriĝema kaj facile incitiĝis pro mia fuŝemo, kiel li interpretis mian mallertecon. Sed li tuj retrankviliĝis, kiam li vidis, ke mi sincere ĉagreniĝas.

La plej malfacila momento de la tago, kaj tiu kiu postulis mian plenan atenton, estis la regula vizito de la mastrino al la kuirejo. Tio ĉiam okazis en la posttagmezo, dum ni preparis la vespermanĝon. Mi baldaŭ lernis labori diligentege dum ŝi ĉeestis, kaj provis rezervi por tiu momento iun taskon, pri kiu mi estis certa, ke mi ne fuŝos ĝin dum ŝi rigardos. Pasis longa tempo antaŭ ol mi konstatis, ke ankaŭ Fortunato prepariĝas por ŝia vizito. Li ĉiam formetis difinitajn aĵojn antaŭ ol ŝi eniris, kaj certigis, ke estu pluraj potoj boletantaj super la fajro.

Foje, anstataŭ la mastrino — kies nomo, cetere, estis Fania — venis pli juna virino al la kuirejo. Ŝi estis ne pli aĝa ol mi, eble eĉ iomete pli juna, sed kiel la mastrino ŝi estis zorge vestita kaj ŝminkita, kun preskaŭ la sama kvanto da juveloj. Kiam ŝi la unuan fojon vizitis nin, mi ne povis ĉesi rigardi ŝin, malgraŭ mia konscio, ke miaj okuloj estus pli sekure okupataj ĉe mia laboro. Ŝi ŝajnis al mi preskaŭ kiel la filino de reĝo. Kaj kian aplombon ŝi havis! Ŝi ĵetis rigardon al la potoj ĉe la fajrejo, diris kelkajn vortojn al Fortunato, kaj tiam venis por levi mian mentonon kaj rigardi rekte en mian vizaĝon. Post malmultaj pliaj vortoj al Fortunato ŝi estis for, sen perdi momenton. Mi rimarkis, ke malgraŭ ŝia juneco li traktas ŝin tre respekte. Ŝia nomo estis Petronila.

Nur malmultajn tagojn post mia alveno, mi malsaniĝis. Dum la tagmeza manĝo, Fortunato alportis vazon da fungoj naĝantaj en densa verda oleo. La aliaj akceptis ilin kun ĝojaj krioj, kaj vidante, ke ili evidente konsideras la fungojn aparta frandaĵo, mi konvinkiĝis gustumi ilin. Cetere, mi neniam sentis min komplete sata; mi ja ne volus aserti ke mi estis subnutrata, sed mi neniam ricevis tiom kiom mi deziris. Estis vere, ke mi havis la eblecon kaŝe manĝeti dum mi laboris en la kuirejo, sed mi devis aparte atenti, por ke Fortunato ne kaptu min, des malpli la mastrino. La fungoj estis ŝlimaj kun malplaĉa gusto, kaj kvankam mi ne aparte ŝatis ilin, mi manĝis ĉiujn, kiujn mi ricevis.

Dum mi staris ĉe la granda ligna bloko por tranĉi karotojn, mi eksentis kapturniĝon. Estis preskaŭ la horo de la vizito de la mastrino, kaj kiam ŝi envenis, mi klopodis stari kiel eble plej rekte por superi la strangajn sensaĵojn, kiuj ekŝvelis en mia interno. Mi koncentriĝis tutforte pri mia tasko, kaj rigardis kiel la maldikaj rondaĵoj de karoto forruliĝas sub la tranĉilo, oranĝaj kaj sukoplenaj interne, terkoloraj ĉirkaŭ la rando. Sed kiam Fania alproksimiĝis, mia kapo ŝanceliĝis, kaj sen tempo por eĉ pensi kion mi faras, mi subite kliniĝis antaŭen kaj vomis sur la tutan tranĉoblokon. Nur turnante la kapon, mi estus povinta vomi sur la plankon, sed iu instinkto diris al mi, ke mi faru ĝin super la karotoj. La lasta afero, kiun mi vidis, dum mi falis al la pavimo, estis la esprimo de naŭzo en la mieno de Fania. Mi fermis miajn okulojn kaj permesis al mi gliti kun kontento en senkonscion.

Eŭtikia venis rigardi min, kaj vokis Irison por helpi min supren al la lito. Mi kuŝis tie dum la tuta posta tago kun kirliĝanta stomako, ĵetante min de unu flanko al alia sur la malkomforta pajla matraco. Foje mi estis tiel varmega, ke mi devis forŝovi la kovrilon, tiam post nur kelkaj minutoj miaj dentoj ekklakis kvazaŭ pro frosto kaj miajn membrojn banis malvarma ŝvito.

Dum la mateno du viroj venis supren por rigardi min. Unu estis la homo, kiu veturigis min per la ĉaro — ĉu li nomiĝis Demetrio? — kaj la alia estis malalta kaj diketa kun grasaj fingroj, kalviĝanta verto, kaj zorga esprimo. Poste mi malkovris, ke li estis Marko Tulio Glabrio, la mastro de la domo, sed ĉar li estis tiel simple vestita en nerimarkinda lana tuniko, mi ne tuj komprenis, kiu li estas. Demetrio rigardis en miajn okulojn kaj gorĝon, palpis mian frunton kaj kontrolis mian pulson. Krome, li forte premis mian ventron, kio kriigis min pro doloro. Post mallonga interparolo la du viroj eliris, kaj baldaŭ envenis Eŭtikia kun figusta miksaĵo. Ŝi certigis, ke mi fintrinku ĝin, antaŭ ol lasi min sola.

Mi dormis dum la plej granda parto de la tago, kaj antaŭ la vespero mi komencis farti iom pli bone. Mi kuŝis sola en la mallumiĝanta ĉambro kaj pripensis mian vivon. Mi ĉiam imagis ĝis tiam, ke kiam mi plenkreskos, mi edziniĝos kaj naskos kaj pasigos mian tempon per prizorgado de miaj familio kaj domaro. Tion ja faris mia patrino kaj mia onklino kaj ĉiuj virinoj, kiujn mi konis. Sed ĉi tie mi renkontis plurajn virinojn, ĉiujn sufiĉe aĝajn por edziniĝi, tamen la plejmulto el ili ankoraŭ vivis kiel junaj fraŭlinoj. Ĉu tia sorto atendas ankaŭ min, ke mi daŭre dividos ĉambron kun du virinoj kaj faros nenion alian ĝis la morto krom labori en la kuirejo?

Mi sciis, kompreneble, ke ne ĉiuj rajtas ĝui la feliĉan vivon, pri kiu ili revas. Necesis nur memori mian praavinon, kiu vidis la mortigon de ŝia edzo kaj la detruon de ŝia domaro en la daŭro de unu sola nokto. Kaj estis multaj aliaj homoj en mia vilaĝo, kiuj havis bonan kialon por esti malkontentaj pri la nerealiĝo de iliaj esperoj. Mi memoris difinitan junulinon, kelkajn jarojn pli aĝan ol mi, kiu estis blindigita en unu okulo per mispafita ŝtono. Kiam la afero okazis, mia patrino komentis, ke ŝi perdis ĉian ajn eblecon iam trovi edzon; kaj estis tute vere, ke kiam la romanoj atakis, ŝi estis ankoraŭ fraŭla. Krome, estis alia virino, kiu havis ok infanojn kaj vidis ĉiujn morti, unu post alia, pro diversaj akcidentoj kaj malsanoj. Mi konis dekojn da similaj historioj. Mi havis neniun kialon por supozi, ke mi estos pli bonŝanca ol la aliaj.

Nun mi estis kaptito, kaj tio signifis, ke miaj personaj deziroj kaj planoj valoras absolute neniom. Por la homoj, kiuj malliberigis min, tio estas tute indiferenta demando, ĉu mi edziniĝos kaj naskos infanojn kaj faros la aliajn aferojn, kiujn juna virino normale esperas fari. Tute ne interesis ilin mia opinio pri la situacio, ĝuste kiel mia patro ne interesiĝis pri la opinio de la hundino, kiam li dronigis ŝiajn idojn. Mi sciis, ke mi rajtas atendi nenion alian.

Post mia alveno al la vilao, mi ofte pensis pri tiu virino, kiun oni reportis al nia vilaĝo post la malsukcesa atako kontraŭ Lugos-kresto. Eĉ ŝi estis pli bonŝanca ol mi nun. Brestelos traktis ŝin kiel edzinon, kaj ŝi estis graveda, kiam ŝi forkuris. Estis vere, ke ŝi fuĝis je la unua ebleco, sed se ŝi estus restinta, ŝi estus povinta alkutimiĝi al sia situacio. Tiaj aferoj ja foje okazas. Kaj cetere, ŝia propra vilaĝo ne estis malproksima. Mi mem, aliflanke, vidis nenian eblecon retransiri la maron.

Mi diris al mi, ke mi havos aliajn vivojn, kaj ke eble kelkaj el ili finiĝos pli feliĉe ol ĉi tiu, laŭ la nuna perspektivo. Sed por diri la veron, tiu penso apenaŭ konsolis min. Mi ja ne povis memori miajn antaŭajn vivojn, malkiel difinitaj homoj pri kiuj mi aŭdis, kaj estis malfacile konvinki min, ke tio kio okazos en iu estonta vivo kompensos ĉi tiun. Kiam mi rigardis mian situacion el malfermitaj okuloj, ŝajnis al mi, ke mi ŝvebas en malbona sonĝo. Ĉar jen la fakto: mi devis pasigi mian tutan restontan vivon en ĉi tiu loko, kun absolute neniu ebleco iam ajn reatingi mian propran hejmon. La afero estis nepripensebla. Kaj tamen, tiel estis.

Mi kuŝis sur mia dorso, kaj larmoj gutetis laŭ la flankoj de mia vizaĝo en la harojn kaj orelojn. En tiu momento mi konstatis, ke lumo alproksimiĝas al la malfermita pordo. Estis Iriso, kun lampo en unu mano kaj ligna telero en la alia. Bonŝance, ĝi ne brilis sur mia vizaĝo, do ŝi ne rimarkis, ke mi ĵus ploris. Mi haste viŝis mian nazon per la malantaŭo de mia mano, kaj levis min en la lito. Mi estis kontenta, ke ŝi memoris pri mi. Mi ja manĝis neniom la tutan tagon, kaj mi subite rimarkis, ke mi estas ege malsata.

Iriso sidiĝis sur la apuda lito kaj rigardis dum mi manĝis. Mi sentis min nun pli trankvila en ŝia ĉeesto, kvankam ŝia nigra haŭto ankoraŭ iomete konsternis min. Ŝi ŝajnis esti la sola homo en la tuta loko, kiu komprenis miajn sentojn de perditeco kaj soleco. Alkutimiĝinte nun al ŝia aspekto, mi povis vidi preter mia tuja impreso por rimarki, ke ŝi havas ne mallogan vizaĝon. Ŝi havis altan frunton, longan rektan nazon, kaj ondiĝantan hararon ligitan ĉe la verto. Kiel mi, ŝi estis pli alta ol la plejmulto el la romaninoj.

Kiam mi finmanĝis, Iriso karesis mian ŝultron kaj ridetis kuraĝige. Tiam ŝi reprenis la teleron kaj la lampon kaj eliris, lasante min sola en la mallumo.

* * *

Kvankam mi sukcesis leviĝi la postan matenon, ŝajnis al mi, ke en mia stomako naĝas oleo. Mi plu fartis sufiĉe malbone dum pluraj monatoj. Temis parte pri la manĝaĵoj: ili kaŭzis al mi problemojn. En la komenco mi havis konstantan lakson. Tiu aspekto de la situacio estis aparte malagrabla, ĉar la romanoj havis tiel naŭzajn kutimojn. Anstataŭ iri en la kampojn aŭ malantaŭ arbuston, kie neniu ĝeniĝus, ili havis por tiu celo apartan ĉambron. Mi konstatis tion nur plurajn tagojn post mia alveno. Mi neniam imagis, ke ĉirkaŭate de vasta kamparo, ĉiuj tamen elektus feki samloke. Kiam entute eblis, mi evitis la fiodoran ĉambreton kaj iris eksteren en la freŝa aero.

Alia problemo estis, ke mi ne povis manĝi, kiom ajn mi tion deziris. Oni manĝis en malsamaj horoj ol tiuj, je kiuj mi kutimis, kaj mi simple ne sukcesis ŝanĝi mian ritmon. Mi ofte sentis svenemon pro malsato, sed kiam finfine alvenis la manĝohoro, la strangaj manĝaĵoj kun sia fiŝeca subgusto naŭzis min. La sola manĝaĵo, pri kiu mi sentis min relative sekura, estis seka pano, sed foje eĉ tiu fiksiĝis en mia gorĝo.

Mi ankaŭ ne sukcesis bone dormi. Mi falis elĉerpite sur mian liton en la fino de ĉiu tago, sed tiam mi iel ne povis endormiĝi. Mi kuŝis dum horoj en la mallumo kun larĝe malfermitaj okuloj, rigardante la palan lunbrilon tra la fenestromalfermaĵoj kaj aŭskultante la regulan spiradon de la aliaj litoj. Serio de pensoj kaj memoroj drivis kun malhasto tra mia menso: mi vidis mian patrinon levi pezan kuirpoton sur la fajron; aŭ mi memoris okazon, kiam mi eliris kun Makaros por serĉi fungojn. En aliaj momentoj mi meditis pri la malĝoja vivo, kiu atendas min; pri la vakaj jaroj kaj jaregoj ankoraŭ antaŭ mi. Foje ŝajnis al mi, ke mi pasigis la tutan nokton en stato de duondormo, kunfandante la pensojn kaj la sonĝojn en konfuza miksaĵo. Nur mallonge antaŭ la sunleviĝo mi finfine sukcesis enprofundiĝi en dormon, preskaŭ tuj antaŭ la momento, kiam denove vekis min Iriso.

La vekiĝo estis la plej aĉa momento de la tago. Eĉ antaŭ ol plene rekonsciiĝi, mi estis trafita de sento de angoro, kiu estis mia unua memorigo pri la terura afero okazinta al mi. Kaj ĉiumatene mi vekiĝis kun la renovigita malkovro, ke mi troviĝas ne en mia propra hejmo, sed en mondo tute alia. Mi prokrastis malfermi miajn okulojn, esperante kun fervoro, kiun mi jam rekonis kiel nepre seniluziigotan, ke kiam mi levos miajn palpebrojn mi retrovos min sub la amikeca pajla tegmento de miaj gepatroj. Sed eĉ kun fermitaj okuloj, mi ne povis fuĝi de la faktoj. Tiu tro firma objekto sub mia dorso ne povis esti pajlo, kaj ĉirkaŭ mi anstataŭ la fumoplena varmo de mia propra hejmo estis la malvarmeco de malplena ĉambro. Sur mia brusto pezis prema ŝarĝo, kiu iomete leviĝis dumtage sed neniam plene fandiĝis.

Dum mi okupiĝis pri mia laboro, vizioj de mia antaŭa vivo fulmis senaverte tra mia menso. Iuj detaletoj revenis al mi tiel vivece, ke mi ŝajnis vere sperti ilin: estis kvazaŭ mi denove palpus la malglatan hundofelon kie ĉiam sidis mia patro, aŭ sentus la pezon de la sitelo kiam mi ĉerpis akvon el la rivero. Ĉio ajn povis liberigi tiajn memorojn: herbero trarompanta la glatan supraĵon de la lageto, blanka skrapospuro sur la kuireja pavimo, la kruda teksaĵo de malnova sako. Sed ĝenerale mi eĉ ne estus povinta diri, kio igis min subite halti, blinda kaj surda je ĉio en mia ĉirkaŭaĵo, dum mi rigardadis iun neekzistantan scenon elvokitan de mia propra fantazio. Kaj tiam mi revekiĝis kun malĝojego antaŭ konscio pri mia nuna troviĝejo kaj la nepripensebla fakto, ke ĉi tiu estas la loko, kie mi pasigos mian tutan restontan vivon.

Mi revenis iun posttagmezon de la legomejo kun korbo da kardonoj sur la brako, kiam precize tia bildo enfulmis mian menson. Kiel ne malofte okazis, mi ekmemoris tiun virinon, kiun oni reportis al nia vilaĝo post la atako kontraŭ la Lugosanoj. Ankaŭ ŝi portis korbon, kiam mi vidis ŝin, kvankam la afero, kiu tiam plej interesis min, estis la nekutima desegno de la strioj en ŝia robo. Sed nun mi memoris ŝian vizaĝon. Ŝi havis malkontentan esprimon, kvazaŭ ŝi estus ekstreme malfeliĉa pri sia sorto, sed scius, ke ŝi havas neniun elekton krom akcepti ĝin. Mi supozis, ke ankaŭ mi dum granda parto de la tempo verŝajne surhavas esprimon ne tre malsimilan. Sed ne havis sencon provi ŝanĝi tion. Finfine, ja troviĝis neniu, kies opinio gravis al mi.

* * *

La sola momento de la tago, kiun ni sklavoj rajtis dediĉi al ni mem, estis la paŭzo post la tagmeza manĝo. Fania kutimis dormeti en tiu horo, kiel faris ankaŭ ŝia edzo, kiam li estis hejme; li ofte forestis dum pluraj sinsekvaj tagoj. Intertempe, ni ceteraj estis liberaj por fari, kion ni deziris. La virinoj sidis kune por ŝpini kaj babili, la viroj ekokupiĝis pri diversaj personaj taskoj, dum la infanoj forkuris por ludi. Mi nun kutimis sidiĝi kun la aliaj virinoj. Iriso ridetis al mi kuraĝige, kiam mi la unuan fojon aliĝis al la grupo, sed tuj poste ŝi turnis al mi la dorson por daŭrigi sian konversacion kvazaŭ mi tute ne ĉeestus. Mi meditetis kaj dormetis, ĝis venis la momento por reiri al la kuirejo.

Dum ni ceteraj ĝuis iom da ripozo, Fortunato regule malaperis. Foje li revenis sufiĉe malfrue, kiam ĉiuj aliaj jam delonge reiris al sia laboro. Tiam li marŝis per pezaj paŝoj en la kuirejon kaj rapide aranĝis kelkajn potojn sur la fajro, por ke ĉio estu preta por la vizito de la mastrino. Sed unue li inspektis mian laboron. La neceso pri hasto igis lin eĉ pli senpacienca ol kutime, kaj se mi faris la plej etan eraron, li kolere kriaĉis. Pasis longa tempo antaŭ ol mi malkovris, ke li iras viziti sian amikinon, sklavinon loĝantan en apuda vilao. Ili jam havis plurajn infanojn, kvankam kelkaj estis nun venditaj kaj forsenditaj al malproksimaj lokoj.

Iun posttagmezon, kiam mi estis ĉe la vilao jam proksimume duonan monaton, mi vidis, ke la aliaj junaj virinoj ne eksidiĝas kiel kutime por ŝpini. Anstataŭe ili kaj la infanoj, ĉiu tenanta mantukon sub la brako, kolektiĝas en la mezo de la korto. Ili ŝajnis atendi, ke mi aliĝu, do ne komprenante la situacion, mi sekvis ilin preter la lageton de la anseroj kaj ekster la pordegon. Neniam de post mia alveno, mi iris ekster la murojn. Ni ekmarŝis laŭ kota vojeto, kiu serpentumis supren-malsupren ĉirkaŭ la randoj de arbaretoj kaj inter krutaj deklivoj kaŝitaj sub superkreskintaj rubusoj.

Kvankam mi estis iom konfuzita pro tiu neatendita ŝanĝo en la ĉiutaga rutino kaj havis neniun ideon pri nia celo, estis agrable troviĝi ekstere kaj senti la freŝan venton, kiu vigligis la sangon en miaj vangoj. La infanoj kuris antaŭe, dum la aliaj virinoj ariĝis kune en eta grupo, tute ignorante min. Sed tio ne ĝenis min: mi ne havis aliajn atendojn, kaj mi estis sufiĉe kontenta postsekvi ilin, dum mi detale observis la nekonatan kamparon kiu ĉirkaŭis min.

Mi komencis nun iomete ekkoni la aliajn virinojn. La gvidanta personeco en la grupo estis Akteo, kiu estis malalta kaj vivoplena kun delikataj trajtoj kaj tre nigraj haroj. Ŝi havis vervan manieron kaj ofte ridigis la aliajn. Sed kiam ŝia vizaĝo senstreĉiĝis, ĝi portis malbonhumoran esprimon, kiu malkaŝis la fakton, ke ŝi ne estas aparte afabla persono. Ŝi traktis min per ioma malpacienco, kaj evidente ne volis ĝeni sin pri iu, kiu ne komprenas, kion ŝi diras. Mi certe preferis Areskuzan, kiu estis diketa kaj ridema. Kiam ŝi ridis, ŝi malkaŝis plurajn rompitajn dentojn en unu flanko de la buŝo, kaj en tiu sama flanko ŝi ankaŭ havis cikatron laŭ la osto super la vango, pro kio mi scivolis, kio okazis al ŝi. Ŝi ne dormis en la dormejo kiel Akteo kaj Iriso: ŝi dividis ĉambron super la bovinejo kun la brutisto, Sekundo.

Jukunda, aliflanke, estis malverva homo, ostoplena kaj anguleca kun palaj okulharoj kaj maldensa hararo. Ŝi montris preskaŭ neniun intereson pri tio, kio okazas ĉirkaŭe, kaj malofte malfermis sian buŝon krom se oni rekte alparolis ŝin. Estis facile forgesi, ke ŝi entute ĉeestas. Nun, dum la aliaj virinoj gaje interbabilis kun oftaj rideksplodoj, ŝi baldaŭ postrestis kaj sekvis malantaŭe apud mi. Sed mi vidis, ke ŝi ne faras tion pro amikemo. Ŝi estis indiferenta al mi kiel al ĉiuj aliaj.

Ni jam preterpasis la arbaran regionon, kaj la vojeto daŭris inter kampoj. En multaj kampoj mi vidis la regulajn vicojn de grimpantaj plantoj, kiujn mi rimarkis kiam oni unue portis min al la vilao. Ili estis pezaj pro aroj da grandaj beroj, plejparte de pala, travidebla, verda koloro. Rapide rigardinte ĉirkaŭe, ĉiu plukis beraron kaj ekmanĝis ĝin. Mi faris same. La beroj ŝajnis venintaj el la Alia Mondo. Ili estis molaj kaj malsekaj interne kun kelkaj malgrandaj semoj, kaj rave dolĉaj. Sed kiam kelkaj viroj sur ĉevaloj aperis sur la vojo antaŭ ni, la aliaj tuj ĵetis siajn berarojn en la fosaĵon kaj plumarŝis kvazaŭ nenio okazis. Mi ankoraŭ tenis la mian, sed Jukunda neatendite forlasis sian kutiman apation por subite kapti ĝin el mia mano kaj ĵeti ĝin en la altan herbon, kie ĝi estos nerimarkebla.

Marŝinte ioman distancon ni atingis pavimitan vojon, verŝajne la saman laŭ kiu mi jam veturis kun Demetrio kaj Anto. Sur la monteto super ni vidiĝis la muroj kaj konstruaĵoj de malgranda urbo, kaj ni eksekvis la krutan vojeton, kiu kondukis supren al la pordegoj. Trapasinte tiujn, mi ĉirkaŭrigardis kun scivolo. Ni marŝis sur pavimita vojo inter altaj konstruaĵoj — almenaŭ al mi ili ŝajnis altaj, kvankam ili neniel similis tiujn gigantajn domegojn en la urbo, kie mi unue alvenis. Ankaŭ la stratoj estis malpli bruaj, kaj estis malpli da homoj. Ambaŭflanke de la vojo estis vico de arkaj pordoj, kaj rigardante internen dum ni preteriris, mi vidis la loĝantojn, kiuj trankvile okupiĝis pri siaj ĉiutagaj aferoj. Viro riparis ĉaregon, alia segis lignon, dum ekstere en la strato pluraj virinoj lavis vestojn ĉe ŝtona fontano. Devas esti oportune, mi pensis, havi akvon rekte ekster sia pordo, kvankam mi ne kredis, ke ĝi estus tiel bona kiel akvo freŝe ĉerpita el rivero.

Ĉi tiu trankvila strato baldaŭ cedis al multe pli brua kvartalo. Laŭlonge de la mallarĝa vojo estis homoj, kiuj staris malantaŭ altaj ŝtonaj bariloj de kie ili proponis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn aŭ vendis aliajn objektojn, kiuj por mi estis plejparte nerekoneblaj. Dum ni preterpasis ili vokis al ni, kvazaŭ ili invitus nin alproksimiĝi por provi la diversajn varojn. Difinita viro ŝajnis voki aparte al mi, kaj timigate mi hastis por alkroĉiĝi al la aliaj virinoj. Tuj poste estis amaseto da viroj ariĝintaj ĉirkaŭ brunhaŭta junulo kun tre elegante tondita barbo, kiu laŭŝajne ekspoziciis al ili junan virinon. Unu el la apudaj viroj murmuris ion al Akteo kiam ŝi pasis, sed ŝi malĝentile puŝis lin flanken kun komento, kiu ridigis Irison kaj Areskuzan.

Mi tute ne bedaŭris, kiam ni turnis nin al flanka strato, kie miaj kunuloj iris rekte al difinita pordo. Sulkoplena maljunulino sidis ŝpinante sur tabureto en la enirejo. Post mallonga interŝanĝo Akteo donis al ŝi kelkajn monerojn kaj ni puŝiĝis internen. Ni iris laŭ koridoro kaj tra homoplena ĉambro, kie pluraj virinoj senvestiĝis. La kontraŭa pordo kondukis nin al korto ĉirkaŭata de altaj kolonoj.

Mi apenaŭ povis kredi al miaj okuloj, kiam mi vidis miksitajn grupojn de virinoj kaj infanoj, kiuj ĵetis tien kaj reen pilkojn, kvazaŭ ili havus nenion alian por fari en la mezo de la tago. Mi sufiĉe embarasiĝis, kiam la aliaj elprenis pilkon kaj invitis min kunludi. Mi povis imagi la sarkasmajn komentojn de mia patrino, se ŝi estus vidinta min. Tamen mi faris mian eblon partopreni en la ludo, kvankam mi estis terure konfuzita. Se mi provis sendi la pilkon al iu, tiu ĉiam montriĝis esti la malĝusta homo, kaj cetere, mi tute ne kutimis ĵeti kaj kapti pilkon. Post iom da tempo mi rimarkis, ke Jukunda ne kunludas, do mi iris sidiĝi apud ŝi.

Mi estis kontenta, kiam oni formetis la pilkon kaj ni reiris al la mallarĝa ĉambro, kie ni devis senvestiĝi. Ŝajne Jukunda estis preta atendi, ĝis ni ĉiuj finis, do ŝi restis por gardi la vestojn, dum ni trairis al granda halo. La aero estis varma kaj plena je vaporo, kaj la alta plafono eĥis la bruon de voĉoj. Mi rigardis kun miro la ellaboritajn desegnojn sur la planko kaj muroj, kiuj ŝajnis esti faritaj el malgrandaj ŝtonoj. Mi neniam antaŭe vidis ion similan.

