Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La ŝtona urbo

La bazan tekston origine enkomputiligis Fabrice Morandeau

Proksimuma tradukojaro: 1999

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein (kun antaŭparolo de Auld)

LA NAZARETANOJ

SESA ĈAPITRO

La mastro estis mortanta. La afero komenciĝis tute subite: li abrupte kaj senaverte perdis la regon super sia lango. Tio okazis en Romo, en la momento kiam li kaj Filono ĵus eliris el la kortumo. Lia kliento sekvis lin eksteren por danki kaj por aranĝi pri la kutima donaco. Sed Marko ne kapablis respondi; lia lango kuŝis senmove en lia buŝo kaj nur stranga gruntado aŭdiĝis. Filono rigardis lin kun surprizo, sed kiam li vidis, ke Marko ne provas denove paroli, li rapide paŝis antaŭen por akcepti la dankojn de la kliento kaj urĝe forkonduki sian mastron.

Sur la strato Marko prenis tabuleton kaj skribis noton al Filono: “Mi ne povas movi mian langon”. Ili reiris al sia loĝejo ĉe la frato de Marko, kie ili ĉiam gastis, kiam ili venis al Romo. Unu el la sklavoj estis kuracisto; tamen, li ne sciis kion proponi, krom resti trankvile en la lito kaj eviti troan stimuladon. Sed la mastro ignoris tiun konsilon kaj ekiris la postan matenon al la vilao; li cedis nur pri tio, ke li vojaĝu en kovrita veturilo anstataŭ surĉevale. Alveninte, li tuj enlitiĝis, kaj kelkajn tagojn poste li enkomatiĝis.

Liaj parencoj provis ĉion por veki lin: ili bategis bronzajn kuirpotojn apud lia lito, ili alportis lian novnaskitan nepeton por tuŝi lian koron, ili puŝis manĝaĵojn inter liajn lipojn, ili eĉ vipis lin. Sed nenio faris diferencon. Kompreneble, ni sklavoj tute bone sciis, kio okazas en la domo, kaj ni maltrankvile atendis por malkovri, kiel la afero finiĝos. Fania kaj Petronila ne vidiĝis en la kuirejo jam de tagoj, kaj la plejmulto el ni ne plu eĉ ŝajnigis labori. La viroj ŝvebis en la korto; ili paroladis mallaŭte inter si aŭ abrupte ekkverelis per subpremataj voĉoj.

La problemo estis tio, ke la plejmulto el ni povis nur konjekti pri la sekvoj por ni mem, se Marko mortos. Kelkaj el la sklavoj sciis, ke ili ricevos sian liberecon: Filono kaj Urbano estis certaj pri tio, kaj Marko jam promesis al Demetrio ne nur la liberecon sed ankaŭ malgrandan kultivejon kun aldono de Eŭtikia por kompletigi la donacon. La plejmulto el la aliaj virinoj apartenis al FaniaPetronila, sed tamen la ŝanĝiĝoj nepre devis tuŝi nin ĉiujn.

Estis bonŝance, almenaŭ, ke Marko havis nur unu filon, kiu heredos ĉion. La situacio estas multe pli malbona por la sklavoj, kiam necesas dividi posedaĵojn inter du aŭ tri filoj. Tamen ekzistis la ebleco, ke Marko decidis testamenti kelkajn sklavojn donace al siaj geamikoj. Pro tiuj liberalaj ideoj, pri kiuj li tiom fieris, ni ja povis supozi, ke li verŝajne faris sian eblon por ne dividi familiojn — kondiĉe ke li sukcesis aranĝi tion sen kaŭzi maloportunaĵojn al si mem. Kiam temas pri sklavoj, oni evidente ne povas atendi, ke homoj ĝenu sin preter difinita limo.

Mi estis same maltrankvila kiel ĉiuj aliaj. Kiam Tulia mortis antaŭ tri jaroj mi reekloĝis kun Filono, sed mi havis neniun ideon pri liaj planoj por post la liberiĝo. Pri personaj aferoj li estis malkomunikema eĉ en pli oportunaj momentoj, kaj dum la malrapidaj tagoj pasis kun daŭre malkreskanta espero pri la resaniĝo de Marko, li iĝis absolute vortavara. Precipe unu afero maltrankviligis min: mi memoris, ke li iam diris, ke se li havos filon li volos elaĉeti lin, kiam li mem ricevos sian liberecon. Sciante kiom li amas Oreston, mi pensis, ke tre verŝajne li volos fari tion. Neniu patrino estus povinta deziri pli por sia filo. Mi sciis, ke mi devus esti kontentega — sed ĉu tio signifas, ke li volas forporti de mi Oreston?

Marko mortis tri tagojn antaŭ la iduoj* de majo, en la dua jaro post la imperiestriĝo de Nerono. Lia korpo, vestita en nova togo kaj kovrita de disĵetitaj floroj, kuŝis kie ĉiuj vidu ĝin en la ĉefa halo. Ni virinoj devis gardi lin laŭvice, kaj laŭte plori kaj bati niajn brustojn por videbligi nian afliktiĝon. Finfine oni elportis lin el la domo en longa procesio kun muzikistoj kaj funebristoj, dum ni ceteraj postsekvis. Multaj el la viroj portis ĉapon, por montri ke ili ĵus liberiĝis.

Ĉio ŝanĝiĝis post la morto de Marko. Demetrio kaj Eŭtikia foriris, kaj Sekundo iĝis la nova sklavestro. Areskuza iĝis estrino de la virinoj, kaj en unu tago transformiĝis de afabla, patrineca amikino al rigora kontrolanto, kiu konstante kritikadis; fakte ŝia konduto komencis ĉiam pli simili tiun de Eŭtikia. Pli juna virino aperis por transpreni ŝian antaŭan postenon, kaj ŝi estis senprokraste kaptita de Apolonio. Tio multe ĉagrenis Akteon, kiu jam perdis sian alian amanton, kiam Tiaso ricevis sian liberecon. La problemo solviĝis, kiam Fania iris por kelkaj monatoj al Lanuvio* por gasti ĉe sia fratino, kunportante Akteon kaj Speon. Ne plaĉis al ŝi vidi sian bofilinon en la rolo de mastrino, kvankam ĉiuj sklavoj konsentis, ke ĝis nun Petronila agis ekstreme diplomate.

La ŝanĝiĝoj portis seriozan malĝojon al Iriso. Ŝi ekloĝis kun Anto jam antaŭ unu jaro, kiam ŝia filino naskiĝis: belega knabino, kun pli pala haŭto ol ŝia patrino, sed kun amasego da nigraj bukloj. Sed nun Demetrio kaj Eŭtikia elaĉetis Anton, kaj li iris loĝi kun ili en ilia nova bieneto. Li ja diris al Iriso, ke li revenos por ŝi kaj la infano tuj kiam li ŝparis sufiĉe da mono, sed ĉiuj konis la valoron de tia promeso. Tre verŝajne li trovos iun kamparan junulinon kun doto, kaj Iriso neniam ricevos de li plian vorton.

Rilate al Filono, li ankoraŭ diris al mi nenion, kaj mi ne kuraĝis demandi pri liaj planoj. Mi sciis nur tion, ke li malakceptis la inviton de Gajo resti en la vilao. Tamen li ankoraŭ ne foriris; provizore li helpis la novan sekretarion de Gajo, rideman viron kun ruĝa vizaĝo, kiu pli similis barbiston ol skribiston.

Dum la tagoj pasis sen definitiva sciigo, mi iĝis ĉiam pli maltrankvila. Ŝajnis al mi, ke ĉiufoje kiam mi rigardas Filonon, li certe devas rimarki la nediritan demandon sur mia vizaĝo, sed kompreneble li estis tia homo, kia restis absolute senkonscia pri la turmento kiun kaŭzis al mi lia silento. Finfine, kiam li daŭre ignoris miajn aludojn kaj duonajn demandojn, mi decidiĝis, ke mi ne plu eltenos tian malcertecon kaj ke estus preferinde demandi rekte.

Mi atendis ĝis la vespero, kiam ni estis solaj en nia ĉambro. Oresto ne plu dormis kun ni; la antaŭan jaron Filono forsendis lin al la dormejo de la viroj, plendante pri spacomanko. Filono sin apogis apud mi sur la lito, sed li diligente skribis kun la dorso turnita al mi. Li aparte malŝatis interrompojn, kiam li laboris. Mi pacience atendis dum ioma tempo, ĝis en la fino mi ne plu eltenis, kaj la vortoj elŝprucis kvazaŭ per si mem: “Ĉu vi intencas foriri, nun kiam vi liberiĝis?”

La dorso de Filono rigidiĝis. Li malrapide demetis sian grifelon kaj turnis sin al mi. La lampo estis sur la breto malantaŭ lia kapo, kaj lia vizaĝo estis komplete ombrata. “Mi planas iri al Romo por starigi kopiistan entreprenon. Mia bofrato promesis helpi min. Li ankoraŭ konas multajn homojn en Romo.”

“Kio pri mi kaj Oresto? Ĉu vi lasos nin ĉi tie?”

“Mi ankoraŭ ne decidis.”

Jen mi starigis mian demandon kaj ĝi restis sen respondo. Pro timo puŝi lin al malfavora decido, mi ne kuraĝis plu premi lin. Cetere, mi sciis, ke mi ne sukcesos almenaŭ tiuvespere elsuĉi pliajn informojn.

En la fino, ne Filono klarigis al mi siajn planojn, sed Petronila mem. Mi estis konsternita, kiam ŝi vokigis min. De kiam Tulia mortis ŝi apenaŭ parolis al mi, krom se ŝi devis foje veni en la kuirejon. Mi sciis, ke temas pri io tre grava.

Mi iris trovi ŝin en la malgranda ĝardeno. Ne plu plaĉis al mi viziti ĝin; ĝi tro multe pensigis min pri la periodo kiam ankoraŭ vivis Tulia. Kiam mi vidis la fontanon, mi ĉiam memoris, kiel ŝi volis plaŭdeti en la akvo.

Petronila estis skribanta, kiam mi alvenis. Trafis min la konstato, ke nuntempe ŝi estas ĉiam okupata. De jaroj mi pensis pri ŝi kiel maldiligenta persono: kiel homo, kiu pasigas sian tempon per oscedado kaj neniofarado. Sed nun kiam ŝi iĝis la mastrino, tio komplete ŝanĝiĝis. Ŝi venis senprokraste al la temo.

“Filono informis min, ke li volas elaĉeti vian filon Oreston. Mi estas tute preta vendi lin, sed unue mi volas sciigi al vi, ke neniu infano posedata de mi estos vendata sen la konsento de ĝia patrino. Mi ne aprobas la vendadon de infanoj aparte de ties patrinoj — krom en kazoj, kiam tio bedaŭrinde ne estas evitebla.”

Mi bezonis momenton por malimpliki tion, kion ŝi volis diri al mi. Kiam ĝia signifo finfine klariĝis al mi, mi staris konsternita kaj ne sciis kiel respondi.

“Li ne parolis al vi pri ĉi tio,” Petronila diris.

“Ne, sinjorino”.

“Li volas forporti vian filon, kaj li eĉ ne ĝenis sin mencii tion al vi. Kia tipe vira konduto. Kredu min, estus precize same se via edzo estus senatano. Sendube vi esperis, ke li elaĉetos ankaŭ vin.”

Kompreneble ŝi trafis la aferon rekte ĉe la kerno, kaj kiam ŝi diris tiujn vortojn, larmoj ekŝprucis en miaj okuloj. Mi retenis ilin kaj staris senvorte antaŭ ŝi por atendi ŝiajn pliajn komentojn.

“Kiel tipe,” ŝi daŭrigis. “Ne estas, ke li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti vin. Nu, vi ne bezonas fari tujan decidon. Pripensu la aferon bone kaj sen hasto. Sed se mi estus vi, mi akceptus la proponon de Filono. Mi scias, ke vi bedaŭros perdi vian filon, sed eble li ne ricevos alian tian ŝancon. Kaj li kostos pli, kiam li estos fininta sian trejnadon.”

Mi stumblis for, apenaŭ sciante kien mi iras, sed dum mi blinde serĉis la elirejon, ŝi revokis min.

“Ĉu Filono vere amas Oreston?” ŝi demandis.

Mi kapjesis.

“Do mi informos lin, ke vi ne konsentis je la vendo. Se li volas Oreston, li devos aĉeti ankaŭ vin.” Mi rigardis ŝin stulte, komplete konfuzita. “For!” ŝi diris. “Ek! Ne maltrankviliĝu. Mi scias, kiel paroli al tiaj homoj.”

Mi aŭdis nenion pli pri la afero, ĝis mi kaj Filono pretiĝis tiuvespere por enlitiĝi. “Sendube vi scivolas, kio okazos al vi kaj Oresto nun kiam mi ricevis mian liberecon,” li komencis per formala tono. “Mi decidis porti vin ambaŭ kun mi al Romo. Mi parolis hodiaŭ kun via mastrino, kaj ŝi konsentis vendi vin. Kompreneble, tio postulos grandan elspezon; mi fakte intencis uzi la monon por starigi mian novan entreprenon. Sed mi bezonos mastrumantinon, kiu povos ankaŭ prizorgi mian laborejon, kiam mi ne ĉeestos. Via mastrino informis min, ke Gajo komisios al mi kopii la kompletan kolekton de ĉiuj leteroj kaj paroladoj de lia patro. Tio certigos al mi bonan komencon de mia laboro.”

Dum la postaj tagoj ne mankis al mi tempo por pripensi mian novan perspektivon, kaj ju pli mi pensis, des malpli mi certis, ke ĝi plaĉas al mi. Estis vere, ke la vilao sufiĉe ŝanĝiĝis post la morto de Marko, sed mi iom post iom alkutimiĝos al la novaj homoj. Mi memoris tiun fulman impreson, kiun mi ricevis de Romo aŭ de Ostio (se efektive temis pri unu el ili), tuj post mia alveno, kaj la ideo ekloĝi en tia loko hororigis min. Plurfoje mi konsideris, ĉu diri al Filono, ke mi ŝanĝis mian deziron, kaj peti lin rezigni pri la aĉeto. Sed intertempe li konvinkis sin, ke min li vere bezonas, kaj li eble ne estos tiel preta ŝanĝi duan fojon siajn planojn.

Nur la konsidero pri Oresto retenis min. Petronila ja diris, ke ŝi ne vendos lin sen mia konsento, sed kiel mi povos bari al mia propra filo la vojon al libereco? Filono estis pli komunikema pri siaj planoj nun kiam ankaŭ mi estis partoprenonto en ili, kaj mi jam komprenis, ke por Oresto temas pri elstara ŝanco. Iam li estos mastro de kopiejo kaj anstataŭ mem sklavi, li havos siajn proprajn sklavojn, kiuj faros por li la laboron. Kiom entute eblas al homo regi sian propran sorton, tiom li regos la sian. Sed se mi lasos lin foriri sen mi, tre verŝajne mi neniam plu vidos lin.

Mi remaĉadis la situacion dum tagoj, ĉar mi tute ne kapablis decidi kion fari. La problemo estis, ke ne temis pri afero, kiun mi povis solvi mem. Mi komencis serĉi en mia ĉirkaŭaĵo signon: signon, kiu diros al mi, ĉu iri aŭ resti.

Ĝuste en tiu periodo eksplodis terura sceno en la sklavejo. Oni malkovris, ke malaperis valora ĉevalino kune kun sia ido, kaj ke ili estas tute ne troveblaj interne de la muroj de la vilao. Laŭŝajne ili iel sukcesis eliri, do homoj estis senditaj al la ĉefa strato por serĉi ilin. La du sklavojn, kiujn oni konsideris respondecaj pri ilia eskapo, oni ŝlosis en kabanon, kie ili atendis en la plej bona okazo severan skurĝadon, en la plej malbona, se oni ne trovos la ĉevalojn... neniu rekte diris tion, sed eble oni vendos ilin. Tiu ĉevalino valoris ne multe malpli ol malatenta sklavo.

Kiam mi aŭdis kio okazis, mi ektremis. Jen la signo, kiun mi atendis. Se oni rekaptos la ĉevalinon antaŭ la noktiĝo, tio signifos, ke mi devos resti en la vilao. Kaj se ne — la mesaĝo estos klara.

Oni rekondukis la ĉevalinon kaj ŝian idon tuj antaŭ la sunsubiro. La aliaj sklavoj estis tre kontentaj por la du akuzitoj, sed mi estis pli deprimita ol mi estus povinta imagi. Mi jam komencis kredi, ke la ĉevalino senspure forgalopis. Kaj male, oni rekaptis ŝin, dum ŝi kaj la ido trotis laŭ la ĉefa vojo direkte al Romo. La signo estis nedubebla.

Mi decidis ignori ĝin. Mi ekiros al Romo.

Ni ne ekmoviĝis ĝis la somero preskaŭ finiĝis. Filono diris, ke estus frenezaĵo ekiri dum la aŭgusta varmego, kiam ĉiuj notinduloj fuĝis al la pli freŝa aero de siaj kamparaj vilaoj. Ni atendu la malpli varmajn tagojn je la fino de la somero, kiam la vivo revigliĝas.

Filono finfine foriris frue en septembro, ne surĉevale kiel li faris kiam li estis sklavo, sed piede. Multe ĉagrenis min la fakto, ke li insistis ekiri la tagon antaŭ la iduoj, ĉar ĉiuj scias, ke tiu estas la plej malbona momento por komenci novan aferon. Mi petegis lin atendi pli bonan tagon, sed li nur ridis kaj diris, ke mi ne estu tiel superstiĉa. Iomete konsolis min, ke falis kelkaj pluveroj en la momento de lia foriro. Tio estas bona signo en la komenco de vojaĝo, precipe en sezono kiam oni normale ne atendas pluvon.

Por marŝi ĝis Romo, Filono bezonis plenan tagon, do li ekiris antaŭ la sunleviĝo, kun la espero alveni ĝis la vespero. Mi kaj Oresto devis sekvi per ĉarego post kelkaj tagoj.

La tuta domanaro venis por adiaŭi nin. Akteo kaj Speo ankoraŭ ne revenis de Lanuvio, sed ĉeestis ĉiuj aliaj. Iriso kaj Areskuza kisis min, kaj mi longe brakumis ilin. Ni ĉiuj ploris; finfine ni ja konis unu la alian de dek tri jaroj, sed post mia transloĝiĝo al tiel malproksima loko, ne ŝajnis granda probableco, ke ni iam ajn revidiĝos. Ĉiuj viroj bondeziris al mi, kaj eĉ Petronila venis al la korto dum kelkaj minutoj por enmanigi al mi malgrandan sumon kiel adiaŭan donacon.

Portante niajn pakaĵojn surkape, mi kaj Oresto eliris tra la pordego, dum ĉiuj sekvis nin eksteren por mansvingi kaj krii siajn lastajn salutojn. Ni devis renkonti la ĉariston ĉe la ĉefa strato. Ĉe la unua kurbo mi turnis min por rigardi malantaŭen. Jen plu staris ĉiuj, kaj mansvingis: la homoj kun kiuj mi loĝadis kaj laboradis dum tiom da jaroj. Mi konis la plejmulton el ili same bone kiel mi iam konis mian propran familion, sed nun mi devis forlasi ilin por ekloĝi duafoje en mia vivo inter fremduloj. Mi kaj Oresto mansvingis lastan fojon; tiam ni turnis nin por direktiĝi al Romo kaj nia nova vivo en la urbo.

* * *

La unuaj monatoj estis tre malfacilaj. En septembro postrestis ankoraŭ la lastaj spuroj de la somera varmego, kaj freŝaj ventetoj ne ŝajnis penetri inter tiuj muroj el brikoj kaj ŝtono. Mi rapide malkovris la neceson fari miajn aĉetojn kiel eble plej frue en la mateno; se ne, mi revenus elĉerpite, kun la robo gluita al la dorso pro ŝvito.

Kompare kun la vilao, nia nova hejmo ŝajnis preme malvasta. Ĝi konsistis el nur unu grandeta ĉambro kun enirejo, kiu malfermiĝis al la strato; alta barilo apartigis la enirejon de la ĉefa parto de la butiko. En la fundo estis mizera ĉeleto, kie ni dormis. Kiam pluvis, mi devis ankaŭ kuiri tie, ĉar Filono ne konsentis, ke mi pretigu manĝaĵojn en la butiko. En aliaj tagoj mi portis la karbujon en la straton.

Por havi akvon mi devis iri eksteren al la fontano, dum por niaj korpaj bezonoj ni uzis pispoton. Estis publika necesejo post du stratoj — se oni pretis pagi duonan ason* por ĉiu vizito. En Romo eĉ feki kostis.

Filono estis tute kontenta en ĉi tiu nova medio. Se li estis persone komforta, li absolute ne rimarkis sian ĉirkaŭaĵon. Sed al mi ŝajnis, ke oni kondamnis min al malliberejo. Estis tri etaĝoj super nia loĝejo, plenaj je malgrandaj ĉeloj, kaj en ĉiu el ili svarmegis homoj. Kiam mi alvenis, la aliaj virinoj rigardis min scivole, kaj mi ricevis la impreson, ke ili konstante observas ĉion, kion mi faras, precipe dum la unuaj tagoj, kiam mi ankoraŭ devis alkutimiĝi al la urba vivo.

Kvankam mi estis ĉirkaŭata de pli da homoj, ol mi vidis en mia tuta vivo, mi sentis teruran solecon. Neniu parolis al mi, kaj mankis al mi ĉiuj, kiujn mi konis en la vilao. Mi ne kuraĝis plori antaŭ Filono, sed kiam li laboris en la skribejo, mi ŝajnigis okupi min en la malluma malantaŭa ĉambreto, dum la larmoj ruliĝis laŭ miaj vangoj.

Mi bedaŭregis, ke mi tiel malsaĝe konsentis veni al Romo. Mi eĉ ne gajnis per tio mian liberecon. Filono ja aĉetis min kaj Oreston, sed li diris ankoraŭ nenion pri eventuala intenco liberigi nin. Mi restis sklavo, sed nun mi estis sklavo en multe malpli komforta situacio ol antaŭe.

La afero kiu plej premis sur mi, estis la manko de herbo kaj arboj. Ja troviĝis malgranda korto kun kelkaj mizeraj arbustoj, sed ili ĉiam estis kaŝitaj sub la lavaĵoj de aliaj homoj, kaj la herbo estis plena je forĵetaĵoj kaj fekaĵo. La loĝantoj de la supraj etaĝoj tenis plantojn sur siaj balkonoj, sed mi ne vidis la sencon malliberigi florojn en etaj bovloj da tero. Troviĝis neniu loko por kreskigi legomojn, kaj ĉar ni ne estis sufiĉe malriĉaj por partopreni la senpagan disdonadon de greno*, mi povas diri sen troigo, ke ni manĝis nenion, kio ne estis aĉetita per mono. Kelkaj homoj tenis kokinojn aŭ kuniklojn en la korto, sed mi estis tro deprimita por eĉ pensi pri io simila.

Ankaŭ kuiri estis malfacile. Mi estis alkutimiĝinta al la oportunaj aranĝoj ĉe la vilao, sed nun mi devis limiĝi je unu sola karbujo. Dum la pasintaj jaroj mi lernis kuiri tre variajn pladojn, sed sen forno aŭ fajrejo necesis rezigni la plejmulton el ili. Mi komencis kompreni kial tiom da familioj aĉetas jam kuiritajn manĝaĵojn, kaj ĉar Filono ŝajnis tute kontenta forĵeti tiel sian monon, ankaŭ ni faris tion ĉiam pli ofte. Baldaŭ mi komencis pensi, ke ĉion, kion Filono perlaboras, ni elspezos por manĝi.

En la komenco, ankaŭ Oresto estis malfeliĉa. Li diris al mi, ke la aliaj infanoj en la lernejo mokas lin pro lia kampara parolmaniero, kaj la instruisto estis pli severa ol tiu, kiun li havis antaŭe. Plurfoje li alŝteliĝis tre honte hejmen kun spuroj de vergo surdorse. Sed li rapide trovis amikojn kaj komencis aspekti pli gaje, kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol li kuradis tra la stratoj kun la aliaj knaboj, kvazaŭ li loĝis la tutan vivon en Romo. Lia instruisto amikiĝis kun Filono, kaj ankaŭ tio helpis; li kopiigis librojn ĉe ni kontraŭ malaltigo de sia tarifo.

En la tagoj kiam Gajo estis en Romo, Filono pasis frumatene ĉe li por doni respektan saluton. Estis ioma distanco al Kvirinalo*, kie Gajo loĝis, kaj Filono devis eliri antaŭ la sunleviĝo se li ne volis perdi la plej grandan parton de la mateno. Li ĉiam revenis aĉhumore, precipe se oni longe atendigis lin. Gajo havis multajn klientojn* pli gravajn ol ekssklavon. Sed Filono ne povis riski resti hejme; bona patrono estas tre grava por malriĉulo. Cetere li ĉiam revenis kun io: kutime kun mono, kaj kelkfoje ankaŭ kun invito al vespermanĝo. Se nur pro tio, la afero valoris la penon.

Laŭ mia vidpunkto la plej interesa aspekto de tiuj vizitoj estis la fakto, ke li povis reporti al mi novaĵojn pri la vilao, kvankam kiel kutime, eltordi el li la informojn estis pli malfacile ol ŝteli oron el templo. Tiel mi aŭdis, proksimume du jarojn post nia alveno en Romo, ke Iriso mortis, lasante sian filineton sen patrino. Malĝojigis min tiu novaĵo, kvankam ne tiom, kiom se ni estus en pli regula kontakto.

Kiam Filono eliris, mi prizorgis por li la butikon. Li jam instruis al mi kiel miksi la inkon kaj prepari la vakson por la tabuletoj; la laboro fakte ne estis tre malsama ol tio, kion mi faris antaŭe por Apolonio. De tempo al tempo envenis kliento por trarigardi la volvaĵojn aŭ por lasi kopiendan tekston.

Multaj el la homoj, kiuj venis al nia skribejo, estis relative malriĉaj: ĝenerale temis pri kvartalaj komercistoj, kiuj devis prepari kontrakton kaj ne taksis sin sufiĉe edukitaj por fari tion mem; aŭ gepatroj kies filo soldatservis for de Romo en unu el la provincoj, en Egiptujo aŭ Ĝermanujo aŭ en simila loko, kaj kiuj deziris, ke oni skribu por ili leteron. Mi sentis, kiel Filono subpremas sian malpaciencon, dum ili pene diktis siajn bagatelajn novaĵetojn. Ne tiajn klientojn li esperis trovi, kiam li eksiĝis el bona pozicio kiel sekretario.

Estis maljuneta virino, kies filo postenis en Britujo. Ŝi rakontadis al mi pri li kun larmoj en la okuloj; ŝi neniam suspektis kial mi tiom interesiĝas kaj starigas tiom da demandoj. Ŝi ne vidis lin jam de dek kvar jaroj, kio laŭ mia kalkulo signifis, ke li estis tie de la komenco. Mi scivolis, ĉu li estis inter tiuj soldatoj, kiuj atakis mian vilaĝon. Mi ja provis unu fojon demandi ŝin precize kie li deĵoras, sed kompreneble ŝi tute ne kapablis respondi. Ŝi eĉ ne sciis, ĉu li estas en la okcidento aŭ la oriento; laŭ ŝi Britujo estas simple Britujo. Ŝi povis nur ripeti, ke li postenas en la dekkvara legio. Mi esperis, ke ŝi foje alportos liajn respondojn, por ke Filono laŭtlegu ilin al ŝi, sed ŝi neniam tion faris. Verŝajne ŝi petis najbaron.

Mi jam lernis per rapida rigardeto rekoni, ĉu skribaĵo estas en la greka aŭ la latina. Se ĝi estis en la greka, ni pagigis pli. Filono ofte grumblis dum li okupiĝis pri la kopiado, kun malafablaj komentoj pri iuj homoj, kiuj kredas, ke ili kapablas forrabi de la poetoj ilian laboron. Li korektis iliajn erarojn, kio plaĉis al kelkaj klientoj sed ne al ĉiuj; ofte ili plendis kaj ne revenis. Pasis iom da tempo antaŭ ol Filono komprenis, ke ne ĉiuj bonvenigas la aludon, ke ilia kono de la greka estas malpli ol perfekta.

En Romo, skribaĵoj troviĝis ĉie: ne nur sur monumentoj kaj publikaj anoncoj, sed ankaŭ senzorge dissemitaj sur muroj kaj super pordoj. Mi ne tuj rimarkis ilin, sed pro mia laboro en la kopiejo, mi laŭgrade iĝis pri tio ĉiam pli konscia. Baldaŭ komencis ŝajni al mi, ke skribaĵoj svarmas en ĉiuj flankoj. Mi jam rekonis kelkajn el la literoj — mi ja sufiĉe ofte vidis Oreston kopii ilin, kiam li estis pli juna — kaj iom post iom mi lernis ankaŭ la aliajn, kaj komencis kompreni kiel oni kunmetas ilin por formi vortojn. Mi neniam lernis legi kiel iu, kiu vizitadis lernejon, sed mi almenaŭ sciis sufiĉe por ne miksi la mendaĵojn de la klientoj kaj por deĉifri la titolojn sur la volvaĵoj. Mi eĉ kelkfoje provis mem skribi unu-du vortojn, dum mi forskrapis la vakson de la malnovaj tabuletoj, kvankam la afero ĉiam finiĝis tiel, ke mi ridis pro mia propra infaneca konduto kaj rapide glatigis la vakson, antaŭ ol iu rimarkos.

Ĝenerale mi estas kontenta, ke mi lernis iomete legi; jam plurfoje mi trovis tion sufiĉe utila atingo. Mi scias, ke verŝajne tio impresas tute eksterordinare, ke mi sukcesis akiri eĉ la malgrandan kapablon, kiun mi havas; sed la fakto estas, ke tio ne estas tiel malofta afero, kiel multaj homoj supozas.

* * *

Mi certe ne povas diri, ke plaĉis al mi loĝi en Romo, tamen mi malrapide alkutimiĝis al la loko. Mi ekkonatiĝis kun la aliaj virinoj en mia konstruaĵo, kaj komencis saluti ilin kiam ni renkontiĝis ĉe la fontano aŭ la bazaro. La pli amikemaj donis al mi utilajn informojn: kie aĉeti la plej malmultekostajn lentojn kaj kiel krei pli-malpli kontentigan fornon el renversita kuirpoto; dum mi malkovris ke, laborinte tiom da jaroj por Fortunato kaj Apolonio, ankaŭ mi akiris plurajn utilajn sciojn, tiel ke miaj najbarinoj eĉ komencis konsulti min pri iuj aferoj.

Tiu kun kiu mi plej bone rilatis estis Bendiso: solida virino kun maldensiĝanta hararo, iom pli aĝa ol mi. Ankaŭ ŝi, kiel mi, ne ĉiam estis sklavo; oni portis ŝin al Romo, kiam ŝi estis infano. En la komenco ŝi nur malvolonte rakontis al mi sian historion, kaj mi devis kunmeti ĝin el la aludoj kaj malkompletaj detaletoj, kiujn ŝi faligis en pluraj malsamaj okazoj, dum ni atendis nian vicon ĉe la banejo. Dum periodo de pluraj monatoj mi kunflikis bildon de ŝia infaneco en monta vilaĝo en Trakujo, antaŭ la katastrofa ribelo, kiu rezultigis la detruon de ŝia tuta mondo.

Ŝia patro, laŭ ŝi, estis fama batalanto, ĉampiono ĉe ŝia popolo. Oni ne mortigis lin, sed sendis lin al Romo por la triumfo. Mi ne prenis ĉi tiun parton de la rakonto tro serioze. Je dek jaroj, ĉiu kredas sian patron granda ĉampiono. Cetere, duono de la homoj, kiujn oni renkontas en Romo, estas pretaj ĵuri, ke ilia patro estis almenaŭ tribestro.

Mi sentis min hejmece kun Bendiso, laŭ maniero kiun mi neniam spertis kun alia homo de kiam mi estis portita el mia propra lando. Kiel mi, ŝi konis tiun alian mondon, kiu ekzistas ekster Romo, kaj ankaŭ ŝi konsciis, ke ne ĉiuj nepre opinias, ke la plej feliĉa sorto de la vivo estas naskiĝi romano.

Post la alveno en Romo, ŝi ne malprosperis. Ŝi loĝis nun kun viro kiu direktis tano-entreprenon, ne malproksime de nia skribejo. Kvankam ambaŭ estis sklavoj, ili vivis sufiĉe bone. Ŝia edzo estris ne malmultajn sklavojn, kaj kondiĉe ke la entrepreno alportadis regulan profiton, ilia mastro apenaŭ ĝenis ilin. Mi divenis, ke ili verŝajne posedas konsiderindan ŝparaĵon. Ili havis tri filojn, kiuj laboris kun sia patro en la tanejo; ŝi klarigis, ke la knabinojn ili elmetis*.

Komence mi supozis, ke mi aŭdis la tutan historion de Bendiso. Mi ne tuj eksciis, ke restas unu parto, la plej grava parto de la rakonto, kiun ŝi retenis. Pasis jam tridek jaroj de kiam ŝi malliberiĝis, sed la tiamaj travivaĵoj vundis ŝin tiel profundege, ke ŝi ne eltenis malkovri ilin eĉ al la plej komprenema aŭskultanto. Nur kiam mi mem rakontis al ŝi mian propran historion, pri mia domaro kaj mia familio, kaj tiuj frenezaj lastaj tagoj antaŭ la alveno de la romanoj, ŝi finfine decidiĝis senvualigi al mi la plej doloran el ĉiuj siaj memoroj.

Post la kapitulaco de la fortikaĵo, kie multaj el ŝia popolo longe rezistis, la romanoj dividis ilin en tri grupojn. En unu grupon ili arigis la virojn kaj junulojn, en alian la plejmulton el la infanoj, kaj en la trian kaj plej grandan grupon ili metis la gemaljunulojn, la virinojn kaj la bebojn. Mi tremis, aŭskultante tiun priskribon. Longe subpremitaj memoroj seninvite leviĝis en mia menso: la aferoj, kiujn mi strebis laŭeble ne pripensi de preskaŭ dek kvin jaroj. Mi vidis teruritajn infanojn kiuj kroĉiĝis al siaj patrinoj, patrinojn kiuj konvulsie premis al la brusto siajn infanojn, dum la soldatoj rapide kaj efikece asignis iujn al unu grupo, iujn al alia.

Bendiso rakontis al mi, kiel ŝia patrino arigis ĉiujn siajn infanojn inter siaj brakoj per lasta senespera defio, kvazaŭ ŝi ankoraŭ esperis iel protekti ilin. Bendiso staris tremante inter siaj gefratoj, premate kontraŭ la brako de sia patrino, sen kuraĝo eĉ por plori. Soldato ŝovis sin malantaŭ ŝian patrinon, kiu tusis, tiam rivero da brila sango subite verŝiĝis el ŝia buŝo super la kapojn de ŝiaj infanoj. Bendison oni eltiris el ŝiaj brakoj, sed ŝi rigardis malantaŭen ĝustatempe por vidi la patrinon fali senforte al la grundo, dum en la sama momento la soldato tiris malantaŭen la kapon de ŝia plej juna fratino, du-jara infano, kaj senĝene tratranĉis ties gorĝon. Bendiso apenaŭ sukcesis elbuŝigi tiun parton de la rakonto. Nur skize ŝi raportis ĝin per stranga voĉtono, kiu malkuraĝigus min peti pliajn informojn se mi estus volinta fari tion. Sed mi tute ne deziris aŭdi pli; mi estis perdita inter miaj propraj pensoj, revekitaj de ŝia rakonto.

Alia virino, kun kiu mi sufiĉe bone konatiĝis, estis Blandinia, kvankam mi ne povas aserti, ke ŝi plaĉis al mi tiom, kiom Bendiso; fakte estis ŝi, kiu kroĉis sin al mi, pli ol la malo. Ŝi estis malgranda kaj malhela kun rapidaj movoj, kiuj pensigis min pri birdo: pri iom stulta birdeto, laŭ mia ideo. Ŝiaj gepatroj iam estis sklavoj, sed ŝi naskiĝis mallonge post ilia liberiĝo. Ŝiaj fratoj kaj fratino naskiĝis antaŭe; ŝiaj gepatroj sukcesis elaĉeti unu fraton, sed ili perdis la kontakton kun ŝia fratino, kiam ŝia mastrino portis ŝin trans la maron. Tamen la alia frato havis bonan postenon kaj diris al siaj gepatroj, ke ili ne ĝenu sin elaĉeti lin. Li sukcesis eniri la Imperian Servon kaj laboris kiel gardisto ĉe la Amfiteatro. Blandinia promesis, ke iun tagon mi povos akompani ŝin tien por vidi la leonojn.

Ĉi tiu facilanima propono tute senspirigis min, kaj mi certigis, ke Blandinia ne forgesu ĝin. Filono malaprobis spektaklojn kun bataloj kaj sovaĝaj bestoj, do mi neniam iris al la Amfiteatro. Ĉiufoje kiam mi vidis Blandinian, mi memorigis ŝin pri ŝia invito, sed en la komenco ŝi ĝin daŭre prokrastis, tiel ke mi ekdemandis min, ĉu ŝi tamen vere havas fraton en la Imperia Servo. Sed iun tagon ŝi subite diris, ke se mi volas vidi la leonojn, mi akompanu ŝin la postan matenon antaŭ ol ni iros al la banejo.

