Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

La ŝtona urbo

La bazan tekston origine enkomputiligis Fabrice Morandeau

Proksimuma tradukojaro: 1999

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein (kun antaŭparolo de Auld)

Antaŭparolo

Tre multnombraj estas la romanoj traktantaj pri okazaĵoj en la frua Roma Imperio kaj la komenciĝo de la kristana epoko — pensu ekzemple pri Quo vadis. La ŝtona urbo estas unu el tiuj. Sed laŭ mia sperto ĝi estas unika, ĉar ĝiaj rolantoj estas nek senatanoj nek korteganoj nek armeanoj, kaj la imperiestro — Nerono dum la lastaj ĉapitroj, sed apenaŭ eĉ nomita en la libro — estas nur flanke aludita. Ne, la rakonto priskribas la vivon kaj spertojn de sklavigita kaptitino, brita virino transportita al Romo kaj tie aĉetita de sufiĉe ordinara vilao-posedanto. Ni vidas la imperion, do, kvazaŭ desube. Eĉ en la diversaj romanoj pri Spartako kaj la ribelintaj sklavoj mankas fakte tiu perspektivo.

Nia aŭtoro tre lerte enscenigas nin. En la unua parto de la romano ni konatiĝas kun kelta socio en Britujo, kaj ni lernas multon pri la tieaj moroj kaj kutimoj. Poste ni kunvojaĝas al Romo kaj la sklava sorto. Tre lerte Anna Löwenstein sentigas al ni la konfuziĝon de virino perforte forprenita al socio fundamente fremda, kun tute aliaj moroj kaj kutimoj, kies lingvon ŝi tute ne komprenas. Iom post iom si adaptiĝas al la novaj cirkonstancoj. Post kelkaj jaroj ŝi devas translokiĝi al la “ŝtona urbo” mem, al Romo, kie ŝi estas liberigita kaj pasigas kelkajn jarojn kiel edzino de kopiisto, ĝis ili implikiĝas en la konata urba incendio dum la Nerona regotempo.

Granda merito de Löwenstein estas, ke ŝi sukcesas kroĉi nian atenton kaj stimuli nian intereson sen la trudo de fantaziaj sensaciaĵoj aŭ vera katastrofo (escepte de la kaptiĝo kaj la fajrego). Rezulte, la rakonto efikas kiel aŭtentika priskribo de reala vivo.

Alia merito estas, ke la fruajn kristanojn ŝi traktas tute ne ŝablone. Ŝia protagonisto mem ne konvertiĝas, kaj ŝi neniam tute aprobas ties sintenojn — precipe kiam ŝia propra filo firme aliĝas al la sekvantaro de Petro; sed la aŭtoro ne misprezentas tiujn fruajn kristanojn, destinitajn perei en la amfiteatro kaj aliloke pro la Nerona persekutado. Historia aŭtentiko karakterizas ĉi tiun tutan verkon.

Kaj fine, grandan laŭdon meritas ŝiaj stilo kaj lingvaĵo. Ŝia Esperanto estas la komuna lingvaĵo, kaj oni legas ĝin flue, sen iu ajn risko karamboli kun la groteskaj entrudaĵoj, per kiuj tro multaj el niaj nuntempaj verkantoj makulas kaj stumbligas sian prozon, pretendeme kaj sinlaŭde. Vera plezuro estas, ensorbi tiun ĉi romanon, kiun mi senblage taksas estonta klasikaĵo de nia literaturo. Gratulon ĉiurilate al Anna Löwenstein!

William Auld