Pluraj nudaj virinoj kuŝis sur ŝtonaj benkoj, dum iliaj infanoj ludis sur la planko, tute ne ĝenate de la varmego. Akteo, Iriso kaj Areskuza promenis inter la benkoj por interŝanĝi ridetojn kaj salutojn. Ili longe parolis kun unu virino, kies ŝultroj estis tute kontuzitaj, dum ŝiaj brakoj aspektis kvazaŭ iu pikadis ilin per ia pinta objekto. Mi aŭdis iliajn voĉojn, kiuj leviĝis super la ĝenerala bruego en krioj de indigno kaj kompato.

Intertempe mi atendis, malcerta kiel mi devas konduti. La ĉambro estis pli sufoke varma ol la kuirejo ĉe la vilao, kaj ŝvito gutetis laŭ miaj vizaĝo kaj korpo. Eĉ la planko estis varma. Mi ne priskribos detale la mirindaĵojn de mia unua vizito al la banejo. Mi diras “la unua”, kvankam fakte temis kompreneble pri la dua. Sed apenaŭ eblus kalkuli tiun unuan fojon, kiam oni enlasis min kaj miajn amikinojn kun koloj kiuj ankoraŭ montris la spurojn de la kateno, nur post la fermohoro, kiam la akvo jam malvarmiĝis kaj la dekoraĵoj estis preskaŭ kaŝitaj de la mallumo.

Mi ne povas pretendi, ke mi ĝuis la banadon. La akvo estis tiel malagrable varma, ke ŝajnis al mi ke oni malrapide boligas min super fajro, kaj la subita plonĝo en malvarman akvon estis preskaŭ same ŝoka. Poste mi sentis min senforta kaj malplena, kvazaŭ oni elpremis esencan parton de mi tra la haŭto. Sen iu, kiu povus klarigi al mi la proceduron, mi estis konfuzita de la tuta afero. Mian situacion mi jam komprenis: mi estas sklavo. Sed kio estis la celo de ĉi tiu longa vizito al la banejo, kiu ŝajnis havi neniun evidentan utilon?

Mi baldaŭ malkovris, ke tiaj ekskursetoj al la banejo okazadas regule. Mi akompanis tien la aliajn virinojn du-tri fojojn monate. Ne daŭris longe ĝis mi komencis entuziasme atendi tiun interrompon en nia kutima rutino, kvankam pasis multe pli da tempo antaŭ ol mi lernis ĝui la banadon en si mem. Tio, kio plej gravis al mi dum tiuj unuaj monatoj, estis la ebleco eliri en la kamparon kaj eskapi la monotonecon de la kuireja laboro. Sed mi bonvenigis ĝin ĉefe pro tio, ke ĝi ebligis al mi gustumi, almenaŭ dum kelkaj horoj, la iluzion de libereco.

* * *

Dum mia unua monato ĉe la vilao, mi estus povinta diri en ĉiu ajn momento, precize kiom da tagoj mi jam pasigis tie. Sed malrapide, dum unu tago sekvis alian kaj la monatoj kunfandiĝis, mi komencis perdi la kalkulon. Mia propra hejmo, mia vilaĝo: ili ŝajnis tute malproksimaj, kvazaŭ ili neniam vere ekzistis. La sola realo estis mia aktuala vivo, tra kiu mi moviĝis kiel vojaĝanto forrabita al la Alia Mondo, kiu memoras sian antaŭan ekziston nur kiel malklaran sonĝon.

La vilao, kiu tiom novece impresis min je la unua vido, estis jam same konata al mi kiel mia propra domaro. Mi sciis precize kion oni tenas en ĉiuj kabanoj kaj alkonstruaĵoj, kie troviĝas la provizejoj, kaj kie dormas la viroj. Mi eĉ konis la internon de la malseketa, malluma domaĉeto de Demetrio kaj Eŭtikia. Sed restis unu parto de la vilao, kiun mi neniam vidis: temis pri la parto, kie loĝis Fania kaj Marko. Mi sciis, ke difinita ŝtuparo malantaŭ nia dormejo kondukas malsupren en ilian domon, sed kvankam Akteo kaj Iriso ofte uzis ĝin, mi havis neniun pretekston por direkti min tien. Mi ja iam ŝtele malsupreniris kelkajn ŝtupojn, kiam neniu rimarkis, kaj mi trovis, ke ĝi finiĝas en la flanko de koridoro. De mia gvatejo sur la plej altaj ŝtupoj, mi povis rigardi tra unu el la fenestromalfermaĵoj en la kontraŭa muro, kaj tiel trafis miajn okulojn sceno kvazaŭ magia. Jen estis ĝardeno kun heĝoj perfekte tonditaj, vojetoj kaj statuoj. Neniam mi vidis aŭ eĉ imagis ion similan. Mi streĉis mian kolon de flanko al flanko, serĉante la plej bonan perspektivon, kaj sukcesis videti eksterordinaran objekton: ŝtonan basenon kie la akvo elŝprucis ne malsupren, sed supren, en seninterrompa pluveto. La tuta spektaklo estis tiel kurioza kaj neatendita, ke mi volonte ŝvebus dum horoj sur la ŝtuparo por rigardi ĝin. Sed mi timis, ke oni kaptos min, do kun bedaŭro mi regrimpis supren, kunportante kun mi la memoron de tiu ornama ĝardeneto, kies elementoj restis por ĉiam fiksitaj en mia menso neŝanĝeblaj kvazaŭ oni ĉizis ilin el ŝtono.

Dum la tempo pasis, mi trovis, ke mi komencas parte kompreni tion, kion la homoj diras al mi. Mi lernis unue la esprimojn, kiujn Fortunato uzadis en la kuirejo: la nomojn de la legomoj kaj de la aliaj manĝaĵoj, la nomojn de la kuirpotoj kaj vazoj, kaj ankaŭ ordonojn kiel “Lavu ĉi tion” aŭ “Balau la plankon”. Sed eble pro la duone komprenata lingvo, mi ricevis strangan sensaĵon de distanceco de ĉio en mia ĉirkaŭaĵo. Kiam mi estis aparte laca, ĉio ŝajnis malnature klara kun akraj konturoj kaj brilaj koloroj. Mi ofte fermis momentete miajn okulojn, esperante ke kiam mi remalfermos ilin, mi ne plu havos tiun impreson. Sed estis senutile: mi ne povis devigi min vidi normale.

Kiam la homoj alparolis min mi rigardis kun intereso la moviĝadon de iliaj lipoj, sed mia ŝajna atento tute ne rilatis al la sonoj, kiujn ili eligis. Estis kvazaŭ mi starus en la kuirejo kaj observus tra la pordo ion, kio okazas ekstere en la korto. Foje, kiam mi iĝis pli memfida pri la lingvo, mi eĉ respondis, kaj aŭdis kun mirego la sonon de mia propra voĉo. Mi memoras okazon, kiam Fortunato enmanigis al mi korbon da legomoj kaj diris, “Lavu por mi ĉi tiujn, bonvole”. Subite inundis min sento de malespero kaj lacego. Ne ĉar mi ne komprenis, sed mi deziregis aŭdi kelkajn vortojn, kiujn mi rekonus sen peno. Sed mi sciis, ke tio estas malebla. Neniu el la domanaro parolas mian lingvon. Mi ne havis kialon supozi, ke mi iam ajn denove aŭdos ĝin.

Mi sciis, ke nun ekzistas por mi nur unu espero: mi devas klopodi simili la aliajn virinojn. Necesas lerni kompreni kion ili diras, partopreni iliajn ŝercojn, ridi kiam ili ridas. Kaj tiam, kiam ili sidos kune por babili kaj ŝpini sub la vintra suno, mi estos unu el ili. Tio estos mia premio, sed mi atingos ĝin nur kiam mi pretos rezigni pri ĉio, kio ankoraŭ ligas min al mia antaŭa vivo. Mian veran memon, Bivanan, mi devos demeti, se mi ne volas morti pro soleco. Ŝia mondo estas tiel malproksima, ke restas neniu espero iam ajn reatingi ĝin. Kvankam mi ankoraŭ revis reiri al mia propra popolo, mi sciis, ke mia sola nuna ebleco estas iel adaptiĝi al ĉi tiu nova mondo, al kiu oni portis min.

Ne temis nur pri la lingvo. La plej ordinaraj agoj kaj objektoj estis malsamaj ol tiuj, je kiuj mi kutimis. Mi malkovris tion jam la unuan tagon, kiam Fortunato petis min knedi la paston. Sed estis same pri ĉio: pri la fajrejaj iloj, la potoj, la formo de la korboj, eĉ la maniero dispecigi kokon aŭ ĵeti ŝpinilon. Foje mi rigardis kun mirego dum Fortunato montris al mi kiel plenumi iun komplikan taskon, pri kiu mi sciis, ke ĝi estus tiom pli simpla, se li nur permesus, ke mi faru ĝin kiel mi faris hejme. Li pensigis min pri Dumna, kiu ne povis fari korbon se ŝi ne unue perdis duonan matenon por faskigi la junkojn laŭ longeco kaj dikeco. Ofte ŝajnis al mi, ke mi estas la sola malfrenezulo en domo plena je Dumnoj.

Afero aparte ĉagrena estis kiam mi faris aŭ diris ion, kio ŝajnis al mi tute normala, kaj ĉiuj subite ekridegis. Mi sciis, ke trans la maro en mia propra malproksima lando mi ne estus malsama ol la aliaj, kaj ke tie neniu trovus min stranga aŭ mokus min. Sed kiel mi povas pluteni tiun scion, kiu apartenas al mondo vivanta nur en mia memoro? Mi sciis, ke la romanoj opinias min stultulo, stranga mallerta malkapabla estaĵo, kiu ne povas eĉ balai plankon kiel oni devus. Ili simple ne sukcesis kompreni, ke vere ekzistas homoj, kiuj ne parolas ilian lingvon, aŭ ke en mia lando ni faras la aferojn malsame.

Foje, kiam Fortunato frapis min pro iu misfaro — misfaro almenaŭ laŭ li, sed ne laŭ mi — miaj okuloj pleniĝis je larmoj. Sed unu fojon okazis, ke ne memkompato ŝvelis interne de mi, sed kolero. Mi eĉ ne plu memoras, kio liberigis ĝin: verŝajne io tute bagatela. Mi volis sciigi al li mian opinion, kaj ne povante diri ĝin per lia lingvo, mi diris ĝin per la mia. Kiam mi ekparolis, liaj okuloj larĝe malfermiĝis kaj li streĉiĝis pro mirego. Evidente lia surprizo ŝuldiĝis parte al la fakto, ke li neniam antaŭe aŭdis min paroli mian propran lingvon, sed mi kredas ke temis ĉefe pri tio, ke ĝis tiu momento li aŭdis min nur balbuti rompitajn frazerojn. Nun, kiam la vortoj fluegis de miaj lipoj, mi verŝajne aspektis kiel nova persono.

Vidante, ke li aŭskultas kaj tute ne klopodas haltigi min, mi plu parolis. Kia ĝojo denove paroli libere kaj kunmeti tiujn fantaziajn esprimojn, kiujn oni tiom admiris ĉe mia popolo! Dum mi paroladis, mi iomete ektimis pro mia propra konduto. Sed estis tro malfrue nun por malfari la aferon. Cetere, mi neniel povus malbonigi la situacion, se mi daŭrigus. Mi diris al li ĉion, kion mi ĉiam deziris diri. Mi demandis, ĉu plaĉus al li, se oni subite forportus lin al alia lando kaj devigus lin fari ĉion laŭ tute nova maniero. Mi deklaris, ke neniam mi vidis loĝejojn same mizerajn kiel liajn malvarmajn ŝtonajn domojn. Mi komentis pri la abomeninda gusto de la fiŝa saŭco, kaj demandis, kial la romanoj aŭdacas kredi sin tiel lertaj, kiam ili konstante detruas tute bonajn manĝaĵojn laŭ tia maniero. Mi diris al li mian opinion pri la malfreŝa akvo, kiun ili trinkas, kaj la malpurega lokaĉo, kien ili iras por feki.

Atinginte la finon per lasta trafega elokventaĵo, mi ĵetis rigardon al Fortunato por vidi lian reagon. Li staris kvazaŭ frapite de fulmo. Mi alrigardis lin rekte en la vizaĝon, verŝajne la unuan fojon de post mia alveno. Li estis malalta homo, pli malalta ol mi, kun malsaneca vizaĝkoloro kaj haretoj elstarantaj el la nazo. Gutoj de ŝvito ruliĝetis laŭ lia frunto. Sen unu vorto li turnis sin kaj eliris.

Restante sola, mi paŝegis kun ekscito ĉirkaŭ la kuirejo kaj ripetis kelkajn el la pli sukaj esprimoj, kiujn mi ĵus direktis kontraŭ li. Mi estis preskaŭ preta deklami la kanton de venkinto. Reteninte min de monatoj, estis kvazaŭ mi subite malfermis barilon por ellasi la koleregon kaj malamegon, kiuj tiel longe boladis interne de mi. Mi ankoraŭ tremis pro la potenco de la sovaĝaj emocioj, kiuj tiel neatendite liberiĝis.

Kiam mia furiozo malpliiĝis, mi ĉesis paŝi tien kaj reen, kaj reprenis mian laboron. Fortunato ankoraŭ ne revenis, kaj mi ekdemandis min, kien li iris. Repensante pri tio, kion mi ĵus faris, mi pli kaj pli maltrankviliĝis. Ŝajnis apenaŭ eble, ke li ne repagos min per ia puno. Mi konstatis, ke mi estus devinta fari ian gloran agon je la kulmino de mia pasio, kiel la herooj, kiuj ĵetegas sin nudaj en la batalon kaj batalegas ĝis ili falas trafitaj. Sed nun estis tro malfrue. Mia kolero jam rapide forvaporiĝadis, kaj ĝi ne povos helpi min superi tion, kio venos poste.

Mi estis preskaŭ pli trankvila, kiam mi konstatis, ke Fortunato staras ĉe la pordo por rigardi min. Mi ŝajnigis ne rimarki, kaj diligente plu tranĉis kaj senŝeligis, kvazaŭ nenio okazis. Mi ne kuraĝis min turni por fronti lin. Sed li estis alproksimiĝanta al mia dorso, do kvazaŭ mi ĵus aŭdis lin, mi rigardis malantaŭen.

Li tenis pezan bastonon. Antaŭ ol mi povis pensi kiel eskapi, li kaptis min ĉe la ŝultro kaj puŝis min kontraŭ la tranĉobloko. Dum mi luktis por liberigi min, fortaj batoj komencis pluvegi sur miaj ŝultroj kaj dorso. Mi tordegis min el liaj manoj kaj kuris al la pordo, sed je la lasta momento li kaptis mian manikon. Kiam mi fortiriĝis, mi sentis la ŝtofon ŝiriĝi. Kun mia robo duone tirita de mia dorso, mi sukcesis ĵetegi min tra la pordon, sed ekstere li rekaptis min kaj faligis min al la grundo. Tie li plu batadis min, dum mi ruliĝis tien kaj reen en vana provo fuĝi de la bastono. Mi ricevis malklaran impreson de homoj, kiuj rigardas; estis preskaŭ tagmezo, kaj ĉiuj jam kolektiĝis en la korto. Sed en tiu momento tio ne gravis al mi. La sola penso en mia kapo estis kiel protekti mian korpon de la batoj. Samtempe mi kriegis, kiel ankaŭ Fortunato. Ne povante eskapi, mi kaŭris kontraŭ la plej apuda muro, kaj eligis ŝirajn kriojn. Neniam de kiam mi estis infano mi estis tiel forte batita.

Finfine li haltis. Mi povis apenaŭ kredi tion kaj kuntiriĝis, atendante la postan bategon — sed ĝi ne venis. Tremante mi ekstaris, kaj tiam konstatis, ke ĉirkaŭas min cirklo de scivolaj vizaĝoj. Verŝajne troviĝis tie ĉiu sklavo en la vilao. Mi eĉ vidis Filonon, la grekon, kun avida esprimo pro kiu mia tuta korpo varmiĝis je honto. Mi retiris supren mian robon por kovri miajn nudajn ŝultrojn, kaj kuregis tra la homamaso al la ŝtuparo.

En la dormejo mi ĵetis min sur la liton kun mia vizaĝo premita al la matraco, kaj kuŝis longan tempon ne moviĝante. Rigardate de ĉi tiu perspektivo, la litokovrilo etendiĝis antaŭ miaj okuloj kiel vasta ebenaĵo, kaj mi permesis al mia fingro vagi malrapide laŭ ĝia malglata supraĵo, sekvante la vojon de unuopaj fadenoj tra la ŝtofo. Longa malalta elstaraĵo leviĝis ĉe la horizonto; komence, mi ne sukcesis kompreni, pri kio temas, kaj levis min sur unu kubuto por vidi ĝin desupre. Ĝi estis nur fuŝa kunkudraĵo, kie oni alflikis kroman strion.

Mi refalis sur mian ventron, kaj provis perdiĝi en plua ekzamenado de la litokovrilo. Sed moviĝinte, mi jam iom revigliĝis, kaj mi ne povis malhelpi mian menson reiri al la okazaĵoj de la mateno. Kiam mi pensis, kiel mi ruliĝis kaj tordiĝis sur la grundo antaŭ ĉiuj, mi brulis pro honto. Sed ne estis strange, ke ĉiuj venis vidi: sendube ili aŭdis min tra la plej granda parto de la vilao, kaj verŝajne eĉ interne de la domo. Ĉiufoje kiam mi memoris la manieron laŭ kiu Filono rigardaĉis min, mi sentis naŭzon. Tre malofte li restis kun la aliaj sklavoj en la korto, do verŝajne li venis aparte por rigardi.

Mi ankoraŭ vadis tra marĉo de humiliĝo, kiam mi aŭdis voĉojn ekster la pordo. Certe temis pri Iriso kaj Akteo. Mi apenaŭ sciis, kiel fronti ilin, sed kiam ili envenis, eĉ Akteo estis nekutime afabla. Ili portis al mi manĝaĵojn, kaj demandis kiel mi fartas, preskaŭ kvazaŭ mi ĵus malsaniĝis. Kiam mi finmanĝis, ili lavis miajn kontuzitajn ŝultrojn kaj Iriso insiste volis ŝmiri ilin per malvarma pasto. “Ĉi tion uzas ĉiuj sklavoj,” ŝi diris.

“Tiaso rakontis, ke vi preskaŭ distranĉis Fortunaton en etajn pecojn,” diris Akteo. “Li aŭdis bruegon en la kuirejo, do li rigardis internen, kaj jen vi nehaltigeble babilaĉis dum Fortunato simple staris kaj aŭskultadis. Tiaso diris, ke li bedaŭris ne kompreni, kion vi diras.”

“Tamen, estis riske,” Iriso diris. “Nu, Fortunato ne mencios la aferon, sed estos malagrable, se la mastrino iel aŭdos pri ĝi.”

Akteo konsentis. “Vi certe ne volas, ke oni vendu vin.”

“Ne parolu tiel, Akteo; vi timigos ŝin. Kaj cetere, Barbara apartenas al Petronila, ne al Fania.”

Akteo gruntetis. “Ĉu tio gravas? Vi ne imagas, ke Petronila riskos disputon kun Fania pro sklavo!”

“Mi ne certas; ŝi ne timas kontraŭstari ŝin, kiam temas pri la propraj posedaĵoj.”

“Eble vi pravas,” Akteo diris. “Ĉu vi memoras, kiel ili kverelis, kiam Fania volis prunti unu el ŝiaj portistoj por la vojaĝlito?”

Iriso ridetis, sed al mi ŝi diris, “Aŭskultu: mi scias ke por vi estas pli malfacile ol por ni, ĉar vi ne naskiĝis sklavo. Vi kutimas je la libereco kaj je la rajto diri, kion ajn vi deziras. Sed nun vi ne plu povas fari tion.”

“Neniu sklavo povas riski perdi la sinregon,” Akteo aldonis.

Fortunato estis nekutime afabla tiuposttagmeze. Ne sciante, ke Akteo kaj Iriso jam portis al mi manĝaĵojn, li rezervis por mi bovlon da hordeo kaj eĉ aldonis kelkajn tranĉaĵojn da pomo trempitajn en mielo. Pluraj el la aliaj sklavoj ridetis al mi, kion ili neniam antaŭe faris, sed ilia amikemo embarasis min kaj mi donis nur minimuman respondon.

Dum la vespero proksimiĝis, miaj ŝultroj rekomencis dolori kaj la haŭto de miaj brakoj iĝis streĉita kaj malkomforta. Mi konstatis, ke Fortunato sukcesis trafi min per pluraj fortaj batoj ĉe miaj flankoj kaj brusto; en la konfuzo de la momento mi apenaŭ rimarkis ilin, sed nun ili sufiĉe ĝenis. La laboro ŝajnis etendiĝi senfine. Mi sopiregis kuŝi ie — ne sur mia lito kun ĝia plata, malinvita matraco, sed en varma nesto de pajlo. Mi pensis kiom plaĉus al mi dormi en la bovinejo, tiel varma kaj kun tia hejmeca odoro. Eĉ la bovinoj, laŭ mia ideo en tiu momento, fartis pli bone ol mi.

* * *

Longe antaŭ la komenco de la Saturna festo, mi jam sciis, ke alproksimiĝas ia ĝoja okazo. El la duone komprenata babilado de la aliaj sklavoj mi jam elplukis tiun vorton, kaj konstatis ke, kion ajn ĝi signifas, temas pri okazaĵo, kiun ili senpacience atendas.

La mastrino iĝis sufiĉe indulgema kaj eĉ laŭdis min unu-du fojojn, malkiel Fortunato, kiu iĝis ĉiutage pli malbonhumora. Mi ne sciis, precize kio okazos dum la Saturna festo, sed estis jam evidente, ke oni antaŭvidas festenon. De la momento kiam mi ekaperis en la kuirejo matene, ankoraŭ nur duone vekiĝinta, Fortunato kriadis al mi ordonojn, apenaŭ doninte al mi tempon eĉ por engluti kelkajn buŝoplenojn da akvo kaj pano. Tagmeze li revokis min al la laboro preskaŭ antaŭ ol mi finmanĝis.

Finfine alvenis la tago. Mi vekiĝis pli malfrue ol kutime kaj saltis konsternite el la lito, pensante ke Iriso forgesis voki min. Glacia venteto blovis internen tra la mallarĝaj fenestroj, kaj mi apenaŭ kuraĝis meti miajn piedojn sur la malvarmajn kahelojn. Kvankam la vintro estis multe malpli severa ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni, neniam mi tiom konsciis pri la malvarmo. Mi repensis sopire al la kabano de miaj gepatroj, kun la fajro en la mezo kaj pajlo sur la tero, kaj la varma pajla tegmento.

Mi atendis, ke Fortunato riproĉegos min pro mia malfruo, sed kiam mi hastis en la kuirejon, li tute ne koleriĝis. Male, je mia miro li salutis min per amika rideto kaj kiso. Anstataŭ la kutima malfreŝa pano li donis al mi pecon da kuko, tiel dense farĉita de nuksoj kaj sekigitaj fruktoj, ke mi apenaŭ sukcesis meti en ĝin miajn dentojn. Tamen li baldaŭ refalis al sia kutima aĉa humoro, ĉar restis ankoraŭ multo por fari. Evidentiĝis, ke la festa manĝo okazos tiuvespere.

Dum la mateno, oni vokis la tutan domanaron al la ĉefa parto de la domo. Mi sekvis la aliajn sklavojn laŭ kovrita trairejo, kiun oni eniris de la korto tuj apud la kuirejo. Mi ofte rigardis kun scivolo en tiun trairejon, kvankam mi neniam aŭdacis mem enpaŝi ĝin; ĝi estis la sama koridoro, de kie mi unu fojon vidis la etan ĝardenon. Mi ĉirkaŭrigardis esperplene dum ni trahastis, sed neniu interesaĵo videblis. La muroj kaj la plafono estis nudaj, kaj la fenestromalfermaĵoj estis tro altaj por montri ion ajn krom la ĉielo.

La pasejo finiĝis per pordo, kaj ni trairis al la plej imponega ĉambro, kiun mi iam ajn vidis aŭ eĉ imagis. Ĝia grandiozeco estis preskaŭ troa por mi: la muroj estis pentritaj, la planko ornamita, la mebloj kaŝitaj sub luksaj ŝtofoj. Mi memoris la rakontojn, kiujn mi iam aŭdis pri la reĝo Kunobelinos, kiu posedis arĝentajn vazojn kaj kestojn da oraj moneroj. Sed certe eĉ Kunobelinos neniam havis ion ĉi tian.

Post tiu ĉambro sekvis alia, preskaŭ same luksa, kiun ni trapasis por atingi vestiblegon kun marmora baseno muntita meze de la pavimo. La vestiblo estis larĝa kaj impona, sed ankaŭ malvarma, precipe ĉar parto de la plafono estis nefermita, por ke oni vidu la ĉielon. La solaj varmaj punktoj troviĝis apud du ornamitaj karbujoj.

Kiam la tuta domanaro ĉeestis atende, ceremonie eniris Marko kaj Fania. Akompanis ilin Petronila kaj malridema junulo, kiun mi jam rimarkis plurajn fojojn en la korto. Tiu estis ilia filo Gajo.

La mastro parolis tre longe. Mi tute ne komprenis, kion li diras, kaj rezignis pri ia ajn provo sekvi la signifon de liaj vortoj post la tutunuaj frazoj. Ŝajnis pro la ridado de la aliaj sklavoj, ke lia parolado enhavas plurajn ŝercojn. Sed post la komencaj minutoj la rideksplodoj maloftiĝis, kaj baldaŭ la vizaĝoj de la aliaj montris nur tro klare, ke iliaj mensoj vagas aliloke. La sola homo, kiu ŝajnis vere interesiĝi, estis la mastrino, kiu direktis al sia edzo sian plenan atenton, kun esprimo de admirego en sia iom stulta mieno. Petronila eĉ ne provis kaŝi sian enuon. Ŝi daŭre ludetis per siaj ringoj, kiujn ŝi turnadis kaj movadis de unu fingro al alia, kaj poste disetendis siajn manojn por admiri la efekton.

Dum la voĉo senĉese zumadis, mi ĉirkaŭrigardis al la ornamaĵoj kaj aliaj valoraĵoj videblaj en la halo. Sed baldaŭ mia plena atento estis koncentrita al miaj piedoj, kiuj iĝis preskaŭ rigidaj pro la malvarmo. Mi frapetis per ili senpacience, kaj provis ne tro rimarkeble moviĝi iom pli proksimen al unu el la karbujoj. Mi demandis min, ĉu la mastro silentos antaŭ ol la malvarmo trapenetros min ĝisoste.

Finfine ni rajtis foriri, kaj ĉiuj samtempe puŝiĝis el la ĉambro kun gaja interparolado. Montriĝis ke ni ne tuj reiros al la sklavejo; anstataŭe ni vizitos novan parton de la domo. Mi sekvis la aliajn en ĉambron, kiun mi tuj rekonis kiel malgrandan banejon; ĝi estis tute eta kompare kun tiu en la urbo, sed kiel ĉiuj ĉambroj en tiu domo ĝi estis majstre dekorita. Aparte plaĉis al mi la malvarmejo, kies muroj estis blue farbitaj kun fiŝoj kaj monstraj marbestoj. Kiam oni kuŝis surdorse en la akvo, oni povis imagi, ke oni flosas en la maro.