Tio estis ne tre oportuna, sed mi absolute ne intencis maltrafi mian ŝancon. Dum Filono parolis kun kliento, mi prenis mian bantukon kaj marŝis kun firma paŝo el la butiko. Se mi revenos malfrue, li simple devos engluti mian klarigon, ke necesis atendi pli longe ol kutime. La porvirina banejo en nia kvartalo estis ĉiam plenega.

Kun sento de aventuro mi sekvis Blandinian tra la homoplenaj stratoj. Malofte mi devis iri pli malproksimen ol la banejon aŭ la bazaron, sed nun ŝi kondukis min al kvartalo, kiun mi ankoraŭ ne vizitis. La Amfiteatro estis granda, impona ejo farita el ligno; tamen ŝi gvidis min ne tien, sed al la solidaspekta ŝtona konstruaĵo, kiu frontis ĝin. Evidente ŝi jam vizitis ĝin en multaj antaŭaj okazoj, ĉar ŝi ne iris al la ĉefa enirejo, sed senhezite marŝis al malgranda flanka pordo, kie ŝi petis paroli kun Felikso. Ni devis iomete atendi, dum la pordisto vokigis ŝian fraton, sed finfine li aperis: malalta, ridetema viro, kiu ŝajnis tute preta montri la leonojn al ĉiu ajn pasanta scivolemulo.

Preninte torĉon li kondukis nin malsupren laŭ kelkaj ŝtupoj kaj poste laŭ subtera koridoro preter sennombraj pordoj kaj pasejoj. Miaj okuloj avide esploris la koridorojn, kiujn ni preteriris, sed ili estis plejparte senlumaj kaj malmulto estis videbla. Tamen de tempo al tempo, mian scivolon rekompencis subitaj alblovoj de stranga, nekonata odoro, kaj unu fojon konsternis min laŭta, perturba krio, kiu estis abrupte tranĉita kvazaŭ per fermado de pordo. Ĉu ĝi estis besta aŭ homa, mi ne povis rekoni.

“Jen ni alvenis,” Felikso diris. Li kondukis nin preter riglita pordo kaj montris al malgranda kvadrata malfermaĵo en la muro. “Ne tro alproksimiĝu. Oni ne manĝigas ilin ĝis morgaŭ.”

Lia averto tute ne necesis. Li apenaŭ finparolis, kiam la plej terura kriego aŭdiĝis de la alia flanko de la muro: nepriskribebla sono, tiel laŭtega ke mi eksaltis pro ŝoko.

“Jen, vidu: ili aŭdis nin,” li diris per kontenta tono. “Ne maltrankviliĝu; ili ne povas eliri. Iru rigardi tra la gvatotruo. Nur ne tro alproksimiĝu. Vi ne volas, ke ili disbatu vin.”

En tiu momento giganta bruna vizaĝo aperis ĉe la malfermaĵo, kaj denove eligis tiun teruran blekon. Mi saltegis malantaŭen tiel haste, ke mi preskaŭ faligis Blandinian. La vizaĝo estis premata kontraŭ la truo; aŭdiĝis ĝia minaca subblekado, dum mi kun hororo rigardis la cikatrojn sur ĝia nazo kaj ĝiajn grandegajn pintajn dentojn. Estis absolute klare, ke la posedanto de tiu vizaĝo volonte estus preminta sin tra la truo, se tio entute eblus, por kapti nin en sia masiva faŭko.

“Ĉu vi vidas lian longan hararon?” Blandinia diris. “Tiu estas la viro.”

“Strange, ĉu ne,” ŝia frato komentis. “Oni atendus, ke ĝi estus la ino. Estas du inoj kun li tie interne. Se li moviĝos flanken, vi vidos ilin.”

Sed la bestego reĵetis sin kontraŭ la malfermaĵo kaj denove surdige blekegis. Mi ne bedaŭris, kiam Felikso forkondukis nin.

“Ĉi tie ni tenas la malliberulojn,” li diris, dum ni trotis malantaŭ li laŭ alia koridoro. “Ĉu vi volas rigardi?”

Estis alia gvatotruo en la muro, simila al tiu, de kiu ni ĵus venis. Singarde, mi aliris ĝin. Kiam mi alproksimiĝis, miajn orelojn trafis obtuza sono, kiel mallaŭta ĝemado. Komence mi vidis nenion, sed dum miaj okuloj laŭgrade alkutimiĝis al la malforta lumo, mi sukcesis videti jen kaj jen plurajn homojn, kies okuloj gapis el palaj vizaĝoj. La plejmulto sidis aŭ kuŝis senmove sur la grundo, sed unu viro balancis sin antaŭen-malantaŭen dum li eligis daŭran subvoĉan lamentadon, kaj alia marŝis tien kaj reen murmurante al si mem. El la ĉambro venis neeltenebla odoraĉo: haladzo de malpuregaĵoj kaj malnovaj ĉifonoj kaj nelavitaj korpoj. La aero estis tiel densa, ke mi devis forturni mian vizaĝon por spiri. Kaj sub tiuj odoroj estis alia, ŝvebanta ĉe la rando de mia konscio: akra subfluo, kiu starigis la harojn sur mia nuko.

“Ĉu oni manĝigos ilin al la leonoj?” mi demandis, malproksimiĝante de la fenestro.

“Jes, certe la plejmulton,” respondis la frato de Blandinia. “La aliajn oni bruligos. Ĉi tiuj homoj estas absolutaj feĉuloj.”

“Kio estis tiu odoro?” mi sukcesis demandi.

“Kiu odoro?” li diris.

“Mi scias, kion ŝi intencas,” Blandinia intermetis. “Ĝi ĝenis ankaŭ min en la komenco. Ne maltrankviliĝu pro tio,” ŝi aldonis, turnante sin al mi. “Ĝi estas nenio. Malliberuloj ĉiam odoraĉas tiel, kiam ili scias, ke alproksimiĝas la ekzekuto.”

* * *

Post nia transloĝiĝo al Romo, baldaŭ evidentiĝis, ke Filono ĉiam pli aktive implikiĝas en sia stranga religio. Li trovis templon sufiĉe proksime al nia hejmo, kie la judoj renkontiĝis por preĝi, kaj regule je ĉiu sepa tago mi devis prizorgi la kopiejon dum li iris partopreni iliajn ceremoniojn. Foje akompanis lin hejmen kelkaj el liaj samreligianoj — li nomis ilin liaj fratoj — kaj ili restis dum horoj ĉe ni, rompante pinnuksojn kaj trinkante vinon, kaj malhelpante, ke Filono okupiĝu pri sia laboro.

Kiel Filono, ili estis plejparte de greka origino, kaj mi ofte komprenis eĉ ne unu vorton de interparolado, kiu daŭris tutan matenon. Eĉ kiam ili transiris al la roma lingvo, la afero ne estis multe pli klara. Ŝajnis, ke ili ĉiuj tenas la plej pasiajn opiniojn pri absolute nenio, kaj la plejmulto el iliaj diskutoj temis pri kompletaj ĥimeraĵoj, laŭ mia impreso. Ili senfine debatis tiajn demandojn: ĉu nejudo povas realigi vere bonan agon, aŭ kial oni ne rajtas aĉeti la viandon de besto buĉita dum oferado.

Ĉiam surprizis min vidi la nekutiman sintenon de Filono en ĉi tiuj okazoj. Li normale ne ĝuis la kunestadon kun aliaj homoj, eĉ se li penis prezenti afablan mienon, kiam envenis kliento. Sed kun la fratoj, aŭ la nazaretanoj, kiel ili mem nomis sin, li iĝis nova homo: bonhumora, laŭ iom seka maniero, kaj preta partopreni en ĉiuj diskutoj. Mi vidis, ke ili rigardas lin kun konsiderinda estimo: pli ol unu fojon mi aŭdis lin tratranĉi unu el iliaj bruaj disputoj per kelkaj mallongaj frazoj, kiujn ili aŭskultis en respekta silento antaŭ ol reeksplodis ilia viglega diskuto.

Kiam la fratoj ne disputis inter si, ili kritikadis siajn samreligianojn. Mi ofte aŭdis ilin aludi al malkonsento, kiun ili havis kun kelkaj aliaj judoj, kiuj adoradis ĉe la sama templo: tiuj estis la homoj, kiujn ili nomis la tradiciistoj. Ŝajne, la problemo estis tio, ke la tradiciistoj insistis, ke ĉiuj judoj vivu laŭ rigida regularo starigita de ilia dio mem. Filono kaj liaj amikoj aliflanke argumentis, ke ili ne vidas la sencon de tiaj reguloj kaj ke ili tute bone povas adori sian dion sene. Samtempe ili donis impreson, ke ili iom timas la tradiciistojn kaj tute ne deziras malamikigi ilin.

Multaj el la reguloj rilatis al manĝaĵoj. Mi iam demandis Oreston pri ili, kaj aŭdinte lian klarigon, mi pensis, ke mi bone komprenas, kial Filono tute ne deziras efektivigi ilin en la praktiko. Unue, tio signifus elĵeti ĉiujn potojn kaj telerojn, kaj elspezi nian tre bezonatan monon por aĉeti novajn; kaj krome, ĝi kaŭzus al Filono grandan embarason kiam Gajo invitus lin al vespermanĝo. Nur malsaĝulo intence ofendus sian patronon pro tia afero.

Tamen ŝajnis, ke ne ĉiuj nazaretanoj estas pretaj tiel facilanime malatenti la regulojn. Plurfoje mi aŭdis la fratojn diskuti pri alia grupo de nazaretanoj de malsama templo, laŭ kiuj konvertitoj al la juda religio evitu porkaĵon, unu el la manĝaĵoj malpermesitaj de ilia dio. Filono kaj liaj amikoj ne partoprenis tiun opinion, kaj konsentis, ke ili mem trankvile manĝos porkaĵon, kiam ajn la ebleco prezentiĝos. Se konsideri la fakton, ke neniu el ili havas monon por aĉeti viandon ekster la Saturna festo, mi pensis, ke tio verŝajne ne faros grandan diferencon.

Sed la malkonsento kun la tradiciistoj ne limiĝis nur je la demando pri manĝaĵoj. Ili ankaŭ postulis, ke ĉiuj viraj konvertitoj al ilia religio estu cirkumciditaj; tiel ili nomis la operacion fortranĉi la pinton de la prepucio. La fratoj ja havis diversajn opiniojn pri aliaj demandoj, sed pri ĉi tiu ili estis en kompleta akordo. Neniu el ili havis la plej malgrandan intencon submetiĝi al tiel riska operacio. Unu el la fratoj konis iun, kiu faris, kaj travivis tagojn da terura dolorego, kiam la vundo infektiĝis.

La fratoj ĉiam ege entuziasmiĝis, se iu aliĝis al ilia grupeto, kaj ili estis pretaj dediĉi senliman tempon al iu, kiu eble transiros al ilia vidpunktaro. Estis okazo, kiam unu el ili venigis junulon, nomitan Nasta, kiu aspektis iom timema. Li havis ŝrumpintan brakon; mi ne povas imagi, kiel li eskapis esti elmetita tuj post la naskiĝo. Ĝis lastatempe li estis sklavo, sed lia mastrino liberigis lin, aŭ pli precize elĵetis lin, kiam li serioze malsaniĝis kaj ŝi ne volis ĝeni sin pri lia flegado. Mi ne scias kiel okazis, ke li ekkonatiĝis kun la fratoj, ĉar li estis sufiĉe malsama al ili; li estis needukita kaj tute ne konis la grekan, krom tiuj esprimoj, kiujn ĉiuj akiras.

La fratoj dediĉis konsiderindan tempon por klarigi siajn kredojn al Nasta kaj ankaŭ por komprenigi, kiel iliaj opinioj diferencas de tiuj de iliaj misgviditaj samreligianoj. Plejparte temis pri la kutimaj stultaĵoj, kaj mi ne multe atentis, kvankam fragmentoj de ilia konversacio atingis min ekstere en la strato, kie mi muelis grenon tuj interne de la enirejo.

Estis tamen unu parto, kiu tiklis mian scivolon, kaj mi ĉesigis la mueladon por pli bone aŭskulti. Temis pri difinita judo, kiun la fratoj evidente tre alte estimis, malgraŭ tio ke oni krucumis lin antaŭ multaj jaroj pro blasfemado. Li ne loĝis en Romo, sed en unu el tiuj provincoj ĉe la rando de la imperio, kies nomojn oni aŭdas de tempo al tempo: en Cilicio aŭ Judujo, aŭ en iu simila loko. La interesa parto estis tio, ke post la krucumiĝo li revenis al la vivo: miriga historio, sed certe ne malebla. Mi ja aŭdis pri similaj okazaĵoj. Intertempe li denove mortis, sed mi aŭdis la fratojn klarigi al Nasta, ke li reekvivos duan fojon. Kiam tio okazos, laŭ ili, ĉiuj malamikoj de ilia dio estos detruitaj, kaj la mondo venos al fino inter fajro kaj flamoj.

Nasta demandis per iom maltrankvila voĉo, kiam tio okazos, kaj ankaŭ mi silente proksimiĝetis por aŭdi la respondon. Mi atendis malkovri, ke tio venos post multegaj jaroj: post cent, eble, aŭ mil. Mi estis absolute ŝokita pro la informo, ke tio realiĝos tre baldaŭ, verŝajne dum la venontaj jaroj. Mi sidis sur miaj kalkanoj en la enirejo de la butiko, kun unu mano sur la frotŝtono, kvazaŭ mi iĝis statuo. La fratoj paroladis, sed mi tute ne kapablis plu sekvi ilin. Finfine mi kliniĝis antaŭen, kolektis la farunon per aŭtomata gesto, prenis la muelilon, kaj iris tra la skribejo al la malantaŭa ĉambreto.

Kiam mi trankviliĝis sufiĉe por reaperi, la fratoj estis for. Mi ĵetis rigardon al Filono kaj miris pri lia senĝena mieno. Li zumetis subvoĉe dum li sidis ĉe sia kopilaboro — li estis ĉiam en bona humoro post vizito de la fratoj — kaj li tute ne aspektis kiel homo, kiu atendas la finon de la mondo en iu ajn momento. Mi komencis demandi min, ĉu mi aŭdis ĝuste, aŭ eĉ ĉu mi entute komprenis. Sed mi sciis, ke estas senutile trompi min. Mi ne misaŭdis, kaj mi ja komprenis perfekte. Ankaŭ Nasta ektimis. Mi estis ankoraŭ ŝokita, kiam mi vekiĝis la postan matenon. Sed almenaŭ mi plu vivis; mi estis duone atendinta, ke la mondo finiĝos dum la nokto. En tiaj cirkonstancoj ŝajnis iom senutile pensi pri banalaj aferoj kiel aĉetado de manĝaĵoj, sed mi ne povis pensi pri pli farinda agado, per kiu okupi min. Do mi prenis mian korbon kaj ekiris al la bazaro.

Dum mi marŝis tra la stratoj, kie svarmis la homoj eĉ en tiel frua horo, mi rigardis per novaj okuloj la senfinajn vicojn da vendejoj kaj domoj laŭlonge de la vojoj. Baldaŭ, mi diris al mi mem, ĉio ĉi malaperos. Senĉesa rivero da homoj hastis preter mi. Mi rimarkis, kiel mi tiel ofte rimarkis en Romo, kiom da ili neniam levas siajn okulojn de la trotuaro, kaj ke preskaŭ ĉiuj aspektas kvazaŭ konsumas ilin iu privata zorgo. Mi sentis ian malican plezuron, pensante pri ĉi tiuj miloj da homoj, ĉiuj tiom maltrankvilaj pro siaj malgravaj problemetoj, dum ili samtempe restas tute ne konsciaj pri la multege pli drasta katastrofo, kiu pendas super ili. Mi pasis inter ili kiel konspiranto.

Ĉe la rando de la bazaro troviĝis la kutima araĉo de kolportistoj, kiuj kaŭris sur la grundo kun siaj kelkaj mizeraj varoj — el kiuj la plejmulto sendube estis ŝtelitaj — dismetitaj antaŭ ili. Mi preteriris rapide, ne atentante iliajn invitojn halti kaj rigardi, kaj forturnis miajn okulojn de la almozpetantoj kun siaj abomenaj vundoj. La pli persistaj kroĉiĝis al mi lamentante, sed mi forskuis ilin kaj hastis antaŭen. Mi puŝiĝis inter la vendoĉaroj, premate inter la aliaj aĉetantoj, dum ĉirkaŭe la vendistoj laŭte anoncadis siajn varojn. Pluraj el la budoposedantoj provis logi mian atenton, sed mi jam konis mian celon kaj iris rekte al la loko, kie maljuna kamparanino kun tordiĝintaj manoj sidis sur mato apud granda korbo da brasikoj. Iam mi mem kreskigis tiajn brasikojn, sed nun mi devis pagi maljunulinon, por ke ŝi kreskigu ilin por mi. Mankis spaco en Romo por kampoj kaj brasikoj; certe ŝi venis de la kamparo antaŭ la sunleviĝo, portante tiun pezan korbon sur la dorso.

De kie venas ĉi tiu amaso da manĝaĵoj, mi demandis min, dum mi ĉirkaŭrigardis al la vicoj de budoj kaj ĉaroj. Nenion oni produktis en Romo, kaj tamen en ĉi tiu bazaro troviĝis sufiĉe da manĝaĵoj por nutri tutan vilaĝon plurajn fojojn sinsekve. Ĉiunokte malrapide alruliĝis el la kamparo senfinaj linioj de ĉaregoj, kiuj entenis montojn da fruktoj kaj viando kaj fromaĝoj kaj legomoj, kaj ĉiuposttagmeze ili reiris malplenaj, sed tuj revenis kun freŝa monto la postan nokton, kaj la postan, kaj la postan. Kiel longe eblus daŭrigi tiel? La loĝantoj de Romo rapidis senĉese tien kaj reen, ili pasigis siajn tagojn kaj noktojn en nehaltigebla agadofuriozo, kaj tamen el tiu amaso da ĉirkaŭkurado kaj agitiĝo rezultis nenio. Almenaŭ, nenio utila. Oni ne povas manĝi vaksajn tabuletojn.

Se oni irus al la havenoj, laŭ tio kion mi aŭdis, oni vidus ŝipojn el Sirio, el Egiptujo, el Iberujo, el Gaŭlujo, kaj el aliaj lokoj eĉ pli malproksimaj: ĉiujn tiel ŝtopitajn je varoj, ke oni imagus ke tiuj landoj komplete nudiĝis por kontentigi la senfinajn postulojn de la loĝantoj de Romo. Romo englutis ĉion, kion oni alportis; ŝi elsuĉis la sukon de la tuta mondo. Tagon post tago, dumsezone kaj ekstersezone, seninterrompa alfluo de varoj enverŝiĝis el ĉiuj landoj de la tero por plenigi ŝian senfundan stomakon.

Mi imagis muron de fajro, kiu plonĝas malsupren el la ĉielo kaj furiozas tra la stratoj de la urbo. Tutaj vicoj de domoj tuj ekflamiĝas kiam ĝi tuŝas ilin, kaj forbrulas ĝis nenio en la daŭro de unu palpebrumo. En malpli ol unu horo Romo komplete malaperos, lasante nenion krom vasta, nuda ebenaĵo de karbiĝinta tero. Kaj malrapide malaperos eĉ tio. La unuaj herberoj ĝermos jen kaj jen inter la cindroj; ili disvastiĝos ĉiam pli en ĉiu printempo, burĝonoj radikiĝos inter la nigriĝintaj ŝtonoj, ĝis finfine la tutan abomenaĵon kaŝos sana nova kreskaĵo. Verdaj montetoj kovros la lokon, kie iam staris Romo, kaj la aeron plenigos la zumado de insektoj kaj la kantado de birdoj. Romo estos forgesita por ĉiam, absolute forviŝita, kiel ŝi mem iam forviŝis mian propran vilaĝeton.

Dum la sekvantaj tagoj mia kapo estis daŭre plena je tiaj bildoj. Imagoj pri flamoj kaj perforta detruado saltis al mia menso en la plej maloportunaj momentoj, kaj interrompis miajn pensojn dum mi okupis min en la kopiejo aŭ babilis kun la aliaj virinoj ĉe la fontano.

Mi tamen rimarkis, ke Filono ne partoprenas mian entuziasmon por la fina neniigo de Romo. Per miaj propraj oreloj mi aŭdis lin informi Nastan, ke la mondo tre baldaŭ finiĝos, tamen li ofte parolis laŭ maniero, kiu tute ne havus sencon, se li vere kredus je siaj propraj antaŭdiroj. Iam okazis, ekzemple, ke Oresto informis nin, ke estante nun preskaŭ dekdujara, li volas forlasi la lernejon por eklabori en la kopiejo. Aŭdante tion, Filono estis nenecese kolera; li diris, ke Oresto dankos lin kiam li plenkreskos, ĉar li certiĝis, ke Oresto ricevu bonan edukon. Liaj vortoj konfuzis min. Se restas tiel malmulte da tempo, kiel faros diferencon, ĉu aŭ ne Oresto iras al la lernejo?

Neniam venis al mi eĉ la ideo, rekte demandi Filonon pri tio, kion mi aŭdis. Mi sciis, ke li nur moke ridos kaj diros, ke mi ĉesu subaŭskulti konversaciojn, kiujn mi klare ne povas esperi kompreni. Sed kiam ajn la fratoj venis, mi serĉis pretekstojn por resti en la kopiejo, esperante ke ili revenos al tiu temo. Bedaŭrinde ili reŝanĝis al la greka lingvo, kiam Nasta ĉesis venadi, kaj la malmulto, kiun mi sukcesis kompreni, estis ekster la temo. La fakto estis, ke pli interesis ilin iliaj personaj kvereletoj ol la fino de la mondo.

Kvankam la ŝajna indiferento de Filono konsternis min en la komenco, dum la monatoj pasis mi komprenis, ke neniu povas vivi kun la okuloj konstante fiksitaj nur je unu neantaŭvidebla momento en la estonteco. Ne estis, ke mi dubis la verecon de tio kion mi estis aŭdinta, sed mi jam alkutimiĝis al ĝi. Profunde en mia menso ĉiam estis la penso, ke ne restas multe da tempo, sed tiu scio ne sufiĉis por forturni mian atenton de la pli urĝaj postuloj de mia ĉiutaga vivo. Finfine, la morto ja povas trafi en iu ajn momento; facile povus okazi, ke mi estos jam morta antaŭ la fino, kvankam mi esperis, ke mi vivos sufiĉe longe por vidi ĝin.

Estis tamen okazoj, precipe kiam mi ial vekiĝis dum la nokto, kiam teruris min la penso pri tio, kio devas veni. Mi imagis min kaj Oreston freneze kuregantaj tra la stratoj dum la urbo flamegas ĉirkaŭ ni. Sed ne povante nutri sin per novaj informoj, tiuj vizioj iom post iom perdis sian potencon, ĝis ili finfine komplete forvelkis.

* * *

Kvankam Filono evidente ĝuis siajn diskutojn kun la nazaretanoj, li tute ne intencis, en la komenco, lasi ilin konduki lin al ŝanĝo de la vivomaniero. Li ja iris al ilia templo ĉiusabate — tiel ili nomis la tagon, kiam ili renkontiĝis por preĝi — sed li longe rezistis la sugeston de kelkaj el la fratoj, ke li ankaŭ fermu tiutage la butikon. Iom post iom, li tamen komencis ŝanceliĝi. Unue li forprenis Oreston de la lernejo en difinitaj tagoj por akompani lin al la templo, kaj tiam, kiam ni jam loĝis en Romo iom pli ol du jarojn, li finfine decidiĝis fermi la butikon sabate.

Mi tute ne estis kontenta pri tiu decido. Ni ne malprosperis, sed ŝajnis al mi frenezaĵo regule forĵeti po unu tago da laboro el sep. Laŭ mia opinio, Filono jam malŝparadas multe tro da tempo. Ĉiuokaze, mi lasis la pordon duone malfermita dum li ne ĉeestis — mi ja ne povis resti en la mallumo — kaj mi tamen akceptis eventualajn komisiojn; mi simple klarigis, ke la mastro estas for, kaj promesis, ke li prizorgos ilin la postan tagon. Mi neniam transdonis ilin al Filono ĝis la sekva mateno, kaj se li suspektis ion, li ne komentis.

Post iom da tempo, mi ekkomprenis, ke lia rilato kun la judoj tamen kunportas plurajn avantaĝojn. De kiam li fermadis sian kopiejon en ĉiu sepa tago, ili komencis porti al li sufiĉe da laboro, kaj ne temis nur pri pecetoj. Oni ofte petis lin kopii longajn manuskriptojn. Do ni jam relative prosperis, eĉ antaŭ ol la bofrato de Filono rekomendis lian laboron al Sempronio.

Sempronio estis la plej grava librovendisto en nia flanko de la urbo. Li havis grandan vendejon en la plej bona parto de la ĉefa strato, kun sendependa apartamento en la unua etaĝo kaj laborejo malantaŭe plena je sklavoj, kiuj senĉese skribadis. Mi ofte preteriris lian vendejon irante al la bazaro; de ekstere ĝi ne aspektis aparte impona, sed oni nepre rimarkis ĝin, ĉar la pordoj ĉiam estis kaŝitaj sub amaso da anoncoj.

Al Sempronio ne mankis kopiistoj, sed foje li bezonis aldonajn homojn, precipe kiam li estis aperigonta novan libron. Tial la bofrato de Filono povis helpi nin. Stefano neniam estis reveninta al Romo — lia entrepreno nun floris en Prenesto — sed li ankoraŭ konis la homojn, kiuj gravis.

Ĉiu komisio, kiun ni plenumis por Sempronio, devis esti klara kaj senerara, kaj preta je la antaŭkonsentita dato. Krome ĝi absolute ne rajtis eliri el nia laborejo. Sempronio ne volis, ke liaj konkurencantoj enmanigu al si anticipajn ekzemplerojn.

Ni ne kompetentis pri la kromaj rafinaĵoj, kompreneble: la ornamaj finaĵoj, la dekoritaj kovraĵoj kaj tiel plu. La sklavoj de Sempronio mem okupiĝis pri tiu parto. Sed ŝajne li estis kontenta pri la laboro de Filono, ĉar li sendadis al ni ĉiam pli por fari. Baldaŭ Filono povis adiaŭi la metiistojn kaj vendistojn, kiuj estis ĝis tiam liaj ĉefaj klientoj. Foje ni eĉ devis dungi kromajn helpantojn: ne sklavojn — ni ne povis permesi al ni tian lukson — sed liberigitojn senlaborajn, kiuj ricevis pagon por ĉiu kopio produktita.

Kiam li revenis de la lernejo en la posttagmezoj, Oresto laŭtlegis la tekstojn por la kopiistoj. Li nun havis dek du jarojn kaj estis freneza pri libroj; estis bonŝance, ke ĉiam haveblis abundo da manuskriptoj en la kopiejo. Mi ĝuis aŭskulti dum mi okupiĝis pri miaj taskoj: miksi la inkon kaj glatigi la papirusojn. Granda parto estis tute forĵetinda: ĉefe poezio, aŭ tio kion la romanoj nomis poezio — ĝi estis sufiĉe mizera, laŭ mia opinio, kompare kun la sorĉaj pecoj, kiujn mi memoris de mia infaneco. Kelkaj el la manuskriptoj estis en la greka, aŭ en lingvaĵo tiel tordita, ke ĝi signifis al mi apenaŭ pli ol la greka. Sed estis ankaŭ kelkaj vere ekscitaj rakontoj. Tiuj, kiuj pleje plaĉis al mi, temis pri la sovaĝaj regionoj preter la limoj de la imperio. Mi aŭskultis kun fascino historiojn pri gigantoj kun nur unu okulo meze en la frunto, popoloj kiuj festenis per la korpoj de siaj kaptitaj malamikoj, kaj homoj kun kapoj hundaj.

Tiuj historioj multe plaĉis al mi, ĝis iu tago kiam mi aŭdis Oreston laŭtlegi priskribon verkitan de homo, kiu asertis, ke li vojaĝis al Britujo. Laŭ li, tie la homoj estas tiel malriĉaj, ke ili ne loĝas en domoj, sed devas fosi truojn en la tero por ŝirmi sin de la pluvo. Estis ankaŭ io pri oferoj, kaj teruritaj viktimoj, de kiuj oni eltiras la intestojn super ŝtonaj tabloj kie fluegas la sango. Mi estis tiel ŝokita, kiam mi aŭdis kion la romanoj diras pri ni, ke mi tuj kuris el la skribejo kaj devis paŝegi tra la stratoj, tremante pro kolero, ĝis mi sufiĉe trankviliĝis por reveni.

Mi pensis poste, ke eble la verkisto vizitis nur la nordajn reĝlandojn. Estas vere, ke la homoj estas tre sovaĝaj en tiuj regionoj. La problemo pri la romanoj estas, ke ili ne konas la diferencon inter unu parto de Britujo kaj alia.

* * *

La manuskriptojn de Sempronio kutime liveris al ni sklavo. Li estis malvigla ŝtipkapulo, senutila por io ajn krom kurado kaj portado, kaj tute malkapabla respondi eĉ la plej simplajn demandojn. Tial la estro de la kopiistoj foje persone portis al ni la manuskriptojn, precipe kiam oni antaŭvidis malfacilaĵojn rilate al la kopiado. Li estis brunhaŭta mezaĝulo kun eksterlanda parolmaniero. Je sia unua vizito, li prezentis sin kiel Akabion la galileanon.

“La galileano?” diris Filono. “Ĉu vi venas el Galileo?”

Akabio levetis siajn brovojn. “Ĝuste, el Galileo. Verŝajne vi nun demandos, ĉu mi konis Jesuon el Nazareto. Tion volas scii ĉiuj fratoj.”

Filono ne respondis, sed ŝovis la plej supran volvaĵon de la manuskripto sur la stablon kun laŭta frapo kaj komencis malligi ĝin. Mi vidis, ke li estas ĝenata, ke li permesis al si montri tiel infanecan scivolemon. Kaj tamen mi ne komprenis, kio estas tiel rimarkinda pri la fakto, ke Akabio venas el Galileo. En Romo, apenaŭ eblas renkonti homon, kiu ne devenis de iu fremda loko.

“Ne estas aparta kialo, kial mi estus renkontinta lin,” Akabio daŭrigis. “Li venis el Nazareto kaj mi el Kapernaumo. Sed tute hazarde, mi ja konis lin. Fakte mi estis unu el liaj sekvantoj — tio estas, dum kelkaj monatoj.”

Filono donis etan kapjeson, kaj etendis la volvaĵon. “Ĉi tiu aspektas sufiĉe klara,” li diris, dum li rapide trarigardis la unuajn kolumnojn. “Ĉu apartaj instrukcioj?”

Ili ekdiskutis la laboron, dum mi iris al la vinbutiko preter la angulo. Kiam mi revenis ili jam finis sian diskuton, kaj Akabio estis rakontanta kalumnian klaĉaĵon pri la verkinto de la manuskripto, kiu laŭ la priskribo estis efektive iom stranga. Filono ŝajne rekaptis sian aplombon post la komenca repuŝo, kaj ridetinte pri la rakonto de Akabio li estis sufiĉe moligita por riski novan demandon.

“Vi diris, ke vi estis sekvanto de Jesuo. Kia homo li estis?”

“Lignaĵisto, laŭ metio. Tamen li ne donis multan tempon al sia laboro: tro okupata pro konstanta argumentado. Aŭ eble ‘argumentado’ ne estas la ĝusta vorto. Li havis siajn ideojn, kaj jen la fino. Se oni konsentis kun li, bone; se ne, tute ne eblis konvinki lin aŭskulti alian vidpunkton.” Akabio ridetis al si mem, kvazaŭ pro iu memoro, kaj akceptis tason da vino. Li tamen ne gustumis ĝin, sed sidis kun siaj okuloj fiksitaj al la vino, dum li malrapide turnis la tason inter siaj fingroj. “Li estis brila parolanto. Neniam mankis al li vortoj. Oni povis aŭskulti lin dum horoj. Kaj li estis preta paroli al iu ajn: impostokolektistoj, prostituitinoj... Jen unu el la kialoj, kial multaj homoj rifuzis entute rilati kun li.”

“Kiel vi iĝis lia sekvanto?” Filono demandis.

“Dum mi vojaĝis al Judujo por festo. Mi estis tre vojaĝema homo, kiam mi estis pli juna. Ne sufiĉis al mi resti hejme por festi kun mia familio — mi nepre volis iri al Jerusalemo samtempe, kaj vidi la templon. Nu, mi trovis karavanon, kiu iris laŭ la sama vojo, kaj tuj post nia ekiro aliĝis Jesuo kun eta grupo de siaj sekvantoj.

“Mi neniam forgesos tiun vojaĝon. Se ni haltis en vilaĝo, li tuj iris rekte al la sinagogo kaj ekparoladis. En kelkaj lokoj oni aŭskultis, sed en aliaj ĉiuj komencis kontraŭkrii kaj disputi. Ofte li devis fini sian predikon sur la strato. Sed ĉiam troviĝis kelkaj homoj, kiuj sekvis lin eksteren — kiel mi diris, li estis elstara parolanto.

“Li daŭre insistis, ke la regno de Dio alvenas: efektive, li ne nur diris ke ĝi alvenos — laŭ li ĝi estas jam survoje. Kaj kiam oni vidis, kion li povas fari, oni nepre devis kredi lin. Mi vidis lin diri al lamulo ‘Marŝu’, kaj la homo ekstaris kaj marŝis. Alian fojon estis blinda almozpetanto, kiu sidis apud la vojo, kaj kiam Jesuo preterpasis, li simple ekstaris, lasis sian bovlon sur la grundo, kaj venis kun ni. Sed al multaj homoj tio ne plaĉis: ĝi videble timigis ilin, kaj ili montris tre klare sian deziron, ke ni iru aliloken.

“Li estis elstara homo, sed li postulis tre multe: efektive, tro multe. Se oni ne pretis rezigni ĉion por akompani lin — ne nur monon, sed eĉ hejmon kaj familion — li tute ne interesiĝis. ‘Ĉu ĉi tiu estas la ĝusta momento por pensi pri viaj infanoj kaj edzino’ — tion li diris — ‘kiam Dio estas venanta por juĝi nin ĉiujn?’ Li forĉasis unu junulon, kiu volis iri hejmen por prizorgi la funebraĵon de sia patro; kaj alian, ĉar li estis maltrankvila, ĉu lia familio estas en ordo sen li.

“Tamen, li sukcesis konvinki multajn homojn. Kiam li rekte rigardis onin per tiuj okuloj — strangajn okulojn li havis — oni povis kredi ion ajn, fari ĉion por li. Tio estis en ordo, por kiu estis malriĉa; tiam oni havis nenion por perdi. Sed dum tiu vojaĝo, mi vidis homojn, kiuj forlasis siajn familiojn kaj forĵetis ĉion, kio valoris, por akompani nin. Ili bedaŭris tion, tion mi povas diri al vi, kiam li mortis, kaj la regno de Dio ne estis pli proksima ol ĝi estis antaŭe.

“Sed nu, tio okazis poste. Dum li restis kun ni, ŝajnis ke ĉio funkcias. Ĉiam pli da homoj aliĝis, kaj antaŭ ol ni atingis la pordegojn de Jerusalemo ni estis pli ol cent. La novaĵo alvenis pli rapide ol ni, kaj sufiĉe granda amaso kolektiĝis por vidi nin eniri la urbon. Jesuo enrajdis sur azeno, por plenumi la vortojn de la profeto. Laŭ mi, multaj homoj kredis, ke li elpelos la guberniestron kaj igos sin reĝo. Sed tio tute ne estis lia intenco, laŭ mia kompreno. Kaj ĝuste tio elrevigis tiom da homoj. Multaj el liaj sekvantoj forlasis lin, kiam ili komprenis tion.

“Sed dum tiuj malmultaj tagoj, ŝajnis ke ni povos fari ĉion, kion ni deziras. Ni forigis la nejudojn el la Templo: ni ĉiuj enmarŝis en granda amaso, liberigis la bestojn kiujn oni vendis tie, kaj faligis la tablojn kie oni ŝanĝis monon. Kia sceno! Estis ĥaoso dum kelkaj minutoj, kun Jesuo kiu paŝegis tien kaj reen, svingante vipon, komercistoj kiuj malbenis, moneroj kiuj ruliĝis ĉie, kaj bestoj kiuj kuradis tra la tuta korto. Por ne mencii la homojn, kiuj kaptis la okazon por enpoŝigi tiom kiom ili povis. Mi memoras, kiel li kaptis manplenon da moneroj de iu fiodora almozpetanto kaj kriis, ‘Kiel utilos al vi mono, kiam alvenos la regno de Dio?’ Tiam li turnis sian atenton al iu kompatinda junulino, kiu venis tra la korto kun kruĉo da akvo. Li ĵetis ĝin al la grundo kaj kriis per tondra voĉo, ‘Kiel vi aŭdacas uzi la domon de Dio nur kiel rapidan vojon al la fontano?’ La kompatindulino tute teruriĝis. Ŝi verŝajne supozis, ke atakas ŝin frenezulo.