Mi estus pli ĝuinta la banon, se mi ne konscius, ke pluraj el la viroj profitas de la okazo por inspekti min. Ĉiufoje kiam mi turnis mian kapon, mi konstatis, ke iu rigardas min. Mi ŝajnigis ne rimarki, sed la afero igis min tre malkomforta. Akteo kaj Iriso, aliflanke, tute ne embarasiĝis. Ili estis la centro de ĉies atento, ŝercantaj, ekscite ridantaj, flirtantaj, ĉirkaŭate de grupo de viroj. Mi sentis min pli sekura kun Areskuza kaj Jukunda. Jukunda, kiel kutime, estis iom retenema, dum neniu viro povis esperi alproksimiĝi al Areskuza kiam ĉeestis Sekundo. Inter tiom da virsklavoj kaj tiel malmultaj virinoj, li estis bonŝanca dividi kun ŝi siajn ĉambron kaj liton, kaj sendube li konstante timis perdi ŝin. Li kuŝis nun sur marmora benko, dum lia amiko Kasto masaĝis lian dorson, sed mi ne dubas, ke li tenis la situacion sub rigora kontrolo. Iu ajn viro kiu alparolis Areskuzan riskis pugnobatadon de Sekundo.

Mi ŝvitegis pro la varmo kaj intencis eniri la kuvon, kiam aliris min Firmo kun propono skrapi mian dorson. Li estis la plugisto, fortika junulo sufiĉe pli aĝa ol mi. Lia invito tute konsternis min, kaj mi paŝis malantaŭen neante per la kapo. Sed Firmo ignoris min kaj kaptis la oleujon. Mi tiom konfuziĝis, ke mi apenaŭ sciis, kion fari. Mi estis kontenta, kiam en tiu momento iu alproksimiĝis kaj forsendis lin. Estis Filono, la greko. Unue mi timis, ke li liberigis min de Firmo, nur ĉar li volas mem fari similan proponon. Sed li simple ridetis kaj lasis min sola.

La tago ne estis dediĉita nur al amuzado, almenaŭ ne por la homoj en la kuirejo. La aliaj sklavoj ankoraŭ ĝuis la banadon, kiam Fortunato revokis min al la laboro. Li vokis ankaŭ Hermeson, kiu venis nur tre malvolonte. Cetere, li estis tro ekscitita por esti tre utila, kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol Fortunato frapis lin ĉirkaŭ la oreloj kaj elĵetis lin. Mi deziris, ke ankaŭ mi rajtu eliri; estis aŭdeblaj ĉiuspecaj ludoj kaj amuzaĵoj en la korto, kaj mi trovis tion maljusta, ke mi ankoraŭ ŝvitas ĉe la fajro dum la aliaj sklavoj ferias. Kiam Fortunato eliris momente, mi tuj iris al la pordo por pli bone rigardi eksteren.

Mi ankoraŭ staris tie, kiam mi rimarkis Demetrion alproksimiĝi. Mi haste reiris internen kaj ŝajnigis, ke mi prizorgas la fajron. “Jen io por vi,” diris Demetrio enirante, kaj li enmanigis al mi ion, kio similis drapon. “De Petronila.”

Surprizite, mi viŝis miajn manojn kaj malfaldis la ŝtofon. Montriĝis, ke ĝi estas robo, laŭŝajne tute nova, kvazaŭ neniam portita. “Estas ankaŭ ĉi tio,” Demetrio diris, kaj donis al mi kelkajn monerojn. Tute konfuzite, mi akceptis ilin. Mi neniam antaŭe eĉ tuŝis monon, kaj la ideo, ke iam mi mem posedos ĝin, neniam eniris mian kapon.

Kiam Demetrio eliris, mi malfermis mian manon kaj rigardadis la etan manplenon da moneroj. Mi povis apenaŭ kredi la aferon. Ili estis el metalo kun elstaranta desegno ĉe ambaŭ flankoj, kiun mi esploris scivole per la pinto de unu fingro. Venis al mi la ideo, ke mi devas teni ilin en sekura loko, kaj mi provis pensi pri kaŝejo. Mankis la tempo nun por serĉi taŭgan ejon, do mi kuris supren al la senhoma dormejo kaj kaŝis la monon sub piedo de la lito. La robon mi zorge aranĝis en malplena niĉo.

Tiuj ne estis la solaj donacoj, kiujn mi ricevis tiutage. Eŭtikia donis al mi mantukon, kaj de Demetrio estis saketo da aveloj kaj oleujeto por la bano. Kaj ne nur tiujn mi ricevis: Iriso donacis al mi sian kombilon, ĉar ŝi ĵus akiris novan de Eŭtikia. Mi apenaŭ sciis, kion pensi pri tia subita abundego da posedaĵoj, kaj metis ĉi tiujn valoraĵojn en la niĉon apud mia nova robo.

Ni laboris ĝis tuj antaŭ la krepusko, kiam je mia surprizo envenis niaj gemastroj. Nur tiam mi rimarkis, ke almenaŭ hodiaŭ Fania ne ĝenis nin per sia kutima posttagmeza vizito. Kaj Markon mi neniam antaŭe vidis en la kuirejo. Ambaŭ ridetis laŭ iom embarasata maniero.

Instrukciinte min, ke mi transiru al la ĉefa parto de la domo, oni sendis min eksteren. Mi iris iom timeme laŭ la trairejo, necerta kien iri ĉe la alia fino. Rapide noktiĝis ekstere, kaj en la trairejo jam regis mallumo. Mi atingis la pezan pordon kaj malfermis ĝin per puŝo. Trafegis min laŭta bruo de voĉoj kaj ridado, kaj mi tuj lasis la pordon, kiu refermiĝis per bato. Mi ankoraŭ staris hezite en la koridoro, kiam aŭdiĝis krioj kaj rapidaj paŝoj ĉe mia dorso. Timante malkovron, mi premis min kontraŭ la muro, kaj Hermeso preterkuris, sekvate de sia amiko Korakso. Ili puŝegis la pordon kaj malaperis internen. Tio donis al mi kuraĝon por mem eniri.

Estis amaso da homoj en la ĉambro, kaj en ĉi tia luksega medio mi ne tuj rekonis miajn kunsklavojn, kiuj kuŝis en plena komforto sur larĝaj divanoj. Lumigis la ĉambron miriga nombro da lampoj, kies radioj flagris laŭ la pentritaj muroj, kie ili elstarigis jen unu detalon, jen alian: ĉashundon, korbon da fruktoj, blankan vizaĝon.

Hermeso kaj Korakso jam trovis lokon sur unu el la divanoj, sed mi ŝvebis en la pordo kaj malcerte ĉirkaŭrigardis. Iriso estis videble tro okupata kun Anto por bonvenigi mian ĉeeston. Sed Jukunda kuŝis trankvile sur la rando de divano, ne parolante al iu ajn, do mi premiĝis apud ŝi.

Subite iu malfermis per puŝego la pordon. Enmarŝis Fortunato kun torĉo, kaj je mia miro sekvis lin niaj gemastroj, ĉiu portante grandan teleron. Malantaŭe sekvis Gajo kaj Petronila kun arĝentaj kruĉoj. Ĉiuj silentiĝis dum tiu mallonga procesio solene direktiĝis al la centra divano, kie kuŝis en plena honoro la tri plej altrangaj sklavoj: Demetrio kaj Filono, kaj apud ili la pordisto, kverelema maljunulo, kiu ricevis tiel gravan lokon nur pro sia aĝo.

Ĉiuj aklamis, kiam Petronila eklavis la manojn de la sklavoj per parfumita akvo, kiun ŝi verŝis en arĝentan vazon. Samtempe Marko kaj Fania proponis la manĝaĵojn kaj Gajo okupiĝis pri la vino. Tamen ili priservis nur la tablon de Demetrio. Farinte tion, ili formetis la kruĉojn kaj telerojn kaj prenis siajn lokojn sur unu el la divanoj, kiu restis ankoraŭ libera.

Mi seniluziiĝis pro la konstato, ke ili manĝos kun ni, sed mi baldaŭ vidis, ke por miaj kunsklavoj tio multe kontribuas al la amuza etoso. La sklavoj estis iom tro ekscititaj: ili vokis laŭtajn komentojn kiajn ili certe ne aŭdacus aŭdigi en normalaj okazoj, kaj ridkriegis ĉiufoje kiam Marko rakontis unu el siaj senfinaj ŝercoj. Mi kredas, ke multaj homoj sincere bedaŭris, kiam li kaj liaj familianoj retiriĝis sufiĉe frue en la vespero, kvankam la etoso notinde plivigliĝis post ilia foriro.

En tiu vespero mi la unuan fojon provis kelkajn el la pladoj, pri kies pretigo mi jam tiel ofte kunlaboris, sed kiujn mi ĝis tiam neniam rajtis mem gustumi. Tute sincere, ne ŝajnis al mi, ke mi maltrafis multon. La plejmulto el la manĝaĵoj havis tiel fortegan guston, ke ili ŝajnis bruligi mian buŝon, kaj la saŭcoj estis absolute abomenindaj. Mi ne povis kompreni, kial iu ajn dezirus detrui tute bonan pladon da viando aŭ fiŝaĵo per la aldono de tiaj naŭzaj miksaĵoj. Sed troviĝis sufiĉe da pli simplaj pladoj por ke mi ĝuu la manĝon, kaj estis unu-du kiujn mi trovis nedireble bongustaj.

Dum ni plumanĝis, la voĉoj iom post iom plilaŭtiĝis. En iu momento eksplodis kverelo inter Anto kaj Klemento — mi kredas, ke ĝi iel rilatis al Iriso — sed Demetrio tuj silentigis ilin per invito al Akteo distri nin per iom da muziko. Ŝi prenis malgrandan fluton kaj ekludis rapidan, fluan pecon plenan je skaletoj kaj triloj, kiu sonis iom kiel birdokanto. Jen aspekto de Akteo kiun mi ne konis; fakte mi neniam antaŭe vidis ŝin tuŝi la fluton, kvankam mi ja ofte rimarkis ĝin sur ŝia niĉo en la dormejo. Mi supozis, ke ĝi apartenas al ŝia filino Speo, ĉar mi aŭdis la knabinon ekprovi ĝin kaj eligi kelkajn sufiĉe malaŭdindajn bruojn. Mi tiam ne komprenis, kial Akteo tiom incitiĝas, ke ŝi krias kontraŭ Speo kaj senpacience frapas ŝin.

Kiam la muziko finiĝis, Iriso kaj Akteo dancis por ni dum Iriso ritme klakis per etaj lignaj blokoj, kiujn ŝi tenis en la manoj. Nerezisteble tentis kaj ekscitis min la danco: ili serpentigis siajn koksojn kaj korpojn per aludo, kiun eĉ senspertulo kiel mi ne povis miskompreni. Poste, de sia loko sur la divano, Jukunda kantis. Ĝi estis stranga kanto, naza kaj plenda, kiu pensigis min ĉefe pri la blekado de sovaĝa kato. Sed tio, kio aparte surprizis min en tiu momento, ne estis la kanto en si mem — mi jam rimarkis, ke mi kaj la romanoj havas tute malsaman ideon pri kantado — sed la fakto ke Jukunda entute aŭdigas sian voĉon. Ŝi kutime tiel malvolonte altiris al si la atenton. Kaj tamen, ŝi tenis mallevita sian rigardon, kvazaŭ ŝi kantus al si mem anstataŭ al sia silentega aŭskultantaro, tiel ke ni ricevis la impreson, ke ni subaŭskultas ian privatan komunikaĵon tute ne intencitan por ni. Ŝi finis iom subite per indiferenta movo de la ŝultroj, kvazaŭ ŝi dirus, “Do vi petis min kanti kaj mi faris, sed mi vere ne komprenas, kial vi tiom ekscitiĝas pri la afero.” Neniu trompiĝis pro tio. Ili aŭskultis senspire kaj eksplodis per laŭta aplaŭdo en la fino. “Belege, ĉu ne,” Areskuza murmuris.

Pli malfrue Demetrio rakontis historion. Mi komprenis, ke temas pri fantomoj — estis io pri mortinto, kiu eksidas kaj parolas — kaj mi vidis per la reagoj de la aliaj, ke ĝi certe estas aŭskultinda. Areskuza enspiris pro teruro, Iriso profitis la okazon por kaŝi sian vizaĝon kontraŭ la brusto de Anto, kaj en difinita momento eta Speo ekploris; tamen ŝi ne ricevis multan kompaton de Akteo. Estis Areskuza, kiu devis konsoli ŝin.

Dum la rakonto daŭris, mi eksentis min pli kaj pli ekster la situacio. Mi komprenis tre malmulte el tio, kion diris Demetrio, kaj ŝajnis al mi, ke mi estas nura spektanto ĉe aranĝo, kiu tute ne rilatas al mi. Mi ne estus kontraŭinta nun, se Firmo venus paroli al mi denove, sed li ne aliris min duan fojon, nek iu alia alparolis min. Jukunda ŝajne jam forŝteliĝis, ĉar mi tute ne plu vidis ŝin. Mi estis manĝinta pli ol sufiĉe kaj komencis iom enui. Mi estus ŝatinta enlitiĝi.

Finfine mi vidis, ke Akteo eliras el la ĉambro kun Tiaso, unu el la portistoj de vojaĝlito. Mi rapide forruliĝis de la divano kaj ŝtele sekvis ilin eksteren. La trairejo estis malvarma kaj silenta post la tro plena ĉambro, kaj mi konstatis, ke mi frostotremas. Sed Akteo kaj Tiaso tute ne montris haston. Ili promenis malrapidege, kun oftaj haltoj por interkisiĝi, dum ilia lampo ĵetis gigantajn ombrojn sur la muroj. Iom embarasate, mi silente sekvis ilin.

Kiam ili atingis la korton, mi vidis, ke Akteo ne iras supren al la dormejo. Mi atendis, dum ŝi kaj Tiaso ŝanceliĝis laŭlonge de la korto al la alia flanko, kie troviĝis la dormejo de la viroj. Tuj kiam ili malaperis internen, nigra formo apartigis sin de la pli profundaj ombroj inter la konstruaĵoj kaj senbrue transiris al la provizejoj. Mi estis preta ĵuri, ke temas pri Marko. Sed tio ŝajnis apenaŭ ebla; mi ne povis imagi kialon, kial la mastro vagus tiel, kiel ŝtelisto, sen eĉ lampo por lumigi la vojon. Plej verŝajne la homo estis unu el la virsklavoj, kiu esperis kapti iom da kromaj manĝaĵoj dum ĉiuj aliaj festenis. Mi deziris al li bonan ŝancon.

Mi palpe serĉis mian vojon, tiel silente kiel eblis, supren laŭ la ŝtuparo kaj tra la komplete senluma enirejo al la dormejo. La aliaj litoj ankoraŭ vakis; mi estis la unua, kiu revenis. Mi ne povis ekdormi dum longa tempo pro zumanta kapo. Post la festo mi sentis min malkvieta kaj deprimita. Mi volis plori, kvankam mi ne havis apartan kialon por fari tion, almenaŭ ne pli ol kutime. Finfine mi endormiĝis.

* * *

Dum la vintro cedis al printempo, la ĉirkaŭa kamparo floregis kun abundo, kian mi neniam vidis sur la malprofunda kalkeca tero de mia propra lando. Kvankam ofte pluvis, la vetero estis multe pri varma ol mi kutime atendus tiel frue en la jaro. La novverdaj folietoj apenaŭ vidiĝis en la arboj, sed ŝajnis, ke ni jam ĝuas la mildan varmon de frua somero. Trifolioj kaj ranunkoloj respondis al la sunlumo per rapida kreskego ĝis miriga alteco.

Ankaŭ la legomejo fartis bone. Firmo lastatempe refosis kaj prisemis ĝin, kaj tre baldaŭ ekaperis vicoj de plantidoj. Sed la herbaĉoj kreskis eĉ pli rapide, kaj ne pasis longa tempo ĝis Fortunato sendis min eksteren kun pioĉo. Tute ne plaĉis al mi ricevi tiun novan taskon, kiu tre verŝajne kunportos amason da kroma laboro. Mi jam alkutimiĝis je tio, kion mi devis fari en la kuirejo, kaj intertempe lertiĝis pri evitado de punoj; ĉio alia igis min ekstreme malsekura. Cetere, mi sciis, kiuj manĝos la legomojn; inter tiuj bonŝanculoj certe ne troviĝos mi mem. Se mi estus kuraĝinta fari tion, mi malbenus ĉiun unuopan plantidon.

Sed eklaborinte, mi komencis ŝanĝi mian sintenon. La printempa suno estis agrable varma kaj birdoj pepadis en la arbustoj. Plaĉis al mi stari denove en la freŝa aero, por tuŝi la teron kaj prizorgi la plantojn per miaj manoj. Mi neniel deziris reiri al la kuirejo kaj al la grumblado de Fortunato, do mi restis tiel longe kiel mi aŭdacis. Mi sarkadis la saman terpecon ĝis eĉ ne unu herbaĉo estis videbla ie ajn en la tuta legomejo.

Kiam Fortunato aperis por kontroli mian laboron, li estis ege kontenta. “Oni eraris, kiam oni sendis vin al la kuirejo,” li komentis. “Vi ne havas la plej etan ideon pri kuirado, sed vi certe scias, kiel prizorgi legomejon.” Kaj li rekompencis min per aparta frandaĵo: angulo de abela ĉelaro el kiu gutis mielo.

Mi rapide konstatis, ke estas tre avantaĝe por mi bone prizorgi la legomejon. Kiel unua afero, mi preferis resti ekstere ol ŝviti en la kuirejo, kaj krome, la vivo estis pli agrabla kiam mi sukcesis ne kolerigi Fortunaton. Aldone, mi povis tiel gajni kromajn manĝaĵojn; mi lernis jam tre frue, ke sekvos serioza puno, se mi tuŝos ion ajn en la kuirejo, sed Fortunato kapablis estis tre malavara, se li estis kontenta pri mia laboro. Foje, kiam mi troviĝis tie sola, mi ankaŭ ŝtelis de la legomejo, sed ĝenerale mi decidis, ke la risko ne valoras.

ŝajnis al mi strange, ke la romanoj ne festis Beltenon. Ĝi certe intertempe jam pasis, kvankam mi ne sciis, precize kiam ĝi devis okazi; mi komplete perdis la kalkulon de la tagoj. Sed mi ne komprenis, kiel la suno sukcesis iĝi tiel varmega, sen helpo de la beltenaj fajroj. Mi demandis min, ĉu sufiĉis la fajroj faritaj de mia propra popolo, eĉ se la romanoj mem ne same ekbruligis ilin. Eble tio signifas, ke tamen ankoraŭ restas kelkaj homoj en mia vilaĝo, kiuj festis Beltenon ankaŭ ĉi-jare. Aŭ ĉu eble la suno, kiu brilas super la romanoj, ne estas sama kiel tiu, kiu brilas super mia propra lando? Mi ne certis pri tio: mi ja ĉiam aŭdis, ke ekzistas nur unu suno. Cetere, dum ni vojaĝis al Romo, mi vidis la sunon ĉiutage, kaj laŭ mia impreso ĝi estis ĉiam la sama. Tamen estis vere, ke ĉi tiu suno multe pli varmas ol tiu, kiun mi konis ĉe mi. Mi lasis mian menson iom sencele vagi ĉirkaŭ tiu demando dum iom da tempo, ĝis ne sciante kiel solvi ĝin, mi enuis, kaj akceptis ĝin kiel unu el la pluraj neklarigeblaj misteroj ligitaj kun la vivo en Romo.

Dum niaj regulaj vizitoj al la banejo, mi restis malantaŭ la aliaj virinoj por rigardi la florojn, kiuj svarmis en senrega abundo ĉe la randoj de la vojo. La deklivoj estis tute kovritaj de delikataj bluaj kaj blankaj anemonoj, la unuaj abeloj zumis super la trifolioj, kaj la paŝtejoj estis plenaj je lekantetoj. Kiam mi vidis ilin kaj sentis la mildan printempan aeron, la glacia ŝarĝo kiu kuŝis super mia koro ŝajnis iomete leviĝi, kaj dum almenaŭ mallonga tempo mi povis ĝui ĉi tiun novan landon, kiu kvankam tre malsama estis ne malpli verda kaj floranta ol tiu kiun mi perdis.

En la fruktoĝardenoj mi rekonis pom- kaj pir-arbojn sed estis multaj aliaj, kiujn mi ne konis. Kiam mi vidis iliajn branĉojn ŝarĝitajn de rozkoloraj aŭ blankaj floretoj, mi sentis malkvietan tikladon ĉe mia koro. Ilia beleco maltrankviligis min kaj vekis en mi sennomajn dezirojn. Kio devigas min plumarŝi malantaŭ la aliaj virinoj? Se mi forŝteliĝus, ili ne rimarkus ĝis ili atingus la urbon. Kaj tiam mi jam estus tute malproksima. Sed mi ne faros tion hodiaŭ. Unue mi ŝtelos provizon da manĝaĵoj el la kuirejo, iom post iom, por ke neniu rimarku ilian mankon, kaj poste, kiam ili sufiĉos, mi ekiros. Neniu atentos pri mi en miaj romaj vestoj, kaj mi parolas la lingvon sufiĉe bone nun por trovi la vojon ĝis la maro. Mi memoris tiun grupeton de viroj, kiujn mi vidis manĝi ekster trinkejo kiam mi apenaŭ alvenis. Ili estis el la orientaj reĝlandoj. Eble, se mi retrovos ilin, ili helpos min reiri trans la maron.

Mi imagis, kiel mi alvenos ĉe mia vilaĝo. Unue mi vidos nur la monteton en la malproksimo, kaj mia koro batos pli rapide, kiam mi rekonos ĝian konatan konturon. Dum mi alproksimiĝos, videbliĝos ankaŭ aliaj detaloj: la zigzagaj vojetoj ĉirkaŭ la flanko kaj la teraj remparoj ĉe la pinto. Tiam mia rigardo forlasos la monteton kaj la vilaĝon por vagi laŭ la malpli altaj kontraŭaj deklivoj. Kaj jen mi ekvidos ĝin, precize kiel mi sonĝis pri ĝi jam tiom da fojoj: mian propran domaron, rekonstruitan ĝuste kiel ĝi estis antaŭe, kun la heĝo ĉirkaŭe kaj la du rondaj kabanoj kun la pajlaj tegmentoj. Kompreneble, kelkaj aferoj estos iom malsamaj: eble tamen estos tro frue, por ke la heĝo jam rekreskis. Sed miaj patrino kaj patro troviĝos tie, kaj mia onklino, kaj Makaros kaj Tasgjon.

Tamen mi konstatis, ke difinitaj aferoj neniam estos precize kiel ili estis antaŭe. Unu el la aliaj junulinoj diris al mi en la ŝipo, ke ŝi vidis la kadavron de Kaljakos, kiu kuŝis en la koto. Sed eble ŝi eraris, kaj dum kelkaj minutoj mi permesis al mi la plezuron imagi kiel mi reiros hejmen kaj trovos, ke Kaljakos tamen ne estis mortigita. Sed en mia koro mi sciis, ke necesas fronti la veron. Kiom ajn tiu penso dolorigas min, mi devas akcepti la fakton, ke eĉ se mi sukcesos reiri, mia hejmo neniam plu estos precize la sama loko, kiel tiu en mia memoro.

La unuan fojon de post mia forporto el la vilaĝo mi permesis, ke miaj pensoj restu ĉe mia kuzo Kaljakos. Mi suferis tiom da perdoj, ke ankoraŭ mankis al mi tempo por esplori kion signifas al mi la disigo de ĉiu unuopa homo, kiun mi amis. Sed nun mi ekmemoris Kaljakon, kia li estis kiam mi laste vidis lin. Plenkreskante li iĝis multe tro konvinkita pri sia propra graveco, sed tio nun ŝajnis aminda manketo anstataŭ la ĝena kutimo, kia mi trovis ĝin dum li ankoraŭ vivis. Kiam mi pensis pri lia insista provado konduti virece kaj digne, kortuŝis min konstati, kiel malmulte el sia propra estonteco li efektive antaŭvidis. Li mortis kiel ĉiu junulo dezirus, defendante sian vilaĝon. Sed lia morto estis unu inter centoj, kaj mi dubis, ĉu en la ĝenerala konfuzo oni eĉ rimarkis ĝin. Kaj heroa morto valoras neniom se neniu travivas por rakonti pri ĝi poste.

Mi rigardis pli malproksimen, al nia infaneco, kiam li estis mia preferata kuzo kaj ni pasigis la vesperojn per sekreta interflustrado sur pajlamaso sub la malalta tegmento de nia kabano, dum la plenkreskuloj babilis ĉirkaŭ la fajro. Miajn memorojn pri tiuj momentoj ĉiam estonte kolorigos mia scio pri tio, kio okazis poste. Kaj dum mi pensis pri lia morto, ne malhonora kaj tamen preskaŭ nerimarkita, miaj okuloj pleniĝis ankoraŭfoje de larmoj.

* * *

La montetoj estis aparte belaj kaj la arboj estis dense kovritaj de floroj, kiam ni sklavoj ekiris grupe por viziti la templon de la diino Fortuno. Estis feria tago, kaj ni ricevis permeson iri al Prenesto, grava urbo atingebla per vojaĝo de proksimume duona mateno, por partopreni la apartajn ceremoniojn honore al la diino. La aliaj planis ĉi tiun ekskurseton jam de la pasinta monato; ili klarigis al mi, ke ili iras ĉiujare en ĉi tiu sezono.

Ni rajtis uzi la ĉaregon, do pluraj el ni surgrimpis malantaŭen, dum la ceteraj promenis apude. Ĉefe la virinoj kaj la pli maljunaj sklavoj sidis sur la ĉarego, sed mi ne surpriziĝis kiam mi vidis, ke ankaŭ Filono eksidis inter ni: li evidente preferis vojaĝi en komforto, kiam li havis tiun eblecon. Ŝajnis, ke oni traktas lin pli bone ol nin ceterajn: mi aŭdis, ke li havas propran ĉambron en la ĉefa parto de la domo, kaj li ofte ricevis la samajn manĝaĵojn kiel la mastro. Certe li estis pli bone vestita ol la aliaj sklavoj. Dum longa tempo mi fakte dubis, ĉu li efektive estas sklavo, sed intertempe mi malkovris, ke li estas la sekretario de Marko. Tiu termino tamen signifis al mi nenion. Mi sciis nur tion, ke li akompanas la mastron ĉie, kaj ofte malaperas dum pluraj sinsekvaj tagoj, kiam Marko estas for.

Li estis nia ĉefa kunligo kun la ekstera mondo, kaj kiam ajn li revenis post forrestado, la aliaj sklavoj tuj ariĝis ĉirkaŭ li, por peti la novaĵojn el Romo. Tamen, kiel portanto de novaĵoj, li estis aparte malkontentiga. Videble malplaĉis al li esti la objekto de ĝenerala atento, kaj li tute ne provis, kiel verŝajne farus multaj aliaj, spici siajn informojn per aldono de kromaj detaletoj por pliigi ilian intereson. Li nur mallonge raportis la lastajn okazaĵojn kun malkuraĝiga mieno kaj senpacienca forpuŝo de pliaj demandoj; kaj se la aliaj deziris pludiskuti la informojn kiujn li portis, ili atendis ĝis li reiris al la domo. Neniu petis lin, kiel ili petis Demetrion, plenumi malgrandajn komisiojn dum siaj vizitoj al la urbo.