“Tiu afero en la Templo estis tio, kio detruis lin. La Alta Konsilantaro apenaŭ povis ignori ion tian. Tamen ili havis problemojn por trovi akuzon ne tuj forĵetotan. En la fino ili akuzis lin, ke li pretendis estis reĝo, kaj tio sufiĉis.”

“Ĉu vi vidis lian ekzekuton?” Filono demandis.

“Jes, kaj ĝi estis vere malĝojiga afero por rigardi. Laŭ mi, li ne povis kredi, ke Dio vere ne intencas helpi lin. Ĝis la plej lasta minuto, li estis konvinkita, ke en iu momento la ĉielo malfermiĝos kaj la amasiĝinta anĝelaro marŝos malsupren por proklami la regnon de Dio sur la tero. Kiam li komprenis, ke tio simple ne okazos, li ne daŭris longe.”

“Multaj homoj diras, ke li ne vere estis mortigita,” Filono komentis.

“Jes, ankaŭ mi aŭdis tion. Kaj se vi estus renkontinta lin, vi komprenus. Estis malfacile akcepti la fakton, ke li vere mortis kaj ke ĉiuj niaj esperoj falegis tiel abrupte. Kelkaj homoj rifuzis kredi la aferon — insistis, ke ili parolis al li, kiam oni jam demetis lin de la kruco. Kiu scias: pli strangaj aferoj ja okazas. Kiel tiu viro en Tesalio, kiu revenis de la morto por atesti kontraŭ la virino, kiu murdis lin...

“Reirante hejmen, mi estis ankoraŭ tute ŝokita. Mi ne povis kredi, ke li tiel seniluziigis nin. Li kredis mem siajn promesojn, kompreneble, tiu kompatindulo; tiel li sukcesis konvinki ankaŭ nin. Pasis unu-du jaroj antaŭ ol mi superis la aferon. Kaj tiam mi decidis rezigni la entreprenon de mia patro por veni al Romo. Mi ne sukcesis reiri al ordinara, trankvila vivo post tiu vojaĝo al Jerusalemo. Mi tro multe ŝanĝiĝis.”

Kiam Akabio foriris, Filono malfermis unu el la volvaĵoj kaj komencis trarigardi ĝin. Mi portis la tasojn eksteren por lavi ilin ĉe la fontano. Filono estis pretiganta siajn skribomaterialojn kiam mi revenis, dum li zumadis al si mem.

“Kion vi opiniis pri tio, kion li diris?” mi demandis.

“Kiu?”

“Akabio.”

“Mi ĉesis aŭskulti post la unuaj minutoj. Mi pensis, ke li neniam silentos.”

* * *

La nescio de la romanoj pri la lando, kie mi iam loĝis, aparte ĝenis min kiam mi ekaŭdis onidirojn, ke okazis tie ribelo. Kompreneble Blandinia estis tiu, kiu unue informis min pri tio. Ĉiam plaĉis al ŝi esti la unua portanto de novaĵo. Agacis min ŝia kontenta esprimo; mi sciis, ke ŝi pensas, kiaj kompletaj barbaroj estas ni britoj. Mi volis skuegi ŝin. Tamen mi retenis min, kaj anstataŭe demandis, kie okazis la ribelo. Kompreneble, ŝi ne sciis.

Post hasta saluto mi marŝis rapide hejmen, plena je ĝoja entuziasmo. Laŭ ŝia informo, pluraj urboj estis detruitaj kaj miloj da romanoj mortigitaj. Mi estis certa, ke mia popolo estis la ĉefa instiganto de la ribelo; ĉiuj scias, ke ĝi estas la plej kuraĝa kaj militema el ĉiuj sudaj triboj. La problemo estis, kiel ricevi fidindajn informojn. La plej bona fonto de novaĵoj estus soldato ĵus reveninta el la provincoj, sed estis neverŝajne, ke tia homo enirus nian kopiejon. Mi decidis peti la helpon de Filono.

Filono promesis teni orelon preta kaj atenti pri eventualaj publikaj anoncoj, sed la tagoj pasis kaj mi komencis perdi ĉiun esperon iam ajn malkovri, kiel statas la situacio. Mi ripete demandis Filonon, ĉu li aŭdis ion, ĝis li perdis paciencon kaj respondis kolere, ke li ne povas trovi novaĵojn, se novaĵoj ne estas haveblaj. Evidente nenio estis farebla krom atendi trankvile... kaj tiel la posta monato pasis.

Mi estis ĉe la vinbutiko por aĉeti vazon da olivoj, kiam mi aŭdis konfuzan bruon sur la strato. Mi turnis min kaj vidis vicon de viroj, kiujn oni kondukis en katenoj. Mi tuj sciis, ke ili venis de trans la maro. Ili estis malpuregaj kun taŭzitaj barboj, kaj en iliaj vizaĝoj regis esprimoj de absoluta konfuzo. Pro iliaj vestoj, mi supozis, ke ili devenas de la orientaj reĝlandoj, kvankam ili ne portis desegnon, kiun mi rekonis. Certe ili estis el sufiĉe norda regiono.

Mi ankoraŭ rigardadis dum ili pluiris, tute nekonscia pri mia ĉirkaŭaĵo, ĝis mi konstatis, ke la butikestro provas kapti mian atenton. Mi estis komplete forgesinta pri la olivoj kaj mi ne prenis la restantan monon. “Ĉu vin interesis la kaptitoj?” li komentis per konfidenca tono. “Kia aro da mizeruloj. Mi ne imagas, ke eĉ la leonoj ĝenos sin pri tia bandaĉo.”

Mi murmuris ion kaj forturnis min. Mi devis malvolonte konsenti, ke li pravis. Neniam mi vidis homojn, kiuj aspektis tiel absolute mizeregaj. Mi bedaŭris, ke ili ne almenaŭ montris iom pli spitemajn mienojn. La romanoj havas malaltan opinion pri homoj, kiuj tro malkaŝe vidigas siajn emociojn: ili konsideras tion maldigna. Kaj tiuj brilkoloraj vestoj aspektis krudaj nun eĉ al mi.

Ne longe poste, Filono povis doni al mi la oficialajn novaĵojn. Mia propra popolo tamen ne partoprenis; sed mi jam divenis tion. La ribelo okazis, kiel mi jam supozis, en la orientaj reĝlandoj. Gvidis ĝin tri virinoj: reĝino kaj ŝiaj du filinoj. Mi rimarkis la iom dubeman manieron, laŭ kiu Filono rigardis min dum li klarigis tion, kvazaŭ li mem ne tute kredis ĝin. La romaninoj ĉiam dependas de siaj viroj por ricevi protekton.

La unuaj atakoj de la ribelantoj estis direktitaj kontraŭ nedefendataj kolonioj dum la foresto de la roma guberniestro, kaj pluraj urboj estis ruinigitaj. Sed kiam la novaĵo atingis la guberniestron, li arigis siajn fortojn kaj reiris por ordigi la situacion. La ribelo estis sufokita per nur unu batalo. Multaj miloj da britoj estis mortigitaj.

Ĉi tiu informo faligis miajn lastajn esperojn, kvankam mi ja atendis ion tian de kiam mi vidis tiun vicon de kaptitoj. Samtempe mi estis iom skeptika. Mi rimarkis, ke krom malklaraj onidiroj tute ne estis vera anonco ĝis la ribelo estis jam sekure venkita. Tio vekis en mi la suspekton, ĉu ĝi eble estis pli serioza afero ol la romanoj volis konfesi. Kaj se estas tiel en Britujo, kio okazadas en aliaj provincoj? Eble en ĉi tiu momento mem, oni prisilentas dekojn da ribeloj en ĉiuj anguloj de la imperio.

Mi dividis miajn suspektojn kelkajn tagojn poste kun Bendiso, dum ni marŝis kune al la bazaro. Ŝi tuj konsentis kun mi, kaj aldonis ke laŭ ŝia opinio, la situacio aspektas tute malsama en la provincoj ol en Romo.

“Estas tute en ordo por la homoj kiuj loĝas ĉi tie,” ŝi diris. “La plejmulto el ili ne rekonas sian propran bonan ŝancon. Sed tie kie mi loĝis, kiam mi estis knabino, la afero estis tute malsama. Mi memoras kiel estis, ĉiufoje kiam venis la impostokolektistoj: ĉiu familio devis pagi, kaj estis senutile diri al ili, ke oni havis malfacilan jaron aŭ ke iu estas malsana. Al ili tio valoris eĉ ne unu figon. Ni malamis la romanojn. Nur la timo malhelpis nin ribeli pli frue.”

Sed ni jam alvenis ĉe la bazaro, kaj ni interrompis nian paroladon por doni nian atenton al faboj kaj legomoj.

“Ĉu vi scias, pri kio mi ofte pensas?” Bendiso diris post iom da tempo, dum ni marŝis hejmen kun niaj plenaj korboj. “Mi ofte demandas min: se iu nun donus al mi la eblecon reiri, kion mi farus?”

“Ĉu vi volas diri, se vi povus reiri al via propra lando?”

ŝi kapjesis. “Kiam oni portis min ĉi tien, en la komenco mia sola penso estis, kiel reiri. Sed nun... Mi ne diras, ke mi ne ŝatus revidi la montojn. Sed la vero estas, ke la vivo tie ne estis facila, kaj mi ne kredas, ke la situacio estis multe pli bona eĉ antaŭ ol venis la romanoj.”

ŝi paŭzis por trinki de apuda fontano, tiam viŝante sian buŝon ŝi daŭrigis: “Ni ne fartas malbone, mi kaj Primo. Mi scias, ke laŭ la diraĵo, la libereco valoras pli ol oro, sed la fakto estas, ke mi jam vidis multajn liberulojn, kiuj volonte interŝanĝus kun ni; la dioj neniam donu al ni malpli bonan ŝancon ol ni havas nun! Se mia familio ankoraŭ troviĝus tie, tio estus alia afero, sed nun mia sola familio estas tiu, kiun mi havas ĉi tie. Mi ne kredas, ke miaj filoj konsentus ekloĝi en loko, kie ili ne povus vidi la Verdulojn* vetkuri en festotagoj.”

ŝi neis per la kapo. “Mi ne kredas, ke mi elektus reiri nun, eĉ se mi havus la eblecon.”

* * *

Niaj cirkonstancoj multege pliboniĝis de kiam Filono ricevadis laboron de Sempronio, kaj mi vidis, ke li estas tre kontenta pri nia nova situacio. Kaj ĝuste tiam mi malkovris, ke mi estas graveda. Mi antaŭlonge jam ĉesis esperi, ke mi naskos alian infanon, kvankam mi estis ankoraŭ sufiĉe juna: pli juna ol estis mia patrino, kiam ŝi naskis Makaron.

Pasis pluraj monatoj antaŭ ol mi decidiĝis informi Filonon. Mi povis antaŭdiveni lian reagon, kaj mi ne sciis, kiel elteni ĝin. Multaj familioj elmetas siajn bebojn, precipe se temas pri knabinoj. Mi de tempo al tempo aŭdis la malfortan krieton de novnaskito, kiam mi pasis apud la rubejo ĉe la angulo, kaj mi ofte pensis, kiel estus simple porti hejmen la infanon kaj varti ĝin kiel mian.

Mi silentis pri mia situacio tiom longe, kiom eblis, sed kiam la najbarinoj komencis komenti, mi sciis, ke en la fino eĉ Filono devos rimarki la aferon. Mi malfacile sukcesis subpremi la tremadon de mia voĉo dum mi klarigis al li, kaj mi atendis en teruro lian neeviteblan verdikton. Sed li diris nenion. Fakte, kvankam mi apenaŭ kuraĝis kredi tion, mi konstatis, ke li tute ne aspektas malkontenta. Inundite de ĝojo, mi tuj senpripense metis la demandon, kiu turmentis min de kiam mi sciis, ke mi estas graveda: “Ĉu ni tenos la infanon, kiam ĝi naskiĝos?”

Li rigardis min abrupte kun iom surprizita mieno. Tiam li ridetis, kaj tiris min al si per pli ama gesto ol mi memoris de jaroj. “Nia venonta infano,” li diris, “ne naskiĝos sklavo.”

* * *

De kiam ni transloĝiĝis al Romo, mi neniam ĉesis pensi, ke eble mi iam renkontos kelkajn el la aliaj junulinoj, kiuj estis portitaj kun mi en la ŝipo. Dum mi restis en la vilao, ekzistis neniu verŝajneco ke io tia okazos, sed ĉi tie en la urbo, kie mi ĉiutage vidis centojn da novaj vizaĝoj, mi pensis, ke tio tamen eblus. Sed mi jam loĝis kvar jarojn en Romo kaj mi preskaŭ ĉesis esperi, kiam en la daŭro de kelkaj monatoj mi finfine renkontis ne unu, sed du, el la virinoj, kiuj akompanis min al la mallibereco.

Dum mi atendis mian vicon ĉe la banejo, mi rimarkis virinon, kiu ŝajnis rigardeti min de la alia flanko de la ĉambro. Ŝi aspektis iel konata, kaj dum mi daŭrigis mian konversacion kun Bendiso mi obtuze demandis min, kie mi jam vidis ŝin. Ŝi estis alta kaj diketa kun tro streĉita haŭto kaj iom ŝvelinta vizaĝo. Nun ŝi malkaŝe rigardadis min, kaj en la sama momento, kiam ŝi leviĝis por veni al mi, mi konstatis, kiu ŝi estas. “Koventina!” mi kriis, dum ŝi samtempe kriis, “Bivana!” Konsternis min reaŭdi mian veran nomon. Tio ŝajnis reporti min dek sep jarojn, kaj mia menso tuj inundiĝis de amaso da duonformitaj memoroj, dum mi ĵetis min de mia sidloko.

Ni ridis kaj ploris, tute nekonsciaj pri la spektaklo, kiun ni certe prezentis, dum ni brakumis unu la alian meze de la ĉambro. Finfine ni premis nin en la liberan lokon apud Bendiso, dum la aliaj virinoj iomete ŝovis sin laŭ la benko por krei plian spacon. Mi bonege memoris, kiam mi laste vidis ŝin: ŝi estis vendita kune kun du el la aliaj knabinoj, kaj mi enviis ilin, ĉar oni ne disigis ilin. En ŝia vizaĝo mi ankoraŭ rekonis tiun knabinon dekunu- aŭ dekdu-jaran, kvankam ŝia figuro maturiĝis dum la intertempaj jaroj. Rigardante pli detale, mi vidis, ke oni ne bone traktis ŝin: ŝiaj brakoj estis kovritaj de cikatroj kaj ŝi havis kontuzitan vizaĝon.

Ni paroladis ĝis venis la momento por eniri — aŭ pli precize, mi parolis dum ŝi demandis. Mi rimarkis, ke kvankam ŝi volas aŭdi mian tutan historion, ŝi estas malpli preta rakonti pri si mem. Mi provis ne tro atente rigardi dum ŝi senvestiĝis, sed mi vidis, ke ŝi suferis oftan bategadon, ankaŭ sufiĉe lastatempe.

“Sed aŭskultu kiel mi daŭre babilaĉas,” mi diris finfine, dum ni malstreĉiĝis en la agrabla varmo de la varmega kuvo. Ŝiaj kontuzitaj ŝultroj estis sekure kaŝitaj sub la akvo, kaj ŝajnis al mi, ke jen la plej bona momento por riski kelkajn taktajn demandojn. “Kaj vi diras eĉ ne unu vorton, nur kuŝas silente kaj senmove kiel muska ŝtonego sur monto.” Kia ĝojo denove paroli mian propran lingvon, kaj senti tiujn ellaboritajn frazojn ruliĝi de mia lango! “Rakontu al mi, kion vi faris dum ĉi tiuj longaj jaroj. Kio okazis al Etiona kaj... kiel ŝi nomiĝis?”

Taŭsa.”

“Ĝuste, Taŭsa. Kio okazis al vi tri, post tiu tago kiam tiu fremdulo forkondukis vin, dum ĉiuj viroj grakis kaj kriĉis kiel korvoj?”

ŝi ve-spiris. “Vi estis bonŝanca, Bivana, laŭ tio kion vi rakontas al mi, kun via viro kaj via filo kaj via propra eta butiko. Mi dezirus, ke mi havus saman historion por rakonti al vi.”

Tiam ŝi priskribis al mi, kiel oni kondukis ŝin kaj la aliajn du knabinojn al domo en la havena kvartalo, ne malproksime de la loko, kie ni albordiĝis. Ĝi estis malpurega, malseketa ejo, laŭ ŝi, kun dekoj da tute malgrandaj ĉambretoj, kaj en la komenco ĝi ŝajnis al ili kiel giganta labirinto. Sed tio kio ĉefe surprizis ilin estis malkovri, ke ĉiuj ĉambroj estas plenegaj je knabinoj kaj junulinoj: ne temis pri virinoj el ilia propra lando, sed pri fremdulinoj, kiuj ne parolis ilian lingvon. Pro sia tiel mallarĝa sperto de la mondo, ili ne tuj komprenis al kia loko oni portis ilin, sed tio rapide iĝis konsterne klara. Ili pasigis la postajn monatojn kvazaŭ ili vagus en konfuza hororsonĝo.

“Kaj ili tute ne permesis al ni eliri,” Koventina daŭrigis. “La aliaj junulinoj eliradis post la tagmezo por serĉi virojn, sed ili tenis nin tri ŝlositaj kiel kokinojn en kaĝo. Ili sciis, ke se ni sukcesus unu fojon videti la teron kaj la ĉielon, ili neniam vidus nin plu. Ni estus preferintaj malsatmorti en tiuj ŝtonaj stratoj, aŭ dronigi nin en la maro, ol vivi tian vivon kian ni pasigis en tiu loko. Estas mirige, ke ni ne mortis tuj, pro la malsekaj muroj kaj la haladza aero. Sed ni trovis, ke ne estas tiel facile morti, eĉ kiam oni deziregas tion en ĉiu momento de la tago.”

Iom post iom ili alkutimiĝis al sia nova profesio, kaj amikiĝis kun la aliaj junulinoj. “Ni havis malĝojan vivon en tiu malvarma, ŝtona loko, kie la viroj pinĉis nin kaj palpis nin kiel maturajn berojn, kaj la sola afero, kiu helpis nin iomete elteni, estis la kunestado kun la aliaj junulinoj. Ili ŝajnis al ni sufiĉe strangaj en la komenco, pro siaj brunaj haŭtoj kaj ŝminkitaj vizaĝoj kaj siaj haroj puŝitaj supren, kiel fojno lasita ekstere por sekiĝi. Sed ili ne traktis nin malbone, kiam ni lernis deĉifri ilian parolmanieron. Nu, ili komprenis niajn sentojn; ankaŭ ili ĉiuj jam travivis la saman sperton.

“Tamen la mastrino: ŝi estis alia afero. Ŝi estis kruela, malica virino, kaj ŝi batis ĉiun junulinon, kiu eliris kaj ne revenis kun viro. Sufiĉe ofte mi elspezis mian monon por aĉeti malbenon kontraŭ ŝi, sed ĝi neniam portis al ŝi ion ajn pli malbonan ol kapdoloron aŭ ventrodoloron. Tiu virino kapablus fortimigi iun ajn malbenon, kiu venus serĉi ŝin, kaj resendi ĝin kriĉantan al la Alia Mondo.

“Estis la aliaj junulinoj, kiuj instruis al ni nian metion, kaj kiel gajni kelkajn monerojn por ni mem — kvankam ni apenaŭ komprenis la aferon en la komenco: tiun manieron laŭ kiu ili babilaĉis pri mono, mono la tutan tempon, per ĉiu dua vorto, kiun ili elbuŝigis. Sed ni eklernis sufiĉe rapide. Ni devis mem pagi niajn vestojn kaj juvelojn, kaj tiun fekaĵon kiun ni metas sur niajn vizaĝojn; ĝi plaĉas al la viroj, eĉ se nur la spiritoj scias kial.”

Ili laboris plurajn jarojn en la bordelo, kaj finfine Etiona mortis pro fuŝita abortigo. Ankaŭ Koventina estis devigata abortigi plurajn fojojn, kaj la lastan fojon ŝi perdis sufiĉe da sango kaj preskaŭ mortis. De tiam, ŝi neniam plu gravediĝis.

“Sed mi vidas, ke ankaŭ vi estas graveda,” ŝi aldonis, kiam ni venis el la kuvo por pluiri al la malvarma baseno. “Mi envius vin, se mia vivo ne estus tia, kia ĝi estas. Sed neniu virino dezirus varti infanon en la loko, kie mi troviĝas nun.”

ŝi plurakontis al mi, ke pluraj el la virinoj malsaniĝis pro unu el la malsanoj, kiuj atakas virinojn en tiu profesio, kaj tiel finiĝis Taŭsa. Poste disvastiĝis la onidiro, ke la inoj estas malpuraj, kaj la posedanto devis fermi la entreprenon. La restantaj virinoj supozis, ke oni vendos ilin; tiu perspektivo ege maltrankviligis ilin, ĉar eĉ se ne aparte plaĉis al ili la nuna profesio, ili ja kutimis je ĝi kaj ne havis aliajn lertojn. Sed anstataŭe, ilia posedanto translokis la tutan bandon al nova ejo en Romo. Ili loĝis jam plurajn jarojn en la urbo, en bona pozicio apud la Amfiteatro, kie ili povis kapti la virojn, kiuj eliris post la spektakloj.

“Ĉu apud la Amfiteatro?” mi demandis. “Tiu estas sufiĉe malproksima de ĉi tie. Ĉu ne troviĝas pli apuda banejo ol ĉi tiu?” La vorto “banejo” mankis en mia lingvo; mi devis uzi la roman nomon.

“Ja estas banejo, kaj mi iras preskaŭ ĉiutage post la tagmezo, por naĝeti kun la viroj.”

“Ĉu vi iras kiam ĉeestas la viroj?” mi demandis, tute ŝokite.

“Jes, sed ne miskomprenu la aferon. Tio estas la plej bona momento por kapti la virojn, kiam ili kuŝas tute senstreĉaj kaj pretaj fordonaci sian monon por virino aŭ iu ajn alia objekto, kiu tiklas ilian deziron. Sed hodiaŭ mi devis iri matene, kaj tiu acida sekiĝinta maljuna pordistinaĉo forĉasis min. Ŝi diris, ke mi ne havas kialon eniri dum la matenaj horoj, ĉar tiuj horoj estas intencitaj nur por respektindaj virinoj. La spiritoj malbenu ŝin; mi pagas por eniri kaj mi same rajtas uzi la banejon kiel ĉiuj aliaj. Almenaŭ mi ne kunportas infanon, kiel faras kelkaj virinoj, kiu kriaĉas sufiĉe por fortimigi la spiritojn kaj malpurigas la akvon, kie aliaj homoj volas lavi sin.”

Dum ni sekigis nin mi demandis, “Ĉu vi aŭdis ion pri la aliaj junulinoj, kiuj estis kun ni en la ŝipo?”

“La sola, pri kiu mi scias, estas Sulabaraka,” ŝi diris, dum ŝi tiris niajn vestojn el la niĉo kaj ĵetis al mi mian robon. “Ĉu vi sukcesas revoki ŝin al via menso: tute senkarna estaĵo, farita nur el ostoj kaj anguloj? Oni vendis ŝin al paro, kiu posedis buĉistan vendejon proksime al la loko, kie mi laboris antaŭe. Ŝi devis fari la laboron de du sklavoj, aŭ de tri, ĉar ili estis tro avaraj por aĉeti alian por helpi ŝin, dum ŝi ankoraŭ sukcesis stari sur la piedoj.”

ŝi paŭzis por tiri sian robon super la kapon kaj daŭrigis: “Kiam ajn mi pasis laŭ tiu vojo, jen ŝi verŝis akvon por lavi la ŝtonan plankon, aŭ knedis vestojn en la fontano per ruĝaj, rompitaj manoj, aŭ stufis viandon super fumanta, haladza karbujetaĉo. Ŝi terure suferis en la komenco, antaŭ ol ŝi lernis ilian manieron fari aferojn. Sed nun ŝi lernis ĉion perfekte, kaj ŝi havis du infanojn, kiam mi laste vidis ŝin.”

Ni salutis nin kun multaj promesoj rerenkontiĝi, kaj mi marŝis hejmen kun Bendiso, kiu pacience atendis min. Tiom entuziasmigis min la neatendita renkontiĝo kun Koventina, ke mi senĉese paroladis laŭ la tuta vojo kaj rerakontis al Bendiso ĉion, kion mi memoris.

“Kiam mi aŭdas tian rakonton, mi scias, ke brilis super mi granda bonŝanco,” ŝi komentis, “kaj la dioj neniam bedaŭru tion, kion ili faris por mi.”

“Vi pravas,” mi respondis. “Kiam oni sendis min al la vilao, ŝajnis al mi, ke la bona ŝanco forlasis min. Sed ĝi ne estis tiel malbona loko, almenaŭ ne kiam mi alkutimiĝis. Se mi estus aĝinta kelkajn jarojn malplie, eble oni estus vendinta min kun Koventina kaj la aliaj du. La fakto estas, ke la aferoj estus povintaj finiĝi multe pli malbone ol efektive okazis.”

* * *

Filono diris al mi jam plurajn fojojn, ke li ne volas, ke lia venonta infano naskiĝu kiel sklavo. Tio devis signifi, ke li pripensas la ideon, doni al mi mian liberecon. Tamen, la fino de mia gravedeco estis alproksimiĝanta, sed li ankoraŭ entreprenis neniun paŝon por liberigi min. Mi komencis timi, ke li lasos la aferon ĝis tro malfrue. Mi ne aŭdacis insisti — mia pozicio certe ne permesis tion — sed kiam la lasta monato alvenis mi aludis jen kaj jen pri la preparoj, kiujn mi faris por la nasko, kaj memorigis, kvazaŭ preterintence, ke beboj foje naskiĝas frue.

Iun matenon, Filono anoncis tute senaverte, ke mi kaj Oresto akompanu lin al la juĝisto. Li kondukis nin al la Forumo, urĝante nin la tutan vojon kaj grumblante pri la nombro de komisioj perdotaj pro la neceso fermi la kopiejon en laborplena mateno. Finfine ni aliĝis al la senorda homamaso, kiu svarmis antaŭ la enirejo de la baziliko. Estis klare, ke Filono scias precize kion fari en tia situacio: per kelkaj moneroj al la pordisto kaj unu-du pliaj al la sklavoj interne, ni baldaŭ troviĝis en malgranda privata ĉambro, kie antaŭ ol la mateno estis duone for, ni faris la formalan deklaron antaŭ la juĝisto.

Filono estis en malbona humoro kiam ni eliris, kaj komencis plendi pri la granda sumo, kiun mi kostis al li, pro la liberigimposto. Sed mi ne intencis permesi al li malpliigi mian ĝojon. Kio ajn okazos en la estonteco, eĉ se la bebo mortos aŭ se ĝi estos ina, Oresto kaj mi liberiĝis. Neniam plu oni povos forpreni de ni tion.

Marŝante tra la Forumo, ni malkovris, ke dum ni atendis en la baziliko, kolera homamaso kolektiĝis antaŭ la senatejo. Mi memoris nun, ke pli frue en la mateno mi ja rimarkis nekutiman nombron da homoj ariĝantaj en la placo, sed en tiu momento mi ne aparte pripensis la aferon. Ŝajnis ke la homoj estas en danĝere incitiĝema humoro. Ili kriis indigne kaj puŝiĝis kiel granda ondo ĉirkaŭ la senatejo, kvankam ili ankoraŭ ne decidiĝis sturmi la gardistojn ĉe la pordo.

“Atendu ĉi tie,” Filono diris kaj iris paroli al kelkaj el la homoj rande de la amaso. Post momento li rehastis al ni. “Temas pri tiu afero pri Pedanio Sekundo. Oni pritraktos ĝin ĉi-matene en la Senato. Prefere ni foriru tuj, antaŭ ol la situacio iĝos eĉ pli malbona.”

Mi bone sciis pri tio, kion Filono nomis la afero de Pedanio; efektive, estus maleble en tiu periodo loĝi en Romo kaj ne aŭdi pri ĝi. Pedanion Sekundon mortigis unu el la propraj sklavoj, ne ĉar li estis aparte malbona mastro — kvankam li certe ne estis unu el la plej bonaj, laŭ la priskriboj — sed ĉar li preskaŭ frenezigis la sklavon pro ĵaluzo. Estis tiklinta lian deziron ties samlitulo, belega junulo aĉetita antaŭ nelonge en Egiptujo, kaj kompreneble, se temas pri tia konkuro, neniu sklavo havas esperon gajni kontraŭ sia mastro. Eĉ pli malbone, li estas devigata pluloĝi en la sama domo, rigardante senhelpe dum lia mastro amuziĝas. Sub tiuj cirkonstancoj, ne estis surprize, ke la sklavo decidis, ke li ne plu eltenos la situacion. Li eĉ ne provis kaŝi sian krimon. Li simple eniris la studejon de Pedanio iun matenon, dum lia mastro akceptis klientojn, kaj ponardis lin plurfoje antaŭ ol la hororigitaj ĉeestantoj sufiĉe malkonsterniĝis por interveni.

Tamen ne estis nur la mortigo en si mem, kiu vekis tiel pasiajn emociojn, ke oni diskutadis la aferon ĉirkaŭ ĉiu fontano kaj en ĉiu banejo de Romo. Se temus nur pri tio, oni forgesus la aferon sufiĉe rapide; sendube oni kompatus la sklavon, sed multaj sklavoj eltenas multe pli grandajn indignindaĵojn sen turni sin al murdo. Ne, la problemo estis tio, ke laŭ la leĝo, ne nur la murdisto mem sed ankaŭ ĉiu alia sklavo de la domanaro devis esti ekzekutita. Kaj ili nombris kvar cent, inkluzive de multaj infanoj. Ne surprize, la plejmulto de homoj estis absolute ŝokitaj pro la propono mortigi tiom da senkulpuloj. Sed pluraj el la pli tradiciemaj senatanoj jam aŭdigis sian opinion, ke ili tute ne intencas permesi, ke oni forigu la antikvan kutimon en ĉi tiu okazo, eĉ se la imperiestro kaj liaj ĉefaj konsilantoj favoras tiun solvon.

Hodiaŭ estis la tago, kiam oni devis priparoli la aferon en la Senato, kaj ne havante alian manieron por influi la diskuton, la popolo aŭdigis sian voĉon laŭte kaj klare ekstere sur la placo. En la momento kiam mi kaj Filono trairis la Forumon kun Oresto, oni ankoraŭ ne atingis la finan decidon, sed ĝi estis anoncita iom poste kaj disvastiĝis tra la tuta urbo antaŭ la vespero. Estis venkintaj la tradiciemuloj. Je la informo, ke ja okazos la amasa ekzekutado, la popolo reagis per tumultoj, kiuj daŭris dum la cetera tago kaj ankaŭ granda parto de la nokto. Mi aŭdis poste, ke la senatejon oni sieĝis, kaj ke la senatanoj sukcesis eliri nur post la alveno de trupo da gardistoj, kiuj kondukis ilin tra la furioza homamaso al la sekureco.

Oni prokrastis la ekzekutojn dum pluraj tagoj. Eble la instancoj esperis atendi, ĝis la publika kolerego post iom da tempo nature estingiĝos. Efektive la tumultoj malrapide malpliiĝis, sed tio ne signifis, ke la homoj intertempe forgesis la aferon. Necesis nur unu fajrero por ke la ribeloj ekflagru denove, kaj ĝuste tiel okazis, kiam frue en iu mateno disaŭdiĝis la onidiro, ke en tiu sama momento oni kondukas la viktimojn tra la flankaj stratetoj al unu el la urbaj pordegoj. Evidente la celo estis hastigi ilin senbrue el la urbo, kaj ekzekuti ilin rapide kaj senanonce ekstere en iu kampo.

La tago hazarde estis tiu, en kiu Filono kutimis viziti la templon, kaj li estis ekironta kun Oresto. “Restu interne,” li diris al mi, “kaj baru la pordon. La stratoj verŝajne estos danĝeraj hodiaŭ.” Sed mi havis aliajn planojn, kaj tuj kiam ili estis for, mi rapidis eksteren, sekure ŝlosis la pordon, kaj forhastis por aliĝi al grupo de miaj najbaroj, kiuj kolektiĝis ĉe la stratangulo.

Ni marŝis ĉiuj kune laŭ la ĉefa vojo, dum homoj alkuris de ĉiu flanka strato por partopreni, kaj kiam ni pasis konstruejon ni faligis la barilon kaj surtretis ĝin por preni ŝtonojn kaj rompitajn brikopecojn. Interne laboris katenularo: vico de subnutritaj, duonnudaj homaĉoj, kies haŭto estis tegita de densa tavolo da brikopolvo kaj tratranĉita de freŝaj, interkruciĝantaj ruĝaj strioj. Ili rigardis nin sen intereso kiam ni envenis, frakasante la barilon; ili estis tro fermitaj en sia persona mizero por entute pensi pri eventualaj okazaĵoj en la ekstera mondo. Tamen unu junulo ŝajnis ankoraŭ posedi iom da vivanta spirito; fizike li aspektis en pli bona stato ol la aliaj, kaj li eĉ sciis pri la ekzekutoj. “Vi trovos pecojn da marmoro tie sub la arko,” li informis nin. “Prenu la verdajn; tiuj estas la plej bonkvalitaj.”

Ni rompis la skafaldon por fari torĉojn, kaj flamigis ilin ĉe la fajro de la masonistoj. Tiam ni ĵetis nin en la direkto de la muregoj, altirate de sono de kriado. Subite, en la punkto kie renkontiĝis du grandaj grupoj, mi trovis min en la mezo de la amaso. Mi estis puŝata tien kaj reen, tiel ke mi preskaŭ perdis mian ekvilibron, kaj mi turnis min de unu flanko al alia en senespera klopodo protekti mian ŝvelegan ventron.

“Kion vi faras ĉi tie?” viro kriis ĉe mia dorso. “Ĉi tiu tute ne estas taŭga loko por graveda virino!” Li kaptis min per la kubuto por stiri min tra la homamaso, kaj mi iel trovis min ĉe la rando de malplena spaco fronte al linio de armitaj soldatoj.

“Ili venas!” kriis pluraj voĉoj, kaj la amaso puŝis ĉe mia dorso, portante min antaŭen ĝis la soldatoj. Mi streĉis mian kolon kaj vidis en la malproksimo grandan grupon da homoj, kiuj marŝis en nia direkto.

“Malantaŭen! Malantaŭen!” la soldatoj kriis. “Lasu spacon!” Ili malaltigis siajn lancojn en minaca maniero, kaj ekmoviĝis malrapide kontraŭ ni. Mi rigardis en paniko dekstren kaj maldekstren, serĉante ian elirvojon. Ĉu ili permesos al mi forgliti al unu flanko? Kio okazos, se iuj ekĵetos ŝtonojn? Mi sentis, ke la homoj malantaŭ mi hezitas, tiam malvolonte ili komencis retiriĝi.

Intertempe jam ekalvenis la procesio — ĉar la afero iom similis unu el la oferoprocesioj, kiujn oni vidas en festotagoj — kaj per pezaj paŝoj la sklavoj de Pedanio marŝadis antaŭ mi inter duobla vico da soldatoj. Ili pasis sesope, okope: fortikaj junuloj, knabinoj ankoraŭ needzinigitaj, mezaĝaj paroj, maljunuloj, infanoj... mi eĉ vidis plurajn gravedajn virinojn. Kelkaj el la sklavoj ploris, silente kaj senespere, dum aliaj laŭte vekriis, kiel lamentantoj ĉe funebra ceremonio, kaj anoncis sian senkulpecon al ĉiuj spektantoj. Mi demandis min, ĉu eĉ la soldatoj sukcesos esti tiel malvarmsangaj por mortigi tiom da sendefendaj homoj.

Inter la sklavoj estis multenombraj familiaj grupoj, el kiuj unu aparte trafis mian okulon. Fortika viro, kiu havis la aspekton de ĉaristo aŭ plugisto, kondukis permane knabon de naŭ aŭ dek jaroj, dum apud li marŝis alta virino, kun infano proksimume du-jara en siaj brakoj. Mi ne povis forturni de ŝi miajn okulojn; estis io pri ŝi, kio donis al mi la deziron plurigardadi. Kiam ŝi sentis miajn okulojn, ŝi levis sian kapon por rigardi ankaŭ min. En la sama momento ni ambaŭ enspiris pro subita rekono. Ŝi estis Kintila.

ŝi tuj kuregis al mi, trarompante la linion de soldatoj antaŭ ol ili sukcesis malhelpi ŝin. Ŝi haltis antaŭ mi kaj kriis per neatendite laŭta, akra voĉo: “Do, jen vi finfine! Kial vi ne revenis pli frue? Jen, reprenu vian infanon — mi ne plu nutras ŝin de ses monatoj.”

Dirinte tion, ŝi puŝis sian filinon en miajn brakojn, kaj rehastis al sia loko en la procesio. Antaŭ ol mi sukcesis ekkompreni tion kio ĵus okazis, soldato staris antaŭ mi, postulante je la nomo de Herkulo ke mi klarigu, kion mi imagas fari.

“Mi... mi estas libera virino,” mi balbutis. “Ĉi tiu estas mia infano. Tiu virino nutris ŝin por mi.”

La homamaso premiĝis ĉirkaŭ ni. “Ĝuste,” diris diversaj voĉoj. “Ĉu vi ne vidas, ke temas pri la infano de ĉi tiu virino? Ĉu vi nun mortigas eĉ la gefilojn de liberuloj?”

La soldato nerve ĉirkaŭrigardis. “En ordo, se ĝi estas via. Prenu ĝin, kaj foriru tuj.”

Apenaŭ sciante kion mi faras, mi puŝis min en la plej densan parton de la amaso, kaj la homoj moviĝis flanken por ke mi trairu. La knabineto en miaj brakoj ŝajnis rigida kvazaŭ farita el ligno. Mi rigardis desupre ŝian verton, kaj vidis, ke ŝi havas delikatajn blondajn harojn kiel la patrino. Mi memoris tiun vesperon, kiam mi la unuan fojon renkontis Kintilan; ni kuŝis sur la pajlo en la kabano de Isarninos kaj Lavenja, kaj ŝi diris al mi, ke ŝi timas, ke oni forbruligos ŝian vilaĝon.

Atinginte la randon de la homamaso, mi ekrapidis tra la senhomaj stratoj en la direkto de mia hejmo. Mi ankoraŭ esperis alveni antaŭ Filono, eĉ se tio ne plu faros grandan diferencon. Li ja aparte avertis min ne eliri, kaj mi ne nur malobeis lin: mi iris rekte al la kerno de la malordo. Kaj nun mi reportas ĉi tiun knabineton por pruvi tion. Kiel mi klarigos al li la aferon? Kion mi faros pri ŝi?

Dum mi silente konsideris diversajn pretekstojn, la knabineto iĝis ĉiam pli malkvieta. Ŝi moviĝis konvulsie en miaj brakoj, tiam subite eksplodis per histeria ploratako. Konsternite, mi eksidiĝis sur ŝtupo, dum ŝi ĵetis sin de flanko al flanko kaj luktis por eskapi. “Panjo, panjo,” ŝi lamentegis senespere, “mamm”.

Je tiu vorto, kiun mi ne aŭdis de tiom da jaroj, ankaŭ mi ekploris. Mi premis ŝin inter miaj brakoj kaj lulis ŝin. “Mia birdeto, mia birdeto, ne ploru, mi tenos vin varme kaj varte,” mi murmuris, precize kiel mi iam estus farinta al Makaros. Sed ŝi ŝiris miajn orelojn per siaj kriegoj, dum ŝia vizaĝo tiom bluiĝis, ke mi timis ke ŝi svenos, kaj la preterpasantoj rigardis nin scivole.

Finfine ŝi silentis, skuiĝante laŭ la tuta korpo, dum mi serĉis ian manieron konsoli ŝin. Sed kio estas entute direbla al infano, kies patrinon oni ĵus mortigis? “Vian mamm oni vendis,” mi diris. “Tial ŝi donis vin al mi. Ŝi ne volis, ke oni vendu ankaŭ vin.” ŝi sterniĝis elĉerpite, kaj mi portis ŝin hejmen dum ŝi ankoraŭ singultis kaj tremis.

Filono jam atendis min kiam mi atingis la domon. Li ekstaris kiam mi envenis, rektigis sin ĝis sia plena alteco (li ĉiam sentis sin je malavantaĝo en tiaj okazoj, estante malpli alta ol mi), kaj pretigis sin por ekparoli, laŭ maniero kiun mi rekonis kiel la enkondukon al torento de sarkasmo. Tamen, en la momento, kiam li intencis eklanĉi sin, li subite rimarkis la knabinon. Li gapis al ni, komplete konfuzite, kaj finfine sukcesis balbuti, “Kien vi iris? Kial vi portas tiun infanon?”

Ne pretiginte alian klarigon, mi diris al li la veron. Dum mi parolis, lia vizaĝo ekspasmis pro kolerego. Mi vidis, ke li apenaŭ sukcesas reteni sin. Mi apenaŭ finis antaŭ ol li eksplodis, “Do, ĉi tiel vi dankas min! Nun kiam mi donis al vi la liberecon, vi kredas, ke vi rajtas fari kion ajn vi deziras! Mi supozas, ke vi baldaŭ decidos eksedzigi min por serĉi alian edzon pli konvenan al via nova situacio: kavaliron, eble, aŭ senatanon. Jes, kial ne? Sendube troviĝas amaso da senatanoj, kiuj volonte kunigos sin al ekssklavino. Kaj kiam temas pri tiu infano... kion, laŭ vi, ni faros pri ŝi? Se ŝi estus knabo, mi eble povus trejni ŝin. Sed kiel knabino povos utili al iu ajn? Mi ne scias, kio estas via ideo, sed pri unu afero mi informos vin tuj kaj senprokraste: virino de via rango ne bezonas servistinon. Ni devos vendi ŝin.”

Normale mi ne aŭdacus interrompi Filonon, dum li deklamus laŭ tia maniero, sed tiu propono tiel ŝokis min, ke mi tamen devis reagi. “Kion vi diras: vendi ŝin? Aŭ uzi ŝin kiel servistinon? Ĉi tiu estas la filino de mia plej malnova amikino, kiu donis al mi sian infanon dum ŝi iris al la morto! Ŝi fidis, ke mi savos ŝin! Kiel mi povos vendi ŝin?”

Tia nekutima defio videble konsternis Filonon. “Nu, kaj laŭ vi, kion ni faros pri ŝi?”

“Ni adoptos ŝin!” mi kriis.

“Ĉu vi estas freneza? Vi jam atendas infanon, kaj nun vi volas adopti alian! Mi diros al vi nur unu aferon: se ni adoptos ĉi tiun, ni devos elmeti la alian. Ni ne estas sufiĉe riĉaj por teni ambaŭ. Verŝajne vi imagas, ke mi ankaŭ donos al ŝi doton.”

En tiu momento la knabineto ekploris; sendube ŝin teruris niaj koleraj voĉoj. Mi kuris preni ŝin, kriante trans mian ŝultron al Filono, “Via dio sufoku vin, vi neniam faris ion ajn por helpi alian homon en via tuta vivo!”

La knabino manĝis nenion tiun vesperon kaj la tutan postan tagon. Oresto estis kortuŝita, kiam li aŭdis ŝian historion, kaj provis regajigi ŝin, sed ŝi absolute rifuzis rideti aŭ konsoliĝi. Ni eĉ ne sukcesis malkovri ŝian nomon. Kiam ni demandis, ŝi malvolonte eligis vorton, kiu sonis kiel ‘Kunda. “Ĉu Sekunda?” ni demandis zorgoplene. “Jukunda?” Sed ŝi nur ekploris denove.

La postan matenon, Filono informis min, ke li havas ideon. Li prezentos ŝin al sia patrono, Gajo. Tiel ŝi kreskos ĉe la vilao, kie oni ne traktos ŝin malbone, kaj almenaŭ ŝi ricevos konvenan trejnadon. Mi konsentis je tiu propono kun ioma senŝarĝiĝo, miksita kun kulpa sento, ke mi ne faras ĉion, kion mi devus, por plenumi la lastan peton de mia amikino. Sed la vero estis, ke mi ne pretis oferi mian propran infanon kontraŭ tiu de Kintila, kvankam mi sciis, ke tio estus la vere heroa decido.

Ni portis la knabinon al la domo de Gajo, aŭ pli precize al tiu de lia onklo, kiam li la postan fojon venis al la urbo. Tiu estis la sola okazo, kiam mi akompanis Filonon dum tia vizito; li tute klare sciigis, ke li absolute ne intencas mem porti malgrandan infanon tra la urbo. Kiam ni alvenis, mi vagis ekstere kun la knabino en miaj brakoj, dum Filono eniris por atendi sian vicon. Je mia ĝojo, post nelonge Klemento venis eksteren por paroli kun mi. Ni neniam aparte interrilatis dum mi ankoraŭ loĝis ĉe la vilao, sed nun li salutis min, kiel malnovan amikinon. Ni marŝis kune tien kaj reen laŭ la strato, dum li rakontis al mi la novaĵojn.

Fania, laŭ mia informo, iris ekloĝi ĉe sia fratino kaj kunportis ĉiujn siajn proprajn sklavinojn, inkluzive de Akteo. La aliajn pluestris sufiĉe kompetente Sekundo kaj Areskuza. Sed Sekundo ne estis tiel populara kiel antaŭe estis Demetrio; li estis tro aroganta, dum Areskuza estis postulema kaj trudiĝema. Kiam temis pri aliaj sklavoj, estis okazintaj tiom da ŝanĝoj de post la morto de Marko, ke preskaŭ ĉiuj, kiujn mi iam konis, estis for. Restis tamen Apolonio, kiu nun havis du-jaran filinon, kiun li adoregis.

“Ŝi verŝajne havas pli-malpli la saman aĝon kiel ĉi tiu etulino,” aldonis Klemento. “Kiel ŝi nomiĝas?”

Jukunda,” mi respondis.

En tiu momento Filono elvenis kun unu el la familiaj sklavinoj, elegante vestita junulino, pri kiu li informis, ke ŝi transprenos la infanon. Ŝi tre dubeme prenis la manon de la knabino kaj rekondukis ŝin al la domo, kun tia esprimo, kvazaŭ neniam en ŝia tuta vivo oni petis de ŝi tian aferon. Mi postkuris ŝin, tuj antaŭ ol ŝi malaperis internen, por doni adiaŭan kison al ’Kunda. Ŝajnis al mi ĝuste fari tiun lastan geston, eĉ se mi sciis, ke la knabino nur fortiriĝos de mi. Dum la unuaj tagoj en nia domo ŝi ja senĉese ploradis, kaj iu ajn provo distri ŝin nur rezultigis frenezajn eksplodojn de ŝiraj krioj. Kiam ŝi ekscitiĝis tiel draste, estis maleble trankviligi ŝin, kaj la sekvo ĉiam estis tio, ke Filono kolere ordonis min porti ŝin eksteren, antaŭ ol ŝi fortimigos ĉiujn klientojn. Poste, ŝi ŝajnis retiriĝi en sin mem. Ŝi ne plu ploris, sed anstataŭe ŝi lamentadis subvoĉe dum ŝi senĉese balancis sin antaŭen-malantaŭen dum horoj.

Mi provadis trakti ŝin afable kaj proponi al ŝi aĵojn, kiuj espereble plaĉos al ŝi, sed sensukcese. Fakte, mi havis la impreson, ke ŝi malfidas min pli ol ĉiujn. Finfine, mi ja estis la homo, kiu forprenis ŝin de ŝia patrino. Eĉ nun, kiam ŝi estis transdonata al kompleta nekonato, ŝi forlasis min sen minimuma signo de bedaŭro. Mi sciis, ke laŭ ŝia vidpunkto, estas absolute indiferente nun, kiu estonte prizorgos ŝin. Ne estos ŝia patrino, kaj por ŝi nur tio gravas.

* * *

Mia filino naskiĝis iom poste en tiu sama monato, kaj je la unua vido mi tuj sciis, ke Elvisa plenumis sian promeson. Kion ŝi iam diris al mi? “Ni konos nin, kiam ni rerenkontiĝos, ĉar ni ambaŭ surhavos ian ruĝan strion.” Mia bebo naskiĝis kun lanugo de delikataj haroj, en kiu glimis ruĝa nuanco.

Filono mienis malaprobe, kiam mi diris al li, ke mi volas doni al ŝi la ekstreme malroman nomon Elvisa. Laŭ la normala kutimo, li estis preninta la Tulian familian nomon kiam li liberiĝis, kaj li memkompreneble supozis, ke ŝi nomiĝos Tulia. Sed kiam mi klarigis, ke mi volas honorigi la memoron de mortinta amikino, je mia surprizo li ne kontraŭstaris. Li komentis nur, ke ĝi sonas kiel sklava nomo. Civitanoj ne kutime elektas tiajn nomojn por siaj infanoj. Sed li konsentis, ke mi nomu ŝin Elvisa, se mi deziras tion; tiu nomo certe ne estos pli stranga ol multaj, kiujn oni aŭdas en Romo. Kaj do ŝi iĝis Tulia Elvisa.

SEPA ĈAPITRO

Reveninte de la bazaro en varma tago iom antaŭ la somerfino, mi surpriziĝis vidi soldaton, kiu sidis sur la benko tuj interne de la enirejo de nia kopiejo. La homoj ne ĉiam konstatas, ke la enirejo apartenas al ni; ĝi larĝiĝas ĝis la strato, kaj foje ili venas internen por fuĝi el la suno. Sed la fakto estas, ke multaj soldatoj kredas, ke ili rajtas sidi kie ajn ili deziras. Ili scias, ke la plejmulto de homoj multe tro timas ilin por kontraŭstari. Mi puŝis min preter lin, tiel malĝentile kiel mia kuraĝo permesis, en la bonvenigan malvarmon de la skribejo.

Estis kliento interne, kiu diktis leteron al Filono. Mi aŭdis lin eĉ antaŭ ol eniri. Li havis fortan voĉon, kaj diktis troege rapide. Filono estis elpreninta por li tabureton, sed li ne uzis ĝin. Li paŝegis tien kaj reen dum li parolis, aŭ pli ĝuste li ne precize paŝis sed stumblis laŭ kripla maniero. Kun ŝoko mi konstatis, ke liaj piedoj estas kunkatenitaj. Tial la soldato atendas en la enirejo! Ĉi tiu homo estas malliberulo!

Mediteme mi pluiris al la interna ĉambreto kaj malligis Elvisan de mia ŝultro. Ŝajnis al mi strange, ke Filono konsentis akcepti diktadon de krimulo. Tio povus malkuraĝigi aliajn klientojn, precipe kiam ili vidus la soldaton en la enirejo. Mi scivolis, pri kio temas la letero; ĝi povus esti interesa. Bedaŭrinde ĝi estis en la greka. Ĝi ŝajnis tre longa: multe tro longa por esti normala letero. Ĉu eble ĉi tiu viro mem pretigas sian defendoparoladon? Tamen, li ne ŝajnis advokato. Li havis pli la aspekton de ordinara laboranta homo.

Barbara!” mi aŭdis la voĉon de Filono el la alia ĉambro. “Iru al la vinbutiko kaj reportu al nia kliento tason da vino — kaj portu tason ankaŭ por mi.”

Mi ĝemis, tiam reprenis la bebon kaj pretigis nin por reeliri. Mi ne povis riski lasi ŝin hejme; Filono koleriĝus, se ŝi ekplorus dum mi estos for. Kaj same lia kliento, laŭ mia impreso. Li elverŝadis vortojn en senĉesa torento, kaj evidente ne estis en humoro por bonvenigi interrompojn.

La vinbutiko estis plenega. La estro estis enplektita en vigla diskuto kun grupo de klientoj, kiuj staris ĉe la barilo — ŝajne temis pri la meritoj de iu ĉarkonkuristo — kaj mi nur malfacile sukcesis kapti lian atenton. Kiam mi revenis, mi atendis trovi, ke la kliento de Filono jam finis. Sed ne, li ankoraŭ paroladis, kvankam lia voĉo komencis iom raspiĝi kaj li devis konstante paŭzi por malraŭkigi sian gorĝon. Li akceptis la vinon entuziasme, malaperigis duonan tason per unu gluto, kaj daŭrigis sian diktadon per tono pli glata.

Li estis malalta, malbela homo, sufiĉe maljuneta, kun granda agla nazo kaj pezaj brovoj, kiuj renkontiĝis en la mezo. Por kompensi la brovojn, tamen, haroj komplete mankis sur lia verto, kvankam li ja havis zorge tonditan etan barbon. Li havis malbelan erupcion ĉe la manoj kaj antaŭbrakoj, kiuj estis kovritaj de ruĝaj ŝvelaĵoj kaj strietoj de morta haŭto. Krome li ŝajnis lami, kaj mi vidis, ke estas senhaŭta makulo ĉe lia kruro sub unu el la katenoj. Mi rimarkis odoron de ŝvito, kiam mi donis al li la vinon, kio igis min scivoli, iom infanece, ĉu li povas iri al la banejo en katenoj. Kaj efektive, estis strange ke kiel malliberulo li entute rajtas eliri.

Sen paŭzo en la diktado, la viro metis la malplenan tason sur la barilon, kaj plustumblis tien kaj reen, svingante siajn brakojn per larĝaj gestoj dum li paroladis. Dum li faris tion, lia tuniko malfermiĝis ĉe la flankoj, malkaŝante striojn, kiuj aspektis kiel la postsignoj de iama vipado, en kurbo ĉirkaŭ liaj ripoj. Mi supozis unue, ke eble temas pri la spuroj de malnovaj glavovundoj, sed ili estis tro multenombraj por tio. Mi demandis min, ĉu li eventuale estas sklavo, sed iel tio ne ŝajnis al mi tre konvinka klarigo. Mi apenaŭ povis imagi sklavon, kiu diktus laŭ tiel malstreĉa maniero, dum lia gardisto pacience sidus ekstere por atendi lin. Unu afero tamen estis certa: iam en la pasinteco li suferis ege kruelan traktadon.

Ne levante la okulojn de sia tasko, Filono etendis la brakon por preni novan tabuleton. Li tuj ekskribis sur ĝi, dum per sia libera mano li aldonis la antaŭan al la kreskanta monteto, kiu leviĝis apude sur la stablo. Ŝajnis kvazaŭ la vizitanto forgesis, en kia loko li troviĝas: li deklamadis per pasia voĉo kaj pugnobatis sur la barilo, dum la tutan tempon Filono freneze skribegis por ne postresti. Filono aspektis laca, sed ĉi tiu videble ne estis oportuna momento por proponi mallongan paŭzon. Mi trairis al la malantaŭa ĉambreto, kaj malpakis mian korbon.

Finfine la tondra voĉo eksilentis, kaj mi ĵetis ŝtelan rigardon en la skribejon, por vidi ĉu ili finis. Filono estis formetinta la grifelon por streĉi siajn nun rigidajn fingrojn. Tiam li laŭte elspiris kaj prenis sian tason. Li ĝis tiam ne havis eblecon trinki la vinon.

Nur nun la viro finfine sidiĝis. Li apogis sian dorson kontraŭ la muro, etendis siajn krurojn antaŭ sin kaj fermis la okulojn. Li aspektis preskaŭ same elĉerpita, kvazaŭ li skribis la tutan leteron propramane. Li neniel ŝajnis honti pri la katenoj aŭ la cikatroj sur la haŭto, ĉar li tute ne provis kaŝi ilin. Liaj brakoj pendis libere, tiel ke lia tuniko fortiriĝis de liaj flankoj kiam li kliniĝis malantaŭen sur la tabureto, kaj mi klare vidis la kruelajn striojn sur lia korpo. Estis evidente, ke li suferis teruran skurĝadon. Sed ne lastatempe: tiuj vundoj resaniĝis antaŭ longe. Li levis momentete sian kapon, kaj mi iom konfuziĝis, sed li nur direktis al mi etan kapklinon kaj refermis siajn okulojn. Li ne ŝanĝis sian pozicion; fakte laŭ mia impreso li konsciis, ke mi rigardas liajn cikatrojn, kaj elmontris ilin al mi, ĝuste kiel soldato kvazaŭ preterintence vidigas malnovan vundon, kiun li honore gajnis en batalo.

Iom ĝenate, mi reiris al la interna ĉambro kaj prenis mian ŝpinilon. Mi estus preferinta sidi en la enirejo, sed mi ne volis tion fari dum ankoraŭ ĉeestis la soldato. Mi aŭdis Filonon kaj lian klienton, kiuj interŝanĝis de tempo al tempo kelkajn malkonsekvencajn komentojn, kiel homoj kiuj estas elĉerpitaj post tago da postula laboro. Sed finfine aŭdiĝis skrapado de taburetoj sur la ŝtona pavimo, kaj la viro ekstaris por foriri.

“Venu, Rufo!” li vokis, parolante la unuan fojon per la roma lingvo, kaj la soldato ekstaris, precize kiel bone trejnita sklavo, kiu atendas la ordonon de sia mastro.

Kiam ili estis for, mi venis en la skribejon por repreni la tasojn. Filono intertempe formetis la taburetojn kun eta rideto al si mem. Li aspektis tre memkontenta. Ne ĉiutage alvenas kliento, kiu diktas kvin-ses tabuletojn en rapida sinsekvo.

“Kiu estis tiu sinjoro?” mi demandis.

“Li estas unu el la nazaretanoj. Mi sciis, ke li estas en Romo, sed mi efektive neniam atendis vidi lin ĉi tie en mia butiko. Sed nu, mi tute ne plendas pri tio. Li petis min pretigi tri kopiojn de tiu letero, kaj cetere sur papiruso. Ŝajne ili estas sendotaj al la fratoj en Grekujo kaj Azia Provinco.”

“Sed kial venis tiu soldato? Kial li estas katenita?”

Filono ridetis. Li estis en nekutime bona humoro. “Laŭdire li atendas ĝis lia proceso estos juĝata de la imperiestro. Oni akuzis lin pri incito al tumulto en Jerusalemo, kaj mi facile povas imagi kial. Necesas nur aŭdi kelkajn el la aferoj, kiujn li diris en tiu letero.”

“Sed kial li ne estas en malliberejo? Mi volas diri, ĉu li rajtas eliri?”

Filono levis siajn ŝultrojn indiferente. “Li pagas mem sian loĝadon. Supozeble li havas monon aŭ ian influon.”

Kiam Oresto revenis de la lernejo pli malfrue en la tago, li tuj komencis serĉi sub la barilo, laŭ sia ofta kutimo, por malkovri, ĉu iu alportis interesaĵon dum la mateno.

“Kio estas ĉi tio?” li demandis. Li eltiris la monton da tabuletoj kaj rigardis la plej supran kun scivolo.

“Ne tuŝu tiujn,” Filono diris senpacience. “Mi ankoraŭ ne kopiis ilin.”

Sed Oresto jam trarigardis la unuan tabuleton kun esprimo de surprizo. “Ĉi tiu estas de Paŭlo,” li diris. “Ĉu li venis ĉi tien, al nia skribejo?”

“Li venis ĉi-matene,” Filono respondis. “Kaj nun remetu tiujn, kaj atentu, ke vi ne malordigu ilin.” Oresto obeeme formetis la tabuletojn kaj pasis tra la skribejo al la malantaŭa ĉambreto. Elvisa ĉiam estis kontentega vidi lin; ŝi ekbabiletis kaj etendis al li la brakojn. Li prenis ŝin kun kiso, kaj komencis flugigi ŝin supren-malsupren dum ŝi ĝoje ridis.

“Ĉu iu venis al la butiko ĉi-matene?” li finfine demandis, turnante sin al mi.

“Vi scivolas pri tiu sinjoro, kiu diktis tiun longan leteron. Ĉu vi scias, kiu li estas?”

“Li nomiĝas Paŭlo, el Cilicio. Ĉu vi vidis lin? Kia li estas?”

Mi rakontis al li ĉion, kion mi memoris, kun aparta mencio pri la soldato, la katenoj, kaj la vipospuroj. “Sed kiu estas tiu homo?” mi finis. “Ĉu vi scias ion pri li?”

“Mi aŭdis la fratojn paroli pri li. Ili diras, ke li estas tre brila homo, sed li estas tro disputema. Li nomas sin sekvanto de Jesuo, kaj li vojaĝas tra la tuta imperio por konvinki homojn aliĝi al la nazaretanoj, sed tiam li diras al ili, ke ne necesas obei la ordonojn de Dio. Li restis dum jaroj en malliberejo en Judujo, antaŭ ol li venis ĉi tien. Mi vere ŝatus vidi tiun leteron, kiun li diktis.”

“Tamen mi ne kredas, ke via patro permesos al vi kopii ĝin. Ĝi estas farota sur papiruso. Nu, formetu viajn lernejan aĵojn. Nun ni manĝas.”

* * *

Mi estis sola en la butiko, kiam Paŭlo revenis por preni siajn kopiojn. La pordo estis duone fermita, sed li metis sian kapon internen kaj vokis, “Ĉu iu ĉeestas?” Mi estis surprizita vidi lin, kaj ne tre kontenta. Certe li devus scii, ke tiu estas la tago, kiam Filono iras al la templo.

“Mia edzo iris al la sinagogo,” mi diris, nomante ĝin per la vorto, kiun Filono kutime uzis. “Hodiaŭ la butiko estas fermita.”

“Ĉu la kopioj estas pretaj, laŭ via scio?”

“Nu jes, ili estas faritaj. Ĉu vi volas preni ilin?” Mi aldonis tion iom malcerte, ĉar mi sciis, ke sabate la judoj ne okupiĝas pri komercaj aferoj. Sed ĉi tiu homo ŝajnis iom malsimila al la aliaj nazaretanoj: interalie li evidente ne estis ĉe la templo kun ĉiuj aliaj fratoj.

“Kiam via edzo kutime revenas?” li demandis.

“Li devus alveni baldaŭ.”

“Bone, do mi atendos. Portu al mi la kopiojn, kaj intertempe mi trarigardos ilin.”

Li larĝe malfermis la pordon kaj venis internen. Mi estis tute konsternita, kiam post li sekvis la sama soldato, kiun mi jam vidis la antaŭan fojon. Mi portis al Paŭlo faldeblan tabureton, kaj turnis min al la barilo por trovi la kopiojn. “Ĉu vi havas alian tabureton?” la soldato demandis. Mi portis ĝin al li kun malbona volo.

En tiu momento mi aŭdis Elvisan krieti en la alia ĉambro, kaj iris por preni ŝin. “Ĉu tiu estas via infano?” Paŭlo demandis, kiam mi revenis al la skribejo. “Mi tenos lin por vi, dum vi serĉos la kopiojn.”

Antaŭ ol mi povis respondi, li prenis Elvisan el miaj brakoj, kaj subite direktis al ŝi tute ĉarman rideton, varman, amikan kaj absolute neatenditan. Elvisa ne ŝatis iri al nekonatoj, kaj mi supozis ke ŝi protestos, sed ŝi nur fiksrigardis kvazaŭ sorĉite, dum li babilis al ŝi en la greka. “Ĉu ĝi estas knabo?” li demandis.

“Knabino. Jen la kopioj.”

Dum mi reprenis la bebon, la soldato la unuan fojon ekparolis. “Vi ne estas de ĉi tie. De kie vi venas?”

“Britujo.”

“Ha, Britujo. Mi havas fraton, kiu postenas tie.”

Mi pensis malafable, ke ĝuste ion tian mi supozis, kaj iris enfermi min en la interna ĉambro.

Iom poste Filono alvenis, akompanate de kvar-kvin el la fratoj. Li aspektis iom ĝenate, kiam li trovis Paŭlon en la kopiejo, sed li ridetis ĝentile kaj komencis prezenti lin al la aliaj.

“Bonvolu paroli latine,” Paŭlo interrompis lin. “Bedaŭrinde mia akompananto Rufo ne komprenas la grekan.” Kelkaj el la fratoj aspektis iom konfuzite, kaj Paŭlo klarigis, “Vidu, de kiam Rufo estas mia gardisto, li iĝis kredanto. Mi dankas Dion, kiu donis al mi la privilegion esti la unua, kiu portis al li la mesaĝon de Kristo. Tial li estas nun ne nur mia gardisto, sed ankaŭ mia frato.”

Rufo aspektis iom embarasite pro tiu priskribo de la situacio, sed la fratoj bonvenigis lin entuziasme kaj sidiĝis en rondo ĉirkaŭ li kaj Paŭlo. Filono sendis min por alporti vinon, kaj kiam mi revenis iom poste, mi trovis ilin enprofundiĝintaj en diskuto, se tian interparoladon oni povas nomi diskuto, kie superregas la potencaj voĉo kaj opinioj de nur unu homo.

“Do, klarigu al mi,” Paŭlo estis diranta, “ĉu tiu amaso da ordonoj kaj reguloj pri la plej malkonsiderindaj detaletoj efektive portis vin pli proksimen al Dio? Ne manĝu tion, ne tuŝu ĉi tion, ne faru la alian. Kiel tiaj ordonoj helpos vin, kiam venos la Lasta Tago? Ilia sola atingo estas fakte tio, ke ili forprenas vian atenton de la vera mesaĝo de Dio: ili donas al vi la impreson, ke vi povas plaĉi al li per ĉikanado pri malesencaj detaloj, anstataŭ per pensado pri la aferoj, kiuj vere gravas.”

“Nu, estas vere ke ne ĉiuj el la diaj ordonoj povas konduki nin al pli virta vivo,” konsentis unu el la fratoj, ledaĵisto kiu nomiĝis Sabino. “Sed ne pro tiuj ni iĝis kredantoj. Kio pri la aliaj ordonoj: ne ŝteli, ne adori idolojn, obei siajn gepatrojn...”

Paŭlo interrompis lin malĝentile: “Jes, kaj kion vi farus, se via patro komercus per sklavoj kaj via patrino estus prostituitino? Ĉu ankaŭ tiajn gepatrojn necesas obei? Tiaj ordonoj estis en ordo antaŭ ol Kristo estis krucumita, sed nun ĉio komplete ŝanĝiĝis. Kiam li reekvivis, li forviŝis ĉion diritan pli frue. Estas nun nur unu afero, kiu helpos nin, kiam venos la fino, kaj tio estas ke ni kredu je lia kapablo savi nin.”

“Nu kompreneble, ni ĉiuj kredas je li,” Sabino respondis. “Sed laŭ mi, Dio ne postulas de ni nur tion. Kiun sencon havas kredi, se oni ne ankaŭ obeas la ordonojn de Dio?”

“Kredu je Kristo,” Paŭlo rebatis, “kaj ĉio alia sekvos nature. Ĉu laŭ via opinio sekvanto de Kristo povus mensogi kaj ŝteli? Al kio servas blinde obei regulojn, se oni ne kredas?”

Mi devis nun porti Elvisan eksteren por purigi ŝin ĉe la fontano. Kiam mi revenis, Paŭlo ankoraŭ deklamadis.

“Jen, eĉ vi ne estas cirkumciditaj!” li kriis. “Kaj se vi ne pretas iri laŭ tiu vojo, vi ĉiam restos fremduloj en la sinagogoj! Sed kial? Ĉu vi ne povas same adori Dion, sen mutili viajn korpojn? Cetere, kial halti ĉe cirkumcido? Kial ili ne petas vin ankaŭ kastri vin, same kiel la pastroj de Cibelo*? Tio estus vera testo de lojaleco!”

La frataro ĥore ekprotestis, sed post momento denove aŭdiĝis la voĉo de Paŭlo, kiu forbalais ĉian malkonsenton. “Ĉu Dio estas la dio de ĉiuj,” li daŭrigis malpli laŭte, “aŭ ĉu nur de la cirkumciditaj judoj? Kio devos okazi al ĉiuj vi ceteraj? La Lasta Tago alvenos en iu ajn momento, kaj ni nepre devas certigi ke ĉiuj ricevu sian ŝancon — judoj, nejudoj, viroj, virinoj, liberaj civitanoj, sklavoj — antaŭ ol estos tro malfrue!”

Eĉ de ekstere en la strato, kie mi sidis sur la rando de la trotuaro por tranĉi pastinakojn, mi povis aŭdadi la tondran voĉon de Paŭlo kaj sekvi ĉiun vorton de ilia diskuto. Sed nun li eksilentis kaj finfine donis al la aliaj la eblecon esprimi siajn opiniojn. Eble pro deziro turni la diskuton al malpli disputiga temo, unu el la fratoj demandis, iom timeme, ĉu Paŭlo konas Petron. Ŝajne tiu Petro, homo pri kiu mi neniam aŭdis ĝis tiu momento, planis viziti Romon.

“Jes, mi konas lin,” Paŭlo diris, “sed ni laste vidiĝis antaŭ jaroj. Do li venas ĉi tien, ĉu? Mi ne sciis tion.”

Li eksilentis dum la aliaj pludiskutis la atendatan viziton de Petro. Sed tiam li subite ekparolis, interrompante unu el la fratoj meze de frazo por diri, “La fakto estas, ke pri multaj demandoj Petro kaj mi ne plene akordas. Eĉ foje okazis, ke mi devis kontraŭstari lin publike. Ne estas, ke plaĉas al mi fari tian aferon, sed kiam oni vidas homon, kiu kondutas kiel malkuraĝulo kaj hipokritulo, venas momento kiam oni simple ne plu povas eviti tute klare esprimi sian opinion.

“Tio okazis, kiam mi alvenis en Antioĥio, kaj mi aŭdis, ke li sidadis ĉe la sama tablo kun la necirkumciditaj fratoj kaj manĝis la samajn manĝaĵojn kiel ili. Mi tute ne kontraŭas tion en si mem; efektive, tio estas la afero por kio mi mem konstante batalas. Sed tio, kio tiom kolerigis min, estis la fakto, ke Petro ĉiam insistadas, ke ĉiuj konvertiĝintoj al la nazaretanoj devas nepre obei ĉiujn ordonojn. Kiam mi malkovris, kion li faris, mi diris al li: ‘Kiel vi povas postuli, ke aliaj homoj sekvu la diajn ordonojn, kiam eĉ vi mem ne obeas ilin!’ Eble mi ne estus devinta paroli al li tiel antaŭ la tuta preĝantaro, sed mi ne eltenas homojn, kiuj ne kuraĝas agi laŭ la propraj konvinkoj.”

Aŭdiĝis tinto de la ĉeno, kaj mi konstatis, ke Paŭlo eksaltis de sia tabureto kaj nun laŭeble paŝegas tien kaj reen, iom malhelpate de siaj katenitaj piedoj. “Sendube liaj intencoj estas bonaj, sed bonaj intencoj ne sufiĉas, kiam ni devas porti al nia flanko la tutan mondon antaŭ ol alvenos la Lasta Tago! La vero estas, ke li estas senkuraĝulo, kaj same pri Jakobo, kvankam li estas la frato de Jesuo. Ili ne ŝajnas kompreni la urĝecon de la situacio. Ili pensigas min pri du sklavoj en brulanta domo, kiuj disputas pri tio, kiujn posedaĵojn de sia mastro ili kunportu kaj kiujn ili lasu! Kiel povas gravi al Dio, ĉu aŭ ne oni manĝas kuniklon*?”

Paŭlo paroladis pli kaj pli laŭtege, kaj preterpasantoj rigardis kun scivolo en la direkto de la kopiejo, dum lia potenca voĉo eĥis tra la mallarĝa strato. “La mesaĝistoj de Dio!” li tondris. “Ili nomas sin mesaĝistoj de Dio! Ili pensas, ke ĉar ili konis Jesuon dum li ankoraŭ vivis, la tuta komunumo estas en iliaj manoj! Ĉu ankaŭ mi ne estas unu el liaj mesaĝistoj? Ĉu ankaŭ mi ne vidis lin, kaj pli lastatempe ol ili, cetere! Se dependus nur de ili, la frataro ampleksus eĉ ne la duonon de sia nuna nombro. Ili ne permesas, ke iu ajn aliĝu, kiu ne konsentas mutili sian korpon kaj martirigi sin je ĉiu manĝo! Kristo estas por ĉiuj, ne nur por ili kaj ilia eta rondo!”

Estis sono de frakaso kaj konfuza murmurado de la malgranda grupo en la skribejo. Mi iris internen por vidi kio okazis, kaj malkovris, ke Paŭlo per larĝa gesto ĵus sendis sian tason en la aeron.

“Ĝi estas de la vinbutiko, ĉu ne?” li diris al mi, dum mi kolektis la pecojn. “Jen, donu al ili ĉi tion. Kaj portu al mi alian tason, bonvole.” Danke mi akceptis la moneron, kiun li faligis en mian manon, samtempe notante, ke malkiel la aliaj fratoj li evidente havas neniun skrupulon pri tuŝado de mono dum la sabato. Filono provis per ne tre konvinka tono malakcepti, sed Paŭlo gestis senpacience kaj tuj rekomencis sian pasian oratoradon.

“Kio pri tiu kunveno, kiun ni faris en Jerusalemo? Oni interkonsentis tiam, ke ili okupiĝos pri la judaj fratoj, kaj mi pri la ceteraj. Sed kien ajn mi iras, mi trovas ilin, kiuj enmiksiĝas en mia laboro kaj provas influi la homojn, kiujn mi konvertis. Mi povas dediĉi monatojn da laboro al nova urbo, kaj kiam mi revenas kelkajn jarojn poste, mi trovas, ke intertempe duono de la komunumo cedis al la premo cirkumcidiĝi! Ĉu por tio mi portis ilin al Kristo?”

La voĉo de Paŭlo sekvis min laŭ la vojo al la vinbutiko, kaj li estis ankoraŭ parolanta, kiam mi revenis iom poste kun nova taso da vino. Sed nun li estis sidanta kaj parolis per pli trankvila tono.