Parte ĉar li tiel ofte forestis, Filono ne kutimis partopreni la amuzojn de la aliaj sklavoj. Fakte li kondutis preskaŭ kiel liberulo. Mi kelkfoje vidis lin promeni apud la mastro, verve interparolante laŭ maniero kiu tute ne similis lian parolŝparemon kun la aliaj sklavoj. Li tamen evidente ne vekis la saman respekton ĉe la aliaj virinoj kiel ĉe mi, ĉar dum ni skuiĝis laŭ la malglata vojo, ili komencis inciteti lin.

Iriso komencis: “Mi miras, ke vi venas kun ni al la templo, Filono. Ĉu via dio ne malpermesas, ke vi adoru aliajn gediojn?”

“Estas vere, ke mi ne partoprenas vian superstiĉan kutimon peti komplezojn de ŝtonaj statuoj,” Filono respondis. “La fakto estas, ke mi tute ne intencas viziti la templon. Mi havas unu-du aferojn por prizorgi en Prenesto.”

“Kio, ĉu vi eĉ ne volas eltiri sortaĵon?” Akteo diris moke. “Vi povus demandi la diinon, kiam ŝi resendos al vi viajn harojn.”

“Certe, kaj ni ĉiuj scias, kian respondon mi ricevus, se mi provus,” Filono diris. Li imitis duonkantan voĉon kaj diris per solena tono: ‘En ĝardeno de Mediolano* kreskas arbo plena je maturaj piroj. Piro falis kaj mortigis formikon.’ Jen la speco de konsilo, kiun oni ricevas tie. Ĉu vi neniam demandis vin, de kie venas la sortaĵoj? Estas strato en Prenesto plena je metiistoj, kiuj fabrikadas sortaĵojn por la templo.”

“Jes, sed ili ne mem decidas, kion skribi sur la sortaĵoj,” Iriso rebatis. “Tion komunikas al ili la pastroj. Kaj estas la diino mem, kiu gvidas la manon, kiam oni eltiras unu.”

“Jes, la diino povas fari ĉion,” Filono respondis kolere. “La sola afero, kiun ŝi ne kapablas fari, estas meti iom da saĝo en la ŝtipajn kapojn de la popolanoj.”

“Nu, kaj kion vi diros al ni pri la temploj por via dio?” Iriso diris. “Mi aŭdis, ke ili havas nenion interne. Por kio servas konstrui templon kaj tiam lasi ĝin malplena?”

“Kial vi supozas, ke ili estas malplenaj?” Akteo intermetis. “Mi aŭdis, ke en la plej interna ĉambro, en tiu kiun nur la pastroj rajtas viziti, estas statuo de ilia dio, kaj ĝi estas azeno tegita de oro. Ili hontegas pri ĝi, kaj tio estas la klarigo, kial neniu rajtas eniri.”

“Preferinde adori azenon ol kacon,” Filono tuj respondis, rigardante la protektan amuleton, kiun Akteo ĉiam portis ĉe la kolo.

ŝi ruĝiĝis. “Kaj se temas pri kacoj, mi aŭdis, ke ĉiu viro, kiu aliĝas al la kulto de la judoj, devas fortranĉigi la pinton de sia peniso, same kiel faras iliaj viroj. Ĉu tio ne estas la kialo, kial vi forrestis tiel longe en Romo pasintan jaron?”

Tiu rebato ŝajnis lasi Filonon sen respondo, kaj li devis kontentigi sin per malafabla mieno direktita kontraŭ ŝi. Sed neatendite unu el la aliaj virsklavoj, kiu marŝis malantaŭ la ĉarego, intermetis sin en la diskuton. “Se tion vi volas scii,” li diris al Akteo, “kial vi ne honorigu Filonon per mallonga vizito al lia ĉambro ĉi-vespere? Sendube li volonte montros al vi.”

Ĉiuj aliaj viroj eksplodis per ridegoj, kaj nun estis la vico de Akteo mieni furioze. La parolinto estis Urbano, la persona sklavo de Marko. Pro sia ronda, glate kombita kapo kaj sia memkontenta maniero, li ĉiam pensigis min pri dorlotita hundeto. Li iam dividis ĉambron kun Akteo, sed nun ili neniam parolis unu al la alia krom por interŝanĝi malafablaĵojn. Tamen ili iam restis kune sufiĉe longe por produkti du infanojn.

Antaŭ ol Akteo povis elpensi reagon, Demetrio interrompis por diri, ke la templo estos baldaŭ videbla. Ni preteriris angulon, kie kreskis grupeto de arboj... kaj mi elspiris pro mirego. Eĉ la aliaj estis imponataj, kaj dum momento ĉiuj silentis. En la malproksimo leviĝis malalta monto, multe pli granda ol la monteto kie staris mia vilaĝo, kaj ĝiaj pli atingeblaj deklivoj estis tute kaŝitaj sub grandioza, riĉe dekorita konstruaĵo. Ĝi vere aspektis kvazaŭ konstruis ĝin gigantoj. Ĝi reportis al mia menso ĉiujn rakontojn, kiujn mi foje aŭdis pri la mirindaĵoj de Romo. Ĉi tion mi ĉiam imagis, ne tiujn malpurajn strataĉojn, kie svarmis la homamasoj.

La vojo iĝis ĉiam pli trafikoplena dum ni alproksimiĝis al la urbo, kaj finfine ni konsentis, ke estos preferinde pluiri piede. Anto haltigis la ĉaregon sub arbo, kiu kreskis ĉe la flanko de la vojo, kaj elektis komfortan lokon sur la herbo, kie li eksidis kun kruĉo da vino. Pluraj el la viroj aliĝis al li, dum ni ceteraj grimpis el la ĉarego por plu iri inter amasego da homoj. La situacio iom similis mian unuan sperton marŝi tra la romaj stratoj tuj post mia alveno. Estis kurtenitaj vojaĝlitoj, kiuj ŝanceliĝis super niaj kapoj; familiaj grupoj el la kamparo kun korboj plenaj je manĝaĵoj; ĉevaloj kaj muloj, kiuj spiregis ĉe niaj ŝultroj; kaj pluraj junuloj, kiuj ebrie kantis kun florkronoj forglitantaj de iliaj fruntoj. La evidentajn riĉulojn ĝenadis svarmo da almozpetantoj kaj kolportistoj, sed ili lasis nin pli-malpli trankvilaj. Ĉiuj scias, ke sklavoj estas aparte ŝparemaj je sia mono.

Ĉe la flanko de la vojo estis vico de budoj, kie oni vendis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj la viroj haltis ĉe unu por aĉeti kruĉon da vino. Ŝajne ili opiniis, ke tiu, kiun ni kunportis, ne sufiĉos. Ĉar mi ne plu estis tiel konsternita kiel en la komenco pro la strangeco de ĉio kion mi vidis, mi treniĝis post la aliaj por rigardi kun scivolo la varojn sur la ĉaretoj. Multaj el la manĝaĵoj aspektis treege allogaj: sur unu ĉareto, ekzemple, estis etaj kukoj aŭ panoj diverskoloraj kun fantaziaj formoj. Mi deziregis gustumi ilin, kvankam mi jam plurfoje seniluziiĝis, kiam temis pri la romaj manĝaĵoj. Kiom ajn ili aspektis frandindaj, ili ofte havis aparte malagrablan guston. La vendisto rimarkis mian intereson kaj ridetis al mi.

“Ĉu vi volas mordeton?” li demandis.

“Mi ne havas monon.”

“Ne gravas; prenu.”

Tute konfuzite, mi fuĝegis. Kaj nun mi subite ekkonsciis, ke mi restis tro longe ĉe la budoj. La aliaj anoj de mia grupo estis nenie videblaj. Mi tuj panikis. Mi puŝegis kiel frenezulo tra la amaso, mi stumblis kontraŭ homoj, mi paŝis sur iliajn piedojn, mia robo kaptiĝis ĉe ies korbo, kaj mi nur retrankviliĝis kiam mi fine ekvidis la solidan figuron de Fortunato, kiu marŝadis pezpaŝe iom antaŭ mi.

Kiam ni atingis la angulon antaŭ la templo, Filono lasis nin dirante, “Mi ne iros supren. Mi revidos vin poste ĉe la ĉarego.” Intertempe ni aliaj plumarŝis supren en la direkto de la vico de gigantaj arkaĵoj, kiuj konsistigis la plej malaltan nivelon de la templo. Tiom da homoj iris kune laŭ la sama vojo, ke kiam ni atingis la ĉefan enirejon, ŝajnis al mi ke mi estos dispremita kontraŭ ĝiaj ŝtonaj flankoj pro la nombro da korpoj, kiuj trapuŝiĝas samtempe. Sed mi sekure alvenis en granda malfermita placo, kvazaŭ oni perforte puŝis min tra la mallarĝa kolo de vazo. Mi sekvis la aliajn tra la homamaso el unu korto en alian, laŭ ŝtuparoj, sub arkaĵoj, ĉirkaŭ kolonaroj, kaj trans pavimoj kies ŝtonoj briletis sub la printempa suno.

Por pliigi la konfuzon, la malfermitaj placoj estis duone blokitaj de multenombraj budoj, kie oni vendis diversajn malgrandajn objektojn. Aparte interesis min la dekoj kaj centoj da statuetoj, ĉiuj montrantaj precize la saman figuron: sidantan virinon kun du beboj sur siaj genuoj. Tiu statuo ekzistis en ĉiu pensebla grandeco: estis kvazaŭ oni vidus vicon post vico da plantidoj en malsamaj fazoj de la kresko. Mi povis apenaŭ imagi, kiel eblas fari tiom da kopioj de precize la sama objekto.

Akteo rimarkis mian scivolon. “Ne diru, ke vi eĉ ne scias, kiu estas tiu? Tiu estas la diino Fortuno. Vi staras nun en ŝia templo.”

“Kiel ŝi povis scii tion?” Iriso respondis. “Ŝi ja neniam venis ĉi tien antaŭe.”

Meze de la bruo kaj la kunpremitaj homoj estis ĉirkaŭbarita spaco plena je blankaj bovinoj. Familia grupo ĵus aĉetis bovidinon kaj diligente okupiĝis pri dekorado de ŝiaj kornoj kaj vosto per koloraj rubandoj. Ŝi staris tute pasive dum ili ekscite pritraktis ŝin de ĉiuj flankoj, sed mi rimarkis ŝian nervecon per la maltrankvilaj movetoj de ŝiaj kapo kaj vosto.

“Tiu bovido estas maltaŭga,” Demetrio komentis. “Se ŝi ektimos, ŝi estos tute senutila por ilia celo.”

La vortoj apenaŭ eliris el lia buŝo, kiam ŝi panikis. Ŝi ĵetis flanken siajn prizorgantojn, kaj impetegis freneze ĉirkaŭ la korto, faligante budojn kaj kreante kompletan ĥaoson dum ĉiuj kuregis por eskapi el ŝia vojo. Viro kaptis renversitan stablon kaj sukcesis peli ŝin al angulo, kie ŝi restis, tremante, dum eksplodis kolera interkriado inter la prizorganto de la bovinaro kaj la familio al kiu li ĵus vendis ŝin. La familianoj evidente opiniis ke li trompis ilin, kaj repostulis sian monon. Duono de la homoj en la placo amasiĝis ĉirkaŭe por partopreni kaj por subteni unu aŭ la alian el la du partioj.

“Ĉu mi ne antaŭdiris tion?” Demetrio komentis. “Se oni deziras, ke besto kuniru konsente, necesas teni ĝin trankvila. Tiu bovido same plaĉos al la dioj kiel sako da putra faruno.”

Mi sekvis la aliajn sklavojn al la apuda placo, kie ni trovis nin ĉe la malantaŭo de granda, sed strange silenta homamaso. Mi aŭdis kantadon kaj la solecan plendadon de senakompana muzika instrumento. “Ni ne rajtas paroli ĉi tie,” Iriso flustris al mi. “Se oni faras bruon dum la preĝado, tio signifas jarojn da malbona ŝanco.”

La oferoj okazis sur alta podio ĉe unu flanko de la placo. Malantaŭ la podio estis pordo, larĝe malfermita por vidigi ombroplenan ĉambron. Ĝi estis malluma kaj sen mebloj krom la majesta statuo de la diino Fortuno, sidanta sola en radio de brila sunlumo kiu trafis ŝin desupre. Ŝiaj vestoj glimis pro oraĵoj kaj juvelaj ornamaĵoj, kaj sur ŝiaj genuoj mi rekonis la du bebojn. Unu tiris flanken la faldojn de ŝia robo, dum la alia jam suĉis ĉe la mamo.

La pastro staris malfronte al la placo kaj etendis siajn brakojn al la diino. Kontraŭ la malnatura silento de la homamaso kaj la pepado de la fluto, liaj vortoj estis klare aŭdeblaj, sed mi tute ne sukcesis konjekti ilian signifon. Ĉe lia dorso staris la oferaĵo. Ŝi estis belega besto, bovino senmakule blanka, kiu montris eĉ ne spureton de timo aŭ malvolontemo. Ŝi fikse rigardis la pastron dum li finis sian preĝon, kaj ŝia sola movo estis de tempo al tempo svingi sian voston por forpeli la muŝojn logitajn de la montetoj da sangaj restaĵoj ĉe la bazo de la altaro. La pastro turnis sin por ŝin ekfronti kaj vokis kelkajn vortojn al sia helpanto. Starante malantaŭ ŝia kapo por ne detrui ŝian trankvilan sintenon per subita movo, la helpanto levis martelon kaj per abrupta krako frapegis ŝian kranion. Ŝi falis al la genuoj sed aŭdigis neniun proteston. Tiam li tiris ŝian kapon malantaŭen kaj tranĉis ŝian gorĝon. Sango priŝprucis liajn vestojn kaj verŝiĝis sur la altaron, dum la spektantoj eligis kontentan murmuradon.

Tio estis nur la unua el pluraj oferoj, kiujn ni vidis tiumatene, kaj poste, inter centoj da aliaj homoj ni partoprenis la festenon, kiun oni pretigis sub la arboj en bela arbejo tuj apud la sanktejo. Almenaŭ en tiu okazo ni povis manĝi ĝissate, parte per viando de la oferaĵoj kaj parte per la manĝaĵoj, kiujn ni mem kunportis. Pluraj membroj de nia kompanio ankaŭ drinkis ĝissate, kvankam mi rimarkis, ke eĉ dum festoj la romanoj estas multe pli retenemaj ol la viroj de mia propra popolo.

Post tiel agrabla tago ni estis bonhumora grupo, kiam pli malfrue ni eliris el la arbejo kaj komencis malsupreniri tra la kortoj kaj placoj de la templo ĝis la malpli altaj niveloj.

“Mi esperas, ke ni retrovos Filonon, kiam ni revenos al la ĉarego,” Sekundo komentis, dum ni marŝis tra la kortoj. “Li tute kapablus atendigi nin ĉiujn.”

“Mi ne komprenas, kial li ne simple venas supren al la templo kiel ĉiuj aliaj,” Kasto diris.

“Verŝajne li iris por viziti la entrepreneton de Efebo,” Urbano respondis.

“Ne li,” diris Sekundo. “Mi neniam aŭdis, ke li interesiĝas pri virinoj.”

“Vi ne scias kiel li okupas sin, kiam li restas la tutan tagon en Romo,” Urbano atentigis.

Antaŭ ol foriri, ni haltis por viziti la budojn. Iriso kaj Areskuza atente ekzamenis pleton da amuletoj, dum Akteo aĉetis por Hermeso kuketon kun mielo kaj papavosemoj, kvazaŭ li ne jam sufiĉe manĝis. Ŝi konstante regaladis lin per unu afero aŭ alia, kion ŝi neniam faris por lia fratino Speo.

Mi transiris por pli detale rigardi la statuetojn de la diino Fortuno. “Kial vi ne aĉetas unu?” diris Iriso ĉe mia ŝultro. “La malgrandaj ne kostas multe, kaj ŝi portos al vi bonan ŝancon.”

“Mi ne havas monon,” mi diris, jam la duan fojon tiutage. Kompreneble tio ne estis absolute vera: mi ja posedis la kelkajn monerojn, kiujn mi ricevis dum la Saturna festo. Sed mi lasis ilin kaŝitaj sub la heĝo de rosmareno, kiu limis la legomejon. La ideo aĉeti estis al mi tiel nova, ke mi tute ne pensis kunporti ilin.

“Jen, mi aĉetos ŝin por vi,” diris raŭka voĉo kaj Fortunato staris apud ni. Li interŝanĝis kelkajn vortojn kun la vendisto, transdonis iom da mono, kaj antaŭ ol mi plene komprenis la situacion, mi trovis en mia mano tute malgrandan statueton de la diino kun ŝiaj du suĉinfanoj. “Eble ŝi helpos vin reiri al via propra lando,” li diris. Mi rigardis lin senvorte, ne sciante kiel reagi, sed li simple gruntis kaj formarŝis per sia peza paŝo por atingi la aliajn virojn.

La virinoj ĉirkaŭis min por rigardi la statueton. Ili estis apenaŭ malpli surprizitaj ol mi.

“Mi vidas, ke li havas por vi molan angulon en la koro,” Areskuza diris.

“Metu la diinon en sekuran lokon,” Iriso konsilis. “Se vi perdus ŝin, estus tre malbonŝance.”

Mi formetis la etan statuon en la bruston de mia robo, kie mi daŭre sentis ĝian malkomfortan pikadon ĉe mia mamo. Almenaŭ tiel mi povis esti certa, ke ŝi ne elfalis. Mi pensis, ke reveninte mi bele aranĝos ŝin en la niĉo, kie mi tenas mian kroman robon kaj aliajn posedaĵojn. Mia tuta havaĵo troviĝis en tiu niĉo, krom la Saturna mono kaj la ĉifono, kiun mi ricevis de Elvisa. La ĉifono estis tro valora por ke mi lasu ĝin ekstere, kie ĉiu vidu ĝin; mi tenis ĝin sub mia kuseno, por dormi kun ĝi nokte sub mia kapo.

Atinginte la ĉaregon, ni trovis ke la viroj apenaŭ fintrinkis la lastajn gutojn da vino. Ankaŭ Filono estis tie, sed li ne drinkis. Li eĉ rifuzis la porcion da viando, kiun ni reportis por li, dirante ke li jam manĝis en gastejo en Prenesto.

Estis jam malfrue kiam ni reekiris al la vilao. Oni malmulte parolis nun; ĉiuj estis lacaj kaj Anto estis maltrankvila pro la neceso reveni dum ankoraŭ restis iom da lumo. Pluraj homoj endormiĝis kaj balanciĝetis de unu flanko al alia dum la ĉarego saltis laŭ la malglataj pavimeroj. Mi tordiĝis en mia loko por direkti miajn okulojn lastan fojon al la templo. Dum mi rigardis, mi sentis min observata kaj turnis mian kapon por renkonti la okulojn de Filono.

“Grandioza, ĉu ne,” li diris, tiel fiere kvazaŭ li mem konstruis la lokon. Li ŝajne jam forgesis siajn pli fruajn skrupulojn pri ĝi. “Mi ne imagas, ke ekzistas io tia en via lando.”

Ĝenate, mi mallevis miajn okulojn. Mi ofte aŭdis tiajn komentojn de la aliaj sklavoj kaj iom pikis min ilia senhezita supozo, ke ĉio plej granda kaj plej bona en la mondo troviĝas en Romo. Kompreneble estis vere, ke en mia lando ekzistas nenio tiel giganta kaj impona kiel la templo, sed ni ja havas aliajn aferojn. Mi pensis pri la sankta kverko kaj la kvar gardantoj de la Malbona Loko, pli antikvaj kaj potencaj ol io ajn, kion povus montri al mi la romanoj. Kompare kun ili la templo estis nura malplena ŝelo. Ĝi ja aspektis kvazaŭ konstruis ĝin gigantoj, sed mi sciis nun, ke ĝiaj konstruintoj estis homoj. Nenio kio okazus interne de tiu tro pretenda kolosaĵo iam ajn povus superi la komprenkapablon de normala homo.

Mi memoris la malestimon en la voĉo de mia patro, kiam li parolis pri la reĝo Kunobelinos, kiu volis vivi kiel romano. Ĉar finfine, kion sciis tiuj romanoj pri io ajn, krom la propra komforto? Tiuj romanoj, kun siaj varmaj banoj kaj vitraj teleroj kaj tro ellaboritaj manĝaĵoj: restis al mi ankoraŭ sufiĉe por lerni pri ilia lando, sed tio ne postulos tiom da tempo, kaj tiam mi absolute trakomprenos la romanojn. Mi ne scias, kio pensigis min en tiu momento pri la Malbona Loko — eble la oferoj, kiujn mi ĵus rigardis — sed subite mi memoris tiun nokton, kiam oni sendis Dumnan al la dioj kaj mi mem dum kelkaj momentoj videtis la Alian Mondon. Nenio tia iam ajn povos okazi al mi ĉi tie en Romo.

Ĉio ĉi fulmis tra mia menso dum mi serĉis la vortojn, kiujn mi bezonis por respondi al Filono. “Ĝi estas tre granda,” mi finfine sukcesis eligi, “sed specialaj aferoj ne okazas tie.”

Filono rigardis min kun surprizita esprimo; tiam li ridis. “Estas malfacile kompreni, kio okazas en la menso de barbaro,” li diris.

* * *

Kiam la floroj falis de la arboj, ekaperis sur la branĉoj fruktoj plej mirigaj. Tiuj kiuj plej vekis mian scivolon similis malgrandajn ruĝajn pilketojn; ili kreskis duope kaj iĝis preskaŭ nigraj dum ili maturiĝis.

Iriso rigardis min kun surprizo, kiam mi demandis pri ili. “Ĉu ili ne kreskas en via lando?” ŝi diris. “Tiuj estas ĉerizoj. Sed vi devos atendi la finon de la sezono, antaŭ ol vi havos eblecon gustumi ilin. Tiam estas tiom da ili, ke eĉ la sklavoj rajtas manĝi ilin. Atentu, ke Demetrio ne kaptu vin pli frue ĉe la arboj, ĉar okazus vera malagrablaĵo.”

Dum la vetero ĉiam pli varmiĝis, la longa herbo iĝis implikita sovaĝejo plena je floroj. Malvo kreskis ĉie en grandaj tufegoj, kaj centoj da papavoj balanciĝis laŭ la kresto de ĉiu deklivo. Flavaj kaj violaj floramasoj aperis en la nekultivitaj lokoj, dise makulite per la ruĝo de la papavoj, dum la montetojn kovris la malpalaj flavaj floroj de la genisto. Strangaj nigraj papilietoj kun makulaj flugiloj sidis senmove sur la herberoj, kaj mi ofte momente konsterniĝis pro la subita zumegado de cetonio* apud mia kapo. La varmego logis ankaŭ aliajn bestetojn: irante al la banejo ni plurfoje renkontis serpenton, kiu sunumis sin en la mezo de la vojo, aŭ brilverdan lacerton kun rigide levita kapo, multe pli grandan kaj koloran ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni.

Ĉar mi tute ne kutimis je tia vetero, plaĉegis al mi la varmo. En la komenco mi pasigis sufiĉe da tempo ekstere rekte sub la suno, ĝuante la manieron laŭ kiu ĝiaj radioj trapenetris haŭton kaj karnon ĝis mia tuta korpo varmiĝis per ĝia ardo. Tio surprizis la aliajn virinojn, kiuj preferis laŭeble resti en la ombro.

“Mi ne komprenas, kiel vi sukcesas sidi tiel, ekstere sub la suno,” Iriso diris. “Ĉu ĝi ne donas al vi kapdoloron?”

“Kaj cetere, vi detruos vian koloron,” Areskuza aldonis. “Estus bedaŭrinde, kiam vi havas tiel belan blankan haŭton. Se vi havus silkan robon, vi aspektus kiel riĉulino, kiu neniam devas eliri sub la suno.”

La tagmeza paŭzo plilongiĝis, kaj post la manĝo eĉ la sklavoj kuŝis por dormeti. Mi provis fari kiel ili, sed mi ne kutimis dormi en la mezo de la tago kaj ĉiam vekiĝis kun kapdoloro kaj ĝenerala sento de malfreŝeco. Ni prokrastis niajn vizitojn al la banejo ĝis la malfrua posttagmezo; estis maleble marŝi al la urbo sub la plena ardo de la suno. Eĉ irinte pli malfrue, je nia alveno ni estis jam pretaj rezigni pri la plej varma ĉambro por plonĝi rekte en la malvarman naĝejon.

Pro la fajro kiu ĉiam brulis, la kuirejo estis preskaŭ neeltenebla. Fortunato kaj mi faris ĉiom kiom eblis ekstere. Kaj la unuan fojon plaĉis al mi la malvarmeco de la dormejo. Ĝi estis absolute mizera en la vintro, sed kiam mi eniris ĝin nun, mi ŝajnis plonĝi en malvarman, malluman kavernon.

Sufiĉe pluvis je la komenco de la printempo, sed dum la daŭro de la somero, la pluvo iĝis tre malofta. La lageto preskaŭ forsekiĝis, kaj mi devis ĉerpi akvon el la cisterno por lavi la vazojn. En tia situacio, ĉe mia hejmo ĉiuj estus tre maltrankvilaj pro la manko de pluvo, sed ĉi tie la homoj ŝajnis akcepti ĝin kiel normalan.

Estis nun amaso da kroma laboro en la kuirejo, kaj kelkfoje Areskuza devis veni por helpi nin. La legomoj kreskegis, tiel ke ni ofte havis pli ol ni povis trakti. Grandan parton ni devis konservi en oleo aŭ mielo, aŭ simple sekigi. Kaj iun tagon, je mia surprizo, Fortunato donis al mi kelkajn monerojn.

“Ĉi tiuj estas por vi,” li diris. “Demetrio vendis hieraŭ amason da brasikoj. Se vi plu prizorgos tiun legomejon same bone kiel vi faris ĝis nun, eble vi ricevos ion ankoraŭ.”

Tio igis min tute senparola. Mi jam kutimis je tio, ke Fortunato regalas min per kromaj manĝaĵoj por montri sian kontenton pri mia laboro, sed mi neniam imagis, ke li rekompencos min per mono. La fakto estis, ke mi ankoraŭ ne certis, kiel mono povos utili al mi, sed mi sciis, ke mi bezonos ĝin, kiam venos la momento por forkuri. Mi ligis la monerojn en ĉifoneto kaj kaŝis ilin en la brusto de mia robo.

Ĝis tiu momento mi vidis en la legomejo ĉefe pretekston por eskapi el la kuirejo; sed mi konstatis nun, ke bone prizorgi ĝin portos al mi aliajn avantaĝojn. Mi reiris al mia sarkado kaj pioĉado kun nova entuziasmo, kaj kiam la plantoj ekvelkis pro la varmego, mi portis al ili akvon el la lageto aŭ la cisterno. Mi eĉ komencis flustri sorĉojn al la plantoj dum mi prizorgis ilin. Ja estis iom malfrue por komenci ion tian; oni estus devinta fari ĝin je la semado, sed mi esperis, ke ili pardonos mian antaŭan indiferenton. Fakte ili estis kreskintaj eĉ sen la helpo de sorĉoj, eble pro la abunda atento kiun ili jam ricevis de mi, sed mi sciis ke mi bezonos ilian kunlaboron, se mi volas gajni pli da mono.

Iun matenon Fortunato donis al mi kruĉon da vino kaj diris, ke mi portu ĝin al la mastro. Efektive, tio estis la tasko de Hermeso, sed kiel kutime li estis netrovebla; lia konstanta preteksto estis, ke li helpas en la kampoj. Mi estis enirinta la domon nur unu-du fojojn de post la Saturna festo, kaj ĉiam akompanate de aliaj sklavoj. Mi estis iomete nerva pro la neceso iri tien sola, kvankam mi entuziasmis pri la ebleco denove ĉirkaŭrigardi. Mi prenis la kruĉon kaj iris laŭ la longa trairejo, kiu ligis la korton kun la domo; pro siaj mallarĝaj altaj fenestrotruoj ĝi estis malvarmeta kaj ombroplena eĉ en la somera varmego.

Neniu troviĝis en la manĝosalono kiam mi alvenis, do sekvante la instrukciojn de Fortunato mi malfermis la alian pordon kaj timeme rigardetis en la studejon. Marko ne ĉeestis, sed ja Filono. Li sidis kun kurba dorso super speco de plata ligna kesto, kiun li tenis sur siaj genuoj. Mi aliris lin kaj demandis, kie estas la mastro.

Filono levis momentete sian kapon kaj respondis, “Li tuj revenos. Lasu la vinon sur la tablo.”

Danke mi demetis la vinon kaj min turnis por eliri. Filono jam forgesis mian ĉeeston kaj plulaboris diligente. Tamen, pasante apud li, mi estis tute kaptita de tio, kion li faris. Neniam antaŭe mi vidis ion similan. Li havis plurajn platajn objektojn sur la ligna kesto, kaj per pinta bastoneto gratis en unu el ili signojn. La bastoneto moviĝis tre rapide laŭ la glata supraĵo, kaj pasante ĝi lasis vicojn de etaj signoj.

Filono levis siajn okulojn kaj rimarkis mian intereson. “Ĉu vi neniam vidis ĉi tion?” li demandis. “Mi skribas.”

“Skribas,” mi diris. “Kio estas?”

“Vidu, ĉi tiuj signoj estas vortoj. Ĉi tiu estas ‘vinberujoj’. Ĉi tiu estas ‘sklavestro’. Ho, kaj jen ‘Demetrio’.”

“Ĉu tio estas lia nomo?” mi demandis, rigardante kun ioma surprizo la etan aron da grataĵoj, kiuj neniel ŝajnis al mi simili Demetrion. “Ĉu li scias, ke lia nomo estas en ĉi tiu... en ĉi tiu...”

“Sur ĉi tiu tabuleto? Nu, evidente li scias, ke mi foje devas skribi pri li. Rigardu, jen via nomo.” Li ekgratis pli da signoj en la malplena spaco ĉe la malsupra parto de la tabuleto. “Jen B. Nun AR. Tiam oni ripetas ĝin. BAR-BAR. Ĉar ĝi estas sama, ĉu ne. Kaj tiam A ĉe la fino.”

Mi estis ŝokita. “Sed ĉu vere tio estas mia nomo? Kial vi metis mian nomon en la tabuleton? Mi faris nenion al vi!”

Li rigardis min kun surprizita mieno. “Sed tio neniel gravas. Mi nur volis montri al vi.” Kaj tiam, je mia kompleta hororo li prenis la alian finon de la bastoneto kaj glatigis la supraĵon, tiel ke la etaj signoj malaperis. Terurite, mi kuregis el la ĉambro.

Kiam mi revenis, Fortunato petis min distranĉi kelkajn brasikojn. Mi sidis obeeme sur la benko en la korto kaj komencis forŝiri la eksterajn foliojn. Mia menso freneze funkciadis. Mi memoris proverbon el mia vilaĝo: “Ne enmiksiĝu en druidaj aferoj”. Kial mi haltis por rigardi, kion li faras? Se vere tiuj etaj signoj estis mia nomo, kiel li diris, en tiu kazo parto de mi certe estas nun kaptita en tiu tabuleto. Tio estas jam sufiĉe malbona. Sed kial li poste forviŝis ĝin?

Mi provis konsideri la aferon pli trankvile. Eble ne temis pri tre potenca sorĉo. Li ja diris, ke tiuj signoj estas mia nomo, sed mi tute ne vidis la kunligon inter ili kaj mi mem. Kiun ajn malbenon li ĵetis sur min, mi ne kredis, ke ĝi estas tiel potenca kiel ekzemple bruligi buklon de miaj haroj. Per kuraĝo kaj firmeco oni povas forpeli fisorĉon, kaj mi decidis, ke tion mi devos fari.

Tiam venis al mi nova penso, kiu sufiĉe regajigis min. Laŭ li, tiuj signoj estas mia nomo: Barbara. Sed Barbara ne estas mia vera nomo! Kaj en tiu kazo lia sorĉo ne povos funkcii. Multe trankviligis min tiu konstato, kaj mi ĵuris, ke neniam mi malkaŝos mian veran nomon al iu ajn, dum mi plurestos kaptito en Romo. Ili ja forprenis miajn harojn, sed se mi tenos sekreta mian nomon, la plej grava parto de mi restos ĉiame ekster ilia povo.

KVINA ĈAPITRO

Mi sidis en la sunlumo por senŝeligi pizojn, kiam venis al mi Eŭtikia. Ŝi diris, “Vi iros kun Filono ĉi-vespere.”

Mi levis mian kapon por rigardi ŝin, ne permesante, ke mia vizaĝo ekmontru iun ajn esprimon. Mi ne certis ĉu mi komprenas ŝian intencon; samtempe mi timis, ke mi komprenas nur tro bone. Vidante mian vakan mienon, ŝi ripetis, “Filono kaj vi. Lito. Dormi. Ĉi-nokte.”

ŝi foriris, lasante min en stato de ŝoko. Mi ja atendadis, kaj timadis, ion similan, de kiam mi estis kaptita. Sed dum la tagoj kaj monatoj pasis, kaj okazis nenio, mi permesis al mi kredi, ke eble tamen estos en ordo. Kaj nun ĉi tiu abrupta alvoko trafis min tute senaverte.

Mia menso flugis konfuze de unu ideo al alia, serĉante elirvojon. Krom forkuri tuj, mi tute ne vidis manieron eskapi. Mi konsideris mallonge tiun eblecon kaj tiam, konstatinte ke mi ne estas preta por tiel drasta elpaŝo, mi malvolonte turnis min al la demando pri tio kio okazos, se mi restos.

Se nur ne temus pri Filono!... Estis io pri li, kio kaŭzis al mi malagrablan senton. Mi konsciis pri ĝi, de kiam li venis ekstere por spekti mian puniĝon. Kaj eble estis ankaŭ pro la speco de laboro, kiun li faris. Li estis kiel druido, kun tiuj misteraj simboloj, kiujn li uzis por fiksi la spiritojn de la homoj en vakso. Kaj estis alia afero: la maniero, laŭ kiu li pasigis sian tutan tagon interne. Mi neniam vidis lin fari ion ajn ekster la domo. Laŭ mia impreso liaj manoj neniam tuŝis la teron, aŭ plantojn, aŭ arbojn. Kian sekiĝintan spiriton devus havi homo, kiu estas tiel malproksima de la vera mondo de vivantaj, kreskantaj estaĵoj?

Kio decidigis lin elekti ĝuste min? Certe li havis preskaŭ dudek jarojn pli ol mi, kaj al miaj okuloj li estis same maldika kaj malloga kiel senplumigita koko. Se ĉi tio estis vere neevitebla, mi estus preferinta, ke temu pri pli juna homo: pri viro kiel Anto aŭ Firmo, kiu laboradis ĉe la bestoj kaj ekstere en la kampoj. Eĉ ili estis tre malsamaj ol la viroj kiujn mi konis antaŭe, sed almenaŭ ili ne estis al mi tiel absolute fremdaj kiel Filono. Mi bedaŭris nun, ke mi ne iomete pli kuraĝigis Firmon, en tiu sola okazo kiam li provis alparoli min; de tiam li neniam plu aliris min. Sed kompreneble, Filono estis tiu, kiu forsendis lin. Ĉu li planis ĉi tion la tutan tempon, atendante de tiom da monatoj la taŭgan momenton? Mi bedaŭris, ke mi ne evidentigis al li pli klare, ke li ne plaĉas al mi. Sed eble tio ne ŝanĝus la situacion.

Mi atendis kun kreskanta antaŭtimo la finon de la taga laboro. Estis malpli por fari ol kutime, ĉar niaj gemastroj iris manĝi ĉe geamikoj kaj Gajo forestis en Romo. Servinte Petronilan per simpla vespermanĝo, ni jam finis nian laboron. Ĉiuj sklavoj manĝis kune ekstere en la korto por festi liberan vesperon. Mi sidis kun la aliaj virinoj kaj tenis la okulojn firme nelevitaj, kiam Filono aperis. Mi tamen rimarkis, ke la aliaj viroj ridas kaj ŝercas kun li, kvankam mi ne kaptis la vortojn. Sendube ĉiuj sciis, ke mi devos kuŝi kun li tiunokte.

La vespermanĝo daŭris pli longe ol kutime, ĉar ĉiuj estis en gaja humoro, kaj Demetrio disdonis kelkajn el la fruktoj, kiujn oni normale rezervis por la tablo de la mastro. Mi donis mian porcion al Iriso; mi apenaŭ kapablis engluti unu mordaĵon dum la tuta manĝo. La situacio estis neeltenebla, sed ne dezirante ke ĉiuj divenu miajn pensojn, mi devigis min resti en mia loko.

Mi ankoraŭ fiksrigardis malgaje al la grundo, kiam surprizis min tuŝo ĉe mia ŝultro. Estis Iriso. “Venu kun ni,” ŝi diris. “Ni helpos vin pretiĝi.”

En la dormejo Iriso kaj Areskuza vestis min kvazaŭ por geedziĝfesto. Ili eĉ alportis pelvon da parfumita akvo por ke mi lavu min. Areskuza ligis gazan skarpon ĉirkaŭ miaj mamoj kaj Iriso pruntis al mi sian novan robon. Ili kombis miajn harojn kun multaj admiraj komentoj pri iliaj longeco kaj koloro.

“Vi scias, ke vi povus gajni amason da mono per viaj haroj,” Iriso diris.

“Kion vi diras?” mi demandis kun ega surprizo.

“Ĉu vi ne rimarkis la falsajn harojn de la mastrino? Tiu amaso da bukloj ne estas ŝia. Ŝi aĉetas ilin.” Iriso prenis feran buklilon kaj komencis tordi ĉirkaŭ ĝi tufojn de miaj haroj. “Multaj sklavinoj gajnas monon tiel. Ili kreskigas siajn harojn, tiam fortondas ilin por vendi. Precipe la ĝermaninoj. Blondaj haroj estas tre serĉataj.”

“Kaj viaj haroj havas belegan koloron,” aldonis Areskuza. “Vi ricevus por ili bonan prezon.”

“Sed ĉu ne estas danĝere fordoni siajn harojn?” mi demandis.

“Danĝere?” Iriso diris. “Ho, vi volas diri pro sorĉado. Nu, mi ne scias. Amaso da homoj faras tion. Kaj mi neniam aŭdis, ke okazas al ili ia malbono.”

Revenis al mi subita memoro. “Kiam mi estis vendita,” mi diris. “Estis maljunulino, kiu fortondis mian tutan hararon. Miajn harojn, kaj ankaŭ de miaj amikinoj.”

“Do, ĝuste tiel,” diris Iriso. “Ŝi verŝajne bone gajnis per ili. Sed la venontan fojon, vi mem povos vendi ilin. Estas tempo ke vi ekŝparu monon, se vi volas iam liberiĝi.”

“Liberiĝi?” mi ripetis.

“Jes, kompreneble,” Areskuza diris. “Tri mil sestercojn* tio kostas por junulino de via aĝo. Sed malmultaj homoj sukcesas en junaĝo. Tamen, se vi plaĉos al Filono, eble vi havos ian ŝancon. Laŭdire li havas belan poteton da ŝparmono kaŝitan en iu angulo.”

Mi retenis mian spiron, kiam ŝi senĝene menciis la liberecon. Kompreneble mi pensadis pri tio la tutan tempon, sed mi neniam antaŭe imagis, ke la ebleco vere ekzistas. Sed nun mi refalis al la fundo, kiam ŝi diris la nomon de Filono.

“Li ne plaĉas al vi, ĉu ne?” diris Iriso.

Mi kapneis, kaj senatende larmoj plenigis miajn okulojn.

“Nu, ne ekploru nun. Vi makulos vian vizaĝon,” Areskuza diris malpacience. “Vin trafis vera bonŝanco, eĉ se vi ankoraŭ ne rekonis tion. Filono estas la plej riĉa sklavo el la tuta domanaro, kaj eĉ la mastro atentas liajn opiniojn. Vi vidas, kiel li vivas: pli kiel civitano ol sklavo. Kaj cetere, li havas tute komfortan laboron. Neniam devas levi ion ajn pli pezan ol grifelo kaj kelkaj pecetoj da vakso. Rajdas al Romo ĉiun duan tagon. Li reportos al vi kelkajn belajn donacojn, se vi plaĉos al li.”

“Ŝi pravas,” Iriso diris. “Mi scias, ke vi ne ŝatas lin, sed provu ne vidigi tion tro evidente. Valoros la penon.”

“Nun ekstaru por ke ni rigardu vin,” diris Areskuza. “Iriso, donu al ŝi la spegulon. Ŝi tute ne rekonos sin.”

Mi rigardis min en la misformita peco de polurita bronzo. Estis vere. Kun la haroj tiritaj malantaŭen kaj aranĝitaj en ellaborita buklo-amaso, mia vizaĝo ŝajnis al mi fremda. Mi ne estis certa, ĉu ĝi plaĉas al mi.

“Bele, ĉu ne?” Iriso diris kun fiero. “Frizado estas mia specialaĵo. Petronila ĉiam diras, ke mi estas la plej bona frizistino, kiun ŝi iam ajn posedis.”

“Bedaŭrinde, ke vi ne vidas la tuton,” diris Areskuza. “Ŝi aspektas kiel diino, ĉu ne, precipe ĉar ŝi estas tiel alta. Sed atentu ne kapti la okulon de la mastro.”

“Ŝi pravas,” Iriso diris al mi. “Ne estus la unua fojo.”

“Estis iu antaŭ ol vi venis,” Areskuza diris. “Dafno. Ŝi estis bona amikino de Iriso, ĉu ne, Iriso? La mastrino ordonis, ke oni vipu ŝin, kaj tiam ŝi estis vendita. Ŝia dorso estis tute kovrita de cikatroj. La mastrino insistis, ke estos aŭ tio aŭ eksgeedziĝo.”

Mi rimarkis ŝoke, ke larmoj fluas laŭ la vangoj de Iriso. “Estis maljuste,” ŝi diris. “Tute ne estis ŝia kulpo. Finfine, se la mastro deziras homon, kion ŝi povas fari?”

Ili silentis momenton, tiam Areskuza diris, “Baldaŭ estos mallume. Ni voku la aliajn por rigardi ŝin.”

Kaj do mi sidis sur la lito en mia pruntita robo, dum Iriso elkuris por alporti Eŭtikian kaj Jukundan. Akteo ne ĉeestis tiun vesperon; ŝi devis servi la mastrinon ĉe ŝia festo. Kiam Eŭtikia alvenis, ŝi petis min ekstari kaj malrapide turniĝi.

“Ne malbone,” ŝi diris finfine. “Vi bone prilaboris ŝin. Kiam mi memoras, kia eta barbarino ŝi estis, kiam ŝi ĵus alvenis...”

Poste ili ĉiuj kisis kaj gratulis min. Mi efektive komencis senti min iom kiel novedzinon, precipe ĉar ili tiel evidente opiniis, ke mi ricevis grandan bonŝancon. Jukunda pruntis al mi brakringon kaj Eŭtikia kun signifoplena rideto enmanigis al mi malgrandan amuleton. Mi rigardis ĝin kun ioma surprizo.

“Ĉu vi ne jam vidis ĉi tian?” ŝi demandis. “Oni certe edziniĝas tre malfrue ĉe vi. Mi atendus, ke junulino de via aĝo rekonu ĉi tion. Jen, lasu min alfiksi ĝin por vi. Ĝi portos al vi bonan ŝancon.”

ŝi kroĉis ĝin al la interno de mia robo, por ke ĝi estu nerimarkebla, kaj tiam malligis mian zonon, kiun ŝi replektis per aparte komplika nodo. “Tio ligos lin al vi pli firme,” ŝi diris.

Mi ne kuraĝis kontraŭstari, sed dum mi sekvis Irison kaj Areskuzan malsupren en la domon mi kaŝe tiris la nodon, provante malstreĉi ĝin. Ili rapidis kun mi tra pluraj ĉambroj kiujn mi ne jam vidis, kaj finfine haltis antaŭ unu el la pordoj.

“Jen ni alvenis,” Iriso diris. “Frapu.”

“Ek,” Areskuza insistis, kiam mi hezitis. “Ne gravas, mi faros mem.”

ŝi frapis, sed kiam la pordo ekmalfermiĝis, ŝi kaj Iriso paŝis flanken, tiel ke mi staris tie sola. Filono ridetis al mi kiam li elvenis. Li intencis ekparoli, sed tiam li rimarkis Areskuzan kaj Irison kaj ĝenata esprimo aperis sur lia vizaĝo.

“Jen via fianĉino,” Iriso diris kun infaneca rido, kaj puŝis min antaŭen.

Filono kondukis min internen kaj fermis la pordon laŭ decida maniero. Ni aŭdis la ridaĉadon de Iriso ekstere en la koridoro kaj Areskuzan kiu provis silentigi ŝin. La ĉambro estis ne tre luma kun fuma odoro pro la oleolampo. Mi rimarkis mallarĝan breton apud la lito, kie estis kruĉo da vino kun du tasoj. Filono tiris min pli proksimen kaj pasigis sian manon tra miaj haroj. Memorante la konsilojn de la aliaj virinoj, mi provis superi mian deziron tuj forfuĝi.

“Supozeble estis ili, kiuj aranĝis tiel vian hararon?” li diris. “Vi devis ne permesi tion. Viaj haroj estas tio, kio elstarigis vin inter la aliaj virinoj.”

Li kondukis min al la lito — ne estis alia sidloko — kaj verŝis por mi tason da vino. Ĝi estis multe pli forta ol tiu, kiun ni kutime trinkis, kaj mi estus preferinta aldoni pli da akvo. Li verŝis alian tason por si mem, kaj kuŝis apud mi sur la lito, apogante sin sur unu kubuto.

“Vi aspektas nerva,” li diris. “Ĉu vi ne havis edzon en via propra lando?”

Mi kapneis.

“Ne timu,” li diris. “Mi ne dolorigos vin.”

Mi ne povas pretendi, ke plaĉis al mi tio kio sekvis, kvankam mi ja vidis lian deziron, ke ĝi plaĉu. Mi ne ŝatis lian palpadon, kaj devis streĉi miajn fortojn por ne fortiriĝi. Lia korpo ŝajnis tiel malvireca: ĝi estis maldika kaj preskaŭ senhara, kaj lia haŭto ŝajnis eĉ iomete parfumita. Cetere li dolorigis min, malgraŭ sia promeso, kaj en difinita momento mi tiom deziregis eskapi, ke mi mordis lin ĉe la ŝultro. Sed strange, li ŝajnis kontenta ke mi mordis lin.

Poste ni restis kuŝantaj sur la lito. Li metis brakon ĉirkaŭ min kaj tiris min pli proksimen, tiel ke mia kapo ripozis sur lia ŝultro. Mi kuŝis malkomforte kaj streĉe, kun mia kolo misturnita al unu flanko. La parfuma odoro de lia haŭto iom perturbis min. Kial viro elektus odori tiel?

“Rakontu al mi kiel oni portis vin al Romo,” li diris. “Vi estis libera antaŭ ol veni ĉi tien, ĉu ne?”

Neniam antaŭe iu petis mian historion, krom Iriso kiu de tempo al tempo demandis, kiel oni faras aferojn en mia lando. Mi apenaŭ sciis kie komenci, kaj krome mi ne sufiĉe bone konis la roman lingvon por rakonti la okazintaĵojn. Hezite mi ekpriskribis la atakon kontraŭ mia vilaĝo. Filono aŭskultis atente: li helpis min kiam mi serĉis vorton kaj faris multajn demandojn pri miaj hejmo kaj popolo.

Kuraĝigite de lia intereso, mi trovis ke la vortoj fluas pli facile kaj ke venas nature al miaj lipoj tute novaj esprimoj, kiujn mi ŝajne iel akiris nerimarkinte. Baldaŭ mi paroladis kun sufiĉa entuziasmo, kaj iĝante pli memfida, mi malproksimiĝis de Filono al pli komforta pozicio. Neniam antaŭe, eĉ en la ŝipo, mi detale pritraktis tiun temon. Tiam la okazaĵoj estis ankoraŭ tro angore freŝaj por ke mi longe prikonsideru ilin, kaj la interparoletoj kun miaj amikinoj estis limigitaj al doloroplenaj, rompitaj frazeroj. Nun la memoroj inundis mian menson, kaj parolante pri ili mi senŝarĝiĝis.

Mi ne tuj rimarkis, ke Filono karesas miajn harojn dum mi parolas. Mi tiom perdiĝis en mia rakonto, ke mi preskaŭ forgesis lin. Je la fino li retiris min al sia flanko kaj kisis min. “Malantaŭ tiu silenta mieno kaŝiĝas pli ol mi imagis,” li diris.

Nelonge poste li endormiĝis. Mi malproksimiĝis de li sur la mallarĝa lito, por ke niaj korpoj ne plu kuntuŝiĝu, kaj pensis pri tio, kio ĵus okazis. Nun mi iĝis virino, kaj tio devus signifi, ke mia vivo ŝanĝiĝos. Se mi estus ĉe mia propra popolo, ĝi signifus, ke venis la momento por lasi miajn gepatrojn kaj ekloĝi en aparta kabano kun mia edzo. Sed ĉi tie mi ne certis, kiun diferencon ĝi faros. Cetere, mi jam suferis tiom da ŝanĝoj, ke ĉi tiu ŝajnis relative malgranda. Kaj krome, mi ne plene komprenis mian situacion. Ĉu oni atendas, ke mi dormu ĉiunokte kun Filono, aŭ ĉu li volas min nur unufoje? Ĉu mi devos resti en la dormejo kun la aliaj virinoj? Kio okazos, se mi gravediĝos?

Al almenaŭ unu el tiuj demandoj venis respondo la postan matenon. Mi ankoraŭ profunde dormis, kiam vekis min Filono. Li flustradis en mian orelon, kaj mi flaris malfreŝan vinon ĉe lia spiro. De tiel proksime li aspektis tute ne alloge. Krusteto malbeligis liajn okulojn, liaj vangoj estis nerazitaj, kaj li havis vundeton ĉe la mentono. En la hela taglumo, evidentiĝis al mi kun aparta klareco, ke li certe havas almenaŭ la duoblon de mia aĝo. “Kion mi faras ĉi tie?” mi pensis. Ignorante ĉiujn bonajn konsilojn, kiujn mi ricevis de la aliaj virinoj, mi fermis miajn okulojn kaj turnis al li la dorson.

Kiam li kisis mian nukon, mi tremis. Li ĉirkaŭbrakis min kaj gratis mian ŝultron per sia malglata mentono. “Venu al mi denove ĉi-vespere,” li diris.

* * *

Malrapide mi alkutimiĝis pasigi la noktojn kun Filono. Komence, mi iris al lia ĉambro nur je lia invito, sed baldaŭ mi vidis, ke li atendas dormi kun mi, kiam ajn li estas en la vilao. Se mi ne venis, li ĉiam demandis min la postan matenon per ofendita tono, kial mi lasis lin tute soleca en lia malplena lito. La sekvo estis, ke mi komencis dormi ĉiunokte en lia ĉambro, se li ne forestis en Romo. En tiuj okazoj mi reiris al mia propra lito en la dormejo, sed en la fino mi ĉesis fari eĉ tion.

Komence mi malŝatis la kontakton kun lia glata korpo, kaj la aferoj, kiujn li faris al mi en la mallumo, tute ne plezurigis min. Foje mi demandis min, kiel estus, se la viro apud mi estus Belinos anstataŭ Filono. Sed malrapide eĉ tio komencis ŝanĝiĝi. Kiam mi vidis la prestiĝon, kiun Filono ĝuis inter la domanaro, mi fieris pri mia kapablo allogi tian viron, kaj kvankam ne aparte plaĉis al mi liaj kisoj, mi estis kontenta, ke li volas doni ilin.

Unu afero, kiu ja plaĉis al mi, estis la donacoj kiujn li reportis el Romo. Kiel Areskuza jam antaŭvidis, li ĉiam reportis ion por mi: brakringon aŭ sekigitajn fruktojn aŭ malgrandan vazeton da parfumita oleo por la bano. Ĉar mi mem havis tiel malmultajn posedaĵojn, estis malfacile ne entuziasmegi pro tiaj donacetoj, kaj kiam li forestis mi senpacience atendis lian revenon por vidi, kion li portos al mi. Tiel mia rezisto iom post iom malfortiĝis, parte ĉar lia komplezemo flatis min, sed ĉefe pro kutimo. Finfine mi alkutimiĝis al lia malvireca korpo, kaj eĉ komencis pensi, ke dolĉodora haŭto tamen ne estas tiel maldezirinda afero.

Nun kiam mi dividis ĉambron kun Filono, mia propra situacio inter la domanaro notinde pliboniĝis. La aliaj sklavoj pli atentis pri mi ol antaŭe kaj alparolis min kun pli da respekto. Eĉ Fortunato ĉesis bati min; verŝajne li ne volis ofendi Filonon. La junaj virinoj lasis min partopreni en iliaj diskutoj kaj sekretoj, kio iom malpliigis mian senton esti eksterulo. Sed mi jam komencis kompreni ilin pli bone, kvankam ilia konduto ofte ŝajnis al mi sen iu ajn racia bazo. Plurfoje ili ĉiuj ekridegis pro io kio laŭ mi estis tute sensenca. Sed ju pli longe mi restis tie, des pli mi ekkomprenis, kiajn aferojn ili trovas amuzaj, kaj mi almenaŭ povis ridi samtempe kun ili, eĉ se mia ridado en la komenco ne estis aparte sincera.

Kvankam Filono estis malkomunikema kun la aliaj sklavoj, enlite li iĝis parolema kaj multe rakontis al mi pri si mem. Li tute entuziasmiĝis dum li parolis, kaj ofte forgesis, ke mi nur kun malfacilo sekvas kion li diras. Plurfoje okazis, ke post longa monologo li konstatis, ke mi komprenis eĉ ne unu vorton. Tiu malkovro ege ridigis lin, kaj li brakumis min kun la vortoj, “Sed ĉu mi atendu, ke barbaro komprenu tiajn aferojn?”

Per tiaj unuflankaj konversacioj mi iom post iom komencis kunfliki lian historion. Filono naskiĝis kiel sklavo en unu el la grekaj urboj en la sudo. Lia patrino mortis kiam li estis sufiĉe juna kaj li mem estis sendita al lernejo: terura loko, laŭ lia priskribo, kie oni konstante batis la infanojn kaj riproĉegis ilin. Poste li revenis al la bieno de sia mastro, kie li laboris kiel helpanto de la librotenisto. La plej timiga momento de lia vivo, laŭ li, venis kiam li finis sian trejnadon kaj aŭdis, ke li estas vendota.