“Do vidu, jen la danĝero de tiaj diskutoj. Ili estas malutila distraĵo, sendita por forturni nian atenton de nia vera laboro. Mia vera celo, kiam mi venis ĉi tien, estis inviti vin ĉiujn, miajn fratojn en Kristo, al nia komunuma kunveno en mia loĝejo morgaŭ matene.”

“Ĉu morgaŭ matene?” Filono volis scii. “Ĉu ne sabaton?”

“Ne,” Paŭlo respondis, “mi kaj miaj fratoj ĉiam kunvenas en tiu tago, kiam nia Sinjoro releviĝis al la vivo.”

Mi konfesas, ke aŭdante tion mi retenis mian spiron. Mi ne volis kredi, ke eĉ Filono pretos aldoni plian matenon al la kompleta tago, kiun li jam regule perdas en ĉiuj sep. Bonŝance la fratoj pardonpete klarigis, ke ili ne povos veni pro siaj laboraj devoj. Tamen Paŭlo malatentis iliajn rifuzojn; li insistis, ke la kunveno okazos frumatene kaj daŭros ne pli longe ol vizito al iliaj patronoj — aŭ eĉ malpli, ĉar ili ne bezonos atendi.

“Mi scias, ke viaj patronoj atendigas vin pro via malalta rango. Vi devas lasi la komercistojn eniri antaŭe — eĉ kiam vi alvenis pli frue — kaj riĉajn junajn nobelojn, kiuj alvenas je la lasta momento post nokto da drinkado kaj abomenaj malmoralaĵoj. Sed Kriston ne interesas via socia rango; al li gravas nur tio, ke vi kredu je lia kapablo savi vin kaj porti vin en la regnon de Dio, kiam venos la tago de la Lasta Juĝo. Tiam estos vi, kiuj eniros antaŭ la komercistoj.”

Li eltrinkis sian tason kaj ekstaris, dirante al Filono, “Kaj antaŭ ol foriri mi devas pagi al vi por tiuj kopioj. Kiom mi ŝuldas?”

Filono hezitis. Se ne ĉeestus la aliaj fratoj, mi sciis, ke li verŝajne akceptus la monon, sed antaŭ ili li preferis ludi la rolon de konformema judo. Paŭlo mienis malpacience. “Nu bone, se tiel vi preferas. Mi donos ĝin al vi morgaŭ, post la komunuma kunveno. Venu, Rufo.”

* * *

Filono estis en malbona humoro, kiam li kaj Oresto revenis de la kunveno en la loĝejo de Paŭlo. Estis jam la tria horo*, kaj elpelinte Oreston, tre malfrue, al la lernejo, Filono tuj eksidis ĉe sia laboro. Kiam Oresto revenis je tagmezo, mi demandis lin, kio okazis.

“Paĉjo diras, ke li havas tre strangajn ideojn. Li diras, ke Paŭlo volas starigi Jesuon kiel duan dion, sed tio estas malĝusta, ĉar estas nur unu dio. Kelkaj el la fratoj komencis disputi kun li, kaj en la fino ili preskaŭ ekbatalis. Mi volis vidi, kio okazos, sed paĉjo forportis min antaŭ la fino. Li diris, ke se li volus aŭdi tiajn aferojn, li estus aliĝinta al la kulto de Bakĥo*.”

Ni tre baldaŭ malkovris, ke ankaŭ Akabio ne havas aparte altan opinion pri la instruoj de Paŭlo. “Mi aŭdis, ke vi iris ĉe Paŭlon,” li diris, kiam li la postan fojon venis ĉe ni por alporti laboron. “Interesa homo, kondiĉe ke oni ne provas kontraŭi liajn argumentojn. Li ne havas lokon por iuj ajn opinioj krom la propraj.”

“Li diras, ke li vidis Jesuon en vizio,” Filono menciis.

“Mi scias; mi aŭdis lin. Li havis vizion, dum li estis en la dezerto. Homoj foje vidas strangajn aferojn, se ili restas tro longe sub la suno. Mi povas nur diri, ke se tiu estis Jesuo, li ŝanĝiĝis de kiam mi konis lin. Nu, tamen, mi supozas ke post tiom da jaroj en la ĉeesto de ĉiopova Dio kaj liaj anĝeloj, estas verŝajne ke li iomete ŝanĝiĝis.”

Paŭlo revenis plurajn fojojn por dikti leterojn, sed kiam li konvinkiĝis ke Filono ne reiros al liaj komunumaj kunvenoj, ni ne plu vidis lin. Supozeble li trovis alian kopiiston pli malfermitan al liaj ideoj. Poste ni aŭdis, ke la deĵoro de Rufo finiĝis, kaj ke la nova gardisto estas malpli preta ol lia antaŭulo permesi, ke Paŭlo konduku lin tra la tuta urbo. Tamen li ne kontraŭstaris, ke vizitantoj venu al la loĝejo, kaj tial Paŭlo povis daŭre pluorganizi siajn kunvenojn en la tago post sabato.

Mi aŭdis Filonon kaj Oreston paroli pri li de tempo al tempo; estis evidente, ke ili absolute kontraŭas ĉion, kion Paŭlo faras, kaj ke ili tute ne konsideras liajn sekvantojn veraj nazaretanoj. Sed nu, ili ne estis multenombraj — almenaŭ tion mi komprenis — kaj kompreneble, Paŭlo ne havis multajn eblecojn varbi novajn sekvantojn, dum li restis enfermita en sia loĝejo. Tial, kvankam li vekis ioman eksciton inter la fratoj kiam li unue aperis, en la longa daŭro lia ĉeesto en la urbo ne faris grandan diferencon.

* * *

La sekvantaj du jaroj estis tre laborplenaj por mi, dum Elvisa lernis unue rampi kaj poste paŝeti. Oresto intertempe jam finis la lernejon kaj povis labori plentempe, tamen Filono ankoraŭ bezonis mian helpon en la butiko. La nombro de klientoj daŭre kreskis, sed ne ĝis tia grado, kia permesus al ni teni sklavon.

La vivo iĝis pli facila, kiam Elvisa kreskis sufiĉe por paŝeti eksteren kaj ludi kun la aliaj infanoj en la strato. Mi estis kontenta vidi ŝin ĉirkaŭata de geamikoj, kiel devus esti infano de tiu aĝo. Mi ĉiam kompatis Oreston kiam li estis pli juna, kiu tute ne havis kunludantojn krom Tulia. Li tamen ja havis aliajn aferojn, kiuj estis ne malpli gravaj, kaj mi ofte pensis pri ĉio, kio mankas al Elvisa: la arboj, la kampoj, la vasteco de la ĉielo. Mi ankaŭ pensis pri la multaj aferoj, kiujn mi devus instrui al ŝi, kiam ŝi estos pli granda: pri tiuj sekretoj, kiujn knabino povas lerni nur de sia patrino. Ŝi tute ne scios pri la kaŝitaj potencoj de la plantoj; nek mi povos montri al ŝi kiel tinkturi ŝtofojn aŭ rekoni la kamparajn herbojn aŭ aperigi legomojn el la nuda tero. Por ŝi, legomoj estos io, kion oni aĉetas en la bazaro.

Kaj rilate al Oresto, iĝis por mi ĉiam pli malfacile paroli kun li. Mi neniam de la komenco trovis lin aparte komprenebla, kaj nun, je dek ses jaroj, lia kapo estis plenŝtopita de ĉiuj sensencaĵoj, kiujn Filono kaj la fratoj verŝadis en ĝin de kiam ni alvenis al Romo. Mi ofte demandis min, kiel eblas, ke ĉi tiu alta junulo estas mia filo; foje ŝajnis al mi, kvazaŭ mi dividas mian hejmon kun fremdulo.

Mi de ĉiam konsciis, ke Oresto estas filo pli de Filono ol de mi, sed dum li plenkreskis, tio tute ŝanĝiĝis, kaj nun ankaŭ lia patro kaj li tre malbone interrilatis. Pri tio parte kulpis Filono; li daŭre riproĉadis Oreston kaj kritikadis lian laboron. Krome, ili konstante disputis pri tiuj misteraj aferoj, kiujn ili lernadis en sia templo. Unu-du fojojn Oresto preskaŭ aŭdacis akuzi Filonon pri la malfervoreco de liaj religiaj kredoj. Li certe neniam kuraĝus diri tian aferon, se li ne estus jam pli alta ol lia patro; stature li similis min. Tamen Filono ĉiam disponis pri la venkonta argumento en tiaj disputoj, ĉar li bezonis nur memorigi Oreston pri la postulo de ilia dio, ke oni respektu siajn gepatrojn. Oresto prenis tiajn ordonojn tre serioze. Mi devas agnoski, ke ĉi tiu ordono ŝajnis al mi sufiĉe sagaca, malkiel kelkaj el la aliaj postuloj de ilia dio.

Kvankam Oresto estis malkomplezema kaj malfacila kun mi kaj Filono, li estis bravega kun Elvisa. Li ludis kun ŝi, rakontis al ŝi fabelojn, kaj faris por ŝi belegajn ludilojn el diversaj objektetoj; iam li faris por ŝi tute etan ŝipon el duona juglandoŝelo. Li estis multe pli pacienca ol Filono, kiu konstante kriaĉis al mi, ke mi forportu ŝin el la skribejo. Tamen, la sinteno de Filono estis komprenebla: kopiista laborejo estas absolute maltaŭga loko por du-jarulo. En la maloftaj okazoj, kiam ŝi sukcesis troviĝi tie sola, ŝi senescepte elpensis ian petolaĵon. Unu fojon ŝi skribaĉis sur nova tabuleto, kaj alian fojon mi kaptis ŝin, dum ŝi maĉis pecon de la plej bonkvalita papiruso. Bonŝance mi sukcesis kaŝi de Filono tiujn misaĵojn. Sed nenio estis farebla pri la okazo, kiam li lasis duone skribitan kopion malfermita sur la stablo, kun la inko lokita laŭ invita maniero apude. Mi unue eksciis pri la afero, kiam mi aŭdis ŝirajn kriojn el la kopiejo, kaj kuregis internen por malkovri Filonon, kiu sovaĝe bategis Elvisan. Li koleregis ankaŭ kontraŭ mi, dirante ke mi ne sufiĉe kontrolis ŝin, kaj en la fino ni ambaŭ iris plorante al la fontano, kie mi trempis la kontuzojn de Elvisa, dum la aliaj virinoj provis konsoli nin.

Kelkajn tagojn poste Filono diris al mi, “Mi vidas, ke estas malfacile por vi ĉiam atenti pri Elvisa, dum vi laboras.”

Mi konsentis, sed interne demandis min, kion li celas. Filono ne kutimis esti tiel zorga pri mi.

“Estus tro multekoste aĉeti sklavon,” li daŭrigis. “Tio nur aldonus unu plian buŝon por manĝigi.” Mi pacience atendis, ĝis li atingos la veran sencon de tio, kion li volas diri. “Oresto havas nun preskaŭ dek sep jarojn. Laŭ mi, estas tempo ke ni serĉu por li edzinon.”

Mi restis momenton silenta, konsiderante, kvankam mi sciis, ke mia reago apenaŭ influos lian decidon. Romaj viroj kutime ne multe atentas la opiniojn de siaj edzinoj. Tamen mi devis agnoski, ke tute ne temas pri malbona ideo. Bofilino povus helpi min je mia laboro kaj kontroli Elvisan, kiam mi estus okupata.

“Ili devos dormi en la skribejo,” mi atentigis.

“Mi jam pripensis tion. Estas libera ĉambro en la tria etaĝo. Per ŝia doto, ni povus translokiĝi al la supra etaĝo, dum Oresto kaj lia edzino povus resti ĉi tie.”

Ju pli mi konsideris la planon de Filono, des pli ĝi plaĉis al mi. La supraj ĉambroj havis multe pli da spaco ol la nia, kaj ili eĉ havis malgrandan balkonon ekstere.

“Ĉu vi jam pensas pri iu knabino?” mi demandis.

“Ĉu vi konas Minicion? Lia filino iĝos dekkvarjara venontan monaton.”

Mi ja konis Minicion. Mi ofte vidis lin kiam la fratoj venis ĉe ni, kvankam li ne estis tia homo, kia lasas fortan impreson. Li estis maldikulo ne multe pli ol tridekjara, sufiĉe afabla; nenion pli mi sciis pri li, krom malklara ideo, ke eble li estas okulkuracisto aŭ simile.

Oresto tute ne estis kontenta pri la informo, ke Filono trovis por li edzinon. Li protestis, ke ne havas sencon edziĝi, kiam la mondo finiĝos en iu ajn momento. Sed Filono atentigis, ke ni ne havas ideon, kiam ekestos la regno de Dio; Oresto povus esti jam maljuna antaŭ ol tio okazos, kaj intertempe li havas la devon edziĝi kaj generi gefilojn. Do Oresto tre malvolonte konsentis, kvankam li postulis, ke antaŭe li volas renkonti la junulinon.

Minicia montriĝis silentema bonkonduta junulino, kies plej rimarkinda trajto estis la nekutime blondaj haroj, kiujn ŝi heredis de unu el siaj avinoj. Kelkaj el ŝiaj antaŭuloj estis ĝermanaj sklavoj, kvankam ambaŭ ŝiaj gepatroj estis civitanoj. Ili estis sufiĉe zorgintaj pri ŝia edukado: ŝi lerte ŝpinis kaj teksis, kaj ŝi eĉ vizitadis dum kelkaj jaroj la lernejon, do ŝi sciis legi kaj kalkuli. Surprize granda nombro da homoj en Romo sendas siajn filinojn al lernejo, se ili povas permesi al si tian elspezon.

Oresto ne multon diris post sia unua vizito al la apartamento de Minicio. Kiam mi petis lian opinion pri sia estonta edzino li ruĝiĝis ĝis la brusto kaj grumblis, “Kial vi ĝenas vin demandi? Vi kaj paĉjo jam decidis la aferon.” Sed dum la sekvaj tagoj li estis nekutime gaja, kaj mi konstatis, ke malgraŭ sia plendado li estas sekrete entuziasmega pri la planata geedziĝo kun tiel ĉarma junulino.

Minicia estis tre timema, kiam ŝi alvenis por loĝi ĉe ni, sed tion oni ja devas atendi. Estas tre malfacila sperto por iu ajn junulino ekloĝi ĉe la familio de sia edzo, sed mi faris mian eblon por trakti ŝin afable kaj helpi ŝin senti sin hejme. Fakte, mi ĝuis ŝian ĉeeston: estis iom kvazaŭ mi havus pli aĝan filinon, kaj ŝia helpo pri Elvisa multe senŝarĝigis min. Mi baldaŭ malkovris, ke ŝi ne estas tiel silentema kaj timema, kiel ŝi unuavide ŝajnis: ŝi havis la proprajn tre firmajn ideojn, precipe kiam temis pri ŝia religio. Fakte, tio estis mia sola plendo. Ŝi certe ne estis maldiligenta homo, sed ŝi absolute rifuzis fari iun ajn laboron, eĉ nur ŝpinadon, sabate. Anstataŭe ŝi akompanis Filonon kaj Oreston al la templo, kaj se ili portis hejmen kelkajn el la fratoj, ŝi sidis tuj ekster la rondo por aŭskulti ilian interparoladon. Unu-du fojojn ŝi eĉ demandis Filonon poste pri io, kion ŝi aŭdis tie.

Vidante ke ĉi tiu estas problemo ekster mia normala sperto, mi decidis paroli pri ĝi al Filono. Sed li simple respondis, ke Minicio estas tre pia homo, kiu edukis sian filinon en hejmo, kie oni montras la ĝustan respekton al Dio. Mi ja demandis min kiel la anoj de tiu hejmo, kie oni tiel respektas Dion, sukcesas manĝi sabate se ili ne rajtas kuiri, sed estis senutile atendi ke Filono sciu pri tia praktikaĵo. Do mi demandis Minician, kaj ŝi klarigis al mi ke ili preparas sian sabatan manĝon en la antaŭa tago, kaj tiam metas ĝin en skatolon da fojno por plukuiriĝi la tutan nokton per sia propra varmo. Ni provis tion la postan sabaton, kaj mi devis konfesi, ke ĝi gustas bonege, kvankam persone mi estus preferinta ĝin iom pli varma. Sed vidante ke la afero evidente multe gravas al Minicia, mi poste lasis ŝin fari ĝin regule.

Mia alia problemo rilate al Minicia estis tio, ke ŝi ŝajnis kredi, ke ŝia dio donis al ŝi la taskon gajni min por sia religio. Mi ne komprenis en la komenco ŝian celon, kiam ŝi konstante faligis flankajn menciojn pri la aferoj, kiujn Jesuo diris kaj faris, kaj rakontadis al mi historiojn pri la viro, kiu forkondukis la judojn el la sklaveco antaŭ multaj jaroj. Efektive tiuj lastaj rakontoj sufiĉe interesis min, kaj mi reciprokis per kelkaj pri mia propra popolo. Sed kiam mi ekkomprenis, al kiu celo ŝi volas konduki min per ĉio ĉi, mi estis ĝenata kaj riproĉis ŝin iom senpacience. Ŝi estis tre ĉagrenita kaj neparolema dum pluraj tagoj, sed mi ŝajnigis ne rimarki, kaj ŝi baldaŭ superis la aferon.

Oresto estis komence iom embarasata pro sia nova stato, kaj ruĝiĝis ĉiufoje kiam unu el la fratoj ŝerce demandis, ĉu li intencas baldaŭ avigi Filonon. Kiam ĉeestis aliaj homoj li afektis ne rimarki Minician, sed mi vidis, kiel lia vizaĝo gajiĝas ĉiufoje kiam ŝi eniras la ĉambron. Li iĝis tre revema de kiam ŝi venis loĝi ĉe ni: dum li estus devinta kopii tabuleton, li sidadis dum horoj kun malĉeesta vizaĝesprimo mordetante la finon de sia skribilo, kaj eksaltis laŭ kulpa maniero, se oni alparolis lin. Minicia, kontraste, neniel provis kaŝi siajn sentojn: ŝi videble adoris Oreston, kaj kondutis kvazaŭ ĉiu lia vorto falis el la buŝo de iu dio.

Nun kiam Oresto iĝis edzo, Filono per videbla fortostreĉo provis trakti lin kiel respondecan plenkreskulon, precipe antaŭ lia edzino. Oresto, siaflanke, ĉesis esti tiel kontraŭstarema kaj ribelema. Sekve, nia familia vivo iĝis pli trankvila, sen la kvereloj kiuj tiel ofte detruis niajn vesperojn en la pasinteco. Foje, dum mi akvumis la plantojn sur la balkono de nia nova ĉambro kaj rigardis Elvisan, kiu ludis malsupre sur la strato, mi memoris kiel oni iam hastigis min tra ĉi tiuj samaj stratoj — aŭ tra stratoj ekstreme similaj — en katenoj, kaj pensis ke tamen la afero finiĝis pli bone ol mi estus povinta imagi.

* * *

La fratoj jam delonge diskutis la atendatan viziton de Petro, tiu homo kiun Paŭlo iam kontraŭstaris publike. Sed kiam li alvenis, Paŭlo ne plu troviĝis en situacio, kiu permesus novan kolizion. Lia proceso finfine estis aŭdata de la imperiestro kaj post la unua kunsido li estis translokita al malliberejo en la palaco. Kaj tiel la afero restis. Ĉiuj sciis, ke la imperiestro apenaŭ interesiĝas pri siaj oficaj devoj. Li dediĉis multe pli da tempo al muziko kaj aktorado, kaj nun li estis en la sudo, de kie raportoj atingis Romon, ke li ludis en la teatro de Neapolo* antaŭ grandega spektantaro. Ĉiujn ŝtatajn aferojn li lasis en la manoj de siaj konsilantoj, kiuj sendube havis multajn kazojn pli urĝajn ol tiu de provinca civitano, kiu preskaŭ kaŭzis tumulton kvin jarojn pli frue.

Kiam disvastiĝis la informo, ke finfine Petro alvenis en Romo, Oresto tiel senpaciencis aŭdi lin prediki, ke li decidis ne iri al sia kutima templo la postan sabaton, sed al tiu kie Petro devis paroli. Li provis instigi Filonon akompani lin, sed Filono rifuzis, dirante ke la alia templo estas tro malproksima kaj ke li atendos, ĝis Petro vizitos ilian sinagogon, kiel li certe baldaŭ faros. Oresto ne sukcesis konvinki lin, do li kaj Minicia iris solaj.

Ili revenis hejmen en stato de ega ekscito. Ŝajne okazis granda kverelo en la templo, kiam kelkaj el la pli tradiciemaj anoj de la preĝantaro protestis kontraŭ la instruoj de Petro kaj provis superkrii lin. Poste oni tamen konsentis, ke li finu sian paroladon, sed estis evidente, ke oni tute ne intencas bonvenigi lin je dua vizito. Bonŝance, aldonis Oresto, unu el la nazaretanoj proponis disponigi al Petro sian apartamenton la venontan sabaton.

Oresto kaj Minicia estis tiel entuziasmaj, ke ili eĉ sukcesis konvinki Filonon akompani ilin la postan fojon. Sed li estis malpli imponita ol ili. “Lia problemo estas, ke li permesas al siaj emocioj superi lian racion,” li diris. “Iu ajn duaranga instruisto de retoriko povus faligi liajn argumentojn. Kaj lia greka estas terura. Sed kion atendi? La homo estis fiŝkaptisto antaŭ ol li konvinkis la nazaretanojn pagi liajn elspezojn. Mi scias, ke li sukcesis iomete kleriĝi, kaj li povas citi la Sanktajn Librojn laŭnome kaj laŭverse...”

Oresto interrompis sian patron malĝentile. “Ne temas nun pri lerneja ekzerco! Jesuo estis lia plej intima amiko! Kaj li ne parolas la grekan tiel malbone! Duono de la homoj en Romo ne konas ĝin pli bone ol li!”

Verŝajne la pasia voĉo de Oresto iom konsternis Filonon, ĉar li ŝajnigis preteratenti tiun senrespektan elkrion. Li nur komentis per milda tono, ke estas senutile provi rezoni kun homo, kiu insistas konduti kiel stultulo.

Mi aŭdis sufiĉe multe pri Petro dum la sekvantaj monatoj. Entuziasmigite de lia predikado, Oresto iĝis ĉiam pli pia, kaj komencis tre rigore obei la judajn ordonojn. Tio ĝenis Filonon, kiu laŭ mia supozo vidis en tio kritikon de lia propra malpli fervora aliro. Pli serioza estis la fakto, ke nun Oresto kaj Minicia ofte devis manĝi aparte. Sed tio, kio vere konsternegis min, estis kiam Oresto anoncis, ke li decidis cirkumcidiĝi. Mi provis malkonvinki lin, per atentigoj pri la riskeco de la afero kaj la doloro, sed li nur respondis, ke li provos ĉiam obei la ordonojn de sia dio senkonsidere ĉu ili estas malfacilaj aŭ malagrablaj.

Mi esperis, ke Minicia subtenos min — ŝi ja estus la ĉefa malgajnanto, se io misfunkcius — sed kiam mi provis paroli al ŝi, ŝi respondis, ke Dio ordonis ke ni faru tiujn aferojn kaj ke estas ĝuste, ke ni obeu lin, eĉ se ni ne ĉiam komprenas lian celon. Kompreneble, ŝi estis citanta Oreston; ŝi ankoraŭ kredis je la kompleta mirindeco de ĉiu lia vorto.

Do Oresto farigis la aferon, kaj dum pluraj tagoj li rondiris laŭ tre singarda maniero, kvazaŭ li konstante atendis, ke iu venos bati lin ĉe la ventro. Nu bone, li resaniĝis senprobleme. Estis Petro mem kiu faris la operacion; li konvinkis plurajn el la nazaretanoj submetiĝi al ĝi. Eĉ kelkaj el la fratoj en la rondeto de Filono finfine decidiĝis. Petro jam venis paroli en ilia templo, kaj pluraj el ili estis komplete sorĉitaj. Eĉ Filono devis kontraŭvole konfesi lian oratoran talenton, malgraŭ lia malbona regado de la greka.

“Kia homo li estas, tiu Petro?” mi iam demandis Minician, dum ni sidis ekster la butiko por senŝeligi pizojn.

Kiam temis pri demando pri la nazaretanoj, Minicia estis ĉiam preta respondi. Ŝi tuj forgesis pri la pizoj, kaj ekparolis entuziasme.

“Ho, li estas miriga homo. Vi ne povas imagi, kiom da landoj li vizitis, eĉ se li nun iĝas tiel maljuna. Kaj li estas elstara predikanto. Li ĉiam estas tiel klara, ke eĉ ordinaruloj povas kompreni lin. Li diras, kio estas ĝusta, kaj kio malĝusta, kaj kiel vivi bonan vivon. Li diras ĉion tiel klare. Vidu, kelkaj el la predikantoj — precipe la grekoj — ili preskaŭ similas tiujn filozofojn, kiujn oni kelkfoje vidas diskuti en la strato. Mi scias, ke ili disvastigas la vorton de Dio, sed ofte estas tiel malfacile kompreni, kion ili volas diri.”

“Kial li venis al Romo?” mi demandis.

“Li vojaĝas tra la tuta imperio, vizitante ĉiujn ekleziojn. Mi supozas, ke li aŭdis, ke kelkaj el la fratoj en Romo estas iom... nu, iom malentuziasmaj, kaj li decidis veni por plifortigi ilin.” ŝi finparolis en ioma hasto, duonturnante la kapon por rigardeti maltrankvile malantaŭen. Mi sciis, pri kiu ŝi pensas, kvankam ŝi estis tro obeema por mencii tion. Mi pensis interne de mi, ke Filono jam estas, laŭ mia ideo, pli ol sufiĉe entuziasma.

“Povus ankaŭ esti, ke li decidis veni, ĉar li aŭdis ke Paŭlo estas ĉi tie,” ŝi aldonis. “Vi scias, ke Paŭlo konvinkis plurajn el la fratoj transiri al lia vidpunkto, kaj mi supozas, ke Petro volis reporti ilin al la ĝusta vojo.”

“Kial, kio estas la problemo pri Paŭlo?”

“Li tro faciligas la aferon, por konverti pli da homoj. Se oni aŭskultus lin, oni imagus, ke necesas nur kredi je Jesuo por ke ĉiuj pekoj estu pardonitaj, kiam venos la Lasta Tago. Nur tion li postulas de siaj sekvantoj — li eĉ diras, ke ili ne bezonas obei la diajn ordonojn, kiuj estas skribitaj en la Sanktaj Libroj. Kaj liaj sekvantoj ne iras al la sinagogo, kaj ili eĉ ne festas sabaton. Ili faras siajn kunvenojn en la posta tago. Li diras, ke li portas la homojn al Dio, sed Oresto diras, ke fakte li forkondukas ilin de Dio.”

“Ĉu vi scias, ke li iam venis ĉi tien por dikti leteron?” mi diris.

“Kiu, ĉu Paŭlo?” ŝi demandis, kun same konsternita esprimo kvazaŭ mi ĵus diris, ke venis ĉe ni sorĉisto. “Sed tamen mia bopatro certe ne...” ŝi haltis en konfuzo.

“Li venis nur malmultajn fojojn, ĝis Filono kaj Oresto iris al unu el liaj kunvenoj. Sed ĝi tute ne plaĉis al ili, kaj poste li ne plu venis ĉi tien.”

“Ho jes, Oresto diris al mi, ke ili iris unu fojon. Sed li diris, ke dum la tuta kunveno Paŭlo kritikadis la judajn instruojn. Li diris, ke Paŭlo naskiĝis kaj edukiĝis kiel judo — ĉu vi scias, ke li estas eĉ cirkumcidita, kvankam li provas forturni aliajn homojn de tio — sed oni ne imagus tion, aŭskultante lin. Oresto diris, ke estas bonŝance, ke neniu atentas lin, ĉar en tiu kazo, la judoj estus en vera danĝero. Li diris, ke eĉ niaj malamikoj ne sukcesas ataki nin kun tiom da galo.”

* * *

Pasis longa tempo antaŭ ol mi alkutimiĝis iri eksteren sur nian novan balkonon. Mi sentis min premata de la proksimeco de la apudaj tegmentoj, kaj kiam mi la unuan fojon trovis sufiĉan kuraĝon por rigardeti malsupren al la strato, mi tuj resaltis, kvazaŭ mi tro proksimiĝis senaverte al la rando de abismo. Krome, mi ne povis superi mian timon, ke iam la tuta malfortika elstaraĵo simple malfiksiĝos de la muro kaj falegos la tri etaĝojn por frakasiĝi kontraŭ la grundon. Tiuj altaj konstruaĵoj ne ĉiam estas tiel solidaj, kiel ili ŝajnas.

La antaŭaj okupantoj estis postlasintaj potojn de rosmareno kaj mento, kaj hederon enradikigitan en malnova arbostumpo. La hedero estis plektinta sin tra la ligna barilo, kiu formis la flankon de la balkono, tiel ke nun la tuta rando estis kaŝita malantaŭ densa kurteno de glimaj folioj. Estis ankaŭ roz-arbusto, kiu kreskis laŭ ligna lataro apud la pordo. Kiam ni transloĝiĝis al nia nova ĉambro en la malfrua printempo, bonvenigis nin rava ekspozicio de grimpantaj rozoj.

En la komenco mi timis mem eliri sur la balkonon, do mi petis Minician akvumi por mi la plantojn. Sed mi baldaŭ konstatis, ke ŝi scias absolute neniom pri la vartado de kreskaĵoj. Tiu kompatindulino neniam en sia tuta vivo iris ekster la urbon, kaj en la hejmo de ŝiaj gepatroj ne troviĝis eĉ unu lekanteto en poto. Do mi komencis mem prizorgi la plantojn. Mi kredas, ke mi elverŝis super tiujn malmultajn mizerajn arbustetojn pli da amo kaj atento ol mi estus dediĉinta al tuta legomejo, se mi havus tion.

Duonkaŝite malantaŭ la rozoj troviĝis niĉeto en la muro, kiun supozeble elskrapis la antaŭaj okupantoj por teni la diojn de sia familio. Tie mi starigis la statueton de la diino Fortuno, kaj donis al ŝi oferaĵojn de vino aŭ floroj. Se Filono estus sciinta, sendube li kontraŭstarus, sed estis tre malverŝajne, ke li malkovros la aferon. Li apenaŭ eliris sur la balkonon, kaj eĉ se li farus, ne estus risko, ke li rimarkos la statuon. Li neniam rigardis la rozojn; efektive mi ne kredas, ke li entute konsciis pri ilia ekzisto. Lia menso estis malfekunda dezerto, kie vivis nenio krom la sekiĝintaj tigoj de vortoj kaj literoj.

La vetero dum tiu somero estis aparte prema. Dum granda parto de la unua duono de julio alblovis varmega vento el la sudo, kiu elsuĉis nian energion kaj kovris ĉion per maldensa tavolo de polvo. Dum tiuj pezaj, ŝvitaj tagoj, ni pene plenumis niajn normalajn taskojn kvazaŭ ni vadus tra mielo. En la posttagmezoj, kiam la vojoj ŝajnis vibreti sub ardanta suno, la pavimoŝtonoj estis tiel varmegaj, ke ili bruligis la piedojn.

En vespero de meza julio ni sidis por vespermanĝi en nia supra ĉambro. Eĉ interne ne eblis fuĝi de la varmego, kaj la pordo de la balkono estis vaste malfermita en vana espero enlasi vigligan trabloveton. Elvisa jam ĝemis kaj grumblis la tutan tagon — kvankam mi devas konfesi, ke ne pli ol ĉiuj aliaj — sed finfine ŝi endormiĝis kaj nun kuŝis sur la lito kun siaj brakoj etenditaj super la kapo. Gutoj da ŝvito glimis sur ŝia supra lipo. Filono duone kuŝis apude kun bovlo da olivoj, kiujn li mordetis de tempo al tempo sen granda entuziasmo, dum Oresto kaj Minicia, ĉe la fino de la lito, silente malplenigis teleron da figoj.

Mi, aliflanke, sidis sur faldebla tabureto tuj apud la balkona pordo, fiksrigardante la hederon dum mi manĝetis pecon de pano kun fromaĝo. Vidi la hederon kutime gajigis min kaj refreŝigis mian animon, sed hodiaŭ ĝi aspektis same velka kaj polveca kiel ni ĉiuj. Mi ĝemis, pensante ke morgaŭ mi devos porti supren al ĝi kruĉon da akvo de la fontano.

Okazis, dum ni sidis tiel — mi meditante pri miaj plantoj, Filono sendube konsiderante ian internan pejzaĝon de dornoj kaj sekaj arbustetoj — ke mi ekkonsciis pri nubo kun nekutima koloro super la tegmentoj. Rigardinte ĝin senpripense dum momento, mi iris eksteren por vidi pli bone. Mi konstatis nun, ke fakte ne temas pri nubo: ĝi pli similis kolonon de malpura, flava fumo. Mi metis mian kapon internen por voki la aliajn.

“Venu rigardi ĉi tion,” mi diris. “Aspektas, kvazaŭ estas ie granda fajro.”

Oresto kaj Minicia tuj venis eksteren. Filonon hezitis, tiam, grumblante, li lasis sian duonmaĉitan kruston sur la lito kaj ekstaris.

“Certe temas pri grandega brulo,” Minicia diris. “Kie ĝi estas, laŭ vi?”

“Ĝi estas ĉe la alia flanko de Palatino*,” Filono diris. “Ĝi venas de ie proksime al la Cirko.” Ni plurigardadis ĝis fine li diris, “Nu, ne havas sencon stari ĉi tie la tutan vesperon. Vi faru kion vi volas, sed mi eniros por fini mian vespermanĝon.” Ni sekvis lin internen, kaj sidiĝis por plumanĝi.

Oresto kaj Minicia eliris plurfoje dum la vespermanĝo, por kontroli la progreson de la brulego. Ŝajnis, ke la vento intertempe plifortiĝis, ĉar la fumo ondumis tien kaj reen tra la suda ĉielo, kaj dum la vesperiĝo stranga oranĝkolora lumo aperis ĉe la malsupra horizonto apenaŭ pli alte ol la tegmentoj. Subite eksaltis granda flamego, kiu pafiĝis super la konstruaĵoj en la ĉielon.

“Ĝi proksimiĝas,” mi diris.

Filono mienis ĝenate. “Tute ne. Tamen, se tio trankviligos vin, sendu Oreston por informiĝi, kie troviĝas la fajro.”

Oresto entuziasme ekstaris, dirante ke li tuj revenos, kaj saltegis brue malsupren laŭ la ŝtuparo. Intertempe Filono senzorge etendis sin sur la lito kun papirusa volvaĵo. “Tiu fajro estas ĉe la alia flanko de Palatino,” li ripetis. “Antaŭ ol atingi nin, ĝi devos bruligi la palacon, kaj ĉu vi supozas, ke la imperiestro permesus tion? Li malplenigus la tutan riveron antaŭ ol tio okazus.”

Liaj vortoj iom trankviligis min, kaj mi komencis forbalai la manĝorestaĵojn. Efektive estis neimageble, ke la imperiestro permesus, ke lia palaco forbrulu. Tamen mi ne estis absolute konvinkita, kaj kiam mi rigardis al la strato, mi vidis ke ankaŭ miaj najbaroj estas zorgoplenaj. Amaso da homoj ariĝis en la vojo kaj sur la balkonoj, ĉiuj streĉante siajn okulojn al la sama direkto. Mi ĵetis rigardon malantaŭen al Filono, sed li ŝajne endormiĝis. “Mi iros malsupren momenteton,” mi diris al Minicia, kaj eliris por aliĝi al miaj najbaroj en la strato.

Mi trovis, ke ĉiuj observadas la ĉielon kaj diskutas la probablecon, ke la brulego disvastiĝos ĝis nia parto de la urbo. Post tagoj da sufoka varmo, la vento nun blovis sufiĉe forte, kaj laŭ la ĝenerala impreso, la fajro estas jam tro grandega, por ke oni estingu ĝin per iu ajn normala metodo. Subite pluraj homoj eligis krion, kaj montris al alia punkto pli oriente. Dua flamego saltegis supren kvazaŭ de nenie; ĝi ŝajnis havi neniun rilaton kun la unua. Voĉoj sonis en ĉiuj flankoj: “Estas alia brulego! Ĝin blovas la vento!”

En tiu momento aŭdiĝis bruo ĉe la fino de la strato, kaj malgranda grupo da homoj aperis ĉe la angulo. Estis viro kaj virino, sekvate de junulino kiu ŝajnis esti pli aĝa filino aŭ sklavo, kondukanta plurajn malpli grandajn infanojn. Ili estis ŝvitaj kaj makulitaj de fulgo, kaj la virino vekriis kiel funebristo. Oni tuj ĉirkaŭis ilin. Ĉiuj volis demandi kio okazis, kaj ĉu ili povas informi pri la fajro. La viro senpacience puŝis sin tra la homamaso, nur kriante, ke la Cirko estas forbruligita. Lia edzino estis pli rakontema: ŝi laŭte ploris kaj diradis al ĉiuj, ke ilia vendejo estis detruita kun la tuta stoko. “Ni perdis ĉion!” ŝi daŭre kriis inter plorospasmoj. “Kiel ni nun povos manĝigi niajn infanojn? Ni perdis ĉion!”