“Mi ne volas diri, ke mi ne deziris eskapi de mia estro Halikono; li konstante kriis kontraŭ mi kaj frapis min. Sed almenaŭ kun li mi konis mian situacion. Kiam oni estas vendota, oni havas neniun ideon, kio okazos. Eble oni estos bonŝanca kaj trovos bonan mastron, aŭ eble oni finiĝos ĉe iu kiu detruos al oni la vivon kaj ordonos vipadon por ĉiu malgranda afereto. La plej malbona situacio estas tio, se oni kaptiĝas en iu kampara bieno, kie oni vidas la mastron nur unu fojon jare kaj li eĉ ne scias, kiel oni nomiĝas. Se la propra mastro ne rekonas onin, oni povas adiaŭi ĉian esperon iam ajn liberiĝi. Kaj tiam plej verŝajne oni laboras sub la rego de iu estro, kiu subnutras siajn kunsklavojn dum li mem forsuĉas la profitojn.”

Tamen, Filono estis bonŝanca. Oni vendis lin al Marko, kiu preferis resti en bona rilato kun siaj sklavoj kaj sufiĉe bone traktis ilin. “Li fieras pri la liberala eduko, kiun li ricevis, kaj plaĉas al li montri sian toleremon. Mi aŭdas lin fanfaroni pri tio al siaj geamikoj. Kelkfoje li eĉ invitas min subteni lin. Kaj poste li donas al mi trinkmonon por ke ĉiuj admiru lian malavaremon.”

Filono havis pli aĝan fratinon, kaj eĉ kiam oni vendis ilin al malsamaj familioj, ili sukcesis resti en kontakto. Ŝi laboris kiel nutristino ĉe riĉa familio, kaj kiam ŝia juna mastro plenkreskis, li memoris sian ŝuldon al ŝi, kaj donacis al ŝi la liberecon. Ŝi loĝis nun en Romo kun alia ekssklavo el la sama domanaro, kiu vivtenis sin per tekstokopiado kaj posedis malgrandan vendejon.

Filono konis ĉiujn privatajn aferojn de la familio kaj multe rakontis al mi pri niaj gemastroj. Li malŝatis Fanian, kiun li konsideris stulta; efektive laŭ lia priskribo la malŝato estis reciproka. “Ŝi liberiĝus de mi, se tio eblus; laŭ ŝi mi havas tro da influo ĉe ŝia edzo. Kiam li apenaŭ aĉetis min, ŝi daŭre provis kolerigi lin kontraŭ mi. Ŝi plendadis pri mi, sed bonŝance li ne atentis ŝin. Li estis sufiĉe saĝa por kredi min kaj ne ŝin.”

Estis Filono, kiu komprenigis al mi fakton kiu ĝis tiam restis por mi tute malevidenta: ke mi apartenas nek al Marko nek al Fania, sed al Petronila. Kiam li malkovris, ke mi ankoraŭ ne konstatis tion, li ridegis. “Ĉu vi volas diri, ke restante ĉi tie jam de monatoj, vi ne scias, kies sklavo vi estas? Vi estas parto de la doto de Petronila.”

“Doto?” mi demandis konfuzite. “Kiam ŝi edziniĝos?”

Filono estis ravita. “Edziniĝos? Ŝi jam edziniĝis, mia ĉarma barbarineto.” Li kisis min, kiel li ĉiam faris kiam mi diris ion, kion li trovis aparte aminda. Iale, ju malpli mi komprenis, des pli li estis kontenta. “Kaj verŝajne vi nun diros al mi, ke vi ne scias, kiu estas ŝia edzo?”

Ne dezirante plu evidentigi mian nescion, mi silentis. Mi ja ĉiam imagis, ke Petronila estas la filino de Marko kaj Fania.

“Vi scias, kiu estas la filo de Marko, ĉu ne? Mia kara ino, ĉu vi havas absolute nenian ideon pri tio, kio okazas en via ĉirkaŭaĵo? La unua afero, kiun faras ĉiu sklavino kiam ŝi aliĝas al nova domanaro, estas informiĝi, kiu estas geedzo de kiu. Nu, vi almenaŭ vidis Gajon.”

“Jes, kompreneble mi vidis Gajon,” mi respondis ĝenate. “Li estas tiu alta junulo kun barbo. Tiu kiu foje revenas de Romo kun Marko.”

“Jen la homo. Li estas la edzo de Petronila. Kaj vi estas ŝia sklavino.”

* * *

Nun kiam mi regule dormis kun Filono, mi akiris la kutimon atendi iom maltrankvile la finon de la monato. Mi ankoraŭ esperis, ke mi iam sukcesos forfuĝi, sed se mi gravediĝus, tio estus multe pli malfacila. Kaj se mi devus prizorgi malgrandan infanon, la ebleco estus perdita por ĉiam. Tial, kiam mi vidis la unuajn sangomakuletojn, kiuj anoncis la komencon de ĉiu menstruo, mi ĉiam spiris pli trankvile.

Estis evidente, ke se mi intencas foriri, mi devas agi rapide. Sed la vero estis, ke miaj fuĝoplanoj estis ekstreme neellaboritaj. Ne estus malfacile por mi forgliti de la aliaj virinoj en la banejo, kaj mi estis sufiĉe certa, ke mi sukcesus retrovi mian vojon ĝis la maro. Sed preter tio, miaj ideoj estis malklaraj. Por transiri la maron necesis ŝipo, kaj por iri en ŝipo necesis mono; mi jam komprenis la fakton, ke en Romo ĉion — eĉ tiajn komplezojn, kiajn ĉe mia popolo ni rigardus kiel devigajn — oni pagas per mono. Kaj mono en si mem, laŭ mia konstato, ne sufiĉis: ankaŭ la kvanto devis esti ĝusta. Ĉio havis sian apartan prezon.

Fakte, mia ŝparaĵo kreskis rapidete. Mi neniam konvinkiĝis vendi mian hararon, kvankam Iriso provadis persvadi min je tio, sed ĉiuj sklavoj ricevis monon en festotagoj, kaj aldonante tion al la pageto kiun mi ricevis pro la legomejo, mi jam posedis belan manplenon da moneroj, kiujn mi kaŝis en rompita poto sub la rosmarenarbusto. Mi tamen dubis, ĉu tiu poteto estos sufiĉe granda por interesi ŝipestron.

Pro la rakontoj de la aliaj mi ja sciis, ke ne malofte sklavoj forkuras. Demetrio kelkfoje revenis de la bazaro kun informo pri iu, kiu ĵus fuĝis el unu el la vilaoj en nia proksimeco. La aliaj

ĉiam aŭskultis atente; ili diskutis la ŝancojn de la fuĝinto kaj esprimis opinion pri la praveco aŭ malpraveco de ties kazo. Per iliaj komentoj mi lernis, ke la plej saĝa rimedo estus celi unu el la grandaj urboj kiel Romo aŭ Ostio*. Tion mi povis facile imagi, ĉar kiu rimarkus novulon inter tiuj miloj da vizaĝoj? La ĉefa risko estis kaptiĝi survoje. Kaj la punoj, laŭ la priskribo, estis harstarigaj. Mi horortremis dum mi aŭskultis, kaj ĉirkaŭrigardis maltrankvile, timante ke iu divenis mian penson. La aliaj sklavoj esprimis kompaton al tiuj fuĝintoj, kiuj estis mistraktitaj, sed ĝenerale ili havis malmultan kunsenton kun la aliaj; laŭ ili, ekzistas homoj, kiuj ne rekonas la propran bonan ŝancon, kaj la afero vere ne valoras la riskon.

Tiel la sezonoj pasis dum mi restis ankoraŭ ĉe la vilao, ĉiam kun la espero foriri sed farante tre malmulte por realigi tion. Kaj daŭre reokazis miaj menstruoj, monaton post monato, same regule kiel ondoj kiuj plaŭdetas ĉe la bordo. Tio estis bonŝanca, ĉar ĝi evitigis al mi la neceson fari decidon, sed samtempe mi komencis trovi tion iom stranga. Finfine ja pasis preskaŭ unu jaro de kiam Filono ekdividis kun mi sian liton, sed estis ankoraŭ neniu spuro de ŝanĝoj en mia korpo. Estis vere, ke Filono ofte estis for en Romo, tamen mi ne kredis, ke nur tio povas esti la kialo. Komence la afero ŝajnis al mi nur iom stranga, poste nekomprenebla, ĝis en la fino mi iĝis serioze maltrankvila. Dum mi antaŭe esperis, ke mi ne gravediĝos, nun mi ekdemandis min, kio malhelpas tion.

Pripensinte la situacion, mi estis tute certa, ke la problemo ne estas ĉe mi. Mi tute ne vidis kialon, kial mi ne kapablus naski: mi estis sana, mi havis la ĝustan aĝon, kaj mi sciis, kiel aperigi kreskantajn ĝermojn el la tero. La problemo, tute klare, estis ĉe Filono. Li havis neniun rilaton kun la mondo de aĵoj, kiuj vivas kaj kreskas; li pasigis siajn tagojn enfermite en mallumaj lokoj el ŝtono, kie li gratis simbolojn sur senvivaj tabuletoj. Kun tia kunulo, iu ajn povus sperti malfacilaĵojn por koncipi.

Sed eble la problemo estis ne nur Filono, sed la loko mem. Mi memoris tiun unuan matenon, tuj post mia alveno, kiam oni kondukis min kaj miajn amikinojn en ĉenoj tra la stratoj de Romo (se efektive temis pri Romo; mi nun komencis iom dubi pri tio). En tiu okazo, ni ĉiuj estis trafitaj de la manko de gravedaj virinoj. Sed al ni, kiuj unuafoje vidis la lokon, la afero estis evidenta. Ĝia senfrukteco estis al ni absolute klara. Mi alkutimiĝis je tio intertempe, kaj nun mi ne plu rimarkis ĝin, sed la fakto estis, ke mi estas ĉirkaŭata de malfekundeco. Ĝi rampas laŭ la ŝtonaj muroj, ĝi trempis min ĝis la ostoj, same kiel ĝi jam tratrempis ĉiujn aliajn virinojn. Se mi sufiĉe longe restos, mi komplete trasekiĝos.

Kiam mi konsideris la aliajn loĝantojn de la vilao, mi konstatis, ke neniam mi imagis lokon kun tiom da plenkreskuloj kaj tiom malmultaj infanoj. Marko kaj Fania, laŭ tio kion mi aŭdis, havis nur unu filon, Gajon. Li kaj Petronila geedziĝis ne longe antaŭ mia alveno, sed Petronila ne ŝajnis pli proksima al la gravedeco ol mi mem.

Kaj ĉe la sklavoj, la situacio ne estis pli bona. Eĉ post multjara kunloĝado kun Sekundo, Areskuza havis ankoraŭ nur unu infanon, dum pro sia rilato kun Urbano, Akteo havis du. Iriso nepre ne pasigis ĉiun nokton en sia propra lito, sed oni estus povinta supozi tion, ĉar certe ne aperis evidentaj rezultoj. Estis vere, ke pluraj el la malpli junaj gesklavoj havis plenkreskajn gefilojn: Anto, ekzemple, estis la filo de Demetrio kaj Eŭtikia. Sed la ĉefa impreso estis kvazaŭ pri malaperanta popolo, kiu apenaŭ sukcesas renaski sin en sufiĉa nombro. Kiel malsama estis la situacio en mia vilaĝo! Kiam mi repripensis ĝin laŭ tiu vidpunkto, ĝi aperis al mia memoro kiel loko, kie en ĉiu kabano svarmis infanoj de ĉiuj aĝoj kaj grandecoj.

Krom la malfekundeco de la ĉirkaŭaĵo kaj de la homoj, mi konstatis, ke mi mem preteratentis difinitajn ceremoniojn. Kiam juna virino edziniĝis ĉe mia popolo, ŝiaj parencinoj ĉiam diris sorĉojn antaŭ la pordo de ŝia kabano kaj disŝprucigis semojn sur la pajlon je ŝia edziniĝa nokto. Sed ĉar mi ne konsideris ĝin mia edziniĝa nokto, kiam mi dormis la unuan fojon kun Filono mi tute ne plenumis tiujn ritojn. Eŭtikia ja donis al mi amuleton, sed ĝis nun ĝi ne montris sin aparte potenca.

En mia propra lando mi estus petinta konsilojn de la pli maljunaj virinoj. Estis bone konata fakto, ke eĉ senfrukta paro povas koncipi kiam ili dormas ekstere en la grenokampo en la antaŭvespero de Belteno. Sed estis aliaj aferoj, kiujn ili devis fari samtempe: necesis ankaŭ diri sorĉojn kaj dispremi difinitajn herbojn en la teron sub siaj koksoj. Ĉi tiajn detalojn ne normale konis junaj fraŭlinoj kiel mi. Kaj cetere, la romanoj ne festis Beltenon.

Nun mi aparte sentis la mankon de mia patrino. Estis maljuste, ke oni senigis min je ŝi ĝuste en tiu momento, kiam mi aparte bezonis ŝin. En la daŭro de la tempo mi iom post iom alkutimiĝis al la fakto, ke mi perdis mian familion por ĉiam, kaj ilia memoro afliktis min malpli ol antaŭe. Sed nun la vundo ŝajnis remalfermiĝi kaj same turmentis min kiel dum la fruaj tagoj de mia sklaveco, tiel ke mi reekploris kun pli morda sento de malĝojo ol mi spertis jam de multaj monatoj.

La plorado momente malŝarĝis mian koron, sed viŝinte miajn okulojn, mi tuj demandis min, kion fari nun. Mi ne plu havis patrinon, do mi simple devis elturniĝi sen ŝi kaj peti konsilojn de la aliaj virinoj. Evidente ne havis sencon demandi Irison, kaj mi tute ne intencis konfidi al AkteoEŭtikia. La plej bona elekto ŝajnis Areskuza: ŝi ja havis filon, eĉ se nur unu, kaj ŝi estis amikema, larĝkora virino. Ŝi ofte laboradis ekstere en la korto, kie ŝi kardis lanon aŭ prizorgis la kokinojn, do ne devis esti tro malfacile trovi momenteton, kiam mi povos interŝanĝi kun ŝi kelkajn diskretajn vortojn.

Venis mia ŝanco kiam mi devis eliri al la lageto por lavi potojn. Mi ne vidis ŝin en la ĉirkaŭaĵo, sed mi supozis, ke ŝi verŝajne estas en la teksejo. La sola risko estis trovi tie ankaŭ Eŭtikian, kiu certe volos scii, kial mi perdas tempon anstataŭ fari mian laboron. Mi malrapide preteriris apud la pordo kaj rigardis internen. Areskuza diligentis ĉe la teksilo, sed la loko de Eŭtikia vakis. Ĵetinte hastan rigardon ĉirkaŭ la korto, mi ŝtele eniris.

“Estas ankoraŭ frue,” Areskuza diris, kiam mi dividis kun ŝi mian penson. “De kiom da tempo vi restas kun Filono: ĉu de la pasinta somero? Tio estas ankoraŭ eĉ ne unu jaro. Mi estis preskaŭ tri jarojn kun Sekundo antaŭ ol naski Korakson. Kvankam laŭdire, vi barbaroj ja multobligas vin pli facile. Nu, mi havas ideon; vi scias, ke kiam ni iras al la banejo, estas eta altaro al Junono Lucina* tuj interne de la urbaj pordegoj. Je nia venonta vizito mi akompanos vin tien, se vi deziras, kaj vi povos proponi al ŝi oferon.”

Tiu ideo ne senrezerve plaĉis al mi, ĉar estus apenaŭ eble por mi viziti la altaron sen ke la aliaj virinoj ekscius pri tio. Mi povis facile imagi la komentojn de Akteo, kiam ŝi malkovros la aferon. Sed mi ne volis diri tion al Areskuza, do mi dankis ŝin kaj turnis min al la pordo. “Aŭskultu,” ŝi diris, kvazaŭ ĵus trafis ŝin subita penso, “provu kapti Filonon en momento, kiam li ne iris al la banejo. Estas tiuj konstantaj banoj kiuj malfortigas lin: kuŝi tie dum horoj kiel boligita fiŝo. Ĉiuj scias, ke kiam viro ĵus venis el la bano, tio ne estas lia plej bona momento.”

La komento de Areskuza trafis min kiel sufiĉe verŝajna. Profundiĝinte en mia penso, mi iris malrapide al la pordo kaj stumblis kontraŭ Eŭtikia, kiu en tiu momento envenis.

“Kion vi faras ĉi tie?” ŝi demandis malafable. “Vi laboras en la kuirejo, ne en la teksejo.”

“Mi... mi nur volis demandi ion al Areskuza.”

“Ho, ĉu vere? Do jen io ankaŭ de mi,” kaj ŝi donis al mi krakan frapon ĉe la brako. “Mi supozas, ke vi perdis ĉi tie duonan matenon por klaĉi.”

Mi puŝis min preter ŝi kaj reiris al la lageto por preni miajn potojn. Tiam mi malhaste revagis al la kuirejo, frotante mian brakon kaj meditante pri la konsilo de Areskuza. Efektive estis vere, ke Filono pasigas amason da tempo ĉe la banejo; li ja diris al mi, ke li kaj Marko iras tien ĉiutage, kiam ili estas en Romo. Tial li ĉiam havis tiun dolĉan odoron, kiu tiom perturbis min en la komenco. Intertempe mi alkutimiĝis al ĝi, kaj nun mi apenaŭ plu rimarkis ĝin. Sed estis klare ke mi pravis, kiam mi suspektis ion ne en ordo pri kunulo, kiu propravole igas sin tiel malvireca. Mi bezonis parulon, kiu odoras je kampoj kaj staloj: ne homon, kiu perdas la duonon de ĉiu posttagmezo por ŝmirigi sin per parfumita oleo. Li efektive malfortigis sin; li forlavis la plej bonan parton de si mem. Tute ne estis mirige, ke li ne kapablas doni al mi infanojn.

Mi ne menciis tiujn pensojn al Filono. Mi jam sufiĉe bone konis lin por scii, ke li verŝajne reagos al la tuta demando per granda indiferento, kaj krome, mi ne estis certa kion li opinius pri mia deziro naski infanon. Mi decidis silenti kaj provi kapti mian ŝancon. Kaj rilate al Junono Lucina, mi atendos iom pli longe, antaŭ ol peti ŝian helpon.

Intertempe, mi memoris ke mi ankoraŭ havas la statueton de la diino Fortuno. Sed mi preteratentis ŝin de kiam mi transloĝiĝis al la ĉambro de Filono. Anstataŭ starigi ŝin kun plena respekto, mi lasis ŝin volvita en tuko kun miaj aliaj posedaĵoj. Almenaŭ tion mi povis korekti senprokraste.

Tuj post la fino de la matena laboro, mi reiris al mia ĉambro. Filono estis en Romo tiutage, do almenaŭ li ne povis postuli de mi klarigon pri tio kion mi intencis fari. Miaj posedaĵoj, kiuj estis nun konsiderinde pli multenombraj ol kiam mi alvenis ĉe la vilaon, estis ŝovitaj unu super la alia en niĉo. Mi puŝis miajn vestojn al la malantaŭo, kaj starigis la diinon en la antaŭa parto kun oferaĵo de floroj ĉe ŝiaj piedoj.

Pasis pluraj tagoj antaŭ ol Filono rimarkis. Li ne estis observema homo. Ni pretigis nin por enlitiĝi, kiam li subite paŭzis dum li malligis sian zonon por demandi, “Kio estas tio? Ĉu vi metis ĝin tien?”

“Ĝi estas mia,” mi diris. “Tiu estas la diino Fortuno.”

“En tiu kazo vi povas ankaŭ forpreni ĝin. Mi ne intencas teni statuojn de la dioj de aliaj homoj en mia ĉambro.”

Verŝajne mi aspektis konsternite, ĉar li venis por sidi apud mi sur la lito. “Kiel mi imagus, ke vi komprenos tiajn aferojn?” li diris, karesante miajn harojn. “Mi scias, ke vi barbaroj estas ege superstiĉaj. Sed mia dio ne permesas, ke mi adoru aliajn diojn. Kaj nun, portu ĝin eksteren. Mi ne povos dormi, dum ĝi restos en la ĉambro.”

Mi rezistis la tenton informi lin, ke li jam ĝuis plurajn noktojn da profunda dormo kun la statuo en sia ĉambro, kaj obeeme portis ĝin eksteren al la koridoro. Troviĝis tie malplena niĉo, en kiu mi respekte aranĝis la statueton kaj la florojn. Mi esperis, ke tia traktado ne ofendos la diinon, kaj flustris al ŝi, ke morgaŭ mi serĉos pli taŭgan lokon.

Tiu estis unu el la tre malmultaj okazoj, kiam Filono menciis al mi siajn strangajn kredojn. Eble li supozis, ke mi ne komprenos, kaj efektive la temo ne aparte interesis min. Ĝi ŝajnis same malproksima de mia persona sperto kiel tiuj signoj, kiujn li gratis en vakson, aŭ la misteraj agadoj, kiuj okupis lin kaj Markon kiam ili estis en Romo. Tamen mi ofte aŭdis la komentojn de la aliaj sklavoj pri la opinioj de Filono, kaj iliaj rimarkoj jam donis al mi impreson pri lia dio.

Kiel unua afero, la dio de Filono estis ekstreme ĵaluza. Li ne permesis al siaj sekvantoj oferi al aliaj dioj aŭ eĉ eniri iliajn sanktejojn kaj templojn. Tio igis min supozi, ke li certe estas ekstreme potenca, ĉar li ne timas ekmiliti kontraŭ ĉiuj aliaj dioj. Alia eco estis tio, ke neniu, inkluzive de liaj propraj sekvantoj, konis lian aspekton, kaj do neniu iam ajn povis fari de li statuon. Tial liaj temploj ĉiam havis malplenan ĉambron en la mezo.

Certe ŝajnis al mi, ke kelkaj el liaj postuloj estas sufiĉe strangaj. Mi jam aŭdis, ke liaj viraj sekvantoj devas fortranĉi la pinton de sia peniso kiel signon de sia dediĉo, kvankam mi dubis, ĉu tio povas esti vera. Almenaŭ Filono ne estis farinta tion. Mi ankaŭ ne kredis kelkajn el la aliaj rakontoj, kiuj atingis min: ekzemple ke dum unu tago el ĉiuj sep, liaj sekvantoj ne rajtas bruligi fajron.

Sed mi ne demandis Filonon pri tiuj aferoj. Kiel mi jam klarigis, ili ne aparte interesis min, kaj mi ne volis instigi lin al unu el liaj longegaj komentaroj. Ĉar finfine, kiel li mem ofte diris, kiom barbaro povas kompreni pri tiaj demandoj?

* * *

Estis granda ŝoko por ni ĉiuj, kiam oni vendis Jukundan. Neniu el ni havis eĉ ideon pri tio, kion ŝi faris; komence ni nur sciis, ke eksplodis terura sceno en la domo de la mastro. Mi mem kompreneble ne vidis ĝin, sed mi aŭdis la rakonton poste de Iriso. Ŝi diris, ke la mastrino kriegis insultojn kontraŭ Jukunda, batis kaj skuis ŝin, kaj tiris ŝin ĉirkaŭ la ĉambro per la haroj. Tiam, kvazaŭ tio ne jam sufiĉis, ŝi ordonis, ke oni vipu ŝin.

Anto estis la homo, kiun Fania ĉiam venigis en tiaj okazoj. Li nur malvolonte obeis; fakte oni devis sufiĉe longe serĉi lin, sed fine li ne havis elekton krom fari tion, kion la mastrino postulis. Iriso rakontis al mi, ke Fania staris apude por kontroli, ke li bone plenumu la taskon, dum Marko ŝvebis senefike en la ĉirkaŭaĵo kaj klopodis, ne tre konvinke, trankviligi sian edzinon.

Mi en la komenco konsciis nur pri nekutime streĉa etoso en la korto, kun homoj kiuj neklarigeble eniris kaj eliris, aliaj kiuj serĉis Anton per laŭtaj vokoj, dum pluraj grupetoj murmuris inter si en la anguloj. Iom poste mi vidis Irison kaj Akteon, kiuj gvidis Jukundan al ŝia ĉambro: ŝia robo mispendis, ŝiaj haroj estis freneze distaŭzitaj, kaj ŝia vizaĝo aspektis nekredeble verda. Mi ne plu vidis ŝin tiutage.

Mi ne havis eblecon informiĝi pri la okazintaĵo, ĝis mi eksidis post la tagmanĝo por ŝpini kun la aliaj virinoj.

“Kiu imagus, ke farus tion Jukunda,” Areskuza komencis. “Mi neniam estus atendinta de ŝi tian aferon. Ŝi ne ŝajnis tia homo.”

“Ne necesis, ke ŝi estu tia homo,” Akteo rebatis senpacience. “Tia homo estas la mastro.”

“Do, kial ŝi silentis pri la afero?” Iriso volis scii. “Kaj kiam ĝi okazis? Mi ne komprenas, kiel ili sukcesis teni ĝin sekreta.”

“Ĉu vi ne memoras, kiam ŝi ŝanĝis sian ĉambron?” Akteo diris. “Kaj tiam ŝi restis tute sola en tiu ĉambreto super la provizejoj.”

“Sed tio estis antaŭ amaso da tempo,” Iriso diris. “Estis kiam alvenis Barbara, kaj ni bezonis pli da spaco en la dormejo.” ŝi kliniĝis antaŭen por preni manplenon da lano el la sako. “Do tial oni translokis ŝin.”

Mi aŭskultis kun miro, kaj demandis min, ĉu mi ĝuste komprenis. Jukunda ĉiam ŝajnis tiel malverva kaj silentema, ke mi ne povis imagi, ke iu ajn viro interesiĝus pri ŝi, se li efektive entute rimarkus ŝin.

La postan tagon ŝi reaperis, eĉ pli silentema kaj deprimita ol kutime. Ŝia vizaĝo estis gratita kaj kontuzita. Post malmultaj tagoj oni portis ŝin al la bazaro. Mi malkovris tion nur kiam ŝi estis jam for; ŝi adiaŭis Areskuzan kaj Eŭtikian antaŭ ol foriri, sed tute ne provis paroli kun ni ceteraj. Eble ŝi estis tro malĝoja. Areskuza diris al ni, ke ŝi ploris kiam ŝi prenis sian lokon apud Anto kaj Demetrio sur la ĉarego.

Demetrio faris sian eblon por trovi por ŝi bonan postenon. Li informis nin poste, ke ŝi estis vendita al bakisto, prospera ekssklavo, kiu aĉetis ŝin kiel donacon por sia edzino.

* * *

Mi tuj sciis, kiam mi iĝis graveda. Mi estis irinta al la banejo en tiu posttagmezo kaj mi sentis min freŝa kaj plena je energio. Filono, aliflanke, revenis malfrue de Romo kaj ne havis tempon por bani sin. Estis seka, venta tago meze de la vintro, kaj malgraŭ la malvarmo li estis polvokovrita kaj ŝvita. Fakte, li almenaŭ en tiu okazo odoris tiel, kiel laŭ mia opinio viro devus odori.