Venis forta ekblovo de vento, kaj la unuan fojon mi rimarkis la odoron de fumo. En la sama momento aperis nova flamego, multe pli proksima ol la aliaj. “Ĝi venas al ĉi tiu direkto!” iu kriis. “Ni tuj reiru por paki!”

Kiam mi vidis la novan flamon, mia stomako kirliĝis kaj miaj kruroj perdis sian forton. Kie estas Oresto? Li devus esti jam reveninta. Ĉirkaŭ mi ĉiuj rehastis al siaj hejmoj. Nur mi staris kvazaŭ fiksite en la mezo de la strato, luktante kontraŭ kreskanta sento de paniko. Mi sciis, ke mi devos reiri internen, sed timo superis min, kaj mi ne povis klare pensi. Viro stumblis kontraŭ mi kun malbeno, kaj kontuzis min per la angulo de peza kesteto, kiun li portis sub la brako. Kun malfacilo mi devigis min moviĝi, kaj kuris en la kopiejon.

Mi trovis Minician surgenue sur la planko en sia ĉambro, kun la manoj levitaj al la plafono, kiel la nazaretanoj faris, kiam ili preĝis. “Ekpaku tuj,” mi diris. “La brulego venas en nia direkto.”

ŝi rigardis min kun hororo. “Sed kio pri Oresto? Li ankoraŭ ne revenis.”

Mi penis paroli trankvile kaj respondis, “Baldaŭ li estos ĉi tie. Ni devos esti pretaj por foriri, tuj kiam li alvenos.”

Mi kuris supren al mia propra ĉambro, kie mi trovis Filonon, kiu dormis sur la lito apud Elvisa. Kiam mi alparolis lin, li tuj eksaltis kaj kuris eksteren sur la balkonon.

“Kial vi ne vekis min pli frue?” li kriis. “Kie estas Oresto?”

“Li ankoraŭ ne revenis,” mi respondis, kaj tuj ekploregis.

“Per Herkulo!” li kriis kolere. “Ĉu ĉi tiu estas momento por ploraĉi? Li estos en ordo; ne mankas al li kruroj. Kial vi ne vekis min antaŭe? Kuru malsupren al la kopiejo kaj reportu al mi la feran stangon.”

Mi kuregis malsupren laŭ du sinsekvaj ŝtuparoj al la skribejo, kaj tiam denove supren kun la stango. Ĉiuj pordoj ĉe la aliaj etaĝoj estis malfermitaj, kaj kiam mi pasis, mi videtis la aliajn okupantojn, kiuj rapidis tien kaj reen por haste kolekti siajn posedaĵojn. Filono venis renkonte al mi, dum mi anhelis supren sur la lastaj ŝtupoj, kaj ŝiris la stangon el mia mano. Li kuregis internen, kaj komencis levi la kahelon, sub kiu ni kaŝis nian ŝparaĵon. Samtempe mi impetis ĉirkaŭ la ĉambro, prenante diversajn aĵojn kaj tuj remetante ilin. La minaca lumo en la ĉielo klare montris, ke mi ne devas perdi tempon, tamen mi apenaŭ sciis, kion kunporti. Mi kaptis kelkajn hazardajn objektojn — la skatoleton, en kiu mi tenis mian monon; kolĉenon de Elvisa; mian bonan robon; paron da orelringoj iam donacitaj al mi de Filono — kaj ŝovis ilin en mian bronzan kuirpoton. La poto estos ĝena kaj peza, tamen ĝi estis mia plej multekosta posedaĵo, kaj mi ne volis lasi ĝin.

Kiam Filono jam malaperis malsupren, mi eliris sur la balkonon por preni la statueton de la diino. Malantaŭ ĝi kaŝiĝis malgranda peceto da ŝirita ruĝa ŝtofo: la ĉifono de la unua Elvisa. Mi puŝis ĝin sekure en la bruston de mia robo.

De la alta balkono, mi povis elrigardi super la tegmentoj, kaj momente mi forgesis mian haston por gapi kun fascino al la imponega spektaklo. La fajrego nun plenigis la tutan sudan ĉielon kaj kurbiĝis orienten en seninterrompa arko, kiu disvastiĝis tra duono de la horizonto. Muĝegante kiel armeo, kiu kuras antaŭen al batalo, grandegaj flamoj saltegis en la vesperan ĉielon, ne klaraj kiel en normala fajro, sed de malhela sangokoloro. Altaj konstruaĵoj elstaris nigre kontraŭ la brulego; ŝajnis al mi, ke eĉ iliaj ŝtonoj fandiĝas. Jam nuboj de fumo bloviĝis al nia direkto, tiel ke mi tusis kaj miaj okuloj eklarmis. La fajro estis nun tre proksima: ĝi forestis ne pli ol tri aŭ kvar domblokojn.

Mi rapidis internen, kaj prenis mian dormantan filinon en miaj brakoj. Ĉe la pordo mi haltis por rerigardi lastan fojon. Ĉu ne restas io, kion mi devus kunporti? Mi kaptis la restaĵon de la pano per kiu ni vespermanĝis, kaj ŝovis ĝin en la kuirpoton. Tiam mi kuris malsupren.

En la skribejo mi trovis, ke Filono arigis ĉiujn manuskriptojn sur la barilo kaj fosas ĉie, serĉante ujon en kiu porti ilin.

“Ĉu Oresto revenis?” mi kriis.

“Ne, ankoraŭ ne. Ni devos serĉi lin poste.”

Minicia ekploris. “Sed kiel li trovos nin? Li ne scios, kie ni estas.”

“Ni ne havas tempon por pensi pri li nun,” Filono diris. “Donu al mi ion, per kio porti ĉi tiujn manuskriptojn.”

“Jen,” mi diris senpacience, kaj enmanigis al li la kuirpoton. Mankis tempo por serĉi pli taŭgan ujon.

“Ha, tio servos,” li diris, kaj elverŝis ĝian enhavon sur la barilon.

Malbenante lin, mi rekunigis miajn proprajn aĵojn, kaj faris el ili volvaĵon. Minicia daŭre lamentis, “Ni atendu. Ni ne povas foriri sen li.”

“Ne estu stulta!” Filono diris senpacience. “Ni ne plu povas resti ĉi tie.”

Mi rigardis eksteren, esperante kontraŭ ĉia verŝajno, ke mi vidos Oreston kuranta laŭ la strato al nia pordo. Miajn okulojn renkontis kunpuŝiĝanta tumulto de homoj, kiuj blokis la mallarĝan vojon kaj malhelpis sin reciproke, dum ili hastis por pliigi la distancon inter si kaj la fajrego. Ĉiuj estis ŝarĝitaj de korboj kaj volvaĵoj; multaj homoj ankaŭ portis malgrandajn infanojn aŭ tiris ilin permane. Pli aĝaj geknaboj kuris antaŭe, kaj rerigardis por urĝi siajn gepatrojn. Tuj ekster nia pordo, maljunulo apogis sin kontraŭ la muro, spiregante kun malfacilo. Eĉ antaŭ ol li plene rekaptis sian spiron li ekiris denove, stumblante kiel eble plej rapide helpe de marŝbastono.

Unu el miaj supraj najbaroj sin puŝis preter mi al la strato. Li estis malbonhumora ulo, kiun mi kutime evitis, ĉar en la maloftaj okazoj kiam li parolis al mi, li ĉiam havis ian plendon. Surprizis min vidi nun, ke li ame kondukas tute malgrandan, ŝrumpintan maljunulinon. Mi subite memoris, ke mi ja aŭdis pri lia invalida patrino, sed mi de longe forgesis ŝian ekziston; mi neniam vidis ŝin eliri el ilia ĉambro dum mia tuta restado en Romo. Vidante la manieron laŭ kiu ŝi tremas kaj ŝanceliĝas, mi apenaŭ povis imagi, kiel ŝi sukcesos atingi eĉ la finon de la strato. Evidente tiu penso trafis ankaŭ ŝian filon, ĉar li demetis sian volvaĵon kaj levis ŝin sur siajn ŝultrojn. Tiam li reprenis la volvaĵon kaj malaperis inter la homamaso.

Mi intencis turni min por voki la aliajn, kiam mia koro eksaltis. Timante seniluziiĝon, mi rigardis pli atente. Nun mi estis certa. Mi rekuris en la skribejon, kriante, “Trankviliĝu! Li venas!”

Oresto sekvis min internen, anhelante kvazaŭ li ĵus kuris la tutan vojon de la Cirko senhalte. Liaj vestoj estis gluitaj al lia dorso kaj fulgaj strioj makulis lian vizaĝon. Minicia enspiris pro ŝoko kiam ŝi vidis lin, kaj Filono, kiu tiumomente ŝtopis la kuirpoton per papirusaj volvaĵoj, forgesis kion li faras por rigardi kun mirego. Ne estis lia malpuregeco, kiu konsternis nin ĉiujn — kvankam li aspektis, kvazaŭ li ruliĝis en cindroj — sed la eksterordinara sovaĝeco de lia vizaĝesprimo. Kaj kial, kiam giganta fajro jam brulegis ĉe niaj dorsoj, li tenis en la mano flamantan torĉon?

“Ĝi okazas!” li kriis. “Finfine okazas! La urbo estos detruita inter flamoj, kaj la regno de Dio alvenos!”

Filono ŝanceliĝis momenton, kun esprimo de malcerteco sur sia vizaĝo. Tiam li rekaptis sian normalan prudenton. “Ĉu vi estas freneza?” li kriis. “Ĝi estas simple ordinara brulego! Helpu nin elporti la stokon, antaŭ ol ĝi atingos la butikon!”

“Vi malsaĝuloj!” kriis Oresto. “Ĉu vi ankoraŭ ĝenas vin pri via sensignifa butiketo, dum la regno de Dio tuj alvenos? Vi devus preĝi ke li pardonu viajn pekojn, kaj anstataŭe vi pensas nur pri viaj potoj kaj viaj paperoj! Kion vi diros al Dio, kiam vi staros antaŭ lia trono kun kuirpoto en la mano plena je skribaĉoj kaj poeziaĵoj sendiaj? Lasu tiujn senvaloraĵojn, kaj venu helpi min fari la laboron de Dio. La fratoj volas bruligi la templojn de la falsaj dioj. Flamigu torĉon, kaj venu helpi nin!”

“Ĉu vi estas freneza?” Filono denove kriis. “Kaj kio pri via edzino? Ĉu vi intencas lasi ŝin ĉi tie por bruli? Vi havas devon protekti ŝin.”

Oresto rigardis Minician kaj pli kvieta esprimo aperis sur lia vizaĝo. Per pli trankvila tono li diris, “Mia unua devo estas al Dio. Sed, kara, ne timu. La virinoj kaj infanoj iras al la sinagogo. Mi mem akompanos vin tien. Sed poste mi devos lasi vin kun la aliaj kredantoj. Mi havas laboron por fari.” Li turnis sin al mi kaj Filono kaj diris, “Ni rerenkontiĝos antaŭ la trono de Dio. Se mi estus vi, mi irus kun Minicia al la sinagogo por okupi la tempon per preĝado. Restas nur malmultaj horoj.”

Li kisis min solene, tiam prenis Minician permane. “Lasu vian korbon. Vi ne bezonos viajn terajn posedaĵojn.”

Ili eliris kune el la pordo, dum mi kaj Filono gapis post ili. Sed tiu ne estas la ĝusta momento por pripensi la aferon; ni jam perdis valorajn minutojn. Mi prenis Elvisan per unu mano, la volvaĵon per la alia, kaj hastis eksteren en la straton. La varmego piketis niajn haŭtojn kiam ni lasis nian ŝirmejon, kaj grandegaj nuboj de akra fumo ruliĝis en nia direkto, miksitaj kun hajlo fajrera kaj cindra. Malpli granda fajro jam brulis sur unu el la lignaj balkonoj fronte al la nia. Elvisa kriis kiam fajrero falis sur ŝian robon, sed mi estingis ĝin per batoj kaj tiris ŝin al la pli pura aero ĉe la fino de la strato.

Malmultaj homoj restis nun en la vojo, sed pluraj el niaj najbaroj ankoraŭ ŝanceliĝis apud siaj vendejoj kaj loĝejoj. Ili ne povis konvinki sin foriri, ĝis estos evidente, ke ne ekzistas alia ebleco. Kolomboj flugetis ĉirkaŭ la tegmentoj kaj balkonoj; ankaŭ ili nur malvolonte konsentos lasi siajn hejmojn. Malantaŭ riglita pordo mi aŭdis hundon boji.

Mi trenis Elvisan per la mano, sed ŝi ne povis iri same rapide kiel mi kaj stumblis. “Mi ne povas,” ŝi lamentis. “Portu min.” Kun malbeno mi prenis ŝin enbrake kaj ŝanceliĝis antaŭen tiel rapide kiel eblis. Filono galopis ĉe mia flanko, iom malhelpate de la maloportuna poto, kiu daŭre svingis sin kontraŭ liaj kruroj.

“Celu Kvirinalon,” li anhelis. “Se ni estos disigitaj, mi retrovos vin ĉe Gajo.”

Brulantaj ĉifonoj ŝvebis en la aero, kaj pluraj malpli grandaj fajroj jam ekaperis jen kaj jen laŭ la vojo. La rubamaso ĉe la posta angulo jam fumetis. Antaŭ ol ni atingis ĝin, ĝi subite ekflagris. Ni preterkuris ĝin, duone sufokitaj, kaj impetis ĝis la fino de la strato.

Ni tuj trovis nin meze inter amaso da homoj, kiuj kriegis kaj kuris en plena paniko. Mi ĉirkaŭrigardis en konfuzo, kaj konstatis, ke sekvas ilin granda, ruliĝanta ondego de fumo. Dekstre trafis mian okulon strieto de blua ĉielo. “Tien!” Filono kriis. Tiam, subite, ŝajnis al mi, ke flamoj ĉirkaŭas nin en ĉiuj flankoj.

Post tio mi memoras tre malmulte. Nur hazardaj detaloj revenas al mi: terurita infano, puŝata ĉien inter kurantaj kruroj; maljunulino sen forto por pluiri, kiu sidis senespere sur ŝtupo; balkono falanta en flamoj, kun la malrapideco de hororsonĝo, sur la kriantajn figurojn malsupre. Mi kuris, kuregis, vidante nenion, komprenante nenion, ne plu konscia eĉ pri mia filino kiun mi daŭre tenis firme premata kontraŭ mia ŝultro. Kien ajn mi iris, la fajrego sekvis; foje ĝi ŝajnis eĉ preterpasi min.

Kaj tiam, iel, la danĝero restis malantaŭe, kaj mi sciis, ke mi povas sekure halti. Mi malrapidigis mian paŝon kaj turnis min. Mi troviĝis sur deklivo, de kie mi povis rigardi malsupren al la brulanta urbo. Sub mi ankoraŭ muĝegis la flamoj tra la ebenaĵo. Preter ili estis la subiranta suno, kiu malrapide malaperis en flamantan puton.

Mi subite ekkonsciis, ke mi havas neelteneblan doloron ĉe la flanko, dum miaj brakoj ŝajnas esti tiritaj ĝis la duoblo de la normala longeco. Mi demetis Elvisan, kaj klinegis min antaŭen.

Apude mi trovis Filonon, kiu spiregis kaj premegis sian bruston. Mi ne scias, kial li ne perdis min, dum mi impetis tra la homamaso. Ŝajne li tamen sukcesis sekvi min, aŭ, pli verŝajne, eble nia komuna paniko kondukis nin ambaŭ al la sama loko. Pasis iom da tempo antaŭ ol ni kapablis paroli. Kiam finfine Filono retrovis sian voĉon, li nur diris per akuza tono, “Kial vi tiel fuĝegis? Ni estus estintaj en ordo, se vi ne estus freneziĝinta.”

Ni kuŝis plu senmove, ĝis Filono pene ekstaris kun la vortoj, “Prefere ni pluiru.”

De kie ni staris sur la monteto ni vidis, ke ni troviĝas en larĝa libera spaco inter vilaoj ĉirkaŭitaj de altaj muroj. Sed la plej malsupra domo jam brulis. Ŝajnis kvazaŭ la flamoj povas salti tra malplena aero.

“Ni estas sur Eskvilino*,” Filono diris. “Se ni pluiros, ni atingos liberan kamparon. Ni estos sekuraj, forlasinte la urbon.”

Ni denove ekiris; Filono kondukis Elvisan permane. Mi prenis mian volvaĵon, kiu restis premata en mia pugno dum la tuta freneza fuĝego. En tiu momento mi konstatis, ke Filono ne plu tenas la poton. “Filono,” mi kriis, hororigite. “Ĉu vi ankoraŭ havas la monon?”

“Sub mia zono,” estis lia mallonga respondo.

La strato baldaŭ ŝanĝiĝis al larĝa vojo, kiu kondukis inter kampoj. Ĉie estis grupoj de homoj, kiuj sidis aŭ kuŝis sur la herbo, kun siaj posedaĵoj disĵetitaj ĉirkaŭe. Kelkaj infanoj ploris, sed ĝenerale la homoj estis silentaj, kvazaŭ ili estus tro paralizitaj de ŝoko por entute reagi. Ni puŝis nin tra heĝo en kampon, kie ni ĵetis nin sur la teron kaj restis tre longe sen paroli. Mia sola penso estis dankemo, ke finfine mi povas kuŝi kaj ripozi.

Unu post alia la steloj aperis, kaj la luno altiĝis en la ĉielo. Elvisa ŝteliĝis al mia flanko kaj mi tiris ŝin pli proksimen. Momente mi timis, ke mia lakto eble sekiĝis pro la ŝoko de la okazintaĵoj, sed ŝi alkroĉiĝis kaj vigle eksuĉis. Mi senstreĉiĝis kaj permesis al mi luliĝi kvazaŭ sur trankviliga ondo. Konsolis min senti ŝian etan korpon premantan kontraŭ la mia. Dum mallonga tempo, mi dormis.

Bonŝance, tiu estis varma nokto somermeza, tamen iĝis malvarmete en la horoj antaŭ la mateno. Iam mi leviĝis kun la intenco malvolvi mian kroman robon por sterni ĝin super mi kaj Elvisa. Mi estis reekkuŝonta, kiam mi ŝanĝis mian ideon. Mi kovris Elvisan, tiam mi puŝis min tra la heĝo kaj promenetis kelkajn paŝojn laŭ la vojo. Estis plena luno en tiu nokto, kaj mi povis facile distingi etajn grupojn de dormantoj, jen kaj jen dise laŭ la vojrando. Sed la plejmulto de la homoj tute ne dormis. Ili sidis duope-triope sur la grundo kaj mallaŭte parolis inter si.

La urbo kuŝis malsupre kiel vasta kuvo plenigita de ardo tiel brilega, ke ĝi dolorigis la okulojn se oni provis rekte rigardi ĝin. Ie en tiu fornego troviĝis la konstruaĵo, kiu ĝis tiam estis nia hejmo. Ni ne plu havis hejmon, kaj neniun lokon kien iri; ni havis neniujn posedaĵojn kaj tre malmultan monon. La tuta afero okazis tiel rapide, ke mi ne jam sukcesis plene kompreni ĝin.

La fajro plu disvastiĝis. Mi vidis, kiel ĝi antaŭenrampas ĉe la randoj, iom post iom englutante ĉiam pli de la ĉirkaŭa nigro. Eĉ de ĉi tie, mi aŭdis la tondran bruegon kaj krakadon de la flamoj. Mi spektis dum ioma tempo, tremante pro la nokta malvarmo. Tiam mi reiris al Elvisa kaj Filono.

“Kie vi estis?” Filono demandis, dum mi glitis al la grundo apud la varma formo de mia filineto.

“Mi iris rigardi la fajregon.”

“Ĉu ĝi ankoraŭ brulas?”

“Jes.”

Li silentis, kaj dum iom da tempo mi supozis, ke li reendormiĝis. Tiam mi aŭdis lin moviĝeti.

“Ĉu vi vekiĝis?” mi demandis.

“Estus strange se mi dormus, post tio kio ĵus okazis. Supozeble vi konstatas, ke ni perdis ĉion?”

“Kion ni faros?”

“Mi ne scias.”

Mi kuŝis kaj pripensis tion, kion li diris. Ni perdis ĉion. La vivo, kiun ni tiom pene konstruis, pecon post peco dum la jaroj — nia hejmo, nia kopiejo, nia familio — estis for. Mi sciis, ke post kelkaj tagoj la ŝoko trafos min. Sed en tiu momento mi ankoraŭ ne povis kredi, ke la afero vere okazis. Kvazaŭ mi parolus al nekonato, kies zorgoj neniel rilatas al mi mem, mi demandis Filonon:

“Ĉu vi havas sufiĉe da mono por rekomenci?”

“Mi ne scias. Eble mi havus sufiĉe por lui novan ejon por du-tri monatoj. Nian tutan kvartalon oni devos rekonstrui.”

“Eble ni povus iri al alia parto de la urbo.”

“Ne temas nur pri la kopiejo. Oni bezonas jarojn por starigi novan entreprenon el nenio. Estos tiel, kiel estis en la komenco, kiam ni ĵus alvenis en Romo.”

“Ĉu vi ne povus proponi denove labori por Gajo? Li ja deziris, ke vi restu.”

“Ne plu. Mi alkutimiĝis estri min mem.”

* * *

Dum la sekvantaj tagoj, speco de senorda tendaro aperis ĉirkaŭ la urbo — aŭ ĉirkaŭ tio kio restis de ĝi -, kiu konsistis el kadukaj ŝirmejoj kunmetitaj el branĉoj kaj iuj ajn hazardaj kovriloj, kiujn la homoj sukcesis havigi al si. Kelkaj homoj, precipe tiuj kies familianoj pereis en la fajrego, estis tro deprimitaj por ĝeni sin per tia peno; ili pasigis siajn tagojn plorante kaj rakontante siajn spertojn al iu ajn, kiu pretis aŭskulti.

En la unua mateno ni komencis serĉi Oreston. Malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon. Se Filono kaj mi, ŝarĝitaj de Elvisa, sukcesis fuĝi de la flamoj, mi tute ne vidis kialon, kial ankaŭ li ne povis. Mi estis fakte pli maltrankvila pri Minicia. Ilia templo certe estis detruita de la brulego, kaj mi esperis, ke la nazaretanoj havis sufiĉe da normala prudento por eliri ĝustatempe.

Ni baldaŭ konstatis, ke serĉi unuopan homon inter la armeo da senhejmuloj disigitaj tra la kamparo, estus senespera tasko. Oresto povus esti ie ajn en la vasta zono de kampoj kaj ekstermuraj konstruaĵoj, kiu ĉirkaŭis la urbon. Cetere, kiel Filono atentigis, verŝajne ankaŭ li serĉas nin, kaj tiel ni certe maltrafos unu la alian. Prefere ni restu en fiksa loko.

En la posttagmezo de la unua tago, ekestis ankaŭ la demando pri manĝaĵoj. Ni estis pli bonŝancaj ol la plejmulto de la homoj kiujn ni renkontis, ĉar ni almenaŭ kunportis duonan panon; la plejmulto havis eĉ ne tion. Mi benis la inspiron pro kiu mi prenis ĝin. El ĉiuj objektoj kiujn mi haste kunmetis, ĝi estis la sola, kiu en tiu momento ŝajnis vere utila. Ni manĝis ĝin iom malsekigitan per oleo — mi ne scias kial, sed mi savis el nia loĝejo ankaŭ la oleujeton, kiun mi kutimis porti al la banejo.

Tamen duona pano ne daŭras longe, kaj jam la postan matenon ni estis malsategaj. La kamparanoj de la ĉirkaŭa regiono aperis por vendi al ni panon kaj fromaĝon kaj kolbasojn — je trioblo de la normala prezo. Ni eltenis tiom longe kiom ni povis, kaj mi serĉadis ĉe la heĝoj, esperante trovi nuksojn aŭ nutrajn herbojn. Sed estis centoj da aliaj homoj kun la sama ideo, kaj ne pasis longa tempo ĝis ĉio manĝebla estis for.

La manĝoproblemo pli-malpli solviĝis post la unuaj tagoj, kiam la provizoĉaregoj komencis reaperi. Verŝajne iliaj posedantoj ekkomprenis, ke eĉ se ne plu ekzistas la bazarplaco, tamen la homoj ankoraŭ bezonas manĝi. Sed ial, ĉio kostis pli ol kutime, kaj tio ĉiam pli maltrankviligis nin. Ni devis elspezadi la limigitan monon, kiun ni posedis, sen espero gajni pli. Multaj homoj estis en eĉ pli malbona situacio ol ni. Plurfoje mi renkontis la pendantan kadavron de iu, kiu evidente decidis mallongigi sian suferadon, konstatinte ke oni eskapis la brulegon nur por morti pro malsato.

Unu-du fojojn Filono proponis reiri por ioma tempo al la vilao, sed mi diris, ke mi ne pretas foriri ĝis ni retrovos Oreston kaj Minician. Li ne insistis; la vero estis, ke ĉiumatene ni vekiĝis kun la konvinko ke la brulego certe ne povos daŭri plian tagon, kaj ŝajnis apenaŭ havi sencon entrepreni la longetan vojaĝon al la kamparo. Eble se ni estus sciintaj, ke la fajrego brulos ses tagojn, ni estus decidintaj alie.

Intertempe ni povis fari tre malmulte krom ŝvebi ĉe la rando de la urbo atendante ĝis eblos reeniri ĝin. Filono iam iris al la domo de la onklo de Gajo sur Kvirinalo, kaj revenis kun la informo, ke la domo estas netuŝita de la flamoj, sed ke troviĝas tie neniu krom la pordisto kaj unu-du sklavoj. La cetera domanaro iris al la kamparo por la somero. Mi pasigis la tagojn serĉante herbojn kaj parolante kun la aliaj travivintoj. Ĉiuj volis rakonti precize kion ili estis farantaj en la momento kiam ili unue ekkonsciis pri la brulego, kion ili pensis pri ĝi, kaj kiel ili eskapis. Ni estis bonŝancaj pro tio, ke ni almenaŭ havis tempon por paki kelkajn aĵojn. Pluraj homoj estis trafitaj tiel komplete senaverte, ke ili apenaŭ havis tempon eĉ por kuregi malsupren al la strato antaŭ ol la fajrego atingis ilin.

Aŭdiĝis ankaŭ sufiĉe da onidiroj pri tio, kiel la brulego komenciĝis. Kelkaj homoj kredis, ke temas pri puno de la dioj kontraŭ urbo regata de imperiestro, kiu respondecis pri la neimagebla krimego, mortigi sian propran patrinon. Aliaj ridis pri tiu klarigo, komentante ke regule okazas bruloj en la urbo; ĉi tiu diferencis de la aliaj nur pro la fakto, ke ĝi disvastiĝis tiel rapide. Kelkaj homoj pli emis kredi, ke iuj intence fajrigis la urbon: eble Partaj teroristoj* aŭ britoj — sed tiun lastan sugeston mi vigle neis. Mi parolis kun virino, kiu insistadis, ke ŝi vidis grupon de viroj, kiuj ĵetis brulantajn torĉojn en konstruaĵon. Aŭdante tion, mi horortremis. Se Oresto kaj la aliaj fratoj vere provis realigi sian frenezan planon bruligi la templojn, mi povis nur esperi, ke en la ĝenerala paniko ili ne estis kaptitaj, aŭ almenaŭ ke neniu vidis ilin, kiu povos atesti kontraŭ ili poste. Oresto certe perdis ĉian racion, kiam li konsentis fari ion tian. Pri tio mi kulpigis la nazaretanojn kaj ilian konstantan revadon pri la regno de Dio. Estos malfacile por Oresto akcepti la fakton, ke la mondo tamen ne finiĝis. Ne, la situacio estas eĉ pli malbona ol tio: ĉar nia vivo komplete detruiĝis, kaj tamen nenio ŝanĝiĝis.

Aferoj pliboniĝis kiam la imperiestro revenis; li estis ekster la urbo kiam la brulego komenciĝis. En nur malmultaj tagoj oni starigis plurajn grandegajn rifuĝejojn, kiuj konsistis el vico post vico de armeaj tendoj. Mi ricevis ŝokon, kiam mi la unuan fojon vidis unu el la tendaroj; ĝi tuj pensigis min pri tiu loko, al kiu la romanoj portis nin en la plej unua nokto post la detruo de nia vilaĝo. En la nunaj tendaroj oni disdonis senpagajn manĝaĵojn inter teruraj scenoj de puŝado kaj subtretado. La homoj estis tro malsategaj por atendi bonorde, kaj en la unua tago pluraj infanoj estis mortigitaj en la granda premo.

La tendaro, kie ni provizore loĝis, troviĝis en la ĝardeno de la imperiestro mem. Tiu ĝardeno iom pensigis min pri tiu ĉe la vilao, eĉ se ĝi kompreneble estis multe pli granda. Sed ĝi havis tiun saman zorge aranĝitan artefaritecon, kiu tiom plaĉas al la romanoj; estis vojetoj, kiuj serpentumis inter orde razitaj heĝetoj, kaj statuoj kaj fontanoj dissemitaj jen kaj jen. Tamen, ĝi ne longe plu tenis tiun bele flegitan aspekton. Kiam oni malfermis la tendaron, infanoj surtretis la plantojn kaj plukis la florojn, dum iliaj gepatroj forhakis branĉojn de la ekzotikaj arboj por brulligno, kaj la razenoj baldaŭ estis detruitaj de la vasta homamaso kiu svarmis tie.

La ĝardenoj de la imperiestro estis tute netuŝitaj de la brulego, malkiel lia palaco, kiu estis komplete detruita. Mi sentis naŭzon, kiam mi aŭdis pri la palaco. Tie troviĝis la malliberejo, kie oni tenis Paŭlon, kaj mi ne supozas, ke oni ĝenis sin elirigi la kaptitojn. Mi ne ŝatis la homon, sed oni ne dezirus al iu ajn tian mortaĉon. Eble ĝi tamen ne estis pli malbona ol tio, kio estus okazinta al li, se iam la konsilantoj de la imperiestro estus trovintaj la tempon por okupiĝi pri lia kazo.

La tagoj pasis per helika malrapideco. Mi havis nenion por fari krom babileti kun la aliaj virinoj aŭ promeni inter la vicoj de tendoj, kun la vana espero hazarde trafi Oreston. Mi estis konvinkita, ke li ankoraŭ vivas; nur nokte enŝteliĝis duboj. Tiam mi kuŝis sendorma dum horoj imagante tion, kio eventuale okazis al li, kaj kion mi farus, se mi neniam plu vidus lin. En tiuj momentoj ŝajnis al mi preferinde scii kun certeco, ke li estas morta, ol pasigi mian ceteran vivon kun la dubo, ĉu aŭ ne li eskapis de la brulego.

Restis ankaŭ la demando pri Minicia. Tuj kiam denove eblis reeniri la urbon, mi petegis Filonon iri al ilia templo, kun la espero ricevi tie informojn. Komence li rifuzis, dirante ke eĉ stultulo komprenus, ke ĝi estis komplete forbruligita, kaj kion mi atendas aŭdi krom tio? Sed post du tagoj da senĉesa ĝenado miaflanke, li konsentis iri rigardi. La fakto estis, ke sen siaj volvaĵoj kaj tabuletoj, li eĉ pli enuis ol mi, kaj tio almenaŭ estos maniero pasigi la tempon.

Liaj esploroj okupis grandan parton de mateno, dum mi maltrankvile atendis kaj demandis min, ĉu lia longa forrestado aŭguras bone aŭ malbone. Kiam li finfine revenis, li klarigis, ke li tamen ne atingis la templon. Ŝajne, la grundo estis kovrita de karbiĝintaj ruboj, kiuj bruligis liajn piedojn, kaj enirinte mallongan distancon en la urbon li devis rezigni. Anstataŭe li iris al la domo, al kiu li iam akompanis Oreston kaj Minician por aŭdi Petron prediki. Ĝi estis ekster la regiono de la brulego, kaj li esperis ricevi tie novaĵojn.

Kaj novaĵojn li havis, kelkajn bonajn, aliajn ne. La homoj tie konis Oreston, sed ili laste vidis lin antaŭ la brulego. Ili sugestis, ke eble li aliĝis al Petro kaj liaj sekvantoj, kiuj nun laboras inter la travivintoj en la Kampo de Marso. Koncerne la sinagogon, kie Minicia pasigis sian lastan horon, ili povis informi Filonon, ke kelkaj el la homoj, kiuj kolektiĝis tie dum la brulego, panikis kaj fuĝis je la lasta momento. Tiuj raportis, ke la plejmulto tamen restis, kantante kaj preĝante sur daŭre kreskanta ondo de fervoro, ĝis, supozeble, ili estis ĉiuj englutitaj de la flamoj.

Kvankam mi ja atendis aŭdi pli-malpli tion, min ege doloris la definitiva sciigo pri la morto de Minicia. Ŝi multe kariĝis al mi dum la jaro de kiam ŝi venis loĝi ĉe ni. Mi ploris ankaŭ pro Oresto, kiu vere amis ŝin, kaj kiu terure suferos, kiam li malkovros, ke li jam perdis ŝin. Pasis iom da tempo antaŭ ol mi povis denove atenti Filonon kaj konstati, ke li ankoraŭ ne finis sian rakonton.

Montriĝis, ke la nazaretanoj kolektas monon por helpi tiujn el la fratoj, kiuj perdis hejmon kaj posedaĵojn en la brulego. Proponoj pri mono kaj loĝigado ekalvenas ankaŭ de la eklezioj en aliaj urboj, kaj de tiuj fratoj en Romo, kiuj ankoraŭ havas tegmenton super la kapo kaj kiuj pretas gastigi tiujn, kiuj estis malpli bonŝancaj. Filono reiros la postan tagon por informiĝi, ĉu oni trovis por ni lokon.

OKA ĈAPITRO

Pompejo Baso kaj Domitila estis juna paro, kiu loĝis en homoplena kvartalo sur Aventino*, tuj interne de la muregoj. Ilia apartamento estis tre proksima al la punkto kie komenciĝis la brulego, sed bonŝance la vento blovis al la mala direkto, tiel ke ilia kvartalo estis apenaŭ tuŝita. Tamen, kiel mi aŭdis de Modesta, la sklavino de Domitila, la fajrego preskaŭ atingis ilin. Necesis iri nur malmultajn paŝojn laŭ la vojo por trovi regionon de rompitaj ŝtonoj kaj ruboj, kie oni malkonstruis la domojn, por ke la flamoj ne plu vastiĝu tiudirekte.

“Se vi estus aŭdinta la homojn, kiuj loĝis tie, kiam la laboristoj alvenis por detrui la konstruaĵojn!” Modesta rakontis al mi. “Ili ploris kaj plendaĉis, kaj petegis la laboristojn ne fari. Nu, vidu, ili kredis, ke iliaj domoj eskapos, krom se la vento ŝanĝiĝos; kaj ili ne komprenis, kial oni volas fari la laboron de la fajrego. Kelkaj el ili provis subaĉeti la ĉefon, sed kompreneble li tute ne povis helpi ilin. Oni certe malkovrus la aferon poste.”

Baso kaj Domitila estis sufiĉe prosperaj. Ili loĝis en teretaĝa apartamento kun la propra akvoprovizo, kaj krom Modesta ili havis alian sklavon, Januarion. Modesta estis mezaĝa virino de egipta origino, kiu, kiel ŝi fiere informis min tuj post mia alveno, iam estis la nutristino de Domitila. La tuta domanaro, inkluzive de la du sklavoj, aliĝis al la nazaretanoj la antaŭan jaron. Tamen, ne pasis longa tempo antaŭ ol mi malkovris, ke Modesta estas ne aparte entuziasma pri ilia nova vivomaniero.

ŝi kaptis la okazon por konfidi tion al mi iun posttagmezon, dum mi helpis ŝin briligi bronzan lampotenilon. “Se vi estus vidinta la mastrinon antaŭ ol ni transiris al la nazaretanoj!” ŝi diris. “Kiam ŝi portis siajn juvelojn kaj mi aranĝis ŝian hararon, ŝi aspektis kiel vera diino. Ni kutimis eliri al festaj vespermanĝoj, kaj tie mi povis babili kun la aliaj servistinoj kaj poste ricevi saketon da restaĵoj. Ŝi ĉiam traktas min bone. Sed nun ŝi tute ne plu eliras por revidi siajn malnovajn geamikojn, kaj laŭ mia opinio, la novaj ne estas konindaj. Neniu el ili iam ajn organizis vizitindan vespermanĝon. Kaj ŝi ne plu atentas pri sia aspekto. Antaŭe mi bezonis horon por vesti ŝin matene; nun ŝi estas preta pli rapide ol mi mem. Alia afero estas, ke ŝi ĉesis porti siajn juvelojn. Ŝi vendis ilin kaj donacis la monon.”

“Ĉu donacis la monon?” mi ripetis, mirigite. “Al kiu?”