La monato malrapide proksimiĝis al sia fino, kaj mi nombris la tagojn kun kreskanta ekscito dum mia suspekto iĝis definitiva. Kiam la plena signifo de mia stato trafis min, ŝajnis al mi, ke mi estas levita el mia ĉiutaga ekzisto al nova horizonto, kie ĉio brilas en la lumo de mia nuna situacio. Mi sentis min apartigita de la normalaj okazaĵoj en mia ĉirkaŭaĵo, kaj ŝajnis al mi strange, ke mi plu sekvas mian regulan rutinon kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis. Mi memoras momenton, kiam mi staris en la kuirejo kun miaj brakoj profunde plonĝigitaj en amaso da pasto, mirante pro la eksterordinara okazaĵo, kiu jam komencis disvolviĝi. Ŝajnis al mi, ke ekde nun mi povos dividi mian vivon en du partojn: antaŭ ol mi gravediĝis, kaj poste.

Filono ŝajnis sufiĉe kontenta, kiam mi informis lin. Kompreneble li ne volis tro klare malkaŝi tion; do li nur diris, “Mi esperis, ke se iam mi havos filon, li ne naskiĝos sklavo. Sed nun, kiam mi liberiĝos, necesos elaĉeti ankaŭ lin.”

Malrapide la tempo pasis. Mi sentis kiel mia bebo kreskas kaj moviĝas interne de mi, kaj imagis, kiel mi parolos al ŝi per mia propra lingvo kaj rakontos al ŝi pri la lando, kie mi naskiĝis. Eble ni iam povos vojaĝi tien kune, kaj mi montros al ŝi la lokon, kie troviĝis mia hejmo. Sed tiam mi ektimis pro miaj fantazioj. Restis ankoraŭ monatoj ĝis la nasko, kaj tre facile io povus misiĝi dum tiu tempo. Mi sciis, ke estas malsaĝe tro emociiĝi pri tiu delikata nova vivo, kiu ankoraŭ devas superi tiom da danĝeroj. Sed mi ne povis subpremi min.

Venis la printempo. Mi laboris longajn horojn ekstere en la libera aero, kaj ĝuis la varman sunon kaj la ventetojn, kiuj karesis mian haŭton. Ne plu sentiĝis la morda malvarmo de la vintro, sed la suno ankoraŭ ne atingis sian plenan ardon, kiel okazos pli malfrue en la jaro. En mia lando, ni konsiderus ĉi tion perfekta somera vetero.

Mi subite konstatis, ke mi kantas la kantojn de mia infaneco: tiujn, kiujn mi kantis unue al Tasgjos kaj poste al Makaros. Sed tiuj memoroj provizore perdis sian kapablon vundi min. Mi rerigardis al tiu alia mondo kaj al tiu junulino, senscia pri ĉio ekster sia propra vilaĝeto, kiu nun apenaŭ plu ŝajnis rilati al mi mem. Ankoraŭ kantante, mi daŭrigis mian laboron.

* * *

Mi jam proksimiĝis al la fino de mia gravedeco, kiam Iriso diris al mi, “Povus esti, ke vin trafis bona ŝanco.”

“Kial?”

“Ĉar Petronila estas graveda.”

Mi estis kontenta pri tiu novaĵo. En tiu periodo mi havis nur bonajn dezirojn por iu ajn virino, eĉ Petronila, kiu dividis kun mi la ĝojon de la gravedeco. Mi demandis, “Kial tio estas bonŝanca por mi?”

“Ĉu vi ne komprenas: ŝi bezonos nutristinon. Kaj oni certe ne elspezos amason da mono por nutristino, kiam oni jam havas vin surloke en la vilao.”

“Kio estas nutristino?”

Iriso klarigis, dum mi aŭskultis kaj provis kompreni. Ĝi ŝajnis iomete simila al vartopatrino, sed tio kio estis por mi absolute nekomprenebla, estis kial Petronila dezirus, ke ŝian infanon vartu sklavo. Estis vere, ke ankaŭ mia frato Atepilos havis vartogepatrojn, sed tiuj estis Isarninos kaj Lavenja, kiuj estis ne malkonsiderindaj homoj en nia vilaĝo. Alie la afero vere ne havus sencon. Iriso almenaŭ sukcesis komprenigi al mi, ke iĝi vartistino estas unu el la plej feliĉaj sortoj, kiuj povas trafi sklavinon.

“Vi tute ne bezonos labori, krom por prizorgi la infanon, kaj oni grasigos vin kiel porkon. Sed jen la plej bela afero: la bebo memoros la guston de via lakto ĝis la fino de sia vivo. Kaj se ĝi travivos, kiam ĝi plenkreskos, ĝi estos danka al vi. Kaj poste, precipe se temos pri knabo, estas sufiĉe da ŝancoj, ke vi ricevos vian liberecon. La sola problemo povus esti viaj ruĝaj haroj.”

“Kio?” mi diris, konsternite.

“Ĉiuj scias, ke ruĝharaj virinoj ne donas bonan lakton.”

Tio estis novaĵo por mi, kaj mi meditis pri la informo. Estis sufiĉe multaj ruĝharulinoj en mia vilaĝo, inter kiuj estis ankaŭ kompreneble mia patrino, sed mi neniam aŭdis, ke ilia lakto estas malsama ol tiu de aliaj homoj.

Oni ne povis nei, ke la romanoj multerilate estas ekstreme lertaj — ili sciis, kiel kreskigi rikoltaĵojn tute ne konatajn ĉe mia popolo — sed ofte trafis min la penso, ke ili ne estas tiom lertaj, kiom ili ŝatas supozi. Pli ol unu fojon mi aŭdis ilin fari aserton, kiun mi tuj rekonis kiel evidentan sensencaĵon, ĉar en mia lando ni ĉiam diris precize la malon. En aliaj cirkonstancoj certe ne estus veninta al mi la ideo disputi pri vaste akceptataj opinioj, sed ekloĝinte ĉe la romanoj mi malkovris, ke eĉ la plej lertaj homoj kapablas engluti rakontojn, kiujn eĉ infano ne devus kredi.

* * *

Mia filo naskiĝis en aŭtuna vespero je la komenco de mia kvara jaro kiel kaptito. Ĉeestis Eŭtikia kaj Areskuza, kaj viŝinte la bebon kaj enlitiginte lin apud mi, ili vokis Filonon kaj Demetrion. Filono tuj aperis kun nekutime maltrankvila esprimo, sed li ne volis tuŝi la bebon antaŭ la alveno de Demetrio. “Estas li, kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj,” li diris.

Li tute nerviĝis, kiam li vidis min karesi la bebon kaj kroĉi lin al mia mamo. “Atendu, ĝis Demetrio rigardis lin,” li diris. “Estas malbona ideo tro ligiĝi al li, ĝis vi estos certa, ke vi rajtos teni lin.”

ŝajnis al mi, ke oni subite ponardis min en la brusto. Akra doloro tratranĉis min, precize kiel okazis, kiam oni mortigis Elvisan. “Kion vi diras, kion vi diras?” mi kriis.

“Ne maltrankviliĝu, estas nenio,” li provis konsoli min. “Demetrio diris al mi, ke se la infano estos sana, li ricevis permeson agnoski ĝin.”

Sed mi jam tro ploregis por aŭskulti lin. Mi forte premis la bebon kontraŭ mia brusto kaj balanciĝis de unu flanko al la alia. Tra nubo de larmoj mi vidis Demetrion enveni, kaj sentis, ke oni levas mian filon el miaj brakoj. Demetrio atente ekzamenis lin, turnis lin kaj movis liajn membrojn. Tiam li metis lin en la brakojn de Filono kun la vortoj: “Li estas en ordo. Mi informos Petronilan.”

Estis Petronila, kiu nomis nian bebon. Ŝi diris, ke li estu Oresto. Sed ne gravis al mi, kiel la romanoj volas nomi lin. Mi jam decidis, ke lia vera nomo estos Rigotamos.

Oni sendube imagus, ke mi estis ĝojplena pro la scio, ke mi ĵus naskis fortan, sanan infanon. Sed ial ne estis tiel. Dum la postaj tagoj mi ploris preskaŭ senĉese. Mi nutris la bebon kaj prizorgis lin, sed mi tute ne trovis en li plezuron. Tio estis ĉefe pro la konstato, ke mia filo apartenas ne al mi, sed al Petronila. Se ŝi volus fari tion, ŝi estus povinta ŝovigi lin sur la rubejon en la momento de lia naskiĝo kaj lasi lin tie ekstere por morti pro malvarmo kaj malsato. Mi daŭre demandis min, kial mi tiom deziris venigi lin en la mondon, sciante ke li estos kondamnita pasigi sian vivon en sklaveco. Certe estus preferinde tute ne havi infanon, se nur tian estontecon mi povus prezenti al li.

Alia afero, kiu multe ĉagrenis min dum tiu periodo, estis mia diseco de mia propra familio. Mi antaŭe supozis, ke mi superis tion, precipe dum la gravedeco, sed nun mi vidis, ke ne eblas forgesi tiel facile. Mi imagis, kio okazus, se mi estus edziniĝinta al Belinos. Mi bildigis min, kiu kuŝas sur la pajlo en nia kabano, dum mia patrino kaj mia onklino kaj ĉiuj aliaj parencinoj venas por helpi min kaj por admiri la novan aldonon al la familio. Makaros certe dezirus teni la bebon kaj ludi kun li, kiel ankaŭ mia plej juna fratineto, kiu mem estis nura bebo, kiam mi laste vidis ŝin. Kaj eble mia alia fratino Tasgjon estus ankoraŭ fraŭla...

Mi ne scias kial okazis, ke mi multege pensis pri Tasgjon dum tiu periodo. Finfine, ŝi tre verŝajne estis la sola membro de mia familio, kiu postvivis la atakon, kaj kvankam mi neniam havis kun ŝi aparte bonan rilaton, venis al mi nun la ideo, ke plaĉus al mi revidi ŝin. Mi ofte scivolis, kion ŝi kaj Alisa faris, kiam ili elrampis el sia kaŝejo. Almenaŭ ili estis duope, kaj eble ili poste trovis aliajn travivintojn. Eble ili ankoraŭ estas tie, inter la restaĵoj de nia vilaĝo. Aŭ ĉu ili foriris por ekloĝi en alia fortikaĵo ekster la vojo de la roma armeo?

Kun tiaj malgajaj pensoj mi pasigis la unuan monaton. Mi tute ne sukcesis ĝui la fakton, ke mi ne devas labori, kaj ke mi havas nenion por fari krom prizorgi min kaj la bebon. La aliaj virinoj estis tre entuziasmaj; ili portadis specialajn manĝaĵojn por mi kaj amuletojn por Oresto, sed min ĝenis ilia troa atentemo kaj precipe la senĉesa fluo da konsiloj, per kiuj ili insiste regaladis min. Mi deziris nur tiri la litokovrilon super mian kapon kaj forŝlosi ilin por ĉiam.

Filono estis komplete senkomprena. “Vi volis filon, ĉu ne, kaj nun vi havas. Do kial vi konstante ploras?”

En la sama tago, kiam Oresto la unuan fojon ridetis al mi, Eŭtikia informis min, ke mi devos reiri al la kuirejo. Mi rajtos teni apud mi la infanon, ŝi aldonis, ĉar neniu alia en la vilao povos nutri lin por mi, sed mi ne devos permesi, ke li malhelpu min ĉe mia laboro.

La postaj monatoj tute ne estis tiel malfeliĉaj, kiel la unua. Finfine pasis la stato de senespero, kiu tiel furioze atakis min post la nasko. Ĝi malaperis same subite, kiel ĝi alvenis. Komence mi ne povis tute kredi tion. Mia antaŭa malĝojo estis tiel konkreta, tiel tuŝebla, ke nun ŝajnis, kvazaŭ oni levis de mi pezan ŝarĝon; kaj pasis iom da tempo antaŭ ol mi sukcesis plene konvinkiĝi, ke ĝi ne revenos. Mi pensis pri ĝi preskaŭ kiel vivanta estaĵo, kiu eble ankoraŭ atendas min ie embuske, ĝis venos la ĝusta momento por saltegi. Ĉiumatene kiam mi malfermis miajn okulojn, mi demandis min kun malcerteco, kiel mi fartas. Tute ne surprizus min malkovri, ke mia deprimeco revenis dum la nokto; kaj ĉiumatene mi konstatis kun granda kontento, ke tamen ĝi ne revenis.

Mi laboris kun Oresto volvita en ŝalo kiu pendis de mia ŝultro, laŭ la kutimo de la virinoj ĉe ni. Kelkfoje mi streĉe vindis lin kaj metis lin en krude ĉizitan lulilon, kiun Eŭtikia de ie havigis al mi. Fortunato ne plendis, se mi ofte devis ĉesigi mian laboron por eksidi antaŭ la fajrejo kun la bebo ĉe mia mamo, malgraŭ la alproksimiĝo de la Saturna festo, por kiu li bezonegis mian helpon ĉe la preparlaboroj. Fakte, mi baldaŭ konstatis, ke beboj sufiĉe plaĉas al li. Mi plurfoje malkovris lin, kiu balancis la lulilon en libera momento dum la pretigo de unu el siaj naŭzaj saŭcoj; aŭ en aliaj okazoj mi aŭdis lin grunti raŭkajn karesvortojn, kiam li supozis, ke neniu aŭskultas. Kiam la bebo iom kreskis, li donis al li malnovajn potojn aŭ kulerojn kiel ludilojn, kaj plurfoje mi devis interveni, por ke li ne proponu al Oresto tute maltaŭgajn manĝaĵojn por maĉi.

Rilate al Filono, aliflanke, kvankam li certe fieris, ke li sukcesis produkti filon, li ŝajnis rigardi lin ĉefe kiel ĝenaĵon. Li koleriĝis, kiam Oresto malhelpis lin dormi, kaj estis tute furioza en difinita okazo, kiam la bebo makulaĉis lian tunikon. Li plendis, ke li ne trovas spacon en sia propra lito, kaj mi kredas, ke pli ol unu fojon li preskaŭ volis postuli, ke mi forportu mian infanon kaj reiru al la dormejo. Ĝuinte de tiom da jaroj la privilegion de sia propra ĉambro, li verŝajne ofte demandis sin, kial li estis tiom malsaĝa proprainiciate ekdividi ĝin kun alia sklavo.

La printempo estis malvarma tiujare kun ofta pluvado, sed sufiĉe agrabla kiam la vento forblovis la nubojn dum kelkaj horoj kaj la suno aperis. Mi ĝuis unu tian momenton, sidante kun Oresto iun tagon sur la benko ekster la kuirejo, kiam Eŭtikia aliris min kun Fania. Konfuzite mi ekstaris kaj malkroĉis la bebon de mia cico, je kio elŝprucegis lakto en granda arko kaj pafis Faniann rekte en la brusto. Ŝi aspektis ekstreme ĝenata — sendube ŝia robo estis tre multekosta — sed ŝi ne komentis.

“Jen, sinjorino, al ĉi tiu sklavino abundas lakto,” Eŭtikia diris kaj prenis Oreston el miaj brakoj. “Kaj vi vidas kiel ŝia infano kreskas.”

“Sed ŝi havas ruĝajn harojn,” Fania diris.

“Tio estas vera, sinjorino. Sed tamen, vi vidas, ke ŝia infano estas granda kaj sana.”

Mi aŭdis nenion plu ĝis mallonge antaŭ ol Petronila devis naski. Eŭtikia diris al mi, ke Fania superis siajn dubojn pri miaj ruĝaj haroj kaj decidis utiligi min kiel nutristinon. “Kompreneble, vi devos demamigi Oreston.”

“Demamigi lin?” mi kriis kun hororo. “Sed kiel mi povos fari tion? Estas tro frue.”

“Ne tiom,” ŝi diris senindulge. “Kaj tamen vi rajtas plu teni lin ĝis Petronila naskos. Poste, Areskuza prizorgos lin.”

“Sed mi kapablas nutri du infanojn,” mi kriis en senespero.

“Certe vi kapablas. Kaj la sklavo kiu progresas, estas tiu kiu obeas ordonojn.”

Ne eblas priskribi mian malĝojegon dum la postaj tagoj. Kiam mia infano ridis al mi, mi povis pensi nur pri la disigo kiu ŝvebas super ni ambaŭ, kaj kiam Petronila atingis la lastajn tagojn de sia gravedeco, mi ne povis alkroĉi lin al la mamo sen pensi, ke eble temas pri la lasta fojo. Vere timigis min ankaŭ la scio, ke li estos en serioza danĝero, kiam li estos senigita de mia lakto. Ĉiuj scias, ke eĉ tute bonfarta infano povas en la daŭro de malmultaj tagoj malsaniĝi, ricevante nur pankaĉon kaj kaprinan lakton. Eĉ la patrino mem de Petronila apenaŭ estus povinta atendi la naskon de ŝia infano kun pli maltrankvila koro ol mi. Mia ĉefa espero — mi ne hontas konfesi tion — estis, ke ĝi mortu je la nasko, tiel ke ŝi ne plu bezonos nutristinon.

Vidante mian staton, Filono mallaŭdis mian malsaĝecon, kaj ripetis la vortojn, kiujn mi jam aŭdis de Iriso. “Neniu infano iam ajn forgesas la virinon, kiu nutris lin ĉe sia mamo. Se temos pri knabo, iam li estos la mastro ĉi tie, kaj se vi indulgos lin dum li estos malgranda, poste vi ricevos vian rekompencon. Tiel mia fratino ricevis sian liberecon.”

Sed tute ne povis konsoli min tia pala espereto pri libereco post dudek jaroj kontraŭ la tuja certeco, ke oni intencas forpreni de mi mian infanon, kvankam Eŭtikia promesis al mi, ke tio daŭros mallonge. “Nur ĝis li forgesis la odoron de via lakto. Tiam vi rajtos repreni lin kaj varti la du infanojn kune. Mi ne volas perdi la laboron de du virinoj pro prizorgado de beboj.”

La infano de Petronila estis fakte knabino. Eŭtikia kaj Fania ĉeestis dum la nasko, krom ŝia propra patrino, kaj oni tuj vokis min al la litoĉambro por nutri la novnaskiton. Mi jam tiomege ploris anticipe al la perdo de Oresto, kiun mi ĵus transdonis al Areskuza antaŭ pluraj horoj, ke ne plu restis al mi eĉ unu sola larmo.

Mi ja demandis min, kiel estos nutri la bebon de Petronila, sciante ke ŝi prenas la lakton kiun mi devis doni al mia propra filo. Sed kiam oni metis la etan Tulian en miajn brakojn, mi sciis, ke mi tamen ne povas kulpigi ŝin. Ŝi ŝajnis tute malgranda kompare kun Oresto, kaj vidante ŝian ruĝan vizaĝeton, mi memoris lin tuj post la nasko. Estis neeble ne senti al ŝi korinklinon.

Tiunokte mi apenaŭ povis dormi pro la penso pri mia propra bebo senigita de mi. Areskuza faros sian eblon, kompreneble, sed kiam li bezonos min kaj malkovros mian mankon, neniu povos konsoli lin. Verŝajne li ploros dum horoj.

Mi dormetis maltrankvile, daŭre drivante inter sonĝoj kaj vekiĝo. Dum mi tremis je la sojlo de la dormo, mi konfuziĝis pro la sensaĵo de tiu eta korpo kontraŭ la mia, simila kaj tamen malsimila al mia propra infano. Mi ne povis klare difini miajn emociojn rilate al ŝi. Unuflanke mi jam amis ŝin, kaj konsolis min la tuŝo de ŝia varma buŝeto kiu suĉis de mia mamo. Samtempe mi deziregis malkovri, ke per ia miraklo la bebo kiun mi tenas en miaj brakoj montriĝu esti ne tiu de Petronila sed tamen la mia.

Dum la plej mallumaj horoj de tiu longa nokto mi ekpensis pri mia patrino, kiu fordonis sian plej aĝan filon, por ke lin vartu ŝia kuzo kaj lia edzino. Ŝi jam sciis, kompreneble, ke tio okazos, ĉar la afero estis aranĝita eĉ antaŭ la nasko de Atepilos; kaj krome, tio estis la kutimo ĉe ni. Sed tamen, mi scivolis, ĉu ŝi ne multe suferis, kiam alvenis la momento por transdoni lin, kvankam ŝi sciis, ke tio estos avantaĝa por li, kaj ke Isarninos kaj Lavenja traktos lin kiel sian propran filon.

En la mateno Eŭtikia envenis por porti al mi bovlon da lakto kaj bonkvalitan blankan panon de tiu speco, kiun oni kutime donas al la sklavoj nur dum la Saturna festo. Mi demandis ŝin, kiel fartas Oresto, sed ŝi nur respondis iom malpacience, ke ne necesas maltrankviliĝi kaj ke Areskuza scias, kiel varti infanon.

Kondiĉe ke mi ne permesis al mi pensi pri Oresto, la sekvantaj tagoj estis tre facilaj. Mi ne devis labori kaj ricevis multon por manĝi; fakte oni traktis min, preskaŭ kvazaŭ mi mem ĵus naskis. Unu fojon tage oni vokis min kaj Tulian, kaj tiam mi devis porti ŝin laŭ la koridoro al la ĉambro de ŝia patrino, kiu ankoraŭ kuŝis sur sia lito. Ĉi tie oni atendis, ke mi staru apud la muro por respekte rigardi dum Petronila kaj la du avinoj ĝoje babiletas al la bebo kaj pasigas ŝin inter si. Sed tuj kiam Tulia iomete malkvietiĝis kaj ekploretis, mi ricevis la ordonon reporti ŝin al la sklavejo.

Pasis pluraj tagoj antaŭ ol Petronila ekhavis lakton. Iriso diris al mi, ke ŝi terure suferas pro ŝvelintaj streĉitaj mamoj, varmegaj je tuŝado. Ŝia patrino kaj Eŭtikia dancadas ĉirkaŭ ŝi kiel du nervaj kokinoj, almetante tukojn jen varmajn jen malvarmajn, kaj provante ĉiurimede elpremi la nedeziratan lakton. Se ŝi ekhavos febron en ĉi tiu momento, tio povus esti ekstreme danĝera. Mi aŭskultis kun mirego, kaj pensis interne de mi, ke ŝi ricevis nur tion, kion ŝi meritas. Malbenu ŝin Junono, kial ŝi ne simple prenas sian bebon kaj alkroĉas ŝin al la mamo? Tiam mi povos rehavi la mian, kaj ni ambaŭ fartos pli bone.

Inter aliaj postuloj, mi estis devigata transloĝiĝi el la ĉambro de Filono. Ŝajne, nutristinoj ne rajtas dormi kun viro. Oni klarigis al mi, ke tio malbonigos la lakton, kvankam oni tute ne menciis tion, kiam la bebo estis Oresto. Mi kaj Tulia ricevis malluman ĉambreton en la ĉefa parto de la domo, tamen en flanka koridoro, kie ne ĝenos la gemastrojn la sono de ploranta bebo aŭ la vido de sklavino, kiu preterglitas en sia malpura mantelo.

Mi estis kontenta, ke mi almenaŭ ne devis reiri al la dormejo. Mi aŭdis de Iriso, ke la sklavinoj estas tute kunpremataj de kiam alvenis la patrino de Petronila. Ŝi kunportis du servistinojn, kiuj ekloĝis kun la aliaj virinoj; unu dormis en la lito de Speo, kaj Akteo estis tre malkontenta pro la neceso dividi kun ŝi sian liton. La malnova ĉambro de Jukunda restis vaka. Oni foje diskutetis planojn por anstataŭigi ŝin, sed en la fino okazis nenio, precipe ĉar Speo estis jam sufiĉe kreskinta por helpi sian patrinon pri la ne malgranda tasko aranĝi la hararon de Fania kaj ŝmiri ŝian vizaĝon per la pluraj tavoloj da ŝminko.

Post duona monato mi rajtis repreni Oreston. Mi timis, ke li intertempe forgesis min, sed preninte lin en miaj brakoj, mi tuj vidis, ke ne. Li ekploris sed ne serĉis la mamon; anstataŭe li metis du fingrojn en sian buŝon kaj eksuĉis ilin ŝmacante. Mi dormis tiunokte premate inter la du infanoj en la senfenestra ĉambreto de Tulia. Se unu el ili ploris, mi turnis min al tiu por preni ĝin en miaj brakoj; kaj se mia propra filo foje ricevis iom da tiu valorega lakto, kiun oni konsideris tro bona por esti nutraĵo de sklavido, nu, neniam iu malkovris la aferon.

Mi baldaŭ trovis, ke varti Tulian estas tre malsama afero ol varti Oreston. Li ĉiam estis trankvila kaj neplorema; li ne estis tre aktiva kaj se mi metis lin en difinitan lokon, li restis tie sen protesti. Li povis dum horoj ludi per la samaj du bastonetoj aŭ rigardadi la abelojn, kiuj ŝvebis super la rosmareno, dum mi laboradis ĉe la legomejo. Tulia, aliflanke, estis tute malkontenta, se mi ne konstante lulis ŝin aŭ babilis al ŝi aŭ saltigis ŝin sur miaj genuoj. Se mi demetis ŝin de mia ŝultro dum kelkaj minutoj por kuŝigi ŝin en la lulilon, ŝi tuj komencis tordiĝi kaj plendi, ĝis post mallonga tempo ŝi tiel laŭte kriegis, ke mi nepre devis repreni ŝin. Kaj kiam ŝi lernis rampi, ŝi postulis mian plenan atenton. Se mi dum momenteto forprenis de ŝi miajn okulojn, ŝi tuj trovis ian petolaĵon: ĉu faligi poton da bolanta saŭco, ĉu malŝpini la lanon, kiun mi ĵus ŝpinis. En tiu periodo Oresto apenaŭ ekfaris siajn unuajn malsekurajn paŝojn, kaj ne malofte okazis, ke mi kuregis el la kuirejo pro kriego lia, por malkovri ke Tulia kaptis lin ĉirkaŭ la kruroj kaj tiris lin al la grundo.

Kiam ŝi mem lernis marŝi, ĉia trankvilo estis for. Mi preskaŭ freneziĝis dum mi provis daŭrigi mian laboron kaj samtempe teni ŝin sub kontrolo. Ŝajnis, ke ŝi nepre volas dronigi sin en la lageto aŭ provoki la anserojn elbeki ŝiajn okulojn, kaj min teruris la penso pri tio, kio okazus ne nur al ŝi, sed ankaŭ al mi, se iu akcidento trafus ŝin, dum ŝi estus sub mia respondeco. Iam okazis, ke ŝi eĉ eliris tra la ĉefa pordego, kaj mi nur rekaptis ŝin post panika serĉado tra la tuta vilao.

ŝi adoris Oreston kaj sekvis lin ĉie, sed malkiel li, kiu ŝajnis instinkte kompreni, ke difinitaj aferoj estas danĝeraj kaj evitindaj, ŝi havis neniun koncepton pri singardo. Ŝi konstante kuregis laŭ deklivoj kaj stumblis, aŭ grimpis sur altajn lokojn de kie ŝi ne povis malsupreniri, kaj restarigite sur la grundo de preterpasanta sklavo, ŝi tuj refaris precize la saman aferon. Dudek fojojn en unu mateno ŝi venadis al mi ploregante post sia lasta akcidento, sed preskaŭ meze de krio ŝia atento estis kaptita de nova interesaĵo, kaj ŝi denove forfulmis.