“Al la nazaretanoj. Kiam ni konvertiĝis, ŝi kaj la mastro eĉ priparolis la ideon rezigni pri la apartamento por ekloĝi kun la aliaj gefratoj super iu vendejo. La problemo estas la mastro: kiam lin kaptas unu el liaj grandaj entuziasmoj, li tute ne scias, kie halti. Li estas multe tro donema. Vi vidis la vestiblon en la matenoj. Atendas lin tiom da klientoj, ke oni imagus, ke li estas senatano. Ĉiuj ajn parazitoj kiuj prezentiĝas povas elsuĉi ion de li, kondiĉe ke ili pretas ĉeesti komunan preĝadon de tempo al tempo.”

Baso kaj Domitila efektive estis donemaj, kaj tial mi estas danka al ili. Ni restis en ilia apartamento dum la tuta aŭgusto, kaj ili neniam eĉ aludetis pri la ĝeno kaj elspezo, kiujn ni certe kaŭzis al ili. Ni havis neniun eblecon repagi ilian komplezemon, sed ni faris kion ni povis; mi helpis en la kuirejo, dum Filono okupis siajn tagojn per kopiado de juda libro por Baso.

Ili estis multe pli piaj ol Filono, kaj ĉiutage la tuta domanaro kuniĝis je la sunleviĝo por preĝi kaj kanti al sia dio. Ĉar oni ŝajnis atendi tion, ankaŭ mi partoprenis, kvankam mi private konfesis al Modesta, ke mi ne estas kredanto. Fakte, mi kutime devis eliri antaŭ la fino, ĉar estis maleble, ke Elvisa restu silenta dum tiom da tempo.

En la unua sabato, kiun mi pasigis tie, multaj aliaj fratoj — kaj ankaŭ fratinoj — venis por preĝi kun ni. La unuaj alvenis jam antaŭ la sunleviĝo, kaj tre baldaŭ la vestiblo de la apartamento estis ŝtopita de etaj grupoj de homoj, kiuj ridis kaj babilis dum ili atendis la komencon de la kunveno. Estis etoso de gaja anticipado, simila al tiu, kiun oni sentas en festotagoj, kiam oni staras inter la homamaso atendante la alvenon de la procesio.

Iom post iom la zumado de voĉoj malpliiĝis kaj la homoj komencis preni siajn lokojn. Multaj el la viroj portis faldeblajn taburetojn, sur kiuj ili sidiĝis en la centro de la ĉambro. La virinoj staris malantaŭe, aŭ apud la muroj, kvankam estis kelkaj, kiuj sidiĝis inter la viroj. La ĉambro ne estis granda, kaj malkiel la vestiblego en la vilao, ĝi ne estis malfermita al la ĉielo. Estis evidente, ke baldaŭ iĝos sufoke varme. Mi restis proksime al la pordo, kie estos ebleco enspiri iom da freŝa aero de tempo al tempo. De tie mi povis ankaŭ kontroli Elvisan, kiu ludis ekstere sur la strato. Sed tiu kunveno montriĝis tiel eksterordinara, ke mi apenaŭ sukcesis konvinki min eliri.

Ĝi komenciĝis sufiĉe kviete per la kutimaj preĝoj kaj kantoj, kiujn mi jam aŭdis en aliaj matenoj. Sed la tutan tempon mi konsciis pri sento de anticipo, kvazaŭ subpremita ekscito, kiun mi neniam rimarkis antaŭe. Tiam ekstaris juna viro en eluzitaj vestoj, kiu komencis paroli en la greka. Samtempe, alia homo kiu staris apude ripetis liajn vortojn en la roma lingvo, tiel ke ĉiuj komprenu lin. Tamen, tio ne estis facila tasko, ĉar la junulo parolis rapide kaj kun granda pasio, foje balbutante pro hasto, kaj ofte interrompante la interpretiston antaŭ ol tiu finparolis.

“Miaj karaj gefratoj,” li komencis. “Mi scias, ke multaj el vi, kiam vi vidis la ŝtonojn bruli kaj la flamojn saltegi, pensis ke finfine alvenis la promesita tago, la tago kiun ni ĉiuj atendas. Kaj nun vi estas konfuzitaj en viaj mensoj kaj vi demandas vin: ‘Mi atendis, ke Dio venos, sed li ne venis.’ Eble viaj najbaroj diras same; eble ili mokas vin kaj demandas, ‘Li promesis veni, ĉu ne? Nu, kie li estas? Vi kaj viaj fratoj atendadas jam la tutan vivon, kaj kelkaj el vi mortis atendante, sed la promeso plu restas ne plenumita!’ Ili diras tion al vi, kaj eble kelkaj el vi, se vi ne estas sufiĉe konvinkitaj pri via kredo, estas tentataj lasi la vojon de la vero, kiun vi sekvas ĝis nun, por returni vin al vivo de sindorlotado kaj plezuro korpa.

“Sed, miaj gefratoj, memoru ĉi tion! Dio mem kreis ĉi tiun mondon, kaj nur Dio povos decidi, kiam ĝi atingos sian finon. Vi senpacience atendas la momenton, kiam li plenumos sian promeson, sed Dio estas pacienca. Vi scias, ke ĉi tiu urbo estas plena je homoj, kies sola penso estas, kiel plenumi siajn korpajn dezirojn. Kiam venos la tago de Dio, li juĝos ilin, kaj ili estos ĵetitaj ekster lian novan regnon. Sed Dio deziras, ke neniu estu detruita. Tial li sendis la brulegon. Ĝi estas averto, miaj gefratoj: ĝi avertas nin, ke ni devas labori plenkore kaj plenforte; ni devas porti la vorton de Dio al ĉiuj, kiuj volas aŭskulti, tiel ke, kiam la momento alvenos, li trovos ilin pretaj.

“Neniu el ni povas scii, kiam venos la Lasta Tago. Eble ĝi venos morgaŭ, eble post mil jaroj. En tiu tago la ĉielo malaperos kun tondra krako, la steloj fandiĝos pro la varmego, kaj la tero kun ĉio, kio troviĝas sur ĝi, forbrulos kaj estos detruita. Kaj tiam aperos nova, brilanta mondo; la tero kaj ĉielo denove iĝos junaj kaj freŝaj; kaj neniu loĝos tie krom tiuj, kiuj dediĉis sian vivon al Dio.

“Por tiuj elektitaj por loĝi en tiu nova mondo, Dio konstruos grandan urbon, kie la domoj estos faritaj el arĝento kaj la stratoj estos pavimitaj per kristalo. La urbo estos ĉirkaŭita de sep muroj, kaj en ĉiu muro estos sep pordegoj, ĉiuj prisemitaj per valoregaj gemoj. Sed la pordegojn oni neniam fermos, ĉar en tiu urbo neniam noktiĝos. Kaj tie la elektitoj de Dio laŭdos lin per kantoj, dum flugantaj anĝeloj akompanos ilin per la muziko de flutoj kaj liroj.”

Mi aŭskultis kun intereso tiun priskribon, kvankam mi ne estis tute konvinkita, ke la lasta parto plaĉas al mi. La urbo ŝajnis tro simila al rekonstruita kopio de Romo; la romanoj, kompreneble, absolute ne kapablas imagi, ke oni povus deziri loĝi en iu ajn alia loko. Sed ekster tiu urbo certe troviĝus kampoj kaj arbaroj kaj riveroj. Mi bedaŭris, ke la parolanto ne rakontis al ni ankaŭ pri tiuj.

Sed nun li finis, kaj ĉiuj ekstaris. Rekomenciĝis la kantado, unue mallaŭte, sed baldaŭ ĝi plifortiĝis ĝis kulmino de ekscito. Kiam la unua kanto finiĝis, mi aŭdis voĉon, kiu murmuris ĉe mia flanko. Mi turnis la kapon kaj vidis, ke la apuda virino staras kun fermitaj okuloj kaj parolas al si mem, aŭ eble al sia dio, en sia propra lingvo. Samtempe, iu en la ĉambro kriis, “Mi scias, ke venos la tago de Dio, kaj mi dediĉas mian vivon por porti lian vorton al ĉiuj, kiuj havas orelojn por aŭdi!” Li komencis preĝi, laŭte kaj fervore, kaj ĉiuj en la ĉambro kunpreĝis, levante siajn brakojn al la plafono. Antaŭ ol la preĝo finiĝis, la virino ĉe mia flanko malfermis siajn okulojn kaj kriis, “La tago de Dio alvenos, sed li estas jam inter ni! Li estas ĉi tie kun ni en ĉi tiu domo!”

La homoj kantis denove; ĉi-foje temis pri pli malrapida kanto kun longe eltirataj frazoj. Multaj el ili balanciĝis de flanko al flanko, etendante siajn brakojn al sia dio. La virino apud mi ne kantis; ŝi staris kun siaj manplatoj levitaj supren, dum larmoj elpremiĝis de sub ŝiaj duone fermitaj palpebroj, kaj laŭ la vangoj malrapide fluis. Subite, per grandaj paŝoj Baso marŝis antaŭen. Kiam li turnis sin por fronti nin, mi vidis ke liaj okuloj estas larĝe kaj fikse malfermitaj, dum el lia buŝo verŝiĝas abunda parolfluo en lingvo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis. Konsternite, mi turnis min al miaj najbaroj, sed ĉiuj rigardis lin kun ravitaj esprimoj.

“La spirito falis sur nian fraton Bason!” iu kriis. “Ni danku Dion!” Ĉiuj ĵetis sin surgenuen kun la manoj etenditaj supren, dum la ĉefa parolanto lanĉis sin en pasian preĝadon en la greka. Mi ĵetis min al la planko kun la ceteraj; mi estis jam tiel kaptita de la ĝenerala fervoro, ke mi ne estus eĉ pensinta fari alie.

Kiam la fratoj komencis disiri el la domo sub la aŭgusta suno, mi iris eksteren por serĉi Elvisan. Post la kunveno mi sentis min tre ekscitita, sed samtempe iom maltrankvila. Tio, kion mi ne sukcesis kompreni, estis kiel Filono enplektiĝis en tia afero. Mi apenaŭ povis imagi, ke la emociega etoso entute povus plaĉi al li. Ĉu tio estis la speco de afero, kiu okazadis en lia templo? Mi ne povis kredi tion. Mi ne sciis, kion oni faris tie, sed mi estis certa, ke temis pri io multe pli modera: eble pli simila al la solenaj ritoj, kiujn oni vidas ekster la Templo de Jupitero dum festotagoj. Tamen, mi jam komprenis, ke la juneca, entuziasma grupo, kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Domitila kaj Baso, estas tute malsimila al la kverelema rondeto, kiu kutimis reveni kun Filono al la kopiejo.

Mi malkovris tion jam la antaŭan vesperon, kiam pluraj gefratoj venis al la apartamento por festa manĝo. Mankis en la tute malgranda manĝosalono spaco por tiom da homoj, do Baso kaj Januario kun la malvolonta helpo de Filono, aranĝis provizorajn divanojn en la vestiblo. Tio estis ĝuste tia tasko, kian Filono aparte malamis. Mi estis inter la invititoj, eĉ se mi pasigis grandan parton de la tago en la kuirejo por helpi la du sklavojn pri la preparlaboroj. Iom surprizis min komence la modesteco de la manĝaĵoj, kiujn oni intencis proponi. Boligitaj kikeroj kaj hordea supo estas en ordo ĉe trankvila familia vespermanĝo, sed oni ne kutime konsideras ilin taŭga frandaĵo por prezenti al gastoj.

Tamen, kiam la gastoj ekalvenis, mi konstatis, ke ĉi tio estos tre malsimila al la festenoj, kiujn mi memoris de la vilao, kiam Marko kaj Fania invitis siajn geamikojn al vespermanĝo. La unua afero, kiun mi trovis stranga, estis tio, ke Baso kaj Domitila ne prenis lokojn sur la ĉefa divano; fakte, ŝajnis ke tute ne estas fiksita sidaranĝo, kaj la alvenantoj simple plenigis la divanojn senkonsidere pri sia socia rango. Kompreneble, estis malfacile certi pri tio, sed mi eĉ havis la impreson, ke kelkaj el la gastoj estas sklavoj, kiuj kuŝas kvazaŭ egaluloj apud homoj liberaj. La plejmulto estis iom simple vestitaj sen juveloj, kaj laŭ sia parolmaniero kaj aspekto, preskaŭ ĉiuj havis eksterlandan originon. Mi kredas, ke Baso kaj Domitila estis la solaj aŭtentikaj romanoj en la ĉambro.

Kiel ĉiu alia manĝo, kiun mi prenis en tiu domo, ankaŭ ĉi tiu komenciĝis per preĝo. Tiam, anstataŭ la kutimaj ovoj kaj olivoj, Domitila prenis ordinaran panon kaj dividis ĝin inter la gastoj. Samtempe oni cirkuligis pokalon da vino, el kiu ĉiu devis trinketi, inkluzive eĉ de la du sklavoj, kiuj alportis la manĝaĵojn.

Estis maleble ne admiri la malavarecon de Baso kaj Domitila: kvankam sufiĉe prosperaj, ili certe ne estis riĉaj, kaj tamen Modesta informis min, ke ili mem pagis la tutan vespermanĝon.

“Kaj ili donas al ĉiuj la samajn manĝaĵojn, kiujn ili mem manĝas,” ŝi diris, “kaj eĉ la saman vinon. Malkiel iuj.”

Okazis dum unu el tiuj sabataj vespermanĝoj, ke ni finfine ricevis novaĵojn pri Oresto. Unu el la fratoj loĝis en la granda tendaro sur la Kampo de Marso, kaj li diris al Filono, ke li renkontis Oreston inter la sekvantoj de Petro, kiuj iradis ĉiutage al la tendaro por diskonigi la vorton pri sia dio inter la travivintoj de la brulego. Laŭ li, Oresto jam aŭdis pri la morto de Minicia, sed li vidigis neniun eksteran signon de malĝojo.

* * *

Ni gastis ĉe Baso kaj Domitila ĝis la fino de la somero. Rekonstruaj laboroj jam komenciĝis en la urbo, kaj la domo konstante vibradis pro la peza bruo de ĉaregoj ekstere, kiuj alvenis ŝarĝitaj per ŝtono aŭ marmoro, aŭ reiris kun montoj da karbiĝintaj ruboj. Kiam la riĉuloj revenis de siaj kamparaj vilaoj en septembro, kio estas la signo ke la somero finiĝis kaj ke la vivo nun denove normaliĝas, Filono ofte eliris, por esplori la eblecojn pri luado de nova ejo. Mi sciis, ke li senpacience serĉas manieron forlasi la hejmon de Baso kaj Domitila; li estis ĝenata de ilia senbrida pieco, kaj la pasia fervoro de la komuna preĝado igis lin ĉiam pli malkomforta.

Mi konstatis, aliflanke, ke mi mem bedaŭros foriri. Mi ĝuis esti membro de pli granda domanaro kaj dividi mian laboron kun alia virino. Krome, la apartamento estis tre komforta: certe multe pli ol estus tiu, kiun Filono povus lui per siaj limigitaj rimedoj. Kaj mi devas aldoni, ke ju pli Filono kontraŭstaris la nerezisteblan etoson de la komuna preĝado, des pli ĝi logis min. Ĝi ŝajnis liberigi min de mi mem kaj doni al mi senton, ke mi estas parto de pli vasta tutaĵo: senton, kiun mi ne plu konis de kiam mi estis infano. Kaj en la lasta sabato, kiun ni pasigis en tiu domo, mi havis eksterordinaran sperton, kian mi neniam plu havis post la foriro el mia propra lando.

La predikanto parolis pri la ĝardeno, kiun ilia dio plantis, kiam li estigis la mondon. En ĝi kreskis ĉiuj specoj de arboj kaj plantoj, kiuj ekzistas sur la tero, dum ĉiuspeca besto migradis tra la kampoj kaj arbaroj. Multe trafis min tiu priskribo, kaj dum li pluparolis, mia menso forvagis de liaj vortoj por esplori tiun magian ĝardenon. Mi pensis pri ĉiuj arboj, kiuj certe troviĝus tie: ne nur tiuj, kiujn mi vidis en la kamparo ekster Romo, sed ankaŭ tiuj kiuj floradis en mia propra lando — frakseno kaj taksuso, alizujo kaj tilio. Mi vidis arbarajn densejojn cedantajn al pli malfermitaj lokoj, kie la longa herbo estas abunde prisemita de floroj, kaj abeloj zumas en la sunlumo.

La kantado komenciĝis kaj ankaŭ mi kunkantis, sed mia menso jam forlasis la kunvenon. Mi rigardis internen de mi, kie mi vidis min denove kiel infanon, kiu vagas tra la maldensejoj rande de la arbaro. Miaj okuloj fermiĝis kaj mi cedis komplete al la muziko. Mia voĉo kunfandiĝis kun la aliaj kaj mi sentis min ensorbata en densan amason da sono. Ne plu mi estis aparta kaj sola: mi iĝis parto de la kanto, kaj la kanto estis parto de mi. Ĝi estis preskaŭ kiel solida objekto: mi trovis, ke mi povas agrable balanciĝi sur ĝi, kvazaŭ mi lulus min sur lito. Kaj dum mi balanciĝis, mi duone vidis ian brilan aĵon, apenaŭ super mia kapo. Komence ĝi daŭre glitis en kaj ekster mian vidokampon, kaj mi timis, ke mi perdos ĝin, sed mi sukcesis firme fiksi ĝin per mia menso kaj tiri ĝin malsupren kaj pli proksimen. Ĝi estis glima blanka vojeto, kaj la ŝtupoj de la vojeto estis la notoj de la kanto.

Dolĉe, tute trankvile, mi ŝvebis supren. Mi sciis, kion mi trovos ĉe la pinto, kaj kiam mi alvenis, jen ĝi: fekunda kaj floranta ebenaĵo, kun kampoj de tritiko kaj riĉaj herbejoj. La herbo estis pli verda ol mi iam ajn vidis, kaj la aero estis freŝa kaj malseketa kvazaŭ ĵus ĉesis pluvi.

Sed ne por tio mi venis. Malrapide, mi turnis min. Jen mi vidis ĝin, precize kiel mi atendis, kun la pintoj de ĝiaj pajlaj tegmentoj apenaŭ videblaj super la tera remparo: mian vilaĝon, perfektan en ĉiu detalo, pli perfektan ol mi iam ajn sukcesis revoki ĝin al mia memoro, krom, eble, en sonĝoj. Sub ĝi troviĝis la monteto kun la du blankaj vojetoj: la pli mallarĝa, kiu kondukis rekte supren, kaj la pli larĝa kaj malkruta, kiun uzis la ĉaregoj.

Mi sciis, ke mi ne havas multan tempon. Mi rapidis antaŭen, esperante ke mi sukcesos almenaŭ parte supreniri, antaŭ ol la kantado finiĝos. Mi atingis la bazon de la monteto kaj ekgrimpis, iom glitante pro hasto, kaj kaptante manplenojn de la raspa herbo por helpi min supren. Mi hazarde rimarkis miajn piedojn, kaj konstatis, ke la piedvestoj estas makulitaj de kreto. Mia robo havis kvadratan desegnon.

La kantantoj jam alproksimiĝis al la finaj notoj de la kanto. Mi levis mian kapon por vidi, kiom ankoraŭ restas ĝis la pinto, kaj vidis etajn figurojn moviĝi sur la ekstera remparo. Subite mi sciis, ke tie troviĝas mia familio. Mi devas atingi ilin antaŭ ol la kanto finiĝos. Sed estis tro malfrue: la kantantoj jam atingis la lastajn frazojn, kiujn ili longe eltiris por porti la kanton al taŭga fino. Mi ĵetis min antaŭen per lasta fortostreĉo. “Atendu min!” mi vokis. “Mi ne povas veni ĉi-foje. Ne foriru antaŭ ol mi revenos.”

Kaj tiam mi retrovis min en la kunveno. Ĉiuj rigardis min. “Ni danku Dion pro la favoro, kiun li ĵus montris al nia fratino Barbara,” iu kriis. Kaj ili ĉiuj ĵetis sin surgenuen.

Tuj kiam mi povis, mi puŝis min tra la tro plena halo kaj rapidis al la senluma ĉambreto, kiun oni disponigis al mi kaj Filono. Ne ĝeninte min malfermi la fenestroklapojn, mi sidiĝis sur la lito kaj rigardis fikse en la mallumon, provante revoki ĉiun detalon de mia ĵusa sperto. Mi memoris la senton de la herbo sub miaj fingroj, la manieron laŭ kiu la kretaj ŝtonetoj ruliĝis de sub miaj piedoj, la kornusarbuston sur la montetoflanko, kies eĉan ekziston mi forgesis ĝis nun, la malebenan konturon de la interna remparo...

La pordo brue malfermiĝis. Filono staris en la enirejo, kaj rigardis blinde en la mallumon. Mi timis, ke li forpelos la vizion el mia menso, antaŭ ol mi havos tempon por komplete esplori ĝin. Mi sidis absolute senmove, esperante, ke li ne vidos min.

“Mi serĉis vin ĉie,” li kriis per kolera tono. “Kion vi faraĉas ĉi tie en la mallumo?” Li marŝis internen kaj tiris flanken la fenestroklapojn. “Nun, aŭskultu min. Mi ne intencas, ke mia edzino altiru publikan atenton. Ĉu vi supozas, ke respektinda virino kondutas tiel?”

Mi mallevis la okulojn, esperante ke li finos rapide kaj foriros. Sed li daŭrigis: “Mi scias, ke kelkaj el la aliaj fratoj lasas siajn edzinojn konduti kiel idiotoj: ke ili sidu inter la viroj, kaj preĝu per plena voĉo, tiel ke ĉiuj aŭdu. Sed sciu de nun, ke tion mi ne aprobas kaj ne permesos.”

Li tiris min per la ŝultro, por ke mi frontu la lumon, kaj rigardis en mian vizaĝon. Mi ne scias, kion li vidis tie, sed lia esprimo ŝanĝiĝis kaj li daŭrigis pli malcerte: “Foje mi forgesas, ke vi estas ankoraŭ barbaro en la koro. Verŝajne mi ne rajtas atendi, ke vi agu pli saĝe ol tiuj aliaj idiotoj. Mi ne fiparolos pri Baso post ĉio kion li faris por ni, sed diskuti kun li pri religio estas senutile. Li tute ne komprenas racian argumenton; li estas sklavo de siaj emocioj. Ju pli baldaŭ ni sukcesos eliri el ĉi tiu domo, des pli mi estos kontenta.”

* * *

En proksimume tiu sama periodo, ekcirkulis nova onidiro pri la origino de la fajrego. Multaj homoj raportis, ke ili vidis grupojn de viroj, kiuj ĵetis brulantajn torĉojn en konstruaĵojn; efektive, nur tio povus klarigi, kial la fajrego komenciĝis en tiom da lokoj samtempe. Sendube kelkaj el la fajrigistoj volis nur profiti de la konfuzo por ŝteli valoraĵojn, sed, kiel mi devis malvolonte konfesi al mi mem, ne ĉiuj.

La plej bona loko por aŭdi tiajn onidirojn estis la vinbutiko. Estis granda tia loko ĉe la angulo de la dombloko, kie oni povis aĉeti la plej diversajn manĝaĵetojn krom vino. La estro estis babilema ulo, kiu neniam lasis klienton eskapi, sen ke tiu aŭdu la lastajn klaĉojn. Okazis, ke mi vizitis lian vendejon la matenon post tiu signifoplena sabata kunveno, kaj ĝuste en tiu tago li informis min, ke laŭdire la fajregon ekbruligis iuj homoj, kiuj nomiĝas kristanoj.

“Kristanoj?” mi demandis. “Kiuj ili estas?”

“Ia eksterlanda kulto,” li respondis. “Bedaŭrinde, Romo ŝajnas altiri tiajn. Kelkaj el la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, estas kompletaj feĉuloj.” Tiu informo ne aparte lumigis por mi la aferon, kaj mi iris hejmen sen dediĉi al ĝi plian penson. Tamen, post kelkaj tagoj, ĉiuj paroladis pri la kristanoj. Nur tiam mi komprenis, kun terura ŝoko, ke la kristanoj estas la nazaretanoj.

Ĉiuj membroj de la domanaro ekkonstatis tion samtempe, kaj iun posttagmezon Baso nin kunvokis kaj mallonge alparolis. Kelkaj el la fratoj, laŭ li, erare kredante ke la Lasta Tago alvenis, provis rapidigi la laboron de Dio per ekflamigo de la templo de Apolono. Sed nur Dio mem scias, kiu estos la tago de lia alveno. Baso sciis, ke neniu ano de ĉi tiu domo partoprenis, sed bedaŭrinde, rezulte de la tro entuziasma agado de tiuj fratoj, ĉiuj nazaretanoj nun estas suspektataj. Tial ni ĉiuj devas laŭeble eviti iri eksteren dum la venontaj tagoj kaj ne fari ion ajn, kio povus altiri al ni atenton.

Tio maltrankviligis min, kaj mi decidis diskuti la demandon kun Filono, tuj kiam mi sukcesos paroli kun li sola. Mi estis danka al Baso kaj Domitila pro ĉio, kion ili faris por ni, sed mi tute ne deziris implikiĝi en ĉi tiu afero. Estis klare, ke la hejmo de konata familio de nazaretanoj ne plu donas al ni sekuran rifuĝon.

Mi ne havis ŝancon paroli kun Filono ĝis ni restis solaj en la dormoĉambro tiuvespere. Antaŭ ol mi diris eĉ unu vorton, li informis min, ke ni reiros al la tendaro la postan tagon. Sub aliaj cirkonstancoj mi eble estus protestinta, sed ĉi tiu estis unu okazo, kiam ni plene akordis.

Nia eraro estis, ke ni decidis atendi ĝis la mateno. Longe antaŭ la sunleviĝo aŭdiĝis laŭta aŭtoritata frapado ĉe la ĉefa pordo. Nur kelkajn momentojn poste, Januario rapidis en nian ĉambron kun la haroj ankoraŭ taŭzitaj de la dormo, kaj diris, ke ni venu al la vestiblo. Ne estis ebleco fuĝi. Ni eniris la vestiblon kaj trovis ĝin plena je soldatoj. Baso kaj Domitila, vestitaj nur en siaj tunikoj, staris inter ili. Ambaŭ aspektis tre digne.

“Ĉu ĉi tiu estas via plena domanaro?” unu el la soldatoj demandis Bason, kiam ni envenis.

Tulio Filono kaj lia edzino ne apartenas al mia domanaro,” li respondis. “Ili gastas ĉi tie, ĉar ilia propra hejmo estis detruita dum la brulego. Pompejo Januario estas mia liberigito, kaj Domitia Modesta estas liberigitino de mia edzino.”

Mi konsciis, ke Januario kaj Modesta gapegas ĉe mia flanko. Liaj vortoj estis same bonaj kiel formala deklaro pri liberigo. Kompreneble, Baso havis neniun juran rajton liberigi Modestan, kiu apartenis al lia edzino, sed Domitila ne komentis, kaj la soldatoj tute ne povis scii, ke la afero ne validas. Nur poste mi komprenis, kial li faris tion.

“Ĉu vi estas kristano?” la estro de la soldatoj nun demandis Bason.

“Certe jes,” Baso respondis fiere. “Kaj same estas ĉiuj membroj de mia domanaro.”

“Kaj la aliaj du?” la vicestro memorigis.

La estro turnis sin al Filono.

“Ĉu vi estas kristano?” li demandis.

Estis longa paŭzo. Mi sciis, ke Filono estus preferinta respondi nee, sed li hontis fari tion antaŭ Baso kaj Domitila.

“Mi estas nazaretano,” li diris finfine, “sed ne mia edzino.”

Mi vidis la konsternitan esprimon, kiun Domitila momente direktis al mi. Evidente ŝi neniam konstatis. Poste mi havis malagrablan konscion, ke mi trompis ŝin, sed en tiu momento mi estis tro dankega al Filono por ĝeni min pri tio.

“Kion ni faru pri ŝi?” la vicestro demandis.

“Ni kunportu ankaŭ ŝin,” diris la estro. “Ni tuj malkovros, ĉu li diris la veron.”

Ni ricevis kelkajn minutojn por nin vesti, kaj tiam ili forkondukis nin. Pri unu afero mi tamen estis danka: ĉar ili venis tiel frue en la mateno, la stratoj estis preskaŭ malplenaj, kaj do malmultaj homoj ĉeestis por vidi nin marŝi inter armita eskorto al la malliberejo.

Kiam ni alvenis, oni apartigis min de la aliaj, kaj portis min al malgranda gardistejo. Ili forprenis de mi Elvisan, kaj mi aŭdis ŝin ploregi pro teruro en la apuda ĉambro. Tiu sono preskaŭ frenezigis min, tiel ke mi malfacile povis atenti pri iliaj demandoj. Mia sola penso estis, kiel rapide mi povos liberiĝi de ĉi tiu situacio por reveni al ŝi. Bonŝance ŝi ĉesis plori post iom da tempo; aŭ ili portis ŝin eksteren aŭ ŝi elĉerpite endormiĝis.

Tiam komenciĝis longega pridemandado, kies nura memoro teruras min. Ili provis jen timigi min, jen paroligi min per dolĉaj vortoj; ili eĉ minacis torturi min, kvankam mi sciis, kaj ili sciis ke mi scias, ke nur sklavojn oni pridemandas sub torturo. Sed ili atentigis, ke nenio malhelpas ilin fari tion, kaj cetere, kiun pruvon mi havas, ke mi vere estas libera? “Tio estas vera!” mi daŭre kriis. “Mia patrono faris la deklaron antaŭ la juĝisto! Necesas nur kontroli la registrojn en la baziliko!”

Mi ne provis nei la fakton, ke Filono estas nazaretano. Tio ne ŝajnis havi sencon, post kiam li mem konfesis ĝin. Mia ĉefa klopodo estis por konvinki ilin pri mia persona senkulpeco kaj ankaŭ por ŝirmi Oreston, aŭ pli precize, por kaŝi de ili la fakton, ke Oresto entute ekzistas. Ili postulis ĉiujn detalojn pri la kunvenoj okazintaj en nia butiko, kaj volis ricevi la nomojn de la partoprenintoj. Mi pensis, ke ne gravos, se mi donos al ili la nomojn konatajn al mi, ĉar efektive estos maleble retrovi la fratojn, nun disigitajn pro la brulego. Ili postulis ankaŭ la nomojn de la gefratoj, kiuj ĉeestis la kunvenojn ĉe Baso kaj Domitila, sed mi diris nur la puran veron, kiam mi respondis, ke mi ne scias.

Finfine, kiam ili konvinkiĝis, ke ili ne sukcesos tiri el mi pliajn informojn, ili reportis Elvisan kaj ŝlosis nin en duonluma, homoplena ĉambro. Troviĝis tie neniu, kiun mi rekonis. Nur post multaj horoj ili liberigis nin.

“Sed kion mi faros?” mi kriis. “Kien mi iros? Kie estas mia edzo?”

“Prefere vi havigu al vi novan edzon,” la gardisto diris. “Tiun vi ne plu vidos.”

Estis longe post la tagmezo, kaj mi vagis en senespero tra la varmegaj, senhomaj stratoj, kun Elvisa treniĝanta poste. Mi ne havis monon, nek celon. Mi eĉ ne sciis, en kiu parto de la urbo mi troviĝas — sed cetere tio ne multe helpus min. Ni dormis tiunokte en la ŝirmo de bruligita konstruaĵo.

Tiun nokton mi havis sonĝon. Mi estis sur ĉarego kun Svadva kaj Elvisa. Ankaŭ mia patrino ĉeestis. “Kiel mi elirigos mian edzon el la malliberejo?” mi demandis ilin.

“Kiun sencon havas, demandi nin?” ili respondis. “Aferoj estas malsamaj ĉe la romanoj. Kial vi ne demandas la diinon?”

Mi konstatis, kiam ili diris tion, ke ni troviĝas sur la vojo per kiu mi kutimis iri al Prenesto, kiam mi vizitis la templon kun la aliaj sklavoj. Tiam, iel, mi jam estis en la templo, kie mi staris antaŭ la grandega statuo de la diino Fortuno. Kvankam multe pli granda, ŝi aspektis precize kiel la eta kopio, kiun Fortunato donis al mi. Ŝi estis farita el bakita tero, kaj mankis al ŝi la sama spliteto ĉe la pinto de la piedo, kie ĝi vidiĝetis sub la orlo de ŝia robo. Ŝiaj du beboj rampis sur ŝiaj genuoj kiel nesto da raŭpoj. Ŝi direktis malsupren al mi la rigardon, kaj mi demandis, “Kiel mi povos elirigi Filonon el la malliberejo?”

“Iru al Gajo,” ŝi diris. “Li helpos vin.”

Kiam venis la mateno, mi provis laŭeble reordigi miajn vestojn kaj tiujn de Elvisa, kaj komencis demandi la ĝustan vojon al Kvirinalo. Bonŝance ĝi estis ne malproksima, ĉar mi sentis kapturniĝon pro malsato, dum Elvisa tute klare komprenigis, ke ŝi bezonas pli solidan nutraĵon ol mian lakton, kiu estis la sola manĝaĵo, kiun mi havis por ŝi. Trovi la domon de Gajo, aŭ pli precize de lia onklo, estis pli malfacile, sed mi sukcesis orienti min per unu-du konstruaĵoj, kiujn mi rekonis de mia antaŭa vizito, kaj en la dua horo de la mateno mi jam alvenis.

La posta demando estis, ĉu mi trovos tie Gajon. Estis eble, ke li tute ne estas en Romo: li tre verŝajne povus esti ĉe la vilao, kaj estus apenaŭ realisme atendi helpon de lia onklo. Cetere, la horo estis malfrua por akceptado de klientoj. Hezite, mi aliris la pordiston. Komence li rigardis min suspekte, sed kiam mi menciis la nomon de Filono li kapjesis, kaj fine informis min, ke Gajo efektive estas en Romo sed jam iris al la baziliko.

“Venu morgaŭ matene je la sunleviĝo,” li diris. “Tiu estas la horo, kiam li akceptas klientojn.”

Mi apenaŭ rajtis atendi pli bonan respondon ol tio, kio estis jam pli esperiga ol miaj plej nigraj antaŭtimoj. Tamen, la neceso perdi plian tagon estis troa por mi. Mi ne povis malhelpi min tuj ekplori. Vidante tion, la viro iomete moliĝis.

“Li kutime revenas ĉirkaŭ tagmezo,” li diris. “Aŭ nu, tion li faras, se li ne decidas resti en la urbocentro. Atendu lin ekstere, kaj eble vi havos ŝancon alparoli lin, dum li eniros la domon.”

Longe antaŭ tagmezo, mi lokis min antaŭ la pordo de Gajo. Elvisa ploretis pro malsato kaj enuo, sed mi estis mem tro malsatega por montri al ŝi multan paciencon. Ni atendis tiel longege, ke ŝajnis al mi, ke la tempo ĉesis moviĝi kaj mi devos pasigi mian tutan vivon paŝante tien kaj reen kun plendema infano, kiu daŭre tiretas mian jupon. Ĉiufoje kiam iu alproksimiĝis, mi rapidis antaŭen kun forte batanta koro, kaj ĉiufoje mi seniluziiĝis. Mi komencis konvinkiĝi, ke la pordisto eraris, aŭ ke Gajo decidis pasigi la tagon ĉe amiko. Sed mi eĉ ne konsideris rezigni. Mia sola espero estis atendi, se necese ĝis noktiĝo.

Finfine Gajo aperis, sekvate de Klemento kaj unu-du aliaj servistoj. Mi rapidis antaŭen por renkonti ilin. Gajo ĵetis al mi ĝenatan rigardeton, kiel oni farus al almozpetanto, sed Klemento rekonis min kaj kriis per surprizita tono, “Estas Barbara! Kion vi faras ĉi tie?”

Gajo haltis kaj rigardis min pli atente. Mi kaptis la okazon por kroĉiĝi al la rando de lia togo, kaj komencis elverŝi mian historion.

“Venu internen,” li diris, interrompante min en la mezo. “Ne havas sencon stari ĉi tie sub la suno.”

Tio estis kuraĝiga, kaj en la vestiblo mi ripetis mian rakonton en pli trankvila maniero.

“Sed ĉu li estas kristano?” li demandis je la fino.

“Efektive jes,” mi konfesis, “sed li havis neniun rilaton al la fajrego. Ankaŭ nia kopiejo estis forbruligita.”

“En tiu kazo, mi ne vidas, kiel mi povos helpi vin. La kristanoj estas abomeninda fisekto, kaj estas decidite, ke ili estu neniigitaj por ĉiam. La brulego montras kian misinfluon iliaj instruoj povas havi ĉe tro kredemaj mensoj.”

“Sed kion mi faros, kion mi faros?” mi kriis. “Filono ne estas vera kredanto. Li iras al la kunvenoj nur ĉar iliaj instruoj interesas lin. Li ne sekvas iliajn leĝojn, kaj li ne estas cirkumcidita. Ĉu vere vi ne povas fari ion ajn por helpi lin?”

“Mi ne scias. Eble mi povos paroli al iu. Revenu post du tagoj, kaj eble mi havos informojn por vi.”

Dirante tion, li ekstaris, kaj mi vidis, ke li volas forsendi min.

“Sinjoro,” mi diris, “nur unu plian aferon. Mi estas tute senmona, kaj mia filino kaj mi ne manĝas de du tagoj.”

Gajo turnis sin al Klemento. “Prenu por ŝi korbon da manĝaĵoj el la kuirejo, kaj donu al ŝi du sestercojn.” Al mi li diris, “Revenu frumatene, kiam mi akceptas miajn klientojn. Tiam estos manĝaĵoj por vi.”

Tiel mi aliĝis al la multenombra klientaro de Gajo: situacio en kiu neniu virino devus trovi sin, krom se ŝi vidviniĝis kaj ne havas plenkreskan filon por ŝin vivteni. Mi havis filon, kompreneble, sed mi sciis pri li nur tion, ke li estas kun Petro en la Kampo de Marso. Kaj tiu periodo, kiam oni misfamigis la kristanojn en ĉiu vinbutiko de Romo, ne ŝajnis la plej taŭga momento por esplori, kie eblas trovi Petron la nazaretanon.

Tuj kiam Elvisa kaj mi almenaŭ parte malpliigis la turmenton de malsato, mi komencis demandi la vojon al la plej proksima templo de Fortuno. Tiu granda sur Palatino kompreneble estis forbruligita, sed mi estis certa, ke ie devas troviĝi alia ĉe la rando de la urbo. Efektive montriĝis, ke estas malgranda sanktejo sufiĉe proksime al la domo de Gajo, tuj interne de la urba murego. En ĝi mi trovis statuon de la diino, malpli grandan kopion de tiu, kiun mi konis en Prenesto.

Malgraŭ mia mizerega situacio, mi jam elspezis unu el la moneroj, kiujn mi ricevis de Gajo, por aĉeti kuketon, kiun mi nun metis antaŭ ŝi kiel oferon. Tiam mi alparolis ŝin per ŝiaj titoloj, kiel mi ofte aŭdis la pastrojn fari en Prenesto, kaj petegis, ke ŝi helpu min.

“Mia edzo estas en malliberejo,” mi diris al ŝi, “kaj mia filo malaperis. Mi havas filineton, kiun mi ankoraŭ nutras per mia propra lakto, kaj mi tute ne havas manieron vivteni ŝin, krom denove sklaviĝi. Diino, ankaŭ vi nutris infanojn kaj vi scias, kiom mia filino signifas por mi. Mi petegas, ke vi aŭskultu min kaj helpu min trovi miajn edzon kaj filon. Mi apenaŭ havas monon, sed se vi aŭskultos mian preĝon, mi elspezos ĉion, kion mi posedas, por pendigi dankoferon ekster via templo.”

La postan tagon mi reiris por vidi, ĉu la diino akceptis mian oferaĵon. Mi diris al mi mem, ke se la kuko estos malaperinta, tio signifus, ke ŝi intencas plenumi mian peton. Mi proksimiĝis al la pordo, tremante pro antaŭtimo, kaj malkovris, ke ĝi estas ŝlosita. Mi provis denove la postan tagon, kaj ĉi-foje eblis eniri. La kuko estis for. Mi prenis tion kiel bonan signon, precipe ĉar vazeto da floroj, kiun mi rimarkis jam la antaŭan fojon, restis ankoraŭ.

Mi kompreneble ne povis atendi, ke la diino tuj respondu mian preĝon, kaj intertempe mi ne havis alternativon krom reiri al la tendaro. La kondiĉoj tie iom post iom pliboniĝadis dum la homamaso maldensiĝis: ĝi estis pli bone organizata kaj estis iom pli por manĝi ol antaŭe. Pro tio kaj la malgranda sumo, kiun mi ricevis de Gajo, mi kaj Elvisa almenaŭ ne plu devis timi la morton pro malsato.

Ĉiumatene mi leviĝis antaŭ la suno por iri tra la urbo al la domo de Gajo. Tie mi aliĝis al la ok aŭ naŭ aliaj klientoj, kiuj atendis por doni al li respektan saluton kaj, pli grave, por ricevi korbon da manĝaĵoj kaj kelkajn monerojn. Kiel la edzino de ekssklavo, mi ĉiam estis akceptita laste. Por ke mi ne devu interpuŝiĝi kun la viroj, Klemento afable aranĝis, ke mi atendu ekstere en la strato, kaj li mem venis voki min kiam estis mia vico.

Estis tre bonŝance, ke mi havis Klementon kiel amikon, kaj mi povis fidi, ke li ne permesos al Gajo forgesi la kazon de Filono. Sen li mi estus tute senhelpa, ĉar mi ne havis monon por pagi subaĉetojn, kiel tiom da klientoj estas devigataj fari por resti en bonaj rilatoj kun la sklavoj de siaj patronoj. Mi tamen devis reiri almenaŭ kvar-kvin fojojn antaŭ ol ricevi de Gajo la informon, ke li parolis al unu el la juĝistoj pri la kazo de Filono. Tiu juĝisto iam estis kliento de lia patro, kaj Gajo esperis konvinki lin liberigi Filonon: “... kondiĉe ke li promesos eksiĝi de tiu abomeninda sekto, kiu iel sukcesis ensuĉi lin.”

“Mi estas certa, ke li faros,” mi konsentis kun fervoro.

Kelkajn tagojn poste, kiam mi alvenis ĉe la domo de Gajo, Klemento informis min kun rideto, ke estas bona novaĵo por mi. Mi senpacience atendis mian vicon. Kiam ĝi finfine venis, mi hastis al la vestiblo, kie Gajo estis okupata pro alia kliento. Li interrompis tiun, kiam mi eniris, kaj turnis sin al mi.

“Mi parolis al via edzo hieraŭ,” li diris, “en la ĉeesto de la juĝisto. Evidentiĝas tre klare, ke li erare estis arestita. Li estas konvertiĝinto al la juda kulto, kaj li ĵuris, ke li neniel rilatas al tiu krima sekto, kiu estas akuzata pri bruligo de la urbo. Se vi revenos post du tagoj, mi esperas havigi al vi leteron por la estro de la malliberejo.”

Pasis fakte kvar tagoj, antaŭ ol la letero estis preta. Mi tuj prenis ĝin kaj iris rekte al la malliberejo. Tiu estis, kiel mi nun rekonis, la sama konstruaĵo, kiun mi iam vizitis kun Blandinia por rigardi la leonojn. Vidi ĝin denove revokis al mia memoro mian antaŭan viziton kaj la sovaĝegan beston, kiu premis sian vizaĝon kontraŭ la gvatotruo. Eĉ la sono de ĝia bleko teruris min. Mi imagis Filonon kuŝi senhelpe surdorse en la mezo de la areno, dum li fiksrigardas en tiun gigantan faŭkon, kiu alproksimiĝas al lia gorĝo. Tremigis min la konstato, ke li apenaŭ eskapis reale trovi sin en tiu situacio.

La malliberejo travivis la brulegon sen grandaj difektoj, malkiel la ligna amfiteatro trans la strato, kiu estis komplete detruita. Mi sukcesis retrovi la malgrandan flankan pordon, kiun Blandinia montris al mi, kaj tie mi prezentis mian leteron al la gardisto. Sekvis longa atendado, unue ekstere en la strato kaj poste en la angulo de mizeraĉa gardistejo. Mi kredas, ke mi pasigis tie preskaŭ duonan matenon, dum la gardistoj ordigis sian armilaron kaj diskutis siajn personajn aferojn, kun apenaŭa rigardeto al mia direkto.

Mi fine konvinkiĝis, ke ili forgesis min, kaj mi estis ankoraŭ hezitanta ĉu tamen aliri unu el ili, kiam la pordo malfermiĝis kaj oni enkondukis Filonon. Li aspektis ĉifite kaj taŭzite, kun plurtaga barbo. Mi ekstaris por renkonti lin, kaj ni salutis unu la alian iom embarase.

“Kie estas Elvisa?” li demandis.

“Mi lasis ŝin en la tendaro.”

Gardisto rekondukis nin al la elirejo, kaj post kelkaj minutoj ni retrovis nin ekstere en la sunlumo. Filono tiris min al si kaj brakumis min. “Estis vi, kiu instigis Gajon iri al la juĝisto, ĉu ne?” li diris.

En la plena taglumo li aspektis eĉ pli malbone ol interne. Lia vizaĝo havis malsanan grizan koloron, kaj li konstante palpebrumis kaj ŝirmis siajn okulojn kontraŭ la lumo. Dum ni remarŝis al la tendaro, li ĉirkaŭbrakis min kvazaŭ ni estus junaj geamantoj. Malkomforte, mi iom distancigis min de li.

“Ne estis multaj eblecoj tie por lavi sin,” li diris. “Estos agrable reeniri bankuvon. Ĉu vi havas monon?”

“Nur tiom, kiom mi ricevas de Gajo. La cetero estas ankoraŭ en la domo de Baso.”

“Ni devas trovi manieron por rehavi ĝin. Eble ni devos ŝtele enrompi en lian apartamenton.”

Ni pluiris iomete, tiam li diris, “Barbara. Estas io, kion mi devas diri al vi.” Mi haltis kaj rigardis lin. Mi jam sciis, pri kio temas. “Oresto estas tie interne.”

Eĉ antaŭ ol li parolis, mi sentis la ŝiran krion, kiu ŝvelis en mia brusto. Ĝi puŝiĝis supren tra mia korpo, ĝi perforte eksplodis el mia gorĝo, el miaj okuloj, miaj nazotruoj... Mi ĵetis min al la tero, mi ruliĝis de flanko al flanko, mi elŝiris tufojn de miaj propraj haroj, dum en la oreloj mi aŭdis la kriojn de malproksima voĉo, kiu lamentegis en duonforgesita lingvo, “Oresto, mia filo, mia filo, Oresto, mia filo!”

Kiam mi rekonsciiĝis, mi trovis min ĉirkaŭata de rondo de scivolaj vizaĝoj. Filono genuis apud mi. Leviĝu,” li siblis. “Ĉu vi ne havas ian ajn senton pri konvena konduto?” Al la surprizitaj spektantoj li pli laŭte diris, “ŝi estas en ordo nun. Moviĝu flanken kaj lasu ŝin pasi.”

La rondo malfermiĝis por ke ni eliru, kaj ni marŝis rapide ĝis la fino de la strato. Ĉirkaŭirinte la angulon, mi tuj alkroĉis min al la tuniko de Filono. Kiel frenezulo mi diris, “Gajo helpos nin! Li liberigis vin. Li povos liberigi ankaŭ Oreston. Vi devas iri al li tuj!”

“Li ne povos helpi...” li ekdiris.

“Ni devigos lin aŭskulti! Ni ne havas alian eblecon. Vi nepre devas iri.”

Barbara, aŭskultu min. Tio ne utilos. Mi jam parolis kun Oresto. Eĉ se Gajo konsentus helpi nin denove, necesus ke Oresto ĵuru, ke li tute ne rilatas al la nazaretanoj. Tion li ne faros.”

“Sed li devas! Tio estas la sola maniero por elirigi lin de tie!”

“Mi jam diris, ke estas senutile. Li ne forlasos la fratojn.”

“Mi parolos kun li! Mi konvinkos lin!”

Barbara, provu pensi racie. Li ne atentus vin. Nenio estas farebla.”

“Almenaŭ lasu min parolu kun li!”

“Kiel vi povos paroli kun li? Oni ne permesos al vi eniri la malliberejon.”

“Oni ja permesos,” mi kriis, trafite de subita ideo. “Mi konas unu el la gardistoj.”

“Vi konas unu el la gardistoj?” li ripetis, rigardante min suspekte.

Mi rapide rakontis al li pri la okazo, kiam Blandinia prenis min por vidi la leonojn. Filono aŭskultis mediteme.

“Estus interese scii, ĉu li ankoraŭ troviĝas tie. Kiel li aspektis?”

Mi provis laŭeble priskribi la homon.

“Mi ne scias. Ne ŝajnas kiel unu el la gardistoj, kiujn mi havis. Ĉu vi konas lian nomon?”

“Mi ne memoras. Ĉu Blandinio? Ne, tio ne povas esti. Fortunato? Ne, mi scias, li nomiĝis Felikso.”

“Li ne enlasos vin nur ĉar vi konas lian fratinon,” Filono diris. “Kiom da mono vi havas?”

Mi elskuis la enhavon de mia monujo, kaj ni rigardis la kelkajn mizerajn bronzajn monerojn en mia mano. La situacio ne ŝajnis promesa. Cetere, estis plia problemo.

“Mi ne povas doni al li ĉi tiujn,” mi diris. “Mi ĵuris doni oferon al Fortuno.”

“Ĉu vi estas freneza!”

“Vi diru kion vi volas! Ŝi elirigis vin el la malliberejo, ĉu ne? Mi ne rompos mian promeson al la diino! Ĉu ni ne jam havis sufiĉe da malbona ŝanco?”

“Ho bone, forĵetu vian monon, se vi volas,” li respondis senpacience. “Tio tute ne plu gravas.”

* * *

La postan matenon mi iris al la banejo. Mi lavis miajn harojn kaj zorge kombis ilin per longaj, malhastaj tiroj de la kombilo. Mia hararo ankoraŭ bone retenis sian koloron; oni ofte admiris ĝian riĉan, ruĝan nuancon, kaj kiam mi malligis ĝin, ĝi atingis la mezon de mia dorso. Pro insistado de Filono, mi neniam prenis la kutimon bukligi kaj suprentiri ĝin kiel faris la aliaj virinoj, kvankam mi jam delonge ĉesis porti ĝin en plektaĵoj; mi preferis lasi ĝin libera, plektante nur la ekstremaĵojn, kiujn mi tordis supren kaj ligis ĉe mia verto.

Ekster la enirejo de la banejo, ĉiam sidadis malgrasaĉa junulino, kiu aspektis duonmorte pro malsato. Por kelkaj asoj ŝi tondis la harojn de la plej malriĉaj klientoj. Mi hezitis kiam mi vidis ŝin, kaj ŝi rerigardis min apatie, balanciĝante iomete sur sia kaduka tabureto, kiu aspektis kvazaŭ ŝi trovis ĝin sur iu rubejo. Estos senutile iri al ŝi, mi pensis; mi devos serĉi iun, kiu povos pagi pli.

Iom pli for laŭ la sama strato estis budo posedata de tre orname vestita virino, kiu verŝajne iam estis servistino de riĉa mastrino. Mi rigardis malcerte internen. Se mi ne estus tiel senesperega, mi ne kredas, ke mi estus trovinta la kuraĝon por trairi la pordon kaj certe ne por marĉandaĉi kun ŝi kiel mi faris, puŝante ŝian oferton ĉiam pli supren, ĝis mi vidis, ke ŝi atingis sian limon. Mi vendis al ŝi miajn harojn, kaj ŝi donis al mi la monon, kiun mi bezonis por subaĉeti la gardiston. Mi decidis, ke la ofero al Fortuno devos atendi; cetere, ŝi plenumis ĝis nun nur duonon de mia preĝo.

Tamen, mi sciis, ke la diino estas kun mi, ĉar kiam mi alvenis ĉe la malliberejo kaj petis paroli kun Felikso, la gardisto kapjesis kaj malaperis internen sen plia vorto. Li eĉ ne demandis mian nomon. Kiam elvenis la frato de Blandinia, mi tuj rekonis lin. Sed mi vidis per la dubema maniero, laŭ kiu li ekzamenas min, ke li demandas sin, kiu mi estas.

“Mi estas amikino de Blandinia,” mi komencis klarigi. “Ĉu vi ne memoras, ke iam mi venis ĉi tien kun ŝi, kaj vi montris al ni la leonojn?”

Ankoraŭ li rigardis min malcerte. Mi sciis, ke necesas tuj veni al mia celo, sed havante nun mian ŝancon mi hezitis. Anstataŭ klarigi kial mi venis, mi preskaŭ preterintence demandis, “Ĉu vi aŭdis ion de Blandinia? Mi ne vidis ŝin de antaŭ la brulego.”

Li iom revigliĝis, kiam mi diris tion, kaj komencis klarigi, ke ŝi iris al la kamparo. Ŝajne ŝia edzo havas kuzon en vilao apud Tiburo*. Mi aŭskultis ĝentile, dum mi la tutan tempon demandis min, kiel enkonduki la veran kialon de mia vizito. Li apenaŭ ĉesis paroli, kiam mi abrupte diris, “Ĉu vi permesos, ke mi vidu mian filon? Li estas ĉi tie en la malliberejo.”

Li aspektis iom konsternite. “Mi ne scias pri tio,” li finfine diris. “Neniu rajtas paroli al la malliberuloj sen permesilo de juĝisto.”

Mi elprenis mian monujon kaj metis ĝin en lian manon. Li nombris la monerojn, tiam kapneis kaj remetis ilin en la monujon. “Iru havigi al vi permesilon,” li ripetis.

“Tio estas ĉiom, kiom mi havas. Mi devis vendi mian hararon por havi ĝin.”

Sen plia vorto, li puŝis la monon sub sian zonon kaj kondukis min internen. “Atendu ĉi tie,” li diris. “Mi prenos torĉon.”

La senlumaj subteraj pasejoj vekis en mi maltrankviligajn repensojn de mia pli frua vizito. Mi memoris, kiel avide mi tiam ĉirkaŭrigardis, kaj kiom fascinis min tiuj strangaj sugestaj odoroj kaj krioj. Sed nun, sciante ke Oresto troviĝas ĉi tie, mi tute ne deziris vidi aŭ aŭdi ion ajn. Mi tenis miajn okulojn fiksitaj al la torĉo de Felikso, kiu moviĝis malrapide antaŭ mi laŭ la koridoro, kaj mi faris mian eblon por elŝlosi ĉion alian.

Unu fojon ni devis premi nin kontraŭ la muro por lasi du gardistojn preterpasi. Ili duone tiris, duone marŝigis, la preskaŭ falantan figuron de viro, nuda krom parte malvindiĝinta lumbotuko, kiu pendis inter liaj kruroj. Lia dorso aspektis kiel sanga maso da kruda viando. Post lia preteriro, restis malhelaj spuroj sur la planko.

“Vi ne aspektas kiel tia virino, kia devus veni al ĉi tia loko,” Felikso diris per konversacia tono, dum ni zorge paŝis ĉirkaŭ la glitaj makuloj. “Kion via filo faris, por finiĝi en malliberejo?”

“Li ne faris ion ajn,” mi diris. “Sed iu akuzis lin, ke li estas kristano.”

“Ho, li estas unu el tiuj, ĉu? Jen la plej stranga grupo de malliberuloj, kiun mi iam ajn vidis. Ili ne ŝajnas havi eĉ minimuman ideon pri tio, kio atendas ilin. Ili ridas, kantas... Nun ili eĉ sukcesis infekti la aliajn malliberulojn. Se ili havus vinon tie interne, mi dirus, ke ili estas ĉiuj ebriaj.”

Ni atingis peze riglitan pordon, kaj li komencis flankentiri la ferajn stangojn. “Mi atendos vin ekstere,” li diris. “Voku, se vi bezonos min. Kelkaj el ili povus esti danĝeraj.”

Verŝajne mi ne estus devinta surpriziĝi, konsiderante kion li ĵus diris, kiam mi aŭdis voĉojn kiuj dolĉe kantis dum la pordo malfermiĝis. Sed aŭdite en tia loko, tio ŝajnis la plej stranga sono imagebla. La alia afero, kiu trafis min, estis la odoraĉo de malpurego kaj urino. Mi staris tuj interne de la pordo, retenante mian spiron dum mi streĉis miajn okulojn por orientiĝi en la duonlumo.

La sola lumo venis de paro de oleolampetoj, lokitaj en altaj niĉoj ĉe la muro. Per iliaj tute malgrandaj flametoj mi distingis grupon de homoj ĉe la alia fino de la ĉambro. La kanto finiĝis per subita ekscitata rideksplodo. Kaj tiam iu apartigis sin de la grupo kaj proksimiĝis al mi. Estis Oresto.

Mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lin, kaj ni staris momenton sen paroli. Mi povis senti lian maldikan korpon tra lia tuniko. Li ŝajnis konsisti nur el ostoj.

“Mi portis por vi manĝaĵojn,” mi diris. “Mi havas fromaĝon kaj iom da sekigitaj figoj.”

Li ridis. “Dankon, panjo. La leonoj estos kontentaj.”

Mi tiris lin al la plej proksima lampo. La lumo falis desupre sur lian vizaĝon; ĝi ĵetis longajn ombrojn, tiel ke mi ne povis bone vidi lian esprimon.

“Aŭskultu,” mi diris, “mi devas paroli kun vi. Vi scias, ke Gajo sukcesis aranĝi la liberigon de via patro...”

Li gestis abrupte kaj forturnis sin. “Kiu estas mia patro? Nun mi havas nur unu patron.”

Mi haltis en konfuzo. Mi havis neniun ideon, pri kio li parolas. Mi decidis rekomenci. “Vi scias, ke Gajo sukcesis elirigi vian patron de ĉi tie. Li iris al la juĝisto, kaj la juĝisto venis paroli kun li en la malliberejo...”

“Mi scias, kion faris tiu homo. Por savi sian propran korpon, li neis la veron kaj perfidis tiujn fratojn, kiuj estis ankoraŭ liberaj. Efektive ili ne bedaŭras la okazintaĵon, sed tio ne signifas, ke ĝi ne estis mallaŭdinda, malkuraĝa ago.”

La malliberuloj komencis novan kanton. Temis pri kanto, kiun mi rekonis de la komuna preĝado en la domo de Baso kaj Domitila. Apenaŭ sciante kiel daŭrigi, mi trovis, ke mi atente aŭskultas, kvazaŭ mi havus neniun alian kialon por esti tie. Ankaŭ Oresto aŭskultis, duone turnante sin en la direkto de la kantantoj. Mi havis la impreson, ke li senpaciencas reiri al ili.

Mi sciis, ke la afero estas senutila. Tamen, mi devis provi. “Atentu: mi esperas, ke se ni denove parolos kun Gajo, eble ni povos konvinki lin reiri al la juĝisto. Eble li sukcesos elirigi ankaŭ vin.”

Li turnis sin kaj rigardis min, precize kiel pastro rigardus infanon, kiu ĵus paŝis sur lia robo dum grava oferfaro. “Mia ĉiela patro atendas min. Mi devas obei lian vokon.”

Mi ne scias, ĉu estis pro la mencio pri lia ĉiela patro, sed subite miaj amo kaj timo ŝanĝiĝis al kolero. Apenaŭ sciante kion mi diras, mi eksplodis: “Kaj kio pri mi kaj via fratineto? Ĉiutage ŝi demandas min, kiam revenos Oresto. Kio pri via devo al viaj gepatroj? Vi estas nia sola filo. Kiu prizorgos nin, kiam ni maljuniĝos, se ni eĉ ne povos fidi je nia propra filo? Ĉu via dio ne diras, ke vi obeu viajn patron kaj patrinon?”

Li gestis al la aliaj malliberuloj. Ili jam perdiĝis en sia kanto; ili balanciĝis malrapide sur la piedoj kun la okuloj fermitaj kaj la manplatoj levitaj al sia dio. “Tie estas miaj fratoj, miaj fratinoj, mia patrino.”

Mi vidis, ke li forglitas de mi. Li senpacience atendas por reiri al siaj geamikoj; li jam pensas nur pri la kanto. Li faris paŝon malantaŭen, kaj la malforta lumo falis rekte sur lian vizaĝon. Estis io en lia mieno, kio vekis memoron; ĝi pensigis min pri io, kio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj. Subite mi sciis, kie mi jam vidis tiun esprimon. Ĝi estis en la okuloj de la freneza Dumna, kiam oni kondukis ŝin al la Malbona Loko por la oferado. Li estis jam ĉe la rando de la Alia Mondo. Estis senutile provi revoki lin.

Larmoj plenigis miajn okulojn, kaj mi forturnis min. Li jam iris por re-aliĝi al siaj geamikoj. Li eĉ ne adiaŭis min.

La gardisto elirigis min, kaj mi stumblis laŭ la strato, ŝanceliĝante de flanko al flanko kaj vekriante, kvazaŭ mi irus al funebra ceremonio. La preterpasantoj verŝajne supozis, ke mia filo jam mortis.

* * *

Post kelkaj tagoj mia filo, mia sola filo, estos donita al la sovaĝaj bestoj por distri la publikon. Li ne pretas fari ion ajn por eviti tiun sorton; efektive, ŝajnas ke li ne deziras eviti ĝin. Li elektis transpasi al la Alia Mondo antaŭtempe.

Pri tio mi kulpigas la nazaretanojn kun iliaj falsaj promesoj kaj iliaj vantaj revoj. Ili perversigis lian menson kaj delogis lin de lia devo al sia familio. Ili ne nur turnas la homojn kontraŭ la dioj, sed eĉ gefilojn kontraŭ la gepatroj. Iam la dioj punos ilin.

Mi scias, ke la nazaretanoj ne ekbruligis la fajregon, kiel multaj homoj asertas — ili tute ne kapablus fari ion tian — kaj ili ne respondecas pri la forbruligo de mia hejmo. Sed por mi, tio estas sensignifa. Hejmoj estas rekonstrueblaj. Mi povos rekomenci, kiel mi jam dufoje rekomencis en mia vivo. Tio, pri kio mi neniam pardonos ilin, estas la perdo de mia filo, forprenita de mi je la zenito de siaj juneco kaj sano. Tiu estas perdo, kiun mi neniam superos. Iliaj sekvantoj estu disigitaj, iliaj temploj estu detruitaj, kaj ili kaj ilia kruela dio estu malbenataj kaj malamataj por ĉiam.

Mi kredis, ke tamen estos eble por mi esti feliĉa en Romo, kaj ke iam, mi ĝuos mian maljunecon kun miaj gefiloj kaj genepoj. Sed mi vidas, ke tiu sorto ne estos mia.

Post malmultaj tagoj Oresto estos morta, kaj tiam restos nenio por plu teni min kaj Filonon ĉi tie en la urbo. Ni iros al Prenesto por peti la helpon de Stefano. Mi konas Preneston: ĝi estas urbo malpli granda ol Romo, kaj mi kredas, ke loĝi tie povus plaĉi al mi. Eble tie, mi denove iam estos feliĉa. Sed nun, neniu feliĉo estos kompleta por mi. Nenio iam ajn povos konsoli min pri la perdo de Oresto, mia plej aĝa infano kaj sola filo.

POSTSKRIBO

Dum la sekvantaj tagoj, la ekzekutoj de la kristanoj komenciĝis. Oni mortigis ilin per ĉiuspecaj kruelaĵoj por distri la publikon. Iuj estis manĝigitaj al sovaĝaj bestoj aŭ disŝiritaj de hundoj; iuj estis krucumitaj; dum aliaj estis devigataj surmeti specialajn tunikojn, kiuj tuj ekflamiĝis kiam oni tuŝis ilin per torĉo. Tiom estis mortigitaj, ke eĉ la avido de la popolanoj je tiaj scenoj satiĝis, kaj multaj homoj agnoskis sin naŭzataj de la senĉesaj spektakloj.

En la tago kiam oni anoncis ĉe nia tendaro, ke oni intencas venigi kelkajn kristanojn tiun vesperon al la ĝardenoj por servi kiel vivantaj torĉoj por nia amuzo, Filono kaj mi ekiris al Prenesto. Ni preterpasis funebran procesion tuj ekster la pordegoj de la urbo. Ĝi serpentumis malrapide laŭ la vojo akompanate de la plenda lamentado de flutoj kaj kornoj, kaj la vekrioj de la virinoj. Larmoj venis en miajn okulojn, kiam mi aŭdis ilin. Mi sciis nek la precizan tagon nek la manieron de la morto de mia filo; mi havis eĉ ne la mizeran konsolon funebri super lia kadavro aŭ adiaŭi lin per la konvenaj ritoj. Sed efektive mi ĉiam esperis, ke li ne mortos dum mi ankoraŭ vivos.

Eble la larmoj helpis min, ĉar preteririnte la tombojn, mi sentis ke mia koro iomete malpeziĝas, kaj mi komencis rigardi mian ĉirkaŭaĵon dum mi marŝis. La vojo kondukis inter kampoj, kiuj estis plejparte brunaj kaj senherbaj post la longa seka somero, sed la arboj kaj arbustoj estis ankoraŭ verdaj, kaj iliaj folioj ne jam komencis fali. Elvisa kuris gaje antaŭe. Ŝi ankoraŭ ne sciis pri Oresto, kaj ŝi jam ĉesis demandi pri li antaŭ sufiĉe da tempo. Estis agrable denove marŝi en la kamparo. Mi konstatis kun surprizo, ke dum mia multjara loĝado en Romo, mi neniam povis paŝi libere. Ĉiam necesis puŝi sin tra tro plenaj stratoj, kaj premiĝi inter aliaj homoj.

Elvisa malrapidiĝis post iom da tempo, kaj fine mi devis porti ŝin. Filono komentis kun nekutima zorgemo, ke ŝi verŝajne estas peza, kaj proponis mem preni ŝin, kiam mi laciĝos. Sed malgraŭ lia helpo, ni ne plu marŝis tiel rapide kiel antaŭe, kaj kiam noktiĝis, ni estis apenaŭ preter Gabio. Ni pagis kelkajn asojn al kamparano por dormi en lia fojnejo. Estis jam tro malvarme por tranokti ekstere sen almenaŭ kroma tuniko por uzi kiel kovrilon, sed mi kaj Filono jam delonge perdis ĉiujn vestojn krom tiuj, en kiuj ni staris.

Mallonge antaŭ la sekva tagmezo, ni pasis sub la malgranda monteta urbo, kiun mi tiel ofte vizitadis, kiam mi estis sklavo. Mi serĉis per miaj okuloj la bone konatan vojeton, kiu kondukis tra la deklivoj al la vilao. En alia okazo mi estus sugestinta, ke ni interrompu tie nian vojaĝon, aŭ eble eĉ Filono mem estus proponinta tion. Sed hodiaŭ ni ambaŭ silentis. Mi kredas, ke li same kiel mi volis eviti la renkontiĝon kun malnovaj geamikoj kaj la neceson respondi iliajn bonintencajn demandojn.

Ni alvenis al Prenesto malfrue en la posttagmezo, kaj mi sekvis Filonon tra reto de interkruciĝantaj stratetoj al la skribejo de Stefano. Filono lasis min kaj Elvisan ekstere dum li eniris por serĉi sian bofraton; laŭ mia impreso, li ne estis certa, kian bonvenon ni ricevos. Sed post kelkaj minutoj li reaperis ridetante, kun Stefano ĉe sia flanko. Stefano brakumis min kaj Elvisan, kaj kondukis nin internen.

Baldaŭ ni kuŝis sur elegantaj benkoj en tute malgranda enmura ĝardeno, dum sklavo portis al ni tasojn da akvumita vino sub la atenta okulo de Valeria, la bofilino de Stefano. La gekuzoj de Elvisa jam forportis ŝin por ludi; ili aĝis nur kelkajn jarojn pli ol ŝi.

Stefano estis kontentega revidi nin, ĉar li estis supozinta nin ĉiujn mortigitaj en la brulego. Li diris al ni, ke li provis informiĝi pri ni pere de sia eklezio, kaj malkovris, ke la sinagogo de Filono estis forbruligita kun granda parto de la preĝantaro interne. La nazaretanoj ricevis iom da malbonvena atento ankaŭ en Prenesto, li diris, kaj lin mem oni alvokis antaŭ la juĝiston por pridemandado. Sed la juĝisto estis unu el liaj malnovaj klientoj, kiu forsendis lin post indulga admono, ke la nazaretanoj restu silentaj kaj evitu la publikan atenton dum iom da tempo. Tial la nazaretanoj ne plu kunvenadis, kaj kelkaj eĉ reiris al la regulaj diservoj en la templo. Stefano tamen ĉesis iri; lia rilato kun la tradiciistoj estis nun tro streĉa. Malgraŭ tio, li plutenis la kutimon fermi sabate sian butikon.

Li rakontis, ke lia entrepreno kreskis kaj prosperis dum la jaroj post lia alveno en Prenesto. Lia edzino, la fratino de Filono, mortis antaŭ kelkaj jaroj, sed ne antaŭ ol vidi la elaĉeton el la sklaveco de ĉiuj siaj gefiloj. Stefano nun loĝis en vasta kaj multekoste dekorita apartamento, kune kun siaj filo kaj bofilino kaj iliaj infanoj.

Li diris al Filono, ke li ricevas pli da laboro ol li sukcesas plenumi, kaj ke lia filo ofte provis konvinki lin malfermi duan kopiejon. “Sed mi ne plu estas juna kiel antaŭe,” li klarigis, “kaj mi ne scius kion fari sen la helpo de Febo. Li daŭre ĝenas min, ke mi serĉu bonan laborestron. Sed ne plaĉas al mi la ideo lasi la entreprenon en la manoj de sklavo. Tio estas la plej rapida maniero perdi sian investaĵon.”

Li komencis rakonti al Filono, ke Febo interesiĝas pri neokupata ejo en la sama strato por kiu oni serĉas luanton; li volis, ke Filono akompanu lin tien en la mateno por rigardi ĝin. Intertempe, Valeria sidiĝis apud mi sur la divano kaj demandis, ĉu mi ne trovos Preneston tre senekscita kaj enuiga post la vivo en Romo. Ŝi estis vere dolĉa kaj ankoraŭ tre juna, eĉ se ŝi jam havis du infanojn, kaj mi estis kontenta, ke Elvisa kaj mi trovis novan hejmon, kie ni finfine povos ekloĝi ĉirkaŭate de nia familio.

* * *

Nia nova kopiejo troviĝas en la sama strato kiel tiu de la bofrato de Filono, kaj tiel proksima, ke Elvisa povas kuri tien por ludi kun siaj gekuzoj, kiam ajn ŝi deziras. Ni loĝas en la butiko, en malgranda flanka ĉambro, kiel ni faris dum tiom da jaroj en Romo. Sed Stefano sendas al ni abundon da laboro kaj nia klientaro kreskas rapide; se la afero daŭros ĉi tiel, baldaŭ ni estos en situacio preni apartan loĝejon. La luprezoj estas multe malpli altaj ĉi tie ol ili estis en Romo. En Prenesto eblas trovi teretaĝan apartamenton kun la propra akvoprovizo kaj ĝardeno, kontraŭ malpli da mono ol oni pagus en Romo por malvasta subtegmentejaĉo sur la kvara etaĝo.

Multaj homoj havas dometon tuj ekster la muregoj, kie estas spaco por teni kokinojn kaj kreskigi legomojn. Ankaŭ mi ŝatus loĝi tie, sed mi scias, ke mi neniam sukcesus konvinki Filonon forlasi la urbon. Tamen, eĉ de la urbocentro estas nur mallonga vojo ĝis la pordegoj, kaj mi kaptas ĉiun pretekston por eliri kun Elvisa en la kamparon. Finfine mi povas instrui al ŝi ĉiujn aferojn, kiujn mi de ĉiam deziras: kiel rekoni la naturajn herbojn, kaj kiel nomi la arbojn kaj plantojn.

Ankaŭ Filono volas ekinstrui ŝin; li montras pri ŝi pli da intereso, nun kiam ni perdis Oreston. Antaŭ kelkaj tagoj li diris al mi, ke estas tempo ke ŝi lernu legi kaj skribi. Tio ne estas malbona ideo; ili estas utilaj scioj, eĉ por knabino. Sed mi ne kredas, ke li trovos Elvisan tiel facile kondukebla, kiel estis Oresto.

Kiam ajn mi iras al la banejo aŭ la bazaro, mi levas miajn okulojn al la ŝtona senarba monto, kiu staras alte super la urbo, kun la grandega templo de Fortuno lokita sur ĝia flanko. Vidante ĝin, mi memoras, ke mi ankoraŭ ne donis al la diino la dankoferon, kiun mi promesis al ŝi. Sed mi ŝparas mian monon, ason post aso, kaj kion ajn Filono volas diri pri tio, mi intencas iri tien en la printempo por repagi al la diino mian ŝuldon. Mi scias, ke ŝi faris sian eblon por mi, eĉ se ŝi ne sukcesis savi Oreston. Se homo insistas forĵeti sian vivon, eĉ diino ne povas multon fari por malhelpi tion.

Tiel multe okazis post kiam oni forportis min de mia malgranda vilaĝo antaŭ tiom da jaroj! Vidante min nun, dum mi marŝas al la bazaro kun mia korbo sur la brako kaj mia filineto kiu saltetas ĉe mia flanko, malmultaj homoj divenus kian historion mi povus rakonti, se oni petus. Kaj eble, se oni efektive petus, mi tro emfazus la malbonajn tempojn, kvazaŭ tiuj pli malĝojaj momentoj sufiĉus por forviŝi ĉiujn pli feliĉajn jarojn, kiuj okazis antaŭe. Ĉar mi ja spertis ankaŭ feliĉajn tempojn, kaj se mi konsideras mian propran vivon, mi ne dirus, ke la malbonaj tempoj superpezis la bonajn.