Kompreneble ĉiuj gesklavoj adoregis ŝin. Ili konstante kisis ŝin kaj regalis ŝin, dum ili ofte preteratentis mian pli trankvilan filon. Mi devas konfesi, ke en la komenco mi estis iom ĵaluza. En la fino mi tamen komprenis, ke se la homoj ŝajnas favori ŝin super li, ne temas pri la simpla fakto, ke ili trovas ŝin pli aminda. Ĉar kun sia brakringo el vera oro kaj sia juvela fibulo en la formo de eta Kupido, ĉu ŝi ne estis tre speciala persono? Nature la homoj aparte atentis ŝin.

La sola homo, kiu ŝajnis imuna kontraŭ ŝia ĉarmo, estis ŝia propra patrino. Petronila venigis ŝin preskaŭ ĉiutage, kutime en tiu preciza momento, kiam Fortunato aparte bezonis mian helpon por pretigi la tagmanĝon. Tiam mi devis rezigni pri ĉio por kuri eksteren kaj serĉi Tulian. La preferata okupo de la du infanoj estis ludeti en la koto apud la lageto, kaj Tulia kompreneble estis tute malkontenta pro la interrompo. Ŝi komencis protesti eĉ antaŭ ol mi ekprenis ŝin, kaj mi devis forporti ŝin dum ŝi ploregis kaj tordiĝis, por lavi kaj vesti ŝin per tuniko el la plej bona egipta lino, por ke ŝi konvene prezentiĝu al sia patrino.

Mi kutime trovis Petronilan en la ĝardeno, kie ŝi oscedis sub la kolonaro. Foje ŝi tenis objekton, kiu aspektis kiel volvaĵo el rigida flava materialo kovrita de malgrandaj signetoj; restinte tiel longe kun Filono, mi nun povis rekoni la fakton, ke ŝi legas. Kiam ŝi vidis Tulian, ŝi demetis la volvaĵon por saluti sian filinon per ĝojaj krioj kaj esprimoj kiel “trezoreto de panjo”. Sed sidante sur la genuoj de sia patrino, Tulia rapide enuis, kaj tre baldaŭ ŝi glitis al la grundo por esplori la ĝardenon. Nerezisteble logis ŝin la fontano — tion mi bone komprenis, ĉar ĝi fascinis ankaŭ min — kaj ŝia ĉefa ambicio estis sufiĉe alproksimiĝi al ĝi por kapti la akverojn en sia mano. Petronila tuj vokis al mi, apenaŭ turnante sian kapon, “Prefere vi forportu ŝin de tie”. Tio estis mia signalo por reporti Tulian al la sklavejo, dum ŝi denove kriegis sian proteston.

Post la tagmanĝo mi portis la du infanojn al la ĉambro de Tulia, kaj kuŝis kun ili sur la lito. Se ni fermis la pordon, la ĉambro estis pli nigra kaj silenta ol la interno de kovrita grenputo, do ni neniam komplete enŝlosis nin. Tulia aparte ŝatis la rakonton pri la ruĝhara reĝino en sia batalĉaro. Mi stumblis iomete, kiam mi la unuajn fojojn rakontis ĝin; estis malfacile por mi rediri la konatajn vortojn per la lingvo de la romanoj, kaj tiuj esprimoj, kiuj iam tiom plaĉis al mi — la fiŝoj en la riveroj, la ŝtonetoj ĉe la bordo kaj tiel plu — iel ne sonis tiel trafaj. Mi bedaŭris, ke Oresto neniam aŭdos ilin per la ĝustaj vortoj.

Fininte la rakonton, mi kantis kelkajn el la kantoj, kiujn mi lernis de mia patrino. Oresto amegis tiujn kantojn, kaj petegis min ripetadi ilin. Sed Tulia jam sentis dormemon. Ŝi komencis tireti mian robon, kion mi rekonis kiel signon, ke ŝi serĉas la mamon, do mi ŝovis la ŝtofon al unu flanko por ke ŝi alproksimiĝu. Mi etendis mian brakon por enpreni ankaŭ Oreston, kaj premite agrable kune, kun la knabineto en la mezo, ni endormiĝis ĉiuj tri.

* * *

Mi estis jam sep jarojn en la vilao kiam Fortunato mortis. Li aspektis malsane de iom da tempo, sed subite lia stato rimarkinde malboniĝis, kaj post nur kelkaj monatoj li iĝis tiel pala kaj kaduka, ke li estis apenaŭ rekonebla. Kvankam li ne estis plendema, estis evidente, ke li suferas neelteneblajn stomakokramfojn. Plurfoje dum li donis al mi ordonon, li devis interrompi sin por ekpremegi sian bruston kaj kliniĝi antaŭen pro la doloro. Li rezistis tiom longe kiom eblis, sed estis klare al ĉiuj, ke restas al li malmulta tempo.

Marko liberigis lin tuj antaŭ la fino. Tio ne multe utilis al li, sed almenaŭ li povis morti libera. Li postlasis sian tutan ŝparaĵon al sia amikino en la apuda vilao. La mono sufiĉis por ke ŝi elaĉetu sin, kvankam en la praktiko tio ne faris grandan diferencon. Ne havante alian lokon kien iri, ŝi pluservis ĉe la vilao kie ŝi antaŭe laboris kiel sklavo.

La nova kuiristo estis junulo; iun pli malsimilan al Fortunato ne eblus imagi. Li estis malgranda, maldika homo, kun memkontenta maniero kaj tre alta opinio pri sia kapablo. Lia unua ago estis kritiki ĉion, kion li trovis, kaj plendadi, ke la kuirejo estis multe pli bone organizita ĉe lia antaŭa posteno. Tio vekis en mi deziron defendi la memoron de Fortunato. Mi ja estis ŝatinta la malĝentilan kuiriston malgraŭ lia malpaciencemo, kaj ĉagrenis min la spektaklo de ĉi tiu juna pretendulo, kiu rigardis kun malestimo la konservaĵojn de la pasinta somero dum li klarigis, kiel li mem farus ilin pli bone. Cetere, mi jam lernis fari aferojn laŭ la metodo de Fortunato, kaj mi tute ne deziris rekomenci de la komenco kun nova homo.

Apolonio enkondukis amason da novaj receptoj, rearanĝis la provizejojn, kaj ĝenerale kreis konfuzon. Tamen li plaĉis al Fania; li konstante ŝajnigis konsulti ŝin kaj cedi al ŝiaj opinioj kun okulfrapa elmontro de entuziasmo kaj respekto. Ankaŭ Hermeso ŝatis lin, kaj ensorbis ĉiun vorton kiun li diris pri tio, ke oni aldonu pinĉaĵon da asafetido al unu plado kaj manplenon da pinkernoj al alia. Hermeso komencis pasigi multe pli da tempo en la kuirejo ol antaŭe, kvankam tio ne ŝajnis al mi havi grandan sencon, konsidere ke li nun havis malmultan esperon plibonigi sian propran pozicion, krom se Apolonio mortus.

Apolonio ĝuis paroli pri si mem, kaj laŭ tio kion li mem rakontis, oni kredus, ke ĉiuj virinoj trovas lin nerezistebla — aŭ eble estis li, kiu trovis ĉiujn virinojn nerezisteblaj. Sed ne gravis, ĉar almenaŭ min li neniam ĝenis. Kiel ambicia junulo, li certe rekonis la fakton, ke estus frenezaĵo komenci sian karieron per malrespekta ago kontraŭ Filono. Li tre prudente ignoris ankaŭ Irison; ŝi nun pasigis preskaŭ ĉiun nokton kun Anto, kaj ĉar Anto estis la filo de Demetrio, sendube Apolonio konstatis, ke estus plej saĝe eviti kverelon ankaŭ kun li.

La problemo estis, ke novulo ĉe la vilao nepre devis renkonti rigoran konkurencon. Speo preskaŭ atingis maturecon, sed Demetrio jam duone promesis ŝin al Klemento, la persona servisto de Gajo. Se Speo havus la rajton aŭdigi sian opinion, ŝi tre verŝajne preferus Apolonion; ne nur lia aĝo estis multe pli proksima al la ŝia, sed krome li estis tia homo, kia facile sukcesus per kelkaj glataj esprimoj delogi ŝian atenton por si mem. Sed neniu konsultis Speon, kaj Apolonio estis multe tro lerta por malamikigi siajn kunsklavojn.

Anstataŭ implikiĝi en disputo pri Speo, li decidis celi ŝian patrinon. Akteo estis tute preta ĝui la flatadon de ĉi tiu alloga junulo, kvankam ŝi havis almenaŭ dekon da jaroj pli ol li. Sed ŝi absolute ne intencis perdi sian normalan prudenton, kaj certe ne ĝis tia grado, ke ŝi konsentus dividi kun li ĉambron. Ŝi estis plene kontenta resti en la dormejo kaj elekti inter la viroj laŭplaĉe.

En la daŭro de la tempo mi alkutimiĝis al la kapricetoj de Apolonio kiel mi antaŭe alkutimiĝis al tiuj de Fortunato. Ĉar mi estis pli aĝa ol li, li ne povis timigi min kiel verŝajne estus okazinta antaŭ kelkaj jaroj. Krome mi estis la vartistino de Tulia, kio donis al mi ioman prestiĝon inter la domanaro, kaj la sklavoj rekonis ankaŭ mian influon ĉe Petronila. En la malmultaj okazoj kiam ŝi malvolonte eniris la korton, ŝi nun agnoskis mian ĉeeston per apenaŭ perceptebla kapoklino, dum estis klare al ĉiuj, ke ŝi ne eltenas Apolonion. Se Fania ne ĉeestis, ŝi kutime lasis la kuirejanojn organizi sin mem. Sume, la vivo rapide renormaliĝis post la morto de Fortunato, kaj kvankam li multe mankis al mi en la komenco, lia memoro baldaŭ velkis, kvazaŭ li neniam ekzistis.

* * *

Oresto ĉiam estis trankvila kaj pensema knabo, kaj dum li kreskis, mi komencis rimarki fortan similecon al lia patro. Eble tio trafis ankaŭ Filonon, ĉar li traktis Oreston laŭ pli pacienca kaj bonhumora maniero ol li iam ajn montris al aliaj homoj. Plurfoje mi malkovris ilin kune sidantaj, dum Oresto atente aŭskultis unu el tiuj detalegaj klarigoj de Filono. Estis klare, ke Filono jam ekinstruas al nia filo la misterojn de sia profesio, kaj kvankam tio estis neevitebla, mi devas konfesi, ke ĝi ne aparte plaĉis al mi. Mi sciis, kompreneble, ke ĝi estas bona profesio por sklavo; ĝi donos al Oresto la eblecon atingi potencan pozicion inter la domanaro kiam li plenkreskos, kaj eventuale eĉ mem gajni iam sian liberecon. Sed la vero estis, ke mi ne elektus vidi mian filon pasigi sian vivon enfermite en senaeraj ĉambroj, kliniĝante kun kurba dorso super vaksa tabuleto.

Filono fieris pri Oresto, kaj ofte kaptis la okazon por lin elmontri. Foje li venis en la kuirejon por serĉi lin. Ŝajne li volis prezenti lin al vizitanto, kiu atendis ekstere. Mi iris voki Oreston kaj survoje rimarkis la vizitanton; li estis fortika barbulo kun afabla mieno. Oresto kaj Tulia estis ludantaj apud la ŝtipejo. Ili konstruis ellaboritan objekton el lignopecoj, kaj fiere informis min, ke ĝi estas batalĉaro. Oresto grumblis, kiam mi diris, ke oni serĉas lin, sed li obeeme ekstaris kaj sekvis min al la korto.

“Jen mia filo,” Filono diris. “Kaj lia patrino,” li aldonis kiel krompenson. Al Oresto li klarigis, “Ĉi tiu estas via onklo Stefano.” Tiam mi komprenis, ke evidente temas pri lia bofrato.

Ili forsendis Oreston kun monereto de lia onklo, dum mi reiris al mia laboro. La viroj sidis sur la benko tuj ekster la kuireja fenestro, kaj ilia interparolado flosis internen tra la malfermitaj klapoj.

“Do, kien vi planas iri?” Filono demandis.

“Mi konsideras transloĝiĝi al Prenesto,” Stefano respondis. “Unu el la fratoj loĝas tie, kaj laŭ lia informo estas nur unu alia kopiisto en la tuta urbo. Verŝajne ne estos probleme por mi restarigi mian entreprenon.”

“Tio estas sufiĉe proksima al Romo,” Filono komentis.

“Ĝuste tiel. Tiel mi povos resti en kontakto kun ĉiuj okazaĵoj. Mi esperas, ke kiam la situacio iĝos pli trankvila kaj la homoj jam forgesis la dekreton, mi povos reiri. Eble post unu-du jaroj.”

“Kaj ĉu do ĉiuj fratoj foriras el Romo?” Filono demandis.

“Nur tiuj, kiuj estas konataj al la sinagogaj instancoj — kaj kompreneble tio signifas ĉiujn ĉefajn aktivulojn. La aliaj ne estas konataj, kaj neniu informos pri ili, se ili evitos fari bruon dum kelkaj monatoj.”

“Sed kiel la imperiestro ekaŭdis pri tiu kverelo? Li kutime estas sufiĉe bona amiko de la judoj.”

“Kredeble, ĉiuj en la kvartalo aŭdis pri ĝi. Pluraj el la fratoj iris grupe al la sinagogo en Suburo* por diskonigi nian aferon. Sed vi scias, ke multaj el la tradiciistoj ne konsentas, ke necirkumciditaj konvertitoj parolu en la sinagogo, precipe kiam ni ekprezentas niajn proprajn opiniojn anstataŭ nur ripeti tion, kion ĉiuj jam scias. Pluraj el la regulaj ĉeestantoj provis elirigi ilin, la fratoj rifuzis eliri, kaj la afero rapide iĝis vera batalo. En la fino unu el la tradiciistoj estis trapikita, kaj li mortis post kelkaj tagoj. La tradiciistoj atendis nur ion tian. Ili plendis al la instancoj, kaj nun la imperiestro ordonis, ke ĉiuj nazaretanoj foriru el Romo.”

“Kaj ĉu vi sukcesis trovi novan ejon en Prenesto?”

“Mi okupiĝas pri tio de kelkaj tagoj. Mia patrono* donis al mi rekomendoleteron al unu el siaj amikoj en Prenesto, kaj mi esperas, ke tiu povos helpi min lui taŭgan lokon por mia laboro.”

La du viroj ekstaris kaj malrapide formoviĝis de la fenestro, dum mi iris eksteren por porti la legomoŝelojn al la kunikloj. Do, la bofrato de Filono venas loĝi en Prenesto. Tio devas signifi, ke venos ankaŭ lia fratino: tiu kiu laboris kiel vartistino, kaj ricevis sian liberecon. Mi scivolis, kia homo ŝi estas.

Mi ĉiam konsciis, ke Oresto tute ne havas parencojn en la vilao krom mi kaj Filono. Estis vere, ke li neniam sentis la mankon, dum li povis ludi kun Tulia kaj loĝi inter la aliaj gesklavoj. Areskuza kaj Sekundo estis preskaŭ same bonaj kiel veraj geonkloj, dum Iriso kaj Speo similis pli aĝajn kuzinojn. Sed mi neniam sukcesis konvinki min, ke tio estas precize la sama afero. Ĉar tamen, se oni estas sklavo, ĉiam ekzistas la risko ke oni iam estos vendita kaj forsendita al nova familio, kaj tiam ĉiuj geamikoj simple perdiĝos. Parencoj, male, restas ĉiam parencoj, en ĉiaj cirkonstancoj.

* * *

Oresto estis ankoraŭ tute malgranda, kiam Filono ekinstruis al li legi kaj skribi. Mi trovis lin iun tagon gratanta sur peco de rompita poto per malnova grifelo. Mi unue supozis, ke li enprofundiĝis en iu ludo — li estis nekredeble pacienca, kaj ofte okazis, ke li pasigis duonan matenon komplete perdite en iu mistera agado, kiun li mem inventis — sed tiam mi rimarkis, ke la signoj, kiujn li lasis sur la poto, similas tiujn kiujn mi ofte vidis Filonon fari.

“Kion vi faras?” mi demandis scivole.

“Paĉjo diris, ke mi kopiu ĉi tion. Ĝi estas beta.”

“Kio estas beta?”

“Tio estas la nomo de ĉi tiu litero.”

Tiu klarigo tute ne lumigis por mi la aferon, sed mi rigardis pli detale la vicon de gratetoj. Pro familiareco mi de longe perdis mian timon de tiuj malgrandaj signetoj, precipe kiam mi malkovris, ke eĉ Demetrio kaj Anto havas ioman scion pri ili. La signoj faritaj de Oresto estis ĉiuj samaj, sed unu estis pli malgranda kaj pli zorge formita ol la aliaj.

“Ĉu ĉi tiun signon vi devas kopii? Atentu, vi faras ilin tro grandaj. Kaj tiu de paĉjo estas pli elstara malsupre.”

“Ankaŭ mi volas fari,” diris Tulia. Ŝi puŝis min flanken kaj kaptis la potopecon el la mano de Oresto. Li provis rekapti ĝin, kaj dum ili luktis la peco falis kaj rompiĝis. Oresto komencis plori, dirante ke li devas montri ĝin morgaŭ al paĉjo, kaj ankaŭ Tulia tuj ekploris, verŝajne esperante, ke tiel ŝi saviĝos de frapo. Finfine mi sukcesis silentigi ilin, kaj proponis, ke ni rekomencu per nova potopeco. Estis multaj malnovaj potoj sur la rubejo; efektive mi forĵetis unu la antaŭan tagon.

Post protestoj, ke tio ne taŭgas kaj ke paĉjo koleros, Oresto malkontente konsentis. Do ni reprenis la poton kaj disrompis ĝin. Ĝi estis olea kaj ranca interne, sed ni elektis fragmenton pli-malpli similan al tiu, kiun Filono donis al Oresto, kaj frotpurigis ĝin per tero. Tiam mi zorge gratis sur ĝin signon precize kiel tiun faritan de Filono, antaŭ ol forporti Tulian por kardi lanon, por ke Oresto finu sian taskon sen pliaj ĝenoj.

Ĝuste pere de Oresto mi laŭgrade komprenis pli pri la opinioj kaj kredoj de Filono. Li dediĉis multe da tempo por klarigi ilin al la infano, kiu kompreneble poste ripetis ĉion al mi. Tiel mi malkovris, ke la dio de Filono loĝas en la ĉielo, de kie li povas rigardi la homojn malsupre, por certiĝi ke ili obeas lin. Li donis tre rigorajn regulojn al siaj sekvantoj pri la maniero, laŭ kiu ili vivu, el kiuj la plej grava estis tio: ke ili ne adoru iujn ajn el la aliaj dioj. Ĉi tiu ŝajnis al mi ekstreme malmorala postulo. Se neniu farus la konvenajn oferojn al la aliaj dioj en la taŭgaj okazoj, povus vidiĝi la plej teruraj aferoj: la greno ne kreskus, okazus inundoj aŭ granda sekeco, kaj la dioj forlasus siajn templojn por iri al aliaj urboj, kie oni traktas ilin pli respekte.

Sed Oresto interrompis min kiam mi diris tion, por deklari ke tio ne gravus, ĉar paĉjo diras ke la aliaj gedioj fakte ne estas veraj dioj sed nur malicaj spiritoj, kaj ke lia dio estas pli potenca ol ĉiuj el ili kune. Mi opiniis tion sensencaĵo, kaj tion mi diris. En tiuj landoj trans la maro, kie mi pasigis la plej grandan parton de mia vivo, ĉiu tribo kaj popolo havis siajn proprajn diojn, kiuj ĝin estigis kaj protektadis. Tra mia tuta infaneco la dioj de mia popolo prizorgadis mian vilaĝon kaj montradis al ni sian bonan volon. Efektive mi devis agnoski, ke ili ne sukcesis defendi nin kontraŭ la pli potencaj dioj de la romanoj, sed ĝis tio okazis, ili bone gardis nin. Mi vidis neniun kialon por nomi ilin malicaj.

En alia tago Oresto rakontis al mi, ke laŭ paĉjo, lia dio estas la kreinto de la suno kaj la luno, kaj la maro, kaj ĉiuj arbaroj kaj riveroj kaj montaroj; li diris, ke ne estas vere, ke ĉiuj tiuj lokoj havas propran spiriton, ĉar ekzistas nur unu dio, kiu regas ilin ĉiujn. Mi ne sukcesis kompreni, kiel li povas diri ion tian. Necesas loĝi nur mallongan tempon apud rivereto aŭ arbaro por ekkoni ĝin kaj senti ĝian spiriton; kiel oni povas aserti, ke tiu spirito ne ekzistas?

Tiam Oresto informis min, ke iam la dio de Filono mem venos malsupren al la tero por igi sin reĝo. Kiam tio okazos, ĉiuj kiuj obeis liajn leĝojn ricevos rekompencon, dum la aliaj estos punataj. Aŭdante tion, mi ĉirkaŭrigardis maltrankvile.

“Vi neniam diru tion, kiam iu eble aŭskultas,” mi diris. “La homoj povus supozi, ke vi volas alian reĝon anstataŭ la imperiestro.”

Sed Oresto perfekte similis sian patron. Li tute ne aŭskultis min; li estis tro interesata pri sia propra rakonto pri iu viro, kiu iradis por averti ĉiujn, ke lia dio alvenas kaj ke ili pretiĝu. Tiu homo estis tre potenca kuracanto, kaj kiam liaj malamikoj provis mortigi lin, li revenis al la vivo tri tagojn poste. Nun li loĝas en la ĉielo, kie li atendas la momenton, kiam lia dio resendos lin al la tero kiel grandan reĝon.

Tio ŝajnis al mi tre danĝera afero por rakonti al infano, kaj mi miris, ke Filono ne konstatis tion. Ofte ŝajnis al mi, ke li atendas tro multe de nia fileto kaj parolas pri temoj tro malfacilaj por lia aĝo. Mi ĉiam memoras la okazon, kiam Oresto diris al mi, ke la tero ne estas plata, sed ronda kiel pomo.

“Tio ne estas ebla,” mi protestis. “Via patro ne intencis diri tion. Certe vi miskomprenis.”

“Mi ja komprenis,” li insistis. “Paĉjo diris, ke ĝi estas ronda kiel granda ronda ŝtonego, kaj se oni vojaĝus sufiĉe longe, en la fino oni revenus al la loko de kie oni ekiris. Sed tio daŭrus jarojn kaj jarojn, ankaŭ trans la maron, kaj tial ankoraŭ neniu tion faris.”

“Eble li volis diri, ke ĝi estas ronda kiel telero,” mi sugestis.

“Ne; li diris kiel pomo.”

En la fino mi ne sukcesis konvinki lin, kaj li foriris en tre malbona humoro. Li estis aparte obstina infano, kaj kiam ideo fiksiĝis en lia kapo, estis maleble decidigi lin ŝanĝi ĝin. Kaj rilate al lia patro, malgraŭ siaj strangaj kredoj li tamen estis nura viro kun la samaj bezonoj kiel ĉiuj aliaj. Mi kuŝis iun nokton en la lito kun la du infanoj, kiuj dormis ĉe mia flanko, kiam mi aŭdis gratadon ĉe la pordo. Estis Filono.

“Vere mankas al vi spaco tie,” li komentis. “Kial vi ne venas por iom da tempo al mia ĉambro?”

“Mi ne povas: eble vekiĝos Tulia. Mi estos en vera kaĉo, se iu aŭdos ŝin plori dum mi ne ĉeestos.”

Kompreneble, li tuj komencis grumbli. Kiam li deziris ion por si mem, tute ne interesis lin la ebleco, ke li kaŭzos problemojn por alia homo. Do post iom da diskutado mi konsentis ŝovi la dormantajn infanojn al la fino de la lito, kaj Filono englitis apud mi.

Turmentis min la postan tagon la timo, ke eble mia lakto vere acidiĝis. Sed Tulia ne kondutis malsame ol kutime, kaj mi vidis, ke mi kaŭzis neniun misaĵon. Post tio, Filono sufiĉe ofte venis al mia lito kiam la du infanoj jam dormis, tamen li ĉiam reiris al sia propra ĉambro antaŭ la mateno. Tiu aranĝo tre bone konvenis al ni ambaŭ.

* * *

Oni sendis Oreston frue al la lernejo; li estis inteligenta knabo, kaj cetere, la homoj preferas, ke iliaj sklavoj rapide finu sian trejnadon por ke ili kiel eble plej junaj ekfaru ian utilan laboron. Bonŝance estis lernejo sufiĉe proksime, en la urbeto kie ni kutimis iri al la banejo, do oni ne forsendis lin, kiel kelkfoje okazas. Li devis ellitiĝi antaŭ la sunleviĝo por piediri ĉiumatene al la lernejo kaj reveni, elĉerpite, en la posttagmeza varmego.

Komence li mankis al Tulia, kaj ŝi daŭre vagis en mia ĉirkaŭaĵo dum mi laboris, grumblante ke ŝi ne scias kion fari. Petronila kelkfoje kunportis ŝin en la portolito, kiam ŝi iris matene ĉe siajn amikinojn, sed ne estis surprize, ke Tulia neelteneble enuis dum tiaj vizitoj, se ne troviĝis aliaj infanoj kun kiuj ludi.

Vekiĝinte iun matenon, ŝi plendis pri gorĝodoloro. Mi donis al ŝi tranĉaĵon da pano trempitan en mielo kaj oleo, kaj ne plu pripensis la aferon. Sed jam en la posttagmezo ŝi estis varmega kun febre ruĝaj vangoj, do mi enlitigis ŝin. Ŝi ĵetis sin de unu flanko al alia la tutan nokton, kaj en la mateno Demetrio rajdis al apuda vilao, kie unu el la sklavoj estis aparte lerta pri miksado de drogoj kaj kuracaj trinkaĵoj. Laŭ mia opinio, la romanoj donas tro da fido al tiaj homoj. Dum Tulia ŝvitis sur la lito, brulante pro febro, mi decidiĝis rezigni pri la dubindaj konsiloj de aliuloj por mem okupiĝi pri la afero. Mi sukcesis sufiĉe revigligi ŝin por ke ŝi kraĉu sur panpecon, kiun mi enterigis kun la konvenaj sorĉoj, dum la suno subiris. Sed eĉ tio ne efikis. Nur malmultajn tagojn daŭris la afero.

Ĉar ŝi estis tiel juna — ŝi havis nur kvin jarojn, kiam ŝi mortis — oni ne trovis tion necesa, doni al ŝi tre pompan funebran ceremonion. Mi estis tiu, kiu havis la taskon gardi ŝian korpon. Mi sidis kun ŝi la tutan nokton, kaj plenvoĉe vekriis en tiuj momentoj, kiam la malĝojo supervenkis min. Petronila restis kun mi dum la unua parto de la nokto, kaj ni du lamentis kune, forgesante dum kelkaj horoj la diferencojn, kiuj apartigis nin.

Oni portis ŝian kadavron la postan tagon al la tombejo tuj ekster la pordegoj de la urbo. Mi estis la sola homo, krom ŝiaj gepatroj, kiu akompanis ŝin. Mi ne rajtis adiaŭi ŝin per kiso, sed mi rigardis de malproksime, dum ŝia patro flamigis la ŝtiparon. Mi diradis al mi mem, ke ŝi baldaŭ ekiros al nova vivo; kaj kiam la flamoj kaŝis ŝian korpon, mi deziris, ke tiu vivo estu feliĉa kaj daŭru pli longe ol ĉi tiu. Sed al mi, kiu postrestis por daŭrigi mian ekziston sen ŝi, konsolo ne estis donita.